ESPERANTA LIGILO
n-ro 1 januaro 2008

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Dauxrigo
Grava preseraro (nur en la brajla versio)
Aldone
El Esperantio -
NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA
Virino kandidatos por la literatura Nobelo
Literaturo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
"Robinsono Kruso" en MP3
Kondolenco
Frua muzika eduko (I)
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Dauxrigo

Eble pli optimisma titolo estus "Rekomenco", temas ja pri jxusa komenco de nova
jaro. Kial tamen, ke oni dauxre sentas nur dauxrigon anstataux rekomencon?
Ah, pardonon! Mi ne diru "oni", mi prefere uzu la subjekton "mi", permesante,
ecx esperante, ke ne cxiuj samopinias kun mi.

Kial do, ke la redaktoro denove eniras la straton de malespero, anstataux gajigi
la legantojn, kiel estus pli konvene, pli tradicie, kiam nova jaro ekas? Ne, mi
tute ne intencas ja iun malgajigi, mi nur volas resti realisma. Ni ja dauxrigas,
sekve de tio, ke nenio esenca sxangxigxas. Oni dauxre ne auxdas, ekzemple, pri
novaj abonantoj por EL... Nia komunumo dauxre malgrandigxas... La junularo
dauxre restas for! Krom unupersona klopodo (aktuala agado de nia Arvo Karvinen)
apenaux sentigxas iu movo, antauxenigxo en niaj vicoj.

Ne sendepende de cxi cxio, en cxi tiu numero apenaux trovigxas io, kio rekte
koncernas nin, blindajn esperantistojn kun vidhandikapo.

Esperanta Ligilo tamen dauxre deziras esti informiva, ambicias esti interesa,
leginda. Pri tio - ecx se iom malcerte - garantias

Via redaktoro
)))))

(((((
Grava preseraro
(nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Aldone

Kiel en la decembra numero vi povis legi,
La estraro de EBU (Euxropa blindula unio) aprobis en sia kunveno
en Barcelono en septembro 2007 la membrecon de Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) en EBU.
Bonvolu noti la adreson de la retejo de EBU:
www.euroblind.org
)))))

(((((
El Esperantio

NOVJARA MESAGXO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Bonvenon, auxtodidaktismo!

En la momento de novjara kungxojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jarigxo
de UEA, la 60-jarigxo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la
Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Cxi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj
lingvoj agos por plibonigi sian sanon kaj la festemon, festoj nutras lingvojn;
kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn vizite aux telekomunike. Multaj
parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, logxas for de gxiaj "hejmoj" en
Bangladesxo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte
fortostrecxas por rekonektigxadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj
elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aux pole, japane aux katalune, malajale aux
malagasxe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la
lingvanaroj?

La demando memorigas min pri tiu auxtodidaktema junularo, al kiu gestis mia
decembra alvoko fasoni ejojn de nova auxtodidaktismo. La gejunuloj, teknike
lertaj, fervore lancxas retpagxarojn kaj zorge gxardenistas ilin. Ne nur pri tio
temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj nutrigxantaj cxefe cxe retaj fontoj,
tekste/muzike/bilde estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj
doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata ?eduko?. Savas ilin la
auxtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia sagxo?
Kial gxi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi
flagojn de generacia aparteco surmurigi strasajxojn por agaci, lauxtigi la
muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al
ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostrecxe atenti ilian liberigxon el la
naciaj kagxoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas
gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Al kio tia konsciigxo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke
geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan masxaron amikan al
auxtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezagxulo. Al neteknikaj
gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas,
ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj
kaj igadu ilin elsercxeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn
konsilojn, kiujn mi cxi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn
mondanojn vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj
junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al
la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva
knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan
auxtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaux tian
auxtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan
agordilon.

Esperanto kapablas liveri auxtodidaktan ilaron por memklerigo modele tauxgan al
individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire
ekkonstruos auxtodidaktan sxoseon, nia lingvo igxos grava portanto de la
auxtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj sxajnigoj,
helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaux alilingve, tiam Esperanto
komencos roli kiel intersxangxejo de spertoj inter auxtodidaktismoj en diversaj
tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj
la hodiauxo trudas malfermigxojn kaj kulturajn sxangxigxojn. La propono dividi
kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neuxtrala
lingvo dauxrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon
inter la neuxtrala UEA kaj la neneuxtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu
alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptigxo de PV kaj PIV kiel cxiesaj
referenciloj. Tiu kerno de la auxtodidaktisma projekto de Lanti igxis integra
parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti
novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies
tradiciaj strukturoj la tiutempa neuxtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro
intimigxis. Sed la debatoj alilokigxis. La tiamaj naivaj naciismo kaj
sennaciismo ambaux bezonas rekonsideron nun la nacioj disfalas tute alimaniere
ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al
abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon
de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuragxe memstaremaj, do
nacirezistaj. Ni hodiauxigu lian auxtodidaktan vojon kaj disponigu gxin al
aliaj, simile minacataj kaj simile kuragxaj, lingvanaroj. Ni kunagu
novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 278
2007-12-31
)))))

