Esperanta Ligilo

        Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
     numero 1 - Januaro 2023


           Enhavtabelo

Grava atentigo.
Nova kvaropo, cxu ora?
Kalocsay pri asonanco.
La Rivero de Morto.
Cxe miaj plumvestitaj amikoj.
Cxunjo demandas.
Sezono de donacoj.
Por cerbumo... ecx ne ioma.


        Grava atentigo

   Bonvolu atenti, se vi bezonas ial
sendi monon al Libe, ke la banka
konto de nia asocio cxe la itala banko
BNL sxangxigxis/ kontrolu gxin sur la
lasta pagxo de la revuo.


        Nova kvaropo, cxu ora?

   En la jaro 1952 la eldonejo stafeto
eldonis poemaron, "Kvaropo" kiu estas
konsiderata tre grava en la historio
de nia poezio: gxi konigis al la tuta
esperantistaro kvar poetojn: Auld,
dinwoodie, Francis kaj Rossetti.
Kvar jarojn poste, en 1956, aperis,
omagxe al du aliaj niaj grandaj
poetoj, Baghy kaj Kalocsay, "ora
duopo". Nun, en 2023, cxu ni rajtas iel
kombini la titolojn kaj paroli pri "ora
kvaropo"? Ne temas cxi-foje pri poetoj
kaj poezio, sed.... La cxijara kvaropo
konsistas el kvar esperantistaj kongresoj,
kiuj okazos cxijare en Italujo. La 108-a
UK okazos en torino de la 29-a de
Julio al la 5-a de Auxgusto; gxin tuj
sekvos, de la 5-a al la 12-a de Auxgusto,
en lignano sabbiadoro (Linjano
Orsabla), en la nordoriento de la
lando, la 56-a kongreso de ILEI (La
Internacia Ligo de esperantistaj
instruistoj) kaj la 79-a IJK
(Internacia Junulara Kongreso) de
TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo). Fine, sed fakte komence,
de la 3-1 al la 10-a de Junio, en San
Benedetto del Tronto okazos la 87-a
IKBE, certe tiu de ni plej atendata.
Kvar kongresoj en tri monatoj: cxu ni
do rajtas paroli pri ora kvaropo?
Jugxu mem!


      Kalocsay pri asonanco

   (Oni scias, ke Kalocsay, grandparte
kun Waringhien, prilaboris la tutan
poezian normaron de esperanto, klopodante
apliki al nia poezio ne nur la terminojn
uzatajn pri la helena kaj latina poezio,
sed ecx klopodante akceptigi, aux ecx
trudi, versan konstruon bazitan ne sur
akcentaj kaj neakcentaj silaboj, sed sur
silaboj longaj kaj mallongaj. En la
cxi-suba teksto li, kiu majstris en rimado,
agnoskas kaj ecx kuragxigas la utiligon de
asonanco, donante ilustran ekzemplon.)
   Rimi en Esperanto ne estas malfacile. La
radikfinajxoj, plensonoraj per la forta
akcento kvazaux tentas, alvokas
"kunrimigu nin". Kaj jen, homoj kiuj
neniam provis cxarpenti ecx unu strofon en
sia gepatra lingvo, lerninte Esperanton subite
trovas en si kapablon poezian kaj provas
per kuragxa salto eksidi sur la dorso de
la Pegazo. La hazardo, ke doloro-koro-
floro-ploro-memoro, amo-flamo, morto-
sorto ktp. interrimas, la ebleco de
rimoj, kiel koreto-maneto, amego-
dolorego ecx vidadas-voladas estas
kulpaj pri multaj kaj neatenditaj
"poetigxoj". Sed konkludi el cxi tio, ke
Esperanto estas ricxa je rimoj, estus tute
erare. cxar la _adasismoj ne estas
rimoj. Per Dio kaj diablo! Ili ne estas
rimoj! Krimoj ili estas! Blasfemoj
kontraux dio Apolono!
Kaj la ceteraj rimoj cxiuj estas
radikrimoj, do ilia nombro estas
limita, kvazaux elkalkulebla. La nombro
de la poezie uzeblaj rimvortoj estas ecx
pli malgranda, tiel ke ni povas diri, ke
la unuavida rimricxeco estas nura sxajno.
Vere la tradukanto uzanta nur purajn kaj
verajn (ne adasistajn) rimojn, staras
multfoje antaux apenaux plenumebla
tasko, kaj ecx se sukcesas al li tiel
jxongli la vortojn ke la finajxoj
de la verslinioj kunrimu, la cxiam
ripetigxantaj eluzitaj rimvortoj
efikas monotone kaj enuige. La poeto nur
kvazaux honte aplikas tiajn sximajn
prarimojn, kiel vento-sento, aux fino-
knabino.
   Prezentas sin do la demando, kiel
pliampleksigi la Esperantan rimvortaron. Kaj
tie, same kiel en la ritmo (pri kiu mi
volas disputi sekvontan fojon) oni devas
konsideri la naturon de nia lingvo. La
vokaloj estas en nia lingvo akre
diferencitaj, klare elparolotaj, en la
antauxlasta silabo ankaux akcentitaj, en
la lasta silabo ili portas la
gramatikan karakteron de la vorto, ilia
malsameco forte evidentigxas.
Do rimoj kun vokalmalsameco (precipe
uzataj de rusaj samideanoj) (homo-doma,
bela-peli, ecx batali-cxevaloj) tute ne
sentigxas rimoj.
   Restas la konsonantoj. Ili kasxas sin
en la ombro de la forte akcentita
vokalo, kaj oni tute ne rimarkas, se ili
ne estas la samaj, nur parencoj
proksimaj. Kompreneble oni devas auxdi
ilin kaj ne _vidi, precipe ne sercxi ilin
persekutante, kun la rugxa krajono en la
mano.
   Jen la parencaj konsonantoj:
b-p d-t f-v g-k h-hx l-r m-n cx-gx s-z
sx-jx c j.
   La lastaj du estas solaj, senparencaj.
Ekzemploj: sorcxa-dolcxa, pinta-inda,
montri-tondri, kasxo-balaajxo, soifa-
naiva, ardu nur-maljunul' ktp..
cxu ili ne bone sonas kune? Kaj
pripensu, ke en la versoj ili ne staras
unu apud la alia, sed en distanco de
pli aux malpli longa verslinio.
   La asonancoj estas plifortigeblaj per
la kunsonoro de la antauxaj
silaboj. La vokaloj i kaj u estas pli
penetrantaj, do kun ili la asonanco
estas pli perfekta. Per la uzo de tiaj
rimedoj tute bone sonas ecx malpli
perfektaj asonancoj, ekzemple:
   Sed baldaux cxesis frosta pluv.
   Sunbrilo venis post la nub..
Jen do, en la asonancoj nova sfero por
montri la lertecon de la poeto. Okazo
por montri lian artkapablon, guston,
gxustan jugxon. Armilo kontraux la mucidaj
adasismoj. Kaj ecx se oni kondamnos min
je eterna legado de versrecenzoj mi
tamen ekkantas nun decide kaj auxdace:
   Moron sxangxi
Vojon trancxi
Novan en arbar. de rimoj,
Mi vin vokas
Kaj allogas,
Karaj fratoj kaj fratinoj

