Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Numero 5 Majo
2025
Enhavtabelo
Financa raporto de LIBE por la jaro
2024.
Literatura konkurso: rezulto.
Alvoko de nova UEA-korektisto.
Premiitaj konkursaĵoj:
Movado, sed kien?
Geedziĝa nokto.
La fianĉino.
Kato kaj muso.
La apudmara ripozo.
Sopiro.
La socio.
La sepa de majo.
Solvo de la silabenigmo de la aprila
numero.
Nova, konsterna enigmo.
financa raporto de LIBE
por la jaro 2024
Konto libk-p ĉe UEA
eŭroj
kredita saldo jarkomence .....
32.351,04
enspezoj:
kotizoj .................... .
90,00
elspezoj:
membreco ĉe UEA .......... -
.132,00
presado de $EL ............ - 3.967,08
bankaj kostoj ............. - .
12,00
elspezoj entute ........... - 4.111,08
kredita saldo jarfina ........
28.329,96
konto Da Costa Libe ĉe BNL
eŭroj
kredita saldo jarkomenca .....
14.056,50
enspezoj:
kotizoj ....................
1.335,00
vendo investaĵoj ......... . 12.179,12
subvencio $Thilander .......
1.971,40
enspezoj entute ............ 15.485,52
elspezoj:
bankaj kaj impostoj ........
.141,97
kredita saldo jarfina ........
29.200,05
Komence de la jaro ni havis sur niaj du kontoj entute 46.408,01 eŭrojn,
kiuj fariĝis 57.530,01 fine de
la jaro.
La ricevitaj kotizoj estis multaj, ĉar
IABE pagis tiujn de la
italaj membroj por la tri jaroj
2022-2024.
La investaĵoj estis venditaj ĉar
ili estis ligitaj al nia konto ĉe BNL,
kiun mi intencas malplenigi, cele al
malpliigo de la bankaj kostoj, kiuj estas tre altaj
malgraŭ tio ke la konto estas
kvazaŭ dormanta.
Tiel preskaŭ nia tuta kapitalo estos
poste sur nia UEA-konto.
Ni ne forgesu danki la fondaĵon Thilander pro la malavara kaj
konstanta subteno al nia revuo.
La kasisto P. L. da Costa
Literatura konkurso: rezulto
Nu, ni venis al la fina rezulto de tiu nova iniciato de nia asocio.
La partopreno de niaj membroj ne
estis tiom granda kiom oni povus atendi;
tamen el la sep kuraĝuloj
alfrontintaj la defion ni ricevis 15 verkojn.
Pri kelkaj el ili ne estis evidente
al kiu el la tri proponitaj
branĉoj ili apartenas, sed niaj ĵurianoj
ĉion ekzamenis tre atente.
Al la juĝkomisiono apartenis du
konataj membroj de nia Asocio, nome
d-ro Aldo Grassini, dum multaj jaroj
estrarano nia (sekretario, kasisto,
prezidanto), kaj ankaŭ
prezidanto de la ĝenerala itala Esperanta Federacio, ofte
tradukanta tre malfacilajn tekstojn
de la itala literaturo,
kaj d-ro Otto Prytz, kiu, per sia
membreco en la Akademio de
Esperanto certe iom levis ankaŭ
la konsideron de UEA al LIBE.
Krome, d-ro Zlatoje Martinov, serba ĵurnalisto
kaj verkisto kaj grava persono
de la esperantista movado serba kaj
internacia, afable akceptis partopreni
en la juĝado.
Premiitaj verkoj estis: en la branĉo "eseo" neniu verko
havis vere esean karakteron,
tamen la duan premion ricevas
"Movado, sed kien?" de Olena Poŝivana.
En la branĉo "poemo"
la unuan lokon okupas "sopiro" de Nedeljka Loĵajiĉ
kaj la duan "la socio" de
Jiri Jelinek.
En la branĉo "rakonto"
la unuan premion ricevas "Geedziĝa nokto" de
Gilberto Henrique Buchmann, kies
"La fianĉino" ricevas la duan
premion;
la trian ricevos kaj "Kato kaj
muso" de Tamara Andrejeva kaj
"La apudmara ripozo" de
Nikolao Osipenko.
La premioj estos 150 eŭroj por la unua loko,
100 eŭroj por la dua kaj 50 eŭroj
por la tria.
La kasisto kontaktos la gajnintojn
por aranĝi la transdonon.
Niaj legantoj povos konatiĝi kun
la gajnintaj verkoj ĉi-numere.
Gratulojn al la verkintoj!
Alvoko de nova UEA-korektisto
Ekde la 1-a de aprilo ĉi-jare mi volontulbaze laboras ĉe
Universala
Esperanto-Asocio (UEA)" en
Roterdamo.
Mia tasko tie estas la
(kun)"korektado de ĉiaj dokumentoj. Inter tiuj
ĉi dokumentoj estas ankaŭ
artikoloj de Vikipedio.
Por ebligi mian laboron mi uzas la
ekranlegilon NVDA kombine kun brajla linio.
Sed per ĉi tiu kombino estas laŭ
mia ĝisnuna sperto tre malfacile prilabori
Vikipedio-artikolojn, precipe
tabelojn.
Mi ŝatus scii ĉu inter vi aŭ
viaj gekonatoj estas iu kiu havas
sperton koncerne la prilaboradon de
Vikipedio-artikoloj per la helpiloj
kiiujn mi ĉi-supre menciis.
