Lasta
numero
Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Numero 8 Oktobro 2025
Enhavtabelo
Grava atentigo.
Naŭdeka IKBE: unua komuniko .
Naturismo kaj Greziljono.
La piano (novelo).
La nuda viro (novelo).
Por ĉiam lojala al la imperiestro.
Sonorila aŭguro (memoriga plendletero).
Solvo de la florludo.
Aritmetika enigmo.
Inter amikoj (humuro).
Grava
atentigo
xiuj libeanoj
(kaj ne nur kutimaj retumantoj) atentu kaj memoru, ke
ekde nun la retejon de LIBE oni atingas per
www.libe.info.
Al samideano Gradimir Kragiĉ LIBE restos xiam
dankema pro longjara gastigo
de nia paĝaro interne de lia www.slikom.info.
Naŭdeka IKBE: unua komuniko
Ne estis
facile trovi lokon kie okazigi nian 90-an kogreson. pro
diversaj kaŭzoj ni devis forlasi la eblecojn de
Germanio, slovenio kaj
Bulgario. Venis fine propono pri Italio, nome en
urbeto de la alpa
trilingva regiono Alto Adige. Ikbe 2026 do okazos tie,
de la
7-a al la 14-a
de aŭgusto, en la urbeto Salorno, iom norde de la
urbo
Trento kaj sude de la urbo Bolzano "germane
Bozen). En la urbeto mem
estas kelkaj interesaj vidindaĵoj, kiujn oni
retrovos en la kongresa programo,
kiun ni klopodos riĉigi por kontentigi ĉiujn
partoprenantojn.
Tra Salorno
pasas la fervojo inter Aŭstrujo kaj Italujo , sed
internaciaj trajnoj ne haltas tie. Necesas do
elvagoniĝi en Trento (veninte
el Italujo) aŭ en Bolzano (veninte el
Aŭstrujo) kaj de tie uzi lokan
trajnon al Salorno. Por la transiro de unu trajno al
la alia oni ricevas
laŭcelan helpon. El Hispanujo, Germanujo,
Belgujo, Aŭstrujo, Bosnio
kaj Slovenio oni povas ankaŭ flugi al Bolzano.
Pli detalaj informoj
pri vojaĝeblecoj aperos poste.
Ni gastos kaj
kongresos en hotelo bone aranĝita ankaŭ por homoj kun
movmalfacilaĵoj, kiu rezervis por ni dudek
ĉambrojn, precipe dulitajn,
tamen kondiĉe ke ni indiku la nombron de la efektive okupotaj ĉambroj
antaŭ la fino de decembro. Necesas do plej rapide
anonci sian
partoprenon al nia sekretariino.
ĉiu
partoprenanto pagos por la tuta aranĝo (loĝado, tri manĝoj tage
kaj programo) 400 eŭrojn loĝante en dulita
ĉambro,
aŭ 505 eŭrojn loĝante en unulita
ĉambro.
Sur manĝotabloj ĉiam estos karafoj kun
bonkvalita akvo, sed akvo en boteloj
kaj aliaj trinkaĵoj devas esti mendataj kaj
pagataj aparte.
Ni rekomendas
aliĝi kun propra akompananto. LIBE dungos du helpantojn
por senakompanaj kongresanoj, sed ili devos prizorgi
samgrade ĉiujn bezonantojn, kiuj do devos kapabli ankaŭ iomel
turniĝi memstare.
Ni invitas
ĉiujn partoprenontojn plej baldaŭ proponi propran kontribuon kulturan
aŭ distran al la programo,
por ke ĝi estu kiel eble interesa kaj varia.
Sendinte vian
kongreskotizon al la konto de LIBE, kies iban estas
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
vian aliĝilon sendu tuj per retpoŝta
mesaĝo al nia sekretariino
sophie.renault761@gmail.com kun la objekto "ikbe
2026".
ĝia enhavo estu la ĉi-suba, kompreneble kun
ĉiu linio kompletigita:
IKBE 2026
1) persona nomo:
2) familia nomo:
3) viro\virino:
4) naskiĝdato:
5) lando:
6) loĝstrato kaj domnumero:
7) poŝta
kodo:
8) urbo:
9) retadreso:
10) telefonnumero (internacie konektebla( kaj ev.aj
retadresoj
11) kongresano akompanata de:
12) ev. kunĉambran(in(o:
13) (ne(vegetarano:
14) numero de la persona dokumento:
15) propra kontribuo al programo:
16) MI pagis x eŭrojn per (banko, dato)
En linio 13 aldonu informon, se iuj nutraĵoj
estas de vi nepre
netolerataj.
En la
aliĝilo de akompanantoj la linio 11 estu:
11) akompananto de:
Aldonu fine, ĉu vi bezonas oficialan inviton por ricevi vizon.
Nur se vi
nepre ne povas (eĉ ne per helpo de iu amiko aŭ konato)
sendi la aliĝilon per retpoŝto, sendu
ĝin per ordinara brajla poŝto,
kun la samaj informoj en same numeritaj linioj al
Renault Sophie,
Residence Heritage, App. E-612, 1 rue Wangari Maathai,
FR-31400 Toulouse, Francujo.
sed atentu, ke brajla letero bezonas multe pli da
tempo por atingi
la celon, do sendu ĝin eĉ pli baldaŭ.
La konsiston
de la prepara komitato vi trovos en la dua komuniko ĉar
ĝi ne estas ĝis nun tute difinita kaj la
nuna numero de el jam tro
malfruiĝis. Tamen oni povas jam aliĝi
pagante la kotizon kaj sendante
sian aliĝilon al nia sekretariino Sophie Renault.
pri
naturismo kaj Greziljono
Lastatempe
Greziljono aperis ofte en la paĝoj de El, pro la tiea
aranĝo de nia kongreso. Sed tie kunvenas, ferias,
kongresas multaj grupoj,
interalie naturistoj de INOE (Internacia naturista
organizo Esperantista),
el kies organo, "Naturista vivo", numero
159, bonvolu legi la
sekvajn tri mallongajn tekstojn.
