Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2021

 

 

          Enhavtabelo

LIBE-balotado 2021

Mendu brajlajn librojn!

Kongresaj impresoj

Kongresa limeriko

Subtenu Esperanton en estonteco!

Pri incendio en la tunelo

Tra la sortofrata mondo. Brajlaj pakajxoj

Porkaj interesajxoj

Facila legajxo. Regxo-vagabondo (indonezia fabelo)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

Forpasoj

 

 

 

LIBE-balotado 2021

        Por renovigo de la estraro

 285 balotiloj estis senditaj al 32 landoj.

 Gxis sabate, 31-an de Julio, atingis la kontrolanton

172 vocxdoniloj, inter ili unu senvalida.

 Vocxojn ricevis:

 Pier Luigi da Costa 144

Olena Posxivana 142

Natalia Kasymova 140

Nedeljka Lojxajicx 140

Vjacxeslav Suslov 127

Dragan Sxtokovicx 124

Jiri Jelinek 120

Gilberto Buchmann 115

Joaquim Lagartixa 102 .

 Mi dankas por via fido kaj gratulas cxiujn gekandidatojn sendepende de iliaj

rezultoj. Ili meritas tion.

           Th. Speckmann

 Do, cxiuj estraranoj estis reelektitaj. Cxu tio ne atestas pri nia bona laboro?

La taskoj estis dividitaj jene: prezidanto - Nedeljka Lojxajicx, vicprezidanto - Natalia Kasymova, gxenerala sekretario - Olena Posxivana, dua sekretario - Dragan Sxtokovicx, kasisto - Pier Luigi da Costa, konsilantoj - Jiri Jelinek kaj Vjacxeslav Suslov. Ankaux tiuj kandidatoj, kiuj ne estis elektitaj, rajtas partopreni la cxiumonatajn virtualajn estrarkunvenojn. Ni gxojas, ke ili esprimis deziron partopreni en la laboro de la estraro.

 

 

          Mendu brajlajn librojn!

 Karaj Amikoj!

Vi scias, ke aperis katalogo de brajlaj libroj, disponeblaj en la biblioteko de la Esperanto-urbo Herzberg (Germanio). vi povas mendi tiujn librojn laux la jena adreso:

Grubenhagenstra?e 6

DE-37412 Herzberg am Harz (Esperanto-Stadt)

Germanio.

Viajn mendojn Bv. sendi nur en platskriba formo (ne en brajlo).

Adreso por elektronikaj mendoj:

esperanto-zentrum@web.de

Libe-estraro esperas, ke niaj membroj aktive uzos servojn de la biblioteko.

             Nome de la estraro

           Natalia Kasymova

 

 

         Kongresaj impresoj

 Cxi-foje mi ne pretendas skribi la plenvaloran raporton pri la 2-a Virtuala Kongreso, okazinta la 17-24-an de julio cxi-jare. Por mi la vortoj "kongreso" kaj "io bona" jam dekomence estis sinonimoj. Dum mia suficxe longa E-vivo mi neniam spertis malbonan kongreson. Eble, gxuste tiujn mi ne partoprenis. Do, la cxi-jara ne estis escepto. Kompreneble iuj deziras reveni al cxeestaj renkontigxoj, sed ja eblas agnoski la gajnojn, kiujn ni kolektive sukcesis atingi, restante hejme, solidare al la mondo. Ankaux mi plene gxuis E-istan Retan Kongresumadon Endome. Laux kelkaj kongresanoj, la cxefa malavantagxo estis manko de tiu speciala soleneco, deflankigxo de rutinaj aferoj favore al la kongreso. Ne eblas deflankigxi de cxiutagajxoj, profesia laboro, nepoj, hejmbestoj, najbaroj ktp.

 La 2-an Virtualan Kongreson partoprenis 1829 personoj el 105 landoj aux teritorioj. La kongresa temo estis "Paco kaj konfido: universalaj valoroj".

 Cxi-jare la "Movada foiro" estis organizita novmaniere: cxiu faka asocio povis sin prezenti dum la tuta semajno. La prezentadon de nia asocio gvidis Nedeljka Lojxajicx. Sxi tre kompetente rakontis pri LIBE, pri gxia fondigxo, gxia historio, gxiaj celoj. Bedauxrinde, cxeestis nur kelkaj interesigxantoj, kiuj venis pro scivolemo, ne cxiuj deziris ecx sin prezenti. Ankaux la dua kunveno de bll.j, gvidata de mi, pasis en la amika etoso. Ni parolis pri niaj atingoj kaj problemoj.

 La “Tago de Lernado” cxi-jara igxis eble unu el la plej longaj programeroj de la VK2. Preskaux kvinhora programo kun pauxzeto kaptis atenton de kongresanoj, inter kiuj multaj cxeestis la tutan programon.

Post la bonvenigaj salutvortoj de la prezidanto de UEA Duncan Charters kaj de la prezidantino de ILEI Mireille Grosjean, sekvis la unua bloko da prelegoj. Ili cxefe estis ligitaj al la kongresa temo.

Duncan Charters aliris la temon per la prelego "Paco kaj konfido en la mondo de edukado”. Sekvis Mireille Grosjean kun la atentigo "Ne okazas lernado sen fido".

