Joseph Kreitz

                                   

         Historio de la Esperanto-Movado

       Inter la Blinduloj

                                   

       En tri brajlaj volumoj

 

          Unua Volumo

                                   

              :::::::

                                   

                                   

        Imprenta Braille

               de la               

Organizacion Nacional de Ciegos

  General Primo  de Rivera, 2

             Barcelona

               1972.

              :::::::

                                   

      Obra en dos Volumenes

                                   

         Volumen Primero

 

               Eldonis

                                     

Esperanto Blindulligo de Germanujo

              (EBLOGO)

                                     

        Kun financa subteno

                  de                 

   Sinjorino  Constanze Zapater

        al sxia karmemora edzo

         Baldomero Zapater

                                     

               :::::::               

                                     

             Favore  al

"Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj" (LIBE)

                                     

              Presigis

                                      

 Organizacion Nacional de Ciegos de Espana (O. N. C. E).

                                     

  Memore al sia forpasinta Estro

          Jos^e Ezquerra

 

 

           Dedicxo

 

            Al miaj karmemoraj amikoj

       Baldomero Zapater kaj Jos^e Ezquerra.

                                     

                                     

Neforgeseble en mia vivo restos memorinda tago dum la monato

marto en la jaro 1919, kiam mi plenatende kaj scivole havis

la grandan plezuron la unuan fojon interrenkontigxi kun mia

hispana amiko Baldomero Zapater, kiu logxis jam dek jarojn

en Kolonjo, kie li profesie instruis pri gitarludado,

sed tiu tago ankaux estis memorinda pro tio, ke la unuan fojon

mi havis okazon paroli la internacian lingvon kun iu.

Mi, junulo esperis renkonti fieran kaj grandstaturan hispanon,

sed kia seniluziigxo! Antaux mi staris malgrandstatura amiko

kun mallauxta, sed treege agrabla kaj simpatia vocxo.

Poste, kiam ankaux mi logxis en Kolonjo, ofte ni kunvenis

pridiskutante blindulesperantistajn aferojn; interalie li

proponis, ke mi verku kaj eldonu en brajla preso "Historion

de la Esperantomovado inter la Blinduloj" sub la auxspicioj

de Eblogo, al kiu li donis la nomon kaj ecx li firme promesis

min subteni finance. Dum la "Dektria" en Stockholm en 1934

Giovanni Valiani (Italujo) sendis proponon pri verkado

de historia libreto pri la Esperantomovado inter la blinduloj.

Oni decidis peti samideanon Valiani, ke li mem verku

la "Historion". Mi korespondis pri tiu cxi afero kun li;

tamen... Li mortis... Regis la bruna regximo en Germanujo...

Eksplodis la dua mondmilito... Venis mizera tempo post gxi...

kaj... forpasis mia kara amiko Baldomero!

 

Dank' al konsiderinda financa helpo de s-rino Constanze

Zapater mi povas plenumi la promeson de mia amiko Baldomero

Zapater, al kiu nun iras en amo miaj dankemaj rememoroj,

kun profunda dankemo ankaux al vi, kara amikino Constanze,

en la nomo de la tutmonda blindulesperantistaro, ke vi

plenumis la promeson de via karmemora edzo Mero.        a

 

Dum la "Dekdua" en Kolonjo mi esperis renkonti mian amikon

Jos^e Ezquerra, kun kiu mi korespondis jam multajn jarojn;

tamen diversspecaj obstakloj malebligis lian partoprenon

al la kongreso, sed oni elektis lin kiel anon de komitato,

kiu havis la taskon esplori la laboreblecojn por blinduloj

en la industrio. Nur kelkajn jarojn post la milito, dum la

kongreso en Munhxeno, mi havis la grandan plezuron la unuan

fojon renkonti mian amikon Jos^e Ezquerra. Ne estas eble

per malmultaj vortoj skizi la reciprokan gxojon de nia

interrenkontigxo. Li estis vigla kaj el lia animo elsxprucis

kvazaux fonto de energio kun la intensa volo plibonigi

la sorton de la nevidantoj ne nur en Hispanujo, sed en la tuta

mondo dank' al la helpilo Esperanto. Bedauxrinde kongresorganizaj

laboroj min retenis dedicxi multan tempon al mia hispana amiko,

sed dum komuna vespermangxo kun mi kaj Baldomero Zapater

nia sxatata temo pri eldonado de historia libreto pri la

Esperantomovado interblindula okupis nin preskaux la tutan

vesperon. Ankaux li, mia kara amiko Jos^e Ezquerra forpasis

intertempe, sed vivas lia grandioza ONCE, la organizajxo

de hispanaj blinduloj, kiun li estris sukcese dum multaj jaroj.

Ni, la tutmonda blindulesperantistaro esprimas tutkoran dankon

al ONCE pro tio, ke gxi, memore al sia eminenta estro ankaux

ebligis la eldonon de tiu cxi verko.

 

Pli detale vi legos pri niaj pioniroj Jos^e Ezquerra kaj

Baldomero Zapater en la tria parto, kiu raportos pri la vivo

kaj agado de tiuj eminentaj samideanoj vivintaj antaux ni,

kiuj metis la fundamenton de la Esperantomovado inter la

blinduloj.

                      la auxtoro.

                     :::::::::::::

 

 

          Antauxparolo

                                      

Kiam oni parolas aux korespondas kun nevidantaj samideanoj

junaj kaj nejunaj, kiuj jxus finstudis la internacian lingvon,

ofte ili faras la demandojn: "kiuj estis la unuaj nevidantaj

esperantistoj?" "kie kaj en kiuj landoj unue disvastigxis

Esperanto inter la blinduloj?" "kiam aperis la unuaj lernolibroj

pri la internacia lingvo kaj la unuaj libroj en brajla preso

en tiu cxi lingvo?" Cxi tiuj certe pravaj demandoj kaj la

deziro forigi la mankon de tauxga libro donanta la bezonatajn

informojn, instigis min pripensi la kompiladon de lauxeble

iom kompleta historio de la Esperantomovado inter la blinduloj

en kvar partoj.

 

La unua parto skizas la komencojn de la movado, la fondigxon

de la gazeto "Esperanta Ligilo" kaj donas informojn pri aliaj

sciindajxoj el tiu cxi unua periodo ekde la jaro 1901 gxis 1915,

kiam "Esperanta Ligilo" devis cxesigi sian aperadon.

 

En la dua parto la leganto trovas atentindajn historiajn

notojn pri la renaskigxo kaj evoluado de la Esperantomovado

inter nevidantoj ekde la jaro 1919 gxis 1940. La cxefa

karakterizajxo de la dua periodo estis eventoj tiom gravaj,

ke ili formis la fundamenton de la movado por estontaj jaroj.

Okazis ja la organizado de la unua internacia kongreso de

blindaj esperantistoj kaj postaj kongresoj, la fondigxo de la

unuaj naciaj societoj blindulesperantistaj kaj fine la naskigxo

de "Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj" (UABE) en la

jaro 1923.

 

En la tria parto ni publikigas biografiojn de elstaraj kaj

eminentaj pioniroj de nia movado: Thilander, Cart, Merrick k.a.

 

La kvara parto pritraktas la periodon ekde 1946 gxis la nuna

tempo, raportante pri klopodoj kaj agado por rekonstrui la

internacian organizajxon kaj la naciajn suborganizajxojn de

blindaj esperantistoj.                

 

Dank' al bonsxanca hazardo mi trovis bonegan historian

skizon pri la komenco de la movado gxis la jaro 1915 verkitan

de mia karmemora kaj neforgesebla amiko W. P. Merrick en la

jaro 1922 por la "Blindula numero" de la gazeto "Esperanto

Triumfonta" (poste "Heroldo de Esperanto"), en kiu li petis

komune kun la subskribinto la vidantajn samideanojn per donacoj

finance subteni la gazeton "Esperanta Ligilo" por eviti gxian

pereon minacantan pro diverslandaj ekonomiaj krizoj kaj

monsenvalorigxoj. Felicxe ni sukcesis savi nian karan gazeton

cxefe dank' al altruisma propaganda agado de nia pioniro

W. P. Merrick. Cxi tiun historian skizon kun kelkaj kompletigoj

vi trovas en la unua parto.

 

Mi konscias, ke ne estas facila tasko kompili kompletan

historion de la Esperantomovado interblindula kaj ankaux mi

konscias, ke sen la aktiva helpado kaj kunlaborado fare de

kelkaj el miaj samideanoj diverslandaj mi ne estus sukcesinta

plenumi mian taskon kontentige. Al cxiuj kunlaborantoj mian

tutkoran dankon!

 

Nenia homa farajxo estas perfekta. Ankaux mia laborajxo

ne pretendas perfektecon; tamen mi esperas, ke post mi eble

pli kompetentaj samideanoj sukcesos verki pli bonan kaj pli

kompletan historion pri nia movado.

 

Estu la libro konstanta fonto kaj utila trezorejo, el kiuj

multaj blindaj esperantistoj cxerpos kaj trovos novan kuragxon

kaj fortajn impulsojn por dauxrigi la agadon de sinoferaj

pioniroj vivintaj en tempo, kiam la vivkondicxoj de niaj

sortofratoj en cxiuj landoj estis kompare malfavoraj.

Jen la celo de tiu cxi libreto!

                Joseph Kreitz.

 

 

            Unua parto

            ::::::::::

 

1. La komencoj.

                                    

Antaux ol vi legos la raporton de nia karmemora samideano

W. P. Merrick pri la komenco de la Esperantomovado inter la

blinduloj ekde la jaro 1901, certe estas interese ekscii,

ke kredinde la nederlanda samsortano N. Schildt en Amsterdam

estis la unua nevidanto, kiu eklernis Esperanton jam en la

jaro 1888, sed li ne sukcesis interesigi siajn samsortanojn

pri gxi kaj praktike uzadi la novan lingvon.

 

La unua persono, kiu havis la ideon felicxigi la blindulojn

per Esperanto, estis f-ino Zabilon d'Her en Lyon, kiu dum la

somero de la jaro 1895 instruis pri Esperanto f-inon H^el[ene

Giroud, naskigxintan en Svislando, kiu unue estis nevidanta

instruistino kaj poste ecx direktorino de la privata

blindullernejo Villeurbanne apud Lyon. Poste sxi komune kun

f-ino Zabilon d'Her instruis kelkajn lernantojn de la nomita

instituto sen lernolibroj, cxar tiaj jam ne ekzistis kaj ecx

mankis brajla alfabeto por Esperanto tiutempe.

 

H^el[ene Giroud naskigxis en decembro 1864 en Chamoson,

vilagxo de la svisa kantono Wallis, kaj en 1871 sxi ekblindigxis

kauxze de varioloj. En 1874 sxi eniris la blindullernejon en

Lausanne, kie sxi lastklasa lernantino jam instruis pri

aritmetiko la junajn gelernantojn. Poste, kiel instruistino

sxi dejxoris en la sama lernejo gxis la jaro ahh7, kiam sxi

pro nekonata motivo reiris en sian vilagxon, sed ekde la jaro

1890 sxi ree aktive dejxoris kiel instruistino kaj poste

kiel direktorino cxe la blindullernejo Villeurbanne gxis

septembro de la jaro 1907, kiam malbona sanstato sxin devigis

retirigxi en sian hejman vilagxon, tamen, en la jaro 1911

sxi estis inter tiuj samsortanoj, kiuj fondis la svisan

blindulligon, kiu meritas nian dankon pro konstante donitaj

subvencioj moralaj kaj financaj al nia movado antaux kaj post

la dua mondmilito. H^el[ene Giroud estis verkistino, kiu verkis

franclingve rakontojn kaj novelojn cxefe pri la vivo malfacila

de la svisaj montaranoj. Kelkajn rakontojn sxi verkis originale

por EL. La 19-an de junio en la jaro 1950 post aktiva vivo

forpasis H^el[ene Giroud, tiu samsortanino, kiu unue pripensis

utiligi Esperanton al la blinduloj.

 

Estis Harald Thilander, blinda, surdeta, kripla junulo

logxanta en hejmo por malfortuloj en Stockholm, kiu unue

perceptis, kiajn grandajn servojn Esperanto povas fari al la

tuta blindularo.

 

Tio okazis en 1901, kiam nenia dulingva vortaro estis brajle

presita, tiel ke estis preskaux neeble por blindulo lerni ian

linqvon krom la nacia. Thilander, kiu cxiam revis pri internacia

kunlaboro inter blinduloj, por kontrauxstari komunajn obstaklojn

pro vidmanko, estis dedicxinta jam naux jarojn al tasko terura:

kopiadi en brajlan skribon pere de diktado svedajn vortarojn

de angla, franca kaj germana lingvoj. Tamen, post tiu laboro

li havis nur unu ekzempleron de la libro.

 

Sed Esperanto povus alporti novan epokon. Oni povus, tiel

konkludis Thilander, sen tro grava elspezo, multobligi

per presado la malgrandajn lernolibrojn kaj radikarojn bezonatajn

de tiu simpla lingvo, por ke cxiu blindulo povu lerni kaj uzi

gxin. Jam en fino de 1901, laux prof. Cart, trovigxas aludo

al tiu temo en korespondado de Thilander kun f-ino Zabilon

d'Her, poste s-rino Ranfaing. En tiu jaro li verkis propagandajn

artikolojn por svedaj kaj anglaj revuoj, kaj influis la

preparadon de gravega artikolo, kiun s-ro Ahlberg publikigis

en la revuo "Lingvo Internacia" (januaro 1902), kiu altiris

la atenton de multaj bonkoraj esperantistoj al la graveco

de Esperanto por la blinduloj. Inter cxi tiuj sin trovis

la blinda d-ro Javal kaj d-ro Dor, kiuj priparolis la aferon

cxe kelkaj porblindulaj kongresoj; Pastro Richardson kaj

fratero Isidoro, kiu laste nomita tiel sukcese instruis la

blindajn knabojn en la brusela blindulinstituto, kaj precipe

prof. Cart, al kies konstanta, energia, praktika laboregado

la blinduloj sxuldas multe pli ol al iu alia.

 

En 1902, tre kuragxigita de rektoro Boirac, kun kiu li

rilatis, Thilander fervore propagandis inter blinduloj.

Li faris per Esperanto tiajn servojn al cxiuj siaj blindaj

amikoj, ke ili konvinkigxis pri gxia utileco, kaj ili farigxis

rondeto de pioniroj en multaj landoj. Thilander kaj liaj amikoj

kune verkis artikolojn por blindulaj gazetoj, kaj la rondeto

kreskis konstante. Pri la varbmaniero de Thilander mi altrudas

la rakonton de mia propra sperto. En junio 1902 mi sciigis lin,

ke mi amas folkloron kaj volonte deziras sciigon pri svedaj

popolrakontoj kaj kutimoj. Kvankam li povis tiam jam skribi

ecx bonegan leteron en angla lingvo, li tute ne fidis

sian kapablon traduki anglen la bezonatajn informojn.

Senprokraste li kopiis en brajlan skribon la Esperantan-anglan

sxlosilon kaj sendis gxin al mi kun kvanto da svedaj legendoj,

kiujn li mem esperantigis. Cxio estis nekontrauxstarebla.

Rapide mi lernis Esperanton kaj kun gxojego legis la legendojn,

kiuj, laux mia surprizo, estis tiel klare esprimitaj, tiel

videble fidelaj al la originalo, ke mi povis kompreni ecx

delikatajn nuancojn pli bone ol per ia angla traduko.

Jen nur unu ekzemplo de la komplezemo de nia kara Thilander.

 

En 1902 prof. Th^eophile Cart, jam fame konata franca

lingvisto, sin turnis al la blindula problemo pro la okula

malsano de sia fileto. Leginte la jam aluditan artikolon

en "Lingvo Internacia", li decidis alporti sian plenan energion

al la efektivigo de tiu nobla ideo. Li pasigis la septembran

libertempon apud Lausanne kaj diktis esperantan lernolibron

al kelkaj junulinoj cxe la "Asile Recordon", kiujn li hazarde

renkontis dum boatveturo. Kuragxigita de iliaj fervoro kaj

progresado, li tuj klopodis la arangxon de la brajla alfabeto

por Esperanto. Unue li starigis brajlan alfabeton, en kiu li

montris la literojn "cx, sx" ktp. per literoj, kiuj ne ekzistas

en Esperanqo: "q, w, y" ktp. Tiamaniere liaj lernantinoj

f-inoj Fanny Ducret, H^el[ene Gal kaj Rosa Vogt skribis mane

la unuajn ekzemplerojn de la gramatiko kaj ekzercaro.

Veturante al Gxenevo, li portis unu ekzempleron al prof.

Jean Jacques Monnier, kiu tute malaprobis la alfabeton.

Por li tio estis terura baro; cxio sxajnis al li perdita.

Sed li rememoris, ke Thilander estis proponinta al li alian

alfabeton, la nunan: indiki la supersignojn de la kvin

konsonantoj per la sesa punkto, kaj tiun de "u" per la kvara

anstataux per la unua punkto. Li do ree ekzamenis la demandon

kaj vizitante denove prof-ron Monnier, li prezentis al li

la solvon de Thilander. Gxin li plene aprobis.

 

"Bone", diris prof. Cart, "sed eble aliaj blinduloj opinias

malsame, kaj ni perdos kelkajn jarojn en la sercxado de la

plej bona sistemo. Nu, vi estas svisa, Thilander estas sveda,

mi estas franca, vere _"internacia konferenco!" Unuvorte,

tial, ke mi konas la opinion de Thilander, ni povas decidi

kaj deklari, ke en _"internacia konferenco" oni akceptis

esperantan brajlan alfabeton uzotan en la lernolibroj kaj

en la estonta gazeto por blinduloj". Kelkajn tagojn poste

aperis en "Lingvo Internacia", centra organo por vidantaj

esperantistoj, la deklaro decidita de "internacia konferenco"

kun desegno de cxiuj literoj de nia nuna alfabeto, de kiu

prof. Cart dissendis e.jjj ekzemplerojn en preskaux cxiujn

landojn euxropajn kaj ecx ekstereuxropajn. D-ro Javal kaj

malmultaj aliaj blinduloj postulis sxangxojn - diversajn

kompreneble, cxiuj - sed prof. Cart diris responde al ili,

ke li ne povas ree kunvoki internacian konferencon! Kaj ili

silentis. Pri tio prof. Cart skribis poste en artikolo:

"Eble tia energia agado malplacxos al kelkaj. Sed ili pripensu:

se ni ne estus agintaj tiamaniere, oni versxajne ankoraux

hodiaux diskutus pri la plej bona alfabeto kaj ni havus nenian

brajlan libron, nenian gazeton kaj la blinduloj atendus

ankoraux la aperon de la unua kajero de "Esperanta Ligilo"".

Dum la sekvintaj monatoj prof. Cart interkontaktis kun

kelkaj eminentaj blinduloj en Francujo: s-ro E. Guilbeau,

profesoro en la plej grava franca blindullernejo en Parizo;

ges-roj Poittevin, la edzo blinda, la edzino tre helpema

pri preparado de lernolibraj tekstoj; s-ro Couillard,

kiu poste farigxis brajla presisto de esperantajxoj en Amiens

kaj aliaj. Dank' al ilia kunlaboro la manskribita lernolibraro

estis baldaux preta por la presado. Gxi konsistis el malgranda

kvankam suficxe plena gramatiko kun ekzercaro kaj vortareto

kun preskaux 4.000 radikoj, tiel arangxita, ke oni povas

utiligi la esperantan parton pri ia lingvo por eviti

la elspezon de represado.

Laux propaganda artikolo en "Le Louis Braille" (majo 1901)

de s-ro E. Guilbeau, la libro jam estis presita en la brajla

presejo de l'fraterinoj de Saint Paul en Parizo, kune kun la

germana parto. La angla parto tuj sekvis.

 

Sed la plej malfacila problemo, kiun prof. Cart devis solvi,

estis la kolektado de mono, cxar la blindularo tiutempe estis

tre malricxa. Tial estis necese peti helpon de bonkoraj viduloj,

tasko, kiun blinduloj mem tute malsxatas pro la kutima popola

kunigo de blinduleco kun almozuleco. Sed la energio de prof.

Cart superis cxiun obstaklon. La pariza grupo bonkore pagis

la unuan eldonon de la lernolibro. Aliaj privataj bonkoruloj

donacis, ofte plej malavare, kaj fine f-ino Zabilon d'Her,

la bona feino de la movado, starigis loterion, kiu kun la

helpo de sxiaj amikoj en Lyon rezultis pli ol du mil frankojn.

Granda estis la laboro, sed grandega la gxojego pri la rezulto!

Gxi ebligis al prof. Cart certigi la sukceson de la apero

de tutmonda gazeto, la sola ilo, per kiu la kunlaboro de cxiuj

nacianoj povus esti inspirata kaj dauxrigata. Por akiri

tauxgan nomon por la gazeto, prof. Cart arangxis konkurson

inter la blindaj esperantistoj; interalie ankaux f-ino Karin

Hoejer (poste edzino de Thilander) partoprenis kaj proponis:

"Esperanta Ligilo", kiun prof. Cart trovis la plej bona.

Unue li intencis presigi la novan gazeton en la brajla presejo

de la fraterinoj de Saint Paul en Parizo. Oni diris al li,

ke li devas plenumi unu kondicxon: doni al ili, antaux cxiu

kajero, la franclingvan tradukon de la artikoloj, por ke ilin

tralegu antaux la presado ilia "supera patrino", cxar religia

domo havas specialan respondecon kaj ne povas cxion (precipe

ne malmoralan) presi kaj eldoni. Terura, tempoperda komplikajxo!

Neebla farigxis la eldono de esperanta gazeto por blinduloj!

Prof. Cart priparolis la aferon kun prof. Guilbeau, kiu

respondis, ke lia iama lernanto Couillard, nova esperantisto,

posedas malgrandan brajlan presejon en Amiens. Tuj li skribis

al Couillard kaj ankaux poste vizitis lin. Li povis acxeti

la bezonatan materialon por kompletigi la materialon de la

presisto kaj... la unua kajero de "Esperanta Ligilo"

povis aperi.

 

Prof. Th. Cart mem legis aux verkis nigre la tekstojn

kaj gesinjoroj Poittevin brajligis ilin. La adresojn skribis

la edzino de prof. Cart kaj la presisto Couillard regule

ricevis la manuskriptojn kaj cxion gxustatempe. Cetere li

konservis la plej interesajn novelojn el la gazeto sur apartaj

klisxajxoj kaj poste eldonis ilin kiel volumetojn:

"Janko muzikanto", "Perdita kaj retrovita", "Srul el Lubartov"

ktp. Plie la radikaron kun la sxlosilo li presis. Bedauxrinde

cxiuj klisxajxoj estis detruitaj en la unua mondmilito.

 

Certe la "plena energio" de prof. Cart produktis preskaux

neatenditan frukton.

 

 

2. Esperanta Ligilo ekde 1904 gxis 1915.

                                 

Esperanta Ligilo, lingvo internacia por blinduloj.

Direktoro prof. Th. Cart, 12 rue Soufflot, Paris.

 

Patronaro: s-roj Falius (Hamburg), Guilbeau (Paris),

Grienberger (Linz), Landriani (Firenze), Lutmer (Hagenau),

Llad^o (Palma Mallorca), Mehlisch (Berlin), Merrick

(Shepperton), Monnier (Gen[eve), Thilander (Stockholm),

presisto eldonisto prof. Couillard, Amiens, Francujo.

 

Jen estas la transskribo de la titolo kaj la kovrila

rubriko de la unuaj numeroj de nia karega brajla gazeto,

kiu aperis gxis la fino de la jaro 1905 cxiun duan monaton

kun po 32 pagxoj; sed jam ekde la jaro 1906 la abonintoj

havis la grandan gxojon ricevi dek numerojn kun po 24 pagxoj.

Tre interese estas ankaux sciigxi, ke la unuaj numeroj aperis

presitaj sur unu flanko de la folioj.        +

 

Kun kiaj gxojo kaj fervora espero la "patronoj" kaj

abonantoj malfermis cxi tiujn kajerojn kaj palpe legis

la enhavon! Mi citu: numero 1: enhavo, majo 1904.

1. Al niaj legantoj, Cart.

2. Grava avizo, Guilbeau.

3. Esperanto kaj naturo, Thilander.

4. Tri blindulinoj, Caetano Coutinho.

5. Al la fratoj, Zamenhof.

6. Gramatikajxo, Fruictier.

7. Kroniko, Cart.

8. humorajxo, problemo.

9. La karaj braceletoj.

10. Historio de la blinduloj, Guilbeau.

 

Kun la tria, julia numero, prof. Cart disdonis adresaron

de la legantoj, por ke ili lauxeble interrilatigxu. Tion li

faris ankaux en 1908 kaj lastfoje en 1914, kiam li aldonis

tre gravan antauxparolon kun historiaj notoj.

 

La multokupata homo, kiu timtremas je la frapo de la

leterportisto alportanta pli da laboro, ol ordinara homo

povas plenumi, tute ne povas kompreni la senton de esploro,

kiu igas izolan blindulon sin turni al nekonata kaj fremda

samsortano por iom da konsilo aux por intelekta refresxigo.

Kiel zorge oni ellaboras la unuan eksterlandan leteron,

kiel ekscitite oni atendas la respondon! "Cxu vere mi,

cxehxo, franco, anglo povas korespondi kun sudamerikano,

italo, ruso, auxstro?" Jes, certe! Cxar ecx la unua adresaro

enhavis logxantojn el cxiuj cxi landoj! Kiom la rondeto

kreskis kaj disvastigxis en kelkaj landoj!

Cent, ducent, tricent, gxis en la 1913-a jarlibro eldonita

de Thilander trovigxas la nomoj de pli ol okcent blindaj

esperantistoj el dudek nacioj.

 

Prof. Cart elektis tre interesan kaj bonan legajxon

por "Esperanta Ligilo". Li aldonis kiel felietonojn

bonstilajn verketojn.

 

Dum naux jaroj li laboris kiel direktoro kaj redaktoro

de nia kara "Ligilo". Cxiam li estis la sama fervora,

komplezema, bonhumora, energia kuragxigulo! Komence ses

numeroj aperis en la jaro, sed kun pli granda legantaro

dek numeroj estis publikigitaj dum la tria kaj postaj jaroj.

Kuragxigitaj de la ekzemplo de Guilbeau kaj Thilander,

aliaj blindaj legantoj verkis raportojn, kronikojn,

poemetojn kaj fierigxis, kiam ili estis akceptitaj kaj

presitaj. Prof. Cart verkis raportojn pri la internaciaj

kongresoj kaj donis la plenajn tekstojn de la paroladoj

de d-ro Zamenhof en Boulogne, Cambridge kaj aliaj.

 

Kiam post naux jaroj, en 1912, Harald Thilander petis

permeson aldoni du "libertempajn numerojn" al la dek

eldonitaj de prof. Cart, cxiuj, ecx prof. Couillard,

akceptis kun sincera gxojo. La numeroj estis precipe

dedicxitaj al blindulaj problemoj, kaj tiel placxis

al prof. Cart, ke li petis, ke Thilander farigxu redaktoro

kaj eldonisto de la gazeto. Thilander entreprenis la taskon

kaj dauxrigis "fakajn numerojn" gxis la fino de la jaro kaj

en la jaro 1913 li transprenis la tutan respondecon pri la

gazeto. Tamen, prof. Cart dauxrigis siajn cxiumonatajn

leterojn al siaj blindaj amikoj kaj alimaniere multe helpis.

 

Sub Thilander "Ligilo" pli kaj pli grandigxis kaj

disvastigxis. Lia vasta konatularo (tiu vorto signifas

"amikaron" koncerne lin) kuragxis informi lin pri cxio

rilate al blindulaj aferoj. Unu leganto starigis sxakpagxon,

aliaj klopodis verki universalajn notadojn por muziko kaj

matematiko. Aliaj priskribis novajn ilojn metiajn kaj

cxiuspecajn eltrovajxojn porblindulajn. Per korespondado

oni intersxangxis valorajn spertojn. Spacon li ankaux

trovis por bonaj literaturajxoj: artikoloj, romanetoj,

poemoj. Inter la kunlaborantoj trovigxis redaktoroj

de naciaj blindulaj gazetoj, kiel Imsdahl kaj Wulff kaj

aliaj tro multaj por nomi. Estis ankaux Thilander, kiu

trovis ricxan, malavaran svedan subtenanton.

 

Neniu povas scii, per kiaj heroaj laboroj Thilander kaj

lia edzino Karin dauxrigis la "Ligilon" gxis oktobro en 1915!

Nur tiam, kun preskaux rompitaj koroj, ili cedis al la

tiamaj malfacilajxoj. Dum tri jaroj "Ligilo" ne aperis,

ne gxojigis la suferantajn blindulojn cxiulandajn.    a

 

 

 3. Kongresoj gxis 1914.

 

   En Gxenevo, dum la dua universala kongreso de Esperanto

prof. Cart proponis, ke oni venigu blindulojn al la kongresoj,

kaj per tutaj siaj fortoj li kolektis monon por tiu celo.

Tial oni vidis en Cambridge en 1907 pli ol dudek kvin blindulojn

el sep landoj. Ecx venis Thilander kaj f-ino Hoejer

(poste s-rino Thilander) el Svedujo, s-ro Macan el Bohemujo

kaj tri usonanoj. Kelkaj sindonemaj francinoj prizorgis la

kondukadon de la plimulto el la blindaj kongresanoj, kaj la

afero estis grandega sukceso. Kompreneble la "Ligilo" ludis

grandan rolon en la preparado kaj arangxado de la kunveno,

kaj la sprita, bonhumora raporto pri gxi, kiun verkis

prof. Cart por la oktobra kaj sekvintaj numeroj detale

revokis la gxojigan semajnon al la memoro de la cxeestintoj.

Oni babilis, sxercis, intersxangxis sciigojn pri la hejmaj

vivo kaj okupado, pri edukado. Oni ludis muzikajxojn kaj

kantis naciajn kaj esperantajn kantojn. Oni parolis kun

multaj personoj el diversaj landoj kaj, ho gxojo neatendita!,

Oni premis la manon de la kara majstro mem, d-ro Zamenhof,

la elpensinto de la lingvo, al kiu la blinduloj tiom sxuldas.

Al salutvortoj kaj dankesprimoj de Harald Thilander la majstro

respondis: "dankon pro tiu cxi neatendita kuragxigo!

Jes, prof. Cart rakontis al mi pri via intensa uzado

de Esperanjo. Nenio gxojigas tiom mian koron, kiel tiu scio.

Esperanto estas farita por laborilo. Tial nenio alia tiom

gxojigap min, kiel la scio, ke la ilo estas utila kaj

_"intense uzata". Estu benata via laboro per Esperanto,

la laboro de niaj senvidaj fratoj!"

 

Mi dubas, ke sub alia preteksto tiom da diversnaciaj blinduloj

iam antauxe kunvenis. Certe nenia grupo de kunvenintoj

pli gxuis la kuneston. Espriminte la sentojn de siaj

samsortanoj, s-ro Ketterer el Lausanne, parolante en unu

el la kongresaj kunvenoj, diris:

 

"Esperanto estas la plej granda progreso efektivigita por ni

blinduloj dum tiuj cxi lastaj jaroj. La lernado kaj scipovo

de Esperanto plilargxigas nian horizonton kaj permesas al ni

partopreni pli plene je la vivo de la homa socio; Esperanto

estas niaj kondukanto kaj espero".

 

Post la kongreso en Cambridge blinduloj cxeestis preskaux

cxiun kongreson. Naux partoprenis la kongreson en Dresdeno

(1908), deksep cxeestis tiun en Antverpeno (1911), kie ili

per muziko gajigis siajn vidantajn geamikojn. Kelkaj estis

en la krakova kongreso (1912), dum kiu nia blinda samideano

Prezenti Levy transdonis al d-ro Zamenhof foton de Sxia

Regxina Mosxto Elizabet de Rumanujo, bonkonata sub la

pseuxdonimo Carmen Sylva, parolante poste pri siaj samsortanoj,

montrante per ekzemploj la grandegan utilon, kiu donis al ili

la lingvo internacia.

 

La blindaj samideanoj dum la kongreso en Bern (1913) direktis

peton pri internacia posxtrabato por brajlaj skribajxoj

al la kompetenta instanco, kaj mi ne scias, kiom nombre ili

aligxis al la kongreso en Parizo (1914), kie niaj francaj

amikoj dank' al la giganta laboro de prof. Cart estis

arangxintaj grandegan kunvenon blindul-esperantistan jam

preparinte cxion por malavare gastigi alilandajn samideanojn,

sed gxi ne povis okazi pro la eksplodo de la unua mondmilito.

 

 

4. Vojagxoj de blinduloj efektivigitaj per Esperanto.

 

El la vojagxoj de blinduloj efektivigitaj per Esperanto,

la plej rimarkinda estis tiu de samideano V. Erosxenko,

juna rusa muzikisto, kiu en februaro de la jaro 1912 ekiris

el Moskvo kaj atingis Londonon. Li vojagxis fervoje kaj cxe cxiu

stacidomo, kie li devis eliri el la trajno, lin akceptis kaj

kondukis UEA-delegito de la koncerna urbo. En Koeln estis

gesinjoroj Zapater, blindaj geedzoj, kiuj bonvenigis kaj

gastigis lin dum kelkaj tagoj. Poste en Londono li estis

akceptita de ges-roj Blaise, kun kiuj li gaste restis unu

semajnon. Poste s-ro Phillimore, treege sindonema amiko

de la blinduloj, prizorgis lin kiel patro. Li trovis por

Erosxenko logxejon apud sia domo, promenis kun li, instruis

lin pri la angla lingvo, de kiu li komprenis neniun vorton,

kaj fine kondukis lin al la fama kolegio por blinduloj

en Norwood, kie la estrino Lady Campbell, akceptis lin kiel

lernanton komence de majo. Tie li restis gxis la auxgusta

libertempo, kiam s-ro Phillimore denove prizorgis lian

bonfarton, gxis li revenis Rusujon persxipe en septembro.

Poste li vojagxis al Japanujo, al Birmo, cxie propagandante

Esperanton inter blinduloj kaj viduloj.

 

En la antverpena kongreso s-ro Phillimore renkontis alian

blindan vojagxanton, John Bergh, el Finnlando, kiu ankaux

venis al Anglujo en la fino de 1911 por studi la anglan

lingvon. Tre bonkore s-ro Phillimore prizorgis lin dum lia

restado en Londono. Tiel bone progresis lia studo de la

angla lingvo, ke post okmonata restado en la lando li konkuris

por literatura premio en la angla porblindula revuo "Progress"

kaj atingis "Honoran Mencion". S-ro Bergh estis fame konata

finna auxtoro, kies romanoj estas tradukitaj en multajn

lingvojn.