1 - Teksto
de Herv"e R.:
Mi malkovris
naturismon kiam mi estis juna kun amikoj per meznokta
banado. Sed antaŭe mi ĉiam estis nuda en nia
hejmo kun miaj gepatroj
kaj miaj fratoj. Ni ĉiam vidis niajn gepatrojn
nudaj. Do kiam mi estis
pli aĝa, vi pensas ke mi nature fariĝis
naturisto, ĉu ne? Tamen ne
estis facile por mi kiam mi estis dekok jarojn
aĝa. Mi tiam estis kun du
novaj amikinoj kaj unu amiko en la nordo de Bretonio.
Ni veturis por
viziti tiun regionon, ĝis la stiranto proponis al ni
halti por iri sur la plaĝon kaj bani nin sen
bankostumo!
Mi estis timigita ĉar estis multaj aliaj homoj
sur la plaĝo.
Sed la du virinoj kaj la viro senvestiĝis, do mi
same faris.
Nun mi praktikas naturismon kiel eble plej ofte.
Plurajn jarojn
poste, mi malkovris la kastelon Greziljono kaj ĝian
verdan semajnon (naturistan) por la unua fojo en 2020
kaj por la
festivalo "Festinatur." en 2021 kaj 2022. Mi multe ŝatas tiun lokon ĉar
la kastelo havas tri riverojn (Altre, Vieille
Coul"ee kaj Belle
Roche) kiuj plenigas la lageton, kaj poste la basenon.
La loko havas
ankaŭ du arbarojn, herbejon, tendumejon kaj
ĉefe la kastelon!
2 - Teksto
de Patrick:
Multaj homoj
konas naturismon kaj Esperanton sed permesas al si tiajn
antaŭjuĝojn: naturismo estas similigita al
seksumado au al pornografio,
Esperanto estas konsiderata trosimpliga lingvo. Mi poste verkos pri Esperanto.
Kiam mi
babilas kun geamikoj, mi ŝatas argumenti pri la potenco kaj
la precizeco de la lingvo Esperanto kaj mi tiel komencas dialogon:
"Ĉu vi konas unu vorton por signifi
homon kiu apogas la saman filozofion
kiel mi,
aŭ la samajn ideojn?"
"Mi ne povas resumi, ne ekzistas vorto."
"En Esperanto, ni povas diri _samideano, mirige,
ĉu ne?"
Se mi legas la
tabelvortojn, mi konstatas ke nura vorto povas klare
esprimi ideon. Ekzemple, la traduko de
"ĉial" aŭ "ial" bezonas la uzon
de pluraj
francaj vortoj (pour toutes les raisons, kaj pour une certaine raison).
Mi povus trovi multe da aliaj ekzemploj.
Ĉĉiun jaron, la Verda Naturisma Semajno en Greziljono
perfektigas
mian sciion de Esperanto. Tiu semajno tre gravas por
mi.
Mi estas
amanto de la franca lingvo, mia gepatra lingvo, sed la
"okuloj de amo" ne malhelpas min
bedaŭri ĝiajn malfortojn...
sed Esperanto estas efika kuracilo.
3 - Teksto
de Rosy: Kio es-
tas la teorio de la engaĝigo?
Dum la Verda
Semajno, ni prelegis ĉiujn vesperojn pri diversaj temoj.
Kiel psikologo, mi prelegis pri la engaĝiga
teorio. Por tio, la libro
de Robert Vincent Joule helpis min: "Traktateto
de manipulado
uzinda por honestuloj". Li klarigas kiel fari por ŝanĝi pensmanierojn
kaj kondutojn. La psikologio de engaĝigo alportas
originalan respondon al tio.
Pluraj
jardekoj da esplorado fakte montras, ke ni povas influi aliulon
en liaj kredoj, liaj elektoj, liaj agoj, sen uzi aŭtoritaton,
aŭ eĉ
persvadon. Sufiĉas uzi la engaĝigan teorion.
Mi priparolis
nur kvar teknikojn, sed ekzistas multe pli.
a" la
tekniko de la piedo en la pordo estas peti malmulte antaŭ peti multe, kiel
glui malgrandan glumarkon
pri vetursekureco, antaŭ peti instali grandan
samteman panelon;
b" la
tekniko de la etikedado: estas piedo en la pordo kunligita kun
etikedado kiu favoras la internajn atribuojn. La
persono devas opinii
sin kiel iu bona. Per tio, vi kreskigas la influon kiu
respondas al la
dezirata posta konduto;
c" la
tekniko de la tuŝo: tuŝi iun, influas ties kondutojn..
Psikologio ne povas klarigi tion! Oni ne scias kial.
Centoj da esploraj studoj
pruvas la avantaĝojn de la tuŝo por atingi
kondutojn kiujn ni volas
influi. Tiu fenomeno estis observita en tre malsamaj
situacioj
kaj koncernas tre diversajn kondutojn.
ĉ"
la tekniko de "vi estas libera"povas igi homojn fari aferojn, kiujn
ili ne farus memstare, eksplicite alvokante la senton
de libereco.
Ekzemple: Farinte peton, se vi uzas formulon kiel:
"Sed, mi komprenas...
vi rajtas akcepti aŭ rifuzi", vi kreskigas
ankaŭ la influon.
La efikeco de
la tekniko mirigis multe da partoprenantoj, ĉar ĝi
efikas nur per malgrandaj agoj, kaj multaj rigardis la
libron de Robert
Vincent Joule por informo aŭ por aĉeti
ĝin.
