ESPERANTA LIGILO
n-ro 10 novembro 2007

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Unua komuniko
"Nia rondo familia" - Saluton al du jubileuloj!
Nova membro-asocio de EBU
Nova delegito
GxENERALA DIREKTORO DE UNESKO PRI LA JARO LINGVOJ
Literaturo - Attila Jozsef: BETLEHEMAJ REGXOJ
Stenografia Pagxo (nur en la brajla versio)
Nova redaktoro por la Stenografia Pagxo
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Esperanta Fajrero
Forpaso
Adressxangxo
Aktualaj esperanto-muzikoj
PETO
Bondeziro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Unua komuniko

Karaj geamikoj!

Laux nia propono kaj laux la decido de la LIBE-Estraro Kroata
Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj (KUNE) estas denove, post sep jaroj,
gastiganto al blindaj esperantistoj, kiuj ekdeziros agrablan kongresetoson
kaj aktivan ripozon cxe la Adria maro. Gxuste tiajn kondicxojn ni klopodos
certigi al vi cxiuj, kiuj decidos kongresi en Kroatio en 2008. Tial,
bonvenon al Kroatio kaj partoprenu nian 74-an IKBE-n!

1. Dato kaj loko
La 74-a IKBE okazos de la 11-a gxis la 18-a de julio 2008. en
Eduk-rekapabliga porblindula centro (plue Centro) en Premantura.
Premantura estas urbeto cxe la marbordo (regiono Istra) cxe pli granda
urbo Pula. Al Premantura oni povas alveni per aviadilo, vagonaro,
auxtobuso (de Zagreb) ecx per sxipo (el Italio) gxis Pula kaj poste per
auxtobuso (13 kilometroj) al Premantura.

2. Logxado
Ni logxos, mangxos kaj kongresos en sama konstruajxo t.e. en la Centro.
La Centro estas adaptita tiel, ke nevidantoj povas tute memstare movigxi
de la cxambroj al la restoracio aux salono kaj korto. Parto de la vojo
al la plagxo estas ecx indikita per malalta rando palpebla per bastono.
Al la Centro apartenas 26 dulitaj cxambroj, restoracio kun teraso, propra
kuirejo, kafejo, unu granda kaj unu malgranda salonoj. Cxiu cxambro havas
banejon kun necesejo, kaj preskaux cxiu ankaux balkonon. Lauxdezire kelkaj
cxambroj povas esti trilitaj.
La mangxoj estos servataj, kaj trinkajxon oni povos favorpreze mendi
en la kafejo. La konstruajxo de la Centro estas cxirkauxita per granda,
arboplena korto - spaco por promenado kaj ripozado. Aparta plagxo
- situanta kelkcent metrojn de la Centro - estas adaptita por blinduloj
kaj aliaj handikapuloj.

3. Prezoj
La kongreskotizo por unu persono:
1. el okcident-Euxropo, Auxstralio, Azio kaj Nord-Ameriko 360 euxroj,
2. el cxiuj aliaj landoj 180 euxroj por 7 (sep) pensionoj.
La prezoj inkluzivas ankaux unu tuttagan ekskurson kaj la transporton
(Pula-Premantura kaj reen).

4. Kongresa temo
La temo de la 74-a IKBE estos: "Nevidantoj en la medio - vivo en grandaj
urboj".
La auxspicion de la kongreso akceptis Ministerio pri protekto de medio,
spacplanado kaj konstruado. Tiuj, kiuj deziras prelegi pri la anoncita
temo, bonvolu sciigi nin gxis la 1-a de majo kaj sendi al la organizanto
de la kongreso resumon de la prelego, ne pli grandan ol unu pagxo.
Prelego povas dauxri 15 minutojn.

5. Limdato
La limdato por aligxo estas la 30-a de aprilo 2008.
Cxiuj, kiuj bezonas invitilon por ricevi vizon, devas tuj skribi al la
organizanto al la jena adreso:
Udruženje slijepih esperantista Hrvatske, Draškovićeva 80.
HR-10000 Zagreb, Kroatio.

Vian aligxon bonvolu anonci kiel eble plej frue kaj kun kopio de la gxirilo,
cxar - kiel estas skribite - la Centro disponas nur pri 26 cxambroj, kaj
cxambron (aux liton) vi rezervos per la gxirita kongreskotizo.
Post elcxerpigxo de la cxambroj en la Centro, se necesos, ni rezervos
pliajn cxambrojn en privataj domoj.

