Esperanta ligilo
n-ro 5, majo 2021
Enhavtabelo
86-a Internacia Kongreso de Blindaj
Esperantistoj (IKBE86) Sesa komuniko
2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas
aligi,
Virtuala deklamkonkurso
La 53-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO
Nekutimaj kutimoj. Kataro. Konservi ricxecon kaj
tradiciojn
Lando de poreo
Himno dufoje tage
Diversaj interesajxoj. Naskigxo de lada korko
Dek kuriozaj faktoj pri laktajxoj
Trinku kaj formangxu
Poezio. Printempa kanto
Sxako
86-a Internacia Kongreso de Blindaj
Esperantistoj
(IKBE86)
Sesa komuniko
Karaj gesamideanoj!
Certe, vi memoras, ke nia IKBE86,
dekomence planita por somero 2020 en Moskvo
(Rusio),
poste pro la furiozigxinta kronvirusa epidemio
estis prokrastita al la jaro 2021.
Bedauxrinde, ankaux nun la epidemia situacio
ne grave mildigxis, tial LIBE-estraro dum sia
kunsido la 25.04.2021
decidis denove prokrasti la kongreson al la jaro
2022.
Do, ni kongresos en Moskvo somere la 2022.
La pli gxustajn datojn ni anoncoss poste.
Ni tre esperas, ke cxi prokrasto estos la lasta,
kaj ni nepre renkontigxos en Moskvvo kaj
agrable gxuos la gastamon de multnacia Rusio.
Kompreneble, ni cxiam pretas redoni
la kotizon
al tiuj, kiuj ekdeziros malaligxi.
Nome de la
Prepara Komitato:
Anatolij masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1,
RU-357739 _Kislovodsk, Rusio;
tel.: +7 87937 75886,
R.P.: masenkoai@mail.ru
2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aligi,
senpage por
individuaj membroj de UEA gxis la 4-a de julio
2-a Virtuala Kongreso de
Esperanto: Jam eblas aligxi, senpage por
individuaj membroj de UEA gxis la 4-a de julio
Malfermigxis la 4-an de majo la aligxilo al la 2-a
Virtuala Kongreso de
Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos
dum la tagoj
antauviditaj por la nuligita 106-a Universala
Kongreso, nome de la 17-a
gxis la 24-a de julio. Gxi havas la saman
kongresan temon: "Paco kaj
konfido: universalaj valoroj"
(uea.org/gk/920). Provizora programo
baldaux aperos.
La aligxo al la VK estas senpaga por Individuaj
Membroj (IM) de UEA (kaj
TEJO), kiuj aligxas gxis la 4-a de julio 2021.
Frua aligxo gravas, por
ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn
rimedojn kaj servojn.
Post tiu dato, estas antauxvidata simbola kotizo
pro kostoj de traktado
de malfruaj aligxoj.
Por aligxi al la VK IM-oj de UEA devos unue indiki
sian UEA-kodon. Se la
sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli
gxin cxe
uea.org/via/persone. Se vi aligxis lastatempe,
povas esti ke la sistemo
de VK ankoraux ne havas la plej gxisdatan informon
de la datumbazo de
UEA pri via membreco en 2021. Tiuokaze, bv. sciigi
tion al la indikota
retadreso dum la aligxprocezo.
Se vi ankoraux ne membras en UEA por 2021, eblas -
plej simple -
samtempe aligxi al UEA kaj la VK per la
VK-aligxilo. Tio ebligos al la
sistemo tujan sciigon pri via individua membreco
en UEA.
Aligxi al la VK sen membrigxi en UEA ankaux eblas,
kontraux aligxkotizo
de 50 EUxR gxis la 4-a de julio kaj 75 EUR post
tiu dato.
Subtenaj donacoj por realigo de la VK
bonvenas. Gxi estas ampleksa
projekto, kiu implicas diversspecajn kostojn, kaj
cxiuj donacoj gravas.
Cxiuj, kiuj donacos ekde 50 euxr, farigxos
oficialaj “Subtenantoj de la
Virtuala Kongreso”. Eblas facile donaci per la
kreditkarta formularo cxe
la VK-aligxilo - aux per via UEA-konto al la
fonduso por la Virtuala
Kongreso (uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso)
kun sciigo al la
Financa Fako (financoj@co.uea.org). La nomoj de la
donacintoj aperos
(lauxkonsente) en danklisto cxe la listo de
aligxintoj (senpere, se la
donaco okazas per la VK-aligxilo, aux post
konfirmo de la Financa Fako,
se gxi okazas pere de UEA-konto). UEA antauxdankas
! cxiujn subtenantojn.
