Esperanta ligilo
n-ro 2, februaro 2021


           Enhavtabelo

El la estraro
Kandidatigxoj por LIBE-estraro
Evoluo de la sonrevuoj
Literaturo. Rosa Montero. Blinda amo
Sxako (nur en brajla versio)
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)
Por la retumantoj




El la estraro

      Karaj gelegantoj,
  Gepartoprenintoj en virtuala evento, organizita de LIBE en decembro
pasintjare, estis gxenerale kontentaj pri la programo. Gxin cxeestis kaj
aktive partoprenis
E-istoj el 14 landoj.
  Tial la estraro de LIBE decidis denove organizi virtualan eventon. Gxi
okazos la 28-an de marto 2021. je la 12-a horo laux la mezeuxropa tempo
en vocxa
babilejo Esperantolando. Temo de la renkontigxo estos: Literaturo
originale verkita en E-o. Cxiu povas partopreni en la programo,
sendante sonregistrajxon
de literaturajxo, verkita originale en E-o. Oni povas, ankaux, legi
anoncitan literaturajxon dum la evento. Gxi ne dauxru pli ol sep minutojn.
  Temo de la evento estas: Literaturo originale verkita en e-o.
La vocxbabilejo funkcias surbaze de la programo Teamtalk. Se vi ne havas
teamtalk en via komputilo, bv. turni vin al Vjacxeslav Suslov
(gloro59(cxe)yandex.ru
aux al Gradimir Kragicx (bastono(cxe)teol.net skajpnomo: slikom). Ili
volonte helpos vin.
Viajn sonregistrajxojn bv. sendi al Vjacxeslav Suslov
(gloro59(cxe)yandex.ru). Anoncon pri via partopreno kun informoj pri via
nomo, titolo de la registrajxo, nomo de auxtoro, longeco
de la programero akceptos Nedeljka Lojxajicx
(nedeljkalozajic(cxe)gmail.com .
  Ni kore invitas vin partopreni la programon, ke ni cxiuj gxuu belecon
de Esperanta literaturo!
             La estraro


         Kandidatigxoj por LIBE-estraro
Biografietoj de kandidatoj
    Nedeljka Lojxajicx (Serbio)
Mi subite blindigxis estinte 13-jara kaj esperantistigxis en Blindullernejo
en Zemun en la jaro 1972-a. Mi farigxis diplomita psikologino en la
Beograda
Filozofia fakultato kaj magistrino pri tiflopedagogio en Fakultato pri
speciala edukado kaj rekapabligo. Nun mi laboras kiel bibliotekistino en
la Nacia biblioteko de Serbio en departamento por blindaj kaj
malfortevidantaj
legantoj. Mi partoprenis en pluraj E-renkontigxoj kaj kongresoj.
  Miaj sxatokupoj estas tradukado, verkado de poezio, kantado, sporto...

    Pier Luigi Da Costa (Italujo).
Naskite en 1941 kaj blindigxinte en sia sepa vivjaro,
li diplomigxis en instruista lernejo.
Esperanton li lernis komence de la sesdekaj jaroj;
longe apartenis al la estraroj de Iabe kaj Libe.
Jam pli ol tri jardekojn li redaktas la kvaronjaran revuon "Itala Ligilo".
Lia cxefa celo en Esperantujo estas disponigi al blindaj esperantistoj
la rimedojn
por aliri al la esperanta kulturo; tial li pretigis interalie
komputilan version de la Plena Ilustrita Vortaro kun aldonaj
terminaroj kaj de kelkaj gravaj prilingvaj verkoj kaj literaturajxoj.

    Natalia Kasymova (Germanio)
Mi naskigxis en 1955 en Rusio, en malgranda urbo apud Samara (tiam
Kujbisxev). 1974 mi finis la blindullernejon en Kujbysxev kaj iris al
Tagxikio, kie mi studis en la pedagogia universitato en la fakultato de
fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la germana lingvo. Mi
laboris en la blindullernejo 25 jarojn kiel instruistino pri  la
Germana, kantado kaj Esperanto. Post la disfalo de Sovetunio kaj kruela
interetna milito en Tagxikio mi translogxigxis en Germanion. Mi laboris
en Frankfurto en Dialogmuzeo en mallumo, gvidante grupojn de
vizitantoj kaj klopodante prezenti al ili la mondon de blinduloj. Krom
tio mi instruis la germanan lingvon kaj brajlan skribon al homoj, kiuj
venis en Germanion el eksterlando. En la jaro 2001 mi finis la studadon
pri esperanto-instruado kaj ricevis diplomon kiel instruisto de
Cheh-metodo. En la estraro de LIBE mi estas vicprezidanto, respondante
i.a. pri instruado. Mi gvidis lingvajn kursojn en kelkaj landoj
(Auxstrio, Moldavio k.a.). Dum kongresoj de blindaj esperantistoj mi
ofte gvidas E-kursojn.
Nun, en la tempo de pandemio, mi partoprenis en virtuala UK. Tio estis
por mi nova sperto. Pli frue mi partoprenis multajn UK-ojn, sed tiu
virtuala estis tute alia kongreso. Tamen g estis tre interesa por mi. En
Eblogo, Esperanto-organizajxo de blindaj esperantistoj de Germanujo, mi
farigxis vicprezidanto. Ni decidis organizi esperanto-kurson por
komencantoj en interreto, kiun mi gvidas. kun Heinz Peter Engels kiel
teknika helpanto. Mi esperas, ke nia organizajxo povos gajni kelkajn
novajn membrojn.

