ESPERANTA LIGILO
n-ro 7 septembro 2007

oficiala organo de Ligo Internacia
de Blindaj Esperantistoj LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

Tabelo de enhavo:
Postferie
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (1)
Plibonigi la mondon per Esperanto...
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Postkongresa pardonpeto
Prokongresa kreajxeto
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

(((((
Postferie

La septembra numero ja aperas postferie. Gxi kutime jam alportas iom da
informoj pri la jxus pasinta IKBE, se ne pli, almenaux kelkajn subjektivajn
impresojn de la redaktoro. Tiaj impresoj kompreneble ankaux cxi-jare
akumuligxis. La kongreso - cxu vi miras? - estis tre agrabla. Certe, kio
estas agrabla por iu, ne nepre estas same agrabla por cxiu. Ekzemple manko
de klimatizo en la tranoktejo povas esti neakceptebla por kelkaj personoj
en nia erao, sed la amika etoso nepre rekompencas. Aliaj eble postulus pli
densan kongresan programon kun nur profesikvalitaj prelegoj, sed ni, ceteraj,
akceptas la realan situacion, kaj gxoje salutas cxiun ajn bonintencan
klopodon. Mi mem dauxre apartenas al tiuj, kiuj - kvankam neniel kontrauxas
integran kongresadon - aparte bone fartas inter la samsortanoj.

Kvankam unu el la oficialaj kongresaj raportoj jam alvenis, gxi ne povas
eniri cxi tiun numeron, kiu cetere jam estas suficxe ampleksa. La kialo de
la prokrasto estas, ke la alveninta raporto traktas ne la formalan
aspekton de la kongreso, sed tiun "kulturan", aux, sincerdire, tiun pli
legxeran, pli feriecan. Espereble, por la oktobra numero alvenos ankaux la
ankoraux mankanta referajxo, kaj tiu povos farigxi la unua parto de la
prikongresaj raportoj. Mi havas promeson ankaux koncerne raporton pri
la blindula partopreno en la UK en Jokohamo.

Sed aktualajxo tamen ne mankas en cxi tiu numero, dank' al tio, ke ni jam
disponas pri la unua parto de la protokolo pri la Gxenerala Asembleo de
LIBE.

Kompreneble ankaux "Esperantio" restas en la atentokampo de
via redaktoro.
)))))

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 73-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Albena, Bulgario, la 20-27-an de auxgusto 2007)

Mallongigoj de propraj nomoj:
AKa: Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo: Antun Kovacx (Kroatio)
AM: Anatolij Masenko (Rusio)
AV: Attila Varró (Hungario)
BB: Boris Bodicxev (Bulgario)
DD: Dimo Dimov (Bulgario)
DSx: Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
ER: Ella Ruban (Ukrainio)
HR: Harald Rader (Auxstrio)
JJ: Jiri Jelinek (Cxehxio)
LC: Livi Ciobanu (Rumanio)
LG: Laura Gentili (Italio)
NK: Natalia Kasymova (Germanio)
NL: Nedeljka Lojxajicx (Serbio)
OPo: Olena Posxivana (Ukrainio)
OPr: Otto Prytz (Norvegio)
VH: Veronika Haupt (Auxstrio)
VJx: Vladimir Jxelev (Bulgario)

Unua kunsido
merkrede, 22/08/2007,
9.30--12.00
(gxin cxeestis cxirkaux 50 personoj)

1. malfermo

Salutante la cxeestantojn, NL informas, ke cxi tie ni havas tri
geestraranojn de LIBE: NL (prezidantino), AM (dua sekretario) kaj
DSx (konsilanto). Laux la Statuto, tiu cxi Asembleo povas esti decidrajta,
se almenaux du el la necxeestantaj estraranoj skribe konsentos.

Per momenta levigxo la cxeestantoj rememoras tiujn, kiuj por cxiam
forlasis nin depost la IKBE-72: Tomislav Karlovicx (Kroatio),
Kiril Manov (Bulgario), Nikolaj Kravcov (Rusio), Savinka Popovicx
(Serbio) k.a.

NL proponas jenan tagordon:
1. Malfermo (fakte jam okazis);
2. Financa raporto;
3. Laboro de LIBE;
4. Landaj raportoj;
5. "Esperanta Ligilo";
6. Sekvontjaraj kongresoj;
7. Diversajxoj/

Laux propono de OPr estas aldonita punkto "LIBE kaj EBU".

2. Financa raporto por 2006

NL informas, ke la raporto aperis en junia EL. Kvankam la kasisto
ne estas cxi tie, se tamen iu havas demandojn, sxi klopodos ilin respondi
aux almenaux peri ilin al la kasisto.

VJx demandas, cxu eblas cxi tie pagi LIBE-kotizojn?

NL klarigas, ke tion eblas fari nur pere de la kasisto aux laux la
koncerna gxirkonto anoncata en EL.