Tia helpo estos tre utila por mi en
mia laboro por UEA.
Koran dankon anticipe!
Jan Bemelmans
Jan.bemelmans2@gmail.com
Premiitaj konkursaĵoj
Movado? Sed kien? (eseo)"
Ekde mia e-ista junaĝo mi aŭdis kaj legis pri iu Esperanto-movado.
Nu, movado, mi pensis, estas utila
afero. Movado estas vivo, ĉu ne?
Tuj aperas la demando: "Kien?" Verŝajne, antaŭen.
Kaj devas esti iu
celo. Oni diras, fina venko. La celo
estas inda, sed ĉu atingebla?
Alsorĉita de la lingvo internacia, mi lernis ĝin sola, dank.al
la lecionoj
en la revuo. Allogi geamikojn al
komuna lernado mi provis, sed ne
sukcesis, do, fina venko evidentiĝis
apenaŭ atingebla.
Korespondado kun diverslandanoj pruvis la internacian funkciadon de
la lingvo. Leteroj vojaĝis
longe, ĉiu estis atendita festeto, des pli,
kaŝa sendado el la malfermita
urbo ne nur de leteroj, sed eĉ de memoraĵetoj
donis al la afero iun gusteton de
mistero. Do, amikeco kaj enamiĝoj
daŭris dum jaroj sen evidentaj
miskomprenoj.
La unua esperanto-renkontiĝo. Mi komprenas. Mi parolas! Oni
komprenas min!
Komuna entuziasmo, ravo pri la ebleco
esperantigi iun ajn kanton,
ekstazo de komuna kantado, admiro pri
brilaj tradukoj, jubilo de komunaj
vesperoj.... Nu, kial do ne fina
venko?
La
unuaj tabuaj temoj estis memkompreneblaj: ekzemple, anekdoton
pri tri dikuloj ne rakontu al dikulo.
Por ne ofendi.
Sed iel tiuj tabuaj temoj ĉiam
plimultiĝis. Neŭtralaj temoj ĉiam pli mankis.
Amikeco tamen subkomprenas animan
proksimecon. Sed ne parolu pri Kristo
por ne ofendi muslimojn, kaj inverse.
Ne diru, ke Dio ne ekzistas,
ĉar ofendiĝos kredantoj.
Sed, eble, ateistoj ankaŭ estas ofendiĝemaj.
Mia bona amikino, talenta esperantistino, diris, ke en kazo de fina
venko
esperantistoj pafos unu la alian.
Tiam mi nur ridis nekredante.
Nur paco ŝajnis esti
"sankta bovino".
Pasis ne tre multaj jaroj, certe, ne venis fina venko, sed aŭdiĝis
pafado.
Virtuala Esperanto-renkontiĝo. Ni sidas en la kelo, ne tre
profunda,
eĉ retkonekto eblas. Rido de
samideanoj intermiksiĝas kun hurlado de alarmoj,
zumado de dronoj, eksplodoj de
bomboj.
La ĉefa temo: eventuala kongreso
en la lando de liberigantoj,
kiu jam liberigis min de mia domo, de
normala vivo, de paco.
Ridas finvenkontoj, ebriaj pro sango,
kiun ili povas flari nur de malproksime.
Por ili ĉio ĉi estas
kuriozaĵeto, interesa novaĵo, ne pli.
La demando pli grava estas, ĉu
ili trovos kongreslokon proksime al maro
kaj ĉu estas en kongresejo
komfortaj necesejoj
(nu, klaras, esperantisto ne povas ne
mencii tiun ejon en siaj paroladoj,
eĉ literaturaj verkoj, ankaŭ
mi ne estas escepto)".
Al mi ili konsilas: "Estu neŭtrala
por ne ofendi samideanojn de la alia flanko."
ĉu ĝuste mi komprenis? ĉu tio ne estas daŭrigo de
inkuboj de militaj noktoj?
Se mi rakontos pri murdoj, perfortoj,
priraboj kaj iu ofendiĝos, certe, tiu NE estas mia samideano.
Verŝajne, pri bruligo de libroj
en najbara vilaĝo mi rajtas rakonti:
miaj samideanoj ne bruligas librojn,
sed legas ilin, ĉu ne?
Do, imagu: vian amik(in)"on aŭ parenc(in)"on oni batas,
perfortas, kaj
vi, neŭtrala, kiel lingva
fundamento, preteriru. Eĉ pli,
konsilu al la viktimo esti neŭtrala,
ne kontraŭi, eĉ ne rakonti pri tio, por ne ofendi
eventualajn samideanojn!
Mi lasis la movadon, kaj nun, senmove pro konsterniĝo, observas.
Kien
la movado nun celos?
ŝajnas al mi, ke "ni iras
al ejo necesa".
Se en la frua periodo de E-o la
movado estis iu forto, et-eta, sed forto porpaca,
nun ĝi iĝis nur malnova
forgesita ludilo, kies nura tasko estas dubinda distro.
Sed ankaŭ pri tio mi silentos.
Saluton al ofendiĝemaj samideanoj.
Olena Poŝivana
Geedziĝa Nokto (rakonto)"
La festo finiĝis, kaj Mariana, 32-jara kaj ankoraŭ virgulino,
prepariĝxis por la emocioj de
geedziĝa nokto. ŝi ofte imagis tian momenton
kaj nun intencis ĝui ĝin
senhaste, paŝon post paŝo. Se necesus,
ŝi eĉ retroirus en la agoj.
