Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 8
Oktobro 2025
Enhavtabelo
Grava atentigo.
Naŭdeka IKBE: unua komuniko .
Naturismo kaj Greziljono.
La piano (novelo).
La nuda viro (novelo).
Por ĉiam lojala al la imperiestro.
Sonorila aŭguro (memoriga plendletero).
Solvo de la florludo.
Aritmetika enigmo.
Inter amikoj (humuro).
Grava atentigo
xiuj libeanoj (kaj ne nur
kutimaj retumantoj) atentu kaj memoru, ke
ekde nun la retejon de LIBE oni atingas per www.libe.info.
Al samideano Gradimir Kragiĉ LIBE restos xiam dankema pro longjara
gastigo
de nia paĝaro interne de lia www.slikom.info.
Naŭdeka IKBE: unua komuniko
Ne estis facile trovi lokon kie
okazigi nian 90-an kogreson. pro
diversaj kaŭzoj ni devis forlasi la eblecojn de Germanio, slovenio
kaj
Bulgario. Venis fine propono pri Italio, nome en urbeto de la alpa
trilingva regiono Alto Adige. Ikbe 2026 do okazos tie, de la
7-a al la 14-a
de aŭgusto, en la urbeto Salorno, iom norde de la urbo
Trento kaj sude de la urbo Bolzano "germane Bozen). En la urbeto
mem
estas kelkaj interesaj vidindaĵoj, kiujn oni retrovos en la
kongresa programo,
kiun ni klopodos riĉigi por kontentigi ĉiujn partoprenantojn.
Tra Salorno pasas la fervojo
inter Aŭstrujo kaj Italujo , sed
internaciaj trajnoj ne haltas tie. Necesas do elvagoniĝi en Trento
(veninte
el Italujo) aŭ en Bolzano (veninte el Aŭstrujo) kaj de tie uzi
lokan
trajnon al Salorno. Por la transiro de unu trajno al la alia oni ricevas
laŭcelan helpon. El Hispanujo, Germanujo, Belgujo, Aŭstrujo,
Bosnio
kaj Slovenio oni povas ankaŭ flugi al Bolzano. Pli detalaj informoj
pri vojaĝeblecoj aperos poste.
Ni gastos kaj kongresos en
hotelo bone aranĝita ankaŭ por homoj kun
movmalfacilaĵoj, kiu rezervis por ni dudek ĉambrojn, precipe
dulitajn,
tamen kondiĉe ke ni indiku la nombron de la efektive okupotaj ĉambroj
antaŭ la fino de decembro. Necesas do plej rapide anonci sian
partoprenon al nia sekretariino.
ĉiu partoprenanto pagos por
la tuta aranĝo (loĝado, tri manĝoj tage
kaj programo) 400 eŭrojn loĝante en dulita ĉambro,
aŭ 505 eŭrojn loĝante en unulita ĉambro.
Sur manĝotabloj ĉiam estos karafoj kun bonkvalita akvo, sed
akvo en boteloj
kaj aliaj trinkaĵoj devas esti mendataj kaj pagataj aparte.
Ni rekomendas aliĝi kun
propra akompananto. LIBE dungos du helpantojn
por senakompanaj kongresanoj, sed ili devos prizorgi samgrade ĉiujn
bezonantojn, kiuj do devos kapabli ankaŭ iomel turniĝi memstare.
Ni invitas ĉiujn
partoprenontojn plej baldaŭ proponi propran kontribuon kulturan aŭ
distran al la programo,
por ke ĝi estu kiel eble interesa kaj varia.
Sendinte vian kongreskotizon al
la konto de LIBE, kies iban estas
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
vian aliĝilon sendu tuj per retpoŝta mesaĝo al nia
sekretariino
sophie.renault761@gmail.com kun la objekto "ikbe 2026".
ĝia enhavo estu la ĉi-suba, kompreneble kun ĉiu linio
kompletigita:
IKBE 2026
1) persona nomo:
2) familia nomo:
3) viro\virino:
4) naskiĝdato:
5) lando:
6) loĝstrato kaj domnumero:
7) poŝta kodo:
8) urbo:
9) retadreso:
10) telefonnumero (internacie konektebla( kaj ev.aj retadresoj
11) kongresano akompanata de:
12) ev. kunĉambran(in(o:
13) (ne(vegetarano:
14) numero de la persona dokumento:
15) propra kontribuo al programo:
16) MI pagis x eŭrojn per (banko, dato)
En linio 13 aldonu informon, se iuj nutraĵoj estas de vi nepre
netolerataj.
En la aliĝilo de
akompanantoj la linio 11 estu:
11) akompananto de:
Aldonu fine, ĉu vi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon.
Nur se vi nepre ne povas
(eĉ ne per helpo de iu amiko aŭ konato)
sendi la aliĝilon per retpoŝto, sendu ĝin per ordinara
brajla poŝto,
kun la samaj informoj en same numeritaj linioj al Renault Sophie,
Residence Heritage, App. E-612, 1 rue Wangari Maathai,
FR-31400 Toulouse, Francujo.
sed atentu, ke brajla letero bezonas multe pli da tempo por atingi
la celon, do sendu ĝin eĉ pli baldaŭ.
La konsiston de la prepara
komitato vi trovos en la dua komuniko ĉar
ĝi ne estas ĝis nun tute difinita kaj la nuna numero de el jam
tro
malfruiĝis. Tamen oni povas jam aliĝi pagante la kotizon kaj
sendante
sian aliĝilon al nia sekretariino Sophie Renault.
pri naturismo kaj Greziljono
Lastatempe Greziljono aperis
ofte en la paĝoj de El, pro la tiea
aranĝo de nia kongreso. Sed tie kunvenas, ferias, kongresas multaj
grupoj,
interalie naturistoj de INOE (Internacia naturista organizo
Esperantista),
el kies organo, "Naturista vivo", numero 159, bonvolu legi la
sekvajn tri mallongajn tekstojn.