Simile al la pasintjara VK
(mondafest.net/programo/), la 2-a VK havos
ricxan kaj viglan programon dum ok tagoj. Gxi
prezentos ne nur
popularajn programerojn de la tradicia Universala
Kongreso, kiel
Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca
Kafejo, Tago de Lernado,
Auxtoraj Momentoj, Libroj de la Jaro, Akademio de
Esperanto kaj Aukcio,
sed ankaux multajn aliajn novajn programerojn. La
programo antauxvidas
plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, virtualajn
ekskursojn kaj
sukcesajn programerojn de la pasintjara VK, kiel
la virtualajn
ekskursojn kaj la specialan programeron pri
kuirarto tutmonde.
Ne maltrafu la 2-an Virtualan Kongreson! Aligxu
plej frue: vk.esperanto.net.
El:
"Gazetaraj komunikoj de UEA", n-ro 949.y@>
De la red'. Dum momento, kiam la revuo estis
sendota al la retlisto kaj
presejo, aligxis jam 275 personoj, inter kiuj jam
estis tri bll'j. Do,
estu kuragxaj!
Virtuala deklamkonkurso
Se vi sxatas deklami/vocxlegi aux se
vi konas aliajn geE-istojn, kiuj
tion sxatas, bv. helpi por diskonigo de la
Internacia Konkurso pri
poezio de Botev kaj bulgaraj renesancaj auxtoroj.
Temas pri tradicia konkurso, en kiu ankaux
tradicie partoprenadis
geE-istoj. La E-partopreno estas tre grava por ni,
cxar gxi kutime estas
vaste raportata de lokaj kaj naciaj
amaskomunikiloj, kaj la vorton
"Esperanto" legas aux auxdas centmiloj
da bulgaroj.
Pasintjare la konkurso tute ne okazis
pro la pandemio. Cxi-jare gxi
okazos virtuale. Tio malfermas la pordojn por pli
vasta internacia
partopreno.
Bedauxrinde, la eksa kunordigantino el
la E-societo en Vraca, kie
okazas la konkurso, forpasis, kaj sxia posteulo
malbonfartas post
cerbinfarkto. Do mi klopodas distance kunorganizi
laux miaj ebloj. Ajna
helpo bonvenas!!!
Virtuala konkurso por sxatantoj de la arta parolo:
Partoprenu kaj partoprenigu!
Ne nepras lerni parkere, eblas ankaux vocxlegi!
Legu pri la partopren-kondicxoj kaj trovu
E-tradukojn cxe:
http://bea.espereto.com/botev-konkurs-vraca-2021/
Bv. helpi al ni montri al la bulgara publiko, ke
Esperanto vivas kaj
viglas! Antauxdanke,
Mariana Evlogieva
La 53-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO
okazis virtuale
la 17-an de aprilo partnere kun
Vinilkosmo
La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj
TEJO okazis virtuale partnere
kun Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021.
La programo komencigxis
je la 13-a horo laux la mezeuxropa tempo. La
arangxo dauxris pli ol sep
horojn, do, kompreneble, mi partoprenis gxin kun
interrompo por profesia
kaj hejma laboro (jen avantagxego de la virtuala
mondo!)
La evento okazis per Zoom kaj ankaux estis
elsendita per la jutubkanalo
UEAviva. I.a., mi rekomendas al cxiuj aboni la
kanalon, vere, vi ne
bedauxros, tie estas amaso da interesaj videoj..
Sed ni revenu al la Malferma Tago. La duan fojon
gxi okazis virtuale.
Oni ne povis malfermi la pordon de la Centra
Oficejo de UEA, sed tio ne
malhelpis senti mergigxon en karan E-medion. Tre
kortusxe malfermis la
renkontigxon prezidanto de UEA profesoro Duncan
Charters.
En gxia programo estis: Solena malfermo (Duncan
Charters), Prezento de
Eurokka (Floreal Martorell), Lingvoinstruado
hodiaux, aux: Kiel usonaj
entreprenistoj disvastigus Esperanton (Duncan
Charters), Niaj novaj agoj
por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko
per Esperanto (Trezoro
Huang Yinbao), Prezento de la ILEI-Kongreso 2021
kaj de la ILEI-Simpozio
(Mireille Grosjean), La malgranda fina venko kaj
la velko en Hungario
(Laszlo Szilvasi), Radio Havano en Esperanto: Tri
jardekoj de senlaca
laboro (Orlando Raola), TEJO sin prezentas (Rogier
Huurman kaj Renato
Filho, CO-volontulo), Prezento de Vinilkosmo, Kiel
TEJO-umi dum pandemio
(Klara Ertl), Prezento de la venontaj UK-oj, Fermo.
Inter la prelegoj ni havis muzikajn interludojn.
Auxskulteblis
lastatempaj kantoj de: Alejandro Cossavella, Tim
Gallego, BaRoko,
Inicialoj DC, Jxomart kaj NataSxa, Kjara...
Samkiel dum vera "Malferma
Tago" eblis babili kun unuopaj E-istoj, kaj
tiun eblecon mi ne povis preterlasi. Sian opinion
pri la renkontigxo oni
povis esprimi en Gastlibro.
Dankon al cxiuj organizantoj, teknikistoj,
partneroj kaj prelegintoj.
