Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 7
Septembro 2025
Enhavtabelo
Nia 89-a kongreso
Greziljono: tempo por lerni,
tempo por interkonatiĝi,
tempo
por pensi =ne oficiala raporto
sed personaj impresoj=
Pilgrimado en Romo
kun IKUE
Kultura semajnfino sarlanda
ĉu plena integriĝo okazos?
Matena renkontiĝeto
El nia literatura konkurso:
ŝi rakontis
Hejmtasko
Mokeme
Virtuala flirtado
Gratulojn kaj bondezirojn+
Problemo: ĉu vi ŝatas
florojn?
Nia 89-a kongreso
Redaktita de Natalia KASYMOVA
Kompletigita de Sophie RENAULT
N.Kasymova: Ĉifoje nia
kongreso okazis en Francio, en kastelo Greziljono.
Tiu kulturcentro estas famkonata en Esperantujo. Tie okazas diversaj
kursoj,
staĝoj, prelegoj kaj aliaj aktivaĵoj dum la tuta jaro.
Mi jam delonge revis pri la vizito al Greziljono, kaj tio estis por mi
tre
bona ebleco efektivigi mian revon.
S.Renault: kvankam mi estas
francino, mi neniam havis okazon iri al Greziljono
ĝis tiam.
NK: La kongreso okazis ekde la
30-a de Junio ĝis la 7-a de Julio.
Samtempe eblis partopreni maratonan lingvokurson kaj internacian
Esperanto-
konferencon, kiuj daŭris ĝis la 10a de Julio. Mi restis ĝis la 7-a de Julio.
La kongreson partoprenis 7 blinduloj, kaj ankoraŭ unu venis por tri
tagoj.
Do ni povas diri, ke tiu kongreso estis la plej malmultnombra.
SR: por eksterlandanoj,
vojaĝkostoj estis sufiĉe altaj; tio povas esti unu
el la klarigoj, kial malmultaj homoj partoprenis.
NK: Tiu kastelo troviĝas
2,5 km-jn for de la urbeto Baugé-en--Anjou (Boĵe'-en-Anĵu').
La vojaĝo tien estas sufiĉe komplika. Homoj el eksterlando
devis komence veni
aviadile aŭ trajne al Parizo, poste veturi trajne 3 horojn ĝis
Angers,
poste per pli ol unu hora busveturo atingi Baugé kaj 2,5 km-ojn
veturi
taksie aŭ iri piede. Sed esperantistoj ĉiam estas helpemaj,
kaj ili veturigas
homojn, necesas nur averti ĝustatempe pri la horo de la alveno.
SR: por eviti al tute ne
francparolantoj eventualajn problemojn
dum la vojaĝo, ili ricevis antaŭe dokumentojn kun bazaj
esprimoj en la franca.
NK: Kastelo Greziljono situas en
granda parko kun lago. La konstruaĵo
estas vera mezepoka kastelo kun multaj ŝtuparoj, internaj kaj
eksteraj, ankaŭ
helikformaj, multaj koridoroj, kaŝitaj anguletoj/ Do, por ni
orientiĝo estis
iom problema. Feliĉe niaj akompanantoj ĉiam helpis.
SR: por faciligi al ni la vivon,
per granda helpo de mia koramikino (dankegon al ŝi),
ni sendis al ĉiuj priskribon de la lokoj retmesaĝe. ŝi
pretigis por ni
palpeblan mapon de la kastelo kaj brajlajn paperetojn, kiuj estis
gluitaj
sur ĉiuj pordoj.Tio helpis almenaŭ min orientiĝi sen tro
da malfacilaĵoj.
NK: Oficiale estis tri
akompanantoj, dungitaj de Libe, sed fakte
helpis ĉiuj. SR: sen ili, estintus tre probleme dum manĝoj:
ili devis zorgi
pri ni por bufedaj matenmanĝoj, kaj ankaŭ disdoni pladojn dum
aliaj manĝoj.
Cetere, ni havis okazon gustumi tipajn francajn specialaĵojn,
kuiritajn de
Christelle helpata de Adj"evi, laŭ mi tre bongustajn kaj
sufiĉe abundajn.
Dum iuj vesperoj, Bert Schuman eĉ donacis al ni regionan vinon kaj kiron
(tipan francan aperitivon).
NK: Loĝkondiĉoj en la
kastelo estas "spartanaj": En la ĉambroj estas varma
akvo, sed duŝejo kaj necesejo troviĝas en la koridoro. La
meblaro en la ĉambro
estas tre modesta. Sed ni certe venis ne pro meblaro. Ni intencis
ĝui Esperantujon.
Kaj tio funkciis perfekte, kiel ĉiam.
SR: ni estis grupo de
ĉirkaŭ 25 homoj kaj inkluziveco funkciis tre bone.
NK: Antaŭtagmeze okazis
lingvokursoj en tri niveloj: Por komencantoj (nivelo A);
gvidis ĝin Frank Lappe el Frankfurto ĉe Majno (Germanio);
por progresantoj (nivelo B): Nedeljka Loĵajiĉ (Serbio)
kaj nivelo C (kurso de la supera nivelo):Dennis Keefe (Usono,
Ĉinio, Hispanio)./
Ĉifoje mi ne gvidis kursojn, mi nur iomete helpis al Nedeljka: ni solvis kelkajn
anagramojn, lernis unu kanton ktp.
SR: mi partoprenis en kursoj B
kaj C kaj ŝatis ambaŭ etosojn kaj enhavojn.
Dennis tre facile adaptiĝis al pedagogio por blinduloj kaj montris
al ni
valorajn retajn rimedojn, kiujn mi intencas priskribi en alia
artikolo.
