Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj

tria volumo

eminentaj pioniroj de la blindulesperantista movado

(dauxrigo)

redaktis:

Raymond Gonin kaj Rudolf Krch|n+ak

finredaktis:

Attila Varr+o

komisiite de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj

 

eldonas:

Pola Asocio de Nevidantoj

Esperanto-Sekcio

1990

Skribis: I. Stankiewicz

korektis: D. Jagiello kaj St. Makowski

 

 

Enhavo

 

Antauxparolo

 

Eminentaj pioniroj de la blindulesperantista movado

 

Anglio

Eunice Hughes

 

Auxstralio

Matilda (Tilly) Ann Aston

Harold Charles Dickinson

 

Finnlando

Einar Juvonen

 

Francio

Albert Masselier

Serge Gyors

Pierre Chaillet

 

FR Germanio

Hans Breitenbach

Fritz Karow

 

Italio

Guglielmo Vassio

 

Jugoslavio

Veljko Ramadanovicx

Vladislav Stefanovicx

 

Nederlando

Rafael Israels

 

Pollando

Jozefo Smietanko

 

Sovetunio

Pjotr Vasiljevicx Gorcxakov

Mihxail Verbickij

Zinaida Ivanovna Sxamina

 

Svedio

Varma Thilander

 

Postparolo

 

 

antauxparolo

Verkante la antauxparolon por cxi tiu volumo, mi havis la pezan taskon,

sekvi la modelan ekzemplon de la eminentulo Joseph Kreitz,

kiu enkondukis la unuan kaj la duan volumojn de la "Historio de la E-movado

inter la blinduloj". Cxar mi certe ne sukcesis kompili tian altkvalitan

tekston, mi nur modeste povas klopodi veki intereson en la legantoj

pri la enhavo de tiu cxi jubilea eldonajxo.

 

Okaze de la 54-a Internacia Kongreso de Bl'j E-istoj inter la

2-a kaj la 9-a de auxgusto 1986 en Stubenberg (Auxstrio)

la gxeneral-kunveno de LIBE esprimis la deziron, ke dum la

grava jaro 1987, kiam la tuta E-istaro festos la centjaran

jubileon de nia altkvalita internacia lingvo, aperu la tria

volumo. Pri la koncepto, laux kiu la libro estu kompilita,

du ideoj sin prezentis: gxi - same kiel la unua volumo -

enhavu gxeneralajn detalojn pri la historio de la pasintaj

jardekoj kaj mallongajn raportojn pri la kongresoj okazintaj

post 1939, aux gxi konsistu el biografioj pri elstaraj blinduloj,

kiuj dauxrigis la laboron de la eminentuloj menciitaj en la

dua volumo, donante siajn tutajn fortojn kaj kapablojn

por disvastigi E-on inter la samsortanoj kaj por pligrandigi

la influon de nia agado en la universala E-movado. Estis

malfacile elekti, sed la kunveno la duan ideon opiniis pli

oportuna.

 

la verkintoj, s-roj R. Gonin kaj R. Krch|n+ak konstatis, ke

ili ne sukcesis doni detalojn pri cxiuj, kiuj laux ilia opinio

meritus okupi lokon inter la altranguloj. Povas do esti, ke

ili - malgraux akurata, konscienca laboro - ne menciis kelkajn

personojn, kiuj nepre ne devus esti forgesitaj. bonvolu kompreni

kaj akcepti tion.

 

en cxi tiu volumo vi trovos biografiojn pri konataj blinduloj,

kiuj ludis elstaran rolon en nia

movado, kaj ankaux pri personoj, kiuj laboris en la fono.

certe vi samopinios kun la verkintoj kaj kun mi mem,

ke en cxiu kazo temas pri kuragxaj, sindonemaj homoj,

kiuj plene meritas resti en nia memoro kaj en nia koro.

Gerda van der Sijde (Nederlando)

 

eminentaj pioniroj de la blindulesperantista movado

 

Anglio

 

Eunice Hughes (1926--1985)

 

sxi estis unu el la gvidantaj personoj de la E-movado

inter la anglaj geblindulj dum la lastaj 30 jaroj de sxia vivo.

en la jaro 1956 sxi farigxis sekretariino de BABE (Brita Asocio

de Blindaj E-istoj) sub la kondicxo, ke tio ne dauxros longe.

Tamen sxi plenumis tiun postenon gxis 1972, kiam sxi farigxis

prezidantino gxis sia morto.

 

Eunice Hughes naskigxis la 29-an de julio 1926 kiel Euxnice

Woodget. En la sesa vivjaro sxi malsanigxis je meningito kaj

ne nur blindigxis, sed ankaux sxia auxdpovo igxis parte difektita.

 

Sxi vizitis lernejojn por blinduloj, por malfortevidantoj kaj

viduloj. Finfine sxi trovigxis en Kolegio de la Regxa Instituto

por blinduloj. Post gxenerala edukado tie sxi brile sukcesis

en la stenotajpista fako.

 

Dum kelkaj jaroj sxi laboris cxe industria entrepreno kiel

stenotajpistino. Cxirkaux la jaro 1949 sxi komencis instrui

brajlan stenografion cxe la komenca kolegio administrata de la

Regxa Instituto por Blinduloj. Tiu kolegio celis ellernigi

la stenotajpadon dum unu jaro, anstataux dum kvar jaroj

aliloke. Ke tio sukcesis, oni danksxuldas nemalgrandparte

al Eunice. Estante membro de komisiono, kiu en 1955-59

reviziis la brajlan stenografion, Eunice (kiel kutime) havis

ege tedan laboron.

 

Dum kelkaj jaroj sxi estis talenta en grupo de blindaj geaktoroj,

ricevante apartan mencion pro pluraj siaj plenumoj. bedauxrinde

la kreskanta surdigxo trudis al sxi rezignon pri tiu hobio.

 

La interesigxo pri E-o vekigxis en sxi, kiam sxi - ankoraux

lernantino - legis tiulingvan flugfolion de interinstituta gazeto.

instruisto tiam klarigis, kio estas tiu stranga lingvo, kaj

Eunice persvadis lin instrui gxin al grupeto da lernantoj. Sxia

intereso revivigxis kelkajn jarojn poste, kiam sxi legis

en anglalingva gazeto referajxon pri la Internacia Kongreso

de Blindaj E-istoj en Parizo en 1950. Ekde tiam E-o kaj sxi

farigxis nedisigeblaj. Sxi cxiam denove pruvis sin inda

postsekvantino de sia iama amiko W. Percy Merrick.

 

Al BABE estas neeble esprimi kiom gxi sxuldas pro la sennombraj

servoj, nelacigxemo kaj prudento de Eunice. Sxi fondis la unuan

porblindulan sonbendan servon. Certe multaj partoprenintoj

kaj auxskultintoj memoros la du "internaciajn" sonbendojn,

kiujn sxi iniciatis - tiun en 1959, omagxe al la centa datreveno

de la naskigxo de Zamenhof kaj tiun en 1961, okaze de la 31-a IKBE

en Harrogate. Tiu kongreso, kiel ankaux la 39-a en Londono

1971, ne estus okazintaj sen sxia diligentega laboro.

BABE ankaux danksxuldas al sxi pro la bonega perkoresponda

kurso kaj pro sxia kelkjara redaktado de ties duonjara bulteno.

 

Aparte valora sxi opiniis la brajlan transskriban servon

de BABE por la Nacia Biblioteko de Blinduloj. En 1962 sxi

edzinigxis al unu el la motoroj de tiu servo, John Hughes.

ilian kontenton kruele interrompis lia forpaso en 1974.

 

Eunice ankaux multe klopodis por LIBE, kies estrarano kaj

helpsekretario sxi estis dum multaj jaroj. Sxi ofte partoprenis

niajn kongresojn, ekz. en Rimini, Helsinki, Vieno ktp.

 

Sxi sxatis korespondi, vekante simpation kaj apartan kortusxon

per siaj leteroj pri cxies individuaj problemoj. Sxi cxiam penadis

progresigi E-on en sia logxloko, kaj havis multajn geamikojn

inter la vidantaj gesamideanoj. Sxi kolektadis monon kaj prelegis

nome de la societo de gvidhundposedantoj. Sxi fakte faris multon

por helpi al homoj en sia komunumo. Ecx spite al sia lasta

malsano, sxi organizis prizorgan servon por helpi parencojn

de mensmalsanuloj, kaj sxi deziris, ke post sxia morto oni

sendu mondonacojn al tiuj personoj anstataux acxeti florkronojn

por sxi.

 

Sxi mortis la 30-an de januaro 1985. Sxi suferis pro kancero.

kuragxe sed vane sxi luktis kontraux tiu malsano.

Laux nekrologo en "Esperanta Ligilo", majo 1985

 

Auxstralio

Matilda (Tilly) Ann Aston (1873-1937)

 

Tiu verkistino, poetino, instruistino, muzikistino kaj E-istino

naskigxis la 11-an de decembro 1873 en Carisbrook, cxe la urbo

Toter en la sxtato Viktorio. Sxi naskigxis kun unu malforta

okulo, kaj sepjara sxi tute blindigxis. Okjara sxi venis al la

blindul-lernejo en Melburno, kie sxi poste trovis sian okupon

kiel instruistino por multaj jaroj.

 

En 1892 sxi komencis en Melburno la universitatajn studojn.

Sxi sukcesis trovi grupon da studentoj, kiuj por sxi transskribis

bezonatajn librojn en brajlon. Tiu cxi grupo estis la fundamento

por la ekesto en 1895 de societo de blindul-amikoj de Viktorio.

La societo kreis porblindulan bibliotekon, kiu ekzistas gxis nun,

disponante pri libroj ne nur brajlaj sed ankaux sonbendaj kaj

grandliteraj.

 

En 1895 sxi fondis ankaux societon por progresigo de la blindul-afero,

kiun sxi prezidis gxis sia morto en la jaro 1937. Ankaux

gxi funkkcias gxis nun, kaj havas en sia estraro ankaux blindulojn.

 

Dum la unua milito sxi organizis grupon el blindaj membrinoj

de Rugxa Kruco, kiuj trikis puloverojn por la soldatoj.

 

En la jaro 1907 sxi aligxis al la Melburna E-klubo. sxi instruis

E-on al blinduloj kaj profitis E-on por progresigo de la

blindul-afero. Per E-o sxi korespondis brajle sra la tuta mondo.

 

Per paroladoj kaj solkantado sxi aktive partoprenis du E-istajn

kongresojn en Auxstralio. Dum la unua, en Adelaide (1911),

sxi prelegis pri la temo "kion signifas E-o por la blinduloj".

Sxi tiam ankaux solkantis per sia agrabla vocxo. Simila estis

sxia aktiveco dum la dua kongreso en Melburno (1912).

 

Sxi essis sukcesa verkistino, pri kio atestas sxiaj naux volumoj

de prozo kaj poezio. Ni menciu ekzemple: "Memoirs of Tilly Aston"

(rememoroj de T' A') el 1907, "Singable songs" (kanteblaj

kantoj), "Old timers" (malnovtempuloj) kaj "Songs of light"

(kantoj de lumo) el 1913.

 

Jen malgranda specimeno de tradukista kapableco de Tilly Aston.

Temas pri eta poemo de angla poeto, Robert Herrick (1591-1675),

"to Electra":

Mi timas peti kison,

rideton ecx de vi,

cxar se mi ilin havus,

fiera igxus mi!

 

Ne, jen la sola gxojo

por mi, ho amatin',

nur kisi la aeron,

jxus kiu kisis vin.