(((((
Virino kandidatos por la literatura Nobelo

La membraro de Esperanta PEN-Centro selektis kvar kandidatojn por la
literatura Nobel-premio: Marjorie Boulton, István Nemere, Giorgio Silfer,
Spomenka Shtimec. Inter ili la abonantaro de “Literatura Foiro” elektis unu
kiel definitivan kandidaton. La abonantoj rajtis indiki ankaux kvinan nomon
lauxplacxe, sed neniu utiligis tiun rajton. Entute balotis 24 abonantoj el
13 landoj en du kontinentoj. Iliaj vocxoj kreis la sekvan klasifikon:
Boulton: ok; Shtimec: ses; Nemere kaj Silfer: po kvin.
Laux la supra, la Esperanta PEN (kiu ricevis formalan invitleteron de la
Sveda Akademio) proponos por 2008 la nomon de Marjorie Boulton, se sxi
konsentos.
Krom neniu aldono de nomo malgraux la ebleco, la cxefredaktoro de
“Literatura Foiro”, Ljubomir Trifoncxovski, rimarkas ke por la virinoj el
la listo vocxdonis nur viroj: neniu virino elektis virinon.

Demando: Ljubomir Trifoncxovski estas ankaux la sekretario de la Esperanta PEN.
Cxu li opinias ke la rezulto de la referendumo kongruas kun la indikoj de
PEN?

Respondo: Certe jes, cxar la Esperanta PEN selektis kvar nomojn, kaj la
legantaro sin orientis nur al ili, kun certa ekvilibro inter la kvar.

D: Cxu la kandidatoj partoprenis en la baloto?

R: Ne cxiuj kvar abonas al LF, sekve ne cxiuj kvar rajtis vocxdoni.
Efektive nur unu el la kvar vocxdonis, kaj ne por si mem.

D: EVA indikis la nomon de Baldur Ragnarsson por la Nobel-premio…

R: Fakte ne EVA, sed nur la estraro de EVA. Ragnarsson estis konsiderata ankaux
kadre de la Esperanta PEN, sed tie li ricevis nur du vocxojn el dek
esprimitaj, do li ne eniris la selektitan kvaron. Kompreneble ankaux
Ragnarsson estas talenta poeto; sed, objektive, la kontribuo de Marjorie
Boulton al nia poezio estas kaj restas historie pli grava. Tion pruvas
ankaux la fakto, ke neniu el la abonantoj pensis pri li.

D: Dudek kvar vocxoj ne estas multaj…

R: Por selekti la kvaron balotis pli ol la duono de la PEN-membraro regule
kotizinta. Por indiki la definitivan kandidaton balotis nur tre eta procento
de la abonantaro de LF, evidente; sed neniu fiksis kvorumon, kaj la vocxo estas
rajto, ne devo — do cxio pasis regule, kiel en svisa referendumo.
Precipe estas interesa la plena kongruo de la vocxoj kun la listo de la
kandidatoj: efektive Boulton estas nia plej rimarkinda poeto, Shtimec kaj
Nemere niaj plej rimarkindaj prozistoj, Silfer nia plej rimarkinda dramaturgo,
inter la vivantaj.
(La informo aperis unue en HeKo 334, 22 decembro 2007)

Laux esperantujo.org Elretigis:
Joaquim Lagartixa
)))))

(((((
Literaturo

Mi jam plurfoje rezonis en EL pri la problemo de uzado de la artikolo, precipe
fare de tiuj, kies denaska lingvo ne havas gxin. La cxi-suban lingvajxon mi mem
trovas gxenerale bona, tamen mi markis en gxi per asterisko kelkajn artikolojn,
kiujn mi opinias nenecesaj. Cetere la titolon mi prefere sxangxus al:
Loko en la memoro.
(red.)
----------------------------------------

Dmitrij Bilenkin

La loko en memoro

- Cxu vi estas la direktoro de la Memorialo?