1 - Teksto de Herv"e R.:
Mi malkovris naturismon kiam mi
estis juna kun amikoj per meznokta
banado. Sed antaŭe mi ĉiam estis nuda en nia hejmo kun miaj
gepatroj
kaj miaj fratoj. Ni ĉiam vidis niajn gepatrojn nudaj. Do kiam mi
estis
pli aĝa, vi pensas ke mi nature fariĝis naturisto, ĉu ne?
Tamen ne
estis facile por mi kiam mi estis dekok jarojn aĝa. Mi tiam estis
kun du
novaj amikinoj kaj unu amiko en la nordo de Bretonio.
Ni veturis por viziti tiun
regionon, ĝis la stiranto proponis al ni
halti por iri sur la plaĝon kaj bani nin sen bankostumo!
Mi estis timigita ĉar estis multaj aliaj homoj sur la plaĝo.
Sed la du virinoj kaj la viro senvestiĝis, do mi same faris.
Nun mi praktikas naturismon kiel eble plej ofte.
Plurajn jarojn poste, mi
malkovris la kastelon Greziljono kaj ĝian
verdan semajnon (naturistan) por la unua fojo en 2020 kaj por la
festivalo "Festinatur." en 2021 kaj 2022. Mi multe ŝatas tiun lokon ĉar
la kastelo havas tri riverojn (Altre, Vieille Coul"ee kaj Belle
Roche) kiuj plenigas la lageton, kaj poste la basenon. La loko havas
ankaŭ du arbarojn, herbejon, tendumejon kaj ĉefe la kastelon!
2 - Teksto de Patrick:
Multaj homoj konas naturismon
kaj Esperanton sed permesas al si tiajn
antaŭjuĝojn: naturismo estas similigita al seksumado au al
pornografio,
Esperanto estas konsiderata trosimpliga
lingvo. Mi poste verkos pri Esperanto.
Kiam mi babilas kun geamikoj, mi
ŝatas argumenti pri la potenco kaj
la precizeco de la lingvo Esperanto kaj
mi tiel komencas dialogon:
"Ĉu vi konas unu vorton por signifi homon kiu apogas la saman filozofion kiel mi,
aŭ la samajn ideojn?"
"Mi ne povas resumi, ne ekzistas vorto."
"En Esperanto, ni povas diri _samideano, mirige, ĉu ne?"
Se mi legas la tabelvortojn, mi
konstatas ke nura vorto povas klare
esprimi ideon. Ekzemple, la traduko de "ĉial" aŭ
"ial" bezonas la uzon
de pluraj francaj vortoj (pour
toutes les raisons, kaj pour une certaine raison).
Mi povus trovi multe da aliaj ekzemploj.
Ĉĉiun jaron, la Verda
Naturisma Semajno en Greziljono perfektigas
mian sciion de Esperanto. Tiu semajno tre gravas por mi.
Mi estas amanto de la franca
lingvo, mia gepatra lingvo, sed la
"okuloj de amo" ne malhelpas min bedaŭri ĝiajn
malfortojn...
sed Esperanto estas efika kuracilo.
3 - Teksto de Rosy: Kio es-
tas la teorio de la engaĝigo?
Dum la Verda Semajno, ni
prelegis ĉiujn vesperojn pri diversaj temoj.
Kiel psikologo, mi prelegis pri la engaĝiga teorio. Por tio, la
libro
de Robert Vincent Joule helpis min: "Traktateto de manipulado
uzinda por honestuloj". Li klarigas
kiel fari por ŝanĝi pensmanierojn
kaj kondutojn. La psikologio de engaĝigo alportas originalan
respondon al tio.
Pluraj jardekoj da esplorado
fakte montras, ke ni povas influi aliulon
en liaj kredoj, liaj elektoj, liaj agoj, sen uzi aŭtoritaton,
aŭ eĉ
persvadon. Sufiĉas uzi la engaĝigan teorion.
Mi priparolis nur kvar
teknikojn, sed ekzistas multe pli.
a" la tekniko de la piedo
en la pordo estas peti malmulte antaŭ peti multe, kiel glui malgrandan
glumarkon
pri vetursekureco, antaŭ peti instali grandan samteman panelon;
b" la tekniko de la
etikedado: estas piedo en la pordo kunligita kun
etikedado kiu favoras la internajn atribuojn. La persono devas opinii
sin kiel iu bona. Per tio, vi kreskigas la influon kiu respondas al la
dezirata posta konduto;
c" la tekniko de la
tuŝo: tuŝi iun, influas ties kondutojn..
Psikologio ne povas klarigi tion! Oni ne scias kial. Centoj da esploraj
studoj
pruvas la avantaĝojn de la tuŝo por atingi kondutojn kiujn ni
volas
influi. Tiu fenomeno estis observita en tre malsamaj situacioj
kaj koncernas tre diversajn kondutojn.
ĉ" la tekniko de
"vi estas libera"povas igi homojn fari aferojn, kiujn
ili ne farus memstare, eksplicite alvokante la senton de libereco.
Ekzemple: Farinte peton, se vi uzas formulon kiel: "Sed, mi
komprenas...
vi rajtas akcepti aŭ rifuzi", vi kreskigas ankaŭ la
influon.
La efikeco de la tekniko mirigis
multe da partoprenantoj, ĉar ĝi
efikas nur per malgrandaj agoj, kaj multaj rigardis la libron de Robert
Vincent Joule por informo aŭ por aĉeti ĝin.