La novgeedzoj alvenis al la apartamento, kie la mielmonato komenciĝus.
Laŭ tradicio, la edzo portis la
edzinon en siaj brakoj,
donante al la sceno aŭron, kiu
ekscitis Marianan: la nokto bone komenciĝis.
En la ĉambro, lumigita per milda lumo, la geedzoj tenere brakumis
unu la alian,
iliaj korpoj sensuale alproksimiĝis.
Mariana sentis ĉiun movon, ĝuis
tiun febran momenton.
La edzo, por malstreĉiĝi,
verŝis al si glason da viskio,
dum Mariana elektis ĉampanon,
speciale aĉetitan por la okazo.
Edzo kaj edzino sentis sin
konfidemaj: man-en-mane, ili parolis
pri la festo, rememoris gratigajn
momentojn de la fianĉeco,
faris planojn. Ne estis hasto: ili
havis la tutan vivon antaŭ si.
Post dua glaso da viskio, la edzo prenis la manon de la edzino kaj
gvidis ŝin al la dormoĉambro.
Mariana atente rimarkis ĉiun
detalon.
Granda lito, el ĉizita mahagono
kun apogiloj, estis la plej impona meblo;
enkonstruita ŝranko kaj komodo,
ankaŭ el mahagono, kompletigis la meblaron.
La novgeedzoj meritis komforton, kaj
Mariana kontente rimarkis, ke estis klimatizilo.
Bele prilaborita lustro kaj silkaj
kurtenoj donis al la medio atmosferon de lukso,
kiu tre plaĉis al ŝi.
"Verŝajne estas jakuzio", ŝi pensis,
dum ŝi suspiris kaj trinkis
plian gluton da ĉampano.
Laedzo sidiĝis sur la lito kaj
alportis la edzinon al siaj genuoj.
Liaj manoj glitis lerte, kaj la korpo
de Mariana komencis reagi.
La kisoj, komence trankvilaj kaj
moderaj, fariĝis pli kaj pli nervozaj,
kiel preludo al tio, kio sekvus.
Kiam Mariana konsciiĝis, ili jam
kuŝis, kvankam ankoraŭ vestitaj.
Tiam komenciĝis la malrapida kaj
turmenta ludo de reciproke senvestigi unu la alian,
pecon post peco, iliaj korpoj pli kaj
pli malkovriĝis, la deziro pli evidentiĝis:
en la okuloj, en la movoj.
Kaj kiam la paro, jam tute nuda, forte brakumis unu la alian por atingi
la longe atenditan kulminon,
Mariana fermis la okulojn: ŝi
jam ne volis vidi pli.
ŝi prenis la teleregilon kaj malŝaltis
la televidilon.
Kiam ŝi vidis, ĉe Netflix, filmon nomatan "“Geedziĝa
Nokto"
ŝi sentis fortan impulson
rigardi ĝin. Sed nun, dum ŝi spektis la filmon,
la troa feliĉo de tiuj du, la
apero de kreskanta kaj facila erotismo,
ĉio perturbis la sentojn de
Mariana.
"Malbona filmo", ŝi
pensis kun ĉagreno.
Mariana trinkis la restantan ĉampanon en la glaso.
ŝi denove rigardis al la
televidilo, nun senbilda.
Poste, kiel kutime, ŝi
kontrolis, ke neniu lumo restu ŝaltita en la domo.
Kaj ŝi enlitiĝis, esperante
ne havi alian sendorman nokton.
Gilberto Henrique Buchmann
La Fianĉino (rakonto)"
Estis rutino: ŝi alvenis ĝustatempe, salutis la gekolegojn per
kapklino,
sidiĝis ĉe la laborotablo
kaj plonĝis en sian privatan mondon.
Intriga virino, neniu en la kompanio
sciis multon pri ŝi. Kiom da jaroj ŝi havis?
Kie ŝi loĝis? Kio plaĉis
al ŝi? Kial ŝi estis tiel silenta?
ŝi ĝentile respondis al
tio, kion oni demandis, sed malofte komencis konversacion.
ŝi manĝis sola kaj sisteme
rifuzis ĉiujn invitojn, kiujn faris La laborgekunuloj.
ŝi limiĝis al efika kaj
mekanika laboro. ŝi ĉiam ŝajnis profunde koncentrita.
Sed pri kio?
Tiuj, kiuj ĉirkaŭis ŝin jam kutimiĝis al tiu konduto
kaj rezignis
provi proksimiĝon.
Tiun matenon, tamen, Klaŭdete,
kiu laboris ĉe la najbara tablo, rimarkis ion malsaman:
la virino portis sur sia dekstra mano
geedziĝan ringon. ĉu tio estis la unua fojo,
kiam ŝi portis ĝin?
Klaŭdete neniam rimarkis antaŭe,
sed la vero estis, ke tiu nekonatino havis la kapablon ne altiri
atenton. Kaj ĝuste tio kaptis la
intereson de Klaŭdete:
la virino ŝajnis voli montri la
ringon, dezirante, ke iu komentu pri ĝi;
ŝi multe movis sian manon kaj
turnis ĝin en ĉiuj direktoj,
konduto, kiu forte kontrastis kun ŝIa
kutima diskreteco.
Venkinte sian scivolemon, Klaŭdete alproksimiĝis kaj rekte
demandis:
"Elenice, ĉu vi fianĉiniĝis?"
"Jes - respondis la virino, per ĝoja tono. - Li estas
militisto kaj
nun deĵxoras en San-Paŭlo.
