Esperanta Ligilo

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

numero 5 - Majo 2023


        Enhavtabelo

Amara noto de la redaktanto.
Ludante per artefarita inteligento.
Interesa novajxo... sed kiam?
Malgrava okazo el privata vivo.
Pri Mihail Zosxcxenko.
Ne staru tie!
la cxasado.
Amiko (poemo).
Sorcxa sxalo (poemo).
sxako.
En la brokantejo de UEA.


     Amara noto de la redaktanto

  cxi tiu numero de Esperanta Ligilo  estas la lasta, kiun vi ricevas antaux
nia Internacia Kongreso. Dum unu semajno
kelkaj el ni (bedauxrinde malmultaj)
kune diskutos, babilos, laboros kaj amuzigxos kune, gxuste kiel devas
okazi; kelkaj aliaj eble ne interesigxas pri la afero kaj restos trankvile en
siaj hejmoj, gxuante la familian etoson, sed versxajne multaj aliaj sincere
bedauxros, ke ili ne povis partopreni.
  Kion fari? la cxi-jara situacio ne estis favora kaj ni ne sukcesis venki
la malfacilajxojn. Restas la espero, ecx la volo, pli efike labori en la
venontaj jaroj, por ke niaj kongresoj farigxu denove la plej atendata evento
de la jaro, la evento dum kiu retrovigxi en varma etoso kun geamikoj el la tuta
mondo kaj priparoli kun ili niajn problemojn, niajn projektojn kaj niajn
dezirojn en nia kara lingvo.


     Ludante per artefarita inteligento

  Oni multe parolas nuntempe pri la tiel nomata "artefarita inteligento"
kaj pri tio, kion gxi kapablas aux kapablos fari. Fakte disponeblas jam
multaj programoj, kiuj, utiligante gxin, povas solvi diversajn problemojn, kaj
aliaj, kiuj povas lauxdire esti kreivaj. Ne temas nur pri la programo
anstatauxanta la iaman rimvortaron kaj sugestanta, por fini verson, vortojn kun
la gxusta rimo kaj kun senco kongrua kun la verso, sed ankaux pri aliaj, kiuj
kapablas verki tekston pri donita temo, komponi muzikajxon, pentri bildon ktp.
Mi provis iom eksperimenti, ludante, per unu el tiuj programoj furorantaj
en la reto, sed poste decidis rakonti al vi kio okazis.
  Versxajne jam aliaj, aux eble ecx vi mem, faris iom similan, kaj do la suba
artikoleto ne estos tre interesa; tamen por kelkaj legantoj gxi povos esti ne
tro teda.
  Nu, mi direktis al la programo du petojn, esprimante min en la itala.
Mi unue petis: "verku por mi en esperanto tekston pri la nokto". Kaj
jen la rezulto:
  "Estis nokto kaj la cxielo estis plena de steloj. La lunon ne estis videbla
en tiu nokto, sed la steloj lumis tiel brile, ke la nokto aspektis kiel
brilanta kovrilo, kiu estis jxetita super la tero. En tiu silenta nokto,
la arboj silentis kaj la kampoj estis senhomaj. Nur la bruado de vento
auxdigxis, kiu varme spiris tra la kampoj kaj la arboj/ Kaj la nokto
dauxris, pli kaj pli longa."
  Kion diri? La teksto estas tute akceptebla; en gxi estas nenio
originala, escepte de tiu entrudigxinta  akuzativo en "La lunon ne estis
videbla", (sed, kiu neniam pekis jxetu la unuan sxtonon!); senbezone oni
ripetas, ke en la silenta nokto la arboj silentis, sed ankaux sxatataj
verkistoj faras tion. Interesa estas la kapablo de tiu programo trovi, en
la literaturo kiun gxi povas trasercxi, esprimojn kongruajn kun la donita temo.
Mi provis ekzemple sercxi la esprimon "la cxielo estis plena de steloj", kaj
gxi trovigxas en kelkaj verkoj, sed cxu mirinde? cxielon povas plenigi ankaux
nuboj, birdoj, ecx aviadiloj aux paperdrakoj, sed nokta cxielo ne havas
tiom da sxancoj. Do mi ne dauxrigis mian sercxadon pri la fontoj cxe kiuj
sensoifigxis nia programo, kaj mia takso estis: sen propraj ideoj, sed enhave
kaj lingve akceptebla je baza nivelo.
  Sed mi volis iom malfaciligi la taskon; do mi petis: "verku pri la
nokto, en esperanto, versojn kun rimoj." La programo ne sxajnis impresita,
remacxis la saman materialon kaj tuj akusxis rimbebon:

  "Nokto brila, stel-plena,
Silenta, mister-plena.
Kusxas kampoj senhomaj,
Arboj silentas senvaj.

