Esperanta ligilo

n-ro 2, februaro 2022

 

 

Enhavtabelo

El Esperantujo. Ebloj financi agadojn kaj reklami nin

Galina Gorecka - Esperantisto de la Jaro

Aliaj novajxoj mallonge

Lingva forumo. Internacia Tago de gepatra lingvo

La 14 de Februaro - la Internacia Tago de Librodonaco

Virinoj en muziko. Duval

Simfonio de malbono

Diversaj interesajxoj. La plej agxa ludanta aktoro

Literaturo. Bohdana Jehorova. En la polmoj de mia avinjo

Morto de fabelrakontisto

Literatura konkurso

Cxunjo demandas

Stenografia pagxo

Por la retumantoj

 

 

 

El Esperantujo

 

 

Ebloj financi agadojn kaj reklami nin

Google Grants ofertas subvencion gxis 10 mil dolaroj monate por neprofitcelaj organizoj je la formo de senpagaj reklamoj cxe Google Adwords.

Tio signifas, ke la asocio ne ricevos monon, sed krediton por fari reklamojn en Google gxis la menciita valoro. Per tiu granda sumo, vi povos amase disvastigi E-on en via lando.

Jam de monatoj mi okupigxas pri la esplorado de tiu rimedo kaj zorgas pri la akreditigo de Brazila E-Ligo, kiu jam estas aprobita en du fazoj (el tri) de la procezo.

Se vi interesigxas pri tiu ebleco, bv. kontakti min kaj mi volonte sendos pliajn klarigojn.

Emilio Cid, Estrarano de UEA kaj Komitatano B.

Stefan Macgill komentas: En la posta diskuto ni konstatis, ke pliaj similaj iniciatoj estas. Eluzo de tiuj povos kontribui al la urgxe bezonata rejunigo de niaj komunumoj, precipe tra Euxropo, Azio kaj partoj de Ameriko.

 

Galina Gorecka - Esperantisto de la Jaro

La premio La Esperantisto de la Jaro estas interesa iniciato en la E-movado. Se oni povus kompari, gxi estus nia Nobel-premio... sen tiom da mono. Gxia vera valoro estas morala, kaj tio certe gravas same (aux pli) ol mono. La respondeculoj pri la tradicia revuo "La Ondo de Esperanto" komencis la premiadon en la jaro 1998, kiam oni omagxis neniun alian ol la eminentan William Auld. La celo estas elstarigi la agadon de kompetentuloj, kiuj kontribuas en eksterordinara maniero al la E-kulturo. Kompreneble, oni ne intencas per tio simple kultivi la koncernan personecon, sed nepre agadojn, kiuj antauxenpusxas la vivon en nia komunumo. Cxar ankoraux ekzistas multaj misinformitoj en la mondo, kiuj asertas, ke "E-o estas lingvo sen kulturo".

En 2021, la laureato estis la rusa intelektulino Halina Gorecka, multjara eldonanto kaj administranto de la eldonejo Sezonoj kaj de la revuo "La Ondo de Esperanto". Unuafoje oni povis indiki sxin por la premio, cxar dum multaj jaroj sxi laboradis kiel sekretario mem de La Esperantisto de la Jaro.

En unu artikolo ne eblas suficxe reliefigi la gravecon de la eldonejo "Sezonoj". La premio al Halina Gorecka simbole inkluzivis ankaux premion al sxia edzo Aleksander Korjxenkov, la redaktoro de la revuo, kiu nuntempe aperas kvarfoje jare en elektronikaj, ampleksaj, ricxenhavaj kajeregoj.

Cxiujare publikigxas ankaux literatura suplemento senpage liverata al abonantoj, en formo de bitlibro. 

Krome, "Sezonoj" jam eldonis pli ol cent librojn, kaj disponigas amason da literaturajxoj en sia retejo, kaj originale verkitaj en E-o, kaj tradukitaj. Multajn valorajn verkojn gxi liveras tute senpage en virtuala formato. Gxi cxiutage aperigas  tekstajn informojn pri la E-movado en sia retejo kaj de tempo al tempo  podkastojn en sia Radio Esperanto. En pasintaj jaroj, gxi organizis ankaux literaturajn konkursojn kaj fotokonkursojn.