 Goro Christoph Kimura dum la prelego "Kio estas interlingva diverseco kaj kial ni bezonas gxin" donis plurajn ekzemplojn el la praktika vidpunkto, samkiel Martina Kvarantan Sxmitran per la prelego "De aplauxdo al konfido". Monika Molnar per la prelego "Konfido kaj memkonfido en la klascxambro” montris, kiel la lernantoj de la frua ajxo perceptas la menciitajn nociojn.

Dum la dua parto de la programo, oni donis atenton al la E-instruado. Por cxi-tiu okazo, Katalin Kovats arangxis la enketilon “Per kio kion kaj kiel instrui?”, dum Dennis Keefe parolis pri la bildoj en la instruado, kaj koncentrigxis al la adapto de la “Praktika bildvortaro” por reta uzo.

Cxe la fino, la publiko havis eblecon auxdi informojn de Vicente Manzano-Arrondo pri la iniciato “Esperanta universitato”.

 Laux la diskutoj kaj komentoj evidentigxis, ke cxiuj prelegoj altiris la grandan intereson pro sia aktualeco kaj de la pritraktitaj demandoj, kaj laux la alirmaniero.

 Kiel dum la UK, merkredo estis la Ekskursa Tago. Diference de la UK, la ekskursoj estis ne nur apud la kongresurbo (kiu cxi-jare devus esti Belfasto) sed tutmonde. Enkonduke la ekskursa kunordiganto Amri Wandel prezentis la diversajn ekskurslokojn sur mondmapo. Poste li cxicxeronis la virtualan ekskurson en Jerusalemo: de la Tomba Pregxejo gxis la Lamenta Muro.

 La aliaj ekskursoj estis al la Somera Palaco (aux la "Malpermesita Urbo") en Pekino, bicikle tra la franca insulo Re, la usona kolegio Principia (kiun gvidis la prezidanto de UEA Duncan Charters, profesoro en tiu kolegio) kaj E-kluboj en Benelukso.

Fine de la Tago TEJO prezentis virtualajn ekskursojn en Belfasto kaj Edinburgo (Petro Cleaves), Tuluzo, Bel en kaj Rio de Janeiro (Manuela Burghelea). Petro klarigis, kiel uzi la retludon, dum kiu eblas viziti la virtualan Titanikon kaj spekti denove cxiujn ekskursojn, organizitajn sub la projekto JuPo.

 Gejunuloj de cxiuj agxoj povis gxui buntan junularan programon (mallonge "JuPo") - prelegoj, ludoj, kvizoj ktp.

 La 23-a de julio okazis la tradicia programero de la UK-oj kaj VK-oj "Estraro respondas". Gxi dauxris cx. 1 horon, dum kiu la cxeestantoj povis libere demandi la estraranojn pri la interesataj temoj. Sume al la demandejo venis 19 demandoj. Temis pri multaj gravaj aspektoj de la nuntempo kaj estonteco de UEA: pri la Jarlibro, konstruado de la nova retejo de la Asocio, Montreala UK, kunlaboro kun TEJO, planoj okazigi UK en Afriko, elektoj de la nova Estraro, kiu devas okazi en 2022, Strategia Plano kaj alia.

 Okazis kvar kursoj de IKU: "Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj" (gvidis Silvio Curtis kaj Miguel Bento), "Fraktoj" - Miguel Bento kaj Johan Swenker, "Lunvojagxado" - Anders Sundman, Cvi Solt kaj A. Wandel, "Komputada Kemio" -  Orlando Raola. Krome okazis kvar prelegoj de la "Scienca kafejo". Ili aperis libroforme elektronike kaj papere.

 El aliaj prelegoj menciindas tiu de M. Bronsxtein pri holokosto.

 Grandan intereson elvokis la Kongresa kvizo, gvidata de Marian Zdanovski. Absoluta cxampiono igxis konata al multaj el ni Valentin Melnikov.

  La 21-an de julio, merkrede, dum du horoj E-istoj de diversaj partoj de la mondo montris la naciajn specialajxojn, sed same siajn spertojn rilate la kuirarton.

 Unue sur la tablon venis la festa raviolo Jxauxzi, prezentita de Lisa el Cxinio. Helpe de la gepatroj, (kiujn sxi tre cxarme dum la preparo instruis E-on) sxi ege interese prezentis la tutan preparproceson.

Tradiciajn kukojn nomitajn "spickukoj aux pipro kukoj" prezentis Martina Kvarantan Sxmitran (Kroatio). Sxi bone ligis la kukon kun la mencio de la unua kroata romano, tradukita al E-o "Trezoro de l’orajxisto" (de August Senoa, tradukita en 1911), en kiu oni i.a. parolas gxuste pri cxi-tiu kuko.

 Marija Belosxevicx (Kroatio) alportis la “Zagreban menuon”. Por la antauxmangxo sxi servis la “paskan matenmangxon” kun grassxrumpajxoj. Kiel cxefa plado sur la tablon venis "sarmo" acidbrasika rulajxo, garnita per farcxo, kiu ja estis konata al iuj cxeestintoj, sed alimaniere preparita. Fine, kiel deserto venis kukurbstrudelo "bucnica", specialajxo de la cxirkauxzagreba regiono.