Registrajxon de la renkontigxo vi povas trovi cxi
tie:
https://www.youtube.com/watch?v=et1SODr7i7I
O. Posxivana.
Nekutimaj kutimoj
Kataro: Konservado de ricxeco kaj tradicioj
Kataro estas unu el la plej ricxaj
landoj en la mondo. Populara vidajx
de Doha, gxia cxefurbo, estas serio de futurecaj
nubskrapuloj. Sed
Kataro estas io pli, gxi estas deziro emfazi gxian
cxeeston en la
internacia areno kaj konservi simbiozon inter la
moderneco de la sxtato
kaj respekto al tradicio.
Por malmultaj landoj en la mondo, krom
eble kataraj najbaroj kun
simila historio, konservi sian kulturan identecon
estas tiel grava.
Kataro sendependigxis de la britoj relative,
antauxnelonge, en 1971.
Nafto kaj unu el la plej ricxaj tergasaj kusxejoj
estis malkovritaj cxi
tie en 1939 kaj 1971. Tiel, la konstruado de
propra sxtato okazis kun
subita enfluo de grandega kapitalo.
La lando de enmigrintoj
En la pasinteco la kataranoj vivis
suficxe simplan vivon, difinitan de
ekstreme malfavoraj klimataj kondicxoj. Gxi
plenigxis de malfacila
laboro, inkl. ekstreme riska perlokaptado kun
primitiva ekipajxo. Kune
kun la mono kataro ne nur sxangxis kamelojn al
luksaj autoj, kio estas
evidenta kaj ofte uzata alegorio pri ilia rapida
civiliza salto. Baldaux
montrigxis, ke por pli simpla fizika laboro, ecx
sur multaj konstruejoj,
ili preferas dungi malmultekostan laborforton de
landoj kiel Hindujo kaj
Bangladesxo. Iliaj privataj hejmoj ankaux
plenigxis je servistoj de
Filipinoj kaj Etiopio. Pro tio, kataranoj nun
estas malplimulto en sia
propra lando, oscilante cxirkaux 20 procentoj,
laux diversaj fontoj, de
cxiuj logxantoj. Estas do facile imagi kiel
mallonga historio de
sendependeco, tre forta kultura komunumo kun aliaj
landoj en la regiono
kaj alta procento de la enmigrinta logxantaro
povus igxi argumentoj por
subfosi la sxtatigxon de cxi tiu malgranda lando.
Ankaux la katarianoj
mem, por kiuj la supera valoro estis (kaj ofte
restas gxis hodiaux)
klana identeco, devis kredi sian sxtaton en cxi
tiu gxenerala kuniga
valoro por konservi gxian ekziston. Danke al la
uzo de malnovaj
tradicioj, ofte en noviga maniero, geedzigxo de la
pasinteco kaj
estonteco, Kataro emfazas gxian historian kaj
kulturan kontinuecon. Gxi
ankaux disponas elementojn de sia kulturo, kiuj
travivis laux natura
maniero, cxar ili neniam estis forlasitaj de
Kataro. Ekzemplo povas esti
la kostumoj portataj de la civitanoj de cxi tiu
lando cxiutage.
Vi rekonos kataranon laux lia
kostumo. Viroj de cxiuj agxoj kaj en
preskaux cxiu situacio portas tobe (disxdasxe),
t.e. blanka gxismaleola
tuniko kun manikoj, butonumita antauxe. Ili portas
kaptukon (ghutra aux
shemagh), fiksitan per nigra plektita sxnuro
(iqal), kiu antauxe kutimis
ligi la krurojn de kameloj dum haltoj en dezerto.
Promenante tra la urbo
Doha, ni ecx povas vidi viron en diszdasza sur
vojaj sxildoj avertantaj
sxoforojn pri piedira trafiko. Viraj kostumoj por
grandaj okazoj
diferencigxas per aldono de mantelo (bisxt) kaj
detaloj, plejparte
dependantaj de la kvalito de la ornamo aux la
speco de materialo. Kiam
virinoj forlasas la domon, ili kutime surmetas
nigran tunikon (abaya),
kaj kaptukon (hijab) aux vizagxvualon (niqab). Cxi
tio estas simpla
maniero distingi la katarianojn de vizitantoj,
inkluzive enmigrintojn,
kiuj logxas cxi tie de jaroj. Tio estas specifa
situacio, en kiu
cxiutagaj vestajxoj kaj naciaj vestajxoj efektive
signifas la samon.