Kaj plej grave: cxio, kion Sezonoj publikigas, aperas en alta lingva nivelo, tute sendepende de iu ajn alia institucio, kaj kun zorga etika sinteno. Vere nemezurebla, longjara kontribuo al la kulturo de E-o.

Pauxlo S. Viana.

 

Aliaj novajxoj mallonge

Novjaro por niaj aziaj komercistoj

Jam okazis la 51a DK (Dimancxa Kunveno) kun 56 partoprenantoj el diversaj landoj, kiuj festas la azian novjaron. La festo apartenas ne nur al Cxinio, lauxlegxe ankaux al Koreio, Mongolio, Vjetnamio, Indonezio, Malajzio, Tajlando, Filipinoj, Singapuro. Gxi estas Novjaro (Njan) de Orientazio laux tre agxa legenda kalendaro de la huna tribo el antaux 4000 jaroj. Mi kiel komercisto opinias, ke en la mondo ju pli da festoj, des pli bonaj sxancoj por la komerco kaj ekonomio! Mi esperas, ke cxiuj vivus en la festa mondo. La sekva 52a DK kiel distra festokunveno okazis la 6-an de Februaro 2022. .

 

Esperanto en albana televido

La unuan de februaro 2022 de 9:35 gxis 9:55 la unua kanalo de la albana sxtata televido TVSH1, invitis la junan E-iston 16-jaran Juri Andoni, kaj lian parencinon Lefta Hito, simpatianton de E-o por rakonti pri la internacia lingvo. La elsendo sekvas tiun de alia privata kanalo SCAN la 4-an de decembro 2021 pri la sama temo. La jxurnalistoj Elsa kaj Endri demandis pri la naturo de E-o, deveno, lernfacileco, tradukebleco kaj disvastigxo enlande kaj enmonde.

 

Kongreso de Ilei 2022: Okazos hibride en Kebekio, Kanado. LKK-anino Suzanne Roy estas en konstanta kontakto kun la universitato, kie okazos la Kongreso. Estas konfirmite, ke cxambroj de la universitato povas esti menditaj nur pere de la LKK. UEA helpos pri la libroservo. Programo kompilata. Kun almenaux komitatkunsidoj, du-taga ILEI-Simpozio, lingva festivalo, internacia vespero, prezento de la sekva kongreso kun buso al Montrealo fine de la Kongreso.

 

Juna amiko festos sian 50an jaron en novembro 2022. Kampanjo en preparo.

 

ILEI cxe Unesko: La Ligo aperis kaj aktivis en la 41-a Sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko en Parizo kaj en ligita konferenco.

 

ILEI aktiva en Jutubo!: Ekde novembro 2021 la vicprezidantino Alessandra Madella funkcias kiel unu el la administrantoj de la ILEI-kanalo cxe Jutubo:

(https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI ).

Eblas alsxuti al la kanalo cxiujn gravajn vide(et)ojn rilate al agado de la Ligo.

De oktobro 2021 gxis januaro 2022 en la kanalo estis surretigitaj sekvaj materialoj:

la alparolo de Maximiliano Garcia nome de ILEI dum la 41-a Sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko en Parizo;

la priskribo de la projekto 30 Oraj Horoj, fare de Brucxjo Kasini, estro de la LKK de Massa 2023, dum la evento Verden en Parmo;

video pri Hodler en Mostar fare de Mirejo Grosjean;

? videoj pri origamo fare de Larysa Osadchuk

prezenta filmo de la franca mezlernejo Victor Considerant;

 

UEA raportas al sia Komitato kaj membroj

Du dokumentoj estis alsxutitaj al la komitata Teko:

Raporto pri la progresoj de la Estraro dum aprilo-decembro 2021

Raporto pri la financa resanigo, januaro 2022

Temas pri raportoj, verkitaj de la Estraro por la Komitato.. Unu raportas pri la progresoj de la Estraro dum la menciita periodo, la alia raportas pri la progresoj de la Estraro post la decidoj, faritaj de la Komitato en 2021 pri la Kongresa fako, la Libroservo, la Arkivo.

Bv. trovi ilin en la komitata elsxutejo https://uea.org/teko/komitato

 

Nova Espero de Nia Movado en Cxinio

10-jara jubileo de Shandong-a E-Klubo kaj adiauxa kunsido de Geedzoj Bak Giwan okazis jarsxangxe en la E-Muzeo de Zaozhuang Universitato kaj hotelo Flora Marto en la urbo Zaozhuang. Pli ol 50 membroj el Zaozhuang, Linyi, Jining kaj Xuzhou partoprenis cxi tiujn kunsidojn, kaj pli ol 20 membroj partoprenis per interreto.

