Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 6
Junio 2025
Enhavtabelo
La 89-a IKBE kaj multo pli en
Greziljono.
Ne nur la 89-a IKBE.
El "La eta princo", ĉapitro 21.
Pluramemo kaj neniamamemo:
Pluramemo, novaj difinoj en
amrilatoj.
Plur- aŭ Neniamamemo.
El nia literatura konkurso:
Al Sofia Loren.
Blanka irbastono (rakonto).
Medito (poemo).
Solvo de la konsterna enigmo de la maja numero.
Verso (poemo).
La 89-a IKBE kaj multo pli en
Greziljono
La 89-a Internacia Kongreso
de Blindaj Esperantistoj, okazos en
Greziljono (Francio) ekde la 30-a de
Junio ĝis la 7-a de Julio 2025.
Samloke kaj samtempe okazos 9-a Maratona Esperanto-kursaro kaj 30-a
Internacia Esperanto-Konferenco IEK, kiuj
daŭros tri tagojn pli, do, ĝis la 10-a de Julio.
KURSOJ
Frank Lappe (Germanujo): Ni
komencu kune+ Kurso por komencantoj
kaj komencintoj (A1-a2).
ĉi tiu kurso celas al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam
eklernis
Esperanton, sed ankoraŭ konsideras
sin komencantoj. La instrua lingvo
estos Esperanto ekde la unua tago. dum la kurso oni ankaŭludos kaj spektos
filmojn.
Nedeljka Ložajić
(Serbujo): Paroligo inter astroj (b1-B2).
ĉefa celo de la kurso estas paroligi la kursanojn kaj riĉigi
ilian
vortprovizon pere de interagaj ekzercoj kaj ludoj. Estos priparolataj
diversaj temoj ekde la kulturaj, sociaj, popularsciencaj ĝis la movadaj.
Dennis Keefe (Usono,
ĉinujo, Hispanujo): Triagrada Kurso
(C1-
C2). Estos tuŝitaj pluraj temoj
kiuj rilatas Esperanton laŭ vorta vidpunkto,
laŭ gramatika vidpunkto, laŭ
sintaksa vidpunkto. Oni traktos
plurajn literaturajn temojn, ekvidante multajn grandajn verkojn en
Esperanto kaj historion de Esperanto, per ĝiaj gazetoj, utiligante vastan retan bibliotekon
BitArkivo.org. Ni ankaŭ
lernos pri instruado de lingvoj, kaj
pri tio kiel allogi homojn al novaj
ĉeestaj Esperanto-kursoj.
IEK-37: Internacia
Esperanto-Konferenco pri variaj temoj.
Vi, interalie, ankaŭ povos
aŭskulti jenajn prelegojn:
Otto Prytz: "karakterizo de
la infinitivo ĝenerale kaj la
Esperanta infinitivo speciale";
Violetta de Filippo: "Simone de
Beauvoir: bonedukita junulino, filozofino, liberamantino";
Nedeljka Loĵajiĉ:
"Tradicia kaj scienca aliro al
sonĝoj".
Oni povos partopreni
Praktikan kurson de Unua Helpo
(sukurado),
atelieron pri agrabla kaj afabla kontakto kun vidhandikapitaj personoj,
ekscii pli pri diversaj Esperanto-aktivaĵoj ktp..
Partoprenantoj de la evento
havos eblecon promenadi en proksima
parko
por malkovri la lokan flaŭron kaj
faŭnon. Estos organizataj pluraj
turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al: apotekejo
Baugé,
kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné,
kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort....
Precipe ni rekomendas ekskursojn al Vera kruco, Muzeo de skulptaĵoj speciale alireblaj al
vidhandikapitaj personoj.
ĝis nun ne aliĝis
pluraj nevidantoj, sed ni varme invitas vin aliĝi,
promesante al vi abundan kaj interesan programon.
Pri via aliĝo, partopreno
en la programo kaj aliaj demandoj
bonvolu
skribi al:
kastelo@gresillon.org
nedeljkalozajic@gmail.com
sophie.renault761@gmail.com'.
Pliajn informojn vi povas trovi
en la retejo de Greziljono:
https:..gresillon.org
LOKO:
ADRESO LEĝA:
Maison Culturelle de l.’Espéranto,
1310 Route du Lude Grésillon,
49150 Baugé-en-Anjou,
France.
Telefono : +33-2.41.89.10.34,
= +33-9.51.64.10.34 (respondilo);
Fakso: +33-9.56.64.10.34;
Retpoŝto: kastelo@gresillon.org'.
Bonvenon!
