Esperanta ligilo

n-ro 3, marto 2022

 

Enhavtabelo

 

El la estraro

Grava jubileo de Eblogo

Literaturo

Dimitrije Janicxicx: Pri Esperanto en aliaj lingvoj

Frantisxek Langer: Malsato

Marjorie Boulton: Printempo

Aleksandr Malenkov: Kazo el la geeddza vivo

Esploroj

Nostalgio povas mildigi doloron

Stenografia pagxo: Pri la Akademio de Esperanto

(nur en papera versio)

Virtualaj eventoj

 

El la estraro

 

La estraro de LIBE cxiumonate skajpe kunvenas kaj pritraktas aktualajxojn kaj envenintajxojn.

Dum nia lasta kunveno ni ankaux diskutis pri sekvontaj IKBE-oj.

Covid-19 jam dufoje igis nin prokrasti la okazigon de niaj kongresoj.

Nun alia malbonajxo malhelpas nin senprobleme organizi la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj.

Esperantistoj el Rusio jam faris cxiujn kontraktojn kaj serioze agas por gastigi nevidantajn Esperantistojn en Moskvo.

Tamen, vojagxoj en nuna situacio ne estas facile realigeblaj.

La estraranoj konsentis denove trakti pri okazigo de la Kongreso dum sia aprila kunveno.

 

Bedauxrinde, la redaktoro de "E.L.", Olena Posxivana, devis forlasi sian hejmon.

Sxi ne kunportis sian komputilon kaj ne povas sendi materialon por la marta numero de "Esperanta Ligilo".

Estis decidite, ke la martan numeron redaktu la estraro kaj gxin korektu iama redaktoro de la revuo, Attila Varro.

 

Ni esperu, ke nia redaktorino havos eblecon baldaux reveni al sia hejmo kaj redakti la aprilan numeron.

 

La estraro

 

Grava jubileo de Eblogo

 

En decembro 2021 Esperanta Blindulligo de Germanujo (EBLOGO) festis sian centjaran jubileon.

Bedauxrinde la festo povis okazi nur virtuale, sur la platformo jitsi.meet.

La arangxon gvidis Werner Groen, prezidanto de EBLOGO.

En siaj salutvortoj li substrekis la signifon de la blindulorganizajxo.

Li konstatis, ke partoprenis 25 geesperantistoj el 8 landoj.

Ni povis auxdi salutvortojn de Germana Esperanto-Asocio =GEA), Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), Germana Ligo de Blinduloj kaj Vidhandikapitoj (GLBV) kaj gratulojn i.a. de la plej agxa partoprenanto, Tamara Andrejeva el Sankt-Peterburgo.

 

Theodor Speckmann raportis pri la komencoj de Eblogo en 1921 menciante la meritojn de Baldomero Zapater kaj Joseph Kreitz, kies vocxon li auxdigis kiel sondokumenton.

 

La programon ricxigis esperantaj kantoj diverslandaj.

 

Heinz-Peter Engels

PRI ESPERANTO EN ALIAJ LINGVOJ

(Okaze de aperigo de la Historio de la Esperanta literaturo en la serba lingvo)

Mi scivolas kiom da esperantistoj propagandas "sian" lingvon en sia gepatra lingvo. Kiom da legantoj de gazetoj kaj revuoj en sia gepatra lingvo, negrave en kiu lando, havas la eblecon legi belajn tekstojn pri Esperanto, Esperanto-poezio kaj literaturo? Cxu cxi tiu lingvo restas interesa fenomeno, kiu portis kaj gardis generaciojn post la Granda (Unua Mondmilito).

 

Tiuj cxi demandoj levigxis, kiam lastatempe aperis libro de la publicisto kaj esperantisto Zlatoj Martinov en la serba kun la titolo "Historio de la Esperanta Literaturo".

Mi do skribis pri gxi informan recenzon en la plej granda taggazeto.

 

Interese, la redakcion kontaktadis legantoj kun demandoj kiel:

"Cxu tiu lingvo ankoraux vivas? La ekzisto de literaturo en tiu lingvo estas novajxo por mi!"

"Cxu esperantistoj ne estas sekto?"

"Kiu skribas en tiu lingvo? De kie venis legantoj de tiuj libroj?"

Kaj prefere mi ne listigu pli.

Eble estus pli tauxge en aliaj medioj, mi ja ne rajtas gxeneraligi.

 

La libro "Historio de la Esperanta Literaturo" aperis pasintmonate, dum la pandemio, kiam oni legas pli, tial la titolo de la libro povis veki intereson cxe iuj kaj surprizon cxe aliaj pri tiu specifa literaturo, pri gxiaj verkistoj, iliaj atingoj. Kaj la historio dauxras jam preskaux jarcenton kaj duonon.

