Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2020

           Enhavtabelo

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (dua komuniko)

UK-2020 en Montrealo

Finna kuirarto (prelego de la 85-a IKBE)

Nekutimaj kutimoj. Festa mangxo por hundoj

Jxetado de kristnaskaj arboj en Hilden

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Nekrologo

          86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

        (IKBE86), okazonta en Moskvo (Rusio) dum la 27/06-4/07 2020

           (dua komuniko)

   Kelkaj valoraj informoj.

1. Gxis la jarfino 2019 al la IKBE oficiale aligxis 15 personoj

(plej multaj el Rusio), kaj venis kelkaj seriozaj interesigxoj alilandaj.

2. Civitanoj de Rusio rajtas pripagi sian kotizon per rusiaj rubloj,

laux plej aktuala kurzo de euxro, uzante

jenan numeron de la "Karta Sberbanka": 2202-2020-2603-0878

Oni povas gxiri de karto al la karto, sed en la loko "por informo"

bv. nepre indiki: "IKBE" kaj vian familinomon.

3. Kiel ni jam anoncis, la mangxejo situas en la unua (surtera) etagxo.

Gxi estas destinita por cx. 80 personoj kaj okupas du salonojn:

unu pli grandan kaj alian por cx. 20 personoj.

Tiel nomatan varman aux malvarman bufedon"" cxi tie oni ne praktikas.

En la mangxejo laboras servistinoj, kiuj priservos cxiun tablon.

Al la gastoj prefere oni proponos naciajn mangxajxojn el Rusio.

En la unua etagxo trovigxas ankaux bankomasxino kaj kafejeto,

kie oni povas ricevi kafon, dolcxajxojn k.a.

4.

Aldona ekskurso al Kremla teritorio kaj Rugxa Placo

(priskribo de Svetlana Smetanina).

Moskvo estas koro de Rusio kaj Kremlo estas gxia kerno.

Sian nuntempan rugxbrikan aspekton Kremlo ricevis fine

de la XV-a jarcento, kiam Moskvo igxis centro de la formigxanta

Rusa regno. La teritorio de Kremlo havas 28 hektarojn kaj la longo

de remparo estas pli ol 2230 metrojn. La teritorion cxirkauxas

19 belegaj malsamaj turoj, sub kelkaj estas sekretaj fontoj kaj subteraj

vojoj, bezonataj dum siegxo. Malantaux la dika kaj alta remparo

trovigxas kelkaj katedraloj, Arsenalo, palacoj, monumentoj, rezidejo de

nia Prezidento kaj multo alia. Vizitantoj povos gxui unikajn bronzajn

objektojn: t.n. Caro-Kanonon kaj Caro-Sonorilon.

En la Katedrala Placo situas la Endormigxa  katedralo,

kie okazadis ne nur diservoj, sed kronado de caroj, elekto

de mitropolitoj kaj patriarkoj, aliaj gravaj eventoj.

Cxi tie trovigxas la plej adorataj kaj valoraj ikonoj de Rusio.

En la Bonanonca baziliko konservigxis la plej bela en Moskvo ikonostazo,

la ikonojn por gxi pentris Andreo Rublov kaj liaj discxiploj. La

Cxefangxela baziliko estas tombejo de moskvaj princoj kaj regxoj de la

XIV-XVII jarcentoj. Sur freskoj estas prezentitaj portretoj de moskvaj

regantoj. Ensemblon de la Katedrala placo kronas la okfaceta Johana

sonorilturo, kies alto estas 81 metroj.

Dum longa tempo gxi estis la plej alta turo en Rusio,

cxar oni malpermesis konstrui pli altajn.

Dum sia longa ekzistado Kremlo multfoje rekonstruigxis, perdis kelkajn

domojn, akiris la novajn. La plej nova kaj moderna el la blanka marmoro

estas la Sxtata Kremla Palaco (1961), destinita por okazigo

de tre gravaj kongresoj. En aliaj periodoj tie estas organizataj

koncertoj, festivaloj, operaj kaj baletaj spektakloj.

Post vizito de la Kremla teritorio oni montros al gastoj la Rugxan

Placon, simbolon de Moskvo, kie pasas manifestacioj, paradoj, popolaj

festoj. Cxi tie trovigxas mauxzoleo de Lenin - fondinto de la soveta

sxato, monumento al Minin kaj Pojxarskij, kiuj savis Rusion

de polaj invadintoj en XVII-a jarcento, Katedralo "Bazilo la Beata",

Frunta Loko, fama universala magazeno GUM, pregxejo

de Kazana Dipatrino, Historia muzeo.

Cxe eliro de la Rugxa Placo eblos gxui la simbolan Nulan Kilometron,

monumenton al la marsxalo G. Jxukov, dank'al kiu soveta Armeo venkis

fasxistojn, la Tombon de nekonata soldato en la Aleksandrov-Gxardeno.

Nome de la Prepara Komitato

Anatolij masenko,

Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;

tel.: +7 87937 75886,

R.P.: masenkoai@mail.ru

           UK-2020 en Montrealo !

        Mondial de l’esperanto 2020

   Montrealo estas la dua plej granda urbo en Kanado post Toronto.