    Olena Posxivana (Ukrainio)
(1964), E-istigxis en 1980. Lauxprofesie lingvisto kaj tiflopedagogo,
instruistino de fremdaj lingvoj, redaktoro de "Esperanta ligilo" ekde
2012. Pli frue redaktis la revuojn "Viburno" kaj "SER".
De 2004 gxis 2008 kaj de 2012 estas Gxenerala Sekretario de LIBE.
Interesigxas pri lingvoj, literaturo, vojagxoj, kuirarto. Divorcita,
havas filinon kaj du nepinojn.

    Vjacxeslav Suslov. (Rusio)
   Mi naskigxis la 28-an de novembro 1959 en Kazahxio. Dum 1966-1977 mi
lernis en la blindullernejo de la rusia urbo Kujbysxev (nun Samara).
   Post la studado en la muzika kolegio (urbo Kursk) mi diplomigxis kiel
instruisto pri bajano kaj gvidanto de amatoraj artkolektivoj. Sekvis
profesia laboro diversloka, kaj Ekde 2009 mi laboras kiel
bajanakompananto en la muziklernejo de Samara.
   Mi e-istigxis en 1987. En 1994 mi partoprenis la 60-an IKBE,
okazintan en Kislovodsk. Poste mi partoprenis kelkajn E-jxamboreojn de
Rusio. En majo 2009 mi komencis gvidi E-kurson en la vocxbabilejo
LIB-Town VC kaj gxis nun dauxrigas tion kune kun aliaj blindaj spertaj
E-istoj.

Jiri Jelinek (Cxehxio)
  Mi naskigxis en la jaro 1951. Bazan lernejon por blinduloj mi
frekventis en speciala lernejo en prago.
tie mi unuan fojon eksciis pri esperanto, cxar en la lernejo iam
instruis la lingvon vuk echtner, kiu junagxe kunlaboris kun K. Em.
macan. sed
dum miaj lernejaj jaroj la lingvo jam
ne estis instruata. tamen je dispono
estis la lernolibro kaj la vortaro.
   post baza lernejo sekvis studado
de orgen- kaj gitarludo en konservatorio por viddifektitoj. ekde la
jaro 1975 gxis mia pensiigxo mi
laboris kiel muzikinstruisto en
baza artlernejo.
   e-on mi kune kun mia edzino milena
lernis auxtodidakte jam komence de
la okdekaj jaroj. ni partoprenis
e-kongresojn, sed ne tro regule.
nun mi redaktas la gazeton auxroro
kaj kunlaboras kun la redaktorino de
esperanta ligilo.

    Dragan Sxtokovicx (Kroatio).
Mi naskigxis en la jaro 1960. Post vizito de baza lernejo, kie mi lernis
ankaux E-on, mi estis edukita kiel telefonisto. Mi laboris 35 jarojn. Mi
havas edzinon kaj filinon. Ekde 35 jaroj mi estas membro de KUNE (Kroata
Unuigxo de nevidantaj Esperantistoj), estante nun ties sekretario.
Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj estis inter la organizantoj de
IKBE, okazinta en Kraljevica, Premantura kaj Zagrebo. Lastajn 16 jarojn
mi estis estrarano de LIBE.

Gilberto Buchmann
Mi naskigxis la 18-an de aprilo 1968 en urbo Kampo Bom, kiu trovigxas en
Rio Grande do Sul, la plej suda provinco de Brazilo. En la universitato,
mi studis belletrojn kaj specialigxis pri portugala lingvo kaj literaturo.
Nun mi logxas em Porto Alegre, cxefurbo de la provinco, kie mi laboras
en registara tribunalo.
Mi esperantistigxis en la 1989-a jaro, pere de la San-Paux    la
Esperanto-Asocio, kiu tiam ofertis brajlan perkorespondan kurson.
Miaj cxefaj sxatokupoj estas astronomio kaj legado.

