Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

 

numero 3 - Marto 2023

 

 

 

 

Enhavtabelo

 

Pardonpeto de la redaktanto.

La mastrino (rakonto).

Virino de la vojoj (rakonto).

De Rabindranath Tagore (du poemoj):

La juna princo.

La gxardenisto kaj la regxino.

Sxako.

 

 

Pardonpeto de la redaktanto

 

Karaj legantoj, versxajne vi jam kutimigxis, en la lastaj monatoj, al

la nevaria aspekto, lauxenhave, de nia revuo, lauxteme malpli ricxa ol

antauxe. Mi faris mian eblon, sed ne

facilas cxiam trovi tauxgan materialon

por kontentigi cxies gustojn. Tamen,

kiel mi diris, mi provis fari ion akcepteblan. Sed cxifoje mi vere

devas peti vian pardonon, cxar cxi tiu

numero estas vere nur literatura.

La simpla sed tiraneca kauxzo estas, ke

pro nunaj neeviteblaj okupoj, mi ne havis tempon prizorgi lauxmerite nian

revuon. Cxu vi pardonos min, se mi solene promesas farigxi pli aktiva?

 

 

La mastrino

 

Mi logxis tiam, diris Georges Kervelen, en meblita lulogxejo en la

strato de la Sanktaj Patroj.

Kiam miaj gepatroj decidis, ke mi studos juron en Parizo, okazis longaj diskutadoj por arangxi

cxiun aferon.

La koston de mia pensio ili unue taksis je dumil kvincent frankoj,

sed mia povra patrino ekhavis timon, kiun sxi prezentis al mia patro:

"Se li malbone elspezus sian tutan monon kaj ne prenus suficxan nutrajxon,

lia sano tre suferus. Tiuj junuloj estas kapablaj je cxio."

 

Estis do decidite, ke ili sercxos pensionon por mi, pensionon modestan

kaj komfortan, kaj ke mia familio pagos rekte la prezon, cxiumonate.

Mi neniam estis forlasinta Quimperon. Mi deziris cxion, kion oni deziras je

mia agxo kaj mi estis preta gxoje vivi, cxiumaniere.

 

Iuj najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon,

s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn. Mia patro traktis do

perletere kun tiu respektinda persono, al kiu mi alvenis iun vesperon, kune

kun kofro.

 

S-ino Kergaran estis cxirkaux kvardekjara. Sxi estis dika, tre dika,

parolis per vocxo de instruktora kapitano kaj

decidis pri cxiuj demandoj per vorto neta kaj definitiva.

Sxia domo, tre mallargxa, havanta nur unu aperturon al la strato cxiuetagxe,

aspektis kiel sxtuparo de fenestroj, aux kiel trancxajxo de domo sandvicxe inter du aliaj.

La mastrino logxis en la unua etagxo kun sia servistino;

oni kuiris kaj havis la mangxojn en la dua;

kvar bretonaj pensionuloj logxis en la tria kaj en la kvara.

Mi havis la du cxambrojn de la kvina.

Nigra sxtupareto, turnigxanta kiel korktirilo,

kondukis al tiuj du mansardoj.

La tutan tagon, senhalte, sinjorino Kergaran supren- kaj subeniris tiun spiralon,

okupata en tiu tirkesta logxejo, kvazaux sxipestro sur ferdeko.

Sxi eniris dek fojojn sinsekve en cxiun logxejon,

kontrolis cxion kun mirinda parola frakaso,

rigardis, cxu la litoj estas bone pretigitaj,

cxu la vestoj estas bone brositaj,

cxu la servo estas tute en ordo.

Unuvorte, sxi flegis siajn gastojn kiel patrino, pli bone ol patrino.

 

Mi baldaux konatigxis kun miaj kvar samregionanoj.

Du el ili studis medicinon, kaj la du aliaj studis juron,

sed cxiuj spertis la despotan jugon de la mastrino.

Ili timis sxin, kiel marodisto timas kampogardiston.

 

Koncerne min, mi tuj spertis dezirojn de sendependeco,

cxar mi estas lauxnature ribelulo.

Mi unue deklaris, ke mi volas hejmenveni je la horo elektita de mi,

cxar sinjorino Kergaran estis difininta la dekduan horon, kiel la lastan limon.

Pro tiu pretendo sxi fiksis al mi siajn klarajn okulojn dum kelkaj sekundoj kaj poste deklaris:

Tio ne estas ebla. Mi ne povas toleri, ke oni vekas Anjon la tutan nokton.

Vi havas nenion por fari ekstere post certa horo.

Mi respondis kun firmeco: "Laux la legxo, sinjorino, vi estas devigata malfermi al mi kiam ajn.

Se vi rifuzos tion, mi konstatigos gxin cxe la urba polico

kaj iros dormi en hotelon je via kosto, kiel tio estas mia rajto.

Vi estos do

devigata malfermi al mi aux ellasi min. La pordo aux la adiauxo. Elektu.

 

Mi spitridis al sxi, diktante miajn kondicxojn.

Post la unua stuporo sxi volis diskuti, sed mi restis necedema kaj sxi rezignis.

Ni konsentis, ke mi havos cxefsxlosilon,

sed kun nepra kondicxo, ke neniu tion scios.

 

Mia energio favore impresis sxin, kaj sxi de nun traktis min kun neta komplezo.

Sxi havis por mi komplezojn, prizorgojn, delikatajxojn, kaj ecx bruskan tenerecon, kiu ne malplacxis al mi.

Iafoje, kiam mi estis gaja, mi surprize kisis sxin, nur por la forta vangofrapo,

kiun sxi tuj jxetis al mi.