Cxar kataranoj malmultas, kaj laux procento kaj
nombro, ne cxiam estas
facile vidi tiajn kostumojn. Unu el la lokoj, kie
vi povas renkonti ilin
dum varmaj vesperoj, estas Al-Waqif-souko. La
foirejo ekzistis dum
cxirkaux 100 jaroj, sed la hodiauxaj bazaroj,
bedauxrinde, plejparte
rezultas de rekonstruo. Por ke kataraj infanoj,
edukitaj kaj
cxirkauxitaj de iPod-oj, ne perdu kontakton kun la
vivo de siaj geavoj
aux prageavoj, ekzistas, inter aliaj, grego da
kameloj, kaj vespere la
plej junaj povas rajdi sur azeno kontraux pago. La
bazaro ankaux ofertas
produktojn, kiuj kutime estis bezonataj en katara hejmo
de jarcentoj,
kiel ekzotaj spicoj aux tradiciaj oraj juveloj
donitaj al virinoj en
specialaj okazoj. Souk Al-Waqif ankaux estas grava
areno por eventoj,
organizitaj lige kun la okazigo de la Nacia Tago.
Katara Vilagxo estas
simila speco de rekonstruita tradicia logxloko. La
rekonstruitaj dometoj
entenas multajn restoraciojn, mini-muzeojn kaj
galeriojn. Cxi tie, ne
nur turisto, sed ankaux katarano, povas,
ekz.,emple vidi malnovajn
posxtmarkojn aux ekspozicion de verkoj de lokaj
artistoj.
Dezerta rozo kaj falko en la
aviadilo
Ankaux novaj muzeoj, kiuj devas
kontribui al kreado de nacia identeco,
referencas al la motivoj, karakterizaj por la
regiono. La interno de la
Muzeo de Islama Arto, la fiero de Doha, estas
cxirkauxita de grandega
lampo kun ornamaj elementoj en formo de arabeskoj.
Kaj la cxefa
ekspozicio kaj tiuj provizoraj, konforme al la
nomo de la muzeo, estas
dedicxitaj al Islamo, esenca ero de katara
identeco. La formo de la
konstruajxo mem ankaux estas inspirita de la
islama mondo. Arkitekto
Ieoh Ming Pei, malgraux siaj 91 jaroj, vojagxis
dum ses monatoj tra
islamaj landoj por cxerpi ideojn por kreado de cxi
tiun objekto.
Aliflanke, la Nacia Muzeo, kiu nuntempe
konstruigxas, celas la rozon de
la dezerto. Vi jam povas vidi la grandegajn,
rondajn, blankajn petalojn,
kiuj konsistigas cxi tiun surprizan strukturon. La
projekto ne nur
rilatas al la loka klimato, sed ankaux devas esti
simbioza kun gxi.
Signifa parto de la konstruajxo estas kasxita subtere.
Danke al tio,
malpli da energio bezonos por malvarmigi la
internon, kaj la sternantaj
rozpetaloj jetos ombron, kiu faciligos
promenadojn. Se, dum restado en
Kataro, iu sxatus liberigxi de la lokaj nuntempaj
konstruajxoj kaj
translogxigxi en historian tempon, li iru al la
mara kajo cxe la cxemara
promenejo. Cxi tie estas albordigitaj lignaj
boatoj kun karakteriza
longforma linio, nomata dhow, cxirkauxplektitaj de
buntaj lampoj,
hodiaux funkciigitaj cxefe de enmigrintoj, ili
estas uzataj por distraj
veturoj vespere. Antauxe ili estis uzataj por
komercaj ekspedicioj
(kontrauxe al stereotipoj pri dezertaj homoj,
araboj iris ankaux al la
maroj). La sentimento pri la dhow-boato restis,
kaj gxi aperas en la
blazono de Kataro. Estas organizataj ecx vetkuroj
de ili. Cxi tiu estas
unu el la tradiciaj sportoj. Alia estas la kamela
vetkuro cxe
Al-Shahaniya. Hodiaux la rajdobestoj estas
gvidataj de mekanikaj
jxokeoj, sed danke al la lauxtparoliloj metitaj en
la aparaton, ili
ankoraux povas esti pelataj de la vocxo de sxajna
rajdanto. La
startprezoj de kameloj povas atingi la valoron de
luksa auxto. Tradicia
kaj tre multekosta distro estas cxasado kun
falkoj. En la pasinteco,
beduenoj tiel akiris sian mangxajxon, hodiaux la
elito de la lando
bredas cxi tiujn birdojn por plezuro. Trejnado de
la falko bezonas
tempon kaj paciencon, tial profunda ligo formigxas
inter la bredisto kaj
la birdo. En la jam menciita Al-Waqif-souko, unu
el la stratetoj estas
dedicxita ekskluzive al falkoj. Vi povas ne nur
fari la necesajn
acxetojn tie, sed ankaux doni vian dorlotbirdon
por kuracado al
specialigita hospitalo. Foje, vojagxante per
aviadilo al aux de Kataro,
vi sidigxos apud ies falko, kiu flugas en la sama
direkto kaj havas
apartan bileton. Viziti Kataron sen pripensi gxian
historion kaj
kulturon povas senti sin kiel enua amaskunveno tra
butikcentroj, inter
la nubskrapuloj, kiujn oni renkontos en multaj
aliaj landoj. Malfermi
viajn okulojn al tio, kio gravas al la kataranoj
mem, permesas ne nur
pasigi pli agrablan tempon, sed ankaux pli bone
kompreni cxi tiun
ankoraux ekzotan mondon.