 

Harold Charles Dickinson (1909-1983)

 

Alia elstara E-isto inter la auxstraliaj blinduloj estis

Harold Charles Dickinson. Li studis E-on dum la tridekaj jaroj,

versxajne dank' al Tilly Aston.

li estis lingve talenta, reganta ankaux francan kaj germanan lingvoojn.

kun Tilly Aston li kontaktis perletere kaj ili ecx renkontigxis

pere de E-o. Li farigxis ne nur entuziasma studanto,

sed poste ankaux instruisto de E-o. La internacia lingvo pliigis

liajn interesojn pri muziko, poezio kaj pri internaciaj aferoj.

 

H' Ch' Dickinson naskigxis en 1909 en Londono. Ankaux lia pli agxa

frato Eddi estis blinda. La familio translogxigxis al Auxstralio.

En 1915 li venis tie en blindul-lernejon, kie jam estis ankaux Eddi.

Laux lia auxtobiografia libro "Over the next hill" (malantaux

la plej proksima monteto), aperinta en 1982, gxi estis severa,

nealloga domo, sed tie li komencis lerni muzikon, lian tutvivan gxojon.

Dum la dudekaj jaroj li migris kun sia frato tra auxstraliaj

regionoj, prezentante koncertojn, kies celo estis veki intereson

en la logxantaro pri la problemo de blinduloj. Li ludis violonon

kaj lia frato fortepianon. Iliaj avo kaj patro estis lertaj

lignajxistoj. Ties manlertecon heredis ambaux knaboj. Ili ambaux

sxatis fari diversajn lignajn objektojn, precipe boatojn.

Ili fondis meblofabrikan entreprenon, kie oni sub ilia gvidado

produktis meblojn por butikcxenoj kaj ankaux por privataj klientoj.

En 1941 H' Ch' Dickinson eldonis volumon da versajxoj. En 1967

al li estis aljugxita la titolo "Membro de la brita imperio"

pro liaj pioniraj meritoj sur la kampo de laboro de blinduloj

kun diversaj instrumentoj kaj masxinoj en la industrio. Kvankam

li funebris pro la morto de Eddi, de ambaux gepatroj kaj de la edzino,

li dauxrigis la sxrankfabrikadon. En 1962 li denove edzigxis

al nevidanta instruistino de blinduloj, posedanto de universitata

diplomo. En 1963 li komencis labori kiel direktoro de la regxinlanda

rekapabligejo por blindaj junuloj kaj plenagxuloj. Kune kun la

nova edzino li gvidis tiun instituton al plena prospero.

En 1978 li emeritigxis kaj dedicxis sin al siaj hobioj,

kiel ekz. al riparado de horlogxoj kaj de muzikskatoloj kaj

al legado. Post longa malsano li mortis en 1983.

Herbert kaj Fay Koppel

::::::::::::::::

 

Finnlando

 

Einar Juvonen (1898-1979)

 

Finnlando apartenas al tiuj landoj, kie jam baldaux post la

fino de la unua mondmilito prosperis la E-movado inter la blinduloj.

Gxi estis la lando, kiu tuj pretis organizi nian duan kongreson

de blindaj E-istoj, post la brila sukceso de la kongreso unua

en Prago 1921. Tiu dua okazis en Helsinki, en 1922. Ni ne scias

cxu kaj kiom en gxi aktivis s-ano Einar Juvonen. Ni tamen scias,

ke li estis la plej grava reprezentanto de la dua generacio

de finnaj blindaj E-istoj, dedicxante 26 jarojn de sia vivo

por la plenumo de la funkcio de prezidanto de "Steleto",

societo de blindaj E-istoj en Finlando.

 

Li naskigxis la 6-an de aprilo 1898 en la komunumo Vertsile,

en la karelia parto de Finnlando. La vidpovon li perdis, kiam

dum la civitana milito cxe la urbo Viipuri en 1918 lin vundis

pafila kuglo celinta lian kapon.

 

Li baldaux komencis interesigxi pri la blindul-afero. Diversajn

funkciojn li plenumis dum kvindek jaroj. En 1926 oni elektis lin

prezidanto de la centra organizajxo de finnaj blinduloj, kiun

funkcion li plenumis dum dek jaroi. 30 jarojn li estis prezidanto

de la societo de finnaj blindaj masagxistoj. Profesie li estis

fizioterapiisto. Masagxo kaj fizioterapio estas la plej oftaj

profesioj inter la viddifektitoj en Finnlando. Dum la jaroj

1927-1945 li estis cxefredaktoro de la brajla gazeto

"Sokeain airut" (heroldo de blindul'j).

Tiun taskon li plenumis akurate ankaux dum la milito. Helsinki

estis ofte bombatakata, sed li restis cxiam en la urbo kaj zorgis,

ke la legantoj ricevu regule sian sxatatan gazeton. Kiel fakulo

kaj spertulo, Juvonen ofte estis invitata en diversajn registarajn

komisionojn, kie oni pritraktis aferojn koncerne blindulojn.

Tie li cxiam sukcese agis. Lia tutviva agado estis gxenerale

alte taksata. Tion pruvas plej bone la ordeno de blanka rozo,

per kiu lin distingis la prezidento de la finna respubliko

en 1953. Kvar jarojn poste li ricevis de la finna registaro

la rangon de sociala konsilanto.

 

La finnaj blinduloj honoras s-anon Einar Juvonen kiel meritplenan

kaj sxatatan veteranon de sia movado.

Rudolf Krch|n+ak

::::::::::::::::::::::::

 

 

Francio

Albert Masselier (1886-1926)

 

Inter ambaux mondmilitoj Albert Masselier estis unu el la plej

elstaraj personoj de la blindul-E-ista movado en Francio

kaj li farigxis tre konata ankaux sur la internacia kampo.

 

Naskigxinte en Rosendael, apud la belga landlimo, li studis

en lernejo por estontaj pastroj, sed li ne sentis altiron por

la pastreco, kaj forlasis la lernejon. Antaux la unua mondmilito

li havis brilan kaj promesplenan situacion en komerca entrepreno.

La sorto frapis lin: sur la batalkampo kuglo trafis liajn okulojn

kaj li restis tute blinda. De tiam li dedicxis sin al siaj

sortfratoj. Komence li rekuragxigis kaj revigligis la blindigitajn

soldatojn. Poste li aktive partoprenis en la movado por progresigo

de la blinduloj. Sed lia vera agadkampo estis blindul-E-ista movado.

 

Oni ne konas la precizan daton de lia E-istigxo, sed versxajne

gxi okazis dum la unua jardeko post la milito. Evidente li baldaux

farigxis varma apostolo de internacia lingvo kaj de gxiaj

kvazaux-harmonoj: aspiroj al mondpaco kaj universala frateco,

same kiel virtualaj eblecoj por kunigi kaj progresigi la tutmondan

blindul-aferon. Albert Masselier kunlaboris kun Th+eophil Cart,

farigxis "konsulo" de la Blindaj E-istoj (tiel oni nomis tiam

la EL-delegitojn). En EL li aperigis multajn

artikolojn kaj tradukojn pri blindul-aferoj aux aliaj temoj;

en francaj gazetoj, brajlaj kaj porvidulaj, li skribis pri la

blinduloj kaj pri E-o. En 1932 li estis la cxefa organizanto

de la 11-a IKBE en la kadro de la 24-a universala E-kongreso.

Poste li starigis lauxlegxe nian landan grupon sub la nomo FABE

(F!anca Asocio de Blindaj E-istoj). Prezidanto kaj kasisto de

FABE estis du vidantaj blindul-amikoj, Em' Robert kaj R' Curnelle;

A' Masselier farigxis sekretario. Aliaj estraranoj estis Et. Bouquin,

R. Gonin, f-ino A. Niquet, J. Pascal kaaj G. Pluchon.

Sed A. Masselier mem faris grandan parton de la laboro: li verkis

artikolojn kaj propagandilojn, kontaktis kun multaj organizajxoj,

faris varbprelegojn en diversaj urboj, ktp. Li ankaux helpis

la novajn FABE-anojn en la lernado de E-o. Bedauxrinde, pro la

tiam dividita blindul-movado en Francio, FABE ne povis resti

filio de UABO.

 

Albert Masselier, aliparte, estis talenta homo. li verkis poemojn

kaj kantojn franc- kaj E-lingve, kaj tradukis al E-o multajn

popolkantojn, se ne paroli pri artikoloj.

 

Post la dua mondmilito lia aktiveco iom malvigligxis, sed li

cxiam konservis sian fidelecon al E-o, sian fidon al gxia estonteco.

Versxajne lia lasta partopreno en kongreso estis en Harrogate (1961).

Lia familia vivo estis nefacila: plurfoje li farigxis vidvo.

Iom post iom li perdis la auxd- kaj la palp-kapablon, kaj

dum la lastaj monatoj de sia vivo li estis paraliziita kaj

preskaux senkonscia.

 

Albert Masselier meritas resti en la memoro de la blindaj E-istoj

kiel modelo de homo, kiu cxion oferis por la progresigo de E-o,

kaj kiu, malgraux la obstakloj, la miskomprenoj, neniam forlasis

sian idealon.

 

Serge Gyors

 

La 12-an de auxgusto 1958 mortis Serge Gyors. li estis unu

el tiuj homoj multe konataj kaj sxatataj en diversaj medioj

dank' al sindona, senlaca kaj efika laborado, sed pri kies intima

personeco oni scias preskaux nenion. Li vivis sola en propra

dometo kiel muzikinstruisto.

 

Vigla defendanto de la rajtoj kaj aspiroj de la blinduloj,

li estis eficienta sekretario de la Unuigxo de blinduloj de Chaumont

kaj regiono dum la dek kvin lastaj jaroj de tiu organizajxo,

kiu malaperis pro la dua mondmilito. Sed post tiuj teruraj jaroj

li reprenis la batalon: i.a. li fondis, redaktis kaj mem presis

brajlan gazeton "Le r+eveil des aveugles, (la vekigxo de la

blinduloj), kies cxefa celo estis lukti kontraux cxiuspecaj

kaj cxiuflankaj antauxjugxoj suferataj de la nevidantoj.

Tiu batalemo devigis lin multfoje interveni cxe oficialaj

instancoj kaj publikaj administracioj.

 

Sed la aktiveco, interesigxo kaj helpemo de Serge Gyors

ne limigxis je tio. Li krome presadis tri franclingvajn

periodajxojn - poezian, katolikan, sxakan. Post lia morto oni

eksciis, ke li mem verkis poemojn sub pseuxdonimoj.

 

En 1950, okaze de la parizaj UK kaj IKBE, la nevidantaj E-istoj

en nia lando decidis revivigi la iaman grupon FABE (Franca

Asocio de Blindaj E-istoj). Serge Gyors estis inter la fondintoj

de la nova organizajxo: SBEF (Societo de Blindaj E-istoj

en Francujo), kiu poste farigxis FUBE (Franca Unuigxo de Blindaj

E-istoj). Gxis sia morto li plenumis la taskon de cxefsekretario

de FUBE, kaj li redaktis kaj presis la trimonatan organon

de tiu grupo: "nia vocxo". Dum pluraj jaroj li ankaux prizorgis

la perkorespondajn kursojn de FUBE: li ja perfekte regis la

internacian lingvon.

 

Internaciskale li estis tre konata, ne nur cxar li korespondadis

kun multaj landoj kaj partoprenis en pluraj internaciaj kongresoj,

sed precipe cxar li estis la iniciatinto, fondinto, administranto

kaj gastiganto en propra domo de IEBB, la "Internacia E-a Brajla

Biblioteko). Tiu kreajxo farigxis lia cxefa zorgo, lia plej granda

merito. Por gxi li mem kopiis multajn volumojn kaj kolektis

monon en vidulaj medioj. Cxe lia morto, interkonsente kun LIBE,

la plej granda parto de la trezoroj de IEBB estis sendita

al la Nacia Librarejo por blinduloj en Londono (nun en Stockport),

kiu dauxre pruntedonas al eksterlando.

