Esperanta Ligilo

Oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

numero 8 - Oktobro  2024

 

 

        Enhavtabelo

 

De la redaktanto.

 

ĝenerala Asembleo de LIBE 2024.,

 

Literaturo:

  La rabatako (rakonto).

  Natura sekvo (mikronovelo).

    Pri la aŭtoro.

 

 

       De la redaktanto

 

  En la septembra numero mi petis pardonon pro la prokrastita apero

de la protokolo pri nia ĝenerala Asembleo. Nun fine ĝi aperas kaj

denove mi petas ke vi indulgu min,  se ĝi ne skrupule raportas ĉiujn detalojn

de la Asembleo. Bedaŭrinde ne ĉiam eblas kompreni ĉion el sonregistraĵo,

sed mi certigas, ke mi faris  ĉion kion mi povis; mi eĉ profitis

la teknikan helpon de nia aŭd-dosiera guruo Attila Varro, kiun mi kore dankas.

 

 

   ĝenerala Asembleo de Libe

         Beogrado, 2024

 

  La ĝenerala Asembleo de Libe okazis ĉijare en zemun (Beogrado)

ĵaŭdon la 22an de aŭgusto kadre de  la 88a kongreso de Blindaj

Esperantistoj okazinta de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto.

  Ĉeestis 18 membroj el 9 landoj.  

La prezidantino Nedeljka Loĵajiĉ  malfermis la Asembleon je la deka

salutante la ĉeestantojn, fakte ĉiujn membrojn de libe aliĝintaj al

la kongreso. Ŝi proponas la jenan  tagordon: salutoj, omaĝo al forpasintoj,

raportoj agada kaj financa,  estonta laboro, eventualaj landaj raportoj,

baldaŭa renovigo de la estraro, venontaj kongresoj, agadrekomendoj de UEA.

Post tio ŝi nomas  kelkajn membrojn forpasintajn dum la  lasta jaro

(Manfred Herrmann el Germanujo,

Tormod Prytz el Norvegujo,

gyula Farkaŝalmi el Hungarujo

kaj la rusaj Jurij Pisarev,

Valentina GajVoronskaja,

vjaĉeslav Kalanĉin,

Raisa Mamonova

kaj  Vera Preŝkina);

por ili kaj eventualaj pri kiuj ni ne scias, ŝi petis honorigon per unuminuta silenta starado.

  La prezidantino transdonas salutojn ricevitajn de rob Moerbeek,

vladimir ĵelev kaj Anatolij Masenko kaj provas sensukcese aŭdigi

voĉan mesaĝon de Tamara Angrejeva, kiu tre bedaŭras Sian foreston, sed,

estante kun ni kore, deziras al ni ĉion bonan dum la kongreso.

  Venante al la agadRaporto, ŝi plu informas: ankaŭ dum la pasinta jaro

la estraro regule kunvenis ĉiumonate  per skajpo pritraktante aktualaĵojn,

kiel nian revuon kiu regule aperis  danke al la kunlaboro de Da Costa

kaj Jelinek, kaj la revuojn de Ilei "Internacia pedagogia revuo"

kaj "juna amiko", kiujn, post kelkaj komencaj malfacilaĵoj, ni ricevas nun regule.

ni ankaŭ diskutis  kiel plivigligi nian movadon.

Laŭ mia propono ni organizos jarfine literaturan konkurson por instigi niajn talentajn membrojn

verkadi kaj  aperigi siajn kreaĵojn;

krome mi ŝatus kunigi aktivajn membrojn en laborgrupojn, ekzemple pri instruado,

informado, publikaĵoj.

Pri nia revuo, ni devas danki pier luigi ĉar  li akceptis anstataŭi almenaŭ dum iom da  tempo

olenan poŝivanan,  sed mi instigas vin ĉiujn aktive  kunlabori

sendante notojn pri aranĝoj eĉ ne aparte gravaj, aŭ pri iu  via interesa sperto,

ĉar por legantoj estas aparte agrable legi tekstojn verkitajn de konataj homoj.

Nun en diversaj landoj okazas kursoj, en la reto okazas kunvenoj kaj prelegoj,

kaj tio povas favori nian integriĝon;

aktiviĝis nia propra retlisto tra kiu ni aperigis informojn ne nur pri nia movado, sed ankaŭ ĝeneralinteresajn.

Ankaŭ la nuna kongreso celas integriĝon, ĉar ĝi okazas  samloke kun seminario de UEA;

sed  poste, parolante pri kongresoj, ni  diskutos pri tiuspecaj kunaj aranĝoj

laŭ vidpunktoj de rezultoj kaj de  postulata prepara laboro.

  Post tio, la prezidantino invitis nian kasiston Da Costa Prezenti la financan raporton.

Pro tio, ke la raporto jam aperis en eL, la kasisto nur memorigas,

ke ni havis fine de 2023 ĉirkaŭ  46.347 eŭrojn en niaj du kontoj

(jarkomence ni havis nur 32.017), plus investaĵon nun valoranta proksimume 13.000 eŭroj.

