Esperanta Ligilo

numero 6 - Junio 2022

 

          Enhavtabelo

Virtuala IKBE - komuniko

financa raporto por la jaro 2021

87-a IKBE en Italujo - unua komuniko

Idilio, cxarmulinoj kaj partizanoj

Scienco kaj naturo:

  el la vivo de tigroj.

Literaturo:

  tria pregxo de Pygmalion.

  Kie vi estis? "poemo".

Forpaso:

  Aleksandr Medvedev.

Stenografia pagxo: (cxi tie forlasita)

  Korekto.

  kuirrecepto: karpacxo de fragoj.

 

Anekdotoj pri famuloj.

 

 

 

 

 

          Virtuala IKBE

 

          Komuniko

  Dum la lasta estrarkunveno de LIBE, okazinta la 29-an de majo,

estis decidite, ke pro manko de tempo por sukcese informi la membrojn

pri Nia IKBE, LIBE cxi-jare, tamen organizu virtualan Kongreson,

sed, ekde la 23-a gxis la 25-a de septembro 2022.

  Membroj de la Prepara komitato estas cxiuj estraranoj de LIBE.

  Temo de la Kongreso estas: "Esperanto kaj muziko unuigas nin".

Do, tio estas temo kiu jam estis planita por la 86-a IKBE.

  La Kongreso estos realigita pere de Zoom.

  Pri teknikaj aferoj zorgos nia teknika teamo: Gradimir Kragicx,

Vjacxeslav Suslov kaj Dragan sxtokovicx.

  Pri aligxo, anonco pri partopreno en la programo, teknika helpo kaj

aliaj demandoj bonvolu skribi al jena retadreso: Libe@slikom.info.

  Informoj kaj novajxoj pri la Kongreso aperos, ankaux en la retejo de

LIBE: http:\\www.libe.slikom.info.

 

          Provizora programo

     (La horaro estas laux universala tempo.)

 

     Vendredo, la 23-a de septembro

12.00-14.00 horo: Teknikaj provoj pri aligxo kaj partopreno.

14.00 horo: Malfermo de la Kongreso - Salutoj de la partoprenantoj.

16.00 horo: Prezento de LIBE al novaj Esperantistoj kaj interesigxantoj.

17.00 horo: Novaj Esperantistoj sin prezentas.

18.00 horo: Interkona vespero.

 

      Sabato, la 24-a de septembro

7.00 horo: Konversacia rondo - Gvidas: Natalia Kasymova.

8.30 horo: Prelegoj.

  Otto Prytz: "Otto Prytz prezentas atenditan kaj neatenditan

    muzikon el landoj Kiujn li vizitis";

  Galina Lukjanenko: "Balalajko - La muzika simbolo de Rusio";

  Jiri Jelinek: "Jaroslav Jejxek - cxehxa viddifektita komponisto";

  Attila Varro: "Hungara kontribuo al la muzikliteraturo en la

    unua duono de la 20-a Jarcento".

13.00 horo: gxenerala asembleo de LIBE.

17.00 horo: Internacia arta vespero.

  Prezento de virtuala ekskurso tra

    moskvo preparita de la moskvaj esperantistoj sekve de nia nuligita tiea kongreso.

 

      Dimancxo, la 25-a de septembro

7.00 horo: Konversacia rondo - Gvidas: Natalia Kasymova.

8.30 horo: Prelegoj.

  Joaquim Lagartixa: "Portugala muziko - interkrucigxo de kulturoj";

  Vjacxeslav Suslov: "Ivan Panickij - La unua emeritita viddifektita aktoro";

   Galina Lukjanenko, Vjacxeslav Suslov:

  "Aleksandar Milohranov - memore al amiko";

  Natalia Kasymova: "Blindaj muzikistoj el Tagxikio".

12.00 horo: Prezento de sekvantjara IKBE.

13.00 horo: Fermo de la Kongreso.

 

  Novaj anoncoj pri prelegoj pri la kongresa temo kaj ankaux aliaj prelegoj

estas bonnvenaj.

  Dum la Kongreso ekzistos ebleco, ke la kongresanoj renkontigxu kaj

interparolu.

    Bonvenon!

 

 Ligilo por aligxo al la kongresa programo:

https://us02web.zoom.us/j/81092870993?pwd=YUxZa0FnRHRtR1pEYTM0N0o5WGlMQT09

ID: 810 9287 0993

Pasvorto: Esperanto

                La estraro de LIBE

 

 

 

     Financa raporto de libe por la jaro 2021

 

          konto libk-p cxe UEA

komenca saldo -- euxroj  1.337,91

 

     enspezoj:

kotizoj ----------------  .238,05

el malinvesto cxe BNL   23.000,00

                        ---------                         

entute ---------------- 23.238,95

 

     elspezoj:

membreco cxe UEA ------   .132,00

abono revuoj de ILEI --   .188,00

                        ---------

entute ---------------    .320,00  .cbj,jj

 

fina saldo ------------ 24.255,96

 

    konto Da Costa-LIBE cxe BNL

komenca saldo -- euxroj 27.640,79

 

    enspezoj:    

kotizoj ---------------   .580,00

donacoj ---------------   .150,00

subteno Thilander -----  1.956,95

interezo ---------------  .  1,91

                        ---------

entute ----------------  2.688,86

 

     elspezoj:

el malinvesto cxe BNL -----– 23.000,00

bankokostoj kaj impostoj ---   .150,33

                             ---------

entute --------------------- 23.150,33

 

fina saldo -----------------  7.179,32

 

  Kelkaj klarigoj. sur nia konto cxe UEA ni havis jarkomence

1-337,91 euxrojn, sed jarfine 24.255,96 euxrojn pro enveno de

238,05 eìroj kiel kotizoj kaj de 23.000,00 euxroj

el malinvesto cxe BNL, kaj forfluo de 132,00 euxroj kiel kotizo de faka

asocio de UEA, kaj de 188,00 euxroj por kolektiva abono al la revuoj

"internacia pedagogia revuo" kaj "Juna amiko" de ILEI.

Sur nia konto cxe BNL ni havis jarkomence 27.640,79 euxrojn; ili

farigxis jarfine 7.179,32; envenis 580 euxroj kiel kotizoj kaj 150

euxroj kiel donacoj pro kiuj ni devas danki niajn membrojn,

1.956,95 euxroj kiel subvencio de la fondajxo Thilander, pro

kio ni devas dankegi niajn svedajn subtenantojn, kaj krome 1,91 euxroj

kiel banka interezo, pro kiu mi ne scias, cxu decus danko aux riprocxo.

  Vi certe rimarkis, ke mankas elspezo por presado de nia revuo kaj

de du aldonajxoj, sed gxi estis nur prokrastita pro teknikaj problemoj.

Fine mi devas informi, ke la vendo de la investajxoj de LIBE cxe BNL

(por ebligi la likvidon de nia konto en Italujo) ne progresis gxis fino

cxar la nuna financa situacio malkonsilas tiajn negocojn, sed mi certe

tuj finos la aferon, kiam la situacio igxos favora.

