Esperanta ligilo
n-ro 1, januaro 2021



           Enhavtabelo

Virtuala renkontigxo
El Esperantujo. Scivolemo - la scienca retejo
Kvin jaroj da ekspoziciado en Litovio
Fernando Maia - E-isto de la jaro
250 fakaj E-vortaroj
Universitato de Shiraz, okazis tritaga seminario
Turka kurso en <edukado.net>
Slovenio tamen plue aktivas
Lingva forumo. Bizaraj lingvoj de teranoj
Tra la sortofrata mondo. De la strato al la monda scenejo
Domo, kiun konstruis blindulo
Literaturo. Vintro
Facila legajxo. Bopatrino
Enigmoj kaj problemoj. Grava korekto
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj

         Virtuala renkontigxo
  La 19-an de decembro pasintjare okazis la evento, pri kiu ni longe revis, nome, virtuala renkontigxo de bl'aj E-istoj, dedicxita al Zamenhof-tago. Gxi okazis en la vocxbabilejo Teamtalk, en la portalo, kiu havas romantikan nomon "Esperantolando". Partoprenis E-istoj el 14 landoj. Kiom da? Nu, estas ja facile eniri la kanalon kaj eliri sen
allogi ies atenton, sed maksimume samtempe tie trovigxis 35 personoj. La arangxo dauxris pli ol tri horojn.
  Nin salutis prezidantino de LIBE Nedeljka Lojxajicx. Pri la vivo kaj agado de Zamenhof kurte rakontis Igor Fedin el Samara. A.I. Masenko deklamis versajxon pri E-o. Gxenerala sekretario de LIBE O. Posxivana vocxlegis la mesagxon de UEA okaze de Zamenhof-tago. Nia honora prezidanto Theo Speckmann igis nin lerni la Zamenhoffestan kanton. Kaj poste sonis kontribuajxoj el diversaj landoj. Kun kelkaj el ili vi povos konatigxi en cxi revuo. Longan promenadon tra la rusa arbareto kun deklamado el rusaj klasikuloj kaj prezentado de rusaj romancoj proponis nia veteranino Tamara Sergejevna Andrejeva. Sonis kantoj kaj versajxoj originale verkitaj kaj tradukitaj en E-on. Partoprenis ankaux kelkaj vidantaj E-istoj. Siajn kontribuajxojn sendis V. Melnikov (Rusio, recitado de propraj versajxoj) kaj Manuele Rovere (Italujo, bonega kantado).[. Li mem cxeestis dum la renkontigxo, do, oni povis kvazau persone konatigxi kun la kantisto. Pro la teknika arangxo kaj gvidado de la renkontigxo ni kore dankas LIBE-estraranon Vjacxeslav Suslov (Rusio). La renkontigxo pasis en varma amika etoso.


        El Esperantujo

        Scivolemo: la scienca retejo
  Delonge ni priploras la neaktivecon de nia scienca faka asocio ISAE. Tio ne signifas, ke nenio okazas! Kiel ni konstatas en pluraj kampoj bravaj unuopuloj kunigxas por agi pozitive, preter la tradiciaj kanaloj. Jen pruvo pri tio! Pretas 16 filmetoj:
     Dekstre klaku al: ABONU; manke de tio klaku la krokodilan SUBSCRIBE. Momente videblaj filmoj estas: Sanmasko, sunaj cikloj, ekesto de la alpoj, palenke: la majaa ruina urbo, jupitero, hipokampoj, katoj. Ludlistoj estas: Medicino, Antropologio, Historio kaj Bestoj. Mem esploru kaj subtenu! Esperanto estas kreskanta lingvo kun multe da potenco, sed kvankam gxi floras kiam temas pri socia agado au lingvaj debatoj, scienco estas tereno, kiu ne sufice estas esplorata. Kiel paso en la gusta direkto, ci tiu kanalo disvastigas vidbendgitajn artikolojn de la blogo Scivolemo. Tiel la celo unua estas diversigi la materialon, kiun la lingvo povas oferti. Nuntempe ni estas nur malmultaj, sed tio ne signifas ke nia teamo plenas. Ni daure sercas samideanojn kiuj emas helpi per iliaj lertecoj. Cxu vi volas? Kontaktu nin! Ni estas profesie nek sciencistoj nek filmistoj. Tio signifas ke kritikoj kaj sugestoj cxiam estas bonvenaj. Gxuu la spektadon kaj legadon en https://scivolemo.wordpress.com !