 

Laux lia propra konfeso Serge Gyors ofte laboris de la kvina

matene gxis la oka vespere. Kredeble por li la laboro kompensis

la solecon. Tamen ni povas supozi, ke tio okazis je la kosto

de lia sano, kaj ke lian subitan forpason kauxzis tiom da penado

dedicxata al la kunhomoj.

 

Pierre Chaillet (1923-1980)

 

Pierre Chaillet naskigxis la 22-an de januaro en Audincourt

(departemento Doubs). Jam kiel nauxjara knabo li perdis sian

patron, tiel ke la patrino, energia virino, ludis tre gravan

rolon en lia vivo. Estante 14-jara li tute blindigxis

pro okulnerva malsano. Sed li ne senesperigxis; li lernis brajlon

kaj readaptigxis. En 1945 li iris al Parizo, kie li studis dum du

jaroj en la profesia reeduka Centro de Asocio Valentin Hawy,

post kio li ricevis la sxtatan diplomon de masagxisto-kineziterapeuxto.

Tiun profesian laboron li plenumis unu jaron en Villard-de-Lans

(Is[ere), poste en sia naskigxa urbo, kaj fine, ekde 1959,

en Chalon-sur-Sa_one (Sa_one-et-Loire). Homo gxentila, diskreta,

afabla, bonkora, li rapide adaptigxis al la nova urbo kaj akiris

abundan klientaron. Baldaux li farigxis tipa silueto por la

enlogxantoj. En 1972 mortis lia patrino, lia cxiama helpantino.

Li tamen spitis la sorton kaj dauxrigis sian profesian laboron

dank' al la kuragxiga helpo de bonaj najbaroj kaj de sindona

parencino. Sed cxi tiu ankaux mortis post kelka tempo, kaj tiam

Pierre Chaillet decidis emeritigxi.

 

Sed por homo kiel Pierre Chaillet la profesia retirigxo neniel

signifis la cxesigon de cxia aktiveco. Male, li dedicxis sin

al multaj taskoj kaj hobioj, kiuj faris lian vivon plena kaj

utila. En 1975 li ricevis gvidhundon de la Flandra Klubo en

Wasquehal. Tio estis por li grava liberiga helpo, tiel ke du jarojn

poste, kiam la hundo mortis pro gorgxkancero, P. Chaillet tuj

ricevis novan de la sama fondajxo.

 

Je la granda miro de sia cxirkauxantaro, Pierre Chaillet estis

filatelisto: kun la helpo de vidanto kaj dank' al brajlaj

slipoj kaj simplaj procedoj li ordigis sian belan, mondampleksan

kolekton de posxtmarkoj. Li multe interesigxis ankaux pri muziko

kaj registris multajn kasetojn. Por li brajla skribo estis

cxiam objekto de zorga priatento: li havis bonan personan

bibliotekon kaj ricevis multajn revuojn, tiel ke li grandkvante

legis. Li ankaux abunde kopiis, ne nur por si mem, sed por

bibliotekoj kaj asocioj, kun kiuj li kunlaboris: li deziris,

ke blinduloj, precipe la junaj, ne neglektu brajlon, tiun plej

valoran liberigilon. Sxatante tiflologian agadon, li vigle

kunlaboris kun organizajxoj kiel la loka sekcio de AVH, al kiu

li havigis i.a. multajn librojn.

 

Sed en la vivo de Pierre Chaillet tute apartan lokon havis

la internacia lingvo, kiun li lernis dum sia profesia tempo

en Audincourt. Li rapide atingis bonan nivelon almenaux en la

skribado de E-o, dank' al diligenta kaj racia studado.

Cxar li ne havis oftajn okazojn paroli, li acxetis la kasetojn

de la metodo Assimil, kaj li ecx brajligis la koncernan ampleksan

libron. La avantagxoj de E-o kaj la idealo al gxi ligita tuj

kaptis la menson de la scivolema kaj komunikigxema Pierre Chaillet.

Kvankam li partoprenis nur unu internacian kongreson, tiun de

Lyon en 1957, li estis multlande konata dank' al intensa korespondado.

 

Por FUBE li estis efika kunlaboranto. Kiam nia asocio fondis

en 1978 sian kulturan bibliotekon, li tuj kaj entuziasme akceptis

prizorgi gxin; li ne nur bone konsilis la uzantojn, sed konstante

klopodis pliricxigi la librokolekton.

 

Sur la plano de LIBE li ankaux estis multvalora aktivulo.

Li unue helpis kiel landa delegito de la malnov-gazeta servo,

tiam vigla. Sed lia plej sxatata kaj plej sukcesa agado koncernis

la malnov-libran servon. Kiam la fondinto de tiu servo, nia

nederlanda amiko Albertus Baerveldt petis landajn kunlaborantojn,

Pierre Chaillet senhezite proponis sin kaj baldaux farigxis

unu el la plej agemaj malnovlibro-servaj delegitoj. Sekve,

kiam kelkajn jarojn poste pro malbona sanstato A' Baerveldt

devis rezigni pri la gvidado de tiu grava, temporaba kaj spacpostula

fako, li tute nature konfidis gxin al Pierre Chaillet, kiu

dauxrigis la taskon en la sama sindona spirito. Cxiujare la nova

servestro prezentis modele redaktitan raporton, kiu prilumis

cxiun faceton de la rezultoj de tiu agado vere utila al tiom da

personoj kaj bibliotekoj kaj trafa rimedo por pruvi la praktikan

valoron de E-o ecx por neE-istoj. Sed la raportoj ne menciis,

ke tre ofte, kiam petita libro ne estis disponebla en la

rezervo, Pierre Chaillet mem, propramone, acxetis gxin por

kontentigi la petinton.

 

La 6-an de novembro 1980, akompanate de 76-jara helpantino,

Pierre Chaillet transiris trafikplenan straton, kaj subite peza

kamiono mort-renversis ambaux personojn. Tiel do, tragike

finigxis la vivo kaj la agado de tiu neordinara, multflanka

kaj helpema pioniro.

Raymond Gonin

 

 

Federacia Respubliko Germanio

Hans Breitenbach (1924-1980)

 

Al la plej elstaraj agantoj por disvastigado de la internacia

lingvo en okcidenta Germanio sendube apartenis post la dua

mondmilito Hans Breitenbach. Dum 20 jaroj li gvidis la

E-blindul-Ligon de Germanio (EBLOGO), kaj li aktive laboris

en la estraro de LIBE i.a. kiel gxeneral-sekretario.

 

Li naskigxis la 27-an de januaro 1924 en Erfurt (Turingio).

Blindigxinte en frua junagxo li ricevis lernejan kaj profesian

(stenotajpistan) edukadon en la blindul-lernejo en Halle-Saale.

Tie oni certe rimarkis ankaux lian muziktalenton, kaj instruis

al li pianludon kaj agordadon. Laboron li trovis post la militfino

en Berlino cxe la radiostacio. Post translogxigxo al la okcidenta

parto de la urbo li estis dungita de la Berlina Banko, kie li

laboris gxis la morto.

 

Kvankam ni precize ne scias, kiam li E-istigxis, estas certe,

ke li apartenis al la unuaj membroj de EBLOGO post gxia

refondigxo. Ankaux en la gxenerala movado li aktivis kiel

vicprezidanto de la berlina E-unuigxo kaj eldonanto de ties

informilo. Inter 1959 kaj 1979 li estis unua prezidanto de EBLOGO.

La organizajxo multe profitis de liaj ideoj kaj kapabloj.

De la pioniro de la germana blindul-E-ista movado, Joseph Kreitz,

li transprenis la eldonadon de la brajla revuo de EBLOGO.

Sub la nomo "Panoramo" gxi estis ankaux internacie konata kaj sxatata.

Breitenbach ne nur estis gxia redaktoro, cxefa kontribuanto kaj

tradukanto, sed dum libertempo kaj semajnfinoj, li mem produktis

la klisxojn per malnova presmasxino de la berlina blindul-presejo.

Ne cxiuj sxatis lian kelkfoje iom akran skribstilon, sed cxiuj

respektis lian laboron, kiun li faris tiel perfekte kiel eble.

 

Veki interesigxon pri la internacia lingvo Breitenbach konsideris

kiel cxefan taskon de E-unuigxo. Varbofolioj de li verkitaj

aperis en rimarkinda kvanto. Alte li taksis integrigxon de la

blindaj E-istoj en la gxeneralan movadon. Li mem kunlaboris

en la germana E-asocio, kaj en la tiama "Germana E-revuo" ofte

aperis liaj kritikaj observoj pri radioelsendoj.

 

Multajn internaciajn kongresojn li vizitis. Li organizis

seminariojn de blindaj E-istoj en Rheinbreitbach 1967 kaj la

42-an IKBE en Hamburg 1974.

 

Post pli ol 20 jaroj de aktiva laboro por disvastigo de E-o

en la jaro 1979 kancermalsano devigis lin demisii de cxiu posteno,

cxesigi la laboron. La internacia kongreso en Lucerno 1979 estis

por li la lasta okazo renkontigxi kun multaj gesamideanoj.

Tro frue, la 19-an de februaro 1980 li mortis en Berlino.

 

Hans Breitenbach estis homo kun multaj talentoj. Li kapablis

gvidi kunsidon kaj poste amuzi la cxeestantojn per pianludo

aux per spritaj kabaredajxoj memverkitaj. Al diskonigo kaj

disvastigo de E-o li dedicxis multe da tempo kaj laborforto.

Kvankam la kunlaboro ne cxiam estis facila, restas fakto, ke

Hans Breitenbach ludis gravegan rolon en la E-movado de germanaj

blinduloj.

 

Fritz Karow (1913-1987)

 

Li sendube apartenis al la plej konataj aktivuloj de la

blindul-E-ista movado post la dua mondmilito. Dum pli ol 40 jaroj

li estis membro de la Blindul-E-ista Ligo de Germanujo (EBLOGO),

kies financojn li majstris inter la jaroj 1959--hg. En 1978 oni

elektis lin estrarano de LIBE. Komence li estis vicprezidanto,

kaj inter 1980--hc prezidanto. Al liaj tiutempaj klopodoj ni

danksxuldas la brajlan dekvoluman eldonon "Plena Analiza

Gramatiko de E-o". Inter 1951-85 li partoprenis la plej multajn

"niajn" kaj ankaux multajn universalajn kongresojn. Tie li

interkonatigxis kaj -amikigxis kun multaj gesamideanoj.

Alte taksata estis lia societemo kaj helpemo. Li estis

kunorganizanto de la renkontigxo en Rheinbreitbach 1967,

poste de kongresoj en Hamburg 1974 kaj en Augsburg 1985.

Li cxiam estis garantio por glata traktado de financaj aferoj.

Ekde 1983 oreldifekto malhelpis lin partopreni en multpersonaj

kunvenoj. Fritz Karow estis homo, kiu preferis praktikan laboron

al iluzioj kaj belsonaj paroladoj.

 

Li naskigxis la 16-an de februaro 1913 en la tiam germana,

baltmara havenurbo Stettin, kiu depost la dua mondmilito apartenas

al Pollando kaj nomigxas Szczecin. Blindigxinte kiel dekjarulo

li vizitis la blindul-leonejon de sia hejmurbo. Tie la lernejoj

havis la eblecon lerni ankaux E-on. Post studado de eklezia

muziko en la mezgermania urbo Aschersleben, li ricevis postenon

de orgenisto en Stettin. Kiel milionoj el liaj samlandanoj,

post la militfino li devis forlasi sian hejmon. Unue li venis

al Timmendorfer Strand, cxemara banloko proksime al la

okcident-germana urbo Lubeck. Post kelkaj jaroj en Hannover li

transprenis agentejon, kiu peris koncertojn de blindaj artistoj

sur la tuta teritorio de FR Germanujo. Gxis 1966 li mem vojagxadis

kiel koncertpianisto kaj akompananto de gekantistoj. Ekde la

jaro 1958 li logxis en Kolonjo, kie li en 1966 transprenis

orgenistan postenon cxe granda tombejo. Du jarojn antauxe li

geedzigxis kun sia dua edzino Christa. Lia uoua edzino Lucie

mortis en 1962. Post la emeritigxo en 1982 li translogxigxis

al la banloko Hoon-Bad Meinberg, kie li travivis tro malmultajn

jarojn sen profesia laboro en bela cxirkauxajxo.