Estas sorcxe
Ja se dolcxe
Purerima vers. nin cxarmas,
Sed cxu manke,
Malaltrange,
Se gxin asonancoj garnas?

Tiel do mi!
Ecx se oni
Volus la orelojn rigli
Voj. jen antaux
Vi, do ankaux
Vi orelojn venu tikli!
Sed jen tezo
Por sukceso:
Ne trouzu la "fusxajxon"!

La piedo,
Post ireto
Falsa, gxustan iru pasxon!
Post malgranda
Krim. sonanta
Rim.: jen por sukces. la sxancoj

Kiel montras,
Se ektondras
Plenakord. post disonancoj.
                  K. de Kalocsay
(el "Literatura Foiro"), oktobro 1922)


           cxe la Rivero de la Mortoj

   Je la mezo de la jaro 1946 mi
aligxis al ekspedicio de la brazila
registaro penetranta tra la centra
parto de la lando kun la tasko tratrancxi
per vojo en direkto sudo-nordo la plej
sovagxan kaj nealireblan parton de la
lando. La tasko estis malfacila kaj
dangxera. Konforme al tio la ekspedicio
estis kunmetita el tridek spertaj
esploristoj kun kolonelo Vanike kiel
estro. La dauxro de la ekspedicio ne
estis ligita al tempo, sed oni
antauxvidis ke por la plenumo de la
tasko estis necesaj dek gxis dudek
jaroj.
   Tiu entrepreno ekinteresis min precipe
pro tio, cxar dum mia restado en
Rio de Jxaneiro la ekspedicio estis
komisiita transiri Rio das Mortes -
Riveron de la Mortoj - konatan pro la
fakto ke gxis tiam ecx ne unu el la multaj
esploristoj, misiistoj, diamant-
sercxantoj kaj aliaj kiuj eniris en tiun
regionon revenis vivanta. Nome, trans
tiu rivero komencigxis la regno de la
indiana tribo de sxavantoj, konata kiel
la plej agresema tribo de Amazonio.
   Kaj la tasko de la ekspedicio
inkluzivis la devon senkondicxe transiri
ilian teritorion, malfermante tra gxi
brecxon kvar metrojn largxan.
   Sur la "malsovagxa" bordo de la rivero
ni starigis bone organizitan bazon el
pluraj kabanoj kun deponejo por nutrajxo
kaj alterigxejo por malgrandaj
aviadiloj.

La matenon kiam ni per boatoj transiris
la riveron, ni havis la senton ke ni
tretas terenon malpermesitan al
blankuloj. Ni ecx por momento ne forgesis
ke mortkondamno sxvebas super niaj kapoj
kvazaux iuspeca damokla glavo.

La fakto ke kelkajn tagojn antaux ni
ekmarsxis la saman vojon la pinta grupo
de nia ekspedicio, tute ne povis sxangxi
nian senton. La kvindekon da kilometroj,
kiom gxi estis penetrinta, ni plenumis
dum unutaga rajdado tra la kvar metrojn
largxa pado kiun ili malfermis per siaj
macxetoj.

La morgauxan tagon ni aligxis al tiu
grupo, kaj dauxrigis kun ili kiel
kompakta unuo. Ni ricevis ordonon ke
neniu devas forlasi la esploristan
grupon.

La rolo de cxiu partoprenanto estis klare
fiksita. Tri ekspediciuloj
indikadis la direkton irotan, post
mezurado per kompaso kaj geodeziaj
stangoj. Post ili sekvis tiuj, kiuj per
macxetoj purigadis la terenon de arbustoj
kaj alia altkreskajxaro, kaj nur post ili
aperis la arbohakistoj kun grandaj
hakiloj. cxirkaux tiu sturma grupo
konstante gardostaris ok bone armitaj
gardistoj. Krome cxiu laboristo krom la
macxeto estis armita per fusilo kaj
revolvero.

Ni progresadis kvin gxis dek
kilometrojn cxiutage. Kvankam sur tre
malfacila grundo foje ni ne povis noti
kiel nia saldo pli ol unu aux du
kilometrojn.

Ni disponis pri eta esplor-aviadilo.
Planante novan penetradon ni antaux cxio
plenumis kelkajn esplorflugojn pri la
eventuala ekzisto de iu indiana vilagxo.
En tiaj kazoj ni decidadis je kiu flanko
gxin cxirkauxiri, por ne provoki rektan
konflikton kun la indigxenoj.

Flugante super la regiono ni povis
klare vidi nian kvarmetran padon preskaux
rektlinie trancxantan la gxangalon.
Centon da metroj de gxi, paralele sed
kun etaj kurbigxoj kuris maldika, apenaux
videbla linio. Tiu estis vojeto sur kiu
nin akompanis la sxavantoj, konstante
nin observante.