Tamen, Montrealo estas multe pli ol brikoj, betono kaj asfalto. Mi

invitas vin malkovri gxian verdan flankon kaj havi iom da antauxgusto de

la kongresa ekskurso “Montrealo

Verda”, kiun ni preparas por vi dum la UK-2020 en Montrealo!

   La Regxa monto, la natura monumento de Montrealo.

En 1535, Jacques Cartier [Jxak Kartje] supreniris la monton gvidate de

indianoj kaj notis : “Monto, de kiu oni havas foran vidon. Ni nomis gxin

la Regxa

monto”. Dudek jarojn poste, la geografo Giovanni Battista desegnis mapon

laux la indikoj de Cartier kaj indikis Monte Real, laux la itala lingvo.

Kunigitaj, la vortoj farigxis Monreale, kaj la antauxa nomo Ville-Marie,

donita de Maisonneuve (Mezonnev) en 1642, estis sxangxita al Montreal

(Montrealo) en 1763.

Sed kio estas la deveno de tiu monto meze de la montreala insulo? Antaux

longega tempo, magmo suprenigxis subtere, meze de la tiea sedimenta

rokajxo, sen atingi la surfacon. Pro sia kontakto kun tiu varmega magmo,

la sedimenta rokajxo farigxis ege malmola metamorfa rokajxo. Venis

glacxeroj, kiuj farigxis en iuj lokoj du-kilometra glacia tavolo super

la grundo. Ili iom post iom erodis la pli molan, ne aliigxintan,

sedimentan rokajxon, situantan super kaj cxirkaux la malmola

metamorfa maso. Kiam fandigxis la glacxeroj, proksimume antaux 13 mil

jaroj, formigxis super la tuta regiono granda maro, la maro de Champlain

(Sxamplen). Tiu maro tamen iom post iom multe reduktigxis (proksimume

antaux 10 mil jaroj) pro tio, ke la grundo, liberigita de la dikega

glacia tavolo, iom post iom altigxis. Tiel, finfine, estigxis la insulo

Montrealo, kun monto en sia mezo. Estas pluraj aliaj same formitaj

montoj en la regiono.

   Post la malapero de la priparolita maro, iom post iom la plantoj

komencis kreski, kaj tri mil jarojn poste (t.e. proksimume antaux sep

mil jaroj) la pejzagxo estis farigxinta tute alia, kun abioj, betuloj

kaj pinoj. Antaux kvin mil jaroj la arbaroj atingis maturecon kun

aceroj, kverkoj, fagoj.   Nuntempaj inventaroj nombris sur la monto pli

ol 175 speciojn de birdoj, 20 speciojn de bestoj, kiel sciuro, marmoto,

mefito kaj prociono, 65 speciojn de arboj kaj 600 speciojn de plantoj.

   Kio pri la unuaj logxantoj?

Pli ol mil jarojn antaux la alveno de euxropaj blankuloj, indianoj venis

al la monto por trovi utilajn sxtonojn, por fari ilojn, sagojn,

trancxilojn. Hochelaga (Osxlaga) estis unu el la plej grandaj vilagxoj

de Irokezio. La irokezoj uzis lignon kaj betulan sxelon por konstrui

longajn domojn kaj kultivis la grundon por produkti grenon kaj tabakon,

sed ankaux la tiel nomatajn tri fratinojn: kukurbon, maizon kaj

fazeolon. Je la alveno de Jacques Cartier, cxirkaux 1500 irokezoj vivis

en Hochelaga en kvindeko da longaj domoj. Jaron post kiam Maisonneuve

fondis la urbon Ville-Marie, li plantis krucon supre sur la monto.

Nuntempe kruco dauxre trovigxas sur la monto, sed kompreneble, ne la tiama.

Dum la 17-a jarcento, pli kaj pli da setlantoj instaligxis cxirkaux la

monto kaj starigis

farmbienojn. Meze de la 19-a jarcento, ricxaj industriistoj kaj

komercistoj acxetis terenojn por loki siajn luksajn domegojn kaj tiele

la bienoj kaj fruktejoj malaperis.

   Spuroj de Frederick Law Olmsted

S-ro Olmsted (1822–1903) estas taksata kiel la patro de pejzagxa

arkitekturo en Norda Ameriko. En 1857, kiam li estis 35-jara, li

respondecis pri la kreado de la Centra Parko en Novjorko. Kun siaj filoj

li starigis kompanion pri parko-planado kaj oni konsideras, ke ili kune

prilaboris pli ol 5000 projektojn en 44 usonaj sxtatoj kaj Kanado. La

parko cxe la Regxa Monto estas inter liaj plej belaj atingoj.

   Dum la 1930-aj jaroj estis granda ekonomia krizo kaj multaj personoj

farigxis senlaboraj. Tiam la kebekia registaro donis monon por la tiel

nomataj “travaux de Chomage”, t.e. por laborigi senlaborulojn. Tiel 160

laboristoj mane fosis lagon cxemonte. Farante tion, ili malkovris

malnovajn trunkojn faligitajn de kastoroj, kaj tiel la lago ekhavis sian

nomon : la Kastora Lago.

   Domo Smith.