 Tre interesan japanan specialajxon "Oyako-Donbu ri" (kokina viando kaj ovo) prezentis Mariko Aoshima (Japanio/Germanio). Sed aldone, sxi prezentis aron da "Donburi", kaj certe sxi povis tuj kapti la preferatan.

 Orlando Raola (Usono/Kubo) ankaux cxi-jare malfermis sian kuirejon, kaj tre majstre preparis krokedojn el sxinko kaj cxorizo. La preparo estis vere realtempa, cxar en la momento de prezento la krokedoj ja venis sur (veran) familian tablon en la domo de Orlando por la matenmangxo!

 Gejme Badenjxun (melongena kaj vianda miksajxo), prezentita de Ahmad Mamdoohi kaj Marjam Sokuhfar el Irano al la monda tablo, alportis apartan guston.

 La kunmangxado finigxis per abunda tablo el Svislando. Mirelle Grosjean kun siaj familianoj kaj lokaj

E-istoj pretigis la kuniklon laux ticxina maniero kun maiza kacxo. Ili same pretigis salaton kaj deserton "diplomato" (trinivela bongustajxo, kun unua nivelo framboj kaj biskvitoj kun kirsxo, dua nivelo vanila  kremo, tria nivelo kremo Chantilly) kaj glacikukon kun bazo de absinto.

 Dum la prezentado, kun la komentoj, rememoroj pri iuj mangxoj aligxis pluraj kongresanoj.

Gxojigas la informo ke oni planas pretigi la kuirlibron kun la receptoj de la pasint- kaj cxi-jaraj virtualaj mondaj kunmangxadoj.

 Kompreneble, raporto pri la Universala kongreso, cxu reala, cxu virtuala, ne povas esti plena. Ne eblas ne nur viziti, sed ecx mencii cxiujn programerojn. Resume, la kongreso sukcesis, kaj ni esperu, ke la venonta kongreso, okazonta en Montrealo, estos parte virtuala, por ke ankaux ni povu partopreni gxin.

           O. Posxivana.

 

 

        Limeriko pri la 2a Virtuala Kongreso

Anstataux kongreso Belfasta

okazis arangxo mondvasta

kun tia kapabl',

ke jenas probabl':

gxi certe ne estos la lasta.

           Otto Prytz

 

 

       Subtenu Esperanton en estonteco!

(Bv. plu disvastigi al retlistoj, unuopuloj, sociaj retoj...)

 Estas kompreneble tre bedauxrinde ke ankaux cxi-somere ne povos okazi Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso. La lingvo ja vivas per la homoj, kiuj gxin parolas en internaciaj arangxoj. Kaj tial la malanonco de gravaj eventoj de la tutmonda E-komunumo estas forta bato kontraux la vivo de la lingvo.

 Sed se temas pri la disvastigxo de la lingvo en la mondo, tiam ne nur gravas konsideri la aspekton de kvanto kaj ofteco de personaj kontaktoj, sed same gravas atenti pri la kvalito de la praktikado de la lingvo. Nome "facila

E-o" ja sxajnas esti alloga argumento por homoj kiuj ne konsideras sin tre kapablaj por lingvolernado, sed tiu argumento finfine produktas multajn E-parolantojn, kiuj apenaux progresas en siaj lingvokonoj.

 Kaj oni devas demandi sin, por kio servu E-o al la homaro? Cxu la babilado dum kongresoj suficxas por pravigi la klopodojn pri la enkonduko de E-o kiel dua lingvo por cxiuj? Mi opinias, ke tio tute ne suficxas. Al la E-movado mankas celo krom la deziro, ke la lingvo estu parolata de lauxeble multaj homoj tutmonde.

 UEA ja sindevigis al neuxtraleco rilate al politiko, ideologio kaj religio.

Tio tre forte limigis la eblecojn okupigxi pri temaro, kiu interesas la tutan homaron. Sed nuntempe ja ne plu regas nacia pensado, se temas pri mondaj problemoj. Pli kaj pli da homoj en la tuta mondo agas kune por savi nian planedon. La konscio pri tio kreskas de tago al tago. Kaj la homoj ja ne nur volas savi la planedon, sed ili volas ankaux bone vivi en paco kaj kunlaboro.

 Por tiu deziro oni ne bezonas ideologion aux religion, cxar ja estas klaraj faktoj. La datumoj ne plu estas enfermeblaj: Ili rapide disvastigxas en preskaux la tuta mondo. Ja estas ankoraux kelkaj landoj, kiuj baras sin kontraux informoj el la cetera mondo, ekz., Norda Koreio estas tia lando. Sed tiuj esceptoj neniel povas malhelpi la E-movadon ligi tiun tutmondan temaron kun E-o.

