Esperanta Ligilo

 

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

 

Numero 4     Aprilo     2025

 

 

 

        Enhavtabelo

Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi (aŭtobiografia novelo).

Sennome (novelo).

Silabenigmo.

Gratulojn por Tamara Sergejevna.

 

 

 

     Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi

         (aŭtobiografia novelo de Sten Johansson))

 

Mi naskiĝis en eta fiŝista haveno de sudorienta Svedio. Antaŭ nia ligna

dometo - verda, kompreneble - troviĝis gruza strateto, trans kiu etendiĝis

retsekiga kampo, kaj ankoraŭ transe situis kajo kun fiŝistaj budoj, pontetoj

kaj barkoj. El la Balta Maro oni ĉerpis haringojn, pleŭronektojn, angilojn kaj

foje iom da moruoj. Pluraj parencoj ĉirkaŭe estis fiŝistoj, sed miaj

gepatroj ne. Paĉjo estis mekanlaboristo, kaj Panjo — nu, en la kvindekaj jaroj,

dum mia knabaĝo, ŝi estis simple panjo!

 

Mi tamen devas retroiri el tiuj idiliaj kvindekaj jaroj en sveda urbeto ĝis la

tridekaj jaroj en Germanio, pri kiuj la vorto idiliaj eble ne estus la plej

trafaj. Tie vivis juna viro, esperantisto, kies familia nomo estis

Levi. Ĝuste en mil naŭcent tridek tri, kiam certa ekskaporalo suriris iom tro

grandan podion, tiu junulo ial ekhavis la ideon forlasi sian patrolandon kaj

migri norden al Svedio. Sama ideo trafis multajn aliajn homojn kun similaj

familiaj nomoj. Kiel lia plano povis efektiviĝi, mi ne scias, ĉar tiuepoke la

naciaj aŭtoritatoj kaj la edukitaj, altmoralaj intelektuloj de mia lando ne

emis “enlasi fremdajn elementojn en la nordan popolan korpon”.

Mi ankaŭ ne scias, ĉu helpis aŭ malhelpis al nia junulo, ke li enamiĝis

kaj edziĝis al knabino el la sudsveda provinco Skanio. Ĉiuokaze, fine de la

tridekaj jaroj ni retrovas lin en la provinco Smolando, kie li instruas al

mirantaj smolandanoj artefaritan internacian lingvon. Lia instruado dum

kelka tempo tre prosperis, kvankam pro internaciaj eventoj, kiujn mi ne mencios

tie ĉi, dum kelkaj jaroj ne plu eblis korespondi k.ĉ.l. p.ĉ.t. aŭ interŝanĝi

b.k. k.t.p.

 

Inter la lernantoj de nia “fremda elemento” troviĝis juna laboristo el la

urbo Kalmar kaj junulino el la apuda kamparo. Ili ambaŭ estis de malriĉa

familio, kio en tiu epoko signifis, ke la publika lerneja sistemo neniam

instruis al ili fremdan lingvon. Nur en la liceoj oni donis al infanoj el “bonaj

familioj” sciojn de la plej grava fremda lingvo — la germana. Por la du

gejunuloj la esperantolecionoj de sinjoro Levi do promesis malfermi

fenestron al la mondo. Amaso da svedoj tiuepoke kolektiĝis ĉirkaŭ tiu bela

revo. Por multaj ĝi fariĝis nur efemera kaprico, sed niaj du gejunuloj estis

seriozaj, studemaj homoj, kiuj efektive realigis sian revon post la fino de tiuj

internaciaj eventoj, kiujn mi jam aludis. Ili renkontiĝis en la esperanto-kurso,

kaj krom ebligi internaciajn kontaktojn, la kurso havis ankaŭ kelkajn

kromefikojn, el kiuj mi estas unu. Tial, eĉ se tio povas aŭdiĝi frivole, mi

atribuas al ekskaporalo Hitler la respondecon pri tio, ke mi naskiĝis en

esperantista hejmo, kaj eĉ pri tio, ke mi entute naskiĝis!

 

La fiŝista haveneto de mia frua infanaĝo situas sur duoninsulo en la Balta Maro.

La nomo de tiu terpinto estas Ŝtoninsulo, kaj sekve oni baptis min

Ŝtono — aŭ ĉu male la loko estas nomita laŭ mi? Mi fakte ne scias. Ĉiuokaze, jam

frue en mia vivo nia verda dometo estis vizitata de esperantistoj diverslandaj,

sed — ĉu domaĝe, ĉu feliĉe — mi preskaŭ nenion memoras de tio. Restis en mia

konscio nur la vizito de onklino Andrée el Francio, kaj eĉ de ŝi mi memoras ĉefe

Ĉevalon. La onklino donacis al mi molan beston, ĉevaleton faritan el pecoj da

flava vakstolo, kunkudrita per ruĝaj L-formaj steboj kaj plenigita per vato.

Ŝi prezentis ĝin al mi dirante, ke ĝi estas ĉevalo, kaj sekve ĝia nomo fariĝis

Ĉevalo — stranga, ekzotika, fabela nomo. Krom tiu materia memoraĵo ŝi lasis ĉe

mi ankaŭ unu spiritan: francan lulkanton, de kiu mi nenion komprenis,

tamen mi ŝatis ĝian ripetan formulon “et ron ron ron, petit patapon”, kun la

strangaj nazaj sonoj. Poste, kiel adolto, mi konstatis ke ĝia teksto

prezentas paŝtistineton, kies kato forlekas la lakton, pro kio ŝi ĝin

mortigas. Strangan koncepton havas tiuj francoj pri lulkanto!