Hosea B. Smith, komercisto kaj domvendisto, konstruigis vilaon sur la

monto en 1858. Kun cxevalejo kaj vastaj gxardenoj, gxi estis tre impona

pro sia situo. En 1872, la urbo Montrealo acxetis gxin por 110,000

dolaroj (ekvivalentaj al pli ol dek

milionoj da nuntempaj dolaroj). Gxis 1940 logxis en gxi la parkestroj.

Poste gxi farigxis policejo (gxis 1962). Oni uzis gxin kiel artan

centron de 1963 gxis 1983. Pli poste enestis muzeo pri cxasado (gxis

1989). Post renovigado, ekde 1998, gxi estas la sidejo de la Amikoj de

la Monto, fondajxo, kiu okupigxas pri la monto. En la domo estas

informejo, natura muzeeto kun butiko, kaj kafejo.

   Elvidejo Kondiaronk.

Malfermita en 1906 kaj pligrandigita en 1937 kaj 1992, la elvidejo

Kondiaronk proponas al la vizitantoj belegan vidon al la urba centro.

Samloke estas vasta konstruajxo starigita en 1931, nomata simple Monta

Cxaledo. Nepre eniru por vidi, kiel ricxe gxi estas ornamita.

   En somero dekoj da drumistoj kolektigxas cxe la monto por kunludi.

   En 1964 okazis en Montrealo internacia skulptista simpozio. Tiel, la

regxmonta parko heredis dekojn da skulptajxoj el 12 artistoj de 9 landoj.

   Jam de 1970, kun la celo protekti la vidon al la monto, estas

malpermesate en Montrealo konstrui turon pli altan ol 235 metrojn, por

ne superi la monton.

   Ekde 1987, la parko estas agnoskita kiel natura historia heredajxo,

kaj gxi estas severe protektata de la kebekia registaro.

   Montreala Botanika gxardeno.

Fondita en 1931, gxi konsistas el diversaj gxardenoj, kovrantaj 75

hektarojn. Konsiderata inter la tri plej belaj botanikaj gxardenoj en la

mondo, gxi entenas pli ol nur gxardenojn.

   Kompreneble, agrablas promeni tra la 30 gxardenoj, kiel la rozejo

(dek mil specimenoj), la alpa gxardeno, la akvo-gxardeno, la cxina kaj

japana gxardenoj kun pavilonoj – cetere inter la plej grandaj tiaj

gxardenoj ekster Azio. Sed krome estas 10 vitraj kreskejoj kun plantoj

el dezertoj (kaktoj) kaj tropikaj arbaroj, kun orkideoj (tri mil

specimenoj) kaj valoraj foje plurcent-jaraj – bonsajoj. Sume, estas 22

mil specioj de plantoj el cxiuj kontinentoj. Kvazaux tio ne suficxus,

trovigxas ankaux samloke muzeo pri arboj kaj alia pri insektoj.

   La kanada registaro rekonis la altan valoron de la montreala

botanikejo per agnosko kiel nacia historia loko en 2007.

   Biokupolo – Muzeo pri biodiverseco.

Fakte oni povus konsideri, ke la Biokupolo (Biodome) estas kaj bestejo

(zoo), kaj Botanika Gxardeno : Ene de la fama Muzeo pri biodiverseco.

Lokita apud la Botanika Gxardeno, Planetario kaj Olimpika Stadiono, ene

de vasta fenestrita konstruajxo, la Biokupolo prezentos al vi kvin

ekologiajn mediojn de Ameriko. Esplorante la muzeon, vi iros de tropika

pluvarbaro kun papagoj kaj krokodiloj gxis polusoj kun pingvenoj.

Enestas ankaux birdoj, fisxoj kaj ecx vespertoj.

   Biosfero - Muzeo pri natura medio.

En Nord-Ameriko gxi estas la sola muzeo, dedicxita nur al la natura

medio. Gxia celo estas konsciigi vizitantojn pri la plej gravaj mediaj

problemoj, samtempe instigante agadon kaj civitanan partoprenon. Temas

pri arkitektura cxefverko, kreita de la fama usona arkitekto Buckminster

Fuller. Gxi servis unue kiel usona pavilono dum la Monda Foiro, okazinta

en Montrealo en 1967 (Expo-67). Situanta en la insula parko Jean-Drapeau

(Jxan Drapo), la muzeo prezentas diversajn ekspoziciojn por pli bone

komprenigi la gravajn ekologiajn problemojn pri aero, akvo,

biodiverseco, klimataj sxangxoj, dauxripova disvolvigxo kaj tiel plu.

   Parko Jean-Drapeau (Jxan Drapo).

Post aux antaux la muzea vizito, gxuu la plej vastan parkon en Montrealo

(268 hektaroj). Vi povos simple vagadi tra la 25 km da vojoj kaj padoj,

bicikli, pikniki aux, cxe la diversaj lagetoj, nagxi, kajaki, boati aux

kanui.

   En 1980, okazis en tiu parko, monda florekspozicio, “Les Floralies”

(Le Florali), kaj postrestis multaj belaj gxardenoj kun senpaga aliro.

Bird-observantoj pli kaj pli iras al la insuloj, cxar kun la tempo la

arboj, iam plantitaj, multe kreskis kaj nun verdigas la lokon. Ne

maltrafu la okazon iri al la insuloj. Tiel vi vere konscios, ke

Montrealo trovigxas meze de la riverego Sankta-Lauxrenco. Cetere, vido

al la urbocentro belegas el tiu parko.

