ESPERANTA LIGILO
n-ro 9 novembro 2007

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Raporto pri la 73-a Ikbe
Omagxo al Arvo Karvinen
Redaktora dilemo
El Esperantujo. Probal Dasgupta vidas glatan kontinuecon en UEA — Libera Folio
Literaturo. Ivan VAZOV: KRISTNASKA DONACO
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
2009: 200-a datreveno de Louis Braille
sxercoj tipe Esperantaj
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Raporto pri la 73-a Ikbe

1: Kultura programo

Gxi estis tre ricxa kaj abunda, eble mi ne sukcesos rakonti pri cxio.
Estis multaj arangxoj: koncertoj, konkursoj, ekskursoj, ecx vingustumado.

Kiam ni ricevis la kongresajn dokumentojn, ni estis surprizitaj, trovinte
en la dokumentujo kompaktdiskon kun bulgaraj poemoj kaj kantoj. Gxi estis
kompilita speciale por la kongreso. Do estis bela donaco!

La 21-an de auxgusto okazis programero, dedicxita al la 100-jarigxo
de la bulgara Esperanto-asocio kaj Esperanto-movado inter la bulgaraj
blinduloj. Dancxo Dancxev rakontis al ni pri la rezultoj de la konkurso
de la revuo "Esperanta fajrero". La unuan premion ricevis Ella Ruban
el Ukrainio, la duan Nadja Jxukova el Rusio kaj Eike Forstreuter
el Germanio, la trian Tamara Andrejeva el Rusio kaj Esteban Gonzalez
el Hispanio. Al cxiuj niajn korajn gratulojn.
Poste okazis kvizo pri la Esperanto-movado. Cxiu, kiu donis gxustan
respondon, ricevis donaceton.

La 22-an de auxgusto ni ekskursis. Komence ni veturis al la rezidejo
de la regxino de Rumanio Maria. en la jaro 1924, kiam laux la ordono
de la regxino komencigxis la konstruado, tiu parto de Bulgario apartenis
al Rumanio. Al la regxino tre placxis tiu belega loko, kaj sxi decidis
konstruigi sur la marbordo belan palacon. La konstruado dauxris 10 jarojn.
Cxirkaux la palaco estas gxardeno kun multspecaj plantoj. En la trietagxa
konstruajxo la unua kaj la dua etagxoj similas al fortikajxo, kaj la tria
estas konstruita en la stilo de la bulgara renesanco. La rezidejo havas
la nomon "Kvieta loko". En la palaco ni povis viziti kelkajn
cxambrojn (laborcxambron, dormocxambron, festan salonegon) kaj ecx eniri
la bancxambron. Cxe la muroj, ambauxflanke de la meze staranta marmora
bankuvo trovigxas akvokranoj, kiuj (ho miraklo!) funkcias gxis nun.
El la palaco ni eliris tra la cxefa sxtuparo, kiun siatempe uzis regxaj
gastoj. Sur la bordo de la maro staras marmora segxo de la regxino.
Sxi ofte sidis sur gxi matene, kaj trinkis kafon. Kelkaj el ni por unu
momento farigxis "Mosxtoj", sidigxante sur la segxon kaj rigardante al
la maro. La regxa familio ne longe povis logxi en tiu bela kvieta loko.
En 1940 la teritorio farigxis bulgara, kaj la familio forlasis
La rezidejon. la 36-hektara gxardeno de la palaco en 1955 farigxis
botanika gxardeno. Gxin fondis Jordanov, fama sciencisto. Cxi tie
trovigxas kolekto de kaktoj, kiu nombras 45 specojn. Pli granda simila
kolekto en la mondo ekzistas nur unu, nome tiu de Monako.
Fine de la vizito ni povis gustumi tri specojn de bona vino kaj
acxeti ilin. Poste ni veturis al potfarejo, kie oni montris al ni
produktadon de diversaj ceramikajxoj. Multaj acxetis suvenirojn por siaj
amikoj kaj familianoj: bierkrucxojn, sonoriletojn aux legomojn el argilo.
Ni revenis iom lacaj, sed tre kontentaj.

La 23-an de auxgusto ni ricevis nacian vesperon. Venis al ni grupo de blindaj
artistoj el la urbo Varna. Sonis kantoj kaj muzikajxoj el diversaj partoj
de Bulgario. La cxeestantoj estis tiom ravitaj, ke multaj ecx dancis kune
kun la artistoj. Poste ni povis acxeti kompaktdiskon kun muziko de tiu grupo.