 

Somere mia fratino kaj mi ofte estis ekzilitaj kamparen al la geavoj, dum la

gepatroj vizitis Kongreson — subkomprenite Universalan. Por mi tio

signifis kelksemajnan atendadon, ke ili revenu hejmen, espereble kun ia donaceto

el eksterlando. Neniam mi pardonis al ili la germanan ledan ŝorton alportitan

el Mainz, kien ili por ŝpari monon iris bicikle mil kilometrojn. Alifoje ili

tamen donacis plastan ludilon, per kiu mi tirante ŝnuron povis ŝvebigi

helikopteran rotoron aeren, kutime ĝis la pinto de unu el la pomarboj de mia

avo. Poste mia fratino devis per rastilo helpi min alterigi ĝin. La ludilo estis

el vera plasto, kio en tiu ora kaj fora epoko signifis apartan valoron.

 

Mi jam frue sciis diri en esperanto “bonan nokton” al la fremdaj gastoj

(eble mi devus lanĉi la terminon “denaska bonan-nokton-esperantisto”?),

sed super tiu nivelo mi nur kiel dek-sesjarulo lernis la lingvon, aŭtodidakte.

Tio okazis kiam la gepatroj decidis viziti Universalan Kongreson en

Budapeŝto, kaj por la unua fojo venigi kun si la infanojn. Tio povus ŝajni

konvena momento por junulo eluzi la okazon por iom da junula libereco;

mi tamen ne estis tiel matura, sed anstataŭe prenis tion kiel kaŭzon

eklerni esperanton.

 

Dum kelkaj jaroj mi poste aktivis en la junulara esperanto-movado. Mia ĉefa

merito — kvankam iuj eble trovus tiun vorton malĝuste elektita — estis

redaktado de la revueto Kvinpinto dum mallonga sed intensa periodo. Mi tiam

studis en la sveda universitata urbo Lund, la jaro estis 1969, kaj mi plonĝis

en kirlaĵon el politiko, diskutoj kaj junulara ribelo. La redakta komitato

kutime renkontiĝis ĉe Andreo, studento pri medicino, por krei numeron, kaj ni

lasis lian ĉambron nur por akiri pli da biero kaj kolbasoj, ĝis la numero estis

preta post meze 36 horoj. Unu el niaj numeroj eĉ estis recenzita — nur buŝe,

sed tamen! — de neniu malpli ol la profesoro-doktoro Ivo Lapenna, kiu

skuante sian montrofingron elsputis la historiajn vortojn: “Neta pornografiaĵo!!”

Tio, parenteze dirite, almenaŭ indikas, ke la profesoro-doktoro-aktoro pli bone

konis internacian juron ol pornografion.

 

Kredeble liaj recenzoj ne estus pli favoraj, se li ekvidus la sekvajn

numerojn de Kvinpinto, kiuj fariĝis ĉiam pli politikaj kaj umbilikaj. Oni

perceptis sur ĝiaj paĝoj ombron de prezidanto Maŭ, kies saĝajn konsilojn mi

strebis ensorbi el lia “ruĝa libreto”. Ili ŝajnis al mi tre facile akcepteblaj;

efektive ili pli-malpli identis kun skolta moralo kaj edifaĵoj el biblia

lernejo. La leganto eble komentas, ke la praktikado de liaj ideoj ne estis tiel

edifa. Prave, kaj tio prezentas alian koincidon kun la skoltaj-bibliaj

ideoj...

 

Nu, post malmultaj jaroj da movadaj spertoj esperanto staris al mi en la

gorĝo. Pli grave tiam ŝajnis al mi ŝanĝi la mondon ol interkompreniĝi kun ĝi.

Do, en la nomo de Maŭ, mi kviete kaj silente kabeis. Malfeliĉe — aŭ ĉu

feliĉe? — ne daŭris longe ĝis mi sentis saman naŭzon pri la politika ondo!

 

Pasis kelkaj jaroj. Kiel junulo mi iam havis multajn plumamikojn en dudeko da

landoj, sed mi ilin perdis, unu post la alia. Tamen en 1982 mi reakiris

kontakton kun mia plej bona korespondamiko, Paŭlo el Brazilo.

Dum kelka tempo mi uzis esperanton por kontakti tiun solan personon - iom

ekskluziva lingvo! En unu letero Paŭlo demandis pri la fama sveda aŭtoro

Strindberg: ĉu io de li troviĝas en esperanto? Mi sendis al li ĉion

eldonitan, sed ĉar tio ŝajnis al mi ne bone speguli la vastan verkaron de nia

aŭtora titano, mi aldonis kelkajn pecetojn, kiujn mi mem provizore esperantigis.

Inter tiuj estis novelo nomita “Duona paperfolio”, kiun mia amiko plusendis al

la literatura revuo Fonto, kie ĝi efektive aperis. Per tiu duona folio de

Strindberg mi do — malkabeis!

 

Vidinte en presita formo ion, kion mi tradukis, ambicio min kaptis, kaj iom

post iom mi kutimiĝis al tradukado de prozo el la sveda lingvo al esperanto.

Okaze mi esperantigis eĉ ion el la dana, norvega kaj angla. Mi spertis, ke

laborante pri la traduko de literatura teksto oni akiras tre intiman rilaton al

tiu verko, kaj mi komencis ege ĝui tian rilaton. Kaj kiel en aliaj intimaj

rilatoj mi foje sukcesas, foje fiaskas, sed ĉiufoje tamen strebas kaj ŝvitas laŭ

kapablo por samtempe kontentigi min mem kaj aliajn!