 

Mi do devis konstati, ke la serba literatura kaj kultura publiko scias malmulte aux nenion pri la literatura verko de esperantistoj, kvankam inter ili estas ecx mondfamaj nomoj. Mi kredas, ke grandan diferencon oni ne spertas ankaux en aliaj landoj, kaj tio antauxmetas la taskon al esperantistoj skribi pli pri nia lingvo en sia gepatra lingvo, tiel kontribuante - ecx se nerekte - al la evoluo de la movado. La apero de novaj teknologioj plifortigis la ligojn inter esperantistoj, kio eble malfermos novajn eblecojn por ke tiu Zamenhofa ideo revigligxu sur pli vasta bazo ol iam antauxe.

 

La auxtoro de historio samideano Zlatoje Martinov (1953), esperantologo, verkisto, eseisto kaj tradukisto, longdauxra cxefredaktoro de la svisa Esperanto-literatura revuo "Literatura foiro" kaj ano de la Esperanto-PEN-Centro, verkis la historion serblingve post plurjara esploro. i nepre konsultis du gravajn librojn pri la literatura historio en nia lingvo: tiun de Geoffrey Sutton "Consise Encyclopedia of the Original Literature in Esperanto", eldonitan en 2008, kaj la verkon de C. Minnaja kaj Giorgio Silfer, "Historio de la Esperanta literaturo", eldonitan en 2015.

 

La serba literatura kaj kultura publikoj malmulte konas (aux tute ne konas!) la literaturajn atingajxojn de la esperantaj verkistoj, kvankam inter ili estas mondfamajverkistoj. Tiu cxi fakto estis la cxefa instigo por Martinov, laux liaj propraj vortoj en la antauxparolo, por proksimigi la historian evoluon de la Esperanta literaturo, al la serba neesperanta publiko. La diverseco de verkoj, la diverseco de kreaj niveloj ekde tiuj modestaj gxis altkvalitaj verkoj konsiderataj de la Nobel-Komitato, la neevitebla influo de naciaj literaturoj kaj kreado kiu etendigxas tra cxiuj kontinentoj dum cxirkaux 140 jaroj, postulis longan esploron, zorgeman taksadon, komparon kaj gxeneraligon por povi verki ekvilibran historion de la monda literatura kreado en la internacia lingvo Esperanto. Martinov akceptis unu el la ekzistantaj dividoj, (kvin periodoj) en la evoluo de la Esperanta literaturo. Laux tiu divido, la unua periodo kovras la periodon de 1887 gxis 1918, la dua estas la inter milita periodo gxis 1939, la tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito, la kvara periodo dauxras gxis 1990, kaj la kvina - de tiam gxis hodiaux.

 

En la unua periodo dominas slavaj auxtoroj. La grandan kontribuon faris la iniciatinto de la lingvo L. L. Zamenhof, kiu publikigis kelkajn poemojn en la unuaj jaroj, inter kiuj la plej fama sendube estas "Espero" (1891), kiu farigxis himno de Esperanto-organizoj en la mondo. Sed por ke la lingvo ekvivu, gxi devis esti pruvita per tradukado de gravaj verkoj de la monda literaturo. Tiel, en tiu periodo, estis tradukitaj interalie "Hamleto" de Sxekspiro, "Inspektisto" de Gogolj, Ifigenio el Tauxrido de Goethe, kaj Zamenhof ankaux tradukis la Malnovan Testamenton. Inter la verkistoj en tiu periodo, krom Zamenhof, menciindaj estas Antoni Grabovski kaj Kazimir Bein Kabe, poste Aleksandro Dombrovski kaj la sviso Edmond Privat, kaj la unua romano en tiu cxi lingvo estis verkita de la franco Henri Velien ("Kastelo de Prelongo").

En la dua periodo dominas, la tiel nomata Budapesxta skolo kies plej gravaj reprezentantoj estis Kalman Kalocsay kaj Gyula Baghy. Per sia interesa romano "La Vojo al Kazahxinio", Sandor Szatmari enkondukis fikcion en la Esperantan literaturon. Dum tiu periodo aperis ankaux sovetiaj esperantistaj verkistoj (Euxgeno Mihxalski, Nikolao Nekrasov). Ni menciu ankaux la germanon Theodor Theo Jung, la interesan svisan verkiston Raymond Schwartz kaj la francon Gaston Waringhien.

 

La tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito. La germanaj auxtoritatoj persekutis la judojn, kaj meze de 1936, la laboro de cxiuj Esperanto-asocioj estis malpermesitaj en la Tria Regno. En 1937, ankaux en Sovetunio estis malpermesita la agado de esperantistoj, kiuj estis deklaritaj eksterlandaj spionoj. El tiu tempo rimarkindas la kontrauxmilita poemo kun la tre neordinara titolo "Homojn", verkita en septembro 1939 de Tibor Sekelj, kiu tiam logxis en Argentino.

 

La kvara periodo post la stagnado dum la dua mondmilito apartenas al la tiel nomata "skota skolo". Gxi konsistis el kvar poetoj, interkiuj la plej fama estas William Auld (1924-2006) kun sia fama eposo "La Infana Raso". Inter dudeko da famaj poetoj elstaras la islandano Baldur Ragnarsson (1930-2021).

