Esperanta ligilo
n-ro 6, junio 2020


   Enhavtabelo
86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Sekretaria raporto
Propono de Fernando Maia
El Esperantujo. Literatura konkurso "Hristo Gorov"
Eliro el mallumo kaj silento (140-a naskigxdatreveno de Helen Keller)
Diversaj interesajxoj. Cxu vere senmortaj? Kial ne malsovagxigi pulpojn?
Marsxantaj sxarkoj
Facila legajxo. Malgranda dormiga rakonto
Enigmoj kaj problemoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj. Interlingvistoj de la mondo unuigxu!


      86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
           (IKBE86),
okazonta en Moskvo (Rusio) dum la 3-10/07 2021 -
         kvina komuniko.

   Karaj gesamideanoj!
Versxajne estas superflue rememorigi al vi, ke la tuta mondo nun luktas
kontraux malsano kauxzita de la nova kronviruso. La dangxera situacio
nun dauxras ne nur tutmonde, ankaux en Rusio, kie estis anoncita la
IKBE86. Konsiderante la nestabilan situacion, LIBE-estraro decidis
prokrasti la IKBE86 al la venonta jaro 2021. Restos la samaj loko -
Moskvo, ankaux la hotelo kaj kongrestemo - "Esperanto kaj muziko unuigis
nin"; sxangxigxas nur datoj - de la 3-a gxis la 10-a de julio 2021.
   Pro la nedezirata sxangxo ni petas pardonon cxe niaj karaj 64
aligxintoj el 16 landoj, kaj ni esperas, ke ecx pli multnombre ni
renkontigxos post unu jaro tute sanaj kaj bonhumoraj.
   Al dezirantoj malaligxi la kotizo estos repagita.
       Nome de la Prepara Komitato:
              Anatolij masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
tel.: +7 87937 75886,
R.P.:
masenkoai@mail.ru


         Sekretaria raporto
   Karaj geamikoj! Kvankam nia IKBE okazos nur venontjare, mi raportu
pri la jaro pasinta.
Dum cxiumonataj skajp-konferencoj ni priparolis niajn aferojn cxiam en
la amika etoso.
   La cxefa temo de niaj kunvenoj estis la kongreso, kiu promesas esti
bona, enhavricxa kaj interesa. Jam pli ol 60 personoj aligxis. Nun gxi
estas prokrastita kaj, espereble, okazos venontjare.
   Dauxras intertraktadoj kun la E-biblioteko en Herzberg. Jiri Jelinek
ordigis la liston de disponeblaj brajlaj libroj laux auxtoroj kaj laux
titoloj. Nun la problemo estas sendokestoj. Necesas mendi ilin kaj
disponigi al la biblioteko. La problemo estas, ke ne en cxiu lando
posxto akceptas sendajxojn en la kestoj. Tamen ni esperu, ke baldaux
brajlaj libroj estos pruntepreneblaj.
   Alia grava problemo estis, kiel ebligi al bl'j E-istoj ricevadon de
E-revuoj, en teksta formo aux vocxlegitaj. Ni sukcesis interkonsenti kun
ILEI pri ricevado de "Internacia pedagogia revuo" kaj "Juna amiko" en
bone legebla teksta formato. Ni povas ankaux elsxuti la revuon
"Esperanto", vocxlegitan de volontuloj el diversaj landoj.
Estus bone, ke ni pli aktive kunlaboru kun UEA. Cxi-rilate ni havas
interesan proponon de vicprezidanto de UEA Fernando Maia (legu la sekvan
artikolon). Gxi estas diskutenda.
   Certe, grava problemo estas maljunigxo de niaj membroj kaj malkresko
de la membraro de nia asocio. Sed homo, kiu scias, kion li faras, kaj
kredas, ke li faras bonon, ne maltrankviligxas pri statistiko. Zamenhof
mem ja estis iam nur unu, kaj li ja sukcesis krei komunumon!
Pro la alfrontado de la mondepidemio kauxzata de la Covid-19, kaj pro
multaj pliaj problemoj, kiujn gxi aperigis, necesas, ke ni prizorgu nian
internon, celante trovi forton kaj sagxon por venki malfacilajxojn, kiel
financkrizoj, soleco, senespero. Kiamaniere? Dum tempo de rapidaj
sxangxoj pluvivas tiu, kiu estas malfermita al cxio nova, kapablas kaj
ne cxesas lerni. Vidu ekzemplojn de aliaj landaj kaj internaciaj
asocioj, kiuj rapide orientigxis en novaj cirkonstancoj kaj jam okazigis
aux planas okazigi interesajn arangxojn virtuale, sen superfluaj
elspezoj. Miaopinie, tio estas nia perspektivo, cxar tia maniero estas
speciale oportuna por handikapitoj, kiuj pro sanaj aux financaj kauxzoj
ne povas vojagxi.
   Do, ni plu vivu kaj kunlaboru! Sanon kaj pacon al ni cxiuj!
             Olena Posxivana,
          Gxenerala sekretario de LIBE


   Jen la propono de Fernando Maia, vicprezidanto de UEA. Legu
eltirajxojn el liaj mesagxoj.