Li revenos post tri monatoj,
kaj ni geedziĝos. ĉio jam
estas planita: ni elektis la preĝejon, faris la liston
de invititoj kaj decidis, kiel la
festo estos. Ni nur devas elekti la
lokon por la mielmonato."
En kelkaj sekundoj ŝi diris pli da vortoj ol ŝi kutime diris
dum tuta semajno.
Kaj Klaŭdete pensis, ke ŝi
vidis brilon en La okuloj de La virino.
La novaĵo disvastiĝis tra la kompanio: la virino fariĝis
komunikema.
ŝi ĝoje parolis pri la fianĉiĝo
kaj la preparoj por la geedziĝo, kvankam
ŝi zorge preterlasis detalojn
pri la vivo de la estonta edzo.
ŝi ekakceptis kunulojn dum
tagmanĝo, sed daŭre rifuzis ĉiujn aliajn invitojn.
Tiel pasis du monatoj, ĝis unuafoje la fianĉino ne aperis ĉe
la laboro.
La sekvan tagon ŝi ankaŭ ne
venis, kaj en la Persona Sekcio
oni informis, ke ŝi simple
demisiis.
Kaj la gekolegoj, post la komenca
surprizo, rapide forgesis ŝin.
Iom da tempo poste, en San-Paŭlo, silenta kaj diskreta virino
ĝustatempe alvenis al la laboro,
salutis per kapklino kaj sidiĝis ĉe sia tablo,
ignorante la ĉirkaŭaĵon.
Iun matenon, ŝi estis vidita kun
geedziĝa ringo sur sia dekstra mano.
Kaj kiam kolegino demandis:
"Elenice, ĉu vi fianĉiniĝis?",
la respondo venis per ĝoja voĉtono:
"Jes. Li estas militisto kaj nun deĵoras em Rio de ĵanejro.
Kiam li
revenos, ni geedziĝos. ĉio
jam estas planita.
Gilberto Henrique Buchmann
Kato kaj muso (rakonto)"
Tiu tago por la kato Mur Muriĉ estis malsukcesa: dum ĉasado li
fiaskis,
pro kio li restis sen matenmanĝo,
poste granda hundo postsekvis lin,
laŭxte bojante. Savante sin, li
vizitis konatan rufan katinon. Tamen
ŝi forpelis lin pro ĵaluzo,
ĉar ŝi eksciis pri lia flirtado kun nigrulino.
Laca kaj malsata li fine kaptis maldikan museton kaj trovis oportunan
lokon inter kreskaĵoj,
firme tenante la karan matenmanĝaĵon.
Subite la manĝaĵo komencis babili:
"Estimata sinjoro Mur Muriĉ, fine la sorto donis al mi
eblecon, konatiĝi kun vi,
mi troviĝas en via karesa pasia ĉirkaŭpreno,
pri kio mi tiom longe revis.
Kredu, via ĉiuprintempa miaŭado
similas himnojn kaj allogas centojn, eĉ milojn da katinoj,
inter kiuj troviĝas mi".
Aŭskultante tiujn dolĉajn vortojn, li kredis, ke li vere estas
la tutmonde eminenta kantisto.
Li larĝe ridetis kaj afable
salutis ĉiujn per svingado de sia vosto.
Li opiniis, ke li estis pli talenta
ol najtingalo, aŭ eĉ ol la najbara koko.
Pro plezuro li ridetis, malfermante
la buŝon ĉiam pli larĝe.
Dum li sentis sin feliĉa, la manĝaĵo
forkuris.
Kuŝante sur verdaĵoj, la
kato konkludis:
"Ne gravas, ke mia stomako estas malplena, Estas grave, ke mi estas
tutmonde fama kantisto kaj la plej
belaspekta kato".
Tamara Andrejeva
La apudmara ripozo (rakonto)"
Iam, antaŭ tre delonge mi loĝis en urbo, kiu situis je
kelkdekkilometra
distanco de Kaspia maro. Membroj de
nia blindulorganizaĵo de tempo al
tempo veturis ripozi al la maro. Foje
ankaŭ mi aliĝis al ili.
Mi kunprenis la reton por fiŝkapti
kaj blovmatracon.
la ripozlokon ni atingis jam antaŭ sunsubiro.
Tuj mi kun amiko ekhastis al la maro
por instali la fiŝkaptan reton.
Poste la amiko revenis al la bordo,
kaj mi preferis naĝi sur la blovmatraco,
ĝuante plezuron de la etaj,
petolaj ondoj.
Mi estas tute blinda. Subite, ho! Dum iu momento mi komprenis, ke perdiĝis
direkto de la bordo,
kaj mi estas jam malproksime.
Mi laŭte vokis al la kamaradoj,
Sed neniu respondis al mi.
La timo ekregis min, ĉar mi ne
scis, kien necesas naĝi por atingi la bordon,
nur pliforte premigis al mi la
matracon.
Subite, tra bruo de vento kaj ondoj mi ekaŭdis knaban helpokrion:
"Savu min! Savu, mi dronas! Savu plej rapide!"
Mi laŭte rekriis: "Ne cedu, regu vin trankvile kaj ne ĉesu
krii!
Mi naĝas al vi laŭ via
krio!"
La knabo obeis, daŭrigis krii. Laŭ lia krio Sur mia
blovmatraco mi haste naĝis al li.
Kiam mi alnaĝis al la knabo, li jam estis tre laciĝinta kaj
malfacile spiris.