La piano "novelo)
Estis trankvila antaŭvespero
je la fino de la somero. La suno subiris,
kaj ĝia mola oranĝkolora lumo surverŝis la urbon. Sur la
muroj de la
konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj sur la fenestroj
ludis
kuprokoloraj briloj. Komenciĝis la lasta horo de la tago, kiam iom
post
iom ĉio dronis en inkokolora krepusko: la konstruaĵoj, la
homoj,
la arboj.
Anton iris sur unu el la grandaj
stratoj inter la luksaj vendejoj. Li
ne rapidis, ĝuis la trankvilan antaŭvesperon. Junaj belaj
virinoj kun
enigmaj ridetoj pasis preter li, kaj iliaj multekostaj parfumoj diskrete
odoris. Anton ŝatis la lastajn somerajn tagojn, kiam jam ne estis
tiel varme, la suno ne estis blindiga kaj la friska vento kiel
birdflugilo
karesis la vizaĝojn.
Subite Anton haltis. Antaŭ
li venis la virino, kiun li jam duan aŭ
trian fojon vidis sur tiu ĉi strato.
Ŝi paŝis malrapide kaj enpensiĝinte.
Ŝia hela rigardo kvazaŭ flugis super la homaj kapoj. ŝi
ne estis juna,
eble jam kvindekjara, sed ankoraŭ estis bela, la krispa grizeca
hararo
libere falis sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia korpo estis tenera,
ŝiaj piedoj - graciaj.
Nun ŝi surhavis blankan robon, kiu emfazis ŝian sveltan
korpon.
Verŝajne ofte ŝi iris sur tiu ĉi strato, ĉar ŝi
ne rigardis la
vendejojn kaj ne atentis pri la homoj, kiuj preterpasis.
Anton malrapidigis siajn paŝojn. Iam antaŭ tre longe
ŝajne li vidis tiun ĉi
virinon, sed li ne memoris, kie kaj kiam.
Tiu ĉi inteligenta vizaĝo, la delikataj lipoj kaj la lagobluaj
okuloj
estis konataj al li. Ŝajne li ne nur vidis, sed same sonĝis
pri ŝi.
Vere la jaroj lasis siajn signojn sur ŝian vizaĝon. Ĉe la
anguloj de ŝiaj okuloj kaj sur la kolo
jam videblis etaj sulkoj, kaj ŝia korpo similis al matura sukoplena
frukto.
"Kiu estas tiu ĉi virino, kiun eble mi konas?" demandis
sin Anton.
Ŝi preterpasis lin, kaj li
kvazaŭ eksentis la susuron de ŝia tenera
blanka robo.
Stranga estas la homa memoro. Ni renkontas iun, vidas lian aŭ
ŝian vizaĝon, ekscias la nomon,
sed post jaroj tiu ĉi vizaĝo malaperas aŭ restas profunde
en nia konscio
kiel pala rememoro, simila al malnova flava fotografaĵo, kaj vane
ni penas pli bone trarigardi tiun ĉi fotografaĵon, ke ni
rememoru, kiam
kaj kie ni vidis la homon sur ĝi, kiu li estas, kio estas lia nomo, sed vane.
Ĉio delonge malaperis. La tempo viŝis ĉion, kiel la maraj
ondoj
viŝas la paŝospurojn sur la akva sablo.
Jam du fojojn sur tiu ĉi strato Anton vidis tiun ĉi virinon,
kaj ĉiam li streĉe rigardis ŝian vizaĝon.
Li estis certa, ke iam li vidis ŝin, sed li ne kuraĝis
alparoli ŝin,
nek postsekvi ŝin. Tamen hodiaŭ, kiam ŝi denove
preterpasis lin,
li turnis sin kaj ekiris post ŝi.
Ŝi iris trankvile. Hodiaŭ ŝi surhavis malhelbluan robon,
kiu simile al boata velo aŭ aperis, aŭ malaperis
inter la homoj, kiuj iris sur la trotuaro.
Anton iris post ŝi kaj estis certa, ke ŝi ne turnos sin, nek
supozas, ke iu postsekvas ŝin.
Li daŭre diris al si mem: "Mi verŝajne konas ŝin,
sed tre delonge mi ne vidis ŝin.
Mi ne memoras ŝian nomon. Mi ne kuraĝas alparoli ŝin,
eble ŝi eĉ ne deziros alrigardi min. Ŝi opinios, ke mi
estas iu sintrudemulo."
Post ducent aŭ tricent
metroj la virino subite haltis kaj eniris ien.
Anton rapidigis la paŝojn. Estis danctrinkejo kun granda lumreklamo
"Danctrinkejo Noktaj Triloj".
Dum sekundoj li hezitis ĉu eniri aŭ ne. Li demandis sin, kion
serĉas ĉi tie tiu ĉi virino?
Li restis senmova antaŭ la pordo kaj poste tuj eniris.
Ene regis duonlumo. Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis la virinon iri
inter la tablojn.
"Eble ŝi serĉas
iun, eble ŝi renkontiĝos kun iu ĉi tie, aŭ
povas esti, ke ĉiutage ŝi venas ĉi tien sola, eksidas
ĉe iu tablo kaj
mendas iun trinkaĵon", meditis Anton.
Subite la virino malaperis kaj Anton embarasiĝis. ŝi
kvazaŭ dronis sub la tero.
Li ĉirkaŭrigardis, turnis sin dekstren, poste maldekstren, sed
nenie vidis ŝin kaj ne povis
klarigi al si mem, kiel ŝi tiel neatendite malaperis.
Li sentis, ke la homoj, kiuj sidas ĉe la tabloj, scivole rigardas
lin.