Ni sciis ke ili nin sekvas, kaj gxuste
tio donis al ni senton de certa
sekureco. Ni kredis ke ili nin timis
pro nia grandnombro, bona organiziteco,
bona ekipiteco kaj la fajroarmiloj.
Ili povis observi kiel ni dum dek
minutoj elhakas arbon, kiu iliajn
sxton-hakilojn laborigas tutan semajnon.
Ili havis okazon ankaux vidi kiel nia
"bastono kiu tondras kaj mortigas" el
granda distanco mortigas sovagxbeston,
kiun ili tre longe devas postkuri kun
siaj sagoj kaj arkoj.
   Plurfoje okazis ke dum mi gardostaris,
mi auxdis iun bruon malantaux la dorso.
Mi rapide turnis min kun la pafrisorto
de la pafilo strecxita. Neniu estis
videbla. Ecx ne folio sur arbusto
movigxetis.
   Ni sciis ke la Sxavantoj estas veraj
majstroj pri movigxo en la arbaro. Iliaj
nudaj piedoj ne rompas ecx la plej etajn
brancxetojn. Tra la densejo ili
svejaltas (*) kun granda folio antaux la
vizagxo, rigardante tra du truetoj sur
la folio. Tiamaniere ili sukcesis
alproksimigxi al ni gxis dumetra distanco.
Sed kiam ni turnigxas, ili restas
senmovaj, kasxitaj malantaux la folio,
kiu ilin kamuflas, miksita kun aliaj
folioj. Ni konstante sentis la cxeeston
de la indigxenoj. Tio en certa kazo
povus farigxi vivdangxera, sed neniel ni
povis ilin malkovri.
   Evidente, inter la Sxavantoj regis
granda maltrankvileco, same kiel inter
ni.

Post la esploraj flugoj, kiam ni
fiksis la gxeneralan direkton de nia plua
agado, kutime ekmarsxis esplora grupeto
  por viziti la terenon. Tiu cxi estis la
plej dangxera parto de la laboro. La
esplorgrupo el du aux tri membroj
trairadis terenojn kiujn neniun blankulo
vidis antaux ili. Malantaux cxiu arbo
povus sin kasxi indigxeno kun sago en
strecxita arko.

En unu tia kazo, dum mi kun kolonelo
Vanike esploradis sur tero de la
Sxavantoj, ni malkovris riveron dudek
metrojn largxan, kiun Vanike, uzante
sian rajton de ekspediciestro, nomis per
mia nomo. Tiel rivero Tibor eniris la
geografiajn kartojn de tiu regiono de
Brazilo.

La tempo forpasis, sed nenio interesa
okazis. Ni konstante vivis atendante
ion. Ni mem ne sciis cxu ni deziris ke
tiu "io" okazu aux ne.

Iun tagon niaj nutrajxoj elcxerpigxis.
La ekspediciestro petis kvin volontulojn
por reiri sur la "malsovagxan"
riverbordon por alporti de tie
nutrajxojn. Por interrompi la monotonecon
de la atendado, mi prezentis min, kun
aliaj kvar kunuloj. Inter ili estis
ankaux la maljuna Rajmundon, cxevalisto
de la ekspedicio, la plej bona konanto
de tiu regiono. Ni cxiuj sciis ke antaux
pluraj jaroj la Sxavantoj mortigis lian
dekdujaran filon. Al ni estis konata
ankaux la fakto, ke la kolerega patro ne
restis sxuldanto al la indigxenoj. Kun
dudek tri kunuloj li dum semajnoj
persekutis la fugxantajn Sxavantojn.
Atinginte ilin, la persekutantoj
bruligis ilian vilagxon kaj barbare
vengxis la morton de la knabo.

Rajmundon dum multaj jaroj laboris
cxe farmo en proksima regiono, kaj sciis
pri la Sxavantoj pli multe ol iu ajn
alia. Tial lia partopreno en la
ekspedicio donis al ni kuragxon kaj
memfidon.

Ni ekrajdis je la tria horo matene,
kondukante kelkajn cxevalojn por la
sxargxo. Post tuttaga galopo, je
sunsubiro, la cxevaloj kun ni surdorse
transnagxis la Riveron de la Mortoj.
Nenia incidento okazis survoje.

La morgauxan tagon ni sxargxis la
cxevalojn kaj ekrajdis returnen laux la
sama vojo. Nun, pro la sxargxitaj cxevaloj,
nia grupo malrapide progresadis tra la
pado kiu kvazaux tunelo traboris la
densan gxangalon. La sunon ni vidis nur
dum mallonga tempo, dum gxi trovigxis en
la zenito.

Vesperigxis jam kaj ni estis apenaux
duonvoje. Estis necese prepari nin por
tranokto. Rondan senarbejon ni purigis
de arbustoj. En la mezo ni ekbruligis
fajron kiel defendo de moskitoj kaj de
sovagxbestoj, kiuj timas la fajron.
cxirkaux gxi ni pendigis niajn dormoretojn.
Ni klopodis ekdormi. Sed cxar neniu el ni
sukcesis, ni babilis pri io ajn.
La Sxavantojn neniu menciis, kvazaux ili
tute ne ekzistus. Tamen mi kredas ke ili
cxeestis en la pensoj de ni cxiuj. Meze
de la lando de tiuj, kiuj gxis nun al
neniu donacis la vivon, ankaux ni ne
povis senti nin sekuraj. Ne estis dubo
pri tio, ke la indigxenoj ankaux nin
sekvis kaj observis. Aux cxu eble nur mia
fantazio laboris tro ekscitite?

Subite, cxirkaux la nauxa vespere, ni
auxdis krion de papago je 200 metroj de
ni. Post momento, je la sama distanco
sed de la alia flanko de ni, auxdigxis
diskreta krio de simio. De la tria
flanko sin auxdigis jaguaro. Pluraj
diversspecaj bestoj donis signon de sia
cxeesto en la nokta gxangalo. sxajnis al ni
ke ni trovigxis meze de granda zoologia
gxardeno, kiu nun prezentis tiun
eksterordinaran koncerton.