   Por mi estus granda gxojo se cxiuj membroj de LIBE estos ankaux
membroj de UEA.
Tial mi sxatus kunlabori kun vi por inviti membrojn de LIBE aligxi al
UEA. Samtempe al tiuj, kiuj ne povas pagi membrecon, mi proponas, ke ili
povu afable akcepti senpagan membrigon fare de UEA. Por ni cxiuj vi
estas karaj.
Mi esperas, ke vi sxatas tiun proponon.

1. Se LIBE akceptas, LIBE povas provizi al mi kaj Luis Obando la
membro-liston de LIBE. Tiumaniere ni povos kontroli, kiuj estas aux ne
membroj de UEA.
2. Homoj, kiuj ne estas membroj, devas fari la jenon. Ili devas iri al
la retejo de UEA kaj plenigi la retan aligxilon. La reta aligxilo
troveblas en tiu cxi retadreso:
https://uea.org/alighoj/alighilo. Ni
aparte kuragigas aligon kiel Dumviva Membro, se eblas, car tiumaniere la
samideanoj devas nur unufoje fari la pagon. Por blinduloj taugas la
membrecojn de la kategorio Baza: MB (membro baza) au DMB (dumviva membro
baza).
3. Se la retejo de UEA ne bone funkcios por blinduloj, mi povas proponi
aliajn manierojn aligxi. Bonvolu averti min.
4. Se estas blinduloj, kiuj ne povas pagi la aligxon en UEA, mi povos
kontroli pri senpaga aligxo. Sed por tiuj mi bezonos kompletajn datumojn.
5. Se estas blinduloj, kiuj povas donaci al UEA, tio bonvenas, por
subteni la aligxon de homoj, kiuj ne povas pagi.
6. Junaj blinduloj membroj de UEA (tio estas, blinduloj malpli agxaj ol
36 jaroj) auxtomate estos membroj de TEJO kaj ricevos ankaux la revuon
"Kontakto". UEA laboras nun, ke la revuo "Kontakto" ankau estu
vocxlegita por blinduloj. Tial ni ankaux alvokas blindulojn fari la
elektronikan abonon de la revuo "Kontakto", kio eblas per la reta
abonilo, trovebla en tiu ligilo:
https://uea.org/alighoj/abonilo. Same:
ni povos doni senpagan abonon por nepagipovuloj kaj same ricevas
donacojn por tio.
            Fernando Maia
         Vicprezidanto de UEA


        AMO 65 kadre de la Monda Festivalo de UEA
   AMO 65 (seminario de aktivula maturigxo) aperos ene de la programo de
la Monda Festivalo de UEA (mallonge: MondaFest). Kiel konate, la intensa
reta festado de la Universala Kongreso okazos tra la UK-semajno komence
de auxgusto. Sed MondaFest dauxros de la 20-a de junio (sabato) gxis la
20-a de septembro (dimancxo).
Vidu informojn cxe:
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/Oficiala-anonco-de-Monda-Festivalo-kaj-Virtuala-Kongreso-de-Esperanto-2020
La nuna stato de la praktika programo de MondaFest trovigxas cxe:
https://eventaservo.org/e/mondafest2020
La programo por AMO 65 bone progresas detaloj sekvos.
           La eventa servo de UEA
   Esperantistoj deziras uzi la Internacian Lingvon por vojagxoj,
interkomunikado kaj amikigxoj, kiuj nuntempe povas realigxi ne nur
reale, sed ankaux virtuale. Antaux kelkaj jardekoj por scii pri arangxoj
kaj elekti el ili, oni sercxis informojn en la pagxoj de la revuo
"Esperanto" aux ekde 1996 oni vizitis la retejon de Eventoj kaj
trastudis ties kalendaron. Nia movado havas novan diskonigan servon, kiu
donas nuntempe plej multe da informoj pri la realaj kaj virtualaj
arangxoj en la tuta mondo. La retejo nomigxas Eventa Servo
(
www.eventaservo.org).
            Fernando Maia

         Literatura Konkurso "Hristo Gorov"
   Hristo Gorov (Hrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj E-istoj,
talenta
E-verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio (BEA)
anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso
povos partopreni geE-istoj el cxiuj landoj. La konkurso estos
por rakonto kaj eseo.
Cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu rakonto aux per unu eseo,
originale verkita en
E-o. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile
kaj cxiu auxtoro nepre uzu la E-an alfabeton kun unikod-kongruaj
supersignoj.
La auxtoroj indiku sian sekson. La verkoj estu subskribitaj per la vera
nomo de la
auxtoro, aperu plena posxtadreso, telefono kaj retadreso. La rakontoj
kaj eseoj estu
maksimume 3-pagxaj, formato A4, la litertipo estu Times New Roman 12-punktaj
La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
   Bv. sendi viajn kontribuojn gxis la 30-a de septembro 2020 al:
modest@abv,bg
aux per posxto al la adreso: Georgi Mihalkov, Sofio BG-1229,
Vrabnica 1, bl. 529
vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.
         (laux Estraraj komunikoj de UEA).