NK: Posttagmeze okazis
ekskursoj.
Estis tre interesa ekskurso al la apoteko de Baugé/ Tiu apoteko
funkcias
ekde la mezepoka tempo. Al ĝi apartenas ankaŭ hospitalo. Estis
prezentitaj
multaj kuraciloj kun detala priskribo de ilia uzado. Dank. al la traduko
de Bert Schumann,
la organizanto de ekskursoj kaj gvidanto de Greziljono,
ni "profundiĝis" en la tiaman medicinon kaj kuracmetodojn
de diversaj malsanoj.
Bedaŭrinde ciuj boteletoj kaj skatoletoj kun kuraciloj
troviĝis en vitraj ŝrankoj,
kaj ni ne povis preni ilin en la manon. Sed mia akompanantino bone
priskribis ilin,
kaj mi povas diri: Tio estas veraj artaĵoj el vitro, kristalo,
arĝento kaj aliaj metaloj.
La sola objekto, kiun mi povis palpesplori, estis lito por malsanuloj.
ĝi ne havas ion apartan, nur estas tre malmola, kiel al mi
ŝajnis.
La ekskurso al la kastelo de
Baugé ankaŭ estis tre interesa. Tiu kastelo apartenas,,
kiel multaj aliaj, al la konataj Luaraj kasteloj. ĝia posedanto
estis la reĝo
René de Anjou. La konstruado komenciĝis en la jaro 1430 kaj
daŭris dum multaj jarcentoj:
Estis ĉiam alkonstruataj aŭ ŝanĝataj iuj ejoj.
Al la kastelo apartenas belega ĝardeno, kie ni povis promeni. Tre
interesa estis maketo de tiu kastelo,
kiun ni kun plezuro povis esplori.
En kelkaj turoj de la kastelo troviĝas dormoĉambroj por
multnombraj
gastoj de la reĝo, por servistoj, ĉambro por vestaĵoj,
armiloj, riĉabiblioteko ktp.
Gastojn la reĝo havis multajn: li ege ŝatis ĉasi, kaj en
tiu regiono en arbaroj estis multaj aproj.
La vorto _Baugé signifas apro. Multaj nobeloj venis kun siaj
servistoj,
ĉasadis kune kun la reĝo, restis dum multaj tagoj en la
kastelo.
Kaj certe en tiuj turoj estas helikformaj ŝtuparoj, kiujn ni devis
"venki".
Aparte kruta kaj fakte danĝera ŝtuparo gvidis al la kuirej.
ĝi estis tre
longa kaj ne havis apogilon. Tamen vizito al la kuirejo logis nin,
tial ni decidis riski. Kaj niaj penoj ne estis vanaj.
En la kuirejo estas kelkaj fornoj kun diversaj temperaturoj,
bareloj por pasto, el kiu oni poste bakis panon, potoj, manĝilaro
ktp.
Tre interese estas, ke tiu kuirejo funkciis ĝis la jaro 1940.
Mi pensis, ke ni devas fari la tutan vojon laŭ la sama ŝtuparo
supren,
sed feliĉe estis tie alia pordo, kiu gvidis nin al ĝardeno
kun multaj sudaj arboj kaj floroj.
Ankaŭ ĉevalejon ni vizitis, kaj mi eĉ sukcesis sidi en
kaleŝo kaj imagi,
ke mi, kvazaŭ iu riĉa grafino, vojaĝas al Parizo.
La vizito al muzeo de la loka
skulptisto Jules Desbois ankaŭ estas menciinda.
Tie ni povis libere palpi multajn skulptaĵojn el ŝtono,
metalo, kaj ligno,
ankaŭ diverssajn ilojn, kiujn li uzis por sia laboro.
Ni estis tre malmultaj
blinduloj, kaj nur du membroj de la estraro, tial nia kunveno de LIBE
havis nur informan karakteron/ Ni rakontis al la ĉeestantoj pri nia
agado
kaj pri ĝeneralaj problemoj de blinduloj en la moderna mondo.
Pli detale pri tiu kunveno vi povos legi en alia artikolo. ĉi tie
mi volas mencii
kelkajn prelegojn, faritajn de blinduloj.
T.e.:
Violetta de Filippo: Simone
de Beauvoir, bonedukita junulino,
filozofino, liberamantino.
Otto Prytz pri
Esperantologiaj-lingvistikaj temoj: Karakterizo de la infinitivo ĝenerale
kaj de la Esperanta infinitivo speciale;
Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto, similaĵoj kaj
diferencoj;
ĉu Esperanto, priskribita laŭ siaj propraj premisoj, estas
seksisma lingvo?.
Otto Prytz pri brajlaj kaj
blindulaj temoj:
ĉu blindulo vojaĝu kun aŭ sen akompano?;
Kiel estas la Esperantomovado por la blinduloj/
Nedeljka Loĵajiĉ:
Tradicia kaj scienca aliro al sonĝoj;
Afabla kaj agrabla kontakto kun vidhandikapitaj personoj.
SR: ankaŭ venis
ne-esperantista franca blindulo Guillaume Hervier
kaj prelegis (kun traduko) pri sia vivo en Indonezio kaj sia deziro
krei inkluzivajn vojaĝojn tien.
NK: Tre interesa por la ekstera
publiko estis ateliero de Sophie Renault
pri Brajlo kaj informadiko por blinduloj, kie Sophie montris
"Parolantajn") poŝtelefonojn kaj aliajn teknikaĵojn,
kiuj plifaciligas al ni la vivon/
Kadre de la Esperantokonferenco
okazis prelegoj pri aliaj temoj:
Pri la pilgrima vojaĝo al Romo =Andreas Diemel el Germanio; vidu la artikolon=),
pri merkatiko, pri lingvaj festivaloj kaj pri la sperto de
Esperanto-instruado en diversaj landoj (Dennis Keefe el Usono) k.a.