Marta Minakowska- Kostrzewa
E-igis O.P.
Lando de poreo
La lando de Kimrujo estas firme ligita al poreo
legomoj. Do en la 7-a
jarcento la regxo Cadwaladr von Gwynedd laux
legendo instrukciis siajn
virojn porti faskojn de poreoj en la batalo de
kirasitaj kavaliroj kiel
distingan signon. En "Henriko la V de William
Shakespeare, gxuste tiu
legomo ankaux estas nomita simbolo de Kimrujo.
Himno dufoje tage
Cxiumatene je la 8:00 a.m. kaj cxiun
vesperon je 6:00 p.m. cxiuj
lauxtparoliloj, televidoj kaj radioj en Tajlando
reproduktas la Nacian
himnon. Tiam la tajoj negrave kion ili faras,
devas starante auxskulti
la melodion. Kiu ne obeas, povas esti punita per
monpago. La melodio
estis verkita de la germandevena taja komponisto
Peter Veit (1883-1968).
Diversaj interesajxoj
Naskigxo de lada korko
La 19-an de majo 1891 - Patento
de ladaj korkoj
En la epoko de dauripovo, la lada korko devas
malaperi. Post kiam gxi
estas forigita de bieraj au kolaaj boteloj per la
botelmalfermilo, gxi
kutime estas forjxetita. Ne tiel por Gunter
Offermann el Hamburgo. Li
kolektas la ordinarajn dentetohavajn korkojn en
sia logxejo. Offermann
jam kolektis cxirkaux 244.000 ladajn korkojn el
218 landoj. Dum 15 jaroj
lia kolekto estis en la Gines-Libro de Rekordoj.
Por Offermann, gxuste la plej malnovaj
korkoj rakontas historion: "Mi
opinias, ke lada korko, kiu jam estis en la tero
kaj havas ruston aux
difekton, pli valoras ol la tute nova."
La trinkajxa industrio sxuldas la
ideon de la lada korko al William
Painter. Elmigrinta el Irlando al Baltimoro, Usono
meze de la 19-a
jarcento, la inventinto elpensis cxirkaux 80
inventajxojn. Inter ili
estas strangajxoj kiel ovkuirmasxino kaj lavilo
por uzitaj kondomoj. Sed
la korko por boteloj kun sxauxmaj likvajoj
estas pionira. Bobelhavaj
trinkajxoj estis modaj tiam. Sed la kutimaj korkoj
ne tauxgas, cxar ili
likas aux simple forflugas de la botelo. La sola
rimedo estas la
klipo-seruro, kiu multekoste produkteblas. Painter
ekhavis la ideon
simple distribui la premon inter la 24 dentetoj de
lado-korko. La 19an
de majo 1891 li petis patenton por sia "Krona
Korko", du jarojn poste li
fondis la "Kronkorkan kaj Sigelan Kompanion"
por surmerkatigi gxin:
hodiaux unu el la plej grandaj fabrikantoj de
ladaj korkoj en la mondo.
En Usono, la lada korko estas komence uzata por
bierboteloj. Poste gxi
estis uzata ankaux por aliaj trinkajxoj.
Sed per kio oni povas malsxtopi la
botelon, tio ankoraux ne estas
klara en la fruaj jaroj. Painter mem rekomendas
trancxilojn,
sxraubturnilojn aux sxlosilojn kiel instrumentojn.
Sed sukceso baldaux
alportas solvon. Kontraste al la ladskatolo, kies
malfermilo estis
inventita nur 45 jarojn poste, kun la lada korko
dauxris nur du jarojn
antaux ol la franca enmigrinto Alfred Louis
Bernardin povis patentigi
sian "Botelan Senkapigan Ilon".
Hodiaux lada korkoj estas mirindaj
aferoj por kolektantoj kiel Gunter
Offermann. "La beleco de la botelaj
"cxapoj", la projektado, la multaj
diferencoj, kiuj ekzistas, faras ilin valoraj.
Offermann devis elspezi
150 euxrojn por la lada korko de la gvama
insularo, kiu fermis limonadan
botelon en la 1950-aj jaroj.
Dek kuriozaj faktoj pri laktajxoj
Hodiaux sur la bretoj de superbazaroj oni povas
trovi mirinde grandegan
varion de laktajxoj. Diversaj fabrikantoj
eksperimentas kun la kreado de
pli kaj pli novaj produktoj, de "kosma"
jogurto gxis la fromagxo
kreskigita kun muziko. Jen kelkaj ekzemploj de la
plej nekutimaj aux
bizaraj faktoj rilataj al laktajxoj.