Mi liberigis al la knabo lokon sur la
matraco.
Evidentiĝis, ke li estas Saŝa,dekdujara filo de geedzoj el nia
kolegaro,
kaj li havis bonegan vidkapablon.
Dankante min, li diris:
"Vi savis min. Sen via helpo mi dronus."
Mi respondis:
"Ankaŭ vi savis min, ĉar mi ja ne sciis, kie estas la
bordo, kien naĝi.
Do, ni savis unu la alian."
Saŝa diris:
"Vere, la bordo estas malproksime, sed mi vidas ĝin. Tamen ni
hastu,
ĉar jam krepuskas."
Ni tre laciĝis, revenante al la bordo. Niaj kamaradoj ekĝois,
ke ni
sukcese revenis. Ili ja maltrankviliĝis
pro nia longa foresto.
Tiu ĉi aventuro iĝis bona edifa instruo persone al mi kaj al
la aliaj blinduloj.
Post vespermanĝo la partoprenantoj longe sidis ĉirkaŭ
lignofajro.
Ili trinkis teon, preparitan laŭ
ĉies gustoj, kantis, rakontis diversajn humuraĵojn.
Matene mi kun la amiko denove iris en la maron por kolekti la
retkaptitajn fiŝojn.
Ili estis multaj kaj diversspecaj.
Dum tagmanĝo ĉiuj partoprenantoj plezure ĝuis la
bongustan fiŝsupon,
kaj ankaŭ la fiŝojn
preparigitajn sur la lignofajro.
ĉiuj restis tre kontentaj.
Do, ni ripozis tri tagojn sur la
marbordo kaj poste revenis en la urbon.
Nikolao Osipenko
Sopiro (poemo)"
virtuale ja senĝene
renkontiĝas ni ĉiele;
manko de la man. tuŝanta
tamen igas min ploranta.
Kie estas vi je Dio,
l. kor. krevas pro sopirkrio;
nur la voĉo kaj la vorto'
ĉu ja estas mia sorto?
vian diroon kun admiro
ĉiam sekvas mi sen spiro;
sed eĉ sonĝe mi nur revas
ke vin trovi mi ja devas.
Nokte serĉas mi anime
vian bildon ja senfine;
sed dumtage kuraĝ. foras
kvankam mi vin ja adoras!
Kie estas vi je Dio,
vekas min ja sopirkrio;
reale mi vin vidi devas
pro la am. la koro krevas!
Esperanto Marto, 2025
Nedeljka Loĵajiĉ
LA SOCIO (poemo)"
Pri pragmatismo
Grandan avantaĝon havas,
se la mano manon lavas.
Nevideblan konsciencon
purigi ne havas sencon.
Tiu sperto ĉiam pravas.
Ve-krio
La mond. estas kiel ĉaro
kun senbrida ĉevalparo.
Grincas radoj, akso rusta,
saltas ĝi sur voj. malĝusta.
Sur ĝi tremas la homaro.
Pri nesuperebla forto
Admirinda homa saĝo
Kaŭras en krania kaĝo.
La stulteco kun memlaŭdo
sopiranta al aplaŭdo
pluen marŝas kun kuraĝo.
Pri teatro de l. mondo
La mond. estas la podio
de absurda komedio.
Rolas ni, nevolontuloj,
kun altegaj mon-postuloj.
Fuŝe reĝisoras dio.
Konsilo de la hodiaŭo
Vi ne tristu pro komplekso,
ne zorgu pri kler-amplekso.
Ne suferu pro problemoj,
plie gravas viaj emoj.
Cerbon anstataŭos sekso.
Viv-vojo
Ekde
lulil. ĝis la morto
zigzagas voj. de la sorto.
"OK" la junaĝo pasas,
pli poste nin rid. forlasas.
Venas "KO", fina vorto.
La evoluo
Kien celas evoluo?
ĉu ekzistas senc. de l. fluo?
Ni moviĝas en tunelo
kaj nenie esper-stelo.
Ni nur drivas sen influo.
La demandoj
Kiel agi? Kien celi?
kiu ekstrem. povas peli
homan genton? Kiu pravas?
Kiu saĝul. veron havas,
ĉu Rousseau aŭ Machiavelli?
Povo kaj malpovo
Vokis formik. elefanton:
"Vi disrompas ĉiun planton!
Sed mallaŭta estis voĉo,
ne audiĝis la riproĉo.
Plando tretis sur plendanton.
Zorgo pri la vivmedio
Anobio pene boras,
nepripensas, simple voras.
Detruante sian domon
similigas ĝi la homon.
ĝuste tiel ni laboras.
Jiri Jelinek
La sepan de Majo
(Noto el taglibro.)
Oni vekiĝas frue. Tiun ĉi fojon "oni" signifas mian
gravan personon.
La alia parto de la hejma
"oni" - sendube la pli grava - faras precize
la malon, kion mi. Kiel kutime. ŝi
nun dormas.
Singarde mi iras al la fenestro kaj elokulumas tra la kurteno. Kion
faras la
suno? Tute koncize: la suno brilas.
La dato estas la sepa de majo en la
stranga kaj fantazia kaj
absurda jaro 1945, kiam la granda
konflikto atingis sian kulminon kaj
sian estingiĝon.
Mateno do la sepan de majo. Bone.
Estis varmaj tagoj hieraŭ kaj
antaŭ-hieraŭ.
Danujo liberiĝis. Holando liberiĝis.
