Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2021

 

 

     Enhavtabelo

Bondeziro

Sekretoj de longa vivo

Tra la sortofrata mondo, Blindaj tomatoj

Diversaj interesajxoj. Vakcino kaj bovino. Ne nur al infanoj. Kristnasko en Danio

Cxunjo demandas

Literaturo. La Kristnaska arbo stando

Facila legajxo. La plej bela donaco

Por la retumantoj

Forpasis Jaap Wieringa

 

 

 

Karaj gelegantoj! Al vi cxiuj mi deziras felicxan, gajan aux almenaux trankvilan, pacan Kristnaskon kaj novan jaron 2022! Mi levas pokalon je via sano, kaj la sekva artikolo estu siaspeca longa tosto.

 

        Sekretoj de longa vivo

 Bel Kaufman estas fama usona verkistino, auxtorino de la fama romano "Up the Staircase Leading Down" (Supren laux la sxtuparo? gvidanta malsupren), instruistino, nepino de Sholom Aleichem.

Sxi vivis 103 jarojn. Gxis la fino de siaj tagoj sxi konservis klarecon de menso, aspektis bonege, vestita lauxmode, sxatis altajn kalkanojn kaj elegantajn okulvitrojn. Sxi neniam forlasis hejmon sen sxminko, frekventis dancstudion unufoje semajne, kaj en la agxo de 100 jaroj instruis kurson pri juda humuro en Hunter College en Novjorko.

 En unu el la intervjuoj, respondante la demandon "Kio estas la sekreto de via sencxesa juneco?", Bel respondis per la vortoj de sia avo: "Vi devas vivi, ecx se tio mortigas", kaj poste aldonis: "Vi devas esti scivolema kaj voli scii cxion: aliajn homojn, arton, librojn. Kaj ne pensi la tutan tempon pri vi mem kaj pri tio, ke vi baldaux mortos. Oni devas cxiam supreniri la sxtuparon. Kien ajn gxi konduku."

Alia fama longvivulo estis la francino Jeanne Kalman. sxi mortis en 1997 en la agxo de 122. Sxi vidis Van Gogh-on, prenis skermadlecionojn estante 85-jaragxa, biciklis cxe 100, publikigis la muzikan KD-on "Time's Mistress" cxe 121. Sxi nomis la ingrediencojn de sia longa vivo "Fortigita vino, tunoj da olivoleo kaj sento de humuro." "Mi mortos ridante", - diris Kalman.

 Brita aktorino Tilda Swinton, kiu jxus farigxis 61-jara, konigis siajn opiniojn pri agxo: "Mia avino, kiu mortis en la agxo de 97 jaroj, cxiam diris, ke cxiujare la vivo nur plibonigxas. Nun mi sentas same. Agxo estas tre amuza afero. Ni vivas en la socio, kie oni kredas, ke estas tempo por cxio. Kaj se vi maltrafis la sxancon fari ion, tiam vi neniam povos atingi gxin. Mi certas, ke cxio cxi ne estas vera: se vi ne suficxe frenezigxis je dudek, vi povas fari tion je kvardek. Se vi ne povis je kvardek, do faru tion je sesdek. Neniam estas tro malfrue!"

 Mi aldonos:  laux fiziologoj nia humoro tre gravas. Estas homoj, kiuj sentas sin pli junaj ol ili agxas. Cxi tiu aliro devigas ilin esti pli aktivaj, kaj rezulte ili havas pli longan vivdauxron. Alivorte, ni trudas iujn limigojn al ni mem, kaj ili ne cxiam rilatas al maljunigxo. Krome, maljunigxo havas siajn avantagxojn:

 Kaj kio helpas virojn vivi longe? Emiliano Mercado del Toro, amerika veterano de puertorika deveno, kiu mortis en la agxo de 115 jaroj, ligis sian longvivecon al tradicia puertorika mangxajxo ( maizkacxo, moruo kaj kokosa lakto). Kaj liaj parencoj - kun la fakto ke li ... neniam edzigxis.

 Do, geamikoj, cxiu havas sian propran vojon al longa vivo. Ekzemple, la angla filozofo George Moore argumentis: "Mi sxuldas mian sanon kaj longvivecon al tio, ke mi neniam tusxis cigaredon, aux kaliketon, aux virinon gxis mi estis dekjara."

 La verkisto Andre Maurois argumentis, ke maljuneco estas malbona kutimo, kiun homoj tre okupataj ne havas tempon akiri.

Do, vivu ni longe!

       Via multjare juna Oma.

 

 

        Tra la sortofrata mondo

       Blindaj tomatoj - cxio, kio bongustas!