La luno lumas fiera,
Brilas gxis la cxiel-sera.
La vento varme spiras,
Tra kampoj, kie gxi tiris.

Kaj mi, sola en la nokto,
Miras tiun stel-ferfekton.
Kun pensoj en la senfina,
cxielo, kiu estas lina.

Nokto brila, stel-plena,
Silenta, mister-plena.
Malamikoj for-forlasas,
Mia koro kuragxon kasas."

  Hm! poezio estas evidente iom pli malfacila arto kaj postulas pli da
talento. Estas kelkaj strangajxoj: senvaj, cxiel-sera, ferfekton, eble por
montri iaspecan originalecon, almenaux leksikan, sed estus interese kontroli,
cxu tiaj perloj trovigxas en la materialo, kiun la programo disponas.
Kelkaj vortoj estas uzataj malgxuste (tiris, miras, lina) kaj iuj esprimoj
estas fakte nekompreneblaj, almenaux al mi =malamikoj for-forlasas; mia koro
kuragxon kasas). Ankaux kelkaj poetoj verkas nekompreneble, kaj ecx fieras pri
tio, gxuste kiel cxi tie fieras la luno nur pro tio ke gxi lumas, sed sxajnas al
mi, ke niaj poetoj, inkluzive de la plej hermetikaj kaj de la novbakitoj, ne
bezonas timi tian konkurencon. Do, almenaux por la novbakitoj, restas
validaj la konsideroj de Czesla] Kozlo]ski:
  "La poetoj agas ordinare tiel: ili metas unu sub alia, sur du linioj,
ian sufikson, ekzemple "et":
     -eto
     -eto
  Poste ili almetas unu el la fingroj de l. maldekstra mano (per la dekstra ili
tenas la plumon) al frunto kaj ekmeditas profunde pri tio, kion ili povus meti
antaux la sufikso. Nepre io poezia! Nu... pesto! uff! (ili sxvitas)... nu,
estu birdo kaj floro.
     birdeto
     floreto
  Sed kio plua?! Demonoj helpu! Logiko helpu! Logike kion birdo povas fari?
Kanti. Estu do kantas. Kaj floro? Flori. Do, oni ricevas:
      kantas birdeto
      floras floreto
  Kie povas kanti birdo, flori - floro? La poeto skribas:
     Sur la arbeto kantas birdeto,
     En gxardeneto floras floreto.
  Ufff! Du versoj estas pretaj. Dauxrigo sekvas sammaniere." ktp.



     Interesa novajxo... sed kiam?

  En ekspozicio korea entrepreno prezentis sian novan aparaton nomatan
Dot Pad. temas pri brajla ekrano 12-linia, kun linioj 20-cxelaj.
  La vera novajxo estas, ke la aparato povas aperigi reliefajn punktojn ankaux
en la interliniaj spacoj, kaj tio ebligas aperigi bildojn suficxe
grandajn, kvankam kun difiniteco ne entuziasmiga. Kompreneble la aparato
povas montri ankaux tabelojn arangxitajn laux kolumnoj, kvankam la linioj ne
estas tre longaj.
  En la ekspozicio la reagoj de la publiko (almenaux  tiuj, kiujn oni
prezentis en la raportoj dissenditaj de la produktanta firmao), estis tre
favoraj, sed gxis nun mankas informoj pri la dato de efektiva surmerkatigo
de la aparato kaj pri gxia kosto.
  Eble Dot Pad, almenaux komence, estos destinita ne al individuaj acxetantoj,
sed al lernejoj aux laborpostenoj; tamen dume interesigxantoj povas ekrevadi.