La piano
"novelo)
Estis trankvila
antaŭvespero je la fino de la somero. La suno subiris,
kaj ĝia mola oranĝkolora lumo surverŝis
la urbon. Sur la muroj de la
konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj
sur la fenestroj ludis
kuprokoloraj briloj. Komenciĝis la lasta horo de
la tago, kiam iom post
iom ĉio dronis en inkokolora krepusko: la
konstruaĵoj, la homoj,
la arboj.
Anton iris sur
unu el la grandaj stratoj inter la luksaj vendejoj. Li
ne rapidis, ĝuis la trankvilan
antaŭvesperon. Junaj belaj virinoj kun
enigmaj ridetoj pasis preter li, kaj iliaj multekostaj
parfumoj diskrete
odoris. Anton ŝatis la lastajn somerajn tagojn,
kiam jam ne estis
tiel varme, la suno ne estis blindiga kaj la friska
vento kiel birdflugilo
karesis la vizaĝojn.
Subite Anton
haltis. Antaŭ li venis la virino, kiun li jam duan aŭ
trian fojon vidis sur tiu ĉi strato.
Ŝi paŝis malrapide kaj enpensiĝinte.
Ŝia hela rigardo kvazaŭ flugis super la
homaj kapoj. ŝi ne estis juna,
eble jam kvindekjara, sed ankoraŭ estis bela, la
krispa grizeca hararo
libere falis sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia
korpo estis tenera,
ŝiaj piedoj - graciaj.
Nun ŝi surhavis blankan robon, kiu emfazis
ŝian sveltan korpon.
Verŝajne ofte ŝi iris sur tiu ĉi
strato, ĉar ŝi ne rigardis la
vendejojn kaj ne atentis pri la homoj, kiuj
preterpasis.
Anton malrapidigis siajn paŝojn. Iam antaŭ
tre longe ŝajne li vidis tiun ĉi
virinon, sed li ne memoris, kie kaj kiam.
Tiu ĉi inteligenta vizaĝo, la delikataj
lipoj kaj la lagobluaj okuloj
estis konataj al li. Ŝajne li ne nur vidis, sed
same sonĝis pri ŝi.
Vere la jaroj lasis siajn signojn sur ŝian
vizaĝon. Ĉe la anguloj de ŝiaj okuloj kaj sur la kolo
jam videblis etaj sulkoj, kaj ŝia korpo similis
al matura sukoplena frukto.
"Kiu estas tiu ĉi virino, kiun eble mi
konas?" demandis sin Anton.
Ŝi
preterpasis lin, kaj li kvazaŭ eksentis la susuron de ŝia tenera
blanka robo.
Stranga estas la homa memoro. Ni renkontas iun, vidas
lian aŭ ŝian vizaĝon, ekscias la nomon,
sed post jaroj tiu ĉi vizaĝo malaperas
aŭ restas profunde en nia konscio
kiel pala rememoro, simila al malnova flava
fotografaĵo, kaj vane
ni penas pli bone trarigardi tiun ĉi
fotografaĵon, ke ni rememoru, kiam
kaj kie ni vidis la homon sur ĝi, kiu li estas, kio estas lia nomo, sed vane.
Ĉio delonge malaperis. La tempo viŝis
ĉion, kiel la maraj ondoj
viŝas la paŝospurojn sur la akva sablo.
Jam du fojojn sur tiu ĉi strato Anton vidis tiun
ĉi virinon,
kaj ĉiam li streĉe rigardis ŝian
vizaĝon.
Li estis certa, ke iam li vidis ŝin, sed li ne
kuraĝis alparoli ŝin,
nek postsekvi ŝin. Tamen hodiaŭ, kiam
ŝi denove preterpasis lin,
li turnis sin kaj ekiris post ŝi.
Ŝi iris trankvile. Hodiaŭ ŝi surhavis
malhelbluan robon, kiu simile al boata velo aŭ aperis, aŭ malaperis
inter la homoj, kiuj iris sur la trotuaro.
Anton iris post ŝi kaj estis certa, ke ŝi ne
turnos sin, nek supozas, ke iu postsekvas ŝin.
Li daŭre diris al si mem: "Mi verŝajne
konas ŝin, sed tre delonge mi ne vidis ŝin.
Mi ne memoras ŝian nomon. Mi ne kuraĝas
alparoli ŝin,
eble ŝi eĉ ne deziros alrigardi min. Ŝi
opinios, ke mi estas iu sintrudemulo."
Post ducent
aŭ tricent metroj la virino subite haltis kaj eniris ien.
Anton rapidigis la paŝojn. Estis danctrinkejo kun
granda lumreklamo
"Danctrinkejo Noktaj Triloj".
Dum sekundoj li hezitis ĉu eniri aŭ ne. Li
demandis sin, kion serĉas ĉi tie tiu ĉi virino?
Li restis senmova antaŭ la pordo kaj poste tuj
eniris.
Ene regis duonlumo. Li ĉirkaŭrigardis kaj
vidis la virinon iri inter la tablojn.
"Eble
ŝi serĉas iun, eble ŝi renkontiĝos kun iu ĉi tie,
aŭ
povas esti, ke ĉiutage ŝi venas ĉi tien
sola, eksidas ĉe iu tablo kaj
mendas iun trinkaĵon", meditis Anton.
Subite la virino malaperis kaj Anton embarasiĝis.
ŝi kvazaŭ dronis sub la tero.
Li ĉirkaŭrigardis, turnis sin dekstren,
poste maldekstren, sed nenie vidis ŝin kaj ne povis
klarigi al si mem, kiel ŝi tiel neatendite
malaperis.