 Krom sia blogo pri mangxajxoj kaj trinkajxoj, la blindulo Andreas Goerdes nun administras ankaux retan butikon. Tie estas cxio, kio bongustas: cxokolado, kafo, marmelado, spicaj miksajxoj, nuksoj, nugatkremoj ktp.

La nomo estas facile memorebla: Blindaj tomatoj. Andreas Goerdes, kiu logxas en Vieno, devenas el la Ruhr-regiono. Tie estas la diro: cxu vi havas tomatojn sur la okuloj? - kiam iu ne vidas ion evidentan. Li mem estas viddifektita ekde infanagxo kaj tute blindigxinta antaux 25 jaroj, sed la handikapo ne malhelpas lin. Jam du jarojn li blogas pri kuirartaj temoj cxe https://blindetomate.at kaj, krom multaj receptoj, ankaux publikigis artikolojn pri restoracioj, produktoj kaj pli. La malgranda sed bela retbutiko kun elektitaj bongustajxoj certe estas vizitinda.

La reta komercisto ofertas tre specialan servon por blindaj kaj vidhandikapitaj klientoj:

laux peto, produktoj kiuj aspektas identaj (ekzemple nugato kaj marcipana cxokolado) povas esti etikeditaj per brajlo aux, por klientoj, kiuj ne legas brajle, estas markitaj per kauxcxukaj ringoj. Se vi malfacilas mendi interrete, vi ankaux povas fari vian mendon per telefono.

BlindeTomate Butiko: https://blindetomate.at (en la germana).

 Kun bongustaj salutoj

          Andreas Goerdes

          E-igis Oma.

 

 

        Diversaj interesajxoj

     Vakcino kaj bovino

 La latina vorto "vaccinus" signifas ion kiel "apartenanta al la bovino". fine de

19-a jarcento kuracisto Edward Jenner inventis vakcinadon, Li faris riskan eksperimenton: li injektis knabon kun sendangxera bovvariolo por protekti lin kontraux dangxera homa variolo. Al

fino de la 19-a jarcento, esploristoj evoluigis aliajn vakcinojn kontraux rabio, hxolero kaj la pesto.

 

   Ne nur al infanoj, sed ankaux al plenkreskuloj respondas Sankta Nikolao

 Ne nur infanoj sed homoj de cxiuj agxoj povas partopreni en la

"Nikolaus skribas": "Ecx 'grandaj infanoj' ricevas respondon de Nikolauspostamt ", anoncis la festa komitato St.Nikolaus en Sarlando.

 En la korona pandemio ili ankaux konscie volas, ke maljunuloj

- ankaux en maljunulejoj - alparolu tiujn, kiuj sxatas ricevi posxtajxon de Sankta Nikolao.

 La posxtoficejo estas malfermita ekde la 5-a de decembro. Gxis nun jam cxirkaux

7000 leteroj de infanoj el la tuta mondo alvenis al la Posxtejo Sankta Nikolao, oni diris.

 

     Kristnasko en Danio:

 Kristnasko estas festata iom speciale en Danio. Ja ekzistas

Kristnaskaj merkatoj kaj arboj kaj ankaux feinoj en Danio, sed

kelkaj tre propraj tradicioj ankaux estas kultivitaj, kiel la jenaj: Lucia Festivalo kaj la Kristnaskaj koboldoj, konataj kiel Nisser.

Kristnaskaj koboldoj kaj la Lucia festivalo en Danio estas konsiderataj partoj de la festo de amo.

La etajn kristnaskajn koboldojn "Nissen" oni povas trovi en cxiu logxejo en Danio. En kamparaj regionoj, dauxre estas konservita la tradicio meti la koboldan rizpudingon en la subtegmenton. Cxar se vi malbone traktas nitojn bone, li petoloskun vi kaj ne prizorgos la hejmbestojn kaj terposedajxon, kiel kutime.

Alia amuza afero estas la kristnaska koro, en la dana Julehjerte, konata ankaux en Germanio, ofte farita de malgrandaj infanoj. Oni prenas brilan paperon, tradicie blankan kaj rugxan, kaj plektas gxin tiel, ke kvadratetoj videblas sur la koro.

 La eta Kristnaska vespero. En Danio la 1-an de decembro oni unuafoje lumigas kandelon kun 24 streketoj sur gxi. Cxiu linio signifas tagon. Se la kandelo estas duonbruligita, cxiuj scias ke la Lucia festivalo staras antaux la pordo. cxar la 13-an de decembro la plej agxa filino portas blankan robon

kun rugxa zono kaj havas kandelojn sur la kapo. Malantaux sxi svarmas aliaj knabinoj kun kandeloj en la manoj kaj foje ankoraux Stelhavaj knaboj, zingibraj hometoj kaj liliputoj. La festivalo komencigxas matene

en la familio kaj poste dauxras en la laboro, en lernejoj kaj en infangxardeno.