1. Cxokolada lakto el sunplena Jamajko
Cxiujare 60 milionoj da tasoj da cxokolada lakto
vendigxas en novjorkaj
rapidmangxejoj. Se ecx ne kalkuli vendojn en
superbazaroj, kafejoj aux
vendauxtomatoj. Cxu vi scias, ke cxi tiu populara
trinkajxo estis
inventita de unu homo. Lia nomo estis Hans Sloan,
botanikisto el
Irlando. En la fruaj 1700-aj jaroj li laboris en
Jamajko kaj gxuste tie
li unue gustumis kakaon, kiun proponis al li lokaj
logxantoj. Li trovis
la trinkajxon "nauxza" kaj miksis gxin
kun lakto. Rezulte, kiam Sloan
revenis al Anglujo, li eniris en historion kiel
inventisto de cxokolada
lakto. Tamen tio ne estas preciza.
Historiisto James Delbugo rimarkis, ke la
jamajkanoj kuiris la
trinkajxon de kakao, lakto kaj cinamo en 1494.
Versxajne ankaux la unuaj
inventintoj de tia trinkajxo ecx povus vivi antaux
miloj da jaroj. Fine,
la plej frua mencio pri cxokolado datigxas de 350
a.K., kaj estas
malfacile kredi, ke neniu provis aldoni gxin al
lakto.
2. Kio estas lakto
En 2018, skandalo eksplodis en la lakta industrio.
La Administracio pri
Mangxajxoj kaj Drogoj de Usono (Fda) decidis, ke
oni ne nomu per la
vorto „lakto“ iujn plant-bazitajn fluidajxojn.
Precipe suferis la
produkto el sojfaboj, estas minacataj ankaux
multaj produktoj, uzantaj
lakto-anstatauxajxojn. Nun fabrikantoj de
anstatauxajxoj strebas defendi
siajn produktojn, pruvante, ke multaj homoj sxatas
laktajxojn, sed havas
alergion al ili. Kaj soja lakto kaj similaj
alternativoj permesas
Al homoj kun netoleremo al laktozo aux tiuj, kiuj
elektas veganan
vivmanieron, gxui laktajxojn.
3. 3 D-presita fromagxo
3 D-presado farigxis nova tendenco, kaj hodiaux
homoj provas presi
preskaux cxion ajn. Tial provo presi fromagxon
estas nur demando de
tempo. La 3 D-presa procezo implikas elpremadon de
materialo, kiel gxelo
aux pasto, tra la speciala ingo por doni al la
objekto la deziratan
formon. Konsiderante la kapablon de fromagxo
transiri de la solida al
plasta stato kaj reen al la solida, gxi ja estas
la ideala materialo por
presilo. La ingrediencoj de la kremo-fromagxo
estis varmigitaj gxis 75
celsiaj gradoj dum pluraj minutoj, kaj tiam la
fandita maso estis
elpremita tra presila jeringo. Rezulte kreigxis
kremo-fromagxo, kiu
aspektis kiel regula fromagxo, sed iel gxi estis
pli malhela kaj 49
procentoj pli mola. gxi estis elasta ecx en solida
stato. Bedauxrinde,
dume la prototipoj ne estas tre bongustaj.
4. "Vera" lakto sen bovinoj
Laktaj anstatauxantoj estas kutime akirataj el
migdalo, rizo kaj
sojfaboj. La problemo estas, ke necesas multe da
akvo por cxi tiu
procezo. Ekz., por produkti migdalan lakton oni
bezonas cx. 5 litrojn da
akvo per unu nukso. En 2016 , unu kompanio kreis
ion, kio povus
anstatauxigi kaj verajn laktproduktojn, kaj ties
anstatauxantojn. Kaj la
plej rimarkinda en cxi tiu malkovro estas, ke la
rezulta likvajxo
konsistas el lakto-proteinoj. Sed anstataux eltiri
cxi tiujn proteinojn
el lakto, la esploristoj kreis la teknologion, kiu
ebligas helpe de
fecxo transformi sukeron en laktan proteinon, nome
kazeinon. Laux la
gusto tia "lakto" devus esti egala al
vera lakto, kaj kostos proksimume
same. La diferenco estas, ke gxi ne enhavas
laktozon kaj kolesterolon,
kaj ankaux posedas cxiujn nutrajn ecojn de
ordinara lakto. 84procentojn
malpli da karbono estas eljxetita dum la
produktado de cxi tiu “lakto”,
ol en tradiciaj laktejoj, kaj 98 procentoj malpli
da akvo estas uzata.
Kaj fine - cxar artefarita lakto estas kreita en
la laboratorio, ne
necesas grandegaj terenoj por bienoj.
5. Incendio en la tunelo
En 2013, dum la kutima liverado de fromagxo,
stranga incidento okazis.
La kamiono transportis 30 tunojn da Brunusti -
norvega fromagxo, kiu
estas konsiderata bongustajxo. gxi estas aprezata
pro sia nekutima
dolcxa gusto kaj karamel-simila bruna koloro. Kiam
la kamiono veturis en
la Brattley-tunelon en norda Norvegio, pro iu
nekonata kialo, la auxto
ekbrulis kaj la sxoforo lasis gxin en la tunelo.