Li sentis, ke la homoj, kiuj sidas ĉe la tabloj,
scivole rigardas lin.
Ja, li staris kiel arbo en la centro de la
danctrinkejo. Li decidis tuj eksidi ĉe iu tablo kaj iom atendi.
Eble la virino aperos de ie.
Li sidiĝis ĉe la plej proksima tablo kaj
denove ĉirkaŭrigardis.
En la danctrinkejo estis ĉefe mezaĝaj homoj.
Eble ili ofte venis ĉi tien
aŭ ĉi tie ili renkontiĝis.
Anton hontis kaj sentis konsciencriproĉon.
Li aspektis kiel fiulo, kiu deziras kaŝe
enrigardi en ies vivon kaj serĉi en ĝi delonge kaŝitan sekreton.
Li decidis tuj stariĝi kaj foriri, sed en tiu
ĉi momento en la danctrinkejo aŭdiĝis ia bruo,
kaj li rimarkis la virinon. Eble ŝi eliris el iu
ĉambro.
Nun ŝi estis vestita en longa nigra robo, kaj
ŝiaj nudaj ŝultroj
brilis kiel marmoraj.
Kiel ombro la
virino trapasis inter la tabloj kaj sidiĝis antaŭ la piano,
kiu estis en la angulo de la danctrinkejo.
Anton nun rimarkis ĝin. Kelkajn sekundojn ŝi
restis senmova antaŭ la piano,
dorse al la homoj en la danctrinkejo, kaj poste
komencis malrapide pianludi.
Anton stupore rigardis ŝian dorson, ŝiajn
manojn blankajn kiel porcelano kaj
ŝiajn longajn arĝentecajn harojn, kiuj falis
sur ŝiajn ŝultrojn.
Li aŭskultis la melodion, kaj subite en lia
konscio komencis elnaĝi kiel fora insulo en maro ia rememoro.
Unue ĝi estis pala, malklara, simila al forgesita
melodio, sed poste ĝi iĝis pli klara,
kaj kvazaŭ ĉio okazus en tiu ĉi momento
antaŭ liaj okuloj.
"Tiu ĉi estas Sandra, Sandra Stanislavova,
nun mi memoras ŝin",
flustris li. Ŝajne granda kolora radio ekmoviĝis
antaŭ li kaj revenigis lin en la infanecon.
Tiam lia
familio loĝis en malnova kvaretaĝa domo en la centro de la urbo.
Sur ĉiu etaĝo estis du loĝejoj: unu pli
granda kaj la alia pli malgranda.
La familio de Anton loĝis en la pli granda
loĝejo sur la kvara etaĝo
kaj en la alia loĝejo estis luantoj, kiuj ofte
estis diversaj.
Ordinare ili estis junaj homoj, ĉefe studentoj.
Anton memoris, kiam en la najbara loĝejo
ekloĝis junulino. Tiam li estis lernanto kaj foje,
kiam li revenis el la lernejo, li vidis la junulinon.
Ŝi estis bela blondulino kun bluaj okuloj, kaj
ŝia eleganta korpo similis al violono.
Ŝi haltis kaj amike ekridetis al Anton. Li
ruĝiĝis kaj rapide ekflustris:
"Bonan
tagon."
"Saluton!" diris ŝi. "Mi estas Sandra, ni estas
najbaroj."
Anton gapis
ŝin sorĉita kaj ŝajnis al li, ke la malpura kaj malbela
ŝtuparejo
kun nelavitaj fenestroj subite eklumas kaj ekbrilas.
Post tiu
ĉi unua renkontiĝo li ofte vidis ŝin. Lia patrino kaj Sandra
iĝis amikinoj.
Sandra gastis en ilia domo kaj kun la patrino de Anton
ili trinkis kafon.
Kiam Anton vidis la lagobluajn okulojn de Sandra, li
ruĝiĝis, kvazaŭ iu bruligus fajron antaŭ lia vizaĝo,
liaj manplatoj komencis ŝviti, kaj lia koro
ekbatis kiel la koro de timigita leporo.
Foje-foje Anton sonĝis pri Sandra. Li sciis, ke
ŝi estas pianistino. Kiam ŝi estis en sia hejmo,
ŝi pianludis, kaj la melodio aŭdeblis en la
tuta domo.
Anton aŭskultis la muzikon emociita kaj imagis
ŝiajn longajn tenerajn fingrojn,
kiuj ame tuŝas la pianklavojn.
Tiam li ne sciis, kion pianludas Sandra, de kiu
komponisto, sed li sentis la muzikon kiel friskan ventoblovon.
Kiam liaj
gepatroj parolis pri Sandra, ili diris, ke ŝi estas unu
el la plej talentaj junaj pianistinoj. Ili menciis, ke
ŝi multe koncertas kaj ŝia gloro de talenta
pianistino jam transflugis la ŝtatajn limojn, kaj
Anton fieris, ke li konas ŝin kaj ofte renkontas ŝin.
Foje Sandra venis en ilian domon. Kiam Anton vidis ŝin, li tuj rimarkis,
ke ŝi estas ĝoja kaj ŝia ridanta
vizaĝo aspektas kiel suna printempa mateno.
Sandra ĉirkaŭbrakis la patrinon de Anton kaj
diris:
"Onjo
Tina, mia plej granda revo realiĝis! Oni invitas min al Vieno.
Mi subskribis kontrakton kun Viena Filharmonio, kaj mi pianludos en la urbo de
la muziko."
"Sandra," ekĝojis la patrino, "mi estas tre feliĉa, sed mi bedaŭras,
ke longe mi ne vidos vin."
"Onjo
Tina," diris Sandra kaj iom embarasite alrigardis la patrinon de Anton,
"mi havas grandan peton al vi. La plej kara
aĵo, kiun mi posedas, estas mia piano.
