Kongresa raporto

 

La 85-a IKBE okazis de la 20-a gxis la 27-a de julio 2019  en la urbo Lahtio, kiu situas cx. 100 km de la cxefurbo Helsinki. Okaze de la 100-jara datreveno Steleto ofertis aliron al la samtempe kaj

samloke en la sporta halo "Isku Areena" arangxita 104-a UK.

La temo de la UK estis: "Vivanta naturo, floranta kulturo". Cetere, indas mencii, ke en junio Lahtio ricevis la premion "Verda cxefurbo de Euxropo 2019". Lahtio estas la plej malgranda, norda kaj orienta urbo, kiu ricevis cxi tiun honoron. La premio cirkulas ekde la jaro 2010.

Al IKBE aligxis 49 reprezentantoj el 12 landoj. Bedauxrinde, Milena Jelinkova kaj Jiri Jelinek (Cxehxio) ne povis veni pro akuta malsano. Steleton reprezentis la prezidantoj Borje Eriksson kaj Heikki Kosonen. Por Borje Eriksson la IKBE en Lahtio estis lia unua sperto pri internacia blindula renkontigxo.

 

Sabato 20.7.

Kelkaj gastoj alvenis al Lahtio jam vendrede. Anneli Hansen ("Atomino") dejxoris vendrede kaj sabate sola en la flughaveno por akcepti gastojn kaj asisti en havigo de biletoj por trajno tra Tikkurila al Lahtio. Tutan posttagmezon en Tikkurila dejxoris Raila Pyhala kune kun Kerstin Rohdin el Svedio por akompani gxis la trajno al Lahtio. La lastaj gastoj atingis la hotelon Grand gxuste antaux la memserva vespermangxo, kiu atendis nin en la auxlo de nia tranoktejo. La auxlo estis je nia dispono cxiuvespere gxis la 20.00, kiam la hotela akceptejo finis dejxoron.  Kiam la pordo estis fermita, ni povis eniri en hotelon en ajna tempo per kodo kaj rajtis kunporti la sxlosilon de la cxambro.

Luncxojn ni ricevis en la proksima memserva restoracio Kivi (Sxtono), la restoracio trovigxas en la unua etagxo, "sur soklo". La menuo konsistis el tri elekteblaj cxefpladoj: supo, salato, trinkajxoj, kolekto de panoj, deserto kaj kafo kun kuko. Vespere la sama restoracio liveris por ni en Grand unu cxefpladon, salaton kaj sukon.

 

Dimancxo 21.7.

Matene okazis la Solena Inauxguro de la UK en la sporta halo Isku Areena. Rimarkindas, ke unu gxia salono portis la nomon de nia karmemora Arvo Karvinen por honori liajn poresperantajn atingojn.

Post luncxopauxzo komencigxis la malfermo de nia kongreso en proksima koncertejo. Invititaj gastoj estis Jouni Lehtivaara (filo de Oskari Lehtivaara, la unua sekretario de LIBE 1951 - 1962) kaj reprezentantoj de la finna ligo de vidhandikapitoj: direktoro Jukka Tahvanainen kaj prelegantoj Kari Huuskonen kaj Matti Ojamo.

Tuomo Grundstrom, prezidanto de LKK de UK, peris la salutmesagxon de d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio. Citajxo: "Mi ne estas la unua, kiu vidas ian ligitecon inter lia (Zamenhof) kuracista okupo kaj lia esperema strebo helpi la homojn en cxiuj landoj rigardi unu la alian kiel amikoj kaj kunfratoj. Cent du jarojn post la forpaso de Zamenhof, mi apenaux vidas pli belan konkretigon de liaj idealoj, ol la persista agado de LIBE por kunteni blindulajn esperantistojn tra la mondo."

Antun Kovacx, prezidanto de la pasintjara IKBE en Kroatio, salutis la kongresanojn kaj malfermis la kongreson. Nedeljka Lojxajicx, prezidanto de LIBE, salutis kaj proponis estraron de la kongreso: prezidanto - Borje Eriksson (FI), vicprezidantoj - Attila Varro (HU) kaj Anatolij Masenko (RU), sekretarioj - Ritva Sabelli (FI) kaj Pavel Rjabov (RU). La propono estis aprobita.