   Mi menciu ankaux, ke tie okazas muzika festivalo kaj multaj aliaj

eventoj somere kaj ankaux vintre.

   Mi povus dauxrigi longe, skribante pri aliaj parkoj, sed mi lasu vin

malkovri ankaux la Montrealon historian, kulturan, religian per pluraj

dumkongresaj ekskursoj dum la UK-2020!

              Normand Fleury

Noto de la redakcio

Normand Fleury estas verdulo, Prezidanto de LKK por la 105-a UK en

Montrealo en 2020, longtempa prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia,

patro de du denaskuloj... Normando estis profesia botanikisto

(specialisto pri arboj por la urbo Montrealo kaj Montreala botanika

gxardeno) kaj estas amatora ornitologo. Li gvidos ekskurson Montrealo

Verda dum la UK-2020!

          (el “Riverego” No 136-137).

Finna kuirarto (prelego de Raita Pyhala, prezentita en  la 85-a IKBE)

Tio, kion oni mangxas en iu lando, dependas de la klimato kaj

grundo/humo. Klimate Finnlando estas dividita en 8 kreskozonojn. La

zonoj 1-2 situas sude kaj estas la plej favoraj por agrikulturo. La zono

8 situas en Laponio. Tie la kreskosezono - somero - estas plej mallonga,

sed ankaux la plej luma. La vintroj tie estas multe pli severaj, ol en

la zonoj 1-2, kaj tial oni devas zorgeme elekti, kiujn speciojn tie

kultivi.

   Niaj nutrajxoj konsistas el varmo, lumo, akvo kaj humo. La tavolo de

humo en Finnlando ne estas dika kaj enhavas malmultan kalkon. Ofte la

agroj estas argilecaj, sxtonozaj , sablozaj, la humo acida, ne tre

fertila. La kultivisto devas scii, kiel kultivi sian terpecon. La

du-kilometrojn dika glacitavolo antaux pli ol dekmil jaroj kvazaux

forskrapis nian humon kaj portis gxin al pli sudaj, pli bonsxancaj

landoj, kiel Hungario, kie mi en Muzeo pri terkultivado vidis radikojn

de arbo en dikega humotavolo. Gxi sxajne dikis 1 metron! Mirakle por mi.

Cxe ni la humo dikas 15-30 cm-ojn.

   Antaux miloj da jaroj niaj prapatroj komencis sxangxi arbaron en

kultiveblan agron, ofte nur duonhektaron aux unu hektaron en du jaroj.

Ili somere faligis la arbojn, lasis la trunkojn sekigxi gxis la sekva

jaro, provis kovri la bruligotan terenon per tavolo de brancxoj kaj

trunkopecoj. Post la bruligo ili semis en la cindron sekalon, hordeon,

fagopiron, rapojn, linon. Anstataux terpomojn oni mangxis rapojn gxis la

18-a jarcento. En kelkaj jaroj la cindro perdis sian fertilecon kaj oni

devis ekkultivi aliloke. Niaj prapatroj farigxis spertuloj pri tiu cxi

maniero sxangxi arbaron en agron. Ecx la sveda regxo petis finnojn veni

kaj ebligi terkultivadon en la grandegaj, timigaj svedaj arbaroj.

   Dum la tempopaso la brulkultivado estis malpermesata, unue en

okcidenta Finnlando, multe poste en la orienta. Oni jam komencis timi la

malpliigxon de la arbaro. Terpomo anstatauxis rapojn en la fino de la

18-a jarcento. Al la cerealoj aldonigxis aveno kaj tritiko. Nuntempe

aveno estas tre aprezata kaj oni elpensas novajn manierojn uzi gxin, ne

nur por kacxo kaj pano, sed ankaux por anstatauxigi viandon.

   En la naturo oni cxiam trovis helpon kontraux malsato. Kiam

malsukcesis rikoltoj de sekalo kaj aliaj cerealoj, oni ekuzis pinan

sxelon, radikojn de kelkaj plantoj por miksi kun la nesuficxa cereala

rikolto. Pli bongustaj kaj pli facile digesteblaj certe estas niaj

beroj: mirtelo, vakcinio, oksikoko, kamemoro. Oni frande mangxis ankaux

sovagxajn frambojn kaj malgrandajn fragetojn, kiujn oni ne plu trovas

abunde, pro la sxangxoj en la agrikulturo kaj pasxtado. Empetrojn oni ne

multe uzis en Finnlando. Nigraj rubusoj ne kreskas en nia naturo. Nun ni

havas importitajn fruktojn, sed en mia junagxo mi ne sciis, kiel

sensxeligi orangxon aux mangxi bananon, cxar tiajn mi vidis nur longe

post la dua mondmilito.