3. Laboro de LIBE

NL kun bedauxro konstatas, ke gxeneralsekretario OPo ne cxeestas kaj ne
sendis la jarraporton, tial sxi transdonas la parolon al la dua sekretario AM.

AM ne promesas multon diri. Krom OPo, aliaj geestraranoj regule
interkontaktis, prefere rete, diskutante organizajn kaj financajn
malfacilajxojn de la nuna IKBE. cxar finigxis la dejxorperiodo de Rob Moerbeek
kiel nia UEA-komitatano, ni vocxdonis, ke li reprezentu nin ankaux dum
nova trijara periodo. AM cxiam aktualigas la retversion de la "Internacia
Adresaro". Li regxustigis la liston de EL-abonantoj, kiu nun entenas
293 adresojn anstataux 310. Ne nur la estraro, ankaux naciaj organizajxoj
konstante zorgu, kiel plimultigi niajn vicojn, plijunigi la movadon.

OPr: "Cxu tamen iu agadraporteto aperos en EL?"

AM: "Laux la Statuto, gxi estas tasko de la gxenerala sekretario".

AV esprimas opinion, ke la raportindajxoj estas tiel malmultaj, ke ilin
bone povas enhavi la protokolo pri cxi tiu kunveno, kiun certe faras AM.

VJx ne scias gxustajn kauxzojn, sed, laux li, la agado de LIBE dum
lastaj jaroj iom stagnas. Versxajne necesas plivigligi interrilatojn
inter la estraranoj. Nekompreneble, kial la gxeneralsekretario estas
preskaux izolita de la estraro. sxi mem devas pripensi tion, cxar sxi havas
gravajn taskojn. Pri junularo li opinias, ke ni cxiam intencas ion fari,
sed nenion faras. Dank. al kursoj en la blindullernejo de Varna, aperis
kelkaj novaj E-istoj. Ankaux cxi-foje en la IKBE estas ok gejunuloj, sed
dume ni fiaskis arangxi por ili ion konvenan.

NL promesas, ke cxi tie la estrara triopo pritraktos la interkomunikadan
aferon. Rilate la junularon, dum venontaj kongresoj necesas pli bone
preparigxi, arangxi konversaciajn rondojn, amuzajn vesperojn, ludojn ktp.

AV: Ne plene kulpas OPo, cxar nun sxi ne plu havas interreton.

AM tion ne konsentas. Unue, havi interreton nun ne estas granda problemo.
Aliflanke, cxu ne eblas uzi brajlon? cxu ne eblas la sekretarian
raporton brajle skribi kaj sendi al EL?

NL klarigas, ke post la pasinta IKBE sxi proponis al OPo, ke oni monhelpu
se la mono estas problemo, sed OPo respondis, ke pro iaj kauxzoj simple
sxi ne povas havi retadreson.

VJx rememorigas, ke kvankam pasintjare OPo partoprenis la kongreson, sxi
denove ne prezentis la raporton. Versxajne iu estrarano povus transpreni
sxian postenon.

NL diras, ke sxi jxus proponis al AM farigxi gxeneralsekretario, sed li
malkonsentas. Do, tio estu problemo de la estraro.

AKo havas du demandojn: Pri kio povis skribi OPo, se la estraro ne
laboris laux la programo akceptita dum la IKBE-72? Cxu iu estrarano
povas nomi tiun programon?

NL klarigas, ke en cxiu organizajxo la gxeneralsekretario estas tiu,
kiu peras inter la estraranoj, ricevas posxtajxojn, cxar ties adreso estas
la sidejo de la organizajxo. Do, gxuste nun tio malhelpas la informadon
de la estraro kaj de aliaj membroj. Koncerne la pasintjaraj decidoj, vi
ja scias, ke tiam ni havis nur du 45-minutajn kunsidojn. Ni parolis pri
junularo kaj E-instruado, pri LIBE kaj EBU, pri sekvantjara IKBE,
kies efektivigon LIBE grave monhelpis.

AM aldonas, ke LIBE kontribuis ankaux per partopreno de siaj aktivuloj
el Finnlando, Italio, Hispanio, Francio kaj Japanio en la seminario pri
enlaborigo de vidhandikapuloj, okazinta en Tokio antaux LA UK-92.

4. Landaj raportoj

Auxstrio, HR salutas la cxeestantojn nome de la auxstria grupo, kaj
prezentas la novan ALBE-prezidantinon VH.

VH rakontas, ke pasintjare dum la balotado s-ano HR estis nomumita honora
prezidanto de ALBE. Okazis semajna E-kurso, kaj sxi dankas s-inojn NK kaj
Henriette Etzenberger por tre bona instruo. Ankaux cxi-jare estas planata
Renkontigxo kun E-istoj el najbaraj landoj/

HR anoncas, ke cxi tie li havas liston de E-ajxoj kiujn li ne plu bezonas,
kaj cxiu interesigxanto bonvolu peti cxe li.

NL sugestas, ke la listo aperu en EL.