 

Mi ne rajtas trudi miajn spertojn pri vojagxado

kun esperantistoj kaj pri la gxojo, kiun ili donis al mi;

sed la memoro pri la landoj, kiujn mi vizitis kun s-ro

A. J. Adams, sencxesa laboranto por blinduloj, restos viva.

Dum tiuj ekskursoj eksterlanden (al Tirolo en 1910,

al Antverpeno 1911,  al Berno 1913 kaj alilanden),

mi konatigxis kun multaj bonkoraj kaj famaj esperantistoj:

s-roj H. B. Mudie, Bicknell, Joseph Rhodes kaj aliaj, kiuj

treege helpis la movadon inter blinduloj. Dufoje ni vizitis

Bruselon kaj miris pri la lerta parolado de la lernantoj

de fratero Isidoro en la Regxa Instituto apude, kaj pri la

bonkora laboro de nia fratero kiel brajla presisto!

Sxajnis, ke la tuta lernantaro, eble cent kvindek knaboj,

povis bone babiladi en la internacia lingvo.

 

 

5. Eldonado de brajle presitaj libroj en kaj pri Esperanto.

 

Cxar anoncoj en "Ligilo" atingis la tutan blindan

esperantistaron cxiulandan, aliaj brajlaj presistoj de tempo

al tempo povis eldoni esperantajn librojn. Cxefe el tiuj

estis Thilander, kiu eldonis bonegajn svedajn lernolibron

kaj vortarojn por Esperanto. Ankaux li presis literaturajxojn

kiel: "Blinda rozo" de Conscience; "Johannisborg" de Starbaeck;

partojn el la Biblio kaj aliajn. Krome aperis en lia presejo

kantoj kun esperantaj tekstoj kaj muziko de Karin Hoejer;

la esperanta-angla vortaro de Motteau kaj la grandega

angla-esperanta vortaro de Joseph Rhodes, verko, kiu havas

amplekson en brajlo de dekkvin grandaj kajeroj, kaj estas

tre utila al blindaj studantoj de la angla lingvo per la

internacia lingvo.

 

En Germanujo en la jaro 1911 aperis, krom bona lernolibro,

ankaux "kantareto" kun dekkvin kantotekstoj kaj muziko de

Franz Doering kaj politika libro sub la titolo: "La venonta

milito" de Francis Delaisi. La lastajn du librojn eldonis

la brajla presejo de Arthur Wendt en Berlin, dum en Auxstrio

aperis la unua esperanta-germana vortaro de Juergensen

en brajla preso eldonita de la blindulinstituto en Vieno.

 

En Belgujo fratero Isidoro en brajla preso eldonis lernolibrojn

por flandroj kaj kelkajn literaturajxojn.

 

En Anglujo "The Royal National Institute for the Blind"

(la regxa nacia instituto por la blinduloj) en Londono

eldonis per donacoj la unuan parton de la "Unua legolibro"

de Kabe kaj memelspeze la lernolibron de H. Froyer.

 

En Francujo krom la presejo de Couillard s-rino Bastoul

brajle multobligis per la ilaro Vaughan la Zamenhofan

tradukon de "Marta" de Eliza Orzeszko inter aliaj malgrandaj

libretoj.

 

Niaj samideanoj Edvard Imsdahl (Norvegujo), Johan Wulff

(Danujo), Linars (Hispanujo) kaj Paul Ketterer (Svislando)

ankaux presigis tre utilajn lernolibrojn por blinduloj.

 

Kelkaj bibliotekoj porblindulaj posedis manskribitajn librojn

esperantajn krom la presitaj. Jam en 1910, cxefe dank' al

la varbado de samideano A. J. Adams, sindonemaj esperantistoj

vidantaj komencis brajlfgi manskribe esperantajn librojn

por blinduloj kaj la amplekso de ili en la nacia biblioteko

por blinduloj en Londono kreskis de jaro al jaro dank' al

la dekduo da kopiantoj, kiuj dedicxis tiom da tempo senpage

al tiu laboro.

                  W. P. Merrick

 

 

6. Resuma raporto pri la stato de  la Esperantomovado

inter la blinduloj ekde  1904 gxis 1915.

 

Per la kvina cxapitro finigxis la historia skizo verkita

de W. P. Merrick. Gxin ni kompletigis per faktoj ne aluditaj.

Por ke la unua parto lauxhistorie estu tute kompleta, ni

sekvigos koncizan superrigardon pri la stato de la

Esperantomovado inter la blinduloj en diversaj landoj

lauxalfabete.     ^  ^

 

Anglujo. Sen ia dubo nia Esperanto-pioniro inter la blinduloj,

W. P. Merrick, antauxenpusxis nian movadon inter sialannaj

samsortanoj. La brajla gazeto "Progress" per priesperantaj

artikoloj kaj sciigoj verkitaj de W. P. Merrick jam en la

jaro 1904 subtenis kaj akcelis la interesigxon pri la

internacia lingvo cxe sia legantaro. Dank' al la gramatiko

kaj ekzercaro de prof. Cart, kiujn tradukis J. Rhodes,

kelkaj blindaj angloj sukcesis ellerni Esperanton. Samjare

en la blindulinstituto en Nottingham okazis Esperanto-kursoj

en du klasoj: unu por knaboj, alia por knabinoj. La organiza

komitato de la kvara internacia konferenco por blinduloj

okazinta 1914 en Londono presigis sian invitilon ne nur

en angla, franca kaj germana lingvoj, sed ankaux en Esperanto.

En tiu konferenco W. P. Merrick faris atentindan referaton

pri la utileco de Esperanto por la blinduloj kun granda

aplauxdo ecx fare de la neesperantistaj partoprenintoj.

 

Belgugo. Vere grandioza estis la instrua agado farita de

fratero Isidoro, profesoro en la Regxa Instituto por blindaj

knaboj en Woluwe apud Bruselo. La nombro de liaj lernantoj

pri Esperanto jam en la jaro 1907 atingis la imponan nombron

50, sed gxi kreskis de jaro al jaro tiel, ke en 1907

la lernantoj de la nomita instituto povis fondi esperantistan

grupon kun fiksita regularo.

 

Bohemujo. En la jaro 1904 Esperanto estis enkondukita en la

bohema-germana instituto por blinduloj en Praha. Karel Emanuel

Macan, pioniro de Esperanto inter bohemaj blinduloj,

instruisto en tiu cxi instituto, gvidis la kurson,

kiun fervore partoprenis 20 gelernantoj. La instruisto

Macan mem verkis cxehxan brajlan lernolibron priesperantan.

Gxuste en tiu cxi instituto ekzistis grava lingva problemo,

cxar la cxehxoj, pro naciaj motivoj, ne volonte parolis

germane kaj la germanoj ankaux ne sxatis paroli cxehxe.

Esperanto solvis la problemon, kion gxoje rekonis

la direkcio de la lernejo.

 

Bulgarujo. En 1914 la internacia lingvo estis fervore lernita

de gelernantoj en la blindulinstituto de la bulgara cxefurbo

Sofio.

 

Danujo. Johan Wulff, blindigxinta redaktoro kaj verkisto,

fervore propagandis la internacian lingvon inter sialanda

blindularo kaj lin subtenis fervore la nevidanta

blindulinstruistino Agnes Melchior, fratino de la bonkonata

koncertkantisto Lauxrits Melchior tiel, ke en 1912 la lingvo

unuafoje estis instruita en la "laborhejmo" por blindulinoj

en Kopenhago.

 

Finnlando. Yrjoe Nummi, la unua nevidanta samideano inter

la finna blindularo en la jaro 1913 komencis du

Esperanto-kursojn: unu por svede, alia por finne parolantaj

infanoj de la blindulinstituto en Helsinki. Poste dauxrigis

la kursojn la iame konata Esperanto-pioniro Vilho Setaelae tiel

bone, ke 15 partoprenintoj ellernis perfekte la lingvon.

Samjare la kongreso de finnaj blinduloj laux propono de John

Bergh, finna blinda verkisto kaj fervora samideano, akceptis

rezolucion, kiu esprimis la deziron, ke Esperanto estu

deviga studobjekto en la finnaj blindulaj lernejoj.

En 1914 aperis esperanta-finna vortaro kaj lernolibro

por finnoj en brajla preso.

 

Francujo. Tuj Post la apero de la gazeto "Esperanta Ligilo"

dank' al la lernolibro kaj radikaro en brajla preso

eldonitaj de prof. Cart multaj francaj samideanoj lernis la

novan lingvon kun granda fervoro. Sendube prof. Edgard

Guilbeeu verkis la plej multajn artikolojn pri Esperanto

por la brajla gazeto "Le Louis Braille" kaj la porvidula

revuo "Revue de P^edagogie" kun la rezultato, ke li

entuziasmigis kune kun iamaj lernintoj sialalandajn

samsortanojn por la internacia lingvo. Jam en 1905 okazis

kursoj por blinduloj en Parizo, Saint-And^e (apud Parizo),

Lyon kaj Montpellier.

 

Germanujo. Certe la unua blinda esperantisto estis la

lingvoinstruisto Emil Falius el Hamburgo, kvankam krom li

la samideanoj Mehlisch el Berlino kaj Lutmer el Hagenau

(la laste nomita urbo tiutempe estis germana) estis titolitaj

kiel patronoj sur la unua pagxo de la unua numero de

"Esperanta Ligilo", tamen nur li estis tiu, kiu propagandis

por la internacia lingvo inter la germanaj samsortanoj

per publikigo de artikoloj en la tiutempe sola blindulfaka

gazeto "Mitteilungen des vereins der deutschredenden blinden"

kun la rezulto, ke multaj samsortanoj aligxis al nia movado.

Estis la blindulinstruistino Wigand, kiu unue instruis

Esperanton al 15 knabinoj de la blindula instituto en

Berlin-Steglitz en la jaro 1908, sed jam antauxe kelkaj

knaboj de la sama instituto estis lernintaj la lingvon

auxtodidakte tiel, ke poste tie fondigxis blindulesperantista

grupo de la gelernantoj. En januaro de la jaro 1913 aperis

la unua numero de la brajla gazeto por esperanta propagando

inter germanaj blinduloj sub la titolo: "Lingvo Internacia".

Gxi havis 120 abonantojn kaj enhavis artikolojn de s-rino

Zapater, Eduard Jercke, Gustav Probst, Franz Doering,

Wilhelm Muennich, interalie. Kun cxiu numero aperis parto

de la bonega lernolibro por Esperanto de J. Borel eldonita

en brajla preso de la blindulinstituto en Paderborn. Kvankam

la gazeto aperis nur kvaronjare, je la fino de la jaro cxiu

aboninto posedis la kompletan lernolibron kaj jam samjare

la bonkonata samideano Franz Doering laux tiu lernolibro

komencis instrui 12 membrojn de la berlina blindula klubo

"Bildung" kun bona sukceso. En aprilo de la jaro 1915 jam

komencigxis en Breslaux la dua Esperanto-kurso porblindula,

kiun gvidis la prezidanto de la loka esperantista grupo

de vidantoj kaj sekvis la fondigxo de la blindulesperantista

grupo "Interna Lumo" sub la prezido de Adolf Selten kun la

celo disvastigi ne nur la lingvon, sed ankaux literaturajxojn

en tiu lingvo intdr la llinduloj.

 

Italujo. Ni povis sciigxi nur pri Esperanto-kurso en la

blindulinstituto de Torino en la jaro 1914.

 

Rumanujo. Ses monatojn post la fondigxo de "Vatra Luminoasa"

("luma hejmo), instituto por rumanaj blinduloj),

la regx-edzino Elisaveta donis permeson al d-ro Robin

instrui Esperanton en la instituto de sxi protektata.

Tio estis en 1908, sed poste dauxrigis la kursojn la blinda

samideano Prezenti Levy.

 

Norvegujo. La unua blinda esperantisto en Norvegujo supozeble

estis Andreas Pedersen, sekretario de la helpasocio

por norvegaj blinduloj, kiu en 1900 jam lernis Esperanton

busxe de sia amiko Tellef Davidson. Post apero de la lernolibro

de prof. Cart, kiun tradukis J. Wulff en la danan lingvon,

kelkaj eminentaj blinduloj: Geburg Aasland, Alff Arnesen,

Edvard Imsdahl, Halvdan Karterud inter aliaj lernis la

internacian lingvon. Edvard Imsdahl, la redaktoro de la brajla

gazeto "Norges Blinde" publikigis multajn priesperantajn

artikolojn. Li ankaux en 1913 komencis kursojn por blinnuloj

en Bergen.   @   @  @

 

Svedujo. La poresperknta propagando inter blinduloj komencigxis

en 1902. Tiam "De Blindas Veckoblad" (la cxiusemajna gazeto

de la svedaj blinduloj) aperigis serion da artikoloj pri la

internacia lingvo, kiujn verkis Harald Thilanddr. Unu post

la alia eklernis Esperanton kaj estis jam pli ol dudek

samideanoj. En 1903 Valdemar Langlet malfermis Esperanto-kurson

en la regxa porblindula instituto en Tomteboda, kie la

interesigxo estis tre vigla. En la sama jaro la svedaj

blinduloj ricevis, dank' al la redaktoro D. Kjelin kaj la

direktoro de la nomita instituto, brajle presitan gramatikon

de Th. Cart kaj vortaron suficxe kompletan. Samtempe Esperanto

estis private instruita en la privata porblindula lernejo

de frauxlino Anna Wikstroem en Uppsala. En la komenco de la

jaro 1908, kiam f-inoj Hoejer kaj Oehman invitis la svedajn

blindajn esperantistojn, kiuj logxis en Stockholm kaj

Tomteboda, por agrable pasigi kelkajn vesperajn horojn,

tiuvespere fondigxis la "Asocio de Svedaj Blindaj

Esperantistoj". Post unu jaro la nova societo jam havis 26

membrojn. Do, la svedaj samideanoj povas prave fieri,

ke ili fondis la unuan nacian blindulesperantistan societon

en la mondo. Je la fino de la jaro 1913 en cxiuj kvar

blindulinstitutoj de la lando la internacia lingvo estis

nedevige instruita.

 

Usono. Komence de la jaro 1905 12 blindaj lernantoj en la agxo

sub 18 jaroj de la "Perkins Institution" en Boston fondis

esperantistan klubon sub gvido de la instruisto E. M. Harvey.

Ili lernis la lingvon ekster la lerneja kadro de la

studobjektoj. Vespere, la 2-n de februaro samjare la junaj

nevidantaj samideanoj donis koncerton al siaj amikoj

logxantaj proksime al la urbo. La tre sukcesinta programo

entenis kantojn, paroladojn, muzikon kaj ecx du komedietojn

en Esperanto.

 

       fino de la unua parto

             ::::::::::

 

 

      Dua parto

      :::::::::

 

7. La blindulesperantista movado dum  la unua mondmilito.

 

Kuntirigxis malhelaj nuboj sur la horizonto de la maljuna

Euxropo: aperis la fajrorugxa fantomo, la milito, parolis

la kanonoj kaj devis silenti la vocxo de Esperanta Ligilo

en la jaro 1915. Tamen, en kelkaj landoj, kie ne furiozis

la milito, la blindaj esperantissoj ne forlasis nian movadon;

male ili interkorespondis, esperantaj libroj iris de mano

al mano, entuziasme oni legis malnovajn jarkolektojn aux nur

unuopajn numerojn de EL; en multaj brajlaj gazetoj diverslandaj

aperis artikoloj pri la utileco de Esperanto por la blinduloj

kun la rezulto, ke pliigxis la nombro de tiuj samsortanoj,

kiuj lernis la internacian lingvon auxtodidakte.

 

En Germanujo la blindaj geedzoj Zapatdr estigis rondiran

leteraron kun 14 partoprenantoj. Cxiu el ili devis aldoni

leteron, fari kaj respondi demandojn, proponi pridiskutotajn

temojn kaj sendi la rondiran leteraron al la posteulo en la

rondo, kiu agis same. Tiamaniere la samideanoj, precipe la

komencantoj, havis okazon ekzercigxadi en la internacia

lingvo favore al tiu tempo, kiam post la milito ree aperos

esperanta gazeto kaj oni havos denove la bonsxancon

korespondi kun alilandaj gesamideanoj. Simile oni agis

en aliaj landoj. En Svedujo ecx dauxris kursoj pri Esperanto

tiel, ke en la jaro 1919 estis tuta internacia aro preta por

labori aktive en la internacia movado.

 

 

8. Esperanta Ligilo ekde la jaro 1919 gxis 1940.

 

Tuj post kiam cxesis la milito, ree estis nia brava pioniro

Harald Thilander, kiu kun siaj amikoj energie laboris

por reeldoni nian internacian gazeton. Jam en 1919 povis aperi

tri "okazaj numeroj" kun salutoj de tri nacioj al la tutmonda

blindularo. La unua el Skandinavio pagita de la tieaj

blindulorganizajxoj venis en januaro; la dua el Anglujo aperis

en majo kaj la tria el Finnlando estis eldonita en septembro.

Dume la skandinavaj blinduloj kolektis monon, por ke "Ligilo"

aperu denove cxiumonate kaj en Anglujo estis nia eminenta,

fervora kaj cxiam agema pioniro William Percy Merrick, kiu

verkis kaj publikigis alvokon je la sama celo. Estis ankaux

li, kiu montris la "okazajn numerojn" al la angla blindigxinta

"gazetregxo" kaj blindulamiko Sir Arthur Pearson kaj rakontis

al li pri nia internacia gazeto. Alimaniere oni ne povas

klarigi tion, kio okazis: laux propono de Sir Arthur Pearson

la "Royal National Institute for the Blind" en Londono,

unu el la plej gravaj, plej grandiozaj blindulinstitucioj

en la mondo, kies prezidanto li estis, decidis restarigi

Esperanta'n Ligilo'n, kion gxi ankaux faris. Dum du jaroj

la institucio sola pagis cxiujn elspezojn por la gazeto,

proksimume kvincent

pundojn sterlingajn. Kian gxojegon kauxzis cxi tiu malavara

decido al la legantoj, neniu povas konstati krom tiuj, kiuj

tralegis la centojn da dankleteroj de la legantaro tutmonda.

 

Liberigxite de financaj zorgoj EL revivigxis kaj depost

januaro de la jaro 1920 gxi denove aperis regule cxiumonate

kun 45 pagxoj. La unua, januara numero enhavis, krom kelkaj

tre interesaj popularsciencaj kaj blindulfakaj artikoloj,

ankaux rimarkindajn biografiajn notojn pri prof. Th. Cart,

la fondinto, kaj Sir Arthur Pearson, la reviviginto de nia

internacia gazeto. La enhavo estas tiel elektita, ke cxiu

leganto trovas en cxiu numero ion speciale interesan, kaj

nia kara Thilander, la redaktoro, estis en vera senco de la

vorto la gxusta homo sur la gxusta loko.

 

Blindulfakaj kaj popularsciencaj artikoloj alternis kun

literaturajxoj, rakontoj kaj specialajxoj ofte verkitaj

de blinduloj mem, kaj cxio estis tiel facile komprenella,

ke la interesigxo por la gazeto kreskis konstante inter la

blinduloj. Antaux la milito "Ligilo" neniam havis pli ol 360

legantojn, kvankam pli multaj samsortanoj scipovis nian lingvon,

sed nun la legantaro en 26 landoj atingis la nombron 600.

Precipe la blindulfakaj artikoloj el EL estis sxatataj tiel,

ke multaj, se ne cxiuj, estis tradukitaj en la naciajn lingvojn

kaj represitaj en diverslandaj gazetoj porblindulaj. Tiamaniere

ankaux la neesperantistaj samsortanoj havis bonvenan okazon

informigxi pri la stato de la blindula afero en aliaj landoj,

kaj samtempe per tio ili estas instigitaj lerni la internacian

lingvon. Dank' al la konsula sistemo la redaktoro de "Ligilo"

facile povis informigxi pri la blindulaferoj en cxiuj

landoj. Estis pli ol 25 konsuloj de la blindaj esperantistoj,

kiuj kunlaboris kun la redaktoro. Ili havis la taskon, unue,

kiel eble plej aktive propagandi Esperanton inter sialandaj

blinduloj; due, kolekti la monon de la abonintoj de EL en sia

lando, t.e. la abonantoj anstataux sendi la monon al la

eldonanto de la gazeto gxin sendas al la konsulo de sia lando;

trie, ili devas doni sciigojn pri diversaj aferoj, kiuj

koncernas blindulojn de sia lando, al fremdaj samsortanoj

petantaj informojn de ili. Ili do estas la ligiloj, kiuj

internacie kunligas la popolon de la blinduloj.     @

 

Ankaux la sxakpagxoj de EL estis restarigitaj. Multan plezuron

kauxzis al la legantoj la konkursoj diversspecaj.

S-rino Annie Mudie, la patrino de la eminenta angla

Esperanto-propagandisto Mudie, kiu mortis dum la milito kauxze

de fervoja akcidento, promesis je memoro de sia filo doni

cxiujare dek pundojn sterlingajn por premioj, kion sxi ankaux

plenumis gxis sia morto. Dank' al cxi tiu malavara donaco

"Ligilo" povis arangxi dufoje en la jaro tri diversajn

konkursojn kun premioj: unue literaturan, due blindulfakan

kaj trie problemsolvan. Krome iom da mono estis rezervita

por specialaj konkursoj. La interesigxo estis tre vigla pri

cxiuj konkursoj inter la legantaro.

 

Laux propono de la franca samideano Eug[ene Barrier "Ligilo"

malfermis novan sekcion sub la rubriko "liberaj korespondetoj".

En cxi tiu sekcio la legantoj povis prezenti demandojn,

rimarkojn aux respondi demandojn ne bezonante doni nomon,

nek adreson, nur ian ajn markon kaj estas kompreneble,

ke multaj legantoj profitis el tiu cxi arangxo.

 

Sub la rubriko "nia afero" la gazeto regule raportis pri la

progreso de la Esperantomovado inter la blinduloj tra la tuta

mondo.

 

La granda gxojo por la legantoj de EL sendube estis la

publikigo de landkartoj pri multaj landoj laux naturgeografia

kaj laux politika situacio kun detalaj klarigoj, kiuj ebligis

al la legantoj formi klaran imagon pri la situacio de riveroj,

maroj, lagoj, montoj kaj urboj de la koncerna lando, pri kiu

samtempe ankaux aperis detala artikolo lauxeble ecx kun

raporto pri la blindula afero.

 

Poste Thilander eltrovis vojon por prezentf al la legantoj

tutan serion da naciaj flagoj tiel bone desegnitaj, ke tiuj,

kiuj vidis iam, ne nur povis imagi la formojn, sed ecx havis

klaran bildon pri iliaj koloroj.

 

Cxiam novaj ideoj inspiris nian redaktoron por gxojigi la

internacian legantaron. Tial li publikigis reliefajn

tusxbildojn ne nur pri monumentoj kaj pontoj, sed ankaux pri

multaj bestoj konataj kaj nekonataj al nevidantoj kun klarigaj

tekstoj kaj artikoloj, en kiuj oni legis pli detale pri ili.

En unu desegnajxo li montris ecx zigzagan fulmon kaj

eksterordinare bela estis la desegnajxo pri la domo

de Esperanta Ligilo en Stocksund laux la ekstera formo kaj

la internaj unuopaj cxambroj kaj la lokoj, kie staras la

masxinoj por stereotipi kaj presi "Ligilon" kaj multajn aliajn

gazetojn. Tio nur estis ebla dank' al la komplezemo de la

profesia desegnisto de la "Royal National Institute for the

Blind" en Londono, nia karmemora blindulamiko William Holmes

en Shepperton, kiu faris la desegnajxojn per speciala masxino

tute senpage por EL kaj ne nur tion: li ecx lernis Esperanton

por povi aldoni klarigajn tekstojn. Post lia forpaso en la

jaro 1929 nur kelkajn jarojn poste la dana desegnisto Daniel

Hvidt desegnis duan serion da "tusxbildoj" kun klarigaj

tekstoj de Karl Bjarnhof.

 

Ne kompleta estus la raporto, se ni ne mencius la fakton,

ke sub la rubriko "korespondado" samsortanoj el multaj landoj

koncize raportis pri eventoj kaj atingajxoj en la blindulafero

diverslanda.

 

Nia gazeto EL prosperis bone cxiurilate dum preskaux du jaroj,

sed en la jaro 1921 malbonega komerco

pro diverslandaj inflacioj kaj la euxropa krizo gxenerale

tiom malpliigxis la enspezoj de la "Royal National Institute

for the Blind", ke gxi devis plialtigi la prezon por brajle

presitaj libroj. Tial la komitato anoncis kun profunda bedauxro,

ke ekde junio 1921 gxi nur pagos la kostojn de la ekzempleroj

de EL por britaj legantoj, gxi limigis la sumon je "ne pli ol

40 pundoj sterlingaj". Efektive "Ligilo" sxuldas multon

al la institucio, kiu ebligis gxian eldonon dum preskaux du

jaroj kaj ecx en gxia malbona stato malsxparis sumon,

kiu atestis ne nur simpation kun nia entrepreno, sed fortan

deziron por nia celo.

 

Nun estis nia vico sperti la malprosperon cxiam postlasitan

de granda milito. La abonantoj aux pli bone la legantoj

de "Ligilo" gxenerale estis nericxaj kaj krom tio la samideanoj

logxantaj en malbonvalutaj landoj ne povis pagi la saman

abonprezon kiel tiuj en landoj kun bona valuto. Tamen, niaj

plej fervoraj samideanoj agis tuj. Preskaux en cxiuj porvidulaj

Esperanto-gazetoj aperis artikoloj pri nia EL kun la peto gxin

monhelpi. La cxiusemajna gazeto "Esperanto Triumfonta"

redaktata de Theo Jung eldonis "blindulan numeron" kun detala

historia skizo pri la Esperantomovado inter la blinduloj

de W. P. Merrick, raporto pri la stato de la movado post la

milito de J. Kreitz, fotoj de Harald Thilander kaj lia presejo

kaj Baldomero Zapater, fama blinda gitarvirtuozo, rakontoj

verkitaj de blindaj samideanoj ktp. kun la celo peti monhelpon

por nia "Ligilo". La monkolekto arangxita de "Esperanto

Triumfonta" havis vere kontentigan rezulton tiele, ke gxia

redaktoro Theo Jung povis transdoni grandegan sumon al Harald

Thilander por EL. El cxiuj landoj oni sendis monon al la

redakcio de la nomita gazeto, ecx s-rino Klara Zamenhof,

la vidvino de nia majstro, ne hezitis pagi sian kontribuon

kaj ges-roj Ferez en Strasburgo, por citi nur unu ekzemplon

inter multaj, donadis al "Ligilo" konsiderindan sumon

ricevitan okaze de sia geedzigxa festo. En multaj landoj

okazis blindulkoncertoj kaj Esperantogrupoj diverslandaj

okazigis Esperanta-Ligilo-vesperojn kun monkolektoj

profite al EL. Cxefe kiel kuriozajxon ni menciu la fakton,

ke skotaj kaj anglaj blindulinoj mem faris kaj disvendis

sukerajxojn profite al eL tiel, ke ili povis transdoni kompare

grandan sumon al la kasisto de la gazeto. Ke EL ne bezonis

cxesigi sian aperadon, unuavice ni danksxuldas al nia

karmemora angla blindulamiko J. Adams en Hastings, kiu

ne nur cxiam kolektis monon, sed donis el propra posxo

kompare grandajn sumojn por savi gxin, cxar cxiam, kiam la

kaso de EL estis malplena, li aperis kiel savanta angxelo.

Dum la unua internacia kongreso de blindaj esperantistoj

okazinta en Praha en la kadro de la 13-a Universala Kongreso,

oni kolektis monon ne nur inter blindaj kaj vidantaj

kongresanoj, sed plej grava estis la starigo de konstanta

financa komitato konsistanta el prof. Th. Cart, Theo Jung,

prof. Stanislav stejskal, W. P. Merrick kaj H. Thilander,

kies tasko estis la okazigo de monkolektoj en cxiuj landoj.

Post la "Royal National Institute for the Blind" en Londono

intertempe ankaux alilandaj blindulorganizajxoj imitis gxian

ekzemplon kaj finance subvenciis nian gazeton. Inter la unuaj

estis "Norges Blindeforbund", Norvegujo; "L'amiti^e des

Aveugles de France" kaj "Association Valentin Hauey", ambaux

en Francujo. Poste sekvis danaj, finnaj, hispanaj kaj svedaj

blindulorganizajxoj tiele, ke je la fino de la jaro 1922 jam

ok blindulorganizajxoj trovigxis inter la konstantaj

subvenciantoj de EL, sed tiu nombro da subvenciantoj kreskis

de taro al jaro tiel rapide, ke en 1934, kiam nia "Ligilo"

ekzistis tridek jarojn, 23 blindulaj kaj porblindulaj

organizajxoj en 15 nacioj finance subvenciis nian gazeton.

La plibonigxo de la financoj de EL permesis al la redaktoro

Harald Thilander pliampleksigi la gazeton aldonante al gxi

ne nur la tusxbildojn, naciajn flagojn kaj landkartojn

kun klarigaj tekstoj, pri kiuj ni jam raportis, sed ankaux

kelkajn interesajn antologiojn kaj aliajn literaturajxojn

cxefe kun la celo plifaciligi la lernadon de la esperanta

stenografio intertempe plivastigita.  

 

Estus maljuste, se ni ne mencius la fakton, ke Harald Thilander

ne nur mem stereotipis senpage la gazeton dum multaj jaroj,

sed ankaux tre ofte, kiam ne estis suficxe da mono en la kaso

por pagi la elspezojn, li mem aldonis monon el sia propra posxo

por ebligi la regulan aperadon de la gazeto, kaj fakte gxi

aperis regule gxis la monato aprilo en la jaro 1940,

kiam denove nia amiko Harald Thilander kun sanganta koro

devis cxesigi la eldonadon. Ne estas eble mencii en cxi tiu

raporto la altruismajn oferojn de vidantaj kaj nevidantaj

samideanoj cxiulandaj por la unusola brajla gazeto internacia

kaj la gxojojn kaj la utilecon kauxzitajn al la samsortanaro

tra la tuta mondo.

 

 

9. La Esperantomovado inter blinduloj post la unua mondmilito

gxis la fondigxo de "Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj" en 1923.

 

Post la unua mondmilito kaj la reeldono de "Esperanta ligilo"

konsiderinde kreskis la intereso por Esperanto inter la

blinduloj cxiulandaj. Multaj gazetoj blindulaj kaj porblindulaj

publikigis entuziasmajn artikolojn pri la internacia lingvo

kaj gxia utileco precipe por la nevidantoj. Cxefe estis la

angla gazeto "Progress", kiu ofte akceptis valorajn artikolojn

verkitajn de nia pioniro W. P. Merrick, sed ankaux alilandaj

gazetoj volonte publikigis tiajn propagandajn artikolojn,

kiuj altiris la atenton de la samsortanoj al nia internacia

lingvo. Aliaj brajlaj gazetoj ecx havis Esperanto-fakon:

"The blind citizen" (Blinda civitano), irlanda gazeto

kvaronjara, la cxecha cxiumonata gazeto "Ora" publikigis

Esperanto-gramatikon kun dauxrigoj. "Norges blinde"

(La blinduloj de Norvegujo) cxiumonate enhavis originalan

novelon kun norvega traduko kaj hispana gazeto agis simile.

 

Kelkaj blindulinstitutaj direktoroj multe interesigxis pri

Esperanto. Grava venko de nia lingvo inter blinduloj

tiutempe estis la decido de la 4-a auxstra "Blindenfuersorgetag"

(kunveno de blindulinstruistoj kaj -pedagogoj) okazinta en

Vieno de la 24 gxis la 27 de septembro en 1920, kiu kun cxiuj

vocxoj kaj fortaplauxde akceptis proponon de la vidanta

blindulinstruisto prof. O. Vanecek devige enkonduki la

instruadon de Esperanto en la auxstrajn blindulinstitutojn.

Laux alia propono de prof. Vanecek en la statuton pri

ekzamenado de novaj blindulinstruistoj estis enmetita

paragrafo postulanta, ke cxiu blindulinstruisto nepre devas

scipovi Esperanton kaj ne plu la francan kaj anglan lingvojn.

La koncerna ministerio pri instruado en Vieno konsentis ke

Esperanto estu _devige enkondukata en la blindullernejojn

_kondicxe ke tio alportos neniajn _kostojn. En la monato

aprilo de la jaro 1921 fakte jam okazis la unua Esperanto-kurso

en la blindulinstituto en Purkersdorf kun 25 gelernantoj

en la agxo de 15 gxis 18 jaroj kaj jam la 16-an de julio

samjare okazis publika ekzameno de la ellernita lingvo.

Gxin cxeestis ne nur la gepatroj kaj parencoj de la gelernantoj,

sed ankaux urbaj kaj landauxtoritataj reprezentantoj.

La raporto ne estus kompleta, se ni ne mencius la fakton,

ke kelkaj blindulinstitutoj en Auxstrujo daxrigis la

instruadon de la internacia lingvo dum kelkaj jaroj, sed ke

poste oni cxesigis gxin lauxdire pro manko de tauxgaj

instruistoj, alivorte oni ne realigis la akceptitan proponon.

La blinda muzikinstruisto Ignaz Krieger, la auxstra konsulo

de EL, multe propagandis pri Esperanto kaj instruis multajn

samsortanojn en Vieno pri la lingvo.

 

Ankaux en aliaj landoj okazis Esperanto-kursoj en

blindulinstitutoj, sed mankas fidindaj informoj kaj statistikaj

nombroj escepte pri Germanujo, kie laux statistiko kunmetita

de Wilhelm Reiner, direktoro de la blindulinstituto en

Nuernberg ekde 1920 gxis 1923 Esperanto estis instruita

fakultative en la blindullernejoj: Dueren, Hamburg kaj

Nuernberg kun 61 gelernantoj, devige en Frankfurt am Main

kun 16 gelernantoj. Plie okazis kursoj en jenaj blindullernejoj:

Berlin-Steglitz, Breslau, Chemnitz, Halle, Koenigsberg,

Paderborn kaj Stettin. En la belga blindullernejo Woluwe oni

instruis multajn knabojn pri nia lingvo, sed certe estas,

ke okazis instruado pri Esperanto en la blindullernejoj en

Bergen (Norvegujo), Budapest (Hungarujo), Edinburgo (Skotlando),

Helsinki kaj alia finna blindulejo, Genova kaj Milano (Italujo)

kaj Tomteboda (Svedujo). Tamen, ni supozas, ke okazis kursoj

en multaj blindulejoj diverslandaj, pri kiuj mankas fidindaj

informoj. Samtempe en multaj diverslandaj urboj okazis

Esperanto-kursoj por plenkreskaj nevidantoj kun bona sukceso,

kaj multaj, tre multaj samsortanoj studis auxtodidakte

la internacian lingvon.