 

La lasta periodo estas la tempo, kiam Esperantaj verkistoj sekvas la pasxojn de nuntempaj naciaj verkistoj al novaj esprimoj kaj al modernigo de prozo kaj poezio. Speciale menciindas Istvan Nemere el Hungario, Jorge Kamacho, el Hispanio, Julian Modest el Bulgario, Spomenka Stimec el Kroatio kaj verkistoj el Japanio kaj Cxinio. El tiu lasta lando, Martinov precipe substrekas la fortan poetan esprimivecon de Mao Zifu.

 

La auxtoro dedicxis specialan sekcion al la historio de la Esperanta literaturo en Serbio, kiu dauxras pli ol jarcenton. De tiu periodo, li precipe mencias Stevan Jxivanovicx (1900-1938), Svetislav Petrovicx (1899-1960) kaj Tibor Sekelj (1912-1988). Nepran atenton li dedicxas al la tn. beograda virina poeta triopo" al kiu apartenis (Vesna Skaljer Race 1911-2000, Margareta Greta Sxtol-Arangxelovicx 1912-2007 kaj Nedeljka Suboticx 1924 -2000). Same, li mencias ankaux kelkajn nun aktivajn verkistojn.

 

Mi esperas, ke la libro de Zlatoje Martinov estos bone akceptita ne nur de esperantistoj en Serbio, sed speciale de la serbaj kulturaj kaj literaturaj fakuloj, kompreneble ankaux de simplaj literaturamantoj kiuj eble neniam auxdis kaj nenion scias pri Esperanto, por ke ili lernu ion novan, kaj tiamaniere ricxigu siajn sciojn. Same al tiuj kiuj havas eventualajn antauxjugxojn pri Esperanto kiel literatura lingvo, por eterne rompi tiajn.

Dimitrije Janicxicx

 

Literaturo

 

Malsato

(de Frantisxek Langer)

 

Frantisxek Langer (Prago, 1882?-1965) komencis per prozajxoj kun temoj amaj kaj erotikaj vidigantaj tuj cxe la komenco talenton epikan. En Siberio, kie li servis en cxehxoslovakaj legioj, maturigxis lia talento kaj li verkis kelkajn novelojn el tiama militista vivo. Nun li havas plej grandajn sukcesojn en dramoj kaj komedioj. Kelkaj estas ofte ludataj, ankaux ekster la limoj de la respubliko. La suba novelo estas el libro "Ora Venuso". Rakontas en gxi ano de soldata trupo de iu mezepoka kondotiero.

----------------

 

Ni staris en densaj vicoj atendante atakon, kuntusxe unu apud la alia tiel, ke ecx la nukoj de la cxevaloj sin frotis.

Lanco firme en mano kaj spasme tenata, gxis la mano doloris.

Antauxen ni cxiuj rigardis sen ektremo, rigidigxintaj, senpensaj kaj sxtonaj.

La cxevaloj ecx ne ekhenis, nur pli firme ili enigis la hufojn en la molan argilon.

Kaj al ni atake kuris en ritma galopo longa falango de kavalerianoj peze vestitaj kaj post gxi denove alia kaj alia en rektaj linioj.

Lancojn ili tenis direktitajn kontraux ni kiel ni kontraux ili, kaj ties pintoj kvazaux jam enigxis en nin.

 

Mi vidis viron, kiu kuregis al mi.

La cxevaloj flugis al ni pli rapide ol hirundoj, la homoj sur ili sidantaj kreskis pli kaj pli gxis giganteco - kaj subite je du aux tri pasxoj antaux ni - tio estis, kvazaux argxenta kordo trostrecxita rompigxus - ili kiel akvofalo ekruligxis al ni.

Poste ekkrako de lanco, kiu rompigxas, falo al tero, cxevala

hufo ektintinta je metalgarnajxo de kasko, kiu estis frakasata, nova frapo en tempion, kaj poste fino de cxio ... cxio ...

 

El la tacxmentoj komandataj de kvin bandestroj restis iom da vunditoj kaj amasoj da kadavroj.

Tio estis fino, terura fino.

Sed antaux kelka tempo, pli frue, tio estis ankoraux pli terura.

 

Tio estas en tempo, kiam ni cxiuj malsatis, pli malbone ol hundoj.

La sango bolis en ni pro malsato kaj niaj pupiloj estis plilargxigitaj, kvazaux ni estus trinkintaj venenon.

Ni malsatis ne al mangxajxo - ho, tute ne, la duko ja sendadis al ni de tempo al tempo kun la salajro beletan brutaron - sed al virinoj ni malsatis.

 

Jam la kvinan monaton ni elrabadis la regionojn de ribelemaj urboj; cxie estis jam dezerto kaj la kamparaj logxantoj estis lokitaj en urboj bone riparitaj, nevenkeblaj por kavaleriaj trupoj.

