Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2022

 

 

Enhavtabelo

 

Mallauxta alvoko.

Kiel aligxi al cxi-jara virtuala IKBE?

Gravaj precizigoj pri IKBE-87.

Lingva angulo (kun vosteto): pasivaj participoj.

Psikologiaj reagoj al Esperanto (unua parto).

Ses leteroj (rakonto).

Stenografia pagxo: kuirrecepto (nur en la papera versio).

LIBE funebras: Forpasis Livi Ciobanu.

Pensoj de Maya Angelou.

 

 

 

Mallauxta alvoko

Cxi tiu kajero de esperanta Ligilo entenas gravajn informojn pri nia baldaux okazonta virtuala kongreso.

la papera revuo alvenos, kiam tiuj informoj jam ne plu utilos. Do vi, kiuj ricevis la retan version, disdonu tiujn informojn al geamikoj, kiuj gxin ne ricevadas. Koran dankon!

Memoru krome, ke la kongresaj prelegoj estos auxskulteblaj en interreto per la radiostacio

"Brjanskaja volna".

http://brch.dfpr.ru:8000/Volna - ne preterlasu la okazon!

 

Kiel aligxi al cxi-jara virtuala IKBE?

 

Karaj,

Cxi-jara IKBE okazos virtuale pere de Zoom-platformo.

Gxi okazos ekde la 23-a gxis la 25-a de septembro 2022.

Al la Kongreso vi povas aligxi plej facile pere de jena ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81092870993?pwd=YUxZa0FnRHRtR1pEYTM0N0o5WGlMQT09

Pasvorto: Esperanto (atentu, ke komenca litero E estas majuskla!)

Pli detale pri uzado de Zoom, vi povas legi en suba artikolo kiun preparis Gradimir Kragicx.

Estas dezirinde, ke vi informu pri via deziro partopreni la Kongreson

nian duan sekretarion, Dragan Sxtokovicx ppere de jena retadreso:

Draganstokovic4@gmail.com.

En la mesagxo, bonvolu skribi vian nomon kaj la landon.

Tiel ni povus havi liston de la partoprenantoj.

En la junia numero de Esperanta Ligilo vi povas trovi provizoran programon de la Kongreso,

sed, se vi ne havas gxin, bonvolu peti gxin de la sekretario aux legi en la retejo de LIBE.

Bonvenon!

La estraro

 

 

Enkonduko pri retkunveno

 

Retkunveno estas baza termino uzata por priskribi realtempajn virtualajn kunvenojn,

retajn kunvenojn, retajn prezentojn kaj video- aux son-konferencojn.

Retkunveno gxenerale postulas uzon de reta kunvenplatformo-programo

sur via komputilo aux sagxa telefono kiu ebligas al partoprenantoj interagi unu kun la alia.

Kunvenplatformoj inkludas uzon de:

1. son-komunikado per komputila mikrofono aux sagxa telefono,

2. videokomunikado per komputila aux telefona fotilo,

3. retbabilo per tekst-bazita komunikado,

4. kunhavigi aux dividi enhavon. cxi tio povas inkluzivi:

- la dividon de la komputila ekrano de partoprenanto,

la dividon de surekrana prezento kun amaskomunikila-ricxa enhavo

kiel ekzemple lumbildoj kaj vidbendoj,

- alsxuti kaj elsxuti dosierojn.

Nuntempe, ekzistas multaj retprogramoj disponeblaj, kiuj povas organizi

virtualajn kunvenojn, retajn kunvenojn, retajn prezentojn kaj video- aux son-konferencojn.

plej bonaj programoj disponeblaj en la interreto estas cxu suficxe multekostaj cxu senpagaj.

Listo de la plej bonaj retprogramoj estas:

1. Zoom,

2. MS Teams,

3. Google Meet,

4. YouTube Live,

5. Skajpo grupvokoj,

6. Jitsi,

7. Cisco WebEx.

Kaj multaj aliaj...

Pri Zoom retprogramo

Utilaj ligiloj por Zoom:

1. TTT-pagxo: www.zoom.us

2. TTT-pagxo por elsxuti programojn: www.zoom.us/download

3. TTT-pagxo por registrigxi aux krei konto: www.zoom.us/signup

4. TTT-pagxo pri Zoom kaj alirebleco: https://explore.zoom.us/en/accessibility/

Kiel aligxi al iu Zoom-retkunveno?

1. Per komputila programo (Meetings Client), la plej bona elekto.

2. Per retumila kromprogramo (Browser Extension).

3. Per iPhone/iPad aplikajxo.

4. Per Androida aplikajxo.

Aligxo al Zoom-kunveno

Por aligxi al iu Zoom-kunveno vi devas koni:

1. Kunvenan ID, (numero kun 9 gxis 11 ciferoj).

Kunvena ID por venonta Virtuala Kongreso

de Blindaj Esperantistoj estas: 810 9287 0993.

2. Pasvorton. Pasvorto por Virtuala Kongreso de Blindaj Esperantistoj estas:

Esperanto (komenca E estas majuskla).