        Eliro el silento kaj mallumo
      (140-a naskigxdatreveno de Helen Keller)
Miaj okuloj estis forigitaj, mi memoris la paradizon de Milton. Miaj
oreloj estis prenitaj de mi - Beethoven venis kaj visxis miajn larmojn.
Mia lango estis prenita de mi, sed mi komencis paroli kun Dio, kiam mi
estis juna. Li ne permesis ke mia animo estu prenita: posedante gxin, mi
posedas cxion
             (Helen Keller).
Cerebra febro
   Cxi tiu unika historio komencigxis tute ordinare: en la urbo
Tuskumbia (Alabamo, Usono) la 27an de junio 1880 en la familio de
kapitano Arthur Keller kaj lia edzino Kate Adame naskigxis sana knabino,
nomata Helen. La gepatroj ege amis sian infanon, sed en la agxo de 19
monatoj okazis problemo al sxi: Helen
malsanigxis je nekonata malsano diagnozita de kuracistoj kiel cerba
febro, rezulte de kiu la knabino perdis sian vid- kaj auxdpovon. De nun
manoj farigxis la cxefa kogna ilo por Helen, kaj kun ilia helpo sxi
esploris la cxirkauxantan mondon. Cxi tio suficxis por la plej
primitivaj konoj,
kaj en la agxo de sep jaroj Helen Keller aspektis kiel senkonscia bebo.
Gepatroj, kompatemaj kaj amantaj sxin, gxenerale atingis nur la
kontrauxan rezulton: la knabino estis kaprica kaj tro dorlotita, la tuta
vivo en la domo de Keller rondiris nur cxirkaux Helen.
   Dickens kaj Bell
Sxajnus, kiel en cxi tiu rakonto aperis la klasikulo de la angla
literaturo Charles Dickens kaj la inventinto de telefono Alexander Bell?
Tamen ili povas esti nomataj
kataliziloj de tio, kio okazis al Helen Keller.
Vizitinte Amerikon, Dickens publikigis "Usonajn Notojn", kie li
priskribis Laura-n Bridgman, pacientinon de d-ro Howie. El la
bestosimila knabino senigita je cxiuj sensorganoj, krom tusxi, Howie
kapablis krei dum jaro da intensa okupado la vivan, aktivan infanon
kun demandema menso. La knabino farigxis vivoplena, gaja
kaj fervora, adaptigxis al la mondo kaj ecx komencis montri karakteron -
en sxia medicina historio oni rimarkis, ke sxi elektas koramikinojn por
si mem
kaj kunludantinojn el inter la plej inteligentaj infanoj, kun kiuj sxi
pli emas paroli, kaj evidente ne sxatas pasigi tempon kun tiuj, kiuj
estas mense malfortaj.
   Leginte pri cxi tiu ekstreme kurioza kazo, la gepatroj de Helen estis
inspiritaj, iliaj koroj plenigxis je espero, kaj la knabino estis
portita al Baltimoro por kuracista esploro. La verdikto de specialistoj,
kiel atendite, estis seniluziiga: auxdo kaj vido ne revenos, sed ili
rekomendis lokan spertulon
en cxi tiu areo. Li estis konata Aleksandro Bell, kiun multaj konsideras
la inventinto de telefono (fakte la italo Antonio Meucci patentis la
telefonon pli frue). Per sia propra mono Bell dum pluraj jaroj subtenis
la eksperimentan lernejon en Vasxingtono, kie estis efektivigitaj
praktikaj laboroj por elsercxi la plej efikajn
metodojn por instruado al surdaj infanoj. Bell konsilis al la gepatroj
de Helen iri al lernejo Perkins - gxi estis lernejo por blinduloj en
Boston.
   En la lernejo Perkins sxin rimarkis la instruistino, diplomigxinta de
la sama eduka institucio Ann Sullivan. Ann mem vidis nur iom, dankal
multnombraj operacioj
sxi parte povis restarigi sian vidpovon. Helen estis la unua lernantino
de F-ino Sullivan, la unua, kiel oni diras nun, projekto, kiu poste
farigxis
la afero de sxia tuta vivo.
Ann Sullivan konsideris la vekigxon de konscio de surd-blinda Helen kiel
sian cxefan celon. Kaj eklaboris: sen indulgi kapricojn, ne atentante
histeriojn, sen troa kompatemo, sxi komencis eduki la knabinon. Kaj
baldaux cxiuj rimarkis progresojn - Helen komencis mangxi kaj vesti sin,
obei higienon
kaj, kiel simio, ripeti cxion, kion montris al sxi la instruistino. Ann
instruis al la knabino la alfabeton de surdmutuloj, klarigante kiel oni
povas diri unu aux alian per siaj manoj la vortojn. Unue, Helen
ripetis mekanike post sia instruistino, ne komprenante, kion sxi faras.
Sed miraklo okazis en aprilo 1887: Ann versxis akvon sur la manojn de
Helen, kaj sxi subite komprenis, ke la vorto akvo signifas likvajxon
trinkitan kaj lavantan.
Cxi tiu unua ekbrilo sxajnis veki sxin - dum la sekva horo sxi lernis
