Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2022

 

 

Enhavtabelo

Komuniko numero 1( korektita)

El Esperantujo. Waringhien en la memoro

Konferenco pri lingvopolitiko

Zamenhofe refoje

ILEI en italio kontribuas al nia scienca literaturo

Pola progreso kaj kongreso

Aliaj novajxoj mallonge

Lingva forumo. Scienca lingvo por Afriko

Auxskulti la saman rakonton sinkronigas korbatadon

Kiel verki furoran romanon?

Tra la sortofrata mondo. Studento inventis la sagxan bastonon /

Cxunjo demandas

Facila legajxo. Vagabondo (indonezia fabelo)k*k

Por la retumantoj

Sxako

 

Komuniko numero 1( korektita)

pri la 86-a IKBE okazonta en la 2022 jaro en Rusio

Estimataj samideanoj, karaj geamikoj! Ni kuragxas ree inviti vin , viajn amikojn,

kolegojn, gekunulojn viziti neforgeseblan allogan Rusion en auxgusto de la 2022 jaro.

LIBE kune kun REAN (=Rusia Esperantista Asocio de Nevidantoj) kaj REU (=Rusia

Esperantista Unio) pretas organizi malgraux diversaj obstakloj kaj limigoj Esperantan

cxeestan plenprograman Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj.

Datoj: la 13-20 de auxgusto 2022 jaro.

Loko: Rusio, cxefurbo Moskvo, hotelo Reakomp apartenanta al la Tutrusia Blindula

Asocio.

Temo: ?Esperanto kaj muziko unuigas nin?

Programo : prelegoj, E-kursoj por dezirantoj, ekskursoj tra la urbo, al Kremlo, Rugxa

Placo, koncertoj, renkontigxoj kaj multo alia. En aparta tago planatas tuttaga ekskurso al

la antikva urbo Sergijev-Posad rezidejo de rusa ortodoksa eklezio.

Partoprenkotizo: restas la sama kaj dependas de la cxambrospeco kaj landkategorio. Por B -landoj unupersonaj kotizoj por la tuta periodo jenas:

- 250 euxroj en trilita cxambro;

- 280 euxroj en dulita cxambro;

- 310 euxroj en duonlukso;

- 380 euxroj en lukso;

- 400 euxroj en unulita cxambro.

- infanoj gxis la 14-agxo, se ili ne bezonas apartan dormlokon, pagas 130 euxrojn.

La kotizo inkluzivas logxadon, 3-fojan mangxadon dum 7 tagoj, tuttagan ekskurson, luadon de la koncerta salono. Du pliajn ekskursojn ni proponas kontraux aldona pago.

Al B kategorio apartenas iamaj socialismaj landoj de Euxropo, cxiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko kaj Azio ( krom Israelo, Japanio , Korea Respubliko).

cxiuj aliaj landoj apartenas al la kategorio A. Partoprenontoj el A-landoj bonvolu aldoni al la indikitaj kotizoj 30 euxrojn.

Pagmaniero : Bonvolu gxiri la kotizojn al : SWIFT- code SABRRUMMSP1 Bank name STAVROPOLSKOYE OTDELENIYE

N5230 PAO SBERBANK Branch address g. Pyatigorsk, ul.Oktyabrskaya, 8. Payee account 40817978260106290019 Payee Ryabov Pavel Vasilevich. En

la kampo Mesagxo por ricevonto nepre skribu IKBE Kongreso 2022 .

Civitanoj de Rusio rajtas pripagi la kotizon en rubloj laux la aktuala kurzo de euxro, uzante la telefonnumeron +79187923450, kiu estas

ligita al la sberbanka karto. Nepre skribu : IKBE kaj vian nomon.

Limdato por aligxo : la 1-a de majo 2022j.

Logxkondicxoj kaj alio : la hotelo povas akcepti 60 personojn, cxambroj enhavas 2 kaj 3 litojn.

La mangxejo situas en la unua etagxo kaj havas 80 sidlokojn. Oni priservas la gastojn cxe la tabloj. Menuo estas ricxa, la pladoj bongustaj.

Eblos organizi vegetarajn mangxojn.

En la Kongresejo estas perfekte ekipita salono por inauxguro-fermo, koncertoj.

En la unua etagxo funkcias bankomasxino. En la sama distrikto ekzistas multnombraj kafejoj , vendejoj, tutdiurna monsxangxejo.

Vi estos renkontataj kaj akompanataj en stacidomoj kaj flughavenoj far niaj samideanoj. Ankaux en Moskvo funkcias speciala senpaga akompana servo por blinduloj kaj handikapuloj. Oni gvidos vin tra metroo ktp, se vi ekdeziros promeni memstare. Grupaj ekskursoj okazos per mendita buso.

Pri vizoj : 2 monatojn antaux veno bonvolu sendi al la adreso de Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU)

svsmetanina@yandex.ru kopion de Via vojagxpasporto kun la foto kaj donitajxoj + Vian hejman adreson. Vi ricevos invitilon kaj laux gxi

enirvizon. La instrukciojn por vizo-ricevo havos cxiu aligxinto.

Kiu planas viziti Sankt-Peterburgon antaux au post la Kongreso, skribu pri tio anticipe kaj planu Vian pli longan restadon.