Dum la jaro ni elspezis nur ĉ. 500 eŭrojn por aliĝo al UEA kaj presado (nur reĝustigo de antaŭa pago),

sed ricevis preskaŭ 600 eŭrojn pro membraj kotizoj kaj pli ol 13.000 eŭrojn

de  ALBE. Tiu donaco havas iom amaran guston, ĉar ĝi estis la kapitalo de

nia aŭstra asocio, kiu malfondiĝis; konsolas nin nur la fakto, ke ĝiaj membroj

aliĝis al la germana Eblogo.

Finante la kasisto konkludas, ke niaj financoj estas kontentigaj,

sed ke ni devas aktive utiligi ilin por      plifortigi nian movadon,

kaj finas  dirante sin preta respondi eventualajn petojn pri precizigoj.

  La prezidantino dankas la kasiston kaj emfazas la neceson bone elspezi nian monon,

ekzemple por aranĝi kursojn, eĉ internaciajn, por ke pli da blinduloj lernu nian lingvon.

Ŝi ankaŭ bedaŭras, ke jam delonge ni ne presigis lernolibron kies manko estas sentata.

Ŝi invitas la ĉeestantojn esprimi opiniojn kaj sugestojn.

  Istvan Kabok proponas aperigi la romanon "Jesa" de I. Nemere, Kiu alfrontas tre aktualajn temojn.

  La prezidantino dankas, proponante ke oni agu, se eble kunlabore kun aliaj organizoj,

por ke ĉiu nova verko aperu brajle, grandlitere kaj voĉlegite kaj,

sugestas Sophie Renault, bite.

La prezidantino dankas pro la  propono de kabok kaj aldonas, ke ni  ankaŭ bezonas lernolibron kaj devos

decidi kio estas pli bezonata kaj  meritas la unuan lokon, se ne aperos

ia ekstera subteno ebligonta ambaŭ  eldonojn. Ĉiukaze la estraro atendas

ĉies proponojn, kaj poste elektos la  pplej akceptindajn.

  Sophie proponas kontakti lernejojn pri la instruado de esperanto, kaj

deklaras sin preta mem klopodi en  Francujo.

violetta de Filippo sugestas pretigi informilon, ekzemple aŭdan, por diskonigi en la blindulmedio;

Nedeljka pledas ankaŭ por la utiligo de brajlaj revuoj, kaj Sophie proponas ekspluati plie la retajn, precipe por la junuloj.     

  Sekvas diskuto pri la provoj kaj rezultoj de propagando de Esperanto en Serbio, fare de Nedeljka,

kie oni varbis kvar vere aktivajn novulojn;

en Portugalujo, kie Joaquim Lagartixa provas per skribaj artikoletoj kaj per mesaĝoj en iuj radioj,

sed sen signifaj rezultoj; Sophie emfazas la valoron de bitaj materialoj, sed Nedeljka konstatis, ke

por lernado de lingvoj ili sufiĉas  nur por tiuj blinduloj, kiuj disponas pri brajla linio.

Da Costa diras, ke pli necesa ol la taŭgaj lerniloj, estas nun rimedo por interesigi la homojn pri Esperanto:

Sen tio libroj kaj kursoj malmulte helpos.

Fine oni alvenis al la konkludo, ke  gravus la kunlaboro de iu fakulo pri  propagando,

sed dume ĉiu faru sian  eblon citante Esperanton dum rakonto de interesa sperto kiun ĝi ebligis, kaj

propagandante ĉefe en kluboj aŭ grupoj al ni aŭ ŝi familiaraj.

  Pri la intenco disponi pri propra fejsbuka paĝo interparolis nia prezidantino kaj Sophie,

kaj ili interkonsentis por aranĝi la aferon.

  Pri la venontjara voĉdonado por renovigo de la estraro,

la prezidantino informas, ke necesas kandidatiĝi antaŭ la fino de la jaro.

En la revuo aperos la necesaj informoj kaj adresoj, sed varma estas la rekomendo

kandidatiĝi por tiuj kiuj havas iom da tempo kaj multe da energio

por dediĉi al nia asocio.

  Sekva temo estas venontaj kongresoj. La prezidantino malfermas ĝin

dirante, ke antaŭe ili preskaŭ ĉiam okazis memstare, eventuale en la sama ŝtato de la Uk

kaj tuj antaŭ aŭ  post ĝi.

En la lastaj du jaroj nia IKBE okazis lige kun seminarioj  )pli-malpli ligitaj al inkluziveco),

organizitaj de aŭ kun vidantoj, kaj tio havis avantaĝojn kaj malavantaĝojn,

kaj do pri tio ŝi petas la opinion de la membroj.

  Kabok asertas, ke por li estis tre pozitiva la sperto de la jaro 1975 en Beogrado,

kiam Nia iom mallongigita IKBE okazis tuj antaŭ la UK en la sama urbo,

tiel ke ni povis plene ĝui ambaŭ programojn.

  Sophie rimarkigas ke, malgraŭ tio ke ĉi tiu estas inkluziva aranĝo,

fakte ni estas inter ni kaj vidantoj inter si; ili eĉ aranĝis proprajn ekskursojn.

Violetta tamen asertas, ke ankaŭ inkluzivecon (eble inkluzivemon) oni devas lerni;

se ni plu aranĝos komunajn kongresojn, ni devos antaŭe realigi iuspecan "lecionon",

per kiu ni instruos al vidantoj kiel kontakti kun ni kaj kiuj estas niaj apartaj bezonoj.

