Esperanta ligilo
n-ro 3, marto 2021

           Enhavtabelo
El Esperantujo. Inkluda strategio de UEAviva
Torino: UK 2023
Universitata publika agado en Turkio
Azia revuo - nova nomo, nova redaktoro
Yves Nevelsteen eniris la panteonon
Pure esperantuja humuro
Tamara Andrejeva. Adiaux, divano!
Tra la sortofrata mondo. Brajla ekrano
Literaturo. Avcxjo rakontas. Du renkontigxoj
Diversaj interesajxoj.
Facila legajxo. Cent sagxoj (altaja fabelo)
Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)
Por la retumantoj
Stenografia pagxo (nur en brajla versio)



        Inkluda strategio de UEAviva
  Diskuto “KOVID-19, kiel gxi sxangxis nin?”, kun Margaret
Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, kun literatura konkursa fono.
  Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva, la kanalo de UEA cxe YouTube, elsendis la 13-an de marto, sabate, je 15:00 UTC la ekspertan diskuton “KOVID-19, kiel gxi sxangxis nin?”. Dum la forumo la
esperantistoj kaj sciencistoj Jose Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutis pri la pandemio kaj gxia
influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentis la konkurson, gxian prezidanton Francois Lorrain kaj gxiajn dek jxurianojn, kaj respondis la demandojn de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legis novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenis la diskuton kiel E-istoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro
la socia izoligxo.
  Oni povis spekti la diskuton per UEAviva aux rekte per Zoom. Cxeestis 70 personoj.
  INK estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj auxspiciata de UEA. La lancxo de INK
(https://youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6663) okazis en septembro 2020, dum la Printempa Inauxguro de la Monda Festivalo de Esperanto (Mondafest' 2020): Gxin enkondukis Nicola Ruggiero nome de ALE, Orlando Raola nome de UEA kaj Jose Antonio Vergara kiel speciala gasto, kiu prezentis vidpunkton de epidemiologo. La limdato por sendi verkojn al INK estas la 20-a de junio 2021, kaj la gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a UK en Montrealo, en 2022. Premioj por la gajnintoj estos 500, 300 kaj 200 euxroj. La gajnontaj verkoj estos eldonitaj libroforme. Paralele estis anoncita foto- kaj bildokonkurso. La gajnonta bildo estos sur la kovrilpagxo de la libro. La temo de la konkurso estas “KOVID-19, kiel gxi sxangxis nin?”. Tiu temo estas universala kaj permesas verki pri pasinteco (dum la unuaj monatoj de la pandemio), pri nuntempo, (kiam la socio relative alkutimigxis aux akceptis vivi kun la viruso) aux estonteco (post jaroj aux jardekoj: kia estos nia mondo?). Anoj de la jxurio venas el diversaj
kontinentoj kaj taksos la novelojn rete.
  Auxtoroj povas sendi novelojn, verkitajn originale en E-o aux
verkitajn en iu ajn alia lingvo, kun traduko al E-o. Tial INK estas malfermita al cxiuj auxtoroj en la mondo kaj estas okazo konigi E-on kaj E-literaturon al la gxenerala publiko.

Pliaj detaloj pri la konkurso: https://www.akademio-literatura.org/ink. Kaj gxia regularo: https://www.akademio-literatura.org/ink/regularo. Vidu la eventon en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/1fe88e kaj Facebook: https://www.facebook.com/events/339641354114132

         Torino: UK 2023
  Michela Lipari interparolis kun Fernando Maia, vicprezidanto de UEA kaj Orlando Raola, estrarano de UEA pri kongresoj pri la Universala Kongreso (UK) en Torino en 2023. Universalaj Kongresoj: kio, kia, kiel?
La evento okazis per Zoom kaj nun spekteblas cxe: https://youtu.be/JlOXCPtiLug

       Universitata publika agado en Turkio
  Kadre de la prezenta serio de "Simpozio pri Kultura Memoro" organizita de Esplorcentro pri Historia kaj Kultura Heredajxo de la Universitato Hacettepe (HUTKAM), okazis frue en februaro informplenaj prezentajxoj:

n  D-ro kaj universitata preleganto s-ino Basak Aray faris prezenton pri "Diskutoj pri Internacia Helplingvo" (cxefe pri E-o) n  D-ro s-ino P?nar Sel faris prezenton pri “La historio de E-o en Turkio”. En la prezento partoprenis preskaux 100 homoj, kiuj plejparte estis akademianoj. Ili estis malfermitaj al cxiuj kaj dauxris preskaux 2 horojn en la turka lingvo pere de la platformo Zoom.
        Azia revuo – nova nomo, nova redaktoro
  Pretas la numero 110 de ’Esperanto en Azio kaj Oceanio’, la bulteno de la Azia-Oceania Komisiono de UEA. La numero estas relative mallonga (24-pagxa) kun kontribuoj el 8 landoj en Azio kaj neniu el Oceanio. Gxi enhavas precipe raportojn pri eventoj okaze de la Zamenhofa Tago kaj en la lastaj 2-3 monatoj de la jaro 2020. La bultenon malfermas la redakcia
artikolo, titolita ‘La jaro 2020 ja estis bona jaro por ni.’
Vi povas legi ankaux la antauxajn numerojn cxe esperantoazia.net/index.php?mid=bulteno.
Mi bonvenigas kontribuojn al la venontaj numeroj. Se vi havas demandojn,
sendu privatan mesagxon al mi (albertstgarrido@gmail.com) aux alternative al Nisinaga Atusi (acero@an.email.ne.jp), prezidanto de la Azia-Oceania Komisiono.
        Albert Stalin Garrido, Filipinoj
        Cxefredaktoro, Esperanto en Azio kaj Oceanio.

         Yves Nevelsteen eniras la Panteonon
  Yves Nevelsteen estas unu el la gajnintoj de Edukado.net. Okaze de la
19-a datreveno de Edukado.net gxi diskonigis la nomojn kaj vivresumojn
de la ok kolegoj, kiujn Edukado.net cxi-jare, laux la tradicio, enirigas
en sian Panteonon.
  Edukado.net elektis la gajnintojn pro diversaj kialoj, valorigante
foje multjardekan agadon, foje eksterordinarajn atingajxojn, faritajn
lastatempe por la komunumo. Yves Nevelsteen estas eldonisto,
enpagxigisto, komputilisto, tradukisto kaj volontulo cxe Flandra
Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Ekde 2018, li estas ankaux unu el
la instruistoj dum la Stud-semajnfino en Nederlando. Cxi-jare li
provlegis la Manlibron pri Instruado de E-o.
Vivresumo de Yves Nevelsteen:
https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=285

        Pure esperantuja humuro
Marsa Esperanto-Asocio (MEA) petas
aligxon al UEA
cxu nia titolo estas iomete antauxtempa? Argumenteble jes, sed la temo
riskas ne plu esti aktuala en la unua de aprilo. Nun ege aktualas, kun
tri veturiloj/esploriloj atinginta la rugxan planedon en la lastaj
semajnoj. cxu timeble, ke la Komitato de UEA akceptos la peton nur
kondicxe, ke la orbo estu renomumita ‘la verda planedo’. Plia dilemo por
ili: al kiu regiono de UEA apartenos la nova vere universala Asocio –
cxu Ameriko, Azio aux MONA? cxu la statuto de MEA adekvatos? cxu ili
respektos la rajtojn de la indigxena logxantaro de la teritorio?
Ni rapidas certigi al vi, ke la informoj ekde la sekva alineo estas
seriozaj.
“Pri tiu plej granda kaj kompleksa misio iam sendita de NASA al Marso,
videblas mia hierauxa prelego en la jutuba kanalo de ELI, registrita dum
la Israela Virtuala Eo-Kunveno, kun demandoj kaj komentoj de la
auxskultantoj, pluraj el eksterlando.
La draman misio-alvenon al Marso indas sekvi kun E-komentario en
la YouTube kanalo, D-ro Locxjo registrita du horojn antaux la planita
alveno de Perseverance sur la marsa surfaco. Pliaj informoj pri la
jutuba kanalo’D-ro Locxjo’ aperos en mia rubriko ’Fake, Science,
Profesie tra la mondo’ en la marta n-ro de Esperanto.
         Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka Agado
  Dilemo por UEA: kiu el la tri februaraj alvenoj al la provizore rugxa
planedo:  Unue alvenis la cxina esplorilo Tianwen (‘demandoj al la
cxielo’), kiu por nun restas en orbitado, due ‘Espero’ de Unuigxintaj
Arabaj Emirlandoj (ankaux orbitanta) kaj laste ‘Persisto’ de NASA, kiu
ja almarsigxis. Efektive, persisto kaj espero estas lauxdindaj ecoj por
aspiranta asocio de UEA.

