ESPERANTA LIGILO
n-ro 8 oktobro 2007

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

Tabelo de enhavo:
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (2)
UK en Japanio
Lingva forumo - Kiuj ni estas en Esperanto
Literaturo - Prizono
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Leterkesto
Ssensxofora auxtomobilo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 73-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Albena, Bulgario) - 20-27.08/2007

Mallongigoj de propraj nomoj:
AKa - Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo - Antun Kovacx (Kroatio)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AV - Attila Varro (Hungario)
BB - Boris Bodicxev (Bulgario)
DDa - Dancxo Dancxev (Bulgario)
EB - Eva Bojadjxieva (Bulgario)
HR - Harald Rader (Auxstrio)
JP - Jurij Pisarev (Rusio)
JV - Jiri Vychodil (Cxehxio)
MS - Marina Spasova (Bulgario)
NL - nedeljka Lojxajicx (Serbio)
OPo - Olena Posxivana (Ukrainio)
OPr - Otto Prytz (Norvegio)
PR - Pavel Rjabov (Rusio)
PZ - Pedro Zurita (Hispanio)
TS - Theodor Speckmann (Germanio)
VJx - Vladimir Jxelev (Bulgario)

Dua kunsido
sabate, la 25-an de auxgusto 2007, 9,30-11,30

5. "Esperanta Ligilo"

AV konstatas, ke - same kiel nia movado - EL ne estas tia, kia gxi
estis antaux kelkaj jaroj. Nun gxi farigxis preskaux persona institucio
de la redaktoro. Antaux kelkaj jaroj sxajne li erare supozis, ke cxion
eblas solvi per interreto. Krome, estis akceptite, ke neelektronikajn
korespondajxojn unue OPo ricevu, enkomputiligu kaj sendu al li.
Sxi komence bonorde plenumis tiun taskon. Ecx kiam sxi perdis eblecon
uzi interreton, sxi sendadis materialon sur molaj disketoj. Vere la
materialo, precipe el Rusio kaj Ukrainio, ne estis preta, kaj la
redaktoro devis multe reverki por aperigi gxin. Fine slaviaj homoj
versxajne seniluziigxis, ke ili ne retrovis siajn kontribuajxojn en
EL, kaj el aliaj mondpartoj nenio venadas. Nur OPr de tempo al tempo
kontribuas kaj la rubrikestroj AM kaj DDa. Ofte li cxerpas ankaux el
interreto kun la espero, ke tio placxas al la legantaro. Kvankam la
redaktoro estas perfektema, EL ne estas modela: ne cxiam regule gxi
aperadas, iam ensxteligxas skriberaroj, kiujn eble ne kuragxas korekti
la administranto JV; Laux la amplekso EL-kajeroj iam tro varias - tio
ne okazis dum la redaktado de Gonin. AV klopodas almenaux peri interesajn
kaj utilajn informojn, evitante tiujn jam banale konatajn inter ni,
blinduloj. Fine li pardonpetas, cxar li forgesis mencii viglan kaj
imitindan kunlaboron de la rubrikestroj pri "Stenografia pagxo" JP kaj HR.

HR komisiita de JP demandas, cxu iu pli juna s-ano povas transpreni la
rubrikon "Stenografia pagxo"? Lia dua demando: cxu multaj legantoj
sxatas la rubrikon? Cxar kelkfoje la rubrikestroj alvokis, ke oni skribu,
sendu interesajn artikolojn, sed la reagoj forrestis. La samon esprimas JP
en la letero, kies fragmenton vocxlegas AM.

Post demando de NL, ses cxeestantoj levas la manon konfirmante, ke ili
legas la "Stenografian pagxon".

BB substrekas, ke E-stenografio estas genia invento same kiel brajlo.
Li legas la rubrikon ne nur cxar gxi estas interesa, gxi ankaux plialtigas
la lingvan nivelon. Entuziasme li alvokas cxiujn lerni la stenografion kaj
cxiam legi la "Stenografian pagxon". Gxenerale EL donas la eblecon al
ordinaraj legantoj senti sin iomete E-istoj. Li cxiam legas gxin ekde la
unua gxis la lasta pagxo. Laux li, lastatempe plibonigxis la aspekto de
la revuo, kun bonkvalita papero kaj bone legeblaj punktoj.