Hura! Sed oni pensas kun
angoro pri la situacio en Norveg-
ujo, pri kiu lando ni ankoraŭ ne
scias ion certan, kaj ni sentas
doloran angoron pensante pri nia
propra sudo.
"Intencis kanti mi alie,
sed kaptis min la vivplezur.@
Riproĉe kaj melankolie
ne eblas kanti sub lazur.."
Tiel mi kantis foje, kaj estas same ankaŭ nun. La vidaĵo estas
tiel
rava de ĉi tie. Tiu ĉi parto
de la sveda urbo, kie mi nun troviĝas, - Bor<as -
vere ne estas urboparto, sed arbaro.
Aŭ urbo en la arbaro.
La ĝardeno de nia loĝdomo prezentas printempan bonhumoron kaj
junan ĉarmon.
La folioj kreskas kiel la esperoj kaj
la rapidkruraj turdoj
komponas marŝojn por la honoro
de la nova libero.
En la proksima vilao Elsa kaj Allan jam vekiĝis. Ni ne konas ilin
persone, sed ili mem malkaŝis sian nomon. Elsa
estas blonda, rondeta,
juna sinjorino, povus esti danino, aŭ
suda svedino. Sed Allan aspektas
precize kiel hispana intrigulo en
malnovmoda filmo el la okdekaj jaroj.
Lia vizaĝo estas malgrasa, li
havas maldikan liphararon.
Ili estis la sola paro de la apuda
vilao, kiuj ĝis nun
ne kontribuis aktive al la naskiĝstatistiko
de Svedlando.
Sed ĉiukaze
ili havas belan luphundon kun grandioza hundejo kaj eĉ
kun ege
grandioza hundkorto, kie la fidela homamiko povas libere promni -
ĝis la drata barilo. Precize
kiel en la koncentrejoj,
sed la diferenco estas, ke Hektor
havas tre bonan sorton,
bonan manĝaĵon, kaj ricevas
karesojn
kaj homajn vortojn.
Kelkfoje Hektor rajtas promeni kun siaj mastro kaj mastrino.
Laŭ nia opinio Hektor estas la
plej grava membro de la Elsaallana familio.
Hektor staras kutime en sia korto kaj
zorgas pri siaj taskoj kaj plezuroj.
Unu el la ĉefaj faraĵoj ĝiaj
estas boji al ĉiu uniformulo.
Hektor estas pacifisto. Sed Hektor
iom troigas la aferojn
bojante eĉ ekvidante la
leterportiston.
Sed tio estas ja tre praktika.
Kvin minutojn post ĝia signalo ni
povas iri malsupren el nia alte situanta loĝejeto,
kaj elpreni la leterojn el nia poŝtkesto,
kien la intertempe alveninta leterportisto
enmetis la ĉiam tre atenditajn
leterojn.
Ricevi leterojn signifas la gravajn momentojn kaj la sensaciojn en nia vivo
- eĉ kiam la mondo ŝanĝas
aspekton. Oni vivas ankaŭ sian vivon.
Se foje-foje Hektor estas okupata pri
io alia, aŭ ne ĉeestas,
mi kutimas atenti la najbaran korton,
kaj ekvidinte la leterportiston,
mi bojas, ĉar ordo estas ordo.
"Ordo estas ordo" mi kutimas diri do tiaokaze al la virina
sekcio de
nia loĝejo, laŭ kies opinio
mia menskapablo respondas al tiu de iom
ne-evoluinta kvinjara knabo.
"Ne, tiel longe mi ne volonte reirus en la tempo, sed volonte
ĝis la 25-a jaro. Nek malpli,
nek pli!
Tiom mi estas kaj estos.
Punkto!"
Nun ni ambaŭ estas surpiede.
"Kion vi deziras, kafon aŭ teon" ŝi demandas min.
"Jes" mi respondas.
"Sed kial oni ne povas ricevi normalan respondon de vi?"
"Sed mi ja diris jes, ĉu ne?"
"Vi estas stulta, diru rapide, ĉu vi volas kafon aŭ
teon?"
"Nu bone", mi diras kun rezigno, "donu do teon".
Poste mi ricevos... kakaon!
La oka horo... Novaĵoj. Nenio nova kaj nenio klara pri la norvegoj.
Lanervostreĉo estas granda.
Terure! ĉu eble la milito daŭros.
Ne, tio ne estas ebla, sed eble fluos
plua sango....
"Hodiaŭ okazos nenio"
diras unu el ni, pri kiu mi diskrete malkaŝas nur tiom,
ke ŝi havas virinan intuicion.
Ni decidas pri nia programo. Ni iros al nia, tutenove luita terpeco
kaj laboros. Post iom da tempo ni
havos ja terpomon, pizon, bulbon,
rafanon, saladon, spinacon, kukumon
ktp. en laŭeble plej granda kvanto.
Eble ni povos eĉ vendi el nia rikolto. Kolekti kapitalon el la
nomitaj verdaĵoj.
Pri melono, papriko, citrono, ananaso
kaj oranĝo sur nia propra tero
ni rezignas post iom da diskuto.
Ni diskutas ĉiam.
"Nun Gr<onborg estas feliĉa" ŝi diras.
("Gr<onborg estas nia dana amiko.)
"Kaj pripensu la ĝojon de
lia familio."
"Liaj infanoj fariĝis jam preskaŭplenkreskuloj" mi
diras.
"Terure, kiel pasas la tempo" diras la virina sekcio.