Mi levis la kapon kaj ekvidis homon, kiu estis tiom maljuna, ke sxajnis plata.
Necxifebla kostumo falde pendis sur li kaj translokigxadis iel post la korpo,
kiam la maljunulo movigxis, kvazaux meditante, cxu ne proklami sian
sendependecon.

- Mi estas servopreta! Jen *la fotelo, mi petas.

Li sinkis en la fotelon, kurbigxinte ortangule.

Dum eble du minutoj la maljunulo silente min observis. Liaj okuloj estis etaj,
sub maldensaj grizaj brovoj, tiel senesprime muskoloraj, ke min ekregis malbonaj
antauxsentoj.

- Do mi parolas kun la direktoro, - diris li konfirme. - Mi devas vin atentigi
pri tio, ke en la subordigita al vi institucio okazadas efektivaj malindajxoj.

Li ekpauxzis, kvazaux atendante ion, ian nepran reagon miaflanke. Sed mi
auxskultis plu, kvazaux nenio okazis.

- Do, - lia vocxo igxis kruda. - Via Memoriala Centro sin turnis al mi,
lauxregule, kun la peto dikti siajn rememorojn. Mi rilatis al la tasko kun
perfekta respondeco, cxar mi komprenas tiun edukan signifon kiun havas la sperto
de la matura generacio, la valoron de tiuj dumvivaj observoj kaj konkludoj,
kiujn ni akumulis. Certe, mi estas simpla homo, tamen ankaux mia vivo estis
plena de batalo por tio hela, avangarda, kio estas la cxefa celo, kiu, siavice...

Jam dum la kvina minuto de lia monologo en *la sagxo sub mi aperis solidajxoj,
kiujn mi antauxe ne rimarkis. Gxenerale, mi volonte alidirektus la rigardon ien
tra fenestro, kie sxvebis birdoj.

- ... La signifo de Memoriala Centro estas konsistanta en tio, ke gxi estas
heredanto de la sperto, kiu... Cxiu homo havas la rajton, kiun ne eblas neglekti
sen malprofito por la socio, kaj tial la personaro de Memorialo kaj direktataj
de ili masxinoj estas devigitaj kaj devas rilati kun perfekta respondeco...

Mi humile kapjesis. Korekti lin estis evidente sensence. Memoriala Centro
efektive estas grandega atingo de kibernetiko, sed tute ne la plena
memorajxkolekto de cxiu kaj cxiuj. Vere, ajna homo sendepende de la agxo,
ensxaltigxinte en nian kanalon, povas rakonti sian vivon kun cxiuj plej
malgrandaj nuancoj, karaj por ties koro (la sekreton de auxtoreco la legxo
garantias). Al maljunuloj ni turnos nin aparte, ni petas, ni konvinkas ilin, se
ili mem ne gxenas niajn masxinojn. Milionoj da sortoj, milionoj da neripeteblaj
agoj, movoj de animo kaj penso, cxio persona, kio malaperadis pro morto, nun
estas kolektata, konservata, vivas eterne, kaj tiu trezoro ne estas taksebla.
Ne gravas, ke en rememoroj la veron foj-foje substituas elpensajxoj aux
plibeligas la imago. Gravas kaj tio, kio estis, kaj la elpensajxoj - ankaux ili
ja estas vivo! Necesas nur ne miksi unu kun la alio; ekzistas specialaj
filtro-sistemoj por separado kaj pritaksado. Jen por vi, la sociologo, pedagogo,
historiisto, psikologo, estas milionoj da sennomaj, fidindaj fiksitajxoj, kion
pensis aux sentis homo, kiel li agis en tia aux alia situacio - cxerpu,
konceptu, evidentigu regulojn. La nuna progreso de tiuj sciencoj estus neebla
sen nia centro. Kaj la ora epoko de la literaturo, interalie, ankaux. Kun kiom
da homoj povis renkontigxi la verkisto de pasinteco, kiom da intimajxoj kaptis
lia okulo? Nun por li estas aperta la animo de tiuj, kiuj ne plu estas. Pri kio,
tamen, ni kulpas antaux tiu maljunulo?

- ... Konsiderante la diriton, mi decidis informigxi, kiom da memorcxeloj okupis
mia rakonto. Kaj kio evidentigxis? Cxu vi interesigxas, kion montris la
kontrolo?

La ritma vocxo de la maljunulo altigxis. En gxi aperis io ferbetona - la
nefrakasebla certeco pri sia praveco. Pri la praveco kaj la rajto. De mi tuj
malaperis la tuta meditstuporo.