3. Ligilon. Aligxo al iu ZOOM-kunveno estas ebla per ligilo. Ligilo

por Virtuala Kongreso de Blindaj Esperantistoj estas:

https://us02web.zoom.us/j/81092870993?pwd=YUxZa0FnRHRtR1pEYTM0N0o5WGlMQT09

Kiel aligxi Per kunvena ID kaj komputila programo (Meetings Client)?

1. En via retprogramo Zoom trovu aligxbutonon, (Angle: Join", kaj aktivigu gxin

2. Estas redakta kampo, (Angle: Meeting ID or Personal Link),

Entajpu kunvenan ID: 810 9287 0993,

3. Uzu TAB-klavon al venonta redakta kampo (Angle: Enter Your name),

kaj entajpu vian nomon kaj familian nomon,

4. Uzu TAB-klavon al venonta elektobutono,

(Angle: check box not checked Dont connect to audio),

se tiu kampo estas aktivigita, per spacklavo malaktivigu gxin,

5. Uzu TAB-klavon al venonta butono, (Angle: Join button)

kaj premu enigklavon,

6. Entajpu Pasvorton: Esperanto kaj denove premu enigklavon,

7. Atendu la komencon de la kunveno,

Kiel aligxi Per ligilo?

Se vi havas ligilon por retkunveno, cxio estas iom simpla.

La ligilon vi povas trovi en retmesagxo, ankaux per LIBE-ttt-pagxo kaj alie.

Faru jene:

1. Trovu la ligilon:

https://us02web.zoom.us/j/81092870993?pwd=YUxZa0FnRHRtR1pEYTM0N0o5WGlMQT09

kaj aktivigu gxin,

2. Via defauxlta retumilo faros cxion.

En retumila dialogo permesu ke la retumilo startu la Zoom-programon,

3. Se aperas dialogo, kiel uzi Zoom programon, elektu, son-konektu

(Angle: connect to audio),

Dum retkunveno

Partoprenantoj de iu retkunveno estas:

1. Gastigantoj de kunveno, (Angle: Host - Co-Host),

2. Prelegantoj,

3. Partoprenantoj - auxskultantoj,

4. Trovu liston de gastigantoj kaj cxiuj Partoprenantoj per klavkombino: Alt + u,

Kelkaj klavkombinoj per kiuj oni povas fari gravajn taskojn

dum iuj Zoom-konferencoj

Alt + a: sxaltu aux malsxaltu mikrofonon;

Alt + v: sxaltu aux malsxaltu kameraon;

Alt + y: Levu aux mallevu manon (por peti parolrajton);

Alt + U: Montru aux kasxu panelon de partoprenantoj;

Alt + H: Montru aux kasxu panelon de babilejo;

F6: Navigu inter Zoom-sxprucfenestroj;

Kelkaj klavkombinoj gravaj por gastigantoj kaj prelegantoj

Alt + M: malsxaltu mikrofonon por cxiuj partoprenantoj krom gastiganto;

Alt + S: Lancxu kundividan ekranfenestron;

Alt + T: Pauxzu aux dauxrigu ekrankundividon,

Alt + R: Komencu aux haltigu registradon sur loka komputilo;

Alt + P: Pauxzu registradon sur loka komputilo;

Gravaj notoj:

1. Komenco de registrado sur loka komputilo de gastiganto aux preleganto,

cxiam malfermas dialogfenestron, "cxi tiu retkunveno estos registrita",

(Angle: This meeting is being recorded".

Per klavkombino: Shift + TAB trovu, Go IT-butono kaj premu enigklavon.

Se vi ne faros tion, vi ne povos sxalti vian mikrofonon.

Antaux kongreso

Cxiuj partoprenantoj povas provi Zoom- retkonferenca programo laux jena kalendaro:

Aligxu al ZOOM-renkontigxo per ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81092870993?pwd=YUxZa0FnRHRtR1pEYTM0N0o5WGlMQT09

Aux per kunvena ID: 810 9287 0993

Paskodo: Esperanto

Mardon la 30-an de Auxgusto 2022 je la 08:00 (GMT);

Jxauxdon la 1-an de Septembro 2022 je la 16:00 (GMT);

Mardon la 6-an de Septembro 2022 je la 08:00 (GMT);

Jxauxdon la 8-an de Septembro 2022 je la 16:00 (GMT);

Mardon la 13-an de Septembro 2022 je la 08:00 (GMT);

Jxauxdon la 15-an de Septembro 2022 je la 16:00 (GMT);

Mardon la 20-an de Septembro 2022 je la 08:00 (GMT);

Jxauxdon la 22-an de Septembro 2022 je la 16:00 (GMT);

Kvankam cxiu kiu bezonas klarigon povas starigi ajnan demandon,

oni decidis, ke en cxiu renkontigxo oni pritraktu cxefe unu temon.

La kunveno de mardo la 13-a de septembro estos dedicxita al la temo:

Babilejo kaj cxambroj. (kiel sendi tujmesagxojn al cxiuj partoprenantoj aux nur unu persono)

La kunsidoj de jxauxdo la 15-a kaj mardo la 20-a de septembro havos kiel temon:

Kiel prezenti son-dosieron. (MP3 aux alian...).