6. Pago
La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al la konto:
SWIFT ZABA HR 2x IBAN HR6523600001101441184

7. Kongresa programo
Provizoran kongresprogramon ni anoncos en sekvonta komuniko.

8. Prepara komitato
Prezidanto de la Prepara komitato: Antun Kovač,
Bisačka 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio,
telefonoj: +385 1 38-22-682 +385 1 37-17-151,
retposxto: antun.kovac@mzopu.hr;
sekretario: Dragan Štoković, Divkovićeva 5, HR-52100 Pula, Kroatio,
telefono: +385 52 503-627, posxtelefono: +385 98 645-976,
retposxto: stokovic@globalnet.hr
Membroj:
Marija Repac, Štefica Mutak kaj Vjekoslav Morankić.

Karaj geamikoj, ni volonte akceptos viajn sugestojn kaj kontribuojn al la
programo. Viajn informpetojn sendu al la publikigitaj adresoj,
prefere retposxte, kaj nepre sciigu nin pri via aligxo plej malfrue gxis
la 30-a de aprilo 2008.
Dua komuniko sekvos rapide!

Antun Kovać
Prezidanto
Dragan Sxtokovicx
Sekretario
en Zagrebo la 26-an de novembro 2007.
)))))

(((((
"Nia rondo familia"

Saluton al du jubileuloj!

Theodor Speckmann, i.a. honora prezidanto de Libe, farigxis 70-jara la 1-an de oktobro.

Anatolij Masenko, i.a. dua sekretario de Libe, ne multe poste, la 24-an
de novembro same plenumis sian 70-an vivjaron.
Koran gratulon al ambaux niaj jubileuloj!

Ne necesas cxi tie detale taksadi pri iliaj multspecaj meritoj,
la legantoj de EL - same kiel cxiuj membroj de Libe - ja bone konas ilin
ambaux, samkiel ilian agadon por la bono de nia asocio.

Karaj jubilantaj amikoj, nome de la legantaro kaj membraro deziras
al vi ambaux dauxran sanon en plena forto:

la redakcio de Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Nova membro-asocio de EBU

La cxi-sekvan artikolon ni publikigas laux peto de la auxtoro. Gxi ne
estas preparita unuavice por informi niajn legantojn, sed por havigi
al niaj helpemaj volontuloj informmaterialon, tradukotan en la nacian
lingvon kaj proponotan al landaj gazetoj porblindulaj. (RED.)

La estraro de EBU (Euxropa blindula unio) aprobis en sia kunveno
en Barcelono en septembro 2007 la membrecon de Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) en EBU. La Gxenerala Asembleo de EBU
konfirmis la asocian membrecon de LIBE en Antalya, Turkio en oktobro.

La densa programo de la Asembleo ne permesis prezenti la novan asocian
membron LIBE. Laux konsento kun la prezidanto de EBU, lordo Colin Low,
LIBE sin prezentos al delegitoj kaj membro-asocioj de EBU pere de
naciaj revuoj.

Iomete pri Esperanto

Ludvik Zamenhof, Pollando publikigis la internacian lingvon Esperanto
en 1887. La informo pri la nova lingvo kaj intereso al gxi relative rapide
disvastigxis en Euxropo, Norda Ameriko kaj Japanio. Oni lernis Esperanton
en chiuj industriaj landoj. Ankaux blinduloj lernis kune kun vidantoj
tiun sisteman kaj facilan lingvon. En blindullernejoj oni antauxe apenaux
instruis fremdajn lingvojn.

esperantlingva brajla revuo - Esperanta Ligilo - komencis aperi en 1904
disvastigante sciojn pri Esperanto kaj precipe pri porblindulaj servoj.
Viddifektitoj sekvis siajn vidantajn kamaradojn al kongresoj.
Esperantistoj kolektigxis en sian unuan universalan kongreson en 1905
en Boulogne-sur-Meer, Francio. Viddifektitoj arangxis sian unuan
Esperantokongreson kongrue kun la Universala Kongreso en Prago 1921.
La sekvan jaron Finnlando estis la gastiganta lando, poste Germanio kaj
regule lauxvice aliaj landoj. Estroj kaj membroj de naciaj blindulorganizoj
kolektigxis en Esperantokongresoj por intersxangxi spertojn i.a. pri servoj
por nevidantoj, edukado, laboro, helpiloj por apliki ricevitajn sciojn en
propraj organizoj. La informado ricevata el Esperantokongresoj estis
konsiderata tiel utila por la landa porblindula agado, ke en 1931 oni ecx
akceptis sxangxi la nomon de la tiama Esperanto-asocio al Universala Asocio
de Blindul-organizajxoj (UABO).