Kiam ni rajdis sub iliaj remparoj, ni vidis virinojn kiel vizion el alia mondo, rigardantajn al ni de sur la pinaklo.

Ofte nin ekprenis la dezirego invadi najbaran teritorion, kie virinoj nenion antauxsupozantaj vespere venadis kun bareleto sur kapo al fontoj por cxerpi akvon, sed tia ago estus kauxzinta sangan malutilon al la afero de la sinjoro duko kaj al la nia.

Nu, iru plue lauxlonge de remparoj de blankaj urboj!

 

Unufoje ni sukcesis ordoni kontribucion.

Brilegan pagon: bovojn kaj virinojn.

La unua kondicxo estis: Ke cxiuj hetajroj eliru el la urbo al ni, kaj kvin virginoj al niaj estroj.

Ili venis cxiuj, la publikulinoj kaj la virginoj, blanke vestitaj, cxirkauxprenante sin je kolo kiel fratinoj.

Kvin plorantaj virginoj enpasxis en la tendojn de niaj cxefoj.

Ho, kia nokto estis tiam!

Sed en gxia mallumo la logxantoj de la urbo faris atakeliron kaj ni forkuradis kiel lacpelataj lupoj.

Sed antaux ol ni salte eksidis sur la cxevaloj, ni murdis la virinojn, kiujn ni havis en brakoj.

 

Kaj plue, plue, kiel lupoj sen kusxejo, tra fruktodonaj regionoj, kiujn ni piedpremis tiel, ke ili similis sxoseojn, denove al iu urbo, kies oraj tegmentoj superstaris el blanka girlando de muroj.

Sur ili staris la neakireblaj virinoj.

 

Mi vidis en tiu tempo kapitanojn mordantajn de malsato la ekstremajxojn de siaj lipharoj;

iufoje ili enigis al la cxevaloj spronojn en la ingvenojn, gxis sango elfluis, devigante tiel ilin al freneza galopo;

alifoje ili sidigxis antaux tendoj kaj trinkadisdum multaj tagoj kaj noktoj, gxis ili falis sur la teron kiel mortaj.

 

Ne alimaniere fartis ni, soldatoj.

Ni eksplodadis kiel pulva mino pro cxia bagatelo.

En la tendaro okazadis interbatigxoj, dum kiuj fluis sango, kiam la plej bonaj amikoj sin frapis per sabroj tiom longe, gxis unu el ili falis sur la teron surversxita de sango aux de elfluanta cerbo.

Sxauxmo fluis de iliaj busxanguletoj.

Mi ridis, kiel ili vipis kaptitan kamparanon, kiu sin tro defendis, gxis la karno defalis de lia dorso.

Mi vidis...

Ho, tio estis terura!

Cxu helpis nin la salajro akurate sendata de la sinjoro duko?

Kaj niaj argxentaj moneroj en saketoj, cxu ili ne tintis senutile?

 

Poste venis la printempo.

Mi rememoris pri niaj blankaj virinoj.

Iliaj orecindrokoloraj haroj briletadis en miaj songxoj ie sub la suno, kaj estis momentoj, kiam mi ekvidis ilin starantaj antaux mi je manetendo.

Je manetendo iliaj rozkoloraj lipoj kaj okuloj grize-bluaj kun oraj haroj!

Niaj blankaj virinoj...

Mia kapo brulis kaj la lipoj krevadis kiel pro soifo al kisoj.

 

Estis printempo.

Sed mi piedpremis la florojn, kiuj elkreskadis en la herbo.

Cxiu el ili bruligis min en la okulo kvazaux ardajxo.

Ni ne toleris blankajn florojn.

 

Iufoje ni marsxante alvenis al la bordo de lago blua kiel cxielo.

Sur la bordoj kreskis arboj tute blankaj.

Ni alvenis tien vespere, kaj en luna lumo sxajnis, ke blanka negxo kovras cxiun brancxon.

Kaj tamen tio estis floroj, blankaj floroj.

Tuj ni faligis cxiujn arbojn, piedpremis la blankajn florojn, el la brancxoj faris amasojn, kiuj brulis dum tiu printempa nokto.

La floroj kusxantaj sur la tero estis kusxpajlajxo por niaj cxevaloj.

 

Ni havis unu solan pasion: volupton al detruado.

Tra la regiono ni flugadis kiel akcipitroj.

Hodiaux cxi tie, morgaux aliloke, de la remparoj de unu urbo al alia.

Almenaux ni bruligis la malplenajn vilagxojn kaj antauxurbojn.

Jam el malproksimo nin bonvenigis terurita muziko de sonoriloj sonantaj alarmon.

Sed la blankaj ribelemaj urboj rezistis.

Malantaux ni estis dezerto, antaux ni terurego.

Sed nenie cxirkaux ni estis virino.