SR: interalie, al mi tre plaĉis la prelego de Dennis pri la
ĉina.
Post la kongreso, iuj ekskursis
al la dolmeno en Pontigné, kiun Werner eĉ sukcesis surgrimpi.
Tre interesa kaj utila estis la ateliero de Frank Lappe pri unua helpo.
Blinduloj estis aŭ viktimoj aŭ kuracistoj. Tiel ni povis
kompreni,
kiel agi kun senkonscia aŭ sufokiĝanta homo.
La lastan tagon venis loka radio
kaj intervjuis Denis kaj liajn gelernantojn.
Do vi vidas, ke la programo estis sufiĉe abunda kaj riĉa.
Fine ni volas diri kelkajn
dankvortojn al la akompanantoj Ili estis tre afablaj kaj helpemaj.
Ne ĉiuj havis pli frue sperton de kunlaboro kun blinduloj, sed ili
estis
ege scivolemaj, volis lerni kaj kunlabori.
Kaj ne nur "oficialaj" akompanantoj helpis nin. Fakte
ĉiuj partoprenantoj
estis ege helpemaj. La organizado kaj la tuta etoso estis tre pozitivaj
kaj agrablaj.
Ni volas esprimi nian koran dankon al ĉiuj homoj, kiujn ni renkontis en Greziljono.
Ni esperas, ke ni denove renkontiĝos en Esperantujo.
ĝis venontaj renkontiĝoj,
karaj samideanoj!
Greziljono: tempo por lerni,
tempo por interkonatiĝi, tempo por pensi
(ne oficiala raporto sed
personaj impresoj)
En la kadro de la maratona
kurso, kiu okazis de la 30 a de junio,ĝis la 10-a de julio,
okazis ankaŭ la 89-a IKBE. long-tempe mi deziris viziti ĉi-tiun kulturdomon
de la lingvo Esperanto, sed ĉiam mi rezignis aŭ ĉar mi ne
trovis la ĝustan tempon,
aŭ ĉar mi ne estis certa pri mia lingvonivelo. Verdire, tiu
dua hipotezo estis kaj estas
la plej forta kaŭzo de mia timo.
ĉi-jare, finfine, mi decidis, kaj alveturis la kastelon.
Tute sparta ejo, verdire, sed
kion mi trovis tie sufiĉas por min forgesigi
pri la ne malmultaj malfacilaĵoj:
altnivela kaj sperte gvidata la kurso,
tre afablaj miaj samkursanoj,
tre helpemaj ĉiuj.
Niaj tagoj disvolviĝis
kvazaŭ laŭ kanonikaj horoj:
je la oka matenmanĝo,
de la naŭa ĝis la dekdua kaj kvarono la unua parto de la
kurso;
kaj postagmeze, aŭ la kurso daŭras,
aŭ, post mallonga ekskurso, - maksimume du horoj, piede aŭ
aŭtomobile,
ni revenos por aŭskulti prelegojn preskaŭ ĉiam
interesajn;
Je la sepa kaj duono, vespermanĝo,
kaj poste, kutime ankoraŭ prelegoj,
kun la ekcepto de unu musika vespero.
Kaj do, ni aŭdis pri la
vivo de la esperantistoj en Togolando,
kaj pri specialistaj temoj esperantologiaj,
kaj pri la valoro de sonĝoj ekde prahistorio ĝis la nuntempa
psikoanalizo,
kaj pri kutimoj de la ĉina popolo,
kaj pri karaterizoj de la ĉina lingvo. Verdire, neniam ni enuis/
Sed mi volus ankaŭ
substreki alian aspekton de tiu preskaŭ tute noviga kongreso:
libe dungis kelkajn homojn por helpi la senakompanajn blindulojn,
kiel iam ĝi klopodis fari pasintjare en Beograd; kvankam ankaŭ
tiukaze
ili estis tre afablaj, ĉi tie, en greziljono, ili ne nur estis
tiaj,
sed ankaŭ tre interesitaj pri ĉio kio okazis, ĉu koncerne
kursojn,
ĉu la ceterajn aktivecojn.
Mi povas diri, ke ni ĉiuj
havis la saman intereson, la saman deziron lerni,
pridiskuti, interkonatiĝi.
Do verdire, la elekto de tiuj homoj estis la plej trafa.
Ili fakte, ne estis nur helpantoj, sed partoprenantoj, kaj tio faras la
diferencon.
Sed grava valoro de ĉi tiu
semaino en Greziljono estis, ke
ankaŭ
la ceteraj partoprenantoj, ne speciale dediĉitaj al tiuspeca helpo,
estis kutime helpemaj,
kaj multfoje scivolemaj ekkony kiel blinduloj kontaktiĝas kun
Esperanto,
ĉu per braila sistemo, ĉu per teknologiaj iloj.
Do pro tio, kiam iu blinda
partoprenantino aranĝis atelieron pri tiu temo,
ili partoprenis en ĝi ankaŭ spertante formojn de skribado kaj
legado,
kiuj por ili estis novaĵoj.
Ankaŭ la ateliero pri
"kiel afable interrilati kun blinduloj" estis interesa,
kvankam, laŭ mia opinio, estus pli bone fari pli multe da ekzercoj,
ne nur unu aŭ du,
kiel okazis. Tamen estas ĉiam pli bone kelkfoje erari, ol ne
fari.
do pro tio, kaj ne nur pro tio,
mi ŝatis tiun sperton kaj mi estas tre dankema
pro tiu ricevita ebleco.