La nomon Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE),
(International Esperanto Association of the Blind), oni aprobis en 1951.
LIBE celas vivteni la kulturon de viddifektitoj, dum jardekoj kune kreitan
en cxiujaraj renkontigxoj, kongresoj.

La dua mondmilito sxangxis la mondon kaj la lingvajn cirkonstancojn.
La intereso al Esperanto iom post iom malpliigxis kiam oni alproksimigxis
al la fino de la jarcento. Tamen ni Esperantistoj fidele partoprenas
la cxiusomerajn Esperantokongresojn. Tiuj kongresoj allogas, cxar parolante
unu, komunan lingvon vi povas interkomprenigxi kun cxiuj partoprenantoj
el dekoj da landoj.

La plej konata vidhandikapita Esperantisto nuntempe estas certe la norvega
profesoro Otto Prytz. Li estas membro de Akademio de Esperanto. Pasintjare
Otto Prytz emeritigxis el la posteno de profesoro pri la hispana lingvo
cxe la universitato de Oslo. La Akademio kun siaj specialistoj i.a.
kontrolas la evoluon de la lingvo, samkiel faras prizorgantoj de aliaj
lingvoj.

Esperanto vivas kaj videblas

En Florenco 2006 la kongreso de LIBE allogis rekordan nombron da
partoprenantoj, 160 el 25 landoj. La kongreso decidis proponi pli
proksiman kunlaboron al EBU kaj naciaj blindulorganizoj. Esperantistoj
volas partopreni pli vastan internacian diskutadon, ne nur kun
Esperantistoj. Inter la delegitoj de la Asembleo en Antalya estis pluraj
Esperantistoj, iamaj kaj nunaj.

La centjara Esperantokulturo vivas pere de 3iujaraj kongresoj kun
informricxa kaj kultura programo. La revuo Esperanta Ligilo aperas brajle,
surkasede kaj interrete. Esperanto donas al cxiu ajn eblecon al
internaciaj kontaktoj. En bibliotekoj trovigxas lernomaterialoj kaj
literaturo brajle kaj vocxlegite. La interreto ofertas kursojn. Pluraj
radiostacioj havas esperantlingvajn elsendojn auxdeblajn ankaux interrete.

La anoj de LIBE respektas la naciajn organizojn, kiuj dum cent jaroj
subtenis siajn membrojn trovi la vojon al internacieco per Esperanto, i.a.
en Esperantokongresoj. Kiel asocia membro de EBU, LIBE havas lokon en ties
eduka kaj kultura komisiono.

Junulara renkontigxo

Unu el la plej proksimaj taskoj de la LIBE-estraro estas krei junularan
rondon en LIBE kongresojn de diverslandaj partoprenantoj. Nuntempe
gejunuloj studas lingvojn, sed multaj el ili ne havas kuragxon aux eblecon
partopreni internacian kunlaboron. Espereble jam la venontan someron LIBE
sukcesos arangxi junularan rondon en la Esperantokongreso en Kroatio,
tamen almenaux en posta jaro en Pollando, Bjalistoko, la naskigxloko de
la kreinto de Esperanto.

Administracio de LIBE

La Gxenerala Asembleo de LIBE elektas estraron por kvarjara oficperiodo.
La estraro gxis 2009 konsistas el jenaj landaj reprezentantoj:

s-ino Nedeljka Lozajich, Serbio, prezidanto
s-ro Raimo Tanskanen, Finnlando, vicprezidanto
s-ro Pier Luigi Da Costa, Italio, kasisto
s-ino Olena Poshivana, Ukrainio, ghenerala sekretario
s-ro Anatolij Masenko, Rusio, dua sekretario
s-ro Theodor Speckmann, Germanio, konsilanto; prezidanto 1992-2005
s-ro Dragan Shtokovich, Kroatio, konsilanto.