 

En la revuo Fonto mi povis legi ankaŭ originalaĵojn premiitajn en la Belartaj

Konkursoj de UEA. La nivelo de tiuj verkoj laŭ mia rigora juĝo ne estis

grandioza, kaj mi tial ekhavis la ideon, ke eble eĉ mi povus konkuri kun ili.

Ja neniu ekscios, se mi malsukcesos! En 1987, la jubilea jaro, mi verkis kaj

alsendis du gravajn, profundajn majstraĵojn, kaj aldonis krome trian

leĝeran rakonton. Kompreneble oni premiis tiun lastan, dum neniu atentis

pri la du altkvalitaj noveloj! La samo ripetiĝis en la sekva jaro, sed tiam mi

kreis nur unu seriozaĵon plus du amuzajn noveletojn. Ne necesas diri, kiujn oni

premiis... Iom post iom mi devis adaptiĝi al la amara konkludo, ke la

grandaj amasoj — nu, ĉio estas relativa; en tiu ĉi kazo temas pri la kvindeko da

esperantistoj sur nia terglobo kiuj legas literaturon — do, tiu kvindekpersona

amaso ne komprenas veran literaturan valoron, sed nur deziras leĝeran

amuzaĵon, kiu legeblas dum la televidaj reklamoj.

 

La supre menciita amiko Paŭlo baldaŭ ekrolis ankaŭ kiel mia koresponda

psikanalizisto. Li vere estas kuracisto, pli precize gastrenterologo, kaj de

stomakaj malsanoj estas nur eta paŝo al psikaj perturboj kaj ties manifestiĝoj,

kiel ekzemple esperantaj noveloj. Unu el miaj nepremiitaj ĉefverkoj, La viro kiu

restos, laŭ mia propra supozo prezentis vojeton en arbaro kaj maljunulon kiu

atendas aŭtobuson. Sed per koresponda psikanalizo mia doktoro pruvis al mi,

ke ĝi efektive temas pri mi mem, same kiel ĉio alia kion mi iam verkis, ekde

Renkontiĝo kun boaco (la boaco estas mi) tra Mia amata (ankaŭ ŝi estas mi) ĝis

La heliko (divenu kiu estas tiu heliko!).

 

Post tia rivelo mi por ĉiam rezignis pri ĉia serioza verkado, kaj tiu konkludo

estas la plej esenca, kiun mi ĝis nun sukcesis elgajni el tiu ĉi vivo. Tamen,

kiu vivos, tiu vidos, kaj en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. Mi ankoraŭ ne iĝis

malesperanto, eble ĉar mi estas la viro kiu restos

 

 

 

            Sennome

       (novelo de Ferenc Szilagyi)

 

     I.

Ĉifonulo transgrimpis la barilon. Li mem ne sciis, kiel li venis al la domo,

kiu cetere estis loĝloko de oficiro. Li mem ne sciis, kiel li liberiĝis.

  Li marŝis en la griza procesio - tion li bone memoris - kaj sen ia volo kaj

sen ia sento, apatie lasis sin porti de la piedoj. Li marŝis ĉe la ekstrema

parto, flanke de la vojo. Antaŭ li kaj post li marŝis homoj, same apatiaj kiel li.

  Surĉevale gardistoj rajdis tien-reen preter ili kaj per vipo provis starigi

la falintojn. Kiu ne povis restariĝi post la vipbatado, tiu povis resti sur

la vojo. Tiu certe ne plu restariĝis.

  Kaj ili marŝis en la aŭtuna, malvarma tago sur la dezerta ŝoseo. Kaj tiam

okazis, ke li subite stumblis kaj falis en kavon. Ĉu estis grenadkavo, aŭ truo

granda, post formovita mejloŝtono, kiu scias? Sed lia falo estis mola kaj neniu

rimarkis lin.

  La malapero, la falo de procesiano ne estis eksterordinara afero, pri tio eĉ

la kunmarŝantoj ne sciiĝis. Ili marŝis jam de almenaŭ dekdu horoj kaj nenia

manĝo redonis al ili la vivemon.

  Lastfoje ili ricevis maldensan brasiksupon. La procesio do marŝis plu.

Sed li estis en la mola kavo, super li tire pantoflis la lacaj paŝoj.

  Por momentoj li restis apatie en la kavo sen la volo kaŝi sin, sen la scio

kaj konscio pri sia propra vivo, sed subite vekiĝis en li la instinkto de la

vivemo, tio tamen ne estis volo, volon oni ne plu havis, tio estis longe

malantaŭ ili, sed ia instinkta kaj ŝajne ne motivita, malfrue vekiĝinta reago;

li platigis sin al la interna profundiĝo de la kavo kaj la griza procesio - ĉu

centoj aŭ miloj - trene portis plu sian pezan kaj apatian vivon super lia kapo.

  Sed li estis libera. Li estis libera sen krisigno, li ne havis la senton de

sensacio, li atendis nenion de la sorto. Ĉar kion oni povus atendi nun,

kiam ĉio finiĝis.

  Pala li estis, la okuloj malklare, difuze rigardis el siaj ruĝaj kadroj, la

haŭto perdis sian rondan elastecon kaj pendis en barbsulkoj de lia vizaĝo. La

vizaĝo estis kovrita de koto kaj malpuro, kaj kie la haŭto vidiĝis, ĝi ne

similis al vizaĝhaŭto, tute ne al ia vivantaĵo.