Sekvis prelegoj "Cxe la radikoj de defendo de rajtoj" (d-ro Kari Huuskonen, estro de la finna blindulmuzeo) kaj "La situacio de handikapuloj en Finnlando" (s-ro Matti Ojamo, esploristo cxe la lauxlegxa Registro pri vidhandikapitoj). Esperantigitajn prelegojn lauxtlegis Borje Eriksson.

 

Lundo 22.7.

La tuta tago estis libera, do dedicxita al ebleco sekvi la programerojn de UK, precipe la prelegserion de Kleriga lundo kaj tiun de Internacia Kongresa Universitato (IKU) pri la kongresa temo kaj finnaj fenomenoj.

 

Mardo 23.7.

Antauxtagmeze okazis kvar prelegoj kaj la Gxenerala Asembleo de LIBE.  Dragan Stokovicx (HR) lauxtlegis la prelegon "Sensoj kaj senbara medio" de blinda d-ro Jukka Jokiniemi. Pri finna kuirarto prelegis s-ino Raita Pyhala. Sxi parolis i. a. pri la terfrukto rapo, kiu estis kutima mangxajxo de finnoj antaux la terpomo. Kerstin Rohdin regalis por gustumado pecetojn de rapo, pantrancxajxojn kaj kukon bakitan laux malnova simpla kukorecepto de panjo de Raita. Referaton pri finnaj popolkostumoj kaj popoldancoj lauxtlegis Anita Dagmarsdotter. La pupo, vestita per popolkostumo el naskigxloko de Ritva Sabelli, staris preta por pli detala konatigo. Anita Dagmarsdotter afable asistis por montri kaj klarigi la vestopartojn. La blanka kapvesto "sorokka" (pigo) kun largxa punto trairis gaje al la kapo de virinoj por esti fotita. Kunio Tanabe (JP) parolis pri sia amiko, kiu trairis la Pacifikon per jakto.

 

Merkredo 24.7 - la ekskursa tago.

Auxtobuso transportis 40 ekskursanojn kune kun la profesia cxicxerono s-ino Helli Jalas kaj interpretisto Raita Pyhala al la haveno, kie ni eniris etan sxipon por krozado en la lago Vesijarvi. Bedauxrinde, la mikrofono ne funkciis. Tamen s-ino Jalas provis rakonti en esperanto pri pejzagxoj. (Kvar profesiaj cxicxeronoj partoprenis en la antauxjara UK en Lisboa por konatigxi kun la kongresaj arangxoj kaj ili ecx studis unu jaron esperanton). En Messila je la tria halto ni forlasis la sxipon kaj enbusigxis por dauxrigi al Hollola. Tie ni vizitis artgalerion de artistino Asta Pulkkinen, kiu rakontis, ke sxi per kolorricxaj pentrajxoj volas gxojigi homojn. La artgalerio trovigxis en malnova domo, antauxa provizejo. Ni povis libere konatigxi kun la domoj, kun grandaj sxlosiloj kaj libere promeni en la gxardeno de la artistino kaj sxia fratino, senti bonodorajn florojn kaj berojn. En la korto eta ronda relo kun vagonetoj kaj konstruajxoj igis plurajn blindulojn tusxi la ajxojn. Kelkaj povis karesi la tridekjaran testudon. Nuntempe estas malpermesata importi testudojn.

Perpiede ni dauxrigis al la proksima mezepoka sxtona pregxejo de Hollola. Tie ni povis iomete ripozi sidante sur benkoj. Raita Pyhala lerte interpretis la lokan cxicxeronon. Bele gravuritaj pordoj vekis nian intereson. La luncxo estis rezervita por ni en la apuda malnova komunumdomo. Batato-kokoso-supon kaj salaton por ni prepares la kuiristo Hannes Kuusisto sola. La sekigita, maldika pano kaj hejmfarita biero sxajne por cxiuj bongustis. La fresxa kafo kaj fritpastajxo sursxutita per sukero forigis la malsaton de dolcxajxo.