 

Nemirinde, ke en kelkaj urboj fondigxis Esperanto-kluboj

de nevidantoj; en Petrograd (nun Leningrad, Sovjetunio)

sub la prezido de la militblinda kapitano V. Prejs aktive

laboris la blindulesperantista klubo "Amikaro"; tiutempe

fondigxis en Erfurt, Germanujo, "Steleto de Erfurt" sub la

prezido de Kurt Filss; la blindulesperantista grupo en

Frankfurt am Main sub la prezido de la vidanta blindulinstruisto

Karl Urban jam cxe la fondigxo havis 14 anojn. Dank' al ilia

aktiva laborado povis aperi en brajla preso la trivoluma

vortaro germana-esperanta de Christaller, kiu ege helpis al

multaj studantoj de la germana lingvo. Kompare multajn anojn

ankaux havis la blindulesperantista grupo en Berlin sub la

prezido de Julius Hasselbach, kaj en Breslau Adolf Selten

fondis blindulesperantistan klubon.

 

En la jaro 1920 kaj sekvantaj jaroj niaj rusaj samsortanoj

trapasis tempon de terura mizero, mankis cxio kaj multaj

mortis pro malsato. La blindaj samideanoj de la klubo "Amikaro"

en Petrograd sendis helpkrion al cxiulandaj blindaj

esperantistoj per nia gazeto EL kun la rezulto, ke en cxiuj

landoj bonvalutaj kaj malbonvalutaj la blindaj samideanoj

arangxis monkolektojn profite al niaj rusaj suferantaj

samsortanoj tiel, ke oni povis sendi ne nur konsinerindajn

monsumojn, sed ankaux multajn donacpakajxojn kun nutrajxoj

pere de la Rugxa Kruco en Anglujo.

 

Dank' al la agado de la blindaj esperantistoj diverslandaj

ankaux multaj blindulaj organizajxoj partoprenis en la helpado.

Montrigxis, ke niaj blindaj samideanoj tiutempe ne nur estis

idealistoj, sed ankaux veraj realistoj. Malgraux ekonomiaj

krizoj kaj inflacioj en multaj landoj nia movado marsxis

antauxen senralte. La blindulesperantistaj kluboj jam

ekzistantaj poste metis la fundamenton por la naciaj societoj

de blindaj esperantistoj, pri kiuj ni raportos en la deka

cxapitro.

 

10. La naciaj blindulesperantistaj societoj gxis la jaro 1939.

 

           Auxstrujo.

 

En la jaro 1921 Ignaz Krieger fondis en Vieno societon

de blindaj esperantistoj logxantaj en Auxstrujo, sed

bedauxrinde pro diversaj motivoj gxi jam cxesigis sian agadon

popt mallonga tempo.

 

            Bulgarujo.

 

Estis en la jaro 1914, kiam okazis la unua Esperanto-kurso

en la blindulinstituto en Sofio. Tuj post la milito revivigxis

nia movado en la lando de la rozoj ne nur inter la viduloj,

sed ankaux inter la blinduloj. Okazis kursoj ankaux por

plenkreskaj blinduloj kaj ili decidis en 1921 fondi la

blindulesperantistan societon kun la nomo "Balkana stelo"

sub la prezido de St. Nenkov. La organizajxo fakte farigxis

helporganizajxo por la bulgaraj blinduloj, cxar gxi arangxis

koncertojn por enspezi monon. Krom kotizoj de la membroj

gxi ankaux ricevis privatajn donacojn. Tiamaniere estis eble

instrui la brajlan skribon al blinduloj, kiuj ankoraux

ne sciis legi gxin. Plie gxi starigis malgrandan bibliotekon

kaj kune kun la protektanta asocio gxi malfermis ankaux

legejon por blinduloj en la legosalonoj de la urbo Sofio,

kie ili povis mem legi brajlajn librojn aux auxskulti

gazetojn legatajn de viduloj. Estas kompreneble, ke la societo

arangxis multajn esperantajn kursotn por plenkreskaj blinduloj

tiel, ke jam en 1929 gxi havis 80 anojn, sed ankaux menciinda

estas la fakto, ke "Balkana stelo" dum multaj jaroj apartenis

al tiuj organizajxoj, kiuj monsubtenis nian gazeton EL.

En 1928, kiam Bulgarujo suferis pro tertrema katastrofo,

ree estis la blindaj esperantistoj, kiuj kune kun

neesperantistaj organizajxoj blindulaj monkolektis por helpi

al suferantaj bulgaraj samsortanoj.

 

        Cxehxoslovakio.

 

La 17-n de septembro en la jaro 1921 laux iniciato de Karel

Emanuel Macan, unu el la pioniroj de Esperanto inter la

blinduloj, estis fondita en Praha, la cxefurbo de la juna

cxehxoslovaka respubliko, la "Societo de cxehxoslovakaj

nevidantaj esperantistoj" (SOCXNE). Unua prezidanto estis

Karel Emanuel Macan kaj kiel sekretario funkciis

prof. Stanislav Stejskal, vidanta blindulamiko fervore

laboranta por la disvastigo de Esperanto inter blinduloj.

La societo progresis tiel rapide, ke post mallonga tempo gxi

jam havis 63 anojn. Krom lernolibroj kaj vortaroj gxi eldonis

sian oficialan organon sub la titolo "Auxroro" aperanta

komence nur sur kvar pagxoj dumonate, sed poste oni

pliampleksigis la gazeton tiom, ke en multaj landoj oni legis

gxin kun granda intereso, cxar gxi enhavis ne nur informojn

el la gxenerala Esperantomovado, sed ankaux bonstilajn

literaturajxojn. SOCXNE arangxis esperantokursojn kaj gxi

ankaux estis tiu societo, kiu modele administris la

internacian blindulinformejon kaj statistikejon, pri kiu vi

legos poste. Vigle kaj sukcese gxi laboris gxis la jaro 1939,

kiam la germana armeo invadis la Cxehxoslovakan respublikon

kaj Esperanto estis malpermesita.

 

             Danujo.

 

La blindigxinta redaktoro kaj verkisto Johan WUlff estis

la unua dana blinda esperantisto, kiu eldonis la unuan

lernolibron por Esperanto en brajla preso kaj propagandis

la internacian lingvon inter sialandaj samsortanoj.

De la 30-a de junio gxis la 2-a de julio en la jaro 1931

okazis en Kopenhago kunveno de la dana tutlanda blindulunuigxo.

Inter multaj fakkunvenoj ankaux okazis kuyveno de danaj

blindaj esperantistoj. Dum tiu cxi kunveno komitato

konsistanta el kvin samideanoj prezentis statutproponon

por starigo de "Dana asocin de blindaj esperantistoj"

kun la mallongigo: DABE, kaj la cxeestantaro unuanime

decidis la fondon de la proponita unuigxo aprobante la

statuton. Jam dum la kunveno multaj samideanoj kaj interesuloj

membrigxis kaj decidis aligxi al UABE. Unuanime oni elektis

kvsn proponitajn personojn kiel estraron de la novnaskita

organizajxo, kies membraro jam proksimigxis al kvindeko.

La unua estraro konsistis el: Agnes Melchior, prezidanto;

redaktoro V. Ommerbo, sekretario; Jens Ahler, kasisto

K. Laurids Lauridsen kaj Karl Bjarnhof. Dum sama tutlanda

kunveno la reprezentantaro unuanime decidis, ke en la gazeto

de "Dansk Blindesamfund", kiu havas la saman nomon kiel la

societo mem, estos kvarpagxa aldono cxiumonate kun

Esperantoteksto kaj danlingva traduko por tiel doni

al memstudantoj eblecon lerni kaj ekzercigxi. DABE jam

starigis kongresvojagxan fondon kaj metis la fundamenton

por estonta sukcesa movado de nia lingvo inter la danaj

blinduloj.

 

       Finnlando.

 

Jam antaux 1914 la Esperantomovado inter la finnaj blinduloj

estis kompare vigla. Yrjoe Nummi estis la unua finna nevidanta

esperantisto, kiu laboris aktive por disvastigi la internacian

lingvon inter la finnaj blinduloj. Estis Anna Friman, Wolmar

Sjoeholm, John Bergh, la bonkonata verkisto, Laina Nieminen,

Hilja Oksanen k.a., kiuj en la jaro 1919 fondis la societon

de finnaj blindaj esperantistoj sub la nomo "Steleto",

kiu bonege progresis. "Steleto" regule arangxis jarkunvenojn,

eldonis kompare multajn studlibrojn por Esperanto kaj

kantlibron kun melodioj en brajla preso kaj multe propagandis

nian lingvon inter nevidantoj. Prave oni povas diri, ke estis

niaj finnaj samideanoj, kiuj fondis la unuan nacian societon

de blindaj esperantistoj postmilite.

 

           Francujo.

 

En Francujo, la lulilo de la Esperantomovado inter blinduloj,

kompare malfrue oni fondis organizajxon blindulesperantistan.

Inttruado de Esperanto inter ambaux militoj okazis en la Nacia Instituto

por Junaj Blinduloj en Parizo sub gvidado de Pimoule, blinda

instruisto en la menciita lernejo, kaj certe ankaux gxi okazis

en la porblindulaj lernejoj en Clermnnt-Ferrand sub gvidado

de Jean Pascal, tiam lernanto de masagxo en tiu lernejo, kaj

en Ronchin apud Lille. En Villeurbanne 4-5 knaboj mem lernis

la lingvon. Albert Masselier, militblindulo, kiu tuj post la

milito multe propagandis nian aferon inter francaj blinduloj,

kune kun la vidanta blindulamiko Belsola en la jaro 1928

fondis la "Francan Asocion de Blindaj Esperantistoj" (Fabe).

La provizora komitato konsistis el la samideanoj: Pimoule,

la blindulinstruisto jam menciita, Caudmont, bibliotekisto

de "Association Valentin Hauey), Belsola, vidanta kasisto

kaj Albert Masselier mem. La asocio havis sian sidejon en la

"Institution Nationale des Jeunes Aveugles". Dum la kongreso

de la francaj esperantistoj en Nancy okazis profite al la

naskigxanta Fabe kurioza vendado de verdaj flagetoj donacitaj

de s-rino Farges el Lyon. La saman flageton akiris unu post

la alia cxiuj partoprenantoj; akiris gxin nur momente, cxar

cxiu aldonis malgrandan sumon kaj tiel igxis posedanto de la

flageto gxis kiam alia mondonanto igxis siavice nova posedanto.

La vendado rezultigis 264 frankojn, la baza kapitalo de FABE.

Komence FABE aligxis al UABE, sed poste gxi eksigxis kaj aligxis

al la franca civilblindula federacio, kio kauxzis skismon.

Post la 11-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj

organizata de FABE 1932 en Parizo la asocio farigxis oficiala

kun nova statuto. Prezidanto de la nova estraro farigxis

Emmanuel Robert, vidanta profesoro cxe la komercaj lernejoj,

auxtoro de lernolibroj kaj vortaroj en kunlaborado kun

prof. Th. Cart, kaj tradukinto de diversaj verkoj el la franca

lingvo. Li mem transskribis kelkajn librojn en brajlan skribon.

Ren^e Curnelle, vidanta samideano en Lille, konata

Esperanto-parolanto de la loka radio, funkciis kiel kasisto.

La aliaj estraranoj estis blindaj. Sub la titolo

"La Bonvolemulo" la asocio eldonis bultenon gxis eksplodo

de la milito, sed kun permeso de Masselier kaj Robert,

Raymond Gonin cirkuligis en la "suda teritorio" de Francujo

dispartigita fare de la germana okupanta armeo manskriban

bultenon "Provizora ligilo". Eble aperis dek numeroj kun la

celo dauxrigi la kontakton inter la iamaj membroj. La oficiala

FABE eldonigis de "Association Valentin Hauey"

Esperantan-francan vortaron unuvoluman, prilaboritan de Albert

Masselier; de "American Braille Press" (tiama nomo de la sekcio

de "American Foundation for Overseas Blind") duvoluman vortaron

francan-esperantan de L. Bastion, kaj de H. Thilander-presejo

duvoluman lernolibron de Cart kaj Robert. Poste gxi ankaux

eldonigis ekzercaron de la duagrada kurso de Cart kaj Robert

kaj la "Klasikan Legolibron" de la laste nomita auxtoro.

Profite al la kaso FABE disvendis librojn de Robert kaj

Masselier en nigra preso.

 

        Germanujo.

 

La germanaj partoprenantoj de la unua blindulesperantista

kongreso en Praha decidis fondi germanan blindulesperantistan

organizajxon, tamen nur post la kongreso la samideanoj Julius

Hasselbach, Joseph Kreitz kaj Adolf Selten kunvenis en Koeln

en la logxejo de la blindaj geedzoj Zapater ne nur por

pridiskuti kaj fiksi statutproponon, sed ankaux por

interkonsenti pri provizora estraro konsistanta el:

Adolf Selteo, unua prezidanto; Julius Hasselbach, dua prezidanto;

Joseph Kreitz, unua sekretario kaj afergvidanto; Kurt Filss,

dua sekretario kaj Henriette Zapater, naskita baronino

de Chalmot, kasistino. La gitarvirtuozo Baldomero Zapater

donis la nomon EBLOGO al la "Esperanto-blindulligo de Germanujo".

La unua prezidanto Adolf Selten en Breslau propraelspeze

eldonis en brajla preso la unuajn ne ampleksajn numerojn

de la oficiala organo sub la titolo "La blinda esperantisto".

Jam en la jaro 1920 Joseph Kreitz eldonis manskribitan gazeton

samnoman, kiu enhavis rakontojn, novelojn, poemojn ktp.,

sed post la fondigxo de EBLOGO li, kiel unua sekretario

transprenis la redakcion de la oficiala organo, kiu post la

inflacia tempo povis aperi kvaronjare kun literatura felietono

titolita "La bona amiko". Krom tre efika propagando por la

internacia lingvo inter la germanaj samsortanoj EBLOGO ankaux

eldonis en brajla preso kelkajn tre utilajn studlibrojn,

i.a. la bonegan vortaron de Esperanto de Kabe aperintan en la

presejo de H. Thilander kaj lernolibreton pri la germana

mallongiga skribo cxefe por studantoj de la germana lingvo.

En la jaro 1931 laux propono de EBLOGO aperis en Marburg

la trivoluma vortaro germana-esperanta de Bennemann kaj

samjare ankaux aperis nova, ampleksa lernolibro de Eugen Reiche

por meminstruado de Esperanto, kiun antauxis dekkvinpagxa

propaganda kajero germanlingva aldonita al preskaux cxiuj

brajlaj gazetoj en Germanujo kaj Auxstrujo kun la rezulto,

ke multaj samsortanoj auxtodidakte eklernis Esperanton

tiele, ke kreskis konstante la membraro de EBLOGO, kies lasta

adresaro eldonita en komenco de la jaro 1931 enhavis 150

adresojn de membroj. tiam venis la bruna regximo! Cxiam pli

da anoj forlasis la organizajxon, cxu pro timo, cxu pro

ekonomiaj motivoj. Fine, en la jaro 1937, kiam jam ne ekzistis

esperantista organizajxo en Germanujo, ankaux EBLOGO devis

cxesigi sian agadon pro la malpermeso de Esperanto fare de la

nacisocialistoj, sed ili ne sukcesis akiri la kapitalon de la

organizajxo, kiun oni uzis suficxe frutempe por eldoni

ampleksajn numerojn de "la blinda esperantisto"a por tiuj

membroj, kiuj restis fidelaj al nia movado gxis la lasta

momento.

 

      Grandbritujo.   a

 

Nur dank' al la energia kaj aktiva propagando de W. P. Merrick,

nia brava pioniro, disvastigxis Esperanto inter la britaj

blinduloj. Tamen, nur en la jaro 1935 estis fondita la

"Brita asocio de blindaj esperantistoj" kun la mallongigo BABE.

La unua estraro konsistis el W. P. Merrick, prezidanto,

Lionel Anwell, sekretario, kaj Thomas Forster, kasisto.

Dum la unua jaro jam aligxis al la asocio preskaux 50 samideanoj.

Ecx dum la milito BABE ankoraux ekzistis kaj, dank' al la

sindonemo de Percy Merrick la anoj ricevis de tempo al tempo

cxiujare raporton kaj sciigojn por kunligi ilin kaj malgraux

la malfacilaj tempoj BABE disdonis informojn pri Esperanto

kaj helpis al komencantoj. Nur en la lastaj militjaroj ankaux

BABE devis cxesigi sian agadon.

 

        Hungarujo.

 

Jam blinda esperantisto estas menciata el Hungarujo en la

unuaj jarkolektoj de EL. Nur en la jaro 1920 tie estigxis nia

movado dank' al klopodoj de d-ro Bano Miklos, kiam li presigis

en brajlo la koncizan, sed tre bonan Esperanto-gramatikon

por hungarlingvanoj de Pauxlo Robicsek, redaktoro de la

"Verda standardo". Aldone al la gramatiko aperis ankaux

la ambauxflankaj vortaretoj. Tiutempe fondigxis la federacio

de hungaraj blinduloj kaj oni klopodis kolekti inteligentajn

samsortanojn, kiujn oni sukcesis kapti ankaux por Esperanto.

En la jaro 1922 preskaux kvindek blindaj samideanoj organizigxis

sub la nomo "Belhoro", mallongigo por: "Blindaj esperantistoj

logxantaj en hungara regxlando". Belhoro farigxis membro de

la hungarlanda Esperanto-societo. Animo de la nova organizajxo

estis kaj restis la blindigxinta ingxeniero d-ro Bano Miklos,

kiu multe propagandis por la internacia lingvo inter la hungaraj

nevidantoj cxefe per tio, ke li faris al ili multajn servojn

per Esperanto. Lauxbezone Belhoro arangxis kunvenojn kaj

festojn cxefe en la datreveno de la naskigxo de d-ro Zamenhof;

Tamen gxia plej grava tasko estis starigi konsiderindan

brajlan bibliotekon kun tre valoraj esperantaj verkoj presitaj

kaj manskribitaj en la kadro de la hungarlanda biblioteko

porblindula. La organizajxo arangxis kursojn pri nia lingvo

por plenkreskaj blinduloj kaj dank' al gxiaj klopodoj ankaux

okazis Esperantokursoj por lernantoj en la blindulinstituto

en Budapest.

 

           Italujo.

 

Jam en la unua numero de EL aperinta en la jaro 1904 trovigxas

inter la patronoj de la gazeto la nomo Landriani en Firenze

kiel unua itala blinda samideano, kio pruvas, ke jam frutempe

naskigxis nia movado inter la italaj blinduloj precipe, kiam

la itala pioniro Armando Masciotta, notario, aktive laboris.

El tiu gxermo baldaux venis aliaj, inter ili d-ro V. Musella,

kaj, en 1912, la tiama aro de blindaj esperantistoj nomis

d-ron A. R. Tancredi sia reprezentanto. Ekde 1922 li partoprenis

en multaj kongresoj, cxiam kiel reprezentanto de la italaj

blindaj samideanoj. En 1923 ingx. Tancredi fondis, kune kun

Masciotta kaj aliaj veteranoj, grupon de blindaj esperantistoj

kun la celo progresigi la lingvon internacian inter la italaj

nevidantoj. Tiu "grupo" esence konsistigis la kernon de tio,

kio en 1933 farigxos la "Itala asocio de blindaj esperantistoj"

(IABE), sin inspirante al la statuto de UABE. Dum la fasxisma

regximo Iabe preskaux stagnis; tamen nia pioniro Tancredi

restis konsulo de la italaj blindaj esperantistoj. Kiel tia,

li propagandis Esperanton inter la italaj samsortanoj, kaj

en 1930 li verkis kaj presigis en brajlo Radikaron, kiu

ankoraux nun estas uzata. Ne estis facila la laborado

de Tancredi en la fasxista lando, sed tio ne timigis lin.

Kontrauxe, li fojfoje spitis la instancojn kaj ne sxparis

konsilojn kaj instigojn al tiuj, kiuj sin turnis al li.

Alia tre fervora kunlaboranto antauxmilita, menciinda precipe

pro artikoloj blindulfakaj publikigitaj en EL, estis la tro

frue forpasinta G. Valiani. Rilate instruadon en lernejoj,

citinda estas tio, ke en la fruaj jaroj tridekaj Esperanto

estis kelkan tempon instruita en la porblindula instituto

en Torino de ties sekretario, G. Giani, vidanta auxtoro de

lernolibroj kaj vortaroj.

 

         Japanujo.

 

Jam en la jaro 1919 la blinda samideano T. Kumagae en la urbo

Ube farigxis konsulo de E?l por Japanujo. T. Iuahasxi, blinda

instruisto en la blindullernejo en Osakaka, arangxis kaj gvidis

Esperanto-kursojn en la nomita instituto kun multaj

partoprenantoj. Ankaux en aliaj blindulejoj oni instruadis

pri Esperanto tiele, ke la japanaj blindaj esperantistoj

ekde la 31-a de auxgusto gxis la 2-a de septembro en 1924

jam povis okazigi sian unuan kongreson en Okajama, unu el la

plej famaj japanaj urboj. Gxi estis projektita kiel parto

de la 12-a japana Esperanto-kongreso. Interalie la blindaj

samideanoj decidis fondi asocion de "japanaj blindaj

esperantistoj" kaj elektis kvinpersonan preparan komitaton.

Cxiu asociano havu la eblecon legi la gazeton EL lauxpove

monsubtenotan de la nova organizajxo. Fine oni decidis

enregistrigi cxiujn japanajn blindajn esperantistojn kaj

eldoni esperantajn librojn en brajla preso. La blindulinstruisto

T. Iuahasxi publikigis esperantajn lecionojn en la brajla

cxiumonata gazeto "Hibiki". Niaj japanaj samsortanoj kaj cxefe

la legantoj de la japana cxiusemajna gazeto kolektis monsumon

de proksimume 60 anglaj pundoj sterlingaj por helpi la

suferantajn rusajn samsortanojn. Eble pro la teruraj tertremaj

katastrofoj trafintaj Japanujon en la jaro 1924 kaj la

ekonomia krizo poste sekvinta la asocio de blindaj esperantistoj

ne povis agi tiom sukcese, kiom oni esperis, cxar poste oni

ne ricevis sciigojn pri gxi.

 

           Jugoslavio.

 

En la jaro 1926 d-ro Du_san Maruzzi instruis Esperanton en

du jugoslavaj blindulinstitutoj kun bona sukceso. Fine de la

jaro 1927 la jugoslavaj blindaj samideanoj fondis klubon

sub la nomo "Nova lumo" kun la celo disvastigi la internacian

lingvon inter jugoslavaj nevidantoj. Pli vigla ankoraux

farigxis nia movado en Jugoslavio, kiam direktoro Velkjo

Ramadanovi_c, unu el la konsilantaj anoj de UABO, ne nur

enkondukis la instruadon de la internacia lingvo en la

instituton por blinduloj en Zemun, sed ankaux presigis multajn

valorajn kaj utilajn esperantajn librojn en brajla preso;

tamen, tre bedauxrinde, preskaux cxiuj klisxajxoj estis

detruitaj dum la dua mondmilito kaj direktoroaRamadanovi_c mem

farigxis viktimo de la invadintaj ss-trupoj samkiel nia klera,

inteligenta jugoslava samideano Simon Roth, kiu dum la lasta

antauxmilita blindulesperantista kongreso en Bern 1939

funkciis kiel kongresa sekretario kaj kiu kompilis

enhavtabelaron de EL ekde majo 1937 gxis majo 1940

pri artikoloj pritraktantaj la blindulprizorgadon en preskaux

cxiuj landoj eUXropaj kaj neeUXropaj kun aldono de registro,

pro kiu ni danksxuldas kelkajn informojn uzatajn en cxi tiu

"Historio".

 

            Nederlando.

 

Nur post la unuaj jaroj de la reeldono de EL oni sciigis ion

pri la Esperantomovado intdr nederlandaj samsortanoj. Dank' al

la vigla agado de W. J. A. P. Cr_eman, nederlanda konsulo

de EL, malgraux gravaj malfacilajxoj la movado progresis.

La blindulinstituto en Grave eldonis en brajla preso

kvarvoluman lernolibron por Esperanto. En Grave, en la

blindulinstitutoj "De Wijnberg" kaj "St. Henricus" oni instruis

nian internacian lingvon al inaj kaj viraj lernantoj komence

de la dudekaj jaroj. En la instituto en Bussum instruis

multajn lernantojn la blindul-instruisto Roosdorp, kiu verkis

mem bonegan Esperanto-lernolibron. Same en la instituto

"Bartimeus" en Zeist la instruisto Laansma, la posta direktoro,

instruadis gxin. Rimarkinde estas, ke en Amsterdam iuj

samsortanoj, inter ili la unua nederlanda konsulo Cr^eman,

ekstudis Esperanton pro bezono, cxar ili intencis reorganizi

la tiean lokan blindulligon kaj bezonis informojn el la

eksterlando, kiujn ili efektive akiris per la internacia lingvo.

En tsu tempo la nederlanda ekzamena komitato donis du diplomojn:

"a" por komencantoj kaj "b" por instruantoj. Jam kelkaj blindaj

samideanoj ricevis la unuan kaj laux nia scio du ecx la duan

diplomojn. Tre aktiva kaj vigla farigxis nia movado inter la

nederlandaj samideanoj, kiam la ekblindigxinta instruisto

Raff Israels en la jaro 1926 eklernis Esperanton kaj laux peto

de samideano Cr^eman akceptis la konsulan oficon de EL.

Li sercxis kontakton kun proksimume dekkvino da abonantoj

de EL kaj en 1928 laux peto de Thilander li fondis la

"Nederlandan societon de blindaj esperantistoj" (Nosobe).

La nomon proponis J. Kreitz, laux sciigo de Raff Israels.

Prezidanto de la organizajxo farigxis samideano Cr^eman, kaj

R. Israels funkciis du jarojn kiel sekretario, sed en 1930

la laste nomita akceptis la prezidan oficon. Komencigxis vigla

propagando de Nosobe inter la nederlandaj samsortanoj

interalie kun la rezulto, ke la bibliotekoj en Amsterdam,

Grave kaj Hago starigis esperantan fakon, tiel ke ili poste

pruntedonis multajn esperantajn librojn alilanden kaj nun

ankoraux la tutmonda blindulesperantistaro rikoltas la fruktojn

semitajn de Nosobe. Komence la intermembran kontakton prizorgis

Nosobe per malgranda interkontaktilo, kiun prezidanto Israels

verkis mem kaj aliaj gxin multobligis permane. Nur multajn

jarojn poste Nosobe komencis eldoni la oficialan organon

sub la titolo "La kontakto". Krome la organizajxo eldonis

en brajla preso trivoluman vortaron esperantan-nederlandan kaj

dekvoluman vortaron nederlandan-esperantan. Por akiri la

bezonatan monon Nosobe starigis loterion, en kies vendado

de lotoj vigle partoprenis vidantaj samideanoj. Cxiujare okazis

plejofte tuttaga jarkunveno, en kiu post pritraktado

de organizaj aferoj eminenta samideano vidanta prelegis pri iu

interesa temo, dum vespere okazis altnivela festa kunestado.

En la dauxro de la jaroj agema prezidanto Israels instruis

perletere multajn el la membroj de Nosobe por "a"- kaj

"b"diplomoj. Plej bone atestas la viglan kaj aktivan laboron

de la organizajxo, ke gxi havis 107 membrojn jam antaux la

milito, sed post la invado de la germana armeo en la jaro 1940

ankaux gxi devis cxesigi sian agadon tiom fruktodonan.

 

            Norvegujo.

 

Edvard Imsdahl, redaktoro de la gazeto "Norges blinde" kaj

prezidanto de la norvega tutlanda blindulasocio, estis la unua

samsortano, kiu jam frutempe propagandis Esperanton inter

sialandaj nevidantoj kaj eldonis la unuan Esperanto-lernolibron

en brajla preso. Tamen, nur en la jaro 1934, kiam dekduo

da blindaj esperantistoj norvegaj partoprenis la 13-an

intdrnacian blindulesperantistan kongreson en Stokholmo,

ili fondis la "Norvegan asocion de blindaj esperantissoj"

kun la mallongigo NABE. Cxar la ampleksa kongresprogramo okupis

la tutan tempon dumtage, niaj norvegaj samideanoj arangxis

noktan kunvenon dum la unua horo de la 10-a de auxgusto.

Aprobinte la statutproponon de Didrik Didriksen, ili elektis

estraron konsistantan el redaktoro Edvard Imsdahl, prezidanto;

Kristian Haugness, sekretario; Alf Arnesen, kasisto kaj

la anstatauxantoj. Oni decidis interalie, ke la

Esperanto-sekcio de la norvega cxiusemajna gazeto "Norges

Blinde" aperu kvaronjare kiel organo de NABE. NABE eldonis

interalie kelkajn valorajn literaturajn librojn en brajla preso

kaj vigle laboris la nova organizajxo por la disvastigo de la

internacia lingvo inter la norvegaj samsortanoj gxis la tempo,

kiam la germana armeo invadis kaj okupis la paceman landon.

 

             Svedujo.

 

Kvankam jam en la jaro 1907 la svedaj samideanoj nevidantaj

fondis la unuan blindulesperantistan societon en la mondo,

kiu tamen dum la unua mondmilito cxesigis sian agadon,

nur en la jaro 1923 Harald Thilander ree fondis la "Svedan

asocion de blindaj esperantistoj" kun la mallongigo SABE.

Dum multaj jaroj la fondinto estis la unua prezidanto;

same multajn jarojn Verner Ljundgren funkciis kiel unua

sekretario kaj Hilding Olsson kiel kasisto. La "avizoj de SABE"

lauxbezone aperis nur por publikigi jarraporsojn kun informoj

pri estrarelektoj ktp. La cxefan propagandon inter la svedaj

blinduloj faris Thilander mem per eldono de lernolibroj,

multvolumaj vortaroj, lego- kaj ekzercaj libroj kaj ne laste

per sia persona influo.

 

11. La "Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj" (UABE).

 

En la jaro 1920 Julius Hasselbach en Berlino kaj Ignaz Krieger

en Vieno proponis en EL la fondon de internacia organizajxo

de blindaj esperantistoj. La unua blindulesperantista kontreso,

okazinta en Praha komence de auxgusto en 1921, sin okupis

detale pri la propono skribe sendita de Julius Hasselbach kaj

starigis kvinmembran komitaton konsistantan el gesamideanoj:

Ignaz Krieger, Auxstrujo; Marie _Sveckova, Cxehxoslovakio;

Eug[ene Barrier, Francujo; Adolf Selten, Germanujo kaj Eric

Olsson, Svedujo kun la celo ellabori statutproponon por la

kreota universala blindulorganizajxo esperantista. En speciala

kunsido sub la prezido de Adolf Selten la komitatanoj

interkonsentis transdoni la statutproponon por decido al la

dua blindulesperantista kongreso en Helsinki; tamen la

kongreso ne akceptis gxin post detala pridiskutado kaj

rekomendis unue fondi naciajn societojn blindulesperantistajn.

 

La belga tiflofilo Victor Hendricx kune kun Joseph Kreitz,

Germanujo, denove pristudis la tutan materialon kune kun bona

statutpropono verkita de la rumana samideano Prezenti Levy

por la Pariza kongreso ne okazinta en 1914, el kiuj ili

kompilis novan, ne tro detalan statutproponon prezentitan

per J. Kreitz al la "tria" en Nuernberg por akcesto.

 

La 3-an de auxgusto 1923 je la tria horo posttagmeze en la

unua laborkunsido de la tria internacia kongreso de blindaj

esperantistoj okazinta en la kadro de la 15-a universala

kongreso de Esperanto en cxeesto de 82 kongresanoj oficiale

kaj solene okazis la fondigxo de la unua organizajxo de

nevidantaj esperantistoj sub la nomo "Universala Asocio de

Blindaj Esperantistoj" mallongigite UABE, post kiam la statuto

estis pridiskutita kaj akceptita paragrafo post paragrafo.

Estis gxojiga fakto kaj samtempe notinda sukceso, ke la "tria"

solvis definitive tiun cxi gravegan problemon. Fortaplauxde

oni nomis profesoron Th. Cart honora prezidanto de UABE.

 

Jena provizora komitato estis elektita: prezidanto: Joseph

Kreitz, Kreuzau (Germanio), viclrezidantino: Hermine Gotthardt,

Braunschweig (Germanujo); cxefsekretario: Ints Cxacxe, Riga

(Latvio); helpsekretariino: Anna Friman, Helsinki (Finnlando);

kasisto: W. P. Merrick, Shepperton (Anglujo); redaktoro:

d-ro Bano Miklos, Budapest (Hungarujo) kaj konsilanta

kocitatano: prof. Stanislav Stejskal, Praha (Cxehxoslovakio).

Tri el la komitatanoj: Cxacxe, Gotthardt kaj Stejskal estis

normalvidaj.

 

Estis la deziro de la provizora komitato, ke UABE havu vere

demokratan bazon. Tial cxiuj legantoj de EL rajtis proponi

kandidatojn por la nova definitiva estraro. Konsiderante

averton, oni petis proponi lauxeble prezidanton en lando

nemilitinta. La legantoj de EL havis trimonatan vocxdonan

tempon, por ke ankaux povu vocxdoni neeuxropaj samideanoj.

Kun permeso de Harald Thilander EL farigxis la oficiala organo

de UABE. Cxiuj legantoj ricevis senpage ne nur la akceptitan

statuton, sed ankaux aligxilon subskribotan kun plena adreso

por farigxi membro de UABE. Estas historie interese sciigxi,

al kiuj landoj apartenis la unuaj membroj, pro kio ni jen

publkikigis la unuan liston aperintan en EL.

 

Aligxis al UABE gxis la 1-a de majo en la jaro 1924 el:

 

Afriko 1 (en Algxerio);

Ameriko: 4 (en Argentino 2, Cxilio 1 kaj Meksiko 1);

 

Euxropo: Anglujo 13, Auxstrujo 9, Belgujo 5, Bulgarujo 2,

Cxehxoslovakio 15, Danujo 3, Finnlando: ordinaraj membroj 10;

grupaj 16; Francujo 5, Germanujo 43, Hispanujo 13, Hungarujo 34,

Italujo 3, Jugoslavio 10, Nederlando 1, Norvegujo 4, Polujo 4,

Rumanujo 1, Skotlando 1, Sovjetunio 1 kaj Svedujo 19. Sume 217.