Nian tutan salajron ni estus ensxutintaj al ili en la sinon, se ili estus alvenintaj.

La regiono sen ili estis duoble dezerta.

 

Iufoje vespere, la trumpetistoj ektrumpetis en malprofunda valo, ke ni ripozu.

La gardantoj staris cxirkauxe;

kelkloke sub kaldroneto ekflamis fajro.

Sed ni ne bezonis fajron, la nokto estis varmeta, luma kiel mateno.

Estis ja printempo.

 

Mi ne desaltis de la cxevalo, mi ne pensis pri dormo, nur pri virinoj mi songxis, belaj, rozolipaj.

Tial la tutan tagon mia koro batis kaj mia spiro ardis en la gorgxo.

Mi liberlasis la bridon al la cxevalo kaj lasis min porti kien gxi volis.

Gxi iris per nerapida pasxo, kaj mi ecx ne rimarkis la direkton; fine gxi tremetigis la hauxton sur la kolo kaj turnis sian kapon al mi.

Mi ekrigardis cxirkauxen.

Grupo de arboj, sub gxi io hela, kabano...

Mi desaltas el la selo, ligas la cxevalon al trunko de arbo kaj frapas al la pordo.

Ripete mi ekfrapis, sed ne tro; mi ne havis forton.

Kiam neniu respondadis, mi apogis min kontraux gxi.

Gxi cedis kaj mi eniris.

 

Malpleno, dezerto.

Versxajne cxiuj forkuris.

La fajrejo estis longe jam estingigxinta; sur gxia rando kusxis duonbruligita keno kaj fajrosxtono kun tindro.

Mi ekfajrigis kaj la lumo lumigis la dezertajn angulojn de la cxambro.

En la fono estis ankoraux unu pordo, mi eniris tra gxi kaj - En la lumo de finbrulanta keno, jen lito kaj sur gxi dormanta virino... knabino...

Brunaj malhelaj haroj rugxege ekbriletis kaj oni ekvidis blankan brakon.

Poste la keno eksiblis kaj estingigxis.

Sed en la cxambro ne estis tute mallume.

Fenestro super la lito enlasis malfortan noktan lumon, kiu kiel aera vualo plenigis la tutan spacon; en blanka duonlumo mi vidis, ke sxi estas bela.

 

En la unua momento mi volis krii pro gxojo, kiel vulturo trovinta kaptajxon.

Sed ecx vorto ne transiris miajn lipojn.

Poste mi sentis senliman gxojon, ke sxin trovis mi.

Mi kaj neniu alia.

Se nur scius tion miaj kamaradoj!

Mi murdos cxiun, kiu kuragxos enpasxi cxi tien.

Sxi estas mia.

 

Mallauxte, mallauxte...

Mi sentis timon kiel antaux io sankta.

Virino... Tiel proksime!

Mi volis fali surgenue kaj danki iun.

Kaj sxajnas al mi, ke mi... dankis Dion ...

 

Mallauxte, mallauxte...

Virino!

Tie sxi kusxis kaj miaj lipoj soifis al kisoj, ili estis krevintaj pro soifo.

Sed sxi kusxis tiel konfideme, ke mi ne kuragxis sxin veki.

Mi sxin ne vekos, gxis sxi mem vekigxos.

 

Mi alproksimigadis la momenton de felicxo - kaj tamen malsatis al amo.

Sed kiel nesatigita mi malproksimigadis por pli granda volupto la momenton de regalo, kiu ne maltrafos min.

Nur kiam sxi... vekigxos...

 

Sxi dormas tiom konfideme kaj senbrue, ke oni ne auxdas ecx spiron.

Sxargxo de felicxo falis sur min kaj mi havis la brakojn kaj krurojn kiel ligitajn.

Ecx la spiron, se mi povus, mi estus mutiginta en sxia proksimo.

 

Ekstere kantis birdo, kaj nokta odoro de herboj eniris en la cxambron tra la malfermita fenestro.

Unu- aux dufoje mia cxevalo ekhenis.

Mi revis starante, febre revis pri ia sovagxa paradizo plenkovrita de dornaro kaj de blankaj rozoj,

sed sencxese mi vekigxadis el la revo kaj ripetis al mi: "jen, cxi tie estas virino", tiel ke mi ne sciis, kio estas revo kaj kio realo.

 

Senmove mi staras kaj la nokto dauxras jam eternon.

Kvazaux gxi ne volus cxesi.

Foriri gxi ne volas kaj pasas malrapide, preskaux nerimarkeble.

 

Fine!

Oriente - la fenestro direktigxis al oriento - ekrozigxis la horizonto, aroj de birdoj vekigxis kaj ie grilo ekcxirpis.

Poste strio da cxielo blankigxis kaj ekestis lumo.

El malproksimo ekauxdeblis trumpetado; jen, niaj trumpetistoj en la tendaro kunvokas al formarsxo.

Ankaux mi tute vekigxis.

 

Sxi dormis.