 

Zoma kurso por Kongo DR

Okazis la unua leciono pri E-o en la franca de la kurso de E-o por la studentoj de la universitato Espoir/Espero en Barako, Kongo DR. La kurson gvidas per Zoom bone konata franca instruistino, Francoise Noireau, kaj gxi dauras 90 minutojn cxiusemajne.

Tio povas sxajni io banala en Euxropo aux en Cxinio, sed problemas se vi devas organizi tion en regiono, en kiu ne ekzistas publika elektrosistemo. Danke al e-ista solidareco, tute aparte al la perado de AVE, la komencaj problemoj estis parte venkitaj. Dankon al la E-istoj, kiuj kontribuis solvi la problemon kaj al nia Elisee Byelongo, rektoro de tiu sxtate agnoskita universitato, kaj al la kursaro Tibor Sekelj, kiu disponigas sian Zoom-konton.

(el Gazetaraj komunikoj de UEA).

 

 

Lingva forumo

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

 

cxirkaux 6000 lingvoj estas parolataj tutmonde. Duono de ili estas

minacata de malapero laux Unesko. Ekz., en Germanujo

ekzistas ankoraux 13 minoritataj kaj regionaj lingvoj - de la jida gxis

nordfrisa.

La tago estis deklarita en 2000 laux la peto de Bangladesxo. La 21-an de februaro

de 1952, en la cxefurbo de la tiama cxefurbo de Orientpakistano, Dako,

Okazis protestoj kontraux la tutlanda enkonduko de la urdua lingvo. en la

oriento, la bengala estis plejparte parolita.

Unuigintaj Nacioj festas tiun tagon cxiujare.  Gxi okazas la 21-an de februaro. E-istoj jam multe eluzas la eblon. La Tago ebligas al ni emfazi nian apogon por minoritataj kaj minacataj lingvoj, kaj eble gajni aliancojn en la streboj por lingva kaj komunika justeco. Ni diru al la neesperantista mondo, ke ni havas ion por diri defende al la homaj lingvaj rajtoj.

 

 

La 14-a de februaro la internacia tago de librodonaco

Kiomfoje libro devas esti legita antaux ol gxi vere ne plu estas uzebla?

Versxajne suficxe multe! Eble, ecx pli ofte, ol vi povus imagi. Certe, pli multfoje, ol vi povus preni gxin en la manojn. yVPrenu aferojn en viajn proprajn manojn.

Utila maniero reuzi la legitajn (aux nelegitajn) librojn, doni al ili duan vivon estas fordoni ilin. Estas ecx speciala tago dedicxita al tio: La 14-an de februaro, la Internacia tago de librodonaco. Unuflanke, gxi memorigas al ni, ke ne

cxie en la mondo homoj (precipe infanoj) havas liberan aliron al libroj. Aliflanke, gxi ankaux ofertas bonan sxancon trovi malnovajn librojn por uzi ilin en ekologia maniero.

Kiu elpensis la Tagon?

En 2012 la unuan fojon Amy Broadmoore, bibliotekistino el Usono, organizis kaj celebris Internacian Tagon de Librodonaco, kaj poste faris tion cxiujare. Sxia filo donis al sxi la ideon donaci siajn plej sxatatajn librojn al homoj en la tuta mondo cxu al amikoj, konatoj aux ecx nekonatoj, sendante libron al iu aux lasante gxin en iu publika loko.

Pro gxia dato la Tago de librodonaco estas okazigita en rekta konkurado kun la plejparte tre komerca Tago de Sankta Valenteno. Anstataux bombonoj kaj importitaj floroj estu libro, la plej bona donaco. Vi spertos, kiom bela estas la sento de kundivido. Kaj, eble, vi havos novan legmaterialon aux kialon por legi aux relegi la libron donacotan. Libroj, pri kiuj multaj donacoricevantoj gxojos, estos legataj.

Certe, nia revuo atingos vin, karaj gelegantoj, jam post la menciita dato, sed cxu vere necesas agi nur dum la agotago?