 

Cxiu aligxinta membro, kiu pagis la fiksitan jarkotizon de unu

svisa franko por bonvalutaj landoj kaj malpli por malbonvalutaj

landoj laux interkonsento de la naciaj delegitoj, ricevis

bele presitan membrokarton, kiu sur la unua pagxo montris,

krom bele gravurita stelo, latinlitere (reliefe) la vortojn

UABE (ambauxflanke de la stelo) kaj membrokarto (sub gxi).

Sube, en brajlo, oni legas: membrokarto de Universala Asocio

de Blindaj Esperantistoj (UABE).

 

La dua duono de la karto kun la latinlitere presita vorto

"membrokarto" estas libera por brajle skribi sur gxin la

membronumeron kaj la plenan adreson de la havanto. Gxi povis

servi kiel propagandilo kaj por varbi vidantajn subtenantojn

por UABE kaj gxenerale por nia internacia lingvo inter

blinduloj. Multaj el la membroj de UABE portis la

Esperanto-insignon kun la vortoj "Universala Asocio de Blindaj

Esperantistoj" en malgrandaj oraj liseroj cxirkaux la rando.

La insignoj estis tre belaj por la okuloj - verda stelo

kun oraj randoj - kaj faritaj laux tri modeloj: por uzi kiel

brocxo, por porti en butontruo aux fiksi sur horlogxa cxeno

aux simile.

 

Sekvos nun detala rezulto de la balotado pri definitiva

komitato de UABE. La voCXdonado komencigxiS la 1-an de aprilo

kaj finigxis la 30-an de junio en 1924 kun jena rezulto:

prof. Stejskal, la konfidato de UABE, ricevis 224 vocxdonilojn

el 26 sxTatoj, t.e.: el Anglujo 6, Argentino 3, Auxstralio 1,

Auxstrujo 1j, Belgujo 4, Brazilo 1, Bulgarujo 4,

CXehxoslovakio 15, Cxilio 1, Danujo 3, Finnlando 19, Francujo 5,

Germanujo 40, Hispanujo 9, Hungarujo 24, Italujo 2,

Japanujo 2, Jugoplavio 2, Latvio 15, Nederlando 1, Norvegujo 2,

Polujo 3, Rumanujo 1, Sovjetunio 37, Svedujo 12 kaj Usono 2.

Pri la kandidatoj estis decidite jene:

 

Unua prezidanto: Joseph Kreitz ricevis 205 vocxojn;

Paul R^emy 11; Harald Thilander 4; Karel Emanuel Macan 2,

Eug[ene Barrier 1, unu vocxdonilo malplena. Elektita do:

Joseph Kreitz.

 

Dua prezidanto: Paul R^emy ricevis 142; Victor Hendricx 33;

Adolf Selten 16; Luis de Almeida 19; Joseph Kreitz 6;

Harald Thilander 2; W. P. Merrick 2; Hermine Gotthardt, Edvard

Imsdahl, K. E. Macan kaj Sigismundo Taladriz po unu;

elektita do: Paul R^emy.

 

Unua sekretario: Victor Hendricx 159; Ints Cxacxe 58;

prof. Stanislav Stejskal 2; kolonelo Franz Zwach 2;

Anna Friman, Paul R^emy kaj Verner Ljunggren po unu;

elektita do: Victor Hendricx.

 

Dua sekretario: Anna Friman 177; Anastasia Bartu}skova 33;

Jakobo Bellfort 7; Agnes Melchior 2; Ints Cxacxe 2;

d-ro Bano Miklos 1; Adolf Selten 1; unu vocxdonilo malplena.

Elektita do: Anna Friman.

 

Kasisto: W. P. Merrick 215; Verner Ljunggren 3; Alma Block,

Anna Friman, Lundberg, Taladriz kaj Thilander po unu;

unu vocxdonilo malplena. Elektita do: W. P. Merrick.

 

Redaktoro: Harald Thilander 206; d-ro Bano Miklos 14; Cxacxe,

Hendricx kaj Merrick po unu; unu vocxdonilo malplena.

Elektita do: Harald Thilander.

 

Konsilanta komitatano: prof. St. Stejskal 214; Barrier 2;

Bano, Merrick, Krieger kaj Macan po unu; kvar vocxdoniloj malplenaj.

Elektita do: prof. Stanislav Stejskal.

 

Kandidatoj por nedifinitaj funkcioj: Macan 5; Barrier 3;

Stachowick 4; Taladriz 2; Sep^ulveda 1; Stejskal 1.

 

Okaze de la kvara internacia blindulesperantista kongreso

en Vieno en 1924 UABE arangxis sian unuan gxeneralan kunvenon

la 9-an de auxgusto. Per kelkaj enkondukaj vortoj prezidanto

J. Kreitz rememorigis pri la utileco de Esperanto por la

blinduloj, sed ke io mankis al ni gxis antaux unu jaro,

nome organizajxo, kiu unuigu cxiujn nevidantajn samideanojn

en unu granda rondo familia. Li bedauxris la necxeeston

de prof. Cart, la honora prezidanto de UABE. El la jarraporto

legita de Joseph Kreitz ni citu unue la fakton, ke la

intereso por la asocio estas vigla kaj granda preskax en cxiuj

rondoj de la nevidantaj samideanoj tiele, ke UABE jam havas 300

membrojn en 26 landoj, inter ili ankaux estas kelkaj

subtenantaj, helpantaj kaj amikaj anoj. Sekvis detalajxoj

pri la laboro de la provizora estraro post la "tria"

en Nuernberg kaj la rezulto de la balotado pri la unua

definitiva estraro de UABE. Oni provis cxie veki interesigxon

pri la nova organizajxo ne nur en blindulaj rondoj,

sed ankaux en medioj de vidantaj gesamideanoj kaj

cxe neesperantistaj blindulorganizajxoj tiel sukcesinte,

ke ekzemple la dana blindulasocio "Foreningen dansk

blindesamfund" laux peto de la UABE-delegito Agnes Melchior

konsentis subteni nian organizajxon per cent danaj kronoj

kiel unua neesperantista blindulorganizajxo. La kunveno

aprobis la unuan jarraporton kun cxiuj vocxoj. En la diskutado

pri gxi la prezidanto klarigis, ke preferinde estas por cxiuj

samsortanoj senpere kaj individue aligxi al UABE,

sed membroj de naciaj societoj grupe aligxintaj ne bezonas

aligxi individue. Poste J. Kreitz transiras al la temo:

kion celas kaj volas UABE? Post kiam li skizis la evoluon

de la blinduba movado, li konkludis, ke mankas ankoraux

unuece laboranta internacia blindul-organizajxo konsistanta

el la naciaj organizajxoj por tiel ekzistigi internacian

blindulan parlamenton. Tiuokaze nia asocio sin jam ne nomus

"Universala asocio de blindaj esperantistoj", seda"Universala

blindul-asocio". Tio estu la unua celo de UABE. Tamen,

por atingi gxin, antaux cxio ni klopodu atingi la duan celon:

disvastigi Esperanton kiel unuigilon inter la tutmonda

blindularo, kaj la tria celo estu helpo al cxiuj blinduloj,

cxu studantoj, cxu muzikistoj, cxu metiistoj per eldono

de praktikaj libroj, per interveno cxe naciaj instancoj ktp.

 

Laux propono de la estraro la gxeneralkunveno nomis

s-ron A. J. Adams el Hastings, Anglujo, honora membro de UABE

pro liaj multegaj kaj grandegaj servoj faritaj al la blinda

esperantistaro.

 

La plej grava decido de la gxeneralkunveno sendube estis

la eldono de nigre presota organo de UABE, kiu aperu

kvaronjare sub la titolo "Ligilo por vidantoj" laux propono

de d-ro Bano Miklos. Multaj pli-malpli gravaj proponoj estis

pridiskutitaj dum tiu unua gxeneralkunveno de UABE.

 

En la monato aprilo de la jaro 1925 aperis la unua numero

de "Ligilo por vidantoj", la organo de UABE en nigra preso.

Gxin redaktis d-ro Bano Miklos, la redaktoro de la provizora

estraro. Kredeble estas interese sciigxi pri la enhavo

de la unua numero, do jene: "Saluto", poemo de Piroska Tabori;

"Sxuldon ni pagas!", redakcia artikolo de d-ro Bano

(laux paragrafo 10 de UABE-statuto). "La estraro de Universala

Asocio de blindaj esperantistoj: UABE"; "Epizodoj dum la

"kvara"", de Uatamo Bomobe; "La mortanta flamo", poemo de

Eduard Jercke; "Printempo venis", poemeto de Varma

Jaervenpaeae; "Lasta rozo", poemeto de Rosine Bauer;

"Mi estas junulo", poemo de Edvard Imsdahl; "Muziko en la

Sunshine House", de H. C. Warrilow (tradukis Harald Thilander);

"Kelkaj notoj pri la blinduledukado en Japanujo", de Tokujiro

Torii; "Bela danko al sankta Johano", de H^el[ene Giroud;

"Naciaj Esperanto-konsuloj".

 

Dum la kunsido de UABE okaze de la "sesa" en Danzig 1927

prezidanto J. Kreitz ege bedauxris la fakton, ke la organizajxo

ne progresis kontentige cxefe pro tio, ke nun deklaris

kelkaj estraranoj ne disponi pri suficxe da tempo por oferi

gxin senpage. Denove la prezidanto sugestis formi el UABE

vere internacian organizajxon, al kiu aligxu cxiuj naciaj

blindulaj kaj porblindulaj asocioj kaj w. P. Merrick proponis

SXangxojn de la statuto, kiun oni ne diskutadis en la kongreso,

sed publikigos en EL, por ke cxiuj legantoj povu pridiskuti

gxin objektive.

 

La tria gxeneralkunveno de UABE, okazinta dum la "sepa"

en Antverpeno en la jaro 1928, akceptis tri rezoluciojn

prezentotajn al la kompetentaj instancoj de la blindula movado.

La unua rezolucio pritraktis peton al cxiuj blindulejoj,

ke Esperanto farigxu instrua fako komence ne deviga,

poste deviga. La dua rezolucio konsideris konsilinde,

ke almenaux unu el la estraranoj de la grandaj naciaj

blindulasocioj lernu la internacian lingvon por povi persone

intertrakti kun la organizajxoj de la blindulesperantista

movado. Plie oni rekomendis al cxiuj naciaj blindulorganizajxoj,

ke ili arangxu esperantan kurson en la asocia gazeto. Fine

la tria rezolucio sin direktis al la "Asocio de blindaj

studentoj" en Gxenevo kun la peto krom la angla, franca kaj

germana lingvoj ankaux uzi la internacian lingvon

dum la projektita kongreso de cxiuj fakuloj pri la blindulafero.

UABE konsentis kunlabori kun la "Asocio de blindaj studentoj".

Kompreneble ne estas eble publikigi la kompletajn tekstojn

de la rezolucioj.

 

Ne estas facila tasko raporti pri la agado de UABE post la

kongreso en Antverpeno, cxar oni ne povas citi gravajn

sukcesojn. Estis granda eraro, ke la anoj de UABE reelektis

la saman estraron kiel antaux tri jaroj, cxar kelkaj personoj

sciis jam antauxe, ke ili ne kapablas plenumi la oficajn

devojn cxefe pro manko de tempo. Jam dum la "sepa" la unua

sekretario Victor Hendricx deklaris, ke li ne povas dedicxi

sin suficxe al UABE. Dum tutaj monatoj li faris nenion

pozitivan, gxis li deklaris sian eksigxon komence de la jaro

1929. Post lia eksigxo nia pioniro Harald Thilander

administris la sekretarian oficon gxis la "oka" en Budapest.

Tuj oni povis konstati ekeston de nova vivo en la asocio.

Li verkis ekzemple proponon de nova statuto por UABE.

Laux tiu cxi statuto cxiu nacia blindula kaj porblindula

unuigxo povas aligxi al la federacio kiel asocia ano. Tamen,

la statutpropono ne estis aprobita de la gxeneralkunveno

de UABE okazinta en Budapest. La cxefa kauxzo de la malaprobo

estis tiu, ke UABE sin nomu "Federacio internacia

de blindulunuigxoj" kun la nommallongigo "FIBU". Oni opiniis,

ke la nomsxangxo signifus neniigon de UABE kaj ke granda parto

de la propaganda laboro jam farita estus vanigita per tio.

Ne estas facile detale raporti pri la kunveno pro la subita

morto de la protokolinto de la kongreso en Budapest,

prof. Stejskal, kies ecx stenogramon kaj cxiujn skribajxojn

nigrajn kaj brajlajn oni devis forbruli, cxar li mortis kauxze

de infekta malsano. Bonvolu do kontentigxi je kelkaj notoj

senditaj de la dua protokolinto, samideano Maetzl.

 

Prezidanto Kreitz malfermis la kvaran gxeneralkunvenon de UABE

en Budapest la 7-an de auxgusto matene je la nauxa horo

raportante pri la pasintjara kunsido en Antverpeno. Post

alparolo de Harald Thilander la prezidanto memorigis pri la

25-jara jubileo de la unua apero de "Esperanta Ligilo"

en la jaro 1904 dank' al la klopodoj de la nobla kaj varmkora

blindulamiko prof. Th. Cart, kiu ankaux redaktis gxin gxis la

jaro 1912, kiam li metis la redaktadon en la manojn de nia

pioniro Harald Thilanner. Ambaux meritas nian dankon!

 

Sekvis propono pri sxangxo de la statuto de UABE, sed oni

konsilis ne sxangxi la nomon de UABE al FIBU. Fine oni decidis,

ke la estraro mem elektu komitaton, kiu prilaboru la statuton.

Estis ankoraux pritraktitaj kelkaj problemoj postulantaj solvon,

sed ni forlasu la lastan kunvenon de UABE por observi,

kio okazis post la kongreso en Budapest rilate la organizajxon.

 

Laux decido de la gxeneralkunveno, la estraro de UABE elektu

komitaton kun la celo prilabori la statuton kaj studi

nomsxangxon de la organizajxo. La komitato sub prezido de

Harald Thilander konsistis el la germanaj samideanoj Julius

Hasselbach kaj Karl Halfmann. Gxi prezentis sian proponon

en Esperanta Ligilo dum julio 1930. En decembro samjare

aperis en EL ankoraux kelkaj sxangxproponoj, kaj kun la

januara numero de EL de 1931 vocxdoniloj por la gxenerala

vocxdonado estis alsenditaj al la legantoj de la gazeto.

La kalkulado de la vocxdoniloj cxe la limtempo (junio 1931)

rezultigis, ke la nomsxangxo de UABE al UABO, nommallongigo

por "Universala asocio de blindulorganizajxoj", kaj la

revizita statuto estis akceptitaj per 122 vocxoj kontraux 9.

Per tiu cxi decido de la membraro la asocio eniris novan

epokon de sia evoluado, epokon de praktika laboro.

 

Pro la menciita sxangxo de statuto la organizajxo ne plu havas

individuajn membrojn, sed estas federacio de naciaj

blindulorganizajxoj, kaj je la fino de la jaro 1931 la nombro

de membro-organizajxoj de UABO estis dekdu, inter ili nur unu

neesperantista, la "Pola unuigxo de militblinduloJ".

 

Kvankam la du lastaj jaroj en la vivo de UABE estis dedicxitaj

al organizaj aferoj, tamen la organizajxo dedicxis grandan

parton de sia energio al la klopodado disvastigi nian

internacian lingvon, kiu ja estas la cxefa, nepre havenda ilo

por nia tuta agado. En aprilo 1931 okazis en New York

la "mondkongreso pri blinduboj" (World Conference on the blind),

kiun partopreois laborantoj por la blindulafero el 37 landoj.

Laux la nombro de la reprezentitaj nacioj la kongreso estis

certe la plej granda en sia speco gxis nun kunvokita,

kaj laux la sama vidpunkto ankaux la plej internacia.

Tamen la kongresa lingvo estis nur la angla. Kelkaj blindaj

esperantistoj partoprenis, kaj du referatoj pri Esperanto

estis preparitaj, sed ili estis malakceptitaj pro tio,

ke la kongresprogramo - jam kelkajn monatojn antaux la kongreso -

estis tro plena. La kasisto de UABE, W. P. Merrick, havis

interparoladon kun la sekretario de la programa komitato,

W. C. G. Eagar, kiu komplezeme promesis fari sian eblon por ke

mallonga raporto pri Esperanto en servo de la blindulafero

estu iel prezentata al la kongreso. La tuta skribajxo,

ampleksanta nur ok brajlajn pagxojn en formato de EL,

estis disdonita inter la blindaj kongresanoj, dum la societo

de vidantaj esperantistoj de New York disdonis inter la

vidantaj kongresanoj fortan alvokon, en kiu oni petis,

ke la internacia lingvo estu uzata en internaciaj kongresoj

de blinduloj. Jen la teksto de la raporto verkita

de W. P. Merrick aux pli bone la peto al la kongreso:

 

"Al la World Conference on the blind, New York, en aprilo 1931.

 

La komitato, delegitoj kaj membroj de la asocio de blindaj

esperantistoj serioze petas la kongreson konsideri la gravecon

de Esperanto kiel helplingvo por blinduloj, kaj konsiderante

multajn faktojn, el kiuj kelkaj estas tie cxi notitaj,

bonvolu rekomendi, ke Esperanto estu gxenerale instruata

en la lernejoj por la blinduloj tra la tuta mondo".

 

W. P. Merrick skizis en admirindaj frazoj "utilecon" de

Esperanto al la blinduloj sub jenaj rubrikoj:

"Esperanto kiel helplingvo por la blinduloj", "Esperanto

en lernejoj", "la Esperantogazeto kaj la publikigajxoj",

"Esperanto jam instruata en lernejoj por blinduloj),

"naciaj societoj de blindaj esperantistoj" kaj

"la socia valoro de Esperanto".

 

Kelkaj el la cxeestantaj blindaj esperantistoj pledis

en paroladoj por Esperanto. Kaj la rezulto de la vastskala

agado de UABE en la kongreso? Oni ne akceptis rezolucion;

tamen multaj en New York auxdis la unuan fojon pri Esperanto

por la blinduloj.

 

Plie la sekretarioj de UABE sendis en auxgusto de la sama jaro

cirkuleron al la tutnaciaj blindulunuigxoj en la tuta mondo.

La cirkulero, kiu estis ankaux enpresita en traduko en kelkajn

naciajn gazetojn, finigxis per peto, ke la blindulunuigxoj

intervenu cxe la internacia konsilantaro por la blinduloj

kaj la internacia oficejo por blindulafera kunlaborado,

deciditaj de la blindulkongreso en New York, alprenu kaj uzu

Esperanton kiel sian lauxstatute oficialan lingvon;

ke la menciitaj institucioj prenu por unu el siaj taskoj

la agadon por disvastigi scipovon de Esperanto inter

la blinduloj; ke la blindulorganizajxzj gxenerale uzu

Esperanton por cxiuj interrilatoj kun samsortanoj en aliaj

landoj kaj ke Esperanto estu oficiale instruata en la

blindullernejoj de la koncerna lando.

 

La cirkulero estis gxenerale akceptita kun granda simpatio,

pruvo, ke la antauxjugxo komencis cedi al scio, klereco kaj

praktika adaptigxemo. Kune kun la dek blindulesperantistaj

societoj aligxintaj al UABE dek naciaj blindulorganizajxoj

akceptis kaj bonorde subskribis la deziresprimojn menciitajn

en la cirkulero.

 

Dum la jaroj 1930-31 la internacia lingvo estis instruata

en ok germanaj, kvar nederlandaj, kvar polaj, tri

Cxehxoslovakaj, tri jugoslavaj, du italaj, unu franca, unu

norvega, kelkaj rusaj kaj kelkaj japanaj blindullernejoj.

Same okazis Esperanto-kursoj en Anglujo, Danujo kaj Svedujo,

sed mankas nombroj.

 

Laux komisio de UABE estiS eldonitaj en brajla preso gxis la

fino de 1931 jenaj verkoj:

 

Brajla muziknotacio, tri kajeroj. Esperanta stenografio,

tri kajeroj. Gxenerala adresaro de blindaj esperantistoj,

du kajeroj. Flagoj de la nacioj, du kajeroj. Naciaj literoj,

kvin kajeroj. Tusxbildoj, unu kajero.

 

Plie aperis 11 kajeroj de la "Internacia brajla biblioteko"

en la presejo de UABE. Cxi tiujn kajerojn kompilis rektoro

Sam Jansson en Stockholm.

 

Funkciis tridek delegitoj de UABE en 25 nacioj.

 

La komitato de UABE elektita en la jaro 1931, kiu poste ankaux

dejxoris kiel komitato de UABO, konsistis el jenaj samideanoj:

 

Joseph Kreitz, unua prezidanto, Germanujo.

 

Albert Masselier, dua prezidanto, Francujo.

 

Harald Thilander, unua sekretario, Svedujo.    @

 

Raff Israels, dua sekretario, Nederlando.

 

W. P. Merrick, kasisto, Anglujo.

 

Direktoro Velko Ramadanovicx, unua konsilanto, Jugoslavio.  @  @

 

D-ro Bano Miklos, dua konsilanto, Hungarujo.

 

Gxis la jaro 1931 aperis dekdu numeroj de la gazeto

"Ligilo por vidantoj" gxenerale en mil ekzempleroj.

 

 

12. La "Universala asocio de blindulorganizajxoj" (UABO).

 

En la dekunua cxapitro ni jam rapnrtis pri la agado de UABO

(antauxe "Universala asocio de blindaj esperantistoj" (UABE)

en la jaro 1931, la unua jaro de gxia ekzisto. Nun estas nia

tasko raporti lauxelle detale pri la disvolvigxo, agano kaj

la progresoj de la nova asocio.

 

En la monato julio de la jaro 1933 aperis en la brajla

eldonejo de UABO sur 77 pagxoj laux formato de EL detala

raporto pri la agado de la asocio dum la jaro 1932, kiun

kompilis gxiaj du sekretarioj H. Thilander kaj R. Israels.

 

La jaro 1932 estis karakteriza pro tio, ke la interesigxo

por Esperanto inter la blinduloj esprimigxis per klopodado

estigi la necesan materialon por lerni la internacian lingvon.     +    a     a

 

Aperis en Francujo kaj esperanta-franca kaj franca-esperanta

vortaroj. Tie la tutmonde konataj "Association Valentin Hauey"

kaj "American Braille press" donis fortan helpon eldoninte

po unu el la menciitaj vortaroj.

 

La italaj samsortanoj ricevis esperantan-italan vortaron,

ege bonan kaj suficxe ampleksan verkon kompilitan de la itala

konsulo, d-ro A. R. Tancredi, kaj presitan en la nacia brajla

presejo en Firenze. En la sama jaro la italaj

samsortanoj-samideanoj kunigxis en "Itala asocio de blindaj

esperantistoj" (IABE), kiu ankaux aligxis al UABO.

 

En Germanujo la studo-instituto porblindula en Marburg eldonis

en brajla preso la trivoluman vortaron esperantan-germanan

de Bennemann. La Esperanto-blindulligo de Germanujo komencis

grandskalan propagandon, eksendinte 3500 ekzemplerojn

de propaganda kajero aldonita al dekkvin germanlingvaj brajlaj

gazetoj tiel bonsukcese, ke tuj poste povis aperi la bonega

lernolibro de Eugen Reiche.

 

En tri nederlandaj blindullernejoj Esperanto estis instruata

devige kaj en unu libervole.

 

En Jugoslavio Esperanto estis instruata en cxiuj blindullernejoj

kaj la bezonatajn lernolibrojn prizorgis la brajla presejo

de la instituto en Zemun. "Nova lumo", la societo de la llindaj

esperantistoj en Jugoslavio, kiu fondigxis en 1932,

kunigxis kun UABO.

 

Ankaux la polaj samideanoj ricevis sian brajlan lernolibron

por Esperanto presitan de la pola sekcio de "American Braille

Press".

 

La norvega tutlanda blindulinstituto en Trondheim instruis

pri Esperanto devige kaj en Oslo nia lingvo estis instruata

memvole sub gvido de la direktoro Roesseg.

 

Je la fino de la jaro 1932 estis deksep blindulorganizajxoj

kunigxintaj kun UABO; inter ili estis dekdu esperantistaj

kaj kvin naciaj blindulorganizajxoj. La naciaj tutlandaj

organizajxoj estis jenaj: federacio de hispanaj blinduloj,

irlanda asocio por la blinduloj, federacio de finnlandaj

blinduloj, federacio de hungaraj blinduloj, asocio de polaj

militblindigitoj.

 

Dum la jaro 1932 EL aperis en 875 ekzempleroj, sed oni sukcesis

limigi la nombron da ekzempleroj al la citita cifero dank' al

tio, ke en kelkaj landoj estis legorondo kun komuna ekzemplero;

al Hungarujo kun siaj sepdeko da blindaj esperantistoj iris nur

kvin ekzempleroj kaj simila estis la fakto pri Bulgarujo.

Multaj helpemaj samideanoj sendis siajn legitajn numerojn

al samsortanoj, kiuj ne povas aboni la gazeton tiel, ke la

legantaro multe superas unu milon.    a

 

La "dekdua" okazinta en Parizo ne okupis sin pri aferoj de UABO.

 

La jarraporto publikigis liston pri titoloj de 38 lernolibroj,

vortaroj kaj aliaj libroj eldonitaj en 12 landoj,

ne kalkulante 9 librojn eldonitajn de UABO.

 

Albert Masselier, la dua prezidanto de UABO, eksigxis el la

komitato lauxdire pro malsanemo kaj grava bezono de trankvilo

kaj ripozo; tamen, por diri la veron, la kauxzo estis tute

alia, cxar li apartenis al tiuj malmultaj el ni, kiuj forte

kontrauxbatalis la transformigon de UABE al UABO. la komitato

per cxiuJ voCXoj elektis por anstatauxanto de la dua prezidanto

kapitAnon Jan Silhan, unu el la estraranoj de la asocio de

polaj militblindigitoj.

 

La aldono al la jarraporto enhavis sur 20 pagxoj historiajn

resumetojn pri la naciaj organizajxoj kunigxintaj kun UABO.

 

La periodo de funkcio de la komitato de UABO finigxis kun la

jaro 1933. La rezulto de la balotado estis, ke oni reelektis

la malnovan estraron escepte la duan sekretarion, R. Israels,

kiu pro privataj cirkonstancoj ne povis akcepti kandidatecon

kaj kiun anstatauxis en la nova komitato d-ro A. R. Tancredi

por la ofico de la dua sekretario.

 

En julio de la jaro 1934 aperis en la eldonejo de UABO

jarlibro de "Universala asocio de blindulorganizajxoj" (UABO)

por la jaro 1933 sur 93 pagxoj, kiun kompilis la du sekretarioj

H. Thilander kaj d-ro A. R. Tancredi.

 

Dum la jaro priraportata la politikaj cirkonstancoj en kelkaj

landoj ne estis favoraj por la evoluado de internaciaj

entreprenoj, do ankaux ne por la Esperantomovado. Dauxris

Esperanto-kursoj en la anglaj brajlaj gazetoj "The tribune"

kaj "The school magazine" kun multaj miloj da legantojakaj

en jugoslava, cxehxa, pola kaj kelkaj skandinaviaj gazetoj.

 

El la sekretariejo estis elsendataj en la jaro 1933 preskaux

500 leteroj kun informoj diversspecaj pri aferoj koncernantaj

blindulaferojn en cxiuj partoj de la mondo aux petojn pri tiaj

informoj. La sekretarioj klopodis kolekti pli kaj pli da

sciindajxoj pri la blinduloj en la tuta mondo por povi

distribui inter tiuj, kiuj bezonas informojn por sia laboro

porblindula. Ankaux legxaj tekstoj koncernantaj la nevidantojn,

dokumentoj pri rabatoj kaj senpageco en posxto, aux sur fervojoj,

tramoj ktp., atestoj pri kompetente plenumata laboro

de samsortanoj ktp. kolektigxis iom post iom en la

sekretariejoj de UABO.

 

La jaro 1933 estis tre grava jaro por UABO, cxar unue la nova

organizajxo arangxis sian unuan gxeneralkunvenon en la kadro

de la "dekdua" okazinta en Kolonjo komence de auxgusto;

due pro tio, ke tiu gxeneralkunveno decidis pri la ekzisto

kaj neekzisto de la organizajxo pro la komuna propono

de d-ro Tancredi kaj Albert Masselier pri la restarigo

de la iama UABE, la "Universala asocio de blinnaj esperantistoj".

Por iom pli detale skizi la tiaman situacion, ni sekvigos

kelkajn gravajn frazojn el la nomita propono pri restarigo

de UABE:

 

"Pli kaj pli ni konvinkigxas, ke la blindaj esperantistoj

malprave forigis UABE-on, kies restarigo sxajnas al ni urgxa

neceso. Ni unue rimarku, ke _"apenaux kvinono el la tutmonda

blindulesperantistaro" decidis la faktan disigxon de UABE

kaj _"devigan"

enmembrigon de ties naciaj esperantistaroj interne de UABO,

t.e. interne de universala asocio, kies komitato estu kvazaux

la registaro de la tutmonda blindularo. Kredinde la plimubto

de la blindaj esperantistoj malsxatas la de UABO proklamitan

celon. Cxu UABO obstine pretendados, ke nur gxi rajtas kaj

kapablas oficiale kaj dece reprezenti la tutmondan

blindularon?"

 

Sur okpagxa propono ambaux proponintoj multvorte provas klarigi

la neceson restarigi la iaman UABE-on. En sia parolado

prezidanto Kreitz forte kontrauxstaris la proponon dirante

interalie:

 

"Cxu vi povas imagi, ke jam post du jaroj ni elterigos tiun

organizajxon, kiun ni kvazaux enterigis en Budapest, nian

UABE-on? Oni pripensu: se oni restarigus nian UABE-on, povus

facile okazi, ke multaj el niaj plej fervoraj  adeptoj ne plu

batalus por nia ideo. Ni scias, ke la plej multaj anoj apogas

kaj apogos nian nunan UABO-on. Ni ne volas esti konkurenco

al iu ajn simila internacia organizajxo, ni ja nur celas,

ke cxiuj naciaj blindul-organizajxoj uzu nian lingvon

en internaciaj rilatoj por sia propra profito. Samtempe mi

insiste avertas, ke neniu el niaj vicoj provu detrui multjaran

laboron de kelkaj fervoruloj, kiuj oferis tempon, energion kaj

monon por nia afero. Tiuj semontoj aux ecx semintoj de

malakordo sciu, ke perforte ni defendos nian organizajxon UABO,

ili sciu, ke ni ne donos nian manon por detrui tiun belegan

konstruajxon. Ni iros nian vojon!"

 

Kvankam la prezidanto proponis al tiuj el ni, kiuj deziras

unuigxi en pure esperantistan organizajxon internacian, ke ili

povos fondi tian, al kiu apartenos nur individuaj membroj;

post lia parolado oni preskaux unuanime malakceptis la proponon

Masselier-Tancredi.

 

Jenaj proponoj estis pritraktitaj dum la gxeneralkunveno:    @

 

Propono de kapitano Jan Silhan, (Polujo): UABO eldonu gravaJn

verkojn pritraktantajn la gxeneralan blindulaferon,

gxiajn cxefajn kaj aktualajn problemojn kaj specialfakajn

problemojn; UABO eldonu en brajla preso "kalendaron de la

blindaj esperantistoj" kun cxiuj sciigoj, konsiloj, adresoj

kaj informoj.

 

UABO arangxu radio-disauxdigojn en diversaj landoj pere de la

membro-organizajxoj.

 

N91 itala samideano, G. Valiani proponis starigon de internacia

biblioteko por blsndaj studantoj, en kiu havu lokon cxiuj

aperintaj kaj aperontaj lernolibroj (gramatikoj kaj vortaroj)

de Esperanto en cxiuj landoj, kiu helpus al cxiuj blindaj

lingvo-studantoj.

 

La "Nederlanda societo de blindaj esperantistoj" (NOSOBE)

proponis la eldonon de internacia literatur-scienca revuo en

brajlo sub redaktado de d-ro Bano Mikbos.

 

Albert Masselier prezentis tutan proponaron sendotan

per iniciato de UABO al cxiuj registaroj kaj al "Ligo

de nacioj" pri intersxtata konsento koncerne senpagecon

de pasporto por blindulo kaj ties akompananto, de doganoj

por blindulaj ilaroj, de vojagxbileto por akompananto

de blindulo ktp. Internacia kaj intersxtata konsento,

por ke sendo de brajlajxoj kaj blindulhelpiloj de lando al lando

estu ne pli multekosta ol la sendo en la sama lando.

Internacia interkonsento pri trafiksignoj, identeckartoj ktp.

por blinduloj, internacia semajno porblindula kaj fondo

de internacia institucio kontraux blindeco ktp., ktp.        +  a

 

Tre detala propono kelkpagxa de Einar Juvonen en Finnlando

sin okupis pri la problemo, kiel havigi labormaterialon

malmultekoste por niaj manlaboristoj.

 

Same tre detala referato de Alf Arnesen el Norvegujo pritraktis

la demandon, cxu UABO povas entrepreni ion por provizi la

blindulojn en cxiuj landoj per pli malmultekostaj skribmasxinoj

kaj aliaj aparatoj.

 

Poste la komitato de UABO interkorespondadis kun la cxefoficejo

de la Remington-kompanio en Usono kaj ricevis kompare

kontentigan respondon pri malmultekostaj skribmasxinoj.

 

Ankoraux aliaj malpli gravaj kaj nerealigeblaj proponoj,

kiuj ne meritas mencion, okupis la tagordon de

la gxeneralkunveno.

 

Kelkaj el la kunigxintaj en UABO organizajxoj ankoraux ne

posedis bonan presilaron kaj tial la presejo de UABO presis

hispanan kaj bulgaran gazetojn, kiuj aperis cxiun duan monaton

kun po 24 pagxoj.

 

Dank' al la klopodoj de la organizajxoj, kunigxintaj kun UABO,

okazis disauxdigoj en Esperanto pri blindulaferoj per la

radio-stacioj en Varsovio, Vieno kaj Stockholm; sed ankaux

kelkaj el la "Esperanto-kronikoj" de la radio-stacio

Lyon-la-Dua estis dedicxitaj al blindulaj aferoj.

 

Nova statuto de UABO aperis brajle kaj nigre en la jaro

priraportata.

 

Venis la "dektria" en Stockholm kaj kun gxi la dua

gxeneralkunveno de UABO, en la tagoj de la 7-a kaj 8-a de

auxgusto en la jaro 1934.

