Esperanta ligilo
n-ro 4, aprilo 2022


      Enhavtabelo

De la redaktinto.
Komuniko pri IKBE-86.
Antun Kovacx..
Por kio Esperanto estas plej utila.
Valoraj lernomaterialoj.
Virinoj en muziko: Elisabetta de Gambarini.
Tra la sortofrata mondo:
   jxudo-kurso por blindaj junulinoj.
Tago de la germana biero.
Cxunjo demandas.
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio).
Kain kaj Abel (satira rakonto).
Forpaso.


        De la redaktinto

   Lastatempe, pro la drama situacio en Ukrainujo, nia redaktorino ne plu povas regule plenumi sian taskon. Do LIBE trovis provizoran anstatauxan redaktoron jam por la marta numero. La nunan redaktis mi, sed vere nia redaktorino havigis al mi preskaux la tutan materialon. Mia tasko estis nur plenigo de malplenajxoj, kaj tion mi faris per la satira rakonto. Pro cxio cetera (escepte de la artikolo pri A. Kovacx kaj la stenografia pagxo) ni plu sxuldas dankon al nia o. Posxivana.
                   p. l. da Costa

        Komuniko pri IKBE-86

   Karaj geamikoj!.
La Loka Kongresa Komitato kun bedauxro informas vin pri la definitiva malebleco de la IKBE-86 en Moskvo (Rusio).
   Dum tri jaroj ni multe laboris por prepari cxi tiun arangxon, sed en la mondo ekregis la virusa pandemio, kaj lastatempe grave akrigxis la politika situacio.
   Al multaj gekongresontoj ni jam redonis iliajn kotizojn. cxe la unua favora ebleco ankaux la aliaj ricevos
siajn kotizojn. Estu tute trankvilaj.
   Nome de LKK
                 Vjacxeslav Suslov

       Antun Kovacx
       (28-5-1946--2-4-2022)

   Profunde nin kortusxis informo, ke la 2-an de aprilo forpasis Antun Kovacx, nia amiko, bona kunlaboranto kaj senlaca aktivulo de Esperanto-omovado inter la nevidantoj kaj en la Movado gxenerale. Li dum jardekoj estis prezidanto
de Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj kaj dum tiu tempo, li faris multon por antauxenigi aktivecojn de la Unuigxo kaj vigligi internaciajn kontaktojn inter la Esperantistoj. Eldonado de Esperantolibroj en Brajlo kaj sona versio, redaktado de sonversio de revuo "Tempo", organizado de tri internaciaj kongresoj de blindaj Esperantistoj en Kroatio kaj lia aktiva partopreno en pluraj kongresoj de blindaj esperantistoj kaj aliaj esperantorenkontigxoj, estas nur parto de lia agado en Esperantujo. Lia lasta, sed ne malpli grava, aktiveco, estis organizado de regiona esperantorenkontigxo okaze de 50-jarigxo de KUNE (Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj) en Premantura en auxgusto pasintjare.
   Li havis gravan rolon ankaux en la blindula Movado, estinte cxiam bona ekzemplo pri povoj kaj eblecoj pri sendependa vivo de nevidanta homo. Antun estis prezidanto de sxakklubo "Polet" kaj organizanto de pluraj sxakturniroj. Li estis ankaux sekretario de Kroata unuigxo de blinduloj (1994-1998). jxurnalismo estis lia plurjara okupo.
   Post fino de elementa lernejo, medicina mezlernejo por fizioterapistoj, pli alta politika lernejo, li studis politikajn sciencojn en universitato. Li laboris kiel jxurnalisto en Radio Nasxice, poste eldonis propran gazeton "Nasxicxka nedjelja". Li laboris en Ministerio pri Protekto de la cxirkauxajxo, spackultivado kaj konstruado kiel faka konsilanto, sed tie li ankaux estis en redakcio de revuo "Okolisx" (cxirkauxajxo) kiun eldonis la Ministerio.
   Li blindigxis estinte trijara, sed li estis suficxe memstara en sia laboro kaj cxiutaga funkciado. Li klopodis memstare movigxi, uzi novajn teknologiojn, sed ankaux helpis aliajn esti memstaraj, trovi laboron kaj vivi bonkvalite.
     Kara amiko, dankon al vi pro via agemo, kunlaboremo, toleremo kaj komprenemo!.
                  Dragan Sxtokovicx
                  Nedeljka Lojxajicx