O. Posxivana.

 

 

Virinoj en muziko

Duval

Mademoiselle (pron. mademuazel) Duval (1718 - p1775) aux Mlle. Duval du Tillet, estis franca komponistino, dancistino kaj tre kompetenta klavicenisto de la XVIII-a jarcento. Letero al la Journal des nouvelles de Paris en 1736 raportis, ke Duval estis sxia artista nomo, ecx sen antauxnomo.

Kiam Mlle. Duval estis 18-jaragxa, sxi komponis sian plej konatan verkon, la operan baleton La genioj aux La karakteroj de la Amo (Les Genies, ou Les caracteres de l'Amour). Gxia eldono estis sponsorita de la Princo de Carignan kaj prezentigxis cxe la Pariza Opero en oktobro 1736. Gxi estis verkita laux teksto de Jacques Fleury de Lyon (1730-1775) en heroa baleta stilo.

La baleto de la XVIII-a jarcento, male al baleto de la XIX-a jarcento, estis malpeza gxenro, ecx foje komika, duone kantita, duone dancita; gxia temo estis nur amo. Cxi tiu verko de Mlle Duval estas komponita laux la tiutempa moda temo de la genioj de la naturo, mitologiaj estajxoj rekte ligitaj al la naturaj elementoj, kiuj estis konsiderataj gxiaj protektantoj.

Recenzo en la Mercure de France raportis, ke Mlle. Duval akompanis la kompletan prezentadon de sia opero per klaviceno. La opero havis naux prezentajxojn; la muziko estis lauxdita de la kritiko kaj la komponistino priskribita kiel tre talenta junulino.

La Mercure de France de novembro 1736 raportis: Estas facile konvinkigxi per cxi tiu verko, ke Mlle. Duval estas junulino kun granda talento. (La opero) estas varia kaj ekstreme bone evoluinta je multaj flankoj. Gxenerale la recitativoj estis aplauxditaj kaj la scenoj bone traktitaj; iuj violonaj enmetajxoj kaj hxoroj estis bone komponitaj kaj suficxe viglaj.

Alia el sxiaj komponajxoj estas la duopo De la Dio, kiu kauxzas amon (Du Dieu qui fait aimer), kiu ankaux estis publikigita en 1736.

La ario "Cxio, kion mi vidas, memorigas min (Tout ce que je vois me rappelle), kiu unue estis atribuita al Mlle. Duval nun oni opinias ke gxi estas verko de Marie-Elizabeth Clery (1761- p1795).

Fonto asertas, ke Mlle. Duval koncertis cxe la Regxa Akademio de Muziko kaj retirigxis kun granda pensio; dum alia montras sxin kiel aktorinon kaj dancistinon cxe la Pariza Opero. Sxi eble estis la "Mlle. Duval", kiu kantis kiel maristo en la prologo al la pasxtista "Daphnis et Chloe" de Boismortier.

Cxu sxi estas la sama persono kiel franca komponistino de la Xviii-a jarcento, identigita kiel Louise Duval? Kelkaj datumoj ne kongruas, ekz., la datoj de naskigxo kaj morto. Do, cxar la familinomo Duval estas ofta en Francio, ne certas, ke cxiuj cxi tiuj referencoj rilatas al la komponistino.

La operbaleto "Les Genies" de Mlle. Duval igxis la dua opero, komponita de virino kiu estis prezentita cxe la Pariza Operejo. La unua estis kvardek jarojn antauxe! en 1694: "Cephale et Procris" de Elisabeth Jacquet de La Guerre. Post 38 jaroj de "Les Genies", en 1784 sekvis la prezentajxo de la verko de Henriette de Beaumesnil, kaj en 1800 tiu de Jeanne-Hippolyte Devismes. Ambaux ankaux komponis operojn por la Regxa Akademio de Muziko. La longa dauxro inter cxi tiuj prezentajxoj konfirmas, kiel malfacile estis por virinoj produkti kaj prezenti operon al publiko.

Sonia Risso (Urugvajo)

(laux Esperanta Retradio)

Auxskulti muzikon de Duval vi povas, ekz., cxi-tie:

https://www.youtube.com/watch?v=HsWAQ0H45rE

 

Simfonio de malbono

(Mallonga historio de uzado de muziko kiel armilo).