        Hor-ore Misagordita Trompo (HMT)
  Jen publika servo de la EKO-komunikoj. En kolosa ekzemplo de la
malordo kaj manko de kunlaboro, la plimulto de Usono kaj Kanado
transiros al la somera tempo en la 14a de marto, inter la 2a kaj 3a
horo. Kontraste kaj perverse, la Euxropa Unio transiros al ilia somera
tempo en dimancxo la 28an, du semajnojn pliposte. Do, la orienta
marbordo de Usono transiros de EST al EDT, kaj la euxropa transformo
estos de CET al CEST. Ni bezonas novan normon: UFT (Universale Fusxita
Tempo). Efektive en unu jaro en la 90aj jaroj Ameriko kaj Euxropo
unuecigis la transiran daton, sed tio bezonis tiomajn fortostrecxojn, ke
tio neniam ripetigxis – nek antauxe, nek poste. Kaj Britio faros tion,
kion gxi volas. cxiam ili havas Grenicxan tempon (UTC).
La praktika sekvo de tiu primitiva ekzemplo de rifuzo kunlabori estas,
ke miloj da Zom-kunsidoj tra tiu dusemajna misagordo fiaskos, cxar la
partoprenuntoj alvenos horon tro frue aux tro malfrue. Aviadilkompanioj
devos alversxi sablon al sia keroseno, por malrapidigi iliajn flugojn,
aux aldoni raked-brulajon por rapidigi aliajn flugojn.
Esperantistoj kaptu la okazon porti inteligentan solvon al tiu kacxo:
klare UEA kaj ILEI devos subteni la enkondukon de ZMT: Zamenhofa
Mondunuiga Tempo.
       (El "Gazetaraj komunikoj de UEA")

           BEL invitas
  Bahxaa Esperanto-Ligo (BEL) organizas virtualajn renkontigxojn, kiuj
okazas cxiumonate, cxiam je la
11:00 horo laux UTC (Universala Tempo) la lastan dimancon de la monato.
La februaran kunvenon partoprenis du bl'aj E-istoj. Vere, estis interesa
interbabilado kun dudeko da partoprenantoj. Estas invitataj ne nur
adeptoj de bahxaismo, sed cxiuj E-istoj, dezirantaj informigxi pri la
kredo. Pri teknikaj detaloj de via eventuala partopreno vi povas
informigxi cxe 
www.bel.bahai.de


            Tamara Andreeva
adiaux divano
  Somero! libertempo por ripozo. plezure vi kusxigas sin sur divanon,
ensxaltas auxdilon kaj... sortoj de literaturaj herooj emociigas kaj
devigas pense travivi iliajn personajn historiojn, dezirante ecx  helpi
ilin. sed... "La fino de romano. legis..." Morfeo cxirkauxprenis vin,
kaj vi jam ne sidas, sed kusxacxas sur la divano. Auxskultante fremdajn
travivajxojn vi observadas la mondon per la okuloj de novelpersonoj,
postsekvas tien, kien  ili gvidas vin. Tiuokaze vi mem ne povas elekti
sian vojdirekton kaj vojagxi tien, kien vi dezirus?
  La edzo, mi kaj la dudekjaragxa filo decidis sekvontsomere turisti
memstare.
La tutan jaron ni serioze preparigxis, acxetinte la auxton kaj la
ducxambran tendon. En la dormejo aperis tri pneuxmatikaj matracoj kaj
varmaj dormsakoj.
Por la mangxejo ni akiris mebleraron kaj teleraron. Pri kultura programo
ni ankaux ne forgesis, havante  la  magnetofonon  kaj malgrandan 
televidilon. La filo finis auxtolernejon por ricevi stirlicencon.
Do, nia grupo konsistis el la novbakita kondukisto kaj du blindaj
pasagxeroj.
Komence de julio  1979 ni forlasis leningradon, adiauxante la divanîn.

Gxis mîskvo la veturvojo estis rekta sen iuj ajn obstakloj.