 

En sia malferma alparolo prezidanto J. Kreitz aludis la fakton,

ke UABO laboris sukcese dum la pasinta kriza jaro, kion montris

plej klare la jarraporto.

 

Sendube la cxefa temo de la gxeneralkunveno estis la problemo

pri la blindeca kompenso (la principo pri kompenso

pro malpliigxinta laborkapableco kauxze de blindeco).

Post raportoj de Neary (Irlando), Anwell (Anglujo) kaj Melchior

(Danujo) pri la koncernaj atingajxoj en la nomitaj landoj,

la gxeneralkunveno komisiis al Neary, Silhan, Ljunggren kaj

Melchior la verkadon de rezolucio, el kiu ni jen citas

la cxefajn frazojn: "La dua gxeneralkunveno de UABO, okazinta

en Stockholm en auxgusto de 1934, kiun partoprenis delegitoj

el 11 landoj, unuanime esprimas sian admiron por la nobla

sveda popolo, por gxia registaro kaj gxia parlamento, kiu

trafe ekkonis la urgxan bezonon lauxlegxe plifaciligi la

malbonan staton de la blinduloj kauxzitan pro malpliigxinta

laborkapableco de la nevidantoj. La gxeneralkunveno de UABO

tial instigas cxiujn blindulorganizajxojn en la tuta mondo

energie batali por efektivigo de sama principo (la principo

pri kompenso pro malpliigxinta laborkapableco pro blindeco)

en tiuj landoj, kie gxis nun mankas la socia koncepto de tiu

cxi nepra faktoro de moderna sistemo de blindulprizorgado.

 

Laux la raporto de la komisiono por esplori eblecon havigi

malmultekostajn skribmasxinojn al blinduloj, Remington-masxinoj

sxajnas esti konsiderindaj. Charles Hedkvist sciigas, ke cxiu

blindulo en Svedujo senpage ricevas skribmasxinon, kiam li aux

sxi forlasas la lernejon.

 

La raporto de la konstanta komisiono por sercxi novajn vojojn

por la blindula vivnutra laboro priskribis kelkajn novajn

lalorkampojn en diversaj landoj.

 

Georg Kuntze el Germanujo transprenis kolekti adresojn de

blindaj artistoj kaj fondi artistan societon.

 

Longdauxraj diskutadoj pri kunlaboro de brajlaj presejoj kaj

pri arangxo de radio-disauxdigoj pri blindulaj aferoj

en Esperanto rezultigis proponon de Paul R^emy el Francujo

pri ricevo de permeso senpage auxskulti radio-disauxdigojn,

proponon de d-ro Bano Miklos pri eldono de la "Fundamento"

de Zamenhof kaj aliajn malpli gravajn proponojn. Pli detale

oni pridiskutis proponon de Albert Masselier, ke UABO

kunlaboru kun "F^ed^eration internationale des aveugles"

kun la rezulto, ke la kunveno akceptis tiucelan rezolucion.

 

Post la propono de Kreitz lauxeble eldoni literaturan gazeton

en brajla preso kaj propono de kapitano Jan Silhan pri legxa

registrado de UABO en Stockholm, finigxis la dua

gxeneralkunveno de UABO.

 

Post la kongreso en Stockholm pro la politikaj cirkonstancoj

kaj malpermeso de Esperanto fare de la germanaj nacisocialistoj

komencigxis por nia organizajxo kaj gxenerale por nia

internacia movado ege malfavora tempo; tamen kunigxis kun UABO

ankoraux multaj naciaj blindulorganizajxoj tutlandaj kaj

distriktaj en Danujo, Svedujo, Norvegujo kaj Finnlando. Oni

povis realigi kelkajn proponojn akceptitajn de la dua

gxeneralkunveno en Stockholm. Plenumante la proponon detale

prezentitan de la prezidanto de UABO dum la nomita

gxeneralkunveno la komitato de la federacio decidis eldoni

novan gazeton sub la titolo "Nia mondo; kultura aldono al

Esperanta Ligilo", kiu aperis ekde la monato majo en la jaro

1936 cxiun duan monaton kun 70-80 grandformataj pagxoj

po numero. La enhavo konsistis el artikoloj pri sciencaj,

teknikaj, ekonomiaj kaj socialaj temoj populare prezentitaj.

Krome gxi enhavis recenzojn pri plej gravaj eldonajxoj en nia

lingvo. La redaktoro de la nova gazeto, kies abonprezo estis

nur tri svedaj kronoj, estis la vidanta kaj varmkora

blindulamiko Maurice Blake en Londono. La presadon prizorgis

senpage nia pioniro Harald Thilander kaj la abonprezo kovris

nur la kostojn por papero, metalfolioj, fabrikado de landkartaj

kaj ilustrajxaj klisxoj kaj posxtsendajxoj. Cxi tiu

gxeneralkleriga, informa revuo kun multaj reliefaj ilustrajxoj

intencita cxefe por la blinduloj en tiuj multaj landoj, kie

gxis nun ne ekzistis simila publikigajxo nacilingva, estis unu

el la unuaj ilustritaj revuoj porblindulaj.

 

En auxtuno de la jaro 1936 okazis

vocxdonado pri nova komitato de UABO por la jaroj 1937-ci.

La gxisnuna prezidanto Joseph Kreitz post dektrijara

prezidanteco de UABE kaj UABO pro kontrauxesperantaj registaraj

dekretoj en Germanujo devis malakcepti kandidatecon por la nova

elektota komitato de UABO. Nur 70 membroj de UABO elektis

el 7 proponitaj kandidatoj jenan estraron:

 

Jan Silhan, unua prezidanto;

d-ro Bano Miklos, vicprezidanto;

Harald Thilander, gxeneralsekretario;

d-ro A. r. Tancredi, dua sekretario;

W. P. Merrick, kaSisto;

direktoro V. ramadanovicx kaj halvdan KarTerud, konSilantoj.

 

Pro tio, ke en la jaroj 1935-1936 ne okaziS blindulesperantistaj

kongresoJ, UABO povis arangxi Sian trian gxeneralkunvenon nur

en la kadro de la "dekkvara" okazinta en la auxgustaj tagoj

de la jaro 1937. Kapitano Jan Silhan malfermis la trian

gxeneralkunvenon okazintan la 10-an de auxgusto je la 10-a h.

en la salonego de la blindulinstftuto en Varsovio en cxeesto

de kvin anoj de la komitato de UABO kaj oficialaj reprezentantoj

de dekok membro-organizajxoj kaj resumis la pozitivajn laborojn

faritajn de la federacio, kiu sukcese uzadas Esperanton por

sia agado. La kunveno akceptis aplauxde la sekretarian raporton

de UABO legitan de d-ro A. R. Tancredi, unu el la sekretarioj.

Post diskutado pri la Esperanto-propagando inter blinduloj

la kunveno akceptis rezolucion (estis la dekkvina akceptita

de la kongreso) pri enkonduko de Esperanto en la blindullernejojn.

Akceptita ankaux estis propono de Harald Thilander pri restarigo

de IBIS, la internacia blindul-informejo kaj statistikejo.

 

En la jaro 1939 aperis la lasta jarraporto de UABO, el kiu ni

cxerpas jenajn informojn pri la agado de la asocio:

 

El la sekretariejo de UABO estis elsenditaj en la jaro 1938

cx. 500 leteroj enhavantaj informojn diversspecajn pri

blindulaferoj el cxiuj partoj de la mondo aux petojn al la

naciaj blindulorganizajxoj pri tiaj informoj.

 

La demandoj pri muzikajxoj, kiuj formis grandan parton de la

korespondado dum la lastaj jaroj, estis prizorgataj de

speciala fako, la "Katalogejo de blindaj muzikistoj" sub gvido

de Kaj Pedersen en Kopenhago (Danujo), kun la celo doni

informojn pri muzikajxoj, cxu ili ekzistas en brajlo, kie ili

estas acxeteblaj kaj kiom ili kostas.   a

 

La lasta jaro de la ekzisto de UABO estis por gxi, kiel por

multaj aliaj internaciaj organizajxoj, tre malfacila periodo.

La politika necerteco paraliziS cxiun iniciaton de internacia

karaktero.    a

 

Dum la "dekkvina" okazinta en Londono en la jaro 1938 same,

kiel dum la "deksesa" okazinta en 1939 en la svisa urbo Bern

ne okazis gxeneralkunvenoj de UABO pro necxeesto de la

plimulto el la komitatanoj de la federacio.

 

Grava evento estis la partopreno de UABO en la internacia

kongreso de kuracistaj helpantoj, masagxistoj kaj malsanulaj

gimnastikistoj, okazinta dum auxtuno de la jaro 1938 en

Belgujo. La honorinda patero Agnello VandenboSch prenis

sur sin la reprezentadon de UABO en tiu kongreso, kiu aprobis

diversajn rezoluciojn prezentitajn de patero Agnello, kiuj

celas helpi blindajn masagxistojn en plenumo de ilia profesio.

 

Kunigxis kun UABO i.a. la "Nederlanda blindulligo", "Amika

asocio de blinduloj" (Francujo) kaj la "Svisa federacio

de blinduloj" kun siaj pli ol mil individuaj membroj. Je la fino

de la jaro 1939 UABO havis delegitojn en 23 landoj eUXropaj

kaj neeUXropaj.

 

La eksplodo de la dua mondmilito cxesigis la agadon

de la asocio.

 

 

13. Diversaj internaciaj blindulesperantistaj organizajxoj.

 

La "Internacia blindulafera centra informejo kaj statistikejo" (IBIS).

 

Estas tute nature, ke jam antaux multaj jaroj oni pripensis

starigon de centra informejo, kie estu kolektataj cxiaj sciigoj

pri la blindula aferaro en la tuta mondo, kiujn oni poste

disdonu per Esperanto al cxiuj bezonantoj.

 

Estis okaze de la unua blindulesperantista kongreso en Praha

(1921), kiam Julius Hasselbach en Berlino proponis starigi

tian informejon, sed nur la "dua" en Helsinki definitive

decidis realigi lian proponon. La entrepreno estis des pli

provinda, cxar prof. Stanislav Stejskal en Praha proponis

en sia oferemo sensalajre administri la oficejon, kiu ricevis

la nomon "Internacia blindulafera centra informejo kaj

statistikejo" (IBIS).

 

Dum kelkaj jaroj prof. Stejskal kolektadis materialon kaj

disdonis multajn valorajn informojn tra la tuta mondo.

En 1929 la morto forrabis de ni tiun noblaniman helpanton.

Tiam montrigxis, kiel oftege montrigxas koncerne sensalajrajn

laborojn, ke estis mankinta tempo por sisteme ordigi la

materialon. Gxi estis grandparte en krajonaj noticoj - amasoj

da noticoj elokvente parolantaj pri la oferema diligenteco

de la forpasinto, sed ankaUx PRI la malsuficxeco de la

disponebla tempo (prof. Stejskal ja estis instruisto en sxtata

lernejo) -. La tuta agado de la informejo devis esti

interrompita. En la stokholma kongreso (1934) la cxehxoslovaka

delegito proponis al UABO transpreni la informejon internacian,

ankoraux trovigxantan en Praha. Tiu propono estis hezite

akceptita. Tamen la komitato de UABO ne kuragxis deklari la

oficejon oficiale malfermita; unue necesis disponi pri la tempo

de persono, kiu povus dedicxi sin al la laboro.

 

Harald Thilander proponis al la tria gxeneralkunveno de UABO

en Varsovio (1937) enoficigi personon, kiu, ricevante ioman

salajron, povos doni al la laboro parton de sia tempo. Lauxplane

l  materialo de la informejo estu komence dividata laux nacioj,

sed paralele estu kondukataj kartotekoj ordigitaj laux temoj:

edukado, labora prizorgo, sociala prizorgo, legxdonado,

pensioj, eventuale kun siaj subfakoj. Jam de komenco la _muziko

formu specialan fakon, ekzemple sub la nomo de "Internacia

muzika katalogejo por blinduloj). Pri la financa flanko de la

entrepreno Harald Thilander proponis, ke UABO por la jaro 1938

destinu la sumon de 15 anglaj funtoj kiel salajron por la

oficisto de IBIS. Fakte nia Harald Thilander efike komencis

realigi sian proponitan planon, sed la eksplodo de la dua

mondmilito faris finon al gxi.

 

 

Mondunuigxo de blindaj muzikistoj (Mobomo).

 

Laux propono de la nederlanda samideano Cr^eman estis fondita

la "Mondunuigxo de blindaj muzikistoj" okaze de la "tria"

en Nuernberg (1923) kaj formigxis estraro sub la prezidanteco

de la hungara samideano Bela Holley. La unuigxo, kiu farigxiS

sekcio de UABE, jam post du jaroj havis 13 delegitojn

en 12 landoj kaj eldonis en brajla preso du numerojn

de informa bulteno. Post la morto de prezidanto Holley (1927)

mankis la gvidanta cerbo kun la rezulto, ke jam post kelka

tempo Mobomo apartenis al la pasinteco. Tamen, poste, UABO

eldonis tri numerojn de internacia bulteno por blindaj

muzikistoj sub la titolo "Echo" kun artikoloj pri muzikaj

temoj redaktita de la cxehxa samideanino RoSa Drechsler.

Krome cxiu numero enhavis faman kanton: "kanto de Solveig"

de Grieg, "Renkonto" de d'Albert kaj "la veneniga amatino"

de Dvor_ak.

 

En la "dektria" (1934) estis akceptita propono de Georg Kuntze

en Dresdeno pri revivigo de organizajxo de blindaj muzikistoj

kaj artistoj, sed fakte gxi restis nur surpapera organizajxo.

 

 

Tutmonda asocio de blindaj metiistoj kaj manlaboristinoj (Tabomo).

 

Ankaux cxi tiu asocio, fondita okaze de la "tria" kun la cxefa

celo starigi internacian vendejon de materialoj por blindaj

metiistoj, ne sukcesis pro tio, ke la germana prezidanto Georg

Schroeder ne estis la tauxga persono, kaj krome tro multaj

obstakloj valutaj, doganaj ktp. malebligis la aspiritan celon;

konsekvence, jam post du jaroj neniu plu parolis pri la asocio

mortinta, sed nia historio ne estus kompleta, se ni prisilentus

cxi tiun fakton.

 

 

14. La unua internacia kongreso de blindaj esperantistoj en  Praha.

 

Sxajnas al ni necese iom pli detale raporti pri la unua

internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazinta en Praha,

la cxefurbo de la juna Cxehxoslovaka respubliko de la 31-a

de julio gxis la 6-a de auxgusto en la jaro 1921 samtempe

kun la 13-a universala kongreso de Esperanto. Estis Karel

Emanuel Macan, la bonfama cxehxa muzikkomponisto kaj

blindulpedagogo, unu el la unuaj pioniroj de Esperanto inter

nevidantoj, kiu havis la ideon organizi la unuan kongreson

blindulesperantistan kun neimageble bona sukceso. Gxin

partoprenis 58 blinduloj kun 13 vidantaj gvidantoj, sume do

71 personoj el 11 diversaj nacioj, inter ili lauxalfabete

1 anglino, 3 auxstroj, 51 cxehxoslovakoj, 2 danoj, 3 francoj,

6 germanoj, 1 hispano, 1 hungaro, 1 nederlandanino, 1 svedo

kaj 1 sviso.

 

Per sinceraj vortoj nia estimata kaj kara "pacxjo de neviduloj",

prof. Th^eophile Cart malfermis la kongreson. En sia parolado

li klarigis, ke dangxera okulmalsano de lia infano alkondukis

lin al la nevidantoj. Sxerce li priskribis la unuajn kuragxajn

pasxojn por disvastigi la internacian lingvon inter la

blinduloj; ekzemple li intervenis cxe diverslandaj regxinoj,

el kiuj nur unu sendis vere "regxinan" donacon de cent kronoj;

alia, la rumana regxino-poetino Elizabeto, "Carmen Sylva",

promesis unusolan efikan helpon, dum aliaj kronumitaj kapoj

lasis lian "rekomendite" senditan esperantan gramatikon

porblindulan neatentita. Kiam li rememoris sian amegatan

filon mortintan sur franca batalkampo, la subite elokuligxintaj

larmoj surversxis lian noblan vizagxon kaj li pro troa emocio

preskaux ne kapablis paroli. Same kortusxiga estis la momento,

kiam li, parolante pri la meritoj de nia pioniro Macan,

klinigxis al li, cxirkauxprenis kaj kisis lin.

 

En la unua laborkunsido oni elektis laborkomisionon

pritraktontan en specialaj kunvenoj gravajn enprogramigitajn

temojn. Krom la komisionaj kunvenoj okazis kvar laborkunsidoj

de la kongreso, en kiuj estis legitaj atentindaj referatoj kaj

faritaj gravaj proponoj, el kiuj ni menciu jenajn:

 

1. Pri la stato de la auxstra blindulafero, de Ignaz Krieger;

 

2. Raporto pri la stato de la blinduloj en Brazilo,

de F. de Almeida;

 

3. Arangxo de porblindula prizorgo en la Cxehxoslovaka

respubliko, de prof. Stanislav Stejskal; la auxtoro estis

vidanta mezlerneja profesoro kaj la plej grava helpanto

cxe la organizo de la kongreso.

 

4. Mallonga raporto pri la dana blindulafero, de Agnes Melchior,

mem blinda blindulinstruistino;

 

5. Pri la porblindula prizorgo en Francujo, de E. Barrier,

blinda muzikinstruisto kaj komponisto;

 

6. Stato de la blindula movado en Hispanujo, de Jakobo Bellfort;

 

7. La blindulmovado en Nederlando, de W. J. Cr^eman,

sekretario de la blindulligo en Amsterdamo;

 

8. Raportoj pri hungaraj blindulaferoj, de d-ro ingx. Bano Miklos;

 

9. Pri la stato de la blindula afero en Svedujo,

de Harald Thilander, kiu ne partoprenis la kongreson;

 

10. Pri la stato de la porblindula prizorgo en Svisujo,

de Josef Liebich.

 

11. Pri la sorto de la blindulinoj kaj la rimedoj por

plibonigi gxin, de Alma Block, germana lingvoinstruistino;

 

12. Postuloj de nevidantaj knabinoj pri enkonduko de instruado

pri mastrumado kaj hejmlaboroj, de Marie _Svecova, Cxehxoslovakio;

 

13. Pri la blindulesperantista movado en Germanujo

raportis Henriette Zapater;

 

14. Proponoj de Julius Hasselbach, Berlino, pri fondigxo

de tutmonda organizajxo de blindaj esperantistoj,

pri starigo de internacia brajla biblioteko kaj starigo

de internacia blindula statistikejo kaj informejo;      @^

 

15. Pri instruado de porvidula skrilo en la germanaj

blindullernejoj raportis Kurt Filss el Erfurt, Germanujo.

 

Ne estas eble citi cxiujn referatojn kaj malpli gravajn

proponojn, kiujn post la kongreso eldonis en brajla preso

sur 281 pagxoj mezformataj la "Societo de Cxehxoslovakaj

nevidantaj esperantistoj" en Praha.

 

Plej elstara okazintajxo de la kongreso estis la publika

koncerto de blindaj virtuozoj, kiun aktive partoprenis

la cxehxoslovakaj virtuozoj f-ino Pollandova, Bartu_ska, Hlaty,

nepomucky, Perman, _Sulc kaj Toman; el Danujo f-ino Melchior

kaj Bjarnhof; el Francujo E. Barrier; el Germanujo Probst

kaj Zapater.

 

La rezolucio akceptita de la kongreso konstatas unuanime,

1. ke en cxiuj siaj konferencoj la kongreso senescepte uzas

nur la internacian lingvon Esperanto; 2. ke sekve de tio

la konferencoj entute nur estas eblaj per helpo de la

internacia lingvo; 3. la kongreso aprobas la malnovan postulon

pri gxenerala enkondukado de Esperanto en cxiujn blindullernejojn

en la tuta mondo kiel deviga lernobjekto.

 

La laborkomisiono konsistis el dekdu personoj diverslandaj

sub la prezido de Ignaz Krieger el Vieno. Gxi arangxis tri

kelkhorajn kunsidojn kaj publikigis jenan protokolon:

1. La laborkomisiono decidis krei ekzekutivan komitaton

konsistantan el cxiuj konsuloj de blindaj esperantistoj

en la tuta mondo aux el aliaj plej kompetentaj kunlaborantoj.

Gxia celo estas: transdoni cxiujn decidojn, proponojn,

rezoluciojn kaj dezirojn de la kongreso al cxiuj blindullernejaj

direktoroj kaj instruistoj en la diversaj landoj;

2. la kongreso publikigos en EL rezolucion pri la enkonduko

gxenerala de Esperanto en la blindullernejojn cxiulandajn;

3. kreo de "universala blindulorganizajxo esperantista".

Por tiu cxi celo estis starigita kvinmembra komitato sub la

prezido de Adolf Selten, el Breslau, Germanujo;

4. la projekton pri internacia materialvendejo por blinduloj

oni ne povas realigi nuntempe.

5. starigo de internacia biblioteko porblindula en Leipzig,

Germanujo;

6. oni provos solvi la problemon pri starigo de internacia

informejo kaj statistikejo pri blindulaj aferoj iamaniere.

 

Sen troigo oni povas aserti, ke la unua internacia

blindulesperantista kongreso faris gigantan laboron kaj per tio

metis la fundamenton por estontaj kongresoj.

 

 

15. La internaciaj kongresoj de blindaj  esperantistoj gxis  la jaro 1939.

 

Ne estas kaj ne povas esti nia tasko tiel detale raporti

pri cxiu internacia kongreso de blindaj esperantistoj, kiel

ni faris pri la unua kongreso okazinta en Praha, kiu ja ne nur

metis la fundamenton, sed ankaux montris al ni la vojon por la

preparo kaj organizado de estontaj kongresoj. Oni konsideru

la fakton, ke ne cxiu internacia interrenkontigxo de blindaj

esperantistoj povis solvi gravajn problemojn kaj povis akcepti

tiom gravajn decidojn, kiom estis tiuj de la unuaj kongresoj,

sed ili cxiuj senescepte donis okazon al la partoprenintoj

reciproke interkonatigxi, intersxangxi ideojn kaj spertojn

sur la tereno de la internacia blindula afero kaj tiamaniere

instigi multajn samideanojn estonte pli aktive labori por nia

komuna movado. Ni provos raporti kronologie pli aux malpli

detale pri cxiuj kongresoj gxis la jaro 1939 donante kiel

titolon nur la nombron de cxiu kongreso.

 

 

16. La "dua" en Helsinki.

 

La "dua" okazis en la finnlanda cxefurbo Helsinki de la 8-a

gxis la 16-a de auxgusto en la jaro 1922 kun 37 blindaj kaj

16 vidantaj partoprenintoj el 12 nacioj lauxalfabete: Anglujo,

Belgujo, Cxehxoslovakio, Danujo, Finnlando, Germanujo,

Hispanujo, Hungarujo, Hxinujo, Jugoslavio, Latvio kaj

Sovjetunio. Stranga fakto estis, ke ne cxeestis ecx unu

reprezentanto el la najbaraj landoj Svedujo kaj Norvegujo.

 

John Bergh, finna verkisto kaj prezidanto de la prepara komitato,

malfermis la kongreson, kiu elektis jenan komitaton:

prezidanto John Bergh; vicprezidantoj prof. Stejskal (vidanta)

kaj W. P. Merrick; sekretarioj Bergroth, Finnlando,

V. Hendricx (vidanta), Belgujo; kiel protokolistinoj funkciis

frauxlinoj Sandstroem kaj Nieminen, Finnlando. Ree nia "amata

pacxjo" prof. Th. Cart farigxis honora prezidanto de la

kongreso. Prof. Stejskal salutis oficiale en la nomo de la

cxehxoslovaka ministerio pri publika instruado. Okazis kvin

laborkunsidoj, en kiuj oni pritraktis jenajn temojn:

fondigxo de internacia asocio de blindaj esperantistoj;

internacia materialvendejo por blindaj metiistoj;

internacia informejo kaj statistikejo; internacia biblioteko;

internacia komuna muzikskribo; rusaj proponoj pri sxangxo

de kongrestitoloj kaj reguloj por la kongresoj kaj kelkaj

germanaj proponoj pri vojagxrabatoj por blinduloj, kunlaborado

de blinduloj por fakvortaroj ktp. Inter la faritaj referatoj

estas citindaj tiu de prof. Stejskal pri blinduloj kaj

alkoholismo; pri instruado de duonvidaj infanoj de Agnes

Melchior, kiu mem instruas blindajn infanetojn en la agxo de

kvar gxis ses jaroj, kaj fine ree referato de prof. Stejskal

pri interblindula geedzigxo.

 

D-ro Edmond Privat alparolis la kongreson dirante interalie,

ke neniu pli bone komprenis d-ron Zamenhof inter la homaro

ol la blinduloj. En la jaro 1906 nia majstro vizitis en Vevey,

Svislando, la blindajn samideaninojn. Li kisis ilin kaj

babiladis kun ili dum tuta tempo kaj poste li diris: "vere,

ili tiel bone komprenas min!"

 

La kongreso decidis nenion pri la fondigxo de internacia asocio

de blindaj esperantistoj, sed rekomendis unue fondi naciajn

blindulesperantistajn societojn.

 

La komisiono pri starigo de internacia materialvendejo por

blindaj metiistoj konkludis, ke cxi tiu problemo ne estas

solvebla pro valutaj malfacilajxoj.

 

Prof. Stejskal akceptis organizi en Praha la internacian

informejon kaj statistikejon por blindulaj demandoj kaj petis

aktivan kunlaboradon.

 

Oni informis la kongreson pri tio, ke la internacia biblioteko

porblindula jam estas fondita en Leipzig kaj bone funkcias

dank' al la sindona kunlaborado de la vidanta bibliotekistino

s-rino Lomnitz-Klamroth. Fakte cxi tiu biblioteko kopiigis

kaj envicigis multajn esperantajn verkojn, sed bedauxrinde

ili cxiuj forbrulis en la dua mondmilito.

 

La kongreso tute ne aprobis la rusajn proponojn pri sxangxo

de kongrestitolo, forigo de la vorto "esperantistoj" por

farigi la kongresojn vere internaciaj blindulaj kongresoj kaj

same ankaux nur parto el la proponitaj reguloj estis aprobita.

Ankaux dum tiu cxi kongreso oni konigis multajn spertojn kaj

sukcesojn sur la tereno de la blindula afero.

 

 

17. La "tria" en Nuernberg.

 

Al la kongreso okazinta en la germana urbo Nuernberg de la 1-a

gxis la 8-a de auxgusto en 1923 aligxis 164 personoj el 21

landoj, sed pro la malfacilaj politikaj kaj ekonomiaj

kondicxoj partoprenis 93 blindaj samideanoj kaj 27 viduloj

el 13 landoj lauxalfabete: Anglujo 4; Auxstrio 3; Bulgarujo 1;

Cxehxoslovakio 16; Danujo 1; Finnlando 9; Germanujo 60;

Hispanujo 1; Hungarujo 16; Latvio 2; Nederlando 3; Svedujo 3

kaj Sovjetunio 1.

 

Wilhelm Reiner, direktoro de la blindulinstituto, mem

esperantisto, salutis kaj malfermis la kongreson per varmkoraj

vortoj. Li estis la prezidanto de la prepara komitato kaj

logxigis la kongresanojn en la tiea blindulinstituto, kie

ankaux okazis cxiuj kunsidoj. Jena kongreskomitato estis

elektita: Joseph Kreitz, prezidanto; prof. Stanislav Stejskal

kaj Adolf Selten, Germanujo, vicprezidantoj; Ints Cxacxe

(vidanta), Latvio, kaj Hermine Gotthardt (vidanta), Germanujo,

sekretarioj kaj ses kunlaborantoj el Anglujo, Finnlando,

Hungarujo kaj Svedujo. Preskaux cxiulandaj pli grandaj

blindulorganizajxoj oficiale salutis la kongreson. Same prof.

Stanislav Stejskal en la nomo de la Cxehxoslovaka registaro

kaj Ints Cxacxe laux komisio de la latvia ministerio por

laboro oficiale salutis la kongreson.

 

Okazis kvar laborkunsidoj, en kiuj estis pritraktitaj tre

gravaj proponoj kaj faritaj atentindaj referatoj. Jam en la

unua laborkunsido la kongreso pritraktis la proponitan statuton

por la "Unsversala asocio de blindaj esperantistoj", kiu estis

akceptita fortaplauxde. Oni esprimis veran gxojon pro la fakto,

ke la "tria) definitive solvis tiun gravan problemon. Kun forta

kaj longdauxra aplauxdo nia "amegata pacxo", prof. Th. Cart

unuanime estis elektita kiel honora prezidanto de la nova

organizajxo, post kio jam cxe la malfermo de la kongreso oni

elektis lin kiel honoran kongresprezidanton. Sekvis du

referatoj: la unua pri la stato de la blindula afero en

Bulgarujo legita de la vidanta samideano Kolev kaj raporto

de prof. Stejskal pri la progreso de la blindula movado

en la Cxehxoslovaka respubliko en la du lastaj jaroj.

 

En la dua laborkunsido estis legitaj propono de la nederlanda

samideano Cr^eman pri fondigxo de internacia asocio de blindaj

muzikistoj (Mobomo) kaj alia propono pri unueca

muzikskribsistemo. Por solvi la unuan demandon, la kongreso

elektis 12-membran komisionon, kiu en aparta kunsido pritraktu

la statuton proponitan de Ignaz Krieger, Vieno. Post referato

de Theresie Krackova, Auxstrio, pri "kunvivado de nevidantaj

geamikoj kaj geedzoj" sekvis kelkaj proponoj pri instruado

de nia internacia lingvo en blindullernejoj kaj eldono de

brajla libro pri blindulhelpiloj ktp. Pri la propono rilate

intersxangxon de blinduloj studantaj teorie fremdajn lingvojn,

la kongreso opiniis, ke tiu propono ne estas realigebla jam

pro tio, ke la statuto de la plej multaj blindulinstitutoj

ne permesas akcepton de alilandaj lernantoj. Ege interesa

estis la legita referato de Krueger el Berlin-Siemensstadt

sub la titolo "solvita problemo", en kiu la verkinto raportis,

kiel en Germanujo dum la milito aperis la ideo okupigi la

blindulojn en diversaj industriaj brancxoj kaj ke cxi tiu

okupado estas pli enspeziga ol cxiuj gxenerale konataj kaj

tipaj blindulprofesioj. Por klare demonstracii la laborojn

de blinduloj en la industrio, la 8-an de auxgusto la kongreso

en du grupoj arangxis sciencan ekskurson al Siemens-Schukkert-Werke

en Nuernberg, kie oni okupigis 25 blindulojn. Cxefingxeniero

Eduard Stieber informis la kongresanojn kaj montris al ili

la laborojn faratajn de blinduloj disdonante tiajn objektojn

por elektra energio-mezurilaparatoj.

 

En la tria laborkunsido Baldomero Zapater el Koeln detale

raportis pri la laboroj de la 12-membra muzikkomisiono, kiu

pritraktis la statutproponon de Ignaz Krieger por la mondunuigxo

de blindaj muzikistoj (Mobomo). La statuto legita de samideano

Holley el Hungarujo estis akceptita kaj provizora estraro estis

elektita samtempe.

 

"La kondukista hundo kaj gxia dresado" estis la temo de referato

de Hermine Gotthardt el Braunschweig, Germanujo, kiu kauxzis

viglan diskutadon kaj multajn demandojn pri la utileco de la

kvarpiedulo por la blinduloj.

 

Same longan kaj interesan diskutadon elvokis la propono

de Ignaz Krieger pri fremdlingvaj literoj en Esperanto-tekstoj.

La proponinto deziris la eldonon de libro enhavanta la

parolmanierojn de kiel eble plej multaj lingvoj kaj literoj

uzataj en ili kaj ne apartenantaj al la esperantaj alfabetoj.

Zapater opiniis, ke la plej bona solvo estus la eldono de

libro enhavanta brajle kaj nigre la fremdlingvajn aux pli bone

la naciajn literojn ne aperantajn en la esperanta alfabeto,

sed estus tre komplike klarigf en malgranda brosxuro ankaux

la diversnaciajn elparolmanierojn, opinio, kiun oni aprobis

gxenerale. Post kiam d-ro Bano sciigis, ke Thilander intencas

eldoni tian liblon proponitan de Zapater, finigxis tiu debato

pri tiu afero.

 

Post legado de iom tro longa raporto de Victor Hendricx pri

la internacia ekspozicio por militinvalidoj (blindulsekcio)

en Gent, Belgujo, vespere la blindulkongresanoj en la urba

teatro gxuis la Esperantlingvan prezentadon de la bonega dramo

"Nathan la sagxulo" de Lessing.

 

En la kvara kaj lasta laborkunsido oni pritraktis kelkajn

malpli interesajn kaj nerealigeblajn proponojn kaj elektis

komisionon, kies tasko estos verki statuton por internacia

asocio de blindaj metiistoj.

 

En la ferma kunsido oni elektis konstantan blindulkongresan

komitaton konsistantan el jenaj samideanoj: prof. Th@ Cart;

W. P. Merrick; d-ro Bano kaj Joseph Kreitz.

 

Mencion ankaux meritas la ege bonsukcesa koncerto de blindaj

virtuozoj en la Katharina-pregxejo. Kun agis la kongresanoj:

Mizzi Holzberger, pianistino; Margit Riedel, koloratursoprano,

ambaux el Budapest; Klara Neldner, kantistino, Breslau, kaj

Fritz Bunge, soloviolonisto el Leipzig; Thoman kaj Vaclav

Bartu_ska, la unua pianisto kaj la dua arbarkornisto,

ambaux el Cxehxoslovakio; Walter Bauer, pianisto el Weimar,

kaj Baldomero Zapater, gitarvirtuozo el Koeln.

 

 

18. La "kvara" en Vieno.

 

122 blindaj samideanoj kun vidantaj gvidantoj aligxis al la

kvara internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazinta

de la 6-a gxis la 13-a de auxgusto en 1924, samtempe kun la

16-a universala kongreso de Esperanto en la auxstra cxefurbo

Vieno; sed fakte partoprenis nur 96 geblinduloj kun akompanantoj

el 13 nacioj. Cxiuj blindulkongresanoj logxis kaj mangxis

en la granda blindulinstituto fondita de Iohann Wilhelm Klein

jam en la jaro 1804. En gxia festsalono ankaux okazis la

kunvenoj kaj cxiuj ceteraj kongresaj arangxajxoj.