  Li estis ja mortinto kun instinkta memoro pri la mekanikaj movoj de la

vivo. El la vestĉifonoj, kiuj kovris lian ostkorpon, kontuzita genuo sangis

kaj ruĝiĝis. Estis strange, ke tia korpo povis sangi. Li lamis, sed ankaŭ la

doloro estis iel fremda al li. Ĝi estis iel ekster li.

  Sed la libero vekis en li instinktojn. Nun li aŭdis voĉon el la domo kaj li

kuntiris sin sub arbusto, kiun li ĵus atingis. Erinace li kuntiriĝis. Krioj,

urĝaj paŝoj, tinto de armiloj surprizis la silenton.

  Sed ĝi fermiĝis denove baldaŭ. Kurantaj paŝoj malaperis en la nebulo. Li estis denove sola kaj tute proksime al la pordo de la domo. La pordo estis duone malfermita. Oni ne havis tempon fermi ĝin.

  Gardiston li ne vidis. La loko estis ekster la milita zono. Sed io tamen

okazis ie, ĉar defore obtuza tondro aŭdiĝis. Lamante li iris en la domon. Li

ne ĉirkaŭrigardis en la malnova antaŭĉambro. La pordo de la ĉambro estis

malfermita. Kaj tie staris tablo. Ion alian li ne vidis el la ĉambro.

  Sed sur la tablo estis pano, mola, bela, blanka pano, malvarma viando,

fromaĝo, duona glaso da vino.

  Unue li eltrinkis la vinon kaj avide ekmaĉis pecon de blanka pano. Sed la stomako preskaŭ rifuzis la nutraĵon. Li

ĉesigis la manĝadon. La vido de la riĉa tablo akre tranĉis sin en la okulojn kaj

penetris en la tempiovejnojn, kiuj furioze ekpulsis.

  Nun li eble povus kolekti tiom da fortoj ke li mortigu, se estus necese.

Liaj dentoj grincis. Li ekŝanceliĝis kaj apogis sin al flortableto, kie ĝardena

malvo ridis kaj en sia pura, impertinente pura rozkoloro mokis lin.

  Kramfe li disŝiris la pompajn petalojn, sternis ilin sur la planko kaj

ĵetis la poton. Ĝi falis obtuze kaj verŝis sian grasan teron sur la tapiŝon.

  Nun li returnis sin al la manĝotablo. La stomako ne plu ribelis, sed li sentis

varmiĝon kaj la apetito revekiĝis kun besta volo. Li preskaŭ falis sur la

pladon, ekmordis la viandon kun sovaĝa murmuro, ŝiris la panon, la molan freŝan

panon kaj manĝis ĝin avide, furioze.

  Li devis halti momente denove kaj ĉirkaŭrigardis. Sur la tablo kuŝis malfermita gazeto. Sur la supra angulo

de la gazeto estis enkadrita rubriko:

     Astrologia konsilo por la tago.

  Sub tio li legis jenajn vortojn, li ja komprenis la fremdan lingvon:

  "La signo de la tago igas la homojn esti romantikaj kaj emaj al erotikaj

aventuroj. En tiu rilato estas risko de nenecesaj elspezoj."

  Kun furioza dentogrinco kaj murmuro li ĉifis, disŝiris kaj forĵetis la

gazeton.

  De tempo al tempo klakoj kaj tondroj falis en la silenton. Eble oni

persekutis rifuĝintojn.

 

     II.

  Neniu kalkulis la grizan procesion. Malpuruloj, kotobuloj, neregistrotaj,

eliminotaj. Apatie ili mem sentis sin tiaj nun. Dum la antaŭa longa vojaĝo en

la bestvagono, en la kunpremiĝo la plej malfortaj, la plej maljunaj jam

forfalis.

  Sed ĉu ili estis homoj? ĉu ili iam povis esti homoj? Kie estis la vivo de

ili?

  La juna virino trenis sin surbrake kun suĉinfano inter ili. ŝia mizero ne

estis pli bela, ol tiu de la aliaj. Griza, profunda polvo kaj koto kruele

pezigis la lacajn paŝojn. La piedoj havis la pezon de plumbo.

  Nebulo ekvualis la palan, aŭtunan sunon. La senfoliaj arboj, kiel skeletoj

fantomis. Malproksime lago dormis sub sia silenta, flave griza surfaco.

  Sen emfazo ŝi ekpensis pri la edzo. Kie li povas esti? Dufoje ŝi vidis lin.

Ĉe la elvagoniĝo la unuan fojon kaj ankoraŭ unufoje ĉe la disdono de la

supo. Paroli kun li ne estis eble, brutala bato sekvis ŝian provon, sed

kion oni povus diri? La gardistoj estis malmolaj, brutalaj, senindulgaj.

  Oni nur iris senvorte kaj ne pensis pri tio, kien. Kaj nun atingis ŝin

surprizo. Apude kie ili pretermarŝis, staris roko kaj arbusto. De tie falis

panpeco antaŭ ŝin. Ŝi ektimis. Sed ŝi vidis neniun kaj neniu rimarkis ŝin,

kiam ŝi klinis sin por la pano, kiam ŝi ekmanĝis ĝin.

  Oni ne zorgis pri sia kunmarŝanto. La gardisto estis okupata pri iu alia.

Nenio estis grava tie en la procesio, nur la marŝo antaŭen kaj la halto laŭ

la vipsono de la komandovortoj.