        Kvin jaroj da ekspoziciado en Litovio
Ekde auxgusto 2017 ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko
Zamenhof, preparita de Pola instituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa mortodato de Zamenhof, jam sukcesis esti ekspoziciita en 22 lokoj de Litovio. Gi konsistas el 22 grandformataj standoj kaj detale prezentas la vivon kaj agadon de Zamenhof kaj Esperanton. Kvar standoj estas dedicitaj al Esperanto en Litovio.
  Cxi-jare la ekspozicio estis arangxita en la kulturcentro de Trakai,
en la publika biblioteko de Kaisiadorys, en la publika biblioteko de Jurbarkas, en la publika biblioteko de Taurage kaj en la publika biblioteko de Silale. En oktobro gi ekfunkciis en la kulturcentro de Sakiai. Ekde la 10a de novembro gi estos eksponata en la Kulturcentro de Marijampole. La ekspozicion en cxiu urbo kaj distrikto akompanas ampleksaj artikoloj pri Zamenhof, pri Esperanto, pri la agado de LEA, pri famaj homoj kaj Esperanto k. s. en lokaj jurnaloj, en urbaj kaj distriktaj retejoj kaj en la retejoj de tiuj instancoj, kie okazas la ekspozicio. Danke al tio pri Esperanto ekscias vasta loka publiko, ne nur la vizitantoj de la ekspozicio. Lauxplane la ekspozicio devas esti montrita en cxiuj grandaj urboj de Litovio, inkluzive de cxiuj distriktaj centroj, entute en pli ol 60 lokoj. Tio dauros pli ol kvin jarojn.
            Povilas Jegorovas
         La Ondo de Esperanto, 2020, 3 (305).

          Fernando Maia - Esperantisto de la jaro
  Fernando Maia Jr., 37-jara brazila geologo kaj vicprezidanto de UEA,
estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2020. La rezulton de la vocxdonado kadre de la 21aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj anoncis la sekretario de la internacia elektokomisiono Pawel Fischer-Kotowski. Ni gratulas la lauxreaton, kiu estas la unua sudamerikano kun cxi tiu honora titolo! Legu pli en La Ondo de Esperanto

        250+ FAKAJ ESPERANTO-VORTAROJ
  Kolekto de Esperantaj fakaj vortaroj kaj terminaroj, troveblaj en
interreto. La vortaroj kaj terminaroj estas libere uzeblaj, legeblaj kaj elsuteblaj! La kolekto inkluzivas ankau lautemajn vortarojn, kiel tabuaj vortoj, kuirado, rim-vortaroj, maldecaj vortoj, jxargono, ktp. La kolekto estas parto de Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB, gi estas daure aktualigata, se vi konas mankantan eron - bonvenas via sciigo! Adreso de la vortara kolekto: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/  .
             Szilvasi Laszlo
         Universitato de Shiraz, okazis tritaga seminario

  Irano agadas dauxre en la reto, i.a. per apogo de la AMO-programo. Nun
gxi kontribuas al nia universitata agado. Tiu universitato estas ege renoma, ene de Irano kaj alilande. La filmoj de cxiuj tri tagoj estas spekteblaj en la jutuba kanalo de UEAviva:
https://www.youtube.com/watch?v=ZAUIEIgUu50 https://www.youtube.com/watch?v=T-F6eyXZ4-A kaj https://www.youtube.com/watch?v=FA5zqgXrHQc&t=4327s
      Turka kurso en <edukado.net>
  Ekde la 22-a de novembro ni komencis serion de retaj kursetoj, ciu 30
minutojn longa, ciusemajnaj, pere de google.meet, pri diversaj gramatikaj punktoj de E-o. Temoj: Akuzativo, Transitiveco, Participloj, Korelativoj, Prepozicioj, Sufiksoj, Refleksiva pronomo: si. https://edukado.net/kursejo?kid=27268
          Slovenio tamen plue aktivas
  Cxiuj niaj klopodoj kontakti la Landan Asocion malsukcesis. Tamen, jen
bonvena informo (prenota en <Landa Parad> de UEA kaj enprenota de la Euxropa Komisiono.

         Lingva forumo
        Bizaraj lingvoj de Teranoj
  Cxiu, kiu iam provis lerni fremdan lingvon, scias kiom malfacila tio
estas. Ecx en la plej simpla el ili, la studo de nur verbaj finajxoj eble dauxros bonan duonjaron. Kaj cxi tio estas nur inter euxropaj lingvoj! Se ni iomete deflankigxas de la hindeuxropa grupo, vi povas trovi ekzemplojn de tiaj gramatikaj reguloj, kiuj vere povas frenezigi vin ...
  Tujuka postulas klarigi cxion