 

 

gravaj precizigoj pri IKBE-87

 

En la unua komuniko pri Ikbe-87 aperinta en la junia numero de Esperanta Ligilo

la sekretario de IABE (tio estas la subskribinto) invitis la kongresontojn

sendi sian aligxilon al s-ino $De $Filippo, sed ne donis sxian retadreson;

nu, gxi estas: violadefilippo@gmail.com'

Atentu, ke la objekto de la retposxta mesagxo entenanta vian aligxilon devas

nepre esti "kongreso87" sen spaco inter la vorto "kongreso" kaj la sekvaj ciferoj.

Krome kaj nepre notende, sur la nauxa linio de pagxo 14,

en laIBAN de IABE trovigxas punkto 3 anstataux cifersigno,

tiel ke la tria kaj la kvara signo (la ciferoj nulo kaj ok) aperas kiel literoj.

la gxusta IBAN estas do la cxi-suba:

IT08F 03296 01601 0000 6728 4647

kaj la SWift estas FIBKITMM.

La temo de la kongreso estos: "Maro, cxu gxi dividas aux kunigas popolojn? historio kaj kulturo.

Se iu el la partoprenontoj sxatus prezenti kontribuajxon pri tiu temo, li bonvolu informi nin pere de la

retadreso

aldograssini1@gmail.com.

Ne prokrastu vian aligxon, cxar la disponeblaj lokoj ne estas tre multaj.

ju pli frue, des pli bone!

la sekretario de IAbe P. L. da Costa

 

 

Lingva angulo (kun vosteto)

Pasivaj participoj

"-ata" signifas agon dauxran, do ankoraux nefinitan;

"-ita" signifas agon ne plu dauxran, do pretan aux finigxintan;

"-ota" signifas agon intencatan.

Ekzemple:

letero skribata: letero, kiun oni ankoraux skribas, ne finis;

letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta;

letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi.

Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de dauxro kaj rezulto.

Cxe ili "-ata" signifas dauxron, "-ita" signifas pretecon de ago.

Ekzemple: domo konstruata: domo, kiun oni konstruas;

domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de dauxro, sen posta rezulto.

Cxe ili "-ata" signifas, ke la ago gxuste tiam okazas,

"-ita" signifas, ke gxi jam cxesis.

Ekzemple: mono havata: mono, kiun oni havas;

mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.

3. Verboj de rezulto, kun momenta dauxro.

Cxe ili "-ita" signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton;

"-ata" signifas ripeton, cxar ago momenta povas dauxri nur per ripetado.

Se la participoj estas ligitaj kun "esti", la afero estas la sama.

1. Cxe verboj de ago kaj rezulto "-ata", "-ita", aux "-ota" signas, cxu temas pri dauxro, preteco, aux intenco de ago;

"estas"", "estis", "estos" signas, cxu la dauxro, preteco, aux intenco estas nuntempa, pasinta aux futura.

Ekzemple:

La domo estas, estis, estos konstruata: okazas, okazis, okazos konstruado.

La domo estas, estis, estos konstruita: la domo estas, estis, estos preta.

La domo estas, estis, estos konstruota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l' domo.

2. Cxe verboj de dauxro, gxuste cxar temas cxiam nur pri dauxro, estas uzata cxiam nur "-ata".

"Esti" signas, cxu la dauxro estas nuntempa, aux cxesis, aux sekvos.

Ekzemple:

Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

Por signi la antauxtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton "antauxe".

Ekzemple: Antauxe li estis amata de sxi, sed tiam sxi ne amis lin plu.

3. Cxe verboj de rezulto "-ita" signas, ke momenta ago okazis kaj efektivigis rezulton:

"-ata" signas, ke momenta ago ripetigxas.

La helpverbo signas, cxu la konstato de tiu rezulto, aux la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta, aux futura.

Ekzemple:

La sxlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la sxlosilo.

La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la dauxro (ripeto) de l' ago.

Cxar la ripeton oni signas per "-ad", oni povas kontroli cxe la rezultverboj (kaj ankaux cxe la verboj de dauxro kaj rezulto)

la gxustecon de l' uzata participo per tio, ke oni transformas la pasivan frazon en aktivan

kaj al la verbo oni gluas la sufikson "-ad".

Se tio ne donas kontrauxsencon, oni uzu "-ata", se jes, oni uzu "-ita".

Ekzemple:

"La letero estis skribita jam hieraux" estas gxusta,

cxar "skribadis" aliigus la sencon, signante nur agon, ne pretecon.

"La domo estis konstruita dum du monatoj" estas malgxusta, cxar "konstruadis" cxi tie tauxgas,

do - oni devas meti "konstruata".

"La sxlosilo estis perdata" ne tauxgas, cxar oni ne perdadis, sed simple perdis la sxlosilon,

do oni devas meti "perdita".

"Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj" tauxgas, cxar mi perdadis mian tempon.

Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas gxuste kaj akcente

pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni cxiam trovas en la frazo la esprimojn

"gxuste tiam" aux "en la momento", aux aliajn similajn vortojn,

kiuj signas dauxron tiel mallongan, kian bezonas la efektivigo de la respektiva momenta ago.

(K. Kalocsay, el "Enciklopedio de Esperanto"

 

Kaj, iel rilata al la supra teksto kaj eble tauxga por gxin igi malpli pezan,

jen, el la verko "Kruko kaj Baniko en Bervalo" de Louis Beaucaire la anekdoto

"La aspektoj de la verbo".