kelkajn dekduojn da vortoj.
   Helen sxangxigxis cxiutage - sxi farigxis scivolema, interesigxis pri
cxio samtempe, faris demandojn kaj sopiris trovi respondojn al ili.
Baldaux sxi regis
brajlon komencis legi lauxvorte avide. Kaj eksciinte, ke ekzistas aliaj
lingvoj krom la angla, sxi komencis studi ilin. En la agxo de 18 jaroj,
la knabino legis
en la angla, franca, germana kaj ecx en la mortintaj - malnovgreka kaj
latina.
   Helen lernis pensi signife kaj paroli laux la metodo Tadoma: tusxante
la lipojn de parolanta homo, sxi sentis ilian vibron, dum sxia instruisto
markis literojn sur sxia manplato.
   Ann Sullivan restis kun Helen gxis sia morto. Cxi tiu estis eble la
plej proksima unio de instruisto kaj lernanto, dauxrinta 49 jarojn, gxis
1936, kiam
tute blindigxinta Sullivan mortis en Novjorko.
   Laux la rememoroj de parencoj de Helen Keller, sxi estis nekredebla
optimisto. Cxiu homo, kiu renkontis sxin, alimaniere taksis sian vivon.
Rigardante
la gajan virinon, senigitan je auxd-kaj vidpovo, homoj simple hontis pro
sia pesimismo. Tiujn, al kiuj gxis antaux nelonge nenio placxis, allogis
cxi tiu mirinda virino. Kaj la plej fama inter ili estis Mark Twain. La
verkisto, cxiam sxercanta sur la pagxoj de siaj libroj, en la vivo ne
multe elstaris
per gajeco. Kaj la renkontigxo kun Helen simple transformis lin. Estante
jam respektinda maljunulo, li amikigxis kun Keller kaj gxis sia morto
kredis, ke sxi plibeligis liajn lastajn tagojn, plenigis ilin per lumo.
En la 19 jarcento, estis du vere grandaj homoj - Napoleono kaj Helen
Keller, skribis Mark Twain.
Gxuste li kontribuis al tio, ke Helen eniris la Radcliffe-Instituton
(unu el la unuoj de Harvard). Twain skribis leteron al siaj amikoj,
ricxaj geedzoj
Henry kaj Emily Rogers, petante helpi al frauxlino Keller dauxrigi siajn
studojn. Ankaux ravita de Helen, la paro estis tre malavara al sxi. Dank
al ili en 1904
la knabino ricevis bakalauxran gradon en Radcliffe, igxante la unua
blind-surda homo kun supera edukado.
   Fizikaj difektoj neniel influis la aspekton de Helen. Viroj admiris
sxian cxarmon kaj gracon, Vere, sxi ne sciis pri tio gxis kiam sxi estis
36-jara, kiam
sorcxita de sxia beleco, junulo faris al sxi geedzigxan proponon. Sed
Helen dedicxis sin tute al socia agado, do, ne kreis familion.
   Helen ne volis kaj ne povis esti ekstera observanto de la vivo - sxia
karaktero postulis aktivan agon. Estante blinda, la virino ricevis
spiritan vidon. Skribante
auxtobiografian libron, La Rakonto de Mia Vivo, gxi altiris la atenton
de la socio pri la problemaro de blinduloj kaj surduloj. Cxi tiu libro
estis la elirpunkto en la lukto
de Helen por la rajtoj de handikapuloj. En 1915, sxi kreis internacian
organizajxon, kiu esploris la funkciadon de vidorganoj.
   Oni konas la nunan tendencon en Usono, kiam iu, ecx sen intenco,
ellasas malgxustan vorton, tio estas manifesto de maltoleremo rilate al
aliaj,
tiam Helen Keller estis terure politike malkorekta. Sxi ne nomis homojn
kun handikapoj per iaj lertaj, sed nekompreneblaj vortoj (kiel, ekz.,
modernaj "malsame)
ablita", "alternative bonorda). Male! Cxi tiu virino alvokis al egaleco
de homoj sendepende de iliaj fizikaj kapabloj, sxia naturo ne akceptis
Humiligan kompatemon. Tamen la iama usona prezidanto Barack Obama
konsideras Helen Keller unu el siaj 13 idoloj, inter ili - Neil
Armstrong kaj
Albert Einstein.
   Keller verkis sep librojn, renkontigxis kun prezidantoj kaj regxoj,
vojagxis tra la duono de la mondo kaj ecx partoprenis en la verkado de
la skripto por la filmo "Kreante Miraklon",
vere montrante la plej malfacilan - komencan - etapon de sxia trejnado.
Sxi cxefrolis en du dokumentarioj, ludante sin mem.
Multaj adorantoj kredis, ke sinjorino Keller estas talenta filozofo.
Helen mem nomis filozofion la gvidanta lumo de sxia vivo. "Morto estas
nenio alia, ol transiro de unu cxambro al la alia. Sed por mi estas
diferenco, cxar mi povas vidi en la lasta cxambro". Cxi tiu unika
virino mortis en songxo
iom antaux la agxo de 88 jaroj
              Anastasia Zaitseva
         E-igis O.P.