Post la luncxo ni veturis al la farmobieno Kinnarila. La bieno ne plu havas brutaron, nur du dorlotsxafojn kaj du cxevalojn. Estis malfacile tusxi la cxevalojn, garditajn per elektra cirkvito (kompreneble, elsxaltita). La mastrino rakontis, ke oni ne scias cxu dauxros la tradicia maniero heredi la bienon kaj profesion de patro al filo. Parencoj tamen ne devigas infanojn; ili povos libere trovi sian vojon. Nun la bieno kultivas grenon kaj vendas farunon en propra vendejo, kie vendeblas ankaux spicojn, turismajn ajxojn. La bieno akceptas turismajn grupojn por kafumi kaj konatigxi kun la biena vivo. Speciala programo estis muelado de sekalaj grajnoj. Ankaux cxiu el ni ricevis saketon de la preta sekala faruno kune kun esperantlingva recepto por sekala kacxo.

Dum revenveturo al la hotelo en la buso cirkulis du kanteleoj, faritaj de nia cxicxerono el malsama ligno. Sxi rakontis pri kelkaj kantelespecoj kaj kiel oni ludas ilin. Samvespere ses IKBEanoj

partoprenis la kantelekoncerton cxe kanteleisto Timo Vaananen. Li ludis kelkajn el siaj multaj instrumentoj. La vespermangxo estis kuirita de li mem. La ceteraj ekskursintoj cxi-foje vespermangxis

en la proksima memserva vegetara restoracio Lipterin.

 

Jxauxdo 25.7.

Matene dum tri horoj okazis fare de Kazuko Kikusxima (Krizantemo) eksterordinara prezento de tradiciaj veraj KIMONO: silkaj, pompaj artajxoj. Sxi klarigis pri kelkaj nociaj diferencoj. Jen la citajxoj el sxia klarigo: "Kotona ´Yukata´, kiun japanoj ofte uzas en UK, neniel estas vera ´Kimono´. Origine ´Yukata´ estas nur "sxvit-sucxigilo" post banigxo, do samcela kiel la bantuko en Euxropo.

´Yukata´ estas kudrita similforme, same ankaux yukata-stila dormcxemizo, cxar laux la japana kudroarto cxiuj vestoj - de la subcxemizo gxis la plej luksa vera Kimono - havas similan formon, uzante specialan sxtofon, kies largxo estas cx. 30 cm. Sed la materialo, kvalito, desegno, kun-uzota zono (Obio) kaj ankaux vestigxregulo lauxsezona/lauxokaza estas tute malsamaj. ´Yukata´ estas vestata nur hejme, neniam ekstere. Sed nuntempaj homoj ne posedas multekostajn verajn Kimono, nek lertas vesti tiajn; nun oni faras ´Yukata´-n iom denskolore, por ke oni povu eksterhejme porti, tamen nur por vesperaj festoj en cxirkauxajxo de la hejmo. ´Yukata´ estas ajxo por ajna kazo, vestata rekte sur la hauxto, kaj surpiede lignaj GETAOJ, dum la vera silka KIMONO neniom senpere tusxas la hauxton, kaj piede TABIO (kvazaux sxtrumpoj) kaj ZORIO (leda sxuspeco)."

Gxuste por prelegi pri tiuj diferencoj Krizantemo portis, kaj sxi proponis al blinduloj tusxi plej oficialajn kaj samtempe multegekostajn verajn KIMONO (tiu kun brodita papilio kostas pli ol kelkmil euxrojn! El diverstipaj silkaj veraj Kimono la plej bela kaj luksa estas ´HURISODE´ kun gxisplanke pendantaj manikoj, la plej formala vestajxo nur por frauxlino. La tuta kompleto - subkimono, kimono, obio kaj aliaj etajxoj - estas el pura silko kaj tinkturita per naturaj kolorigiloj. Do, kutime oni ne permesas tusxi.

Cxar inter la cxeestantoj estis dezirantoj provvestigxi per ´Yukata´, Krizantemo rapide arangxis la aferon. Fine la lokan blindulinon (Sanna Tynkkynen) sxi vestigis per ´HOMONGI´, la dua formalajxo, kun luksa desegno, por junulino. Private okazis vestigo de miaj amikoj, kiuj kunportis pupojn por la kostumprezento.