     Malgrava okazo el privata vivo
        (de M. M. Zosxcxenko)

  Foje staras mi apud kinejo, kaj atendas unu damon. Komence necesas
klarigi, ke al mi ekplacxis unu persono: tia suficxe interesa seninfana frauxlino.
Oficistino. Nu, certe, aperis amo, rendevuoj, kaj vortoj, kiuj reflektas la
situacion, ecx verkado de versajxoj, kiuj neniel rilatas al industria konstruado.
Ekzemple: Sur la brancx. birdeto trilas, en cxiel. suneto brilas Ho, karulin.,
mi Vin adoras kaj io simila, mi forgesis, ta-ta-ta-ta-ta-ta... doloras...
  Simila amo cxiam negative influas al la mondrigardo de apartaj civitanoj, en
kiuj fojfoje aperas lamentado kaj diversaj humanaj sentoj, demonstrigxas ia
kompato al la homoj kaj fisxoj, kaj deziro helpi al tiuj. La koro igxas pli
sentema, kio tute superfluas en la nuna tempo.
  Do, foje mi staras apud kinejo kun mia sentema koro, kaj atendas mian damon.
cxar sxi estas ordinara oficistino, sxi ne tre taksas sian oficon, kaj pro tio
emas malfrui. Certe, en sxia oficejo oni severe punas pro malfruo, sed en nuna
situacio sxi scias, ke pro du malfruoj mi ne maldungos sxin. Jen pro tio sxi
en mia kazo permesas al si esti familiara, ekspluatante miajn humanajn
sentojn.
  Do, mi, kiel stultulo, staras apud la kinejo, kaj atendas sxin. Surstrate
atendovico fluas tra malfermita pordo de biletejo. Mi staras entuziasme kaj
gxoje kun deziro kanti kaj arlekeni. Mi ankaux volas pusxi iun, blagi al iu,
kaptante ies nazon. Mia animo kantas, kaj la koro dissxirigxas pro felicxo.
  Jen subite mi ekvidis malricxe vestitan oldulinon, kiu staris cxe enira
pordo de la biletejo. sxi estis en tre eluzita pluvrezista peltajxo, kun
preskaux senhara mufo, kaj surpiede truplenaj malnovaj sxuoj.
  Kaj staras tiu oldulino modeste apud la enirejo, kompate rigardas al la
vizitantoj, kaj almozpetas. Aliaj almozuloj en sxia situacio plejofte
arogante staras, speciale kantas per subtila vocxo, kaj balbutas iujn
francajn vortojn. Sed sxi modeste staras, ecx iel honte. Humanaj sentoj
plenigas mian koron. Mi eligas monujon, rapide sercxas en gxi monon, trovas
rublon, kaj purkorece kun eta riverenco donas tiun al la oldulino. Pro profundaj
sentoj la larmoj kiel briliantoj brilas en miaj okuloj.
  La maljunulino ekrigardis al la rublo, kaj diras: "Kio estas tio?"
  Mi diras: "Jen, estimata, prenu la monon de nekonatulo."
  Sed jen subite mi vidas, ke sxiaj vangoj tuj rugxigxis pro forta
eksciteco.
  "Strange, sxi diras, sxajnas, ke mi petas nenion. Por kio vi sxovas al mi
la rublon?... Povas esti mi atendas mian filinon, kaj planas kun sxi viziti
kinejon. Tre ofendas min via konduto."
  Mi diras: "Pardonu min Mi mem ne komprenas kiel okazis tio...
Ankorauxfoje pardonu... Malfacile kompreni, kio necesas al iu, kaj por kio
oni staras en la granda homamaso..."‖
  Sed la oldulino plenvocxe komencas sxriki: "Jen kio okazas! En kinejon ne
eblas fari viziton dum kiu oni ne ofendus personon! Kiel viaj manoj ne
forsekigxis, farante tiajn gestojn!? Pli bonas, se mi gxisatendos mian filinon,
kaj vizitos alian kinejon, ol apude de vi enspiri infektitan aeron."‖
  Mi kaptas sxiajn manojn, kaj petas pardonon. cxar mi atendas la damon, mi
rapide deflankigxas, timante, ke, kiu scias, oni povas konduki min en
milicejon.
  Baldaux alvenas mia damo. Tamen mi staras enua kaj pala, ecx iomete
konsternita, kaj hontas rigardi deflanken por ne ekvidi mian ofenditan
oldulinon.
  Jen mi acxetas biletojn, kaj etpasxe postsekvas mian damon. Subite iu aliras
al mi, kaj kaptas mian kubuton. Mi volis turni min por foriri, sed tuj ekvidis
antaux mi la oldulinon.
  "Mi petas pardonon, sxi diras, cxu vi antaux nelonge proponis al mi la
rublon?" Mi balbutas ion, sed sxi diras plue:
  "Mi gxuste ne memoras tiun, kiu proponis al mi la rublon sxajnas, ke
estas vi. Se tielas, tiam mi konsentas ricevi la monon. Mia filino miskalkulis,
cxar sidlokoj en la dua vico de segxoj estas pli multekostaj, ol ni opiniis.
Sed en la tria segxvico mi vidos nenion pro mia malbona vidkapablo. Spekti
filmon estus sensence. Mi ankorauxfoje petas pardonon, ke memorigis tion."‖
  Mi eligas la monujon, sed mia damo diras jenon:
  "Tute ne indas vane disjxetadi la monon. Estus pli bone, se mi elspezus la
monsumon por eltrinki mineralakvon "Narzan" en bufedejo."
  Mi diras: "Vi ricevos "Narzan"-on, ne jelpu, tamen la rublon mi donu."
  Finfine mi fordonis la rublon al la oldulino, kaj ni en hirtaj sentoj
komencis spekti filmon.
  Dum la tuta muzika akompanado mia damo riprocxis min, ke dum du semajnoj de
nia konatigxo mi ne acxetis ecx boteleton da kolonja akvo por sxi, tamen
sxutas al cxiuj polvon en la okulojn, kaj disdonas rublojn cxiuflanken.
  Finfine oni komencis demonstri gajan komedion, kaj ni, forgesinte cxion,
gxoje ridegis.
  Kaj la oldulino kun sia filino sidis proksime al ni, kaj ankaux iufoje gxoje
mallauxte gruntetis. Mi tre gxojis, ke mi ebligis por sxi tian kulturan
plezuron. Kaj ecx se sxi petus min doni du rublojn, mi ankaux tuj donus tiujn
kun indiferenta mieno.
                              (Esperantigis Gennadij sxlepcxenko)