Koran dankon LIBE, koran dankon,
georganizantoj: daŭrigu tiel,
tiu vojo estas la ĝusta.
Violetta de Filippo
Pilgrimado en Romo kun IKUE
dum pentekosto Romo estis la
celo de la pilgrimado de nia grupo.
Dum kvin tagoj ni vizitis vatikanon. Mi flugis de Dusseldorf al
Romo-Fiumicino
kaj ĝuis duontagon ĉe la plaĝo apud la vilaĝo de la
flughaveno.
Dum la unua tago la grupo
vizitis la tombon de Papo Francisko
en la baziliko de Santa Maria Maggiore.
Sabate ni vizitis monaĥejon de la Karmelitanoj kaj aŭdis
kontribuon
pri Titus Brandsma, esperantlingva kanonizulo. ni ankaŭ vizitis la
Bazilikon Sankta Petro.
La grupo staris en vico sur la fama strato Via della Conciliazione
kun multaj aliaj pilgrimaj grupoj. Pro la jubilea jaro de la katolika
eklezio
estis multaj pilgrimaj grupoj en romo.
ni preĝis ĉe la tombo
de Sankta Petro, disĉiplo de Jezuo kaj unua
episkopo de Romo.
Kulmino de la tuta Pilgrimo
estis certe la diservo kun la nova Papo
Leono la 14-a dum la paska dimanĉo.
Multaj pilgrimaj grupoj staris sur la placo de sankta petro kaj komune
festis.
Tio kreis intencan etoson.
La grupo poste informiĝis
en la informejo pri la jubilea jaro, kiu
okazas ĉiun 25-an jaron kaj altiras multajn eksterlandajn
katolikojn.
Ni ankaŭ vizitis la
"buŝon de la vero" (Bocca della verità)=, monumento,
en kies buŝo oni metis manon. Laŭ onidiro, se oni diras
mensogon,
la monumento formanĝas la manon.
Lunde la grupo vizitis
ekspozicion de Maksimiliano Kolbe, poldevena pastro,
kiu mortis en koncentrejo Auschwitz.
Mia revojaĝo okazis per la
itala trajno Italo, kiu kondukis min de romo
al milano, sed kun dudek minutoj da malfruiĝo.
en la stacidomo roma-termini la
homamaso atendanta estis granda.
Por blinduloj tio kaŭzus malfacilaĵojn kaj ankaŭ por mi,
vidanta homo,
la lastmomenta kurado al ĝusta kajo estis defio.
Andreas Diemel
Kultura semajnfino Sarlanda
La 74-a Kultura Semajnfino de
Sarlanda Esperanto-Ligo okazis
de la 4-a ĝis la 6-a de julio en Homburg\Saar.
Post la vespermanĝo, je la 19:30 horo komenciĝis la programo
kun la prezidanto Martin Thorenz, kiu bonvenigis la partoprenantojn
kaj rememorigis la forpasintan prezidanton Oliver Walz.
Ankaŭ Edgar Muller, la vicprezidanto, parolis kaj bonvenigis la filinon de Oliver Walz.
Poste sekvis tre interesa vojaĝraporto kun koncernaj fotoj de
Thomas Bormann (TOBO).
La titolo estis "“Per biciklo de Atlantiko al Ateno".
Por mi, la kulmino de la vespero
estis la koncerto en la domparko de Borje Lund
(kunfondinto de la Esperanto-rokgrupo "Persone").
La duontaga ekskurso per buso
sabate matene kondukis al la UNESKO-Monda Heredaĵo
Volklinger Hutte, kie antaŭe oni produktis ŝtalon.
Sabate posttagmeze kaj
dimanĉe matene okazis kursoj por komencantoj
kaj progresintoj. Samtempe ĉiam estis du programeroj por elekti
por tiuj, kiuj bone komprenas E-on.
Lydia Bloch, kun siaj 92 jaroj
la plej aĝa partoprenanto,
informis pri ĝusta manĝokonduto;
poste doktoro fSimari el Italio montris, kiel oni povas kuiri manĝaĵon
per la sunforno, kiun li konstruis. Tio funkcias precipe bone en
ekvatora Afriko.
Pri Kubo kaj Esperanto en Kubo informis
la plej malproksime vojaĝinta partoprenanto,
Vilhelmo Bes Salazar.
Antaŭ la festmanĝo en
la korto okazis la ekumena diservo kun Roland Schmidt.
La vespera programo estis
plenumita de Kajto, kiu ankaŭ prezentis
novajn kantojn.
ĝis malfrua nokto eblis
sidi kune en la knajpo =*= por babili post la vesperaj programeroj.
Dimanĉe matene estis
prelegoj pri lingvoj kaj Esperanto (Martin-Ptasinski),
pri Eŭropo (Edgar Muller),
artefarita intelekto (d-ro Simari),
pri fotografado (Werner Faber),
pri sana kantado (Bettina Naska),
kaj pri Louis Braille kaj 200 jaroj de la brajla skribo (Heinz-Peter
Engels).
Peter (Pit) prezentis sin kvazaŭ li mem estusk Louis Braille
kaj tiel rakontis la vivon de li ĝis la elpensado de skribmaniero
por blinduloj,
poste nomata Brajlo.
Bedaŭxrinde li mem ne ĝisvivis la mondvastan sukceson de
punkta skribformo.
Poste Peter prezentis la brajlan libron "Gerda malaperis!"
kaj la saman libron en inka skribformo por montri kiom da loko
bezonas brajllibroj.
Peter montris la komencon de brajlskribmaniero ĝis la hodiaŭa per komputilo.