OPr unue opinias, ke antauxe EL estis en multe pli kriza momento ol gxi
estas nun. Nun gxi estas relative akurata, varia, fidinda, kaj preseraroj
estas vere malmultaj. Ne gxuste diris AV, ke EL estas entrepreno de sola
persono. Revenante al la "Stenografia pagxo", OPr rememorigas, ke antaux
suficxe multaj jaroj Gonin enketis, kiom da homoj legas gxin. Li tiam
cxagrenigxis, cxar alvenis tre malmultaj reehxoj, kaj li ecx parolis pri
cxesigo de la tiama "Stenografia angulo". Tamen surprize montrigxis, ke
multaj legas stenografion, kaj la rubriko komencis aperadi en cxiu n-ro.
Certe, OPr negative surprizigxis pro nur ses cxeestantoj kiuj scipovas
stenografion. Tamen oni ne cxesigu, des pli ke en Rusio oni represis la
stenografian lernolibron kune kun tabeloj, ekzercaro, kaj gxi estas havebla.
Auxdinte la intencon de JP kaj HR retirigxi, OPr iom hezite tamen
konfesas: se li havus materialon, se li ne bezonus mem cxiam sercxi gxin,
almenaux ne la tutan materialon, tiam li povus transpreni la rubrikon, des
pli ke li havas la eblecon elektronike sendi manuskriptojn al AV. Tie
povas aperi iuj el liaj antauxaj prelegoj.

MS eldiras lauxdajn vortojn por la redaktoro de EL kaj por la tuta skipo.
Sxi proponas prilumi ne nur la E-movadon, ankaux gxeneralajn problemojn
de la blinduloj: iliajn rajtojn kaj malfacilajxojn en diversaj landoj,
profesiojn, rekapabligojn, novajn helpilojn ktp.

AV respondas, ke li ne sxatas gxeneralajxojn, sed konkretaj informoj,
pri kiuj interesigxas MS, aperas kaj povos plu aperi enkadre de la
rubriko "Tra la sortofrata mondo".

NL bedauxras, ke ne plu estas la sxatata rubriko "Ni helpu unu la alian",
kaj oni ne praktikas apartajn utilajn aldonajxojn al EL.

AV pri "Ni helpu unu la alian" unue konstatas, ke multaj demandoj ofte
restadis sen bonaj respondoj. Krom tio, nun ni vivas en la mondo libera
pri informsxangxado. La rubriko ja ekzistos, se multaj legantoj funkciigos
gxin. Do, se estas tiuj, sendu viajn demandojn al EL. AV bedauxras, ke nur
Gonin kapablis mem verki ion interesan kaj aperigi kiel aldonajxojn. Kio
nun povus esti en tiaj aldonajxoj? Se estas valoraj proponoj, oni povas
realigi.

VJx dankas la redaktoron, ke li gxustatempe presis cxiujn materialojn
koncerne la nunan IKBE. Li demandas, cxu ne eblas pligrandigi la amplekson
de cxiu EL-kajero? Ankaux li sxatus pli multe legi pri la tutmonda
E-movado.

AV opinias, ke apenaux estas problemo plimultigi kvanton da EL-pagxoj,
pli komplike estas plenigi per tauxga materialo. Volonte li publikigas ion
el la gxenerala movado, sed ankaux en gxi ne cxiutage ja okazas io
menciinda. AV cxiam havas problemon trovi iun literaturajxon. Jacqueline
Gonin estas plej kompetenta respondeculo pri tio, sed nun sxi ne plu povas
kontribui.

AM, kiu respondecas pri du amuzaj rubrikoj "sxako" kaj "enigmoj kaj
problemoj", substrekas la lingvan gravecon de la "enigmoj kaj problemoj".
Gxin partoprenas pli ol tridek legantoj, kaj kelkaj ne nur solvas, ankaux
verkas interesajn taskojn.