  Ili haltis inter la dezertaj, anemiaj arboj. La juna virino malrapide, sekrete

pistis la panpecon inter siaj dentoj. Oni ne rajtas vidi ŝin kaj ŝi devas

longe konservi la plezuran guston de tiu panpeco. 

  Sed la panpeco ne estis tre granda kaj la plezuro baldaŭ finiĝis. La infano

sur ŝia brako estis tiel terure malforta. La knabeto dormetis dum la

tuta marŝo. Nun li eble ricevos iom da lakto.

  La juna virino koncentris sian tutan vivemon al la eta infano sur la brako.

Li estis la sola en tiu ĉi mondo, kiu ankoraŭ restis grava. La infano mallaŭte

ĝemetis. La patrino provis kovri lin per la ĉifonoj.

  La procesio staris inter la arboj. Estis negranda ebenaĵo kaj meze granda

elfosita terpeco. La nebulo dense falis sur la homĉifonojn. La vespero alvenis

sur la dorso de facila, malvarma vento. La suno kuntiris sin sur la ekstremo de

la horizonto.

  En la vilaĝo hundoj bojis. La griza procesio aŭdis komandovorton:

  "Senvestigu vin!"

  Oni ne povis ne obei kaj neniu pensis pri tio.

  Sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion. Viroj, inter ili

junaj, maljunaj, aŭ mezaĝaj staris tie kun grizvaksa haŭto, harplenaj kelkaj,

aŭ nur malpuraj ili tremis tie en la densa, nebula novembro kaj jen virinoj,

kiuj rajtis konservi siajn kalsonetojn, sed kial, ili staris tie en tolo, aŭ en

groteske malpura silkaĵo kun nekovritaj supraj korpoj. Ankaŭ inter ili estis

junaj kaj malpli junaj, sed maljunajn virinojn oni apenaŭ povis vidi.

  Ili restis en la bestvagono, aŭ sur la randoj de la ŝoseo. Neniu hontis. Kie

ili lasis la honton? Ĉu en la vomiga odoro de la bestovagonoj, kiuj ilin

transportis? Homoj ili ne plu estis, nur griza, malseka, hirta amaso kun apenaŭa

meĉo de la konscio.

  La soldatoj staris ĉirkaŭ ili en ripoza pozicio. Ili fumis cigaredon,

kraĉis kaj kelkaj parolis pri pli modernaj metodoj por sama celo. Sed en

tiu ĉi malgranda, senkultura, malpura lando ankaŭ tiu ĉi metodo konvenis.

  Ili parolis pri gaso kaj bruligo.  Sed ĉi tien ankoraŭ ne atingis tiuj

modernaj metodoj. Nun la ripozo finiĝis kaj akraj komandovortoj zigzagis en la

aero.

  La griza procesio devis viciĝi laŭ la rando de la fosaĵo. La infaneto

ekviviĝis kaj kaptadis al la malvarmaj, nudaj mamoj de la tremanta patrino. Ŝi

frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el

sia apatio.

  Ŝi rigardis. Ĝis nun ŝi ne konsciis pri tio, kio estis ĉirkaŭ ili, sed nun

ŝi rigardis. ĉirkaŭ ili ĉie staris bone vestitaj, imponaj, muskolaj, sataj

soldatoj. Ili estis ekŝargantaj siajn pafilojn. Denove komandovorto ekflamis

kaj antaŭ la giganta duoncirklo de la griza, frostotremanta, atendanta

procesio rigidiĝis pafiltuboj, mitraliloj.

  "Sankta Dio" Ŝi pensis, "ili pafos nin, ili pafos nin!" Kun besta,

plorsingulta ululo ŝi falis genuen kaj klinis sian tutan korpon kvazaŭ ŝirme

super la suĉinfanon. La najbarino transprenis la ululon kaj post kelkaj

sekundoj la tuta amaso ululis, ploris kaj escepte kelkajn komencis skui la

pugnojn al la pafpretaj soldatoj.

  Kelkaj falis kaj etendis sin sur la tero kaj en la fantoma lumo la

malgrasaj, fantastikaj figuroj aspektis kiel la figuroj de la lasta juĝo.

  La juna virino teren klinis sian kapon. La knabeto estis ŝirmata en la

kavo, formita de la kapo kaj sino de la genuanta patrino kaj li eksuĉis ŝian

mamon, En tiu pozicio atingis ŝin la brutala puŝo de la pafo.

  La kapo falis sur la bruston, sed la korpo en arko kliniĝis al la malseka

tero. La suĉinfano restis nevundita en tiu arko de la patrina ŝirmo kaj provis

daŭrigi la suĉadon.

  Poste venis laboristsoldatoj kaj ili verŝis kalkon kaj teron super la grizan

procesion.

  La griza procesio atingis sian celon.

 

     III.

  "Vi povas pafi min! Pafu min, mi petas vin! Sed ne transdonu min al tiuj! Pafu

min! Kial vi ne pafas min?"

  "Mi estas oficiro! Fripono! Per la sango de tia kanajlo mi ne malpurigas

mian ĉambron. La patrolo venos tuj kaj ĝ

ĝi zorgos pri vi. Vi ne plu havos okazon ŝteli kaj rompi! Mi estas oficiro!"

  La ĉifonulo eklarmis. Subite li rememoris pri io malproksima. Pri iu

alia vivo kaj pri ĉio ordigita en tiu malproksima vivo.

  Pri manĝo, ĉambro, edzino, infano, radio, varmo, kvereletoj por iom disigi

la monotonan sekvon de la ordo, pri sia profesio, pri ĉio, kio nun fantomis en

iu sulfa vaporo de diabla fantasmagorio.