Aligxilo :

1) Nomo kaj antauxnomo________________________________________

2) Vidhandikapito/akompananto/blindulamiko__________________________

3) Naskigxdato_________________________________

4) Posxta adreso_________________________________________________

5) Telefonnumero, retadreso, skajpo____________________________________

6) Mi pagas per banko........ euxrojn

7) Mi mendas.............. cxambron. Mia kuncxambrano_____________________________________

8) Mi estas vegetarano : jes/ne

9) A. Mi partoprenos tuttagan ekskurson : jes/ne

B. Mi partoprenos busan ekskurson tra Moskvo (20 euxrojn alpago/persono surloke), jes/ne

C. Mi partoprenos perpiedan ekskurson al Kremlo (15 euxrojn alpago/persono surloke),

jes/ne

10) Mia kontribuo al la programo___________________________________________

11) Mi venos / foriros ( dato, tempo, veturmaniero)_______________________________

 

La preparlaboron gvidas REAN kunlabore kun LIBE kaj REU en jena konsisto:

Pavel Rjabov (REAN) pvrjabov@yandex.ru ; pvrjabov@mail.ru

Telefonnumero +79187923450

Financoj, aligxo

Vjacxeslav Suslov (estrarano de LIBE) gloro59@yandex.ru

Telefonnumero +79674825119

Programo

Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU) svsmetanina@yandex.ru

Telefonnumero +79266083244

Invitleteroj, ekskursoj

LIBE, REAN kaj REU pretas organizi la Kongreson ecx se venos 20-30 gastoj. Ni esperas je pli multa kvanto de partoprenontoj. Ni

esperu, ke gastoj kun cxiuspecaj vakcinoj rajtos eniri Rusion.

Gastama Rusio bonvenigas kaj atendas Vin! Ni venku cxiujn obstaklojn kaj kolektigxu en samideana amika rondo!!!

cxiujn Viajn demandojn bonvolu direkti al membroj de la Prepara Komitato!

Ne hezitu, karaj! Aligxu! Venu, Vi ne bedauros!

 

 

El Esperantujo

 

Waringhien en la memoro

La 20-an de decembro mortis Gaston Waringhien (1901-1991), legenda E-istoi.a. pro sia giganta laboro pri la Plena Ilustrita Vortaro. Memore al tio, la #LibroservodeUEA proponas plurajn librojn, kiujn li verkis, redaktis, kunverkis aux tradukis, kaj ankoraux aliajn librojn pri li, omagxajn kaj biografiajn. Ni aliru:

https://mallonge.net/waringhien

Menciindas la cxi-jare reaperinta en sia 4-a eldono Parnasa Gvidlibro (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1771), kaj la konciza biografio fare de Andre Cherpillod (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6292), kiu titoligxas "Heroldo de la Internacia Lingvo".

 

Konferenco pri lingvo-politiko

En junio de 2022 okazos simpozio pri reguloj kaj instigoj en la lingvopolitiko kaj lingvoplanado en Budapesxto. Mi aldonas la alvokon por kontribuoj, kiu ankaux legeblas en la retejo: La limdato por kontribuoj estas la unua de marto 2022.

https://www.andrassyuni.eu/uploads/esemeny/577-call-for-papers.pdf 

Bengt-Arne Wickstrom

 

Zamenhofe refoje Italio festis

Pescara: en la sidejo de la asocio Italia Nostra Michela Lipari intervjuis prof. Davide Astori pri liaj tri novaj libroj:  Dante in esperanto (Inedit edizioni, Castel S. Pietro, BO, 2021) - interesa studo pri cxiuj ankau partaj tradukoj de la Dia Komedio en Esperanto - Homaranismo (Uninova, Parma, 2021) - kiu priskribas la esencon de la esperantismo - Il Manifesto per la Terra (Athenaeum, Parma, 2020) - kiu ligas la lingvon E-o al la ekologia agado por defendo de nia planedo. cxiuj dulingvaj, eldonitaj de ne E-istaj eldonejoj.

Tutitale: enkadre de la tradiciaj monataj eventoj de IEF, la decembra estis dedicxita al Zamenhofoj, kun partopreno de la pranepino Margaret Zaleski-Zamenhof, Carlo Minnaja kaj Roman Dobrzynski. Inter la plurlanda auxskultantaro intervenis ankaux Ursula kaj Beppe Grattapaglia; kunordigis la vesperon Michela Lipari.

Eksterenrigarde: "Stese per le tesi" kiu klopodas prezenti al sia publiko per cxeestaj kunvenoj kaj per elsendoj per facebook la auxtorojn de plej interesaj universitataj disertacioj, decidis omagxi al Zamenhof, elsendante la 15an de decembro unuhoran intervjuon, en la itala, de Debora Rossetti, respondeca pri la sociaj retejo de IEF, Mario Migliucci, auxtoro kaj aktoro en la itala kaj en E-o, Irene Caligaris, doktorigxinta cxe la Torina universitato per disertacio pri Esperantujo, kaj Lorenzo Di Michele, doktorigxinta cxe la roma LUISS per disertacio pri la rolo de E-o, kaj Michela Lipari, respondeca en IEF pri okazigo de gravaj eventoj.

 

ILEI en italio kontribuas al nia scienca literaturo

"cxu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?" demandis Francesco De Gregori antaux jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da E-istoj tra la mondo dauxre kredis je tio; per etaj pasxoj oni ekviglas ankaux en lernejoj per interesaj projektoj. La sukceso de tiuj iniciatoj montris, ke studi la internacian lingvon faciligas la lernadon ankaux de la itala kaj de fremdaj lingvoj.

Estas precizaj kaj ampleksaj studoj pri la temo, kolektitaj en verko, kiun Alessandra Madella, vicprezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI),  estas nun finpreparanta por eldono. Surbaze de la datumoj kolektitaj en eksperimentoj Italaj kaj internaciaj, Esperanto, krom esti studprepara por fremdaj lingvoj, estas facile lernebla, utilas por plikonigo de la gepatra lingvo kaj krome helpas la integrigxon de lernantoj kun disleksio.