 Kiam la kandelo estas preskaux forbruligita la 23-an de decembro, Dana familio en paco kaj trankvilo ornamas la kristnaskan arbon kaj jam gustumas kuketojn. Ekzistas ankaux kristnaska kalendaro en televido en kiu

de la 1-a de decembro gxis la kristnaska vespero 24 partoj de kristnaska serio (La

Julekalender) estas elsenditaj. I.a., Santa Claus nomigxas en Danio Julemand kaj venas el Gronlando.

La posxta oficisto Einar Holboll havis bonfaran ideon por Kristnasko en la jaro 1904, kaj ekde tiam nova posxtmarko estas cxiun novembron presita. La enspezo kolektita per cxi tiu Julem?rke estos uzata por bonfaraj projektoj. Vi povas ricevi dek posxtmarkojn kontraux dek

danaj kronoj (1,34 euxroj).

 Kristnaska muso kaj aliaj bongustajxoj. Tipa trinkajxo cxe danaj kristnaskaj merkatoj estas Glogg, speco de multita vino, farita el rugxa vino kaj aquavito kun spicajxoj, migdaloj kaj sekvinberoj. Alia alkohola trinkajxo estas Kristnaska biero. Gxi povas esti servata "nur" post la J-Dag komence de novembro kaj cxi tiu tago estas festata tra la lando.

 La kristnaska vespermangxo plejparte konsistas el viando, cxu ansero, anaso, meleagro aux porkajxo, kun rugxa brasiko kaj Terpomoj, bakitaj en sukero. Rizpudingo kun kremo kaj cxerizsauxco servas kiel deserto. En granda poto estas migdalo. Kiu trovas gxin en sia bovlo, ricevas la migdalan donacon. Kutime cxi tio estas porko farita el marcipano, aux alian donaceton.

 

 

        Cxunjo demandas

   Kial ni nomas la novjaran vesperon gxuste Silvestro?

 Escepte, cxi tiu malnova tradicio ne havas rilaton al la biblia

Rakonto. Tamen, gxi havas ion komunan kun la eklezio.

 Decembro 335, la tiama romia papo nomita Silvester mortis. Ekde

cxi tiu tago portas lian nomon en la kalendaro de la sanktuloj. Oni ankoraux ne festis internacie la novan jaron en la sama tago en la okcidenta kultura areo Sed ekde la mezepoko novjara tago estas devigita la 1-a de januaro .

Novjaraj kutimoj en Germanio. Tre societema formo de silvestra vespermangxo estas fromagxfonduo.

Vi povas plenigi viajn ventrojn dum horoj kaj permesi al la jaro finigxi. Rakleta mangxo estas same bongusta kiel komforta. Depende de via gusto kaj humoro plej sxatataj ingrediencoj estas metitaj en la malgrandan poton kaj spicigitaj lauxplacxe, gratinataj kun fromagxo.

 Jen venis la tempo kaj la horlogxo sonoras 12!

Post tosto kun sxauxmvino, aperas la t.n. novjaraj berlinanoj. cxi tiuj estas plejparte plenigitaj per marmelado, fruktopureo, cxokolado, likvoro aux, en la plej malbona kazo, kun mustardo. Se la gastiganto estas sxercema, tio jam estas antauxvidita: li mendis la komunan konfitajxalternativon de la bakisto, al kiu li fidas kaj miksis iom da mustardo nerimarkite inter la sendangxeraj klasikajxoj. Kiu kaptos tiun kun mustardo plenigitan berlinanon, li havos felicxan novan jaron.

 Amuzigxo en la silvestro: versxado de plumbo, biskvitoj ktp. Por pasigi la tempon en Germanio gxis la jarsxangxo, vi povas ludi tabulludojn kaj rezultoj auxguros estontan jaron.