Li disdonis brajlalfabetojn kaj tiel la interesitoj tre volonte skribis
siajn nomojn
kaj eĉ frazojn en brajlo per brajla tabuleto kun punktilo.
Peter ankaŭx devis respondi al multaj demandoj rilate brajlon.
La komuna tagmanĝo finis
ĉi tiun kulturan semajnfinon de SEL,
kaj ni reveturis al Italio.
Anna-Barbara Simari
=*= knajpo. De tiu neologismo mi ricevis de Theo Speckmann, kiun mi kore
dankas,
la suban klarigon:
La vorto knajpo devenas de la germana _Kneipe, gastejo eble
ĉirkaŭ la angulo,
kie oni finas la tagon sidante, trinkante, babilante kaj kelkfoje
eĉ dancante.
Dum esperanto-eventoj en Germanio ofte tia ejo estas disponigata.
ĉu plena integriĝo
okazos?
[...] Retejoj kaj Maŝinoj
Ofte Malfacilas por Homoj kun Malsamaj
Kapabloj, Malgraŭ Nova Leĝo. Ekde hodiaŭ, la 29-a de
junio, novaj eŭropaj reguloj
validas por fari retajn mendojn, interretan bankadon, aŭ aĉeti
publiktransportan bileton
ĉe aŭtomato. Firmaoj devas certigi, ke ankaŭ homoj kun
malsamaj kapabloj
povas "simple" fari tion.
Malgraŭ eŭropa
leĝo, organizoj okupitaj pri tio opinias, ke daŭros
ankoraŭ jarojn antaŭ ol ĉiuj retejoj kaj elektronikaj
aparatoj
estos plene alireblaj.
Iu, kiu ĉiutage vidas kiel
aferoj povas pliboniĝi, estas Tim Kroesbergen.
En la fervoja stacidomo de sia loĝloko Arnhem, li veturas per sia
elektra rulseĝo
al la biletmaŝino. Li prenas sian bankkarton por aĉeti
trajnbileton.
Kiam li volas pagi, io misas: la pagoterminalo estas multe tro alta.
Li ne povas vidi kio estas sur la ekrano, ne povas teni sian bankkarton
apud ĝi, kaj ne povas enigi sian _PIN-kodon.Kaj tiel, homoj kun
malsamaj
kapabloj renkontas ĉiajn obstaklojn.
"Mi povas bone uzi la tuŝekranon, sed tiu ekrano ne
taŭgas por homoj,
kiuj bezonas palpi", li diras. (Tiam vi be-
zonas verajn butonojn. Kaj estas su-
fiĉe da homoj, kiuj ne povas etendi
siajn brakojn sufiĉe por eniri per
publiktransporta-bileto.)
Dekmiloj da retejoj
nealireblaj.
"Ankaŭ rete, ne estas
facile por homoj kun malsamaj kapabloj", vidas
"Level Level". Ĉi tiu konsilofirmao el Roterdamo
ĉiujare esploras la
alireblecon de centoj da retbutikoj.
Ofte mankas kolora kontrasto, kio malfaciligas eĉ pli la vidan
percepton
por homoj kun malbona vidkapablo. Kio ankaŭ ofte okazas: retejoj,
kiuj ne klare indikas, kien ligilo iras aŭ kion butono faras.
Aŭ bildoj, kiuj ne estas priskribitaj.
Tiuj informoj estas decidaj por blindaj kaj malfortvidantaj homoj:
per tio, programaro, kiu laŭtlegas retejon, povas helpi ĉi
tiujn homojn
navigi. La bildo estas konfirmita de freŝa granda eŭropa
studo, por kiu
ankaŭ pli ol 30.000 nederlandaj retejoj estis ekzamenitaj.
La konkludo: 93 procentoj "malsukcesas" la alireblan teston.
""i renkontas tion
ĉiutage), diras Ferry Molenaar.
Li estas blinda kaj navigas retejojn per laŭtlegiga programaro.
"Tio funkcias bone se retejo estas bone konstruita. Sed mi rimarkas
ĉiutage,
ke tio ne estas la kazo."
Ferry Molenaar estas blinda kaj rimarkas, ke retejoj estas multe malpli
alireblaj
por li.
"Kiam mi vizitas retejon, mi unue pasigas minuton por ekscii, kiel
ĝi estas teknike konstruita",
li klarigas. "Kaj tiam unue venas kuketa mesaĝo. Mi ĉiam
akceptas kuketojn,
alie mi finiĝos en teknika katastrscenaro. Mi tiom longe
okupiĝas pri la unua kompreno de retejo,
antaŭ ol mi vere povas viziti ĝin. Firmaoj devas esti atentigitaj.")
"Ke tiom da retejoj estas
nealireblaj, kulpiĝas al tio, ke kreantoj
ne ĉiam
pensas pri tio", diras Jan Jaap Slobbe de la Fondumo Accessibility.
"Ofte ili ne konas la temon", li diras. "Kaj se jes, ili
ne
scias bone kiel solvi la problemojn."
Ankaŭ la eŭropa alirebla leĝo laŭ li ricevis
nesufiĉan atenton. "La leĝo ekvalidas nun, sed tio
estas konata jam de jaroj. Mi parolis kun firmaoj, kiuj nur antaŭ
du monatoj
eksciis. Precipe de pli grandaj firmaoj mi atendas pli bone: ili havas
tutajn departementojn
kun juristoj, kiuj jam de jaroj scias, ke tio venas."
Dum estas ankaŭ ŝancoj
por firmaoj, opinias MKB-Nederland kaj
VNO-NCĵ, la reprezentantoj de la komerca vivo.