Belan kapon, malgrandan, infanan, girlanditan de malhele oraj haroj sxi havis, metitan sur la blanka brako.

Kaj la kunpremitaj lipoj estis ete rozkoloraj kiel floro.

 

Jam baldaux!

Post momento eklumos la suno kaj vekos sxin, cxar la lumo falas sur sxian vangon.

Kaj poste ...

Venos la momento de regalo, sed mi ne konas kantojn, kiujn mi kantus al sxi, kaj mi ne konas vortojn, kiujn mi dirus al sxi.

La suno lumos kaj kiel floro en suna lumo floros miaj kisoj.

 

Ekstere kantis birdo - cxar estis printempo - cxirpis griloj kaj la cxielo ardis cxe la horizonto.

Kaj nun: Suno! Suno!

Gxia malgranda rando, kiel faceto de ringo.

Suno!

Ora kiel bordero de flamo.

Gxi kisis la dormantinon sur la haroj, busxo kaj blanka de-vualita brako - kaj sxi dormis, songxis - pri kio sxi songxis?

Sxia vizagxo estis enigma, mi ne divenis, pri kio sxi songxas.

 

Ne plu mi komprenis la virinon.

Nun mi atendis, ke la fluego de lumo sxin vekos.

Ne, gxi ne vekis sxin.

 

En tiu momento enflugis tra la fenestro du musxoj, grandaj, nigraj.

Ili zumis kaj dufoje cxirkauxflugis la kapon de la knabino.

Ili vekos sxin; mi etendis la manon por ilin forpeli.

Sed antaux ol mi faris tion, ili ambaux sidigxis sur la palpebro de fermita okulo.

Nun sxi vekigxos!

Ne, sxi ne vekigxis.

Cxu sxi ne sentis ilin?

La nigraj musxoj rampis malrapide sur sxia frunto kaj eksidis sur la duonfermitaj lipoj - kaj la dormantino ne vekigxis.

Mi alpasxis pli proksimen, la musxoj ektimigite forflugis eksteren, ien en la matenon.

 

Mi timis scii ...

Sub la fingroj mi eksentis la malvarman hauxton de la dormanta knabino.

Morta.

La suno kisis sxin per plej fajraj kisoj, estis printempo kaj mi malsatis al virino.

Kaj tiu, kaj tiu, kiu estis preparonta al mi regalon, estis morta.

Griloj, birdoj, suno!

La cxevalo ekhenis ekstere.

Sxi estis bela, kaj mi tremis pro teruro.

Sed la dormantino estis efektive bela.

 

Kiam mi estis elirinta eksteren, mi ne sentis plu malsaton.

Sed mia kapo kvazaux estus kuntirita per sxtalaj ringegoj.

Mi eksidis en selon kaj rajdis gxis la senarbejo, kie la niaj estis bivakantaj, kaj laux iliaj postsignoj post ili, gxis mi atingis ilin.

Sed malsaton mi ne plu sentis.

 

Poezio

 

Marjorie Boulton:

Printempo

 

Ni, en la okcident', Skandale nedankemaj,

apenaux vere spertas devigojn de la cikloj;

prauloj kreis mitojn; cxirkauxas nin mirakloj

tubaj, motoraj, drataj, pro rezonadoj homaj.

Ni ne imagas plene la mez-epokajn vintrojn,

fenditajn frostabscesojn, malsatdolorajn ventrojn.

 

Sxaltinte sunon vintre, kial ekdanci maje?

Ni flug-importas fragojn; unua marta verd'

aux nuptofeste fresxaj koloroj sur la bird'

apenaux rimarkindas. Ni havas cxion tuje.

Stratlampoj kaj ekranoj kaj reflektoroj helas;

ne plu la negxborulo revenojn eksignalas.

 

Dum ree nin salutas krokusoj, sxenoprazoj,

kaj inter mil fortunoj ni sidas nekonsciaj,

diskutas potenculoj pri sagxoj strategiaj,

venenoj vastigeblaj sur la printempaj brizoj;

jarmiloj da atingoj kulminu en klimaks' -

kvar, tri, du, unu, nul, al retro, malo, eks.

 

Sed, meze de angoro, enuo, malnaivo,

iel la flirtaj dancoj naturaj de narcisoj,

krokusaj pintopusxoj, sxajnas ridantaj jesoj,

sugestoj pri estontoj, asertoj pri la vivo;

flustretoj pri eblecoj, esperoj kaj degeloj,

vivemoj, komencigxoj, kaj suprenigaj peloj.