  Pri cxio supre dirita kaj pri io ajn kroma pri niaj financoj mi estas

je la dispono de niaj scivolemaj membroj.

      La kasisto p. l. Da costa

 

 

 

        87-a IKBE en Italujo

            Unua komuniko

 

  Karaj samideanoj, post longdauxra manko de cxeestaj kongresoj, estis

espero okazigi la 87-an IKBE-on en

torino (Italujo) lige kun la tie

okazonta 106-a UK en 2023.

Tiu espero ne plenumigxos; tamen IKBE-87 okazos en Italujo kaj IABE strebos

por ke gxi estu interesa kaj agrabla.

Ni preparas programon allogan, sed ne tro densan, por lasi al

kongresanoj tempon por interkonatigxoj, amikaj rilatoj kaj gxuado de la medio

kaj precipe de la strando.

  Nia 87-a okazos de sabato la 3-agxis sabato la 10-a de Junio 2023 en

la urbeto San Benedetto del Tronto,

kie jam okazis nia 81-a, sed en alia logxejo, Hotelo Bolivar, kiu

estos tute je nia dispono.

La nombro de akcepteblaj gastoj estas limigita; atinginte gxin, ne plu eblos

akcepti pliajn aligxojn; ni do rekomendas fruan aligxon;

cxiukaze la 31-an de marto 2023 ni devos komuniki al la hotelo

la nombron de aligxintoj kaj de bezonataj cxambroj.

  Aligxilojn, post pago de la kongresa kotizo, oni sendu al Violetta de

Filippo per retposxto, aldonante la ateston pri la farita pago; objekto

de la mesagxo estu nepre "kongreso87", (minuskle, 10 karaktroj,

kompreneble sen citiloj).

nur cxe vera neeblo de retposxta komuniko, sendu paperan aligxilon kaj pag-ateston

al Violetta de filippo, viale malta 11, IT-50137 Firenze,

sed tiukaze memoru, ke posxto ofte tre malrapidas.

  cxiu partoprenonto sendu apartan aligxilon       kiel la cxi-suban (en tiu de

akompanantoj manku la lasta lini):

     kongreso87     

1) persona nomo

2) familia nomo

3) viro/virino

4) naskigxdato

5) lando

6) logxstrato

7) posxta kodo

8) urbo

9) retadreso

10) telefonnumero (internacie konektebla) kaj ev. skajpa nomo

11) kongresano/akompananto de

12) ev. kuncxambran(in)o

13) (ne)vegetarano

14) numero de la persona dokumento

15) akompanata de

  En la linio 13 aldonu informon, se iuj nutrajxoj estas de vi nepre

netolerataj.

Aldonu fine, cxu vi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon.

  Lakongreskotizo por unu partoprenanto por la tuta arangxo estas:

490 euxroj en unulita cxambro;

350 euroj en dulita cxambro;

280 euxroj en trilita cxambro.

  La kotizo inkluzivas logxadon, matenmangxojn, du cxefmangxojn tage kun

elekteblo inter du menuoj kaj trinkakvo inkluzivita, uzadon de kunvenejoj kaj de la strando kun sunombreloj kaj kusxlokoj, uzadon de tandemoj

kaj pedalboatoj kaj cxiujn arangxojn de la kongreso.

Kafo kaj trinkajxoj (vino, biero, sukoj k.s.) estas pagendaj aparte.

  La tutan sumon oni pagu cxe la aligxo al IABE, banko Fideuram,

iban IT08F 03296 01601 0000 6728 4647

Swift FIBKITMM.

Internaciaj kreditigoj havas koston, kiu versxajne diferencas de lando al

lando; do, por eviti malagrablajn miskomprenojn, postulu cxe la mendo

en via banko, ke tiu kosto estu jam pagita tiam, tiel ke IABE ricevu

gxuste la supre indikitajn sumojn.

  cxiu ne tute sendependa kongresano havu akompananton, kaj cxiu akompananto prizorgu ne pli ol du blindulojn.

Por klarigoj kaj pliaj informoj kontaktu telefone

Daniela Bottegoni (339-800-7222) aux

Violetta De Filippo (338-9486-830).

  Hotelo Bolivar estas moderne ekipita, havas interretan konekton

kaj estas bone adaptita por blinduloj per brajlo, vocxaj komandoj ktp;

ankaux la vojo al la strando estas adaptita.

  San Benedetto del Tronto

(Tronto estas loka rivereto) estas

grava turisma loko kaj fisxkaptista haveno de meza Adriatiko.

Tie la maro estas pura kun milde dekliva fundo.

La marbordo prezentas vastan blanksablan plagxon, kiun paralelas belega

seskilometra aleo plena je artajxoj kaj cxiuspecaj vendejoj, kaj

15-kilometra bicikla vojo atendanta niajn sportemulojn.

Laux la marborda aleo abundas palmoj kaj oleandroj,  kaj trovigxas plie

dek lauxtemaj gxardenoj (palmoj, rozoj, citrusoj, kuracaj kreskajxoj, aromaj kreskajxoj k.a.).

La suda moleo estas kvazaux subcxiela muzeo kun multaj artajxoj

skulptitaj en la maraj rifoj.

cxe la norda moleo trovigxas la marmuzeo,

kunigxo de muzeo de la marista civilizo, fisxmuzeo kaj amformuzeo:

cxi-lasta estas unika kolekto de amforoj kiujn la fisxistoj de San Benedetto levis per siaj retoj el la marfundo kaj kiuj apartenis al cxiuj iamaj mediteraneaj civilizoj.

Estus multe pli por rakonti, sed tio suficxu por sciigi, ke la urbeto estas alloga por sxatantoj de arto, de sporto, de naturo, de historio kaj de diversaj  aliaj aferoj, kiujn vi malkovros

surloke.

  Pliajn informojn pri kiel atingi la lokon, pri la kongresa programo

 

ktp, vi povos legi en sekvaj komunikoj. Dume planu vian partoprenon:

viaj italaj geamikoj atendas vin!

               P. L. Da costa

               sekretario de IABE

 

 

       Idilio, cxarmulinoj kaj partizanoj

 

  La Biblio, kiun ni havas en Esperanto, ne estas tre "ekumena" publikigajxo.

Judoj havas en gxi sian Sanktan Skribon, sed kune kun la Nova Testamento.

Imagu la sentojn de kristanoj, se oni metus en unu volumon kaj la Novan Testamenton kaj la Koranon

kaj nomus la rezulton La Vorto de Dio.

  Sed ecx la plej granda grupo da kristanoj, nome la katolikoj, ne havas

en la nuna esperantigita Biblio sian plenan porcion.

La katolika Biblio enhavas cxion tradukitan de Hieronimo en la latinan;

lia Vulgata igxis kvazaux originalo. Sed la luteranoj malakceptis kelkajn el

tiuj libroj, kaj la kalvinanoj ecx pli severe limigis la kanonon.