   Fungojn oni sciis uzi en orienta Finnlando; en la okcidenta parto de

nia lando oni lernis uzi ilin, kiam kareliaj evakuitoj estis

translokitaj okcidenten. Ni faras fungosalatojn el batita kremo, cepoj

kaj salitaj laktarioj, ni faras diversajn fungosauxcojn, niaj boletoj

estas eksportataj al Italio, ni havas plurajn speciojn de kantareloj, ni

sekigas fungojn por vintro. iu ajn rajtas kolekti berojn kaj fungojn

cxie, sed oni devas lerni por ne veneni sin kaj siajn familianojn per

mortigaj specoj. Unu el la plej perfidaj kaj dangxeraj fungoj estas la

blanka amanito.

   Cxasado kaj fisxkaptado nuntempe estas multekostaj hobioj, sed

antauxe cxiu familio en la kamparo kompletigis sian nutrigxon per

leporoj kaj galinoformaj birdegoj, kiaj bonazio, urogalo, lagopo,

perdriko. Auxtune ankaux nun okazas cxasado de anasoj, tuj kiam la

malpermeso cxesas. Alko estas alia bestego, kiun oni cxasadas kaj

aprezas . La viandon oni donas al geamikoj, parencoj, frostigas por si

mem. En kelkaj vilagxoj estas kutimo inviti cxiujn vilagxanojn al

senpaga alkosupo, kiu enhavas terpomojn, cepojn, karotojn kaj alkajxon.

Se oni ne cxasus alkojn, ili pliigxus kaj kauxzus pli kaj pli da

trafikakcidentojn. Alkoj ne timas auxtojn.

   Boacoj ne estas sovagxaj bestoj, nur duonsovagxaj. Cxiun boacon

posedas iu homo, supozeble sameo, kaj estus krimo cxasi aux pafi boacon.

Lapon-devena franda plado estas boacajxo fritita el tre maldikaj

frostigitaj trancxajetoj. Tion oni kutime mangxas kun pistitaj terpomoj,

ofte ankaux kun pistitaj vakcinioj. En mia infanagxo mia onklo veturis

al Laponio por cxasi urson. Unu fojon en mia vivo mi tion gustumis. En

la fora pasinteco la urso estis la regxo de la arbaro, oni ne kuragxis

ecx mencii lian nomon sed uzis kasxnomojn. La urso venis sur la teron el

la cxielo, lasis kapti sin, nutris sian popolon, kaj la ostojn la

mangxintoj zorgeme kunmetis por sendi la urson en la cxielon. La

cxasistoj pardonpetis al la urso, ke pro sia malsatego ili devis mortigi

lin.

   La finna kuirarto antaux la fino de la 20-a jarcento estis preskaux

unueca. Gxi bazigxis sur terpomo, sekala pano, kacxoj sekala, hordea,

avena, porkajxo salita kaj fumajita, cepo, brasiko, laktajxoj, ovajxoj,

beroj kaj fungoj. Nialandaj cerealoj enhavas glutenon, kaj antaux

nelonge oni komprenis, ke kelkaj homoj suferas de celiakio kaj ili

malbonfartas, ecx mortas, se ili uzas niajn kutimajn cerealojn. Ili

bezonas rizon, maizon kaj aliajn eksterlandajn. En mia infanagxo oni

povis havi rizokacxon kun lakto, cinamo kaj sukero nur kiel festopladon,

precipe en la kristnaska sezono. Oni kultivas fragojn, frambojn, ribojn

rugxajn kaj nigrajn, pomojn, en la zonoj 1-2 ankaux pirojn kaj prunojn.

Konservado ne estis facila, precipe kiam mankis sukero. Nun nin helpas

frostigiloj. Delonge brasiko, florbrasiko, cepo, pizo, tomatoj estas

konataj. Kiel terfruktojn (radikfruktojn) oni kultivas napojn, karotojn,

rugxajn betojn, rafanetojn. Kukumojn oni salas aux konservas per vinagro

kaj sukero auxtune. Malpli konataj

estas celerioj, poreoj, sed nun oni kultivas kaj uzas ilin. Aperis sur

la bretoj de la vendejoj, ekz., kukurboj, kukurbetoj, zucchini. Ili ecx

ne havas finnajn nomojn, oni nomas ilin kesàkurpitsa (someraj kukurboj).

Ankaux fazeoloj estis malfacile kultiveblaj pro la manko de varmo kaj

pro la dangxero de noktaj frostoj, sed nia klimato jam iom mildigxis kaj

homoj lernas kultivi kaj kuiri novajn plantojn.

   La spicoj, kiujn mi en junagxo konis, estas salo, juniperaj "beroj",

sukero, cinamo, vanilo, kariofilo, zingibro, pipro, kaj spicoherboj

aneto, petroselo, senoprazo. Karvion oni uzis por spici sekalan panon.

Nun estas konataj ankaux koriandro, levistiko, safrano, anizo, muskato (

ne pensu, ke tio estas besto "muso-kato"! ). El Azio venis vasabi, soja

sauxco, terijaki, kuirita zingibro kaj aliaj ekzotajxoj, ne paroli pri

cxieaj kecxupo kaj mustardo. Aperis en niaj urboj restoracioj cxinaj,

japanaj, nepalaj, hindaj, hispanaj, grekaj, turkaj, francaj,

germanaj,italaj, rusaj malpli . Verdire, estas malfacile trovi FINNAN

restoracion, sed mi auxdis, ke en Lahtio dum la luncxo-horoj oni trovas

finnajn pladojn en mangxejoj, proksimaj al la kongresejo: Taivaanranta*,

Kotiruokala*, Voitto*, Emma, kaj antaux la Sibelius-domo en kelkaj

sxipoj. En Helsinko mi konas la finnan restoracion je la nomo, sed gxi

estas multekosta.