  La prezidantino diras, ke estos interese vidi kiom da vidantoj ĉeestos

la morgaŭan prelegon pri la teknikaj helpiloj por blinduloj.

   Werner Groen (Germanio) informas, ke aranĝo de kongreso en Germanio

postulus du jarojn; li do povus aranĝi ĝin nur por la jaro 2026.

La medio estos komforta kaj  eblos ankaŭ ekskurso al Herzberg,  la germana esperanto-urbo,

sed la kosto estos nepre super 800 eŭroj.

La prezidantino respondas, ke tio estas  tro alta kosto kaj do oni povos pritrakti la aferon

nur se eblogo,  kune kun aliaj organizoj, sukcesus  akiri eŭropan subvencion

pere ekzemple de la programo Erasmus.

Pri la  jaro 2025 ĝis nun donis rezultojn  nek la kontaktoj kun Bulgario,

nek  tiuj kun Ĉeĥio (kie estos la UK).                      

  La Asembleo finiĝis per du landaj raportoj. La unua, el Italio,

pri  la renovigo de la estraro de IABE, kies prezidanteco apartenas nun al

la ĉeestanta Violetta de Filippo, kiu ankaŭ gvidas retan kurson partoprenatan de kvar lernantoj.

Aperadas ankaŭ "Itala ligilo" pro kies regula sendado Nedeljka dankas la  italan asocion. 

  Pri Germanujo Natalia Kasymova informas, ke "La blinda esperantisto" regule aperas;

la prezidanto Werner Groen partoprenis en la kongreso en Strasburgo;

ŝi gvidadas kurson en la reto kaj ŝiaj lernantoj jam fariĝis progresantoj

kaj plu lernas uzante la konatan libreton "Karlo";

unufoje monate okazas per Teamtalk prelego pri kongreso aŭ alia interesaĵo;

same unufoje monate oni  aranĝas en "krokodila tago" kunvenon por propagandi Esperanton,

kaj ankaŭ tio donas kontentigajn rezultojn;

fine la dupersona estraro (Werner kaj Natalia) regule kunvenas kaj harmonie kunlaboras.

  Tiel finsĝis nia ĉijara ĝenerala Asembleo.

          resumis p. l. da Costa      

 

 

 

 

       La rabatako

 

  La pugnobatalo inter serĝento Dunston kaj senrangulo Ted Albertson okupis kelkajn sekundojn

malpli ol la kompanio antaŭdiris.

Serĝento Dunston estis altstatura kaj malgrasa kun hardita atleta korpo. Li estis dudekkvinjara.

Kiu ne sidis varme en lia favoro, tiu poste  havis hundan vivon kun mizero sur  mizero.

 

  Ted Albertson estis aliparte stature malalta, samaĝa, kvieta kaj sindetenema,

sed fizike iom fuŝfare  vastkorpa kaj multrilate, laŭ liaj  konatoj, tute naiva.

Antaŭ ol soldatiĝi li estis kalmana laboristo.

  De longe la serĝento kaj Ted ne  interrilatis bone kaj rezultiĝis, ke

ĉi tiu estis senkompate traktita de  Dunston.

Kiamaniere la pugnobatalo provokiĝis, neniu ŝajne sciis, sed, laŭ la ĝenerala opinio,

povus esti nur unu rezulto. Pro tio, ke la serĝento estis la bataliona boksĉampiono

kaj Ted sciis pri boksarto malpli ol nenio:  ne tre favora aŭspicio;

liaj konatoj faris sian eblon deadmoni lin, ke li ne provu la maleblon.

 

"Sed, mi bezonas nur unu baton al  li," li diris kun granda memfido,  "kaj tio estos la fino!"

Ĉiuj ridis je tiu naivaĵo kaj daŭre verŝis malvarman akvon sur lian entuziasmon,

sed li staris tie kun fingroj pugne fermitaj kaj kun dentoj kunpremitaj.

En liaj okuloj lia malamo subbrilis kaj fajrero de kolero malkaŝis la rankoron, kiu obsedis lin.

Li estis multe suferinta je la manoj de la serĝento.

 

  La pugnobatalo, se tio estas la  ĝusta vorto, okazis malantaŭ bovinstalo

en Flandrujo dum la unua  mondmilito, kiam la novzelanda divizio ludis sian rolon

en tiu mondskala tragedio.

La humila areno estis  diskrete malproksima de la oficira  loĝejo kaj for de la batita vojo.

La  evento daŭris ĝuste kvin sekundojn.

  En la komenco la serĝento deprenis  sian jakon, kiu montris lian rangon,

kaj, transdoninte ĝin al amiko, kuspe faldis la manikojn de sia ĉemizo

kaj rigardis al sia kontraŭulo kun  okuloj glacie malvarmaj.

Ĉe lia buŝo  manifestis sin obstina determino.

 

  Siaparte Ted Albertson staris  senmova kiel statuo kelkajn jardojn  for

kun brakoj kruce sur la brusto,  observante la signifoplenan preparadon de la serĝento kun ironia amuzo.