 Tradicia novjara kutimo estas la tiel nomata plumba versxado, kiun praktikis la antikvaj germanoj. Tiel pecoj de plumbo estas en la kulero varmigitaj super flamo gxis fandigxo. Tiam per rapida movo oni klinas la kuleron kaj versxas la plenigajxon en malvarman akvon, kie la reformigxinta plumbopeco malvarmigxas. Tiam gxi estas elprenita, ekzamenita kaj la formo analizita. Nun videblas en gxi figuroj, kiuj estas esploritaj kaj interpretitaj. Tamen, cxi tiu rito estas malpermesita ekde 2018 - almenaux kun plumbo. La kialo de tio estas la nova limvaloro por plumbo en

Produktoj kiujn la Euxropa Unio kondicxas en la legxo pri Kemiajxoj. Anstatauxe, ekzistas nun aroj faritaj el vakso aux stano. Gxi funkcias same - sen malutilaj vaporoj. Estas popularaj ankaux

krakpizoj, tablofajrajxo kaj plenigeblaj bombonoj. Se vi tiras la lastan je la finajxoj, dise, etaj surprizoj kaj konfetoj elfalas. Ofte enmetitaj estas bonsxancportantaj figuroj en formo de porkidoj kvarfoliaj trifoli-floroj, porinfanaj boteletoj aux hufoferoj. Ili cxiuj simbolas ion pozitivan en la nova jaro. La rezulta eksplodo estas bona aldonajxo al artfajrajxoj kaj petardoj populara rito en formo de lumo kaj cxefe genero de bruo, kiu antauxe servis cxefe por forpeli malbonajn spiritojn. Tiam bruo estis farita per potoj, tamburoj k.s. La unua artfajrajxo lauxdire venas el cxinio en la 12-a jarcento, la unua germana "Knallwerk" ekzistis en 1506. Junuloj volonte iradas dum la Silvestro cxirkaux la domoj por ekbruligi lauxtajn petardojn. Kiu preferas ion pli trankvilan, povas spekti la klasikan nigra-blankan filmon en la silvestra televida programo. La tradicia filmo estas "Vespermangxo por Unu". Tiu cxi filmo efektive estis farita de germanoj, gxi estas NDR-produktajxo. la auxtoro de la teatrajxo estis la brito Lauri Wylie, pro tio estas la angla lingvo kaj etoso.

 Novjaraj tradicioj kaj iliaj originoj

 Mi certas, ke cxiuj scias, estas la kutimo plezurigi la aliajn en la silvestro

Por deziri "Felicxan Novjaron".

"Prosit", kiu estas ofte prononcata dum trinkado, en Novjaro devenas el la latina. "mangxinte".

 Kaj tuj antaux noktomezo cxe la silvestra festo estos la lasta deko - kalkulado de sekundoj kaj poste kun sxauxmvino, cxampano aux io simila oni glitas en la novan jaron. Ankaux tre sxatata estas trinkajxo, konata el la samnoma filmo "Feuerzangenbowle". gxi estas konsiderata frateco trinkajxo, estas proponata kiel bonega rimedo por solida komunumo en la nova jaro. Gxi konsistas el rumo, garofano, cinamo kaj orangxa sxelo, varmigita rugxa vino. Post la trinkado des pli bone estas rigardi artfajrajxon aux pafi raketojn kaj senti cxiujn cxirkauajn homojn proksimaj, kaj ne avari novjarajn bondezirojn.

 Novjaro - La tagon post la festo.

 La sekvan tagon, estas mirinde esti en la lito aux sur la sofo, malstrecxigxi, gxui restantajn bongustajxojn. Se vi emas movigxi, por vi estas la tradicia novjara promeno. Oni apenaux purigas la cxirkauxajxon  de restajxoj de artfajrajxoj. Por tre aktivaj homoj estas Novjara kuro en formo de komuna trotado la 1-an de januaro, kaj ecx Novjara bano, dum kiu (malgraux la malvarmo) ofte nudaj oni kune eniras en la maron aux en la lagon.

       Respondis Oma.

 

 

        Literaturo

            Heinz Gunter Raspe

          La Kristnaska arbo stando

 

 Dum purigado de la subtegmento kelkajn semajnojn antaux Kristnasko la patro de familio trovis en la angulo polvokovritan antikvan kristnaskan arbo standon. gxi estis speciala stando kun la rotacia mekanismo kaj enkonstruita ludrulilo. Turninte gxin singarde oni povus rekoni la kanton "Ho vi felicxa". Tio devis esti la kristnaska arbingo, pri kiu Avino cxiam parolis kiam la kristnaska tempo alproksimigxis. La ajxo aspektis terure, sed venis al li mirinda penso: kiom felicxa avino estus, se sxi sidus dum la Sankta vespero cxe la abio, kiu aspektus, kiel dum sxia junagxo. Subite gxi ekturnigxus kaj ludus "Ho vi felicxa". Ne nur avino

la tuta familio estus mirigita.

 Li sukcesis porti la antikvajxon en sian metiocxambron nerimarkite kaj malaperis tie.