6. LIBE kaj EBU

NL mencias, ke ankaux dum la pasinta IKBE ni tusxis tiun temon, precipe
AKa. Poste la estraro rete gxin pridiskutis. Sxi petas, ke OPr nun klarigu
avantagxojn kaj malavantagxojn pro eventuala aligxo al Euxropa
Blindul-Unuigxo.

OPr kredis, ke LIBE estas membro de EBU, ke siatempe gxi ricevis favoron
de malpli granda kotizo. Sxajnas, ke dum kelkaj jaroj LIBE pagis la
kotizon, tamen, laux EBU, dum lastaj jaroj LIBE ne pagis, kaj gxi ne
figuras kiel membro. Li proponas cxi tie pridiskuti, cxu LIBE iel devas
remembrigxi al EBU kaj eventuale laux kiuj kondicxoj. Evidente, la normala
kotizo ne estas tauxga por relative malricxa organizajxo kiel LIBE. Aperas
ankaux dubo, kiun ni auxdis en la raporto de PZ, ke LIBE ne plu povas
ludi tiun rolon, kiun gxi ludis antauxe. Laux OPr, LIBE devas klopodi
meti E-on en la fakon de naciaj blindulorganizajxoj. Ankaux TS esprimis
la opinion pli frue, ke LIBE neniel povas profiti el la membreco en EBU.
Tamen AKa ne konsentas pri tio, kaj li dauxre agas por meti la aferon
sur la EBU-tagordon. La estraro de EBU havos kunvenon septembre en
Barcelono (Hispanio), kaj la gxenerala kunveno okazos en Antalio (Turkio)
fine de oktobro. La gxenerala direktoro de EBU s-ro Mokrane Boussaid
diris, ke li volonte metus E-on sur la estraran tagordon, sed li ne estas
suficxe informita. Tial OPr promesis angligi la prelegon, kiun li faris en
Prago 1996, pri la rolo de E-o inter blinduloj dum la intermilita tempo
kaj nun. En la prelego li provas analizi, kiaj faktoroj igas, ke E-o ne
sxajnas tiom aktuala nun. Do, kvankam kontaktoj kun la EBU-direktoro
neniel malutilos, persone OPr estas konvinkita, ke LIBE estas internacia
ligo, dum EBU estas unuigxo euxropa. Se LIBE nepre deziras integrigxi en
la gxeneralan internacian blindulan movadon, gxi devus sercxi ne la
euxropan sed la tutmondan blindulunuigxon. Aliflanke oni diras: "kiam
Euxropo ternas, la tut a mondo malvarmumigxas". Eble tamen estas gxusta
la strategio de AKa: unue iri al la euxropa unuigxo, pri kio OPr dubas.
Sian paroladon li finas jene: "do, mi klopodis prezenti la situacion plej
objektive. Kaj nun ni diskutu, cxu ni apogu la agadon de AKa? Cxu ni
ankoraux devas aspiri pri membreco? Cxu ni sercxu kontakton kun la monda
blindulunuigxo (TBU)? Aux cxu ni restu simple la internacia ligo de
blindaj E-istoj kaj propagandu E-on alimaniere ol per membreco?"

NL opinias, ke eblas iri ambaux vojojn: samtempe kontakti kun EBU kaj TBU.
Por la membrigxo eble ankoraux ne alvenis la tempo, cxar apenaux ni havos
suficxe da utilo. Estus bone atendi rezultojn de eventuala diskutado pri
E-o en Antalio, al kio la prelego de OPr estos tre tauxga helpilo. Konsil-
indas, ke ni anticipe kontaktigxu kun la landaj reprezentantoj de EBU.