Kiam mi sukcesis mallevi la kapon suficxe rapide,

sxia mano pasis super min kun la rapideco de kuglo, kaj

mi ridis kvazaux frenezulo forkurante, dum sxi kriis:

"Ha! Kanajlo! Tion mi repagos al vi."

Ni farigxis geamikoj.

 

Sed jen mi konatigxis, sur trotuaro, kun knabino laboranta en vendejo.

Vi scias, kio estas tiuj ametoj de Parizo. Iam, irante al la lernejo,

oni renkontas junan personon nudkapan, kiu promenas brakenbrake kun amikino,

antaux ol reiri al la laboro. Oni intersxangxas rigardojn,

oni sentas en si tiun etan skuon, kiun donas la okulo de iuj virinoj.

Tio estas unu el la cxarmoj de la vivo, tiuj rapidaj simpatioj fizikaj,

kiujn naskas renkontigxo, tiu legxera kaj delikata logo,

kiun oni subite spertas cxe la ektusxo de homo naskigxinta

por placxi al vi kaj por esti amata de vi. Sxi estos amata

multe aux malmulte, ne gravas. Estas en sxia naturo

respondi al la sekreta amdeziro de via naturo. Jam kiam vi

unuafoje ekvidas tiun vizagxon, tiun busxon, tiujn harojn,

tiun rideton, vi sentas iliajn cxarmojn eniri en vin kun

dolcxa kaj delica gxojo, vi sentas specon de felicxa

bonstato penetri en vin, kaj la subitan naskigxon de tenereco

ankoraux konfuza, kiu pelas vin al tiu nekonata virino.

Estas, kvazaux estus en sxi alvoko, al kiu vi respondas, allogo,

kiu stimulas vin; kvazaux oni jam delonge konus sxin,

kvazaux oni jam estus vidinta sxin, kvazaux oni scius, kion sxi pensas.

La morgauxan tagon je la sama horo, oni pasas tra la sama strato.

Oni revidas sxin. Kaj oni revenas la postan tagon, kaj ankoraux la postan tagon.

Oni fine interparolas. Kaj la ameto plu evoluas, regula kiel malsano.

Do, post tri semajnoj, mi atingis kun Emma la periodon antaux la falo.

La falo mem estus okazinta pli frue, se mi estus sciinta, en kiu loko provoki gxin.

Mia amikino vivis en familio kaj draste rifuzis trapasi la sojlon de meblita hotelo.

Mi cerbumis por trovi rimedon, ruzajxon, okazon.

Finfine mi elektis senesperan solvon kaj decidis suprenirigi sxin al mia logxejo,

iun vesperon, cxirkaux la dekunua, je preteksto de taso da teo.

S-ino Kergaran enlitigxis cxiutage je la deka. Mi povus do hejmeniri senbrue

dankal mia cxefsxlosilo, vekante nenies atenton.

Ni sammaniere remalsuprenirus post unu aux du horoj.

Emma akceptis mian inviton, post kiam sxi iom kontrauxvolis.

Mi pasigis malbonan tagon. Mi ne estis trankvila.

Mi timis komplikajxojn, katastrofon, iun teruran skandalon.

 

Venis la vespero. Mi forlasis la domon kaj eniris en trinkejon, kie mi glutis du tasojn da kafo

kaj kvin glasetojn por ekhavi kuragxon.

Poste mi iris promeni sur bulvardon Sankta Mikelo.

Mi auxdis sonori la dekan, la dekan kaj duonon. Kaj mi iris, per malrapidaj pasxoj,

al la loko de nia rendevuo. Sxi jam atendis min.

Sxi prenis kareseme mian brakon kaj jen ni ekiris, malrapide, al mia logxejo.

Lauxmezure kiel mi alproksimigxis al la pordo, kreskis mia angoro.

Mi pensis: "Espereble sinjorino Kergaran estas enlite."

Mi diris al Emma du aux trifoje: "Atentu, ne faru bruon en la sxtuparo!"

Sxi ekridis: "Vi do tre timas, ke oni auxdos vin?"

"Ne, sed mi ne volas veki mian najbaron, kiu estas grave malsana."

 

Jen la strato de la Sanktaj Patroj. Mi alproksimigxas al mia logxejo kun tiu antauxtimo,

kiun oni havas irante al dentisto. Cxiuj fenestroj estas mallumaj.

Oni sendube dormas. Mi spiras.

Mi malfermas la pordon kun singardemo de sxtelisto. Mi enirigas mian kunulinon, kaj

poste mi refermas, kaj mi supreniras la sxtuparon piedpinte

evitante spiri kaj ekbruligante kandel-alumetojn, por ke

la junulino ne faru iun mispasxon.

Preterpasante la cxambron de la mastrino, mi sentas mian koron fortege batantan.

Fine, jen ni estas en la dua etagxo, poste en la tria, poste en la kvina.

Mi eniras mian logxejon. Venko!

Tamen mi kuragxis paroli nur mallauxte kaj demetis miajn botetojn por fari neniun bruon.

La teon, preparitan sur alkohola kuirilo, ni trinkis sur la angulo de mia komodo.

Poste mi igxis insista... insista... kaj iom post iom,

kvazaux ludante, mi demetis unu post la alia la vestajxojn de mia amikino, kiu cedis rezistante,

rugxa, konfuzita, cxiam prokrastanta la fatalan kaj cxarman momenton.