Ja, li staris kiel arbo en la centro de la danctrinkejo. Li decidis tuj
eksidi ĉe iu tablo kaj iom atendi.
Eble la virino aperos de ie.
Li sidiĝis ĉe la plej proksima tablo kaj denove
ĉirkaŭrigardis.
En la danctrinkejo estis ĉefe mezaĝaj homoj. Eble ili ofte
venis ĉi tien
aŭ ĉi tie ili renkontiĝis.
Anton hontis kaj sentis konsciencriproĉon.
Li aspektis kiel fiulo, kiu deziras kaŝe enrigardi en ies vivon kaj
serĉi en ĝi delonge kaŝitan sekreton.
Li decidis tuj stariĝi kaj foriri, sed en tiu ĉi momento en la
danctrinkejo aŭdiĝis ia bruo,
kaj li rimarkis la virinon. Eble ŝi eliris el iu ĉambro.
Nun ŝi estis vestita en longa nigra robo, kaj ŝiaj nudaj
ŝultroj
brilis kiel marmoraj.
Kiel ombro la virino trapasis
inter la tabloj kaj sidiĝis antaŭ la piano,
kiu estis en la angulo de la
danctrinkejo.
Anton nun rimarkis ĝin. Kelkajn sekundojn ŝi restis senmova
antaŭ la piano,
dorse al la homoj en la danctrinkejo, kaj poste komencis malrapide
pianludi.
Anton stupore rigardis ŝian dorson, ŝiajn manojn blankajn kiel
porcelano kaj
ŝiajn longajn arĝentecajn harojn, kiuj falis sur ŝiajn
ŝultrojn.
Li aŭskultis la melodion, kaj subite en lia konscio komencis
elnaĝi kiel fora insulo en maro ia rememoro.
Unue ĝi estis pala, malklara, simila al forgesita melodio, sed
poste ĝi iĝis pli klara,
kaj kvazaŭ ĉio okazus en tiu ĉi momento antaŭ liaj
okuloj.
"Tiu ĉi estas Sandra, Sandra Stanislavova, nun mi memoras
ŝin",
flustris li. Ŝajne granda kolora radio ekmoviĝis antaŭ li
kaj revenigis lin en la infanecon.
Tiam lia familio loĝis en
malnova kvaretaĝa domo en la centro de la urbo.
Sur ĉiu etaĝo estis du loĝejoj: unu pli granda kaj la
alia pli malgranda.
La familio de Anton loĝis en la pli granda loĝejo sur la kvara
etaĝo
kaj en la alia loĝejo estis luantoj, kiuj ofte estis diversaj.
Ordinare ili estis junaj homoj, ĉefe studentoj.
Anton memoris, kiam en la najbara loĝejo ekloĝis junulino.
Tiam li estis lernanto kaj foje,
kiam li revenis el la lernejo, li vidis la junulinon.
Ŝi estis bela blondulino kun bluaj okuloj, kaj ŝia eleganta
korpo similis al violono.
Ŝi haltis kaj amike ekridetis al Anton. Li ruĝiĝis kaj
rapide ekflustris:
"Bonan tagon."
"Saluton!" diris
ŝi. "Mi estas Sandra, ni estas najbaroj."
Anton gapis ŝin
sorĉita kaj ŝajnis al li, ke la malpura kaj malbela ŝtuparejo
kun nelavitaj fenestroj subite eklumas kaj ekbrilas.
Post tiu ĉi unua
renkontiĝo li ofte vidis ŝin. Lia patrino kaj Sandra iĝis
amikinoj.
Sandra gastis en ilia domo kaj kun la patrino de Anton ili trinkis
kafon.
Kiam Anton vidis la lagobluajn okulojn de Sandra, li ruĝiĝis,
kvazaŭ iu bruligus fajron antaŭ lia vizaĝo,
liaj manplatoj komencis ŝviti, kaj lia koro ekbatis kiel la koro de
timigita leporo.
Foje-foje Anton sonĝis pri Sandra. Li sciis, ke ŝi estas
pianistino. Kiam ŝi estis en sia hejmo,
ŝi pianludis, kaj la melodio aŭdeblis en la tuta domo.
Anton aŭskultis la muzikon emociita kaj imagis ŝiajn longajn
tenerajn fingrojn,
kiuj ame tuŝas la pianklavojn.
Tiam li ne sciis, kion pianludas Sandra, de kiu komponisto, sed li
sentis la muzikon kiel friskan ventoblovon.
Kiam liaj gepatroj parolis pri
Sandra, ili diris, ke ŝi estas unu
el la plej talentaj junaj pianistinoj. Ili menciis, ke ŝi multe
koncertas kaj ŝia gloro de talenta
pianistino jam transflugis la ŝtatajn limojn, kaj Anton fieris, ke
li konas ŝin kaj ofte renkontas ŝin.
Foje Sandra venis en ilian domon.
Kiam Anton vidis ŝin, li tuj rimarkis,
ke ŝi estas ĝoja kaj ŝia ridanta vizaĝo aspektas
kiel suna printempa mateno.
Sandra ĉirkaŭbrakis la patrinon de Anton kaj diris:
"Onjo Tina, mia plej granda
revo realiĝis! Oni invitas min al Vieno.
Mi subskribis kontrakton kun Viena
Filharmonio, kaj mi pianludos en la urbo de la muziko."
"Sandra," ekĝojis
la patrino, "mi estas tre
feliĉa, sed mi bedaŭras, ke longe mi ne vidos vin."
"Onjo Tina," diris
Sandra kaj iom embarasite alrigardis la patrinon de Anton,
"mi havas grandan peton al vi. La plej kara aĵo, kiun mi
posedas, estas mia piano.
Ĉu mi povas lasi ĝin ĉe vi? Mi devas liberigi la
loĝejon."