Ne nur la 89-a IKBE
Vidu kiom da allogaj programoj
atendas cxi-somere la vizitantojn
de la Kastelo Greziljono, kie okazos, bedaŭrinde kun malmultaj
partoprenantoj, la 89-a kongreso de nia asocio.
somera Esperanto-kursaro,
blinduloj, prelegoj, sukurismo, SAT,
familioj, turismo (aŭ naturismo) en amika etoso, bela naturo,
franca kastelo.
Karaj amikoj. Jen la somera
programo de via Esperanto-kastelo Greziiljono en la franca urbo
Baugé-en-Anjou.
- junio-30 - julio-10: 9-a
Maratona Esperanto-kurso kaj IEK kun
Dennis Keefe, Nedeljka Lojxajiĉ,
Frank Lappe;
- junio-30 - julio-7: 89-a IKBE (Internacia Kongreso de
Blindaj Esperantistoj) de LIBE;
- julio-11 - 20: 11-a
Interŝanĝoj de scioj kaj
faroj (franclingve);
- julio 21 - 31: 46-a
Renkonto de Esperanto-Familioj REF, kaj
15-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj;
- aŭgusto-9 - 16: 98-a
Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio
Tutmonda);
- aŭgusto-24 - 29: 6-a
Verda
Naturisma Semajno kun INOE (Internacia Naturisma Organizo Esperantista).
El "La eta Princo",
ĉapitro 21
En tiu momento aperis vulpo:
"Bonan tagon" diris la
vulpo.
"Bonan tagon+"
ĝentile respondis la eta princo,
kiu rigardis returne. sed nenion vidis.
"Mi estas tie ĉi sub
la pomarbo", diris la voĉo....
"kiu ci estas?" diris
la eta princo. "Ci estas bela...".
"Mi estas vulpo",
diris la vulpo.
"Ci venu ludi kun mi",
proponis al li la eta princo. "Mi
estas tiel malgaja !...".
"Mi ne povas ludi kun
ci", diris la vulpo. "Mi ne
estas malsovaĝigita."
"Ha+ pardonu+" diris
la eta princo. Sed post pripenso li aldonis:
"Kion signifas
_malsovaĝigi?"
"Ci ne estas tieulo",
diris la vulpo. ""Kion ci
serĉas?"
"Mi serĉas la
homojn", diris la eta princo. Kion
signifas _malsovaĝigi?"
"La homoj", diris la
vulpo, "havas pafilojn kaj ĉasas. Estas tre ĝene+
Ili ankaŭ bredas kokinojn. Tio estas ilia sola intereso. ĉu ci serĉas
kokinojn?"
"Ne", diris la eta
princo. "Mi serĉas amikojn.
Kion signifas _malsovaĝigi?"
"Tio estas tro forgesita
afero", diris la vulpo.
"Tio signifas _krei rilatojn"..
"Krei rilatojn?"
"Kompreneble", diris
la vulpo. Ci ankoraŭ estas por mi
nur knabeto
tute simila al cent mil knabetoj. Kaj
mi ne bezonas cin. Kaj ci ankaŭ ne
bezonas min. Mi estas por ci nur
vulpo simila al cent mil vulpoj.
Sed, se ci malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Ci estos por
mi
unika en la mondo. Mi estos por ci
unika en la mondo".
"Mi komencas
kompreni", diris la eta princo.
"Ekzistas iu floro...
mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis
min...."
"Estas eble", diris la vulpo. "Oni vidas sur Tero ĉiajn aferojn...."
"Ho! tio ne estas sur
Tero", diris la eta princo.
La vulpo ŝajnis tre
scivolanta: "ĉu sur alia planedo?"
"Jes."
"ĉu estas
ĉasistoj sur tiu planedo?"
"Ne."
"Jen interesa afero+ Kaj
ĉu tie estas kokinoj?"
"Ne."
"Nenio estas
perfekta", diris la vulpo,
sopirante.
Sed la vulpo revenis al sia
ideo:
"Mia vivo estas monotona.
Mi ĉasas la kokinojn, la homoj
ĉasas min.
ĉiuj kokinoj similas unuj la aliajn, kaj ĉiuj homoj ankaŭ. Do mi iom
enuas.
Sed, se ci malsovaĝigos min,
mia vivo estos kvazaŭ suna.
Mi konos paŝbruon, kiu estos
diferenca de ĉiuj aliaj. La aliaj
paŝoj igas min
rifuĝi en la teron. La cia
vokos min, kielmuziko, poriri el mia
ternesto.
Kaj ci rigardu ĉu ci vidas
tie la tritikkampojn? Mi ne manĝas
panon.
La tritiko estas al mi senutila. La tritikkampoj nenion memorigas al mi.
Kaj tio estas malgaja.
Sed ci havas orkolorajn harojn.
Tiam, estos mirinde, kiam ci estos
malsovaĝiginta min+ La tritiko, orkolora, memorigos min pri ci.