(esperantigite Horizonto (aux bordo de la cxielo), Hejm-mangxejo, Venko).

   La maniero kuiri dependas ankaux de la brulajxo kaj modelo de la

fornelo. Finnoj sxatas elektrajn fornelojn. Gason oni uzas en somerdomoj

en lokoj, kie elektro ne estas havebla, ekz., en iu insulo aux fora

sovagxejo. En mia junagxo cxiuj kamparanoj kuiris per forneloj, kie oni

bruligis lignerojn, brancxojn, strobilojn. Antaux 200-300 jaroj en

okcidenta Finnlando oni kuiris en potoj, pendantaj aux starantaj super

la fajro en senporda fajrejo, dum en orienta Finnlando oni kuiris en

grandaj fornegoj, kiujn oni unue hejtis per ligno. La pano kaj okcidente

kaj oriente estis cxefe el sekalo, sed en la okcidento oni bakis pli

malofte kaj la panoj havis truon meze, por ke oni povu meti ilin sur

stangon cxe la plafono.e Tie la pano malmoligxis de tago al tago, de

semajno al monato. Gemaljunuloj devis raboti por si maldikajn

trancxajxojn aux oni trempis la panon en akvo aux lakto por remoligi

gxin. Gxi neniam sximis kaj neniom estis forjxetita. En la oriento, nome

Savonio kaj Karelio, oni bakis pli ofte, kaj la panoj plej ofte dikis

kaj molis, estis pli facile mangxeblaj. Hordeaj panoj povis esti dikaj,

molaj, aux maldikaj "patkukoj", pugnopanoj. Famaj estas la savoniaj

"kokoj", napokoko, terpomokoko, fìskoko (koregoneto, perko). Ili

aspektas kiel panoj, sed ene estas lardo aux grasa porkajxo, fisxoj

(precipe perkoj), terfruktoj. Tiajn "kokojn" oni bakas dum horoj aux tra

la nokto, tiel ke ecx la plej ostetplenaj fisxoj tute moligxas. Ni

malfermas la rondan pinton kaj elfosas la farcxon. En Laponio oni faris

platajn maldikajn patkuk-formajn panojn el hordeo kaj tritiko. Unue oni

supozeble bakis ilin sur varmegaj sxtonoj apud fajro, nun en fornoj

hejtitaj per ligno aux elektro.  En la insularo la logxantoj kutimigxis

al dolcxigita pano. Tien la modeloj

venis de Svedio.

   Ni havas fisxojn el lagoj, riveroj, maro. Kiel lagofisxojn mi mencias

aldone al perkoj ezokojn, koregonojn, bramojn, sandron. Ni havas ne nur

mil lagojn, sed cent dudekmil. Trutoj kaj salmoj kaptigxas en riveroj.

Marajn fisxojn pli bone konas logxantoj de la insularo kaj de la bordoj

de la Finna kaj Botnia golfoj. Kankroj estis auxtuna festoplado, sed nun

la majoritato de kankronmangxantoj devas acxeti importitajn kankrojn

vendeje. Antauxlonge finnoj mangxis multajn haringojn, rostitajn,

frititajn, fumajitajn, salitajn, en vinagro kun spicoj. Poste oni

rimarkis, ke en ili trovigxas poluajxoj kaj estas dangxere mangxi ilin

tro ofte. En norda Finnlando salmajxoj estis cxiutagaj. Servistoj kaj

laboristoj lauxdire preferis dungigxi cxe bienoj, kie salmo ne tro ofte

estis surtabligita. Nun oni vendas multan norvegan salmon, breditan en

kagxoj en la maro. Sovagxa natura salmo kostas multe pli.

   Pri fromagxoj kaj laktajxoj: ni havas multajn specojn da lakto kaj

acidlakto, sen graso, sen laktozo, kun pli aux malpli da graso. Iujn

laktojn oni reklamas per ideoj pri bovinoj en libero aux per la vorto

"luomu", kio signifas natura, sen aldonajxoj. En mia junagxo la

fromagxoj estis trispecaj: Emmental (iel kiel gruyère), alia iom iel

kiel la nederlanda Edam, kaj trie mola fromagxo sxmirebla. Oni faris

fromagxojn ankaux hejme per la helpo de ovoj aux kazeigilo. Kolostro -

la unua lakto de naskinta bovino, en forno farigxis franda mola

fromagxo, mangxebla per kulero kaj kun vakcinioj, sukero, cinamo.

Svedlingve tiun kolostrajxon oni nomas kalvdans (bovida danco!) sed

finnlingvanoj pli serioze nomas gxin uunijuusto (fornofromagxo). Nun

troveblas fromagxoj, faritaj eksterlande aux laux eksterlandaj receptoj:

simfromagxo preskaux kiel rokforto, parmezano, mocarelo kaj aliaj

nekonataj de mi. Ni multe uzas kazeon, gxi povas esti natura, sen

spicoj, aux kun sukero, vanilo, beroj, fruktopecoj. El kazeo oni faras

en ortodoksaj regionoj pasha- deserton por pasko.