    Pri Mihail Mihajlovicx Zosxcxenko
           (1894-1958)

M. M. Zosxcxenko estas sovetia verkisto, dramaturgo, scenaristo kaj tradukisto,
plej famigxinta pro siaj satiraj verkoj. Li naskigxis en Sankt-Peterburgo en
malricxa familio de pentristo kaj aktorino. Fininte kursojn de la 8-a
Sankt-Peterburga gimnazio, li igxis studento de jura fako en la Imperatora
universitato. Tamen post unu jaro pro manko de mono li devis forlasi la
universitaton. Post komenco de la Unua mondmilito en 1914 li igxis kadeto de
la Pavlovska militista liceo. En februaro de 1915 li ricevis rangon de
suboficiro, kaj estis sendita en militantan armeon. Dum la militservo pro
kuragxeco Mihail Zosxcxenko estis ornamita per kvin ordenoj, kaj ricevis
rangon de subkapitano. Post tria vundigxo, venenigxo per gasoj, lia koro malsanigxis, kaj li devis lasi
militservon. En 1917 li revenis en Petrogradon (Sankt-Peterburgo). Baldaux
Zosxcxenko renkontigxis kun fama rusa poeto, literaturscientisto K. Cxukovskij,
kiu gvidis literaturajn lecionojn, kaj kiu tre alte taksis unuajn verkojn de
Mihail. En 1921 estis publikigita lia unua rakonto, kaj post 10 jaroj Zosxcxenko
jam estis auxtoro de pli ol 50 libretoj. Post dudekaj jaroj estis eldonitaj
liaj rakontaroj, kiuj glorigis lin, kaj danke al tiuj li farigxis unu el la plej
popularaj verkistoj en la lando. Baldaux Zosxcxenko estis elektita ano de la Unio
de verkistoj. Tamen multaj verkoj de la verkisto estis malpermesitaj, cxar tiuj
reflektis negativajn flankojn de sovetia socio. En 1943 estis eldonita lia
novelo "Antaux sunlevigxo", kiu estis severe kritikata. Rezulte en 1946 cxiuj
verkoj de Zosxcxenko farigxis malpermesataj, kaj lauxtoro mem estis
forpelita el la Unuo de verkistoj. Portempe Mihail komencis okupigxi pri
tradukado. Nur en 1953 post morto de Stalin li rajtis eldoni siajn librojn.
Tamen malsano de koro, kiun la verkisto ricevis ankoraux en la Unua mondmilito,
komencis progresi, kaj en julio de 1958 Zosxcxenko mortis en Leningrado (Sankt-
Peterburgo). Li estis entombigita en la urbo Sestroreck.


          Ne staru tie!