La rezulto estas, ke la katolikoj rigardas auxtenta revelacio de Dio

serion da libroj en kaj la Nova kaj la Malnova (aux

Olda) Testamentoj, kiujn aliaj kristanoj nomas apokrifaj.

Eblecxar tiu lasta vorto havas duan, negativan nuancon, la vorto duakanona

estas uzata.

Nia esperanta Biblio estas la kalvinana.

  La situacio koncerne la biblian kanonon estas ecx pli kompleksa:

En diversaj epokoj la judoj mem havis diversajn kanonojn,

kaj ankoraux hodiaux aliaj kristanaj grupoj konsentas nek kun la katolikoj nek kun la protestantoj.

Tion kaj multe pli vi povas legi en la informricxa enkonduko de nia nelacigebla

nederlanda tradukisto Gerrit Berveling.

Li skizas la enhavon kaj historion de la Sanktaj Skriboj de judismo kaj

kristanismo kaj klarigas, kial laux li gravas legi ankaux la duakanonajn verkojn.

Nia kuragxa brazilano Gersi Alfredo Bays konsentis eldoni la tradukojn.

La unua volumo de oldtestamentaj duakanonajxoj (la historiaj libroj)

estas nun havebla, tradukita el la helena.

  La volumo enhavas Tobit, Judit, Ester, 1 Makabeoj kaj 2 Makabeoj.

Por helpi nin orientigxi, Berveling enkondukas cxiun libron kaj klarigas

multajn aludojn en la teksto.

  Legante Tobit, mi devis memori spertojn inter popolo ecx multe pli

antikva ol la antikvaj izraelidoj: indigxenoj de norda Auxstralio.

La maniero konduti kontraux aliaj homoj estas grandparte regata de la grado de

parenceco, kaj auxstraliaj indigxenoj povas pasigi horojn konversaciante pri

parencecoj, eble la plej grava temo de ilia vivo.

Kaj same kiel indigxeno kutime devas vojagxi por trovi edzinon (por eviti

inceston!), Tobias (la filo de la pia Tobit) pilgrimas al fora loko, ne

sciante, ke la estonta edzino atendas lin.

Tiu junulino Sara havas strangan aflikton. sxi vivas cxaste, sed sxiaj

sep edzoj cxiuj mortis antaux ol ili povis amori kun sxi.

(Mi suspektas, ke tiu detalo estas vestigxo de ege antikva rakonto pri

naturfenomenoj transformita de la auxtoro, sed gxi aludas al psihxologia

interpreto). 

Kompreneble Tobias kaj Sara enamigxas kaj kundormas sen la kutima katastrofo.

Tobias kondukas sian edzinon hejmen kaj, por plenigi la kalikon de cxies gxojo,

Tobit regajnas sian vidpovon (perditan antaux ok jaroj, kiam paseroj fekis en

liajn okulojn).

  La antikva versio de "kaj ili vivis felicxe por cxiam" estas, ke la

heroo ricevas gloran entombigon.

cxi-foje kun aldona detalo: antaux ol Tobias mortas cent-dudeksepjara,

li gxojas pri la pereo de Nineve.

  Berveling nomas Tobit cxarma novelo, kaj kompare kun la ceteraj libroj gxi

estas idilia:

ecx ne unu murdo. La ceteraj libroj spegulas aparte sangavidan epokon de la

homa historio.

Komuna fadeno tra Judit, Ester kaj Makabeoj estas la senkompata lukto inter

kruelaj eksteruloj kaj fanatike konservativa hebrea popolo.

  Judit estis verkita de tre lerta rakontanto. (Ne surprizus, se iam gxi

estus projektego de holivuda regxisoro).

En la unuaj sep cxapitroj estas timoveka prezento de la kampanjo de

la asiria generalo Holofernes. La hebreoj, siegxataj en la fortikajxo

Betulia, jam preskaux perdas cxian esperon kaj pripensas jxeti sin cxe la

piedoj de la kruela generalo. Sed la heroino, la sorcxe bela vidvino Judit

(sxia nomo signifas simple judino) elpensas labirintan planon de savo.

  sxi iras al la tendo de Holofernes kaj, uzante la praan armilon de belulino,

vekas lian amordeziron kaj samtempe flatas lin kiel grandan venkonton.

Li estas suficxe gxentlemana por ne insisti pri tuja kapitulaco sxia

kaj permesas al sxi hejmigxi cxe li.

  sxi estas kaj cxasata kaj cxasta. Kaj jen la eraro de Holofernes:

li invitas sxin al granda festeno, kun la subteksto, ke sxi poste “dormos" kun li.

  La viroj cxiuj ebriigxas sed la sagaca virino restas sobra.

Tiun nokton, sola kun Holofernes, sxi fortrancxas lian kapon

kaj sukcesas reiri al Betulia kun tiu predajxo.

La hebreoj atakas la armeon de la asirianoj, kaj la lauxvorte senkapa armeo panikigxas

kaj estas ekstermita.

  Ester grandtrajte similas Judit:

malbonulo volas detrui la judojn, sed kuragxa judino savas sian popolon.

Cxi-foje Haman, potenca satrapo de la persa regxo (kies nomo estas  necerta),

ordonas pogromon kaj la regxo, Ahasveros (?), sxajnas aprobi tiun ordonon.

  Ester, la juda regxino, pasigas tri tagojn pregxante kaj submetante

sin al tiutempaj asketajxoj (sxi ecx metas fekajxon sur la regxinan kapon(,

tiam sxi beligas sin kaj ekiris cxarmi Ahasveros.

  Li, kaptite de sxia beleco, edzinigas sxin kaj nuligas la pogromon,

pli bone, li minacas fari porjudan pogromon: cxiuj urboj kaj vilagxoj,

kiuj ne agos laux cxi tiu ordono, estos senescepte senkompate neniigitaj

per lanco kaj fajro.

Kiel diras la germanoj: fino bona, cxio bona.

  Ester estas mallonga libro kaj mankas al gxi la konvinka rakontpovo

de Judit. La portreto de la regxo estas psihxologie kruda.

Fascinas tamen la pogromdekreto de Haman: gxi povus porti la subskribon

A. Hitler. Sed cxu vere Haman, macedono, direktis tiom da malamo kontraux nur

unu popoleto inter centoj en la vasta Persa Imperio? Aux cxu la auxtoro,

kiu mem kredis la judojn unika popolo en mondo de malamikoj, atribuis similajn

sentojn al Haman? Tiu klisxo, ke la judoj estas escepta popolo, igxos

historie katastrofa: ankaux Hitler kaj similaj frenezuloj senmezure troigis la

rolon de tiu malgranda popolo en la monda historio.

  Makabeoj estas tro longa por resumi ecx krokize.