AV mencias la retmesagxon de AKa, direktitan al selektita grupo, en kiu
li donas praktikajn konsilojn, kiel LIBE povus funkcii kiel membro-
organizajxo de EBU. Por konstanta reprezentanto estus multekoste vojagxi
al la kunvenoj. Tamen en multaj landoj estas bonaj kompetentuloj pri niaj
aferoj, kaj kiam ekzemple kunveno okazos en Hungario, reprezentu hungaro,
kies vojagxkosto estos nula, kaj ecx la logxado ne estos problemo, cxar
cxiam trovigxos bonvolemaj E-istoj.

VJx demandas: cxu LIBE praktike povas esti membro de EBU? Kaj kiamaniere
oni povas konvinki la estraron de EBU, ke E-o farigxu gxia laborlingvo?
Versxajne tion necesas serioze pripensi.

NL respondas: formale ne estas problemo, ke LIBE estu membro de EBU, sed
ankaux la membrokotizo estas suficxe alta - po 780 euxroj jare.

AV alvokas esti realismaj. Se necesos raporti al EBU pri nia agado, cxu
cxi tie ni havas ion raportindan, per kio oni povus kontribui al EBU, por
ke ankaux EBU kontribuu al ni? Kaj estus malfacile atendi, ke naciajn
blindul-organizajxojn ni influos desupre per EBU, se ni mem ne sukcesas
konvinki ilin pri la utilo de E-o. AV opinias, ke EBU ne estas por ni.
TBU estas alia afero, sed ankaux al gxi ni devas pruvi, ke ni estas
aktiva, vivanta organizajxo.

AKo subtenas la opinion de AV kaj aldonas: se LIBE bezonas esti membro
de iu organizajxo, li preferus TBU.

BB alvokas instigi la naciajn blindulorganizajxojn, ke dum EBU-kunsidoj
oni parolu en E-o, sen iu interpretisto, grave sxparante la monon.

EB sugestas, ke LIBE ne estu izolita de EBU, nek de TBU. Gxi estu
informita pri ili, samtempe informante ilin pri sia agado. Pri la kotizoj,
certe, necesas esplori.

NL fine promesas, ke la estraro pristudos la aferon, konsiderante cxion,
kion cxi tie oni eldiris. Sxi proponas la renovigitan prelegon de OPr
dissendi ankaux al naciaj blindulorganizajxoj.

7. Sekvontjaraj kongresoj

NL konstatas, ke jam duan jaron LIBE havas la saman problemon:
okazas IKBE, kaj ne estas kandidatigxoj por la venontjara kongreso.
En 2008 UK okazos en Nederlando, sed NOSOBE jam rifuzis okupigxi pri IKBE.
Cxi tie NL provis interparoli kun kelkaj cxeestantoj, ankaux senrezulte.
Sxi opinias lasi la aferon gxis la fino de septembro por ricevi eventualan
kandidatigxon, cxar estus malbone rompi kontinuecon de niaj kongresoj.

AV memorigas, ke en la cxeno de niaj kongresoj jam okazis kelkaj brecxoj,
Ekzemple en 1991 ecx nia estimata aktivulo OPr ne sukcesis gxin arangxi
en Norvegio. Cxar ne estas kandidatigxoj, eble ni sekvu la ekzemplon de
la cxi-jara UK en Jokohamo, ke ankaux en Rotterdamo blinduloj povu iel
renkontigxi. Eble NOSOBE almenaux disponigos al ni iun kunvenejon antaux
aux post la UK por unu, eble ecx du tagoj.

AM konsentas kun AV: se ne eblas organizi apartan IKBE-on, ni denove
integrigxu al UK. Krome, se li bone memoras, NOSOBE pretas zorgi pri unu
tago por blinduloj enkadre de UK-93, do almenaux partan helpon ni ricevos.