        Por kio Esperanto estas plej utila

   La mondo de hodiaux estas tute alia, ol tiu de la jaroj 1887 aux 1905, kiam okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto. Tiam la eblecoj por parola komunikado inter homoj el diversaj landoj estis tre limigitaj: Vojagxi eksterlanden eblis nur al tre malmultaj homoj, kaj telefono ankoraux ne servis por la komunikado de simpluloj. Radio estis ankoraux ne ekzistanta, kaj pri televido oni ecx ankoraux ne revis.
   Hodiaux vojagxoj eblas ankaux por tute ordinaraj homoj, la telefona komunikado kovras la tutan terglobon, kaj la kostoj por internaciaj telefonalvokoj estas pageblaj. Radio kaj televido elsendas siajn programojn per satelitoj kaj fine la interreto entute forigis landlimojn de komunikado.
   Kaj hodiaux ecx ekzistas grandmezure lingvo por internacia komunikado, nome la angla. cxio tio sxangxas la eblecojn por Esperanto servi kiel internacia lingvo.
   Zamenhof certe imagis multe pri skriba aplikado de la lingvo, kaj dum lia vivo ja ankaux aperis multaj revuoj, gazetoj kaj libroj en Esperanto. Post la Unua Mondmilito Esperanto ja ekfloris, sed la monda ekonomia krizo de la jaro 1929 detruis ne nur la esperojn pri prospero, sed ankaux pri paca kunlaboro helpe de Esperanto. Sekve la Dua Mondmilito kaj la cxefaj diktaturoj ecx pli akre neniigis cxiujn esperojn. Kaj post la jaro 1945 establigxis nova politika ordo, en kiu la angla lingvo akiris la plej gravan rolon rilate al internacia komunikado.
   Do, ni devas demandi nin, por kio entute hodiaux Esperanto povas servi? La respondo estas, ke gxi ja povas servi
al homoj en la tuta mondo, sed ne kiel gxenerala lingvo por cxiuj, sed kiel lingvo por homoj, kiuj sercxas rektan personan kontakton kaj rektan komunikan intersxangxon por aux lerni pli pri la mondo aux pri specifa fako, aux por havi amikajn rilatojn kun homoj el aliaj landoj.
   Tio signifas, ke male al la situacio de antaux pli ol cent jaroj, kiam oni povis plejparte nur skribe interrilati kun homoj el aliaj landoj, hodiaux cxiu formo de rekta komunikado estas ebla, precipe la parola.
   Esperanto ne havas realan lokon, gxi estas cxie kaj nenie. Sed gxi jam estas universala lingvo en la virtuala mondo, nome en la interreto. Tamen tio ne suficxas: Homoj volas reale renkontigxi por paroli rekte unu al la alia. Tial Esperanto povas eksoni en provizoraj lokoj, kie homoj kunvenas dum kelkaj tagoj, dum semajno, aux fojfoje dum kelkaj monatoj.
   La aplikado de Esperanto havas nur sencon, se la lingva nivelo estas suficxe alta. Balbuti oni povas ankaux en aliaj lingvoj. La tauxga formo por altnivela parolado estas prelegoj aux teatrajxoj. Tie prezentigxas origine skribaj tekstoj al suficxe multaj spektantoj. Tio tauxgas precipe por internaciaj seminarioj, kursoj, laborgrupoj ktp..
   Do, la parola prezentado (aux lauxtlegado) de antauxe verkitaj tekstoj estas la plej tauxga rimedo por vivigi Esperanton je suficxe alta nivelo. Tio povas okazi reale en internaciaj arangxoj, aux en la interreto, ekzemple kiel en radio Muzaiko aux en Esperanta Retradio. Ambaux estas necesaj. Ankaux dum internaciaj arangxoj la lokaj partoprenantoj povas esti kunligitaj kun foraj partoprenantoj helpe de la interreto.
   Kaj hodiaux la homoj sur la tuta planedo havas ecx komunan temon: Kiel protekti la vivmedion, por ke la homaro povu vivi sur cxi tiu planedo ankoraux post 50 aux 100 jaroj. Do, eblas serioze labori multe helpe de Esperanto. La valoro de Esperanto ne estu subtaksata.
          (bedauxrinde sen subskribo)
          (laux Esperanta Retradio)