La du libroj estas sendependaj verkoj, (la auxtoro de la dua libro multe pli

emfazas religiajn ritojn kaj mirindajxojn ol lia kolego),

sed ambaux raportas pri la lukto de la konservativaj sekcioj de la judaro

kontraux la kultura-religia influo de la posteuloj de Aleksandro la Granda

(temas pri la dua jarcento antaux Kristo).

  Nia propra ideologio forte influos nian reagon al tiuj bataloj.

Neniu neus, ke la Makabeoj, la partizanestroj, estis kuragxaj.

Sed cxu ili estis herooj luktantaj kontraux la imperiismo de tiu epoko,

kiel portretas ilin la auxtoroj? Aux eble ekstreme fanatikaj reakciuloj

kun arhxaika pensmaniero? cxu la "grekemaj" judoj estis poltronaj

perfiduloj de sia popolo, aux cxu eble ni rigardus ilin liberaluloj,

moderuloj, pragmatuloj, ecx bone edukitoj?

cxu la helena kulturo estis tiutempa versio de la nuna triviala losangxelesa",

aux cxu gxi alportis iluminigxon al krude sovagxaj popoloj?

La verkistoj de cxi tiuj libroj certe trovigxis dekstre sur la politika spektro.

  Makabeoj apenaux permesas fluan rapidan legadon:

oni devas vadi tra lagoj da sango. Kelkaj cxapitroj similas al raportoj

el la trancxeoj de la Unua Mondmilito:

tage montoj da kadavroj (cxu estis tiom da homoj en tiu anguleto de la tiama

mondo?).

Alia similajxo al raportoj el la modernaj militoj: estas bonaj masakroj

(kiam ni venkas) kaj katastrofoj (kiam ili venkas).

Sed Dio certe estas sur nia flanko.

  Plia komplikajxo por la judaj rezistantoj estis, ke malamikoj rivalantaj inter si

foje proponis aliancon kun la judoj, kaj ne estis facile diveni, kies alianco estos pli utila.

Sed ambaux auxtoroj de Makabeoj forte aprobis la ligon kun tiu fora,

levigxanta imperio de Romo, pri kiu ili havis tre pozitivan opinion.

Eble ili estis die inspiritaj, sed Dio kasxis for de ili la scion,

ke iam gxuste tiu nobla imperio tute detruos la judan sxtaton.

  Sendube pravas la aserto de Gerrit Berveling: "En la nuna sxtato Israelo,

pro klaraj kialoj, la historio de la Makabeoj estas denove suficxe populara".

Legado de la tekstoj bildigas al ni la pensmanieron de fanatikuloj de ambaux

flankoj en tiu parto de la moderna mondo.

  La libro estas placxaspekta kaj entenas dekojn da ilustrajxoj de Gustavo

Doré, kies inspiro venis rekte el la pagxoj antaux niaj okuloj.

  Lasta penso: nia lingvo bezonas kaj originalajn verkojn kaj tradukojn.

Mi elektis verki originale, kaj mi esperas, ke tiel mi donas legoplezuron.

Sed originala verkado estas esence egoisma;

romano de mi plenumas unualoke mian deziron esprimi min.

Sed tradukisto agas pli altruisme;

Gerrit Berveling dauxre donas al ni la fruktojn de siaj historiaj konoj

kaj lingva kapablo preskaux anonime. Dankon, Gerrit.

  Kaj Alfredo Gersi Bays certe elspezis multon por doni al ni tiun legindan

volumon. cxu li almenaux rericevos siajn elspezojn?

Tio dependas de vi, kara leganto.

                    Trevor Steele

               (el "diverskolore")

 

 

          Besto de la jaro

     El vivo de tigroj

 

  La hindoj la plej sagxa besto (post elefanto) opinias la tigron.

Ili, hindoj, kompreneble, pli bone scias, cxar tigroj cxe ili vivas en

multe pli granda kvanto ol, ni diru,

en Moskva provinco aux en distrikto de Siktivkaro.

Hindojn, do, eblas kompreni. Opinii stultulo tiom potencan kaj timigan

animalon, kiu vivas cxi tie, cxe via flanko, por homoj multe kostos.

     La gxusta "r-r-r-r-o!"

  Estas interese, ke tigron hindoj opinias ne nur sagxa, sed ankaux havanta

telepatiajn kapablojn. Iuj hindaj cxasistoj asertas,

ke emociaj ondoj, fluantaj de tigro, tiom fortas,

ke ili senteblas je kelkaj kilometroj, sen vidi kaj auxdi la beston.

Malfacilas diri, cxu la striita rabobesto estas dotita per telepatio,

kontroli tion, kiel ni komprenas, estas komplike.

Sed tio, ke la tigro evidentigas ioman nivelon de la intelekto dum cxasado, ne dubindas.

  Konsideru, ekzemple, tigran roron.

cxasante simiojn, la besto roras lauxte kaj timige,

simioj simple rigidigxas pro teruro kaj falas desur arboj

rekte al tagmangxa "tablo" de la rabobesto.

Tute alia afero estas cxasi cervojn. cxi kaze la tigro kvietigas sian koron,

komencas eligi sonojn, mirige similajn al tiuj,

kiujn cervoj mem eligas, kaj tiamaniere allogas la cxasajxon senmetafore al sia kusxejo.

Poste tigro elsaltas el la embuskejo kaj kaptegas la gorgxon de la cervo.

Interalie, tigroj sxatas nutri sin per ursajxo kaj por tio kapablas

imiti ursan murmuregon.

Dum batalo kontraux urso kutime venkas tigro –

per piedbato gxi facile frakasas kranion de la kontrauxulo.

Kaj se ektemis pri la tigra cxasado, tiuj cxi bestoj volonte mangxas krokodilojn (kompreneble, tie,

kie la krokodiloj vivas).

Sciante, ke la kolon de krokodiloj tramordi ne eblas, tigro batas per

piedoj gxiajn okulojn, penante blindigi gxin, poste turnas gxin surdorsen kaj

enkrocxigxas en gxian molan ventron.

  La tigra roro servas ankoraux por komunikigxo kun samgentanoj

sen renkontigxi kun ili vid-al-vide.

     Ne tute kato

  Sciencistoj klasifikas tigrojn specio de felisedoj, sed tio tute

ne signifas, ke la rabobestoj plene similas al niaj hejmaj nutratoj.

La diferenco (krom dimensioj) estas suficxe esenca.

Ekzemple, la tigroj havas rondajn pupilojn, ne fendetajn,

kiel la hejma kato, cxar la kato estas nokta rabobesto,

dum tigro nokte preferas dormi kaj cxasadon komencas frumatene aux

sunsubire. Sed tutegale gxia nokta vidkapablo sesfoje pli bonas ol la homa.

cxiuj "klasikaj" tigroj estas flavokulaj, escepte de tre maloftaj

blankaj tigroj: iliaj okuloj estas helbluaj. Krome, tigroj, denove distinge

de katoj, tre sxatas akvon.

la tigro povas facile nagxi laux rivero kelkajn kilometrojn,

precipe, se antauxe videbligxas cxasajxo, aux simple banigxi kaj petoli

en akvo por propra plezuro.