"Jes" respondas kompreneme subskribinto.
"Erare. Baldaŭ estos la naŭa!
Ni rapidu!"
Post tiu konstato sekvas dubvalora
komplimento pri la juneco de mia mensa stato.
Mi elrigardas. En la apuda korto staras jam Mimi kaj pendigas lavaĵojn,
kiel ĉiam.
ŝi ricevis sian nomon rekte de ni aŭ tiu eksteraĵa
simileco,
kiu ekzistas inter ŝi kaj la edzino de la IEL-ĉefdelegito de
Stockholm.
ŝi similas tiun Mimi kaj sekve
ni nomas ŝin tiel.
ŝi havas nedifineblan nombron da etaj infanoj, kiuj donas al ŝi
konstantan lavlaboron.
Kontraŭe al ni Telefono staras
en ŝia loĝejo ĉe la fenestro
kaj telefonas. Kiel ĉiam.
En maloftaj paŭzoj ŝi fumas cigaredon kaj prizorgas sian
infanon.
Sed nun ni iru al la "Tero". La Tero estas en kvaronhora
distanco
meze de la romantika ĉirkaŭaĵo
de tiu ĉi bela urbo.
La Tero aspektas bone - provizore.
Kiel ĝi aspektos post nia enmiksiĝo, tio ankoraŭ estas
sekreto kaj problemo.
Kvankam ni ricevas bonajn konsilojn de ĉiu preteriranto..
Supozeble la fakto, ke ni ne estas fakuloj en la terkulturo,
ne restas sekreto, ĉar oni
alparolas nin, informas nin pri la detaloj de la
agrikultura arto.
La informoj ofte kontraŭdiras unu la alian.
Ni ricevas speciale utilajn informojn
el la apuda vilao.
"Fratino" Thora estas la posedanto de tiu vilao.
ŝi estas ŝtonkorulino. Antaŭ
multaj, multaj jaroj,
sen specialaj ekonomiaj eblecoj, ŝi
akceptis en sia hejmo ostotuberkulozajn infanojn,
flegis ilin je sia propra kosto. El
tiu sinofera iniciato kreskis pli kaj pli granda instituto
kaj dank.al tiu senlaca, senpretenda
eta virino
nun Bor<as havas la plej grandan
kaj plej modernan
infanmalsanulejon en Svedlando.
Fratino Thora helpas nin per bonaj konsiloj.
Komencantoj havas ja problemojn.
Multajn. Ekzemple, kiam oni fosas.
La tero estas ja plena de
serpentumantaj lumbrikoj.
Unu el ni estas tre malespera pro
ili.
"Estas terura laboro elĵeti ĉiujn ĉi lumbrikojn. Mi
jam forĵetis ducent"..
Unu el ni estas, kiel dirite, tre malespera pro la lumbrikoj....
"Sed kial forĵeti ilin? Ili ja estas utilaj al la tero",
diras la alia iu.
"Tute ne! ĉu vi ne scias, ke ili formaĉas la
terpomojn?"
"Ridinde" diras la alia iu, "tiuj ĉi bestoj? Ili ja
mem ne scias, kie
ili havas sian buŝon? Ili
aspektas egale ambaŭflanke."
La diskuto daŭras. Sed alvenas fakulo, kiu klarigas, ke la
lumbrikoj
efektive estas utilaj. La fiera
reprezentanto de la ĝusta opinio
ricevas la titolon de blinda kokino,
trovinta semon.
Sed rimarku: la proverbo parolas pri blinda kokino, kaj ne pri koko.
Kokoj neniam estas blindaj. Sekve
viroj pravas ĉiam, kiel ankaŭ nun.
ĉu ne?
En ŝvitiga laboro kaj diskuto pasas la horoj.
Je la dekdua kaj duono ni haltas kaj ŝtelaŭskultas
la radiajn novaĵojn.
Nenio nova. Oni denove sentas, ke la
pensoj sternas malvarman venton super la koron.
Sed la suno tamen brilas, kaj ni
laboras, poste ni iras hejmen.
Ni estas lacaj. Tre lacaj. Ni fosis,
diskutis, nombris la lumbrikojn,
kvankam ni ne provizis ilin per
ringetoj por scii, ke ili estas la niaj.
Ni iras hejmen. Mi malfermas la radion. ĝi estas obstina individuo.
Aŭ ĝi krias, aŭ ĝi
flustras. Pro niaj najbaroj kaj samdomanoj
ni devas flustrigi ĝin. ĝi
flustras printempan muzikon, sufiĉe tedan.
Por esti facila muziko ĝi estas
tro serioza, por esti klasika muziko, ĝi estas tro sengenia.
Tiu parto de nia duo, kiu havas virinan intuicion, krias el la kuirejo,
kien ìi retiris sin por
prepari la tagmanĝon:
"Fermu la radion. Estas terura muziko. Estas tede aŭskulti ĝin.
Hodiaŭ ne estos ekstraj novaĵoj.
Hodiaŭ okazos nenio."
ĝuste dum tiu ĉi intuicia antaŭdiro mi aŭdis
flustradon el la aparato
kaj mi ekaŭdis la nomon de
admiralo D:onitz.
"ĉu vi eble lasus paroli admiralon D:onitz. Almenaŭ por
momento?"
"Admiralo D:onitz donis ordonon al ĉiuj germanaj trupoj por
kapitulaci."
Mi kuras al la radio por laŭtigi ĝin. Kio estas? Mi demandas
min.