          Valoraj lernomaterialoj

   En 2020 la unuan (kaj solan) premion de Fondajxo Antoni Grabo]ski (800 usonaj dolaroj) ricevis Bertilo ]ennergren (Svedio-Germanio) pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Per sia "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", kiu en sia reta versio (bertilow.com.pmeg) staras jam en la 15-a versio, li kreis novan referencon por priskriba Esperanta gramatiko. Uzante novigan, simplan terminologion kaj abundajn ekzemplojn el kvalitaj fontoj, tiu verko klarigas al komencantoj kaj al specialistoj cxiujn aspektojn de laesperanto-gramatiko. Wennergren krome kreis la retpagxon Tekstaro (tekstaro.com), kiu ebligas la trasercxon kaj komparon de vasta literatura kaj gazetara tekstaro de pli ol 10 milionoj da vortoj. Temas pri grava ilo por la analizo de la efektiva lingvouzo kaj gxia evoluo.
   Akademiano de 2001, Wennergren dejxoris kiel direktoro de la sekcioj pri Gramatiko kaj pri la gxenerala Vortaro. En tiu lasta funkcio li iniciatis kaj subskribis la 9-an oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en 2007. Eble, tiuj valoregaj materialoj povas esti tauxgaj por niaj Esperantinstruistoj kaj por cxiuj, kiuj volas pliprofundigi siajn ingvokonojn.


        Virinoj en muziko

   Elisabetta de Gambarini (1730-1765) estis talenta angla komponistino, kantistino, orgenisto, klavicenisto, orkestra direktistino kaj pentristino de la Xviii-a jarcento.
   sxi naskigxis en Londono. sxiaj gepatroj estis Charles Gambarini, itala nobelo, kaj Joanna Stradiotti el Kroatio; eble sxi estis muzikinstruistino por aristokrataj infanoj.
   Elisabetta estis la tria el kvar infanoj de tiu paro, kaj la sola kiu pluvivis gxis plenagxeco. en letero de 1761 sxi skribis: "mi naskigxis en Londono, mi scipovas paroli la anglan, la francan, la italan kaj la germanan, kaj mi komponis multajn muzikajn pecojn, precipe odon je la naskigxtago de Lia Regxa Mosxto."
   Estas neniuj specifaj informoj pri la formala muzika edukado de Elisabetta de Gambarini, tamen oni konjektas, ke sxi eble studis cxe la fama tiutempa komponisto Francesco Geminiani (1687-1762), auxtoro de "La Sorcxita Arbaro" (The Enchanted Forest).
   E. de Gambarini unue vekis atenton kiel kantistino de bela mezosoprana vocxo. Kiam sxi estis nur deksesjaragxa, sxi prezentigxis kiel kantistino en la premieraj prezentadoj de du oratorioj de Haendel: "Occasional Oratorio" kaj "Judas Maccabaeus". Tiel Elisabetta komencis sian karieron; sxia nomo aperas ankaux en dekoj da aliaj prezentadoj, inter ili "Joseph and his Brethren", "Samson" kaj "La Mesio", ankaux de Haendel.
   Je sia dekokjaragxo Elisabetta jam gxuis famon kaj reputacion kiu permesis al sxi prezenti sian propran koncerton, kie sxi kantis kaj ludis siajn komponajxojn per orgeno. sxi ankaux publikigis siajn unuajn du volumojn da muziko. sxi estis la unua virino komponisto en Britio, kiu publikigis kolekton da klavarmuziko: "Ses serioj de klavicenaj lecionoj" (The Six Sets of Lessons for the Harpsichord), agrablaj komponajxoj por du vocxoj dedicxitaj al la Vicgrafino Hojxe de la Irlanda Regno.
   sxi publikigis tri volumojn da kantoj kaj pecoj por klaviceno en la angla, la franca kaj la itala. Ili estas mallongaj pecoj, la tekstoj bazigxis sur moralaj lecionoj aux klasikaj aludoj. Poste sxi publikigis "Lecionoj por klaviceno, Intermiksitaj kun italaj kaj anglaj kantoj" (Lessons for the Harpsichord Intermix'd with Italian and English Songs". Sxiaj komponajxoj reflektas vocxan laboron pli ol instrumentajn modelojn. Tio evidentigxas en tiuj cxi lecionoj, karakterizitaj per teksta bazo kun kompakta gamo en strofa stilo de mallongigita dauxro, sen plurmova strukturo.
   Kiel aliaj pecoj de cxi tiu gxenro, sxiaj kantoj povas esti interpretataj diversmaniere: per vocxo, fluto, klavaro, vocxo kaj fluto kune, alternante segmentojn. sxia muziko estis verkita laux la stilo de la malfrua baroka periodo kaj de la frua klasika periodo. sxia skribmaniero estis simpla, vigla kaj alloga.
   La 20-an de marto 1764 Elisabetta edzinigxis kun Etienne Chazal. Sxi koncertis kiel sinjorino Chazal en majo, sed sxi mortis hejme malpli ol jaron poste. La testamento de sxia patrino malkasxas, ke Elisabetta havis filinon, Giovanna Georgiana Chazal. Tio supozigas ke eble sxI mortis dum la akusxo. Kvankam ne estas certeco pri tio, tia situacio estis ofta tiutempe.
   Elisabetta de Gambarini estis persono kun granda talento, kiel pruvas la fakto, ke sxi atingis distingon kiel kompleta muzikisto, prezentante kaj komponante por diversaj instrumentoj kaj vocxo. Popularaj tiutempaj muzikistoj, inkluzive de Haendel kaj Geminiani, admiris sxian laboron.
   sxi scipovis utiligi sian virtuozecon por promocii sin kiel interpretistino kaj komponistino, kaj uzis la komercajn kaj eldonajn agadojn, imitante tiujn de viraj muzikistoj. Versxajne, pro sia frua morto en la agxo de 35 jaroj Elisabetta ne estas tiel fama, kiel aliaj sxiatempaj komponistoj kaj muzikistoj.
           Sonia Risso (Urugvajo)
Auxskulti komponajxon de Elisabetta de Gambarini eblas ekzemple cxe:
https://ww/youtube.com.watch5=!5HEn6SImZYU