  Kiam ni instruas al infanoj nian gepatran lingvon, ni klarigas al ili
simplajn aferojn ecx pli facile. En infanlibroj, vi povas trovi frazojn kiel "knabo ludas kun pilko."
Kiam la etuloj lernas kompreni simplajn asertojn, ni povas pluiri al pli
kompleksaj konstruoj. Sed en la tujuka lingvo cxio tute ne similas. Ekde la unuaj frazoj necesas klarigi absolute cxion.
  La tujuka lingvo estas parolata de malpli ol mil homoj. Gxi ne
permesas simple aserti ion. Oni devas indiki kie aux kiel vi lernis cxi tion. Ekzemple, anstataux frazoj "Knabo ludas pilkon" vi devas diri ion kiel "Knabo ludas pilkon, kaj mi scias tion cxar mi vidas lin." Simile konstruita modelo "Knabo ludas kun pilko, mi supozas", havos iomete alian nuancon de signifo. Kaj cxi tio ne estas la sola trajto de la tujuka lingvo. Laux iuj taksoj, estas 140 genroj en cxi tiu lingvo, inter kiuj estas unu speciale distingita por eroj similaj al demetita arbosxelo.
    En chalkatongo demandoj  ne estas eblaj

  Cxu estas io pli facila, ol fari demandon? Pensu nun. Preskaux cxiuj
el vi rimarkas la vortordon kaj ecx memoras la intonacion. Sed se ni parolus pri chalkatongo, vi certe sentus konfuzon. Estas neniuj demandosignoj en cxi tiu lingvo.
  El cxiuj lingvoj de la malgrandaj popoloj de Meksiko cxalkatongo estas
la plej bone studata, troveblas almenaux unu studo pri gramatiko, sed nenie estas menciitaj iuj gramatikaj indikiloj de gxeneralaj demandoj (postulantaj respondojn "jes" aux "ne") en cxi tiu lingvo. Per si mem tiaj demandoj kompreneble ekzistas, sed ne ekzistas apartajxoj de inonacio, specialaj membroj de frazo, inversigo aux demandovortoj, kiuj helpus vin determini cxu respondo estas atendata de vi. Cxi tio kompreneblas nur laux la kunteksto.
    Auxstraliaj indigxenaj lingvoj - freneza jxazo
  La lingvoj de la auxstraliaj popoloj estas unikaj pro sia preskaux
kompleta izoleco dum dekmiloj da jaroj. Kvankam ili ne estas la plej nekompreneblaj lingvoj, tamen por euxropanoj ili sonas tre strange. Kaj ilia gramatika strukturo inkluzivas multajn afiksojn tute fremdajn al la gxermanaj aux latinaj radikoj. Kiel skribas la Enciklopedio Brita, plej multaj indigxenaj lingvoj ankaux tute ne havas fiksan vortordon. Praktike tio signifas, ke parolado povas salti, flui kaj sxangxigxi, kiel jxazaj improvizoj, vortoj povas aperi ie ajn en la frazo nur laux deziro de la parolanto. T.e., a la kutima frazo "Cxi tiu pranca lingvo estas suficxe mirinda", vi povus diri "La lingvo estas suficxe cxi tiu mirinda pranca", aux" Pranca bela lingvo cxi tiu mirinda", aux en iu ajn alia variajxo. Kaj viaj kunparolantoj tutegale komprenus vin. Verdire, la reguloj en cxi tiu lingvo ekzistas. Samkiel la bazaj strukturaj reguloj por jxaza improvizo, Auxstraliaj indigxenaj lingvoj postulas aldonon de iuj sufiksoj por helpi homojn decxifri vian aserton. Sed post kiam vi regos ilin,
vi povas meti vortojn en tute ajna ordo.
  La taja havas specialan formon de la pronomo "vi", kiu estas uzata nur
rilate al la regxo. Estas malfacile diri kun ia objektiveco kial la regxo estas tiel populara en Tajlando. Unuflanke homoj parolas pri li kun granda amo, aliflanke, - li cxesigis dek konspirojn, kaj la legxo malpermesas paroli malbone pri li. Tamen cxi tiu dueco ne ekestas en la lingvo, cxar la taja havas specialan pronoman formon por indiki regxon en abstrakta konversacio aux por persona sinturno al li.
  La tiel nomata rachasap aux "regxa lingvo" ekzistas de pli ol 700
jaroj, kaj dum cxi tiu tempo gxi praktike ne sxangxigxis. Gxi uzas diversajn kombinajxojn De malnovaj khmeraj vortoj kaj prefiksoj, kune kun oftaj tajaj radikoj, igante gxin siaspeca kaj ne simila al la aliaj formoj de la lingvo.
  Kvankam preskaux cxiuj tajlandanoj suficxe bone komprenas rachasap-om,
sxajnas malfacile paroli pro la manko de ebloj por plej multaj tajoj praktiki gxin. (kiom ofte vi povas babili kun la regxo?) Tamen gxi estas ankoraux regule uzata en la novajxoj kaj diversaj raportoj pri la vivo de la regxo.
    Berik estas obsedita pri tempo.
  La rusa lingvo, kiel multaj euxropaj lingvoj, estas suficxe dubasenca.
Kiam iu demandas nin, kie ni estis, ni povas simple diri: "Sidis en la drinkejo,", precizigante, ke li sidis "gxis li estas elpelita, kaj tial li fartis malbone sur la strato." Sed ne cxiuj lingvoj havas tiajn grizajn makulojn. Por parolantoj de Berik en la Nova Gvineo nur bezonas
atentigi precize kiam io okazis.
  Cxi tio okazas cxar la tempo de la frazo estas indikita per la finajxo
de la verbo, kaj plej ofte estas neeble konstrui frazon sen cxi tiuj esencaj informoj. Sekve, dum en la rusa ni povas diri: "Mi haltis por trinki", en Berik simple necesas klarigi "Mi haltis por trinki tagmeze." Kaj tio ne limigxas nur per tempa indiko. Se ni parolas pri objektoj, tiam la verbaj finajxoj ankaux indikas ilian grandecon kaj nombron, do, vi povas transdoni la frazon "Mi donacis al knabino ses rozojn en la lunlumo" en unu vorto!
  Kompletigi cxi tiun konfuzon estas la nemalhavebla postulo por indiki
lokon por iuj verboj. Tio signifas, ke via kunparolanto tuj scios ne nur kie kaj kiam okazis
la agoj, kiujn vi priskribas, sed ankaux kiom kaj kiaj objektoj estis
implikitaj en gxi. Kun tia specifa gramatiko iuj grizaj makuloj simple blankigxos.
    Beduena signolingvo rompas cxiujn regulojn.

