Saluton al cxiuj!
Lastatempe pluraj el ni spertis problemojn kun la retposxta
distribuo de "Esperanta Ligilo". Kiel prizorganto de cxi tiu servo, mi kelkfoje
kontaktis la administrantojn de Yahoogroups por trovi la solvojn de niaj
problemoj, sed sensukcese. La fina bato venis, kiam evidentigxis, ke ecx > nia
administranto, Jiri Vychodil, ne sukcesas dissendi la unuan cxi-jaran
numeron. La servilo simple ne akceptis liajn mesagxojn, kvankam cxiuj agordoj
estis plenumitaj korekte.
Do, venis la tempo por sercxi novan platformon por cxi tiu distribuo. Nun mi gxojas informi vin, ke la solvo estas trovita. Kaj, se cxio bone funkcios, vi baldaux jam ricevos la aktualan numeron de "Esperanta Ligilo".
Kion do signifas cxi tiu
sxangxo por niaj nunaj kaj venontaj abonantoj? Fakte, du aferojn:
1. Por aboni "Esperantan Ligilon" retposxte, sendu mesagxon
al Ligilo-subscribe@tiflo.info.
2. Por halti vian abonon, mesagxu al
Ligilo-unsubscribe@tiflo.info.
Mi komprenas, ke la antauxa adreso por abono cxe Yahoogroups nun aperas en la
brajla versio de la gazeto. Nu, gxi restos aktiva por kelkaj monatoj, kaj
abon-petoj senditaj al tiu adreso estos plenumitaj. Tamen, de nun la oficiala
adreso por abono al "Esperanta Ligilo" devos sxangxigxi. Mi esperas, ke tiu
afero ne estos tro gxena.
Dezirante al vi cxiuj agrablan legadon,
Oleg Shevkun