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

- Cxu vi vidas tiun cxarman delegiton? Hieraux vespere li invitis min en sian

cxambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

- Vi devus diri "amorata", por montri la agrablan dauxron de la ago.

- Ha! - vespiras la akademianidino, mi esperas, ke "amori" apartenas al la

verbo-kategorio "dauxro sen rezulto".

 

 

Psikologiaj reagoj al Esperanto

(unua parto)

 

1. Diferencaj reagoj.

Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto "Esperanto" okulfrapas du

faktoj:

1) alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde

parolas;

2) ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane citas, diversajn

punktojn ne konformajn al la kontrolebla realajxo, ekzemple: "neniu iam ajn

verkis romanon rekte en Esperanto", "Esperanto estas lingvo, kiun neniu

parolas", "ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo gxi estas", ktp.

Tiajn konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al

"Time magazine":

"Esperanto havas nek kulturan historion, nek indigxenan literaturon, nek

unulingvulojn aux ecx parolantojn, kies unua lingvo gxi estus."

Krome, multaj demandatoj manifestas cxiujn signojn de emocia implikigxo.

Kelkaj reagas entuziasme, ekscitigxe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto de

alte, kvazaux evidente temus pri io infaneca. La koncernato demonstras, ke

Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima, ironia aux humure

supereca rilate al la "naivuloj", kiuj okupigxas pri gxi.

Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia

kunparolanto sammaniere esprimi sin pri la bulgara aux la indonezia, li ricevas

tute alian respondon. Unuminute la demandito klarigas per perfekte neuxtrala

tono cxion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, gxenerale, ke koncerne ilin

li scias nenion.

La kontrasto mirigas. Gxi riveligxas ecx pli rimarkinda, kiam oni testas la

sciojn per precizaj demandoj: literaturo, geografia etendigxo,

esprimpovo, ktp. Tuj aperas, ke la informigxo de la demandito rilate

Esperanton estas preskaux plene erara, multe pli ol la eretoj da scio, kiujn li

povas tiri el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian nekompetentecon

en unu kazo, sed ne en la alia?

Versxajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptigxas kiel

apartenantaj al la kampo de la faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel

propono. Antaux fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni sentas sin

devigita respondi jes aux ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial

Esperanto ne sentigxas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la

reago, tiel ofte, montrigxas tiagrade emocia? La implikigxo de la afekcia sfero

ne limigxas al individuaj interparoloj, kiel atestas jena citajxo, tirita el

artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej

neuxtralan kaj informan tonon:

"Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksajxo odoracxa je

malnatureco kaj esperoj trompitaj!"

Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaux emocia sxpruco

suprenigxus neatendite el oni-ne-scias-kia profundajxo. Kial?

 

2. Defendmekanismoj

Cxe analizo, la eldiroj pri Esperanto aux pri la pli vasta kampo de lingva

komunikado internacia, kiaj oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton

libere esprimi sin tiuteme, aux kiaj ili prezentigxas en oficialaj kunsidoj

dedicxitaj al tiu demando, riveligxas karakterizitaj per la agado de la tiel nomataj

"defendmekanismoj". Oni tiel nomas taktikojn senkonscie organizitajn por

evitigi al ni alfronti realajxon supozeble minacan.

Jen kelkaj ekzemploj:

a) Neado.

Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus

logike gxin konsideri. Ekzemple la libro "Le Langage" de la enciklopedia serio

"La Pléiade" (Martinet, 1968), kiu, en 1525 pagxoj, pritraktas slangojn kaj

pigxinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, ecx

unuparagrafan, pri tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono

antaux jarcento, sed hodiaux uzata en pli ol cent landoj. Simile, la sperto

amasigxinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en

1986 ne trovigxis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso,

renkontigxo, internacia kunveno, kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos

liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de "Heroldo de Esperanto"). Kiam

UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn cxe lingva

komunikado, estus konsekvence konsideri tiun sperton, ecx se nur por forjxeti gxin,

post ekzameno, pro eksplicitaj kialoj. Sed tiel ne okazas.

Ecx lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado cxiutage

efektivigatan de Esperanto aliras la demandon, kvazaux neniam tiu sperto estus

travivita:

"Dum ekonomiistoj okupigxas pri la kreado de euxrodolaro, kial ni ne provu

ellabori ankaux euxrolingvon?" (Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics

(Londono: English Universities Press).

La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideri

cxiujn solvojn aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaux ol sercxi novan eliron, cxu

ne ekzistus ie sistemo, kiu kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la

cxiutaga vivo, praktike neniam alprenigxas koncerne internacian komunikadon. Ni

efektive trovigxas cxi tie antaux neado de la realo, en la psikanaliza senco.

b) Projekcio.

Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj

trovigxas en ni, sed kiujn ni ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la

frazo:

"Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen

antauxjugxo kaj lerni senpene - lingvojn, kiel Esperanto - prezentas per si noblan

intencon kunigitan al esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel gxi

funkcias." (Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).

Esperanto kontentigas cxiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini

lingvon. Cxu auxtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj

argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la

nescianto, kiun li facile vidas en la aliuloj?

Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el gxi ian monstran

mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon:

"Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile

estas gxin difini: gxi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne

de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpusxaj kaj groteskaj, kiel homoj

kun metala kruro aux brako, aux kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof,

kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj,

kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el gxi rezulti".

(Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8).

Aux, sen pravigo, oni deklaras Esperanton "orientita al la lauxgrada forigo de la

tradicioj". (Accontini, Domenico (1984) "Les interventions" en Contri, Manlio

"Eliminer la Tour de Babel", Bulletin européen, 1984, 7).

En tiaj jugxoj agas nekonsciaj timoj aux fantaziajxoj, kiuj estas projekciataj

sur la lingvon: anstataux studi gxin kiel realajxon lingvan, literaturan, socian aux

psikologian, oni rilatas al gxi kiel al ia songxa rolulo animita de malicaj

intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laux la psikiatria signifo

de la vorto.

c) Raciecigo.

Neraciaj starpunktoj defendigxas per abundo da konvinkaj argumentoj.

Alivorte, samkiel en la klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-

prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de reala bazo perfidas gxian

imagan esencon.

Ekzemple, oni atribuas al Esperanto hindeuxropan, fleksian analizan

karakteron, kiun oni klarigas per la fakto, ke, lauxdire, Zamenhof scipovis

nur hindeuxropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas kontrolita. Fakte,

Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas gxia multkultura

subtavolo, en kiu la aziaj kaj hungaraj kontribuoj rolis ne malmulte (la

literatura esperantlingva aktiveco, inter la du mondmilitoj, grandparte

disvolvigxis en hungara medio, la tiel nomata budapesxta skolo; la hungara ne estas

hindeuxropa).

Zamenhof bone sciis nehindeuxropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreajxo

estas per tiu stampita; ekzemple, la signifokampo (semantika kampo) de la

morfemo "ig" havas ekzaktan ekvivalenton, inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur

en la hebrea "hif'il".

Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en gxi povas esti

same sintezaj kiel analizaj - oni povas diri same bone "mi biciklos urben" kiel

"mi iros al la urbo per biciklo"; teksta esplorado rivelas, ke sintezaj formoj

estas tre oftaj - kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, gxi estas

hindeuxropa, gxi tia tute certe ne estas strukture: neniu hindeuxropa lingvo

konsistas kiel gxi el rigore nesxangxeblaj morfemoj.

d) Izolado.

Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde gxia kunteksto kaj jugxi

senreference. Kiam auxtoro diras, pri lingvoj:

"Ankaux okazas, ke lingvoj naskigxas, sed neniam el neniajxo: Esperanto fiaskis".

(Malherbe, Michel (1983) Les langages de l'humanité (Parizo: Seghers).

"li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel

lingva. Fakte, Esperanto situas en longa serio da provoj kaj pripensoj

etendigxantaj sur pluraj jarcentoj. "En la zamenhofa laboro, gxi havas malrapidan

genezon, kiu multrilate similas lingvoevoluon, kiel embria genezo

elvokas specian; tiu lauxgrada estigxo studindas" (Waringhien),

Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas gxin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj "tiritaj el neniajxo".

Esperanto ne pli naskigxis el neniajxo ol, ekzemple, la haitia kreola.

Lingvo aperas, kiam gxi respondas al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis cxe sklavoj

divers-etnaj kun lingvoj reciproke nekompreneblaj bezono interkomuniki; el

tiu bezono naskigxis bunt-origina lingvo grandparte bazita sur la lingvajxo de la

blankuloj acxetintaj ilin, sed strukture tute alispeca.

Simile, en la jaroj 1880-1910, parto de la mondlogxantaro sopiris al eksteraj kontaktoj kaj soifis je

vastigxo de l' kultura horizonto, sed trovis lingvo-lernadon neebla en siaj

vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof, kaj uzante

gxin, transformis gxin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto

naskigxis el neniajxo; ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.

Ni nun konsideru jenan tekston:

"Alkkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu gxin,

forsxiru de gxi la okulojn, anstataux gxia plata beko metu vulturan aux aglan,

greftu al gxiaj piedostumpoj cikoniajn irilojn, sxovu en la orbitojn la pupilon

de otuso (...); nun surskribu sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon

jene: "Jen estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan ideon pri la

frostigxa sento, kiun estigis en ni tiu terura bucxado, tiu vivosekcado plej

nauxza, kiun oni ne cxesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aux lingvo

universala." (Cingria, C.-A. A propos de la langue espéranto dite langue

universelle (Gxenevo: Voile latine), ne-datita brosxuro, klasita cxe n-ro ESP-366

en la Centro por dokumentado kaj studado pri la lingvo internacia, Urba Biblioteko,

La Chaux-de-Fonds, Svislando).

Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citajxo kaj la

vortojn, kiuj evidentigas la amplekson de la emocia reago ("terura bucxado",

"vivosekcado plej nauxza"), kritikoj restas du:

a) Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;

b) gxi estas heterogena lingvo.

La konkludo de la citita auxtoro estus racia nur trikondicxe:

se lingvo estus viva estajxo, simile al besto;

se homa interveno en ion vivantan estus cxiufoje acx-efika;

se heterogena lingvo ne tauxgus por interkomuniki.