Kajmi amos la bruon de la vento en la
tritiko... ".
La vulpo silentis kaj longe
rigardis la etan princon:
"Mi petas... ci
malsovaĝigu min+" li diris.
"Mi bonvolas",
respondis la eta princo, "sed mi ne
havas multe da tempo.
Mi devas trovi amikojn kaj lerni
multajn aferojn."
"Oni konas nur la aferojn,
kiujn oni malsovaĝigas", diris
la vulpo.
La homoj ne havas plu tempon por ion
koni.
Ili aĉetas antaŭe pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed,
ĉar amiko-vendistoj ne ekzistas, la homoj ne havas plu amikojn.
Se ci volos amikon, ci malsovaĝigos min+"
"Kion necesas fari?"
diris la eta princo.
"Necesas esti tre
pacienca", respondis la vulpo.
"Ci unue devos sidiĝi iom malproksime de mi, tiamaniere, sur
la herbo.
Mi rigardos cin oblikve, kaj ci diros nenion.
La parolo estas fonto de miskomprenoj.
Sed ĉiutage ci povos sidiĝi iom pli proksime...".
La morgaŭan tagon la eta
princo revenis.
"Estus pli bone, se vi
estus reveninta je la sama horo", diris la
vulpo.
"Se ekzemple ci venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti
feliĉa jam ek de la tria. ju pli antaŭen iros la tempo,
des pli feliĉa mi sentos min. jam je la kvara mi
agitiĝos kaj fariĝos maltrankvila;
mi malkovros la valoron de l. feliĉo+
Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scios en kiu momento mi devos
prepari mian koron al feliĉo....
Ritoj estas necesaj".
"Kio estas rito? " diris la eta princo.
"Tio ankaŭ estas tro
forgesita afero", diris la vulpo.
"Tio faras, ke iu tago estas diferenca de la aliaj kaj iu horo
diferenca de la aliiaj.
Ekzemple, ekzistas ĉe miaj ĉasistoj iu rito.
ĉiuĵaŭde ili dancas kun la knabinoj de la vilaĝo.
Tial ĵaŭdo estas
mirinda tago+ Mi iras promeni ĝis la vinberujo.
Se la ĉasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj,
kaj mi ne havus feriojn."
La eta princo do
malsovaĝigis la vulpon. Kaj, kiam alproksimiĝis
la horo de l. foriro:
"Ha!" diris la vulpo.
"Mi ploros."
"Estas cia kulpo",
diris la eta princo, "mi ne deziris al ci malbonon,
sed ci volis, ke mi malsovaĝigu cin...."
"Kompreneble", diris
la vulpo.
"Sed ci tuj ploros+"
diris la eta princo.
"Kompreneble", diris
la vulpo.
"Do ci gajnas nenion+"
"Mi gajnas ion", diris
la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." kaj
li aldonis:
"do.ci iros revidi la
rozojn+ ci komprenos, ke la cia estas unika en la mondo.
ci revenos por
diri al mi adiaŭ, kaj mi donacos al ci sekreton."
La eta princo iris revidi la
rozojn:
"Vi tute ne estas similaj
al mia rozo, vi ankoraŭ estas nenio", li diris al ili.
"Neniu malsovaĝigis vin, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi
estas, kiel estis mia vulpo.
Li estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed mi faris el li mian
amikon,
kaj nun li estas unika en la
mondo." Kaj la rozoj estis tre ĝenataj.
"Vi estas belaj, sed
malplenaj",
li ankaŭ diris al ili. "Oni ne povas morti por vi.
Kompreneble, ordinara
pasanto kredus, ke la rozo mia
estas al vi simila, sed ĝi, nur sola,
estas pli grava, ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi
akvumis.
ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub kloŝon.
ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo.
ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du
aŭ tri por la papilioj).
ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultis, kiam ĝi plendis aŭ fanfaronis
aŭ eĉ, iafoje, kiam ĝi silentis.
ĉar ĝi estas mia rozo."
Kaj li reiris al la vulpo:
"Adiaŭ" li
diris....
"Adiaŭ", diris la
vulpo. Jen mia sekreto. ĝi estas tre simpla:
Oni bone vidas nur per la koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj."
"La esenco estas nevidebla
per la okuloj", ripetis la eta
princo, Por memori.
"Estas la tempo, kiun ci
perdis por cia rozo, kiu faris cian rozon tiel grava."
"Estas la tempo, kiun mi
perdis por mia rozo..." diris la eta princo por memori.
"La homoj forgesis tiun
veraĵon", diris la vulpo.
Sed ci ne devas forgesi ĝin. Ci fariĝas por ĉiam
respondeca pri tio, kion ci malsovaĝigis.