Nia sxoforo sukcese kaptis ritmon de auxtomobila trafiko kaj havis pli
da sperteco.
Jen antauxe ni ekvidis la urbeton Klin, kie multajn jarojn vivis la rusa
komponisto
P.I. Cxajkovskij (1840-1893). Nia filo estas profesia muzikisto,
la  muzea direktoro honorigis lin, permesinte al li ekludi la nokturnon de
Fryderyk sxopin (1810-1849) sur la senvalora fortepiano, cxe kiu sidis
la mastro, verkante siajn kreajxojn...
  La unuan nokton ni dormis komforte en hotelo kaj post bongusta
matenmangxo direktigxis suden al la Kauxkaza  montaro. Tamen post  pli
ol 100 kilometroj ni tralegis defflankvoje: “Jasnaja Poljana” - la bieno
de la fama rusa verkisto
L.N. Tolstoj. Cxu eblas ne viziti gxin? En la domo ni trarigardis nur la
rimarkindan kabineton. Gravmiene ni hastis al la tombo de la verkisto,
sole ripozanta malproksime en la parko.
Nek barilo, nek tombokruco kun lia foto! la tombo similas al kvarangula
florbedo, nur tute sen floroj. Sur gxi kreskas densa verda herbo. Tion
deziris la mortinto...
  Jam vesperigxis. Elektinte la plej oportunan lokon sur la bordo de
mallargxa rivero, ni preparigxis al nokta ripozo, stariginte la
ducxambran tendon. Banigxinte en varma akvo, ni vespermangxis. Poste ni
kasxis la mebleraron, nutrajxon en la auxton kaj venis la tendan
dormejon por enlitigxxi sur la pneuxmatikajn matracojn,
de sur kiuj ni falis kaj matene ofte trovis la litojn apude. tamen dum
longdauxra vojagxo ni ekposedis praktikon.
  Denove  ni  movigxis suden, sed denove ni devos deflankigxi. "saluton,
Ivan Sergeevicx Turgenev! (1818-1883)
certe, ni ne preteriros vin". La domo ne sxajnis interesa, sed,
promenante en la malnova zorge flegita parko, versxajne, li iradis inter
tiuj arboj, ripozis sur la bordo de la sama rivero kaj verkis novelojn.
  Nin  alvokis  nia  celo, deviganta reveni sur la bruegan veturvojon,
cxar antaue nin atendos nekonata montara regiono.
  Fine ni atingis montojn. Okcidente nin salutis la kvinkapa monto,
oriente vidigxis la monto Masxuk 993 metrojn alta. Gxian sudan deklivon
plibeligis diverskoloraj sanatorioj.
  Sed ne pri ili temos. Ni hastis al la montobazo de masxuk, dekie
videblas la alta blanka obelisko. Cxi  tie  en  la  jaro 1841 okazis la
duelo, kiam estis mortpafita la rusa poeto M.Ju. Lermontov (1814-1841).
De kie li lastfoje rigardis la kvinkapan monton. Iru al la malnova
tombejo, al la malplena tombo de la poeto, cxar lia avinjo reenterigis
la korpon de la amata nepo en la familian tombejon. Malgraux tio sur la
malplenan tombon cxiam estas metitaj fresxaj floroj.
  Certe, ni supreniris sur Masxukpinton, de kie ni admiradis
lanegxokovritan mason de Kauxkazo, kie altigxas dukapa Elbruso kaj
Kazbeko. la cxefmontaro vokis kaj allogis nin. atendu, ni iros!
  Kauxkaza montaro, timigante alproksimigxanta al ni je altega sxtona
muro sen iu ajn vegetajxaro, faris por ni la nevideblan cxielon. La
auxto sekvis, kien kondukis gxin la unusola vojo. Jen gxi  turnis
dekstren iom suprenigante nin. Poste gxi maldekstre faris la vican
zigzagon denove iom superiginte nin.  Do, pentrinte dekstrajn kaj
maldekstrajn zigzagojn, ni rampis obstine supren laux mallargxaj
kornicoj. Cxirkauxe auxdeblis bruego de falantaj sxtonoj, pretaj
cxiuminute ekpusxi nin de la sxtona muro. fine ni surgrimpis la dorson
de Kauxkazo je la alteco 2453 metroj super la marnivelo.
  Sidante en la auxto, du geblinduloj kaj malsperta sxoforo atingis la
kauxkazan dorson. oni Estis nekredeble!
  Kiam ni forlasis la auton, nin cxirkauprenis la plena silento. Post
kelkaj pasxoj ni ekauxdis mallauxtan brueton. Tio estis fonto de
minerala akvo. Ni ektrinkis fresxegan puregan kiel larmeto akvon kaj
plenigis kelkajn ujojn. Sur la monta dorso ni multe fotis, filmis la
panoramon...
  Nun ni direktis la auxtomobilon malsupren al la suda deklivo kaj
enveturis la Darialan interkrutejon, kies longeco dauxris je la distanco
12 kilometroj.
  Komence la autovojo estis premita inter du rokomuroj, kiuj  cxiam pli
kaj pli altigxis kaj deflankigxis. Lauxlonge de la vojo sencxese bruegis
la rivero Terek. Sur gxia orienta bordo oni imageblis fantastikajn
rokoturojn, ruinigitajn kastelojn, aperis verdajxoj kaj turistaj bazoj.
Okcidente gxis la cxielo mem altigxis la sxtona muro. Ni konstante
malsuprenigxis, ofte grandegaj rokoj superpendis nin.
  Ni trovis oportunan lokon sur la bordo de Terek por tagmangxi. Uzinte
la turistan meblaron, vazaron, ni preparis mancxajxon. Mi okupigxis pri
kuirado, niaj viroj decidis iom promeni. Terek sencxese furiozis. tamen
mi ekauxdis iajn aliajn sonojn. Returninte mi ekvidis kelkajn porkidojn.
Svingante per visxtuko, mi atakis ilin, sed ne sukcesis. Ili amase
reatakis nin. La kvarpiedaj banditoj renversis cxion kaj avide
manjxacxis niajn kuirajxojn, apetite gruntante. Kompreninte, ke ni
restos malsataj, mi ankaux kvarpiede komencis kolekti nutrajxojn,
kasxinte cxion sub lavpelvon, kiun la rabistoj ne povis renversi. Poste
mi ekrapidis al la auxto, kie kusxis mangxeblajxojn. En la korbo kun
fruktoj mi trovis sucxporkidon, kiun mi ne sukcesis teni  kaj forjxetis
kune kun la korbo. La rabistoj forkuregis, ekvidinte pomojn,
mandarinojn, ktp. Ektagmangxinte per la savita mangxajxo, ni dauxrigis
la vojon.
  Lastfoje ni tranoktis sur la bordo de la eterne sxtormanta monta
rivero kaj forlasis Kauxkazon, kie ni spertis neforgeseblajn impresojn
kaj riskis por cxiam resti tie...
  Kelkajn tagojn ni denove ripozis en la kuracloko Pjatigorsko, denove
supreniris sur la pinton de Masxuko, de kie ree superrigardadis
negxokovritan Kauxkazon. Sxajnis nekredeble!!!
    Reveninte  Leningradon antaux cxio ni triope diris:  - Saluton, divano!