"Ni opinias, ke ĉiuj nederlandaj entreprenistoj devas ekagadi
pri tio",
diras projektgvidanto pri alirebleco Mohamed Nabih.
"Kun alirebla retejo vi atingas milionojn da homoj kun malsamaj
kapabloj,
kiuj devas povi plene partopreni."
Granda ŝanĝo
daŭros ankoraŭ jarojn.
Tamen, organizoj opinias, ke
daŭros ankoraŭ jarojn antaŭ ol la dekmiloj da retejoj
estos adaptitaj por homoj kun malsamaj kapabloj.
"Cĉe granda firmao tio rapide daŭras jaron kaj
duonon",
diras Ron Beenen de Deque. Ĉi tiu firmao disvolvas la programaron,
per kiu la nederlanda kaj eŭropa esplorado estis faritaj. "Se
ne ĉiuj departementoj kunlaboras,
vi neniam atingos ĝin."
Firmaoj devas konsideri tion en
ĉio, kion ili projektas, diras ankaŭ Slobbe de la Fondumo
Accessibility.
"Vi volas eviti, ke klientoj bone povas mendi ion, sed ĉe la
pago renkontas
ekranon, kiun ili ne komprenas."
Li esperas, ke la kontrolaj aŭtoritatoj komencos agi, nun kiam ili
povas
efektivigi la leĝon ekde hodiaŭ.
"Ni havas ankoraŭ longan vojon antaŭ ni.")
Monpunoj pro malobservoj./
En Nederlando estas pluraj
kontrolaj aŭtoritatoj por la eŭropa alirebla leĝo.
La NOS demandis ilin pri la alteco de la monpunoj, kiujn ili povas
postuli,
se produktoj aŭ servoj estas nesufiĉe alireblaj.
Retbutikoj kaj retejoj por hoteloj,
flugoj, koncertbiletoj, manĝoj kaj
taksioj falas sub la Aŭtoritato pri Konsumantoj kaj Merkato =ACM).
Monpunoj povas atingi 900.000 eŭrojn,
aŭ procenton de la jara spezo se tiu sumo estus pli alta.
Poŝtelefona bankado, kriptaj moneroj kaj retejoj, kie vi povas fari
asekurojn,
estas kontrolataj de la Aŭtoritato pri Financaj Merkatoj (AFM).
Tiu ne povas diri ion pri la maksimuma alteco de monpunoj.
La kontrolo de novaĵ-retejoj kaj -aplikaĵoj, fluantaj
servoj kaj e-libroj okazas fare de la Komisariejo por Amaskomunikiloj.
Malobservoj povas konduki al monpunoj de maksimume 103,00 eŭroj.
La Inspekto pri Vivmedio kaj
Transporto (ILT) kontrolas transportfirmaojn.
Ne nur iliajn retejojn kaj aplikaĵojn, sed ankaŭ la
biletvendadon
kaj kiel ili informas vojaĝantojn.
La ILT ne havas fiksitan maksimuman sumon por monpunoj.
ATM-oj, komputiloj kaj e-legiloj falas sub la kontrolo de la Regna
Inspekto
pri Cifereca Infrastrukturo (RDI).
Tiu povas trudi monpunojn de maksimume 100.000 eŭroj.
Fonto: NOS =Nederlandse
Omroep Stichting=
Frumatena renkontiĝeto
Sabaton matene, preskaŭ la
sepa kaj duono. Mi estas survoje al la bakisto.
Trankvilege ĉie, neniu aŭto aŭdebla. Mi rapide
paŝas. La blanka bastono
laŭ la ritmo de miaj paŝoj tiktakas sur la pavimon.
La unuan vojkrucigon mi jam pasis. Antaŭe je la transversa
strato
mi devas defleksigi dekstren, poste iri rekte antaŭen.
La vojon mi jam bone konas. Ja
ni tie loĝas jam pli ol tri monatoj kaj
mi preskaŭ ĉiun sabaton aĉetas bulkojn por la
matenmanĝo.
Konscie mi perceptas la silenton
kaj la preskaŭ mildan aeron.
Je la fino de eble ĝardena mureto mi restas iom dekstre por
serĉi la trotuaron
per mia longa bastono. Sed ĝi nur signalas grandan facon da pavimo.
Devas esti korto.
tiu ĉi ne estas mia vojo. kiel bone se venus aŭto pork e mi
aŭdu la pason de la strato!
Sed nur silento, ne unu bruo!
Mi trovas angulon de domo. Kiel ĝi staras sur la terparcelo?
Kiel miretrovos mian vojon?
Subite mi aŭxdas viran
voĉon verŝajne de la alia flanko de la strato.
"Haltu! Vi eraras. Iru en la direkto de mia voĉo".
post la viro aŭdiĝas pli mallaŭte
virina voĉo elparolante gvidvortojn kiel ĝardenpordo,
ŝtupo, kiujn ripetas la viro.
Mi sekvas la ordonojn kaj denove estas sur mia vojo.
Mi dankas kaj ni unu al la alia
deziras belan tagon.
Mi daŭrigas la vojon gaje, sed pli atenteme.
Kiel blindulo oni daŭre
estas observata. Bonege, kiam vidantoj kapablas helpi
per nur malmulte da vortoj.
Kostas al mi multe daforto kaj ankaŭ da vundetoj
malfermi por mi tiun ĉi urbeton, kiu pli kaj pli volas fariĝi
mia nova hejmurbo.
Sed el tiaj renkontiĝetoj mi prenas kuraĝon por kontinui.
Klaus Hahn,
iama prezidanto de Germana Ligo por Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
Elgermanigis Th. Speckmann
El nia literatura konkurso
ŝi rakontis
Estis tute ordinara tago, neniu
festo, neniu jubileo, frua posttagmezo
de ĵus komenciĝanta aprilo. Mi promenis tra la malnova urbo.