  Tiu pompa besto en la uniformo, kiu tamen rekte parolis al li, revekis en li

memorojn, kiuj jam tute forlasis lin pli frue.

  Sed tiuj memoroj nun komencis bruli en li kaj en li vekiĝis la volo retrovi la

vojon, se tia vojo ekzistis. Aŭ provi konstrui ion el tiu ĉi liberiĝo. Eble

oni povus savi sin.

  Sed li estis senarmila kaj malforta. Kaj tiu uniforma besto ĉi tie nur devas

levi sian manon kaj li ne plu vivas. Li staris senmova kaj la larmoj faris

mallarĝajn kanalojn sur la malpuro de la vizaĝo.

  "Vi estas oficiro. Kaj se vi volas scii, iam mi estis instruisto! Kaj nun

vi povas min pafi, ĉu ne?"

  Sed en si mem li ekesperis pri tempogajno, kiu iel povus savi lin. Li

staris senmova tie, sed liaj okuloj nun komencis reekvivi kaj maltrankvile ili

esploris la ĉambron por trovi eblecon de saviĝo.

  La oficiro tiutage ricevis leteron de hejme. Ankaŭ tie estis zorgoj, kaj ili

estis eĉ pli mizeraj kaj pli malfacilaj ol tie ĉi, en tiu ĉi mizera kotnesto,

kie oni tamen havis ĉion por la vivo.

  La hejmo fariĝis fronto, super kiu de semajno al semajno, de tago al tago

sternis angoron kaj detruon la alarmsirenoj. La hejma fronto suferis

pli ol la soldatoj, kaj precipe lia situacio estis sendanĝera.

  La deĵoro en tiu ĉi malproksima, malantaŭfronta loko estis facila, kaj la

konservo de la ordo en tiuj lokoj ne signifis grandan taskon. Sed ili hejme!

La familio ja estis en bona sano, sed post la lasta granda flugatako la duono

de lia bela, komforta loĝejo forbrulis.

  La vivo tie hejme similas al furioza ĉasado en apokalipse sovaĝa ŝtonarbaro.

Lia nigra, longa, nobla fortepiano kaj super ĝi tiu eta, bela miniaturo

forbrulis. Kaj ĉi tie tremaĉas tiu ĉi mizerulo antaŭ li. Ankaŭ li estas

respondeca por la piano, por la miniaturo!

  Kiam ĉio ĉi finiĝos? Oni havas nenion, nur provizoran trankvilon ĉi tie, kaj

en tiu trankvilo streĉas sin la angoro pro ili hejme. Kaj nun tiu ĉi ĉifonulo

kuraĝas rompi eĉ tiun ĉi etan pseŭdoripozon.

  Ho, kiel laca li jam estas pro ĉio, jes, ankaŭ pro la kruelaĵoj. Kiel bone

estus vivi hejme kiel iam. Sed kie estas tiu "iam". Eble ĝi dronis por eterne.

Eble oni ne povos finvivi la venkon, kiel ajn proksime ĝi estas.

  La pozicio de la soldato povas ŝanĝiĝi de unu tago al la alia. Kaj oni devas

esti kruela, la krueleco estas necesa, profesia, kvankam malŝatinda tre ofte.

Sed ĝi estas la leĝo de la milito.

  Kaj nun estas milito kaj tion oni ne forgesu, eĉ se oni estas tiel ĉifona kaj

tiel mizera kiel tiu ĉi ulo ĉi tie. Estas milito. Kaj tial tiu ĉi ĉifonulo

tremas kaj petegas mortpafon kaj tial lia familio tremas en la dense pakita

bombŝirmejo hejme. Kaj tial li ne plu havas sian belan, nigran fortepianon

hejme kaj tial malaperis tiu rava miniaturo kun la rozvizaĝa, nigra virino

en violkolora robo. Miniaturo el la rokokojarcento. Kiel bela ĝi estis!

  Kaj li subite recitis la topografiajn memorojn de sia loĝejo, kiun li tiel

bone konis. Ĉiu vestohoko, ĉiu elektra kontaktilo mem venis sub lian manon, ĉio

aplikis sin al li tie, homoj kaj objektoj egale kaj en tiu rememoro kaj

resopiro li ne rimarkis, ke la uniformo forlasis lian animan estaĵon kaj laŭ la

paso de la longiĝintaj minutoj li transformiĝis je iu atavisma civilulo,

vivanta kvazaŭ en la malnova tempo, iam, eĉ antaŭ la unua mondmilito.

  Kaj samtempe ankaŭ la ĉifonoj de tiu ĉi mizerulo pli kaj pli malgraviĝis. Oni

eksentis en li la homon, kiu ne plu estis registrita en la sennombra aro de

la ekstermotaj, ie sub la rango de la bestoj, kiuj donas almenaŭ utilon al la

potenculoj.

  La ĉifonulo subite aperis al li kiel homo. Instruisto li estis. Kaj li

rememoris sian maljunan instruiston, kiu ne tute povis kontentigi la

raspostulojn kaj por kiu li intervenis, ke li povu morti samloke, kie li vivis

dum multaj jardekoj de sia vivo.

  Instruisto! Li alrigardis la mizerulon kaj provis analizi en li la homon. Li

komprenas la lingvon. Sed tiuj ofte komprenas mian lingvon. Sed eble ankaŭ

en lia vivo estis miniaturoj kaj muzikilo.