La arbitracianto (ho, jes, estis  arbitracianto) bonkore proponis al  Ted,

ke ankaŭ li malembarasu siajn  brakojn. Sed ĉi tiu indiferente murmuris: "Kial?"

 

  Kiam la serĝento estis preta, la  arbitracianto donis la signalon, ke  la batalo komenciĝu.

Kio okazis poste efektiviĝis tiel neatendite, ke  ĝi fariĝis punkto de bonhumora disputo dum longa tempo.

Plejparte la  atestantoj konsentis, ke Ted Albertson senpacience kuris al sia  kontraŭulo,

pafiĝis en la aeron kaj  falis sengracie kiel satelito el la  ĉielo en la direkto al la serĝento,

kiu samtempe ricevis sur la mentonon  unu el la flugantaj pugnoj, kiuj  svingiĝis muelile.

La efekto de la  kontakto egalis al tiu de kastelrompa ramo.

La bato ĵetis la serĝenton malantaŭen, kaj, falante, li  renversis naŭ soldatojn kiel keglojn unuĵete.

Ŝajnis al la serĝento,  kiam li spirmanke rekonsciiĝis kelkajn minutojn poste ĉe la farmpumpilo,

kie ĉirkaŭis lin du-tri amikoj,  ke lia kapo ankoraŭ sonoris kiel  bongo-tamburo.

 

  Ted Albertson estis la heroo de  la horo. Liaj plej intimaj konatoj

kondukis lin al apuda drinkejo, kie  ili torde-retorde tostis lin

en la  aŭreolo de lia venko per biero kaj  ridbrua dramigo de la incidento.

  Kaj post tio okazis zorga batalhalto inter serĝento Dunston kaj  senrangulo Albertson,

sed la malamikeco daŭris. De tempo al tempo  fajreroj ŝprucis, sed, nenio pli.

 

  Unu matenon, kiam la kompanio troviĝis ekster la tranĉeoj, por ĝui  dek tagojn da "ripozo",

kaj longe  staris marŝprete en perfekte mezuritaj vicoj, kiel fetiĉe plaĉas al  disciplinuloj,

kapitano Grandale  alvenis kaj anoncis:

  "Mi bezonas kvindek volontulojn!

 Vi povos doni vian nomon al serĝento Dunston fine de la mateno.

Temas  pri kuratako al la malamika frontlinio kun klare difinita celo:

fari  kaptitojn. Necese estas identigi la  divizion kontraŭ ni.

Kelka nombro el  vi jam vizitis la precizan parton de  nenieslando dum nokta patrolado.

Kaporalo Stressor, kiel vi certe  scias, esploris ĉiun colon de tiu  tereno inter nia pikdrato kaj tiu de  la germanoj.

Se vi volas partopreni,  serĝento Dunston akceptos vian nomon."

 

  Siatempe granda grupo sieĝis la  serĝenton inkluzive Ted Albertson.

  "Mi esperas, ke Fritz kaptos vin, ke vi ne revenos!" komentis la serĝento kun veneno en la voĉo.

  "Restu for de mi dum la atako,"  ĵetis la alia egale sovaĝe.

"Al mi  vi rangas malpli ol pediko!"

  "Ni ne deziras fuŝpiedan hipopotamon kiel vin, por endanĝerigi la  atakon!"

 

  Pri tiu malgracia karakterizaĵo  rilate Ted Albertson estis tute  vere.

Kiel eble plej multe oni evitis lin, kiam temis pri delikataj taskoj,

ĉar ĉiufoje li preskaŭ timomortigis siajn kamaradojn, kiuj opiniis lin senrespondeca kiel fulmostreko.

  Kompreneble, lia partopreno en la

kuratako estis vana espero, ĉar kiam oni elvokis la nomojn de la elektitoj,

la nomo de Ted Albertson ne  estis aŭdita.

 

  La sceno de la evento estis mallonga kurba tranĉeo, kiu elstaris el preskaŭ rekta germana linio.

  La sekvan matenon post la anonco de la nomoj komenciĝis nova tagrutino, kiam la soldatoj de la atako

formarŝis du kilometrojn al preparita tereno, kiu faksimile prezentis la grundon inter la brita kaj germana linioj,

tiun parton, kiun devis  transpasi la kuratakontoj.

  Por perfektigi tion, kaporalo Stressor antaŭe estis regule vizitinta kun malgranda patrolo

la precizan lokon en nenieslando, skizante  la interrilatan pozicion de tiuj grundaj trajtoj,

kiuj povus helpi  aŭ embarasi la soldatojn en la mallumo:

fosoj, arbostumpoj, grandaj  funeloj, drataĵo, kaj tiel plu.

Poste inĝenieroj kun laborgrupoj kopiis tiun parton de la sceno.  

Kapitano Grendale klarigis:

  "Vi ekzercos vin sur ĉi tiu plenskala modelo sub kapitano Bridge kaj leŭtenanto Salmon,

por ke ĉiu el vi sciu sian relativan pozicion,  kiam lanĉiĝos la atako.

Memoru: estos mallume, antaŭ lunleviĝo, kiam vi kuratakos, kaj facile oni povos  perdi sian direkton.