"Kompreneble", diris
ĥore la gepatroj. "Nia loĝejo estas granda,
estos loko por ĝi, kaj ni zorgos pri ĝi kiel pri niaj okuloj."
"Mi ege dankas al vi. Kiam
mi revenos, mi reprenos ĝin."
Sandra forveturis, kaj ŝia
granda nigra piano restis en la loĝejo de Anton.
Oni metis ĝin en angulon de la gastĉambro, kaj tiel ili
alkutimiĝis al ĝi,
kvazaŭ la piano ĉiam estus tie.
Kiom da fojoj Anton alrigardis ĝin, li kvazaŭ denove vidis la
lagobluajn okulojn de Sandra,
kiuj lumigis lin, kaj lia koro komencis denove bati kiel kuranta
ĉevalo tra senlima kampo.
Anton ofte demandis sin, kiel Sandra fartas en Vieno, ĉu ŝi
koncertas tie,
kaj kiel pasas ŝiaj tagoj en la nekonata lando.
Li senpacience atendis ŝian revenon el Vieno, sed pasis unu, du,
tri jaroj
kaj Sandra ne revenis.
Oni ne sciis, kio okazis al ŝi. Sandra ne skribis leterojn, nek
telefonis.
La gepatroj de Anton provis ekscii ion pri ŝi, sed ili ne sciis
ŝian adreson en Vieno.
Ŝia piano daŭre estis tie, en la angulo de la gastĉambro,
kaj ĝi kviete atendis Sandran.
Tamen post kelkaj jaroj la familio de Anton devis ŝanĝi la
loĝejon.
Ili aĉetis novan loĝejon, kaj kune kun ĉiuj mebloj ili
transportis la pianon en la novan loĝejon.
Ĝi jam estis kvazaŭa ano de la familio. Daŭre neniu sciis
ion pri Sandra. Ŝi tute malaperis
kaj oni jam ne sciis, ĉu ŝi estas en Aŭstrio aŭ en
alia lando.
Anton iĝis plenkreska viro.
Li ne loĝis kun la gepatroj, multe
vojaĝis, kaj iom da tempo li loĝis en provinco.
Kiam liaj gepatroj jam estis certaj, ke Sandra ne revenos, ili donacis
la pianon al parenca knabineto, kiu komencis lerni pianludadon.
Tiel malaperis ankaŭ la nigra piano de Sandra.
Nun Anton sidis en la
danctrinkejo kaj aŭskultis la pianludadon de Sandra.
"Kiam ŝi revenis en Bulgarion?" demandis li sin mem.
"Eble
ŝi serĉis liajn gepatrojn, sed ne trovis ilin, ĉar ili ne
plu loĝis en la domo, kiun ŝi konis,
kaj verŝajne neniu povis diri al ŝi ilian novan adreson."
Delonge la gepatroj de Anton ne estis vivantaj.
Nun Sandra ludis ian malrapidan
nostalgian melodion, sed neniu en la danctrinkejo aŭskultis ĝin.
Preskaŭ ĉiuj babilis, ridis, tintigis la glasojn.
En la krepuska vasta ejo la viroj amindumis, kaj iliaj ebriaj rigardoj
brilis kiel la okuloj de embuskantaj lupoj.
Neniu interesiĝis pri la muziko de Sandra.
Anton eksentis ofendon. Sandra, la fama kaj talenta pianistino, kiu iam
sukcese
koncertis en multaj eŭropaj landoj, nun pianludis en tiu ĉi
duaranga danctrinkejo
al ebriuloj, kiuj ne komprenis la muzikon kaj tute ne interesiĝis
pri ĝi.
"Kio okazis al
ŝi?" meditis Anton. "Ĉu ŝi edziniĝis, ĉu
ŝi havis infanojn,
kial ŝi revenis en Bulgarion? En kiuj landoj ŝi loĝis,
kaj ĉu ŝi ankoraŭ memoras la gepatrojn de Anton kaj Anton
mem?
Ĉu ŝi serĉis sian pianon, kiu atendis ŝin en la
loĝejo de Anton?"
Al tiuj ĉi demandoj nur
Sandra povis respondi, sed nun ŝi sidis antaŭ tiu ĉi malnova
piano
en tiu ĉi danctrinkejo kaj ludis. Ŝi jam estis maljuna, laca
virino, kiu eble devis pianludi por vivteni sin.
Tiu ĉi ne estis Sandra,
kiun Anton konis, la iaman junan virinon kun la lagobluaj okuloj.
Anton stariĝis kaj ekiris
al la pordo.
"Ni ne devas reiri en la pasintecon. ĉio restu tie por
ĉiam",
diris li al si mem kaj foriris.
Julian Modest
La nuda viro (novelo)
Kiam li vekiĝis, li diris
al la edzino:
"Aŭskultu, mia filino:
hodiaŭ estas la tago por pagi la kotizon de
la televido, certe venos la viro kun la fakturo. Sed la afero estas, ke
hieraŭ mi ne alportis monon el la urbo, mi estas tute sen
mono."
"Klarigu tion al la
viro", rimarkis la edzino.
"Mi ne ŝatas tiajn
aferojn. Ili ŝajnas trompemaj,
kaj mi ŝatas plenumadi miajn devojn rigore. Aŭskultu: kiam li
venos, ni restos silentaj ĉi tie interne,
senbrue, por ke li pensu ke neniu estas hejme. Lasu lin frapi ĝis
li laciĝos.
morgaŭ mi pagos."
Post mallonge, senvestinte sin
de la piĵamo, li iris al la banĉambro por duŝiĝi,
sed la edzino jam enŝlosis sin tie.