Joacquim Lagartixa
  Mi naskigxis en 1958 kaj blindigxis pro infekta malsano je la tria
vivojaro. Je la sepa mi eniris blindullernejon, kiun mi frekventis ses
jarojn.
Post tiu periodo mi integrigxis en  lisbona porvidula lliceo, kies
lernanto mi estis gxis mia universitata epoko.
En la universitato mi diplomigxis pri historio, postkiam mi ekkomencis
labori kiel instruisto en la portugala eduksistemo.
Pri Esperanto mi auxdis la unuan fojon tiutempe, dank'al radia intervjuo
kun Alves de Moura, kompetenta portugala esperantisto, kiu induktis en
mian konscion la devon lerni la lingvon.
Tiu emo farigxis realajxo, kiam mi malkovris, en por blindula servo de
nia nacia biblioteko, brajlan volumon brazilan kun la gramatikaj reguloj
de esperanto kaj ties principoj.
Per tiu libro mi komencis lerni la lingvon en la 1983-a jaro. Poste mi
sekvis la vojon komunan al multaj esperantistoj: Pli kompetentaj
samlingvanoj helpis min progresi, mi komencis aktive koresponndi, mi
malkovris gravajn tiutempajn disauxdigojn de Radio Pollando, Svisa
Radio, Radio Havano, ktp.
En la hodiauxa epoko, bedauxrinde, mi rimarkas, ke ne facilas allogi
blindulojn por Esperanto. La kialojn de tiu stato oni povas glate
elvidigi, tamen ne same okazas, se oni volas trovi strategion por modifi
tion.
Vojo, ecx se mallargxa, estas farebla, se oni volas gxin trapasxi.
Por tio mi estas kandidato. Por lauxeble helpi kaj kunlabori en tia
entrepreno.


         Evoluo de la sonrevuoj.

Jam longe reguligxis la prizorgo de la revuo "Esperanto" dank' al S-roj
Cid kaj  Obando en Brazilo.
  Nun ankaux "Monato" trovis brazilan teamon, kiu transprenis la
prizorgadon kaj kontakton kun la kopiejo ATZ en Germanio.
  Financoj iom postlamas. La rezervo, kkiun ni grandparte dankas al
EBLOGO, forfandigxas kaj la jaraj deficitoj akumuligxas. Pluraj
abonantoj kom;pensas per sendo de revuo, sed ne eblas tiel ekvilibrigi
la bugxeton.
  Pagipovaj abonantoj do bv transkonti al la konto noor-k cxe UEA la
sumon de 11-oble 1,40 euxroj, t.e. 15,40 euxroj. (mi iom miskalkulis
gxis nun, sed eble tio ne embarasas: por 28 plus 33 abonantoj ecx eta
diferenco faras iom grandan sumon. Esperante ke vi kontentas pri la servo,
             Rob Moerbeek.
           Literaturo

            Rosa Montero
        Blinda amo

    Tiu cxi novelo aperis en la kolekto Amantes y enemigos (Amantoj kaj
malamikoj).