 

Pli ol 50 jarojn F. Karow aktive partoprenis en la blindul-movado.

Jam en Stettin li aligxis al la blindul-unuigxo de sia regiono

kaj post la milito li apartenis al grupo de la fondantoj de la

nova blindul-unuigxo de la federacia sxtato Schleswig-Holstein.

En Kolonjo li dum multaj jaroj estis estrarano de la loka

blindul-unuigxo, kiun li prezidis inter 1973-76. Gxis sia morto

li estis vicprezidanto de la germana komisiono por brajla

muzikskribo. Li mortis la 16-an de aprilo 1987. En la ferma

kunsido de la augsburga kongreso, en kies preparon li investis

multe el sia energio, li deziris piane akompani kantadon de

la himno, bone sciante, ke por li tio estas la lasta okazo.

 

Li estis agema kaj helpema homo, fidinda amiko, parolanta bonegan

Esperanton.

Theodor Speckmann

 

 

Italio

Guglielmo Vassio (1914-1985)

 

La 27-an de januaro 1914, en Biella, li naskigxis sana kaj vigla,

sed post 15 monatoj perdis la vidpovon pro meningito. La elementan

lernejon li vizitis cxe la blindul-instituto en Torino, kie li

okjara komencis lerni violonludadon. La postajn studojn li havis

inter vidantoj, en klasika liceo. En 1928 li eniris muzikan

konservatorion kiel la unua blindulo. Altkvalitan diplomon pri

violono li ricevis en 1934, gajnante la unuan premion "Antonio

Brasso" kiel la plej lerta studanto el la tuta violonkurso.

Intertempe li studis ankaux komponadon kaj hxorkantadon, kiel

privata studento en 1938 li akiris ankaux diplomon pri fortepianludo.

Tiam li dedicxis sin al privata instruado.

 

En 1939 li edzinigis sian dumvivan kunulinon, Dina. Ilia unua filo,

naskigxinta en 1943, pro bedauxrinda akcidento vivis nur 22 monatojn.

Dua filo naskigxis en 1947.

 

En 1966 li ekgvidis muzikan edukadon en la blindul-instituto

en Torino. De 1969 gxis sia emeritigxo en 1984 li instruis

samfake en tieaj sxtataj mezlernejoj, gxuante cxie grandan estimon

flanke de la gekolegoj kaj gelernantoj.

 

Jam en 1946 li estis elektita estrarano de la torina sekcio

de la itala blindul-unuigxo, kiun taskon li plenumis dum multaj

jaroj. En 1967 li farigxis prezidanto de la brajla muzikskriba

komisiono cxe la Tutmonda Konsilantaro por la Bono de Blinduloj.

Li partoprenis la gxeneralkunvenon en Hindujo (1969) kaj kunvenojn

de la subkomisiono en Parizo, dufoje en Kolonjo, krome en Madrido,

Moskvo kaj lastfoje, en aprilo 1985, en Cxehxoslovakio. Tiu agado

tamen ne gxojigis lin plene, cxar, malgraux cxiuj liaj streboj,

oni ne atingis la deziratan unuecigon. Li mortis la 26-an

de oktobro 1985.

 

G. Vassio E-istigxis kiel dekkkvinjara knabo en 1929, kaj jam

samjare li travivis sian unuan blindul-E-istan kongreson en

Budapesxto. Li havis nur 19 jarojn, kiam - kun profesoro Tancredi

kaj aliaj pioniroj de Itala blindul-E-ista movado - li partoprenis

en la fondo de IABE (Itala Asocio de Blindaj E-istoj), kies

gvidadon post la milito transprenis li mem. Dum kelkaj jaroj li

sukcesis transformi gxin el malgranda grupo de blinduloj,

ligitaj de komuna entuziasmo al E-o, en veran asocion. Gxi kunigis

rimarkinde grandan membraron el la tuta lando, kreante grupon

da fervoraj kunlaborantoj. Atinginte financan solidecon, gxi komencis

aperigi sian bultenon "Itala Ligilo" kaj eldoni brajlajn studlibrojn.

En gxia kadro baldaux ekfunkciis perkoresponda lernejo, regule

okazis fakkunvenoj. Dum la gvidperiodo de G. Vassio IABE akiris

veran prestigxon en la itala blindul-movado. Li estis en la

centro de cxiuj iniciativoj, li estis la motoro kaj direktilo,

la menso kaj koro de IABE.

 

Paralele li aktivis en la gxenerala E-movado de Italio. Li partoprenis

cxiujn kunvenojn de la torinaj s-anoj, gvidis multajn E-kursojn.

En 1937 oni elektis lin en la estraron de Itala E-Federacio,

kie li dejxoris multajn jarojn.

 

Se granda estis la agado de Guglielmo Vassio inter la italaj

E-istoj, versxajne gxi ecx pli imponis sur la internacia kampo.

Li estis unu el la cxefaj elstaruloj de la blindul-E-ista movado.

Li fondis Ligon Internacian de Blindaj E-istoj, kaj estis gxia

prezidanto gxis la jaro 1958. Tiam, por la bono de nia organizajxo,

li surprenis la administran taskon, modele plenumatan dum 19 jaroj.

Li estis la cxeforganizanto de du IKBE-oj (Bolonjo 1955 kaj

Rimini 1972).

 

Li estis cxiam preta helpi per konsiloj kaj per laboro. cxu iam

okazis, ke letero de iu samideano estis nerespondita? Certe ne!

Same ne eblas forgesi la konvinkigxon kaj la persiston, kun kiu

li cxiam penadis gardi la kompletan unuecon de nia movado malgraux

la diversaj opinioj kaj politikaj sistemoj, por ke burokratajxoj

kaj pagteknikaj malfacilajxoj ne dividu nian mondon en orienton

kaj okcidenton.

 

Apenaux 20 tagojn antaux lia forpaso, la 26-an de oktobro 1985

en hospitala lito li diris al s-ano Aldo Grassini: "mi plenumis

mian taskon, nun IABE estas konfidita al vi, junaj fortoj,

kiuj estas la kolonoj da nia kara asocio". Tio estis transmanigo

de torcxo. Ne tiom longe antauxe, al la partoprenantoj de la

54-a IKBE en Tirrenia li donacis la lastan perlon de sia juvelaro:

primuzikan prelegon, elegantan kaj interesan, kiel kutime.

Gxi estis lia "cigna kanto" en nia movado.

laux du artikoloj de d-ro Aldo Grassini

 

Jugoslavio

Veljko Ramadanovicx (1874-1943)

 

En la historion de la blindul-E-ista movado enskribis sian nomon

ankaux kelkaj personoj vidantaj. La plej grava el tiuj sendube

estis T. Cart, pri kiu estas troveblaj materialoj en la du

antauxaj volumoj. La situacio kun la persono, pri kiu temas

cxi-sube, estas ankoraux pli specifa.

 

Veljko Ramadanovicx nek estis blinda, nek li parolis E-on,

sed - precipe por la jugoslaviaj blindaj E-istoj - lia nomo

restas karmemora. Kiu li estis?

 

Li naskigxis en Korbovo (nord-orienta Serbio) kiel filo de instruisto.

Tiun profesion ankaux li konsideris vivdestino por si. Li

specialigxis por eduki handikapitojn, inter ili ankaux blindulojn.

Li ellaboris la unuan serban brajloalfabeton.

 

Ramadanovicx fondis tutan aron da diversaj institucioj por blinduloj

kaj aliaj handikapuloj.

 

Ramadanovicx morale kaj ecx materie apogis la disvastigon de

E-o inter la jugoslaviaj blinduloj. La blindul-lernejo en Zemun

(nun kvartalo en Beogrado), fondita de li, inter la du mondmilitoj

estis vera semanto de E-o. Tie Ramadanovicx E-on faris deviga

lernobjekto por cxiuj lernantoj. La lerneja presejo tiutempe

eldonis 26 brajlajn kaj tri nigrapresajn librojn en la internacia

lingvo. Ili tre malmultekoste aux tute senpage venis al multaj

blindaj E-istoj ankaux eksterlande. En 1927, kun aprobo de Ramadanovicx,

oni fondis tie societon de blindaj E-istoj kun la nomo "Nova Lumo".

Kiel reprezentanto de la jugoslaviaj blinduloj, en 1932 gxi aligxis

al UABO, kies estrarano samjare farigxis ankaux Ramadanovicx.

 

La blindul-lernejo en Beogrado nun portas la nomon de gxia fondinto,

Veljko Ramadanovicx.

laux Vladislav Stefanovicx

 

Vladislav Stefanovicx (1915-1987)

 

Li estis unu el la cxefaj agantoj en la blindul-E-ista movado

de Jugoslavio. Favorajn kondicxojn por tiu agado kreis por li

la fakto, ke li estis instruisto pri E-o en la blindul-lernejo

"Veljko Ramadanovicx" en Beogrado. Lia tiflopedagogia profesio

kondukis lin al diversspeca aktivado en la jugoslavia blindul-movado.

 

Li naskigxis la 25-an de marto 1915 en Dolovo (Vojvodina,

nun parto de Jugoslavio) en terkulturista familio. La familio

baldaux translogxigxis al urbeto proksima al Beogrado. Tie li

vizitis la bazan lernejon, la gimnazion kaj en la tria klaso

de la instruista lernejo li blindigxis pro okulvundigxo.

Tiam (1932) li venis al la blindul-lernejo en Zemun (nun Beogrado),

kie li post rekapabligo estis enlaborigita en la blindul-presejo.

En 1940 li forlasis tiun postenon kaj vivtenis sin kiel tabakvendisto.

Nur en 1949 li revenis al la zemuna blindul-lernejo kiel

tiflopedagogo, plenuminte intertempe la necesajn ekzamenojn.

Tie li laboris gxis sia emeritigxo, instruante la germanan

lingvon kaj E-on, kiu estis tiam deviga fako por cxiuj gelernantoj tie.

 

Post la dua mondmilito Stefanovicx aktivigxis en Popolliberiga

Fronto de Jugoslaviaj Blinduloj, farigxinte unu el la kunfondintoj

de la blindul-organizajxoj por Serbio kaj por Beogrado. Li estis

ankaux pioniro de blindul-sxako en Jugoslavio. Li apartenas al la

fondintoj de Jube (Jugoslavia Unuigxo de Blindaj E-istoj), kiun li

prezidis dum multaj jaroj. En 1973 li estis la cxeforganizanto

de IKBE en Beogrado. Li kontribuis speciale al la kulturpolitika

edukado de blinduloj per prilaborado de tiufakaj enlandaj kaj

eksterlandaj spertoj kaj per senlaca tradukado. Dum sia tuta vivo

li cxiam laboris kun kaj por la blinduloj. Pro siaj grandaj

meritoj li estis multfoje distingita. Inter tiuj distingoj eble

la plej grava estis la premio "Filip Visxnjicx" (de blindul-Asocio

de Serbio).

 

Plej multe li okupis sin pri disvastigo de E-o inter la blinduloj,

cxiam emfazante la grandan signifon de tiu lingvo por ili cele

al kontaktoj kun eksteklandanoj, intersxangxo de spertoj kaj

pli facila solvado de specifaj problemoj. Gxis la lasta momento

li regule vizitadis kunvenojn de nia E-ista sekcio. Li cxiam

vigle partoprenis en cxiuj niaj aktivajxoj. Li vizitis kelkajn

internaciajn kongresojn de blindaj E-istoj kaj ofte gastigis

eksterlandanojn en sia hejmo.