     Nur ne ronronas

  Certe, la tigroj havas ankaux trajtojn, similajn al la katoj

- ne vane ja ili estas nomataj "felisedoj".

Tio estas, unue, konduto dum interbatigxo, kiel cxe ordinara korta kato:

tigro siblos kaj nazbruos al la kontrauxulo, avertante, ke sen batalo

gxi ne kapitulacos. Verdire, similaj bataloj okazas ekstreme malofte.

La tigroj ja estas unuopaj animaloj. cxiu ilia reprezentanto, masklo aux

femalo, havas sian suficxe vastan teritorion, kien aliaj tigroj fakte

neniam venas.

Certe, la teritorio estas cxie lauxeble markita (la tigroj

sxatas tion), kaj tial kolizioj inter

samspeculoj eastas fakte ekskluditaj.

  Sed ni revenu al komparo de tigroj kaj katoj.

Do, due, hauxto de tigro ekzakte ripetas formon de strioj sur gxia felo.

Nu bonvolu ne kapti kaj ne razi striitajn katojn por kontroli tiun cxi

aserton. Simple kredu la vortojn.

Trie, tigroj, ankaux kiel katoj, povas pro plezuro duonfermi la okulojn,

gxue kusxi sub la suno kaj lekpurigi sian felon. cxe tio ili

neniam ronronas, - la nura afero, kiun ili ne scipovas.

     "Mi gxenas min..."

  La tigroj cxiam atakas el embuskejo.

Kaj cxi tie estas jena interesa nuanco.

Se vi hazarde ekvidos en plantodensejo tigron, kiu atendas

iun, nenikaze sxajnigu, ke vi ne rimarkis gxin. Male, plej bonas montri

al tigro (netrudeme), ke vi malkovris gxian kasxlokon, kaj nun scias

kaj gxian adreson, kaj adreson de gxiaj proksimaj parencoj,

kaj cxiujn aliajn pasportajn informojn.

Ne, piki gxin per bastono ne indas, nek ankaux krii kontraux gxi (al evidenta

agreso tigro cxiam reciprokos), suficxas simple renkontigxi kun la besto okule.

cxar tigro tre facile konfuzigxas, komprenante, ke gxia rifugxejo estas

malkasxita. Krom atakoj el embuskejo gxi scias kaj uzas nenion alian, kaj tial

gxi aux foriras malhonorita en arbustojn, aux restas surloke,

atendante malpli akrevidan cxasajxon.

Ankaux vi altprobable sukcesos eligxi viva el gxangalo.

Cetere, lokanoj, bonege sciante tiun cxi malfortecon de tigroj,

intence en gxangalo portas surnuke maskojn kun bildo de homa vizagxo –

por plia sekureco.

     Malgxoja sorto de hommalgxuloj

  Homojn la tigroj fakte ne atakas, nur se cxirkauxe

restis tute nenia nutrajxo. Origine la tigroj ne estas hommangxuloj,

nur nemultaj el ili, foje gustuminte homan viandajxon,

komencas uzi tiun fonton de la nutrajxo.

Tiaulojn oni baldaux trovas kaj forpafas.

Sed ecx en ekstrema grado de malsato tigroj-hommagxuloj neniam cxasos homon

en lia logxloko; plej versxajne ili atendos sian viktimon

en arbaro. Interalie, "misaj" tigroj cxasas homojn gxuste nokte,

bonege sciante, ke en mallumo homoj kun sia malforta vidkapablo estas fakte senhelpaj.

Se vi ne volas, ke tigro nutru sin per homa viandajxo,

neniam provu kontakti kun gxiaj idoj. Precipe, se vi ne imagas,

kie cxi momente estas ilia panjo.

Defendante la idojn, tigrino facile murdos homon kaj plu ne haltos

- gxi murdos, kaj murdos, kaj murdos....

En Hindio okazis, ke vengxinte sian idaron, tigrino lauxkonvinke

kasxobservis kaj atakis nur homojn. gxis oni neniigis gxin,

gxi sukcesis murdi kaj formangxi cxirkaux 430 homojn.

     Da ili restis malmulte

  Kaj cxe la fino io malgxoja en medio de tigroj. Hodiaux sur la Tero

da ili vivas en ses specoj: amura

tigro, sudcxina, hindocxina, malaja, sumatra kaj bengala.

Dum nur lastaj 80 jaroj formortis tri specoj de tigroj:

balia, java kaj kaspia.

La baliajn tigrojn ekstermis lokanoj,opiniantaj ilin enkorpigxo de malbono.

La java mem formortis post kiam la tuta gxia areo igxis okupita per kafplantejoj

kaj la kaspia pereis viktime de sxtelcxasistoj.

              Konstantin Fjodorov

        Elrusigis Klara Ilutovicx

        El gazeto "Cerbe kaj kore"

        numero 25, marto 2022

 

 

     Tria pregxo de Pygmalion

 

  Auxskultu mian humilan pregxon, ho, senmortaj dioj, cxar mia koro jam

troplenigxis de doloro kaj nur via sagxeco povas porti al mi trankviligxon.

  Mian doloron ja bone scias vi, ho dioj, kiuj cxion scias pli precize ol ni, mortemuloj.

  Mi ja ne diras miajn vortojn al vi por sciigi vin,

sed nur tial, cxar la ploro estas mildigilo de la doloroj.

Kaj al kiuj aliuloj mi povus plori, se ne al vi, kiuj gxis nun tiel atente supersxutis min per viaj gracoj,

kiel tre malmultajn homojn sur la tero!

  Vi faris min regxo sur insulo Cyprus, ecx dotis min per talento

sur la tereno de la skulptarto kaj nun

jam en multaj helenaj urboj,

sur la plej belaj placoj kaj en la temploj staras miaj skulptajxoj.

  Dankon al vi!

  Sed inter cxiuj miaj skulptajxoj, la plej bela estis tio, kion mi pretigis cxi tie,

en nia urbo por la templo de diino Aphrodite.

cxi tiu estas tiom perfekta kreajxo, ke mi pasigis tago-post-tago mian tempon en

la templo

kaj terenjxetigxe mi adoris ... la marmoron!

  Jes, mi konfesas: mi jam adoris ne diinon Aphrodite, sed la marmoron, kies frideco estis granda kontrasto

al ties cxarmeco: sxian maldekstran manplaton sxi tenas facile sur arbotrunko;

la dekstran manon sxi arkas super la kapo.

sxia kisema busxo, sxia dolcxaspekta, serena vizagxo,

la du kumuletoj de sxiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj

min amoregigis. Sed kun pura animo mi

povas deklari, ho senmortaj dioj,

ke tio, kio min plej forte alkatenis,

estis ne la perfekteco de la korpo,

sed la animo, la diina, interna belo, kiu radiis de sur sxia majeste bela vizagxo.