Ĉu mi povas lasi ĝin ĉe vi? Mi devas
liberigi la loĝejon."
"Kompreneble", diris ĥore la gepatroj. "Nia
loĝejo estas granda,
estos loko por ĝi, kaj ni zorgos pri ĝi kiel
pri niaj okuloj."
"Mi ege
dankas al vi. Kiam mi revenos, mi reprenos ĝin."
Sandra
forveturis, kaj ŝia granda nigra piano restis en la loĝejo de Anton.
Oni metis ĝin en angulon de la gastĉambro,
kaj tiel ili alkutimiĝis al ĝi,
kvazaŭ la piano ĉiam estus tie.
Kiom da fojoj Anton alrigardis ĝin, li
kvazaŭ denove vidis la lagobluajn okulojn de Sandra,
kiuj lumigis lin, kaj lia koro komencis denove bati
kiel kuranta ĉevalo tra senlima kampo.
Anton ofte demandis sin, kiel Sandra fartas en Vieno,
ĉu ŝi koncertas tie,
kaj kiel pasas ŝiaj tagoj en la nekonata lando.
Li senpacience atendis ŝian revenon el Vieno, sed
pasis unu, du, tri jaroj
kaj Sandra ne revenis.
Oni ne sciis, kio okazis al ŝi. Sandra ne skribis
leterojn, nek telefonis.
La gepatroj de Anton provis ekscii ion pri ŝi,
sed ili ne sciis ŝian adreson en Vieno.
Ŝia piano daŭre estis tie, en la angulo de
la gastĉambro, kaj ĝi kviete atendis Sandran.
Tamen post kelkaj jaroj la familio de Anton devis
ŝanĝi la loĝejon.
Ili aĉetis novan loĝejon, kaj kune kun
ĉiuj mebloj ili transportis la pianon en la novan loĝejon.
Ĝi jam estis kvazaŭa ano de la familio.
Daŭre neniu sciis ion pri Sandra. Ŝi tute malaperis
kaj oni jam ne sciis, ĉu ŝi estas en
Aŭstrio aŭ en alia lando.
Anton
iĝis plenkreska viro. Li ne
loĝis kun la gepatroj, multe vojaĝis, kaj iom da tempo li
loĝis en provinco.
Kiam liaj gepatroj jam estis certaj, ke Sandra ne
revenos, ili donacis la pianon al parenca knabineto, kiu komencis lerni
pianludadon.
Tiel malaperis ankaŭ la nigra piano de Sandra.
Nun Anton
sidis en la danctrinkejo kaj aŭskultis la pianludadon de Sandra.
"Kiam ŝi revenis en Bulgarion?"
demandis li sin mem. "Eble
ŝi serĉis liajn gepatrojn, sed ne trovis
ilin, ĉar ili ne plu loĝis en la domo, kiun ŝi konis,
kaj verŝajne neniu povis diri al ŝi ilian
novan adreson."
Delonge la gepatroj de Anton ne estis vivantaj.
Nun Sandra
ludis ian malrapidan nostalgian melodion, sed neniu en la danctrinkejo
aŭskultis ĝin.
Preskaŭ ĉiuj babilis, ridis, tintigis la
glasojn.
En la krepuska vasta ejo la viroj amindumis, kaj iliaj
ebriaj rigardoj brilis kiel la okuloj de embuskantaj lupoj.
Neniu interesiĝis pri la muziko de Sandra.
Anton eksentis ofendon. Sandra, la fama kaj talenta
pianistino, kiu iam sukcese
koncertis en multaj eŭropaj landoj, nun pianludis
en tiu ĉi duaranga danctrinkejo
al ebriuloj, kiuj ne komprenis la muzikon kaj tute ne
interesiĝis pri ĝi.
"Kio
okazis al ŝi?" meditis Anton. "Ĉu ŝi edziniĝis,
ĉu ŝi havis infanojn,
kial ŝi revenis en Bulgarion? En kiuj landoj
ŝi loĝis,
kaj ĉu ŝi ankoraŭ memoras la gepatrojn
de Anton kaj Anton mem?
Ĉu ŝi serĉis sian pianon, kiu atendis
ŝin en la loĝejo de Anton?"
Al tiuj
ĉi demandoj nur Sandra povis respondi, sed nun ŝi sidis antaŭ
tiu ĉi malnova piano
en tiu ĉi danctrinkejo kaj ludis. Ŝi jam
estis maljuna, laca virino, kiu eble devis pianludi por vivteni sin.
Tiu ĉi ne
estis Sandra, kiun Anton konis, la iaman junan virinon kun la lagobluaj okuloj.
Anton
stariĝis kaj ekiris al la pordo.
"Ni ne devas reiri en la pasintecon. ĉio
restu tie por ĉiam",
diris li al si mem kaj foriris.
Julian Modest
La nuda
viro (novelo)
Kiam li
vekiĝis, li diris al la edzino:
"Aŭskultu, mia filino: hodiaŭ estas la tago por pagi la
kotizon de
la televido, certe venos la viro kun la fakturo. Sed
la afero estas, ke
hieraŭ mi ne alportis monon el la urbo, mi estas
tute sen mono."
"Klarigu
tion al la viro", rimarkis la edzino.
"Mi ne
ŝatas tiajn aferojn. Ili ŝajnas trompemaj,
kaj mi ŝatas plenumadi miajn devojn rigore.
Aŭskultu: kiam li venos, ni restos silentaj ĉi tie interne,
senbrue, por ke li pensu ke neniu estas hejme. Lasu
lin frapi ĝis li laciĝos.
morgaŭ mi pagos."
Post mallonge,
senvestinte sin de la piĵamo, li iris al la banĉambro por
duŝiĝi,
sed la edzino jam enŝlosis sin tie.