La redaktoro de Esperanta Ligilo estas s-ro Attila Varro, Hungario.

La estraro laboras per interreto kaj kunsidas dum la cxiujaraj kongresoj.

En cxiuj landoj LIBE havas delegiton el la landa Esperanto-unuigxo.
Delegito estas kontaktopersono inter landaj LIBE-anoj kaj la asocio.

Arvo Karvinen, Delegito de LIBE
Piikintie 22 as. 10
FI-00680 HELSINKI
FINNLANDO
arvo.karvinen@elisanet.fi

De Arvo Karvinen
al revuoj de naciaj membro-asocioj de EBU
)))))

(((((
Nova delegito

La estraro anoncas novan delegiton de LIBE kaj EL en Kroatio:
Prof. Antun Kovacx,
Bisacxka 5,
HR-10000 Zagreb, Kroatio;
tel.: +385 1 38-22-682 kaj +385 1 37-17-151;
retposxto: antun.kovac@mzopu.hr
A. Masenko, dua sekretario de LIBE.
)))))

(((((
GxENERALA DIREKTORO DE UNESKO PRI LA JARO LINGVOJ

S-ro Koichiro Matsuura, Gxenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesagxon
pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En gxi li skizas
la cxefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dedicxita
ankaux la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en
julio 2008. UEA aperigas la mesagxon en Esperanta traduko kun la celo, ke
gxi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.

Mesagxo de S-ro Koichiro Matsuura, Gxenerala Direktoro de Unesko,
pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008

La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la
Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la
taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel
gvida aganto.

La Organizajxo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por
la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.

La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj
individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por
antauxeniri al dauxropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda
kaj la loka.

La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por
Cxiuj (EPCx) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de
Unuigxintaj Nacioj en 2000.

Kiel faktoro de socia integrigxo, la lingvoj ludas strategian rolon en la
forigo de la ekstrema malricxeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de
alfabetigxo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaux nepraj
por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraux
HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn
de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj
indigxenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas
kerne ligita al lokaj kaj indigxenaj lingvoj.

Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco,
kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko
kaj gxia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria
Kultura Heredajxo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antauxenigo de la
Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).

Tamen, en la dauxro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj
parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el
ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade.
Miloj da lingvoj - malgraux tio ke cxiu estas regata de homgrupo kiu gxin
uzas kiel cxiutagan komunikilon - forestas el la eduksistemoj, komunikaj
rimedoj, eldona industrio kaj gxenerale el la publika sfero.

Urgxas agi. Kiel? Per la kuragxigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj
ebligantaj al cxiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel
eble plej vaste kaj ofte, ankaux en la edukado, apud la rego de iu nacia
aux regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaux kuragxigante la
parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aux regionan lingvon kaj
unu aux du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene
akceptita, cxiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondigxinta mondo.

Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizajxojn de la civila
socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj cxiujn aliajn
koncernatojn stimuli la respekton, antauxenigon kaj protektadon de cxiuj
lingvoj, aparte de tiuj endangxerigitaj, en cxiuj situacioj de la
individua kaj kolektiva vivoj.

Cxu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aux la klera medio;
cxu per projektoj por savtenado de endangxerigitaj lingvoj aux antauxenigo
de la lingvoj kiel iloj de socia integrigxo; aux per esplorado de la
interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj
de la indigxenoj aux inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la
ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata cxie.

Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la nauxa Internacia Tago
de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte tauxga
limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antauxenigon de lingvoj.

Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia
niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la
eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj
iloj, en la ciberspaco kaj komerco.

La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan sxancon por fari
decidan antauxeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.

Koichiro Matsuura

*

http://abonu.com/
)))))

(((((
Literaturo

Attila Jozsef:
BETLEHEMAJ REGXOJ

Jesueto, Jesuet', glor' al vi:
Jen ni estas, Regxoj Tri.
Flama stel' nin supre gvidis,
ni piediris, cxar ni rapidis.
Sxafo diris kaj sxafisto:
Tie cxi logxas Jesuo-Kristo.
Jen mi: regxo Melhior.
Helpu, dolcxa Di-sinjor'!

