NEKROLOGO
SE NE ESTUS PERFEKTA
INSTRUISTO, LI ESTUS BRILA PASTORO
Proksimume tutajn kvar
jardekojn li estas perfekta instruisto. Per mirinda ĉarmo kaj eksterordinara majstreco li kapablas motivigi siajn instruatojn! Kaj ili estas diversaĝaj – de frua junaĝo ĝis tre matura,
por ne diri avo-aĝo… Ĉiuj ili senescepte
atendas liajn instruhorojn kun malpacienco.
Kiel vera sorĉisto la instruisto Danĉev respondas al iliaj atendoj. Kaj ĉiu lia
lernanto forte penas
lerni la ne facile lerneblan
reliefan-punktan skribon kreitan de la nevidanta franca adoleskanto. Kaj la 72-jara pastro Borislav
el Sviŝtov, kaj la
66-jara Kera Uzunova el Topolovgrad, kaj la petolema blindsurda donjuano Petar Bonev el Burgas. La lernantoj de tiu
rimarkinda instruisto estas centoj el ĉiuj anguloj de Bulgario. Lia plej
granda atingaĵo, tamen, ŝajne estas la brajla skrib- kaj legokapabligo
en daŭro de nur 20 tagoj de Slav Slavov el Jambol. Tiel la instruisto Danĉev eble starigis unikan
rekordon. Li estas kunaŭtoro de du lernolibroj pri brajla edukado kaj de la unua bulgara meminstruilo pri brajlo.
Li estas aŭtoro ankaŭ de la poeziaj libroj “Mi adiaŭas
la momenton” kaj “Mi denove flustros
voĉe”. Dekses literaturaj kolektoj
enhavas poeziajn verkojn de Danĉo.
Kaj ankoraŭ du tre interesaj faktoj
malkovrantaj tre gravan flankon de la valorsistemo de tiu
ĉi verkanto. La aŭtoro Danĉev estas absolute neprofitema. Li ne ricevis eĉ
moneron pro sia laboro pri la jam menciitaj du lernolibroj – verŝajne pro sia poezia talento aŭ eble ĉar
tiutempe la kondiĉoj estis ne tre merkataj,
se ne diri pli intelektstimulaj. Sed nun,
en la kondiĉoj de merkata ekonomio,la
aŭtoro estas la sama. Antaŭ 20 jaroj oni invitis
lin verki
mallongan historian skizon pri la plovdiva produktada entrepreno de aBB okaze de ĝia
kvardeka datreveno. La tasko estis urĝa
kaj la teksto ampleksis 8 paĝojn. Kaj denove la aŭtoro ne starigis demandon pri eĉ malgranda
rekompenco por sia altkompetenta laboro.
En novembro estiĝas 62 jaroj de la
tempo, kiam Danĉo eklernis Esperanton. Post jaroj li provis sian
poezian plumon ankaŭ en tiu
lingvo kaj li eĉ gajnis naciajn kaj internaciajn
premiojn. Nia samideano estas
unu el la fondintoj de la plovdiva societo de la blindaj esperantistoj kaj longjara ĝia
prezidanto. Li estas ankaŭ inter la fondintoj de
ANEB kaj kelkajn mandatojn ĝia konstanta estrarano. De 1998 jaro Danĉo
estas deligito de ANEB en LIBE. 19 jarojn li estas redaktoro de revuo “Esperanta fajrero”, kiu estas
legata en pli ol 20 landoj
de pli ol 300 personoj. Al la revuo
li donis pli da poezieco kaj artan
karakteron. Jam Multajn
jarojn Danĉo redaktas la rubrikon “En la mondo de la samsortanoj” en la presorgano de LIBE “Esperanta Ligilo”, kie li prezentas interesajn tekstojn. Li estas
aŭtoro ankaŭ de centoj da artikoloj en bulgaraj kaj
eksterlandaj preseldonaĵoj.
Dum jardekoj li estas membro de la gvidorganoj de diversaj organizoj. En ili li ĉiam brile manifestis kaj firme defendis
siajn ideojn kaj poziciojn. Sendube, tute merite ekde
2007 Dancxo Dancxev estas honora membro
de Bulgara Esperanto-asocio.
Sed eble
la pinta lia atingaĵo estas la fondita laŭ lia iniciato kaj
gvidata de li literatura klubo “Sleda” (“Spuro”). La klubo eldonis ses literaturajn
kolektojn, okazigis multajn literaturajn vesperojn en Bulgario
kaj en Norda
Macedonio.
Gxis baldaux la kolego Danĉev estas prezidanto de unu el la plovdivaj organizaĵoj de ABB. En sia nova rolo li estas modelo de tio kiamaniere oni devas servi al la nevidantaj homoj kaj al iliaj proksimuloj.
Dufoje en la semajno la prezidanto Danĉev estas ilia helpema kaj nelacigebla konsultanto,
diskreta konsilanto kaj senpaga psikoterapiisto.