Bone purigita, kun la nova risorto, la mekanismo sxajnas funkcii denove, li pensis. Vespere li nun mistere retirigxis reen al sian sxatokupcxambron, riglis la pordon kaj tie io tintis. Al la demandoj de scivolemuloj li cxiam respondis: "Kristnaska surprizo". Iom antaux la Kristnasko li finfaris gxin. La stando aspektis kiel nova, gxi estis ankaux ricevinta mantelon da farbo.

 Sed nun ni iru preni belan kristnaskan arbon, li pensis.

gxi devus mezuri almenaux du metrojn. Kun vere bela arbara gastino la patro malaperis en sia sxatokupcxambro, kie li tuj komencis provon. cxio funkciis bone. Ho, kiujn Okulojn havos avino!

 Estis finfine kristnaska vespero. "La abion mi mem ornamas," insistis la patro. Tiom ekscitita li ne estis delonge. Li acxetis verajn kandelojn, cxio devus esti vera. "Ili miros," li diris al cxiu baloneto kiun li pendigis sur la arbon. Patro vere pensis pri cxio. La stelo de Betlehemo estis supre, buntaj buloj, dolcxajxoj kaj fajretoj

estis gxuste lokitaj, dekorativa angxela hararo kaj brilajxoj abundis. La festo povus komencigxi.

 Patro trenis la grandan braksegxon de la avino. Solene sxi estis alportita kaj eskortita al sia honorloko. La aliajn segxojn la patro starigis duonronde antaux la abio. La gepatroj sidigxis dekstre

kaj maldekstre de la avino, la infanoj sidis cxe la randoj. Nun venis la stela horo de la patro, Tre fiera, zorge li lumigis kandelon post kandelo, poste girlandon. "Kaj nun estu la granda surprizo," li anoncis, malfermante la seruron sur la stando kaj rapide okupis sian lokon.

 La kristnaska arbo malrapide turnigxis, la muziktamburo hele ludis, "Ho vi felicxa ". Estis plezuro! La infanoj gxoje aplauxdis. Avinjo havis larmojn de emocio en siaj okuloj. Denove kaj denove sxi diris:

"Se avo ankoraux povus sperti tion! Se li ankoraux povus vidi tion!" Patrino estis muta pro miro.

 Longe la familio aspektis absolute felicxa kaj mute rigardis la ornamitan turnigxantan kristnaskan arbon, gxis kiam raspa sono subite elsxiris cxiujn el la beata duondormo. Tremo trakuris la arbon, la buntaj balonetoj ektintis kiel sonoriloj. La arbo komencis freneze turnigxi. Cxiam pli rapide! La muzikilo rapidege ektamburis. La felicxuloj el kanteto postkuris sin mem. La patrino kriis akravocxe: "Do faru ion!" Patro sidis sxtonigita, cxar la arbo ne sxatis malpliigi sian rapidecon. Gxi turnigxis tiel rapide ke la flamoj sxvebis super la kandeloj. La avino faris krucsignon kaj pregxis, sencxese murmurante: "Se avo gxin vidus."

 Kiel la unua dekrocxigxis la Stelo de Betlehemo, traflugis kiel kometo tra la cxambro, frapegis la pordokadron kaj falis sur Felikson. La vertago dormetis tie. La kompatinda hundo forkuris el la cxambro, kvazaux pikita de tarantulo en la kuirejon, kie oni nur povis vidi gxian nazon kaj unu okulon strabi el la angulo. Poste brilajxoj kaj angxelaj hararoj levigxis kaj flosis kiel karuselo super la kristnaska arbo. La patro donis la komandon "Kasxigxu!" Ora angxelo falis dekrocxita kaj flugis trans la cxambro, ne sciante kion fari kun sia subita libereco.

Kristnaskaj buloj, plenigitaj cxokoladaj ornamoj kaj aliaj alpendajxoj trakuris la cxambron kiel kugloj kaj eksplodis frakasitaj.

 La infanoj trovis rifugxon malantaux la segxo de avino. Patro kaj patrino kusxis plate sur la planko, protektante sian kapon per la brakoj. Patrino ploris en la tapisxon: "cxio vane, la tuta laboro, cxio senutilas!" Patro estis tre embarasita. Avinjo ankoraux sidis sur sxia braksegxo, kvazaux frostigita, kovrita de kapo gxis piedoj per angxelaj haroj kaj ornamita de brilajxoj. En sxian kapon venis rememoroj de avo, kiam li estis en 14-18 en Ardenoj kaj trafis sub la malamikan artilerian fajron. Tiel devus esti . Kiam plenigita cxokolada ornamajxo eksplodis sur sxia kapo, sxi kaptis la cxerizbombonon kaj murmuris: "Se avo povus tion sperti!"