Bonan tagon Di-filet', Di-filet',
Cxielregno, Elacxet'!
Ni ne estas pastroj sximaj,
vidi vin venis, malproksimaj,
ekaudinte pri l' naskigxo,
Regx' de homoj de malricxo!
Jen Kaspar' kun sia pregx':
tiaspeca tera regx'.

Cxion bonan, ho Savant', ho Savant'!
Venis ni el varma land'.
Vakaj niaj viando-potoj,
sxrumpis brilaj niaj botoj,
sed jen da oro ses manplatoj,
da incenso dekdu pladoj,
kaj jen mi mem, Baltazar':
regxo de saracenar'.

Rugxigxadas Mariet', Mariet',
panjo beata, liliet'.
En la sin' Jesucxjo sidas,
lin pro larm' sxi apenau vidas,
sonas la pasxtistmuziko,
tempo jam estus por sucxigo.
Karaj bonaj Regxoj Tri,
bonan nokton diras mi.

(Trad. K. Kalocsay)
)))))

(((((
Stenografia Pagxo (nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Nova redaktoro por la Stenografia Pagxo

La gxisnuna redaktoro de la Stenografia Pagxo Jurij Pisarev kaj ties
kunlaboranto Harald Rader decidis transdoni la redaktadon de la rubriko
al pli junaj manoj. Nia samideana amiko Otto Prytz deklaris
dum la 73-a IKBE en Bulgario, ke li estas preta transpreni cxi tiun taskon
ekde la nova jaro.

La gxisnunaj prilaborantoj de la Stenografia Pagxo nun adiauxas de la
fidela legantaro de la rubriko. Estis por ni granda plezuro redakti gxin
dum dek du jaroj. Ni deziras al la nova redaktoro multan sukceson kaj
la saman plezuron en la redaktado.

Harald Rader

Nur interesajxo: Harald skribis cxi-supre pri 12 jaroj, dum kiuj la
duopo prizorgis la "stenografian pagxon". Kiam mi ekredaktis Esperantan
Ligilon (januaro 2001), mi trovis, ke la sinsekvaj aperoj de la rubriko
estas numerataj, mi do sekvis tiun tradicion. Ne volante iel uzurpi ecx
parton de iaj meritoj rilate la Pagxon, mi nun tamen malkasxu, ke la
labordivido okazis jene:
1. Jurij diligente alsendadis la fake stenografiigitajn fragmentojn
al Harald sur brajlaj folioj.
2. Harald akurate enkomputiligadis cxion kaj sendadis retposxte al mi
abundan materialon en komputila brajlo. Li ja regule indikis kiu fragmento
estas destinita por kiu EL-numero, tamen cxiam lasante al mi iusencan
liberecon koncerne la definitivan envicigon. Tial la efektivan vicnumeron
li ne enskribadis, nur indikis la spacon por gxi.
3. Restis do al mi regule kreskigi kaj enmeti la koncernan nombron.

Dum la pasintaj sep jaroj la rubriko devis aperi 60 foje. Mi jxus
kontrolis la januaran numeron de 2001, kaj trovis en gxi Stenografian
Pagxon kun la numero 95. En cxi tiu kajero devus do esti ne n-ro 161,
sed 164.

Demando unu: Cxu tri numeroj de EL en mia periodo aperis sen Stenografia
Pagxo? Se tiel, povas temi nur pri malzorgo flanke de mi, pro kio mi
devas pardonpeti.
Demando du: Se la nun adiauxanta duopo gvidis la Pagxon dum "nur" 12 jaroj,
kiel antaux sep jaroj la numero povis esti 50 anstataux cx. 50?
Mi rekonu, ke cxi tiuj demandoj estas pli interesaj ol gravaj, sed ili
almenaux donis al mi la eblecon iel enmiksigxi. Kaj se jam okazis tiel,
ankaux mi, kiel redaktoro, kore dankas ambaux niajn fidindajn, fidelajn,
dummultjarajn kontribuintojn.

A. V.
::::::::::::::::::::
)))))

(((((
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
)))))
(((((
Esperanta Fajrero

Karaj samideanoj,

Vi jam povas aboni la revuon "Esperanta fajrero"-2008.
La jara abonkotizo estas 5 (kvin) euxroj aux 6 (ses) USD. La monon kaj
la adresojn vi povas sendi al la adreso de:

Vladimir Jxelev
Landos 24, bl.2, vh.B, ap. 6
4006 Plovdiv
Bulgario

aux al nia banka konto:

BIC: BUIB BG SF
IBAN: BG 14 BUIB 78 36 1102 636403

Pri la sendita mono nepre informu nin per letero.