  Mi agxas kvardek jarojn, tre malbelas kaj edzinigxis al blindulo.
Supozeble kelkaj ridos, legante tion; mi ne scias, kial malbeleco en
virino ofte vekas sxercemon. Por aliaj la frazo sonos romantike: eble,
gxi alportas al ili memorojn el la infanagxo, kiam fabeloj rakontis pri
la kasxa beleco de la animoj. Tiam, bufoj igxis princoj je la varmo de
niaj kisoj; la Belulino enamigxis al la Besto; la Malbela Anaso gardis
en sia interno fascinan cignon; kaj ecx la monstron doktoro Frankenstein
sxatis, pro lia milda homeco, blindulo, kiun ties aspekto ne fortimigis.
Jen do, blindeco povis roli sxlosile por malkovro de la vera belo:
nevidante, Homero vidis pli ol la ceteraj mortontoj. Kaj mi, fame
malbela, absolute horora, povintus trovi en mia blinda edzo tiun
rimarkindan viron, kapablan adori miajn plej profundajn virtojn.
Nu, tio estas nura blago.
  Unue, se vi tiel malbelas, kiel mi; se vi delire turpas, malbelas gxis
mirveko, gxis la
ekstremo interrompi la trinkejajn konversaciojn je via eniro (miaj du
okuloj, similaj al malgrandaj butonetoj, situas ambauxflanke de vasta
kapego; la ratkolora hararo tiom maldensas, ke gxi permesas ekvidi la
grizan kranion; la busxo, kun akraj dentetoj de malgranda sxarko, etege
senlipas; kaj fine mia nazo platas, kiel tiu de boksisto), neniu metas
sur vin - tion mi ja povas jxuri - la deziron kaj la volon kredi, ke via
eno belas. Tial do neniam iu vere amas vin, cxar gxuste el tio konsistas
amo: el spasmo de la imago, per kiu oni kredas rekoni en la alia la
bluan princon aux la rozan princinon. Ni elektas aliulon, kvazaux
vestarkon, por pendigi sur gxi la elpensajxon de niaj revoj. Kaj pro ia
damna hazardo, homoj tendencas sercxi belajn vestarkojn. Kaj pro ia
porka hazardo, al lindaj bubinoj, ne gravas, kiom ili stultas, oni cxiam
intuas ekscitan internon. Sed neniu penas supozi belan animon cxe
malgranda virino, kies okuloj tro disas en sxia kapego. Foje tiu
certeco, cxiama akompano de mia malbelo, jukas, kiel malferma vundo:
temas ne pri tio, ke oni ne vidas min; sed pri tio, ke oni min ecx ne
imagas.
Rilate al mia edzo, li edzigxis al mi sendube, cxar li blindas. Tute ne
cxar lia handikapo ricxigus lin per pli granda spirita harmonio, per
supera sentemo por ami kaj kompreni min; ne, sed cxar lia kriplajxo
situigis lin malavantagxe en la konkurenca geedza merkato. cxiam li
sciis, ke mi hidas; kaj tio cxiam turmentis lin. Komence, nia rilato ne
tiel malbonis: li lertas, kapablas (laboras kiel estrarano de ONCE1),
kaj kiam ni geedzigxis, jam antaux sep jaroj, ecx teneris kelkokaze. Sed
li estis konvinkita pri tio, ke li devis sxargi sin per rimarkinda
malbelulino pro la simpla fakto, ke li estas blinda, kaj tiu penso
putrigxis liaene kaj plenigis lin per furiozo kaj rankoro. Ankaux mi
sciis, ke mi devis sxargxi min per blindulo, cxar mi estas duonmonstra,
sed tio neniam tiel suferigis min, kiel lin, mi ne bone scias la kialon.
Eble, gxi rilatas al mia sekso, al la tradicia ina masohismo, kiu igas
nin elteni la neelteneblon sub la miragxo de felicxa fino; aux, eble,
simple li, pro sia opaka rigardo, lasis sian fantazion galopi senbride
kaj imagis min multe pli hida, ol mi estas, la Nesuperebla Turpeco, la
Absoluta kaj Neeltenebla Malbelo surdige ehxanta en la tenebro de lia cerbo.
  Verdire, kun la tempo, mi kutimigxis - aux, eble, rezignaciis- al tio,
kio mi estas. Mi taksas min inteligenta, klera virino, profesie
kompetenta: advokato kaj partnero en asekur-kompanio. Ja mi konas la
kasx-dirojn de miaj kunlaborantoj, la primokojn, la sxercojn, la
kromnomojn: Sinjorino Mirfrapo, Granda Ogrino... Sed mi faris fulman
karieron: ili fikigxu. De la pleja subo, mi komencis en cxi mondo de
asekuroj kiel vizitkomizo. Pro mia vizagxo, neniu kuragxis fermi la
pordon malgxentile: kelkaj pro kompato, kiel oni zorge sin retenas por
ne mistrakti gxibulon aux paralizulon; aliaj pro fascino, kaptitaj de la