  Mi pregxis al vi, ho dioj, petegante, ke vi vivigu la marmoron

kaj mi edzinigos sxin al mi.

  Mia peto dum longa tempo ne plenumigxis. Vane mi prezentis al vi multekostajn sanktajn oferojn.

Mi jam komencis suspekti, ke vi jam ne amas min, aux ecx pli:

ke dioj eble ecx ne ekzistas.

  Miajn krimajn pensojn mi poste multfoje pentis, cxar via sagxo poste

dokumentis al mi,

kiom stulta kaj malaltkapabla estis mia menso kaj kiom sagxaj estis vi, dioj,

kiam vi gardadis, ke la belo mirigu niajn

korojn nur kasxite en sxtonon,

sed ni ne deziru, ke la dioj vivigxu kiel teraj korpoj el la marmoro.

  Nome, responde al miaj malperfektaj petegoj vi fine vere vivigis la sxtonon.

Foje, kiam mian varmegan frunton mi premegis al la piedestalo kaj denove mi pregxpetegis,

subite mi sentis sur mia sxultro ektusxon de mola, varma, virina mano.

  Mi suprenrigardis kaj mire mi vidis, ke la statuo vivigxis.

  Mi kapturnigxis pro la felicxo. sxi

descendis de sur la piedestalo kaj genuigxis antaux mi:

  "La senmortaj dioj akceptis vian petegon, ho regxo!" sxi diris.

"Mi vivigxis, por ke mi estu je via servo."

Milde mi levis, cxirkauxbrakis sxin, kondukis sxin al mia palaco

kaj ordonis al la servistinoj sxmiri sxian korpon per multekostaj sxmirajxoj

kaj vesti sxin per la plej belaj vestajxoj.

La plej elegantajn cxambrojn mi malfermigis al sxi kaj ordonis servistojn por la priservo.

Memkompreneble mi edzinigis sxin al mi.

  Mi nomis sxin Aphrode, por danki ankaux per cxi tiu nomo la gracon de diino Aphrodite.

  Dum kelka tempo nenio gxenis nian felicxon.

En la lito sxi estis arda amoranto, sed fiere mi sxin enkondukis ankaux en mian societon,

kie cxiujn ravis sxia beleco kaj sagxeco.

Neniam mi imagis edzinon, pli indan al regxo.

  Sed post nelonge, aperis sxiaj malkonvenaj karaktertrajtoj.

  Se en sxia cxambro la pordoj, fenestroj estis fermitaj, sxi plendis, ke mankas la aero.

Mi malfermigis la fenestrojn, sed tiam la trablovo malutilis al sxi.

  Do, mi farigis tiaspecan ventoladon, ke la aero envenis varme, tra

la plafono.

Trablovo ne estigxis. Sed tiu solvo malpleje placxis al sxi,

cxar sxi deziris freskojn sur la plafonon.

  Denove mi remasonigis la plafonon kaj pentrigis sur gxin bildojn per

niaj plej eminentaj artistoj.

Sed ecx la bildoj ne placxis al sxi, cxar tiuj montris la scenon, kiam Zeus per  fulmoj mortbatas la titanojn.

sxi postulis pli mildan scenon.

  Mi transpentrigis la plafonon. Nun oni surpentris la naux muzojn,

sed pri tio sxi deklaris, ke gxi estas enuiga, cxar sur la bildo okazas nenio.

  Nun mi jam petis sxin, ke sxi mem indiku, kion sxi deziras.

sxi responde ekploris kaj riprocxis min, dirante, ke mi estas al sxi fremda,

cxar se mi harmonius al sxia karaktero, tiam mi mem devus kompreni la dezirojn de sxia subtila animo.

sxi mem ne povas esprimi tiujn dezirojn, sed vera anima kunulo devus tiujn diveni.

  "cxu mi pentrigu la dion Hephaistos en sia forgxejo? — mi demandis.

— Aux la dion Pan, kiam li, per sia fajfilo muzikas al la nimfoj?"

  sxi ploregis kaj furioze skuis la kapon:

  "Vi ne komprenas min, cxar vi ne kapablas kompreni."

  "Sed kion kompreni, koreto?"

  "Vi ne komprenas ecx tion, cxu kion vi devus kompreni!"

  "Sed diru vian deziron kaj mi plenumos!"

  "Se mi scius mian deziron, mi jam dirintus gxin. Tial vi estas mia amanto,

por ke vi mem diru mian deziron!"

  Tiatempe mi ankoraux kredis, ke mi mem estas stultulo, cxar mi ne povas kompreni sxian subtilan animon.

Sed gxuste tial mi estis stulta, cxar tiatempe mi ankoraux kredis,

ke tera mortemulo povas kompreni la animon de diino,

kaj cxar mi kredis, ke nur el mi mankas tiu cxi kapablo.

  Foje sxi diris, ke sxi sentas doloron en sia ventro.

Mi vokis mian kuraciston, sed sxi ne lasis sin priesplori, dirante, ke sxi bone scias la kauxzon:

la dolorojn kauxzas la cxi tieaj vinoj, do, mi akiru al sxi vinon el la insulo Kios.

  Tiuvespere, en la lito sxi forpusxis min, dirante, ke malutilas al sxi antaux ol sxi ricevos la Kiosan vinon.

  Se mi volis ien iri kun sxi, sxi ne

venis pro siaj doloroj. Sed, se sxi

mem volis iri ien, la doloroj ne

malhelpis.

  La Kiosan vinon sxi ricevis, trinkis,

kaj la rezulto estis, ke la doloroj transiris el la ventro al la brusto!

  Sed finfine mia edzino devas esti mia edzino,

do, mi postulis la amon.

Responde sxi tiom dolorplene palpadis la bruston, ke mi indulgis sxin.

  Tamen, tiu cxi mia konduto jam delonge ne estis nura indulgo.

Jam delonge mi kapablus sxin ekbati se min ne retenus la scio,

ke sxin vivigis el marmoro vi mem, senmortaj dioj,

do, mi ne volis veki vian malamon kontraux mi.

  "sxi ne amas min, — mi konstatis per kompleta konvinkigxo.

— sxi jam neniam farigxos la mia, do, mi kondutos grandanime: sxi vivu sian propran vivon.

Se mi ne estas por sxi suficxa, elektu amaton. Nepre sxi pli bone scias la propran inklinon."

     * * *

  Kaj sxi elektis iun... sandalfariston, kiu estis ne nur ne regxo;

ne nur nenion sciis pri la skulptarto,

sed li estis ankaux mallaborema,

penmovigxa, stulta homo, cetere tre mildanima, kiu neniam povis esperi,

ke lia amatino foje estos vivigxinta diinostatuo.

Sed al Aphrode gxuste tio placxis, ke sxi estis multe pli supera estajxo, ol li.

sxi verkis ampoemojn al li (cxar sxi estis poetino, eminenta, kiu verkis pli belajn poemojn ol Sappho(

kaj en la lito sxi ravite lauxtlegis la poemojn. Kaj li? Li jam cxe la dua poemo endormigxis.