  Kvankam la rusa lingvo havas kelkcent mil vortojn, la nombro de sonoj
estas tamen suficxe limigita. Fonetika aro de rusaj vokaloj kaj konsonantoj havas nur 42 sonojn, kaj ili suficxas por konstrui, kiel el Lego-brikoj, diversajn vortojn kaj frazojn. Cxiuj lingvoj sur la Tero estas konstruitaj tiel. Sed ne al-Sajida signolingvo.   Cxi tiun lingvon parolas nur manpleno da homoj en la Negeva regiono de Israelo, kaj en gxi ne estas ecx ripetata signo. Se vi provas kompreni, kiom mirinda gxi estas, imagu cxiun vorton en cxi tiu artikolo, prezentitan per unika sono kaj literumo. En cxi tiu beduena lingvo, sonoj ne ripetigxas, ecx ne ekzistas la tiel nomata kudro (vokalo de la meza vico de la meza levigxo, simile al io inter "a", "e" kaj "o"). En la al-Sajida cxiu substantivo, verbo kaj pronomo havas sian propran unikan geston, en kiu estas ecx ne malgranda parto de iu alia. Sed kio vere mirigas estas, ke aliaj similaj signolingvoj uzas la saman Lego-metodon por konstrui longajn vortojn kaj frazojn kiel La naturaj lingvoj. Iuj fakuloj supozas, ke al-Sajida estas nur tre juna lingvo, kaj ke cxio sxangxigxos, kiam gxiaj parolantoj cxesos uzi tiajn gestojn. Tamen gxi estas ankoraux surprize unika hodiaux.
    Ne estas tempoj en la lingvo Pirahan.
  Cxi tiun lingvon parolas nur unu tribo en Brazilo, sed gxi estas
multflanke unika, almenau pro tio, ke gxi tute ne konceptas tempon. Tio signifas, ke estas simple neeble por la parolanto konstrui frazon, kiu disvolvigxas gxustatempe de la pasinteco al la estonteco. Se ni bezonas diri ion kiel "Mi promesas fari cxi tiun laboron post kiam mi legis cxi tiun afisxon", cxe Pirahana ni povas nur diri "Mi finas la afisxon, mi plenumas la laboron". Ne ekzistas manieroj determini cxu vi jam finis laboron, laboras nun aux preskaux pretas. Cxiu parolado estas profunde kaptita en la nuna momento.
  La rezulto estas kulturo, kiu preskaux nenion scias pri sia pasinteco
aux estonteco. Laux lingvisto Daniel Everett, kiu logxis inter la pirahaj homoj dum sep jaroj, "cxiu sperto estas inkluzivita en la nuntempo." Patrinoj Piraha ne rakontas fabelojn, viroj ne fanfaronas pri siaj pasintaj venkoj, kaj infanoj preskaux tuj forgesas pri geavoj tuj kiam ili mortas.
  Kvankam cxi tiu kulturo nun malfermigxas kaj sxangxigxas danke al la
eduka projekto de la brazila registaro, oni ne scias, kiel cxiuj cxi novaj tendencoj influos la lingvon pirahan.
    Germanaj frazoj similas maratonon.
  Kvankam la germana estas relative proksima al la angla, kiun ni cxiuj
lernas de infanagxo, gxi sendube donas al studentoj multajn problemojn. Unu el cxi tiuj koncernas uzadon de kunmetitaj vortoj. En la germana estas tute normale diri ion kiel: Rindfleischetikettierungsuberwachungsaufgabenubertragungsgesetz Cxi tiu 63-litera vorto signifas "La Legxo pri Delegado de Respondecoj por Superrigardo de Brutaro kaj Bova Etikedo". Sed ecx tiel malfacile elparoleblaj langotordiloj cedas al germanaj frazoj, kiuj ne nur povas dauxri por cxiam, sed ankaux tenas vin strecxita gxis la fino.
  Sintakse, ironie, germanaj verboj aperas cxe la fino de frazo. Do,
anstataux diri "Mi ludis futbalon hejme de mia patro jxauxde," vi farus ili diris ion kiel "Mi ludis futbalon cxe la domo de mia patro jxauxde." Cxi tio facile kompreneblas en mallongaj frazoj, sed farigxas malfacila en pli multaj longaj, kaj iuj el la germanaj dirajxoj sxajnas dauxri por cxiam. Unue vi devas trarigardi cxiujn detalojn pri kiam, kie, kiel, kial kaj por kiu io okazis antaux ol finfine malkovri, ke gxi nur estas io. Kaj por komplete lacigi la leganton, la neado estas finita, tiel ke vi povas pasigi du tutajn minutojn analizante kompleksan historion nur por konscii, ke nenio el cxi tio efektive okazis. Estas kiel auxskulti longan, komplikan rakonton nur por auxdi cxe la fino, ke oni vere nenion rakontis al vi.
    Burushaski estas nekredeble sentema al bruo.
  La nord-pakistana lingvo Burushaski, parolata de cxirkaux 90.000
homoj, estas tute unika. Lingvistoj ankoraux ne sukcesis trovi genetike similan lingvon, kio impresas ecx pli, kiam vi konstatas, ke ecx la plej strangaj lingvoj apartenas al iu ajn lingva familio. Burushaski havas kelkajn ecojn, fremdajn al la kutima parolmaniero, kies plej fama eble
estas gxia sentemo al bruo.
  En la rusa, ni emas uzi sonon por plifortigo kaj priskribo. Ni povas
diri "la pordo malfermigxis kviete" aux "la pordo knaris" aux ecx "li auxdis la pordon malfermigxi." Por parolantoj de Burushaski, tio ne eblas. En cxi tiu lingvo, la vorto mem sxangxigxas depende de tio, cxu gxi signifas ion lauxtan aux la ago estis kviete plenumita.
  Prenu ekzemple la saman pordon. Burushaski havas tri apartajn vortojn
por la pordoperacio: unu estas uzata kiam gxi estas malfermita tre kviete, la alia - kiam gxi estas nur trankvila, sed ne tro trankvila, kaj tria - kiam la pordo lauxte malfermigxas. Tiel ofte oni atingas tre precizajn signifojn de asertoj, precipe parolante pri io tre brua.
    Kiu lingvo estas la plej malfacila?
  Apenaux ekzistas iuj kriterioj de malfacileco. Certe, cxio dependas de
la lernanto, ties antauxa sperto, jam posedataj lingvoj, motivigxo k.s. Tamen... Ekzistas lingvoj, kiujn euxropanoj ecx ne kapablas paroli, cxar ili havas sonojn, nekutimajn por parolado: klakado, fajfetado, kraketado ktp. Kaj ili alternigxas kun la kutimaj parolsonoj. Kiu scias, eble, por parolantoj de tiuj lingvo nia E-o estas malfacila, ecx bizara.
             O.P.