        Tra la sortofrata mondo
    jxudo-kurso por blindaj junulinoj

   Blindaj junulinoj en Barato lernas jxudon, por ke ili povu pli bone defendi sin.
      nordfrisa dokumenta filmo.
   Stefanie Ortmann el Oldenswort faras filmon pri tiu cxi projekto.
   cxiujn tri minutojn knabino estas viktimo de krimo en Barato. Precipe tre junaj knabinoj en la slumoj de la grandaj urboj. Virinoj estas precipe en risko, se ili estas blindaj. Sed ekzistas iniciato instrui jxudon al blindaj junulinoj en Barato, por ke ili povu pli bone protekti sin.
      La dokumenta filmo.
   Stefanie Ortmann el Oldenswort en Norda Frislando nun produktas filmon pri la projekto titolita "Aazadi", kio signifas "libereco" en la hinda.
      Konfronto kun la kondicxoj en hindaj slumoj.
   Kiam la blanka frontpordo malfermigxas sub la dika pajla tegmento, helvizagxa virino kun radianta rideto venas al vi. Vi povas senti la pozitivan energion, kiu instigas Stefanie Ortmann klopodi sxangxi ion. Dum sia restado en Barato por la filmado, sxi ekkonis ambaux: la luksan vivon de la superricxuloj kiel en La "Arabaj Noktoj" kaj ankaux la
neimageblajn kondicxojn en la slumoj de la hindaj urboj.
      Financado de la filmo per homamasfinancado.
   "Mi eksciis, ke knabinoj estas aux seksperfortitaj, aux devigitaj edzinigxi, kiam ili estas 12- gxis 14-jaragxaj. Tiam mi estis prezentinta cxi tiun projekton, en kiu blindaj knabinoj lernas jxudon por defendi sin," diras rtmann. sxi ne povis forlasi la temon, sxi volis fari cxi tiun filmon. Sed por tio sxi bezonis monon. La solvo venis:
_crowdfundng, Tio signifas: Multaj malgrandaj kaj grandaj donacantoj partoprenis en la projekto.
   Kiel komerca regxisoro kun multjara sperto, sxi konas Dion kaj la mondon, sed sxi ankaux uzis nekonvenciajn
rimedojn: "Mi havas tiom da kontaktoj per mia malnova laboro, mi invitis amikojn al tagmangxo kaj diris, jen la kolektosako, nur por ke vi povu helpi min fari la filmon."
   sxi volas eksciti homojn pri la filmprojekto de Stefanie Ortmann Kaj sxi rakontis historiojn. Ekzemple, tiu de la blinda Sudama, kiu ne nur volis mem lerni jxudon, sed konvinkas aliajn: "Knabino, kiu estis tro maldika, sed havis volon. sxi diris: "Akompanu min al la auxxtoritatoj, mi volas atingi, ke ni havu stratlumadon", kaj akiris gxin. Freneza pozitiva energio!. sxia misio estis kuragxigi aliajn knabinojn kaj ne esti pasiva."
   "Sed cxiam estis malfacile, cxar cxi tie en nia ideala, ricxa mondo, ne cxiuj volas esti alfrontitaj kun la mizero tie ekstere" - diras Ortmann: "Precipe kiam larmoj falas, kiam mi raportis el la slumoj. Iuj staras tie kun krucumitaj brakoj, la aliaj volas scii pli. La homoj cxirkaux mi kuragxigis min: Eliru kaj faru cxi tiun filmon."
   Sed la filmo estas malproksima de fino, la sekva vojagxo al Barato estas planita, kaj tiam la kompleksa produktado komencigxos. Tio signifas: Stefanie Ortmann denove invitos vin al la _crowdfunding-vespermangxo en sia pajlotegmenta domo sur la malgranda Warft en Oldenswort. Kaj poste kio?
   "Kelkaj estas iom maltrankvilaj," sxi ridas" "Mi prefere ne faru tian spican kareon, sed prefere faru pli da batatoj kun rizo!."
         (Laux la germana radio, Ndr)
            Esperantigis Olena Posxivana