Bulgario, VJx: La E-movado inter blinduloj en Bulgario festas cxi-jare
sian centjaran jubileon. En junio ANEB estis reprezentita cxe la jubilea
sciencpraktika konferenco de BEA. La tradicia ANEB-renkontigxo okazis

en la blindullernejo de Varna. Dauxre estas eldonata (Esperanta Fajrero).
Aperis nova E-disko, kiun ricevis la nunaj gekongresanoj. Dank. al
aktiveco de Marina Spasova kaj Radka Stojanova, vigle agas la grupetoj
en Gorna Orjahxovica kaj Razgrad. Kurso funkcias ankaux cxe la klubo
de Plovdiv, sed ne tre sukcese. Estis organizita renkontigxo kun redaktoro
de la revuo Bulgara Esperanisto. Gxis la jarfino oni intenc- as malgrandkvante eldoni en brajlo
tiun fabelon "Ansereto voja7anto",
kiun la IKBE-anoj havas en siaj saketoj. S-ano Dancxo Dancxev ricevis
trian premion en literatura konkurso de Razgrad.

BB aldonas pri la refresxiga rondo, kiu okazis en Varna dum lastaj du jaroj.
Cxiujxauxde oni renkontigxis por ekzerci sian E-parolon.

Cxehxio, JJ konstatas, ke esence nenio sxangxigxis kompare al la antauxaj
jaroj. Okazas regulaj renkontigxoj, ecx kelkfoje dumjare: unutagaj
renkontigxoj printempe kaj decembre, unusemajna kongreso somere.
"Auxroro" estas eldonata ne nur brajle kaj surkasede, nun ankaux sur
MP#c-disko, kaj la jarabono por cxiu versio estas la sama, kvin e0roj.

Germanio, NK unue bedauxras, ke cxi-foje sxi sola reprezentas EBLOGO-n.
Gxian presorganon "La blinda E-isto" lerte prizorgas Theo Speckmann.
Tiuj, kiuj ne plu kapablas legi brajlon, ricevas kasedforme la revuon
de Germana E-Asocio "Esperanto aktuell", kaj nun gxi aperas ankaux rete.
La kurso, pri kiu parolis VH, jam farigxis preskaux tradicia, kaj
7ojigas, ke pasintjare gxin partoprenis pli multaj EBLOGO-anoj ol antauxe.
Ankaux cxi-jare kelkaj membroj intencas partopreni la renkontigxon
en Vieno. Lerni E-on ekdeziris du novuloj. La estraro sercxas novajn
formojn de laboro. Oni rezignis pri kutimaj jarkunvenoj, sed cxiam faras
telefonajn konferencojn. Germana Blindul-Unuigxo, kies membro estas
Eblogo, plialtigis la kotizon, kaj la estraro esploras cxu resti en GBU
aux ne.

Pri Tagxikio NK povas diri nenion bonan. Iom esperigas, ke unu sxia
ekslernanto lastatempe petis lernolibron de E-o.

Hungario, AV: Antaux jaroj disfalis la E-rondo en Hungario. Restas nur AV,
kiu aktivas precipe kiel EL-redaktoro. Krome, se li trovas ion interesan
por neE-istoj, li hungarigas gxin kaj sendas al la interreta diskutlisto
por hungaroj. Ekzemple, li tradukis parton de la novjara mesagxo de
R. Corsetti. Do, se li ecx ne rekte propagandas - tio nun ne estas moda -,
li almenaux tenas E-on en konscio de la publiko. Kaj uzantoj de interreto
eble povis konstati, ke AV estas plej aktiva en la retkonferenca diskutlisto.

Italio, LG ne ricevis precizajn informojn de IABE, sed, laux sxi, la movado
lastjare iom stagnas. Gxis nun oni ne sukcesis organizi la cxi-jaran
IABE-asembleon. Antaux nelonge estis elektita nova konsilantaro.

Kroatio, AKo raportas, ke okazis asembleo de KUNE. La Unuigxo agis laux
jenaj cxefaj direktoj:
1. Oni dauxrigis eldoni la sonrevuon "Tempo".
2. Cxi-auxtune estos preta por brajla eldono E-kroata kaj kroata-E-a vortaro.
3. La oficejo de KUNE estis ekipita per cxio necesa por normala laboro.
Krom tio, oni cxiam aktive partoprenas cxiujn arangxojn de KEL (Kroata E-Ligo):
Zamenhofan tagon, renkontigxon de E-verkistoj kaj tiun kun Spomenka Sxtimec.

NL demandas cxu eblas aboni la revuon kaj mendi la vortaron.