Ni gxojoxs ankaux ricevi viajn sugestojn kaj rekomendojn rilate la enhavon de la revuo, por lke gxi estu pli interesa.

Vl. Jxelev
)))))

(((((
Forpaso

La 22-an de novembro en Miskolc (Hungario) subite forpasis
D-ro Jozefo (József) Hohl, emerita pianoinstruisto kaj filozofia doktoro
de logiko.

Li ne estis aktiva movadano, sed cxiam emfazis la utilon kaj gravecon
de Esperanto. Li estis unu el tiuj ni, por kiuj Esperanto plifaciligis
la aliron al alia lingvo. Nome, li pliricxigis sian anglan vortprovizon
helpe de brajla Esperanta-Angla vortaro, kaj poste per la angla trovis
pli abundan brajligitan fontmaterialon por siaj studoj cele al doktorigxo.
Jozefo, mallauxtvocxa homo, ne estis tre konata en Esperantujo, kvankam
lastatempe kune kun sia edzino li partoprenis en kelkaj internaciaj
kongresoj de blindaj esperantistoj.

Kara Jocxjo, ripozu en paco.
)))))

(((((
Adressxangxo

Otto Prytz rajtigis Esperantan Ligilon publikigi la aktualajn
kontakteblecojn al li. Do bonvolu noti.

Adreso:
Otto Prytz
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 OSLO (Norvegio)

telefonaj numeroj (posxtelefono inter krampoj):
+47-22555038 (+47-91161765)

Retposxtadresoj:
pilotto@online.no
otto.prytz@ilos.uio.no
)))))

(((((
Aktualaj esperanto-muzikoj

- decembro 2007.

Jam la fino de jaro estas veninta, en kiu konsiderinde pliampleksigxis
la gxenroj kaj artaj sentesprimoj de niaj pioniroj, cxiam cxeestantaj
aux revenantaj, cxiukaze fidelaj je nia pasio pri la senlandlima lingvo.

Jacques Yvart, pioniro, antauxvidis la aperon de sia nova albumo por
Kristnasko, sed kiel ofte okazas en tiu mondo, kiu tro rapidas por
la kontemplemuloj, tio estos tutcerte tiel, ke li inauxguros per lia disko
la Vinilkosman jaron de 2008!

La prezentadoj de esperanto en la reto, kaj notinde de la muziko kaj de
muzikvideoj, kiuj transportas nian E-muzikan movadon, etendigxas imprese.
Ecx nova formo de la disvastigo de E-muziko profiligxas laux iniciato de
la bando Persone. Legu pri tio cxi-sekve.

Repo, regeo kaj ecx gotika metalo certigas siajn kapablon rompi
lingvajn barojn nun jam ankaux en nia muziko, kaj certe ne
malsukcese brilos en Esperantio.

Aperis nun du novaj KD-oj, kiujn vi espereble tamen povas meti
sub vian kristnaskan abion, kompreneble kun eroj el nia ricxa
katalogo, kiujn vi ankoraux ne havas sur viaj bretaroj. Cxiuj
troveblas en la hejmpagxo de Vinilkosmo.com, kaj ankaux du novaj
videoj tie acxeteblas kaj spektendas!

Gxojan Kristnaskon kaj Felicxan Novan Jaron deziras Vinilkosmo!

Al cxiuj, niajn plej sincerajn kaj elkorajn bondezirojn, por ke
la venonta jaro estu tiel bonega, kiel vi deziras gxin!

Nia kompleta katalogo cxe :
- http://www.vinilkosmo.com

laux Informletero de Vinilkosmo (n-ro 21.)
)))))

(((((
PETO

Cxu iu povas havigi al mi lernolibron pri IDO - nigreskribitan aux brajlan?
Mi povas rekompenci per disko kun E-kantoj.
Mia adreso:
Vladimir J23:04 2007.12.16.xelev
Landos 24, bl.2, vh.B, ap.6
4006 Plovdiv
Bulgario
)))))

(((((
Bondeziro

La redakcio de Esperanta Ligilo deziras al cxiuj legantoj felicxan, pacan
Kristnaskon kaj gajan jarfinon.
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))