Sxi surhavis nur, vere, mallongan blankan subjupon,

kiam abrupte malfermigxis mia pordo, kaj aperis sinjorino Kergaran, kun kandelo en la mano,

vestita ekzakte kiel Emma.

Mi faris salton malproksimen de sxi kaj mi staris, konsternite rigardanta al ambaux virinoj,

kiuj fikse interrigardis. Kio estis okazonta?

 

La mastrino prononcis per aroganta tono, kiun mi ne konis de sxi:

"Mi ne volas knabinojn en mia domo, sinjoro Kervelen."

Mi balbutis: "Sed, sinjorino Kergaran, la frauxlino estas nur mia amikino.

Sxi venis preni tason da teo."

La dika virino pluparolis:

"Oni ne surhavas nuran cxemizon por preni tason da teo.

Vi tuj foririgos tiun personon."

 

Emma, konsternita, ekploris kasxante sian vizagxon en sia jupo.

Mi perdis la kapon, ne sciante, kion fari, nek kion diri.

La mastrino aldiris kun nerezistebla auxtoritato:

"Helpu la frauxlinon revestigxi kaj tuj forkonduku sxin."

Mi, certe, ne povis fari ion alian, kaj mi levis la robon falintan ronde, kvazaux krevinta balono,

sur la plankon, kaj mi pasigis gxin super la kapon de la knabino,

kaj klopodis agrafi gxin, algxustigi gxin, kun grandega peno.

Sxi helpis min, cxiam plorante, terurita, hastante, farante cxiajn erarojn,

ne plu povante retrovi la sxnurojn nek la butontruojn;

kaj sinjorino Kergaran staris kun senesprima vizagxo, tenante sian kandelon enmane,

kaj lumigis nin kun la severa pozo de jugxisto.

 

Emma rapidigis nun siajn movojn, freneze kovris sin,

nodis, alpinglis, lacxis, religis kun furiozo, turmentata per

urgxa bezono forkuri; kaj ecx ne butoninte siajn botetojn,

sxi kuris preter la mastrino kaj pelis sin en la sxtuparon.

Mi sekvis sxin kun pantofloj, mem duone senvestigxinta, kaj

ripetis: Frauxlino, auxskultu, frauxlino.

Mi ja konsciis, ke necesis diri ion al sxi, sed mi nenion

trovis. Mi reatingis sxin precize cxe la pordo de la strato,

kaj mi volis preni sxian brakon, sed sxi fortege forpusxis

min, balbutante per vocxo mallauxta kaj nervoza: "Lasu

min... lasu min, ne tusxu min."

Kaj sxi forkuris sur la straton refermante la pordon post si.

 

Mi turnis min. S-ino Kergaran estis restinta supre cxe la unua etagxo,

kaj mi resupreniris la sxtupojn lantapasxe, atendante cxion, kaj preta je cxio.

 

La cxambro de la mastrino estis malfermita, sxi enirigis min dirante kun severa tono:

"Mi devas paroli al vi, sinjoro Kervelen."

Mi preterpasis sxin kun mallevita kapo. Sxi demetis sian kandelon sur la kamenon kaj,

krucante la brakojn sur sia impona brusto, kiun malbone kovris maldika kamizolo:

"Nu, sinjoro Kervelen, vi do prenas mian domon por publika domo!"

Mi ne estis fiera. Mi murmuris: "Tute ne, sinjorino Kergaran.

Vi devas ne kolerigxi, nu, vi ja scias, kio estas junulo."

Sxi respondis: "Mi scias, ke mi ne volas cxiesulinojn cxe mi, cxu vi auxdas?

Mi scias, ke mi igos vin respekti mian tegmenton, kaj la bonfamon de mia domo, cxu vi auxdas?

Mi scias..."

Sxi parolis almenaux dum dudek minutoj, akumulante

la kialojn sur la indignojn, supersxutante min

sub la honorindeco de sia domo, pikvundante min per akraj riprocxoj.

Mi (homo estas stranga animalo), anstataux auxskulti sxin, rigardis sxin.

Mi ne plu auxdis ecx unu vorton, vere neniun vorton.

Sxi havis belegan bruston, tiu ino, firman, blankan kaj grasan, eble iom dikan, sed allogantan,

kapablan kauxzi tremojn en la dorso. Mi vere neniam estis suspektinta,

ke estas tiaj ajxoj sub la lana robo de la mastrino.

Sxi aspektis dek jarojn pli juna, en la negligxo.

Kaj jen mi sentis min tute strange, tute... Kiel mi povus diri?

tute konfuzita. Mi subite retrovis antaux sxi mian situacion

interrompitan unu kvaronhoron pli frue en mia cxambro.

Kaj, malantaux sxi, en la alkovo, mi rigardis sxian liton.

Gxi estis duone malfermita, premita, montranta, pro la kavo en la littukoj,

la pezon de la korpo, kiu kusxis en gxi. Kaj mi pensis, ke certe estas tre placxe kaj tre varme ene,

pli varme ol en alia lito. Kial pli varme? Mi ne scias,

eble pro la amplekso de la karnoj, kiuj kusxis en gxi.

Kio estas pli alloga kaj pli cxarma, ol malfermita lito?

Tiu cxi ebriigis min, de malproksime, kurigis tremetojn sur mia hauxto.

Sxi ankoraux parolis, sed nun dolcxe, sxi parolis kiel amikino kruda kaj bonkora, jam preta pardoni.

Mi balbutis: "Nu... nu... sinjorino Kergaran... nu..."

Kaj cxar sxi nun silentis por atendi mian respondon,

mi ekkaptis sxin en miaj du brakoj kaj mi komencis kisi sxin,

ja kisi sxin, kiel malsatanto, kiel homo, kiu atendas tion delonge.