Hipnotigata de sia premsongxa vidajxo, la auxtoro izolas sian bildon de la cxi-

supraj konsideroj. Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur

metaforo, kiun oni ne tro strecxu. La koncerna birdo terure suferus, sed kiam

la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis,

nek necesis anestezo.

Due, homo ofte intervenas en vivajxojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus

multe pli drama en Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia

interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek

rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al

estajxoj vivantaj.

Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige.

Lingva analizo ja rivelas gxin pli heterogena ol Esperanto:

"Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni trovigxas antaux pluraj lingvoj

kunrulitaj al unu." (Lord, supre citita, pagxo .73).

Esperanto estas pli homogena, cxar la legxoj, kiuj regas la asimiladon de la

elementoj cxerpitaj el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon

de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia

misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias cxiu, kiu provis

fari... majonezon).

(daurigota)

 

 

Ses leteroj

 

Unua letero

Estimata sinjoro doktoro!

Vi certe miras, ke mi skribas al vi.

Certe, post la hierauxa vespero vi meritas, ke mi traktu vin kiel homon

senhonoran!

Mi volis telefoni al vi anstataux skribi, sed mi timis, ke vi povus mian telefonadon miskompreni -

 

viroj estas ja tiel vantaj - cetere mi ne povus cxion telefone klarigi,

kion mi sxatas diri al vi. Fine mi forgesis ke vi tute ne havas telefonon.

Do mi skribas. Por klarigi cxion plej koncize, mi memorigos, kio okazis inter ni hieraux vespere.

En la Esperanta klubo vi faris hieraux interesan paroladon pri la temo: "Cxu ekzistas platona amo?"

Mi sekvis la paroladon kun grandega atento,

jes, mi devas konfesi, ke mi admiris la elokventecon kaj subtilecon, kun kiu vi traktis tiel delikatan temon.

Mi sentis, ke en vi kasxigxis gxis nun idealisto, kiu hieraux montrigxis unuafoje kaj kauxzis pli viglan batadon de mia koro.

Gxis nun mi estimis vin nur kiel idealan samideanon, kiu batalis por nia kara afero.

Kaj hieraux mi konstatis, kia idealisto vi estas sur la tereno de la amo.

Sed ho ve, kian malgxojan sperton mi poste devis travivi!

Post la kunveno, kiam vi akompanis min hejmen, mi havis la subitan deziron ankoraux babili kun vi pri tiu delikata temo,

kaj cxar vi ja estas samideano, mi simple invitis vin preni ankoraux tason da teo en mia logxejo.

Ni estis solaj. Mi opinias, ke tiu intima kunestado duope estas tre agrabla, kiam oni volas babili kun bona amiko,

kian mi vidis en via persono gxis hierauxa tago.

Mi versxis teon en vian tason kaj vi ankaux ne rifuzis glaseton da Esperanto-likvoro,

kiun mi hazarde acxetis dum la lasta internacia kongreso.

Mi alportis diversajn fotografajxojn kaj leterojn de miaj multaj eksterlandaj amikoj,

kun kiuj mi korespondas tre intime, kaj ni esploris la demandon, cxu homo povas

enamigxi pere de Esperanta korespondado

kaj cxu tia enamigxo estas pure platona, neseksa.

Speciale interesis nin leteroj de junulo el Ameriko, kaj kiam vi komencis lauxtlegi liajn pasiajn amkonfesojn,

vi subite cxirkauxprenis min kaj komencis min kisi... Vi kisis min kiel frenezulo...

Kaj nur poste, kiam vi jam forlasis mian domon, mi konsciigxis pri tio, ke mi forgesis vangfrapi vin pro tiel senhonta impertinenteco!

Kaj tial mi skribas al vi. Jes, mi sendas al vi per tiu cxi letero simbolan vangfrapon,

vi hontu pro via hierauxa konduto!

Mi ne scias, kun kiaspecaj virinoj vi gxis nun rilatis.

Cxiuokaze koncerne mian personon vi tre eraras, sinjoro!

Mi ne apartenas al tiuj virinoj, kiajn oni facile per kisoj kaj belaj paroloj

povas akiri kaj sklavinigi por siaj voluptaj kapricoj...

Mi ne estas malmoderna virino, kiel vi

eble nun post mia letero vidos en mi.

Mi ne estas kontraux tio, ke iu sinjoro enamigxu al mi. Sed enamigxo

tute ne rajtigas kavaliron konduti tiel senhonte kaj agresive, kiel kondutis vi, sinjoro doktoro!

Sed ankoraux pli kolera mi restas pro tio, ke vi kiel samideano misuzis nian karan Esperanton,

simple elprofitis mian samideanan konfidemon, por ataki senhelpan virinon en sxia

logxejo kaj preskaux perforti sxin...

Cxu tiel aspektas la belaj idealoj de via platona amo, pri kiu vi tiel bele paroladis en la Esperanta klubo?

Bonvolu memori ke mi estas cxasta frauxlino, kiun oni devas trakti kun respekto kaj certa sinretenemo,

cxu vi komprenas min?