Vespere ni celebris la centjaran datrevenon de Steleto per festparolo, tostoj kaj koncerto. Cxi-okaze nin salutis kaj prelegis s-ro Sakari Kauppinen, prezidanto de E-klubo en Helsinki. Anstataux la kutima festparolado - analizo de la pasinteco de la jubilanto, celante malfermeti estontecon - li preferis sercxi signojn de estonteco en jam ekzistantaj fenomenoj, kiuj ofte estas tro malgrandaj por veki grandan intereson. Li konstatis, ke ni havas utopiajn imagojn pri la estonteco, sed preteratentas, kiom rapide la mondo povas sxangxigxi.

Sakari Kauppinen parolis pri la esenco de lingvoj, pri iliaj evolutendencoj kaj pri komputilaj programoj kiel kontaktiloj inter homoj. Li cerbumis pri signoj, kiuj favoros la anglan kiel la dua lingvo. La sintenoj al lingvoj sxangxigxas. En la pasinta jarcento kreigxis novaj sxtatoj unulingvaj, inter kiuj kelkaj tamen akceptis plurajn lingvojn kiel samrangajn, dum aliaj klopodis limigi ilian vivsferon. Tiuj tendencoj dauxras ecx nun en pluraj landoj. Aliflanke, oni favoris unuecigon ene de naciaj lingvoj: dialektoj estas hodiaux pli popularaj ol iam antaue. Krom kontaktilo, lingvo estas

ankaux rimedo por montri la devenon kaj grupon, al kiu parolanto apartenas.

Esperantistoj konas la sercxadon de komuna lingvo. Niaj fortoj tamen ne suficxis bremsi la disvastigxon de la angla. Kreigxis angla kiel dua lingvo parolata ekzemple de turistoj cxie en la mondo. Gxi malsamas la denaskan lingvon de britoj aux usonanoj. Iam ili mem devas lerni uzi gxin tiel, ke alilingvanoj komprenus ilin.

La preleganto cerbumis pri signoj de sxangxigxoj: "Kiuj estas la malgrandaj, ankoraux apenaux rimarkeblaj etaj tendencoj, kiuj eventuale sxangxos la tutan lingvan sistemon? Aux pli grandaj, sed tamen tiom novaj, ke ni ankoraux ne kapablas taksi ilian signifon? Cxu inter tiuj estas la senprecedenca disvastigxo de la angla? Kaj cxu Gxi estas nerenversebla?Kiu fenomeno jam sxangxis la vivon de blinduloj kaj vidhandikapuloj? ...Tio certe ne estas la disvastigxo de la angla lingvo.

Algoritmoj estas komputilaj programoj, kiuj faras tion, kion homo programis ilin fari. Nun alvenis algoritmoj, kiuj kapablas lerni.Oni nomas tiun fenomenon artefarita intelekto. Kiel tio helpis kaj helpas al vidhandikapuloj? Ekzemple tiel, ke algoritmoj skanas skribitan tekston, analizas gxin kaj transformas gxin en parolon. Parolsinteziloj rapide evoluis, en multaj lingvoj ili jam perfekte imitas homan vocxon.... Rapide evoluas ankaux algoritmoj, kiuj komprenas parolatan lingvon. Anstataux tajpi, vi povas pervocxe ordoni al la komputilo. Tio estas vera helpilo ankaux al vidhandikapuloj."

La preleginto antauxvidas, ke tre baldaux ni cxiuj havos en nia posxo aparaton, versxajne similan al nunaj posxtelefonoj, kiu interpretos nian parolon al kiu ajn alia lingvo. La tekniko jam ekzistas, kaj la algoritmoj havas grandan lernokapablon. Dum homo povas legi kaj analizi unu libron en unu tago, algoritmo povas studi cxiujn tekstojn, kiujn oni skribis en interreto kaj analizi, kiuj estas

la ofte uzataj kaj akceptitaj formoj.

Sakari konstatis, ke tio estos multe pli granda revolucio ol la disvastigo de la angla lingvo. Kaj ne eblas nei gxin. Tamen al li sxajnas, ke ni, kiel esperantistoj, estas tute nepreparitaj al tiu evoluo. Kion gxi signifos al ni persone kaj kion gxi signifos al nia lingvo? - li demandas.