AKo respondas, ke la revuo Tempo por kroatoj estas senpaga, sed
al eksterlandanoj gxia jarabono kostas kvin e0rojn. Prezo de la vortaro
ankoraux ne estas fiksita, tamen interesigxantoj bv. turni sin al AKo/

Norvegio, OPr kaj lia edzino cxi-foje reprezentas tutan Nordion.
Unue cxiujn salutas AKa, kaj pardonpetas pro sia necxeesto, cxar li estis
inter tiuj, kiuj pusxis VJx organizi la kongreson en Bulgario. AKa faris
plurajn pasxojn, ke la nordlanda kunlabora komitato de blinduloorganizajxoj
metu E-on sur la tagordon. Ankaux OPr iom kontribuis en tio, farinte
norvegan prilaboron de la prelego, kiun li siatempe prezentis dum la
IKBE en Prago pri tio, kial E-o ne ludas la saman rolon inter la blinduloj
nun, kiel dum la intermilita tempo. Tiun version li sendis al la sveda
prezidantino de la nordlanda kunlabora komitato, kaj sxi tre favoras al
E-o, ecx havas la ideon formi nordian E-grupon.

AKo sciigas, ke en la lasta numero de la oficiala organo de EBU
estas mallonga artikolo de AKa pri E-o.

Rumanio, LC prave fieras, ke cxi-jare lia grupo estas pli multnombra,
kaj li prezentas cxiujn el la 13 alvenintoj. Pasintjare LC - sola blindulo -
partoprenis E-instruadon inter vidantoj, kaj por la proksima septembro
li estas invitita kune kun aliaj geblinduloj.

Rusio, AM unue mencias, ke lia okpersona teamo konsistas nur el logxantoj
de Moskvo kaj Kislovodsk. Kun bedauxro li konstatas, ke en Rusio jam ne
estas tiu vigla movado, kiu regis antaux 30-20 jaroj, sed io ankoraux
restas. La tradicia REAN-jxamboreo cxi-jare okazis sur la nigramara bordo,
kaj la 36 partoprenantoj ne nur refresxigis siajn lingvokonojn, ankaux
ripozis agrable. Dauxre aperas E-rubriko en la porlernejana revuo brajle
kaj grandlitere. Eblas plenumi individuajn mendojn pri E-lernolibro, kaj
brajle kaj grandlitere, sed nun oni malofte uzas tiun eblecon. En la
presorgano de Tutrusia Blindulasocio estis publikigitaj du ampleksaj
artikoloj iel rilatantaj al E-o: s-ano G. Gluhxov enrusigis la konatan
artikolon de OPr pri kunlaboro kun akompanantoj; la alia estas ruslingva
versio de membiografio de Pedro $Zurita, kiu espereble iam aperos
ankaux en EL.

Serbio, NL: Dum la jaro membroj de la "Suda Stelo" havis du tradiciajn
arangxojn, ambaux preparitajn kunlabore kun vidantaj E-istoj:
Zamenhofa tago kun ricxa kultura programo okazinta en ejo de la Blindulasocio
kaj printempa arangxo en etnografia muzeo kun multaj partoprenantoj kaj
bona E-etoso. Cxi tie en la grupo estas 14 personoj, inter ili du knaboj
el la blindullernejo de Zemun, kiuj jxus pasis la ekzamenon.
Aperis nova revuo, "Beograda Stelo" nigre kaj surdiske. En serbaj
blindulrevuoj regule estas publikigataj tradukoj el E-o.

Ukrainio\Krimeo, ER ne povas ion rakonti pri agado de ukrainaj blindaj
E-istoj, cxar lastfoje ili renkontigxis antaux sep jaroj. Post longa
teknika pauxzo reaperis la revuo Viburno, sed ankaux tie ne estas io
raportinda. Do, sxi preferas rakonti pri la Krimea klubo Verda Ondo, kiu
ekzistas jam 18 jarojn kaj nombras nun 11 membrojn, inter ili estas tri
junaj novuloj. Por sia laboro la klubo havas cxambreton en la kulturdomo,
kaj per koncertoj, prelegoj ili propagandas E-on en la urbo. En pasinta
decembro okaze de la Zamenhof-tago ER dum dekminuta televidprogramo
detale rakontis pri E-o kaj pri la klubo. Antaux la IKBE sxi estis
intervjuita de iu jxurnalistino. ER sukcese partoprenis literaturan
konkurson de ANEB.

DD demandas cxu funkcias la iama kantgrupo en Simferopol.
ER konfirmas tion.

Per tio finigxas la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo de LIBE.

Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE
)))))

(((((
El E-io

Plibonigi la mondon per Esperanto...

Cxi tiu teksto aperas en la julia kajero de "La Ondo de Esperanto".
Oni rajtas aperigi gxin plene aux parte, se oni mencias la fonton
(La Ondo de Esperanto, 2007, N-RO 7).

Renato Corsetti respondas
-------------------------

Post sesjara dejxoro, Renato Corsetti en Jokohamo forlasos la postenon
de la prezidanto de UEA. Malgraux granda labor-sxargxo antaux la transdono
de la stafeto, li afable konsentis respondi kelkajn demandojn, inter kiuj
estas ankaux demandoj de membroj de nia Yahoo-grupo "La Balta Ondo".