Tiuj cxi projektoj gajnis gravajn premiojn, kiel lastekzemple de Euxropa Unio la Multlingva akcelilo (akcelilo de plurlingveco) elpensita en 2017 de Zlatko Tisljar, sukcese spertita en bazlernejoj kroataj, slovenaj kaj bulgaraj. Per la studo de Esperanto eblis akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj; la akcelilo de plurlingvismo do ricevis la Euxropunian Kvalit-Markon por lingvoj en 2021. En cxi tiuj semajnoj komencigxas en Toskanio projekto bazita sur cxi tiuj internaciaj spertoj, titolita 30 oraj horoj, ankaux por plibonigi la rezultojn de niaj mezlernejoj en la testadoj de la nacia taks-instituto INVALSI.

30 ore doro (30 oraj horoj) estas prestigxa projekto, kiun la LKK de la ILEI-kongreso prilaboras kune kun la Regiona Lerneja Oficejo, kaj kiu kulminos en la somero de 2023 per la monda kongreso de esperantistaj instruistoj okazonta en Marina di Massa.

De Massimo Acciai

 

Pola progreso kaj kongreso en 2022

Bjalistoko festis

Malgraux la pandemio, de la 9-a gxis la 12-a de decembro 2021 en Bjalistoko post la pasintjara pauxzo denove okazis la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kun ricxa kleriga, kultura kaj ekskursa programo.

Aperis la sesa numero de Pola Esperantisto, en kiu inter multa valora enhavo aperas programo por la 39a Pola E-Kongreso, kiu okazos  inter la 23a kaj 26a de junio 2022 en la urbo Lodz (prononco tre proksimume vugx

Aliaj novajxoj mallonge

 Informlingvoj en du malsuficxe atentataj gravaj lingvoj

La prezidanto de ILEI, Ahmad Mamduhi,  komunikas pri novaj kursoj.

https://www.espero.ir/eo/esperanto-kurso-araba/ estas filmoj de arablingva Prezenteto de Esperanto kune kun kvar unuaj lecionoj de la Rekta Metodo de kara Stano Marcxek. La vocxo estas de arabino, kiu iam lernis Esperanton cxe li.

***

En UEAviva (la jutuba kanalo de UEA) estas filmoj de du serioj de instruado de Esperanto per la svahila/suxahila surbaze de libro de kara prof. Nino Vessella: unu fare de li mem, la alia per d-ro Byelongo Elisee Isheloke.

***

Esperanto en Afriko: jarsxangxa eldono

La plej fresxdata numero de Esperanto en Afriko" legeblas aux elsxuteblas per https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj. 

***

Distancenrigarda kunveno en Tel Aviv

Rekorda nombro de cx. 50 personoj spektis la hibridan programon pri la lancxo de la spacteleskopo Webb hieraux en la Tel-Aviva klubo. Tamen la plejmulto estis eksterlandanoj, kiuj partoprenis per Zoom. Estis Eo-versio de la hebrelingva prelego de Amri dum la lancxo (kiun spektis pli ol 160 personoj) kaj komentario pri la oficiala lancxo-video de NASA, kun multaj demandoj kaj reagoj. La tuto estis registrirta kaj haveblas en la jutubo-kanalo de ELI: https://www.youtube.com/watch?v=dfShM2OKkRk.

Amri Wandel.

***

E-o en multlingva multtema vortaro

Multidic estas tre granda franca-esperanta vortaro kun pli ol 50 000 kapvortoj, kiu estas kompilajo de pluraj fakaj vortaroj (medicina, matematika, fervoja, ornitologiaktp.) kaj de libroj de frazoj kaj proverboj. Multidic ankaux enhavas inversan esperantan-francan vortaron. Multidic estas alirebla cxe http://www.bertin.biz/

Multidic estas ankaux instalebla en Androida posxtelefono. gxi funkcias poste senpage sen retbezono.

***

LA 28a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)

La 25-an kaj 26-an de decembro 2021 okazis la 28-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) en Instituto ZAMENHOF(IZo), Lomeo, Togolando, kun trideko da kaj esperantistoj membroj aligxintaj al UTE kaj pagintaj la diversajn kotizojn kaj kelkaj gelernantoj de Instituto Zamenhof. Kongresa foto en la PDF.

La unuan tagon, la partoprenantoj interkonatigxis, kaj poste spektis Esperanto-filmojn.

La duan tagon, la prezidantoj de UTE bonvenigis la kongresanojn, kion sekvis la  kantado de la Esperanta himno, poste de kvizo kaj variaj programeroj. Dum tiu cxi arangxo, lernantino de IZo 11-jara kun la nomo MBA-MANTSANG Queenny ricevis premiojn. sxi partoprenis ankau la AMO-Seminarion tre diligente.  sxi mirigis cxiujn per sia lingvo-uzo  kaj aparte per siaj precizemo kaj diligenteco. La kvizon gvidis s-ro KEDEGADZI Ezekiel.

***

Plia romano en E-o Albanio kontribuas

Aperis en E-o-traduko de la romano La Perdinto. La auxtoro estas Fatos Kongoli. Dek jarojn antauxe aperis lia romano La Hunda Hauxto. Tradukis gxin denove sinjoro Tomasz Chmielik el Swidnik, Pollando, laux la tradukoj al la germana kaj franca kun rekontrolo kontraux la albana originalo. 

(el EKO 2022).

 

 

Lingva forumo

 

Scienca lingvo por Afriko

Multaj nocioj de la scienca terminologio ne estas esprimeblaj en afrikaj lingvoj. Simple pro tio cxar ne ekzistas vortoj por tio. La projekto "Malkoloniigu Sciencon" celas sxangxi tion - kaj igi la sciencon el Afriko pli sendependa.