Sxi baraktis, turnis la kapon, ne tro forte kolerante, auxtomate ripetante,

laux sia kutimo: "Ho! Kanajlo... kanajlo... ka... "

Sxi ne povis fini la vorton, mi ekprenis sxin per fortostrecxo kaj forportis sxin,

prematan kontraux mi. Oni ja estas fortika en iuj okazoj!

Mi atingis la litrandon, kaj mi falis sur gxin ne maltenante sxin...

Estis efektive tre placxe kaj tre varme en sxia lito.

Unu horon poste, cxar la kandelo estingigxis, la mastrino ellitigxis por ekbruligi alian.

Kaj dum sxi revenis ensxovigxi al mia flanko,

enigante sub la littukojn sian rondan kaj fortan gambon,

sxi eldiris per vocxo karesa, kontenta, eble dankema: "Ho!... kanajlo... kanajlo!..."

Guy de Maupassant

El la franca tradukis Daniel Luez

 

 

Virino de la vojoj

 

Li nomigxis Drummond, kaj li estis allogaspekta gxentilema speco de persono,

inter tridek kaj tridekkvinjara, kun krispaj haroj kaj zorge tondita peco da

liphararo; kaj tio estis proksimume cxio, kion oni sciis pri li en la regiono.

Li estis alveninta la distrikton el Dio-scias-kie antaux tri jaroj je la unua

de auxgusto.

La dometo, kiun li luprenis, nomigxas Droflit, pro la malnova rompigxinta ponto,

kiu traarkas la apudan rivereton; kaj tiu nomo, kiel multaj aliaj nomoj en la

landlima regiono, gxuste pruvas, ke la gaela iam estis parolata tra la tuta

Skotlando kiel en la montaro, tiel ankaux en la malaltajxo.

 

Droflit trovigxas ne pli ol kvindek metrojn for de la sxoseo, kiu kondukas suden el Edinburgo

gxis Carter Bar cxe la angla landlimo.

Gxi situas proksimume unu kilometron ekster la vilagxo, kaj estas versxajne, kvar kilometrojn

malproksime de Ankrum kaj tio, cxu ne, estas alia brava gaela nomo.

Droflit staris neokupita dum longa tempo antaux ol Drummond luprenis gxin; kaj nun, post lia foriro,

sxajnas, ke gxi staros neokupita poreterne.

Gxi estas suficxe senvalora posedajxo: malnova sxtonkonstruita dometo kun griza ardeza tegmento

kaj duo de fenestretoj.

Al gxi apartenas proksimume unu akreo da grundo kaj du-tri kadukaj kromkonstruajxoj,

kaj jen cxio.

Drummond havis bovinon kvankam Dio scias, kion li faris pri la lakto kaj duon da porkoj,

kaj tie cxirkauxvagis eble dekduo da velkvostaj kokinoj.

Oni facile konstatis, ke tiu homo ne scias, kion li faras, kaj ke al tia vivo

li ne estis kutimigxinta.

La kamionisto, kiu transportis liajn posedajxojn de la stacidomo en S-ta Boswells cxe lia alveno,

diris, ke la homo havas bonkvalitajn posedajxojn ecx ne malmultajn:

librosxrankojn, kaj belan kverklignan tablon, kaj tauxgajn segxojn kaj liton;

kaj pezajn skatolojn da libroj, kaj valizojn kun multaj fremdaj etikedoj.

La homo estis misterajxo; kaj li montrigxis al la najbaroj, impertinentulo krome;

sed post kelka tempo li prudente foriris.

Li vivis sola; almenaux, li vivis sola dum la unuaj du jaroj, pli-malpli

kaj tiam komencigxis la impertinentajxo - cxar subite, malpli ol unu semajnon post la granda

sxtormo pasintjara, oni rimarkis virinon sur la parcelo - altan, bravaspektan virinon, efektive,

sed malmodestan sentauxgulinon. Kaj sxi logxis kun li gxis ili forlasis kune la

lokon, kaj neniu scias, kien ili iris, aux kie ili nun estas.

 

Sxi venis iun tagon en la vilagxan butikon, aplomba kiel

la vivo mem, por acxeti kelkajn aferojn, kaj sxi asertis, ke

sxi estas sinjorino Drummond, kaj ke sxi logxas cxe Droflit.

Konsterna estis tiu impertinenteco, cxar sxi venis en tiun

saman butikon, en la vespero de la sxtormo; almozpetante;

kaj poste, per la tripenco, kiun sxi ricevis de Maljuna

Bonsxanca Oliver, sxi sidis en la apuda taverno Craw kun duonlitro da biero, ekde duono post la sepa gxis la nauxa

horo, je kiu horo Georgo forpelis sxin. Pluvegis tiam, kaj blovis vento suficxe forta por renversi onin, sed kiun

alternativon havis Georgo? la nauxa horo estas la nauxa horo, kaj la legxo estas la legxo;

kaj, finfine, oni facile konstatis, ke sxi estas nur virino de la vojoj, speco de cigano,

kiu kutimigxis al la vetero kaj similajxo. Tamen Georgo estas bonkora junulo,

kaj li donis al sxi buterpanon kun fromagxo, kaj sespencon, kaj montris al sxi la gxustan vojon.

Kaj jen sxi estis, post kelkaj tagoj, logxanta cxe Droflit, kaj impertinente diranta, ke sxi estas la edzino de tiu homo.