         Tra la sortofrata mondo
           De la strato al la monda scenejo
  Cxu vi auxdis pri Dona Rosa, blinda kantistino el Portugalio?

  La vivrakonto de Dona Rosa similas al fabelo de 1001 noktoj:

  Antaux ol la portugala fada kantistino atingis mondan famon, sxi estis
senhejma kaj kantis sur la stratoj de Lisbono. Kiel rosa Francelina Dias Martins sxi naskigxis komence de 1957 en la urbeto Ovar norde de Portugalio, en granda, multinfana kaj tre malricxa familio. Kiam sxi estis kvarjara, sxi malsanigxis je meningito kaj perdis la
vidpovon.
Sxiaj gepatroj devigis sxin almozpeti surstrate. Sed sxi ne sxatis tion, do, ofte sxi revenadis hejmen batmakulita, malsata kaj sen mono. La fakto, ke sxi restos blinda, ne estis facile akceptebla por sxia familio. Tamen sxi ricevis certan edukadon: en la agxo de naux jaroj Rosa estis lokita en la blindullernejon de Lisbono, kie sxi lernis legi kaj skribi, kaj ankaux fari simplan manan laboron, kaj, la plej grave, sxi ekkonis la tradiciajn kantojn de Portugalio.   Kiam sxi plenkreskis, Donna Rosa decidis resti en Lisbono. Sxi ne plu volis esti sxargxo por sia familio. Kun la aliaj blindaj senhejmuloj, kiuj lernis elteni la vivon surstrate unue sxi okupigxis pri almozpetado kaj vendado de revuoj, floroj kaj loterioj Tiam iu sugestis, ke sxi uzu sian belan vocxon por gajni ekstran enspezon kantante.
  Ekde tiam la malgranda kaj diketa virino sidis sur sia segxo tagon
post tago en la piedira zono de la portugala cxefurbo kaj kantis, akompanante sin per trianguloj, sxi rakontis en siaj kantoj pri malfelicxa amo, sociaj maljustajxoj kaj cxefe pri la mankanta lumo, eldiris la sopiron al pli bonaj tempoj. Tiel pasis pli ol dudek jaroj.   La viena artisto kaj komercisto Andre Heller rimarkis sxin, malkovris sxian talenton, kaj subite sxi igxis mondfama. En 1999 aperis sxia unua kompaktdisko "Historias Da Rua". La unuaj pecoj
por gxi estis registritaj en la Pregxejo de Lisbono "Igredja do
Menino-Deus". Pli da kantoj estis kreitaj kune kun la koruso "The Bulgarian Voices Angelite" kaj kun la Akordionisto Ricardo Dias. Sxin aplauxdis publiko en Los Angeles kaj Moskvo, sxi kantis en Sicilio, Tajvano, Kanado, Estonio. Sxi neniel perdis sian optimismon kaj
entuziasmon por la vivo.

  "Sou Luz" la kvara albumo de Dona Rosa estis eldonita komence de
somero de 2012. Samjare sxi partoprenis la brajlofestivalon en Berlino. Sxi neniel perdis sian optimismon kaj entuziasmon por la vivo.
     Laux Ursula Wurzer
     JARO Medien GmbH
             E-igis O.P.

Auxskulti la vocxon de la blinda kantistino vi povas, ekz., cxi tie:
https://www.youtube.com/watch?v=vk7rji0OXcs

        Domo, kiun konstruis blindulo
  Wolfgang Hermann el Malsupra Bavario estas blinda de 41 jaroj sed
tio ne malhelpis lin realigi sian revon pri la propra, memkonstruita domo. Demandite, kiel eblas propramane konstrui domon de 930 kvadratmetroj, estante blindulo, Wolfgang respondas laux sia kutima senkomplika maniero.