  Vi demandas, kiom mi agxis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaux
25 jarojn. Ne alta agxo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la
propra funkcio. UN jxus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre
alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj
taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek agxe, nek laborkapable
mi sentis min tauxga. Mi min demandis, cxu mi sagxe agis akceptante tiun
funkcion, des pli, cxar mi neniam profesie tradukis ecx unu pagxon antauxe.
  Fakte, skribe traduki ne estas tre gxojiga laboro. Kiam vi finis transigi
tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian
originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.
  Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (cxar ilin verkis fremdaj
fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian
sencon. Krome - cxu vi scias, ke la vorto "originala" havas du tute malsamajn sencojn? - tiuj originalaj
tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni
nomis ilin originaloj), sed ili cxiam temis pri la samaj aferoj sammaniere,
sen sxerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni,
ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas
fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej felicxigaj.
  Sed tamen cxio cxi estus akceptebla kun gxojo kaj gajeco, se la laborkondicxoj
estus tauxgaj. Sed la laborcxambroj estis bruaj kaj neplacxaj. Ni ofte devis
labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreigxon de plezuro. La etoso
estis tre strecxa, ne tre homa (ni sentis nin objektoj, masxinoj) plene
manka je reciproka gxentileco. Akraj malpacoj ofte estigxis. La reciprokajn
rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaux cxe la francaj tradukistoj,
ankaux cxe la rusaj. cxe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.
  Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaux tio ne estus tre
originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua
mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, cxe tablo apudfenestra, kaj, dum mi
mangxis miajn ovojn kaj panon kaj grasajxojn trinkante kafon, kiun mi
trovis acxa, mi rigardis eksteren.
  Ne estis gajige. Antaux ol alveni cxi tien, mi havis mensan bildon pri
Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke gxi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono
venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris
Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun trovigxis).
  Por mi, pro la filmoj, Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj
altegaj konstruajxoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj,
jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. sxajnis, ke la urbo estis
konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde,
laux ordo tiel senkompate kvadrata, ke gxi povus frenezigi iun ajn kun iom
poezia animo. Sed la domoj mem sxajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj
konstruajxoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpusxe malhelrugxa
brikaro. Kvazaux ne tre lerta infaneto estus lude metinta sxtonon sur sxtonon,
brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el
tia farmaniero rezultos.
  Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19-a-jarcentaj. Ecx la literoj sur la
magazenaj montrofenestroj aux sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj
oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Euxropo. Kaj la
strata malpureco superis cxian kapablon de mia tamen suficxe kapabla imago.
  Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj
gxi pusxis malpurajxojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu
stratflanko al alia, jen turnigxis surloke, formante plej malbelan vidajxon.
  Aux cxu nur mia mensostato faris, ke cxion mi vidis malbela? Eble mi devas
precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antauxa imago estis la lando de suno
kaj pureco, mia mateno komencigxis per renkonto kun dikaj, forpusxaj insektoj,
kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelcxambro.
  Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la
strato. Mi provis informigxi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por
auxskulti min. Anstataux respondi al mi, ili pusxis min por preterpasi. sxajnis,
ke cxiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupigxi pri tiu perdita
fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi
vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj cxiam ege
plej afablis kaj amike helpis min).
  La homoj pusxis min, interpusxigxis, ne pardonpetis, aspektis atakeme.
En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi pasxis sencele, sensence,
perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazauxkuris preter... malrapidegaj
veturiloj.
  Estis nekredeble multe da auxtoj kaj auxtobusoj, tiel multaj ili estis en
stratoj kaj strategoj, kiuj interkrucigxis, ke ili baris la vojon
al si reciproke, kaj ne, aux apenaux, povis progresi pluen. Mi mire konstatis,
ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol auxte.
  Marsxante kiel mi diris, provante sensukcese orientigxi en tiu freneza
urbego plena je malgxentilaj pusxemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter
strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne
komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la busxon
mangxante trancxojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj trovigxis cxu
viando, cxu legomoj, cxu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke cxiu rigardis
rekte antaux sin per okuloj, kiuj sxajnis vidi nenion, krom, eble,
malgxojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie
sxajnis ekzisti. cxiu sidis sur sia segxo, tute proksime al alia, kaj cxiu
rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta euxropano, kaj
cxiu sxajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso
(apartula, senrilatula) kreigxis en multaj euxropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko
nur antauxis!).
  Finfine mi tamen trovis afablan usonanon jxus alvenintan el ie sude.
Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun auxtobuson mi uzu, kaj kie
trovigxas la koncerna auxtobushaltejo. Mi sentis grandan senpezigxon. Finfine
montrigxis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en cxi tiu frenezulejo,
sercxante elirejon, kiu porcxiame malaperis.
  Ve! La senpezigxo ne dauxris longe. La auxtobushaltejo estis tute proksima,
jes ja, kaj mi facile trovis gxin. Mi pretigxis stari tie atende, kiam miaj
okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al
mi la terura dirajxo: "No standing!".
  Mia sango glaciigxis en mia tuta korpo. Mi jxus estis dungita de $UN
kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, versxajne ecx la usonan.
Kaj laux mia lingvoscio, "No standing" ne estis dubsenca esprimo. La senco
estis plej klara. "No standing" signifas nur: "Ne staru", aux, se vi preferas,
"Estas malpermesite stari" aux "Neniu staro allasita" (vi vidas, kiel bele ni
tradukistoj kapablas sxangxi la vortigojn por esprimi saman ideon).
  Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi auxtobuson, kion mi
faru? Sidi surtrotuare ne estis tre placxe, tiel malpura cxio estis. Ne pli
invitaj montrigxis la same malpuraj sxtupoj de la apuda domo (multaj
novjorkaj domoj havas kelkajn sxtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo).
Kusxi estus ankoraux pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis.
Neniu sidis aux kusxis aux pendis tie apude, atendante auxtobuson. Mi do povis
imiti neniun. cxu auxtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke
mi pli kaj pli frenezigxas.
  Mi decidis ronde pasxi en la cxirkauxajxo, trovante tre maltauxgaj la
kondicxojn por kontroli, cxu la auxtobuso alvenas. Mi ja ofte turnis la
dorson al la senco, laux kiu gxi devis alveni. (Mi parolis antauxe pri la du
sencoj de la vorto "originala"; cxu vi rimarkis, ke ankaux "senco" havas du sencojn?
La senco, kiu estas la direkto, laux kiu oni ien iras aux venas, kaj la senco,
kiu signifas signifon).
  Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atingis la cxefsidejon de $UN
kaj komencis konatigxi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni
diris al mi, ke en la usona lingvouzo "No standing" signifas, ke auxtoj ne
rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera
por la auxtobusoj.
  Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktigxas al
auxtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataux simple
skribi "Auxtoj ne haltu", oni diras "Ne staru" gxuste cxe loko, kie normalulo
emos atende stari? gxuste cxe auxtobushaltejo!
  Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute
ne komprenis aux ecx ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel
en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori... tradukiste!
                     Claude Piron