Sekvonttage, la 24-an de auxgusto okazis la internacia vespero. Sonis versoj
kaj muziko el diversaj landoj: klasika kaj moderna kantado, pianludado.
Partoprenis jam bone konataj artistoj, sed aperis ankaux novaj.
Boris Bodicxev majstre ludis komponajxojn de Mozart kaj Beethoven,
Stefan Paskulov plenumis kelkajn kantojn. Fernando Russo, muzikinstruisto
el Italio prezentis belan kanzonon en napola dialekto. Maria Strelkova,
studentino de konservatorio el Rusio plenumis kune kun sia samlandanino
Nadejxda Agafonova lirikajn kantojn.
Bonega estis ankaux la duopo de bulgarinoj Elena Nikolaeva kaj
Nadejxda Sasxeva.
(Kaj ankaux ne mankis belvocxa kontribuajxo de la raportantino kun piana
akompano - de la red.)

La 25-an de auxgusto ni denove ekskursis, cxi-foje al Varna. Survoje
nia cxarma gvidantino Svetlana rakontis al ni pri la historio de la urbo.
Ni eksciis, ke pli frue la urbo nomigxis Odesos, kaj jam delonge havis
grandan signifon kiel mara havenloko. Nun gxi estas moderna urbo, la tria
laux la grandeco post Sofio kaj Plovdiv. Evoluanta tre rapide, gxi estas
grava kultura kaj turista centro.
Komence ni veturis al la prabulgara setlejo Fanagoria. La unuaj spuroj
de homoj cxi tie datigxas per la 6-a jarcento antaux Kristo. Ni povis
vidi malnovajn argilajn domojn kun tegmentoj el kano kaj jurtojn.
En la plej granda jurto (jurto de hxano) trovigxas ekspozicio de malnova
armilaro. Ni povis vidi ankaux diversajn laborilojn de la antikva tempo:
trancxilojn, tondilojn, najlojn, ktp.
Poste ni veturis al la muzeo de Wladyslaw Warnenczyk. Tiel nomigxis
pola regxo, kiu en la jaro 1444 batalis kontraux la turkoj. Ekde 1395
Bulgario trovigxis sub la turka jugo. Regxo Wladyslaw, kiu tiam havis
nur 16 jarojn, kune kun hungara militista gvidanto Janos Hunyadi, en kies
armeo estis poloj, serboj, bulgaroj kaj homoj de aliaj nacioj, provis
batali kontraux trioble granda turka armeo. Wladyslaw estis mortigita
kaj la batalo perdita. En la loko de tiu batalo trovigxas nun la muzeo.
La jugo dauxris gxis 1878, kiam post la rusaj-turkaj militoj gxi finigxis.
En 1877 okazis granda batalo sur Sxipka, kiun partoprenis rusaj soldatoj,
bulgaraj volontuloj kaj alinaciuloj. Cxi-jare oni festis la 120-jaran
jubileon de tiu batalo, kiu okazis gxuste de la 24-a gxis la 26-a de
auxgusto. Sed en 1444 pereis Wladyslaw, kaj ne estas konate, kie
trovigxas lia tombo. En la parko apud la muzeo staras mauxzoleo dedicxita
al li, sed estas simbola mauzoleo. En gxi trovigxas nun la tombo de
traca duko.
El la muzeo ni veturis al la katedralo de Sankta Dipatrino. Tie ni ecx
povis cxeesti la bapton de dujara knabeto kaj diservon. Mi volonte restus
tie pli longe kaj auxskultus la belegan koruson, sed la tempo kuregis, kaj
ni jam devis reveni en nian hotelaron.

Mi ankoraux ne rakontis pri gxi. Ni logxis en la hotela komplekso "Arbara
feino". Gxi estas granda parko kun multaj apartaj dometoj. Al cxiu domo
apartenas du cxambroj kaj komuna teraso, kun tablo kaj segxoj. Do
cxiuvespere ni povis sidi tie kaj interparoli kun amikoj. Estis tre
agrabla kaj kvieta etoso, urba bruo tute ne gxenis.