Ci estas respondeca pri cia rozo...."
"Mi estas respondeca pri
mia rozo..." ripetis la eta princo,
por memori.
Antoine de
Saint-Exupéry
Pluramemo kaj
neniamamemo
Pluramemo — Novaj difinoj en
amo-rilatoj
Pluramemo estas vivmaniero en
kiu, kun la konsento de ĉiuj koncernaj
homoj, oni rajtas havi pli ol unu amrilaton samtempe.
Tio kreiĝis ĉefe pro la teknika eblo en nia moderna socio kaj pro ies bezonoj de libereco,
diverseco kaj sendependeco.
Oni povas observi tiujn bezonojn ĉe kazoj de adulto, de seria
monogamio
(havi nur unu partneron samtempe, sed dum eta tempo, kaj finfine havi
multajn unu post la alia)
aŭ en la feminista movado.
Ekzemple, la konata rilato inter la filozofo kaj verkisto Jean-Paul
Sartre kaj
Simone de Beauvoir ankaŭ filozofino, estas iel pluramema:
ili decidis kaj konsentis havi renovigeblan "kontrakton de plur-fideleco" de du
jaroj.
Tio signifis ke ili restos en rilato kaj akceptas ke la alia vivu aliajn
amajn rilatojn.
Ekzistas rilatoj, kiuj foje
ŝajnas pluramemaj sed ne estas.
Jen ekzemploj: La adulto (kie mankas la konsento de la koncernatoj)
kaj libertinismo (kie oni ĝenerale rajtas havi nur seks-rilatojn,
kaj ne amrilatojn kun sentoj).
Pluramemo ankaŭ ne estas seksa-interŝanĝismo
(en tio, kio ankaŭ temas ĝenerale nur pri seksaj rilatoj),
nek "libera rilato" pro la sama kialo.
Finfine, pluramemo estas la ideo de interkonsento, kaj de la eblaj
pluraj profunde amaj rilatoj.
Tiu nova koncepto alportas novajn vortojn, kiel meta-amanto,
kiu estas la alia amanto de ies amanto.
Kiel? Kia?
Ekzistas ankaŭ tre diversaj
modeloj kaj manieroj kiel vivi la pluramemon.
ĉi tie ni prezentos kelkajn plej konatajn.
La hierarkiaj rilatoj signifas ke ne ĉiuj rilatoj estas same gravaj
en ies vivo.
Ekzemple, iu povas aĉeti domon kaj havi infanojn en iu primara
rilato;
ofte vidi, festi kaj kelkfoje ferii en iu duaranga rilato;
kaj kelkfoje "nur" seksumi en iu tria-ranga rilato.
Izolda* estas preskaŭ
kvindek-jara, pluramema kaj patrino de du infanoj.
ŝi spertas hierarkian pluramemon, kun specifaj reguloj pri tio kiam
ŝia primara amanto
povas vidi aliajn amatajn virinojn.
Ankaŭ Aŭ-ŝra elektis hierarkian pluramemon, sed vivas ĝin malsame.
ŝi estas dudek-jara, havas primaran rilaton en la lernejo,
kiun ŝi vidas preskaŭ ĉiutage kaj kiun ŝia familio
konas.
ŝi ankaŭ vidas pli-malpli unufoje semajne duarangan amanton,
kiun ŝi konas de pli longa
tempo.
La ekzemplo de Simone de Beauvoir kaj
Jean-Paul Sartre estas ia hierarkia pluramemo,
ĉar ilia rilato pli gravis ol la rilatoj kun aliuloj.
Ankaŭ ekzistas triopoj,
aŭ pli ĝenerale pluropoj:
homoj, kiuj ĉiuj amas unu la alian, kaj eble vivas kune.
Julio estas dudeksep-jara viro, kiu iĝis pluramemulo antaŭ du
jaroj.
Li kaj aliaj pluramemuloj pli-ŝatas konsideri ĉiujn rilatojn
egalaj,
konsiderante ĉies bezonojn, kaj provante ekvilibrigi ĉion.
Pri la nombro de amantoj, kiun
kutime pluramemuloj havas:
ĝi tre dependas.
La amanto de Julio havas kvar\kvin amantojn samtempe,
kaj tio estas sufiĉe multe.
Kontraŭe, Julio havas "nur" du.
Ankaŭ multaj pluramemuloj fakte havas nur unu amanton aŭ eĉ neniun:
rajti havi plurajn amantojn ne signifas ke oni ĉiam havas+
Kompreneble, tiu listo ne
pretendas esti kompleta, ĉar ĉiu pluramemulo
vivas sian pluramemon malsame, kaj malsame kun ĉiu rilato.