Dum li atendis, li decidis fari kafon. Li metis la akvon por boli kaj
malfermis la servopordon por preni la panon.
Tute nuda, li singarde rigardis dekstren kaj maldekstren antaŭ ol
riski fari du paŝojn
ĝis la paksako lasita de la panisto sur la marmora sojlo.
Estis ankoraŭ tre frue, verŝajne neniu aperus.
Sed tuj kiam liaj fingroj tuŝis la panon, la pordo malantaŭ li
kunfrapis forte, pelata de vento.
Terurigite, li kuris al la
sonorilo kaj, post sonorigado, restis atendante, rigardante ĉirkaŭen
un maltrankvilo.
Li aŭdis ke la akvo el la duŝo ĉesis subite, sed neniu
venis malfermi.
Sendube la edzino pensis ke temas pri la televida kolektanto.
Li frapis per la fingroj:
"Maria! Malfermu, Maria.
Estas mi" li vokis mallaŭte.
Ju pli li frapis, des pli
silente restis interne.
Dume, li aŭdis la pordon de
la lifto fermiĝanta malsupre, vidis la montrilon malrapide
supreniĝi....
Ĉi-foje, certe estis la viro de la televido!
Ne estis. Rifuĝinte en la
ŝtuparo inter etaĝoj, li
atendis ke la lifto pasu
kaj revenis al sia apartamento, ĉiam tenante en siaj nervozaj manoj
la pakan panon:
"Maria, mi petas! Estas
mi!"
Ĉi-foje li ne havis tempon
insisti: li aŭdis paŝojn en la ŝtuparo,
malrapidajn, regulajn, venantajn de malsupre....
Panikite, li rigardis ĉirkaŭen, farante pirueton, kaj tiel
nuda, kun la pano enmane,
li ŝajnis danci groteskan kaj malbone ekzercitan baleton.
La paŝoj proksimiĝis, kaj li ne havis kie kaŝi sin.
Li kuris al la lifto, premis la butonon. Ĝuste kiam li eniris, la
servistino
trapasis la ŝtuparon malrapide, polurante la supreniron de alia
etaĝo.
Li spiregadis streĉite, viŝante la ŝviton de sia frunto
per la pano.
Sed jen la interna pordo de la lifto fermis sin kaj ĝi komencis
malsupreniri.
"Ho, ne, ne!" diris la
nuda viro, eksaltinte.
Kaj nun? Iu malsupre povus
malfermi la lifton kaj trovi lin tute nuda, eble eĉ iu konata najbaro....
Li rimarkis, senkonsile, ke li
estas trenata ĉiam pli fore de sia apartamento, li komencis vivi veran
Kafka-nokton,
la plej aŭtentika kaj freneza Terura Reĝimo ekreĝis!
"Tion ne!" li ripetis furioze.
Li kaptis la pordon de la lifto kaj forte malfermis ĝin inter
etaĝoj,
devigante la lifton halti. Li spiris profunde, fermante la okulojn por
provi kredi ke li sonĝas.
Poste li provis premi la butonon de sia etaĝo.
Malsupre oni daŭre vokis la lifton.
Antaŭ ĉio: "Krizo: halti." Tre bone. Kaj nun?
Ĉu supren aŭ malsupren?
Li singarde malŝaltis la krizan haltadon, lasis la pordon, dum li
penis igi la lifton supreniri.
La lifto supreniris.
"Maria! Malfermu la
pordon!" li kriis, ĉi-foje frapante la pordon per pugnoj,
sen ajna singardemo. Li aŭdis ke alia pordo malfermiĝas
malantaŭ li.
Li turniĝis, premita, apogante sian postaĵon kontraŭ la
sojlo
kaj vane penante kaŝi sin per la pano.
Estis la maljunulino de la apuda apartamento:
"Bonan tagon,
sinjorino", li diris
konfuzite. "Imagu, ke mi...".
La maljunulino, ŝokita, levis la brakojn kaj ekkriis:
"Dio mia! La panisto estas
nuda!"!
Ŝi kuris al la telefono por voki la policon: "Estas nuda viro
ĉi tie ĉe la pordo!"!
Aliaj najbaroj, aŭdinte la
kriadon, venis vidi kio okazis:
"Li estas perversulo!"
"Rigardu, kia hororo!" "Ne rigardu! Enhejmen, mia filino!"
Maria, la edzino de la
kompatinda viro, fine malfermis la pordon por vidi kio okazis.
Li eniris kiel raketo kaj vestis sin rapide, eĉ ne pensante pri la
bano.
Post kelkaj minutoj, kiam ĉio trankviliĝis ekstere, oni frapis
la pordon.
"Certe estas la
polico", li diris, ankoraŭ spiregante, kaj iris malfermi.
Ne estis: estis la kolektanto de
la televido.
Fernando Sabino
Por ĉiam lojala al la
imperiestro
Dum la dua mondmilito Hiro Onoda, subleŭtenanto de la japana
imperiesstra armeo,
militis en Filipinoj.
En la jaro 1944, kiam Japanio jam estis malgajnanta ĉiujn batalojn,
la
22-jara leŭtenanto ricevis ordonon daŭrigi la militon
kontraŭ usonanoj
kaj iliaj aliancanoj per partizanaj metodoj.
Disigita de la cetera mondo,
neniel scianta, ke la milito estas finita,,
kaj Japanio kapitulacis, Onoda daŭre militis kontraŭ la
antaŭaj malamikoj,
aranĝante embusskojn kaj ekstermante ĉiujn, kiuj ne apartenis
al la japana armeo.
Verdire, dum la aŭtuno 1945
li trovis la aviadilan faldfolion, kiu informiss pri la kapitulaco de Japanio.