  "Unue kaj cxefe, mi estas kaplaboristo, cxeflaboristo kaj nur due
metiisto," li ridetas. La nun 73-jaragxa estas konvinkita, ke sen cxi tiu aliro ne estus eble realigi lian projekton.
  Sed ni komencu de la komenco. En la agxo de ses jaroj, Wolfgang
suferis plurajn frakturojn de la bazo de la kranio. Rezulte, vejno sxvelas kaj premas liajn optikajn nervojn. En la agxo de 17 jaroj li apenaux povas vidi ion. Tamen, baldaux poste Wolfgang laboris en metalfandejo. Cxi tie li jam multe lernas, kion signifas esti 100% koncentrita.
"Mi konsciis, ke mi ne plu povas uzi miajn fingrojn kiel okulajn
anstatauxajxojn cxe temperaturoj gxis 1300 C."
  Kiam Wolfgang tute blindigxis en la agxo de 32 jaroj, li estis
devigita forlasi sian laboron en la fandejo. Cxar rezigni estas ekster pridemandado por li, li sercxas alian okupon. Do li ekkonstruis sian propran domon fine de la 1990-aj jaroj. Iusence oni povas diri, ke la domo estis konstruita hazarde. Finance mi neniam povintus pagi domojn, kiujn mi sxatas do, restis nenio krom fari gxin mem. "
Pli ol 20 jarojn poste aperis tiu cxi artverko, en kiu la loka logxanto
Schwelmer metis pli ol kilometron da elektraj kabloj, estis instalitaj cxirkaux 3,5 km da tegmentaj kovriloj kaj uzitaj 110 kg da najloj, interalie. Li nur gvidis la konstruadon de portantajn partojn de la domo, realigitan de metiistoj. Cxirkaux 300 kvadratmetroj estas uzopretaj, Wolfgang dauxre laboras pri la ceteraj 630 kvadratmetroj cxiutage.
  Lia imago bazigxas, unuflanke, je tio, kion  li povis vidi en la
pasinteco kaj tial povas rekonstrui vidajn bildojn pri kiel domoj povas aspekti kaj esti projektitaj.
"Mi jam promenis tra la domo mense, por tiel diri, kiam gxi ecx ne
ekzistis." Unue aperis la modelo de sia revodomo en la skalo 1:50, kiun li mem konstruis. Sentante la modelon, li sentas la proporciojn, kiujn Wolfgang tiam transdonas al realeco per eksterpolado.
  La 73-jaragxulo ankaux havas la sxatatan ilon - la tablosegilon. La
spektantoj detenas spiron, kiam la blinda domkonstruanto ekuzas gxin kun vera gxojo.
"Sen cirkla segilo vi povas fari nenion sur la konstruejo."
Li ne timas la masxinon, sed li havas sanan senton de sekureco. Mi ne povas permesi al mi esti senzorga, do mi cxiam laboras 100%. 99,9-procenta koncentrigxo ne suficxas. "
  Krome Wolfgang pruvas sian felicxan kaj humuran sintenon al la vivo
dum laborado kun la cirkla segilo. Krom la 100-procenta koncentrigxo gravas por li la devizo "Fermu ambaux okulojn kaj ek!", kiun li sekvas. La fascina atingo de la viro el la vilagxo de 7.000 homoj en Ruhstorf an der Rott proksime de Passau nun estas registrita en la Guinness-rekordlibro. Sub kiu titolo? Nu, kompreneble: "Fermu ambaux okulojn kaj ek!" Kiam Wolfgang volus, ke la domo estu tute finita? "Se estas io, kion mi trovas ekstreme malutila, gxi estas strecxo - do mi ne hastas kaj ne difinas al mi tempolimon." El la revuo Barrierefrei E-igis O.P..