           La cxasado
      (de Gianfranco Cazzaro)

  La barba Jank tute ekscitigxis dum li iris facilmove tra la rokoj. Li
transpasis la lastajn arbustojn kaj piedpremis indiferente la cindron de la
grandaj gxojfajroj, kiujn oni ekbruligis je la krepusko. Per largxaj gestoj kaj
strangaj sonoj li indikis al du amikoj lin sekvi. La dika Hauxs englutis tion,
kion li estis mangxanta, purigis la kalajn manojn glatigante ilin sur la
antilopa ledo, kiu lin kovris, ekkaptis la klabon kaj la silikan ponardon, kaj
levigxis. La dua viro, la svelta Corn, jam atingis la amikon, kiu indikis la
arbaron cxirkauxe, substrekante la entuziasmajn gestojn per gruntoj kaj
grumbladoj.
  La trio ekmarsxis. Antaux cxiuj, Jank esploradis la profundon de la arbaro, de
tempo al tempo elflarante la venton, kaj sin orientante per la signaloj kiujn li
metis antauxe. Ili transpasis torenton, kiu sin eljxetis impete al la ebenajxo.
Hauxs manifestis ardan deziron halti por kapti kelkajn fisxojn, kaj Jank devis
sxviti por lin konvinki plumarsxi al plibona predo.
  Dum cxirkaux duonhoro ili iradis internigxante en la densejon, malfermante
pene la vojon tra la arbetajxoj kaj la grimpoplantoj kiuj baris iradon. La
sunlumo subite alvenis, respegulante sin sur la largxaj folioj, gravedaj je
sukoj.
  Ili sin kasxis malantaux roka elstarajxo, kiu pendis super pacan rivereton, kaj
prudente gvatis. La predo trankvile dormadis, nesciante la dangxeron. La
bruna pelto respegulis la sxangxbrilon de la akvo.
  La viroj singarde ekmovigxis, farante largxan vojon, kaj senbrue komencis proksimigxi el tri direktoj. Ili
estis jam apudaj, kiam la ventro de la malsata Hauxs eligis dauxran gluglon. La
cxasistoj haltis, dum la kulpulo premis per ambaux manoj sian grandan ventron por
gxin silentigi.
  La predo, tamen, auxdis. sxi eklevigxis tuje, kun la lanco preta kaj la
maldekstra mano sur la trancxilo. La longaj haroj movigxis malrapide en la
venteto. La nigraj okuloj ne manifestis timegon, sed nur koncentrigxon.
  Jank sin jxetis antauxen, celante kapti la knabinon, sed sxi rapide turnigxis kaj
jxetegis la lancon, lin maltrafante je malmulto. Per krurfalcxo lin sxi faligis
kaj rapide plongxis tra la arbetajxoj. La tri viroj sxin postkuris, senzorgaj pro
la rubusoj, kiuj al ili sxiris la brakojn, kaj pro la brancxoj, kiuj ilin
vangofrapis. La juna virino dauxrigis sian kuradon, sed sxi videble malakcelis.
  La cxasistoj estis jam je malmulte da pasxoj proksimaj, kiam ilia predo
ekturnigxis kaj ilin alfrontis kun minacaj okuloj. En mano sxi tenadis la
pintan trancxilon el sxtono. El la pelto, kiu sxin kovris, sxi eltiris longan
ostokudrilon kaj gxin celumis kontraux la postkurantoj. cxi tiuj interrompis la
kuradon kaj nun antauxeniris malrapide, la okuloj fiksitaj al la knabino, kun
gestoj, kiuj signifas pacon. Ili estis jam apud la celo, kiam la predo perforte
trancxildehakis lianon, detrancxante gxin. La grundo malfermigxis sub la piedoj de
la cxasistoj, kiuj defalis en volvajxon de brakoj kaj kruroj. La peza Hauxs
surterigxis sur la du aliaj en la kavoprofundo. Dekduo da sveltaj figuroj
elsaltis sur ilin kaj svenigis, batante ilian kapon.
  Je la vekigxo, firme ligitaj, ili ekmarsxis sub la prigardado de la junaj
virinoj, kiuj ilin kaptis, al la vilagxo kie la viroj laboros por ili.
  La cxasistoj ne kapablis plu sin liberigi, kaj tiel ilia posteularo, gxis
hodiaux.
        AMIKO
     de Nedeljka Suboticx (1924-2000)

cxu gravas
Ke mi neniam vin vidis
Kaj, eble,
Ecx neniam vin vidos?
Tamen ni ankoraux longe
Kune ridos,
Ploros kaj gxojos.
Ni konsolos unu la alian.
Vi rakontos al mi
Vivon vian
Kaj mia al vi - la mian.

Mi estas pli agxa
Aux vi estas, eble,
Sed kompreneble
Vi pravas
Dirante ke ankaux tio ne gravas.

Vi estas doktoro
Aux laboristo,
Mi - profesoro
Aux pentristo.
Denove vi pravas:
Ankaux tio
Ne gravas.

En mia lando nun brilas la suno
Kaj en la via
La cxielon ornamas luno.
Vi estas japano
Norvego aux italo
Mi - dano
Ruso aux portugalo.
Ankaux tio
Tute, tute ne gravas
cxar inter ni
Sen baro kaj limo
Animo parolas
Al animo.
          Sorcxa sxalo
     de Tibor Sekelj (1912-1988)

Du pingvenoj frostmortis
tri eskimoj acxe vortis
cxar iliaj nazoj frostis
kiam ili fisxojn rostis.

Nur mi promenos dande frande
tra Parizo, rand' gxis rande
cxar sur monto kaj en valo
min protektas sorcxa sxalo.

La plej longa de la mondo:
de Maribor' gxis Subot'co.
kvarcent okdek kilometrojn
- kaj pluajn kelkajn centimetrojn!

Sed ne la longo nek la denso
donas al gxi varmon, cxarmon:
lertaj manoj, nobla penso
entrikis en gxin korvarmon.

(por tiu poemo komponis melodion nia konata franca kanzonisto Jacques Le Puil,
kaj la rezulto i7is parto de lia repertuaro/)


          Sxako

Provizora redaktoro:
Otto Prytz,
Hovseterveien 42B,
NO-0768 Oslo (Norvegio)
R.p.: 
pilotto@online.no

Por-teama Euxropa Cxampionado

De la 19a gxis la 30a de aprilo 2023 okazis en Gxenovo, Italio, euxropa
cxampionado pri sxako por vidhandikapitoj, inter 4-tablaj teamoj.
Cxiu partoprenanta lando rajtis inkluzivi en sian teamon unu anstatauxanton.
La turniro estis ludata en 9 fazoj laux svisa sistemo.
En la cxi-suba rezultaro post la nomo de cxiu lando ni donas du numerojn. La unua estas la nombro da teamaj poentoj:
2 por teama venko, 1 por egalpoenta rezulto; la dua estas la nombro da
individuaj aux  por-tabulaj poentoj: 1 por venko kaj 0,5 por remiso.