Ne necesas, ke  mi diru tion; vi estas pli spertaj  ol mi pri promenado en nenieslando.

Nenio devas mis-aranĝiĝi. Kelkaj sapeistoj akompanos vin, por fari se eble maksimuman detruadon.

Unue vi ekzercos vin ĉi tie dum la tago, por  pli bone kompreni, kion vi devos fari

kaj kiel vi rilatos al la formo  de la tereno; poste vi ekzercos vin  en la mallumo,

por kutimigi vin al la nokta atmosfero de la medio.

Ĉio devos ŝajni al vi, kiam la kurteno  leviĝos, ke estas ankoraŭ unu ekzerco.

Individue, ĉiu el vi havas respondecon kaj vi dependos grandmezure unu de la aliaj.

Kvankam ofte estas ludo de la hazardo, mi estas  certa, ke ĉiu el vi bone rolos, ke  ĉio iros glate,

por la senmakula honoro de la kompanio!"

 

  Unue ili intense trejniĝis dumtage kaj poste, kiam evidentiĝis,

ke  la soldatoj sin montris kompetentaj ĉiurilate,

efektivigante ĉiun fazon  ĝis la plej eta detalo kun preskaŭ  aŭtomata precizo,

komenciĝis la nokta trejnado sur la sama sceno. 

Kiam ĉiu soldato sciis bone sian rolon,  kaporalo Stressor kondukis la du partoprenontajn oficirojn kaj kelkajn ĉefajn soldatojn en nenieslandon,

por ke ili pli intime konatiĝu  kun la ĝusta tereno mem.

  Ĉio kontentige iris, kaj kiam la  lasta tago ruĝĉiele glitis en la vesperon,

estis jam vintra piko en la  aero.

Ekestis kvieta atmosfero de  ekscito, en kiu la tuta kompanio partoprenis.

Venis  la momento de preparado, kiam la kuratakontoj nigrigis sian vizaĝon kaj manojn,

kaj kiam ŝprucis rideksplodoj kun laŭta bonhumoro, kvazaŭ ili pretigus sin por teatraĵo,

anstataŭ afero de vivo kaj morto.

  Ĉiuj atente aŭskultis la finajn  konsilojn de kapitano Grendale,

ke  grava respondeco kuŝas sur ĉies ŝultroj. ĉiu detalo, li memorigis ilin,

estas esence unuaranga kaj devos plenumiĝi kun maŝineco, por la senmakula honoro de la kompanio,

kaj  neniel misfariĝi aŭ la tuta entrepreno povus trafi en kapokostan fiaskon.

Fine li emfazis ekstreman zorgon. Li deziris ĉion bonan al ĉiuj kaj sanan revenon.

 

  Lastminute oni kontrolis ĉion, ĉu ĉiu havas pafilon, municion, kaj tiel plu, por forgesi nenion en la  urĝo.

  Pli ol unufoje destinis la sorto en tiaj kuratakoj, ke la malamika rezisto estu neatendite solida:

maŝinpafado, bajonetoj, grenadoj, artileria bombardado, kaj, ke,

revenante, la malfeliĉaj kuratakintoj devu porti el la faŭko de infero kamaradojn,

al kiuj la morto etendis sian manon.

 

  La nuna rabatako, malgraŭ la zorga preparado, ne vekis grandan resonon.

Ĝi ne fariĝis kruca evento en  la historio de nacioj kaj ne enhavis ekbrilon de epika grandiozo,

sed, ĝi estis almenaŭ iom ekscita sperto por la partoprenintoj.

 

  Okazis multe da manpremado inter la atakontoj kaj la cetero de la kompanio,

antaŭ ol malaperis grupo  post grupo survoje al la komunikiĝa  tranĉeo, kiu serpentis al la frontinio.

Superkape brilis indiferente la stelaj lustroj sur la ĉielo.

 

  Laŭ sia kutimo tiutempe la germanoj neniam ĉesis laŭlonge de sia fronto

je taŭgaj interspacoj pafi  lumraketon post lumraketo en la aeron, kie ili, eksplodinte,

ĵetis brilan lumon sur nenieslandon, dum ili rapide falis.

Sed de tempo al  tempo pafiĝis paraŝutraketo, kiu malsupreniris nerapide kaj longe lumigis la scenon.

Tiuokaze estis mortdanĝere moviĝi.

 

  Kiam oportune,  la atakontoj silente transiris la parapeton ĉe la tranĉeoelirejo kaj aliris zorge

laŭ la pikdrata vojeto, ĉiu al sia antaŭprovita posteno.

  Estis relative serena nokto. Okazaj pafoj knalis kaj en la malproksimo aŭdiĝis

sovaĝa intermita balbutado de  maŝinpafiloj.

Ĉiu soldato jam estis preta, kiam la brita artilerio celumis sian pafuraganon

kaj la kanonoj bleke tondris, disŝirante la  pikdratojn ĉe la punkto de atako,

kvardek aŭ iom pli da metroj, por doni senĝenan aliron al la malamika tranĉeo.

  La malkaŝema lumo de la germanaj raketoj daŭre leviĝis kaj estingiĝis.

En la momentoj de mallumo la minac-aspektaj ombroj sur la tero ŝtelĉasis kaj moviĝis ĉirkaŭe kiel bestoj.