nekonfesinda plezuro kontempli tiel malfacilan vizagxon. Tiuj lastaj
estis miaj plej bonaj klientoj; mi paroladis abunde kaj redunde dum ili
hipnotizite pririgardis min, mirfrapitaj de miaj mukemaj okuloj (mi
multe pli okulmukas ol la averagxa civitano), por fine cxiam subskribi
la kontrakton sendiskute: ja kulpo korodis ilin, la kulpo senhonte
rigardadi min kaj tion gxui. Kvazaux permesinte al si nedecan plezuron,
kvazaux malbeleco obscenus. Konklude do: mia aspekto iel antauxenpusxis
mian karieron.
  Krom la jam menciitajn virtojn, mi havas kompreneblan galan humoron,
kiu, se bone uzata, povas sxajni rafinita nigra humorsento. Tial mi
gxenerale simpatias al homoj kaj ne mankas al mi amikoj. Cxiam mi havis
ilin. Bonajn amikojn, kiuj rakontis al mi kun mirigitaj okuloj, kiom ili
amegas la lauxvican stultulinon nur cxar sxi beletas. Sed tiu
bedauxrinda konduto esencas en la homo: verdire, ecx mi mem tiel agis.
Ankaux mi plurfoje sentis la koron tremi antaux bela vizagxo, largxaj
sxultroj aux sveltaj koksoj. Kaj plej gxenas min ne tio, ke mi trovas
belajn virojn sekse allogaj (ja simpla objektiva konstato), sed la
fakto, ke tuj mi kredas intui en ili la plej delikatajn valorojn psikajn
kaj moralajn. Ke el muskola ventro aux sentemaj lipoj oni tuj deduktas,
ke ilia posedanto delikatas, gxentlemanas, malavaras, teneras, kuragxas
kaj inteligentas, konstituas por mi unu el la plej grandaj kaj stultaj
enigmoj de la kreitaro. Mia edzo posedas atletan abdomenon kaj belajn
lipojn. Sed li kisis min per ili kaj mi ne igxis princino: plu restis
bufo. Kaj li, cxe kiu mi supozis la plej rafinitajn virtojn, iom post
iom riveligxis homo violenta kaj rankora.
  Ne trovigxas speguloj en mia hejmo: por mia edzo senutilaj, por mi
abomenaj. Nu, bone, jes ja, en la oficeja tualetejo; sed kutime mi
purigas miajn manojn kapokline. Mi lernis rigardi sen vidi min en la
fenestraj vitroj, en la vendejaj montrofenestroj, en la retrospeguloj de
la auxtoj, en aliulaj okuloj. Ni vivas en socio plena je speguligxoj: je
la minimuma neglekto el ajna angulo via propra bildo alsaltas vin. En
tiaj cirkonstancoj mi faris cxion eblan por min forgesi. Kaj ne malbone
mi elturnigxis. Mi havis bonan laboron, bonajn amikojn, legindajn
librojn, spektindajn filmojn. Kaj pri mia edzo, nu, ni trankvile malamis
unu la alian. La vivo pluis tiel, frida, lanta kaj obstina kiel hidrarga
rivero. Nur iam, dum aparte bela sunsubiro, mia gorgxo plenigxis de
neeltenebla aflikto, de doloro pro la neniam eldiritaj vortoj, de tiom
da belo neniam dividita, de tiom da amdeziro neniam realigita. Tiam mia
menso marteladis: neniam, neniam, neniam... Kaj en cxiu neniamo mi
deziris morti. Sed poste tiuj akraj perturboj pasis, samkiel tusatako,
kiel furioza atako, kiu metas vin randen de sufoko por malaperi
momentojn poste, lasante nur rauxkon kaj fugxantan larmon kiel spuron.
Cetere, mi tre bone scias, ke ankaux beluloj fojfoje deziras morti.
  Antaux kelkaj monatoj, tamen, mi komencis senti strangan malkvieton.
Kvazaux mi atendus en dentista halo la timatan momenton, kiam, jam
miavice, la fatala pordo malfermigxus kaj ekaperus la flegistino
dirante: "Bonvolu eniri" (la komparo trafas, cxar mia gingivo ofte
sangas, kaj miaj dentoj, similaj al tiuj de eta sxarko, cxiam donis al
mi multajn problemojn). Iam mi parolis al Tomas pri cxi zorgodona
aflikto, kaj li tuj donis sian opinion: "Nu, la kvardekjarula krizo".
Eble, temas pri tio, eble, ne. Sed tre ofte mi ekploris senkiale dum la
noktoj kaj komencis pensi, ke mi devas ja disigxi de mia edzo.
Mi sentis min ne nur malbela, ankaux malsana.
  Tomas estis la revizoro. Li venis el Barcelono, agxis tridek ses
jarojn, estis malalta kaj alloga kaj, pinte de cxio, jxus divorcinta.
Lia alveno revoluciis la oficejon: li estis la plej juna, la plej bela.
Mia linda sekretariino (kiu nomigxas Linda) tuj perdis la sagxon pro li.
Baldaux sxi komencis enmemigxi dum horoj auxtisme rigardante angulon de