Tamen Onoda ne ekkredis, konsiderante, ke temas pri ruzaĵo de la
kontraŭulo.
Multnombraj provoj de la
filipinaj potencoj trovi sekuran kontakton kun
la ribelanta leŭtenanto nenion rezultigis: neniun vorton li kredis
kaj daŭrigis murdi policanojn, kontaktoserĉantojn kaj eĉ
tute senkulpajn KAMPARANOJN,
suspektante ilin ligitaj kun Usono.
Malgraŭ ke Onoda mortigadis
ĉiun, kiu ne portis uniformon de la japana imperiestra armeo,
FOJE LI EN LA ARBARO INDULGIS LA SENARMITAN JAPANAN STUDENTON,
KIU KAPTIS PAPILIOJN POR
KOLEKTO, kaj la studento konsternis lin,
informinte, ke la milito delonge estas finita.
Kiel ĉIAM, oNODA NE KREDIS. TAMEN LA KONSCIENCA STUDENTO
PROMESIS TROVI LA KOMANDANTON DE oNODA, KAJ EN TIO LI SUKCESIS.
oNODA KAPITULACIS AL LA POTENCO
NUR PRINTEMPE 1974, KIAM EFEKTIVE
ONI TROVIS KAJ LIVERIS SUR LA INSULON MALJUNEGAN KOMANDANTON DE LIA
ESTINTA MILITTRUPO,
KAJ TIU ORDONIS AL LA LEŭTENANTO kapitulaci.
oNODA ELIRIS EL LA ĝangalo,
TENANTE LA PAFILON KAJ SAMURAJAN GLAVON,
KIUJN LI KUN CEREMONIA riverenco TRANSDONIS AL POLICOFICIRO.
Tiama Filipina PREZIDENTO Ferdinando
Markos ESTIS TIOM IMPRESITA
DE LA HISTORIO PRI LA OFICIRO FORGESITA SED FIDELA AL sia ĵuro, ke
li
nuligis la mortoverdikton, ĉar pro
masakroj, okazigitaj en la paca tempo,
al la japano minacis mortpuno.
Iom poste Onoda montris al lokaj
potenculoj kaj ĵurnalistoj sian kaŝejon.
Kiel antaŭe, tie ĉio estis zorge ordigita, kaj sur la muro
pendis memfarita portreto de la imperiestro
kaj malnova ŝildo kun la patriota surskribo: "la milito
ĝis venka fino!"
Onoda rakontis, ke ĝis kiam
kelkaj liaj subuloj estis ankoraŭ vivaj
li regule aranĝis
la militpreparadojn, ripetadis la statuton kaj eĉ okazigis
konkursojn de la plej bonaj hajkoj.
Li ŝparis kartoĉojn,
manĝis nur kreskaĵnutraĵoon: sovaĝaj fruktoj,
radikoj kaj manĝeblaj tigoj. Li ĉiam ŝtopadis la
putriĝintan vestaĵon per
kudrilo, memfarita el rubuja drato, kaj ĉiam li atendis la ordonon
de
sia komandanto por reveni en la regimenton.
Dum la tuta tempo eĉ
leĝera malvarmumo ne tuŝis lin.
Jen kiel gravas saniga nutrado, freŝa aero kaj raciaj
korpoŝarĝoj!
Ĝis profundo de l. animo
Onoda estis ŝokita de la eventoj,
okazintaj en lia lando kaj en la tuta mondo, dum li sindone batalis
kontraŭ tute ne reala malamiko.
Reveno en la patrujon tute ne
ĝojigis lin. Al la kaduka batalisto,
kiu kutimis spiri freŝan aeron kaj ĝui silenton,
ŝajnis vera infero la nuna arbaro da ĉielskrapuloj, bruo kaj
tumulto,
amaso da aŭtoj eligantaj miasman fumon.
Li decidis reveni al la antaŭa vivo en la ĝangalo, kaj tion li
realigis.
A.
Penzenskij
(Novelserio "Mirakloj kaj aventu-
roj)( el la rusa esperantigis:
A. Masenko
Sonorila
aŭguro
(Rememoriga plendletero)
3 Nekredeble!!! ... Post tiom
longe kiel kvin jardekoj, ankoraŭ nestas
profunde enradikiĝintaj en mia memoro tiuj voluptaj momentoj de ni
ambaŭ junaĝe travivataj,
kaŝe for de scivolaj rigardoj. Ĉar tiutempe ni loĝis
kune kun familianoj en la sama domo, ne eblis niaplaĉe ami nin kaj
libere ... revi!
Tamen, tiuj kvazaŭ sekretaj rilatoj, kvankam rapidflugaj kaj tial
neniam ĝisfine sukcesintaj,
estis ja plezurigaj kaj paradokse spicaj ĝuste pro nia timo esti
surprizitaj de tieuloj.
Pli ol ĉio, mi neniam
kapablis forgesi tiun unuan fojon,
kiam post enlitiĝo de la aliaj domanoj ni sidis ĉe la kuireja
manĝotablo,
kaj sur ĝi ekludis per mankaptado de glitanta vitra globeto.
Sub la plato de tiu kruda meblo niaj genuoj kolizietis, sed ne kverelis;
male ili rifuzis malapogiĝi unu de la alia, forte algluiĝintaj
kiel niaj rigardoj.
Bedaŭrinde hontotimo pezis sur nin,
kvazaŭ ni estus farintaj ian abomenindaĵon.
Sed tiu momento miaflanke signifis seriozgravan prologon de eblonta
geedziĝo inter ni.
Tamen, kaŭze de via tiama devontigo al stranga fianĉiniĝo
per korespondado kun alilanda ulo,
mi ne ĝustatempe plenesprimis mian sintenontiurilate.