           Literaturo
               Koloman Kalocsay
          Vintro
Lamentas la arboj, cxielen etendas

La brakojn skeletajn frostante kaj treme.

Gxis fine la bona cxiel' kompateme

Al ili sxirmantan tapisxon subsendas.

Kaj flokoj por blanka cxiela kovrilo

Jen falas kaj falas, kaj falas sencxese,

gxis sub cxi kovrilo, sxirmanta karese,

La arboj ekdormas en bona trankvilo.

Kaj dormas la arboj, kaj dormas la Tero,

Kaj kvazaux morttuko la negxo sin sternas,

Sed sube jam gxermas la nova espero.
Cxar nasko kaj morto sencxese alternas,
kaj gxermas la semo, kaj falas la bero,

sed vivas la Vivo, la Vivo eternas.

         Facila legajxo
           Bopatrino

  La kortohundino Nyunjo kaj la katino Munjo logxis en nia domo tre
amike. Tiam Munjo patrinigxis, kaj du monatojn poste sxi pereis sub la radoj de auxto. Sxia fileto Kocxjo restis orfo. Kaj Niunjo adoptis lin. Sxi estis patrino karesema kaj zorgema. Sxi amis sian filon. Kaj Kocxjo amis sxin, ne hezitante demonstri siajn sentojn.
  La tempo pasis, la katido farigxis plenkreska kato. Kaj tiel li
ekflamis de pasio.
  Liaj korsxiraj noktaj krioj vekis nin cxiunokte, kaj la patrineto
Niunjo entute perdis la dormon. La batalojn de sia fileto sxi partoprenis la plej aktive. Sxi distingis lian vocxon de cxiuj kataj vocxoj, kvankam en cxi tiu periodo ili estas nauxze samaj. Laux sxia konduto ni povus jjugxi pri tio, kiel fartas Kocxjo: se sxi, starante per siaj antauxaj piedoj sur la fenestrobreto, trotetante per ili kaj balancigxante, krietis, tiam oni povus esti trankvilaj: Kocxjo batas iun. Se sxi grumblis kaj bojis, pusxante antauen la tutan korpon kaj frapante sian nazon kontraux la vitro, tiam restis nenio krom kompati nian kavaliron - lin evidente sxiris iu pli forta.
  Dum cxi tiu periodo ni ne lasis Niunjon vagadi libere, timante, ke sxi
implikigxos en katkonflikton kaj restos sen okuloj. Do, kiel la vera patrino de militisto, sxi atendis la maloftajn revenojn de sia filo kaj, grumblante, lekis liajn batalvundojn.
  Kaj fine tio okazis. En la bataloj, Kocxjo akiris amatinon. La katido
estis cxarma: lanuga, tigro-kolora, kun lasciva verdo de okuloj. La kato kondukis sxin en nian korton, fiere marsxante antauxe. Ni lauxdis lian guston, sed Niunjo malamis sxin unuavide. Laux sxi, probable, sxia bela filo povus trovi la pli bonan. Niunjo vokis nin al la fenestro, kiam ili
amindumis en la korto, bojis,
turnante la kapon al ni kaj kvazaux vokante cxesigi cxi tiun indignajxon. Sed ni ne pravigis sxiajn esperojn, nur karesis sxian kapon kaj konsolis:
"Ne zorgu, ne dauxros longe, li baldaux revenos al vi." Sxi
Ofendite hurletis responde kaj iris en la angulon, kie endormigxis, volvigxinta kiel pilko. Sxi havis malbonajn songxojn. Sxi senorde movis siajn piedojn, bojis malaltavocxe kaj frapis la dentojn, probable subpremante sian bofilinon.