la cxambro. Paperoj falis el sxiaj manoj, kontraktoj haose mislokigxis
kaj frazoj ofte restis duon- flustritaj.Je cxiu enveno de Tomas en mian
oficejon, sxi intense rugxigxis kaj kapablis prononci ecx ne unu vorton.
Sed tuj sxi starigxis por stulte trairi la cxambron sencele de unu
angulo al la alia, por parade montri sian pimpan allogon, por volupte
balanci siajn atentokaptajn koksojn: tia putino (cxiu belulino, ne
gravas kiom sxi stultas aux timidas, posedas supermezuran intuon pri sia
belo kaj denaskan lerton por elmontri sin). La spektaklon mi kutime
cxeestis scivole kaj - neeviteble-kun iom da malplacxo. Neeble ne
rimarki kiom ofte Tomas vizitis nin; unue kun pretekstoj, rilataj al sia
laboro, poste tute malferme, kvazaux nur volanta mallonge babili kun mi.
Sed li, kompreneble, ne sukcesis trompi min: mi estis konvinkita, ke iam
Linda kaj li, sxrauxbe brakumantaj unu la alian, finfine falos kunkusxe
pro la neevitebla gravitforto de beleco.
Tio iomete gxenis min, mi agnosku. Absurda sento, cxar neniam mi aspiris
al ajna rilato kun Tomas. Jes ja, mi perceptis la allogon de liaj
blankaj dentoj kaj liaj malicetaj bluaj okuloj; de liaj mallongaj
bukloj, amasigxantaj sur lia fortika nuko; de liaj sveltaj manoj kun
longaj fingroj; de la nevuso sur la maldekstra flanko de lia supra lipo;
de tiuj du elsxovigxemaj vileroj eligxantaj el lia cxemiz-kolumo, kiam
li lozigis sian kravaton; de lia solida pugo; de lia muskola
antauxbrako, kiun foje mi tusxetis senatente; de lia vireca odoro; de
liaj okulaj bluringoj; de liaj oreloj; de la largxo de liaj pojnoj; kaj
ecx de la tenero de lia ekkalvigxo (kiel vi vidas, mi ja atentis lin);
nu, mi perceptis liajn cxarmojn, sed neniam venis en mian kapon la
troigo kredi lin je mia atingopovo. Ni, la malbelegaj malbeluloj,
similas al tiuj malricxaj homoj, kapablaj admiri la belecon de iu "Rolls
Royce", malgraux la scio, ke neniam ili veturos per tia auxto. Ni, la
malbelegaj malbeluloj, similas al la trampoj de Dickens, kiuj gvatis la
brilon de aliulaj vivoj nazpreme al la fenestroj de felicxaj hejmoj. Jes
ja, mi scias, ke mi igxas melodrama: antauxe mi neniam permesus al mi
memkompaton, kaj nun gxi ne havas limojn. Versxajne, mi jam pardonis
min. Aux, eble, vere temas nur pri la kvardekjarula krizo.
  Sed jen la afero: iam Linda petis, re-petis, petegis, ke mi bonvole
bonvolu helpi sxin. sxi volis mian opinion pri s-ro Vidaurra (t.e., pri
Tomas), cxar mi estas tiel bona psikologo, tre sagxas, kaj pro tio, ke
Vidaurra oftege vizitas mian oficejon... Ne necesis peti pliajn
klarigojn: suficxis mieni nur iom atentosxajne kaj Linda elversxis sian
koron senretene. Ah, ke sxi ja enamigxis al Tomas kaj pensas, ke al li
okazas simile; sed versxajne li tro nedecidemas aux tre timidas, kaj
tiel la afero ne ekfunkcias. Kaj kiel mi taksas la situacion, kaj kion
mi konsilas...
  Probable, vi pensas, ke temas pri konversacio nekutima inter
sekretario kaj cxefo (tamen memoru, ke mi devas sercxi amikojn
alimaniere: kaj la scipovo auxskulti efikas bone cxi- rilate), sed vi
taksos ecx pli stranga mian respondon. Cxar mi diris, ke jes ja,
kompreneble, evidentas, ke Tomas sxatas sxin; ke sxi devas skribi al li
belan amleteron, kaj ke, cxar mi scias, ke sxi ne literature talentas,
mi mem pretas verki gxin. Kiel venis en mian kapon tia stultajxo? Nu, mi
ne scias; jam mi diris, ke mi kleras, multe legas kaj tre sentemas ene
de mia kapego. Kaj mi tuj pensis pri "Cyrano2" kaj la eblo provi enamigi
viron per miaj vortoj. Kiu scias, eble, mi povus fine gustumi peceton da
romantika gloro. Eble, iam, post jaroj Linda diros al li la veron. Dum
du tagoj do, mi verkis tri belajn foliojn, kiujn poste Linda kopiis
propramane kaj subskribis.
   Tiam estis jxauxdo. Vendrede Tomas ne venis labori, kaj sabate
vespere li telefonis min hejmen: pardonu cxi gxenon dum la semajnfino,