OPr interesigxas: kio malhelpas al NOSOBE organizi la IKBE-on?
Iliaj cxiujaraj semajnfinoj montras plurajn kapablajn organizantojn tie
(Jan Bemelmans, Rob Moerbeek k.a.). Certe, se estas seriozaj kialoj,
ni ne devigu ilin, sed ni petu, ke almenaux ion ili faru por la blinduloj
dum la UK. Tamen speciale OPr maltrankviligxas, cxar, laux li, niaj
IKBE-oj cxiam pli farigxas regionaj kongresoj, ankaux cxi tie la Okcidento
estas tre modeste reprezentata. Felicxa escepto estis nur la pasintjara
IKBE en Florenco. Se la evoluo dauxros tiel, ni eble pripensu disdividon
en diversajn regionajn kongresojn aux ion similan. Kaj en la nuna situacio,
kiam neniu kandidatas por arangxi nian propran kongreson, la plej realisma
eliro estas peti ne nur NOSOBE-on, ankaux Centran Oficejon de UEA, ke en
la kadro de UK estu io arangxita por blinduloj.

NL: integrigxo havas siajn avantagxojn. En Florenco pli multaj blindaj
E-istoj estis ankaux pro tio, ke estis pli facile trovi akompananton.
Sed ni havis malpli da ebleco kontaktigxi inter ni. Espereble ni havos
unu propran tagon antaux la UK.

AM responde al OPr: NOSOBE klarigas, ke nun ili ne havas personojn, kiuj
kapablus organizi la IKBE-on. Laux li, ili serioze pristudis sian
situacion kaj ne sxangxos la decidon.

AKo preferus havi IKBE-on enkadre de UK-93, tial li proponas ankorauxfoje
kontaktigxi kun NOSOBE kaj la CO. Se tamen oni deziros apartan kongreson,
KUNE povos organizi gxin en Kroatio, certe se gxi vere estos internacia,
sed ne nur balkana.

NL proponas lasi la definitivan decidon al la estraro.

8. Diversajxoj

AM rakontas pri la libro "Blanko sur nigro" de Ruben Gallego, kiu antaux
kelkaj jaroj aperis en Rusio kaj baldaux aperos E-e en traduko de sveda
jxurnalisto K. Kniivilä. Cxar la auxtoro esprimis deziron, ke la libro,
ecx se malgrandkvante, estu eldonita ankaux brajle, la tradukinto petis
kunlaboron de AM. La preparlaboro jam estas finita, la libro nun estas
en la presejo, gxi okupos du brajlajn volumojn, kaj antauxmendoj jam
estas akceptataj. Ankaux la auxtoro havas neordinaran sorton. Li estas
hispano, nepo de iama estro de Komunista partio en Hispanio. Li estas
denaske ege handikapita, kaj al la patrino oni diris, ke li mortis tuj
post la naskigxo. Sed efektive oni kasxis lin en diversaj rusiaj
infanejoj, kiuj poste igxis la scenejo de lia verko.

OPr kompletigas pri financado de la eldonajxo. Por ke la prezo estu modera
kaj por kovri almenaux la preparkostojn, la tradukinto sercxas sponsoron.
Unu kompetentulo pri Thilander-fondajxo diris, ke se temas nur pri
50 euxroj, tio ne estas granda sumo. Tamen li atentigis, ke la fondajxo
cxiujare donas subvencion al LIBE, i.a. por eldonado de brajla literaturo
en E-o. Tial OPr supozas, ke LIBE povus almenaux pripagi la preparigajn
elspezojn.

AM anoncas, ke lia samurbano PR faris LIBE-pagxaron kun bazaj informoj
pri nia organizajxo kaj movado. Do, interesigxantoj bv. viziti gxin laux
la adreso:
libe.narzan.com .
AM petas, ke AV aldonu tiun adreson al la kompletigaj informoj pri EL
(peto intertempe plenumita - la red.).

Per tio la Gxenerala Asembleo de LIBE finas sian cxi-jaran laboron.

Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE.
)))))

(((((
UK en Japanio
ESPERANTO DISVASTIGxAS EN AZIO

Dum la unua semajno de auxgusto Esperanto videblis kaj auxdigxis en
Jokohamo, Japanio kie, kolektigxis esperantistoj al la cxiujara
universala kongreso. Gxi allogis 1 900 partoprenantojn el 57 landoj,
el kiuj la duono el 16 aziaj landoj.