Ŝajnis al la atendantaj soldatoj, ke la lampieda nokto pli kaj pli premas ilin al la tero

kaj ke ilia sekuro pendas nur sur unu haro, dum alte surĉiele grego da nubetoj malrapide vagis

trans la filigranon de la Granda Urso.

  Surdige la obusoj frakase dispecigis la germanan pozicion kaj post ne longe lumraketoj ne plu ekstazis

super nenieslando kaj la mallumo ŝajnis pli kaj pli densiĝi.

La temperaturo malaltiĝis kaj la viroj de tempo al tempo froste tremetis.

Samtempe neforta vento pike tratranĉis iliajn vestojn kaj faris la atendadon embarase dolora.

  Kaporalo Stressor kaj grupeto estis la unuaj, kiuj moviĝis kaj baldaŭ revenis kun la informo,

ke la  malamikaj dratvolvaĵoj estas efike detruitaj.

Pro la certigo ke la vojo estas facile alirebla kapitano Bridge kaj leŭtenanto Salmon kun siaj soldatoj

antaŭeniris al siaj elektitaj lokoj tute apud la germana parapeto,

kie ili nervostreĉe atendis.

  Iom da nebuleto sterniĝis trans la scenon, kurbigante siajn maldikajn  fingrojn

ĉirkaŭ la arbostumpojn kaj delikate vualante la konatajn elstaraĵojn de nenieslando.

 

Sur la ĉielo  la flaviĝo de la ventospronitaj nubetoj anoncis, ke la luno jam estas survoje,

kaj ke la atako devos akurate plenumiĝi en ĉiu detalo.

  La soldatoj sub kapitano Bridge konsistis el du grupoj dekstre kaj maldekstre,

por protekti per LeWis-maŝinpafiloj la flankojn de la dudek viroj, inkluzive kurieron,

sub leŭtenanto Salmon, kies devo estis atake eniri la germanan frontlinion

kaj alpreni kaptitojn, dokumentojn,  kaj tiel plu.

 

  Ĉio iris perfekte laŭ la plano kaj la ekzercado, kaj la sovaĝa barpafado de la artilerio leviĝis kaj

ebligis, ke la malgranda grupo transiru al la atako kaj sturme impetu en la tranĉeon.

Sed tiu inundo tute ne renkontis rezistadon.

  Ne perdante momenton la kuratakantoj rapidis dekstren kaj maldekstren  cent metrojn,

sed neniu estis trovebla eĉ ne en la malgrandaj tranĉeaj dormejoj.

La sapeistoj, kiuj akompanis la atakantojn, eksplode detruis tri bone konstruitajn betonajn dormejojn,

kio konsistigis la plej sukcesan operacion de la atako.

 

  La leŭtenanto devis konstati, ke la malamiko estas diskrete retirinta sin al la dua linio,

kaj la elrevigitaj kuratakantoj, kompreneble, ĉagreniĝis pro la tuta malsukceso de la bone ekzercita plano,

sed nenio estis farebla en la cirkonstancoj.

 

 La oficiro donis la signalon por la reiro kaj ĉio zorge plenumiĝis laŭplane.

Ĉe la tuja kontrolvoko en la frontlinia tranĉeo, troviĝis, ke ĉiu atakinto sukcesis reveni

krom serĝento Dunston.

  Leŭtenanto Salmon kun kvar viroj, du el ili brankardistoj kun portilo, forlasis la tranĉeon,

por fari rapidan serĉon en nenieslando. Ili ne povos perdi tempon.

La mola lumo de la luno baldaŭ banos la elstaraĵojn de la tereno kaj post ne longe

la germanoj kraĉe ŝprucos la scenon per maŝinpafiloj kaj kugloj de la artilerio.

  La eta grupo akrigis siajn orelojn kaj senĝene trovis la mankantan serĝenton.

Lia dekstra piedo estis iom strange enpremita inter la mallongaj torditaj branĉoj de arbostumpo

faligita en foson. Estis malfacile atingebla pozicio.

Nur unu viro povis sufiĉe proksimiĝi al li, por entrepreni helpon.

  La diskreta uzo de poŝlampoj en la foso plene diskurtenis la seriozan problemon.

  "Ni bezonas segilon, sinjoro!" sugestis unu el la brankardistoj.

  "Povas esti," respondis la oficiro malvarme, "sed kie en infero troviĝas segilo tuj havebla?"

  Antaŭ ol ĉiuj esploris la situacion, la afero jam estis urĝa, kaj griza nebulo aliformigis la scenon

en tombejon de senripozaj fantomoj.

  Jam nun kapitano Bridge kun du el la kuratakintoj aperis de la frontlinio.

  "Pri kio estas la afero?," li demandis. Ne ĉiuj aŭdis kaj neniu respondis,

sed per la diskreta poŝlampa lumigo li rapide konstatis, ke  ekstrema danĝero pendas super la malbonŝanca serĝento.

  Ne mankis ideoj por savi la situacion, sed ili ĉiuj bezonis tempon

kaj tempo mankis. La kapitano fine interrompis la febre ekscititan diskutadon.