          Tago de la Germana Biero

   La 23-an de Aprilo 1516, Duko Vilhelmo de Bavario proklamis la legxon pri la pureco de biero. Nur akvo, malto kaj lupolo estis permesitaj, la gisto poste estis rekonita kiel ingredienco. Ekde tiam biero estas farita en Germanio gxis hodiaux. Bierfarejoj malfermas siajn pordojn kaj provizas informojn pri gvidataj vizitoj kaj festivaloj, la produktado kaj konsisto de la trinkajxo. Ekzistas pli ol 5000 malsamaj specoj de biero tutlande. Ili diferencigxas laux gusto, kuirmaniero kaj ecx akvo.

         Cxunjo demandas

    Kial oni inventis masxinon por lavi mangxilaron? cxu pigro instigis aux manoj doloris?
   La usonanino Josephine Cochrane sxatis arangxi grandajn bankedojn kun multaj gastoj. Sed sxin kolerigis personaro, senzorga pri sxia mangxilaro. Tiel sxi laboris pri la solvo de la problemo kaj inventis la unuan telerlavujon en la mondo. La 28-an de decembro 1886 sxi patentis la inventon
je sia nomo.

    Kion signifas la vorto "karaoke"?
   Karaokeo estas japana invento. Nun gxi estas populara distro ne nur en aziaj landoj. Bone konataj muzikpecoj estas ludataj kun vigligistoj transprenantaj la preterlasitan kantantan parton. la termino _karaokeo konsistas el la du japanaj vortoj _kara (malplena) kaj _oke (orkestro), do, kune gxi signifas "malplena orkestro".

    Kial gxuste infanoj malvarmumas tiom ofte?
   Ecx se infanetoj havas konstantajn malvarmumojn, ilia imunsistemo ne estas malforta aux subevoluinta. Tion klarigas usonaj sciencistoj en la revuo "Science Immunology". Oftaj virusaj spiraj infektoj atakas bebojn kaj infanojn, kiam ili renkontas cxi tiujn virusojn la unuan fojon. Cxe plenkreskuloj la imunsistemo dum la tuta vivo havas patogenojn "memoritaj" kaj "memorcxeloj" protektas kontraux la renovigxinta infekto.