La temo de la 92-a UK estis Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.
Interesaj prelegoj kaj seminarioj traktis kulturon kaj kunlaboron de la
regionoj de Azio kaj Pacifiko. Prezentita estis ankaux la Esperanta versio
de komuna historio en Azio, fare de 40 volontulaj esperantistoj. La libro
"Historio por malfermi Estontecon - Moderna Historio de Cxinio, Japanio
kaj Koreio" signalas estontan politikon kaj malfermas vojon al la
estonteco. La dignon de tiu ampleksa libro pliigas ankaux tio, ke
historioistoj de la koncernaj landoj multege klopodis por trovi unuecan
nocion pri la ege malfacile traktebla temo.

Instruistoj de Esperanto kunvenis por diskuti pri instruado kaj lernantoj
ricevis plian edukadon. Specialaj grupoj de Esperantistoj, kiel blinduloj,
kunvenis en siaj grupoj dum la kongreso. El Euxropo partoprenis sep
blinduloj kaj el Japanio dudeko. Grandiozan antauxlaboron faris nia
konata, fidela volontula asistanto de JABE, KIKUSIMA Kazuko, Krizantemo.
La blinduloj logxis en sama hotelo, ili havis helpantaron cxiam pretan
lauxbezone. Ni havis plurajn proprajn programerojn. Dankegon Krizantemo!
Vidhandikapuloj estis konsiderataj en cxia informado, i.a. brajla
versio de la kongresa kuriero Ondas Jokohamo jam frumatene atendis sian
vidhandikapitan leganton sur la anso de ties logxocxambro. Dankegon
meritas la fidela volontulino HONDA Terumi.

La oficperiodo de la prezidanto de UEA, s-ro Renato Corsetti finigxis en
Jokohamo. Kiel nova prezidanto dauxrigas hinda profesoro s-ro Probal
Dasgupta, Esperantisto ekde la juneco kaj laborinto en universitatoj en
diversaj landoj. (Antaux du jaroj li prelegis en la universitato de
Helsinki pri la valoro de Esperanto kiel helpilo klarigi la ecojn de plej
diversaj aliaj lingvoj.)

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) havis en Jokohamo sian 60-an
sesion. La temoj de prelegoj estis i.a. orienta astronomio: gasto celoj
en la galaksia fervojo; malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj;
geografia informo-sistemo en nia vivo; kapitalismo kaj konfucea kulturo.

Lige kun tri IKU-prelegoj okazis tri kursoj de Akademio Internacia de la
Sciencoj kaj du kromaj prelegoj. La kursfinintoj ricevis lauxpete ateston.

La ampleksa programo kauxzis al kongresanoj problemojn elekti la plej
interesan temon.

Internacia Jaro de Lingvoj

La Universala Kongreso de Esperanto konstatas en sia rezolucio, ke pensoj
kaj influoj movigxas inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la
aktualaj neegalecoj la reciprokeco igxis nevidebla. Tiu sama kauxzo
malhelpas ankaux la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj.

La kongreso rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj bazigxu
ne sur konflikto sed sur interkomprenigxo, justeco kaj paco. La kongreso
konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj
lingvoj kaj kulturoj. Samtempe oni tamen devus konsciigxi pri interkulturaj
problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj
kaj asocioj kiuj jam okupigxas pri tiaj problemoj.

Ekesto de regiona kunlaboro ankaux en Azio kaj aliaj mondopartoj estas
esenca antauxkondicxo por plua disvolvigxo de Esperantaj agadoj tie.

La Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj la jaron 2008 proklamis
Internacia Jaro de Lingvoj. La Universala Kongreso de Esperanto esprimas
la senkondicxan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo
kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuragxigas esperantistojn
energie labori por la plenumo de la celoj de Unuigxintaj Nacioj
por la Internacia Jaro de Lingvoj.