La krioj ne cxesis. Kontrauxe, ni auxdis
ilin de pli kaj pli proksime.

Tiam ni subite konsciigxis. Tiuj ne
estis krioj de bestoj, sed de Sxavantoj.
Ili cxirkauxis nin kaj per imitajxo de
bestkrioj ili donis signon pri la propra
pozicio, por kunordigite antauxeniri.

Malvarma sxvito kovris mian frunton.
Miaj nervoj strecxigxis.

Nia situacio ne estis enviinda. La
fajro nin lumigis, dum la malamikoj
estis kasxitaj en la sekureco de la
gxangala mallumo.

Des pli iliaj krioj plenigis niajn
orelojn. Ili nun fantome reehxis en la
arbaro. Ili jam estas je nuraj cent
metroj de ni, kaj tiu distanco konstante
malgrandigxas.

Ni estis banataj en sxvito. Ecx ne
vorton ni rajtis eldiri, por ne pli
malbonigi la situacion.

Mi kontrolis cxu la fusilo kaj la
revolvero estas sxargxitaj. Rezervan
municion mi preparis. Ni sciis ke ili
estas pli ol ducent kaj ke ili facile
venkos nin en kazo de batalo. Sed ni
decidis multekoste vendi niajn vivojn.
Eble ni ecx sukcesos dispeli ilin per
pafoj en la aeron. Tio estis sekreta
penso en la angulo de subkonsciaj
deziroj.

Nur kvindeko da metroj nin dividis
nun. Iliaj bestaj krioj farigxis densaj,
akraj, minacaj.

Miaj humidaj manplatoj karesis la
kolbon de la fusilo. La minutoj sin
trenis kvazaux jarcentoj.

La Sxavantoj alproksimigxis gxis dudek
metroj de ni. Nun ili atakos. Ni estis
certaj ke niaj minutoj estas nombritaj.

Ankoraux kelkaj minutoj pasis en
ekstrema strecxiteco. Sed kion ili
atendas? Kial fine ili ne atakas, por
fini la torturon!

Sed la Indianoj ne atakis.

Kontrauxe. Ili komencis malproksimigxi,
ree malfermante la rondon.

Laux iliaj krioj ni povis konstati ke
ili sin retiris gxis la distanco de
ducent metroj. La rondo estis malfermita
kiel en la komenco. Tiam ekestis
silento.

Sed cxu tio ne estas kvieto antaux
uragano? Fakte, post duonhoro la krioj
komencigxis denove. Kaj la ringego
komencis strecxigxi denove. Kiam ili
alvenis gxis dudeko da metroj, niaj
nervoj jam estis strecxitaj al sia
maksimumo. Ni estis pretaj al cxio. Ni
fakte preferis ilian atakon al tiu
dispecigado de niaj nervoj.

Silento. Nur tie kaj jene la kraketado
de iu brancxeto. cxu nun?

Ne. Ankaux nun la atako ne okazis.
Anstatauxe la indigxenoj komencis la
ripetadon de sia retirigxo en la mallumon
de la arbaro. Post duonhora pauxzo la
operacio de alproksimigxo estis ripetita.
Ankaux la trian fojon gxi havis la saman
detruan efikon sur la nervojn.

Estis la kvara matene kiam sxajnis ke
la Indianoj definitive malproksimigxis.
Iliaj vocxoj malaperis en la distanco.
Kvankam sxajnis al mi strange, mi
ekkredis ke la Sxavantoj rezignis pri
sia intenco mortigi nin. Ke ili simple
forlasis la ringegon cxirkaux ni.

Ni estis elcxerpitaj gxis la maksimuma
ebleco kaj niaj okuloj fermigxadis. Sed
apenaux mi min lokigis en dorma pozo apud
mia fusilo en la dormoreto, kun la
intenco ekdormi, venis Rajmundon kaj
ekskuis min:
"Levigxu, ni ekmarsxos!" li flustris.
"Kial tiel frue? Ni cxiuj bezonas
dormon!" mi protestis.
"Levigxu, ni tuj ekmarsxos" estis lia
lakona respondo. Ankaux la aliajn li tiel
informis pri la ekvojagxo. Sen grandaj
preparoj, post dek minutoj ni ekmarsxis
kun la cxevaloj fusxsxargxitaj. Neniu el ni
komprenis la kialon de tia procedo.

Rajmundon iris antauxe gvidante sian
cxevalon je la brido. Li marsxis
malrapide. Li haltadis, levis la kapon,
ekkauxris, enrigardis profunden la
mallumon de la gxangalo. Li intense
flaresploris la malplenon. Subite li
ekgenuis sercxante postsignojn de nudaj
piedoj kaj rompitajn brancxetojn.

Li sxangxis la direkton. Denove li
flaresploris. Li trovis fresxe
surtretitan herbofaskon. Denove sxangxis
la direkton. Kiam iu el ni neatente
surtretis brancxeton, Rajmundon sin
turnis kun la montrofingro sur la busxo:
iu ajn sono povas altiri mortdangxeron.

Post tia averto mi levadis la piedojn
kaj atente ilin denove surterigis.
sxajnis al mi ke nenian bruon mi
produktas. sxajnis ke ne nur miaj kunuloj
sed ecx la cxevaloj klopodas ne denunci
nin per la plej eta bruo. La delikata
auxdpovo de la Indianoj ne devis percepti
niajn movojn, se ili ecx trovigxas ie
proksime.

Plenajn du horojn ni svejaltis. cxirkaux
la sesa horo fine matenigxis.

Ni alvenis al klarejo kaj haltis tie.
Rajmundon ekparolis, la unuan fojon
post la vekigxo.

"Nun ni povas pli bone arangxi la
sxargxon sur la cxevaloj. La cxefa dangxero
jam pasis."

"Mi ne scias kia estis la dangxero"
diris unu el la kunuloj. "cxar al mi
sxajnis ke la Sxavantoj rezignis pri la
atako."