"Kion gxi signifos al la angla lingvo? Cxu gxi farigxos tute superflua al milionoj da homoj, kiuj pli-malpli devige lernas gxin kaj uzas gxin nur sporade, ekzemple vojagxante? Cxu entute ekzistos bezono lerni iun ajn lingvon nur por komunikado kun alilingvanoj?

Gxis nun lingvoj ne estis nur komunikiloj, sed iloj, per kiuj ni aligxas al iu grupo, kiun ni nomas la nia. ... Estas grupoj de samnacianoj kaj samlingvanoj, sed grava grupo estas ankaux la elito,

kiu lernis la anglan kiel duan lingvon. En la epoko de algoritma interpretado malaperos la avantagxo, kiun tiu grupo havas super la aliaj."

Cxu telefono obeas la vocxon? Okazis en la hotelo. Dragan Stokovicx proksimigxis al mi kaj montris la ekranon de sia telefono por vidi kiel mi reagos. Jes, la teksto estis en korekta finna lingvo. "Vere funkcias", - li konstatis. Rapide li diris kelkajn vortojn kroate en la telefonon kaj montris la ekranon al la hotela oficistino. Sxi surprizigxis pro la belaj finnaj vortoj.

Fine ni gxuis la Internacian Artan Vesperon. Kutime gxia programo estas kompilata dum la IKBE. Bedauxrinde, ne sukcesis alveni geedzoj Jelinek, la planitaj gvidantoj de la koncerto, sed Attila Varro brave transprenis la gvidadon. Unue Borje Eriksson gaje distris la cxeestantojn; li portis blank-verdan cxapon de Vainamoinen (origine blank-bluan) kaj legis en la Kalevala-ritmo de li mem tradukitan kaj sxangxitan tekston pri Ikaro, kiu, laux Borje, renaskigxas kaj elakvigxas kiel homo. Ni ankaux subkantis kune.

Dum la koncerto bele asistis i. a. Theodor Speckmann per pianludado, japaninoj kune kun Kunio Tanabe gaje kantis, Marianne Lund per violono bele venigis al ni sonojn de Edvard Grieg el Norvegio, rusa triopo Pavel Rjabov, Natalia Kasymova kaj Anatolij Masenko kantis cxenkanton

en traduko de Attila Varro.

 

Vendredo 26.7.

La fermo kaj adiauxa vespero okazis en restoracio Lokki cxe la lago Vesijarvi. Eta vespermangxo, mendita por 45 personoj, konsistis el gratenita pano kaj deserto, kiuj tuj malaperis. Sxajne ne veras la parolturno, ke en varmego suficxas legxera vespermangxo.

Cxiu delegacio ricevis kantareton de Finnaj ehxoj kaj prelegojn platskribe. Estis prezentitaj lauxdoj pri IKBE, sed pli gravis havigi la impresojn pri la kombino de samtempe okazintaj IKBE kaj UK. Sxajne tamen kongresanoj estis kontentaj pri la ebleco cxeesti la programerojn de UK. Valoras ja integri vidhandikapitojn kaj ricxigi la IKBE-programon per altkvalitaj prelegoj kaj studsesioj enkadre de UK.

En la malfermo mankis komuna kantado de la himno. Kompense dum la fermo forte auxdigxis "La Espero" en la varmega, luma vespero cxe la lago Vesijarvi.

Gajaj ni disigxis. Iuj iris al Isku Areena por cxeesti la Internacian Artan Vesperon de la UK, aliaj preferis dauxrigi la kunestadon aliloke ekstere aux en la hotelo.

 

Sabato 26.7.

La Solena Fermo de la UK finis la oficialan kunestadon. Posttagmeze (por kelkaj ecx matene) komencigxis forveturoj de la kongresintoj. Kvar IKBE-anoj restis ankoraux unu nokton en la hotelo Grand.

Kiel raportisto mi kaptas la okazon por elkore danki cxiujn partoprenantojn kaj helpantojn pro tio, ke vi venis al Finnlando por travivi du kongresojn. Ni kune faris la IKBEon. Gaje vi donis vian manon por helpi nin en problemaj situacioj.Mi ricevis senton, ke vi tenis la respondeculojn en zorgaj manoj. La aventuroj de la kongresa semajno restas en memoroj. Gxis la revido!

 

Ritva Sabelli