 

Jxauxdon, la 7-an de auxgusto, je la tria h. posttagmeze,

f-ino Steffi Zehetner en la nomo de la prepara komitato

proponis Joseph Kreitz kiel kongresprezidanton. Formigxis

jena kongresa komitato: s-ro Figerl, direktoro de la

blindulinstituto: honora prezidanto; J. Kreitz: prezidanto;

Karel Emanuel Macan: unua vicprezidanto; prof-roj Stanislav

Stejskal kaj Anton Krtsmary: duaj vicprezidantoj;

Victor Hendricx: unua sekretario kaj f-ino Rosine Bauer,

dua sekretariino. Kiel konsilantoj: Agnes Melchior,

d-ro Bano Miklos kaj W. P. Merrick. Inter la legitaj

salutleteroj kaj alvenintaj telegramoj ni citu tiujn de la

auxstra respublika prezidanto d-ro Hainisch; vickanceliero

d-ro Franck; urbestro de Vieno, s-ro Peitz kaj la germanregna

prezidanto Friedrich Ebert, kio, kompreneble, kauxzis longdauxran

aplauxdadon fare de la kongresanoj. Krom reprezentanto

de ministerio de sociala prizorgo salutis la kongreson

la direktoroj aux reprezentantoj de tri blindulinstitutoj

en Auxstrujo, cxiuj prezidantoj de la auxstraj blindulaj kaj

porblindulaj organizajxoj kaj la eksterlandaj reprezentantoj.

 

Vendredon, en la unua laborkunsido prof. Stejskal detale

raportis pri la gxisnunaj atingajxoj de IBIS, la internacia

blindulinformejo kaj statistikejo en Praha. Sekvis tre

interesa raporto de samideano Koleff pri la situacio de la

bulgaraj blinduloj, kie fondigxis la unua blindulorganizajxo

nur en 1921, kiu estas esperantema kaj helpas la eldonon

de esperanta lernolibro por meminstruado. Tre interesis liaj

informoj pri la rondvojagxanta blindula orkestto, kiu koncertas

en multaj urboj. Samideano Aaron Cohen el Anglujo post kelkaj

klarigaj vortoj submetas jenan proponon je la aprobo de la

"kvara": "estus dezirinde fondi internacian asocion de blindaj

diplomitaj masagxistoj havantan similajn statuton kaj

aligxkondicxojn je tiuj aprobitaj de la anglaj masagxistaj

unuigxoj: "Chartered society of massage and medical gymnastics"

kaj "Association of certificated blind masseurs". La societa

lingvo estos Esperanto. La parolinto donis kelkajn interesajn

informojn pri la anglaj masagxistaj societoj kaj kun aprobo

de la "kvara" li prezentis la rezolucion posttagmeze al la

kuracista kaj rugxkruca fakkunsidoj de la cxefkongreso,

kiuj ambaux akceptis la tekston per jena deklaro:

"la Rugxkruca fakkunveno akceptas la cxi-supran rezolucion

kaj konsentas, ke blindaj diplomitaj masagxistoj, membroj

de la internacia asocio aux de naciaj aprobitaj asocioj de

masagxistoj, rajtas funkcii cxe Rugxkrucaj malsanulejoj kaj

klinikoj, kie ili estos enoficigataj kiel eble plej ofte".

 

Tagmeze okazis la metiista fakkunsido kaj tiu de la muzikistoj.

 

Sabaton, la 9-an de auxgusto UABE okazigis sian unuan

gxeneralkunvenon, pri kiu ni raportis detale en la deka

cxapitro.

 

Posttagmeze la blindulkongresanoj partoprenis la oficialan

inauxguron de memortabulo pri nia majstro cxe la hotelo

Hammerand, Florianigasse, kie logxis d-ro Zamenhof dum

okulkuracista studado en Vieno.

 

Vespere okazis la tradicia koncerto de blindaj virtuozoj

antaux la cxefkongreso kun bona sukceso. Kunagis en gxi kvar

cxehxaj; tri germanaj, po unu jugoslava kaj hungara nevidantaj

gevirtuozoj. Kun granda plezuro la esperantista publiko

auxskultis gxis la fino de la programo, kiu dauxris preskaux

kvar horojn.

 

La 11-an de auxgusto la "kvara" arangxis sian amuzvesperon

kun vere artista programo. Menciindaj estas la bela hxora

kantado de la vienaj samsortanoj kaj ilia orkestra ludado.

Kantado, deklamado kaj ludado fare de la kongresaninoj Bauer,

Breiner, Sonntag kaj Peters kauxzis cxarmoplenan gxuon.

Ni ne forgesu pianludadon de la 15-jara Imre Ungar, kiu poste

farigxis mondfama virtuozo.

 

Lundon, la 11-an de auxgusto komence de la tria laborkunsido

estis legita letero de pola blindulinstruisto, kiu prezentis

rezolucion pri deviga instruado de Esperanto en la

blindulinstitutoj. La kongreso decidis transdoni la

kompletigitan rezolucion al UABE, kiu gxin sendu al kompetentaj

instancoj cxiulandaj.

 

Post legita raporto de patero Agnello pri la blindulafera

situacio en Belgujo Adolf Selten enkondukis gravan diskutadon

pri la temo: "la blindul-insigno", kiu ne rezultigis decidon

fare de la kongreso; estis tro multaj proponoj. Sekvis

pridiskutado pri jenaj temoj: "internacia supera lernejo

helpe de korespondado kaj Esperanto"; "komerco kaj blinduloj";

"fremdaj vortoj en Esperantotekstoj"; tamen ne estas eble citi

cxiujn pridiskutitajn temojn.

 

Mardon, la 12-an de auxgusto okazis lauxprograme la ferma

kunsido, kiun tamen oni dauxrigis la sekvantan tagon

per mallongdauxra kunsido. Post referato de prof. Stejskal

pri la ekspozicio de blindulkondukistaj hundoj en Praha,

Victor Hendricx raportis pri la societo "Tiflos" jxus fondita

en Bruselo, societo komerca kaj industria por kaj per blinduloj.

La kongreso respondis kvar gravajn demandojn pri blindulaj

aferoj de patero Agnello el la blindulinstituto en Bruselo.

 

D-ro Bano donis tre koncizan raporton pri la laboroj kaj decidoj

de la alfabeto-subkomisiono. La decidoj de la fakkomisiono

pri litersignoj en Esperanto-tekstoj estis akceptitaj de 35

kontraux 8 vocxoj. En akceptita rezolucio la kongreso rekomendis

al cxiulandaj blindulorganizajxoj uzi internacian insignon:

flavan rubandon kun nigraj punktoj laux tiu senco, ke gxi

ne devigu la portadon de tiu insigno, sed nur la kreadon de tia

internacia insigno por uzi lauxbezone. La konstanta kongresa

komitato estis reelektita.

 

Vespere multaj kongresanoj cxeestis la prezentadon de la

teatrajxo "La malsxparulo" de Ferdinand Rajmund en bonega

traduko de kolonelo Franz Zwach.

 

Merkredon, la 13-an de auxgusto posttagmeze kolektigxis

la kongresanoj je mallonga kunsido kun jena tagordo:

resuma raporto pri la muzikista kunveno; resuma rezulto

pri la metiista kunveno; resumaj rezultoj de la "kvara";

rezultato de la monkolekto por EL; adiauxa parolo de la

prezidanto.

 

 

19. La "kvina" en Edinburgo.

 

La jaron post la bonsukcesa kongreso en Vieno ne ekzistis

sxanco organizi blindulesperantistan kongreson en Gxenevo,

la urbo de la 16 universala kongreso, pro tio, ke tie ne nur

mankis blindaj samideanoj por prepari la kongreson, sed

ankaux konvenaj ejoj por arangxi gxin.

 

La kvinan internacian kongreson de blindaj esperantistoj

okazintan en la skota cxefurbo Edinburgo de la 2 gxis la 9

de auxgusto 1926 cxeestis 27 nevidantaj samideanoj el 7 landoj,

inter ili 9 gelernantoj de f-ino Holden, instruistino en la

regxa blindullernejo en Bradford. La kongreskomitato konsistis

el W. P. Merrick, prezidanto kaj organizinto de la kongreso;

Aaron Cohen, vicprezidanto kaj s-rino L. Merrick, protokolistino.

Okazis kvar kunsidoj. En la dua kunsido Agnes Melchior informis

la kongresanojn pri nova invalidpensia legxo en Danujo,

la plej bona en Euxropo por blinduloj. Post raporto de

samideanino Theyrer el Vieno pri la agado de la auxstra

blindulunuigxo vicprezidanto Cohen sciigis, ke en Britujo

kaj la kolonioj nun ekzistas asocio de blindaj masagxistoj

havanta preskaux 200 membrojn. Armeo da honoraj vicprezidantoj

estas kuracistoj kun bonaj spertoj pri blindaj masagxistoj.

La asocio disponas pri biblioteko kun 800 priprofesiaj volumoj

brajlaj, kaj cxiumonate aperanta gazeto redaktata de kuracisto

informas la legantojn pri novaj kuracmetodoj. La kursoj

pri masagxo dauxras gxis du jaroj kaj la gelernantoj devas

plenumi la ekzamenojn sub la samaj kondicxoj kiel vidantoj.

 

En la vendreda kunsido la honora prezidanto prof. Cart

interese rakontis interalie, kiel li, Monnier kaj Thilander

fiksis "internacie" la brajlan Esperanto-alfabeton kaj kiel

li fondis nian gazeton Esperanta Ligilo.

 

Ses anoj de UABE petis la estraron eldoni plenan kaj koncizan

raporton pri la agado de la asocio por la kongreso en Danzig.

 

En unu kunsido Julius Hasselbach atentigis pri tio, ke dum la

"kvara" en Vieno oni proponis, ke blinduloj portu brakrubandon

flavan kun nigraj punktoj por eviti akcidentojn pro la trafiko.

Kun aprobo de la polico en Berlino jam multaj blinduloj portas

la rubandon, sed almozpetantaj blinduloj ne rajtas porti gxin.

Estus dezirinde enkonduki gxin internacie.

 

 

20. La "sesa" en Danzig.

 

La sesan internacian kongreson de blindaj esperantistoj,

okazintan en la libera urbo Danzig de la 28 de julio gxis la 5

de auxgusto 1927, partoprenis 38 personoj el 7 landoj: Anglujo 8;

Cxehxoslovakio 6; Danujo 1; Finnlando 6; Germanujo 10; Hungarujo 3;

Norvegujo 2 kaj Skotlando 2. La blindulkongresanoj logxis,

mangxis kaj kunsidis en la blindulinstituto dank' al komplezemo

de gxia direktoro Walter Neumann, kiu kune kun Joseph Kreitz

faris la tutajn preparajn laborojn, kvankam la direktoro mem

ne estis esperantisto.

 

La malferma kunsido de la "sesa" okazis en granda salono

de la urbdomo de Danzig en cxeesto de vidantaj samideanoj.

Jena kongreskomitato estis elektita: J. Kreitz, prezidanto;

W. P. Merrick kaj A. Selten, vicprezidantoj; samideanino

V. Jaervenpaeae kaj L. Ulmer, sekretarioj; prof. Stejskal,

konsilanta komitatano. La kongreso akceptis novan kongresordon

kun kelkaj sxangxoj. Samideanino Minny Miksch el Praha

interese prelegis pri la temo "praktika instruado al blindulinoj

pri dommastrumado". "Radio kaj blinduloj" estis la titolo

de referato de J. Kreitz, kiu sciigis interalie, ke jam en

1925 la germana posxtadministracio dekretis, ke nevidantoj

kaj institucioj por korpe difektitaj personoj ne bezonas pagi

cxiumonatan abonprezon por radio-auxskultado kaj ke blinduloj

ricevu lauxeble senpage radio-aparaton. Same en Anglujo

la blinduloj gxuas senpagajn radio-disauxdigojn.

Pri "porblindula pensio" prelegis finna blindulamiko A. Heliae

kun la rezulto, ke la kongreso akceptis rezolucion

pri sxtatpensio por blinduloj.

 

Pri la kunsido de UABE ni jam detale raportis en la cxapitro

pri tiu organizajxo.

 

Dimancxon, la 30-an de julio posttagmeze je la tria h. oni

vidis la blindulkongresanojn en Zopott, antauxurbo de Danzig

kaj fama banloko, kie la esperantistaro el multaj landoj

plantis kverkon omagxe pri la kvardekjara ekzisto de Esperanto.

La loko estis nomita "Esperanto-placo". El multaj landoj oni

portis teron por jxeti sur la radikojn de la kverko. Bedauxrinde,

post kelkaj monatoj bubacxoj detruis la kverkon plantitan

de la esperantistoj, forseginte gxin cxe la trunko. Vespere

niaj samideanoj nevidantaj cxeestis la kvardekjaran jubilean

feston de Esperanto en la cxefkongresejo belege ornamita.

 

La lunda mateno estis libera por doni okazon al la

blindulkongresanoj cxeesti la prelegojn de la "Somera

universitato", kie parolis eminentaj samideanoj pri interesaj

temoj.

 

Posttagmeze, en la tria laborkunsido prezidanto Kreitz varmkore

salutis cxeestantan gaston, Felikso Zamenhof, kiu respondis

per jena poemo:

 

   Al llinduloj

 

Felicxa estas ofte vi, blindubo,

ho, kiel ofte vin envias mi!

kiam oreloj auxdas, la okulo

via ne vidas, kion auxdis vi.

 

Vi lumon, sunon havas en interno.

Malvarman nokton cxirkaux vi,

dum ni, vinantoj, lumon en ekstero

kaj nokton havas ni en ni.

 

Do vi ne plendu sorton, ho blindulo,

malgajan penson pelu cxiam for,

kian valoron havas la okulo,

se surda, blinda estas nia kor'.

 

Poste samideanino Nieminen parolis pri Mobomo kaj samideanino

Bartu_skova raportis pri Tabomo, asocioj tiam jam preskaux

mortintaj. Post referato de Agnes Melchior pri "ekzercado

de imagkapablo de blindaj infanoj", prof. Stejskal parolis

pri "memorkapablo de blindaj infanoj". Jam la saman tagon

okazis adiauxa vespero en la blindulinstituta salono kun bela

programo kune kun la blinduloj el Danzig, cxar la finnaj

gesamideanoj en la sama nokto jam devis persxipe vojagxi hejmen,

kaj postan tagon kelkaj kongresanoj el Germanujo vojagxis

al Koenigsberg por tie partopreni la germanan kongreson

pri blindulbonfarto.

 

La 2-an de auxgusto matene la restintaj blindulkongresanoj

vizitis la "Someran universitaton" por tie gxui bonegan

paroladon de d-ro Privat "pri elparolado de Esperanto".

Cxiu kongresano ricevis senpage gramofondiskon kun la citita

parolado. Posttagmeze multaj el ni vizitis la ferman kunsidon

de la cxefkongreso kaj gxuis belegan koncerton.

 

Estis vere memorinda kongreso.

 

 

21. La "sepa" en Antverpeno.

 

La sepa internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis

en Antverpeno de la 3-a gxis la 11-a de auxgusto 1928.

Aligxis 65 gesamideanoj, el kiuj efektive partoprenis la

kongreson 43 personoj (29 blinduloj kaj 14 vidantoj)

el 6 landoj: Anglujo 22; Belgujo 7; Germanujo 10; Hungarujo 1;

Irlando 1; Skotlando 2. Gxenerale la kondicxoj estis malfavoraj

pro tio, ke la viroj devis logxi en orfejo por knaboj kaj la

blindulinoj en orfejo por knabinoj, kio grkve malfaciligis la

kondukadon. Krome oni devis mangxi en restoracioj kaj tial

pasigi la tempon en la urbo. Cxiuj blindulkongresaj kunsidoj

okazis en kunvenejo de la cxefkongreso, kio havis la avantagxon,

ke multnombraj vidantoj cxeestis ilin.

 

Vendredon, la 3-an de auxgusto, la alvenintaj "sepanoj" cxeestis

la internacian vesperon kun muziko kaj dancado.

 

Matene, la 4-an de auxgusto, oni preparis la laboron de la

kongreso kaj posttagmeze multaj cxeestis la koncerton en la

zoologia gxardono, kie cxiuj kongresanoj gxuis senpagan

enirrajton. Vespere okazis la solena malfermo de la Universala

Kongreso kun la kutimaj alparoloj kaj salutoj.

 

Dimancxe, post Diservoj kaj promenado kvazaux procesia kun

muzikistaroj kaj standardoj, Joseph Kreitz kaj Victor Hendricx

kiel reprezentantoj de UABE estis ankaux invititaj al kuoveno

cxe la urbestraro kaj ili profitis la okazon por danki la

urbestron Van GauWelaers.

 

lundon matene okazis la malferma kunsido de la "sepa", bone

vizitita ankaux de vidantaj amikoj. D-ro Feliks Zamenhof estis

elektita kiel honora prezidanto kaj li, dankante, diris

interalie: "unu peton mi havas al vi: bonvolu enigi min en via

koro, kiel plej sincera kaj vera kaj dauxra amiko". Jena

estraro estis elektita: Joseph Kreitz, prezidanto;

W. P. Merrick, vicprezidanto; Victor Hendricx, sekretario

kaj Julia Molnar, vicsekretariino. Post alparolo de la

prezidanto Aaron Cohen parolis pri la temo: "radio kaj blinduloj"

kaj poste la parolinto sciigis, ke li intencas fari frenologiajn

eksperimentojn dum la kongreso profite de EL. Vespere oni vidis

la blindulkongresanojn en la franca operdomo por cxeesti

koncertfeston.

 

Mardon ne okazis kunsidoj kaj estis libera tago por la

kongresanoj.

 

Merkredon matene en la cxambro B de la "Cercle Artistitue"

(ejo de la arta societo), kiu estis rezervita por la

blindulkongresaj kunvenoj, okazis la unua laborkunsido.

J. Kreitz faris retrorigardon pri la farita laboro post la

kongreso en Danzig kaj skizis la situacion de blinduloj en

diversaj landoj. Interese Anna Friman raportis letere pri la

blindulmovado en Finnlando. Poste Aaron Cohen, nia

masagxafera pioniro, raportis pri sia laboro en tiu kampo

depost nia kongreso en Vieno. Por starigo de la tiam decidita

asocio de blindaj masagxistoj li vojagxis al Praha, Budapest,

Danzig, Krakow, Lwow kaj Varsovio. Jam ekestos asocioj en

Pollando kaj Finnlando. Li promesis dauxrigi sian laboron

en Belgujo kaj Hispanujo.

 

Pri industria laboro por blinduloj oni raportis pri la stato

en Anglujo, Belgujo, Cxehxoslovakio, Hungarujo ktp. Sekvis

diskutado pri aliaj malpli gravaj temoj. Posttagmeze la

blindulkongresanoj cxeestis la jubilean kunsidon de UEK kaj

ili pasigis neforgeseblan vesperon en la flandra operdomo,

kie la Hamleto-tragedio estis prezentita en Esperanto de

profesiaj geaktoroj.

 

Jxauxdon matene okazis la gxeneralkunveno de UABE, pri kiu ni

jam raportis en la cxapitro pri UABE. Vespere kelkaj cxeestis

la kostumbalon.

 

Vendredon je la nauxa h. okazis la ferma kunsido kun la

kutimaj dankesprimoj kaj legado de kvar rezolucioj akceptitaj.

Samideanino Julia Molnar invitis cxiujn partopreni venontjare

nian "okan" en Budapest.

 

 

22. La "oka" en Bunapest.

 

Kiel ni jam menciis en la deka cxapitro, pro subita morto

de prof. Stejskal, la sekretario kaj protokolinto de la "oka",

perdigxis cxiuj liaj protokoloj pro tio, ke li mortis kauxze

de iniekta malsano, kaj oni forbruligis cxiujn liajn dokumentojn

interalie. Niaj legantoj do devas kontentigxi je tiuj informoj,

kiujn ni sukcesis akiri.

 

La oka interoacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis en

la hungara cxefurbo Budapest de la 2 gxis 9 de auxgusto 1929.

La plej multaj blindulkongresanoj logxis en la "landa regxa

instituto por blinduloj Palateno Jozefo". El 180 aligxintoj

partoprenis 114 el 14 landoj. Granda honoro por la kongreso

estis la persona cxeesto de nia amata H. Thilander kun edzino

kaj multaj eminentuloj el la blindularo. La blindulinstituto

logxigis senpage la plej multajn kongresanojn kaj zorgis pri

senpaga matenmangxo, pri lokoj por la kunsidoj kaj aliaj

arangxajxxoj, sed gxi ne povis doni tag- kaj vespermangxojn.

Senpage auxtobusoj portis la karavanon alvenintan per vaporsxipo

al la kongresejo. La vaporsxipa veturado de Vieno gxis Budapest

kostis preskaux neniom. Por grupaj veturadoj de

blindulkongresanoj cxiam servis senpage auxtobusoj ankaux

okaze de la bonsukcesinta koncerto de blindaj virtuozoj, kiu

ecx estis disauxdigita per radio. Kiel prezidanto funkciis

d-ro Bano Miklos kaj honora prezidanto estis H. Thilander.

Krom la kvara gxeneralkunveno de UABE, pri kiu ni detale

raportis en la dekunua cxapitro, okazis tri laborkunsidoj,

sed la arangxo mem de la kunsidoj estis nova: mallonga

laborkunsidn disigis la anoncitajn temojn al fakaj kunsidoj,

en kiuj - unu post alia - oni traktis la temojn samspecajn.

Ties rezultojn konfirmis la dua laborkunsido, kiu zorgis pri

raporto kaj rezolucioj por la cxefkongreso.

 

Samideanino Koller el Auxstrujo proponis vendi manlaborajxojn

faritajn de blindulinoj dum la cxefkongreso profite al EL.

Post referato de Kreitz pri la temo: "la blindulo kiel komercisto",

Agnes Melchior raportis, kiel oni devas uzi siajn kapablojn

instruante blindajn infanojn. Pridiskutitaj estis interalie

jenaj temoj: instruado de malforte vidantaj infanoj;

instruado de surdmutaj blindaj infanoj; instruista ekzameno

pri la lingvo Esperanto kaj instruado. Cxi tiujn diskutojn

kauxzis la referatoj de direktoro Herodek kaj direktoro Adler.

Menciindaj ankoraux estas la referatoj de direktoro d-ro Toth

pri la rezultoj de la tri kuracpedagogiaj kongresoj; Kuchar

pri agado de subtena societo de cxehxoslovakaj memstaraj

blinduloj kaj Verner Lunggren pri la blindulaferoj en Svedujo.

 

23. La "nauxa" en Oxford.

 

Pri nia "nauxa" okazinta en Oxford de la 2 gxis la 9 de auxgusto

1930 mankas ankoraux gravaj informoj; tamen ni klopodos sciigxi

detalajxojn pri gxi. Ni nur scias, ke niaj karmemoraj

gesamideanoj Merrick estis la solaj arangxintoj de la

blindulkongreso, kiun partoprenis 74 personoj, el kiuj 47 estis

blinduloj el Britujo, Cxehxoslovakio, Francujo, Germanujo,

Irlando, Nederlando kaj Polujo. Cxar en Oxfnrd ne ekzistas

institucio porblindula, la kongresanoj logxis en privataj

logxejoj tre komfortaj kaj la kunvenoj okazis en kolegio

Christ Church. Oportunan mangxejon oni trovis en la

cxefkongresejo. La cxefaj temoj pritraktitaj estis:

"blindul-emancipo", "blinduloj kiel masagxistoj", "blinduloj

en industrio", "gvidhundoj", "metia hejmlaboro" kaj

raportoj pri blindula kaj esperanta movadoj en diversaj landoj.

 

Speciale interesa kaj instrua estis ekspozicio de porblindulaj

helpiloj.

 

 

24. La "deka" en Krakovo.

 

Ankaux pri tiu cxi kongreso, okazinta de la 1 gxis la 8 de

auxgusto 1931 en la bela pola urbo Krakovo, ne estas multe por

raporti, cxar gxin partoprenis nur 13 personoj el 5 landoj.

W. P. Merrick, la sola reprezentanto de UABE, malfermis la

kongreson memorante en sia parolado la morton de nia amata

"pacxjo" prof. Th. Cart, kiun la kongreso memoris per ekstaro.

 

Tiam li transdonis la parolvicon al Julius Hasselbach el Berlino,

kiu estis la organizinto de la kongreso. Li bonvenigis la

kongresanojn kaj la vidantajn gastojn, inter kiuj trovigxis

ankaux d-ro Feliks Zamenhof, kiu diris interalie: "ekzistas

en la mondo multaj homoj, kiuj ne estas blinduloj kaj tamen

ne vidas, ili estas pli kompatindaj ol la blinduloj mem!"

Salutis reprezentantoj el Anglujo, Cxehxoslovakio, Finnlando,

Francujo, Germanujo kaj Polujo. Estis elektita jena

kongresestraro: J. Hasselbach (Germanujo), unua prezidanto;

Arno Kichel (Polujo), dua prezidanto; Gizela Masarova

(Cxehxoslovakio), sekretariino. Kiel honoraj prezidantoj estis

elektitaj du polaj gesamideanoj vidantaj.

 

En la unua laborkunsido oni legis raporton de J. Kreitz pri

la agado de UABE. Li menciis la fakton, ke la plejmulto el la

Uabeanoj vocxdonis por nomsxangxo. Sekvis referato de

samideanino Masarova pri la asocio "CXehxa blindulpreso".

En la dua laborkunsido oni pridiskutis la proponon de J.

Kreitz pri konstanta blindulkongresa komitato, kiu decidu pri

arangxo de blindulkongresoj esperantistaj. Post pridiskutado

de kelkaj proponoj samideano Epstein el Fqancujo parolis pri

masagxo kiel blindulprofesio, dsrante interalie, ke tiu cxi

profesio estas nuntempe la plej bona vivrimedo por blinduloj

kaj ke en Francujo ekzistas faka lernejo, kie ankaux alilandaj

masagxostudantoj estas akceptataj.

 

En la ferma kunsido samideanino Drechsler parolis pri la edukado

de blindaj knabinoj en Cxehxoslovakio.

 

La blindulkongresanoj partoprenis du ekskursojn de la

cxefkongreso. Gxojige estis, ke blindaj kaj vidantaj samideanoj

intermiksigxis.

 

 

25. La "dekunua" en Parizo.

 

En la kadro de la 24 universala kongreso de Esperanto en Parizo

samtempe okazis la dekunua internacia kongreso de blindaj

esperantistoj de la 30 de julio gxis la 6 de auxgusto 1932.

La arangxado kaj preparado plejparte kusxis sur la sxultroj de

nia agema samideano Albert Masselier kune kun la vidantaj

helpantaj samideannj Robert kaj Bellsola, kiuj devis venki

gravajn malfacilajxojn cxefe pro tio, ke la franca registaro

rifuzis disponigi la blindul-instituton por enlogxigo de la

kongresanoj, tiel ke ili devis logxi en luitaj hoteloj, sed

felicxe bonegan helpon proponis la franca blindulasocio

"Association Valentin Hauey". Gxi havigis senpagan kongresejon

kaj malmultekostajn mangxojn en sia hejmo. Aligxis 59

kongresanoj el 12 nacioj: Anglujo 8; Cxehxslovakio 5;

Francujo 22; Germanujo 5; Hispanujo 1; Irlando 2; Italujo 2;

Nederlando 7; Norvegujo 1; Polujo 1 kaj Svedujo 2.

 

La dimancxon komencis multaj per cxeesto en unu el du

esperantlingvaj Diservoj. Je la deka h. okazis en amfiteatro

de la Sorbonne la solena malfermo de la cxefkongreso.

Posttagmeze okazis cxe "Amities des Aveugles de France"

(Amikeco de francujaj blinduloj) internacia mitingo de blinduloj

kun alparoloj kaj salutoj de la naciaj delegitoj.

 

La 1-an de auxgusto okazis la malferma kunsido de la "dekunua"

per alparolo de prezidanto Masselier. Laux lia opinio la cxefa

tasko de niaj kongresoj estas konvinki la blindulojn kaj

blindulamikojn pri la tauxgeco de Esperanto por solvi

blindulaferajn problemojn kun internacia signifo. Por kongresa

estraro estis elektitaj: A. Masselier, prezidanto;

d-ro Tancredi, dua prezidanto; R. Israels, sekretario;

Minny Miksch, dua sekretariino; Ilse Haberland, protokolistino;

W. P. Merrick kaj samideanino Maitrejean, konsilantoj.

Posttagmeze la kongresanoj vizitis la konatan de la 13-a

jarcento jam ekzistantan blindulejon "Quinze-Vingts".

Tie ree salutoj kaj alparoloj.

 

La 2-an de auxgusto la programo de la unua laborkunsido estis

multampleksa: propono de Masselier pri fondo de internacia

instituto por socia adaptigxo de nevidantoj; referato de Ilse

Haberland pri la blindulo kiel stenotipisto, projekto de Masselier

pri asocio de blindaj artistoj kaj propono pri fondo de

internacia ligo Braille por pliricxigi la brajlan literaturon;

referato de Masier pri maloportuno de grandformataj brajlajxoj;

proponoj de Gonin pri la blanka bastono kaj pri fondo de

sindikato de brajlopresistoj; propono de Haugness pri UABO;

proponoj de Israels pri arangxo de estontaj kongresoj kaj

pri eldonado de literatura gazeto. Esceptinte la aldonajxojn

la referatoj kaj la plene ellaboritaj proponoj antauxe estis

presitaj kaj dissenditaj al la aligxintoj. La vigla pritraktado

kaj interdiskutado pri la fondo de ligo Braille plenigis la

tutan antauxtagmezon, kaj fine oni decidis starigi komitaton

por plene ellabori la planon. Jen la membroj de la komitato:

Masselier, prezidanto; Israels, sekretario; kaj membroj

konsilantaj: Tancredi, Karterud kaj Minny Miksch.

 

Posttagmeze la kongresanoj vizitis la hejmon de la

militblindigitoj, kie oni gxuis la gastame prezentitan cxampanon

post salutoj kaj alparoloj. Poste la kongresanaro pilgrimis

al la tombo de pacxjo Cart. En la konata tombejo "P[ere

Lachaise" kondukis longa aleo al la ripozejo de nia mortinta

amiko, kie la blindaj samideanoj impresite vicigxis cxirkaux

la monumento, metante marmoran per bronza palmo ornamitan

memorsxtonon kun la (nur franclingva) surskribo: "al sia kara

pacxjo Th. Cart, la partoprenantoj de la dekunua kongreso

de blindaj esperantistoj. Parizo, 30-an de julio - 6-an de

auxgusto 1932". Dum emocio regis nin kaj la cxeestantojn,

prezidanto Masselier parolis: "jen apud vi estas viaj gefiloj,

ho pacxjo! Cxar vi ne estas mortinta. En ni cxiuj revivos via

nobla spirito. Kaj niavice ni naskos al vi aregon da spiritaj

gefiloj en la tuta mondo."

 

Merkredon la blindulkongresanoj vizitis la muzeon Valentin Hauey,

kiu entenas abundajn kolektojn da dokumentoj kaj oni rakontis

pri la multaj klopodoj kaj malfacilajxoj por solvi la

fingrolegan problemon tiel de francoj kiel de alilandanoj.

 

Posttagmeze la blindaj samideanoj veturis al Coupvray,

la naskigxloko de nia antauxulo Louis Braille. Sur placo,

kie staras sur relief-ornamita kolono bronza busto de Braille,

la kongresanojn akceptis la komunumaj estro kaj konsilantaro,

dum cxirkauxstaris preskaux la tuta vilagxanaro. Post bonveniga

alparolo de la vilagxestro, prezidanto Masselier respondis per

parolado, en kiu li honoras la grandan filon de Coupvray,

kiu malfermis al tutmonda blindularo la vojon al lumo.

Sinsekve atestis la delegitoj de 12 reprezentitaj nacioj

pri sia estimo al la rememoro de Braille. Same kiel antauxan

tagon cxe la tombo de pacxjo Cart, ankaux marmora memorsxtono

kun franclingva surskribo rememorigas pri la pilgrima vizito

de la dekunuanoj. Poste, en la pariza antauxurbo Saint-Mand^e

la kongresanaro vizitis la departementan instituton Braille.

Tre interesa vizito.

 

Jxauxdon matene la tagordo anoncis laborkunsidon je la nauxa

kaj duono gxis la dekdua h., sed kiam je la deka fine

komencigxis la kunsido, la prezidanto anoncis, ke jam je la

dekunua h., gxi finigxos por ree viziti la muzeon. Kontraux

tio arde protestis Israels kaj malmultaj aliaj, dirante, ke

oni nur parolas, paroladas, parolegadas, sed ne laboras.

Tamen oni kunsidis nur unu horon, dum kiu oni nur aludis la

demandon de ges-roj Thilander pri intersxangxo inter nacioj

de blindaj lernejaj infanoj sciantaj Esperanton dum feria

tempo, sed la prezidanto ne diskutigis la temon konkludante,

ke estas dezirinde. Sekvis mallonga diskutado pri enkonduko

de mallongigoj en EL-on, cxefe por kelkaj oftaj vortoj.

 

Posttagmeze estis vizitoj al la biblioteko, presejo kaj

laborejo de "association Valentin Hauey". Poste ree vizito

al "American braille press", grandioza presejo.

 

Vendredon matene ree nur unu horo estis disponebla por

laborkunsido pri la cxefa temo: fondo de asocio de blindaj

artistoj kaj por diskutado de proponoj jam aluditaj.

Tamen ankoraux kelkaj proponoj ne estis diskutitaj pro manko

de tempo.

 

En la ferma kunsido posttagmeze oni alprenis sendiskute

rezoluciaron pri la traktitaj kaj ne traktitaj proponoj kaj

per dankvortoj de la delegitoj finigxis la kongreso.

 

 

26. La "dekdua" en Kolonjo.

 

Kvankam multaj eksterlandaj jxurnaloj avertis, ke oni ne vojagxu

Germanujon pro la nacisocialista regximo, kiu kauxzos

neantauxvideblajn malfacilajxojn, tamen la dekduan internacian

kongreson de blindaj esperantistoj, okazintan en Kolonjo de

la 29 de julio gxis la 5 de auxgusto en la jaro 1933,

partoprenis 52 personoj (27 blinduloj kaj 25 vidantoj) el 10

landoj: 4 angloj, 2 cxehxoj, 3 francoj, 33 germanoj,

2 irlandanoj, 1 italo, 1 japano, 4 nederlananoj, 1 norvego kaj

1 svedo. Preskaux cxiuj blindulkongresanoj kaj iliaj gvidantoj

logxis, mangxis kaj ankaux kunvenis en mezranga hotelrestoracio

kun la stranga kaj dialekta nomo "emm decke tomes"

(en la dika Tomaso).