"Vi ne konas la taktikon de la
Sxavantoj" respondis Rajmundon. "gxi
konsistas el tio ke per siaj krioj ili
tenas la blankulojn la tutan nokton en
nerva strecxiteco, kaj frumatene, kiam
ili pro elcxerpigxo ekdormas, saltas sur
ilin kaj mortigas cxiujn, tiel ke ili ne
perdu ecx unu homon. Estis, do, necese
trapenetri ilian ringegon, kaj ni tion
bone plenumis."
   Nur nun ni konsciis pri la situacio
el kiu nin eltiris la maljuna cxevalisto.
Ni estis al li profunde dankemaj: lia
sperto savis al ni la vivon.

(*) svejalti - malrapide, heziteme iri
pro timo aux singardo.
                      Tibor Sekelj
         (el "Mondo de travivajxoj")

      CxE MIAJ PLUMVESTITAJ AMIKOJ

En la fino de oktobro, cxie tra la
regionoj de Meza Euxropa Rusujo oni
ordinare jam havas la unuan negxon
kaj nefortajn, maldauxrajn negxajn
blovadojn. Post ilia veno la naturo
sxangxas sian aspekton dum unu aux
du tagoj. Desxirigxas la lastaj folioj
de l. arboj, flavigxas la lasta
verdeta herbo kaj grizigxas la karavanoj
de malhelaj nubetoj. La cxielo cxe
horizonto farigxas diafane, hele blua
kun verda rebrilo. Multaj birdoj
subite aperas tiam en la arbaroj
flugante al sudaj landoj, for
de la kruela norda vintro.

Estis felicxo al mi siatempe, dum
tiuj postnegxaj tagoj, veni en
mateno al la nuda arbaro, kune kun
mia konatulo, Ignato: gxardenisto
de nia najbaro, loka komercisto
kaj plantisto de floroj, por avide
observi, kiel Ignato kaptas la birdojn
per siaj artifike maskitaj
retoj. Tiujn retojn li elmetis cxiam
sur videbla, malkasxita loko; Li sxutis
sur la dangxera por la birdoj loko
iajn semojn; apud tiun cxi allogajxon
metis kagxon kun birdo, kaj mem sin
li kasxis post iu arbetajxo, ankaux
lerte maskita per pajlo kaj negxo.
Kiam, altirite per la vokoj de la
kagxa birdo, venis birdoj de cxie
el arbaro kaj ope malsuprenflugis
sur la disjxetitan nutrajxon, Ignato
atendis kelkajn minutojn kaj poste,
kiam la birdoj kolektigxis apud la
nutrajxo en suficxe granda kvanto,
li subite, rapide tiris la sxnuron
de la reto, gxi rulkovris la kaptitajn,
tremetantajn birdetojn kaj Ignato
kun gxoja vizagxo rapidis al ili.
Tiu momento, kvankam tre barbara
laux la moralaj lernolibroj, tamen
enhavis en si grandan gxojon de la
sukcesinta cxasisto, la finalon de
ia strecxeco en la cerbo kaj la sencon
de primitiva sporto.

Ignato mem estis tre stranga homo,
tute malkonvena por la aliaj
konataj de mi homoj. Li havis ecojn,
kiujn multaj el ili aux tute ne
havis, aux havis en atrofia stato,
kaj kiujn mia fantaziema, pure infana
animo perceptis de li senkonscie.
Senlima estis lia amo al la naturo,
al bestoj kaj birdoj kaj gxi naskis
en li asketecon, virgecon kaj
abomenon al la malvero. Li ne estis
kaptanta la birdojn por profito aux
por vendo. Li ofte diris al mi:
"Birdo estas io dia. gxi kondutas pli
perfekte ol homo. gxi sankte kaj fidele
plenumas la legxojn, montritajn al gxi
de la cxiela Patro. De birdo ni povas
multe lerni."

Kaj sxovinte la manon en la kagxon,
kie batigxis la novekaptitaj
birdetoj, li kun amo prenis iun el
ili en la manon, kun granda emocio
apenaux tusxadis gxian malgrandan
kapeton per la lipoj, ridanta kaj
plena de gxojo.

"Ha, ci tremas, mia amiketo! Ci
timas la homon. Ci pravas tion
fari. Pli terura ol la homo estas
neniu alia besto en la mondo. Tamen
jen por ci la rekompenco, la escepto,
pri kiu ci ecx pensi ne povas en
cia griza doloro! Flugu, floreto mia,
flugu!) Kaj li subite jxetis la
malfelicxan kreajxon al libero kaj
gxojis kune kun gxi, ehxis al gxiaj
unuaj felicxaj, altaj pepoj kaj
fajfetoj. Pli altan gxojon ol esti
en la "birdejo" de Ignato mi ne havis
tiutempe. Prezentu al vi malgrandan
konstruajxon, dekon da metroj longan
kaj largxan kaj ses aux pli altan.
gxi estis la rekonstruita gxardena
lauxbo, al kiu Ignato aldonis nur la
plej primitivajn fenestrojn, kaj
cxarpentis la maldikajn lignajn
murojn. gxi tamen estis suficxe longa
por fari interne de gxi kelkajn pasxojn.

Dum printempo kaj somero gxi estis
tute malplena kaj uzata por la
okazaj mastrumaj bezonoj, sed de
frua auxtuno, iom post iom, gxi komencis
farigxi la "internejo" por la mallertaj
konfidemaj plumuloj, kiuj havis
la okazon trafi en la retojn de
Ignato, por tuj post la alveno de
unuaj printempaj tagoj esti liberigitaj
al cxiuj kvar direktoj de la mondo.

Li faris tiam la sidlokojn por la
birdoj el maldikaj longaj kanoj,
kaj en la mezon de la konstruajxo
li metis du aux tri largxajn betulajn
brancxojn por iluzio.

cxe la komenco de novembro jam estis
granda tumulto tie kaj auxdigxis
la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en
parlamento, birdaj disputoj. gxi
estis la vera Babela turo de la
birdaro.

Ofte mi, jam tiam esperantigita,
venis al tiu birdejo por observi la
vivmanieron kaj morojn de gxia logxantaro.