           Diversaj interesajxoj

      Cxu vere senmortaj
   Oni malkovris la ununuran "senmortan" specon de vivantaj estajxoj sur
la Tero.
Cxi tiu planto eble ne maljunigxas dum jarmiloj.
Sciencistoj de Usono kaj Cxinio publikigis studon, en kiu oni pruvas, ke
la ginkgo-biloba planto havas specialajn histojn. Cxi tiuj histoj povas
kreski dum jarmiloj. Pri tio raportas la revuo "Science alert".
  Fakuloj studis la tavolon de ligno, sur kiu formigxas la cxiujaraj
ringoj. Tiel oni povis ekscii, ke dum multaj jaroj la agxo de la arboj
ne sxangxigxis, sed la dikeco de cxiujaraj ringoj en la lastaj 200 jaroj
pli kaj pli malplidikigxis. Poste la dikeco de cxi tiu tavolo farigxis
ecx pli malalta. Samtempe, biologoj rimarkis la altan reziston de
plantoj al diversaj malsanoj. Mil-jaraj arboj aspektas kiel dudekjaraj.
Interese, ke la kresko de la arbo neniel sxangxigxis inter la 10-jara
kaj 600-jara agxo de la planto. Tiel sciencistoj kredas, ke la histoj de
la arbo konservas la kapablon kreski dum multaj jaroj, evitante
maljunigxon kaj velkadon. La plej ofta kauxzo de morto de ginkgoarboj
estas vento, fulmotondroj, incendioj aux arbohakado.

   Kial  ne malsovagxigi pulpojn?