Dum li atendis, li decidis fari kafon. Li metis la
akvon por boli kaj malfermis la servopordon por preni la panon.
Tute nuda, li singarde rigardis dekstren kaj
maldekstren antaŭ ol riski fari du paŝojn
ĝis la paksako lasita de la panisto sur la
marmora sojlo.
Estis ankoraŭ tre frue, verŝajne neniu
aperus.
Sed tuj kiam liaj fingroj tuŝis la panon, la
pordo malantaŭ li kunfrapis forte, pelata de vento.
Terurigite, li
kuris al la sonorilo kaj, post sonorigado, restis atendante, rigardante
ĉirkaŭen un maltrankvilo.
Li aŭdis ke la akvo el la duŝo ĉesis
subite, sed neniu venis malfermi.
Sendube la edzino pensis ke temas pri la televida
kolektanto.
Li frapis per la fingroj:
"Maria!
Malfermu, Maria. Estas mi" li vokis mallaŭte.
Ju pli li
frapis, des pli silente restis interne.
Dume, li
aŭdis la pordon de la lifto fermiĝanta malsupre, vidis la montrilon
malrapide supreniĝi....
Ĉi-foje, certe estis la viro de la televido!
Ne estis.
Rifuĝinte en la ŝtuparo inter
etaĝoj, li atendis ke la lifto pasu
kaj revenis al sia apartamento, ĉiam tenante en
siaj nervozaj manoj la pakan panon:
"Maria,
mi petas! Estas mi!"
Ĉi-foje
li ne havis tempon insisti: li aŭdis paŝojn en la ŝtuparo,
malrapidajn, regulajn, venantajn de malsupre....
Panikite, li rigardis ĉirkaŭen, farante
pirueton, kaj tiel nuda, kun la pano enmane,
li ŝajnis danci groteskan kaj malbone ekzercitan
baleton.
La paŝoj proksimiĝis, kaj li ne havis kie
kaŝi sin.
Li kuris al la lifto, premis la butonon. Ĝuste
kiam li eniris, la servistino
trapasis la ŝtuparon malrapide, polurante la
supreniron de alia etaĝo.
Li spiregadis streĉite, viŝante la
ŝviton de sia frunto per la pano.
Sed jen la interna pordo de la lifto fermis sin kaj
ĝi komencis malsupreniri.
"Ho, ne,
ne!" diris la nuda viro, eksaltinte.
Kaj nun? Iu
malsupre povus malfermi la lifton kaj trovi lin tute nuda, eble eĉ iu
konata najbaro....
Li rimarkis,
senkonsile, ke li estas trenata ĉiam pli fore de sia apartamento, li
komencis vivi veran Kafka-nokton,
la plej aŭtentika kaj freneza Terura Reĝimo
ekreĝis!
"Tion
ne!" li ripetis furioze.
Li kaptis la pordon de la lifto kaj forte malfermis
ĝin inter etaĝoj,
devigante la lifton halti. Li spiris profunde,
fermante la okulojn por provi kredi ke li sonĝas.
Poste li provis premi la butonon de sia etaĝo.
Malsupre oni daŭre vokis la lifton.
Antaŭ ĉio: "Krizo: halti." Tre
bone. Kaj nun? Ĉu supren aŭ malsupren?
Li singarde malŝaltis la krizan haltadon, lasis
la pordon, dum li penis igi la lifton supreniri.
La lifto supreniris.
"Maria!
Malfermu la pordon!" li kriis, ĉi-foje frapante la pordon per pugnoj,
sen ajna singardemo. Li aŭdis ke alia pordo
malfermiĝas malantaŭ li.
Li turniĝis, premita, apogante sian postaĵon
kontraŭ la sojlo
kaj vane penante kaŝi sin per la pano.
Estis la maljunulino de la apuda apartamento:
"Bonan
tagon, sinjorino", li diris
konfuzite. "Imagu, ke mi...".
La maljunulino, ŝokita, levis la brakojn kaj
ekkriis:
"Dio mia!
La panisto estas nuda!"!
Ŝi kuris al la telefono por voki la policon:
"Estas nuda viro ĉi tie ĉe la pordo!"!
Aliaj
najbaroj, aŭdinte la kriadon, venis vidi kio okazis:
"Li estas
perversulo!" "Rigardu, kia hororo!" "Ne rigardu! Enhejmen,
mia filino!"
Maria, la
edzino de la kompatinda viro, fine malfermis la pordon por vidi kio okazis.
Li eniris kiel raketo kaj vestis sin rapide, eĉ
ne pensante pri la bano.
Post kelkaj minutoj, kiam ĉio trankviliĝis
ekstere, oni frapis la pordon.
"Certe
estas la polico", li diris, ankoraŭ spiregante, kaj iris malfermi.
Ne estis:
estis la kolektanto de la televido.
Fernando Sabino
Por
ĉiam lojala al la imperiestro
Dum la dua mondmilito Hiro Onoda, subleŭtenanto
de la japana imperiesstra armeo,
militis en Filipinoj.
En la jaro 1944, kiam Japanio jam estis malgajnanta
ĉiujn batalojn, la
22-jara leŭtenanto ricevis ordonon daŭrigi
la militon kontraŭ usonanoj
kaj iliaj aliancanoj per partizanaj metodoj.
Disigita de la
cetera mondo, neniel scianta, ke la milito estas finita,,
kaj Japanio kapitulacis, Onoda daŭre militis
kontraŭ la antaŭaj malamikoj,
aranĝante embusskojn kaj ekstermante ĉiujn,
kiuj ne apartenis al la japana armeo.
Verdire, dum
la aŭtuno 1945 li trovis la aviadilan faldfolion, kiu informiss pri la
kapitulaco de Japanio.