 

Facila legajxo

 

Aleksandr Malenkov:

Kazo el la geedza vivo

 

Mia edzino komencis viziti la familian psikoterapeuxton-konsultanton. Honeste dire, problemojn ni ne havis. Dum sep jaroj ni kunvivis trankvile, felicxe, sed nome tio komencis nin maltrankviligi. Cxiuj niaj konatoj dum tiu tempo sukcesis divorci, denove geedzigxi kaj denove divorci. En aliaj familioj interbatigxo, jxaluzo, drinkado, iu nia konatino ecx lesbino farigxis. Nur cxe ni okazis nenio. Ni ecx ne kverelis. Ni komprenis, ke niaj problemoj havas kasxitan karakteron. Ili estas elpusxitaj en subkonsciencon. Niaj amikoj konsilis al ni multekostan fakulon, kiu trovos problemojn ecx en la plej felicxa familio.

 

Post unua vizito mia edzino revenis pensema. Lauxvoje hejmen mi, kiel kutime, acxetis por sxi florojn. La edzino rigardis bukedon kaj demandis:

 

- Pro kiu preteksto?

 

- Sen preteksto, - respondis mi. - Tio estas viaj amataj floroj.

 

- Vi manipulas min, - ekkriis la edzino. - Mi ecx ne supozis, ke vi estas tia ruza manipulanto.

 

Evidentigxis, ke kiam mi donacas al sxi florojn sen preteksto, Mi plialtigas mian memvaloron kaj malplialtigas la ssian. Tiel ni unuan fojon kverelis pro la bukedo da kamomiloj. Ne vane tiu psikologo mangxas sian panon.

 

Post kelkaj tagoj mia edzino ternis.

 

- Estu sana, mia karulino, - diris mi.

 

- Pri kio vi aludas? - demandis sxi.

 

- Pri nenio, - respondis mi. - Mi deziras, ke vi ne malsanigxu.

 

- Ho, mi ekmalsanigxis, sed por vi tio ne gravas. Vi estas egoisto! - indignis sxi.

 

La edzino ne plu ternis, sed ekmalsanis mi. Mi petis sxin doni al mi naztukon.

 

- Mi komprenis vin, - respondis la edzino. - Vi bezonas kompaton.

 

- Mi bezonas naztukon, - diris mi. - Sed iomete da kompato ne estus troa.

 

- Ho Dio! - eksklamaciis la edzino. - Dum multaj jaroj mi vivas en la etoso de emocia cxantagxo!

 

Denove ni kverelis. Mi translokigxis en alian cxambron kaj decidis ne plu ion peti. Post du tagoj la edzino diris:

 

- Mia psikologo asertas, ke tio estas lasta guto. Vi du tagojn sidas en aparta cxambro, ne lasante gxin. Tian intensan ignoradon mi ne toleros. Vi estas regxo de ignorado, genio de manipulado, egoisto! Ni divorcu!

 

Tiel ni disigxis. Dank' al la fakulo ni eksciis, ke ni estas unu por la alia malamikoj.

 

Nun cxiu el ni vizitas sian psikoterapeuxton trifoje en semajno, solvas siajn problemojn kaj ekscias multajn interesajn vortojn. Kasxe de psikologoj mi iam renkontigxas. Ni atendas, kiam elcxerpigxos mono por psikologoj. Tiam neniu helpos al ni en nia persona vivo kaj ni denove geedzigxos kaj vivos kiel antauxe trankvile kaj felicxe.

 

Tradukis Galina Lukjanenko

 

Esploroj

 

Nostalgio povas mildigi dolorojn

 

Fotoj el "bona pasinta epoko" vere povas mildigi dolorojn: Se oni sentas nostalgion, tiam mekanismo en la cerbo prizorgas ke la sentado de doloroj malkreskas. Tion montras studajxo.

 

Nostalgio estas priskribita en enciklopedio kiel "animagordo kun nedifinita sopiro kiu esprimigxas en la retroorientigxo al pasinta, en la imago heligxinta epoko". Oni atribuis al la dolcxamara sed plejparte pozitiva sentimento jam en la pasinteco dolormildigan efikon.

 

Tiel ekzemple montris studajxoj ke nostalgiaj sentoj ne nur varmigas la koron, sed ke ili kontribuas ke oni vere malpli sentas malvarmon. Kial tamen la rigardado de bildoj el la infanagxo influas la dolorsenton, tion nun eltrovis esplorista teamo de la instituto pri psikologio de la Cxina Akademio de Sciencoj. Nostalgiaj sentoj ensxaltas mekanismon en la kortekso de la talamo kiu influas la dolorsenton.

 

Por povi prilumi kiel la cerbo reagas pri dolorstimuloj, oni mezuris la cerban aktivecon de testpersonoj helpe de funkcia magnetresona tomografio (fMRT). Helpe de fMRT aktivigitaj cerbaj areoj povas esti prezentataj je alta tridimensia detaleco. Dum la mezurado oni stimulis la partoprenantojn al nostalgia animagordo: Ili rigardis bildojn kiuj celis memorigi ilin pri sia infaneco - tio estis fotoj kun siatempe populara dolcxajxo, sceno el malnova desegnofilma serio kaj ludo kiun la infanoj sxatis ludi en la lerneja korto.