Vojagxo al Svedio - inter Gotlando kaj la Arkta Cirklo
Ferioj en Svedio - cxi tiuj estas malgrandaj insuloj kun rugxaj lignaj
domoj kaj regxaj palacoj, cxiumonataj festoj kaj hundaj sleddirektoj.
Tamina Kallert kaj Stefan Pinnow havas la guston de cinamaj bulkoj sur
siaj langoj denove kiam ili pensas pri la kafejoj en la historia malnova
urbo Stokholmo. Ankaux ilia vizito al la Muzeo Abba estas neforgesebla.
Kaj ili sxatus iri rekte al Gotland kun gxiaj bizaraj rokoj, la mezepoka
festivalo en Visby kaj la Vilagxo Kunterbunt de Pippi Longa sxtrumpo.
Por Stefan Pinnow, unu el la plej elstaraj de lia vojagxo tra suda
Svedio estas vizito al la nostalgia gxardeno cxe la kastelo Lacko kaj
vojagxo sur historia pasagxero cxe la kanalo Gota. La sveda vintro en
Laponio estas blanka, frostas malvarme kaj fascine: Tamina Kallert
memoras ame bremsan trejnadon per auxto sur frosta lago.
Granda, bizara roko kun kontinua malfermo cxe Gotlando apud la maro
Bizaraj kalksxtonaj rokoj kaj figuroj, lavitaj de la maro kaj vento,
donas al Gotlando ion mistikan.
  Sur la vojo en Stokholmo
La Stokholma reto prezentas ian konfuzon al la vizitanto kun diversaj
eblecoj kaj tarifoj, se oni volas uzi publikan transporton. Apenaux
restas paperaj biletoj, sed plejparte kartoj aux posxtelefonaj biletoj.
Se vi multe vojagxas per metroo aux buso, la 72-hora bileto valoras
ankaux du tagojn. Por fari tion, acxetu la bluan SL Access Card kaj
elektu la tauxgan tarifon. Krozadoj per la publika pasagxera pramsxipo
al la najbaraj insuloj Djurgarden kaj Skeppsholm estas inkluzivitaj en
la prezo. Kion apenaux iu ajn scias: La vojagxo kun la komerca trajno 36
al Marsta kaj poste per la publika buso 583 al la flughaveno ankaux
estas inkluzivigita en la prezo. (Rapida, sed ne malmultekosta: la
flughavenotranspago kun Arlanda Express Train devas esti krompagita).
  Alveno en Gotlando
  Se vi alvenas per pramo, vi povas sperti la mirindan vidon de la
insulo, la cxefurbo de la insulo Visby de la akvo - la majesta
katedralo, la romantikaj pregxejoj, la bone konservita urba muro kaj la
domoj, gardataj kiel memorajxoj. La mezepoka malnova urbo estas Monda
Heredajxo de Unesko ekde 1995.
La Mezepoka Festivalo okazas en Visby cxiujare.
         Fonto: wdr.de
            Eigis O.P.