Ankaux en Euxropo la scienca terminologio ne estas tute unueca. En la germana la genmolekulo nomigxas DNS anstataux la internacia DNA. Kaj la franca SIDA estas la virusa malsano Aidoso. Sed ni ja cxiukaze havas vortojn por tiuj fenomenoj - en multaj afrikaj lingvoj tio ne estas tiel. En la bantu-lingvo Zulu nek ekzistas nocio por dinosauxro, nek por la en astronomio grava koncepto de la rugxosxovigxo. Ankaux bakterioj kaj virusoj lingve ne estas separeblaj, kvankam temas pri tute malsamaj vivoformoj.

Similaj mankolokoj ekzistas en multaj el la pli ol 2000 afrikaj lingvoj - kaj tiuj mankolokoj nun estu plenigataj helpe de la projekto. Kiel unuan pasxon oni planas la tradukon de 180 fakaj artikoloj el Afriko al ses lingvoj: al Zulu kaj norda Sotho el Sudafriko, al Hausa kaj Joruba el okcidenta Afriko, al Luganda kaj Amhara el orienta Afriko.

Apenaux 100 milionoj da homoj parolas tiujn ses lingvojn. Necesos ne nur simple traduki tekstojn sed krei novajn vortojn por la scienca terminologio. Kiel oni procedu: Scienca jxurnalisto el Johannesburgo diras: "Ni deziras ke la homoj tuj komprenu, pri kio temas, kiam ili legas artikolon". Li pledas por tio, ke oni orientigxu laux la deveno de ekzistantaj nocioj.

La vorto "planedo", ekz. devenas el la malnovgreka "planetes" kaj signifas "migranto". Tio sxajnas tauxga vorto por traduko, la migranto tra la kosmo tiam en la lingvo Zulu estus "umhambi". Tujklaraj solvoj ne troveblos en cxiuj kazoj, laux la jxurnalisto fosilioj en la lingvo Zulu povus esti "malnovaj ostoj el la tero" kio plenformule estus amathambo amadala atholakala emhlabathini. Sed ne tiom gravas, cxu nocio ekzistas en skriba formo, cxar multaj nocioj ja ekzistas en busxa formo.

La traduka projekto staras en pli granda kunteksto. La afrika scienco estas en internacia komparo gxis nun apenaux rimarkebla. Kvankam sur la kontinento vivas 1,3 miliardoj da homoj, la kvoto en la tutmonda faka literaturo sumigxas ecx ne al unu procento. La problemo estas profunda, mankas klerigaj institucioj, ekipajxoj, mono.

Intersxangxaj programoj funkcias jam de jardekoj por ebligi al studentoj el Afriko klerigxi je internacia nivelo. Plej multajn afrikajn studentojn havas Francio. Forte kreskas la nombro de afrikaj studentoj en cxinio. Post la studado la afrikanoj restas plej ofte en la koncerna lando, cxar ili tie ricevos adekvatajn postenojn.

Por povi logi afrikanojn hejmen, necesas cxiukaze scienca lingvo. Pri tio konscias ankaux Guglo. La interreta konzerno volas plivastigi sian tradukprogramon je pli ol dek afrikaj lingvoj - kaj tiel ankrigi ankaux tiun kulturan spacon en la cifereca mondo. Nuntempe ja eblas paroli en multaj afrikaj lingvoj pri politiko kaj sporto, sed ne pri sciencaj temoj. "Ni bezonas kulturan alproprigon de la scienco", diras la scienca jxurnalisto.

(Laux Esperanta retradio).

 

 

Auxskulti rakontojn sinkronizas korbatadon

 

Se homoj atente auxskultas la saman rakonton, ilia korbatado egaligxas - kelkfoje la koro batas pli rapide, kelkfoje pli malrapide. Pri tio raportas usonaj esploristoj, kiuj igis siajn partoprenantojn en la studo lauxtlegi el la romano "20.000 mejloj sub la maro" de Jules Vernes.

Inter 60- kaj 100-foje en minuto batas la homa koro. Kiom ofte precize, tio dependas de diversaj faktoroj - ekz., cxu oni jxus travivas trankvilon aux ekscitigxon, sporton aux malstrecxigxon.

Jam pli fruaj studajxoj montris, ke la individua korbatado povas esti sinkronizata. Vizito en kinejo aux en koncerto, ekz., kondukas al komuna emocia agordo kaj per tio al tendence la sama korbatado de la homo en la salono. "Kion ni eltrovis, tio estas, ke tiu fenomeno estas pli vaste trovebla, ol oni estis supozinta kaj ke jam povas suficxi auxskulti la saman rakonton por disvolvi sinkronan korbatadon", diras la unua auxtoro de la Urba Kolegio de Novjorko.

Lia teamo auxdigis por la studo al testpersonoj auxdversion de la romano "20.000 mejloj sub la maro" de Jules Vernes, kaj tio okazis laux partoj de po unu minuto. Oni petis la partoprenantojn atente auxskulti la registrajxon, dum samtempe ilia korbatado estis mezurita per elektrokardiogramo (EKG). Cxe 17 el la entute 27 partoprenantoj estis pruvebla sinkronizado de la korbatado. La koncernaj personoj havis pli altan aux pli malaltan batofrekvencon cxe la samaj eroj de la rakonto, depende cxu temis pri ekscita aux trankviliga tekstero.

En pluaj eksperimentoj la ekspertoj trovis kuntekston en korbatado kaj memoro. Se la partoprenantoj flankendirektis sian atenton dum spektado de informa filmeto, tiam kaj la sinkronizo de la koro kaj ankaux la - poste kontrolita - memora produktivo signife mallevigxis. Evidente la korfrekvenco respegulas, kiom forte auxskultanto interesigxas pri la rakonto kaj kiom da tio restas en la memoro.