    Kiel formikoj kuracas sin? Aux ili tute ne malsanas?
   Formikoj malinfektas sin kaj siajn stomakojn per sia propra acido. Tio estas la rezulto de studo de la Universitato Martin Luther Halle Wittenberg (MLU) kaj la Universitato de Bayreuth. Formikacido estas organika Acido, ellaborata de speciala glando en la abdomeno de multaj specioj de formikoj. gxi mortigas malutilajn bakteriojn en la nutrajxo de la bestoj kaj Tiel, gxi reduktas la riskon de malsano, oni skribas en la jxurnalo "eLife".

    cxu nur leporoj sxangxas sian felkoloron depende de la sezono?
   Rinoceroj (sed versxajne temas pri boacoj aux nordaj cervoj, ndr) sxangxas ne nur la koloron de sia felo, sed ankaux de siaj okuloj lauxsezone. Dum arktaj vintroj la okulkoloro de orturkisa al malhelblua, por ke la bestoj povu pli klare vidi. Dum lumplena somero en la norda Norvegio pli multe da lumo reflektigxas, en longa malhela nokto la okuloj bezonas pli da eblecoj percepti la lumon. Tion malkovris sciencistoj de la Londona Universitato.

    Kion faris la firmao Opel, kiam ankoraux ne ekzistis auxtoj?
   Adam Opel efektive estis sukcesa fabrikanto de kudromasxinoj. Sed dum fervojagxo al Parizo en 1885, li lernis la spertojn de La tiam vaste konata Hochrads. reen en Russelsheim li decidis fabriki ankaux biciklojn. La marko Opel rapide farigxis la merkata gvidanto en Germanio, kaj vendis ekskursajn kaj vetkurajn biciklojn, infanajn biciklojn kaj sxargxajn biciklojn. En la 1920-aj jaroj postulo je bicikloj multe kreskis tutmonde kaj Opel provizore evoluas en la plej granda fabrikanto de du-radaj transportiloj en la mondo. Fine de 1936, bicikla produktado estis transdonita de Opel al NSU.
                      Respondis Oma


         Kain kaj Abel

   Kain kaj Abel komence vivis en komuna groto. Kune ili iradis por cxasi. Ili cxasis multajn antilopojn. El ties tibioj ili faris trancxilojn, per gxi ili fratece dividis la viandon, purigis la ledon, sxmiris gxin per ostmedolo por ke gxi farigxu glata kaj pretigis el gxi vestajxojn.
   Sed la sinjoro benis iliajn edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto farigxis malvasta por
ili ambaux.
   Trovigxis proksime ankaux alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endangxerigis la vivon de ili ambaux. Do, ili kune alsxteligxis, bruligis fajron antaux la fauxko de la groto kaj kiam la tigro elsaltis, cxiuj samtempe ùkomencis gxin sxtonjxeti. Krome cent kaj cent sxtonpintaj jxetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis gxin mortigi. Poste en la malplenan groton enlogxigxis Kain kun siaj familianoj.