 

Sekve de nekuracebla malsano li subite mortis la 25-an de marto

1987 en agxo de 73 jaroj. Lia amiko Dusxan Angxelkovicx pri li

diras, ke li estis sincera kamarado, pacienca kunlaboranto,

sagxa konsilanto, prudenta patro, delikata edzo, cxiam auxskultema avo.

Tion povas konfirmi cxiu, kiu Vladislavon Stefanovicx konis intime.

Dusxan Angxelkovicx kaj Nedeljka Lojxajicx

 

Nederlando

Rafael Israels (29 de julio 1887 - 24 de auxgusto 1975)

 

La nomo de Rafael Israels inter la blindaj E-istoj internacie

estas konata cxefe pro la lernolibro de la brajla E-stenografio,

kiun li verkis tiel majstre.

 

Okaze de lia okdeka naskigxtago en 1967 vizitis lin s-ano Jan

Verheule por transdoni bondezirojn de NOSOBE (Nederlanda Societo

de Blindaj E-istoj).

Cxe tiu okazo s-ano Israels rakontis pri sia partopreno en la

E-ista movado de la nederlandaj blinduloj. S-ano Verheule raportis

pri tiu vizito en memorlibro, kiun NOSOBE eldonis okaze de sia

45-jara ekzistado en 1974. El gxi ni cxerpis la jenon:

 

Inter la jaroj 1920 kaj 1930 en Nederlando plivigligxis la

interesigxo pri E-o kaj en la vidula kaj en la blindula medio.

En la blindul-instituto de Bussum tio okazis sub entuziasma

gvidado de la instruisto Roosdorp; en la katolikaj blindul-lernejoj

en Grave tion faris fratulino Kaspara por knabinoj kaj fratulo -

kies nomo estas jam forgesita - por knaboj. La direktoro de la

protestant-kristana blindul-instituto en Zeist, s-ro Laansma

estis sperta E-isto, sed li neniam oficiale instruis E-on.

 

Leginte artikolon de s-ano Roosdorp en nederlanda brajlogazeto

pri la valoro de E-o, s-ano Israels komencis lerni la lingvon.

El la blindul-biblioteko de Hago li pruntis modestan lernolibron

de E-o. Li kontaktis perletere kun H. Thilander kaj eksciis,

ke tiu eldonas internacian brajlo-gazeton "Esperanta Ligilo",

abonatan jam de 15 nederlandanoj, kies reprezentanto estas Jaap

Cr+eman (posta sonorilaristo de Zwolle). En 1928 Israels plenumis

ekzamenon por akiri B-diplomon, kiu rajtigis lin instrui E-on.

La necesajn brajlajn librojn por sin prepari al tiu ekzameno

li pruntis el la blindul-bibliotekoj en Londono kaj en Hamburgo.

 

La unuan de julio 1929 li kaj Cr+eman kunvokis la fondan kunvenon

de Nederlanda Societo de Blindaj E-istoj, kiun cxeestis 30 personoj.

Cr+eman elektigxis la prezidanto kaj Israels la sekretario.

Tiutempe la geblinduloj en Nederlando estis organizitaj en lauxkonfesaj

grupigxoj: katolikaj, protestantaj kaj neuxtralaj. NOSOBE estis

la unua, kies anoj varbigxis el cxiuj tri grupoj. Baldaux post

la fondigxo NOSOBE komencis eldoni la unue manskribitan kaj poste

presitan "Interkontaktilon", redaktitan de Israels.

 

Ankoraux en 1929 Israels farigxis la nederlanda reprezentanto

en la Universala Asocio de Blindaj E-istoj (kiu poste sxangxigxis

al Universala Asocio de Blindul-Organizajxoj) kaj post jaro

ties dua sekretario, dum Thilander dejxoris kiel sekretario unua.

 

Laux iniciato de NOSOBE jam antaux la dua mondmilito cxe cxiuj

nederlandaj blindul-bibliotekoj ekestis E-fakoj, kiuj pruntis

ankaux al eksterlando. (Nuntempe tio validas ankaux por sonlibroj.)

Granda atingo de NOSOBE estis en 1934 eldono de la 13-voluma

granda E-nederlanda vortaro de Van Straaten. La necesan monon

al tiu granda entrepreno oni akiris organizante loterion.

Helpe de alia loterio estis eldonita de NOSOBE ankaux "Fundamenta

Krestomatio" por ebligi al multaj blindaj E-istoj plenumi ekzamenon

de A-diplomo. Por kontaktoj kun vidantaj E-istoj NOSOBE komencis

publikigi nigrapresan bultenon dufoje en jaro kun la titolo

"El nia medio". Dum multaj jaroj gxin redaktis R. Israels.

En 1940 la germanaj okupantoj ordonis konfiski la posedajxojn

de cxiuj nederlandaj E-asocioj. La estraro de NOSOBE tiam sukcesis

sxajnigi, ke la kaso estas malplena, tiumaniere la mono estis

savita por la postmilita agado.

 

Post la militfino NOSOBE - sub la prezido de Israels (poste

Verlinde) - rekomencis sian agadon kun pli ol cent membroj.

La vaste konata revuo "La Kontakto" ekaperis en 1946, redaktita

de Israels. En gxi li publikigis societajn sciigojn, raportojn

pri gravaj okazintajxoj de la gxenerala nederlanda E-movado,

popular-sciencajn, kulturajn kaj etikajn artikolojn. Tiun stilon

transprenis ankaux la posteuloj de Israels, kiu en 1955 estis

elektita honora prezidanto de NOSOBE.

Pollando

vivo kaj agado de Jozefo Smietanko (1913-1984)

 

La elstara pola E-isto J+ozef Smietanko naskigxis la 7-an de decembro

1913, en malnova fervojista familio. Same kiel la avo kaj la patro,

ankaux li kaj liaj tri gefratoj estis destinitaj kontinuigi

la familian profesion, do la juna Jozefo finis fervojistan faklernejon.

Poste li studis en supera milit-lernejo, cxar multe pli allogis

lin la militistaj uniformo kaj servo.

 

Komencigxis la dua mondmilito. La gefratoj de Jozefo dauxrigis

sian fervojistan servon, kaj li mem komencis batali kontraux la

hitlerana atako. La aktivan militservon li finis, kiam internigita

de la soveta armeo li fugxis al sia naskigxloko, proksime al Varsovio.

Gxuste tie la simplan sed militaspektan civilulon kaptis la germanoj

kaj ekzilis al Hannover, sekve Smietanko devis eklabori cxe la

tiea fervoja nodo. En 1942, pro sabotajxo, oni arestis kaj sendis

lin al la koncentrejo Libbenau. Tie, multfoje kruele turmentata

kaj batata de la fasxistoj, li perdis la vidpovon, sed perfidis

neniun el siaj kamaradoj. Felicxe, lian vivon savis nekutime

humana mallibereja kuracisto. Okazis, ke la duonblindigita Smietanko

faris desegnajxon per kreto sur nigran tabulon pri cxevalo

transsaltanta barilon. La bonkora kuracisto, certe ravita de la

figuro kaj kompata al pereanta talento, resendis la desegninton

kiel tifmalsanulon al Pollando.

 

En Varsovio plej bonaj okulkirurgoj operaciis lin kelkfoje -

sed senefike. Post la lasta operacio, dum la varsovia insurekcio,

li definitive perdis ecx la lumsenton. En tiu momento la sanga

vivlinio dispartigis la vivon de Jozefo Smietanko. cxiuj liaj

junecaj revoj, planoj, aspiroj kaj gxenerale la tuta vivo sxangxigxis.

La iama sportisto, fervora cxasisto, brava cxevalrajdanto kaj

samtempe poeto, iom desegnisto, subite farigxis analfabeto.

Dolore seniluziigxinta li devis movigxi mallerte en la lin

cxirkauxanta senlumeco. Kaj en tiu griza nebulo Jozefon trovis

helpema mano de Maria. Ili interkonatigxis ankoraux en hanovra

stacidomo, kie ankaux sxi laboris devigite, kaj Maria nun farigxis

lia fidela, helpopreta, amanta edzino kaj kunulino de lia

malfacila vivo. k

 

La geedzoj Smietanko eklogxis en malgranda urbeto, kie la edzino

laboris kiel kasistino cxe la stacidomo, dum li komencis

auxtodidakte lerni la skribadon de brajla sistemo. Tiu scipovo

ebligis al li verki poeziajxojn (lirike tristajn - skribitajn

al "tirkesto"), artikolojn por la nacilingva blindul-gazetaro

kaj leterojn, per kiuj li povis kontaktigxi kun la ekstera mondo. +

Gxuste tiuj artikoloj kauxzis, ke konata nevidanta aganto pri

blinduloj-aferoj, la E-isto Jan Silhan ekinteresigxis pri la juna,

talenta blindulo. Leterintersxangxo kaj ecx persona vizito de tiu

eminenta homo cxe Smietanko instigis lin al E-lernado.

 

En 1954 geedzoj Smietanko translogxigxis al Varsovio. Tie li

komencis labori kiel presisto en la brajla presejo cxe la novkreita

organizajxo, Pola Asocio de Nevidantoj. Li ankaux partoprenis

kelkajn rekapabligajn kursojn. Poste li farigxis la estro de la

Varsovia Filio de la blindul-asocio.

 

Jozefo Smietanko cxiam laboris kaj agis fervore, solide kaj

perfekte, neniam sercxis materiajn aux honorajn profitojn. Sencxese

evoluigante sin en E-o, li helpis al Jan Silhan redakti la revuon

"Pola Stelo": li kolektis materialojn, tradukis malgrandajn

artikolojn kaj zorgeme kontrolis gxian presadon. Tiu agado ebligis

al li profundigi la lingvokonon kaj farigxi sperta E-isto.

 

Jan Silhan, vera patro de la pola blindul-E-istaro, en la persono

de Jozefo Smietanko trovis sian anstatauxonton. La posteulo

rajte estas nomata kreinto de la memstara, tutlanda sekcio de

nevidantaj E-istoj. Tamen pasis ankoraux longa tempo, gxis li

atingis tiun celon.

 

En la jaro 1969 la fondinto kaj gxistiama redaktoro de "Pola Stelo"

Jan Silhan, pro grava malsano transdonis la redaktoradon al

Jozefo Smietanko. Tuj montrigxis liaj jxurnalistaj kaj literaturaj

kapabloj. Komencigxis dekkvinjara periodo, kiun Smietanko dedicxis

senreste al persista, longperspektive planita poresperanta laboro.

Tiutempe la estraranoj de PAN E-on ne opiniis utila por nevidantoj

kaj neglektis tiurilatajn penojn. en tiel malfacila situacio

la nova redaktoro starigis konkretajn taskojn kaj celojn por si mem.

unue li devis konvinki la PAN-estraranojn, ke E-o estas ne nur

privata hobio por li kaj aliaj blindaj samideanoj, sed gxia

lernado estas la plej aplikinda formo de vere intelekta rekapabligo.

Laux lia instigo cxiuj blindaj E-istoj komencis forte emfazi

la nepran bezonon disvastigi la ideon de E-o en la blindul-medio.

Iumomente la cxefa estoaro de PAN povis konstati, ke inter la

nevidantoj, precipe intelektuloj, estas rimarkinde multaj E-istoj.

Nur tiam, post sepjara strebado, individuaj interparoloj,

konferencoj, artikoloj, finfine J. Smietanko atingis la unuan gravan

sukceson: jen en la jaro 1976 la prezidumo de la cxefa estraro

de PAN aprobis kaj jure konfirmis la statuton de Tutlanda Sekcio

de Blindaj E-istoj, kies prezidanto farigxis gxia kreinto.