Kompreneble, logxante tie, sxi ne povis fari alie, cxar cxiu bone scias, ke en la dometo trovigxas nur unu cxambro,

kiu estas kuirejo kaj litocxambro kaj cxio kune.

Estis facile konstati, kio estis okazinta: sxi forlasis la tavernon de Georgo Craw je la nauxa,

kaj ekiris laux la edinburga sxoseo. Sxi certe vidis la lumon de la dometo,

 

kiam sxi proksimigxis al Droflit, kaj aliris por almozpeti,

kaj la homo akceptis sxin en la domon.

Sendube la junulo estis suficxe soleca, kaj sxin gxojigis la sxirmado

tia virino ne havus skrupulojn iri al fremdulo por ricevi liton en tia nokto.

Sed Drummond estus devinta forsendi sxin frumatene, antaux ol oni ion rimarkus.

Tio ne estus estinta tiel malbona; sed restadi tie,

kaj veni inter decajn altmoralajn homojn kun tia galimatia preteksto,

estis senhonte; kaj kulpis li same tiel, kiel sxi.

 

Kiel ili sin arangxis en tiu unua nokto, aux kio precize

okazis, neniu povis scii, kompreneble, sed cxiu povis diveni.

Kaj vere, sxi estis bravaspekta virino...

 

Sed jen la vero, kaj jen estas kiel gxi efektivigxis:

Ekstere la sxtormo blovadis, kaj la pluvo, kiu la tutan tagon neniam cxesis,

klakadis kontraux la fenestrovitrojn, minacante preskaux frakasi ilin.

Sed en la dometo Droflit cxio estis suficxe varmkomforta.

En la kameno saltis kaj mugxis granda fajro el karboj kaj verdajxo,

jxetante sian varmon kaj sian flagrantan lumon gxis cxiu angulo kaj nicxo de la unika cxambrego.

La fera kaldrono, pendigita super la flamoj, komencis boli kaj kracxi.

Jim Drummond flankentiris gxin kaj pusxis pli proksimen al la fajro la kuvegon plenan de akvo.

De sub la lito li tiris longan stanan bankuvon. Bolvarman banon kun mustardo li nepre bezonis

post sia pli frua malsekigxo pro eliro por prizorgi la kokinojn kaj la du porkojn.

La lakto ricevita de la bovino staris en blanka emajlita sitelo apud unu el la du fenestroj.

Li intencis trinki litron da gxi, varman, antaux la enlitigxo, miksitan kun iom da viskio;

la restajxon ricevos morgaux la porkoj kiam Judi estos havinta sian porcion.

Judi kusxis sur la tapisxo antaux la fajro.

 

"Diabla nokto, Judi," li diris, "kaj Dio gardu cxiujn kompatindulojn, kiuj trovigxas ekstere en gxi."

La hundino palpebrumis kaj skuis la voston; al sxi estis egale, cxar sxi mem ne havis zorgojn.

"Ek, do: Movu vin!" Li flankenpusxis la hundinon, tirante la stanan bankuvon antaux la fajron.

La hundino saltis sur segxon.

La viro trovis visxtukon kaj sapon. Li komencis senvestigi sin,

antaux ol versxi la akvon el la kaldrono kaj la kuvego.

Li gxuste volis forpusxi la sxelkon de-sur la sxultroj, kiam la hundino rigidigxis, kaj desaltis.

Sxiaj oreloj staris, kaj sxia vosto estis rigida. Poste sxi subbojis kaj komencis snufi apud la pordo.

La viro cxirkauxrigardis kaj auxskultis. Sxajnis al li, ke tra la bruo de la sxtormo auxdigxas frapado.

La hundino saltis malantauxen kaj ekbojis.

"Kiu diable estas?" murmuris la viro, duone al si, kaj duone al la hundino,

kiu dauxrigis la bojadon kaj grumbladon.

"Silentu!" li ordonis, kaj poste, lauxte, tra la pordo, li vokis: "Kiu estas?"

Vocxo sxajnis respondi, sed pro la hundino kaj la bruo de pluvo kaj vento

la viro povis malmulte auxdi. Li turnis la sxlosilegon en la seruro kaj tiris la riglilon.

La vento pusxegis malfermita la pordon, kaj pluvo enblovigxis.

Sur la sxojlo staris virino virino tramalseka kaj de la vento batvenkita.

Sxi levis la vizagxon kaj palpebrumis pro la lumo,

dum la akvo versxigxis malsupren de la rando de sxia cxapelo

kaj sxiaj nigraj haroj malseke cxirkaublovis sxiajn okulojn.

 

"Bona Dio!" Drummond rigardadis la kompatindan vidajxon antaux li, kadritan en la enirejo.

"Jen, eniru." Li batfermis la pordon kaj riglis gxin kontraux la sxtormo.

La virino staris senmova tute apud la pordo.

"Ek, apud la fajron. Cxielo!"

Li forsxovis la bankuvon kaj tiris antauxen segxon. La hundino, trankviligita per la sinteno de la mastro,

sxteliris apud la virinon por leki sxian malvarman malrigidan manon.

 

Drummond alportis glason duonplenan de viskio. Li plenigis gxin per bolanta akvo.

Li transdonis la glason al la virino.

"Jen, glutu tion!" li ordonis kaj prenis la malsekegan cxapelon, kiun sxi demetis.

Sxi glutetis iom de la viskio kun akvo kaj poste redonis al li la glason;

sed li devigis sxin repreni gxin kaj trinki pli ol la duonon.

Vaporo komencis levigxi de la malsekaj vestajxoj.