  Li batalis kontraŭ siaj sentoj, ofte diris liaj amikoj, ke funde li estis

sentimentalulo, li batalis, sed li ne povis venki la kompaton, kiu obsedis

lin.

  "Bone, ke mi estas sola. Sed ĉu mi faru ion? Mi estas sola" li pensis en si

denove, kaj rapida decido kreskis en li. Oni ne povis forigi la ordonon de tiu

decida sento.

  Kun komanda akcento li diris, malmole, sen la plej eta profundiĝo de la voĉo,

sed tio kostis al li grandan memdisciplinon:

  "Tuj forlasu tiun ĉi ĉambron! Iru en la arbaron ĉi tie, malantaŭ la domo. Ĉe

la bordo de la lago vi trovos boaton, proksime al la domo. Vi rompos la

seruron de la provizejo, aŭ elrompos la breton de la budo, vi ŝtelos la

remilojn. ĉu vi komprenas? La boato havas ankaŭ motoron. En la provizejo

estas ŝlosilo por ĝi. Malgranda ŝlosilo. (Je Dio mi estas perfidulo!) Se oni

kaptos vin, vi ŝtelis kaj rabis, vi vidis neniun. Oni pendigos vin, vin

sola, ĉu vi komprenas? Vi silentas. Ĉu vi komprenas?" Kaj por gluti sian

emfazon, li aldonis: "Mizerulo, fripono!"

  La viro balbutis ion, estis neeble danki.

  "Mia edzino, mia infano. Kio estos pri la knabeto?"

  "Rapide donu al mi la nomojn. Eble mi povos fari ion por ili."

  Li ricevis la nomojn. Ankoraŭfoje la kolero ekfuriozis en li kontraŭ si mem

kaj ĉiu sango torentis al lia kapo. Li ekkriegis en groteska komandotono:

  "Malaperu-u! E-e-ekk!"

  La viro malaperis. Lian historion ni ne daŭrigu ĉi tie. Sufiĉas tiom, ke post

longa, aventura ĵetiĝo tien-reen, duonmorta li sukcesis atingi neŭtralan

landon. Sed tio estis multe pli malfrue.

  La oficiro restis en la ĉambro. Li ne kuraĝis eliri por rigardi post la viron.

Li ne trovis solvon en siaj pensoj kaj li ne estis tiel forta, ke li povu gvidi

siajn pensojn ĝis la ribelado.

  Li estis homo, ne pli homa ol la aliaj kaj la aliaj homoj same kaŝis sin kaj

same marĉandis kun sia konscienco kiel li. Finfine nenio estis pli valora ol la

propra vivo.

  Sed ie oni devis trovi kompenson por la vekitaj pensoj kaj li alrigardis la

paperpecon kun la du nomoj. Jes, tion li devas fari. Singarde, sed li povas

sukcesi. Virinoj povas pli facile malaperi ol viroj. Oni vidu.

  Motorcikle li serĉis la grizan procesion. Certe li povos fari ion. Sed

oni devas esti tre singarda. Kiel li komencu? Tre diplomate. Ne rekte! Sed li

certe sukcesos.

  Lia timo miksiĝis kun ekscito de optimismo.

  Sed kiam li atingis la soldatformacion, la griza procesio jam

estis miksita kun sango, kalko kaj koto. Oni povis fari nenion. La oficiro

furioze kaj senpove maĉis la finon de sia cigaredo. Rapide li returnis sin,

por ke oni ne rimarku lian konsterniĝon, preskaŭ malesperan.

  La furiozo torporis en li kaj li blasfemis dum la tuta tago kaj timigis,

kurigis, tremigis siajn subulojn. Oni demandis: Kio okazis al li? Tiu ulo ja

ĉiam estis tiel trankvila kaj afabla, preskaŭ cedema. Hodiaŭ li estas piprita

kiel la satano mem.

  Sed ankaŭ tiu tago forpasis kiel la aliaj.

 

     IV.

  Forpasis multaj aliaj tagoj kaj ilia aspekto ne plu estis la sama. La

mizeruloj iom post iom elrampis el siaj kaŝejoj kaj la hieraŭ fieraj triumfantoj

fariĝis pli kaj pli similaj al la ekzilitoj.

  Tagoj venis, jaroj venis kaj la sopiritaj venko kaj trankvilo estis jam

pli neverŝajna ol la miraĝo sur la somera horizonto. Kaj male la humiliĝo,

la ruiniĝo, la malvenko kaj la venĝo venis pli kaj pli proksimen.

  Kaj tiel okazis, ke en la neglektita, malgranda garnizona teritorio iun tagon

la mizeruloj singarde antaŭen ŝtelis sin. Ili estis batalpretaj, ili atendis

nur la signalon por la venĝo. Kaj la signalo alvenis.

  Nun alvenis la fino. La medolo ebriiĝis en ilia cerbo, la memoroj

ekflamis, sango flugis en la okulojn, krioj distranĉis la unuecon de la

atmosfero kaj la venĝo malmole ekkantis sian kakofôniaĵon.

  El la domoj oni eltiris knabinojn, kiujn faligis la vireco de fremda

soldato, oni trenadis ilin per iliaj harplektaĵoj kaj oni detondis belajn,

nigrajn kaj blondajn hararojn. Oni turmentis kaj prenis vivojn en tiu

sovaĝa sento de sia propra pravo.

  Kadavroj de fremduloj kaj samlandanoj - nur perfiduloj oni diris kaj kraĉis

sur la kadavrojn - kuŝis sur la stratoj. Estis la tago de la venĝo kaj oni

ebriiĝis pro la venĝo.