Mi diras tion al vi, cxar estas eble, ke ni denove vidos nin en la klubo.

Kun estimo

Mary.

Dua letero

Kara sinjoro doktoro!

Mi ne scias, cxu vi ricevis mian leteron, kiun mi skribis al vi antaux

unu semajno.

Cxiuokaze mi skribas al vi ankorauxfoje kaj sendas la leteron rekomendite, por esti certa, ke gxi atingos vin.

Estus tre malfacile por mi cxion detale ripeti, kion mi skribis antaux semajno al vi.

Mi volis klarigi al vi, ke vi iom eraris en mia persono dum tiu komuna vespero, kiun ni pasigis en mia logxejo.

Mi ne estas tia virino, kian oni povas senskrupule kisadi kaj trakti kiel ludilon, por kontentigi siajn pasiajn avidojn...

Kaj mi volis diri al vi, ke vera samideano ne kondutas tiel, kiel vi kondutis en tiu vespero.

Almenaux ni Esperantistoj estu inter ni kamaradoj, kiuj amas sin platone pro la nomo de bela ideo, kiu cxiujn nin ligas!

Mi volis tion komuniki al vi kaj peti vin, ke vi tamen ne sentu vin ofendita.

Mi komprenas ke estas kelkfoje en la vivo situacioj, en kiuj homo povas forgesi sin.

Ni ja cxiuj estas pli-malpli dependaj de niaj sentoj kaj pasioj.

Mi simple celas per mia letero konstati vian senpripensan agon kaj esperas, ke tio estonte ne ripetigxos.

Tamen mi ne volus, ke vi havu la impreson, ke mia hejmo de nun estas fermita por vi. Tute ne.

Bonvolu cxe okazo telefoni al mi.

Korajn salutojn de via

Mary

Tria letero

Kara doktoro!

Mi konstatas, ke estas tre simpatie de via flanko, ke vi gxis nun ne respondis miajn leterojn.

Via silento estas por mi klara pruvo, ke vi konscias pri via malkorekta ago

kaj nun ne volas min denove gxeni.

Mi komprenas, ke via nobla animo simple

hezitas aux ne povas ankoraux trovi la vojon al reciproka pacigxo.

Mi volas certigi vin, kara doktoro, ke mi ne plu cxagrenigxas!

Mi sercxis vin lastfoje en la klubo por diri tion al vi, sed vi ne venis.

Cxu vere mi estas la kauxzo, ke vi ne vizitas plu la Esperantajn kunvenojn?

Mi treege tion bedauxrus, kaj jam pro nia komuna verda afero mi pardonas al vi.

Mi ecx regajnis mian malnovan konfidon al vi kaj estus preta denove inviti vin

(mi jxus ricevis novan provizon da Esperanto-likvoro).

Sed mi havas pli bonan ideon. Cxu vi volas morgaux renkontigxi je la 5-a horo posttagmeze en dancejo de hotelo "Bristol"?

Estas tie bonega jxazbanda muziko, kaj muziko plifaciligas malagrablajn rendevuojn, cxu ne?

Mi estas konvinkita, ke nia interparolo klarigos cxion.

Plej korajn salutojn de via atendanta

Mary

Kvara letero

Kara sinjoro Johano! Kio verdire okazis? Kial vi ne estis hieraux en la

dancejo?

Cxu vi estas ofendita? Sed tio ja estus infanajxo de via flanko!

Ni ja estis cxiam bonaj gekamaradoj, mi bone memoras la lastan Esperantobalon,

dum kiu vi dancis kunmi preskaux cxiun dancon...

Kaj la malagrablan epizodon dum tiu nia komuna estado en mia logxejo mi jam de longe forgesis.

Vi same forgesu gxin! Bedauxrindulo mia,

kiom vi devas suferi pro tia malsagxa ago!

Mi konfesas, ke la Esperanto-likvoro efektive estas iom forta kaj efikas speciale al la temperamento.

Eble ankaux kulpis la tro pasiaj amkonfesoj de tiu amerika junulo,

kiujn vi lauxtlegis al mi,

eble ankaux miaj harbukloj tro tikle karesis viajn vangojn

(mi memoras, ke ni komune legis la leteron proksimigante niajn kapojn tre intime),

jes, cxio senkulpigas vin!

Eble vi pravas, ke vi ne volis rendevui en "Bristol".

La jxazorkestro efektive estas tro brua, oni ne povas oportune interparoli.

Tial mi proponas, ke ni morgaux rendevuu en kafejo "Marlene" je la 6-a horo.

Estas tie tre trankvile kaj agrable.

Ni babilos tiel, kiel iamaj bonaj kamaradoj, cxu jes?

Kaj pri tiu stulta kisado en mia logxejo ni jam cxesu paroli! Via

Mary

Kvina letero

Kara Johano! Vi denove ne venis.

Mi ne povas kompreni vian konduton.

Pardonu, ke mi riprocxas al vi kaj kritikas vian agmanieron.

Cxu ne estas malgxentilajxo ne respondi al miaj leteroj kaj ne veni je fiksitaj rendevuoj?

Sed konante vin kiel gxentilulon mi supozas, ke io okazis, kio kauxzas vian silentadon.