   La historio de la homaro estas plejparte ligita kun la evento
okazinta antauxkelkaj dekoj da jarmiloj - la malsovagxigo de bestoj,
kiuj por ni farigxis ne nur helpantoj kaj sxatantoj, sed ankaux
mangxajxoj. Tamen, dum bovinoj kaj sxafoj bone tauxgas por kultivado,
ekzistas unu besto, kiu pro kelkaj kialoj ne toleras esti tenata en
bienoj. Do, la pulpo, kiu estas konsiderata bongustajxo en multaj landoj
de la mondo, ne nur havas evoluintan intelekton, sed ecx kapablas influi
la medion.
   Laux artikolo, publikigita en  sciencealert.com, la monda peto de
pulpoj kreskas cxiutage, tamen pro la fakto ke nuntempe ne ekzistas
specialaj bienoj por kreskigi cxi tiujn kreitajxojn, la oferto ne povas
kovri la postulon. Por solvi cxi tiun problemon, en multaj landoj
cxirkauxla mondo oni faras eksperimentojn pri genetikaj modifoj de
cefalopodoj, kiuj povas konduki al iuj mediaj konsekvencoj. Tamen, la
kreado de plenplena pulpo-bieno kauxzos poluadon de la medio per
nitrogeno kaj fosforo, kio povas kauxzi amasan disvastigxon de malsanoj
ne nur inter la logxantoj de mara flauxro kaj fauxno, sed ankauxgxiaj
teraj reprezentantoj.
   Sed la dieto de pulpo eble estas la plej granda ekologia problemo.
Pro tio, ke cxi tiuj bestoj bezonas multan proteinon kaj oleon (kaj unu
averagxa pulpo cxiutage mangxas tian kvanton da fisxoj, kiu samvaloras
trioble ol gxia korpa pezo), la produktado de la bezonata kvanto de
fisxa mangxo kreos neelteneblan sxargxon por la postvivo de sovagxaj
fisxoj kaj senvertebruloj en ties natura medio.
   Tamen, ecx se la problemo de la dieto de pulpoj solvigxus, la bredado
de cxi tiuj vivaj organismoj estus ege homa entrepreno. Fakto estase, ke
cefalopodoj diferencigxas de aliaj vivantaj estajxoj de nia planedo per
sia unika inteligenteco kaj kapabloj solvi kompleksajn problemojn. Temas
pri la pulpoj, kiuj scipovas rekoni homojn, solvi enigmojn, malfermi
ujojn kaj ecx eskapi el akvarioj. Krome, la bestoj kapablas subigxi
maltrankvilon kaj deprimon kaze de plilongigita malliberigo, kio
manifestigxs per mangxo de la finajxojn de siaj propraj tentakloj kaj
ecx kanibalismo.
   Pulpoj estas agnoskitaj kiel veraj intelektuloj de la submara mondo.
   Sciencistoj opinias, ke pulpo esploras, kontrolas kaj manipulas sian
medion, kio donas al homoj kialon pensi pri la alta nivelo de intelekta
organizado de cxi tiuj maraj kreitajxoj.
Malgrauxla fakto, ke la inteligenteco de pulpo estas jam pruvita scienca
fakto, eksperimentoj pri bredado de pulpoj dauxras tra la mondo. Jen la
konata japana kompanio anoncis sukcesan elkovigxon el ovoj en kaptiteco
en 2017, montrante la potencialon por kresko de vendado de pulpoj sur la
amasa merkato en la venontaj jaroj. Kontrauxe al kamparanoj, scienculoj
aktive rekomendas malpermeson investi en kultivadon de pulpo, proponante
fokusi la atenton de la homaro sur realigado de pli civilizitaj manieroj
akiri mangxajxojn por la estonteco.

          Marsxantaj sxarkoj
   Nova specimeno de sxarkoj estis malkovrita en Auxstralio. Cxu ili
estas dangxeraj por homoj?
   Estas malversxajne, ke multaj el ni vidis la vivantajn sxarkojn, sed
danke al la dokumentarioj, ni bone scias pri ilia sangavido kaj kapablo
nagxi rapide. Sed cxu vi sciis, ke en la mondo ekzistas sxarkoj
sendangxeraj por homoj, kiuj uzas siajn nagxilojn por marsxi laux la
mara fundo? Cxi tiuj mirindaj bestoj estas nomataj "marsxantaj sxarkoj"
kaj sciencistoj de tempo al tempo sukcesas malkovri novajn subspeciojn
de cxi tiuj predantoj. Ekz., unu el ili estis malkovrita en 2013 cxe la
marbordo de Indonezio - sxarko ne pli ol 120 cm-ojn longa nomigxis
Hemiscyllium halmahera. Nun sciencistoj eksciis pri la ekzisto de kvar
pliaj specimenoj de cxi tiuj sxarkoj, kiuj logxas en tropikaj akvoj
inter Auxstralio kaj Nov-Gvineo.
   Nekutimaj sxarkoj estis priskribitaj en scienca publikigo nomata
"Marine and Freshwater Research" (Mara kaj Dolcxakva Esplorado). Novaj
specioj de maraj predantoj estis malkovritaj dum 12-jara scienca laboro,
do estas facile konjekti, ke ili estas tre raraj estajxoj kaj renkonti
ilin en la naturo estas malofta bonsxanco. Laux la auxstralia biologo
Kristin Dudzhen, cxiuj novaj sxarkoj apartenas al la specio Hemiscyllium
kaj atingas longecon ne pli ol unu metro. Ili ne prezentas minacon por
homoj, sed aktive cxasas malgrandajn krustulojn kaj moluskojn. cxasado
de novaj specioj de sxarkoj probable iras tre bone. Fakte, male al
blankaj sxarkoj kaj aliaj predantoj, ili ne nagxas laux la kutima senco
de la vorto. Ili havas suficxe grandajn nagxilojn kaj uzas ilin
anstataux piedoj por marsxi laux la marfundo. Tial ili pasigas la plej
grandan parton de la tempo cxe grandaj profundoj kaj restas nevideblaj
por la ceteraj akvaj logxantoj. Tia kasxemo helpas ilin rapide kaj efike
cxasi malmovigxemajn bestojn.
Gxis nun oni sciis pri la ekzisto de nur kvin sxarkoj de la specio
Hemiscyllium. Dank 'al la malkovro de kvar novaj specimenoj, sciencistoj
povis preskaux duobligi sian scion pri cxi tiuj nekutimaj kreitajxoj.
Dum ili studis la DNA de akvaj predantoj, esploristoj povis malkovri, ke
"marsxantaj sxarkoj" ekzistis ecx en la malfrua Kretaceo antaux cxirkaux
100 milionoj da jaroj. Tiam sur nia planedo grandaj reptilioj kaj
dinosauxroj gxis 8 metroj longaj estis tre oftaj.
Kiel gxuste la nekutimaj sxarkoj ekestigxis, oni ne scias precize. Tamen
la sciencistoj supozas, ke la novaj specioj lernis marsxi laux la fundo,
klopodante adaptigxigxi al novaj kondicxoj. Eble en iu tempo, iuj
sxarkoj perdis la kapablon konsumi la kutiman viandon kaj estis
devigitaj komenci cxasi moluskojn kaj krustulojn. Estis malfacile cxasi
ilin kaj evoluo provizis la predantojn per grandaj nagxiloj, kiuj povas
ludi la rolon de plenvaloraj piedoj por marsxi.
Cxiukaze sciencistoj certas, ke ekzistas pluraj pliaj specioj de tiaj
sxarkoj en la mondo. Estas probable, ke nuntempe oni simple ne malfermis
ilin, cxar ili kondutas tre kasxeme.