La viro diris, ke sxi demetu ilin. Sxi rifuzis; sed dum ili disputis,

li povis konstati, ke ne la modesto malemigas sxin, sed io alia.

Finfine sxi ekmovigxis, kiam li diris al sxi, ke sxi ne povas sidi en malsekaj vestajxoj la tutan nokton,

aux se sxi tion faros, li havos la zorgojn kaj elspezojn de sxia entombigo.

Sxi rigardis lin kun la muta petego de besto en la okuloj; poste sxi forturnis sin.

Estis bone trovigxi interne, for de la vento kaj la pluvo;

estis bone sidi apud fajro; estis bone esti ordonita de viro.

Sxi jam sentis sin pli tauxga kaj pli forta.

"Bone," sxi diris subite, kaj levigxis. Li ne faris la hipokritan sxajnigon de sinforturno.

Sxi alridetis lin per stranga kurba rideteto, en kiu estis nenio lasciva.

Sxi komencis malbutonumi la mizere maldikan kaj malsekegan jakon,

kiu gxis tiam estis butonumita gxis la kolo.

Post la dua butono, li konstatis, ke sxi portas neniun subvestajxon.

Sxi dauxrigis la malbutonumadon de la jako; poste, malrapide, sxi demetis gxin.

Sxi portis nenion super la jupo: de la zono supren sxi estis nuda, kaj sxia hauxto

glimbrilis pro la pluvo kiu estis trabatinta al si vojon tra la mizera materialo.

Sxi forturnis la kapon.

"Jen kial," sxi flustris.

Li donis al sxi visxtukon, kaj sekigis la supran duonon de la korpo.

Poste sxi staris senmova, sed la viro nenion diris. Sxi fingrumis la zonon de la jupo.

"Cxu jes? Cxu mi devas?" sxi demandis, kompatinde.

Li komprenis sxin. Li fingromontris al la ankoraux levigxanta vaporo, kaj insistis:

"Kompreneble. Vi devas."

Sxi malagrafis, kaj tirmalfermis la faldajxon: la jupo,

peza pro la akvo, falis cxirkaux la piedojn.

Sxi surhavis nenion alian krom la cxifitaj sxtrumpoj kaj kadukaj sxuoj.

Poste, subite, sxi falis sur la segxon.

Sxi kurbigxis antauxen kun la vizagxo alpremita sur la manplatojn, kaj sxi ploris.

La viro karesis sxian sxultron. Ne sciante, kion diri li metis la visxtukon sur sxiajn genuojn,

sed sxi ne movigxis, kvankam sxiaj kruroj estis malsekaj kiel estis antauxe la korpo.

Li denove altiris la bankuvon, kaj plenigis gxin el la kaldrono kaj la kuvego;

poste li malvarmetigis gxin per malvarma akvo el sitelo.

Li malplenigis mustardpakajxon en la bankuvon, kaj kirlis la akvon per la mano.

"Eniru," li petegis, sed la virino dauxre ploris mallauxte en siajn kurbitajn manojn.

La viro rigardis sxin, poste falis sur siajn genuojn. Li prenis la visxtukon kaj frotsekigis sxiajn femurojn.

Sxi permesis tion, klinante sin malantauxen, sed ankoraux kovrante siajn okulojn.

Milde li derulis kaj formetis sxiajn sxiritajn kaj kotmakulitajn sxtrumpojn.

Sxiaj piedoj, kiuj iam estis belaj, estis kontuzitaj kaj gratvunditaj kaj rugxaj.

Fadeneto de sango fluis de longa gratajxo sur sxia piedosupro.

Li levis sxiajn piedojn, alpusxis la bankuvon, kaj metis sxiajn piedojn en la akvon.

Li lavis sxiajn krurojn; kaj kiam tio estis farita, li starigxis,

kaj levis sxin per unu movo de sur la segxo kaj mallevis sxin kuntirigxintan en la bankuvon.

Pri tio sxi ridis dumplore.

Li lavis sxian dorson, tenante grandajn spongoplenojn da akvo kontraux sxiaj belformaj sxultroj,

lasante deflui la varman akvon.

Poste li diris, ke sxi ekstaru kaj helpis sxin levigxi.

Sxi staris en la bankuvo, kun la korpo vaporanta pro la varmo de la fajro,

kiel estis vaporintaj sxiaj vestajxoj.

Li sekigis sxin, varmigante la visxtukojn antaux la fajro,

kaj sxi gxoje permesis liajn prizorgojn.

Li formetis la kusenon, kiun sxia korpo estis makulinta kaj malsekiginta, metante alian sur gxian lokon.

Li devigis sxin sidigxi kun la piedoj ankoraux en la akvo; poste li

levis unu post unu la piedojn kaj milde sekigis ilin,

atentante pri la kontuzoj kaj vundetoj.

Li starigxis, kaj formetis la bankuvon.

Pro cxio sxi dankis lin, sed li nur gruntis, kaj sxi scivolis, cxu li estas kolera.

Sxi sentis sin kvazaux infaneto; kaj, kiel infano, duone timis,

gxis li revenis kaj, ridetante al sxi, proponis sian pijxamon.

Sxi rifuzis gxin, dirante, ke sxi jam kauxzis suficxe da gxenoj, kaj ke li mem bezonos gxin.

Sxi asertis, ke sxi sentas sin mirinde varma, kaj, cxar li jam vidis sxin,

ankoraux rigardas sxin, ecx banis kaj visxis sxin, ne multe gravas.

Li faligis apud sxin la pijxamon sen plua diskuto, kaj formovigxis por pretigi la vespermangxon.