         Tra la sortofrata mondo

           Brajla ekrano
  Canute, la unua malmultekosta multlinia brajla ekranlegilo en la mondo
kun 360 cxeloj haveblas. Canute, la unua malmultekosta multlinia brajla
e-legilo de la mondo kun 360 cxeloj.
  La Bristol Braille Technology CIC Canute 360 proponas
naux-linian ekranon, konsistantan el 360 brajlaj cxeloj. Gxi povas
montri 360 brajlajn signojn anstataux nur 40 kaj kostas duone, ol la
40-cxela brajla linio. Gxi montras informon, aperintan sur la ekrano, en
formo de sespunkta brajlo, igante gxin perfekta por muziko,
Matematiko, tabeloj kaj kompreneble tekstoj.
  La Canute 360 ??estas memstara plurlinia
Brajla legilo por la labortablo (vi kompreneble povas uzi gxin ankaux
kusxante. Pro la alta pezo de preskaux 3 kg, gxi estas
ne celita kiel movebla aparato. Krome, gxi povas labori nur de elektra
reto. gxi ne estas iPad. gxi estas uzata por legado de tekstoj. Por la
Canute 360, la tuta brajla biblioteko povas esti stokita sur SDa karto
aux USB-memorilo. La aparato prilaboras BRF kaj PEF-dosierojn. Do,
necesas krei apartajn dosierojn.  Por konverti tekston aux partituron al
la formato BRF ekzistas la
Retejo Robobraille, alsxutu la tekstdosieron kaj sendu gxin al tiu
retejo. Konvertita dosiero venas ene de 3 gxis 30 minutoj per retposxto.
Por konvertado vi povas sendi dosierojn en tekstaj formatoj aux
Word-dokumentoj. Laudezire la germanlingvaj tekstoj povas esti
prezentitaj en diversspecaj mallongigaroj. Oni povas elekti konservadon
de pagxnumeroj.Laux la impresoj de testigantoj, la konvertado estas
senerara. Sed vi ankaux povas uzi la Duxberry-konvertan programon, jam
acxeteblan.
  Unuaj impresoj:
  Kun sia alloga pakumo, gxi alvenas sekure hejmen. Gxi estas
pli malgranda ol atendite, sed suficxe peza.
La instrukcioj estas koncizaj - nur du pagxoj. Sed vi ne bezonas pli.
gxi estas suficxe facile uzebla. La ingo por elektroprovizo aspektas iom
malmoderne, kiel tiu de pli fruaj tekkomputiloj. La aparato estas
suficxe brua, do, ne tauxgas por uzado en la klascxambro aux vocxlegado.
La aparato havas HDMI, kio permesas konekti al gxi grandan ekranon por
kontroli la funkciadon de la brajla ekrano kaj vidi cxion, kio aperas
brajle, kiel ordinaraj latinaj literoj.
Nuntempe la menuo por navigado estas nur anglalingva, sed gxisdatigoj
baldauxas.
  La aparato kapablas memorigi la lastan legitan libron de gxia
biblioteko kaj la difinitan lokon en la libro.
Evidentaj avantagxoj: oni finfine povas legi sen konstante, premadi
butonon post cxiu
mallonga linio, oni povas legi tabelojn!
La Canute360 povas fari tion, jen gxia tasko - nenio pli.
Kompense ni akceptas, ke la aparato estas peza, bruas,
estas firme ligita al kablo kaj iomete malrapidas.
la venda prezo de la Canute360
estas 2.100 euxroj.


          Literaturo

   Avcxjo rakontas... du renkontigxoj

(/koran dankon al mia kara nepino Jade pro gxia partopreno/)
- Avcxjo! Avcxjo! Mi ne povas endormigxi. Rakontu al mi historion, mi
petas./
- Jes, konsentite, sed poste, vi ekdormu, Jade./
- Jes, kompreneble, Avcxjo./
- Bone, enlitigxu kaj mi tuj komencos./

     EN FERIKOLONIO*
  Kiam mi estis juna instruisto, mi pasigis kelkajn feriojn, laborante en
ferikolonioj.
Tiun jaron mi laboris unuafoje en printempo, kiel grupogvidanto en
kolonio, kies direktoro estas bona amiko. Tiu proponis, ke mi denove
kunlaboru kun li dum somero, sed cxi-foje kiel vicdirektoro.
  En julio de tiu jaro mi do trovigxis en bela mezmontara regiono de la suda
Francio, kaj mia nova funkcio igis min konatigxi ne nur kun la infanoj,
sed ankaux kun cxiuj gvidantoj, kaj cxiuj ceteraj profesiuloj de la
kolonio. La infanoj, fakte antauxadoleskantoj, la respondeculoj kaj la
gvidantoj devenis el la pariza suburbo, kiam la kontisto kaj la
laboristoj pri kuirado aux mastrumado de la diversaj cxambroj estis
plejparte lokaj. Cxu la malfacileco regi la petolajxojn de la gejunuloj -
kelkajn el ili ecx relative gravajn - helpis al la solidarigxo de cxiuj
plenkreskuloj? Versxajne, pro tio la etoso estis bonega.
  Iun tagon, juna laboristino invitis cxiujn plenkreskulojn, por festi sian
baldauxan naskigxdatrevenon: la dek-unuan de julio. Kelkajn tagojn antaux
tiu dato, kiam gxi invitis min, mi tuj diris: « Ankaux mi naskigxis tiun
tagon! La dek-unua de julio estas ankaux mia datreveno!». La belulino
respondis: « Ho! Nekredeble! Cxu vi vere volas, ke mi kredu tion? Cxu ne
estas rimedo por allogi min? ». Mi respondis: « Tute ne! Mi scias, ke la
sxanco naskigxi la saman tagon estas malalta (precize unu sxanco el tricent
sesdek kvin), sed estas fakto ». Kaj antaux gxia nekredemo mi eltiris el
mia posxo mian identigilon, kiun mi tuj montris al sxi. « Rigardu! Mi ne
mensogis, ecx se, bedauxrinde, mi naskigxis kelkajn jarojn antaux vi ».
  Ni do festis kune nian datrevenon, kaj post kelke da tempo ni decidis
festi kune cxiujn sekvajn. Tiel mi renkontigxis kun via avino, karulino.