 Por ke E-o kresku kaj evoluu, la lingvo ja devas esti aplikata por homoj de hodiaux pri temoj de hodiaux kaj morgaux. Sed tio postulas homojn, kiuj kapablas esprimi sin pri tiuj temoj kaj homojn kiuj regas la lingvon je suficxe alta nivelo. Do, E-o ne bezonas amason da "eternaj komencantoj" sed klerajn homojn, kiuj estas altirataj al E-o, cxar gxi promesas rapidan progreson de la regado de la lingvo. Tio estas io tute alia, ol "facila lingvo".

 La pandemio devigas nin trovi alternativon al cxeestaj renkontigxoj kaj kongresoj. En virtualaj kunvenoj la lingva nivelo povas kaj devas esti pli alta. Tio ja estas sxanco por nia lingvo. Ni ne maltrafu tiun sxancon!

 

Kiel vi eble jam eksciis, Euxropa Unio pripensas sian estontecon, kadre de estonteco-konferenco kiu dauxras ekde majo 2021 dum unu jaro. En la aktuala unua fazo de la pripensado civitanoj rajtas meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj.

 Estas bone por ni E-parolantoj kaj por nia lingvo, se en tiuj pripensoj oni konsideras ankaux E-on. Sekve sur la pagxoj de la estonteco-konferenco estas multaj proponoj pri E-o. Mi alvokas vin subteni almenaux unu el tiuj, se vi ne jam faris (bv. elteni por tio la iomete komplikan aligxoprocezon).

 Zamenhof donacis al ni sian mirindan lingvon, kiun ni cxiuj gxuas. De tempo al tempo ni iomete subtenu lian projekton.

 Diversaj proponoj celas la enkondukon de E-o, la instruadon de E-o kiel celo en si mem aux kiel unua sxtupo por lerni aliajn lingvojn.

 Mi mem havas la impreson, ke unue necesas bazaj sxtupoj; jen miaj proponoj.

(Ili cetere estas en la angla por atingi, ke multaj euxropanoj povu rekte legi ilin; eblas auxtomata traduko en la retejo.)

- Oficiale rekoni E-on flanke de Euxropa Unio kiel unu el la lingvoj de Euxropaj civitanoj

https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955

Bedauxrinde gxis nun Euxropa Unio neglektas tian rekonon kaj en la prezento de la lingva situacio de Euxropo nia lingvo E-o kutime mankas.

- Oferti unu aux du lernejajn instruhorojn pri E-o al kiel eble plej multaj lernejanoj en Euxropo.

https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/39238

La misinformado pri E-o estas terura kaj estus tre bone, se jam en la lernejoj oni informus almenaux baze pri E-o kaj gxia nuna uzado.

- Objektive informi pri E-o kaj samrajte trakti E-parolantojn pri lingvaj aferoj en EU

https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/41119

Estas tre gxene legi, kiajn misinformojn la Euxropa Komisiono disvastigis kaj plu disvastigas pri E-o. Ili bv. i.a. akcepti, ke nia lingvo jes havas florantan kulturon - cetere multe pli internaciecan, ol la angla.

- Konscii pri la lingva diskriminacio ene de la Euxropa Unio kaj pri gxiaj konsekvencoj por la demokratio en EU

https://futureu.europa.eu/processes/Democracy/f/6/proposals/44420

86 gxis 90 procentoj de nederlandanoj, danoj kaj svedoj parolas la anglan, kontraste nur 20 gxis 33 procentoj de la hungaroj kaj hispanoj, bulgaroj kaj rumanoj, italoj kaj poloj (laux la enketo de Eurobarometer en 2012). Cxar la angla estas la plej uzata lingvo en EU, estas tre versxajne ke sekve la influo de la diversaj nacioj al la decidoj de EU estas tre malsama. Tio bedauxrinde neniel kongruas kun la celoj de demokratio.

 Ne estas pura hazardo, ke la lingvokono de la angla estas tiel malsame distribuita en la sxtatoj de Euxropa Unio - ja estas tiel, ke ekz. la nederlanda kaj la angla estas tre proksimaj lingvoj, dum la pola aux hungara estas multe pli malproksimaj de la angla. Sekve, la lernotempo kaj lernopeno pri la angla estas tre malsamaj por la diversaj euxropaj civitanoj - evidente granda maljusteco.

Ankaux por E-o la lernotempo estas malsama depende de la gepatra lingvo. Sed cxar E-o estas lernebla en proksimume kvarono de la tempo por la angla, la diferenco inter la diversaj nacioj estas multe pli malgranda. E-o tial estas multe pli justa ol la angla. En la praktiko de la E-vivo oni povas vidi, ke partoprenas multaj homoj kun tre diversaj gepatraj lingvoj. Ankaux en la E--literaturo oni klare vidas, ke gxin kreas homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, dum la angla beletra literaturo estas kreata preskaux nur de anglaj denaskuloj.

 Mi tre sxatus, se vi subtenus unu aux plurajn el miaj proponoj.

La proponoj cetere gxis nun kolektis respektive (en la supra sinsekvo)

183, 62, 41, kaj 32 subtenojn; ni vidu cxu kaj kiom kreskos :)

Cxion plej bonan al vi kaj multan gxuon de nia komuna lingvo E-o.