 

Al kontrolgrupo aliflanke oni prezentis bildojn kun aktualaj scenoj kaj objektoj. Samtempe oni traktis la partoprenantojn ankaux per stimuloj de varmo kaj malvarmo. Tiujn stimulojn la partoprenantoj tiam devis same prijugxi sur skalo kiel la efikon de la bildoj.

 

La esploristoj eltrovis: Nostalgiaj sentoj reduktas la aktivecon en tiuj areoj de la cerbo kiuj estas kompetentaj por la percepto de doloroj. La partoprenantoj ne nur prijugxis la stimulojn de varmo kaj malvarmo malpli intense, dum ili memoris pri sia infanagxo, ankaux en la fMRT la efekto estis konstatebla: En du cerbaj regionoj kiuj kompetentas pri la percepto de doloroj - t. e. la gyrus lingualis kaj la gyrus parahippocampalis - konstatigxis reduktita aktiveco.

 

Kaj en la talamo, tio estas la cerba regiono kiu partoprenas en la transmisio de informoj inter la korpo kaj la kortekso, estis videbla konekto al la memorstimuloj sed ankaux al la stimuloj de varmo kaj malvarmo. "La talamo kiel centra konektilo ludas cxe la mildiga efiko sxlosilan rolon", diris la cxefa auxtorino de la studajxo.

 

La veko de nostalgio povas laux la auxtoroj esti ebleco mildigi legxerajn dolorojn sen medikamentoj, konkludas la esplorista teamo.

(Esperanta retradio)

Sendis: Vjacxeslav Suslov

 

Virtualaj eventoj

 

Invito al Virtuala Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO en la nova Esperantosalono per Teamtalk la 15-an de cxiu monato kun prelego ekde la 20-a horo.

 

Gxis januaro ni kunvenis pere de programo Jitsi meet".

Pro la forta deziro de multaj amikoj ni sxangxis la platformon.

Ekde februaro 2022 la 15-an de cxiu monato je la 19-a horo (lau mezeuropa tempo) ni kunvenas pere de "teamtalk.blindzeln.net" kaj "Maulwurfshgel" en la nova, konstante disponebla virtuala cxambro Esperantosalono" de EBLOGO.

 

Antaux kaj post la prelego estas libera tempo por "paroliga rondo".

Venu komencantoj kaj spertuloj ekde la 19-a horo.

 

La konferencprogramo estas tre facile uzebla.

Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato je la 19-a horo laux mezeuxropa tempo, kaj la programo faros cxion mem.

 

La kunveno okazas en Esperanto.

Mi rekomendas al vi, aligxi kelkajn minutojn antaux la komenco de la evento.

Cxiuj rajtas partopreni kaj esprimi sian opinion pri la temo.

Tamen tiuj, kiuj volas diri iom pli, bonvolu sendi informon al

EBLOGO@Esperanto.de

pri tio.

 

Por ricevi detalajn informojn skribu al

wernergroen@t-online.de

 

Por ricevi helpon pri la instalado kaj uzado de la programo skribu al Vjacxeslav Suslov laux la jena adreso:

Gloro59@yandex.ru

Aux

Famo1128@gmail.com

 

Vi povas elsxuti pretan porteblan programon por Windozo laux la ligilo:

https://drive.google.com/file/d/1BoCYS6z52xgJiitM2sQ6Af55BW-NjxXp/view?usp=sharing

 

Amike,

Werner Groen

(Prezidanto de EBLOGO)

 

Virtualaj eventoj pere de Zoom

 

Ekde la 7-a de julio la unuan merkredon de cxiu monato je la 20-a horo (laux mezeuropa tempo) okazas virtualaj kunvenoj pere de Zoom. Ilin organizas Serbia E-Ligo kunlabore kun LIBE.

Gxis nun estis prezentitaj prelegoj pri diversaj temoj: E-literaturo, fado-muziko, rusaj popolinstrumentoj, tradukado, novaj teknologioj en la vivo de la nevidantoj, jxurnalismo en Esperanto ktp.

Gravas substreki, ke la prelegoj vekis viglan diskuton. Do, ne hezitu aligxi! Bonvenon!

 

Ligilo por la kunveno:

https://us02web.zoom.us/j/89241243517

ID: 892 4124 3517

Pasvorto: babilejo

Nedeljka Lojxajicx

 

Noto de la kontrolinto

 

En la ricevita materialo mi trovis efektive malmulte da gxustigotajxo.

Tamen mi faris kelkajn modifojn.

Krom mistajpoj mi klopodis redukti min nur je evidentaj gramatikaj problemetoj.

Sed foj-foje mi ne sukcesis rezisti la tenton iom sxangxi ekzemple la vortordon, precipe en longaj frazoj, por fari ilin pli bone sekveblaj.

(Kompreneble, la filtrilo estis subjektiva, cxiu povas havi malsaman pensiron.)

Stile (aux sintakse) mi intence ne tusxis literaturajn tekstojn, ecx se en certaj lokoj mi sentis fortan deziron.