  Ne pasis tute du semajnoj kaj Aphrode eljxetis lin. Vi eble pensus, ke sxi ekkonis, kiome netauxga estis tiu homo,

kiome nekonvena al sxi. (Sed kion mi diras! Vi, dioj scias tion!)

sxi eljxetis lin pro tio, cxar li foje... ternis!

  Poste sekvis la ceteraj viroj. Dum kelkaj semajnoj sxi arde amis cxiujn.

sxi desegnis la momentan amaton sur vakstabulo, modlis lian figuron el argilo,

cxar sxi eminentis en cxiaspecaj artoj.

Iun belan, fortikstaturan sian amaton sxi skulptis kiel Marsyas-on kun kolombo sur lia etendita fingro.

  Kion komunan havas la kolombo al Marsyas?

Kial li ne tenis en la mano fajfilon de Pan? Eble vi scias, senmortaj dioj.

Vi, kiuj eble scias ecx la pensojn de sxia koro.

(Kvankam pri cxi tio jam ankaux mi dubas.)

Sed la kompatinda knabo devis longe, senmove stari kun cxevalvosto,

ligita al sia dorso kaj kun kolombo, ligita al sia fingro.

Sed la kolombo ektiradis la piedojn, gxi ne staris senmove,

do, sxi eltordis la kolon de la kolombo, tra gxia beko kaj kolo sxi trapikis lignan stangeton,

por ke gxi staru fikse sur la fingro de la modelo.

  Kiam la statuo pretigxis, la kadavron de la kolombo sxi enterigis sub la planksxtonojn de la templo

kaj tago-post-tago sxi pilgrimis al gxi

por priplori la kolombon.

La kompatindan modelon sxi akre riprocxis pro tio, cxar li lasis mortigi la kolombon.

sxi eknauxzis lin kaj forpelis.

Nature, se li ne lasintus mortigi gxin, sxi jam pli frue forpelintus lin.

  Inter sxiaj amatoj trovigxis ankaux iu poeto.

Tiun sxi demandis, kiakolora robo konvenus al sxi.

Li diris bluan. sxi acxetis gxin, surmetis gxin, sed gxi ne placxis al sxi

kaj el tio sxi konkludis, ke la poeto ne komprenas sxian animon.

sxi turmentis lin, gxis fine la poeto terurigxe forkuris.

  Kiom da amatoj sxi havis? Mi ne scias. Sed cxiuj travivis la saman

sorton:

sxia alflatigxa cxarmo cxiujn ravis, kaj se sxi jam alkatenis ilin, jam ecx ekenuis.

Per kapricoj sxi cxiujn turmentegis kaj fine forjxetis, aux ili mem fugxis de sxi.

     * * *

  Kaj fine sxi revenis al mi!! Jes, sxi revenis kaj petis, ke mi pardonu,

cxar sxi konvinkigxis, ke nur mi estas

sxia sola konvena vivkunulo.

  Ecx dum unu momento mi ne kredis, ke sxi povis demeti sian naturon,

sed mi tamen kredis, ke la trompigxoj

rompis sxin kaj jam povas bremsi sian kaprican temperamenton.

  Vere, sxi bremsis dum du monatoj.

Vespere sxi sidigxis apud mian liton kaj delektis min per liuta muziko,

akompanante gxin per sia dolcxa kantvocxo. 

Ankaux la kantojn komponis sxi mem. Poste, demetinte la liuton,

ensxovigxis en la liton kaj la lipojn sxi premis al mia busxo.

  Mi kredis, ke mi alvenis al la plej perfekta felicxo.

  Post du monatoj okazis, ke foje sxi petis, ke mi starigu la Marsyas-statuon en la templo.

  "Marsyas estis mortemulo, — mi respondis, — kiun la dio Apollon mortigis,

gxuste pro tio, cxar Marsyas provis per sia muziko konkurenci kun la dioj.

Ni ecx provokos la koleron de la senmortaj dioj."

  "Sed ni enterigu sub la statuon ankaux la modelon de la statuo,

kiel sanktan oferon por senkolerigi la diojn."

  "cxu li jam mortis?"

  "Ne. Mortigu lin por ke li farigxu sankta ofero."

  Min terurigis cxi tiu krueleco kaj mi firme deklaris, ke mi ne mortigos lin.

Vane sxi argumentis, ke la kolombo havis la saman sorton,

kaj ke sxi priploros cxiutage antaux la statuo.

  Ekde tiam, sxi fortirigxis de mia kiso, pretekstante, ke sur la insulo

Cyprus estas epidemio.

Se mi ektusxis sxin, forpusxis mian manon, dirante, ke mia mano estas malvarma,

aux, ke sxia kapo doloras.

  Ho, senmortaj dioj! Vi ja scias, kiom multe mi suferis!

     * * *

  Kaj jen, tiam mi fine komprenis vian sagxecon, ho dioj!

Kiam mi petegis, ke la statuo vivigxu, vi dum longa tempo ne plenumis mian peton,

cxar vi bone sciis, ke diostatuo havas tiajn karaktertrajtojn, kiuj konvenas nur por dioj sur la monto Olympos,

sed kiuj estas tute nekonvenaj al teraj mortemuloj

kaj tiuj ecoj alportas al ni nur turmentojn.

  Tiam mi, per mia stulta kapo ankoraux ne povis tion kompreni.

Mi postuladis, ecx akuzis vin, kaj vi, — fine plenumis mian peton,

por ke mi per mia propra sperto konvinkigxu pri tio, kion mia limigita menso ne povis percepti.

  Tiatempe, kiam mi jam konvinkigxis pri la vera situacio, tiam mi pregxis

duafoje al vi, ke vi retransformu sxin al marmoro.

Kaj jen, tiun mian peton vi tuj plenumis.

La statuo denove staras tie, en la templo, kaj mi cxiutage vizitas sxin por adori terenjxetigxe gxian Olympos-an belecon

kaj la noblan animon, radiantan el sxia vizagxo.

  Mi devas konfesi, ke mi denove adoras sxin kaj amegas.

Mi cxirkauxbrakas la marmoron kaj sentante la malvarmecon de la sxtono,

ofte mi pripentas mian duan pregxon.

Min obsedas la tento kaj mi emus frapi

mian kapon pro mia stulteco: kial mi redonis sxin?

  Sed cxi tiu pento dauxras nur momenton.

Se mi ekmemoras pri la terurajxoj de sxia vivo-tempo, tuj mi komprenas vian sagxecon, ho dioj:

nun, cxi tiel mi cxirkauxbrakas la serenecon, la cxielan perfektecon,

kiun ni, teranoj povas nur cxi tiel senti.

La perfekteco estas la trajto nure de la cxielanoj kaj ni, teranoj neniam povos gxin atingi.

Ni sentas gxin malpurajxo kaj malvirto.