Sono povas esti terura armilo. Gxi penetras cxien, de gxi ne eblas sin defendi aux kasxigxi. Ni auxdas ne nur per oreloj, sed per la tuta korpo. Sono trairas murojn, plenigas spacon, de gxi ne eblas fugxi, ferminte la okulojn, stariginte panceritan pordon, aux mallevinte densajn kurtenojn.

Sxajnas, ke uzado de muziko kiel armilo de malbono kontrauxas gxian naturon: gxi ja purigas la animojn, unuigas kaj liberigas. Tamen, historio igas cxi ideon ne pli ol naiva espero. Sonoj povas porti malamon, doloron kaj militon.

La plej bona ekzemplo de tio, kiel sonoj povas porti perforton, estas romano de Antoni Borges Mekanika orangxo kaj filmo, farita laux cxi libro. En ili la protagoniston Aleks oni kuracas de perfortemo helpe de la nauxa simfonio de Beethoven kaj video, plena je krueleco. Sed la vivo estas pli ricxa, ol literaturo.

Estas konataj kazoj, kiam muziko mortigas sian kreanton. La 17-an de februaro 1852 la edzino de la fama komponisto Robert Schumann skribis en sia taglibro: Robert vekigxis meznokte kaj diris, ke li devas skribi muziknotojn, kiujn angxeloj diktis al li. Kiam matene li provis ludi tiun muzikon, rezultigxis terura malharmonio. Mia povra edzo krucsignadis kaj falis en veran histerion. Felicxe, kuracistoj venis rapide kaj sukcesis trankviligi lin. Sed sxajna trankviligxo ne dauxris longe. La 27-an de februaro, obsedita de kakofonio de muziksonoj en sia kapo, li fugxis el sia domo, sen palto, en hejma robo, nudpieda. Decidpasxe li strebis al unu el pontoj de Bonn. Pluvegis. Antaux ol salti en glacian akvon, li eligis frenezan krion. Lin savis fisxisto, kiu hazarde estis proksime. La komponisto estis hospitaligita en frenezulejo, kie li suferis dum du jaroj kaj fine mortis.

Agnoski, ke muziko povas esti ilo de malbono, signifas trakti gxin serioze. Cxio cxi certe ne devigos nin rezigni pri muziko, sed ni devas lasi la miton pri gxia senkulpeco. Iu germana duko diris: Se oni volas havi sklavojn, oni devas verki pli da muziko.

Ira Solomonova.

E-igis O.P.

 

 

Diversaj interesajxoj

 

La plej agxa ludanta aktoro

La aktoro Herbert Koefer pasintjare festis sian centan naskigxtagon. Li estis agnoskita la plej agxa ludanta aktoro en la mondo. Atestilon pri tio li ricevis en 2017.

Koefer naskigxis en Berlino, debutis en 1940 en modesta rolo en teatro en Silezio. Al vasta publiko li igxis konata kiel gvidanto de populara humura programo Tie ridis la urso.

Dum pli ol 80 jaroj li rolis en pli ol 100 filmoj, komedioj, dramoj, kabaredoj, telenoveloj, gvidis distrajnn programojn, partoprenis radiospektaklojn, legis novajxojn. En februaro de 2021 oni ekvidis lin en la rolo de maljuna vidvo, kiu diris: Mi ne estas tiom maljuna por forlasi mian domon. Koefer sxatas citi sian filmheroon: Emerituloj neniam havas tempon. Li ne plu legas nekrologojn, cxar, kiel li diras: En tiu agxo apenaux iu mortas. Dum sia centjarigxo li deziris al si sane kaj aktive ankoraux iomete sur tiu cxi tero agadi.

 

 

Literaturo

 

Bohdana Jehorova

En la polmoj de mia avinjo

 

Mi jxus revenis de tie, kie mi estis kvinjara. Cxio tie estas neordinara, ne tia, kiel cxie aliloke. Kaj maljunega pirujo meze de la korto, kaj stranga rufa kato, kaj kakto cxe la fenestro gratita de la a tempo kaj sxirmita per jxurnalo el la jaro 1985 kontraux rektaj sunradioj.

Sur la benko en glazurita bovleto estas ne maturigxintaj maizspadikoj. La suno kusxigxas sur ilin bunte kaj tusxas per sia rando manon de mia avinjo en la vualo de sxia kolorricxa antauxtuko.

- Estis malvarme cxi-nokte, mi pensis, ke mi ne gxisvivos la matenon.