Se mi ne rakontus pri la maro, mia rakonto estus ne tute kompleta.
Felicxe ni havis kelkajn okazojn gxui la maron. Kvankam la plagxo estis
ne tre proksime al nia logxloko, ni volonte uzis la liberan tempon por
nagxado. Sunplenaj tagoj, varmega sablo, tre agrabla varma akvo logis nin.

Sed iam finigxas cxio, ankaux la kongreso. Dum la solena fermo cxiuj kore
dankis la gastigantojn pro la grandega laboro kiun ili faris, pro la
gastamo kaj pacienco, pro cxiama helpo - pro cxio. Jen la limeriko, kiun
Otto Pritz verkis kaj deklamis:
"Kongres' en Albena estimis
kulturojn, kaj cxiujn animis:
la kuragxular'
sin banis en mar',
kaj ecx la meduzojn ne timis."

Cxi-jare partoprenis la kongreson dek junuloj. Dum la adiauxa vespero
okazis gaja konkurso inter la junuloj "Sinjoro kaj Sinjorino Esperanto".
Sinjorino Esperanto farigxis Branka Pesxicx el Serbio, kaj Sinjoro
Esperanto Dian Nikolov el Bulgario. Korajn gratulojn, karaj!

Lunde la 27-an ni iris hejmen. En la buso al Varna ni eksciis, ke nia
itala amiko Fernando havas naskigxtagon. Ni cxiuj kune kantis por li
kaj sincere gratulis lin. Tio estis nia lasta "programero". Ni adiauxis
niajn karajn gastigantojn kaj amikojn. Gxis revido! Gxis la venonta kongreso!

Natalia Kasymova

Noto de la redaktoro:

La cxi-supra raporto alvenis tre baldaux post la kongreso. La prokrasto
de gxia publikigo ne okazis nur pro la spacaj limoj de EL. La redaktoro gxis
nun atendis kaj ankoraux atendas la alian duonon de la kongresa raporto,
tiun do, pri la pli formala aspekto de la evento.
)))))

(((((
Omagxo al Arvo Karvinen

La estraro de la Euxropa blindula unio (EBU, European Blind Union) decidis
en sia kunveno en Montpellier en junio inviti s-ron Arvo Karvinen (1934)
kiel honoran membron de EBU. La honoran membrecon oni publikigis
en la Gxenerala Asembleo de EBU en Antalio, Turkio en la fino de oktobro.

Celkonscia laboro de Arvo por atingi la celojn de EBU, kaj liaj servoj
al vidhandikapitoj, kaj lia vasta kariero estas agnoskataj kaj alte
aprezataj de EBU kaj gxiaj membroj, diras lordo Colin Low, prezidanto de
EBU.

Sur la Euxropa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU komisiono pri
kunlaboro kun Euxropa unio, EBU komisiono kun evolulandoj, en komisionoj
de sociala fonduso de Euxropa unio. Lia internacia kariero komencigxis
en la 1960-aj jaroj per sporto kaj lia pli vasta mondskala kariero
en 1976 kiel estrarano de Monda Konsilio por la Bono de Blinduloj
(World Council for the Welfare of the Blind).
Kompreneble liaj servoj estas konataj ankaux sur la nacia kampo.
Ekde la 1960-aj jaroj li laboris en la finna ligo de vidhandikapitoj kie
li ekde 1972 okupis la postenon de gxenerala sekretario gxis emeritigxo.
Lia agado emfazis precipe la trian mondon. I.a. li laboris plurajn fojojn
en Namibio por fondi rekapabligan centron por blinduloj, por eduki
personaron kaj fortigi organizon de blinduloj.
En Zambio la finna ligo de vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon,
evoluigis profesian edukadon kaj manlaborajn kondicxojn. En Ekvadoro oni
fondis brajlan presejon.

La sociala aktiveco de Arvo Karvinen disvolvigxas sur multaj kampoj, ekz.
kiel estro de fondajxo por helpi nevidantajn studentojn.
Ni Esperantistoj konas lin ankaux en Esperantujo.