Mi renkontis tie antaux cxio miajn
malnovajn amikojn: la sturnon kun
la rompita flugilo, kiun Ignato jam
ne liberigadis, kiel la aliajn,
dum printempo, sed pro gxia kripleco
li tenis gxin por cxiam "je senpaga
logxado kaj nutrado"), kaj la petoleman
fringelon, kun malgrandaj,
apenaux videblaj grizaj haretoj sur
vangetoj gxiaj, kiun ni nomis "lamulo"
pro gxia, jam antaux la kapto rompita,
piedeto. gxi estis cxiam subtirita
supren, kiam la birdo sidis sur la
kano.

Tiuj du invalidoj-veteranoj bone
konis min kaj kutime ecx respondadis
per fajfetoj al mia voko. Ili mem
venadis por ricevi la mangxajxon el
miaj manoj kaj ne estis pli granda
gxojo por la fringelo, ol petoli kun
miaj haroj per sia beketo.

Mi prezentis al mi tiam la homojn
same kiel tiun birdaran komunumon.
Unuj el ili estis la afablaj, bonaj
ecx en la malfelicxo, la aliaj aux
scivolaj, aux petolemaj, aux malicaj
kaj ecx arogantaj kaj sangavidaj.

Mi neniam forgesos paruon, kiu
malice pincxis min per la beketo sur
la palpebron kaj sen mia singarda
movo flanken, la okulo certe restus
por cxiam difektita. Tiun paruon
Ignato devis poste vole-nevole
forjxeti el la birdejo, cxar malgraux
tio, ke gxi ricevadis nutrajxon tute
suficxan kaj bonan - gxi trapikis la
kapojn kaj mortigis du belajn
kardeletojn kaj kuragxis ecx ataki la
gigantan por gxi pirolon. Tiom
sangavida estis gxia naturo.
   Sed la aliaj, krom la diskuta
pepado, venis al nenia videbla malpaco
kaj vidante multajn al si similajn,
malliberigitajn en la konstruajxo,
baldaux ili alkutimigxis al la situacio
kaj forgesis pri la sxlositeco.
   Mi multe observis kaj auxskultis
iliajn viglajn diskutojn, iliajn
lingvojn. Tre malsimilaj ili estis.
Dum tiu de la pirolo estis basa
zumado, la kanto de la kardeloj
estis plej optimisme-argxentaj
sonoriletoj, el iliaj aklamoj
elsaltis metalaj, gajaj sonfajreroj:
"Stiglit! Kikelnikstiglit! Stiglit!"

La fringelo turnis sian gracian
kapeton iom supren, gxia verda koleto
ondadis pro la sekundaj spiroj kaj
tremo de l. gorgxeto dum la koncerta
kanto, kaj tiu verda kolumeto subite
largxigxis cxe la fina akordo:
"cxa-a!" kantata je kelkaj oktavoj
pli malalte ol la gxenerala kanta
tono.

Sed pli multe ol cxiuj placxis al mi
la kanto de la sturno. Kiel lerta
majstro de sia vocxo, li kolektis
la plej karakterajn sonojn el la
kantoj de la aliaj birdoj kaj poste
prezentis ilin laux sia propra
prilaboro, veran birdan Esperanton,
spegulantan la komunan lingvon,
en kiu cxiu birdeto kunlogxanta trovis
iom el la sia kaj sxajnis kompreni
la tutan enhavon de la kanto, cxar gxi
estis de perfekta beleco kaj amo
al la naturo, al kiu ne malutilis ecx
kelkaj spritaj improvizoj de la
sxercema kantisto.

Tre malofte kantis la sturno, cxiu
scias, ke ne estas gxia kutimo kanti
dum auxtuno, sed la sperta birdisto
Ignato sciis fari miraklojn
kun siaj regatoj, kaj la naturo
de la invalido videble estis tre
kantema kaj muzikema.

Imitante la sturnon, la "lamulo"
ofte ankaux penis prepari ion
gxeneralan, kaj li sukcesis en
kelkaj notetoj, sed kvazaux idisto, li
tuj enfalis en perfektigojn laux sia
maniero kaj scio, kaj kripligis ecx
siajn proprajn karakterajn kantojn.

La emberizoj, veraj materialistoj
nuntempaj, preskaux neniam eligis
iajn sonojn, krom la mallauxta pepado.
Ili sidis nur sur la grundo kaj
ili cxiam ion mangxis, kokete svingante
siajn graciajn tufetojn.

cxiufoje tre baldaux alkutimigxis al mi
la novekaptitaj fringoj, post
du, tri tagoj ni estis jam kvazaux
malnovaj amikoj kaj mi sxatis ilian
karakteron ne malpli ol tiujn de la
sturno kaj "lamulo".

Venadis Ignato kun du, tri saketoj
da nutrajxo kaj la gaja kompanio
sin jxetis al li, flugis super lia
kapo kaj ecx provis sidigxi sur la
maljunulan, de felicxo ridantan,
bonan vizagxon...

Mugxas, blovas per torentoj da akva
polvo la teda, oblikva, auxtuna
vento. Malaltaj rampas la nuboj,
tiom malaltaj, ke la lumoj de la
urbo bruligas ilian malsupran parton
per flava, despotisma koloro.
Kiel cxifonajxoj ili lekas la
malproksimajn pintojn de montoj
kaj cxe la kontrauxa, malaltnivela
horizonto, kie iliaj sxiritaj, de-sube
lumigitaj randoj disigxas segildente,
vidigxas nigraj, malrektaj trianguloj,
premegantaj per sia senespera, abisma
koloro...