ĝiaj stratetoj zigzagis kaj mi iris sencele nur por libere promeni.
Sur malgranda placo estis du vicoj da arboj, kies senfoliaj branĉoj
etendiĝis al la ĉielo.
Frontoj de domoj grize rigardis al la placa spaco kaj estis trankvile,
nur miaj kalkanumoj mallaŭte klakis sur antikva pavimo.
Mi haltis antaŭ la
enirejo en malgrandan kafejon. Post mallonga hezito mi eniris.
ĝi estis preskaŭ senhoma, nur malproksime sidis unusola gasto.
Mi alpaŝis al la tablo ĉe fenestro kaj eksidis. Tra la
fenestro mi vidis la trotuaron,
sur kiu la sunradioj, trapenetrantaj tra
branĉaro, pentris ornamentojn.
Mi legis ilian mesaĝon: Vekiĝas printempo.
Al mi alpaŝis juna
ridetanta kelnerino kaj mi mendis kafon kaj glaciaĵon kun fruktoj.
Post mallonga tempo ŝi revenis, alportante la menditajn
framdaĵojn.
Mi malrapide miksis la kafon kaj
La kulereto en taseto agrable mallaŭte tintis.
La nesimileble bonodoranta vaporo min trankviligis.
La fragoj en la pokalo estis kiel ridetoj, allogaj ridetantaj lipoj.
Kun nepriskribebla ĝuo mi unu el ili duonigis kaj ĝia dolĉe bonodoranta
gusto karesis mian buŝon.
Poste mi levis la okulojn kaj
ĉirkaŭrigardis. La kelnerino malaperis
en la malantaŭa pordo. Mi mallonge
atente subrigardis la malproksiman
gaston.
Li estis grandstatura juna viro, kiu evidente koncentriĝis al la
legado de la libro,
kiun li tenis en la manoj. Li eĉ ne por momento rigardis flanken,
nur momento post momento turnis la paĝojn. Studanta penso,
koncentriĝanta
intenco studi.
Mi trinkis la kafon kaj en mia
cerbo flugis pensoj, ne tro konkretaj,
pli precize dirite estis imagoj, bildoj, sonĝoj.
Pecoj da glaciaĵo iom post
iom degelis en mia buŝo kaj la vanila gusto kaj bonodoro
min trankviligis.
Mi ne scias kial, sed mi hodiaŭ estis iel incitita, iom malpacienca
kaj sen bona humoro.
Kafo, fragoj kaj glaciaĵo ĉi tiun staton malrapide forigadis.
Post momento mi denove turnis
mian atenton al la viro. Lia libro estis dika
kaj li aspektis kiel pensemulo, intelektulo, kies menso celas al pensoj
en la libro.
Liaj bone flegitaj manoj estis grandaj, trankvilaj kaj firmaj.
Li surhavis ŝikan jakon kaj belan ĉemizon kaj kravaton. La
vizaĝon mi vidis nur laŭ profilo.
ĝiaj trajtoj estis virece regulaj kaj havis penseman mienon. Ili
donis al li aspekton
de serioza homo. Liaj brunaj haroj estis iom pli longaj
kaj iliaj ondoj kadris la orelon.
Miaj taso kaj pokalo iom post
iom malpleniĝis. Mi fortrinkis la lastan
guton da kafo kaj per kulereto tuŝis malgrandan sonorileton,
kiu staris meze de la tablo. Ĝia arĝenta sono el la
malantaŭa ejo de la kafejo
elsorĉis la kelnerinon. Mi kun ŝi interŝanĝis
kelkajn vortojn kaj ridetojn
kaj paginte mi leviĝis por foriri.
Kiam mi ordigis miajn aĵojn
mi rimarkis, ke la viro ekstaris. Mia spiro preskaŭ haltis.
Li ekpaŝis kaj direktis rekte al mi. Mi ne scias kial, sed mi ne
povis ekmoviĝi,
kiel alfrostite mi staris kun mansaketo en la manoj. Kaj en tiu momento
apud mi
eksonis agrabla baritono:
"Pardonu, fraŭlino,
ĉu mi povus okupi ĉi tiun lokon ĉe fenestro?
ĉi tie estas pli da lumo."
Jiri Jelinek
Hejmtasko
Hieraŭ la okjara Nastja tro
longe ludis kun geamikoj. Poste ŝi aŭskultis
kutiman prelegeton de panjo pri
tio, ke ŝi estas pigra kaj malobeema. Sed tio
ne difektis ŝian humoron, kaj ĝis la noktomezo ŝi spektis
sian ŝatatan kanalon,
interalie, juna kantistino montris belegan braceleton el perletoj kaj
rakontis,
kiel ŝi plektis ĝin. La knabino decidis, ke ŝi nepre
faros similan belaĵon, sed morgaŭ.
Matene vekis ŝin iuj
nekutimaj sonoj. Nu, sonoj-kalsonoj, sed necesas ja iri lernejen,
tiel diris panjo.
Tempo ja sufiĉis, kaj Nastja intencis rapide fari hejmtaskon pri la
angla.
Sed eniris tiuj, kun maŝinpafiloj. "Kun armiloj, do, estas
malamikoj, - pensis Nastja, -
malamikoj, do, necesas paroli kun ili fremdlingve". Bone, ŝi
jam scipovas iom paroli angle.
Kaj ŝi diris al ili angle, ke ili devas iri hejmen.
La juna soldato, mezalta,
mezdika, kiu apenaŭ finis mezlernejon kun la notoj
iom malpli ol mezaj, estis ŝokita. Io moviĝis en lia kapo. Li
eĉ pafis ne tuj.