Li plenigis per lakto kuirpoteton.

Kiam li revenis por meti gxin sur la fajron, sxi ankoraux estis nuda, kaj karesis la hundinon.

"Kiel sxi nomigxas?" sxi demandis.

Li sciigis sxin, kaj poste komencis pretigi la tablon.

Kiam li finis, kaj prenis la lakton de sur la fajro, li denove diris,

ke sxi surmetu la pijxamon, dirante, ke sxi bezonas gxin por dormi cxiuokaze.

Je tio, sxi levis la okulojn, kaj demandis, kie kaj kiel li dormos.

Li diris: sur la braksegxo kaj plenvestite.

Kiam sxi protestis, dirante ke sxi ne povus gxis tiu grado gxeni lin,

kaj ke sxi ne forprenos al li liton, kaj ke tio ne estus tauxga,

li demandis sxin preskaux krude:

"Nu, do, kie vi intencas dormi?"

Sxi sciigis lin senhezite: "Kun vi. Se vi permesas. Vi ne timas, cxu?" sxi demandis.

Li ridis, kaj jxetis la pijxamon kontraux sxin.

"Surmetu gxin," li diris. "Mi havas puran molan cxemizon, kiu suficxos por mi."

 

Konstatante la vanecon de plua argumentado, kaj sciante cetere, ke sxi tamen bonvenigos la kovrigxon,

sxi surmetis la jakon kaj poste metis siajn longajn belajn krurojn en la pantalonon.

"Gxi konvenas"; sxi provis ridi; "mi apenaux estas malpli alta ol vi."

Li alportis broson kaj kombilon, kaj donis al sxi spegulon.

Sxi danke ridetis.

"Sxajnas, ke mi ecx havas iom da razpudro - talko - ie," li

diris, kaj eksercxis en tirkesto.

Li alportis la pudron kaj ankaux pecon da vato, klarigante, ke tio estas lia plejeblo tiurilate.

Cxio sxajnis al sxi mirinda, kaj sxi tion diris. Sxi suspiris, kaj li rigardis sxin, sed diris nenion.

Sxi scivolis, kiel tio finigxos, kaj kio okazos matene.

 

Post la vespermangxo, dum kiu ili apenaux parolis, li montris al la lito.

"Certe vi estas laca?" li sugestis.

Sxi diris, ke ne, kvankam en tiu tago sxi estis marsxinta preskaux dudek kilometrojn, cxar la pasintan nokton sxi

dormis plenaere sur la montetoj Cheviot.

Sxi alproksimigxis al la lito. Li estis malsuprenfaldinta la

kovrilojn.

"Sur kiu flanko mi kusxu?" sxi demandis kviete kaj duontimeme.

"Kie ajn. Lauxplacxe."

Sxi rampis gxis la malantauxa flanko.

Li donis al la hundino kelkaj viandpecojn kaj iom da lakto;

kaj poste, starante apud la fajro, li senvestigis sin.

De sur la lito sxi rigardis lin, kiel li estis rigardinta sxin.

Post kelkaj minutoj li kusxigxis apud la virino.

Li lasis inter ili iom da spaco, kaj kusxis surdorse, rigardanta la

flagrantan fajrolumon kiu lumis sur la traba plafono.

Ekstere la sxtormo dauxre mugxis.

Dumlonge ili kusxis senmovaj. Poste sxi ekmovigxis kaj,

senintence, sxiaj piedoj ektusxis liajn. Subite li sentis sxian

manon sercxanta lian. Li ekkaptis gxin, kaj turnis sin al sxi,

kaj rimarkis en sxiaj okuloj glimbrilajn larmojn; kaj tute

subite sxi jetis sin al li, kaj sxi plorsingultis kvazaux rompigxus sxia koro:

kaj ankaux li preskaux eklarmis, kaj liaj brakoj cxirkauxvolvis sxin - tenante sxin,

kvazaux li neniam sxin maltenos.

Kaj dum la plorsingultoj sxi gxemis: "Dio! Ho Dio!"

Kaj li flustris al sxi frazerojn; kaj pro la emocio auxdigxis skotaj akcentoj kaj skotaj esprimoj,

kaj gaelaj vortoj de lia norda juneco:

A Mhàiri a ghraidh, mo chridhe! Tha mo chridhe làn!

Mia Maria, virino, edzino, pro kio vi forlasis min? Kaj kie vi estadis?"

Ronald Macdonald Douglas

Tradukis William Auld

 

 

De Rabindranath Tagore

 

Jen du poemoj de tiu fama poeto, kiuj havas la ekzotikan cxarmon de la

kulturo en kiu ili naskigxis.

 

La juna princo

 

Ho patrin', la juna princo iros preter dom' solene;

Kiel povu mi atenti pri laboro cxi matene.

Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,

Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?

Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendos

Ecx rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post moment' el mia vido li forpasos senrevene

Nur la flut' el malproksimo sendos al mi gxemon svene.

Sed la juna princo iros preter nia dom' solene...

Kaj mi veston plej ornaman tial prenos cxi matene...

Ho! patrin', la juna princo iris preter dom' kun brilo,

Levigxanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forsxovis, sxire mi de kol' malligis

Rubencxenon mian kaj sur lian vojon gxin faligis.

Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li gxin ne levis,

Restis sanga gut' sur vojo, kie gxi sub rad' diskrevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,

Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom' cxi fojon

Kaj juvelon de la brusto jxetis mi sur lian vojon.

 

 

La gxardenisto kaj la regxino

 

Servisto: Indulgu min, serviston, ho regxin.!

Regxino: De mia festo venis jxus la fin'.