Auxtuna morta spiro sxajnas blovi
de tie. Auxtune estas agordita mia
koro, sxiritaj estas la pensoj, kiel
tiuj nuboj, kaj senespere malhelaj
estas la abismoj inter la rompigxantaj,
alterne tajdantaj fantazioj kaj
rememoroj. Mi estas en la regno de
auxtuno, kie la lasta estas pli
potenca ol printempo aux vintro.
   Kaj tie, hejme, en la lando, kiun
la senkompata sorto forprenis de mi,
la saman tagon jam eble flugas la
gajaj, brilantaj, per steloj kaj
puntoj falantaj negxeretoj. La nuboj,
de kiuj falas la negxeroj, ne estas
ankoraux longaj. Ili estas grizaj,
kiel felajxo de lupo, kaj iliaj randoj
estas kiel longharaj vostoj de
sablokolora vulpo...
   Kaj mia malnova amiko, Ignato,
cxu li vivas ankoraux? estas ankaux tie,
malproksime... cxu kiel antauxe
li ehxe respondas per lerta ekfajfeto
al argxenta voko de kardeloj, al
zumado de piroloj? ... Aux li jam
tute grizigxis, klinigxis teren kaj
sidas ie en la angulo de kuirejo,
de cxiuj forgesita; aux jam kusxas en la
malvarma, de auxtuna pluvaro saturita
tero, en tombo surkreskita de salikoj,
super kiu kantas iu el liaj
antauxaj plumvestitaj amikoj, kiu
scias?...
                        N. HOHLOV


           Cxunjo demandas

   kial kelkaj tigroj estas blankaj?
Genetika difekto kauxzas la blankan
felkoloron. Blankaj tigroj ankaux estas
tre malofta varianto de la bengala
tigro, nomata regxa tigro. La felo ne
estas orangxkolora, sed blanka kun
malhelaj strioj. Sed la bestoj ne
estas albinoj. La genetika difekto
influas ekskluzive pigmentadon,
skribas esploristoj de la Kolegio de
Vivsciencoj en Pekino en la Revuo
"Nuna Biologio". Patro kaj patrino
devas havi la genon, kiu respondecas
pri sxangxo, por ke gxi estu
transdonita al idoj.

Kial Delfenoj Ne Dronas Kiam Ili
Dormas? Delfenoj dormas kun nur unu
hemisfero de sia cerbo dum la alia
estas veka kaj kontrolas i.a. spiradon.
Delfenoj kutime dormas en iu trankvila
golfeto tuj sub la akvosurfaco, do,
la vojoj por spirado ne estas tiom
longaj. Cxiujn du horojn la cerbaj
hemisferoj intersxangxas la rolojn.

Cxu krokodilo povis engluti
dinosauxron? Antikvaj krokodiloj povus
engluti tutan dinosauxron. En 2010, en la
auxstralia sxtato Kvinslando,
paleontologoj eltrovis la restajxojn
de grandega krokodilo. Gxi restis longe
neesplorita, sed lastatempe sciencistoj
povis fine ekzameni gxiajn ostojn
detale. Montrigxis, ke ili vane
prokrastis la studon - la prapatro
de la nunaj krokodiloj vivis en
Auxstralio antaux cxirkaux 95 milionoj
da jaroj kaj povis engluti tutan
dinosauxron. Sciencistoj eksciis pri
tio dum la studo de la skeleto de
amfibia mangxegulo. Post elfosadoj oni
rimarkis, ke en la abdomena kavo de la
reptilio estas fragmentoj de dinosauxraj
ostoj. Uzante komputilan modeladon,
la auxtoroj de la studo rekonstruis la
restajxojn de dinosauxro hazarde
disbatitaj dum elfosadoj kaj determinis
gxian aspekton. Antikva krokodilo
antaux sia morto englutis ornitopodon -
dinosauxron kiu mangxis plantojn kaj
vivis dum la jxurasa periodo. La studo
montris, ke la trovita krokodilo estas
reprezentanto de nova specio, kiu
ricevis la nomon Confractosuchus
sauroktonos. Bedauxrinde, la kompleta
skeleto de la antikva predanto ne estas
konservita gxis hodiaux - al gxi mankas
vosto, malantauxaj membroj kaj plejparto
de la pelvo. Sed aliflanke,
paleontologoj povis studi gxian kranion
kaj aliajn ostojn netusxitajn de tempo.
En la momento de la morto, la longo de
la krokodilo estis 2,5 metroj. La
auxtoroj de la scienca verko certas,
ke gxi estis suficxe juna individuo,
kaj estonte gxi povus kreski ecx pli.
Ekstere la krokodilo preskaux ne
diferencis de la modernaj reprezentantoj
de cxi tiu ordo de bestoj. Sciencistoj
havas multajn pruvojn, ke la nunaj
individuoj havas la samajn eksterajn
trajtojn kiel iliaj prauloj, kiuj vivis
antaux 145,5 kaj 65,5 milionoj da
jaroj. Krokodiloj cxasis dinosauxrojn
Laux Matt white, kunlaboranto de la
Auxstralia Dinosauxro-Muzeo, la
restajxoj de dinosauxro en la abdomena
kavo de antikva krokodilo ne estis
tuj rimarkitaj. La fakto estas, ke dum
la eltiro de la ostoj de predanto, la
tekniko disbatis la ostojn de ties
viktimo. Por identigi la beston surbaze
de gxiaj ostaj fragmentoj, teamo de
sciencistoj kontaktis Joseph Bevitt
por helpo. Montrigxis, ke la ostoj
apartenas al ornitopodo, unu el la
herbovoraj dinosauxroj, kiuj movigxis
sur du malantauxaj piedoj. Ornitopodoj
estas grupo de herbovoraj dinosauxroj.
   Kiom fortaj estas krokodilaj mordoj?
Kun la helpo de komputila tomografio
li determinis en kiu pozicio en la
momento de la morto estis la ostoj de la
dinosauxro. Ene de 10 monatoj la
esploristo eksciis, ke la herbovora
estajxo, pezanta 3,7 kilogramojn ne
estis dissxirita de la krokodilo. Ene de
la antikva predanto gxiaj ostoj estis
arangxitaj en la sama ordo kiel en vivo.
La esploristoj sugestas, ke la krokodilo
mortigis gxin per unu mordo kaj bone
povus tute engluti gxin. Indas noti, ke
dum mangxado la krokodilo rompis unu el
gxiaj femuraloj duone. La alia femuro,
se jugxi laux la dentsigno, lasita sur
la osto, estis ankaux tre difektita.
Cxio cxi signifas, ke la mordoj de la
antikvaj krokodiloj estis same fortaj,
kiel la mordoj de la hodiauxaj
predantoj. Estas neversxajne, ke la
trovita krokodilo mangxis nur
dinosauxrojn, sed kiam gxi vidis facilan
predon, gxi klare ne povis rezisti kaj
atakis. Esploristo Matt white esperas,
ke cxi tiu kaj aliaj similaj malkovroj
helpos lerni kiel eble plej multe pri
la rilatoj de bestoj, kiuj vivis en
Auxstralio antaux milionoj da jaroj.
   Interesa fakto: la maksimuma mordforto
de la krestohava krokodilo (Crocodylus
porosus) estas 251 atmosferoj. tio
estas multe pli ol tiu de leonoj: ilia
mordforto atingas maksimume 40
atmosferojn. Tiel, krestohavaj
krokodiloj estas eblaj posedantoj de la
plej forta mordo en la besta regno.