 Krome, la muziktamburo hurlis en la glita akordo: "Ho vi felicxa" gxis la stando fine haltis kun gxema sono, kvazaux gxia spirito subite lasus gxin.

 Pro la subita halto, la kristnaska arbo malrapide klinigxis, falis sur la bufedon, perdante la lastajn pinglojn. Morta silento!

Avino ekstaris, ornamita kiel post novjorka konfetiparado, silenta. Skuante la kapon, sxi iris, portante la brilajx-girlandon kiel portata de trajno, al sxia cxambro. Starante en la pordo sxi diris: "Kiel bone, ke avo ne spertis tion!"

 Patrino, tute cxagrenita al patro: "Kiam mi rigardas cxi tiun malordon, mi pensas, ke via granda surprizo estas vere sukcesa." Andreas diris: "Ho, pacxjo, tio estis vere forta! cxu ni cxiam faros gxin tiel por Kristnasko nun?"

        El la germana tradukis Oma.

 

 

       Facila legajxo

La plej bela donaco

Nur du tagoj mankas. Hodiaux pacxjo ankoraux devas labori, sed morgaux en sankta tago

Li estos hejme vespere. Kaj li promesis, ke ili cxiuj iros kune en la arbaron. Ili volis esti tie kune por elekti belan kristnaskan arbon: pacxjo, panjo, Tom kaj lia fratineto Sara.

 gxi estu bela arbo: alta, tiel ke gxi atingu la plafonon de la cxambro. Kaj largxa, por ke li povu stari meze de la cxambro. Oni volis senti sin preskaux kiel ekstere, nur multe pli varme. Kompreneble la abio devas havi multajn fortajn brancxojn, alie oni ne povus  gxin gxuste ornami.

 Tom kaj Sara jam hodiaux iris en la arbaron – sed ili iris ne malproksimen, cxar ili tro timis. Ili volis vidi cxu estas ie la tauxga arbo, por morgaux surprizi la pacxjon. Eble ili kiel la unuaj trovos gxin. Kaj efektive, nur kelkajn metrojn de la rando de la arbaro estis bela rekta abio, gxuste kiel oni gxin imagis.

 La du infanoj zorge cxirkauxiris la arbon kaj ekzamenis gxin de cxiuj flankoj, iomete skuis la brancxojn. Kompreneble ili ne povus vidi tute supren, ili estis tro malgrandaj por tio, sed Tom diris: "Vere, cxi tio estos nia kristnaska arbo!" Kaj Sara konsentis kun sia pli agxa frato. Li ja sciis, kio estas gxusta. Nu, foje li ankaux faris multajn sensencajxojn, ekzemple, kiel li forjxetis la sukerajxujon el la sxranko. Sed plejparte li pravis, por tio li estis finfine sxia granda frato!

 Subite ili auxdis la vocxon, gxi sxajnis susuri mallauxte, sonis kiel la susuro de folioj. "Dankon,” diris la vocxo, "pro tio, ke mi placxas al vi."

 "Kio estis tio, Tom?" "Mi ne scias, eble nur la vento." Ecx Sara

rimarkis, ke Tom estas iom konfuzita. Kaj tiam denove auxdigxis la vocxo, cxi-foje iom pli forta: "Estas mi, la abio. Pardonu se mi timigis vin, mi ne intencis. Mi estas nur felicxa, ke vi pensas, ke  mi estas bela. Plej multaj homoj ecx ne vidas min cxi tie."

 La infanoj miris. Pri kristnaska arbo kiu povas paroli neniam ili auxdis. Sed por Tom tio estis la cxerizeto sur la kuko: "Ho, ni havos parolantan kristnaskan arbon en la cxambro. Cxu tio ne estas la plej bona.” Sara trovis tion iom stranga.

 Kaj la arbo sxajnis ne konsenti: "Pardonu, mi esperas, ke vi ne volas forporti min? Mi volas diri, ke mi apartenas al la arbaro, sed ne al la domo. Ankaux mi ankoraux ne estas maljuna, nur 10-jara... "

Sara diris al Tom: "Vi, mi pensas, ke la arbo timas." "Ho, kio estas tio, nur arbo. Pacxjo segos gxin kaj panjo ornamos gxin bele. tiam ni havos belan arbon en la cxambro."

 "Sed tio ne estas bona," susuris la abio, "mi volas esti pli maljuna, same kiel vi. Cetere, mi tamen ne povus plu paroli se mi ne estos fiksita al miaj radikoj."