Mia kara Johano, pardonu ke mi tiel nomas vin, sed mi sentas grandan kulpon kaj konsciencajn riprocxojn!

Certe mi estis tro severa en miaj leteroj kaj ofendis vian noblan koron.

Via silento nervozigas min, depost multaj tagoj mi ne plu dormas.

Tial mi tre petas vin, ke vi interkomuniku kun mi!

Mi atendas cxe la telefono morgaux inter la 9-a kaj 12-a horo matene.

Nepre!

Mary

Sesa letero

Kara Jocxjo! Mi ne plu povas elteni.

Via konstanta silentado frenezigas min.

Kial vi turmentas min, malfortan virinon, kiu havas sendormajn noktojn?

Kial vi pelas larmojn en miajn okulojn kaj malfelicxigas min?

Cxu mi meritas, ke vi traktu min tiel kruele kaj senkore?

Jocxjo, cxu vere vi volas min devigi al amkonfeso?

Jes - mi amas vin! Viaj kisoj tiuvespere

svenigis min, felicxigis, ebriigis min...

mi ne povas plu silenti... mi estas freneza,

mi devas pensi cxiam pri viaj kisoj...

mi fermas miajn okulojn kaj revas, sopiras, deziregas, ke cxio ripetigxu!

Venu, kara mia! Mi atendas! Venu!

Mary

Epilogo

"Karulo!" diris la bela eleganta Esperantistino Mary malfermante la pordon de sia logxejo

kaj preskaux svenante falis en la brakojn de la belkreska ridetanta doktoro Johano,

kiu tenis en la mano grandegan bukedon da rugxaj rozoj.

Ili kisis sin longe kaj pasie.

Poste, kiam la rugxaj rozoj staris sur la tablo,

kiam ili levis la glasetojn kun la Esperanto-likvoro,

sxi demandis: "Jocxjo, diru, kial vi ne

respondis al miaj leteroj?"

"Kara mia!" respondis la doktoro kaj ridetis friponete,

"Cxu mi nun trovigxus cxi tie en via logxejo kaj povus vin kisi kaj karesi senfine,

se mi respondus al viaj leteroj?"

Jean Forge

 

 

Stenografia pagxo (cxi tie forigita)

 

 

LIBE funebras

 

          Trista informo

 

Nin atingis tre malgxoja informo.

La 8-an de Julio forpasis nia kara amiko

Livi Ciobanu. Ni cxiuj konis lin kiel

gajan, humurplenan homon, Bonan

esperantiston kaj amikon. Ni tristas

kaj esprimas nian kondolencon al liaj

parencoj kaj proksimuloj. Livi restos

por cxiam en niaj koroj kaj memoro.

Nome de Libe-estraro

Natalia Kasymova

 

  kaj jen kiel pri nia forpasinta

samideano skribas unu el liaj multaj

amikoj.

 

La okan de julio subite forpasis Livi Ciobanu el Rumanio.

Li naskigxis la 20-an de oktobro de la jaro 1944.

Livi laboris kiel policisto, sed en agxo de 40 jaroj li tute blindigxis.

Tamen li sukcesis rapide rehabilitigxi:

Lernis la brajlan sistemon, praktike memstare  lernis esperanton,

 kaj sukcesis suficxe bone movigxi en spaco.

Livi korespondis kun samideanoj el diversaj landoj, kaj lastatempe,

danke al favoraj kondicxoj, multe interkontaktigxis telefone kun siaj amikoj.

multajn jarojn mi ankaux korespondis kun li.

mia fidela amiko partoprenis en kelkaj esperantaj kongresoj en Bulgario, Kroatio, serbio k.t.p.

kelkfoje li vizitis min kune kun siaj cxarmaj filinoj, kaj ankaux mi vizitis lin.

Livi Cxiobanu estis gaja, bonkora, sxatis legi librojn en esperanto kaj certe en la rumana.

Dormu en paco, kara amiko, mi cxiam memoros vin.

Viktor Varzari

-- 

 

 

 

Pensoj de Maya Angelou (1928-2014)

 

Sukceso estas kiam vi amas vin, kiam vi faras tion kion vi sxatas

kaj kiam vi sxatas kiel vi faras tion.

 

Potenco mildigita per subtileco estas nevenkebla kombinajxo.

 

Se vi cxiam strebas esti normala, vi neniam ekscios kiom vere neimagebla vi povus esti.

 

Mi kredas neniun kiu ne ridas.

 

Mi lernis, ke homoj forgesos kion vi diris, kion vi faris,

sed ke ili neniam forgesos kiel ili fartis pro vi.

 

Ne ekzistas pli granda agonio ol porti en si neelparolitan rakonton.

 

Ni adoras belecon de papilio, sed malofte ni memoras pri sxangxoj

kiujn gxi trapasis por atingi gxin.

 

Mi ne fidas homojn kiuj ne amas sin.

 

En Afriko ekzistas proverbo: "Estu singardaj kiam nuda homo ofertas al vi cxemizon."

 

Cxio en la universo havas ritmon, cxio estas danco.

 

Kiam vi ellernas, instruu.

 

Kiam vi ricevas, dividu.

 

Provu esti cxielarko en ies nubo.

Tradukis: Nedeljka Lozajicx