Fine, la esploristoj komparis per sia metodo ankaux sanajn homojn kun pacientoj, kiuj suferis pro afekcioj de konscio kaj kiuj, ekz., trovigxis en komato aux en dauxra vegeta stato. Al ambaux oni lauxtlegis auxdlibrajn versiojn de porinfana libro, kaj, kiel atendite, la pacientoj montris pli malaltan sinkronizon de la koro, ol sanaj homoj. Laux la esploristoj tamen estis interese ke la paciento kun la plej forta sinkronizo de la korbatado post duona jaro denove atingis la konscion.

Iliaj ekkonoj estas por la medicino multpromesaj, opinias la esploristoj. Tiel eblas per EKG-auxdlibra testo konkludi pri la cerba aktiveco de paciento - kaj eble apliki la metodon ecx cxe personoj en komateca stato. Tio nun postulas plenumi pli grandajn studojn kun pli da partoprenantoj.

(Laux "Esperanta retradio).

 

 

Kiel verki furoran romanon

La trafa artifiko de svisa romanisto

Antaux kelkaj jaroj eksaltis en mian kapon, kvazaux risorto, ideo por romano. Ekde tiam, de tempo al tempo, mi klopodegas progresigi tion, kio devus farigxi epokfara furora romano. Mi sendube farigxis granda spertulo pri "kiel verki furoran romanon", sed nur teorie, cxar la tiel nomata "blokado de verkisto" ne permesis al mi progresi trans la unuajn tri cxapitrojn. Unue mi ekverkis ilin en la itala, mia gepatra lingvo, poste denove reverkis en la hebrea kaj fine en E-o. Sed vane. Pri mia romano kaj cxi-rilataj travivajxoj, mi rakontos en estonto.

Sendube, multaj taksindaj verkistoj travivas nun tre malfacilajn tempojn pro la cxiam pli rimarkebla tendenco al subkulturo, kiu karakterizas la nunepokan tutmondigxon. Do, kvankam dauxre aperas en la mondo multegaj cxiunivelaj romanoj, ne surprizas la fakto, ke nur tre malmultaj el ili, pro kialoj nefacile analizeblaj, farigxas vere furoraj. Do, tamen versxajne ekzistas kelkaj trafaj receptoj por verki tutmondan furoran romanon. Jen tikle interesa ekzemplo.

Pritraktante la romanon "La Verite sur l'affaire Harry Quebert" (t.e. La vero pri la afero Ari Keber), verkitan de la 28-jara advokato Joel Dicker [JXoel Diker] el GXenevo, oni devas unue agnoski, ke temas pri bonega krimromano. Gxia intrigo ja estas admirebla detektiva rakonto, trafe ritmita, tiel, ke malgraux gxiaj 600 pagxoj, oni povas legi tiun cxi romanon unuspire. Dekoj da landoj acxetis la rajton de gxia traduko kaj en Francio oni vendis du milionojn da kopioj.

Kiel Joel Dicker faris tion? Kiel li verkis tian furorlibron en epoko de tutmondigxo? Unue, la libro celas imagaron komunan al milionoj da legantoj, t.e. la usonan vivmanieron, kiel gxi speguligxas en miloj da filmoj kaj televidaj serioj, kiuj trude ekposedis cerbon kaj imagon de milionoj da mondlogxantoj. La romano ja plene disvolvigxas en Usono. Gxia cxefrolulo estas Markus Goldman, verkisto el Novjorko, ankaux li 28-jara, kiu verkis sian unuan tre furoran romanon, sed nun estas blokita en klopodo verki sian duan libron, kauxze de la konata "blokado de verkisto".

Anstataux priskribi la malfacilajxojn de svisaj verkistoj - kiu diable interesigxus pri tio? - Dicker ruze lokas sian rakonton en Usono: komence en Novjorko, poste en norda Novanglujo, en la imaga marborda urbeto Auxrora, kun gxiaj tre tipaj logxantoj, kiuj kasxas multajn timigajn sekretojn kaj fine en Alabamo, vartejo de frenezaj religiaj sektoj. Tiel al la leganto sxajnas, ke li jam konas la priskribitajn panoramojn kaj mediojn. Ecx la dialogoj sxajnas al li konataj, kvazaux oni tradukis ilin el la usonangla.

Kaj kio pri Harry Quebert, la alia rolulo de la romano? Li estas alia sukcesa verkisto kaj la universitata eksinstruisto de literaturo de Markus, kiu petas lian helpon por verki sian duan romanon kaj helpas al li sin eltiri el akuzo pri murdo. Jen cxi tie la dua ruzajxo de Dicker. Li sukcesas renovigi tre malnovan artifikon: libro ene de libro (aux simile: filmo ene de filmo, teatrajxo ene de teatrajxo) kaj produkti altkvalitan krimromanon, bazitan sur la malfacilajxoj de verkado de romano.

La du verkistoj rolantaj en la romano, multe parolas pri la teknikoj kaj artifikoj de proza verkado. La instruisto Harry ecx specife donas konsilojn tre valorajn por cxiu aspiranta verkisto. Sendube, cxio tio originas el la persona sperto de la auxtoro, kiu el advokato farigxis tre sukcesa verkisto.

Brave Joel Dicker! Vi bonege kaj tre sukcese verkis furoran romanon, des pli, ke vi ne estas privilegiita anglosaksa verkisto.

Pauxlo Sergio Viana

 

 

Tra la sortofrata mondo

 

Studento inventis ciferecan blankan bastonon

 

Al la 26-jaragxa studento el Saarbrucken estis aljugxita la dezajno-premio de 10.000 dolaroj. Lia ideo: movebla orientigxa helpo por blinduloj.