(Cxu iu volas rakonti al ni pri tio? (mi demandas la auxskultantojn).

   Malnovaj pladoj, kiuj ne perdas sian favoron, estas pizosupo,

fisxosupo, supo el bovajxo kaj terpomoj, viandobuletoj, viandhaketajxo,

rostajxoj, stekoj, sxinko, pistitaj terpomoj, nigraj kolbasoj el sango.

Grilokolbasojn mi junagxe faris plenigante zorgeme purigitan porkan

inteston helpe de bovina korno. Nun pli junaj generacioj konas pommes

frites, pizza, spagetoj, lasagne, sushi, tapas k.a. Sxafajxojn oni ne

facile havigas al si en Finnlando, sed ili pli oftas en Paska tempo..

Konkojn kaj mitulojn ne multaj finnoj lernis mangxi. Kokidajxoj nun

estas multe pli oftaj, ol antaux 30-50 jaroj. Meleagrojn kelkaj finnoj

acxetas cxefe por Julo/Kristnasko.

   Iom pri desertoj: oni faris kacxojn kaj dolcxajxojn el beroj kaj

sekigitaj fruktoj importitaj, la likvajxo densigita per (terpoma)

fekulo. Malnova deserto estis kacxo el tritikaj grioj kaj vakcinioj kun

sukero. Nun oni ofte prenas berojn kaj glaciajxon el frostigilo. Oni

sxatas jahurtojn: finna, greka, turka, kun beroj, sen beroj, kun/sen

sukero, vanilo kaj aliaj spicoj.. Kiel eie, ankaux en Finnlando oni

sxategas krespojn kaj patkukojn kun konfitajxo, batita kremo, sukero.

Ofte la dommastrino aux restoracio proponas kafon kiel deserton kaj eble

kun tio pecon da torto aux cxokoladajxeton, biskviton. Nun mi malkasxas

al vi la malnovan simplan kukorecepton de mia panjo, kiu naskigxis en

1900: miksu en 3 decilitrojn da acidlakto 4 di da faruno kun 2 di da

sukero aux melaso, po

unu kulereton da sodo, kariofilo, zingibro, 1 dl da sekvinberoj, 1 di da

fandita butero. Baku en 175-gradoj dum unu horo.

Por Julo ni bakas spicokuketojn diversformajn kaj el milfolia pasto

kvarpintajn stelojn kun prunajo meze. La kutimo venis el Svedio aux

Germanio, kiel multaj aliaj niaj kutimoj. Emammi estas paska sekala

deserto.)

Multaj finnoj, ankaux infanoj, jam suferas pro troa dikeco kaj pezo.Ni

estas konsilataj malpliigi niajn mangxojn. Devus suficxi unu terpomo

tage, nur 1,5 glasoj da lakto, malofta viandajxo kaj tio ne rugxa.

Sukeron, buteron, salon ni evitu, ni mangxu pli da laktuko, spinaco,

salato, legomoj, verdajxoj. Antauxe viroj sxercis, ke ili ne mangxos

herbon, nun ankaux ili devas. Antauxe oni diris, ke la magiaj vortoj en

kuirado estas butero, kremo kaj sukero. Nun gxuste tio farigxis evitenda.

        Nekutimaj kutimoj

           (Germanio)

          Festa mangxo por hundoj

   La listo de mangxajxoj, kiujn hundoj ne devas mangxi, estas suficxe

longa, tial hundposedantoj devas pli atenti pri tio, cxu ili ne donas al

sia hundo iun toksan mangxajxon. Se ili mem preparas ion por sia

kvarpieda amiko. Montrigxas, ke vi antaux cxio devas esti krea, kiel la

fama cxefkuiristo Tim Raue. Li preparis Kristnaskan festmangxon nur por

hundoj.

Ekde 2010, Tim Raue kuiras por siaj gastoj en sia restoracio en Berlino.

La gastoj de la stela kuiristo estas ne nur homoj, sed ankaux hundoj

Per sia plej nova recepto, li montras, ke li povas gxojigi la palaton.

lia hundino de la raso Jack Russel skota terhundo havas tre specialan

Kristnaskan festenon, de Raue

preparitan: purpura fibro-legomo kun kuiritaj kokaj koroj.

   Por prepari la festpladon, vi bezonas nur kvin ingrediencojn:

kolorajn karotojn, dolcxajn terpomojn, tigobrasikojn, cukiniojn kaj

kokajn korojn. La kvanto de ingrediencoj varias laux la grandeco de la

porcio. La preparado prenas cxirkaux 20 minutojn.

   La recepto estas havebla por hundoposedantoj, kiuj sxatas  kuiri sur

la Amazon-bloga "Tago. Tamen konsilindas zorgeme preparigxi. "La hundo

rajtas antaux gustumi la kuiritan pladon, preni iom da gxi krude, por ke

vi povu scii, cxu gxi toleras cxiujn ingrediencojn, ”avertas Raue.

Krome, la ingrediencoj estu kiel eble plej fresxaj.