hieraux mi malsanis, mi bezonas urgxe konsulti vin pri laborafero, mi
sxatus viziti vin. Tio okazis komence de la somero, kaj mia edzo
auxskultis muzikon side cxe la balkono. Tiun tagon ni ambaux pauxtis, mi
ne plu memoras kial; mi informis lin, ke kunlaboranto mia venos, kaj li
ecx ne degnis respondi. Mi havas belan vocxon, mi havas ricxan kaj
rondan vocxon, indan je alia gorgxo kaj alia kolo. Sed kiam mi koleris
kontraux mia edzo, kiam ni ambaux penis malami nin reciproke la tutan
tagon, mia tono ofte igxis akra kaj malagrabla. Ecx je tio senigis min
la blindulo tiuepoke: li rabis mian vocxon, mian nuran trezoron.
Tial je la alveno de Tomas mi ankoraux rauxkis. Ni eksidis sur la kanapo
de la salono, mi alportis kafon kaj keksojn, ni babiladis pri du aux tri
stultajxoj. Fine li diris, ke Linda sendis al li tre specialan leteron,
ke li ne scias, kion fari, ke li volas mian konsilon. Mi pufigxis
flatite, malkrocxis la krurojn, tusetis, kaj kasxpurigis okulmukon per
la rando de busxtuko. cxu tre specialan leteron?, mi ripetis frandume.
Jes, li diris, amleteron, ion tre embarasan, nur infanajxon, se vi vidus
kion sxi, kompatinda, skribis, tiel adoleskan, tiel kicxan, tiel
idiotan; nu, cxar Linda, malfelicxulino, havas nur infanecan
pensmanieron kaj tre naivas, tre simplulijnas, ankoraux sxi ne plene
inigxis kiel vi.
  Mi restis senspira: cxu mia letero estas infanajxo? Kaj rugxigxis:
kiel mi ne imagis, ke tio okazos?, kiel tion ne antauxe rimarkis, mi,
duonmonstra, tiom sensperta cxi-terene, neniam aminta, neniam amita,
ankoraux kore virga? La letero perfidis min, montris mian nematuron kaj
mian ridindan tragedion: cxar amdoloro ofte aspektas ridinda antaux
aliulaj okuloj.
  Sed ne. Tomas ne sciis, ke estis mi; Tomas ne kredis min kapabla je
tiel enorma infanajxo; Tomas metis sian manon sur mian femuron kaj ridetis.
  Mi ripetas: Tomas metis sian manon sur mian femuron.
Kaj ridetis, rigardante en miajn okulojn kiel mi neniam kuragxis revi.
Lia mano estis seka, tepida, milda. Li tenadis gxin malferma, la polmon
alsube, sian karnon sur mia senmova karno. Aux pli bone dirite, sian
karnon sur miaj apotekaj varik-sxtrumpoj (suficxe belaj sxtrumpoj,
tamen, malgraux cxio). Tiam Tomas jxetis rigardon al la balkono: tie,
trans la vitro, sed je distanco de apenaux kvar metroj, sidis mia edzo
fronte al ni, alrigardanta nin fikse per siaj vakaj okuloj. Sen cxesi
lin rigardi, Tomas lante sxovis sian manon supren: la pintojn de liaj
fingroj sub la randon de mia jupo. Kaj jen mi, ankoraux neesplorita
grundo de sensiva hauxto. Surprizis min malkovri la nekonatan cxefrolon
de mia ingveno, la deliron de mia abdomeno, la ekstreman voremon de mia
talio. Por ne paroli pri tiuj mildaj kavernoj, kie cxiuj virinoj samas
(tie mi ne malbelis).
  Ni amoris sur la sofo, en silento, dampante la anhelojn interdente. Mi
ja bone scias, ke lia ekscito sxuldigxis plejparte al la cxeesto de mia
edzo, al liaj okuloj, vidantaj nin senvide, al la dangxero kaj al la
situacia perverso. Cxiam Tomas (cxar multfoje tio okazis) sercxis tiun
blindan rigardon sur ni; kaj kiam li kacpikis min, li cxiam turnis sin
al li, al mia edzo, kaj rigardis lin kiel frenezulo (la plezuro tielas,
gxi alportas troigan mienon). Tiel, do, en liaj brakoj, mi, preskaux
virga, fulmrapide igxis konsiderinde voluptema. Kaj nekonfesinde gxuegis
tiun paradokson de nerigardopova rigardulo
Sed verdire, min plej flamigis ne la cxeesto de mia edzo, sed tiu de mia
amanto. La vorto amanto devenas el ami, kiel subjekto de la ago; tiu,
kiu amas kaj deziras; kaj mirige, superbe, nepenseble, finfine mi rolis
objekte de tiu fremda verbo, de tiu vorto nekonata en mia ekzisto. Mi,
la amata; mi, la dezirata; mi, la regxino de tiuj momentoj gloraj kaj
blindumaj; mi, la posedanto dum kelkminuta eterneco de la blankaj dentoj
de Tomas kaj liaj bluaj okuloj malicetaj; de liaj mallongaj bukloj,
amasigxantaj sur lia fortika nuko; de liaj sveltaj manoj kun longaj