Ankaux alia sciinda fakto! Apenaux en la pasinta
jaro mi eksksciis kun granda plezuro, ke Dancxo estas
iniciinto kaj organizanto de la surbendigo de
la jxus reviziita kaj renovigiita bonega gvidlibropor superaj vojagxantoj, kies auxtoro estas
la talantega Boris Kolker ankoraux en junio
2002 en la surbendigejo de
la asocio de la blinduloj en Bulgario. La tematan sonlibron mi ricevis de mia litova amiko Alvydas
Valenta, verda poeto kiel
Dancxo, dum la pasintjara IKBE en Kroatio. La legantoj de tiu cxi utilega
por progresintoj libro estas la bonaj amikoj de la bulgaraj blinduloj fani Mihajlova, Libertaria Mladenova kaj Kremona Baceva
– Pavlova.
Per siaj blankaj haroj,
per la varma kaj trankvila voĉo, per sia nekredebla kapablo motivigi kaj konvinki, cedi kaj atingi siajn
celojn sen grandaj fortostreĉoj kaj impeto, ĉiam
bonintenca kaj radianta, preta kompromisi kaj batali, partopreni en bonfaraj kaj
volontulaj akcioj, Danĉo tuj gajnas simpation. Lastatempe mi ofte pensis, ke pro sia karakteraj trajtoj se li estus naskiĝinta en Pollando, verŝajne li nepre estus unu
el la ses tiamaj nevidantaj pastoroj. Aŭ eble ŝatata
kaj citata profesoro.
Tute subite, la 11-an de junio li forlasis nin. Li forpasis
antaux plenumi la 23-an de oktobro 82 jarojn, antau vidi
eldonataj siajn pli ol 100 epigramojn…
Angel Sotirov
Esperantigis: Fani Mihajlova
FORIRAS AMIKOJ!!!
Foriras amikoj!!! En junio - Dancxo Danxev, nun – Dimo… Kaj ankoraux
kelkaj jam pretas foriri…
Post
27-taga
peza malsanado, la 9-an de aŭgusto 2019, malfruvespere, en vendredo, la plej malbona tago de la kristana semajno, la surtera vojo de la
ìîíäêîíàòà prezidanto de ANEB finiixis. Kaj li translokiĝis
ŝajne
feliĉa en la eternecon! Feliĉa, ĉar li lasis multajn
bonajn farojn ne nur en la kampo de esperantista internacia kaj nacia movado,
sed ankaŭ en sia privata vivo kaj en siaj
aliaj
sociaj okupoj.
Dimo
Penev Dimov estas naskita en vilaĝeto Vratarite, Dobriĉa regiono, la 19-an de septembro 1953.
Liaj gepatroj estas ordinaraj kamparanoj. Bedauxrindåãe,
li estas denaske tute blinda. Nome
pro tio li finis
blindulan lernejon
en urbo Varna, poste –
vesperan gimnazion en la sama urbo. Magistro pri
historio li fariĝas en Veliko-Tarnova universitato “Sanktaj Cirilo kaj Metodo”.
Esperanton
li lernis
diligente en kursoj, gvidataj
de la eminenta instruisto Georgi Dimov kaj de la mondfama A-Komitatano Mariana Evlogieva. Dank’ al
sia neimagebla fervora meminstruado Dimo atingis enviinde altan nivelon de la parol-
kaj skribregado de Esperanto. En sia
loĝurbo Varna kaj en aliaj lokoj li gvidadis sukcese E-kursojn
por komencantoj kaj progresintoj. Dimo partoprenadis internaciajn kongresojn de
blindaj esperantistoj, okazintaj ne nur en Bulgario, sed ankaŭ
eksterlande. En la fino de majo 2014 Dimo iĝis prezidanto de ANEB. Jam
kelkajn deĵorperiodojn li estas aktiva kaj estimata
LIBE-estrarano.
Longajn
jarojn Dimo laboras en porblindula entrepreno en urbo
Varna. Ĉi tie, kune kun la rodopi-montanino, la bonkora kaj la malfortevidanta Radka Jxivkova, li kreis ankaŭ
familion. La geedza paro naskis bonegajn filinon
Ĵivka kaj filon Penju, ricevintaj belegajn bulgarajn nomojn.
Eble estas sciinde,
ke Dimo ankaŭ kantis en malgranda vira, 11-persona koruso ĉe
tiea porblindula kulturdomo. De
tempo al tempo, kiel Bojko Borisov, li malfaldis akordeononinter festenantaj geamikoj. En
la lastaj jaroj li tre persiste okupis sin pri
lernado de rusa lingvo.
Krom studema, Dimo
estis ege
helpema,
gastama
kaj sxercema homo.
Li ĉiam estis preta konsulti kaj kontroli la signifon de iu vorto en siaj
multnombraj elektronikaj kaj paperaj vortaroj. Kiel redaktoro kaj tradukanto de
tekstoj li estis remarkinde preciza,
eĉ kelkiam pedanta. La fiero kaj la envio estis sentoj tute nekonataj por Dimo!
Bedaŭrante pro la grandega perdo, mi samtempe plenumas mian promeson antaux
Dimo verki bonkvalitan lauxdparolon ankaux pri li mem.
Angel Sotirov
(Bulgario)