Jen la fina rezulto:
1. Serbio 15 25,5
2. Pollando 14 23,5
3. Ukrainio 13 23
4. Hispanio 13 21
5. Germanio 10 20
6. Bulgario 10 18,5
7. Israelo 9 17,5
8. Slovenio 9 16,5
9. Rumanio 8 17,5
10. Italio 7 18,5
11. Francio 7 15
12. Norda Makedonio 5 14,5
13. Kroatio 5 13,5
14. Kosovo 1 7,5

Etudoj

Por komencantoj:
Blankaj: Rf5 d4
Nigraj: Rb5 d5
Movas blankaj. Cxu la blanka pozicio estas venka, malvenka aux remisa?

Por progresintoj:
Blankaj: Rf1 Th2 Cxa5 c3
Nigraj: Rb5 Da7 b6
Blankaj movas kaj akiras remison.

Problemoj

Por komencantoj:
Blankaj: Ra1 a2 b2
Nigraj: Rc2 Ta8 Kf8
Nigraj matas en dua movo.

Por progresintoj:
Blankaj: Rc1 Kc2 Cxd1
Nigraj: Ra2 a3 a4
Blankaj matas en tria movo.

Solvo de la etudoj kaj problemoj proponitaj en EL n-ro 3/2023

Etudo por komencantoj:
Blankaj: Rh4 a5 b5 c5
Nigraj: Rh6 a7 b7 c7
Blankaj movas kaj venkas:
1. B5b6 a7xb6
Se 1.   c7xb6, tiam 2. A5a6.
2. c5c6, kaj blankaj ekhavos novan damon.

Etudo por progresintoj:
Blankaj: Rc5 Tc4 Kc2
Nigraj: Ra6 Te2 a7 f5 g6
Blankaj movas kaj venkas:
1. Kc2d3 Te2e3
Post 1.   Te2e5+ sekvas 2. Rc5d4 Te5a5 3. Tc4b4+. Post 1.   Te2d2 sekvas 2. Tc4d4+ -ra6a5 3. Td4d6, kaj nigraj matigxos aux perdos turon.
2. Tc4c3+ Ra6b7 (ne Ra6a5 pro 3. Tc3a3#) 3. Kd3a6, kaj la turo perdigxos.

Problemo por komencantoj:
Blankaj: Rc3 Tc2 Td3 d2
Nigraj: Rb8
Mato en tria movo:
1. Rc3d4 Rb8b7 2. Td3b3+ Rb7a6 3. Tc2a2#.

Problemo por progresintoj:
Blankaj: Rg1 Te7 Kb7 Ke3 c3
Nigraj: Rd5 Tc6 c4 d6 e4
Mato en tria movo:
1. Ke3f2 e4e3 2. Te7xe3 Rd5c5 3. Te3e5#.


     En brokantejo de UEA

  cxu iu leganto de nia revuo povas helpi min solvi kelkajn kalkulproblemojn,
 kiujn mi renkontis en Roterdamo, kiam mi deziris acxeti iujn brokantajxojn en la sidejo de UEA?
  Unue mi deziris acxeti ekzempleron de la fama Plena Vortaro de la jaro
1934 kun suplemento. Oni postulis entute 180 stelojn, dirante, ke la vortaro mem kostas 120 stelojn pli
ol la Suplemento. Diable! kiom kostas la Vortaro kaj kiom la suplemento?
  La romano "la granda kaldrono" kostis 120 stelojn, sed oni vendis gxin al mi
je prezo egala al tri kvaronoj de tio. Kioman rabaton aplikis la afabla kasisto
de UEA?
  Fine, dum mi marcxandis pri la prezo de miaj acxetajxoj, alvenis pakajxo
entenanta cent brosxurojn. La bibliotekisto devis rapide numeri ilin
de 1 gxis 100: Kiomfoje li devis skribi la ciferon 9?
  Denove mi alvokas la helpeman leganton por doni la gxustajn respondojn,
kvankam rekompencon mi ne donos.