Arvo Karvinen
)))))

(((((
Lingva forumo

Kiuj ni estas en Esperanto

Jes, la temo ne estas nova, ni jam traktis gxin en pli fruaj numeroj.
La kauxzo ke mi decidis reveni al gxi estas, ke amiko Pedro Zurita antaux
nelonge rakontis al mi (per retmesagxo), ke de tempo al tempo li auxdas en
Radio Polonia la esprimon "neplenlertulo". Kvankam oni komprenas kion
volas diri la uzanto de tiu vorto, mi samopinias kun Pedro, ke gxi ne
estas vere tauxga esprimo. Tiu, kiu ne disponas pri cxiuj korpaj kapabloj,
devas ja esti ecx suficxe lerta por solvi problemojn malfacilajn pro iu korpa
handikapo. La vorto handikapulo (ecx pli handikapito) sxajnas tro
vastasenca por esprimi nur malhelpatecon pro io fizika, korpa.

Se ne uzi blindulo, surdulo, movmalfaciligito ktp., aux kontrauxe, por
paroli pri cxiuj tiuj, ni ja povas diri "neplenkapabluloj". Vid-, auxd-
aux movpovo estas ja kapabloj. Tiu, kiu ne posedas cxiun el tiuj kapabloj,
estas ja neplenkapabla aux neplenkapablulo. La vorto eble sonas iom peza,
sed la praktika vivo por ni, kiuj malhavas certa(j)n kapablo(j)n, estas ja
simile peza.

Rekomendante la uzadon de "neplenkapablulo" mi nur timas la momenton, kiam
iu diros: neplenkapablito.

Attila Varro
)))))

(((((
Literaturo

Prizono

- Via mosxto, la kondamnito numero 666 estas preta auxskulti
la verdikton - auxdigxis en la galaksia jugxcentro.

La jugxisto aspektis kiel flava energi-densajxo.

- Enkonduku la kondamniton.

Aperis nigra energi-makulo, kiun akompanis du verdaj.

- Pri kio kulpas la kondamnito?

- Sxtelado, realigo kaj kontrauxlegxa disvastigo de koncentrato
de malbono - raportis unu el la verduloj.

- Diru vian nomon, kondamnito! - petis la jugxisto.

Auxdigxis iu longa, neprononcebla frazo.

- Tiu cxi ruza krimulo havas multajn nomojn - klarigis la alia
verdulo - Plej ofte li nomas sin Mefistofelo. Oni nomas lin
ankaux Diablo, Satano, Malpura Forto.

- Vi povas nomi min simple Maldio, via mosxto,- replikis la kondamnito.

- Sinjoro Maldio, cxu vi agnoskas vin kulpa pri sxtelado kaj farado de
koncentrato de malbono?

- Jes, sed cxu ne pli kulpas tiu, kiu kreis bonon kaj ankaux malbonon?
sxtelado! Hm! Oni cxiam kaj cxie sxtelas tion, kio malbone kusxas.
Kial do ne? cxi-kaze malbone kusxis malbono, pardonu pro la akcidento!
Same vi povus kulpigi la gardistojn de la koncentratoj.

- Ne deflankigxu, kondamnito! Precize respondu la demandojn! -
tondris la jugxista vocxo. - Ni dauxrigu. Kiel vi uzis la koncentraton?

- Estis jam dirite, via mosxto. Mi faris kaj disvastigis gxin.

- Kie?

- En vivantaj mondoj, precipe, sur tiu planedo, kiun en simpla
lingvo oni nomas Tero.

- Kiun profiton vi ricevis de tio?

- Tute neniun! Mi ricevis de tio plezuron.

- Cxu vi konscias, kion vi mem diras?! - tondris la jugxisto.

- Jes! - la nigra densajxo ekridegis. - Mi polvigis la koncentraton
en la aero. Ho, gxi tiel bele brilis en la lumo! Aperis ricxega
gamo da koloroj!

- Kiun damagxon kauxzis liaj agoj? - interrompis la flava jugxisto.
Unu el la verduloj malfermis grandan aktujon:

- Ecx polvero de la koncentrita malbono, miksigxante kun lokaj organikaj
substancoj, kreas strangan mambeston, specimenon de primatoj.

- Cxu homon? - precizigis la flavulo.