         Facila legajxo

        Malgranda dormiga rakonto
      pri la delfeno Delfi kaj liaj parencoj
   Cxu ankaux delfenoj devas dormi?
   Delfi estas malgranda delfeno, kiu sxatus la tutan tagon ludi kun
siaj amikoj. Sed kiel cxiuj infanoj, Delfenidoj devas esti vespere
En la lito, por ke ili povu ludi kun la aliaj infanoj la sekvan matenon
Cxar nur tiuj, kiuj havas suficxe da dormo, aktivas dum la sekva tago
kaj havas
suficxe da forto por nagxi kaj plongxi.
   Delfi havas belan hejmon, li logxas kun sia familio cxiutage en la
alia loko en la granda largxa maro. Foje li logxas sur la oceana fundo
sur malgranda sablejo kun grandaj, buntaj koraloj kaj algoj cxirkauxe
kaj kelkfoje li logxas cxirkauxita de aliaj fisxoj meze de la
profunda blua maro. Sed negrave kie Delfi estas kun sia familio,
vespere cxiuj kunvenas por dormi.
   Kiam Delfi enlitigxas, li devas atenti kelkajn aferojn, cxar li estas
ja mamulo, li devas iri al la surfaco denove kaj denove por spiri.
Tial Delfi lasas nur parton de sia cerbo endormigxi kaj la
alia parto de la cerbo restas maldorma kaj memorigas lin levigxi kaj
Spiri. Cxar Delfi dormas en la granda, largxa maro kaj ne en unu
Domo, li cxiam devas esti singarda pri tio, kio okazas cxirkaux li. Por
ke li
cxiam havu cxion videndan, li cxiam havas unu okulon malfermita. Sed la
resto de la korpo de Delfi malstrecxigxas kaj ripozas.
   Nokte li ofte songxas pri siaj parencoj kaj pensas, ke ankaux ili
devus dormi, sed lia patrino iam diris al li, ke ili dormas tute
malsame, ol Delfi. Lia onklo la gxibohava baleno foje dormas la kapo
malsupren en la akvo. Lia kuzo la Orko dormas nur 90
Minutojn tage kaj bezonas multe malpli da dormo ol homoj. Lia onklo
la spermobaleno, nomata ankaux kasxaloto, ecx malsxaltas ambau
hemisferojn de la cerbo dum gxi trovigxas gxuste sub la Surfaco
vertikala en la akvo, kvazaux staras renverse. Li uzas siaspecan spiran
vekhorlogxon" por spiri gxustatempe.
Malgranda Delfi songxas multe kaj ofte, sed cxefe pri sia bonstato
Tage en la akvo, kie li amuzis sin kun siaj amikoj. Tiam li povas
dormi bone kaj atendi la sekvan tagon.
Skribita de Sophie Beetz,
           elgermanigis O.P



        Enigmoj kaj problemoj
             :::::::::::
Redaktoro: Anatolij masenko,
Gerojev-medikov 15-1,
RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
R.P.:
masenkoai@mail.ru