Lu Wunsch-Rolshoven

Komisiito pri gazetaro kaj publikaj rilatoj

de Germana Esperanto-Asocio

EsperantoLand, prezidanto

 

 

          Pri "incendio en la tunelo"

 

Kun intereso mi legis en EL n-ro 5/2021 "dek kuriozajn faktojn pri laktajxoj". La kvina fakto temas pri incendio de "Brunusti - norvega fromagxo, kiu estas konsiderata bongustajxo". La priskribo de tiu "fromagxo", kiun la artikolo donas, estas gxenerale trafa, sed tamen meritas kelkajn komentetojn. "Brunusti" ne estas propra nomo, sed komuna nomo kunmetita de "brun" (bruna) kaj "ost" (fromagxo). Gxia gxusta ortografio estas "brunost". Malgraux la litera signifo "bruna fromagxo" gxi ne estas fromagxo en la vera senco, sed elfarajxo de la selakto, kiu restas post produktado de la veraj fromagxoj. La lakto, el kiu oni produktas "brunan fromagxon", povas esti cxu bovina, cxu kaprina, cxu miksita.

 Laux la artikolo la incendio okazis en "la Brattley-tunelo en norda Norvegio" "Strange", mi pensis, "tiu nomo sxajnas ne norveglingva, sed anglalingva. Cxu la gxusta nomo povas esti Brattli-tunelo?" "Bratt" signifas "kruta", kaj "li" signifas "monta deklivo", do Brattli estus tauxga nomo por loko de tunelo. Sekve per guglo mi sercxis tiun nomon - kaj ricevis trafon en la norvega Vikipedio. Efektive, la Brattli-tunelo, finkonstruita en 1992, situas en norda Norvegio, nur iomete pli norde ol la loko, kie mi naskigxis! (Kaj mi ne sciis pri gxi!)

 La Vikipedia artikolo enhavas ankaux mencion de la "brun-fromagxa incendio" en 2013, kiu ial ne kaptis mian atenton, kiam gxi okazis, sed kiu laux la artikolo vekis atenton ne nur nacian, sed ankaux internacian. Laux la Vikipedia artikolo eniris la tunelon ne nur kamiono, sed kamiono kun postveturilo. La sxargxo estis ne 30 tunoj, kiel oni legas en EL, sed "nur" 27, kaj la incendio dauxris ne kvin, sed "nur" kvar tagojn. Nu, tiaj troigetoj ne estas pli ol oni povas atendi pri historio plu-rakontita - memoru la Andersen-an fabelon pri unu plumeto, kiu farigxis kvin kokinoj! Plie la Vikipedia artikolo ne konfirmas, ke la incendio ekestis "pro iu nekonata kialo", sed diras, ke gxi versxajne ekestis en rado-lagro.

 Kiel ajn kaj konklude: danke al Esperanta Ligilo mi informigxis pri tunelo preskaux apuda al mia naskigxloko, kaj pri grava incendio okazinta en tiu tunelo!

           Otto Prytz

 

 

          Tra la sortofrata mondo

      Brajlaj pakajxoj

 Brajlo estas grava orientiga helpilo por blinduloj kaj malfortevidantoj. Gxi povas transdoni utilajn kaj gravajn informojn pri produkta pakajxo. La filio de Faller Packex nun disvolvis ekonomian metodon apliki brajle ciferece al faldeblaj skatoloj. Gxi specialigxas pri la ekonomia produktado de pakajxoj en malgrandaj kaj tre malgrandaj kvantoj de la unua grandeco 1 kaj dependas de ciferecaj servoj kaj solvoj kiel la tiel nomata cifereca brajla procezo. La fakuloj de Packex disvolvis cxi tion por apliki brajlon al pakado rapide, facile, malmultekoste kaj tre bonkvalite. La brajla skribo estas enbatita en la materialon. Necesis fari la kroman ilon, kiu premas la punktojn en la presitan folion de sube. Aldone al la produktado de ekstra stampilo, cxi tiu procezo ankaux postulas speciale adaptitan arangxon de la masxino por la respektiva presa laboro - kosto kaj cxefe tempo-faktoro, kiujn oni ne subtaksu. Kun cifereca brajlo, la procezo unika al la faldskatola industrio, la teksto aldonigxas al la pakajxo helpe de speciala UV-lako. Tiucele Packex elektis la unikan kombinajxon de integraj sistemoj bazitaj sur transportmasxino: Interalie tri preskapoj, fotodioda sekiga sistemo kaj altpreciza brajla mezurilo. "Ni tre fieras, ke ni povis efektivigi la ideon," diras Julian Erhard, direktoro de Operacioj kaj kunfondinto de Packex. "Ne estis facile starigi kaj kunordigi la kompleksan konstruon." Kun la preciza procezo, la brajlo ankaux povas esti aplikata pli proksime al anguloj kaj randoj, kio donas al la kliento pli grandan liberecon en la projektado de la pakajxo. Aparta mekanika stampilo ne necesas. Tio sxparas multan tempon kaj monon.

 Krome la cifereca brajla procezo impresas per sia alta

Kvalito: Male al kutima presita brajlo, la unuopaj punktoj ne povas krevi. Sistemo de kvalitkontrolo kun video-ekzamenas cxiun skatolon dum gxia produktado. Difektaj pakoj tiel povas esti identigitaj multe pli facile kaj fidinde eliminitaj. La cifereca brajla procezo estas nur unu el la multaj ofertoj de servoj de Packex.