Servistoj miaj cxiuj iris for.

Vi kion volas je malfrua hor'?

S.: Se la aliajn cxiujn vi forsendis,

Jen mia temp'. La vicon mi atendis.

Kaj vin demandas: kian servon doni?

Serviston lastan volu do ordoni.

R.: Cxu vi esperas post malfrua veno...

S.: Gardisto via esti en gxardeno.

R.: Cxu do perdigxis tute sagxo via?

S.: Jen, mi rezignas pri labor' alia.

Mi glavon, lancon en la polvon jxetas.

Ne sendu min, regxino, mi vin petas,

Al regxaj kortoj en la malproksimon,

Min kun arme' ne sendu trans la limon

Por almilita, glora entrepreno,

Sed faru min gardisto de l' gxardeno.

R.: Kaj kio estos tiam viaj devoj?

S.: Servisto estos mi de viaj revoj.

Mi flegos la vojeton en gxardeno

Iratan de vi dum matenpromeno,

Sur kiu lauxde vin laux via ir'

Salutos floroj svenaj pro l' sopir'.

Per balancil' mi lulos vin lauxvole,

Dum saptaparna brancx' vin ombros mole,

Kaj argxentbrilo luna fruvesperon

Kisados vian puntan vestborderon.

Mi versxos zorge, je vespero cxiu,

Oleon fresxan en la lampon, kiu

3e via lito nokte treme flamos,

Piedbenketon per zorgema mano,

Per sukoj de santalo kaj safrano,

Per desegnajxoj miraj mi ornamos.

R.: Vi por vi volas rekompencojn kiajn?

S.: En mano teni manojn la graciajn

Kaj similantajn al lotusburgxonoj,

Ornami ame manartikojn viajn

Per bonodora cxeno de festonoj.

Per suk' asxoka pentri rugxkolora

La hauxton de subtila via plando,

Kaj polvon lavi for per kis' adora,

Restintan sur la piedeta rando.

R.: Servisto, plenumigxu via pet':

Gardisto estu do de l' gxardenet'.

(tradukis K. de Kalocsay)

 

 

Sxako

 

Provizora redaktoro:

Otto Prytz,

Hovseterveien 42B,

NO-0768 Oslo (Norvegio)

r.p.: pilotto@online.no

 

Pardonpeto

 

Kiel redaktoro mi petas pardonon por la malfruigxo de cxi tiu rubriko, planita por EL n-ro 2/2023. La malfruigxo sxuldigxas nur al mankanta tempo kaj limigita laborkapacito de la redaktoro!

 

Etudoj

 

Por komencantoj:

Blankaj: Rh4 a5 b5 c5

Nigraj: Rh6 a7 b7 c7

Blankaj movas kaj venkas.

 

Por progresintoj:

Blankaj: Rc5 Tc4 Kc2

Nigraj: Ra6 Te2 a7 f5 g6

Blankaj movas kaj venkas.

 

Problemoj

 

Por komencantoj:

Blankaj: Rc3 Tc2 Td3 d2

Nigraj: Rb8

Mato en tria movo.

 

Por progresintoj:

Blankaj: Rg1 Te7 Kb7 Ke3 c3

Nigraj: Rd5 Tc6 c4 d6 e4

Mato en tria movo.

 

Solvo de la etudoj kaj problemoj proponitaj en EL n-ro 8/2022

 

Etudo por komencantoj:

Blankaj: Re4 Kc4 h2

Nigraj: Rf6

La pozicio estas remisa. Ni provu:

1. Re4f4 Rf6g6 2. Rf4g4 Rg6h6 3. h2h4 Rh6g6 4. h4h5+ Rg6h6 5. Rg4h4 Rh6g7 6. Rh4g5 Rg7h7 7. h5h6 Rh7h8 8. Rg5g6, kaj la nigraj patas, t.e. la regxo ne estas en sxako, kaj eblas neniu nigra movo. Tial la pozicio estas remisa.

 

Etudo por progresintoj:

Blankaj: Ra5 Tb8 Tc2 c5

Nigraj: Rg1 Dh2 Tf2 a7 c7 h6

Blankaj atingas remison jene:

1. Tb8b1+ Rg1g2 (se Tf2f1 sekvas 2. Tb1xf1+ Rg1xf1 3. Tc2xh2) 2. Tc2xf2+ Rg2xf2 3. Tb1b2+ Rf2g3 4. Tb2xh2 Rg3xh2 5. Ra5a6 h6h5 6. Ra6xa7 h5h4 7. Ra7b7 h4h3 8. Rb7xc7 Rh2g2 9. c5c6 h3h2 10. Rc7b8 h2h1, kaj la pozicio estas remisa. Provu mem!

 

Problemo por komencantoj:

Blankaj: Rb6 Ke6 Cxb4

Nigraj: Rb8

Blankaj matas en dua movo:

1. Cxb4a6+ Rb8a8 2. Ke6d5#.

 

Problemo por progresintoj:

Blankaj: Rh1 De7 Kh2 d4

Nigraj: Rh3 Cxh5 d5 f4 g4 h4

Mato en tria movo:

1. Kh2xf4 Cxh5xf4

Se 1. g4g3 2. De7d7# aux De7e6#.

Se 1. Cxh5g3+ 2. Kf4xg3, sekvata de Rh3xg3 3. De7e3#, aux de h4xg3 3. De7h7#.

2. De7e5. Se ajna cxevala movo 3. De5eh2#. Se 2. g4g3 3. De5f5#. Se 2. Rh3g3 3. De5e3#.