Sxajnas, ke sxi nun dormas… Mi povos kisi sxin sur la frunto kaj lasi
sxin dormi.../
/- Avcxjo! Mi ankoraux ne dormas. Via historio estis tro mallonga. Mi
bezonas la duan./
/- Ho, Jade, cxiuvespere ni travivas la samon… Nu, bone. Mi rakontas
la duan, sed estos la lasta. Poste, vi dormu./
/- Jes, Avcxjo, mi promesas./
/- Bone. Jen la dua historio. La unua estis nia vera historio. Sed tiu
nova estos tute imaga.

/        EN PARIZA METROO*
  Kiam Marko estis studento, li cxiutage uzis la metroon por iri al la
universitato. Metroo estas subtera fervojo, subgrunda trajno, se vi
preferas.
  Tiam la trajnoj malkomforte kaj brue veturigis la uzantojn sed tamen la
etoso estis familiara kaj relative agrabla malgraux la kutima neparolemo
de la parizanoj. Nur la akceptistoj - tiuj prikantitaj de Serge
Gainsbourg, kies tasko estis « trui » la biletojn por ilin validigi,
ofte diris kelkajn vortojn por okupi sian versxajnan enuon.
  Inter la stacioj la tuneloj dismontris la samajn reklamojn: « Bona,
bela, Bonabelo... » (*) aux similaj celis okupi niajn pensojn. La metrooj
estis nur movigxaj pripensejoj aux legadejoj, en kiuj la sxanco renkonti
konatulon estis tre malalta.
  Iumatene, dum halto en la stacio, kiam ankaux la alidirekta trajno
jxus haltis,
Marko rimarkis en la alia trajno junulon, kiu geste alvokis lin. Pro la
vitroj de la du vagonoj kaj la cxirkauxa bruo ili ne povis intersxangxi
parole, sed Marko okulesprime demandis la alian kaj divenis lian
intencon. Li deziris alparoli la apud Marko sidantan junulinon, kiun sxia
libro tute absorbis.
  Antaux la tuja forveturo de ambaux trajnoj, Marko eltiris sxin el sxia
legado, kiu, versxajne, estis interesega laux la tempo, kiun sxi bezonis por
levi siajn okulojn al li. Belegaj estis la okuloj, mi precizigu. Li tuj
montris al sxi la junulon, kiu jxus gestis al li. Sed tiu, neatendite,
estis trankvile leganta sian jxurnalon! Kaj liaj apuduloj malfacile kasxis
siajn ridetojn aux ecxridojn! Kaj tuj poste ambaux trajnoj ekveturis
disigxante.
  Marko evidente komprenis la sxercon, sed tro malfrue. La junulino
rigardis lin duonmire, duonmoke. Cxar lia mieno certe estis ridinda.
Ankaux sxi komprenis la sxercon kaj, forlasante sian libron, ekkonversaciis
kun Marko… Marko kore dankas tiun nekonatan sxercemulon, cxar li kaj lia
nova amikino neniam cxesigis tiun konversacion!

  Ha, finfine sxi profunde dormas. Mi nun povas senbrue eliri el sxia
dormocxambro.../
             Claude Labetaa (Francio).