ŝi demandas min. Mi demandas ŝin.
ĉiu ĉeestanto demandas la alian.
Kioma horo estas? Pasis la dua horo.
Oni ne kuraĝas kredi al siaj oreloj.
ĉu povas esti vero?
Kaj post la unua mensa frapo oni komencas kompreni, ke tio estas la fino
de la eŭropa milito!
Nun estas tute certe. Sed ĉu
estas tute certe?
Mi ne kuraĝas kredi, ke mi ne
misaŭdis. Sed sekvas ankoraŭ kelkaj vortoj.
Nun estas absolute certe! Oni perdas ĉiun
lacecon, oni komencas kuri tien-reen en la ĉambro,
ekscitite, freneze. Oni parolas
konfuze.
Mi rigardas al la alia vilao, ĉie estas trankvilo. sed se iu observas
nin de tie,
certe ni estas konsiderataj kiel
frenezuloj de la plej ekstrema grado.
Kaj nun subite vekiĝas la deziro, la psikologia bezono: Elkrii!
Nikuras malsupren al la subaj etaĝoj.
Nur la du maljunaj servistinoj estashejme.
La pli juna estas 70-jara, la pli
maljuna nur 5e0,
sed ŝi estas fakte la pli
maljuna. ŝi ĝojas, sed ne sufiĉe.
Ni devas telefoni. Al Erik. Erik havas vendejon.
"ĉu vi scias, ke..." mi rotacias la vortojn.
Sed Erik ne estas preparita al 100-kilometra
rapideco en esperanto.
"Kiu faris, kion faris kiu?"
Mi vidas lin, kvazaŭ ĉirkaŭflaranta la mikrofonon por
ne perdi eĉ la odoron de la vortoj.
"Sed ĉu vi estas certa pri tio?"
Mi estas ofendita. Mi sentas, kvazaŭ mi estus farinta la pacon.
"Absolute" mi diras fiere kaj demetas la mikrofonon.
Mi ne estas kontenta. La duan fojon
ne.
Oni dubis pri mia paco. Mi telefonu
al Linnea.
Linnea laboras en granda kontoro.
"ĉu vi aŭdis?"
"Kion?"
ŝi aŭdis nenion ankoraŭ! Bonege!
Nun venis mia momento:
"Finita la milito! Kapitulaco!"
Mi sentas, ke la vizaĝo de Linnea ekbrilas. ŝi krias el la
telefono:
"La germanoj kapitulacis! Norvegujo estas libera!
La mondo estas libera!"
Kaj tie en la kontoro, ĉe la alia flanko de la drato, dudek homoj ĉesigas
la laboron,
demetas la plumon, levas siajn manojn
de la skribmaŝinoj kaj kalkulmaŝinoj
kaj ĉi tie mi banas min en la
feliĉo, ke por tiu ĉi momento kaj por tiu ĉi punkto
de la mondo mi fariĝis aŭtoro
de la Paco.
Pri tio atestas ankaŭ la korega telefona danko.
Kio okazis poste? Tion vi scias
jam. Poste ĉesis la individua
vivo por tiu tago kaj ni fariĝis ridanta,
ploranta, krianta, kantanta kaj
kontenta ero de la granda amaso, kiu
ridis, ploris, kriis, kantis kaj ĝojis,
ĉar la plej stulta kaj plej
malica parto de la granda malpaciĝo
finiĝis.
Ferenc Szil"agyi
Solvo de la silabenigmo
de la aprila numero
Besto: kastoro; vendejo de
medikamentoj: apoteko;
ilo por ordigi harojn: kombilo;
insekto: abelo;
tago de la semajno: mardo; ĉefurbo
de eŭropa lando: Prago;
monato: oktobro; granda besto:
elefanto;
hejma pied-vesto: pantoflo; nuntempa:
moderna;
frukto: oranĝo; terpeco apud
domo: ĝardeno;
diri, ke oni faros aŭ donos ion:
promesi.
Nova, konsterna enigmo
Usonangla, ĉu efika mondolingvo?
Pentagono kaj aliaj instancoj en Usono (kelkfoje ankaŭ en Kanado
kaj aliaj angleparolantaj
landoj)" uzas unikan ŝargonon, kiuj eble ne
estas tuj komprenebla al neinicitoj.
Jen laŭvorta esperantigo de
kelkaj ekzemploj.
ĉu vi povas diveni, al kio jenaj
frazoj aludas?
1)" Vertikale dispartigita kontraŭpersonara rimedo.
2)" Aerodinamika personara malakceligilo.
3) (Usonaj soldatoj)" funkciis en celriĉa medio.
4( ) La helikoptero) suferis nereteneblan lamenan liberiĝon, kaj
malsukcesis konservi liberan
superterenan spacon.
5) (Pri malsanuleja paciento en Filadelfio)
Estis kazo de negativa pacienta
prizorga rezulto.
6) (El fajrobrigada raporto el Alberto) Oni trovis viron en
malvivipova kondiĉo.
7) Heksaformaj rotaciigeblaj supraŝaj kunpremaj elementoj.
8) Fiskaj subatinguloj.
9) Lignaj interdentaj stimuliloj.
Kion signifas la supraj difinoj vi ekscios el la junia numero de nia
revuo.
kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
UA-49068 Dnipro,
Ukrainio
R.p.: amatalena(ĉe)ukr.net
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al: masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE:
www.libe.slikom.info
------------------