Sed poste li pensis, ke tio ja estas malamikoj, do, ĝuste tial ili
parolas angle,
ke en televido oni diras, ke malamikojn ne necesas kompati - Kaj li
pafis.
Nastja mortis ne tuj. Panjo
portis ŝin en subterejon, ĉar tiuj diris,
ke ili sidu tie kaj ne elŝoviĝu ĝis morgaŭ.
Panjo karesis ŝian manon. En ŝia vundita kapo vere io
rompiĝis, kaj ĝis mateno,
ĝis fino, ŝi ripetadis jen en la gepatra, jen en fremda
lingvo,
ke malamikoj devas iri hejmen.
Olena
Poŝivana
MOKEME
Diagnozo
ŝi ektimis... larmoj, miro,
vibro, ŝvito, peza spiro.
Atak' kun brutala forto,
tamen ne ŝanĝo de l' .rto/@
Nur viruso, ne "la viro".
Anonco
Vir-raneto serĉas inon,
kiu sentas in-inklinon:
"Estas mi hil', veter-rano,
nek trompulo, nek ti-rano.
ŝatas akvon mi, ne vinon.
Utila sperto
Spertaj strutoj bone scias,
kio savon garantias.
Kaŝi kapon dum danĝero,
ĝis kiam daŭras l' afero.
Homoj same opinias.
Pri leĝoj de la naturo
En ĝangalo vivas bestoj
en kavaĵoj, truoj, nestoj;
ĝuas vivon idilian,
voras unu la alian.
Ni samagas kun pretekstoj.
Surtrotuara akcidento
ŝi, anĝele dolĉa tento
kun la nazo ĝis tegmento
falis de sur la ĉielo
glitinte sur bananŝelo.
(Verdire sur ekskremento.)
Absoluta
alaŭd-ŝatanto
Majstre kantis la alaŭdo,
flugis urbo por aplaŭdo.
Post koncerto sur la strato
forvoris ĝin ruza kato
kun ronrona alaŭd-laŭdo
Pri viroj
Viro estas stranga ulo:
ofte stulta muskol-bulo,
saĝa pensul', glora reĝo,
aŭ "sportisto" sur brakseĝo
- foje subpantofla nulo...
ĉu oni vere devas suferi
por esti bela?
Serpent' volis sekvi modon,
do ĝi faris per korp' nodon.
ĝi anhelas, siblas dampe,
ne povas sin movi rampe.
ĉu admiri la klopodon?
Moderna "balkona
sceno"
Luna nokto - sub balkono
bela kant' kaj gitar-sono.
Supre flustras ŝia voĉo:
"Grimpu al mi por diboĉo!
Pornofilmo estos fono."
La propono
Pulo estu reĝ' de bestoj,
ĝi ne zorgas pri majestoj.
Suĉas sangon en la felo
de leono, tigro, melo.
Vanaj estas ror-protestoj.
Jiri Jelinek
Virtuala flirtado
Ho, amik', mi kaj vi
ekstrangumis:
virtuale ni ja ekflirtumis!
ĉar ni havas helpantojn tre bonajn:
Komputilojn kaj saĝtelefonojn.
Korespondas ni ofte per skajpo,
Kaj Whatsapp estas bona helpanto,
Se skribaĵo ne estas tre kurta,
estas nia helpilo retpoŝto.
Oftaj estas la konversacioj,
Ni babilas en retoj sociaj,
Ni tre ĝojas, ke povas sincere
tuŝi koron per voĉo tenere.
Iom timas mi, ke povas esti,
Pri flirtado sukcesis konjekti
Niaj karaj samfamilianoj
Aŭ viaj, aŭ miaj hejmanoj.
Al mi mem mi konfesas tutkore:
Ke ne povas ni agi malbone!
Kredas mi, ke vi amas edzinon,
Ne forlasos kaj mi familion.
Kvankam ni ĉiutage parolas,
mallongigi distancojn ni povas,
Sed ne iĝos flirtado reala,
Restos, certe, por ni virtuala.
Olga Filippova
Gratulojn kaj bondezirojn!
Karaj samideanoj!
La 20-an de aŭgusto la tre aktiva partoprenantino de
blindul-Esperanto-movado,
nia kara Tamara Sergejevna Andrejeva el Sankt-peterburgo
havis 95-an naskiĝtagon.
Estimata Tamara Sergejevna!
Vi estas por ni vera ekzemplo de vivĝojo, persisteco kontraŭ
sortobatoj,
ĝojplena kaj humurplena rilato al ĉiuj vivsituacioj.
Bonvolu Resti tia, kia vi estas. Estu via vivo ankoraŭ longa kaj
plena de ĝojo
kaj bonaj okazaĵoj. Ni tre estimas vin.
Ni levu la glason je via sano.
Nome de la estraro
Natalia Kasymova
Problemo: ĉu vi
ŝatas florojn?
El jenaj 90 silaboj formu tridek
trisilabajn nomojn de floroj:
a a an as
ce ci
da di do du
fe fi fi fuk
ga ga go
i
ja jas jo
ka ka kan ko ko kon kro ku ku
la lan le le lev li li li li li lo lo lo
me me mi mo mo
nar ni nim no no no
o o o o o o o o
pa pa pa pen po pri
ri rin ro
se si si si so so so so
te to to to tu
va vi vo vo
zo zo.
La solvo en la venonta numero.
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Olena Poŝivana
Velika Dijivska 22/226
UA-49068 Dnipro,
Ukrainio
R.p.: amatalena(ĉe)ukr.net
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.slikom.info