   Cxi tiu sukceso instruis ilin, ke pli oportune estos kune cxasadi ankaux estonte. La du familioj, kune agantaj, povis cxirkauxstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la timigitaj pracxevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain kaj Abel fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaux la mamuton kaj per la grasajxo de la lanhava kamelo, kiu grasajxo trovigxis en gxia gxibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili cxizis belajn cxasbildojn per tajlita fajrosxtono.
   La vivo farigxis cxiutage pli bona, ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili povis danki cxion cxi.
   Cxi-tempe okazis, ke la Serpento ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por sercxi la homojn. Tiel li venis al la groto de Kain.
   "Diru al mi Kain," gxi komencis, "cxu vi ne timas pro Abel?"
   "Kial mi timus pro mia sampatrano?"
   "Nu, pro tio, cxar li havas cxiutage pli da sxtonpintaj jxetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretigxas el la kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas ecx la hauxtegon de la arbara elefanto. Ecx vi mem jam vidis!."
   "Kiel do cxasfaligi la elefanton, se lia sago ne estas akra?"
   "Nunu! Bone!." diris la serpento. "Mi nur menciis."
   Kaj poste gxi iris al Abel kaj tie rakontis la samon pri Kain.
   Kain kaj Abel tiutage malfacile endormigxis. Sekvonttage Kain kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili jene:
   "Miaj familianoj!. Nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiigxo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endangxerigas tiujn, riskas la vivon kaj felicxon."
   "Prave patro!." respondis la familianoj.
   "cxar imagu nur," li dauxrigis, "kio okazus, se ni malpacigxus inter ni. Se ni devas uzi parton de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraux la alia familio ke gxi ne povu nin kasxataki. Se ni ne cxasadus kune kun la abelanoj, sed ni disigxus al du partioj, nur ties duonoj povus iri cxasadi, cxar la aliaj duonoj devus observi la malamikon. cxu ne, tiel ni povus cxasi malpli multajn antilopojn?"
   "Ni malsatmortus" respondis unu el la filoj.
   "Kaj intertempe ekstermus nin la glavdenta tigro" aldonis la dua.
   "Nu" dauxrigis Kain, "mi ricevis bedauxrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas perturbi cxi tiun kunsentan pacon. Laux certaj famoj ili pretigas armilojn kontraux ni."
   "Domagxe," ili respondis.  Ni devas nepre subteni la pacon."
   "La saman intencas ankaux mi," jesis Kain. "Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos la pacon, ni ecx garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikigxu kontraux la abelanoj. Mi tre bedauxrus, se la abelanoj tamen atakus nin, cxar tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco. Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon, vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malgxoja, karaj gefiloj."
   Pro tio cxi ili tre cxagrenigxis same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, arangxi la aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de tiaspeca intertraktado.
   "cxar," ili diris, "se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraux ni, tion ili nepre neos. Ili diros, ke la armiloj pretigxas kontraux la glavdenta tigro. Kaj se ni petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke gxuste tial ni petas, cxar ni mem intencas ilin ataki, do, des pli intense ili preparigxus por la atako, ecx se ili gxis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kasxe pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia popolo."
   Pri cxi tio ili interkonsentis.
   Poste iu el la filoj eltrovis, ke, se oni sxmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la sovagxbesto, trafita per gxi, rapide mortas ecx pro la plej malgranda vundo kaj tiu estis tauxga armilo kontraux la glavdenta tigro.
   Dum la unua momento gxi vekis grandan gxojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la mecxoj! Sed Kain, per la sagxeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties konsekvencojn.
   Li ordonis, ke la aferon oni severe devas sekreti. Dum la komunaj cxasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kasxita angulo de la groto estu poto, plena de tiu cxi veneno, por ke ili tuj povu preventi cxiaspecajn ekagojn por rompi la pacon.
   La ordonon cxiuj akceptis aprobe, nur unu filo, Hanok auxskultis gxin kapskue:
   "Neniel placxas al mi cxi tiu afero, cxar pli-malpli frue gxuste el cxi tiu farigxos la interbatado."
   Nature, la sekreto de la akonitveneno dum mallonga tempo malkasxigxis. Abel foje demandis Kainon, kial ili amasigas cxi tiun dangxeran venenon.
   "Bone vi scias," respondis Kain, ke en cxi tiu groto logxis iam la glavdenta tigro. Neniu scias, kiam revenos gxia raso."
   Abel profunde cxagrenigxis. Tamen do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al gxi!.
   Li kunvokis sian familianaron kaj komunikis sian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, cxar eble la kainanoj miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti ecx la sxajnon de la malbonigxo de la interrilato.
   cxi tiun opinion cxiuj akceptis. cxiuj sentis fratame al la kainanoj.
   Fine ili decidis, ke por certeco, ankaux ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, cxar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armigxo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.
   Kaj post mallonga tempo Abel havis pli multajn armilojn, ol Kain.
   Kiam Kain eksciis tion cxi, li certigxis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiligxo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas cxesigi la komunajn cxasadojn por eviti la okazon de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al cxasado, sed nur la duono de la
popolo, cxar la alia duono gardis la groton kaj pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton.