     * * *

  Ho, dioj! Kiom sagxaj vi estas, ke vi tiel konatigis al mi la purecon,

la senmankan, subtilan, absolutan belecon, kiu trovigxas nure en la sxtono.

En la sxtono, kiu ne sentas, kiun infektas nenia malpurajxo de la animo, kiu do ne turmentas nin.

  Sed kial mi diras cxi tiun mian trian pregxon?

Mi timas, ege timas, ke la beleco de la statuo denove ekbruligos en mi la sopirojn!

Mi eble furiozos, pugnos mian kapon kaj

pregxos, ke vi redonu sxin al mi,

sxian karnan-sangan korpon kaj sxian animon.

Se tio vere okazus, ne auxskultu min, ho dioj, cxar el mi kriados nur la limigita, stulta homa koro.

Alligu min al la masto, kiel la maristoj alligis Odysseus-on cxe la insulo de la sirenoj

kaj ne malligu min, kiel ajn kriados la doloro el mia koro!

Ne malligu min!

  Gardu min, ho dioj, gardu min!

Multe mi suferis, ecx nun mi suferas,

sed ne permesu, ke mi sxangxu miajn suferojn al pli turmentaj!

  Kaj savu nin, mortemulojn de la diinoj! Restu ili nur sur la monto

Olympos.

Vi ja povas elteni ilin!

         Sandor Szathmari, 1969

 

 

       Kie vi estis?

 

Ho, Dio de Israelo,

kie vi estis inter lajaroj 1933 kaj 1945?

Kien vi forkuris, al kiu sekura rifugxejo?

cxu eble ankaux vi timis esti deportita al mortolagro,

  asfiksiita per gaso kaj bruligita en krematorio?

cxu ankaux vin fortimigis tiu _furor _teutonicus

de l' germanaj triboj, al kiu la Satano

donis la formon de naziaj barbaroj?

 

Kie do kasxigxis'

via legendeca cxiopovo, via biblia potenco,

en kiun tiel blinde kredis viaj israelaj idoj?

Cxu vin ankaux fortimigis la auxstra kaporalo

per sia tondra kaj cxion surdiga vocxo?

cxu la auxstra kaporalo vere sukcesis venki

la cxiopovan Eternulon kaj neniigi lian regnon

sur la tero?

                    Julius Balbin

 

 

          Forpaso

 

Karaj samideanoj!

La 25-an de majo post grava malsano en la agxo de 63 jaroj forlasis nin

la tre bonanima homo, la fondinto de Esperanto-movado en la vocxaj babilejoj

inter la blinduloj Aleksandr Medvedev.

  Aleksandr naskigxis la 12-an de auxxgusto 1958 en la rusia urbo

Vorkuta. La plejparton de sia vivo li logxis en Odeso (Ukrainio). cxi tie li

finis la blindullernejon. En la jaro 1982 li finis la muzikan kolegion en

Kursk. Aleksandr estis ne nur brila muzikisto, li estis unu el la iniciatintoj

de organizado de vocxaj retkonferencoj inter la blinduloj.

Dank.al lia iniciato en la vocxa babilejo Lib-town la 1-an de majo 2009

estis organizitaj la virtualaj kursoj de Esperanto kaj ekestis funkcianta gxis

nun Esperanta Salono.

  Ni, cxiuj liaj amikoj kaj samideanoj, por cxxiam konservos en niaj animoj

la helan spiriton de Aleksandr. Ni esprimas la profundajn

kondolencojn al la gefamilianoj, parencoj kaj proksimuloj de Aleksandr.

  Ripozu en paco, kara amiko!

 

 

          stenografia pagxo

       Cxi tie forlasita.

 

 

 

        Anekdotoj pri famuloj

 

  La mondfama Angla verkisto G. K. Chesterton per eksperimento konvinkigxis,

ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas cxiam de ilia vera signifo.

Iutage li iris al la foireja placo kaj haltis antaux budo de fisxvendistino.

Alprenante tre afablan mienon li dolcxavocxe alparolis

la vendistinon:

"Vi estas substantivo, adjektivo kaj verbo."

Senemocie la virino alrigardis lin.

Nun li plilauxtigis sian vocxon kaj kolere

kriis:

"Vi estas adverbo, prepozicio kaj konjunkcio! Vi estas pronomo!" 

Pronomo estis tro multe por la fisxvendistino;

rapidmane sxi ekprenis fisxon, vangfrapis la verkiston per gxi kaj alvokis policiston.

 

  Robert Benchley, usona humuristo, kiu mortis baldaux post la duamondmilito,

estis notinda pro siaj spritaj rimarkoj.

Dum la milito, li elvenis iuvespere el luksa klubo; antaux la pordo li vidis

viron en uniformo, kiun li frapis sur sxultron ordonante:

"Havigu al mi auxton!"

La uniformita figuro furioze turnis sin

kaj indigne informis la alian, ke li

estas ne pordisto sed subadmiralo.

"Bone," diris Benchley, "havigu al mi batalsxipon!"

 

  La pentristo Liebermann, kiu logxis en Berlino kaj gxis la agxo de

nauxdek jaroj cxiujare produktis novajn majstroverkojn, estis krome fama pro siaj drastaj eldiroj.

Iutage ricxa sinjoro, kies portreton li estis farinta, venis al li plendante,

ke la bildo ne estas suficxe simila.

Liebermann abrupte interrompis lin:

"Sensencajxo! Mi faris vin ecx pli simila ol vi vere estas!"

 

  La parko de libereco. Antaux iom da tempo, eksterlandano vizitanta Londonon

devis agnoski: "nun mi vere konvinkigxis, ke Britoj kredas je

libereco de parolado. Hodiaux mi veturis en mia auxto tra Hyde-Parko;

hazarde mi auxdis, kiel unu el la oratoroj vigle denuncas la brutecon

kaj koruptecon de la cxefurba polico.

Mi haltigis mian auxton por mem auxskulti, sed forgesis malfunkciigi la

motoron. gxuste en tiu momento mi vidis gigantan viron, membron de la "bruta kaj

korupta" policistaro, alproksimigxi en mia direkto. Mi pensis: nun mi vidos

spektaklon* Mi supozis, ke li prenos la parolanton cxe la kolumo kaj fortrenos

lin al malliberejo. Sed kiam la policisto estis pli proksima, li turnis

sin (je mia surprizo) ne al la parolanto sed al mi, kaj gxentile petis:

Bonvolu afable malfunkciigi vian motoron, la homoj ne povas auxdi, kion la

sinjoro diras."

 

  Juna knabino, kiu logxis proksime al la eminenta matematikisto Einstein,

interamikigxis kun li kaj vizitis lin preskaux en cxiu posttagmezo.

La patrino miris kaj fine demandis la profesoron, cxu la etulino ne gxenas lin

kaj pri kio ili konversacias.

"Estas tre simple," li klarigis,

"sxi alportas por mi kuketojn kaj mi faras sxiajn matematikajn taskojn

por la lernejo."