 

La unua sukceso ne haltigis la strebadon. La sekcio deziris

cxiujaran kursoferiadon, por ke la nevidantaj polaj E-istoj

povu profundigi sian lingvokonon. PAN akceptis tion kaj konsentis

financi dusemajnan feriadon (komence du-, poste cxiujare).

Pli poste Smietanko akiris ankaux financadon de trisemajna pedagogia

kurso por prepari nevidantajn E-instruistojn. Estis plene agnoskita

la kultura kaj kleriga funkcio de la E-movado kiel formo de la

plej konvena rekapabligo de nevidantoj. Kun tio ligigxas konstanta

permeso organizi senpagajn E-kursojn.

 

Por vigligi la E-agadon, en 1979 Smietanko fondis en Varsovio

la unuan E-klubon cxe la filio de PAN. Li postulis, ke cxiuj

vojevodiaj kaj kooperativaj grupoj arangxu similajn klubojn

kaj tiuj tenu vivajn kontaktojn inter si.

 

La integrigxon de blindaj al vidantaj E-istoj Smietanko konsideris

grava elemento por pligrandigi la valorsenton en la samsortanoj.

Li mem neniam neglektis kultivi la kontaktojn kun vidantaj

samideanoj, partoprenante cxiujn oficialajn kunvenojn, kongresojn

kaj simplajn klubajn renkontigxojn. Akorde kun tio, dum deko da jaroj

li pretigis por la E-sekcio de Radio Polonia dekkelkminutajn

mesagxojn pri la vivo, laboro kaj atingoj de la polaj nevidantoj.

 

Estas lia merito, ke oni surbendigis gravajn verkojn E-igitajn

("La Faraono", "Quo vadis").

 

Ekde la momento kiam Smietanko farigxis la redaktoro de "Pola Stelo",

lin gvidis la ideo transformi la revuon el soci-politika en

soci-kulturan. Tiu modifo ebligis plivalorigi, pliricxigi la enhavon.

Li evitis la strikte politikajn informojn, anstatauxigante ilin

per artikoloj prezentantaj kulturajn kaj sciencajn novajxojn.

Rezulte rapide kvarobligxis la nombro de la legantoj, la revuo

farigxis legata en 41 landoj, en kvin kontinentoj. Necesas substreki,

ke J. Smietanko ne estis aligita al la gxenerala redakcio de

la pola brajlogazetaro. Li laboris sen aldonaj privilegioj,

redaktis la revuon en sia propra, unucxambra logxejeto, kiu servis

ankaux kiel loko por renkontigxoj kun landaj kaj eksterlandaj

samideanoj, multaj amikoj kaj ecx oficialaj gastoj.

 

Sed la plej ambicia revo, por kies realigo J. Smietanko dedicxis

multe da pripensoj, leteroj kaj interparoloj, estis aligxo

de la polaj nevidantaj samideanoj al la internacia organizo

de Blindaj E-istoj, LIBE. Surbaze de konsiloj kaj apogo de eksterlandaj

amikoj, li fine solvis la problemon. La cxeestantoj de la 51-a,

budapesxta kongreso de blindaj E-istoj vidis lin grave malsana,

sed cxiumomente preta batali kaj argumenti, ke tiu aligxo

profitigos ne nur polajn kaj diversnaciajn E-istojn, sed ecx

LIBE mem. Dum tiu, por Pollando historia, budapesxta IKBE en

1983, la LIBE-anoj decidis agnoski la senpagan havigadon de

"Pola Stelo" kiel financan kontribuon al la blindul-E-ista movado.

Per la aligxo de Pollando kiel la unua orienta asocio,

LIBE pligrandigxis je 150 fervoraj, aktivaj, al la E-ideo sincere

sindonaj polaj membroj. La supre priskribita evento estis la lasta

sukceso de Jozefo Smietanko. Gxi fierigis lin kaj pribrilis lian

lastan jaron.

 

Kiel blindulo, li dedicxis la tutan duan parton de sia vivo

por plibonigi kaj plinobligi la ekzistadon de siaj samsortanoj,

uzante tiucele E-on. La 5-an de novembro 1984 mortis la homo,

kies historian signifon por la E-movado perceptas ankoraux ne

cxiuj el liaj multaj posteuloj. Jozefo Smietanko, la patrioto,

homo modesta kaj dignoplena, prezentis humane pacan vivsintenon,

konforman al la E-idealo. Liajn atingojn surkampe de la E-movado

Pola E-Asocio aprezis, aljugxante al li la dignon de Honora Membro

de PEA, samtempe honorigante lin per la distingilo "Merita E-isto".

Liajn meritojn por la polaj samsortanoj la sxtataj kaj asociaj

auxtoritatoj rekonis per Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskigxo

de Pollando.

Zofia Soroka

 

Sovetunio

Pjotr Vasiljevicx Gorcxakov (1915-1979)

 

Tiu rusa E-movadano, sxakisto, muzikisto, radioamatoro, blindul-asocia

aktivulo, gvidinto de multaj E-kursoj por blinduloj, estis naskita

la 10-an de januaro 1915 en Siberio, proksime al la fama lago Bajkal.

okjara, pro meningito li preskaux tute perdis la vidpovon. Li farigxis

radioamatoro jam 12-jara, mem konstruanta siajn aparatojn.

 

Nur en la jaro 1931 li venis en la blindul-lernejon de la

ekstremorienta urbo Svobodnij. La Internacian Lingvon li ekkonis

tie, en 1932. Al sia amiko, Masenko, pri tio li skribis pli poste,

rememorante: "mia instruisto estis Ivan Kirilovicx Kalasxnikov.

Li estis E-entuziasmulo kaj ofte konversaciis kun ni. Li ebligis

al ni legadon de Esperanta Ligilo kaj baldaux mi korespondadis

kun samideanoj el dek landoj."

 

 

 

En 1933 li estis akceptita eo la leningradan blindul-profesian

lernejon, kaj en 1937 sekvis sukcesa eniro al la fama Pedagogia

Instituto de Gercen. Dum du jaroj (1936-37) li estis prezidanto

de la organizajxo de la leningradaj blindaj studentoj.

 

E-o interesis lin pli kaj pli. Tion montras, ke en tiu tempo li

havis jam cx' 30 korespondantojn, estis regula leganto de E-gazetoj,

fervora auxskultanto de E-elsendoj de la leningrada radio,

kaj viglajn kontaktojn li havis ankaux kun vidantaj samideanoj.

Cxiam volonte li akceptis E-istojn el aliaj urboj, zorge preparante

la renkontigxojn inter ili kaj la leningradanoj. Signifaj estis

por li ekzemple renkontigxoj kun Erosxenko (cxe sxaktabulo)

en Leningrado (1938) kaj en Moskvo (1948). En 1958, okaze de

leningrada legxeratletika konkurso por blindaj junuloj el socialismaj

landoj, formigxis vera E-renkontigxo kun la pola Jan Silhan,

la cxina Huang Nai (naskigxis en 1917, mortis la 30-an de januaro 2004

en Pekino) kaj la rumana Dumitrescu. ^

Dum longaj jaroj la soveta regximo konsideris E-on suspektinda,

burgxe kosmopolita, malamika al la proletara internaciismo (kvankam

Lenin mem aliopiniis siatempe), sed en la kvindekaj jaroj la

situacio plibonigxis. Tiam s-anoj Verbickij, Gorcxakov kaj Sxisxa

fondis grupon, kies celo estis reaktivigi la E-agadon. Ili

publikigis artikolojn en porblindulaj revuoj, sercxis malnovajn

blindajn E-istojn kaj klopodis varbi novajn. Rezulto estis, ke oni

eldonis en brajlo E-modestan libreton de Andrejev pri E-o,

poste tiun de Sergejev.

 

Dum la lastaj jaroj de sia vivo s-ano Gorcxakov, pro malsano

kaj pro familiaj malfacilajxoj, malpliaktivigxis en la movado,

sed li cxiam restis fidela E-isto kaj bonkora amiko. Li mortis

pro kormalsano, en la jaro 1979.

 

Mihxail Ivanovicx Verbickij (1904-1986)

 

Perdinte la vidpovon en sia 16-a vivjaro, li venis en la blindul-lernejon

de Saratov. Ekde 1926 li estis studanto en la porblindula muziklernejo

en Leningrado.

 

Verbickij konatigxis kun E-o jam en la saratova blindul-lernejo,

en 1922, dank' al la vidanta N. Jximskij, kiu organizis tie

E-rondeton. Tiel la blinda junulo tuj havis kontakton ankaux

kun vidantaj E-movadanoj.

 

Veninte al la leningrada muziklernejo - kie li renkontis junan

blindan E-istinon, Zinaida Jakovleva (poste Sxamina) - li aligxis

al la E-societo de blinduloj kaj ankaux al tiu de vidantoj.

Baldaux li farigxis membro de la leningrada urba E-komitato,

kadre de kiu li plenumis propagandan agadon inter la blinduloj,

gxis organizi E-kursojn.

 

La vidantaj amikoj helpis al Verbickij akiri adresojn de eksterlandaj

blindaj E-istoj. Lia koresponda rilataro farigxis vere vasta.

Letera amikeco ligis lin i.a. al la itala G. Valiani, al la angla

P. Merrick kaj, kompreneble, al la sveda H. Thilander. Li ege

bedaxris, kiam tiuj kontaktoj devis interrompigxi dum la dua mondmilito.

 

Post la milito Verbickij, kune kun s-anoj Gorcxakov kaj Sxisxa,

dauxrigis la E-aktivadon. En la jaro 1959 ili sukcesis brajle

aperigi la libreton "Internacia Helplingvo E-o" de Andrejev.

 

La helpema, sperta Verbickij cxiam entuziasme apogis la unuajn

pasxojn de la komencantoj, kiuj turnis sin al li. Tiel E-o al

multaj sovetiaj geblinduloj donis la eblecon plivastigi sian

spiritan vivon kaj pliricxigi la kontaktojn kun la ekstera mondo.

Kiam en septembro 1979 komencantaj blindaj E-istoj estis organizantaj

E-klubon cxe la leningrada porblindula kulturdomo, la veterano Verbickij

proponis nomi gxin "Amikaro", omagxe al la iama leningrada

blindul-E-ista asocio, ekzistinta dum la tempo de lia juneco.

 

Mihxail Verbickij dum multaj jaroj estis la soveta delegito

por EL. Tiun funkcion li havis gxis la jaro 1972, kiam en lian

lokon pasxis A. Masenko.

 

M. Verbickij estis laboristo, sed dum multaj jaroj li gvidis

blovinstrumentan orkestron, prelegis pri E-o, kaj cxiam havis

multflankan interesigxon. Laux lia propono oni produktis en

Sovetunio interpunktan brajlan skribtabulon. Li estis korespondanto

de diversaj brajlaj revuoj. Pro siaj meritoj li estis distingita

per multaj medaloj kaj nomumita Honora membro de Tutrusia

Blindul-Asocio.

 

Li mortis pro kormalsano la 12-an de julio 1986.

Nadja Jxukova

 

Zinaida Ivanovna Sxamina (1905-1984):

kiel mi esperantistigxis

(iom mallongigita)

 

En la jaro 1919 mia familio logxis en Saratovo. Tiam mi estis 14-jara.

Foje mia frato acxetis ie la libron de Sahxarov "Plena Kurso

de la Lingvo Internacia E-o". La frato rakontis al mi pri E-o

kaj proponis, ke ni okupigxu kune pri gxi. Mi meditis: kion donos

al mi artefarita lingvo? Neniu ja presos en E-o librojn por

blinduloj, kaj vojagxi, cxu mi povos? Certe ne! Kaj mi respondis

al la frato: "anstataux okupigxi pri artefarita lingvo,

helpu al mi lauxeble ellerni aux almenaux konatigxi kun franca

aux germana lingvo!" La frato ne diskutis kaj plenumis mian peton.