Ekzistas eĉ pli ĝeneralaj rilataj kuntekstoj, kiel la ama
anarkio,
sed tiu ĉi artikolo ne pritraktos ĝin.
Finfine, pluramemo estas ankaŭ spaco por difini sin mem.
Respekto kaj fido
La principa celo de la pluramemo
estas ke ĝi kunigas diversecon,
riĉecon de homaj amaj rilatoj kaj nocion pri respekto kaj fido.
Tio estas la primara motivado de Aŭŝra por la pluramema vivo.
ŝi ne komprenis kial ŝi devas ĉesigi la evoluigon de
rilatoj pro tio ke ŝi jam havas
amanton.
Pro tio, pluramemo ŝajnis natura al ŝi.
Tio ekzemple ankaŭ povas esti solvo por homoj, kiuj emas adulti
pro maleblo havi plurajn amantojn honeste,
se, kompreneble, la aliaj partneroj konsentas.
Kun tiu principo venas pluraj
profitoj:
- Kompreneble, pluramemo donas
liberecon:
la liberecon havi pli ol unu rilaton samtempe.
Sed por ebligi tion, oni certe bezonas redifini la rolojn en la rilatoj.
ĝi ebligas lukti kontraŭ la "amrilata lifto".
Tio estas socia normo, kiu kunigas la nociojn de amrilato,
de kuna estonteco en domo, kun infanoj kaj tiel plu. ĝi ankaŭ
iel partoprenigas nin en la feminista lukto, ĉar ĉiu rolo
nepre estas parolata.
Estas multaj pluramemuloj, kiel Izolda, kiu elektis pluramemon
sentinte sin fermita en sia
edzineco.
-• ĝi alportas ian
serenecon en ĉiuj rilatoj.
Precipe por aliseksemaj homoj, en la rilatoj inter virinoj kaj viroj.
Kiam estas permesite havi plian rilaton, iu ne timas alproksimiĝi
al homo de la alia genro.
Alivorte, oni pli trankvile esploras eĉ ĝis la limoj inter
amikeco kaj amo.
Tion Julio precipe ŝatis, post kiam li havis koramikinon tre
ĵaluzan.
Tio eblas pro tiom multe pli da komunikado inter la homoj:
oni kutimas paroli pri ĉio, kion oni volas.
Iel, tiu eblo estas ankaŭ paŝo ĝis genra egaleco.
-• Povas ŝajni surprize, sed
pluramemo alportas ankaŭ ian emocian stabilecon.
Kun pluraj rilatoj, eĉ se ĉiu estas tiom grava kiel se tiu
estus la nura,
se unu ĉesas, vi ankoraŭ havas subtenon kaj amon.
Vi povas esti neniam sola, eĉ kun novaj ekantaj rilatoj kaj malnovaj rilatoj, kiuj ĉesas.
ĉio bonas, sed...
Malfeliĉe, estas ankaŭ pluraj malfacilaĵoj en pluramemaj
rilatoj.
Internaj malfacilecoj estas atendataj,
ĉar ja ĵaluza sento estas homa. Oni
ankaŭ devas scii kiel rilati kun la
meta-amantoj. Sed ekzistas pluraj
solvoj: iloj de la senperforta komunikado, indulgo, sed ankaŭ la
ideo
ke ĉiu estas responsa pri siaj sentoj. Tio povas esti tre sana bazo
por la rilatoj, sed tio ankaŭ estas
sufiĉe laciga.
Oni ankaŭ devas organiziĝi por sukcesi vidi ĉiujn homojn,
kiujn oni volas, kun limigita
tempo semajne. Tiu viv-maniero havas
do koston.
Estas ankaŭ pli granda
risko pri sekse transdoneblaj malsanoj
en pluramemo ol en tradicia paro,
kaj tio estas kompreneble
konsekvenco de la pli granda nombro de
partneroj;
kaj ĝi indas zorgon. Tamen, oni
povas noti ankaŭ ke ĝi ne estas pli riska ol la seria monogamio,
ĉar la homoj same tiam havas plurajn partnerojn.
Efektive, la ebla danĝero ne
venas el tio havi tiujn rilatojn samtempe,
sed nur el tio havi multajn. Do la risko ankoraŭ ne estas tipa nur en la pluramemaj rilatoj.
Por esti tute sekura, oni bezonas
esti serioza pri protektoj; plurameme aŭ ne.
Estas ankaŭ sociaj malfacilaĵoj. Povas esti sufiĉe
malfacile integri
plurajn homojn en sufiĉe tradicia familio.
La gepatroj povas esti seniluziigitaj. Pli ĝenerale, pluramemo
ne estas kutima en la hodiaŭa socio.
Kunlaborantoj kaj amikoj eble kondamnus.