Tamen Onoda ne ekkredis, konsiderante, ke temas pri
ruzaĵo de la kontraŭulo.
Multnombraj
provoj de la filipinaj potencoj trovi sekuran kontakton kun
la ribelanta leŭtenanto nenion rezultigis: neniun
vorton li kredis
kaj daŭrigis murdi policanojn,
kontaktoserĉantojn kaj eĉ tute senkulpajn KAMPARANOJN,
suspektante ilin ligitaj kun Usono.
Malgraŭ
ke Onoda mortigadis ĉiun, kiu ne portis uniformon de la japana imperiestra
armeo,
FOJE LI EN LA ARBARO INDULGIS LA SENARMITAN JAPANAN
STUDENTON,
KIU KAPTIS PAPILIOJN POR KOLEKTO, kaj la studento konsternis lin,
informinte, ke la milito delonge estas finita.
Kiel ĉIAM, oNODA NE KREDIS. TAMEN LA KONSCIENCA
STUDENTO
PROMESIS TROVI LA KOMANDANTON DE oNODA, KAJ EN TIO LI
SUKCESIS.
oNODA
KAPITULACIS AL LA POTENCO NUR PRINTEMPE 1974, KIAM EFEKTIVE
ONI TROVIS KAJ LIVERIS SUR LA INSULON MALJUNEGAN
KOMANDANTON DE LIA ESTINTA MILITTRUPO,
KAJ TIU ORDONIS AL LA LEŭTENANTO kapitulaci.
oNODA ELIRIS
EL LA ĝangalo, TENANTE LA PAFILON KAJ SAMURAJAN GLAVON,
KIUJN LI KUN CEREMONIA riverenco TRANSDONIS AL
POLICOFICIRO.
Tiama Filipina
PREZIDENTO Ferdinando Markos ESTIS TIOM IMPRESITA
DE LA HISTORIO PRI LA OFICIRO FORGESITA SED FIDELA AL
sia ĵuro, ke li
nuligis la mortoverdikton, ĉar pro masakroj, okazigitaj en la paca tempo,
al la japano minacis mortpuno.
Iom poste
Onoda montris al lokaj potenculoj kaj ĵurnalistoj sian kaŝejon.
Kiel antaŭe, tie ĉio estis zorge ordigita,
kaj sur la muro pendis memfarita portreto de la imperiestro
kaj malnova ŝildo kun la patriota surskribo:
"la milito ĝis venka fino!"
Onoda
rakontis, ke ĝis kiam kelkaj liaj subuloj estis ankoraŭ vivaj li regule aranĝis
la militpreparadojn, ripetadis la statuton kaj eĉ
okazigis konkursojn de la plej bonaj hajkoj.
Li ŝparis
kartoĉojn, manĝis nur kreskaĵnutraĵoon: sovaĝaj
fruktoj,
radikoj kaj manĝeblaj tigoj. Li ĉiam ŝtopadis
la putriĝintan vestaĵon per
kudrilo, memfarita el rubuja drato, kaj ĉiam li
atendis la ordonon de
sia komandanto por reveni en la regimenton.
Dum la tuta
tempo eĉ leĝera malvarmumo ne tuŝis lin.
Jen kiel gravas saniga nutrado, freŝa aero kaj raciaj
korpoŝarĝoj!
Ĝis
profundo de l. animo Onoda estis ŝokita de la eventoj,
okazintaj en lia lando kaj en la tuta mondo, dum li
sindone batalis kontraŭ tute ne reala malamiko.
Reveno en la
patrujon tute ne ĝojigis lin. Al la kaduka batalisto,
kiu kutimis spiri freŝan aeron kaj ĝui
silenton,
ŝajnis vera infero la nuna arbaro da
ĉielskrapuloj, bruo kaj tumulto,
amaso da aŭtoj eligantaj miasman fumon.
Li decidis reveni al la antaŭa vivo en la
ĝangalo, kaj tion li realigis.
A. Penzenskij
(Novelserio "Mirakloj kaj aventu-
roj)( el la rusa esperantigis:
A. Masenko
Sonorila aŭguro
(Rememoriga plendletero)
3 Nekredeble!!!
... Post tiom longe kiel kvin jardekoj, ankoraŭ nestas
profunde enradikiĝintaj en mia memoro tiuj
voluptaj momentoj de ni ambaŭ junaĝe travivataj,
kaŝe for de scivolaj rigardoj. Ĉar tiutempe
ni loĝis
kune kun familianoj en la sama domo, ne eblis
niaplaĉe ami nin kaj libere ... revi!
Tamen, tiuj kvazaŭ sekretaj rilatoj, kvankam
rapidflugaj kaj tial neniam ĝisfine sukcesintaj,
estis ja plezurigaj kaj paradokse spicaj ĝuste
pro nia timo esti surprizitaj de tieuloj.
Pli ol
ĉio, mi neniam kapablis forgesi tiun unuan fojon,
kiam post enlitiĝo de la aliaj domanoj ni sidis
ĉe la kuireja manĝotablo,
kaj sur ĝi ekludis per mankaptado de glitanta
vitra globeto.
Sub la plato de tiu kruda meblo niaj genuoj
kolizietis, sed ne kverelis;
male ili rifuzis malapogiĝi unu de la alia, forte
algluiĝintaj kiel niaj rigardoj.
Bedaŭrinde hontotimo pezis sur nin,
kvazaŭ ni estus farintaj ian abomenindaĵon.
Sed tiu momento miaflanke signifis seriozgravan
prologon de eblonta geedziĝo inter ni.
Tamen, kaŭze de via tiama devontigo al stranga
fianĉiniĝo per korespondado kun alilanda ulo,
mi ne ĝustatempe plenesprimis mian
sintenontiurilate.