  Post iom da tempo la lasciva filo revenis en la sinon de sia patrino.
Panjo demonstris sian ofendon dum du tagoj, poste pardonis lin, kaj la vivo fluis kiel kutime.
  Sed nia bonkora Niunjo montrigxis vengxema. Du monatojn poste mi
auxdis sxian bojadon, en kiu estis tiom da kolero kaj furiozo, ke gxi igis min forlasi la domon. La hundo dresita por ne tusxi katojn kaj gxenerale la vivantajn estajxojn de iu ajn najbaro, rapidis al la arbotrunko, elstarigante blankajn dentegojn kaj tremanta pro ekscitigxo. Sur tre maldika brancxeto cxe la supro de la arbo sidis la eksedzino de Kocxjo, sxia felo hirtigxis.
  Kun granda peno mi prenis la hundon hejmen. Mi neniam plu renkontis
nian verdokulan belulinon - Sxajne, la bopatrino sukcesis forturnigi sxin de nia pordego.  En la estonteco, probable kompreninte, ke siajn amatinojn Kocxjo sxangxas kiel gantojn, la patrino Niunjo trankviligxis pri sxia dominanta pozicio en lia vivo kaj postajn sinjorinojn simple ignoris...
        El la letero de E. V. Kuzin, Skopin
            E-igis O.P.


         Enigmoj kaj problemoj
        Grava korekto
Bedauxrinde, iom post iom mi maljunigxas, kaj mia cerbo ne cxiam bone
funkcias. Do, tute mi ne memoras kiel okazis,       Karaj gesolvantoj
    de la "Enigmoj kaj problemoj"!
   Humile mi petas vian indulgemon, cxar en decembra krucigramo
mi tute forgesis enmeti la enigman kradon.
Do, jen gxi estas:

   abcdefghijklm
a  ,,,,,,,,,,,,,
b  ,,,,,,,`,,,,,
c  ,,,,,,,,,,`,,
d ,,,,,,`,,,,,,
e ,,,`,%,,,,,,`
f ,,,,,,,,``,`,
g ,,,`,,,,,,,`,
h ,,,,`,,,,,,`,
i ,,,,```,,,,,,
j ,,,,,,,`,`,,,
k ,,,,,`,,`,,,,
l ,`,,,,,,,`,,,
m ,,,`,,,,,,`,`

   Kompreneble, la limdato por viaj solvoj nun estas prokrastita
gxis fino de marto 2021.
A. Masenko.


           Por la retumantoj
  Cxiuj vocxlegitaj  numeroj de la revuo "Esperanto" antaux pli ol unu
jaro estas libere auxskulteblaj: http://uea.org/revuoj/sono  http://uea.org/revuoj/sonokune kun
la vocxlegita aprila numero de 2020. La vocxlegado
estis reprenita de la pasinta Estraro de UEA, sub kunordigo de la tiama estrarano Emilio Cid, kaj pro tio ne cxiuj numeroj estas vocxlegitaj. Nuntempe kunordigas la vocxlegadon Luis Obando kun teamo de volontuloj. La cxefa celo de tiu grava laboro estas provizi la enhavon de la revuo al vidhandikapitoj.
          ***
La revuo Esperanto kaj la Reta Revuo nun havas la propran kanalon en
Telegramo
https://t.me/revuoesperanto
         Nova Auskultejo
Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj
Stano Marcek decidis donaci al la esperantistaro, en tiu ci malfacila tempo, kiam multaj el ni devas esti hejme, novan Auskultejon, kie oni povas trovi libere auskulteblajn sonlibrojn kaj kantojn: https://t1p.de/auskultejo1 Vi jam povas auskulti La Negan blovadon de Aleksander Puskin, La Strangan Butikon de Raymond Schwartz, fabelojn de fratoj Grimm kaj de Andersen kaj multajn aliajn tekstojn kaj kantojn.