- cxu eble mi alportu brulsxtipojn? - oni cxiam anticipe zorgis pri ili, precipe en la lastaj jaroj, kiam arbaroj estas privatigitaj kaj oni nenie povas preni brulsxtipojn.

- La forneto estas plena!

- Tio ja estas bone. Vi estas tia laboremulino mia!..

La lastaj auxtunaj framboj pendas per grapoloj malsupren. Mi rigardas la manojn de mia avinjo kaj registras en mia memoro kvazaux per fotilo, la fendigxitajn maljunajn manplenojn da framboj. La plej valorajn polmojn en la mondo Mi falus per la vizagxo en ilin kaj elplorus cxion prisilentatan.

Fojfoje homoj kun pliagxigxo ne farigxas tre malkasxemaj rilate al la emociajxoj. Kiam vi estas okdekkvarulino, simple aliri kaj kisi la frunton de la tridekjara nepino ja estus iel strange. Sed tion mi tiel volas! Krome, la dorso de mia avinjo estas arkigita, duone fleksita, do por sxi estas oportune labori en la bedaroj kaj eble ankaux surmeti sxuojn. Kaj krome - paroli al la vila hundeto Misxko kaj la rufa kato. Tio estas la tuta kompanio, kiam vi estas okdekkvarjara, ne konsiderante herdeton da kokinoj.

Ipomeo volvigxas sur la kokejo kovrita de la fisxkapta reto de la avo. La reto estas kovrita de musko pro la malsekeco, kiun gxi akumulis. Meze de la korto estas budo por birdoj, kie iam logxis kuniklo, kaj nun foje logxas erinaco. Pli malproksime estas memfarita provizora kabano por terpomoj.

Kvar jaroj sen la avo... La nura ajxo, kiu memorigas onin pri lia antauxnelonga cxeesto en cxi tiu korto, estas la vatecaj vestajxoj, kiuj nun protektas terpomojn kontraux la unuaj frostoj, kaj tiu reto. La boato estis malmuntita por brulajxo lastan vintron.

Cxu cxio pasas tiel facile? Mi ne volas kredi tion.

La avinjo akompanas min, malfermante la pordeton, kiu cxiam estas sxlosita per ok seruroj ...

- cxiuj estas fremduloj. Neniu iradas cxi tie. Foje preteras iu auxto...

- cxu vi neniam eliras eksteren?

- Por kio? cxu por rigardi la dumetran barilon de la najbaro? cxiuj estis baritaj, forestas spaco. Por kio elrigardi?..

- Jes. Certe. Gardu vin.

Mi forlasas mian avinjon - kaj mia koro ploras.

Cxio estas bona, sed gxi ploras.

Tie, malantauxe, en la polmoj de mia avinjo

Elukrainigis Petro Palivoda

 

La morto de fabelrakontisto.

 