Similaj teneraj okazaĵoj
ripetiĝis plurfoje, ĝis ...
... Ĝis iutage mi
kuraĝis invitivin malŝlosi viaflanke la trairpordon
inter niaj du apudaj dormoĉambroj, kaj vi ... senhezite konsentis
- ĉu vi forgesis? Mi ne!...
Malvarmega estis tiu vintra
nokto, dum mi pacience atendis enlitiĝon de ĉiuj aliaj
kaj postan silentiĝon en la loĝejo. Intertempe mi intime
certiĝis, ke mi devus nepre deteni min
de iu ajn kompromita ago endanĝerigonta vian virinan honoron,
cele senmakulan geedziĝon.
Kiel eble plej malbrue mi
sukcesis forŝovi mian vestoŝrankon de antaŭ
la komuna trairejo; mia mano samzorge turnis la klinkon de la pordo,
kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ ŝtelisto
surprizonta trankvilan loĝanton.
Piedpinte mi paŝis al la lito, kie via jam varmiĝinta korpo
bonvenigis
la mian; vi mem levetis la kovrilojn ... ĉu vi ankoraŭ
memoras?
Sub mia aldona pezo la
litorisortoj plendis laŭte, admonante nin al
plia singardemo pri silento. Hastema mi ne volis montri min, ĉar
momento tia
postulis unikan amoran ceremonion longdaŭre ĝuindan.
Mi ĉirkaŭprenis vin, kaj tuj sentis viajn platvarmajn manojn
transkuri
mian dorson. Niaj lipoj baraktis unuj serĉe de la aliaj por sin
premi,
komence hezite, poste pli kaj pli vigle ĝis preskaŭ
sufokiĝo.
Ekde tiam mia buŝo ne plu sukcesis bremsi ekscitiĝon, kaj vulturavide sin
ĵetis
al viaj plenesprimaj okuloj ekstaze rigardantaj min. Do mi delikate
ĝuadis la veluran mildecon de viaj palpebroj instinkte
fermiĝintaj
kiel protektiloj antaŭ tro arda elspiro mia.
Viajn vangojn miaj kisoj ne
ŝparis, kaj tuj poste ili glitumis
trans vian kolon survoje al la ŝultroj kaj apuda brusto. Atende de
mia
malbutonumado de la embarasa mamzono la du tieaj vulkanformaj reliefoj
ekvibris erupciontaj.
Niaj neregeblaj movoj
forpuŝis la litotolaĵon, tiel malkovrante du
allogajn avenuojn laŭdirekte al la mistera profunda vivestiganta
fonto.
Via silkeca haŭto ilin pavimis de la genuoj ĝis la koksoj,
provokante
pludaŭran karesadon ankaŭ tie. Detenante min de ia ajn
avidimpeto, iom
post iom, nehaste, kiel en ceremonia
kulto - ĉu vi tiam rimarkis tion? -
mi kliniĝis sur ilin por ... Ging ... gang!!! ...
giling... gilang!!!.
Krudabrupte la ŝtuparporda
sonorilo kriegis je tiu malĝusta horo.
- Kial?!...
Alarmo inundis la tutan
loĝejon, ĉiuj ellitiĝis ankoraŭ dormemaj,
neatendite dronintaj en ektimon kaj maltrankvilon; ĝenerala konfuzo
ekestis. Prudento devigis min leviĝi kaj rapide reiri en mian
ĉambron,
ĉar ĉe ties alia pordo, alira al la cetero de la domo, iu jam
estis frapanta.
Tiele oni ĉesigis niajn
amorrevojn. - Kial?! ...
Nur eraran premadon de la sonorilbutono fare de ebriiĝinta najbaro
... oni poste sciiĝis. Ĉu? ...
Alia simila amora oportuno ne
okazis, kaj neklarigeble vi intertempe,
sen ia ajn averto, eliris el la domo. Oni poste klaĉis al mi, ke vi
mem volas plenumi antaŭsignon de aŭguristo de vi konsultita:
fari
longan vojaĝon al fora lando por edziniĝi kun nekonato duoble
pli aĝa ol
vi, sed ekonomie komfortodona ....
Malespero mia!... Kial?!...
Kial?! Kial?!... Kial?!... Kial?!...
Eriko Navaro
Solvo de la florludo
Jen la 30 flornomoj kunmeteblaj
per la donitaj silaboj (solvintoj
gajnos nek premion nek poentojn, do espereble neniu protestos pro la
enlistigo de filiko kaj fikuso):
agavo, anizo, astero, cejano,
dalio, dianto, fikuso, filiko, fuksio,
galanto, irido, jasmeno, kalao, kamelio, konvalo, krokuso, lekanto,
levkojo, lilio, mimozo, narciso, nimfeo, paduso, papavo, penseo,
primolo, sileno, siringo, tulipo, violo.
Verkis por Esperanta Ligilo
Galina Lukjanenko (Rusio)
Por plia cerbumado
Aritmetika enigmo
Trovu nombron (entjeron), kiu:
plus sep donas nimbron divideblan per tri;
plus kvar donas malparan nombron;
oble du donas nombron kies lasta cifero estas ses.
Inter amikoj (humuro)
"Mia edzino estas tre laborema:
ŝi kuiras, lavas tolaĵojn, gladas,
ordigas kaj purigas la ĉambrojn, vere perfekte!"
"Bonŝanculo! hejme,
ĉion faras mi! mi kuiras, mi lavas telerojn kaj
tolaĵojn kaj vestojn, gladas, prizorgas la hejmajn kreskaĵojn,
banas la
infanon...."
"Sed via edzino?"
"Diable, tion mi rifuzus!
Ŝi devas lavi sin memstare!"
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info