(laux sciigo de Ritva Sabelli)
)))))

(((((
Redaktora dilemo

Kiel vi povis legi en la unua parto de la protokolo pri la Gxenerala Asembleo
de Libe (n-ro 7), oficiala raporto pri la lastjara agado de nia societo
ne aperis. Pro tio oni direktis kritikajn vortojn al la ne cxeestinta
sekretario, kies lauxstatuta tasko estas la kompilado de tia raporto cxiujare.
Post la fermo de la oktobra numero alvenis al mi komputila disketo de la
koncernato Olena POSxIVANA, kun persona reago al la supre menciitaj
kritikaj eldiroj. Tiun skribajxon sxi evidente destinis al la publiko.
Sed cxar en gxi grandparte temas pri internaj aferoj de la estraro, mi opinias
pli gxusta redaktora agmaniero lasi la pritrakton al gxi, kvankam el la mesagxo
ne estas klare, cxu aux kiom la estraro mem estas informita pri la pasxo de la
sekretario. En la letero sxi parolas pri sia sekretarieco en pasinta tempo.

Jen la dilemo de la redaktoro. Dilemo estas ja elektodevo inter du agoj,
ambaux kun nedezirataj sekvoj. Publikigante la leteron en ties tuto, mi riskus
doni liberan fluon al nedezirinda polemiko, kaj retenante la mesagxon mi
kvazaux rifuzas doni la parolon al iu, kiun aliaj publike alparolis. Tamen
redaktoro de oficiala organo de societo devas iri la formalan vojon.

Attila VARRΣ
)))))

(((((
El Esperantujo

Probal Dasgupta vidas glatan kontinuecon en UEA — Libera Folio

Libera Folio petis la novan prezidanton de UEA rakonti pri siaj gxisnunaj
spertoj en la nova posteno. Probal Dasgupta ankoraux ne povas prezenti
multajn konkretajn atingojn aux decidojn, sed lin pozitive surprizis la
bone funkcianta kunlaboro inter la estraro kaj la Centra Oficejo.
"Post tiom da auxdajxoj pri malstabiligxo de la asocia vivo post la
demisioj en Roterdamo, mi atendis vidi iom da nesolvita hxaoso",
li rakontas. La nova estraro laux li bone komencas formigxi kiel teamo,
kaj gravajn publikajn elpasxojn la estraro kune formulas, ecx se poste nur
unu el la estraranoj subskribas la tekston por publikigo. La retejon de
UEA atendas granda renovigo, kiun estraranoj diskutos kun teamanoj dum la
malferma tago en la Centra Oficejo en novembro.

(el Libera Folio)
)))))

(((((
Literaturo

IVAN VAZOV

KRISTNASKA DONACO

Restis nur unu tago gxis Kristnasko. La vintro furiozis. La englaciigxinta
Vitosxa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo, trafendita
kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta gxis la ostoj, blovis de
la negxaj pintoj super Sofian. Era negxo kaj prujno traflugis de tempo al
tempo en la frostigxinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la tegmentojn,
kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj eljxetis nigrajn
kolonojn de fumo al la senvocxa griza
cxielo, kaj mirinde, tiu cxi fumo estis nun tiel gaja, tiel gxentila,
tiel gxojigis la animon! ?i memorigis la varmon, la bonfarton, la
kontentecon, kiu cxirkauxis la felicxulojn en tiu cxi mondo, spite al la
frostoj, la Vitosxaj ventegoj, la glacia mortiga spirado de la vintro...

Nome, tiun vidajxon gxuadis de sia fenestro, sidigxintaj sur la mola
kanapo, gesinjoroj Jordanov, edzigxintaj antaux unu kaj duono jaroj.
Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma kaj
pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien al la
negxaj koksoj de Vitosxa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek estis
okupita de ia difinita penso, cxar lia vizagxo havis la esprimon de tiu
trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam lia
animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj kiam li,
el varma cxambro, vivigata de la cxeesto de belega edzino kaj de l' gaja
bruado de l' forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn blovadojn de
l' vintro. Cxiu estas travivinta tiun felicxan-egoistan songxsimilan staton.

La rigardo de lia edzino ankaux kuris eksteren de la cxambro, sed ne tiel
malproksimen kaj sencele. ?i estis gxin direktinta malsupren al najbara
korto. En la fundo de tiu cxi korto estis duonruinigita dometo kun
malalta kamentubo, kiu rigardis malgxoje al la cxielo, sendante al gxi
varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbigxinta tegmento rigardetis
fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstatauxitaj de cxifonoj, kaj
antaux la sojlo de la malalta pordo estis amasigxinta lavango. Tiu cxi
mizera dometo, kasxita inter la grandaj ricxulaj domoj, similis al cxifona
almozulino, perdigxinta inter amaso da felicxaj kaj fieraj majoredzinoj.
La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraux pligrandigxis per la
aspekto, kiun gxi havis kvazaux etendinte manon al la cxirkauxaj
grandegaj domoj, kaj dirante: "Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj
kaj mi plenigxos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamajxoj
kaj mi plenigxos je gxojo, eble ankaux je kanto tiun cxi vesperon... Cxu
vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu min!"

Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la felicxaj homoj
ne auxdas (ho ve! la felicxo havas tiun cxi mankon — malakrigi la
oreltambureton); la abunda bruado de l' forno ne lasas veni gxis iliaj
oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malricxulo.
Versxajne, S-ino Jordanov auxdis tiun kanton, cxar sxia vizagxo iom post
iom kovrigxis per nuboj kaj subita kompato larmigis sxiajn okulojn.

— Kompatinda Dancxovica, kiu scias, kiel sxi fartas nun?... Cxu vi vidas,
Canko, nur ilia kamentubo ne fumas — diris sxi meditante al sia edzo, ne
levante la okulojn de la cxifona fenestreto de l' mizera logxejo.

?ia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitosxa kaj vigle
ekrigardis la malricxulan korton.

— La malricxa, — ekparolis li — kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj cxiuj
logxas en tiu cxambreto sen fajro. Se sxia edzo estus viva, li subtenus
ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi prezentas al
mi Vera!

— Dio, Dio, kial vi kreas malricxulojn! — ekkriis nevole Vera, kaj sur
sxia vizagxo pasis nova nubo de sincera malgxojo.

— Kaj diras iuj, ke ne ekzistas cxe ni granda malricxeco: kredeble tio
cxi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaux kompatemo —
rimarkigis Canko.

En tiu cxi momento la ventego tiel furioze mugxis ekstere, ke la fenestroj
ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de Dancxovica.
La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpusxinta la cxifonojn, kiuj
sxtopis la rompitajn vitrojn de l' fenestro, kaj libere eniris en la
malluman cxambreton. Tio cxi kauxzis teruran tumulton en la cxambro.
La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego kaj tuj
eliris eksteren, kovritaj preskaux per cxifonoj, kaj la malgranduloj, nur
en cxemizetoj kaj forte plorantaj. Cxiuj ekkuris tra la korto kaj
kasxigxis sub la tegmento de forgxejo cxe la alia rando de l' korto,
kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en la cxambro
por sxtopi tie la truojn. ?ia malsanema kaj malgrasa vizagxo videtigxis
tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per negxaj nuboj la
aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.

Tiam ili turnigxis malantauxen kaj iliaj rigardoj falis en ilian
varmigitan cxambron, ricxe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun
pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj segxetoj, kun silkaj kanapoj,
multekostaj tapisxoj, senutilajxetoj, statuetoj. Tiu cxi aspekto de ilia
propra felicxo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per
sia kontrasto la unua... Sed baldaux la malbona humoro malfortigxis, kaj
ilia interparolo tusxis alian temon. Kvazaux dika kurteno falis inter la
felicxa paro kaj la mondo de la malfelicxuloj. Almenaux cxe Vera oni
povis vidi tiun trankviligxon. ?i starigxis pro io kaj, pasinte preter
la spegulo, jxetis rapidan kaj felicxan rigardon al la blanketa, cxarma,
ridetanta vizagxeto, kiun sxi vidis en la granda kristalo.

— A propos, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? — vigle
sxi demandis sian edzon, kiu restis cxiam ankoraux meditanta.

— Kiu vesto?

— Kiel, cxu vi forgesis? La balmantelo.

— Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...

— Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! — diris Vera
duonkolere, korektante sian tualeton.

Canko starigxis kaj meditante komencis iradi en la cxambro.

— Kaj cxu vi auxdas? — ree turnigxis Vera — iru en la modan magazenon de
Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindajxo,
belegeco!... Io sensimila!

— Sed gxi estas saleta*, birdeto.

— Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizerajxon vi nomas saleta! Aux vi
volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo cxe X la
trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la
aero, kiun mi spiras.

— Bonege, bonege.

— Ne estas suficxe nur, ke vi diru "bonege", Cancxjo... Sed vi devas
rapidi, por ke iu alia belulino ne acxetu tiun superbelegan veston...
Prezentu al vi, tio estus terura!

— Mi prezentas al mi.

"Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaux malmulte da tempo", volis
ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn.

Senpacience lin rigardis Vera.

— He?

— Auxskultu, kara Vernjo... — komencis Canko kun serioza mieno.

?i antauxvidis, ke li faros kontrauxdirojn kaj decide interrompis lin.

— Mi ne volas "kara Vernjo", la demando estas solvita.

— Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...

— Sen "sed", Cancxjo! — ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon kaj
ravinte lin per la brilo de sxia mirinda rideto — vi estus mem devinta
al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej delikata
maniero... Kaj se ne tiun cxi veston, vi povas fari alion... Mi submetas min al via estetika gusto.

La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum Kristnasko.
Sen tiajxo sxajnis al sxi, ke sxi ne renkontos la feston dece.

— Bone, mi konsentas! — diris subite kun heligita vizagxo Canko. — Mi
faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via
nekomparebla kaj amanta animo.

— Donu la manon, faisons la paix! — diris Vera, preninte la dekstran manon
de Canko kaj gxin pacige skuinte.

Baldaux vesperigxis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro la
surprizo preparata por sxi. ?ia imago jam de nun laboris por malkovri la
sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege gxoja por sxi:
sxi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas gxin plenumi nobele.
Kaj vere, cxu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la belega
brokato, aux alia ornamajxo — ora, juvela, brilanta? Sed sxi nevole
preferis la balmantelon. Kiel ravita sxi estos! Kiel nobla estas tiu Canko!

Canko malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la dolcxe-turmentan
sopiron de Vera.

Tute vesperigxis. Canko ne venis. La ventego kolerege mugxis ekstere en
la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro gxia furiozeco. Tiu malagrabla
bruo rememorigis al Vera la malricxan Dancxovica'n kaj sxiajn nudajn
infanojn.

— La Sankta Vespero estas nun... Ili kusxigxas sen fajro, ili renkontas
la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis malricxulojn? — ree
murmuretis sxi, kaj sxia koro subite kaj dolore konvulsiis, kvazaux ia
riprocxo de l' konscienco sxin atakus...

Tiom da felicxo apud tiom da malfelicxo eksxajnis al sxi kiel krimo.
Al sxi farigxis peze cxe tiuj pensoj, sxi sentis, ke sxi estis kulpa
antaux iu pri io, sed sxi ne kuragxis doni al si kalkulon pri tio,
respondi al si kial sxi estas maltrankvila, kaj en sxi aperis nevola
deziro deklinigxi de tiuj pensoj, distrigxi per io alia: animo vanta,
sed nature bona, malforta kaj impresebla, kia sxi estis, sxi sentis, ke
ne estas bone, ke sxi estu tiom felicxa, dum en la mondo estas tiom da
suferoj, ke sxi devus nepre fari ion por tiuj cxi suferoj, sed sxi ne
havis kuragxon, nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de
l' homa malfelicxego. Cxar ne suficxas havi deziron kaj ecx havi eblecon
por fari bonan — oni devas ankaux kuragxi gxin fari... Cxar fari la bonon,
kiel cxiun luman agon, tio cxi postulas certan dozon da braveco, preskaux
heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj ecx senkonscie, tial
ankaux la regiono de gxia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub la
potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis sxian cerbon, kun nevola gxojo
auxdis pasxojn, ke ili venas al la pordo. Ekgxojis sxi pri la okazo, kiu
venis por sxin distri... Kredeble Canko alpasxis kun sia brilanta donaco.

— Nepre la balmantelo estas! — sxi diris al si, kaj sxia koro ekbatis pro
nova infana ravo. ?i saltis ekstare.

La pordo malfermigxis. Anstataux Canko eniris Dancxovica kun siaj kvin
infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, cxiuj en
varmaj peltetoj, gxojaj kaj ridetantaj.

— Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, — diris Dancxovica
al siaj infanoj, kiuj unu post la alia vicigxis kisante sxian manon,
sen tio, ke sxi povus rekonsciigxi pro konsternigxo.

— Kio estas? kio estas? demandis Vera.

— Dio redonu gxin al vi centoble kaj vin gxojigu, kiel vi gxojigis nin,
sinjorino — diris Dancxovica larmokule. — Dankon al vi, ke vi kompatis
nin kaj ne forgesis nin en la antauxvespero de la Dia festotago...
Dio kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis
al ni veturilon da lignoj kaj mangxajxon, por ke ni povu renkonti la
Kristnaskon. Nun ni ankaux kredas, ke Dio naskigxas... Kisu, kisu,
karuletoj, la manon de la sinjorino!