Lastatempe, Julio estis invitita al geedziĝa festo kaj sin demandis
kiel li povas fari dum tiaj
eventoj: inviti ĉiam la saman amantinon
por ne ŝajni pluramema? Fakte
oni retrovas la klasikajn atakojn,
kiuj similas al tiuj, kiujn ricevas
la anoj de la GLAT-komunumo.
Kompreneble, la leĝo tute ne konsideras tiajn rilatojn, kvankam oni povus
imagi ke povas ekzisti edziĝa kontrakto por pli ol du homoj,
aŭ leĝoj
pri vartado de infanoj en pluramemaj
situacioj.
Fine, pluramemo estas nova
vivmaniero, kiu estas eksperimenta
kaj ankoraŭ ne vere integrita en nia socio.
ĝia ekzisto tamen feliĉigas
multajn homojn, kaj eĉ kelkajn esperantistojn+
* La realaj nomoj de la intervjuatoj estis ŝanĝitaj.
Alice ANDRèS —
Francio
Plur- aŭ Neniunamemo?
Dum longa tempo mi ne konis
la signifon de la esprimo "malferma
rilato".
Fakte, mi pensis ke ĝi probable estus la situacio, en kiu la
am-rilato estas bone konata de la ĉirkaŭuloj.
Tamen, fine mi eksciis ke tio
signifas, ke du individuoj havas rilaton
sed ambaŭ konsentas havi
romantikan aŭ fizikan kunligon kun aliaj homoj, se tio estas
dezirata.
Por mi, havi pli ol unu koramikon
samtempe estas simple maleble.
Nu, mi ne diru ke tio estas
malebla, sed ĉi tie en Pakistano, kie
mi loĝas, estas tre malfacile havi
eĉ unu koramikon. Multaj homoj pensas
ke havi koramikon estas malbone,
samkiel io krima.
La universitato, kiun mi
frekventas, apartigas ejojn por viroj
kaj virinoj, tial ni ne
havas la okazon paroli kun studentoj
de la alia sekso. ĉar la gestudentoj
ne havas okazon renkonti delogon en
tiaj cirkonstancoj, la gepatroj volas
ke iliaj gefiloj studu en nia
universitato.
Mi havas amaton kaj ni ĉiam
havas malfacilecon renkontiĝi.
Antaŭ kelkaj monatoj ni devis pagi monpunon, ĉar ni estis nokte kune en la parko
kaj policistoj kaŝite observis nin.
Post tio, mia koramiko estas sub observado de la komitato por publika
sekureco. Sed kompreneble, ni ne havas intencon ĉesigi la rilaton.
Mi pensas ke mi devas esti
sincera al iu, kiu amas min, kaj mi mem
ne
komprenas la penson havi kunligon
kun alia viro. Mi tute ne pensas ke
mi povus toleri, se mia partnero dirus, ke li volas rilati romantike
aŭ
sekse kun alia virino. Mi tamen tute
ne havas intereson al aliaj viroj,
ĉar mi estas kontenta pri la nuna
amrilato, kaj mi volas plej multe
eluzi la tempon kaj energion por unu
persono.
Kiam lastsomere mi estis en
Germanio, mi aŭdis iomete pri amrilato
de miaj germanaj amikoj. Iu diris,
ke post kiam li rompis la rilaton
kun sia amatino antaŭ tri jaroj, li
havas kelkajn nebulajn rilatojn kun
virinoj; tio signifas, ke kvankam li
ne amas ilin, li renkontas kaj
pasigas nokton kun ili. Li diris ke, ĉar ni bezonas kontentigi nian
seksdeziron,
ni bezonas iun, sed la am-sento ne estas ĉiam necesega.
Li ankaŭ diris - kaj mi ne certas ĉu tio estas vera aŭ ne - ke virinoj en
Germanio fieras pri la nombro de
partneroj, kiujn ili havis en pasinteco.
Pro tio, mia amiko en Germanio nun havas kelkajn rilatojn samtempe.
Do, la kazo de mia amiko eble ne
estas pluramemo,
sed probable mi devus nomi tion "neniunamemo".
Mi tute ne povas imagi ambaŭ
situaciojn: havi plurajn amatojn
aŭ\kaj havi seksajn rilatojn kun pluraj viroj sen amo.
Krome, havi plurajn seksrilatojn kun nefiksitaj homoj
ĉiam entenas pli altan riskon pri sekse transdoneblaj malsanoj.
Mi bezonas nur unu partneron, kiu
amas min sammaniere, kaj mi kredas, ke tio estas
la plej bona metodo de rilato, kiu
donas al ni feliĉon kaj trankvilecon.