 

Dimancxe, la 30-an de julio, post matena Diservo la

blindulkongresanoj partoprenis la solenan malfermon de la

cxefkongreso kaj samdimancxe okazis la malfermo de la "dekdua"

en salono de la cxefkongresejo. Joseph Kreitz, la organizinto

de la kongreso kaj membro de la Loka Kongresa Komitato,

malfermis la kongreson dezirante al gxi bonvenon en Kolonjo.

Jena kongresestraro  estis elektita: prof. d-ro Raffaele

Tancredi (Italujo), honora prezidanto; J. Kreitz, prezidanto;

Etienne Bouquin (Francujo) kaj W. P. Merrick, vicprezidantoj;

Ch. Hedkvist (Svedujo), sekretario kaj protokolanto; M. Miksch

(Cxehxoslovakio), dua sekretariino; Alf Arnesen (Norvegujo)

kaj Dirk Schipper (Nederlando), konsilantoj.

 

Pott alparolo de la prezidanto oni vocxlegis alvenintajn

telegramojn kaj salutis la diverslandaj reprezentantoj.

 

En la unua laborkunsido, la 30-an de julio Minny Miksch el Praha

prezentis interesan referaton pri la historio, evoluo kaj nuna

stato de la blindulmovado en Cxehxoslovakio kun serio da deziroj

kaj postuloj al kompetentaj instancoj kaj la publiko. La

prezidanto rekomendis transdoni la referaton al la projektita

mondkongreso de blinduloj ooazonta en Amsterdam venontan jaron.

 

Sekvis diskutado pri laboroj de blinduloj en la industrio,

pri bonsxancoj de blindaj muzikistoj kiel privatinstruistoj

kaj kiel instruistoj en blindulinstitutoj.

 

Propono de la komitato de UABO pri kongresordo post diskutado

pri kelkaj nepre necesaj sxangxoj estis akceptita.

 

La unua gxeneralkunveno de "Universala asocio de

blindulorganizajxoj" (UABO) okazis la 1-an de auxgusto.

pri gxi ni detale raportis en la 12 cxapitro.

 

La cxefa temo de la dua laborkunsido okazinta merkrede, la 2-an

de auxgusto, estis la projektita porblindula kongreso okazonta

en Amsterdam 1934 kun la rezulto, ke la "dekdua" komisiis al

prof. d-ro Tancredi elverki rezolucion al la aludita kongreso

postulante allasi Esperanton kiel kongresan lingvon same kiel

kelkajn naciajn lingvojn.

 

Harald Thilander kaj Charles Hedkvist prezentis referaton

legitan de Ch. Hedkvist mem sub la titolo "novaj vojoj por la

blindula vivnutra laboro", en kiu ili proponis starigon de

trimembra komisiono kun la celo esplori la eblecojn por blindula

laboro en la gxenerala industrio, parte en fabrikoj por viduloj,

parte en fabrikoj speciale starigitaj por blinduloj. Kiel anojn

de la komisiono la kongreso elektis la samideanojn Arnesen,

Ezquerra (Hispanujo) kaj Kreitz.

 

Sekvis referato de Alf Arnesen pri ebleco havigi al blinduloj

kompare malmultekostajn skribmasxinojn kaj aliajn aparatojn,

tiamaniere ebligante al pli multaj samsortanoj akiri tiajn

helpilojn tiel necesajn, precipe al inteligentaj blinduloj.

La parolanto proponis starigon de trimembra komitato por esplori

la aferon, sed la kongreso decidis transdoni cxi tiun taskon

al la komitato de UABO.

 

en la ferma kunsido, okazinta la 4-An de auxgusto,

unue oni pritraktis kelkajn malpli gravajn proponojn ne

realigeblajn dum la nuna maltrankvila politika situacio, kaj

poste estis elektitaj kiel anoj de internacia blindulkongresa

komitato H. Thilander, prof. d-ro R. Tancredi kaj J. Kreitz.

 

post kelkaj klarigoj de W. P. Merrick pri masagxo kiel

blindullaboro en Anglujo, Ch. Hedk"ist varmkore invitis la

"dektrian" okazontan en Stockholm de la 4 gxis la 11 de

auxgusto venontan jaron.

 

La "dekdua" estis arangxita plenakorde kun la cxefkongreso,

por ke blindaj samideanoj povu sengxene partopreni ankaux

cxiuspecajn kunvenojn porvidulajn, la prelegojn de la "Somera

universitato" kaj cxiun programitan amuzajxon kune kun la

vidantaj kongresanoj. Blindulkongresanoj do partoprenis la

interkonan vesperon, la ekskurson, la "amuzan rejnlandan

vesperon" laux kolonja maniero kaj la internacian balon de la

cxefkongreso.

 

Menciinda ankoraux estas la koncerto de la blindulkongreso

okazinta la lastan tagon. La kolonja miksita hxoro

(blindulhxoro) unue kantis la "pregxon sub la verda standardo"

de Zamenhof, komponitan por la kongreso de nia samideano

Schoenewolff el Berlino. Poste la hxoro kaj duobla kvarteto

sub direktado de Friedrich Donner brile kantis belajn germanajn

popolkantojn en Esperanto. Ege placxis la fortepiana ludo

de Dirk Schipper (Nederlando), la arta gitara ludado

de Baldomero Zapater, sed ankaux grandan aplauxdon elvokis

la kantoj de la koncertkantistinoj Josefiak kaj Sauer el

Kolonjo samkiel la eminenta koncertkantisto Georg Kuntze

el Dresdeno, kiu bedauxrinde mortis dummilite kauxze

de bombatako.

 

 

27. La "dektria" en Stockholm.

 

La dektrian internacian kongreson de blindaj esperantistoj,

okazintan en Stockholm de la 4 gxis la 11 de auxgusto en la

jaro 1934, cxeestis 106 personoj el dek unu landoj:

57 alilandanoj kaj 49 svedoj, 80 blinduloj kaj 26 vidantoj.

La "dektria" ne alportis malbonon spite de la malbonfama kaj

popolsupersticxa nombro, sed male felicxon, sukceson kaj

harmonian kunlaboradon de diversnaciaj samsortanoj-samideanoj.

Certan garantion pri la sukceso de la kongreso jam antauxe

donis tiu cirkonstanco, ke gxi estis kunvokita de unu el la

plej gravaj blindulorganizajxoj de la nordaj landoj, kaj

ankaux, ne malpli la fakto, ke gxin preparis eminentaj svedaj

blindulkondukantoj:  direktoro Alrik Lundberg, prezidanto de la

invitinta organizajxo "de blindas foerening", rektoro Gustaf Ek,

estro de la regxa blindulinstituto en Tomteboda, jur. kand.

Ernst Retsler, "Blindv$ardskonsulent", t.e. konsilanto de la

tutsveda blindularo, kaj niaj karaj Gethilander.

 

La blindulinstituto en Tomteboda gastigis la kongreson dum tuta

semajno.

 

Jam sabate post partopreno en la malferma kunsido de la 26

universala kongreso de Esperanto en la koncerta domo

en Stockholm, interkona vespero kunigis cxiujn

blindulkongresanojn en la gimnastika halo nun sxangxita

en festsalonon de la blindulinstituto. Gxin malfermis nia

Varma Thilander deklamante sian mirinde verkitan dektristrofan

poemon "Bonvenon al nia Dektria!" kaj poste Harald Thilander

per kelkaj vortoj salutis aparte cxiujn alvenintajn alilandajn

samideanojn tiele, ke oni sin sentis hejme en la internacia

kunlogxejo.

 

Dimancxmatene nia norvega samideano pastoro Overvoll predikis

en la pregxosalono de la instituto pri Esperanto kaj

mondharmonio. Poste busoj portis la kongresanojn al la haveno

por fari ekskurson tra la fama stockholma arkipelago. Fine,

en plena sunbrilo la sxipo atingis la idilian insuleton

Tynningoe en la Balta Maro. Sur tiu cxi cxarma insuleto

trovigxas Phosphoros, malgranda ripozhejmo de la svedaj

blinduloj. Post salutoj kaj resalutoj oni promenadas ecx sin

banas en la Balta Maro. Cxar en Svedujo oni tagmangxas vespere,

post cxi tiu belega ekskurso la tagmangxo bonege gustis al cxiuj.

Mubtaj kongresanoj poste cxeestis koncerton en la koncerta

domo, kie konata sveda hxoraro bone prezentis svedajn

popolkantojn, parte esperante, parte svedlingve.

 

Lunde, la 6-an de auxgusto je la nauxa h. direktoro Alrik

Lundberg, prezidanto de la invitinta organizajxo "De blindas

foerening" per forte aplauxdita bonveniga parolado en Espehanto

salutis kaj malfermis la "dektrian", dirante interalie:

 

"Kiam mi dum la _"Tago de la blinduloj" pasintan auxtunon

per radio disauxdigis miajn bonvenigajn vortojn al la

gesamsortanoj en cxiuj landoj, petante ilin kolektigxi en la

cxefurbo de Svedujo, mi apenaux kuragxis esperi, ke mian

inviton sekvos tiom da samideanaj geamikoj, kiel nun okazis.

Cxie en la mondo la blindulafero cxiujare faras novajn pasxojn

antauxen; la socia kaj la humaneca justeco konstante k!eas al

gxi novajn konkerojn. Nia tempo neniel neas la signifon

de l' internacia kunlaborado kiel levilo en la evoluo, nek la

valoron de la internacia lingvo Esperanto, kiu ecx sur

blindulmovada tereno certe povas unuigi la popolojn en valoro

por la komunaj celoj. Kun certeco ni supozas, ke la sxtata

blindulpensio, unuanime akceptita kiel legxo, altiras vian

specialan atenton, kiam gxi nun inter aliaj gravaj demandoj

estas enigxita en la kongresa programo. La sveda blindulmondo

kore gxojas pro sia jxusgajnita granda sukceso kaj volas en

la pritrakto de l' kongreso pri tiu cxi gravega afero vidi

rimedon efektivigi gxian definitivan venkon en cxiuj landoj.

Do, nia kunigita celkonscia laboro helpu produkti rezultojn

de dauxra valoro en nia komuna afero. Tio estas mia sincera

deziro kaj jen mi deklaras la dektrian mondkongreson de blindaj

esperantistoj malfermita".

 

Laux propono de la prepara komitato, la kongreso elektis jenan

estraron: prezidanto: Joseph Kreitz; vicprezidantoj: kapitano

Jan Silhan, Polujo kaj redaktoro Edvard Imsdahl, Norvegujo;

sekretario: Charles Hedkvist kaj dua sekretariino: Ilse Haberland.

La prezidanto dankis pro la konfido montrita al li, uzante la

okazon por atentigi, ke la Esperanto-movado inter la blinduloj

nunjare povas festi sian tridekjaran jubileon, memorigante

pri niaj grandaj pioniroj prof. Cart, Harald Thilander,

W. Percy Merrick, d-ro Bano k.a. Poste li gratulis la svedajn

samsortanojn pro tio, ke ili posedas inter si tian viron, kia

estas direktoro Lundberg, kaj li proponis, ke la kongreso

montru sian grandan  estimon kaj koran dankon al la

blindulkondukanto pro lia grava laboro por la blinduloj,

elektante lin honora prezidanto. Membroj de la honora komitato

farigxis unue rektoro Gustaf Ek, kiu donis tiom valoregan helpon

al la kongreso, due Ernst Retsler kaj trie nia pioniro Harald

Thilander. Dum la kutimaj salutoj de la naciaj reprezentantoj

Einar Juvonen, prezidanto de la finna centra ligo de blinduloj

komunikis, ke la blindulpensia afero nun estas en suficxe

progresinta stadio, cxar la finna registaro promesis fari

proponon pri tiukoncerna legxo al la parlamento jam kunvenonta

tiun cxi auxtunon. La prezidanto petis interrompi la salutojn

kaj auxskulti prelegon de jur. kand. Ernst Retsler pri la

blindeca kompenso en Svedujo. La preleginto skizis la

tridekjaran laboron, kies rezulto estas la nunjare alprenita

legxo pri blindeca kompenso, laux kiu cxiu sveda blindulo,

kiu plenumas la kondicxojn fiksitajn en la legxo, ricevas

500 kronojn cxiujare. Laux propono de Agnes Melchior, la kongreso

sendis danktelegramon al la sveda socialministro pro la grava

helpo, donita al la svedaj blinduloj, kio certe ankaux influos

la evoluon de la blindulpensia afero en aliaj landoj.

 

Posttagmeze la blindulkongresanoj partoprenis en la akcepta

festo, kiun arangxis la urbo Stockholm por la tuta universala

kongreso.

 

En Tomteboda, je la kvara h. okazis la malfermo de ekspozicio,

en kiu oni montris al la diversnaciaj samideanoj multajn

blindulhelpilojn ne nur produktitajn en Svedujo, sed ankaux

anglajn, germanajn kaj alilandajn.

 

La 7-an de auxgusto je la 9 h. post la  malfermo de la unua

laborkunsido direktoro Alrik Lundberg skizis dum vere interesa

prelego la disvolvigxon de la sveda blindulafero. Li mem aktive

partoprenis la movadon kaj tial li plej bone povis konstati

la grandiozan evoluon dum tiu cxi periodo. Ne estas eble en la

kadro de nia "Historio" ripeti la enhavon de prelegoj, sed ni

atentigas, ke multaj el ili ekzistas en brajla preso.

La prezidanto dankis al direktoro Lundberg pro lia interesega

prelego dezirante, ke la progresoj de la blindulafero en

Svedujo servu kiel ekzemplo kaj modelo por aliaj landoj,

kie oni ankoraux ne atingis tiom, kiom en la cxi-jara kongresa

lando.

 

Posttagmeze la kongresanoj sekvis la inviton de direktoro

Lundberg por viziti la instituciojn de "De blindas foerening"

en Majorsgatan. Oni rigardis la bibliotekon kun 12000 volumoj,

la laborejojn: korb- kaj brosfarejojn por sepdeko da viroj.

En la teretagxo per elektromotoraj masxinoj estas pretigataj

la lignoj de cxiuspecaj brosoj. En alia domo trovigxas

la logxejoj por multaj nevidantaj frauxloj kaj edzigxintoj.

Nuntempe la institucioj de la organizajxo kun oficejoj,

propra brajla presejo kaj sonbendstudio ktp. trovigxas en

Gotlandsgatan en multe pli grandioza amplekso.

 

Dum la muzikvespero la kongresanoj havis la plezuron ekkapti

iom da muzikaj perloj de kelkaj el la reprezentitaj nacioj.

Post tio surprizo! En alia salono de la instituto estis

arangxita scenejo; la aktorinoj ludis malantaux kurteno.

Sed kion ili ludis? Fabelludon verkitan kaj ankaux gviditan

de Varma Thilander sub la titolo "Cxe la lulilo; ludo pri feinoj,

kiuj dotas jxusnaskiton." Ravite oni sekvis la kantojn kaj la

paroladojn de la feinoj en fabela lando. Jen sin prezentis

belstila, modela Esperanto-poemo, brile, flue parolata de

belsonaj vocxoj.

 

La 8-an de auxgusto UABO havis du kunsidojn de la dua

gxeneralkunveno, pri kiuj ni raportis detale en nia dekdua

cxapitro.

 

La 9-an de auxgusto je la nauxa h. dum la dua laborkunsido

rektoro Ek prelegis pri la blindulinstruado en Svedujo

raportante, ke la instruado de blinduloj estas deviga depost

la jaro 1897 kaj ke cxiuj blindullernejoj estas sxtataj.

Plue li emfazis la fakton, ke oni penas fari la edukadon de

blinduloj kiel la plej racia kaj efika, por ke la nevidantoj

estu utilaj socianoj. Interese estis sciigxi, ke fakultativa

instruado estas donata pri esperanta, angla kaj germana lingvoj.

La prezidanto dankis la preleginton kaj transdonis la

parolvicon al Agnes Melchior, kiu prelegis pri ilustrajxoj en

la instruado de blindaj infanoj, pri kio en Danujo oni

eksperimentis kun kontentigaj rezultoj dum la lastaj jaroj.

Finante la prelegon, sxi petis tiujn, kiuj interesigxas pri

la afero, esplori cxi-koncernajn objektojn en la ekspozicio

kaj poste diri siajn opiniojn kaj ankaux kritikojn. Sekvis

mallonga diskuto, dum kiu oni demandis pri diversaj detaloj.

Redaktoro Imsdahl esprimis la deziron, ke oni povu publiki

la bildojn uzatajn en Danujo, por ke ili utilu ankaux al

alilandanoj.

 

Direktoro Lundberg prezentis al la kongresanoj s-rinon Julia

af Bur^en, kiu promesis prelegi pri "kronprinsessan Margaretas

arbetsnaemmd foer de blinda" (porblindula laborkomisiono de

kronprincino Margareta). S-rino af Bur^en prelegis pri sia

organizajxo svedlingve interpretite de Varma Thilander.

La prelegintino rakontis pri granda interesigxo por blinduloj,

kiun montris la forpasinta kronprincino Margareta, kaj kies

rezulto estas la antauxe nomita organizajxo, kiu nun havas

komitatojn de vidantaj blindulamikoj en cxiuj gubernioj kaj

en cxiuj iom grandaj urboj. La bonege organizita unuigxo

de blindulamikoj estas, lauxgubernie gvidata de la edzinoj

de guberniestroj. La organizajxo helpas lauxpove kaj cxiujare

disdonas konsiderindajn financajn subvenciojn kaj cxefe estas,

ke gxi vendas grandajn kvantojn da laborajxoj produktitaj

de blinduloj. Honora prezidanto (sed tre aktiva honora

prezidanto) estas la kronprinco de Svedujo.

 

En Esperanto kaj germane la prezidanto dankis s-rinon af Bur^en

pro sxia interesa prelego, sed precipe pro sxia valorega laboro

farata por la svedaj blinduloj. Laux propono de kapitano

Silhan, la kongreso sendis danktelegramon al Lia Kronprinca

Mosxto.

 

Samtage je la unua h. posttagmeze dum la tria laborkunsido

d-ro Nils Juringius raportis interese pri matematikaj

skribsistemoj por blinduloj, aludante la laboron de komisiono,

kiu jam dum kvin jaroj aktive sin okupis por estigo de

internacia matematika brajlosistemo. Por demonstracii la

sistemon, la brajla prelego enhavas 4 ilustritajn tabelojn.

Kelkaj kongresanoj dankas d-ron Juringius kaj esprimas sian

konvinkon, ke la laboro de la matematika komisiono estos

akceptita kun kontento kaj dankemo de la samsortanoj en cxiuj

progresemaj landoj. Post raporto de Eduard Gueterbock pri

lingvaj skribsistemoj legita de la prezidanto, W. P. Merrick

raportis pri la stato de la laboro por estigi internacian

fonetikan skribsistemon, kio estas parto de la agado de la

menciita skribsistema komisiono. Post mallonga diskuto la

kunveno decidis peti la komitaton de UABO eldoni la fonetikan

alfabeton en brajla preso. Poste Agnes Melchior raportis pri

la blindulpensio en Danujo laux la nova legxo. Alvenis

telegramo de la sveda kronprinco. Por honori Lian Kronprincan

Mosxton cxiuj kongresanoj starigxis kantante la svedan nacian

himnon.

 

Post la kunsido la kongresanoj vizitis niajn karajn Gethilander

en ilia bela vilao en Stocksund. Tie oni rigardis kortusxe

la presejon, kie estas presata nia "Ligilo", kiu festas

cxi-jare la tridekan datrevenon de sia fondigxo. Pro tio, ke

la okcxambra domo ne estas suficxe granda por gastigi cxiujn

kongresanojn, multaj el ili prenas la kafon en la gxardeno.

 

Vespere okazis literatura p!ezentado de la cxefkongreso, kie

oni povis admiri verajn perlojn de nia Esperanto-literaturo.

 

Post malfermo de la kvara laborkunsido la 10-an de auxgusto

je la nauxa h. la parolvicon ricevis Minny Miksch, kiu raportis

pri la "internacia blindula informejo kaj statistikejo"

en Praha, dirante interalie, ke post la forpaso de prof-ro

Stejskal mankas laborantoj kaj tial la oficejo ne povas plu

plenumi sian gravan taskon. Laux sugesto de Harald Thilander,

la raportantino proponis, ke oni translokigu "IBIS" al

Stocksund, sed dum longdauxra diskutado kelkaj parolantoj

avertas kontraux troa sxargxado de nia pioniro, kiu jam nun

estas tro okupata. Fine la kunsido decidis transdoni la aferon

al la komitato de UABO por plua esplorado kaj definitiva solvo.

 

Giovanni Valiani, Italujo, sendis proponon pri verkado

de historia libreto pri la Esperanto-movado inter la

blinduloj, skizante la cxefpunktojn de la verko. Laux propono

de kapitano Silhan, oni decidis peti samideanon Valiani,

ke li mem prizorgu la realigon de la "Historio". La prezidanto

promesis lauxpove kunlabori kun li, sed bedauxrinde Valiani

ne povis plenumi la komision, cxar li mortis dum la milito

kauxze de insida malsano. Alia propono de Valiani pri fondo

de "Amikeca societo de lingvostudantoj" estis transdonita

al la komitato de UABO kun la peto kiel eble plej bone helpi

la blindajn studantojn. La kongreso komisiis al samideano

Kreitz reprezenti la blindulan kongreson cxe la ferma kunsido

de la cxefkongreso. Post kelkaj demandoj kaj respondoj kaj

respondoj pri ekzistantaj kantaretoj brajlaj en Esperanto,

finigxis la kunsido.

 

La 11-an de auxgusto je la 1.30 h. komencigxis la ferma

kunsido kun reciprokaj dankesprimoj. Agnes Melchior transdonis

donacon al la dommastrino kaj monsumon al la geservistoj.

La prezidanto transdonis donacon al niaj karaj Gethilander,

dankante pro ilia giganta laboro por la Esperanto-movado inter

la blinduloj gxenerale kaj por tiu cxi kongreso speciale.

D-ro Tancredi invitis tre kore nian "dekkvaran" al Romo

venontan jaron. Per tio finigxis unu el la plej sukcesaj

kongresoj.

 

 

28. Antauxparoleto al la  "dekkvara".

 

En la ferma kunsido de la "dektria" en Stockholm d-ro prof-ro

Angelo Rafaele Tancredi, la itala delegito de UABO, sciigis,

ke la "dekkvara" okazos en Romo 1935, tamen la kongreso

ne povis okazi pro dive!saj kauxzoj. Miskomprenoj inter la

arangxantoj de la blindula kongreso kaj la loka cxefkongresa

komitato kauxzis multe da tempoperdo, tiel ke nur en aprilo

de 1935 estis eble publikigi la unuan oficialan komunikon

en EL. Dua kauxzo estis, ke la komitato de UABO decidis, ke

ne okazos gxeneralkunveno dum 1935, sed ke gxeneralkunvenoj

estonte okazos nur cxiun trian jaron aux kiam cirkonstancoj

estas precipe favoraj. Plua malfacilajxo estis, ke la

blindulkongresa kaso estis tre malforta kaj atingis nur la

sumon de 1100 italaj liroj. Fine ekigxis alia malhelpo:

la loka kongresa komitato decidis, ke la gvidantoj de la

blinduloj, kiuj tradicie gxuis senpagan kongreskarton,

por la 27 kongreso de Esperanto pagu almenaux la "familian

kotizon" de 60 italaj liroj. Ankaux la malkvieto de la

politikaj kondicxoj ne favoris nian "dekkvaran" tiel, ke nur

du angloj aligxis kaj pagis, sed ne partoprenis la kongreson,

kiu cetere estis turisma kongreso, cxar oni vojagxis de unu

loko al alia kaj ne okazis kunsidoj kun pozitiva rezulto.

Tamen, d-ro Tancredi ricevis multajn salutleterojn preskaux

el cxiuj kulturaj landoj de la terglobo, kiel li skribis

fininte sian raporton per la vortoj: "al Vieno, do, cxiuj!

Per Esperanto en Esperantujon, cxiam antauxen, cxiam fiere

alten niaj koroj!"

 

Fakte aperis en EL mallongaj sciigoj pri la "dekkvara"

en Vieno, sed poste montrigxis, ke unue mankis suficxe da

spertaj samideanoj tauxgaj por prepari la kongreson, ke due

ne estis eble trovi blindulkongresejon kaj trie la cxefkongresa

komitato ne donis helpon pro tio, ke gxi mem havis kaj devis

venki gravajn malfacilajxojn pro la malfavoraj politikaj

cirkonstancoj, kiuj jam tiutempe maltrankviligis Auxstrujon.

Tial ne estis mirige, ke jam frutempe en la jaro 1936 aperis

en EL oficiala komuniko, ke ne povos okazi la "dekkvara"

en Vieno, sed ke gxi certe okazos en Varsovio dum auxgusto

de la jaro 1937. Cxi tiuj informoj estis necesaj por klarigi,

pro kio ne okazis blindulesperantistaj kongresoj dum du jaroj.

 

 

29. La "dekkvara" en Varsovio.

 

Cxiuj partoprenintoj de la "dekkvara" kaj de la tria

gxeneralkunveno de UABO, okazintaj en Varsovio de la 7 gxis la

15 de auxgusto 1937, estis samopiniaj, ke cxiufoje, sub la

signo de la Esperanto-jubileo okazis vera internacia

blindulkongreso de granda signifo por la internacia

blindulmovado. Ne mirige, cxar 23 organizajxoj el 16 landoj,

kunigitaj en UABO, ja povis ettigi kongreson, kiu rajtis

pretendi pri la supre menciita respondeca nomo.

 

114 personoj el dek kvar landoj: 66 alilandanoj kaj 48 poloj,

74 blinduloj kaj 40 vidantoj partoprenis la "dekkvaran",

kiun organizis kaj gvidis kun nelacigebla sinoferado kaj

diplomata talento kapitano Jan Silhan kaj lia brava kaj senlaca

edzino. La plej multaj kongresanoj logxis en la antikva

blindulinstituto, en kies salonoj okazis la kunsidoj.

La ekspozicio apude arangxita prezentis multegon da interesaj

presajxoj, produktajxoj, skribiloj, instruiloj ktp. Ni menciu

la jugoslavajn "topanka"-sxuojn, la cxehxan skribmasxinon kaj

diversajn librobindajn novajxojn, la japanan, por ni strangan

kalkulilon kaj specialajn danajn instruilojn por infanoj.

 

Pro la favora vetero la kongresanoj povis konsumi cxiam

cxe la gxardenaj tabloj siajn mangxajxojn cxiam bongustajn

kaj abunajn je moderaj prezoj, afabla servado kaj bonvola

helpemo. Aro da servemaj skoltoj, senpagaj auxtobusoj kaj

trambiletoj multe helpis, kiam la kongresanoj partoprenis

arangxojn ekster la instituto.

 

Teatro kaj amuzaj vesperoj ne mankis. La radio-stacio en

Varsovio disauxdigis prezentadon de kvar blindaj diverslandaj

virtuozoj.

 

Post la sabata interkona vespero nia belga samsortano-samideano

honorinda patero Agnello dedicxis dimancxmatene sanktan meson

favore al la kongreso.

 

Delegitaro el cxiuj nacioj vizitis en Belved[ere, iama

logxoloko de marsxalo  Pilsutski, la memorsxtonon de la

"nekonata soldato" oferante florojn ankaux de la blindula

kongreso. Dum la solena malfermo de la jubilea

Esperanto-kongreso kapitano Silhan salutis kaj invitis la

cxefkongresanojn viziti la malfermon kaj kunsidojn de la

blindula kongreso.

 

La saman dimancxon posttagmeze je la 17 h. okazis la malfermo

de la "dekkvara" en la festa salonego de la blindulinstituto,

en kiu cxeestis proksimume 300 personoj, inter kiuj estis

oficialaj reprezentantoj de polaj ministerioj kaj la estraro

de la cxefurbo  Varsovio, sed ankaux cxeestis la elito de la

tutmonda Esperanto-movado kolektigxinta en Varsovio okaze

de la ora jubileo de Esperanto, inter kiuj oni vidis

d-ron Adamon Zamenhof kun familio, f-inon Lydja Zamenhof,

la verkiston Julio Baghy kaj multajn eminentajn esperantistojn.

Konsilanto Klimecki salutis la kongreson proponante la elekton

de jena estraro: honora prezidanto: militblinda deputito

de la pola parlamento majoro E. Wagner; prezidanto: kapitano

Jan Silhan; vicprezidantoj: honorinda patero Agnello Vandenbosch;

W. P. Merrick kaj Alf Arnesen; sekretarioj: d-ro M. Geffner

(Auxstrujo); Petar Pesicx (Jugoslavio) kaj Charles Hedkvist.

 

La prezidanto Jan Silhan salutis kaj bonvenigis la kongreson,

dirante i.a.: "ni scias, ke ankaux la forestantoj cxi-momente

per varme batantaj koroj partoprenas nian feston, feston

okazantan en Varsovio, en la urbo, el kiu antaux duona jarcento

eliris en la vastan mondon la elokventa brosxureto de

d-ro Esperanto por donaci al la homaro valoregan interhoman

ligilon, kies grandioza kultura rolo montrigxos en sia plena,

luma signifo estonte!" Poste li skizis detale la evoluon

de la Esperanto-movado inter la blinduloj. Post la kutimaj

salutparoloj nepriskribebla estis la jubila aplauxdo pro la

surprize gxojiga sciigo de majoro Wagner, ke la sxtatprezidento

de la pola respubliko decidis honorigi la sekretarion de UABO,

redaktoron Harald Thilander pro lia multjara grandioza kultura

laboro por la blinduloj de la tuta mondo, donante al li

la altan ordenon "Polonia restituta". Thilander, kiu mem ne

cxeestis, poste skribis: "ni cxiuj scias, ke per tiu cxi

distingo la pola sxtatestro honorigis la bravegan laboron

de blindulo por cxiuj blinduloj".

 

Vespere la cxefkongreso arangxis feston de "veteranoj",

honorante per "Ora stelo" tiujn, kiuj eklaboris por Esperanto

antaux la unua de auxgusto 1905 kaj per "Argxenta stelo" tiujn,

kiuj depost la unua de auxgusto 1912 laboris por nia kara lingvo.

Dek kvin blinduloj ricevis oran kaj multaj aliaj argxentan

stelon.

 

Lundan matenon inter aliaj parolintoj Varma Thilander per efika

poemo plorige kortusxa esprimis senfinan dankon de la blindularo

cxe la tombo  de nia kara majstro Zamenhof akcentante, ke

Esperanto kaj gxia ideo tiom servas al la blinduloj kaj

faciligas ilian vivon en mallumo. En la nomo de la "dekvara"

oni metis florkronon. Cxiu preteriranto cxe la tombo klinis

la kapon kaj metis floron aux florbukedon. Kreskis la amaso

da diantoj kaj lilioj. Kelkaj el la preterpasantoj haltis por

momento, volis paroli, sed... anstataux vortoj el ilia busxo...

larmoj fluis el iliaj okuloj! Proksime al la hebrea situas

la katolika tombejo, kie ripozas Antoni Grabowski, la plej

intima kunlaborinto de nia majstro Zamenhof. Tie parolis

prof. Bujwid kaj la germana samideano Glueck, kies parolado

estis la plena esprimo de la korsentoj, kiuj nun travivis

la multlandaj discxiploj pilgrim-alvenintaj al la tomboj

de la majstro kaj Grabowski. Estis neeble reteni la larmojn,

kiam la blankbarbula prof. Bujwid kisis la parolinton pro lia

tiom profunda kaj tiom sento- kaj esprimoplena parolado.

 

Sed nun ni vizitu posttagmeze je la 16 h. la unuan laborkunsidon

de la "dekkvara", kiun la prezidanto malfermis per la sciigo,

ke preskaux tridek prelegoj kaj raportoj estas anoncitaj

por la kongreso kaj gxeneralkunveno de UABO. Pro tio, ke la

kongreso ne havos suficxe da tempo por pritraktado de cxiuj

prelegoj kaj raportoj lauxeble UABO presos la tutan materialon

por disponigi gxin al cxiuj, sed fakte nur la plej gravaj

prelegoj kaj la rezolucioj aperis en brajla preso pro tio,

ke la presigo de cxio ampleksus kelkajn brajlovolumojn. post

prelego pri la sxtata blindulinstituto en Varsovio la prezidanto

prelegis pri la evoluo kaj nuna stato de la blindulafero en

Polujo, kiu elvokis demandojn kaj respondojn pri la edukado

de polaj nevidantaj masagxistoj. Same okazis post la prelego

pri la porblindula muziklernejo cxe la sxtata blindulinstituto,

verkita de direktoro J. Niwinski. La prezidanto proponis, ke

elektota redakcia komitato ellaboru la precizajn tekstojn

de cxiuj rezolucioj kaj prezentu ilin cxe la ferma kunsido

por definitiva decido. Petar Pesicx raportis pri la blindulafero

en Jugoslavio speciale menciante la eksperimentojn kun

militblinduloj en terkulturista laboro en Veternik. Sekvis

suficxe longa diskutado pri cxi tiu temo.

 

La 7-an de auxgusto en la dua laborkunsido Charles Hedkvist

prezentis detalan raporton pri la "parolanta libro" kun posta

diskutado pri cxi tiu temo. Estas necese klarigi al niaj

junaj legantoj, ke "parolanta libro" estis gramofonaj diskoj,

kiuj povis surhavi tekstojn por 25-minuta legado sur cxiu flanko.

Estis multekosta procedo kaj oni investis milojn da dolaroj

aux anglaj pundoj sterlingaj. Post la dua milito en cxiuj landoj

oni profitis la magnetofonan sonbendan sistemon kiel

"parolanta libro" por blinduloj; tamen estas tre interese legi

la referaton de Charles Hedkvist pri cxi tiu temo.

 

La 11-an de auxgusto je la 9.30 h. post la malfermo de la tria

laborkunsido la prezidanto sciigis, ke tiu cxi kunsido estos

dedicxata al diskutoj pri blindeckompenso kaj aliaj al gxi

ligitaj blindulaferaj problemoj. Post raporto de patero Agnello

pri la invalidpensio en Belgujo kaj pri penadoj havigi

blindeckompenson al belgaj blinduloj sekvis longa diskuto pri

cxi tiu temo, kiun partoprenis kongresanoj el Finnlando,

la skandinaviaj landoj k.a. Oni pritraktis la temon:

kiu estas blinda laux la legxo pri blindeckompenso? Patero

Agnello informis, ke en Belgujo 1/50 de  vidpovo estas la

gxenerale aprobata limo de blindeco, dum en Svedujo gxi estas

2/60 laux sciigo de Eric Olsson, sed blindeckompenson ankaux

povas ricevi tiu, kiu ne havas suficxan vidpovon por orientigxi

en fremda loko. En Norvegujo la kompenson ricevas tiu, uiu

ne havas suficxan vidpovon por gvidi sin mem aux ne povas

kalkuli fingrojn en distanco de unu metro. Poste okazis

diskutado pri "bezonprincipo" kaj la laborproblemo de blindulo

koncerne blindeckompenson.