Vera malfermis la busxon pro miro. ?i mem estis kortusxita gxis larmoj,
sed sxi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de
Dancxovica.

— Kredeble vi eraras, junedzino Dancxovica sxi diris vigle.

Sed en la sama momento la pordo malfermigxis kaj tie aperis la ridetanta
vizagxo de sxia edzo, kiu haltis kaj jxetis felicxan rigardon al la
kortusxa sceno, kiun li mem estis delikate preparinta.

Vera konjektis: cxi tio estis la surprizo! ?i kuris al Canko larmokule kaj
lin kisis surfrunte per sonanta, longa kaj karesa kiso.

Tiu cxi kiso estis la plej pura, la plej nobla, la plej felicxiga per kiu
edzo estis dotata de sia edzino.

El la bulgara, kun speciala permeso de l' auxtoro: IVAN H. KRESTANOV

*
En senco de tre multekosta. (Rim. de l' trad.)
)))))
(((((
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Sxako (nur en la brajla versio)
)))))

(((((
2009: 200-a datreveno de Louis Braille

Por prepari la memorigon pri la 200-a naskigxdatreveno de Louis Braille
(2009), fondigxis internacia komitato (CINAL). Apartenas al la komitato
la plej gravaj francaj unuigxoj de blinduloj kaj malfortevidantoj.
Organizajxoj el Euxropo kaj el la tuta mondo estas invitataj kunlabori.

Estas planitaj jam kelkaj eventoj, i.a. malfermaj ceremonioj en INNA,
la instituto kie Louiis Braille edukigxis kaj poste instruis, kaj en
Pantheon, la loko de lia tombo, koncerto en la pariza katedralo
Notre-Dame, konferencoj kaj movebla ekspozicio pri brajlo kaj gxia
estonteco.

Por financi la aktivajxojn mondonacantoj estas sercxataj. Iliaj nomoj
estos publikigitaj en "ora libro" laux jena skemo: kontraux pago de
50 euxroj familia nomo, persona nomo kaj adreso; 75 euxroj - aldona
mesagxo de 10 vortoj; 100 euxroj - aldona pli longa mesagxo de 30 vortoj.

Organizajxoj kiuj deziras aligxi al la komitato pagu membrokotizon de
250 euxroj por la trijara periodo gxis 2009. Oni antauxvidas gxeneralan
asembleon en Parizo la 29-an de novembro 2007 en la ejoj de la Franca
Federacio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.

Por pliaj informoj bonvolu kontakti Vincent Michel, la prezidanton de
CINAL, r.p.: <cinal@cinal.fr>.

(fonto: Ebu, novajxletero n-ro 56)

elangligis Th. Speckmann
)))))

(((((
sxercoj tipe Esperantaj

Kial la gxirafo neniam solas?
- Cxar gxi havas kolegon!

Kial oni neniam metu bovinon en remboaton?
- Cxar gxi remacxas!

Kian lingvon parolas la birdoj?
- La Uz-bekan...

Kial la eklezio estas tiom ricxa?
- Cxar en la pregxejoj trovigxas diamantoj.

Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris sxi al sia patro:
"Pacxjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj,
kaj vi ankoraux NE REGAS LA AKUZATIVON!

Kial kusxas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto
sxvite enlite, ne povanta endormigxi?
- Turmentas lin la demando, cxu ekzistas IDO!

- Panjo, mi ricevis leteron de sinjoro Petro, kiu petas mian manon.
Cxu vi permesos, ke mi edzinigxu al li?
- Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas:
Frauxlino, donacu al mi vian manon!
Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon.
Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li
volas diri:
Frauxlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi.
Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon.
Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.

En kiu urbo logxas la plej unikaj homoj?
- Dakaro: tie la logxantoj estas senegalaj!

Kiu lando havas ses flankojn?
- Kubo

William Auld raportas, ke iam disigxante fine de kongreso
edzino de konata E-a gravulo diris al li:
"Kaj ne forgesu, la tagoj por Esperanto kaj noktoj por ido."

Elsxutita el "http://eo.wikipedia.org"
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varr?
Ajt?si D?rer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))