** Kiujn atingojn kaj malatingojn, laux via opinio, vi havis kiel prezidanto
de UEA?

Nu, estas malfacile mem jugxi objektive pri siaj atingoj kaj malatingoj.
Mi kredas, ke la cxefa atingo estas, ke mi komprenigis al la homoj, ke la
vortoj informado kaj instruado estas esencaj por tiuj, kiuj volas nomi sin
aktivaj esperantistoj. La dua atingo estas la enirigo de UEA en la retan
mondon. (Mi volas doni al vi anekdoton por klarigi la situacion: la unuaj
retaj pagxoj de UEA estis faritaj sekrete kunlabore inter mia 14-jara filo
kaj Kalle Kniivilä.) La tria atingo estas la remalfermo de dialogo inter
UEA kaj la esperantistoj cxie en la mondo, sendepende de tio, cxu ili
pagis kotizon aux ne.

La cxefa malatingo estas, ke mi ne sukcesis sxangxi la situacion de la
movado. Ni estis malmultaj kaj ni restas malmultaj. Mi ne sukcesis sxangxi
la movadon kaj fari el gxi masxinon por produkti novajn esperantistojn.
Tro multaj — cxefe en Euxropo, sed vere en la tuta ekonomie forta mondo —
preferas stultumi inter esperantistoj kaj debati pri cxio debatebla kaj
la plej kreemaj emas produkti servojn por esperantistoj, sed ne fari ion
por disvastigi Esperanton. Tion mi ne sukcesis sxangxi.

** Eble dum via oficperiodo estis pli da strecxiteco ol dum la oficperiodoj
de cxiuj viaj antauxuloj post la t.n. Hamburga Pucxo en 1974. Ekzemple,
baldaux post via unua prezidantigxo kvin gvidaj oficistoj de la Centra
Oficejo demisiis. Kiel eblis, ke Buller kaj Zapelli tamen poste revenis
dum vi plu prezidantis?

Nu, mi vere pli interesigxas pri la Esperanto-movado gxenerale ol pri UEA
kiel organizajxo. Mi kredas ke UEA kiel organizajxo rajtas ekzisti nur
cxar gxi servas Esperanton. Des malpli mia atento celas la Centran Oficejon
de UEA, kiu estas nemalhavebla praktika centro, sed ne povas transpreni
la funkciojn de aktivuloj tra la mondo rilate al Esperanto.

La strecxoj sxuldigxis cxefe al malsamaj taksoj pri la graveco de la
Centra Oficejo rilate al la tuta movado. Kaj mi ne komprenis tiam, kial
Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli foriris. Mi mem estis tute preta dauxrigi
la kunlaboron kun ili kaj tion mi diris al ili plurfoje tiam. Do, mi estis
tute kontenta kiam ili revenis, kaj la kunlaboro kun ili ne povus esti
pli bona, ol gxi estas.

** Kiun rolon CO havas?

Ekzistas la Centra Oficejo, kiu dronas sub amaso da taskoj (revuo,
jarlibro, UK, ktp.), kaj ekzistas la movado, la aktivaj esperantistoj,
kiuj estas plej supere reprezentataj de la komitato de UEA kaj de la estraro.

Estas eraro kredi, ke la Centra Oficejo estas cxio, kaj ke cxio dependas
de gxi. La esencaj aferoj de Esperanto, la proponado de gxi al la homoj
kaj la instruado de gxi dependas de la estraro, de la komitato kaj de la
aktivuloj tra la landoj. Se Esperanto ne disvastigxas en Indonezio, ne
kulpigu la Centran Oficejon, kulpigu la estraron. Se la revuo venas kun
malfruo, kulpigu la Centran Oficejon kaj ne la estraron. Mi mem multe pli
ploras pro tio, ke Esperanto ne disvastigxas en Indonezio ol pro la
malfruo de la revuo (kiu bonsxance nun ne malfruas).

Al tiuj, kiuj diras, ke ni bezonos oficiston, kiu okupigxu pri Esperanto
en la fakoj, por ke Esperanto disvastigxu en la fakan mondon, mi diras:
“oficismo estas la maljunula malsano de esperantismo”. Ni bezonas
entuziasmajn kaj libervolajn laborantojn por Esperanto en la faka mondo.
Sen tio oficisto utilas al nenio.

** Subtenado de la Brusela Komunikadcentro estis unu el la cxefaj kauxzoj
de la enormaj deficitoj de UEA en 2002 kaj 2003 (respektive: 57 kaj 49 mil
euxroj). Cxu tiu investo valoris, kaj cxu ankaux estonte UEA dedicxu
rimedojn al agado en Bruselo?

Nu, tiu investo valoris, por pruvi ankorauxfoje tion, kion mi diris en
aliaj okazoj: Esperanto ne estos akceptata de la Euxropa Komunumo ne pro
manko de oficistoj en Bruselo, sed pro manko de vigla Esperanto-movado
en Euxropo. Oficistoj povas fari multon kaj ili faris multon en Bruselo,
sed se mankas esperantistoj en Britujo aux Slovenujo aux Grekujo,
oficistoj ne povas kompensi tiun mankon. Tion, bedauxrinde ankaux la nuna
estraro de EEU ne tute komprenas. EEU devus decidi, ke gxi estas civitana
movado, kaj devas antauxeniri laux la metodoj de civitanaj movadoj:
grandaj prem-kampanjoj de la civitanoj al la politikistoj.