- Do, jen, - en lia rigardo aperis nuanco de malkonfido - evidentigxis la
sendube malinda fakto. La informa servo donis al mi mesagxon, el kiu sekvis, ke
miaj rememoroj okupis... - li malhastis dum momento, - nulon da memorcxeloj!

Li gxisatendis, ke mi plene konsciu la tutan pezecon de la fakto kaj reekparolis
jam kun rimarkebla maltrankvilo.

- Nulon da memorcxeloj, cxu vi auxdas? Tio signifas nenion! Kiel tio povis
okazi? Kiel tion oni komprenu?

Nenio estis komprenenda, por mi tuj cxio igxis klara. Tio, ke la masxino nenion
ekstraktis el liaj rakontoj, signifas la nuron: ili estis vakaj. En ili forestis
io persona, neripetebla, fresxa, sed estis nur banalajxoj, kiujn la masxino
separis, kiel rubon. Cxio evidentigxis rubo, cxio - sxablono, ne estis ecx unu
propra penso, nefalsa sento, almenaux nova fakto.

Nun necesis elturnigxi - rapide, atente, ne trauxmatizante la maljunulon.

- Senordeco! - ekkriis mi, desxirante la auxskultilon de monitoro. - Vi pravas,
vi trioble pravas!

- Mi tion scias - diris li signifoplene.

La lastaj duboj disigxis. Nek nun, nek antauxe allasis li la penson, ke liaj
rememoroj estas al neniu bezonata vico de gxeneralajxoj. Lin maltrankviligis nur
la maljusta eraro, pro kiu la homaro povus perdi liajn netakseblajn rememorojn.
Nur tio! Felicxa malfelicxulo...

Mi sxajnigis, ke mi kontrolas kaj klarigas tion, kio ne postulis klarigon, kaj
li samtempe patose diradis:

- La homo - tio sonas fiere! - diris li, edife levinte la fingron. - Estas *la
rimarkindaj vortoj, kiujn devas konsideri cxiuj, precipe vi, tiuj, kiuj
okupigxas pri la afero de la konservado de la spiritaj valorajxoj. Kiu ajn
honeste kaj respondece, modeste, sed utile pasigita vivo meritas estimon kaj
memoron. Tion diras ne mi, tion diras la socio, por kies prospero tiaj, kiel mi,
modestaj laboruloj laboris "sen cxes' kaj fin'"...

Cxio estas vera. Ne estas neinteresaj sortoj, kaj kun cxiu homo de ni foriras
universo. Sed... Tion mi ne povis al li diri. Mi ne povis al li diri, ke tuta
lia parolo, kaj sekve, menso delonge sxtonigxis. Ke ankaux la propran vivon li
rakontadis, lauxkutime eliminante "cxion malkonvenan", iom ajn originalan. Tio,
certe, estis iam en li, lia memoro povus konservi ion neripeteblan, sed nun
estas senutile frapi kaj voki. Cxio estas entombigita, sigelita, pereigita!

- Gxuste tiel, estas eraro, - diris mi, metinte la auxskultilon. - Misfunkcio,
malgranda teknika difekto, kiaj, bedauxrinde, ankoraux okazas. Ni petas nin
pardoni, ni aplikos cxiujn rimedojn...

- Cxu vi refoje fiksos?

- Nepre! Senprokraste, se, certe, vi...

- Jes. Kvankam tio estas ligita kun novaj elspezoj de la tempo kaj fortoj, kiuj
pro via senrespondecemo rimarkeble malplimultigxis.

Mi silentis, sxajnigante *la sopiran penton. Estis malfacile, mi ja ne estas
aktoro. Malplacxe, abomene estas diri malveron, sed alian eliron mi ne vidis.
La vero lin indignigus, ofendus, ne kredos li al gxi, konsideros kiel
malfavoron, kalumnion. Kaj se subite ekkredos... Ne, nur ne tio! Malblindigxi
cxe la fino de la vivo, certigxi, ke pensis ne memstare, kaj sentis laux
sxablono, nenion donis al la homoj, ecx, eble malpli bone - malhelpis al ili,
kiel malnovigxinta paragrafo. Ne! Ne! Pro kio malserenigi la lastajn maljunulajn
jarojn?