         Diversaj interesajxoj
          ***
  Virinoj ridetas pli ofte ol viroj. La diferenco videblas en
adoleskeco. aparte klare la valoroj konvergxas en plenagxeco. Tiun
konkludon faris en sia raporto rezulte de analizoj de pli ol 100 ridetaj
studoj la sciencisto de Universitato Yale en New Haven, Konektikuto.
Virinoj ankaux klopodas trakti strecxajn situaciojn kun rideto pli ofte,
kaj tio malstrecxigas.
       ***
  Gxemeloj povas havi malsamajn patrojn.
Nuntempe estas registritaj nur ses paroj da gxemeloj, kiuj estas
naskitaj de malsamaj patroj: po unu en Hispanio kaj Pollando, po du en
Hindujo kaj Usono. Por katidoj kaj hundidoj tio estas afero ordinara,
sed por homoj - grandega maloftajxo.
          ***
  Oni opinias, ke Alexando la Makedona, nomata ankaux Alexandro la
Granda, spertis sian plej grandan fiaskon en Sirio, kie li okazigis
konkuron pri vindrinkado. Kiel premio estis promesita la ora krono, kiu
pezis dudek ok kilogramojn. Startis kvardek unu partoprenantoj. Venkis
makedono Promahxus, eldrinkinta cxirkaux kvar litrojn da vino. Tamen la
gaja afero finigxis malbone: cxiuj partoprenantoj mortis - tridek kvin
mortis dum konkurado, la venkinto - post du tagoj. Finfine, mortis cxiuj
kuragxuloj. La oran kronon ricevis neniu.
Sendis Galina Lukjanenko.


        Facila legajxo
             Cent sagxoj (altaja fabelo)
  Kiam igxis varme, alflugis gruo Altajon kaj mallevigxis al la gepatra
marcxo. Pro gxojo la gruo per piedoj dancetas, per flugiloj svingas.
Preterkuris la malsata vulpo. Ekvidis gxi la gruon gxoji kaj enviis tiun:
- Mi rigardas kaj ne kredas miajn okulojn: la gruo dancas, malgraux ke
gxi havas nur du piedojn.
  Haltis la gruo, rigardis la kvarpiedan vulpon kaj malfermis sian bekon.
- Ho! - ekkriis la vulpo, - en tia longa beko ne estas ecx unu dento! -
ridetas la vulpo kaj montras siajn dentojn.
  Fermis la gruo sian bekon kaj mallevis la kapon.
  - Ha-ha-ha! - ekridacxis la vulpo, - Kie estas viaj oreloj? Kien vi
kasxis ilin? Nenio estas sur tiu kapo. Cxu en la kapo estas io?
  - Se mi trovis la vojon cxi tien, trafluginte grandan distancon, tio
signifas, ke en mia kapo estas iu ajn sagxo.
  - Ho, malfelicxulo! - diris la vulpo, - Du piedoj kaj unu sagxo!
Rigardu min: kvar piedoj, du oreloj, busxpleno da dentoj, cent sagxoj
kaj luksa vosto!
  Pro malgxojo la gruo eltiris sian longan kolon kaj ekvidis
alproksimigxantan homon kun paf-arko kaj sagoj.
  - Estimata vulpo, - diris la gruo, - vi havas kvar piedojn, du orelojn
kaj luksan voston. Vi havas busxplenon da dentoj. Vi havas cent sagxojn.
Rigardu, iras la cxasisto. Kiel ni povas savi nin?
  - Miaj cent sagxoj cxiam donos al mi cent konsilojn, - respondas la
vulpo, - vi petu konsilon de via ununura sagxeto.
  Dirante tion, gxi rampetis melan kaveton.
  "La vulpo havas cent sagxojn", - ekpensis la gruo kaj sekvis tiun.
  Neniam la cxasisto vidis, ke gruo persekutu vulpon. Li sxovis la manon
en la kavon kaj eligis la gruon. Gruaj flugiloj mallevigxis, la okuloj
igxis kvazaux vitraj, ecx la koro ne pulsis.
  - Versxajne, la gruo sufokigxis, - ekpensis la cxasisto kaj jxetis
gxin sur terbulon. La cxasisto denove sxovis la manon en la kavon kaj
eligis la vulpon. Gxin helpis nek oreloj, nek piedoj, nek dentoj, nek
vosto. Gxi trovigxis en la cxasista sako.
  Kiam la cxasisto rigardis la terbulon por preni ankaux la gruon, li ne
trovis gxin tie: flugis la gruo en la cxielon, kaj neniu sago povus
atingi gxin.
  Tiel pereis la vulpo, kiu havis cent sagxojn, busxplenon da dentoj,
kvar piedojn, du orelojn kaj luksan voston. La gruo strecxis sian
ununuran sagxeton, sukcesis savi sin.
        E-igis Galina Lukjanenko.; y


          Por la retumantoj

  Por tiuj, kiuj volas legi la biblion:
www.esperantobiblio.org
Tie vi ekz. povas legi la Malnovan testamenton, kiun tradukis Zamenhof.
Vi ecx povas vocxlegigi la tekstojn. Eble vi povas plibonigi vian
lingvajxon, komparante E-tradukojn kun tekstoj  en via lingvo.
             Jos Wichmann.