30 tunoj da kapra
fromagxo brulis dum kvin tagoj.
Venenaj gasoj plenigis la tunelon tiel forte, ke
fajrobrigadistoj simple
ne povis eniri gxin. Pro la damagxo, kauxzita de
la incendio, la tunelo
devis esti fermita dum pluraj monatoj. Malmultaj
homoj scias pri tio, ke
fromagxo estas facile brulema produkto, kaj
Brunusti estas ekstreme
brulema. gxi enhavas pli da sukero, ol la plej
multaj aliaj fromagxoj,
same kiel gxis 30 procentojn da graso, kaj tial
brulas kiel benzino.
Brulantan fromagxon ne eblas priversxi per
ordinara akvo, helpas nur
specialaj pulvoraj estingiloj.
6. Vagina jogurto
En 2015 esploristo Cecilia Westbrook decidis fari
jogurton, uzante
bakteriojn el sia propra vagino. Westbrook visxis
sian kroton per ligna
kulero kaj lasis la kuleron por la tuta nokto en
bovlo da lakto. La
rezulta jogurto gustumis pika kaj acida kaj
tinktis la langon. gxi sonas
tute freneza, sed Westbrook rimarkis, ke gxis nun
ne estis esplorado pri
la granda nombro da bakterioj, kiuj logxas en la
vagino. Estis la
esploroj nur pri la utilo por la sano de la
intestaj bakterioj. Tamen,
iuj mikrobiologoj argumentas, ke vaginaj bakterioj
povas havi multe pli
utilajn ecojn. Eble estonte tia "vagina
jogurto" estos vendata ecx en
apotekoj.
7. Malica plano neniigi margarinon
Kiam Francio inventis margarinon en 1869, gxi
farigxis malmultekosta
alternativo de butero. En Usono, la nova produkto
akiris tian
popularecon, ke laktkultivistoj decidis
kontrauxbatali. Ili komencis
tutan kontraux-reklaman kampanjon, asertante, ke
margarino estas
malutila por la sano, kauxzas mensan kripligxon
kaj ecx minacas la
moralan ordon. Kaj la plej malbona afero estas, ke
gxi "minacas la
usonan vivmanieron." La deklaroj de la
kampanjo pri la dubindaj fontoj
de margarinaj ingrediencoj estis tiel sukcesaj, ke
estis eldonita la
Margarina Legxo de 1886 , kaj aliaj similaj
legxoj, kiuj trudis troajn
impostojn al fabrikantoj. gxi preskaux detruis la
margarinan industrion.
Fine la legxo estis forigita, margarino postvivis,
sed "sedimento
restis", do plej multaj homoj ankoraux
preferas buteron aux oleon.
8. Spaca jogurto
En 2006 estis nekutima sxargxo en
lauxvica raketo, kiu startis de la
Baikonur-Kosmodromon - du specimenoj de
laktoacidaj bakterioj
Lactobacillus paracasei uzataj cxe la produktado
de laktajxoj. Oni
atendis, ke la kosma radiado, aganta kontraux la
bakterioj, iel
plibonigos la guston kaj efikon de la jogurto, kiu
estos faritaj el ili,
je la imunsistemo. Post 10 tagoj, preskaux duono
de la bakterioj mortis
en orbito, kaj la resto estis poste uzata por
produkti jogurton.
Himawari Dairy asertas, ke la "kosma
jogurto" havis pli aparta gusto, ol
la "kutima".
9. Muzika fromagxo
En 2018 Beat Whampfler probable sxajnis freneza.
Bestokuracisto, kiu
faris fromagxon en sia libertempo, dividis kun
Michael Harenberg,
profesoro cxe la Universitato de Berno, la ideon,
ke muziko povas influi
la fromagxon. Rezulte, eksperimento estis farita -
naux rondoj de
Emmental-fromagxo maturigxis en la kelo dum ses
monatoj. Cxiu rondo
estis metita en sian keston kaj dum cxi tiu tempo
maturigxis al sia
kontinue ludata melodio. La “rockmuzika” fromagxo
auxskultis Stairway to
Heaven de Led Zeppelin. "Klasika
fromagxo" maturigxis sub "Magia Fluto"
de Mozart, "tekno-fromagxo" maturigxis
sub "UV" Vril. Aliaj fromagxoj
estis maturigxintaj kun apartaj sonoj aux en
silento. La plej delikatan
guston havis la "hip-fromagxo", kiu
"auxskultis" A Tribe Called Quest.
10. Blata lakto estas supermangxajxo de la
estonteco
Por nutri la kreskantan logxantaron de
la planedo, oni devas pensi
nekutime, ni diru, “ekster la skatolo”. En 2016
esploristoj turnis sian
atenton al blatoj. Kvankam la blatoj ne estas la
plej bongusta kaj
busx-alloga afero, ilia specimeno Diploptera
punktado povas konfronti
kun la problemo de monda malsato. La fakto estas,
ke inoj de cxi tiu
specimeno de blatoj nutras siajn idojn per
laktoproteinaj kristaloj.