Nadia RIE KONDO — Pakistano
El nia literatura konkurso
Al Sofia Loren
Iam, en mia junaĝo, kiam mi
ankoraŭ vidis, mi spektis, vere, per
miaj okuloj, multajn filmojn kun
via partopreno. Nun la okulvindo
delonge estis forigita de miaj okuloj,
ili tutegale ne vidas. Sed, danke al
moderna teknologio, hodiaŭ mi legas vian libron "Hieraŭ,
Hodiaŭ, Morgaŭ".
Mi legas: "Miaj okuloj estis plenaj je bildoj, kiujn mi neniam
povus
forviŝi. Se mi pensas pri miaj unuaj rememoroj, mi aŭdas la bombojn, la
sonon de la aerataka sireno, la dolorojn de malsato. Kaj tiam la
malvarmo,
la plej malhela mallumo." Kaj ankora):
"de certa punkto la bomboj
ekfalis sur la urbon kaj sur la marbordo sur
la ĉielo, havis nenion komunan kun la fajroj por la Madono de Pompejo.
Hejmoj kaj lernejoj, preĝejoj kaj hospitaloj, hoteloj kaj merkatoj
estis trafitaj. Mi memoras ĉion kvazaŭ estus hieraŭ.
Apenaŭ ekhurlis
sireno, ni kuris por rifuĝi en la fervoja tunelo...."
Nur anstataŭ tunelo ni
havis metroon aŭ kelon kie estis stokitaj
terpomoj kaj bokaloj da peklaĵoj....
Do, nun vi kaj mi, Sofia, havas
komunan "hieraŭ". Kaj morgaŭ iu
legos ĝin kaj ne komprenos kiaj citaĵoj ili estas: el via
libro aŭ el
la taglibro de iu el niaj. Mi ne skribas taglibron: vi jam skribis
pri tio. Nenio nova. Sed por la estonta leganto, ĉi tiuj estu nur
timigaj citaĵoj. Sed li ne forgesu ilin, ili penetru impete en
liajn
sonĝojn, pro ili krevu kokono de lia rutino, li ne kaŝu sin de
ili en
siaj petoloj kaj peketoj:
"Morgaŭ"
ja apartenas ja al li.
Mi ne diros al vi, kiel vi
surprizis, mirigis, konsternis min. Viaj
adorantoj jam diris tion al vi ne unufoje, kaj dubindas, ĉu tio interesas vin.
Mi volas diri: "Vi estis mia plej ŝatata aktorino."
Sed vi estas, vi vivas, kaj mi
tiom volas kredi, ke vi, mia amata,
ne "estis", sed estas nun, ke vi estas la nia. Kaj mi
trankvile forstrekus
ĉi tiun teruran vorton "estis".
Legante niajn plej ŝatatajn
librojn,
aŭskultante niajn plej ŝatatajn kantojn,
rigardante niajn plej ŝatatajn filmojn,
ni foje pensas: se tiu aŭ alia vivus nun, ĉu li estus kun ni
aŭkontraŭ ni. Kaj kiel ni ĝojas kiam ni lernas, ke unu el
niaj amatoj
estas nia. Subite tiuj, kiujn ni amis kaj kiujn ni konsideris amikoj,
montriĝas ne-niaj. Evidentiĝas, ke ili estas tiel facile
forgeseblaj.
Estas pli gravaj aferoj por fari+
Des pli ni aprezas tiujn, kiujn ni antaŭe ne rimarkis, al kiuj ni
estis
neatentemaj. Nu, tiu, kiu ne estas la nia, estas ne-nia, estas neniu+
Li ne ekzistu. En la plej bona kazo, li kvazaŭ mortus, kaj ni
priplorus
lin kiel mortinton, kaj memorus pri li nur bonon. Foje ŝajnas, ke
tiuj
ne-niaj estas ĉie. Ili ne estas multaj, sed ili ĉirkaŭas
nin, ili estas
proksime, en niaj familioj, eĉ en ni mem.
Interalie, pri aktoroj. Unu el
ili publike nomis nian popolon "mizeruloj".
La alia intencis ludi rolon de murdisto, kaj, kiel diris li mem,
por sperti sentojn de tiu, kiu mortigas homon, venis por nelonge
al milito kaj pafis el mitralo.
Kaj kio pri la publiko?
Silentas. Dankon, ke
almenaŭ ne aplaŭdas+
Jen kia estas, Sofia, nia
"hodiaŭ".
Bonan nokton al ni, mia Sofia+
Kaj havu ni "morgaŭ"+
Olena
Poŝivana
BLANKA IRBASTONO
Somera suno subiris al
horizonto, tamen larĝa vojo daŭrigis bruegan
vivon. Inter amaso da aŭtomobiloj videblis la ruĝa.
Iumomente ĝi deflankiĝis desur la vojo kaj haltis surborde de
la rivereto.