   Jes, tiel okazis. Nature, la predo malmultigxis, ili distribuis gxin inter si per pli granda pedantemo kaj al la filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesajxo, cxar aliokaze endangxerigxus la hejma fajrujo kaj la cxiutaga antilopviando.
   cxi tion cxiuj komprenis kaj aprobis, nur Hanok grumblis:
   "Mi ja diris, ke iom post iom naskos la aferoj malbonon. Lauxesence same Kain, kiel Abel incitas la familianojn
unu kontraux la alia. Ambaux estas lupoj en homaj hauxtoj, kiuj ne domagxas bucxigi siajn familianojn por siaj propraj acxaj interesoj."
   Pluraj aprobis la vortojn de Hanok, kaj Kain per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandigxas kontraux la ekstera dangxero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj eraroj kaj poste severe punis lin.
   La amikoj de Hanok el cxio cxi konvinkigxis nur, ke Kain nepre intencas forbucxigi sian popolon, cxar li spasme volas manenteni la potencon.
       La samo okazis cxe Abel: la duono de la familianoj cxasis, la alia armile gardis la pacon. La malkontentulojn ili
punis.
   Kain kaj Abel fine konvinkigxis, ke ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia sencxese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj ka*intencoj. Ili devis per profunda cxagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos la pacrompantan alian familion. Ili jam ecx sopiris la eksplodon de la interbatado, cxar jam ankaux interne trovigxas tiuj, kiuj malalte taksas la eksteran dangxeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekigxos nur tiam, kiam ecx ili vidos la dangxeron. Sed ambaux amis unu la alian kaj ili povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj cxi tiun neceson ili jam avide atendis.
   Fine ankaux tio alvenis. La abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis gxin kaj hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaux familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.
   "Nu," diris Hanok, "cxu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraux la alia, nun estas devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial cxio cxi? Nur, por ke ni certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la batalo: Abel estis mortigita. La venkinta Kain priploris sian fraton, sxutis cindron sur sian kapon kaj lauxte anoncis al ambaux familioj, ke la malpaco estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili cxasos kune, cxiu el la du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovagxaj abeloj. La malkonkordo finigxis, la mondo atingis la eternan pacon."
   "Sed el la pasinto ni ellernis," li dauxrigis, "ke la paco estas granda trezoro kaj ni devas gxin gardi pli bone, ol gxis nun. Ni ne plu rajtas disigxi al du grupoj, kaj tiun, kiu ne povas aligxi al la nova grotregximo, ni nepre punos."
   "Jen!" diris Hanok. "Mi jam diris, ke cxio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj sklav-kateno, cxi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni gxis ni ne sukcesos rompi cxi tiun sangan tiranismon."
   Pri cxi tio konsentis liaj amikoj, kiuj nun plimultigxis, cxar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin subjugitaj. Ili publike mallauxdis la kainanojn, post kio, la kainanoj deklaris, ke la amikoj de Hanok estas pacrompantoj kaj plurajn el ili mortbatis.
   cxi tio kolerigis la amikojn de Hanok tiel, ke ili foje sxtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon kaj liajn adeptojn.
   Hanok do, transprenis la gvidadon. Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio cxesis kaj post tiom da suferoj ekrugxis por la mondo la krepusko de la eterna paco.
   "La tiraneco estas frakasita," li diris. "Per tio cxesis la kauxzo, kiu incitis homon kontraux homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka fratamo kaj paco. Por ni trovigxas jam nur unu- sola malamiko, tiu, kiu volas rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaux ol ili povus subfosi nian fratan harmonion."
   Pri cxi tio ili konsentis, nur iu malnova amiko de Hanok skuis la kapon:
   "Mi konjektas," li diris, "ke ni esence nur sxangxis la tiranon, sed nenio vere modifigxis. cxu ne, cxi tiu Hanok parolas ankaux pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi ilin? gxis nun cxiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos la eternan pacon. Sed cxi tiu panaceo estis cxiam iaspeca venko, kiun ni devas atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antauxe ni trovas al tio malamikon. Lauxesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu gxin venki. Almenaux, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera sxelo, cxiam putrigxis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva hximero."
   "Kaj cxu ne trovigxas savigxo?" ili demandis.
   "Ne. La interbatado estas en la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem cxesu."
   "Kaj kiel vi imagas la solvon?"
   "Nu, atentu vi: cxu vi ne ekvidis, ke Hanok kaj liaj intimaj amikoj estas cxiuj blondaj?"
   "Vere."
   "Nu, ni devas sperti, ke la malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la blondulojn, kaj tio cxi alportos la eternan pacon. Sed gxis tiam cxio estos vanta hximero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la frateco, por ke jam fine cxesu la malbenita spirito de la malpacigxo!."
   Sed en tiu tago ankoraux neniu konsentis.
                S"andor Szathmari
                     (el "Satiroj")


        Forpaso

   Forpasis Antun Kovacx, tre aktiva esperantisto dum sia tuta vivo. Ecx en la lasta tempo li dauxrigis sian laboron por Esperanto, batalante kontraux kancero. Bedauxrinde, post la dua kemioterapio lia korpo jam ne plu povis rezisti.
La 7-an de aprilo en la tombejo Mirogoj zagrebaj Esperantistoj adiauxis nian karan amikon. Ripozu en paco, kara
Antun!
   (pri tiu nia senlaca samideano legu cxi-numere en aparta artikolo je lia nomo).