 Faldebla skatolo kun lasero-faldado: rekonebla per la oraj linioj.

 "Ni celas brancx-malferman aliron kaj aldone al la Farmacia kaj san-industrio, kie ni jam pasis kontrolon kaj estis atestitaj, ankaux al fabrikantoj de aliaj sektoroj, kiel la konsumaj varoj kaj nutrajx-industrio", klarigas Nikolaus Reichenbach, administra direktoro de Packex. La kompanio dependas de plejparte cifereca komerca modelo kaj modernaj teknologioj. Anstataux la tradicia maniero, la kliento mendas la deziratajn produktojn per interreta B2B-portalo. Post registrigxo, la uzanto estas kondukita al la klara interfaco, la tiel nomata regopanelo. De cxi tie suficxas nur unu klako por akiri superrigardon de jam faritaj mendoj, komenci novan mendon aux instali tute novan produkton. Gxi estas rapida, oportuna kaj facila: Klientoj povas elekti el diversaj tipoj de pakoj kaj adapti ilin al siaj individuaj postuloj. Laux peto eblas specialaj konstruoj, cxu gluitaj cxu trancxitaj laux grandeco. La sistemo rekomendas tauxgan tipon de materialo kaj kvaliton al la uzanto dum agordo kaj montras al li la prezon cxiam klare.

 La portalo funkcias ankaux kiel "virtuala magazeno": Pakajxoj jam agorditaj estas stokitaj ciferece en la "nubo" anstataux fizike en halo. Tio signife reduktas kostojn kaj kreas flekseblecon. La dezirata skatolo estas mendebla iam ajn per unu klako kaj iras al la kliento kiel serio plej malfrue post 72 horoj.

 Mendoj estas kombinitaj en auxtomataj procezoj, presitaj kune sur komunaj folioj kaj "stampitaj" per lasera teknologio.

 I.a., la unika lasera teknologio sen uzo de aldonaj iloj precipe ebligas ecx pli da rapideco kaj fleksebleco en produktado. Ambaux ofseta kaj cifereca presa procezo estas uzataj por presado - per la unua merkate preta apliko de la sepkolora presa sistemo. La faldeblaj skatoloj estas finfine liveritaj en lauxmezuraj skatoloj per la

pakajxa servo. cxi tio estas pli rapida kaj malpli komplika ol la kutima liverado per ekspedisto per paledoj kaj ankaux ligita kun malpli da CO2-emisioj.

 Inteligenta kaj ciferecigita produktado ebligas al Packex produkti pakmaterialojn laux aparte efika, rimedsxpara kaj malmultekosta maniero.

"Samtempe ni ofertas al niaj klientoj multajn eblojn por individua, personigita kaj seriigita pakado," aldonas Reichenbach.

 Ekz., Packex povus uzi la laseron por apartigi filigranajn cxeftemojn, specialajn formojn aux eltondajojn de la faldebla skatolo, kio donas al la kliento neantauxviditan liberecon kaj projektajn eblojn. Cxi tio ne estas farebla dum la kutima presado.

Plibonigoj de la produktoj eblas laux peto. Kiam temas pri finaj elektoj, la juna kompanio fokusigxas al la postuloj de siaj klientoj.

 Ligo al la originala raporto:

https://www.neue-verpackung.de/65989/auf-den-punkt-haben/?fbclid=IwAR23ue1yoQ4US7Ii1COUDuF2H3sBHKlsfTm8AFu0UsMLSmxHgwo8ecMkG9k

 

 

        Porkaj interesajxoj

Porkoj havas bonegan flarsenton. En la muzelo de porko estas pli da flarcxeloj, ol en la nazo de hundo, fama pro sia ekskluziva flarsento. Odorantaj eroj en aero cxe la tero donas al porkoj la odorbildon de la cxirkauxajxo. La bestoj sentas radikojn, glanojn, trufojn kaj aliajn bongustajxojn gxis 50 cm-ojn subtere. Ilia robusta muzelo servas ankaux kiel fosilo. Pro iliaj delikataj nazoj oni uzas porkojn ecx por drogosercxado.

 En Italio kaj suda Francio, porkoj estas uzataj por sercxi trufojn pro sia fajna nazo. Plejparte inaj porkoj sercxas la valorajn fungojn, cxar trufoj enhavas substancojn similajn al la seksaj allogaj substancoj de virporkoj. Sed necesas agi rapide, por ke la porkinoj mem ne mangxu la trufojn. Male al trufaj hundoj, porkoj mangxus la trufojn tuj. Porkoj ankaux havas bonan gustosenton.

 Sed ili ne estas tiel persistaj kiel hundoj. Se ili ne plu emas, la trufaj cxasistoj devas cxesi, cxar tiam neniu povos konvinki la trufan porkon dauxrigi la cxasadon.

 Kial islamanoj ne mangxas porkajxon?