Cxi tiu kristalo havas trioble pli da energio ol
bufala lakto, kiu estas
pli nutriga, ol bovina lakto. Sed ne eblas ja
melki blatojn, do,
sciencistoj identigis la genojn, respondecajn pri
la produktado de
laktokristaloj. Nun cxi tiujn genojn kaj kristalan
lakton oni provas
rekrei en la laboratorio. Cxi tio valoras gxin,
cxar kristaloj estas
kompleta mangxajxo, kiu enhavas grasojn, sukeron
kaj proteinojn, same
kiel cxiujn esencajn aminoacidojn.
"Eltrinku kaj formangu"
La sola ebleco nuntempe acxeti varman
kafon en Prago estas preni kafon
"por forporti". Tio tamen signifas
konsumi la trinkajxon el unufojuza
trinkujo kaj sxargxi tiel la medion. Tion volas
kontrauxbatali du junaj
cxehxoj per mangxeblaj trinkujoj.
La ideo ekestis dum ilia studado en
usona universitato en Prago:
Zuzana Zverova kaj Miroslav Myroncuk ofte kun
gekolegoj trinkis kafon
dum la pauxzoj kaj cxe tio ili rimarkis kiom da
paperaj kaj plastaj
tasoj estis uzitaj kiuj sekve sxtopigis la
rubujojn. Ili pripensis, kiel
povus funkcii la kafotrinkado sen rubajxo kaj
ekhavis la ideon pri
mangxebla trinkujo. Dum unu jaro ili eksperimentis
pri trinkujoj kiuj
tauxgus kiel deserto post la kafo kaj ili elprovis
centojn da receptoj
por pasto. Ili fondis la novigan entreprenon
„Jedly kelimek“ (Mangxebla
trinkujo) por kiu ili ricevis subvencion de la
urbo Prago. Kun la
koncepto ili sin turnis sekve al la Instituto pri
proceza kaj prilabora
tekniko de la Teknika Altlernejo en Prago. Tie
Jaromir Stancl prizorgis
la projekton:
"Aspektas strange ke trinkujo el
oblato estis disvolvita en la
fakultato pri masxinkonstruado. Oni supozus, ke
pri tio okupigxas
prefere fakuloj en la kampo de nutrajxa hxemio.
Sed temis pri la
disvolvado de funkcianta bakmasxino por la
produktado de trinkujoj."
La mangxebla trinkujo eltenas
temperaturon de gxis 85 gradoj C kaj gxi
unuavice servos por kafo kaj por varmega
cxokoladajxo. Oni tamen povas
ankaux alservi teon aux sukon. Gxi memorigas al
konuso por glaciajxo el
oblato, sed gxi ja distingigxas en certaj ecoj de
gxi.
"Cxiu konsumanto prenas la
trinkujon en la manon. La taso tial devas
havi solidan eksteran tavolon. Sed ankaux la
interna flanko devas esti
solida, por ke la likvajxo ne trasorbigxu.
Samtempe la oblato interne
devas esti tiom poroza ke la konsumanto ne elmordu
dentojn pro gxi."
Post la unua kontakto kun la trinkajxo
la trinkujo restas krusteca dum
gxis 40 minutoj. La materialo kapablas teni la
likvajxon en si dum gxis
dekdu horoj.
La ideo pri la mangxeblaj trinkujoj ne
estas tute nova, koncedas
Zuzana Zverova:
"En la mondo haveblas multaj mangxeblaj
trinkujoj, ili estas, ekz.,
produktataj en Bulgario, Barato kaj Novzelando. Ni
distingigxas
interalie per tio ke ni disvolvis senglutenan
varianton, kiun oni nenie
alie trovas. Krome la protekto de la medio estas
nia motivigxo. Ni ne
volas paki la trinkujojn en plastajn foliajxojn,
sed ni volas trovi
medikonvenan alternativon por tio."
La seria produktado startos en
septembro. La trinkujoj estas ofertataj
nuntempe en tuta Cxehxio. Ili havas dolcxan
guston, sed havas nur 58
kaloriojn. Kaj Zuzana kaj Miroslav eksperimentas
jam pri pluraj
variantoj. Trinkujoj kun gusto de ajlo, lardo aux
fromagxo povus estonte
ankaux esti konvenaj por biertrinkantoj.
( Laux "Esperanta retradio")
poezio
Jaroslav Vrhlicki
Printempa kanto
Flirtis alauxd' el sekalo,
gxojante;
El griza, nuba vualo
Al miroplena la valo
Sxutas perlaron kante.
Kaj cxiu tono argxente
Sonoras.
Tero auxskultas atente,
Burgxonojn divenas sente,
Per fresx-argil' odoras.
E-igis A. Grabowski,