Antaux milionoj da jaroj veraj
gigantoj vivis en Auxstralio. Ekzemple,
la nuntempe formortintaj marsupiaj
leonoj (Thylacoleo) vivis tie. Ilia
korpolongo estis proksimume 2,5 metroj
kaj samtempe ili estis konsiderataj
preskaux la plej dangxeraj bestoj de
tiu tempo en Auxstralio. Laux
esploristoj, helpe de siaj dentoj kaj
potencaj makzeloj, marsupiaj leonoj ecx
povus rongxi la ostojn de aliaj bestoj.
                      Respondis Oma


        Sezono de donacoj

   En Italujo estas tradicio, ke en
la malvarma sezono infanoj ricevu
donacojn de pli-malpli misteraj
estajxoj. lastatempe aperis la komerce
elpensita persono de Patro Kristnasko
ridinde veturanta per sia sledo
tirata de nordaj cervoj sur grundo
obstine sennegxa; sed ne cxiujn
tradiciojn jam sukcesis dispremi la
tutmondigxa rulcilindro.
Ankoraux, laux regiona kulturo, infanoj
ricevas donacojn de la familiaj
mortintoj, de Sankta Lucio, de Sankta
Nikolao ktp. La ricevo okazas en
malsamaj noktoj kaj ne estas nur
unuflanka, cxar la infanoj, la antauxan
vesperon, pretigas bonvenigajn
donacetojn por la alvenontoj, ke ili
povu iom ripozi, mangxeti kaj nutri
siajn eventualajn sxargxbestojn.
En centra Italujo tre atendata de
infanoj (kaj ne nur!) estas Befano
(itale Befana), feino kiu, pro amo al
infanoj, rezignis pri siaj juneco kaj
beleco kaj, rajdante balailon, flugas
en la nokto inter la kvina kaj la sesa
de Januaro por alporti donacojn
enirante la domojn tra la kamentuboj.
Nun, kiam kamenoj tute mankas en multaj
domoj, sxi devas ofte pene marsxadi,
(sxi ankaux lamas), forlasante sian
flugveturilon: ja ankaux senkamenaj
infanoj rajtas ricevi donacojn!
cxiukaze, por eviti misojn,
en vilagxoj oni organizas, la antauxan
vesperon, vizitojn de simbola Befano
al hejmoj kie vivas infanoj. Virino
(aux ecx viro) dece kaj ofte timige
kamuflita, rondiras kun aro de junaj
akompanantoj kiuj kantas tradiciajn
befanajxojn (kiel la unua cxi-sube).
Kaj fine mi, por resti je infaneca
nivelo, kuragxas prezenti du miajn
versajxojn. La unua estas, se ne rekta
traduko, almenaux reverko de tre konata
itallingva poemo; la dua estas mia
konciza priskribo de la bona feino,
tia, kia sxi aperis al mi infanagxe.

         Befano-nokto
   Dormu cxi-nokte, dormu, infano!
Sian kavernon lasas Befano
kaj, traflugante la nigrajn nubojn,
sercxas fumtubojn

Kaj cxe l' fumtuboj, tute silente,
auxskultas longe sxi kaj atente:
al sxi tre placxas, sub la tegmento,
dorma silento.

Do, se tra l' tubo brueto venas,
ke vi ne dormas sxi tuj komprenas
kaj sxi forflugas de surtegmente
tre malkontente.

Sed se la hejmo silentas tute
kaj cxio dormas trankvile, mute,
sxi (kvazaux katon sxi nun imitas!)
tra l' tub' englitas,

kaj el la sako sxi kukojn tiras
kaj la ludilon, kiun deziras
vi jam delonge, ke vi nun, ricxa,
estu felicxa.

Infano, dormu! Al dorm' serena
sekvos vekigxo de gxojo plena.
cxi-nokte venos fein' Befano:
dormu, infano!

           Befano
   Maljunega, kurbigxinta,
pasxas sxi per lambastono;
sxia nazo - beko pinta;
pinta ankaux la mentono;

sxiaj haroj - kvazaux stupo
sur la peza dorsosako;
flikoplena sxia jupo,
senbutona sxia jako;

kaj la pezaj lignaj sxuoj?
kaj la dikaj sxtrumpoj lanaj?
por elnombri ties truojn
viaj penoj estus vanaj!

Negxo falas, vento blovas
kaj mallumo cxion kasxas;
marsxi sxi preskaux ne povas,
sed kuragxe plu sxi pasxas.

sxi revenas cxiujare,
el amikoj plej fidela;
por infanoj, senkompare,
el feinoj la plej bela!


      Por cerbumo... ecx ne ioma

   Malgraux mia peto, mi de neniu
leganto ricevis solvon de la problemo
proponita en la decembra numero.
cxu pro la jarfinaj festoj? Eble!
mi do atendos ankoraux unu monaton antaux
ol malkasxi la solvon, sed dume ne
proponas plian problemon.


       Se oni ne tro postulas
   cxu homo sen kruroj povas farigxi
kuristo? Versxajne vera kuristo ne, sed,
kutime parolante pie, almenaux normala
  piediranto li povos farigxi.
           ------------