Dum unu jaro mi havis tre malgrandajn sukcesojn. Mi povis eldiri

nur kelkajn frazojn kaj memoris nur du-tri gramatikajn regulojn.

 

En 1921 mi venis Moskvon al infanlernejo, kaj niaj okupigxoj

kun la frato interrompigxis. Dum unu novembra dimancxo venis

en nian lernejon aktiva vidanta E-isto, V. F. Jxavoronkov.

Li tre interese rakontis al ni pri V. Erosxenko, kiu nian lernejon

forlasis kelkajn jarojn antaux mia alveno. Dank' al E-o Erosxeoko

plenigis sian vivon per interesa enhavo kaj donis grandan utilon

al la homaro. Ni volis imiti lin kaj petis, ke Jxavoronkov

dedicxu al ni iom da tempo. Li konsentis. Cxiun dimancxon matene

ni lernis diligente E-on, malgraux multaj malhelpoj (malfavoro

de la lernejestro, mokoj de edukistoj, malsato kaj malvarmo).

La dimancxaj matenoj farigxis por ni veraj festoj. Malsame

ol la franca kaj la germana, la E-gramatiko estis komprenebla

kaj memorebla preskaux senstrecxe. La vortoj firme kusxis

en la memoro kaj la prononco ne kauxzis embarason. La temperaturo

en la klascxambro faladis gxis nulo, iam ecx pli malalten,

do ni estis vestitaj en peltoj. Dum ni kantis, aux la instruisto

rakontis, ni kasxis niajn manojn en la manikojn. Tamen ni devis

multe skribi, cxar ni havis nek lernolibrojn, nek vortarojn.

En majo 1922 ni sukcese ekzamenigxis.

 

La 26-an de marto 1924 Jxavoronkov organizis por ni la unuan

auxskulton de moskva radio-elsendo en E-o por eksterlando.

post la koncerto oni anoncis, ke la 4-an de majo lernantoj de la

moskva blindul-lernejo rakontos pri sia vivo, pianludos kaj kantos

en E-o. Tiam ni komencis fervoran laboron: ni instruis al aliaj

infanoj prononci kaj kanti en E-o. Niaj instruistoj kontentis

pri la junaj helpantoj, kaj la E-komisiono kun plezuro atestis,

ke la prononco de la tuta koruso estas suficxe bona.

 

Dum la lernojaro 1924--be mi jam estis studentino de la moskva

muziklernejo de blinduloj. S-ano Jxavoronkov ankaux tie organizis

E-rondeton. Mi vizitis la lecionojn por komencantoj kaj helpis

al ili. Oni elektis min grupestrino. La instruistoj de la muziklernejo

certe ne kredis pri la utilo de niaj okupoj, sed ne malhelpis nin.

Nian kunvenejon, la koncertejon cxiutage vizitis ankaux vidantaj E-istoj.

 

En 1925 restadis en Moskvo blinda E-istino el Cxehxoslovakio,

Emilie Suchardov+a, por partopreni la kongreson de Komunista

Internacionalo. Sxi kelkfoje vizitis ankaux nian lernejon.

Tiam la unuan fojon mi parolis kun iu el eksterlando sen tradukisto,

kaj ecx mi mem servis al sxi per tradukado. Suchardov+a cxeestis

ankaux la unuan tutrusan kongreson de blinduloj en aprilo 1925

(tiam eble tradukis por sxi Erosxenko). Tiutempe mi ricevis

donace de Erosxenko la lernolibron de prof. Devjatnin, brajle eldonitan

de "Amikaro", la leningrada asocio de blindaj E-istoj.

 

Auxtune 1925 nia muziklernejo translokigxis al Leningrado.

Kiel posedajxon de "Amikaro" oni organizis tie E-fakon cxe la

leningrada provinca organizajxo de blinduloj.

(Tiam mi aligxis al Soveta E-unuigxo kaj al SAT (Sennacia Asocio

Tutmonda).) Nia aktivado efektivigxis per eldonado en brajlo

de E-aj lernolibroj, vortaroj kaj per mana transskribado de beletrajxoj.

 

Tiutempe mi komencis korespondi en E-o. La stenografion mi ellernis

dank' al la pola Edmund Sobota, kiu neatendite sendis al mi

leteron skribitan en tiu sistemo. Sobota do instruis min simile,

kiel oni ofte instruas nagxadon, jxetante la lernanton tuj

en profundan akvon.

 

En 1928 mi revenis Moskvon. La vivo tie estis pli kaj pli strecxa.

Kun unu kamarado mi lernis en la laborista fakultato inter viduloj -

sen brajlaj libroj kaj sen mono por povi pripagi vocxleganton.

Ni estis submetataj al helpo de komplezemaj volontuloj. En tiaj

kondicxoj mi ne povis esti aktiva E-isto; mi nur legis nemultekostajn

eldonajxojn, traduketis el EL por nia ruslingva revuo kaj

korespondis iomete.

 

En 1933 mi finis la muziklernadon kaj gxenerale la studadon.

Mi komencis labori por nia blindul-organizajxo, okupigxante

pri analfabetuloj kaj pri unuecigo de la brajla muziknotacio.

Krom tio mi devis "perlabori panon", cxar tiam ni havis nenian

pension. Tamen neniam mi forgesis, ke mi estas E-istino.

Mi provis organizi E-rondeton por oficistoj de la tutrusa centra

blindul-estraro, sed gxi ekzistis nelonge.

laux rememoroJ el 1978

 

Svedio

Varma Thilander, Honora Prezidantino de LIBE

(1899-1986)

 

sxi estis ne nur fidela edzino kaj utila helpanto de Harald

Thilander, sed elstara personeco, kiu per siaj kvalitoj okupas

gravan lokon en la historio de la E-movado inter la blinduloj.

 

Varma Elisabet Jaeaervenpaeae naskigxis la 1-an de majo 1899

en sudokcidenta Finnlando. Perdinte la vidpovon en frua infanagxo,

sxi venis al la blindul-lernejo en Helsinki. Sxi elektis la

masagxistan profesion kaj laboris en gxi kelkajn jarojn.

 

Frue sxi venis al kontakto kun E-o, kiun sxi vere alproprigis

al si. Ekde 1922 sxi verkis inauxgurajn paroladojn al pluraj

internaciaj kongresoj. Sxi tre volonte sin esprimis en E-o per

poema formo. En 1929 aperis sxia brajle eldonita poemaro "El mia

kantelo" sub la frauxlina nomo Varma Jaeaervenpaeae (_kantele

estas finna popola kordinstrumento). Eble ne temas pri granda

poezio, sed pri amplene esprimitaj pensoj pri naturo, amo, sopiro

kaj internaciismo.

 

Kiam Harald Thilander subite perdis sian unuan edzinon, Karin,

kiel helpo en la hejmo kaj presejo en Stocksund venis Varma.

Baldaux sxi tute transprenis la lokon de s-ino Thilander.

Pro la kreskanta auxdodifekto de Harald Thilander Varma pli kaj

pli farigxis la necesa kontaktpersono kun la cxirkauxmondo.

Sxi skribis per fingroj brajlajn signojn en lian manon.

 

Mi kun granda plezuro memoras mian tempon kiel dungito en

Stocksund (la dungitoj logxis en la hejmo de geThilander).

Precipe mi memoras dummangxajn interparolojn, en kiuj plene

partoprenis redaktoro Thilander, pere de la rapidaj fingroj de |

Varma. Sxia cxiutaga laboro disvolvigxis jen cxe la stereotip-

aux presmasxino, jen en la kuirejo aux cxe la telefono.

Sxi estis tiu, kiu devis akcepti la pusxojn, kiujn cxiu entrepreno

kelkfoje devas toleri. Sxi estis granda idealisto, sed cxe la f b

flanko de Thilander eble sxia realismo devis ludi pli grandan rolon.

 

En la relative vigla E-movado dum la tridekaj kaj kvardekaj jaroj

Varma (kio en la finna lingvo signifas _certa) estis certa centro

de la blindaj E-istoj. Sxi verkis etajn teatrajxojn por la klubaj

vesperoj, kiuj ofte okazis en la unu-nura cxambro en sxia hejmo

neokupita de la presejo.

 

Post la morto de Harald Thilander en 1958 Varma dauxrigis lian

verkon, kiu nun farigxis ankaux sxia vivoverko. Gxis la mezo

de la sepdekaj jaroj sxi dauxre sidis, fine tute sola cxe sia

masxino. En 1978 sxi vendis la grandan domon kaj translogxigxis

al ducxambra logxejo. Tie sxi logxis nur dum du monatoj, kiam

apopleksio subite transformis sxiajn lastajn sep jarojn. Sxi

tamen konservis sian plenan konscion gxis la fino.

 

Varma Thilander mortis la 6-an de januaro 1986. Je la enteriga

ceremonio la cxerko estis kovrita per pluraj florbukedoj,

unu kun la teksto: "de amikoj cxirkaux la tero pere de Ligo

Internacia de Blindaj Esperantistoj". La bukedon ornamis

verdaj rubandoj.

Birger Viggen

("Esperanta Ligilo", 2/1989)

 

Postparolo

La ideo pri la aperigo de cxi tiu, tria volumo naskigxis lige

kun la centjarigxo de Esperanto (1987). Pro diversaj, cxefe

teknikaj kialoj, ni tamen notas jam la jaron 1990. Sed la historio

de la E-movado inter la blinduloj ecx nun, kompreneble, ne finigxas,

ecx se cxe tiu cxi punkto la kronikon ni lasas nun nedauxrigita.

La sperta kuntempulo cxiuokaze povas havi iom da mankosento,

kaj eble prave.

 

Esperantujo ja ne estas nur tombejo de iamaj meritplenaj

batalantoj por nia afero. Gxi estas lando viva, plena de ordinaraj

homoj, kiuj utiligas E-on por plenumado de siaj cxiutagaj taskoj

aux por realigado de siaj personaj interesoj aux hobioj.

Inter ili vivas homoj, kiuj ankaux sentas la devon iom antauxenpusxi

nian aferon. Ili klopodas konvinki siajn konatojn pri avantagxoj

de la Lingvo Internacia, pri eblecoj de gxia praktikado en la

civila vivo, pri gxia Interna Ideo, celanta al forigo de la

baroj inter la popoloj. Ili tamen estas personoj, kies agado

ne estas ankoraux finita. Ili ankoraux povas malsukcesi, ili

povas ne plenumi tion, kion oni de ili atendas, ili ankoraux

povas ecx forlasi niajn vicojn. Ilian nefinitan vivon oni ne povas

ankoraux taksi kun definitiva valideco. Sed cxu oni tial silentu

pri ili? Sen ilia agado ja estus morta ankaux la heredajxo

de la mortintaj eminentuloj, estingigxus la torcxoj, kiuj la

antauxuloj ekbruligis. La situacion komplikas, ke pri la agado

de la nuntempaj aktivuloj intencas raporti ni, kies agadon

oni ankaux ne povis jam fintaksi cxe nia tombo. Ni tamen kuragxu

tion entrepreni, kun cxiuj riskoj de tia klopodo. Kio rajtigas

nin? Eble iom pli la amo al nia komuna afero, ol la efektivaj

kapabloj. Nin gvidas la estimo kaj admiro ankaux al la nuntempaj

pioniroj.