 Laux la Korano, islamanoj ne rajtas mangxi porkajxon. Nur remacantaj hufuloj kun "disigitaj ungegoj", t.e. ec hufuloj, tauxgas por konsumo. La porko estas hufhava besto, sed ne remacxulo kaj tial estas konsiderata malpura.

 Bovoj, sxafoj kaj kaproj, kiel cxiuj remacxantaj hufobestoj, estas puraj plantomangxantoj, ilia viando estas prilaborita kiel mangxajxo de islamanoj.

 Laux Korano, iu ajn viando de bestoj mortintaj nature, t.e. ne bucxita, ne devas esti mangxita, cxar viando tauxga por konsumo devas esti tute sensangita. Sangon estas malpermesite mangxi aux trinki. Por devotaj islamanoj, cxiu viando, kiu kontaktis trancxilon, kiu antauxe trancxis pecon da porkajxo, estas malpura.

Cxu orikteropoj rilatas al porkoj?

La afrika orikteropo eble havas muzelon, kiel porko, sed cxu ili estas parencoj? Orikteropoj apartenas al la ordo de la "tubformaj dentoj", de kiuj ili estas la solaj ceteraj reprezentantoj.

La orikteropo evidente havas porkan nazon

Ili estas rigardataj kiel la lastaj postvivantoj de la praaj hufuloj, kvankam ili ankoraux havas ungegojn kaj neniujn hufojn, cxar hufoj kreigxis poste en la evoluo. La plej malnovaj fosiliaj trovajxoj de cxi tiuj bestoj agxas 20 milionojn da jaroj. Tamen oni supozas, ke ili jam ekzistis en la tempo de la dinosauxroj, antaux pli ol 60 milionoj da jaroj.

 Hodiaux la grupo de hufuloj konsistas el artiodaktiloj, kun reprezentantoj kiel cxevaloj, zebroj kaj rinoceroj; kaj ekvedoj, kiuj inkluzivas porkojn kaj hipopotamojn. La termino artiodaktiloj devenas de tio, ke iliaj hufoj dividigxas en du partojn, kiel ni scias pri porkoj, bovinoj kaj sxafoj.

 Porkoj estas proksime rilataj al hipopotamoj kaj la sudamerikaj porkoj aux pekarioj, cxar cxi tiuj tri familioj estas la solaj hufohavaj familioj, kiuj ne estas remacxuloj.

 Kameloj, bovoj, sxafoj kaj gxirafoj apartenas al la sama ordo (hufohavaj) kiel porkoj, sed cxar remacxuloj estas malpli proksime rilataj al ili ol  hipopotamoj.           

 

 

          Facila legajxo

       Regxo-vagabondo

         (indonezia fabelo)

 En la regxlando Majapahit estis regxo nomata Prabu Brawijaya, kiu sagxe regis. Li havis birdeton, kiu povis kanti tre bone.

 Sed iun tagon, kiam li volis nutri la birdon, gxi forflugis.

 La sekvan tagon la regxo alivestis sin kiel malricxa por ne esti rekonata. Kaj Vaganto iris sercxi sian birdon kun sia nigra hundo. Post multaj tagoj li venis al dometo, kie maljunulo, Ki Wangsayuda, kaj lia edzino vivis. Ki salutis Prabu Brawijayan kaj raportis, ke li havas ties birdon, kiun li trovis. Prabu Brawijaya demandis: "Kiel vi scias ke mi estas la posedanto de la birdo?" La maljunulo simple diris: "Antaux kvin tagoj la birdo alflugis, kaj mi prizorgis gxin. Kaj tiam kiam mi dormis, diris la sorcxa vocxo: "La posedanto de la birdo estos kun nigra hundo. Venu li en vian domon kaj vi devas redoni al li la birdon. ‘De tiam mi malakceptis multajn ofertojn por vendi la birdon."

 Poste li redonis la birdon kaj petis la regxon maskitan veni al sia domo por ripozi. Ki malmulte sciis Ki kaj lia edzino konjektis, ke la Vaganto estas regxo.

 La sekvan matenon, antaux foriri Prabu Brawijaya diris: "Vi helpis min multe, kiam vi redonis al mi la birdon kaj min kiel lian posedanton  akceptis. De nun vi estas mia frato. Mi lasas mian hundon cxi tie. Bonvolu zorgi pri mia hundo, kaj se vi amas min, se vi volas viziti min en la urbo, la hundo gvidos vin al mia domo".

 Du jarojn poste, Ki sopiris al sia "frato". Li adiauxis sian edzinon kaj iris al la urbo. En la urbo li devis sekvi la nigran Sekvu hundon, cxar li ne konis la domon de sia amiko. Kiam ili estis alvenintaj al la palaco, la hundo kuris en la palacon. Kvankam Ki timis, li sekvis gxin. Cxiu, kiu venis al la palaco sen invito, povus esti punita.

 Poste li renkontis la regxon. La maljunulo tre timis kaj riverencis antaux la regxo. Li ne havis kuragxon rigardi en la vizagxon de la regxo.

 Poste li auxdis ridon kaj vocxon, kiu diris: "Levigxu, ni ja estas fratoj, cxu ne? ”Ki ekstaris kaj vidis la regxon efektive, li estis la vaganto. La regxo amuzis lin kaj donis al li unu gigantan kukurbon.