Kaj: Sub neniu cirkonstanco devas esti uzataj spicoj, sukero aux ajlo en

mangxajxo - cxi tiuj

Ingrediencoj estas toksaj por hundoj.

        Jxetado de kristnaskaj arboj en Hilden

   Sabate posttagmeze, (la 28-an de decembro 2019, en la malnova merkata

placo de la germana urbo Hilden  okazis la stranga konkurso.

   Karnavala societo de Hilden, nomata "Jecke Frunde".

organizis la abio-jxetadon.

   Dum la plej multaj kristnaskaj arboj jam atingis sian kulminon en

kristnaska vespero, gxi estis nur kelkajn tagojn poste por kelkaj abioj:

ili estis la fokuso de la unua Hilden-konkurso en longdistanca jxetado.

   La arboj estis provizitaj de la organizantoj.

Por justeco, la partoprenantoj ne rajtis alporti siajn proprajn arbojn,

emfazis proparolanto de kluba kaj cxampiona modokreanto Rudolf

Meisenbach. La arboj antauxe ornamis la kristnaskan vilagxon en la urbo

Hilden. Ankaux la konkursaj premioj estis disponigitaj de la

organizanto. abioj pezantaj cxirkaux ok kilogramojn kaj altaj gxis 1,50

m estis haveblaj kiel jxetado-materialo. Por multnombraj infanoj, estis

disponigitaj pli malgrandaj arbetoj, la plenkreskuloj devis jxeti

plenkreskajn abiojn.

   La abioj multe suferis pro la multaj portiloj: "En la fino, iuj estis

suficxe cxifitaj," diris Meisenbach.

   Cxiuj jxetaj teknikoj estis permesitaj. La konkursreguloj estis

simplaj: cxiuj rajtis partopreni, kaj tiuj, kiuj sukcesis jxeti pli

malproksimen, gajnis. Cxiuj eblaj jxetaj teknikoj estis provitaj: iuj

jetis la arbon kiel lancon, aliaj provis la turnadon aux svingan

teknikon - gravas, ke la arbo estu for.

   Konkuris virinoj, viroj kaj teamoj, entute pli ol cent personoj. En

la virina kategorio, Caroline Sengpiel triumfis kun la jxeto de je 4,33

metroj. Michael Wilms starigis la novan rekordon de la urbo Hilden: li

jxetis la kristnaskan arbon gxis nekredeblaj 10,88 metroj. La kvaropo de

la Hildena fajrobrigado gajnis la teaman pokalon.

   La ideo pri la cxampionado pri abio-jxetado aperis de biera humoro

La freneza konkurenco naskigxis el biero-humoro antau kelkaj monatoj. La

karnavalfirmao forte reklamis anticipe ion nekutiman. Kaj probable ne

estos la lasta konkurso. Rudolf Meisenbach, proparolanto de la Klubo,

diris: "La multaj centoj da spektantoj kaj ni havis tiom da amuzo, ni

certe ripetos tion venontjare!"

              El la germana tradukis O.P.

         Nekrologo

Dum lasta vespero de la pasinta jaro 2019 en sia 90-a vivjaro

por cxiam nin forlasis mirinda homo Valentinas Vytautas Tolocxka,

sendube la plej honora persono inter litovaj geblinduloj - tiflologo,

doktoro pri socialaj sciencoj, poeto, esperantisto.

   Perdinte la vidpovon en infaneco, Valentinas sukcese finis

porblindulan mezlernejon en Kauxno, poste en Vilna universitato

li studis litovan lingvon kaj literaturon, ankaux germanan lingvon kaj

literaturon. Fininte en 1976 pedagogian instituton en Sxaulaj, li

akiris profesion de tiflopedagogo, kaj en 1992 oni promociis lin

doktoro pri socialaj sciencoj.

   Sian tutan profesian vivon Tolocxka dedicxis

al klerigado de la sortofratoj: zorgo pri brajla libroeldonado,

fondo de la respublika biblioteko, valoraj verkoj kaj publicajxoj.

   Li grave kontribuis ankaux por esperanto.

Ankoraux en 1956, estinte la universitata studento,

li eklernis esperanton, cxiam memstare perfektigxis en la lingvo kaj

farigxis fervora movadano. En 1980 li organizis du rondetojn:

"Fajreron" en Vilnius kaj "Lumeton" en Kauxnas. Dum 1986-1990 li estis

estrarano de tutsovetia sekcio de blindaj esperantistoj

kaj respondecis pri la agado en baltiaj respublikoj.

Dank'al li en Vilnius brajle aperis kelkaj interesaj esperantajxoj,

kiuj estis malavare donacitaj ankaux eksterlanden.

Apartan mencion meritas la de li kompilita kaj eldonita bibliografio

de la revuo "Auxroro" 1970-1990 (en du partoj).

Kune kun sia vivkunulino Stase li partoprenis la 46-an kongreson

de blindaj e-istoj (Varna, Bulgario, 1978).

   Mi, kiu dum jardekoj vigle korespondis kaj amikis kun Valentinas,

nun tre dolore travivas lian forpason. Tamen en mia koro neniam

estingigxos hela memoro kaj varmaj sentoj pri tiu sindona homo kaj

bonkora amiko.

(Laux materialoj de Vikipedio)

A. Masenko.