       Vocxaj - senvocxaj!
   Cxi-foje mi volas rememorigi al vi jenajn sep rimarkindajn
konsonantajn literparojn: b-p, d-t, g-k, gx-cx, jx-sx, v-f, z-s.
En cxiu paro la unua konsonanto estas vocxa kaj la dua senvocxa.
Nun via tasko estas formi vortoparojn tiel, ke unu vocxa elemento
de la unua vorto farigxu senvocxa en la dua vorto,
dum la ceteraj literoj restas la samaj, sendepende de tio,
cxu la nesxangxigxantaj literoj estas mem vocxaj
aux senvocxaj, ekzemple: vorto - forto, boto - poto, bedo - beto.
   helpe de la gvidiloj bv. retrovi la dudek enprogramigitajn
vortoparojn. Por faciligi vian cerbumadon, mi klarigas, ke cxiam aperas
la gvidilo rilata: a) al la vorto kun koncerna vocxa konsonanto,
b) al tiu kun responda senvocxa fonemo. Aliparte, la vortoj de la unuaj
dek paroj estas kvarliteraj, kaj la ceteraj kvinliteraj.
   Jen la gvidiloj:
1. a) Ofte agrabla vojo; b) komuna kuirilo.
2. Tion oni faras: a) per la akvo; b) gxenerale per la manoj.
3. Koncerne la vortojn tio estas: a) ilin esprimi;
    b) ilin postuli per demandado.
4. Gxi aperas milope: a) en retajxo; b) en muzikajxo.
5. a) ago nesxatata de egoisto; b) gxi gravas en la alparolo.
6. Pri gxi spertas: a) juristoj; b) vojirantoj sub pluva vetero.
7. a) gxi sxatas bonodoron; b) fisxkaptilo.
8. gxi povas: a) foje kauxzi gravajn perturbojn;
    b) ege utili en dom-instalajxoj.
9. a) ludperlo; b) sursxipa cxenfiksilo.
10. a) Ties povo estas multvalora senso;
    b) kreskajxo ame kultivata en kelkaj landoj.
11. gxi estas: a) malgranda por esperantisto;
    b) foje granda por alpisto.
12. Nomo de: a) tago; b) monato.
13. Bazo de: a) monsxangxo; b) instruado.
14. a) Teatrajxo; b) transportilo.
15. a) Religia bazo; b) io necesa en klascxambro.
16. Tion fari: a) povas eble nia hundo;
    b) devos iam cxiuj ni.
17. Fari kiel: a) korvo; b) brulanta ligno.
18. a) Kuragxa, sentima; b) gxuste opinianta.
19. Mangxajxojn gxi: a) povas enteni; b) devas ricevi.
20. parto de: a) la vizagxo; b) ekzameno.

Viajn solvojn mi akceptas gxis oktobro 2020.

       Solvo de la "Fisxkaptado" el EL-10\2019
1. vocx' +ano =ancxovo;
2. uro +om' =moruo;
3. teo +rul' =rutelo;
4. mol' +as' =salmo;
5. urso +il' =siluro;
6. rond' +as' =sandro;
7. giso +buo =gobiuso;
8. vergo +us =sevrugo;
9. lupo +ke =klupeo;
10. akso +ar' =karaso;
11. alo +nepre =eperlano;
12. tasego +ostre =gasterosteo;
13. karo +mezo =marezoko;
14. nas' +ero =serano;
15. urso +il' =siluro;
16. sok' +morb' =skombro;
17. or' +post =sproto;
18. ter' +sledo =sterledo;
19. ino +tus' =tinuso;
20. amo +lit' =timalo;
21. car' +zoo =zoarco;
22. ol +veki =ekvilo;
23. or' +gust' =sturgo;
24. enu' +mor' =mureno;
25. kiso +li =skilio.
          : : :
   Entute ricevitaj estas 18 solvoj el ok landoj:
Rusio 7, po du el Cxehxio, Germanio, Hungario, Moldavio, kaj po unu el
Bulgario, Bosnio-Hercegovino, Norvegio.



Por la retumantoj
        Interlingvistoj de la mondo unuigxu!

La novaj eldonoj de IpI (Informilo por Interlingvistoj,) kaj IfI (gia
anglalingva eldono:
Information for Interlinguists) haveblas rete:
IpI (Esperante): Trovu la novan numeron kaj pli fruajn numerojn ce:
http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/
IfI (angle): Trovu la novan numeron kaj pli fruajn numerojn ce:
http://www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists/
   Informilo por Interlingvistoj estas publikajxo de Esperantic Studies
Foundation (ESF) kaj
Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
IpI kaj gia
anglalingva eldono (IfI) disponigas informojn kaj gxisdatigojn en la
kampoj de planlingvoj,
interlingvistiko kaj lingvoplanado. Ambaux eldonoj enhavas detalojn pri
eventoj, novaj
publikajxoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigas
multajn aliajn informojn
por universitatanoj kaj cxiuj, kiuj interesigxas pri interlingvistiko
kaj rilataj kampoj.
Legu pli detale pri IpI kaj la lancxo de IfI:
http://www.esperantic.org/eo/2017/07/20/esf-lancas-novan-bultenon-kaj-revivigas-alian/