 

Do, kvankam ne laux objektivaj mezuriloj, nur laux niaj nesuficxaj

scioj, ni provu denombri kelkajn karakterizajn personecojn el

tiuj, kiuj dauxrigas la vojon kondukantan de la pasinteco al

estonteco de la blindul-E-ista movado. Senkulpigu nin tiuj,

kiujn ni en modesta kadro de cxi tiu postparolo taksas ne tute

laux iliaj meritoj, kaj tiuj, kiuj (ne pro malestimo sed poo

nescio) ecx ne eniris en cxi tiun kvazaux fotajxon de momento.

* * *

Multaj el la Blindaj E-istoj surprenas plurspecajn sociajn

taskojn. Temas pri tipo, kiu sentas gxeneralan respondecon pri

la kunhomoj, samsortanoj, samprofesianoj. Unu el tiuj sindonemuloj

estas la angla s-ano John Wells. Tiu nun emerita muzikpedagogo

dum sia aktiva periodo havis multajn fakajn kaj blindul-asociajn

funkciojn, sed E-on li cxiam konsideris aparte grava. Tri jarojn

(1986-89) li dejxoris kiel vicprezidanto de LIBE. Kiam en 1989

IKBE estis okazonta en la anglia Brajtono, li rekonis, ke en la

aktuale ne tro vigla landa blindul-E-ista medio lia tasko estas

organizi la kongreson. Kun sia edzino, Kay, li tion faris kun vera

zorgo.

 

Al Harald Rader, la fondinto (1965) kaj gxisnuna prezidanto

de ALBE (Auxstra Ligo de Blindaj E-istoj), krome iniciatinto kaj

dauxra redaktoro de la songazeto "Heroldo el Auxstrio), la

kongresemuloj danksxuldas ankaux pro organizo de tri Internaciaj

Kongresoj de Blindaj E-istoj en du jardekoj (Vieno 1970,

Stubenberg 1976 kaj 1986).

 

La bulgaran blindul-E-istan movadon nuntempe plej altnivele

reprezentas Todor Sxosxev. Li estas verkanto de E-lingvaj poemoj,

krome fondinto (1985) kaj gxisnuna redaktoro de la revuo

"Esperanta Fajrero). Gxi donas interesajn informojn precipe

pri la vivo de la bulgaraj blinduloj.

 

En Cxehxoslovakio dauxre aperas unu el la plej malnovaj E-revuoj,

la brajle eldonata "Auxroro". Gxia aktuala redaktoro estas

Ji_ri Vychodil. Cxiujare li pridonacas la legantojn per valora

literatura suplemento kaj per placxa kalendareto. Laux la

instruiteco s-ano Vychodil estas muzikinstruisto, kaj ties

fruktojn, la cxiam subtilajn kaj vere altnivelajn fortepianajn

interpretojn oni povis admiri jam dum pluraj blindul-E-istaj

kongresoj.

 

Parolante pri "Auxroro" ne eblas ne mencii ankaux alian nomon,

tiun de la vidanta samideano Vuk Echtner. Ok jarojn post la

fondigxo, en 1928 li transprenis la redaktadon de la revuo, kaj

tiun agadon li plenumis dum longega tempo, gxis 1975. Kiel

redaktoro de "Auxroro" li farigxis gvida spirito de la cxehxa

blindul-E-ista movado. Li prilaboris duvoluman E-cxehxan brajlan

vortaron; dum kelkaj jaroj li eldonis brajle "skriban kurson de E-o".

Per intensa memstudado li ellernis la lingvojn germanan, anglan,

francan, hispanan, rusan kaj ecx la nederlandan. 50-jara li

finis altlernejan pedagogian studon kaj farigxis instruisto

de viddifektitaj gejunuloj. Kiel pensiulo li nun brajligas

lernolibrojn pri fremdaj lingvoj por la blindul-biblioteko

en Prago. Per sia redaktora laboro li servis ne nur al

cxehxoslovakiaj blindaj samideanoj, sed al la nevidantaj E-istoj

en la tuta mondo, kie "Auxroro" estas legata.

La plej elstara figuro inter la nuntempe aktivaj blindaj E-istoj

sendube estas prof. Raymond Gonin el Francujo. Depost la morto

de H. Thilander (1958) li estas la redaktoro de la cxiam inde

altnivela "Esperanta Ligilo". Sed li jam pli frue enskribis sin

en nian historion: li apartenas al la fondintoj de Ligo

Internacia de Blindaj Esperantistoj (1951). En gxi li postenis

jam kiel sekretario kaj poste, dum longa periodo kiel prezidanto.

Ankaux nuntempe li apartenas al la LIBE-estraro. Li estas unu

el tiuj, kiuj sentas grandan respondecon pri nia mirinda heredajxo,

pri la brajla sistemo kaj kulturo. Ni menciu almenaux, ke - kune

kun sia edzino kaj adekvata kunulo, Jacqueline - li E-igis la

gravan libron "la vivo kaj la verko de Louis Braille" de Pierre Henri.

R. Gonin estas celkonscia pedagogo, verkinto de pluraj E-lernolibroj.

"La Blinda E-isto" estas oficiala organo de EBLOGO (E-Blindul-Ligo

de Germanujo). Depost 1979 gxin redaktas Karl-Heinz Hoffmann.

Li aktive partoprenis la preparadon de Internaciaj Kongresoj

de Blindaj E-istoj en Rheinbreitbach (1967), en Hamburg (1974,

kiam li estis la cxeforganizanto) kaj en Augsburg (1985; tiam

cxefrolis Theodor Speckmann).

En Italio la E-movado inter la blinduloj dauxre prosperas.

Dum kongresoj preskaux cxiam la itala grupo estas la plej granda.

El la simpatie unueca landa agado eble tamen speciale elstaras

du geedzaj paroj: Carla kaj Pier Luigi Da Costa kaj prof. Aldo

Grassini kun Daniela Bottegoni. Inter la E-brajlaj re-vuoj nepre

menciindas "Itala Ligilo", per eminenta lingvajxo redaktata

de ges-roj Da Costa.

Unu el la nuntempaj jugoslaviaj aktivuloj en nia movado estas +

la kroata Tomislav Karlovicx. Inter 1983-86 li estis vicprezidanto,

dum la tri postaj jaroj prezidanto de LIBE. Ekde 1974 li estas

prezidanto de Kune (Kroata Unuigxo de Nevidantaj E-istoj).

 

Adam Goralski nomas sin mem trilandano. Sian vivon li dividas

inter Pollando, Venezuelo kaj Kanariaj Insuloj (Hispanio).

Jam dum relative mallonga tempo (li ja ellernis la internacian

lingvon maturagxe, en 1977) li akiris famon kaj en la interblindula

kaj en la gxenerala E-movado. Por la internacia blindul-E-ista

amikaro li estas vaste konata per sia songazeto "Inter Ni Blinduloj",

kiun li produktas depost 1982, helpe de sia oferema edzino, Krystyna.

En la sama jaro s-ano Goralski iniciatis kaj per 15 000 dolar*j

kontribuis al la kreigxo de la E-kulturfondajxo Antoni Grabowski,

por premii verkemajn E-istojn.

Nederlando apartenas al la plej firmaj fortikajxoj de la E-movado

ankaux inter ni, blinduloj.

La prestigxan blindul-E-istan revuon "La Kontakto" nun dauxre

redaktas Jaap Wierinja.

 

Al la cxefaj kontribuantoj de "La Kontakto" apartenas i.a.

Nora Moerbeek. Sed sxia signifo en nia movado estas pli granda

ol tio: de jaroj sxi zorge administras la oficialan organon kaj

la libroservon de LIBE. Al sxia prizorgado

dankendas ankaux la sona versio de gravaj E-revuoj kiel

"Esperanto", "Monato" kaj lastatempe "IPR (Internaci Pedagogia

Revuo)". En 1988 kadre de belartaj konkursoj de UEA sxi

(sub la nomo N. Bartels) gajnis la premion "la E-libro de la jaro",

pro E-igo de la verko "Anne Frank vivas inter ni."

Prof. Otto Prytz (Norvegio) estas faka lingvisto, lekciisto

pri la hispana lingvo cxe la universitato de Oslo. La aktuala

prezidanto de LIBE apartenas al nia movado depost 1959, la unua

IKBE por li. Li estis la cxeforganizanto de la blindul-E-ista

konjreso en Oslo 1970. Paralele kun sia LIBE-posteno li estas

vicprezidanto de Norvega E-ista Ligo. Li do estas konata ankaux

en la gxenerala movado. Dum Universalaj Kongresoj oni ofte

auxdas lin pledi por korekta uzo de E-o. En la gxenerala

E-gazetaro oni povas legi plurajn liajn studojn lingvistikajn.

La posteulino de Jozefo Smietanko kiel redakto!o de la revuo

"Pola Stelo" (vd. la koncernan artikolon) farigxis Irena Varr+o

(antauxe Lowi+nska). Oni povas diri, ke dum sxia redaktado

"PS" igxis vera forumo kaj instigilo por la komencantoj. Krom

zorgi pri la ricxe varia enhavo, por la redaktorino grava principo

estas kiel eble plej ekonomie utiligi la pagxojn de la revuo.

Cxio cxi klare montrigxas en la numeroj depost la jaro 1985.

 

La alian parton de la Smietanko-heredajxo, tiun de la prezidanto,

alprenis Zuzanna Jankowska. Iom estas ankaux sxia merito,

ke cxi tiu libro povis efektivigxi.

Inter la sovetiaj blindaj E-istoj nuntempe la plej agema movadano

versxajne estas Anatolij Masenko, la landa delegito cxe LIBE

kaj EL, individua membro kaj fakdelegito de UEA. La rapida

disvastigxo de E-o inter niaj samsortanoj en la Rusa Soveta

Socialisma Respubliko okazas laux lia iniciato kaj helpo.

Dum la jaroj 1964--fh li publikigis brajlan manskribitan E-bultenon

kun la titolo "Porblindula Informilo", kiu de la sepdekaj jaroj

transformigxis je rondiranta sonbendo, titolita "Amika Rondo".

Ekde 1979 s-ano Masenko redaktas E-rubrikon en la porjunulara

brajlogazeto "Soveta lernejano", en kies kadro unue aperis

20-leciona kurso de E-o. Tiu kurso en 1987 eldonigxis ankaux

en voluma formo.

La svislanda Giovanni Antonio Pellanda apartenas al la plej agxaj

el la nun vivantaj Blindaj E-istoj (1910--). Li E-istigxis en la

jaro 1955, kaj kune kun sia edzino ili farigxis fervoraj adeptoj

de nia afero. Li estas fondinto de SUNE (Svisa Unuigxo de

Nevidantaj E-istoj). dum multaj jaroj li prizorgis la presadon

kaj dissendadon de Esperanta Ligilo. 16 jarojn li kompilis unuan

internacian porblindulan gazeton "Amika Vocxo", kies enhavo

profitis el la E-aj elsendoj de la svisa radio. En 1965 (Gwatt)

kaj en 1979 (Luzerno) li arangxis la Internaciajn Kongresojn

de Blindaj E-istoj.

 

* * *

Jen nur manpleno da figuroj, kiuj iel reprezentas la nunan

stason de la blindul-E-ista movado. Kiel ni diris pli frue,

la bildo certe ne estas kompleta. Estas ankoraux multaj inter ni,

sen kies kontribuado nia afero multe malpli progresus. Dankon al ili!

R. Krch_n+ak (Cxehxoslovakio)

kaj A. Varr+o (Hungario)

De la presejlaborissoj

 

Estimataj Gelegantoj, ni deziras afable rimarkigi Vin,

ke dum la presado kaj provlegado de cxi tiu prilaborajxo

ni aplikis ne nepre niajn proprajn, jam tradiciajn presprincipojn.

Respekte al la zorgoplena laboro de cxiuj kontribuintoj ni

antaux cxio klopodis _plej _fidele sekvi la ricevitan brajlan

originalon.

korektistoj:

D. Jagiello,

| kaj St. Makowski