Christa Maria Rupp scias, kion signifas esti dependa de blanka bastono dum la irado. "Estas multaj malbonajxoj, kiuj povas okazi al vi", diras la prezidanto de la Asocio por Blinduloj kaj Vid Handikapuloj en Sarlando. cxar la bastono kun sia ruligxanta pinto helpas percepti malebenajxojn aux obstaklojn sur la tero. Sed "gxi farigxas senutila de la umbiliko," diras la 69-jaragxa virino. Lastatempe sxi promenis sur trotuaro, kie hegxo ne estis tondita. "Mi havis la brancxojn gxuste sur mia vizagxo," sxi diras. La blanka bastono ankaux ne povis montri al sxi la deklivirejon kiu estis mallevita sur parkumita kamiono: "gxi estis sub la sxargxareo kaj mi klakbatis plenan ladskatolon antaux la kamiono." La 26-jaragxa Lukas Hartz sxatus helpi eviti tiajn situaciojn. Tial li evoluigis ciferecan blankan bastonon kun radarteknologio cxe la Saar-Kolegio de Belartoj (HBKsaar).

Helpe de lenso en la tenilo, la blinduloj estas avertitaj per vibrado, se objekto devus alproksimigxi cxe brusto aux kapo alteco. Krome, la tenilo povas esti forigita kaj - kiel posxlampo - ankaux povas esti uzata kiel movebla orientigxa helpilo endome kaj ekstere.

Por sia projekto, kiun li prezentis kiel tezon en la kampo de produkta dezajno, li ne nur ricevis la maloftan gradon de 1.0, sed ankaux ricevis plurajn premiojn por gxi. Interalie, kun la internacia BraunPrize dezajnopremio. Lukas Hartz estis unu el ok gajnintoj en la kategorio "Students" por sia diplomprojekto "Orto".

Por HBK Rektoro Christian Bauer estas "granda sukceso, precipe, cxar Lukas Hartz estis elektita el inter pli ol 1000 kandidatoj kaj HBKsaar estas perceptita internacie en la dezajnomondo kiel forgxejo de grandaj talentoj".

La internacia dezajna premio @braunprize estas donita al aspirantaj dizajnistoj el la tuta mondo ekde 1968. La diplomigxinto de HBKsaar Lukas Hartz estis honorita per la cxefa premio en la cxi-jara eldono kiel unu el 8 gajnintoj. pli ol 1,100 dezajnistoj tutmonde petis la sponsoran premion, kiu estas dotita per entute 100,000 usonaj dolaroj. Gratulon, kara Lukas, tio estas bonega sukceso! Pliaj informoj cxe www.HBKsaar.de <http://www.HBKsaar.de>

En gxia evoluo, la studento okupigxis pri pli ol "nur" dezajno. "Ankaux estis grave por mi kovri koncernan temon per mia laboro kaj krei socie akcepteblan novigon kaj ne la 400-an lampon aux la 50-an tablon." Ecx en teorio, li intense traktis la temon de dezajno kaj kripligxo / handikapo kaj la demandon de kie ekzistas kontaktopunktoj. Lia sento pri tiaj aspektoj ekestis post diplomigxo de mezlernejo kiam li faris libervolan socian jaron en laborrenkontigxo por handikapuloj.

La temo por lia diplomo-tezo kaj lia prototipo disvolvigxis el konversacioj kun blinduloj: Unuflanke, li rimarkis, ke blanka bastono "bone funkcias en sia analogio", cxar gxi permesas percepti malebenecon sur la planko. Aliflanke, tamen, gxi atingas siajn limojn kiam temas pri obstakloj cxe brusta alteco. Dum esplorado Hartz finfine ekkonsciis pri esplorprojekto en la Ruhr-universitato en Bochum. La fokuso cxi tie estis sur la demando de kiel teknologio povus esti uzita por orientigxo krom por distancdetekto en la auxtindustrio. La ingxenieroj el la Ruhr-regiono subtenis la Sarlandon per scipovo.

Samtempe, Lukas Hartz ecx post la intersxangxo kun la blinda fizioterapiisto Annette Wagenbreth aparte emfazis la dezajnon kaj senton. La milde kurba plasta tenilo enhavas korkan sekcion, kiu malpezigas la manon. Kaj anstataux la kutima blanka, la bastono havas neonflavajn partojn.

Dezajno estas nedisigebla de utileco. Gxi estas uzo kaj funkcio - alie gxi ne estas bona dezajno, diras la studento. Cxi tio estas precipe grava por handikapuloj. "Multaj helpiloj havas certan estetikan aspekton de subtensxtrumpoj, kiuj estas tre rudimentaj kaj simplaj", li emfazas. "Sed ecx se la blinduloj ne vidas gxin, ili havas la rajton kaj volas bone sin prezenti al la ekstera mondo." Por li lia laboro do ankaux rilatas al malstigmatigaj helpoj kaj al aprezo.

Xxiukaze cxi tiu engagxigxo estis bone akceptita de la blindula asocio. "Tute felicxa," sxi diris kiam la studento kontaktis sxin kun sia ideo, diras Christa Maria Rupp. Ecx se sxi komence estis iom skeptika pri tio, kion precize li faris. sxi sxatus dauxre akompani la junan dezajniston en la projekto: "Ni havas multajn junajn, blindulojn, kiuj estas tre aktivaj survoje kaj povas vere aprobi lian orientigan helpon kun koro kaj mano", diris Rupp.