 Survoje al sia domo, Ki tre koleris pro la kukurbo, kiu estis granda kaj peza. Reveninte hejmen, li diris al sia edzino: "Cxi tio estas la donaco de via bofrato" - kaj li jxetis la kukurbon al la planko. La virino estis sxokita, cxar la kukurbo enhavis multe da oro kaj juveloj.

 Kiam Ki vidis tion, li petis pardonon pro malgxusta opinio pri Prabu Brawijaya.

 Ekde tiam li kaj lia edzino vivis kiel tre ricxa paro, sed ili restis modestaj dum la resto de iliaj vivoj.

 

 

          Por la retumantoj

 

 Cxu vi scias, ke Unuigxintaj Nacioj proklamis 2021 Internacia

Jaro de Paco kaj Konfido. Vi povas trovi la tekston de

la rezolucio, kiun akceptis la Asembleo, en la oficiala

retejo de Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ce Unu igintaj Nacioj:

https://mallonge.net/dq

 

 "Esperanto kaj scienco@ estas titolo de filmo, kiun vi povas spekti cxi tie. https://youtu.be/_3Wz25IEO_A Multaj fakuloj pri la plej diversaj sciencbrancxoj, plejparte junaj, i.a., en tre bona E-o, prezentas siajn ideojn kaj esplor-temojn. Speciale mi rekomendas la filmeton al tiuj, kiuj opinias, ke E-o estas mortanta lingvo. Kredeble, vi devos sxangxi vian opinion. Se la filmeto placxos al vi, sercxu gxian duan parton.

 

 Turka frandajxo

 Turka Stelo nun havas sian propran kaj simplan retejon.

https://turkastelo.wordpress.com/

Uzu la retejon por elsxuti cxiujn malnovajn numerojn aux legi la lastan numeron rete.

En la retejo trovigxas ankaux helpoj pri kie kaj kiel legi la diversajn versiojn de la revuo, kiel aboni gxin ktp. Bv. disvastigi gxin al viaj geamikoj. Restu sane!

Vasil Kadifeli

 

Interlingvistoj interesigxu

Trovu la novan numeron (3/2021) kaj pli fruajn numerojn cxe: http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/.

Tie vi trovos detalan enhavtabelon. Inter la eroj en la 20-pagxa bulteno:

Retoso – nova ambicia projekto de TEJO.

PLPLE21: Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibo

Seminario cxe la Doktoriga Lernejo en la Universitato de Tours, Francio.

 

Nia Esperanta Trinkejo

 Reta kunveno, kiu nomigxas “Nia Esperanta Trinkejo” havis jam 53 sesiojn. Gxi estis fondita somere de 2020. Ni babilas, trinkas, drinkas, kantas! Se vi parolas en E-o, venu kaj trinku kun ni. Ion ajn: teon,

kafon, akvon, bieron, ion ajn kion vi sxatas, aux tute ne

trinku. Parolu pri io ajn, sed respektu la aliajn.

Bonvenon!

Nun ni kunvenas cxiusabate. Sekvu la horaron cxe

https://eventaservo.org.

           Dima Sxevcxenko

 

 

        Forpasoj

 La 4-an de auxgusto en la agxo de 71 jaroj en unu de hospitaloj de Ekaterinburgo forpasis Galina Knjazeva pro la kronvirusa malsano.

Galina naskigxis en Omsk en la jaro 1949. Sxi lernis en la porblindula lernejo en la urbo Verhnjaja Pisxma apud Ekaterinburgo. Post la lernejo sxi finis la filologian fakultaton de la ekaterinburga universitato. Sxi dum multaj jaroj instruis la rusan lingvon kaj literaturon en la blindullernejo. Pli poste sxi akiris la profesion de masagxisto.

Galina esperantistigxis en la jaro 1914. Tiu bonkora kaj helpema virino estis aktiva esperantistino.

Sxi cxiam partoprenis en la virtualaj kaj realaj renkontigxoj de esperantistoj. Galina ankaux estis bona edzino, patrino kaj avino.

Ni, cxiuj sxiaj amikoj, funebrras pro la forpaso de Galina kaj kondolencas al sxiaj familianoj kaj parencoj.

Ripozu en paco, kara Galina.

Olga Filippova, Cxeboksary (Rusio)

Vjacxeslav Suslov, Samara (Rusio)

 

 La 8-an de auxgusto en la respublika malsanulejo de la respubliko Cxuvasxio pro la kronvirusa malsano forpasis Klementjev Gennadij Pantelejmonovicx.

Li naskigxis en auxgusto 1946. Laux profesio li estis matematikisto kaj historiisto. Li instruis en la konsultejo por la plenkreskaj gelernantoj. Li estis fondinto de Esperanto-movado en Cxuvasxio. Gennadij estis bonkora kaj helpema homo. Li havis la familion: bonkoran edzinon Raisa, kvar gefilojn kaj kelkajn genepojn. Ripozu en paco, kara amiko.

Olga Filippova, Cxeboksary (Rusio)

Vjacxeslav Suslov, Samara (Rusio)