  La oficiro vundiĝis jam hieraŭ. Li ricevis pafon de malantaŭe, sed tiam li

ne kredis, ke la afero povas havi gravajn sekvojn. La pafo ne vundis lin

tre grave, sed li ne povis movi sin sufiĉe forte. Kaj li ne kredis, ke la

tago de la juĝo estas tiel proksime.

  Lia motorciklo malaperis. Li sukcesis nun kaŝi sin en la arbaro, sed li ne

sukcesis atingi la bordon de la lago. Kaj la vundo deŝiriĝis kaj abunde

komencis sangi.

  Oni devis halti kaj vindi la vundon, sed la sangado ne ĉesis. De la lastaj

domoj de la vilaĝo la venĝo blekis kaj temis nur pri mallongaj minutoj.

  Ĉio estis perdita. Kun amara sento li haltis kaj prenis cigaredon el sia poŝo.

Jes, tio konvenis al lia naturo. Ne finbatali la batalon. Li estis

sentimentala kaj rezignema.

  Nun ĉio perdiĝis. Ĉio finiĝis! Kaj li

recitis memorojn kaj inter la memoroj aperis la mizerulo, kiun li - eble -

savis. Li memoris pri li kaj enviis lin, ĉar tiu viro havis eblecon trovi

unusolan homon, kiu indulgis. Sed ĉi tie estas amaso kaj la amaso ne indulgas,

la amaso ne pensas, la amaso ne estas sentimentala.

  Ĉu li parolu pri tiu viro al ili? Se li ne estas inter ili, kaj kial li

subite reaperus ĝuste tie ĉi, tiam nenio povas lin savi. Kaj se li estus ĉi tie,

ankaŭ tiam oni ne povus esperi multe.

  Sed la bruo proksimiĝis timige al li. Kaj ju pli proksime ili estis al li,

despli klare li sciis, ke li ne havos okazon paroli al ili. Ili ne plu vidas kaj ne plu aŭdas, ili volas nur vidi

sangon kaj volas aŭdi la krion de la mortotimo.

  La ekzaltita amaso proksimiĝis al li. Pala li provis stari tie kaj ŝirmi sian

kapon. ŝvelaj, brulaj okuloj, tranĉiloj, furiozaj, bestaj krioj, tertremo.

  Kaj poste ĉio kunfluis en zigzagaj cirkloj. La unua pugno frakasige falis

sur lian kapon. Li ekkriis neartikulite.

  Post iom pli ol tri minutoj la amaso furioze trenis lian kadavron kun si.

 

     V.

  "Reala rakonto. Mi aŭdis jam tian. Eĉ plurajn. Sed kial vi do ne diras, pri

kiuj vi parolas? Kial vi ne nomas ilin, jen..."

  "Ne, ne, nur nomojn ne! Punu la verajn kulpulojn, sendanĝerigu ilin, sed ne

venĝu kaj ne laŭ nomoj. Ne serĉu nomojn, nek tiujn de la suferintoj, nek tiujn

de la aliaj, de kiuj la malbeno venis.

  La venĝo senhonorigas ne nur la kaŭzanton de la venĝo, sed ankaŭ la

rajtan venĝanton. La venĝo konas nur nomojn kaj ne homojn. Kaj por la homa

digno de la estonta generacio, rigardu la homojn kaj ne la nomojn!"

 

 

          SILAB-ENIGMO

 

  (La  ĉi-suban cerbumilon oni ŝuldas al nia senlaca Anatolij Masenko.

Koran dankon+!

 

  El la 39 listigitaj silaboj formu 13 vortojn kongruajn kun la subaj

difinoj.

 

a a be bi bro de der do e fan go

ĝar  ĝo ka ko kom le lo lo lo mar

me mo na no o ok pan po pra pro ran

ro si sto te to to tof/

     Difinoj:

1) besto;

2) vendejo de medikamentoj;

3) ilo por ordigi harojn;

4) insekto;

5) tago de la semajno;

6) ĉefurbo de eŭropa lando;

7) monato;

8) granda besto;

9) hejma pied-vesto;

10) nuntempa;

11) frukto;

12) terpeco apud domo;

13) diri, ke oni faros aŭ donos ion.

 

 

          Gratulo de Klara, 

       la okan de marto 2025

       Por Tamara Sergejevna

 

Festu ĝoje, sunsalutate

De l. virino printempam feston,

ĝi ornamu amike-frate

Viajn fortojn, humoron, veston!

Kaj Vin ĝojo brakumu ame

Je l' sincera defendopreto

Kaj donacu al Vi balzame

Novajn gracojn de l. vivrideto!

Bonan feston al Vi, kaj festu

El la tuta virina koro,

Kaj senlace por Vi tempestu

La vivemo kaj sanfavoro!

 

     Plej sincere

                   Klara Ilutoviĉ,

    marto 2025 j., u. Elektrostal

 

 

 

       kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"

 

Redaktoro: Olena Poŝivana

Velika Dijivska 22/226

UA-49068 Dnipro,

Ukrainio

R.p.: amatalena(ĉe)ukr.net

 

komputilbrajla asisto: J. Jelinek

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

Ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420-481 543 200

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420-481 543 200

 

 

por ricevi la revuon retpoŝte        

  skribu al: masenkoai(ĉe)mail.ru

 

 

kasisto: Pier Luigi da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 lucca, Italio

r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com

 

banka konto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa LIBE"

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEA-konto de LIBE: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ

en la retejo de LIBE: www.libe.slikom.info