Iam estis fabelrakontisto kaj li estis ekmortonta. Dum sia tuta vivo li rakontis pri koboldoj kaj nun li volis antaux sia morto ankoraux vidi koboldon, veran koboldon. Li sercxadis en la mangxajxosxranko, en la matenmangxskatolo, sub la bufedo, sed nenie estis trovebla koboldo. nun la fabelrakontisto ekploris. "Ho, kara Dio, li diris, ili estas for, estas neniu plu. Mi dum mia tuta vivo kredis je la certa ekzistado de koboldoj, sed nun mi vidas kion pensi pri tio. la proksima spicisto tute pravis mokridante pri mi. Nun mi nenion plu povas atendi de la vivo. Kaj la fabelrakontisto enlitigxis, blovestingis la kandelon kaj atendadis la morton. Sed la morto ne venis. gxi estis elektinta la malgxustan vojon kaj nun grumblante iris cxirkaux la domo. "Cxu cxi tie logxas la fabelrakontisto", gxi vokis tra la fenestro. "Jes, morto", - respondis la fabelrakontisto dise de sia litsxranko. "Vi envenu, sed rapide agu, cxiuj agrablajxoj forfalis. Atentu la sojlon; estas malfiksa breto." "Vi estas strangulo", -dauxrigis la morto, klinigxante super la lito." "Cxu vi sopiras min?" "la homoj cxiam timas, kiam mi envenas". Cxu vi gxojas pro mia cxeesto?" Certe jes","respondis la fabelrakontisto ridetante. "estas por mi tre agrable, morto. la koboldo ne volas veni, kaj tial mi gxojas, ke vi venis. Aux unu aux alia. "Kion vi diras pri koboldoj." parolis la morto mirigite. "Vi ja estas vera fabelrakontisto, vere, vi prefere esploru vian konsciencon. vi pensu pri la peko kaj la eterneco. tio estas utilaj pensoj. dume mi iom promenas en la gxardeno. Vi voku min, kiam vi estas preta." la fabelrakontisto nun kusxis sur sia dorso rigardante la subtegmenton. li vere faris sian eblon pensi pri la peko kaj la eterna puno, sed gxi  ne progresis. cxiufoje intervenis la penso pri la koboldo. "Kara sinjoro", li finfine pregxis, "mi nur estas malricxa fabelojrakontisto havante malmulte da intelekto. ne kolerigxu pro tiu sola deziro. la solan kiun mi havas. bonvolu montri al mi koboldon. Sed la koboldo ne venis. La fabelrakontisto atendis kaj atendis. tiam li turnis sian kapon kaj rigardis tra la gxardena fenestro. la morto staris tie apud la rozujo kaj kapsalutis lin. "Vi do venu", vokis la fabelrakontisto. "vi venu, morto." kaj la morto venis. Kaj li prenis gxin en siajn brakojn kaj metis gxin antaux la piedojn de Dio. "Kiu estas tio" - Dio demandis. "Jen fabelrakontisto" respondis la morto. "Li jxus estis forpasinta". "Kio estis lia lasta penso" - Dio demandis. "Li volis vidi koboldon." la morto honteme respondis. Dio ridetis. "tio estas tre bona penso." li diris. "Do tial enlasu lin."

Godfried Jan Arnold Bomans (1913-1971).

E-igis Jos Wichmann, Nederlando.

 

 

Internacia Literatura Esperanta Konkurso

"Hristo Gorov-Hrima" 2022

Hristo Gorov Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el cxiuj landoj.

La konkurso estos por rakonto kaj eseo.

cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu rakonto aux per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj cxiu auxtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La auxtoroj indiku sian sekson (inan aux viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la auxtoro, estu plena posxtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-pagxaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman - 12 punktaj

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bv. sendi viajn kontribuojn gxis la 31-a de oktobro 2022 al adreso: e-mail: modest@abv.bg aux per la posxto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio 1229, Vrabnica 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.

 

Cxunjo demandas

Cxu birdoj povas dormi en la cxielo?

Apusoj nur pasxas sur solidan grundon por reproduktigxi. En la krepusko ili iom post iom levigxas por noktumi en altecoj de gxis 3600 metroj.

Cxu elefantoj iun timas?

Plenkreskaj elefantoj ne havas naturajn malamikojn, sed ili timas abelojn. Cxar la pikoj de la defendopretaj insektoj povas esti tre dolorigaj, precipe sur la mola histo cxirkaux la okuloj aux la rostro. Laux la studo de la Universitato de Havajo, la odoro de abeloj, t.n. feromonoj, povas teni elefantojn for de la kampoj en Afriko. Pri tio informis la revuo "Current Biology". Cxi tio havas sencon, cxar la sentimaj dikhauxtuloj vere povas kauxzigi grandan damagxon.

Kial gxirafo havas blu-nigran langon?

Gxirafo etendas sian longan kaj tre fortan langon por atingi burgxonojn, foliojn, fruktojn kaj junajn brancxojn. Gxi povas levigxi gxis duonmetro. La malhelblua, preskaux nigra koloro protektas la gxirafon kontraux sunbruligo de tiu cxi sentema korpoparto.

Kiom da harojn ni perdas tage?

Sana persono havas cxirkaux 80000 gxis 120000 harojn sur sia kapo, kaj ili kreskas cxiutage. Ilia dikeco estas cxirkaux 0,3 milimetroj. Iam, tamen, haroj cxesos kreski kaj elfalas. Sanaj homoj perdas inter 20 kaj 200 harojn cxiutage. La averagxa valoro estas 100 gxis 150 tage.

Respondis Oma.

 

 

Facila legajxo

 

Tuta sagxo de la mondo

(Ganaa fabelo)

Kvaku Ananse, la araneulo, rigardis la mondon kaj venis al la konkludo, ke homoj tre

senzorge kaj malsxpare traktas la sagxon, donitan al ili de Dio. Do Kvaku Ananse decidis

kolekti kaj administri la tutan sagxon de la mondo.