Similaj
teneraj okazaĵoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ...
... Ĝis
iutage mi kuraĝis invitivin malŝlosi viaflanke la trairpordon
inter niaj du apudaj dormoĉambroj, kaj vi ...
senhezite konsentis
- ĉu vi forgesis? Mi ne!...
Malvarmega
estis tiu vintra nokto, dum mi pacience atendis enlitiĝon de ĉiuj
aliaj
kaj postan silentiĝon en la loĝejo.
Intertempe mi intime certiĝis, ke mi devus nepre deteni min
de iu ajn kompromita ago endanĝerigonta vian
virinan honoron,
cele senmakulan geedziĝon.
Kiel eble plej
malbrue mi sukcesis forŝovi mian vestoŝrankon de antaŭ
la komuna trairejo; mia mano samzorge turnis la
klinkon de la pordo,
kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ
ŝtelisto surprizonta trankvilan loĝanton.
Piedpinte mi paŝis al la lito, kie via jam
varmiĝinta korpo bonvenigis
la mian; vi mem levetis la kovrilojn ... ĉu vi
ankoraŭ memoras?
Sub mia aldona
pezo la litorisortoj plendis laŭte, admonante nin al
plia singardemo pri silento. Hastema mi ne volis
montri min, ĉar momento tia
postulis unikan amoran ceremonion longdaŭre
ĝuindan.
Mi ĉirkaŭprenis vin, kaj tuj sentis viajn
platvarmajn manojn transkuri
mian dorson. Niaj lipoj baraktis unuj serĉe de la
aliaj por sin premi,
komence hezite, poste pli kaj pli vigle ĝis
preskaŭ sufokiĝo.
Ekde tiam mia buŝo ne plu sukcesis bremsi ekscitiĝon, kaj vulturavide sin
ĵetis
al viaj plenesprimaj okuloj ekstaze rigardantaj min.
Do mi delikate
ĝuadis la veluran mildecon de viaj palpebroj
instinkte fermiĝintaj
kiel protektiloj antaŭ tro arda elspiro mia.
Viajn vangojn
miaj kisoj ne ŝparis, kaj tuj poste ili glitumis
trans vian kolon survoje al la ŝultroj kaj apuda
brusto. Atende de mia
malbutonumado de la embarasa mamzono la du tieaj
vulkanformaj reliefoj
ekvibris erupciontaj.
Niaj
neregeblaj movoj forpuŝis la litotolaĵon, tiel malkovrante du
allogajn avenuojn laŭdirekte al la mistera
profunda vivestiganta fonto.
Via silkeca haŭto ilin pavimis de la genuoj
ĝis la koksoj, provokante
pludaŭran karesadon ankaŭ tie. Detenante min
de ia ajn avidimpeto, iom
post iom, nehaste, kiel en ceremonia kulto - ĉu vi tiam rimarkis tion? -
mi kliniĝis sur ilin por ... Ging ... gang!!! ...
giling... gilang!!!.
Krudabrupte la
ŝtuparporda sonorilo kriegis je tiu malĝusta horo.
- Kial?!...
Alarmo inundis
la tutan loĝejon, ĉiuj ellitiĝis ankoraŭ dormemaj,
neatendite dronintaj en ektimon kaj maltrankvilon;
ĝenerala konfuzo
ekestis. Prudento devigis min leviĝi kaj rapide
reiri en mian ĉambron,
ĉar ĉe ties alia pordo, alira al la cetero
de la domo, iu jam estis frapanta.
Tiele oni
ĉesigis niajn amorrevojn. - Kial?! ...
Nur eraran premadon de la sonorilbutono fare de
ebriiĝinta najbaro ... oni poste sciiĝis. Ĉu? ...
Alia simila
amora oportuno ne okazis, kaj neklarigeble vi intertempe,
sen ia ajn averto, eliris el la domo. Oni poste
klaĉis al mi, ke vi
mem volas plenumi antaŭsignon de aŭguristo
de vi konsultita: fari
longan vojaĝon al fora lando por edziniĝi
kun nekonato duoble pli aĝa ol
vi, sed ekonomie komfortodona ....
Malespero
mia!... Kial?!... Kial?! Kial?!... Kial?!... Kial?!...
Eriko Navaro
Solvo de
la florludo
Jen la 30
flornomoj kunmeteblaj per la donitaj silaboj (solvintoj
gajnos nek premion nek poentojn, do espereble neniu
protestos pro la
enlistigo de filiko kaj fikuso):
agavo, anizo,
astero, cejano, dalio, dianto, fikuso, filiko, fuksio,
galanto, irido, jasmeno, kalao, kamelio, konvalo,
krokuso, lekanto,
levkojo, lilio, mimozo, narciso, nimfeo, paduso,
papavo, penseo,
primolo, sileno, siringo, tulipo, violo.
Verkis por
Esperanta Ligilo Galina Lukjanenko (Rusio)
Por plia
cerbumado
Aritmetika
enigmo
Trovu nombron (entjeron), kiu:
plus sep donas nimbron divideblan per tri;
plus kvar donas malparan nombron;
oble du donas nombron kies lasta cifero estas ses.
Inter
amikoj (humuro)
"Mia
edzino estas tre laborema: ŝi kuiras, lavas tolaĵojn, gladas,
ordigas kaj purigas la ĉambrojn, vere
perfekte!"
"Bonŝanculo! hejme, ĉion faras mi! mi kuiras, mi lavas
telerojn kaj
tolaĵojn kaj vestojn, gladas, prizorgas la
hejmajn kreskaĵojn, banas la
infanon...."
"Sed via
edzino?"
"Diable,
tion mi rifuzus! Ŝi devas lavi sin memstare!"
kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en
Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo"
legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info