En la aŭto troviĝis tri pasaĝeroj: stiristino, dekjara knabo kaj viro.
ĝuste pri tiu familio temos.
Antaŭ ĉio la
familianoj proksimiĝis al la rivero por refreŝigi sin,
poste ili apetite vespermanĝis kaj enlitiĝis....
La mateno salutis ilin per bela
vetero : la suno jam varmigis la teron,
kreskaĵoj ne plu brilis pro rosgutoj, floroj ridetis al sunradioj,
diversvoĉa koruso de birda kantado karesis la aeron.
La vojaĝantoj prepariĝis por daŭrigi la vojon, sed io
maltrankviligis ilin.
Subite antaŭ ili aperis
nekonata viro, tenanta enmane travideblan
plastan sakon, plenan de freŝaj fungoj kaj blankan irbastonon.
"Jen estas nia blanka
irbastono+" ekkriis la knabeto.
"Ne, tio estas mia
propraĵo, mi trovis ĝin
ĉe la rivero, kaj helpe
de ĝi mi serĉas fungojn. Rigardu+" Kaj li elmetis fungojn antaŭ la familianoj.
"Vi mensogas+ Vi
forŝtelis la bastonon dum ni dormis+
Tiun blankan irbastonon bezonas
mia patro, vi ŝtelis liajn
okulojn+"
La vizaĝo de la filo malsekis pro abundaj larmoj.
Per raŭka voĉo la
ŝtelisto diris: "Nu jen, prenu la fungojn, kiel mian donacon."
La knabo prenis la blankan
irbastonon, la familio silente forveturis.
La ŝtelisto baldaŭ sekvis
ilin....
La suno pluvarmigis la teron
kaj kuŝantajn sur ĝi fungojn,
kiujn d
onace ricevis rampantaj kaj flugantaj
arbaraj ĉasistoj.
P.S.: Similan okazintaĵon travivis mia
familio.
Tamara Andrejeva
Medito (poemo)
Tien, reen kuras tagoj
tra la pensoj kaj imagoj;
kiel ja atingi foron
kaj eviti la doloron?
flugas tagoj kaj minutoj
en serĉado de salutoj
varmsinceraj kaj amikaj
sopirataj, ne korpikaj.
Ie, tamen, vivas koro
kies cel. ne estas ploro
en kiu ja nestas oro.
Trafa estas ja serĉado
se enmanas amoplado
ir. persista sen haltado....
(Esperanto 2025)
Nedeljka
Loĵajiĉ
Solvo de la konsterna enigmo
de la maja numero
Bonvolu pripensi, ke temas pri
esprimoj efektive uzitaj.
1) Vertikale dispartigita
kontraŭpersonara rimedo. (bombo).
2) Aerodinamika personara
malakceligilo. (parasxuto).
3) (Usonaj soldatoj) funkciis en
celriĉa medio. (La soldatoj troviĝis
senespere ĉirkaŭitaj de nombre superaj malamikoj).
4) (La helikoptero) suferis
nereteneblan lamenan liberiĝon, kaj
malsukcesis konservi liberan superterenan spacon. (El raporto pri
helikoptera krasxo pro rompo de rotora lameno).
5) (Pri malsanuleja paciento en
Filadelfio) Estis kazo de negativa
pacienta prizorga rezulto. (la paciento mortis).
6) (El fajrobrigada raporto el
Alberto) Oni trovis viron en
malvivipova kondiĉo. (oni trovis mortintan viron).
7) Heksaformaj rotaciigeblaj
suprajxaj kunpremaj elementoj.
(sxtalaj boltringoj).
8) Fiskaj subatinguloj.
(malriĉaj usonanoj).
9) Lignaj interdentaj
stimuliloj. (dentopikiloj).
Verso
Logojn de l. infinito, torturojn
de la guto,
lumegojn de la steloj, kurojn de l. universoj,
parfumojn de la floroj kaj ridojn de la ŝercoj,
kaj la nervozan baton de koro en balbuto;
Sonorojn de l. sanktecoj kaj
blekojn de l. perversoj,
la nigron de la surdo kaj triston de la muto,
la streĉon kaj la turpon animan en servuto,
kaj la virinon: diri kapablas nur la versoj+
En unu verso vibras, reflusas,
evoluas
la tuta homa vivo; sin rit-me insinuas
la senesperaj amoj en senesperaj rimoj....
Trans la sufokaj krioj de sango
kaj ribelo
kaj super la teruraj lavangoj de la krimoj,
postrestas la konsolo de l' poreterna belo+
Gerardo Mattos
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
UA-49068 Dnipro,
Ukrainio
R.p.: amatalena(ĉe)ukr.net
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543
200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.slikom.info