Ankaux por Lukas, ke kompanio povu transformi la prototipon en seriomodelon estus "la absoluta revo, cxar mi estas vere idealisto". gxis la deziro vere realigxos kaj tauxga firmao estos trovita, la junulo dume laboras pri alia projekto kun du samideanoj.

Ideo: En sia startfirmao, ili disvolvas biciklajn sxuojn, kiuj adaptigxas al la geometrio de la piedo.

(L'essentiel / dpa)

El la germana tradukis Oma.

 

 

Cxunjo demandas

Kie oni festas la Novjaron unue?

La pacifika insula arkipelago de Kiribato etendigxas por preskaux 5,000

km-ojn en direkto orient-okcidenta. Ekde 1995 estas ankaux per rezolucio

gxiaj plej orientaj insuletoj okcidente de la datlinio. Do tio estas la sxtato, kiu la unua festas la jarsxangxon. La plej orienta el la insuloj, la nelogxata Caroline Atoll, estis renomita Millennium Island en 2000.

 

Kial la urbo en Kanado sercxas novan nomon?

Longe la plej granda asbesta minejo en la mondo trovigxis proksime al la kanada urbo Asbesto,

tial la nomo de la urbo. Nun la urbo sercxas iun novan nomon, cxar la substanco nun havas malbonan reputacion kaj kiel kanceriga estas malpermesita en multaj landoj. Tutmonde estas cxiujare pli ol 100.000 mortoj pro asbest-rilataj malsanoj.

 

Cxu iu birdo povas flugi malantauxen?

La kolibro povas flugi malantauxen pro sia nekutima flugmaniero. Gxi batas siajn flugilojn 80 fojojn sekunde por generi la sxveban flugon. Por produkti cxi tiun kvanton da energio, gxia koro batas 1000 fojojn minute.

Respondis Oma.

 

 

Facila legajxo

Vagabondo

(indonezia fabelo)

En la regno de Majapahit estis iam regxo, nomita Prabu Brawijaya, kiu

regis sagxe. Li havis birdeton, kiu povis kanti tre bone.

Sed unu tagon, kiam li volis nutri la birdon, gxi forflugis.

La sekvan tagon la regxo alivestis sin kiel malricxa vagabondo kaj iris sercxi sian birdon kun sia nigra hundo. Post multaj tagoj li venis al la dometo, kie vivis maljunulo, Ki Wangsayuda, kaj lia edzino. Ki salutis Prabu Brawijaya-n kaj raportis, ke li havas la birdon, kiun li trovis. Prabu Brawijaya demandis: "Kiel vi scias, ke gxuste mi estas la posedanto de la birdo? La maljunulo simple diris: "Antaux kvin tagoj la birdo alflugis, kaj mi prizorgis gxin. Kaj foje, kiam mi dormis,

diris la vocxo de sorcxisto: "La posedanto de la birdo kun nigra hundo venos en vian domon, kaj vi devas redoni al li la birdon. De tiam mi malakceptis multajn proponojn por vendi la birdon."

Tiam li redonis la birdon kaj petis la regxon alivestitan veni en sian domon por ripozi. Ki kaj lia edzino ecx ne suspektis, ke la vagabondo estis regxo.

La sekvan matenon, antaux ol Prabu Brawijaya revenis, li diris, "Vi multe helpis min, kiam vi redonis al mi la birdon kaj akceptis min kiel sian gaston. De nun vi estas mia frato. mi lasos

mian hundon cxi tie. Bonvolu zorgi pri mia hundo kaj se vi volas min viziti en la urbo, la hundo gvidos vin al mia domo.

Du jarojn poste, Ki sopiris pri sia "frato". Li adiauxis

sian edzinon kaj iris al la urbo. En la urbo li devis sekvi la nigran hundon cxar li ne konis la domon de sia amiko. Kiam ili estis alvenintaj al la regxa palaco, la hundo kuris en la palacon. Kvankam Ki timis, li sekvis gxin. Cxiu, kiu venis al la palaco sen invito, povus esti punita.

Tiam li renkontis la regxon. La maljunulo tre ektimis kaj riverencis al lia mosxto. Li ne havis la kuragxon rigardi lin en la vizagxon.

Tiam li auxdis ridon kaj vocxon, kiu diris: Levigxu, ni

estas gefratoj, cxu ne? Ki levigxis kaj vidis la regxon

efektive estis la vagabondo. La regxo afable akceptis lin kaj donis al li gigantan kukurbon.

Survoje al sia domo, Ki estis tre kolera pro la kukurbo, cxar gxi estis granda kaj peza. Reveninte hejmen, li diris al sia edzino: "Jen estas la donaco de nia amiko, jen estas dankemo de la regxo!", kaj li jxetis la kukurbon sur la plankon. La virino estis sxokita cxar la kukurbo enhavis multe da oro kaj juveloj.

Kiam Ki vidis tion, li petis pardonon por havi malgxustan opinion pri Prabu

Brawijaya.

Ekde tiam, li kaj lia edzino vivis kiel tre ricxa paro, sed ili restis

modestaj dum la tuta vivo.

 

 

Por la retumantoj

Cxu vi scias, ke jam delonge aperadas la bulteno Esperanto por UN. La bultenoj aperadas en tri versioj en Esperanto, la angla kaj la franca. 

https://esperantoporun.org/en/home/

Brazilaj verduloj poemas honore al Zamenhof

https://www.youtube.com/watch?v=AbCRtnhSAa4

 

Tiujn, kiuj interesigxas pri bahaismo, gxoje mi atentigas, ke la nova filmo pri Abdul-Baha kun la titolo La Modelo (angle: Exemplar) spekteblas ankaux kun subtitoloj en E-o same kiel jam tiuj pri Bahaullah kaj la Bab!