  "La kuriero kun iu alia reiru al la frontlinio, por trovi, ĉu ekzistas segilo,

kvankam mi certas, ke tio estas vana espero. Se segilo mankas, telefonu la duan linion kaj

rapide revenu kun manĝaĵoj kaj akvo kaj iom da kamufla sakaĵo. Ek!

Aŭskultu serĝento Dunston. Ni ne kaŝu la veron. Vi devas akomodiĝi al tre prema cirkonstanco.

Se mankas segilo, ni ne povos resti longe, do, vi devos resti la tutan tagon en kaŝo,

ĝis ni revenos. Mi jam aranĝis por vi manĝaĵojn kaj akvon.

La germanoj ne povos vidi vin en ĉi tiu foso. Mi ankaŭ sendis por kamufla sakaĵo.

Leŭtenanto Salmon kaj aliaj aranĝos ĉion por via komforto.

La germanoj ne povos vidi vin en ĉi tiu foso."

  "Dankon, sinjoro. Mi forte bedaŭras, ke estas mi, kiu ĝenas vin."

  "Akcidento estas akcidento, serĝento, kaj povas okazi al kiu ajn.

Ni daŭre observos vian situacion la tutan tagon."

  Li volis forrapidi al la relativa  ŝirmado de la tranĉeo, antaŭ ol la germana artilerio komencus respondi.

  Rapida serĉo en la frontlinio malkaŝis nenion kaj telefona voko al la dua linio estis same senfrukta.

Kiam la kuriero kun sia kunulo estis pretaj ekiri returne en nenieslandon

kun manĝaĵoj, akvo kaj sakaĵo, senrangulo Albertson proponis al ili:

  "Mi havas ekstreme akran kaj fortan ĉastranĉilon. Vidu!

Eble mi povus tratranĉi la obstrukcon, se ne, la serĝento povus almenaŭ tranĉe liberigi sin dum la horoj de la tago."

  "Bone! Venu kun mi," kaj Albertson klakfermis la klingon.

  Unue la gardostaranto ĉe la tranĉeoelirejo rifuzis permesi, ke Ted akompanu la kurieron,

sed, aŭdinte, ke temas pri la urĝa liberigo de la  serĝento, li time konsentis.

 

  Albertson sekvis la du kompanianojn, kiuj devis senkroĉigi lin du-trifoje de la pikdrato,

antaŭ ol atingi la ĉirkaŭaĵon de la neatendita dramo.

  "Vi estis for longan tempon!"

  Albertson montris la grandan malfermitan ĉastranĉilon kaj voĉigis sian proponon,

sed li ne longe ĉerpis esperon tiurilate, ĉar la oficiro abrupte bojis:

  "Neeble! La serĝento ne povas atingi la lokon per tranĉilo. Ni devas simple lasi lin ĝis la vespero."

 

  Ĉe la foso estis nervostreĉe ekscite. Soldatoj kuŝis sur la grundo

rande de la foso kaj lumigis la kaptitan kruron de la serĝento per

poŝlampoj ŝirmitaj de la foso. Ili  flustre okupis sin, konjektante pri la metodo de liberigo.

  "Estas senutile resti ĉi tie pli longe," konsilis la oficiro.

"La sola, kion ni povas fari estas... Kiu puŝis min?"

  "Mi bedaŭras, sinjoro. Mi stumblis. Estas mi, Albertson!"

  "Al la diablo! Foriru. Nenio estas farebla!"

  "Pardonu min, sinjoro. Mi ĵus rigardis la pozicion de serĝento Dunston.

Se mi surdorsigus min kun miaj piedoj kontraŭ tiu elstaraĵo ĉe lia maleolo

kaj la brankardistoj uzus la brankardon kiel levilon,

mi kredas, ke mi eble povus krevigi la..." kaj li englitis la foson kaj iom serpente subŝovis sin sub la obstrukcon,

kie febramane li helpis manovrigi la brankardon en decidigan pozicion.

Li  preme rektigis siajn krurojn malrapide kontraŭ radikorestaĵo

kaj per la brakoj komencis altiri similan branĉostumpon.

Liaj grandaj muskoloj ekfunkciis kaj la vejnoj ĉe lia kolo kaj manoj

elstariĝis malhele bluaj kiel riveroj sur mapo. Li malrapide elspiris kaj malrapide enspiris

kaj sin streĉis ĝis li tiregis per la tuta forto de siaj brakoj, kruroj, kaj dorso.

Samtempe la du  soldatoj pene manipulis la brankardon.

Ĉiuj rigardis preskaŭ senspire la herkulan laboron. Sed, estis vane.

La viroj fine malstreĉe liberigis la brankardon kaj Albertson  kuŝis brue anhelante.

  "Kiel mi pensis, malŝparo de tempo," konfirmis la oficiro abrupte

kun neaŭdeblaj sakraĵoj.

   "Aŭskultu, serĝento. Post ne longe la germanoj verŝajne reokupos sian frontlinion

kaj vidos nin per siaj lumraketoj. Ni devas tuj akceli nian foriron.

ni metis la manĝaĵojn kaj akvon oportune apud la serĝenton

kaj komencis alfiksi la kamuflaĵon."