** Komence de via mandato, rezulte de la grandioza aktivado de la
UEA-komisiito Hans Bakker, UEA havis altan prestigxon en Afriko. Sed poste
UEA translokis sian Afrikan Oficejon en Beninon el Togolando, rompante
kun Gbeglo Koffi kaj lia stabo. Fine de via mandato vi ricevas riprocxojn
pro “koloniismo”, “imperiismo” ktp el diverslandaj afrikaj aktivuloj.
Kiel vi komentarias la regreson de la reputacio de UEA en Afriko dum via
prezidanteco?

La kunlaboro inter Hans Bakker kaj mi pri Afriko datas de la komenco de
la 1980aj jaroj. Hans faris mirindan laboron. La problemoj komencigxis,
kiam Hans decidis, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaux maniero
helpi malsatantajn afrikanojn iom satigxi. Li persone multe helpis.
Cxi tiu aspekto lauxgrade super-regis komence de cxi tiu jardeko kaj
cxiam pli superregis, gxis la momento, kiam la afrikaj “aktivuloj”
decidis, ke venis la momento sendependigxi, tio estas ricevi la monon
de UEA kaj elspezi gxin laux propraj decidoj kaj celoj. Kiam UEA decidis
ke la oficejo en Lomeo estu vera oficejo dependanta de la Direktoro de
UEA, ili diris: “Ne, dankon! Ni plue volas la monon, sed ni ne volas
labori laux la ordonoj kaj sub la kontrolo de la Direktoro de UEA”.

Mi iom sxangxas la faktojn, por ke oni ne rekonu precizajn homojn, sed
tiuj akuzantoj estas tiom kontrauximperiismaj ke antaux iom da tempo unu
petis de mi privatan stipendion por studi en Pollando, alia petis invitojn
al UK por neesperantistoj, kiujn li intencis revendi al dezirantoj veni
al Euxropo, kaj tria bezonis kudromasxinon por la kuzino de sia edzino.

** Bonvolu komenti ankaux la vortojn de Andreas Künzli pri UEA kaj pri
la Esperanta Civito en la junia Ondo.

Mi konsentas kun Andreas. Mi cxiam diris: la problemo estas ne la Civito,
la problemo estas ni. La Civito estas fenomeno momenta, kiu havas
personajn kauxzojn. Ecx ne indas paroli pri la afero.

La vera problemo estas la ideoj de la Civito: ni utiligu Esperanton,
ni flegu gxin (ecx ni kreu propran sxtaton, kio estas efektive nur
granda ludo), kaj ni ne surprenu taskojn rilate al portado de Esperanto
al la ekstera mondo. La angla jam venkis, kaj ni zorgu pri nia nicxo,
ni ludu inter ni per nia literaturo. Tiuj ideoj estas multe pli
disvastigataj inter esperantistoj en la ekonomie fortaj landoj ol oni
imagas, kaj ili respondecas pri multaj el la nunaj problemoj de la
movado. Mi tute bone komprenas, ke tia sinteno havas kauxzon. Neniu
sxatas senti sin formiko luktanta kontraux elefanto, kaj do preferas
imagi sin leono en la formikejo, sed nia tasko estas esti formikoj kaj
lukti kontraux elefantoj. Ni sxuldas tion al la tuta glora historio de
nia movado, kiu trairis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homara
historio kaj dauxre luktis kaj pretervivis. Se ni lasas la lukton,
ni perfidas la homojn, kiuj donis siajn suferojn kaj foje sian vivon
por Esperanto por ne paroli pri la idealoj de Zamenhof.

** Ekster UEA kaj la Civito estas pluraj aktivadoj realaj kaj virtualaj,
gazetaj kaj retaj. Kiuj el ili estas la plej atentindaj?

Multaj el ili estas. La retaj kursaroj, ekzemple, estas montro de tio,
kiel la juna generacio kapablis adapti siajn agad-manierojn al la nuna
mondo. “Lernu.net”, NESTO, la kurso de Carlos Pereira kaj sennombraj
aliaj lokaj kaj regionaj kursaroj meritas nian senkondicxan lauxdon.
Mi estis unu el tiuj, kiuj subtenis Gxangalon malgraux tio, ke gxiaj
ambicioj estis tro grandaj rilate al la Esperanto-merkato. Mi vidas
multajn aliajn interesajn iniciatojn, kiel vian gazeton aux Liberan
Folion. Aliflanke la “merkato” estas ankoraux tro malgranda. Ni bezonas
grandigi gxin por la avantagxo de cxiuj.

** Cxu vi opinias, ke la de vi alstrebita partnereco kun “lingvodefendantoj”
alportis aux alportos por Esperanto fruktojn?