Plej simple vi povas aliri cxiujn tri filmojn pere de la hejmpagxo vidu tie tuj sur la enira pago https://bel.bahai.de/ au iru al https://bel.bahai.de/2019/10/27/3filmoj/

La ligoj tie gvidas al la YouTube-ejo, kie ili trovigxas. Jen ankau la rekta ligo al La Modelo: https://www.youtube.com/watch?v=cRfnqSGfJc0

 

Sxako

Provizora redaktoro:

Otto Prytz,

Hovseterveien 42B,

NO-0768 Oslo (Norvegio) r.p.: pilotto@online.no

Karaj gelegantoj!

En EL n-ro 9/2021 oni anoncas bezonon de gvidantoj de la rubrikoj "Sxako" kaj "Enigmoj kaj problemoj". Responde al tiu anonco, kaj ankaux al demando de la estraro de LIBE, mi deklaris min preta _provizore_ transpreni la redaktorecon de la rubriko "Sxako". Tiun decidon mi faris humile, cxar ne estas facile transpreni la torcxon, kiun Anatolij Masenko lerte kaj sperte portadis dum multaj jaroj. Koran dankon al li pro lia akurata plenumado de tiu laboro, kiu donis al ni, la solvantoj de la sxakproblemoj, kiujn li proponis, multan cerbumadon rekompencatan per ecx pli multa gxuo kaj amuzo, kiam ni finfine sukcesis trovi la solvojn!

Mi pretas transpreni la redaktorecon nur provizore, cxar mi konscias, ke mia agxo estas preskaux same alta, kiel tiu de Anatolij. Sekve mi povas esperi nek pri forto nek pri sano por okupi la postenon dum multa tempo. Tial mi preferus, ke pli juna homo baldaux forpelu min el gxi.

Tamen, transprenante la redaktorecon, mi trovas konvene enketi cxe vi, karaj gelegantoj, pri tio, kian materialon vi sxatus legi en la sxak-rubriko. Dum la lastaj jaroj gxin konsistigas sxakproblemoj, t.e. pozicioj, ekde kiuj unu ludanto matu en difinita kvanto da movoj. Se vi volas, ke la rubriko plu-dauxru same, mi disponas pri sxakproblemoj kaj por komencantoj kaj por progresintoj. Sed mi disponas ankaux pri "etudoj", t.e., laux difino en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), "Speco de sxakproblemo, en kiu la celo povas esti ne nepre gajno, sed nulo, la movonombro ne estas preskribita kaj la solvon atingas ne nepre mato, sed plejofte evidente venkonta figurdispozicio." De tempo al tempo mi povas doni ankaux novajxojn el la blindulsxaka mondo: ja ekzistas "International Braille Chess Association", IBCA, kiu okazigas por vidhandikapitoj sxak-olimpikojn por teamoj kaj individuajn sxakcxampionadojn tutmondajn kaj regionajn. Ankaux lokaj sxakturniroj por vidhandikapitoj estas malfermitaj al eksterlokaj partoprenantoj. Eble la legantoj mem povas kontribui per materialo. Viajn dezirojn bonvolu direkti brajle (paperposxte) aux retposxte al la cxi-supraj adresoj.

Gxis nun la sxak-rubriko aperas nur en la papera brajla versio de EL, ne en la reta. La cxefa kialo de tio estas, ke la brajla sxaknotacio iom diferencas de la platskriba. Cxi tiun tekston mi tamen liveras en du formatoj: unu por brajligo kaj unu por surretigo. Se la legantoj de la reta versio de EL deziras gxui la sxak-rubrikon, mi pretas same fari ankaux estonte.

Gxis nun la sxak-rubriko normale aperas en la februara, maja kaj oktobra numeroj de EL. Tiun ritmon mi intencas dauxrigi post cxi tiu "debuta" teksto ekster-seria, en kiu mi prezentas ne sxakproblemojn, sed la rezultojn de la lastaj IBCA-olimpikoj. En la venonta (februara) numero mi intencas prezenti sxakproblemon iom apartan, kaj la solvojn de la laste aperintaj problemoj, tiuj de EL n-ro 5/2021.

Rezultoj de la 16aj Olimpikoj de IBCA

De la 17a gxis la 27a de oktobro 2021 la 16aj Olimpikoj de IBCA okazis sur la greka insulo, kiu laux PIV nomigxu en Esperanto Rodiso. La ludo ampleksis 9 fazojn laux svisa sistemo, kaj por cxiu lando ludis kvaropa teamo. Jen la fina rezulto. Por cxiu lando estas donataj tri poentonombroj: unue la nombro da teamaj poentoj, due la nombro da individuaj poentoj, kaj trie la nombro da "kvalitaj" poentoj.

1. Rusio 18 284,0 29,5

2. Pollando 14 226,5 26,0

3. Serbio 14 212,5 24,0

4. Germanio 11 154,5 19,5

5. Rumanio 11 132,5 18,5

6. Ukrainio 10 237,0 22,5

7. Hispanio 10 149,0 20,0

8. Barato 9 167,5 17,5

9. Hungario 9 165,0 19,0

10. Bulgario 9 136,0 18,0

11. Norda Makedonio 9 124,5 16,5

12. Svedio 9 120,5 17,0

13. Italio 9 114,0 15,5

14. Slovenio 9 98,5 19,0

15. Francio 9 96,0 16,0

16. Litovio 8 128,5 19,0

17. Israelo 8 89,5 18,0

18. Kroatio 8 78,5 16,0

19. Finnlando 5 72,0 13,5

20. Kosovo 4 44,0 9,0

21. Grekio 3 42,5 9,5

22. Kanado - Kebekio 2 81,5 12,0