 Nun Sara volis rapide hejmeniri, sxi havis larmojn en la okuloj. Ne nur cxar sxi timis, sxi ploris pro la kompatinda arbo, kiu volus esti pli agxa, ol Tom. Kaj sxi ne volis malhelpi tion. "

"Mi bedauxras, ke vi nun ploras, etulino. Mi ne volis vin malgxojigi. Vi bonvenas viziti min denove kaj denove kaj paroli kun mi. sed tio ne funkcias en via cxambro."

"Kaj kio pri nia bele ornamita abio, "kriis Tom," cxu ni eble ricevu alian?"

"Ne, kompreneble ne, ”respondis la abio terurigita,” sed mi havas tian

Ideon. Kion pri, se vi ornamas min cxi tie kaj poste kun mi festos Kristnaskon cxi tie? "Tom pensis momenton, Sarah rigardis lin petegante, tiam li diris: "Tio estus bone. Kaj ni povas pacxjon

surprizi."

 Apenaux dirite, Tom kaj Sara rekuris al la domo kaj interkonsentis pri cxio kun panjo. Poste ili cxiuj iris, sxargxitaj de kristnaskaj bulkoj, brilajxoj, angxeloj kaj dolcxajxoj al la abio kaj komencis ornami gxin.

 La sekvan tagon ili tenis Pacxjon en la domo, promesinte al li surprizon. Panjo malaperis nur baldaux antaux la mallumo. Kaj tiam pacxjo prenis sian grandan, pezan posxlampon.

"Nu, nun ni devas rapidi, alie ni ne trovos arbon!" Tom kaj Sara palpebrumis unu la alian, sed cxiam restis tre proksime al Pacxjo, por ke li ne elektu malgxustan arbon.

 Subite ili ekvidis antaux si paron da lumoj, Pacxjo miris, volis vidi, kio okazas. Ili nun iris rekte al sia arbo - kaj tiu brilis en belega grandiozeco, bele ornamita per multaj, multaj kandeloj. Kaj la donacoj estis sternitaj cxirkaux la arbo. Panjo havis cxion bongustan preparitan, tiel ke pacxjo estis vere surprizita.

 Sed Sara palpebrumis al la arbo kaj flustris: "Ni diros al neniu, ke vi povas paroli Kaj venontjare ni denove festos Kristnaskon apud vi!" La arbo mallauxte susuris reen, vortoj estis nekompreneblaj, sed Sara ja sciis, kion li diras.

 Ankoraux hodiaux, Sarah mem farigxis patrino kaj sxia filino jam havas infanon, sxi venas cxiujare al la abio, kiun sxi sxatas. Mirakle, gxi ankoraux staras en la sama loko. Tiam ili rakontas, kio okazis en la pasinta jaro – kaj antauxgxojas multajn pliajn kristnaskajn festoj kune.

            Auxtoro: nekonata

 

 

        Por la retumantoj

 

 Cxu vi auxdis serion da podkastoj pri la vivo en Madagaskaro? En la plej fresxa, la 114-a elsendo lanoncisto rakontas pri rizplantoj, pri ordinara komunvivo de loka Malgasanoj Pri blinduloj kiuj uzas elektronikan bastonon, pri loka luktarto.

 Fine de la elsendo sonas lirika kanto kaj poste- lecioneto de malagasa lingvo.

https://youtu.be/p9pi4IxERlM,j

 

Folifalo en poezia kunteksto

Amira Chun + Liven Dek + Petro Palivoda + Antero Avila kune en unu kanto: Folifala elegio: https://youtu.be/3fwkAvTdZCY                                                         mga

 

Sukcesis la 79-a Hispana Kongreso de E-o. Krom la omagxo al Lorca, la cxi-jara Hispana Kongreso de Esperanto prezentis varian programon, kun aktivajxoj instituciaj, distraj, kulturaj, sciencaj kaj artaj. La evento disvolvigxis en du malsamaj platformoj, kaj estis sekvata sen teknikaj malfacilajxoj de internacia partoprenantaro. Se vi ne povis gxin rekte sekvi, granda parto de la programoj estas nun alireblaj en Youtube en tiu cxi ligiloj:

https://www.youtube.com/watch?v=Msd2VK2hLkc

https://www.youtube.com/watch?v=7arZixSkvno

Speciale amuza prelego:

https://www.youtube.com/watch?v=Vvl_YsL-9PY

 

 La radio en Svislando donas al ni vocxon

Estas bezonataj 12000 gis 15000 horoj por lerni la anglan lingvon kaj praktiki gin en bona nivelo. Neniu stato sukcesas konstrui tian studon en sia instruprogramo. » Jen aserto de Francois Grin, la 10an de novembro 2021 ce la Svisa Romanda Radio en la elsendo « Forum » (en la franca).