Mi ne vidas multajn konkretajn fruktojn gxis nun. Estis kelkaj kongresaj
paroladoj interesaj kaj voj-montraj, sed ili ne trovis vojantojn inter
la esperantistoj. Mi mem estas konvinkita, ke prezenti Esperanton kiel
ilon por defendi la lingvajn homajn rajtojn de cxiuj lingvoj estas la
sola pravigo por gxi en la nuna mondo. Mi celas iun moralan econ pro kiu
homoj povus aux devus igxi esperantistoj. Pasporta Servo kaj similaj
personaj avantagxoj ne estas io por mi. Mi apartenas al tiuj, kiuj volas
plibonigi la mondon per Esperanto kaj mi sercxas samspecanojn.

** Tuj post la elekto, vi nomis vin duonsxerce prezidanto de cxiuj
esperantistoj. Cxu vi sentis vin tia?

Iusence jes. Se oni preteratentas la Civiton (sed ankaux kun ili mi
dauxre dialogis en afabla maniero) kaj kelkajn individuojn, kiuj ne
interesigxas pri la progreso de Esperanto, mi vere cxiutage gxis nun
ricevis petojn, komunikojn, bondezirojn de esperantistoj el la tuta mondo.
La plej varmaj estas miaj brazilaj kvazauxsamlandanoj, sed ankaux
multaj aliaj. Ekzemple, hieraux mi estis en kontakto kun rusoj kiuj havas
problemojn pri vizo al Japanujo, kun afrikanoj kiuj devas organizi
seminarion en Benino, kun nepalanoj kiuj devas iri al Vjetnamujo, kun
slovenoj, ktp. ktp.

** De kie venas, spite la abundecon de konfliktoj en Esperantujo, via
toleremo kaj pacamo? Cxu vi ne estas iel seniluziigita dum via prezidanteco?

Konfliktoj abundas en Esperantujo kiel en cxiu grupo tre malgranda kaj
kiu ne atentas pri la granda celo. Homoj ne nur ne pretas morti pro siaj
idealoj (kiel tiuj en pluraj landoj dum la pasinta jarcento), aux nur
suferi la malsaton pro Esperanto (pensu pri tiu instruistino, pri kiu
parolis Zamenhof, kiu preferis acxeti lernolibrojn por la lernantoj ol
mangxajxojn por si), sed ecx ne fari la plej malgrandan oferon. La vero
estas, ke ili pensas pri si pli ol pri Esperanto. Se oni pensas pri
Esperanto, oni faras oferojn kaj ne kverelas. Mi konas dekojn da
trankvilaj homoj, kiuj neniam estas intervjuataj de niaj jxurnalistoj,
neniam aperigas siajn fotojn en la reto, neniam kandidatas por io ajn,
sed cxiam respondas entuziasme, kiam mi petas ilin sendi vortaron al
homo ie ajn en la mondo. Mi sentas min tre malgranda kompare kun ili
ne kompare kun niaj retorikantoj, kies preteco finigxas tuj post la
vendado de paroloj.

Mi seniluziigxis nur de tempo al tempo, kiam homoj, kiuj lauxte promesis,
ke ili faros ion, ne faris tion. Sed tio ne estas vere granda seniluziigxo.
Mi pli kaj pli estis kontenta pri la faroj de la farintoj.

** Neevitebla demando: pri viaj planoj post la prezidintigxo…

Mi versxajne dauxre okupigxos pri la itala movado. En UEA mi volas fari
la plej malfacilan aferon, kiu ekzistas nun: provi helpi la disvastigon
de Esperanto en la arablingvaj landoj. Vi scias pri la problemoj:
Zamenhof estis judo, internacieco ne estas araba koncepto, ktp.

** Via konsilo unufraza al la venontaj prezidanto kaj estraro?

Bondezirojn! La situacio estas malfacila, sed dauxrigu esence laux la
instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof, kiu estis pli granda revoluciulo
ol ni, kvankam li ne konis la distingon inter “linux” kaj “unix”. Tio ne
estas grava. Gravas la celoj de la agado.


el "La Ondo de Esperanto", 2007, n-ro 7.
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-23.htm



-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu
)))))

(((((
Postkongresa pardonpeto

Sur la disko donecita al la partoprenantoj de la 73-a IKBE estas erara
la nomo de la kanta grupo el Plovdiv. La nomo de la grupo estas
"Trakia floro". Mi pardonpetas de la kongresanoj kaj de la membroj de la
grupo kun gxia gvidantino Velicxka Karparova.

Vladimir Jxelev
)))))

Prokongresa kreajxeto

Dum la adiauxa vespero de "Nia 73-a", rumania hungarlingvanino atentigis
min, ke belvocxa baso en bulgara lingvo kantas kanzonon, kiu siatempe
estis tre populara en Hungario. Mi ne devis tro strecxi la orelojn por
rekoni la vocxon de kara amiko por ni multaj, Stefan Paskulov, kantanta
tipan "hungarkanzonon". Mi tamen tre surprizigxis auxdante tiun hungaian
specialajxon en nehungara lingvo. Obeante la deziron de la entuziasma
hungardevenulino, ni tuj rekantis la konatan kanzonon laux hungara
drinkeja maniero.