  "Ankoraŭ unu minuton, sinjoro, ankoraŭ unu ŝancon!" interrompis Albertson,

kiu ankoraŭ kuŝis sur la dorso funde de la foso.

"Ĉi tiun fojon unu el la brankardistoj alglitu ĉi tiun grandan ŝtonon en la spacon,

kiun faros la brankardo, kiam mi signalos. Tio tenos la streĉon kaj ebligos, ke mi iom movu min

por eĉ pli granda premado. Ankoraŭ unu fojon plu, sinjoro!"

  La oficiro nur gruntis: "Do, ekmoviĝu! Nur duonminuton! La ĉielo jam lumiĝas. Baldaŭ venos la luno."

 

La premado kaj tirado rekomenciĝis, kaj Albertson donis la signalon.

La granda ŝtono estis kojne fiksita kaj la brankardo forprenita kaj reenmetita aliloken.

Profunde enspirinte Ted streĉe ekzercis siajn korpajn kaj krurajn muskolojn.

Li signalis al la brankardistoj, ke ankaŭ ili plej fortostreĉe penu ĉe la pli potenca apogpunkto.

Lia vizaĝo eksplode ruĝiĝis en la radiado de la poŝlampoj.

Liaj okuloj momente fermiĝis, kvazaŭ por ĉerpi forton,

kaj kiam li malfermis ilin ili ŝajne pretiĝis por salti el siaj orbitoj.

Penplene li strebis kaj post lasta laborostreĉo venis intensa krakego kaj la obstrukco apartiĝis.

Serĝento Dunston movis sian kruron,  ĝi estis liberigita.

Li profunde elspiris pro malstreĉo, dum viglaj  manoj levis lin el la foso kaj starigis lin.

Estis bonŝance, ke ĉio  tiel triumfe finiĝis, antaŭ ol pliheligos la scenon la lumo de la  luno.

 

  Jam ĉesiĝis la bruado de eksplodantaj obusoj ĉe la germanaj tranĉeoj

kaj ŝajne la artilerio jam enlitiĝis. Baldaŭ venos la vico de la germanoj.

Efektive ili ĉiuj miris pri la prokrastita refrapo.

  Ted Albertson ankoraŭ kuŝis sur la dorso senspira kaj lackonsumita kaj estis necese

porti lin kun malfacilo la mallongan distancon ĝis la pikdrato,

tra kiu ili sekure atingis la frontlinion helpe de la fantoma nebulo,

kiu pli dike rampis trans nenieslandon.

 

  En la frontlinia tranĉeo serĝento Dunston alproksimiĝis kaj diris:

  "Mi volas danki vin, Albertson!"

  "Vi deliras! Estas tute erare danki min!" kontraŭstaris la alia sub vipo de amaro kaj neforgeseblo.

"Mi  faris nenion por vi, serĝento Dunston. Kion mi faris estis gesto,

por iom sukcesigi la kuratakon. Nur tion mi faris, por la honoro de la kompanio!

Al mi, vi estas la sama bastardo, kiel antaŭe, kaj ĉiam estos!

Helpi vin! Ba!"

  Li ridis, sed lia rido ne enhavis gajon, nur malestimon.

                   Bertram Potts

          ::::::::::::::::

 

        Natura sekvo

 

  Lia edzino klare avertis lin ke la  alkoholo fosos lian tombon.

Sed li surdis al ŝiaj vortoj. Liaj familianoj insiste lin konsilis

ne plu koketi kun brando, ĝino kaj viskio, ĉar  tiuj demonoj ruinigos lian sanon.

Sed li ignoris iliajn predikojn same  kiel li fajfis pri la patrecaj admonoj de la kuracisto,

aŭ la severaj  skoldoj de la policanoj, kiuj multfoje trovis lin ebria sur trotuaro.

Eĉ la plej fuŝa aŭguristino povintus  facile diveni ke la alkoholo faros  lin kliento de Karono.

Kio fakte okazis. Nu, kiel natura sekvo de lia  malmodera drinkado,

li mortis kiam,  ebria kiel lordo, li zigzagis hejmen  en la nokta mallumo kaj...

fatale  frapis lin aŭto. Naturaj sekvoj foje  kapricas.

Aŭ eble ne, se oni konsideras ke la aŭton stiris lia edzino.

                        Liven Dek

  Pri la aŭtoro. Miguel Gutiérrez Aduriz (1950) estas hispana kemia

inĝeniero. Li multe tradukas; li verkis  i.a. la mikronovelaron "Verdaj steloj

ne ekzistas" kaj, kun aliaj, la  novelaron "ĉiuj steloj etas nokte"

kaj la poemaron "Ibere libere".

 

 

 

      Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

 

redaktoro: Olena Poŝivana

Velika Dijivska 22/226

ua-49068 Dnipro

Ukrainio

(r.p.: amatalena(ĉe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: j. Jelinek

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

cz-514 01 Jilemnice, ĉeĥio

(r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 Lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com)

 

poŝtĉekkonto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa Libe")

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEa-konto de Libe: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

  la lasta numero de esperanta Ligilo

legeblas ankaŭ en la retejo de Libe:

http:\\libe/slikom/info

 

Por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:

masenkoai(ĉe)mail.ru

          ---------------