Mireille Grosjean.

 

Vidu kaj auxskultu la rakonton de s-ino Osxoka Taeko, kiu sola kolektis 110 000 subskribojn kontraux nukleaj armiloj. Kelkajn jarojn sxi staradis antaux la atombombita kupolo en la centro de Hirosximo, Japanio. Ni lernu de sxia kuragxa agado kaj ni mem laboru por la sennuklearmila mondo.

Bv. disvastigi la filmon.  https://www.youtube.com/watch?v=YnjegL-DAjs--

Jasuo Hori  hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp

 

 Dostojevskij – elsxutevskij

Okaze de la ducenta naskigxdatreveno de Fjodor Dostojevskij la eldonejo "Sezonoj" (Kaliningrado, Ruslando) je la jubilea tago (la 11an de novembro) publikigis “Kvin rakontojn” de Dostojevskij en tradukoj de Grigorij Arosev kaj Aleksander Korjxenkov. La nova bitlibro estas senpage elsxutebla (laux la normoj “pdf” kaj “ePub”) en la virtuala biblioteko de "Sezonoj". Legu pli en la novajxretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2/

 

 Edukado.net nin konstante subtenas

La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldonigxis nova ero cxe la Kursejo.

Nomo:       Jiangsu-a Teknologia Universitato.

Gvidantonomo:   S-ro Longarko ZHANG Changsheng, tipo:       Nova lerneja kurso, lando:      Cinio, Changzhou

 

Kiel anoncite en gxiaj planoj, la Afrika Komisiono de UEA dauxre donas subtenon por kreo de E-filmoj. Gilbert Niyukuri, vickunordiganto de la komisiono, kiu dauxre gxuas ankaux bonan laborrilaton kun siaj kolegoj, produktis cx. 4-minutan filmon en kiu oni vidas infanojn flue paroli Esperanton. Bv. mem spekti kaj sxati la filmon per https://www.youtube.com/watch?v=JYwodaBmInk

 

 

       Forpasis Jaap Wieringa (1925-2021)

 La 20-an de oktobro forpasis nia honora membro Jaap Wieringa en la agxo de 96 jaroj.

 Jaap naskigxis en la vilagxo Noordhorn en la nordnederlanda provinco Groningen. Jam junagxe li blindigxis pro glauxkomo kaj pro malfiksigxo de la retino. En blindulinstituto li lernis legi per la brajla skribo. Profesie li farigxis telefonisto en oficejo de la sxtata imposta instanco Belastingdienst en la urbo Groningen. Tiun cxi laboron li faris gxis sia pensiigxo.

 Jam junagxe li eklernis Esperanton. La Internacia Lingvo ludis gravan rolon en la vivo de Jaap. Li multe korespondis kun homoj kiuj logxis aliflanke de la Fera Kurteno en la periodo de la Malvarma Milito. Pere de tiu intensa korespondado Jaap akiris multajn sonmaterialojn el Orienta Euxropo. Plurfoje li auxdigis selektojn el tiuj materialoj en Nosobe-semajnfino.

 Parolante pri Nosobe dirindas ke cxi tiu societo estis tre kara al Jaap. Li ecx konis la Nosobe-fondinton Rafel Israels persone. En 1962 li farigxis la redaktoro de 'La Kontakto' laux peto de Rafel Israels. Tiun cxi funkcion li plenumis gxis 2018. Alian funkcion kiun Jaap gxis tre altagxe plenumis estas la funkcio de kasisto. Dum multaj jardekoj li akurate prizorgis la financojn de Nosobe. cxiujare, proksimume du monatojn antaux la jarkunveno, Jaap cirkuligis akuratan financan superrigardon inter la estraranoj. Sur la kovrilo de cxiu posxtajxo kiun Jaap sendis, li koncekvente en brajlo skribis "J. Wieringa, Zuidhorn". Pro sia tre longjara, sindedicxa laboro por Nosobe Jaap ricevis la regxan honorigon Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau.

 La 2-an de oktobro 2021 Nosobe deklaris Jaap Horona Membro. Nur dum 18 tagojn li povis gxui tiun cxi honorigon. Kun Jaap Nosobe perdis mildkarakteran, rakonteman personon, kiu dauxre lasis nin kungxui pri sia esperantista vivo. Jaap estis kremaciita en la urbo Groningen la 26-an de novembro 2021. Ni malhavos lin.

           Jan Bemelmans