Reveninte al Budapesxto, baldaux mi ricevis telefonan alvokon de la sama
sinjorino, ke sxi deziras havigi al tiu bulgara samideano la esperantan
tradukon de la kanzono. Kion fari, mi esperantigis gxin.

Eble trovigxas legantoj, kiuj ne konsideras troa sintrudo, ke la
redaktoro-tradukinto dividas sian "kreajxeton" kun cxi tiu komunumo.

Iomete pri la gxenro

Pli supre mi uzis la esprimon "hungarkanzono". Bonvolu ne kondamni min pri
kontrauxgramatika vortkunmeto. Mi ne intencas simple diri "hungara kanzono".
Temas pri iom pli, pri io alia, karakteriza kanzontipo, elformigxinta ja en
Hungario, tamen ne nepre laux la hungara popola muziktradicio. La originala
hungara popolmuziko cxiam bazigxas sur tre simpla gamo, dum hungarkanzonoj
volonte uzas notojn modifitajn per diesoj aux bemoloj. Gxuste tiaj
kromatikecaj muzikturnoj igas tiujn melodiojn tre sentimentalaj, tro
malnaturaj laux popoleca gusto. Aliparte, la ritmiko de hungarkanzono
ja estas nemaltrafeble hungara. En tiu stilo t.n. "antauxtakto" estas tute
neokazipova. Cxio cxiam komencigxas je entakta _unu_, sekvante la parolan
akcentadon de la hungara lingvo.

Hungarkanzonojn oni povas klasigi laux la rapideco. Nia kanzono apartenas
al la plej malrapida grupo, kiun oni nomas "auxskultajxoj". En auxskultajxo
la skribita muzika ritmo apenaux kongruas kun tiu de la efektiva plenumo.
La taktoj laux la notacio aspektas perfekte regulaj, tamen la kantanto
plenumas la melodion ekstreme libere, kvazaux deklame, preskaux tute
ignorante la skribitajn muzikajn valorojn. Por indiki tiun ritman liberecon, oni povas ja uzi t.n. fermatojn, sed tio ankoraux estas tre malsuficxa por redoni
la efektivan plenummanieron. Tial mi uzos streketojn en la teksto post
vokaloj, kiujn oni kutime longigas por ankaux tiamaniere pliigi
la sentimentalecon. Sekve, la nemarkitaj vokaloj estu kantataj preskaux
sen muzika valoro.

En la reta versio mi uzas t.n. literan notacion sub la apartaj versoj.
Laux tiu metodo la baza (majxora) gamo konsistas el: do re mi fa so la ti.
Por dieso oni uzas "i" anstataux "o". Do la dekdugrada, kromatika gamo
estas: do di re ri mi fa fi so si la li ti.
Por marki noton sub "do" mi postmetas komon, kaj por tiu super "ti"
mi uzas apostrofon.

Sukcesan plenumon, agrablan kantadon!

Pa-njo-, se vi skri-bos al mi-, pri l' vila-gxo skri-bu-,
do do ti, do so fi fa mi re doti,do mi re

ka-j de nia robini-o- flo-ron kunhavi-gu-.
re re dire lalati la ti la so refa mi

Skri-bu, kiel la kona-to-j pre-nis mian de-van forvoja-gxon.
do' so mido ti,doti la ti do' re'do' ti la so refa mi

Cxu pro tio cxe a-jn iu- vi-dis vi ecx ununu-ra-n la-rmo-n?
do do ti,do so fi fami la la fa mi rela,mire do do


Cxu anko-raux sta-ras tiu po-plo cxe la do-mo-?
Kiun kanton plej volo-nte- zu-mas cxiu ho-mo-?
Cxu- muzi-kas la ciga-no-? Cxu viri-noj sxpi-ni kunvena-da-s?
Nu-r pri certa junuli-no- plu neni-am skri-bu-, mi ne sxa-ta-s.

Je-n, file-to-, nun mi skri-ba-s pri nia vila-gxo-
kunsendante flo-ro-n el la robini-a a-rbo-.
La ciga-no ne plu vi-va-s, ne- plu oni e-mas ku-ne sxpi-ni-,
a-nkaux tiu junuli-no- de-vis sian fi-nan lo-kon i-ri-.

Je-s, la poplo cxe la do-mo- dauxre bo-ne sta-ta-s,
Cxiu en la kuntrinke-jo- sa-majn kantojn sxa-ta-s.
Se-d vin oni tuj forge-si-s, krom ke iu cxiam vin revo-li-s.
So-le tiu junuli-no-, nu-r sxi esti-s, kiu vi-n priplo-ri-s.
(elhungarigis Attila Varró)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varró
Ajtósi Dürer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio


Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))