- Jes. Kaj des pli malbone, ke la homo mem poste multobligxas,
simile al cxiuj aliaj bestoj.

Dum iom da tempo la flava densajxo zumis kaj klakis. Fine auxdigxis
gxia vocxo:

- Auxskultu la verdikton! La kulpulon ni sendos sur la damagxitan
planedon sen revenrajto. La homoj mem decidu, kiel puni gxin.

Post kelkaj nanosekundoj la prizono akceptis sian dumvivan arestiton.

Ivana Posx
)))))

(((((
Leterkesto

Cxi-sube mi deziras prezenti antaux nelonge alvenintan leteron (almenaux
ties pli grandan parton) de nia Ukrainia leganto Mihxail Muhxa. Li skribas:

(...) En EL min interesis la artikolo "Per aliaj okuloj", ke blinda
germanino kaj la kunulo el Nederlando organizis en Tibetlando farmbienon,
kie blinduloj povas trejnigxi por agrikultura laboro (floroj, legomoj
ktp.).

Mi tre sxatas agrikulturon, elpensis mian propran metodon fosi kaj erpi
la grundon, ankaux absolute memstare planti maizon, fazeolon, pizon,
sunfloron, kukumon, akvomemonon, melonon, tomaton ktp., ktp., ankaux
sarki ilin (krom la plej unua sarko, kiam la kulturaj kreskajxoj lauxpalpe
estas similaj al acxherboj).

Mi estas absolute blinda, sed handikapuloj povas fari multe da diversa
laboro sur la grundo. Mi tre deziras transdoni mian sperton al aliaj
samsortanoj, kiuj bezonas tion.

El la artikolo mi ne komprenis cxu tiuj entuziasmaj organizantoj estas
esperantistoj. Se eblas, bonvolu rekomendi al mi, kiamaniere mi povus
kontakti kun ili. Se ili ne esperantistigxis, eble iu el Germanio aux el
Nederlando povus peri inter ni. Bedauxrinde mi ne konas esperantiston en
tiuj landoj.

Se vi havas eblecon, bv. helpi en tiu bona afero. Eble ni povos helpi al
niaj malproksimaj samsortanoj en agrikulturado.

Bedauxrinde la genia lingvo Esperanto tiel malfacile movigxas al la
homaro. Tio ja estas genia rimedo por kontaktado! (...)

Nu, karaj legantoj, cxu iu el vi povas aligxi al la nobla iniciato de
Mihxail Muhxa? Lia adreso estas trovebla en la Adresaro,
kiun kompilis A. Masenko.
)))))

(((((
Ssensxofora auxtomobilo

Cxiujare cxirkaux miliono da homoj mortas sur la auxtostratoj de la
mondo. Preskaux cxiu akcidento estas sekvo de homa eraro. Cxu sensxoforaj
auxtoj povus sxangxi cxi tion?

Jam ekzistas auxtoj, kiuj memstare kapablas eniri auxtolasejon.

Cxe Stanford University en Usono oni nun laboras pri sensxofora auxto.
Gxi nomigxas Junior, estas kutima auxtomobilo, sed kun aro da multekostaj
ekipoj, kiuj "sentas" la vojrandon kaj reagas al aferoj kiel alia
veturilo aux piediranto.

Tamen Junior estas sxoforo ne tre bona, cxar tro atentema. La universitata
laborgrupo nun klopodas iom malpliigi tiun troan atentemon.

Sensxofora auxto estus tre oportuna por neplenkapabluloj, ekzemple por
blinduloj. Homoj gxenerale lacigxas, nervozigxas dum sxoforado, sed
sensxofora auxto cxesigus cxion cxi. Ne plu necesus veturigaj servoj.
Se la komputiloj de sensxoforaj auxtoj bone interkomunikus, eble ne plu
okazus trafikaj sxtopigxoj, kaj, kompreneble, ne plu trafikaj akcidentoj.

(Esperantigita laux "BBC Xtra English")
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varró
Ajtósi Dürer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio


Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))