fingroj; de la nevuso sur la maldekstra flanko de lia supra lipo; de
tiuj du elsxovigxemaj vileroj, aperantaj super lia cxemiz-kolumo, kiam
li lozigis sian kravaton (kiam mi forsxiris gxin); de lia solida pugo;
de lia muskola antauxbrako; de lia
vireca odoro; de liaj okulaj bluringoj; de liaj oreloj; de la largxo de
liaj pojnoj; kaj ecx de la tenero de lia ekkalvigxo. cxio absolute mia.
  Pasis la semajnoj kaj ni plue amoris tagon post tago, dum mia edzo
auxskultis sian
vesperan koncerton en la balkono. gxis Tomas finis sian revizoradon kaj
devis reiri al Barcelono. Ni adiauxis iun posttagmezon, tusxante la
randon de feroco per nia intense karna volupto, kaj poste, jam sursojle,
Tomas karesis miajn sensukajn vangojn kaj diris, ke li sentos mian
mankon. Kaj mi scias, ke tio veras. Tial do mi versxis kelkajn larmetojn
kaj iom da okulmuko dum mi vidis lin malsupreniri la sxtuparon, ne tiom
pro auxtenta doloro, kauxzita de lia perdo, kiom pro ia scena melodrama
entuziasmo. Cxar mi bone scias, ke beleco nepre efemeras; kaj ke, pli
frue aux pli malfrue, ni devis iam meti finon al nia rilato, por ke gxi
restu porcxiame bela. Plie, baldaux auxtunos, kaj poste vintros, kaj mia
edzo ne plu povos resti en la balkono, kaj mi cxiam suspektis, ke sen
lia rigardo Tomas ne vidintus min.
  Versxajne, vi opinios min patosa estajxo, sed tio tute ne zorgigas
min: temas nur pri antauxjugxo de nescianto, al kiu mi jam alkutimigxis.
Aux, eble, vi pensas mian amhistorion kun Tomas ne bela, sed sordida kaj
perversa. Mi tamen ne vidas diferencon inter nia pasio kaj tiu de la
aliaj. Cxu Tomas bezonis por ami min la fantoman cxeeston de mia edzo?
Jes ja; sed cxu ne ankaux la ceteraj kuntrenas siajn proprajn kaj
sekretajn fantomojn en la liton? Kiun vere cxiu el ni amoras, kiam ni
kunkusxas kun nia paro? Mi, do, agnoskas, ke Tomas imagis min; sed same
Romeo imagis sian Julietan. Tomas strebis inventi min, kaj neniam mi
suficxe povos tion al li danki.
  Ekde tiu kasxa amafero mia geedza vivo multe pli bone marsxas. Mi
supozas, ke mia edzo ion intuis: dum Tomas vizitis min, li dauxre eliris
cxiu-vespere al la balkono, kvankam la somero avancadis kaj igxis cxiam
pli roste varme; kaj tie li restis kongeste sxvita dum mia amanto kaj mi
voradis unu la alian. Tiu senindulga suno brunbeligis mian edzon, kiu
nun traktas min gxentile, atente kaj ecx kokete, kvazaux la deziro de la
alia (certe, li scias, certe, li cxiam sciis) cxenintus lian propran
deziron kaj la konvinkon, ke mi iom valoras kaj tial sekve ankaux li.
Kaj cxar li sentas sin valora kaj pensas, ke penvaloras ami min, ankaux
mi komencis valorigi min kaj sekve do ankaux lin. Mi ne scias, cxu vi
komprenas: temas pri spegul-ludo. Nu, sxajne, mi malligis gordian nodon.
  Plue mi duonmonstras, sed nun mi havas memorojn, memorspurojn pri
beleco, kiuj pacigas min. Cetere, mia tono jam preskaux neniam akrigxas,
kaj mi povas fanfaroni pri mia vocxo: la plej bona atributo, por ke mia
blindulo gxuu min.  Cxu paroli pri perverso? Kiam mi vidis min spegulita
en la okuloj de Tomas, kiam mi vidis min konstruita en lia deziro, mi
estis absolute senpeka. Cxar amantoj cxiam senpekas, cxiam revenas al la
sama emocia agxo, al la sojlo de la eterna adolesko. Mi estis pura kaj
bela, cxar mi deziris kaj estis dezirata. La amo estas nur mensogo, sed
gxi funkcias.
Klarigoj.
1 ONCE, Organizacion Nacional de Ciegos Espanoles (Nacia Organizo de
Hispanaj Blinduloj).
2 Cyrano de Bergerac, teatrajxo de Edmond Rostand, bazita sur la
samnoma  franca verkisto, en kiu la malbela cxefrolulo same skribas
leteron por helpi la amindumadon de bela, sed sensprita kamarado.
         ( El la hispana tradukis Ana Manero)


        Por la retumantoj
  Vizitu novan youtube-kanalon en E-o. Gxin kreis Kroata E-ligo. I.a.,
tie vi povas auxdi la vocxon de Spomenka Sxtimec. Jen la ligilo:
https://www.youtube.com/channel/UCCyyqtw-QeFNtHr-Nld10dw