Li ekvojagxis, vizitis cxiujn landojn kaj kolektis cxiujn ecx malgrandajn pecetojn da sagxo. Li pridemandis cxiujn homojn, ecx la plej etajn, flustris iliajn sciojn singarde en grandan kukurbon kaj plenigis gxin gxis la rando. zorgeme Kvaku Ananse kovris la kukurbon, firme ligis gxin kaj iris reen en Ganaon. Kwaku Ananse ekpensis kien kasxi kukurbon kun la sagxo kaj fine decidis ke la plej sagxe estas porti la altvaloran trezoron al la plej alta palmo kaj tie kovri gxin inter la brancxojn.

Li forte ligis la kukurbon, kaj gxi estus kasxita tie supre tiel ke

neniu povos vidi gxin. Neniu suspektus ke la tuta sagxo de la mondo povus esti sur kokosarbo en Ganao. kwaku

Ananse ligis la kukurbon antaux sia ventro, pendigis longan sxnuron sur sian sxultron kaj malrapide ekgrimpis sur la palmarbon. Sed la kukurbo estis tre granda kaj tre peza, Kwaku Ananse devis multe peni. Li zorge metis unu piedon antaux la alian kaj grimpis la balancigxantan palmon.

Dum li grimpis, li subite rimarkis, ke la bendo, kiun li uzis por alligi la kukurbon al sia ventro malfiksigxis. Do li firme tenis la kukurbon per ambaux piedoj. Sed nun la grimpado farigxis ecx pli malfacila.

Li decidis mallonge ripozi.

Subite li rigardis malsupren kaj rimarkis tie sian plej junan filon, kiu ridante tenis sin je la ventro. Tiam li ekkoleris kaj kriis malsupren: "Filo, kial vi ridas pri via patro, kiu tiom penas

por alporti la tutan sagxon de la mondo en sekuran lokon?"

Tiam la knabo ecx pli ridis kaj vokis Kwaku Ananse: "Diru al mi

Patro, se vi volas savi la tutan sagxon de la mondo, kial vi portas gxin sur la ventro, sed ne sur la dorso? Tio ja estus multe pli facila kaj oportuna! Kwaku Ananse komprenis sian stultecon. Li estis cxagrenita pri si mem kaj tiel kolerigxis pro la impertinentaj vortoj de la filo, ke sen pripensi deprenis la brakon de la kukurbo kaj minacis al la knabo per pugno.

Antaux ol Kwaku Ananse povis diri la vorton, li eksentis, ke la kukurbo glitis suben. Li ne sukcesis teni gxin per unu brako.

Gxi trafis la malmolan teron kaj frakasigxis en mil pecojn. Kwaku Ananse rigardis malsupren, glaciigxinta.

Li vidis la tutan sagxon de la mondo forflui jeriveretoj kaj malrapide ensorbigxi en la teron.

Homoj kuris de cxiuj flankoj, tenante en la manoj grandajn kaj malgrandajn lignajn bovlojn aux kukurbojn. Ili tiom hastis, ke iu nur desxiris folion aux nur alportis supkuleron. Kaj cxiuj provis kapti kiel eble plej multe da elfluanta sagxo.

Sed Kwaku Ananse, malrapide komencante malsuprengrimpi la palmarbon, jxus divenis, ke apenaux guteto restos por li.

Jen kial sagxo estas tiel malegale distribuita inter homoj.

Iuj havas multe da gxi, aliaj malmulte. Kaj Kwaku Ananse? Li foriris malplena cxi-foje.

 

Por la retumantoj

Poema recitado per la reto

Petro Palivoda recitas siajn du poemojn: "Muziko de via anim' " kaj Violonisto, por la "Galerio de gepoetoj".

https://youtu.be/L15Hyzd1Vw8

Ondo intervjuas la Esperantiston de la Jaro

En la reto estis publikigita intervjuo kun Halina Gorecka (Kaliningrado, Ruslando), la Esperantisto de la Jaro 2021. Cxi tiu intervjuo, arangxita de Pauxlo Fischer-Kotowski, premiere aperis antaux unu monato en la decembra (vintra) eldono de "La Ondo de Esperanto". Legu gxin cxe

https://sezonoj.ru/2022/01/gorecka-11/