 

Post prelego pri masagxo en Anglujo, verkita de Aaron Cohen,

la prezidanto informis pri masagxo en Polujo kiel p!ofesio

por blinduloj, kio elvokis diskutadon. Alf Rnesen proponis, ke

IBIS kolektu cxiajn materialojn pri cxi tiu grava afero.

 

La 12-an de auxgusto je la 9.30 h. la prezidanto en la kvara

laborkunsido donis la parolvicon al kolonelo Klobukowski,

kiu prezentis referaton pri la "pola asocio de laborantaj

blinduloj" kun la peto, ke la kongreso apogu kelkajn proponojn

de tiu asocio.

 

La prelego pri la temo "la blindul-instruisto kaj ties preparo",

verkita de d-rino M. Grzegozzewska, direktorino de la instituto

por speciala pedagogio en Varsovio, elvokis viglan diskuton,

en kiu partoprenis multaj kongresanoj, interalie Agnes Melchior

kaj Halvdan Karterud, kiuj mem estas geinstruistoj de blinduloj.

 

Nakahara Siuzi, japana samideano, prezentis raporton pri la

blindulafero en Japanujo petante, ke oni sendu kontribuajxojn

al porblindula ekspozicio arangxota en Kioto dum oktobro

nunjare. Per aplauxdoj la kongreso manifestis sian simpation

al la japanaj samsortanoj.

 

D-ro Nils Juringius prelegis pri la temo "la blinduloj kaj

matematiko". En la posta diskutado oni postulis, ke en la

brajla matematikografio estu efektivigota internacia unueco.

 

Agnes Melchior raportis interese pri novajxoj el la dana

blindulafero, interalie, ke oni instaligis brajlan presejon

en sxtata malliberejo kaj ke kvar malliberuloj presas librojn

por blinduloj.

 

Per cirkulero hispanaj instruistoj de blindullernejo petis

sendi instruilojn al ili pro tio, ke la civila milito en la

lando malfaciligas la produktadon de tiaj lerniloj en la lando

mem.

 

La saman tagon la kongresanoj vizitis la blindulejon Laski kun

cx. 300 gelernantoj en cxiuj agxoj, multaj fakoj pri instruado

kaj zorga studado pri la blindulafero. Post raporto

de ingxeniero Wionskowski pri la agado de Laski, okazis koncerto

de blindaj artistoj en la salonego de la instituto.

 

La 13-an de auxgusto je la nauxa h. la prezidanto dum la kvina

laborkunsido mallonge skizis la vivon de d-ro Dolanski,

la verkinto de la prezentota prelego pri "la sesa sento de

blinduloj". La prelego mem kauxzis viglan diskutadon,

kiun partoprenis ankaux la prezidanto, kiu diris interalie:

la psikologoj kaj fakuloj en cxiuj landoj kun granda interesigxo

akceptis la eksperimentojn kaj la hipotezon de d-ro Dolanski.

Gxi prezentas teorie kaj eksperimente bone bazitan solvon

de la problemo, pri kiu la vasta publiko jugxas kutime

malgxuste, atribuante al la nevidantoj ian misteran kapablon.

 

Sekvis prelego pri sterelizado, verkita de fama okulkuracisto

d-ro A. Zahor, Praha. Dum la diskutado estis akcentata la

graveco de la problemo, sed samtempe oni substrekis la dangxeron

de troigo dum la nuna neperfekta stato de la cxi-koncernaj

sciencoj. Kelkaj el la parolantoj ankaux apogas la ideajn

opiniojn kontraux sterelizado, prezentitajn de d-ro Zahor.

 

Post raporto pri blinduloj kaj skoltismo de H. M. Lochhead

kaj W. P. Merrick la kongreso komisiis al IBIS speciale

kolekti materialojn pri tio en diversaj landoj.

 

Raportis d-ro Bano Miklos pri la "Rugxkruca movado" kaj la

blinduloj en Hungarujo, Einar Juvonen parolis pri la nuna stato

de la blindulafero en Finnlando kAj fine samideanino Pollandova

informis pri la blindulafero en Cxehxoslovakio.

 

Samtage la kongresanoj vizitis la polan porblindulan asocion

"Lanterno", en kies brajla presejo patero Agnello dedicxis

belan paroladon al la centjara jubileo de la brajla libro.

 

Dum la ferma kunsido de la 14 de auxgusto je la 15 h. post

multaj dankesprimoj W. P> Merrick invitis la kongresanojn

partopreni la "dekkvinan" okazontan en Londono venontjare.

Agnes Melchior transdonis florojn al s-rino Margit Silhan

kore dankante sxin. vere sxi meritis dankojn, cxar sxi vocxlegis

ses longajn prelegojn. Fine Varma Thilander deklamis poemon,

per kiu sxi esprimis la sentojn de la kongresanoj forlasonte

Varsovion.

 

Pri la tria gxeneralkunveno de UABO ni raportis en la

12 cxapitro.

 

Dum la "dekkvara" dek blindulinoj el sep landoj kunvenis por

pridiskuti proprajn aferojn. Ili prezentis al UABO rezolucion

pri la problemoj de blinaj virinoj. Plue oni rekomendis

arangxi ekspoziciojn de manlaborajxoj de blindulinoj kaj ankaux

estus utile havigi konsilantojn pri manlaboro, por ke novajxojn

pri modeloj, koloroj ktp. oni povu enkonduki kiel eble plej

baldaux. Agnes Melchior, kiu prezidis la kunvenon, akcentis

la neceson havi pli da blindaj virinoj inter la gvidantoj

de blindulorganizajxoj kaj sxi petis la cxeestantinojn cxiuj

en sia hejmlando enerjie labori por tiu celo. Fine oni konstatis,

ke blinda edzino plej ofte bonege kapablas prizorgi hejmon

kaj infanojn.

 

La "dekkvara" pridiskutinte surbaze de 23 referatoj la

cxefproblemojn de la blindulafero, alprenis unuanime dek kvin

rezoluciojn, redaktitajn de patero Agnello Vandenbosch,

d-roj Bano Miklos kaj Nils Juringius. Tamen ni ne povas publiki

cxiun rezolucion lauxvorte, sed nur koncize aludi la enhavon.

La rezolucioj mem sen mallongigoj ekzistas en brajla preso.

Jen do ili estas:

 

1: La kongreso emfazis la neceson de enerjia, multflanka

kontrauxbatalado de blindeco per legxoj de popolhigieno,

vasta aplikado de profilaktikaj rimedoj kontraux okulmalsanoj

kaj akcidentaj blindigxoj en industrio.

 

2: La kongreso subtenas la rezolucion de "Ligo de Nacioj"

en la jaro 1932 pri gxenerala, deviga kaj senpaga instruado

de blindaj infanoj substrekante krom tio la neceson de

prizorgo de blinduloj kaj spiritmalsanaj infanoj.

 

3: La tria rezolucio rekomendas la edukadon de inteligentaj

blinduloj por la profesio de blindulinstouistoj.

 

4: La kongreso esprimas la deziron, ke en la brajla

matematikografio estu kreata unueca sistemo.

 

5: La kvina rezolucio rekomendas la kreadon de specialaj,

racie organizitaj muziklernejoj por blinduloj en cxiuj landoj.

 

6: Instruado pri masagxo al blinduloj, posedantaj la necesajn

kvalitojn por cxi tiu profesio, estas la temo de la sesa

rezolucio.

 

7: La sepa rezolucio pritraktas la problemon de agrikultura

instruado al vilagxaj blinduloj ankoraux iom vidantaj.

 

8: Cxi tiu rezolucio sin okupas pri la gxenerala laborprizorgo,

unu el la plej gravaj brancxoj de blindulprizorgo kun helpo

de la sxtato.

 

9: Per la nauxa rezolucio la kongreso emfazas unuanime, ke la

enkondukado de blindeckompenso en la socialan porblindulan

legxaron en cxiuj sxtatoj prezentas necesegan integralan

parton de l' moderna blindulprizorgo.

 

10: La deka rezolucio emfazas la neceson de cxiuspecaj socialaj

avantagxoj porblindulaj, kiel fervojaj, tramvojaj kaj

auxtobusaj rabatoj ktp. kaj specialaj arangxoj de sanflegado.

 

11: La kongreso rekomendas speciale la maljunajn kaj ne

laborkapablajn geblindulojn al sociala protekto.

 

12: La 12 rezolucio ampleksas apartajn rezultojn de la virina

sekcio de la kongreso interalie postulantajn, ke oni donu

al cxiuj blindaj

knabinoj mastruman edukon en la blindullernejoj, kaj por

plenkreskintaj blindulinoj oni arangxu specialajn kursojn

pri mastrumado.

 

13: Cxi tiu rezolucio rekomendas la skoltan kaj rugxkrucan

movadojn al la blinda junularo.

 

14: La kongreso emfazas la utilecon de gvidhundoj por blinduloj.

 

15: La lasta rezolucio pritraktas la raporton de UABO.

 

 

30. La "dekkvina" en Londono.

 

Jam trifoje niaj karmemoraj gesamideanoj Merrick preparis kaj

organizis blindulesperantistan kongreson: la "kvinan" en

Edinburgo, la "nauxan" en Oxford kaj la "dekkvinan" okazintan

en Londono de la 30 de julio gxis la 6 de auxgusto 1938 enkadre

de la 30 "Universala kongreso de Esperanto", sed bedauxrinde

mankas detalaj informoj pri gxi, cxar oni ne trovis tempon por

kolekti kaj arangxi ekzaktan protokolon pro tio, ke la programo

estis malpli afereca ol ordinare, kvankam estis plenumita

kvanto da utila laboro por konigi al alilandanoj kaj ecx britoj

tion, kio estas farata en la brita metropolo por la blinduloj.

Partoprenis proksimume cent personoj, inter ili cx. 80 el

Grand-Britujo kaj malmultaj el Cxehxoslovakio, Finnlando,

Francujo, Italujo, Nederlando, Svedujo kaj Norvegujo. Ne nur

la plej gravaj organizajxoj porblindulaj subvenciis finance

la kongreson, sed ankaux multaj blindulamikoj kaj vidantaj

esperantistoj tiele, ke la blindulkongresanoj senpage povis

logxi kaj mangxi en du hoteloj.

 

Post la malferma kunsido, dum kiu generalo Bastien, prezidanto

de la cxefkongreso, rakontis pri kelkaj interesaj blinduloj,

kiujn li konis. Leonard Harding el Portsmouth arangxis

koncerton de blindaj artistoj, en kiu partoprenis kaj britaj

kaj alilandaj muzikistoj, kelkaj cxe piano, aliaj per kantado

kaj Pluchon el Parizo per violonludado.

 

Mardon, posttcgmeze du blindulinoj kun gvidhundoj vekis multan intereson,

sed la tempo ne permesis diskutadon pri cxi tiu temo.

La kongresanoj tre sxatis la viziton al la gxeneralaj

blindullaborejoj kaj al "Rosedale House" merkrede. Sapfabrikado

estis speciala altirajxo, kaj samideanino Pollandova el

Cxehxoslovakio trovis en "Rosedale House" kelkajn bonajn ideojn,

kiujn sxi esperas realigi en la blindullaborejoj en Praha.

 

Sed la vizito al la "National Institute for the blind",

okazinta vendredon posttagmeze, altiris la plej vastan

partoprenon, cxar cxiuj interesigxis kaj volis rigardi la

brajlopresajn metodojn, novajn aparatojn haveblajn ktp.

Vere, ne nur la alilandaj gesamideanoj, sed ecx el la anglaj,

jes, ecx multaj el Londono, miris pro la varieco de utilaj

objektoj kaj helpiloj akireblaj el la institucio. Kelkaj

kongresanoj interesigxis pri specialaj masxinoj. Fine estis

vizito al la nacia biblioteko por blinduloj, kie la kongresanoj

renkontis la asistantojn, kiuj sendas al ili regule prunte

Esperanto-librojn por gxojigi ilin, cxar en neniu alia lando

ekzistas tiom da brajlaj libroj en nia lingvo.

 

Kelkaj kongresanoj fervore atentis la grandan valoron de

simplaj eltrovajxoj por protekti blindajn masxinlaboristojn

montritajn en "Home office industrial museum", cxar tiu cxi

vizito eble povas kunporti vastigon de la okupadoj por blinduloj

en GrandBritujo kaj alilande.

 

Ne mankis nombro da valoraj kaj interesaj prelegoj, plejparte

havigitaj de spertaj verkintoj el Grand-Britujo pri novaj

okupoj porblindulaj; la instruo de blinduloj en iliaj hejmoj

kaj laboro donata al ili; spertoj de blindaj jxurnalistoj;

pri stenografado. Inter la referatoj de alilandaj kongresanoj

eble la plej rimarkinda estis unu pri laboro farita de

blindulinoj en Cxehxoslovakio prezentita de samideanino

Pollandova el Praha. Kiel pri antauxaj kongresoj ankaux tiuj

cxi referatoj povas esti konsiderataj kiel dissxutantoj de

bonaj semoj; povas okazi, ke kelkaj falos sur fruktodonan teron

kaj iniciatos aux kuragxigos valoran kunlaboradon de kaj por

cxiuj blinduloj.

 

Nia pioniro Harald Thilander estis elektita kiel unu el la tri

vicprezidantoj de la cxefkongreso. La blindulkongresanoj kaj

iliaj gvidantoj ne bezonis pagi kongreskotizon.

 

La plej multajn informojn por tiu cxi raporto ni cxerpis

el artikolo verkita de W. P. Merrick por la anglaj blindulfakaj

gazetoj "New beacon" kaj "Progress", sed bedauxrinde neniu

el la prelegoj kaj referatoj aperis en brajla preso.

 

 

31. La "deksesa" en Bern.

 

Dum nia vojagxo tra niaj 15 internaciaj kongresoj ni alvenis

cxe la lasta stacio, la "deksesa", la lasta antauxmilita

kongreso okazinta en Bern, en Svislando, centro de la paco,

sidejo de Ligo de Nacioj. Estis interese observi, kiamaniere

iom post iom plibonigxis la sorto de la blinduloj en kompare

multaj landoj dum tiu cxi epoko, kiam Esperanto disvastigxis

inter la blinduloj kaj neniu povas kontesti, ke niaj kongresoj

donis multajn konsilojn kaj impulsojn al gvidantoj de la

blindulafero tiele, ke jam antaux 1939 estis metita la

fundamento, sur kiu post la milito estis konstruata la moderna

sociala blindulprizorgado nun aplikata preskaux en cxiuj

kulturaj landoj de nia terglobo.

 

La "deksesan", okazintan en Bern de la 29 de julio gxis la 5 de

auxgusto en la jaro 1939, partoprenis 54 personoj (35 blinduloj

kun 19 vidantoj) el dek nacioj: 13 britoj, 1 finno, 9 francoj,

8 nederlandanoj, 2 hungaroj, 1 italo, 1 jugoslavo, 1 norvego,

7 svedoj kaj 11 svisoj. Kiel gastoj de la svisa blindulligo

la kongresanoj gxuis senpagan logxadon kaj mangxadon en la

gastejo "Zur Heimat", en kiu okazis la interkona vespero kaj

kunsidoj de la kongreso.

 

Dimancxmatene, la 30-an de julio dum la malferma kunsido

de la cxefkongreso nia pioniro Harald Thilander estis elektita

vicprezidanto kaj d-ro Bano Miklos salutis la kongreson en la

nomo de la "deksesa" kun dankesprimo al la svisa blindulligo.

Posttagmeze okazis Diservo sur la monto Hurten.

 

Lundon, posttagmeze d-ro Emil Spahr, prezidanto de la svisa

blindulligo, malfermis la "deksesan" per bonveniga paroladeto.

Formigxis jena kongreskomitato: honora prezidanto: Harald

Thilander; aktiva prezidanto: d-ro Emil Spahr; vicprezidantoj:

d-ro Tancredi kaj Merrick; konsilantoj: d-ro Bano kaj Masselier;

unua sekretario: Simon Roth (jugoslavio); dua sekretario:

J. H. Meyer (Nederlando). D-ro Tancredi prenis sur sin la

gvidadon de la kunsidoj. Post forte aplauxdita alparolo de la

honora prezidanto Thilander sekvis salutparoloj de 14

reprezentantoj de naciaj blindulorganizajxoj kaj fine oni

legis salutleteron de kapitano Jan Silhan, prezidanto de

UABO. Poste d-ro Spahr prezentis interesan prelegon pri la temo

"Nia cxiutaga pano", per kiu li skizis la evoluon de la

blindulprizorgado dirante interalie: "ni profitas de la masxino

kiel konsumantoj, sed aliflanke, kiel produktantoj ni

malnecesigxas; la masxino laboras tie, kie antauxe _ni laboris,

kaj fine tamen estas konsolo memori la dirajxon de la

grand-industriulo Henry Ford, ke en specialigita industrio

trovigxas pli multe da laborlokoj por blinduloj ol ekzistas

blinduloj. Tiu deklaro de kompetentulo konsolas la blindulojn

kaj indikas al iliaj kondukantoj la direkton de iliaj penadoj.

Jen la vidpunkto, kiun mi volis klarigi per mia referato pri

la cxiutaga pano!" Oni decidis prokrasti la pridiskutadon

de la temo.

 

Mardon, la 1-an de auxgusto, matene je la deka h. dum la unua

laborkunsido Albert Masselier en longa parolado postulis

kelkajn sxangxojn en la esperanta stenografio, kiujn li

priskribis detale en specialaj brajlaj kajeretoj distribuitaj

al la kongresanoj. D-ro Tancredi forte defendis la malnovan

sistemon kaj kontrauxstaris gxian sxangxon, dum d-ro Bano

proponis, ke por eviti akrigxantan diskutadon kaj diferencon

de l' opinioj oni akceptu simplan, facile lerneblan t.n.

unugradan aux elementan stenografion por tiuj, kiuj ne deziras

lerni la kompletan mallongigaron, kaj oni uzu nur la unucxelajn

mallongigojn, kiuj ne bezonas specialajn klarigojn kaj

regulojn. Oni decidis, ke la kongresestraro konigu akceptotan

rezolucion pri la stenografia problemo dum la ferma kunveno.

 

Post vizito al Tierpark (zoologia parko) la kongresanoj

partoprenis amuzvesperon en Rosengarten.

 

La 2-an de auxgusto je la deka h. en la dua laborkunsido oni

pridiskutis la referaton de d-ro Spahr pri la "cxiutaga pano".

D-ro Bano raportis pri la hungaraj blinduloj laborantaj

en fabrikoj, pri farado de kribriloj?, retoj, florkronoj kaj

aliaj profesioj montrigxantaj tauxgaj por blinduloj. Masselier

parolis pri la francaj blinduloj laborantaj en fabrikoj,

menciante ankaux la imitindan danan industrilernejon por

blindaj metallaboristoj. Pri jugoslavaj blindulinoj laborantaj

en la sxufabriko Batka rapo!tis Roth, kaj Meyer parolis pri

la radio-uzino Philips, en kiu laboras multaj nederlandaj

blinduloj. Kompreneble ankaux masagxo kiel enspeziga

blindulprofesio estis la cxefa temo de la diskutado. Interalie

Varma Thilander komunikis, ke en Finnlando pli ol cent

blinduloj trovas enspezigan laboron kiel masagxistoj;

plue sxi menciis masagxistojn en Svedujo kaj blindajn

presistojn en Svedujo kaj Norvegujo. W. P. Merrick rakontis

pri la lernejo por blindaj masagxistoj en Anglujo proponante,

ke mekaniko estu instruata en cxiuj blindulinstitutoj. Aliaj

kongresanoj raportis pri blinduloj kiel muzikinstruistoj,

instruistoj en publikaj lernejoj kaj tajpistoj en oficejoj.

Posttagmeze en la hejmo de l' blinduloj en Bern kaj cxirkauxajxo

oni informis la kongresanojn pri la nuna stato de la

blindulprizorgado en Svislando.

 

Jxauxdon, la 3-an de auxgusto, matene en la tria laborkunsido

d-ro Spahr surprizis la kongresanojn per prelego sendita el

Germanujo sub la titolo "Kiel la internacia blindularo povas

kontrauxbatali la militon?" Gxi estis kolekto de la opinioj

de kelkaj germanoj pri la kauxzo de milito kaj kiel

inteligentaj blinduloj povas batali per parolado kaj skribado

kontraux la milito. Ne estis eble sciigxi, kiuj pli ol strangaj

germanaj nevidantaj samideanoj havis la absurdan ideon verki

la aluditan prelegon por la kongreso dum tempo, kiam la bruna

regximo, reganta en Germanujo, jam perforte estis okupinta

Auxstrujon kaj Cxehxoslovakion kaj jxus preparis sin por komenci

la duan mondmiliton. Post suficxe longdauxra diskutado pri cxi

tiu temo d-ro Bano, Masselier kaj Merrick proponis, ke oni

ne dauxrigu la diskutadon, ke esperantistoj evitu politikon.

Cxiu homo povas krei pacon en sia loko farante malgrandajn

servojn al siaj kunhomoj tute egale, al kiu nacio aux raso ili

apartenas.

 

Vendredon, la 4-an de auxgusto komence de la ferma kunsido

d-ro Bano raportis, ke la du partioj interkonsentis pri starigo

de tute simpla, elementa esperanta stenografio aux pli bone:

mallongigaro, facile lernebla. Oni publikigos la projekton

en EL, petante la aprobon fare de la legantoj. En rezolucio

oni esprimis la deziron baldaux uzi en aldonajxoj pri

gxeneralinteresaj temoj tiun cxi mallongigaron, kaj ke "Nia

Mondo" uzu nur la vortmallongigojn de tiu cxi sistemo. Dua

rezolucio rekomendis interalie, ke la sesa punkto estonte

estu nur la cxeflitera sigoo uzota en niaj gazetoj. La gazeto

"Nia Mondo" post eksplodo de la milito cxesigis sian aperadon

kaj la plimulto el la legantoj de EL (la lasta numero aperis

en marto 1940) malaprobis kaj la proponitan unupunktan

cxefliteran signon kaj la elementan mallongigaron. Post diskuto

pri Esperanto-ekzamenoj por blinduloj, Masselier konigis du

pluajn rezoluciojn tuj akceptitajn de la kongreso. La unua

rezolucio esprimas la deziron subteni lauxpove cxiun klopodon,

kiu celas plibonigi la sorton de la blinduloj, kaj petas cxiun

blindulorganizajxon sercxi novajn laboreblecojn por blinduloj.

La dua rezolucio rekomendas al cxiu blinda esperantisto en

sia loko fari sian plejeblon por la subteno de la paco,

helpante al rifugxintaj samsortanoj.

 

Lastmomente alvenis salutletero de patero Agnello en la nomo

de "Belga nacia unuigxo de blinduloj", kaj dankletero de juda

blindulino pro la helpo de blindaj esperantistoj al judaj

rifugxintoj. Post dankesprimo precipe al d-ro Spahr, lia edzino

kaj ilia filo sekvis cxarma sceno: samideanino Rosa Vogt,

unu el la unuaj discxiploj de prof. Cart, transdonis vazon

kun belaj floroj al ges-roj Spahr, kiuj kortusxe akceptis

la memorajxon. Por inde fini la tagon, oni arangxis belan

svisan vesperon en la gastejo "Zur Heimat" kun muziko kaj

kantado.

 

Sabaton, je 9.30 h. en la ferma kunsido de la cxefkongreso

la blindulkongresa sekretario Simon Roth resumis en mallonga

paroladeto la atingajxojn de la blindula sekcio, kaj Varma

Thilander deklamis sian belegan poemon verkitan speciale por

la kongreso.

 

Posttagmeze la kongresanoj disigxis, esperante renkontigxi

dum la venonta kongreso, tamen... eksplodis la terura dua

mondmilito!

                   ::::::::::::

 

32. Indekso de gravaj dokumentoj aperintaj en brajla preso

 

Ne estis eble en la kadro de la "Historio" citi lauxvorte

cxiujn raportojn de UABE-UABO, proponojn, referatojn kaj

prelegojn faritajn dum kongresoj, cxar ili ankaux plenigus

ampleksan volumon; tamen, kredinde trovigxas inter ni

gesamideanoj, kiuj sxatas gxisfunde studi ne nur nian

historion, sed kunlige kun gxi la disvolvigxon de la

blindulafero en diversaj landoj. Esperanta Ligilo, respektive

la estraro de Libe informos pri tio, kie la dokumentoj estos

pruntepreneblaj kondicxe, ke la prunteprenonto promesos

posxtregistrite resendi ilin por eviti perdigxon en la posxto.

Jen do la titoloj de la dokumentoj kun koncizaj rimarkigoj:

 

La jarraporto pri la agado de "Universala Asocio de Blindaj

Esperantistoj" (UABE) dum la jaro 1931 sur 33 pagxoj cxefe

sin okupas pri propagando de Esperanto inter blinduloj, i.a.

cxe la "World conference on the blind" (mondkonferenco pri

blinduloj) okazinta 1931 en New York kaj ankaux inter naciaj

blindulorganizajxoj. Fine vi trovos en gxi liston de libroj

eldonitaj de UABE kaj aliaj brajlaj presejoj vendataj profite

al EL.

 

La unua raporto pri la agado de "Universala Asocio de

Blindulorganizajxoj" (UABO) (antauxe "Universala Asocio de

Blindaj Esperantistoj") dum la jaro 1932 sur 79 pagxoj enhavas

interesajn informojn pri propagando kaj novaj libroj en kaj

pri Esperanto eldonitaj de diverslandaj brajlaj presejoj kun

historiaj resumetoj pri naciaj neesperantistaj

blindulorganizajxoj kunigxintaj kun UABO.

 

La jarlibro de UABO por 1933 raportas sur 92 pagxoj pri

gxenerala agado de la organizajxo. Sekvas interesa artikolo

de H. Thilander sub la titolo "Nia vojo". Fine ni legas

detalajn raportojn de la kunigxintaj en UABO naciaj

blindulorganizajxoj, kiuj donas al ni imagon pri la agado

de la koncernaj organizajxoj por la bono de la nevidantoj.

 

La raportoj de UABO pri la agado dum la jaroj 1935 kaj 1937

sur po 25 respektive 21 pagxoj klare montras, ke la politikaj

kondicxoj malfavoraj al nia internacia lingvo influis ankaux

la agadon de UABO.

 

Tre interesa estas enketo de "Internacia Blindulafera Informejo

kaj Statistikejo" (IBIS) pri komunikilaj avantagxoj por la

blinduloj eldonita de UABO 1938 sur 28 pagxoj. Delegitoj en 17

landoj pli aux malpli detale informas nin pri la avantagxoj,

kiujn blinduloj gxuas sur publikaj trafikiloj.

 

En la jaro 1932 UABO eldonis la referatojn kaj proponojn

faritajn dum la "dekunua" en Parizo, el kiuj ni citas la plej

gravajn.

 

Haberland Ilse: La blindulo kiel stenotipisto.

 

Israels Raff: Konciza raporto pri la stato de la blindulmovado

en Nederlando.

 

Masselier Albert: Internacia instituto por socia adaptigxo

de la nevidantoj.

 

--- Internacia ligo Braille por pliricxigi reliefliteraturon.

 

Masier Georges: Projekto por fondi Internacian Asocion

de blindaj artistoj.

 

La cxefaj referatoj faritaj 1933 dum la "dekdua" en Kolonjo:

 

Arnesen Alf: Cxu UABO povas fari ion por provizi la blindulojn

en cxiuj landoj per pli malmultekostaj skribmasxinoj kaj alia

aparataro?

 

Miksch Minny: La blindulafero en Cxehxoslovakio.

 

Tancredi A. R.: Informoj pri Italujo.

 

Thilander Harald kaj Hedkvist Charles: Novaj vojoj por

la blindula vivnutra laboro.

 

Dum la unua gxeneralkunveno de UABO:

 

Juvonen Einar: Kiel ni havigos labormaterialojn por niaj

manlaboristoj?

 

(Multajn proponojn presitajn en la 75-pagxa kajero ni ne citis).

 

Prelegoj dum la "dektria" kaj la dua gxeneralkunveno de UABO

en Stockholm 1934. Unua kajero lauxvice,

jur. kand. Retsler Ernst: La blindeckompenso en Svedujo.

 

Dir. Lundberg Alrik: La sveda blindulmovado.

 

Rektoro Ek Gustaf: La blindul-instruado en Svedujo.

 

Melchior Agnes: Sociala helpo al la danaj blinduloj.

 

--- Iomete pri ilustrajxoj kaj desegnajxoj kiel rimedo

cxe instruado de blindaj infanoj en Danujo.

 

af Bur^en Julia: La problindula laborkomisiono de kronprincino

Margareta.

 

Juvonen Einar: Mekanterapio kiel blindulprofesio.

 

Dua kajero: fil. d-ro Juringius Nils: Matematika skribo

(kun ilustritaj tabeloj).

 

Gueterbock Eduard: Raporto pri la stato de la internaciaj

laboroj pri la unuformigo de la t.n. lingvaj skriboj brajlaj.

 

Merrick W. P.: Fonetika alfabeto.

 

Cxefaj prelegoj kaj referatoj faritaj dum la "dekkvara"

kaj la tria gxeneralkunveno de UABO en Varsovio 1937. Dua parto.

 

D-rino Gregorzewka Marie: La blindulinstruisto, ties prepara

laborvaloro en la blindullernejoj.

 

D-ro Zahor A.: Sterelizado kiel rimedo kontrauxbatali

la blindecon.

 

Hedkvist Charles: La "parolanta libro".

 

Juvonen Einar: Konciza raporto pri la finna blindulmovado.

 

D-ro Juringius Nils: La blindulo kaj la matematiko.

 

Tria parto:

 

Lockhead H. M.: Skoltado por blinduloj.

 

Cohen Aaron: Blindaj masagxistoj en Anglujo.

 

Melchior Agnes: Blindulaferaj novajxoj el Danujo.

 

Silhan Jan: La blindulafero en Polujo.

 

Pollandov^a E.: La ligo de Cxehxoslovakaj blindulorganizajxoj.

 

Arnesen Alf: La blindeckompenso en Norvegujo.

 

Vandenbosch Agnello (Patero(: La blindeckompenso en Belgujo.

 

D-ro Dolanski W.: La sesa sento de la blinduloj.

 

Pesicx P.: Blindaj terkulturistoj en Jugoslavio.

 

Aparta kajero.

 

 En gxi oni trovas lauxvorte cxiujn rezoluciojn akceptitajn

de la kongreso kaj la gxeneralkunveno de UABO.

 

 

33. Epilogo.

 

Finfine do vi havas la "Historion" sub viaj fingroj!

Ofte, ecx tro ofte dum kongresoj kaj dum privataj konversacioj

oni debatis pri tio, ke iu intencas verki historian verketon

pri nia movado, sed poste... silento! Ne suficxas bona intenco,

sed same grave estas venki cxiuspecajn malfacilajxojn,

kolekti el multaj fontoj tauxgajn materialojn, ilin prilabori,

disponi pri kunlaborantoj, kiuj suficxe rapide povas resendi

korektendajn manuskriptojn kaj fine, kara leganto, ne estis

facila tasko trovi iun, kiu finance subvenciis la eldonon

kaj intertrakti kun blindulorganizajxo, kiu bonvolis presigi

la "Historion) sub ege favoraj kondicxoj tiele, ke dank. al

preskaux neimagebla helpemo bonkora ricevos senpagajn

ekzemplerojn de tiu cxi unua volumo cxiuj porblindulaj

biblotekoj pruntedonantaj esperantajn kaj gesamideanoj

laborantaj por la bono de nia afero, sed ankaux multaj

samideanoj pagos kompare malaltan prezon por la verko.

 

Kredinde kelkaj aux ecx multaj el niaj legantoj kritikos, ke

la vortoj Esperanto kaj blinduloj kun derivajxoj aperas

sen mallongigoj lauxdezire de multaj el ni kaj, ke la hispana

brajla presejo uzis la malferman kaj ferman citilojn por

enkadrigi fremdlingvajn vortojn anstataux la punktojn 2 kaj 5.

 

La dua volumo, ankoraux ne preta, entenos biografiojn

de elstaraj nevidantaj pioniroj jam forpasintaj kaj tiun

de nia "pacxjo" prof. Th. Cart, la karmemora fondinto de nia

movado kaj... la dauxrigon de nia "Historio" ekde la jaro 1946

gxis la nuna tempo supoze, ke la terestro donos suficxe

da tempo al la auxtoro por plenumi ankaux cxi tiun taskon.

 

J. Kreitz

          ::::::::::

 

Tabelo de enhavo

 

Dedicxo                                                   I

Antauxparolo                                              1

1. Komencoj                                               5

2. Esperanta Ligilo gxis 1915                            16

3. Kongresoj gxis 1914                                   20

4. Vojagxoj de blinduloj                                 23

5. Eldonado de libroj brajlaj en kaj pri Esperanto       26

6. Resuma raporto                                        29

7. La blindulesperantista movado dum la unua mondmilito  38

8. Esperanta Ligilo gxis 1940                            39

9. La movado gxis 1923                                   50

10. La naciaj Esp. societoj                              56

11. UABE                                                 77

12. UABO                                                 97

13. Diversaj organizajxoj                               115

14. La "unua" en Praha                                  120

15. La internaciaj kongresoj gxis 1939                  126

16. La "dua" en Helsinki                                127

17. La "tria" en Nuernberg                              130

18. La "kvara" en Vieno                                 136

19. La "kvina" en Edinburgo                             142

20. La "sesa" en Danzig                                 144

21. La "sepa" en Antverpeno                             148

22. La "oka" en Budapest                                152

23. La "nauxa" en Oxford                                155

24. La "deka" en Krakovo                                156

25. La "dekunua" en Parizo                              158

26. La "dekdua" en Kolonjo                              164

27. La "dektria" en Stockholm                           169

28. Antauxparoleto al la "dekkvara" en Varsovio         182

29. La "dekkvara" en Varsovio                           185

30. La "dekkvina" en Londono                            200

31. La "deksesa" en Bern                                204

32. Indekso de gravaj dokumentoj en brajla preso        212

33. Epilogo                                             218

          ::::::::::