Felicxe, *la malblindigxo al li ne minacis. Finriprocxinte min, li ekstaris,
ankaux mi, por akompani lin, sed li haltis meze de la tapisxo kaj, largxe
disstariginte la rektajn krurojn, denove ekparolis. Mi auxskultis, sentante,
kiel lignigxas la muskoloj de la vizagxo.

La plej malfacila estontis. Necesas elpensi, kiel trompi lin, kiam li denove
kontrolos (ja li kontrolos!) kiom da memorcxeloj okupis liaj rememoroj. Mi ne
scias, kion mi donus, por ke la memorcxeloj plenigxu. Sed tio ne okazos. Nulo,
denove estos nulo. Cxar la masxino jam la unuan fojon faris cxion eblan. Kaj
povas gxi nemalmulte. Gxi ne simple fiksas la rakonton, gxi, kiel la plej brila
jxurnalisto, kapablas paroligi necedeman kunparolanton, kaj se gxi ne sukcesis
eltiri el la maljunulo ecx *la peceton de la bezonatajxo, sekve la afero estas
senespera.

- Mi estis samtempano de Gagarin! - manifestis li al mi, starante en la pordo. -
Mi cxion memoras, kiel jxuson. Mi estis samtempano de la mondfamaj konstruadoj!
Mi cxeestis... Mi estis...

Gxuste. Li estis.

Kiam post li finfine fermigxis la pordo, mi senforta falis en la fotelon. Kaj
ekpensis, ke kiam venos mia vico rakonti mian vivon, cxu kuragxos mi ekscii,
kiom da memorcxeloj ricevis mi?

Ne. Neniam.

(tr. el la rusa Ju. Murasxkovskij)

Pritakso de la rakonto fare de la tradukinto laux la skalo "Fantazio-2"

1. La ideo masxine registri rememorojn estas malnova (ekz., "Reveno. Tagmezo,
XXII jarcento" de fratoj Strugackij). Sed Bilenkin kvalite sxangxis gxin
- necesas registri rememorojn de la tuta homaro. 3 poentoj.

2. Scienc-fikcia ideo, ne kontrauxanta la nunajn sciojn, sed ne havanta
prognozan valoron. 3 poentoj.

3. Interesa nuanco pri "lauxlegxa" homo. 2 poentoj.

4. Artaj trovajxoj forestas - la lingvajxo estas suficxe pala. 1 poento.

5. Nemalbone... 2 poentoj.

Rezume: 3*3*2*1*2=36; Klaso 11.

20-maj-1998

Fonto:
http://www.esperanto.org/finkel/Arkivoj/Fantastiko/Memoro.html
)))))

(((((
Stenografia pagxo
(nur en la brajla versio)
)))))

(((((
"Robinsono Kruso" en MP3

Estas finfarita kaj mendebla nova sonlibro, registrita en la formato MP3.
Cxi-foje tio estas "Robinsono Kruso". Temas tamen ne pri la originala
teksto, sed pri ne malpli fama instrucela rerakonto, esperantigita de
H. J. Bulthuis en la 1920-aj.

La registrajxoj estas plenumitaj en la stilo de radiospektaklo, do, kun
akompanaj sonoj, kiam tio necesas, kiel ekz. pafoj, marplauxdoj,
fulmotondroj k.s.

Krom la sonoj la KD enhavas ankaux la tekstajn versiojn de la romano, en
diversaj formatoj. Estas aldonitaj ankaux kelkaj elektronikaj vortaroj.

La disko havas koloran kovrilon, HTML-menuon. Vocxlegis la teskstojn kaj
preparis la diskon mi.

La disko estas havebla cxe pli grandaj libroservoj, ekzemple cxe:
- http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7822

Amike,

Andrej Grigorjevskij
<grigorjevskij@yahoo.co.uk>

fonto: Ret-Info:
http://www.eventoj.hu
)))))

(((((
Kondolenco

Anatolij Masenko sendis al la redakcio de EL jenan malgxojan informon el Japanio.

Karaj,
Malgxoja kaj bedauxrinda novajxo:
S-ro Takasugi Ichiro mortis la 9an de januaro en la agxo de 99 jaroj.
Preskaux cxiuj tag-jxurnaloj informis pri tio,
cxar li estis konata kiel auxtoro de kelkaj gravaj
verkoj japanlingvaj.
En la nekrologo oni interalie menciis, ke li lernis
Esperanton kaj tradukis verkojn de la blinda
esperant-lingva poeto, Erosxenko, kaj kompilis
lian trivoluman verkaron.
http://www.asahi.com/obituaries/update/0110/TKY200801090343.html

Mine Yositaka

Kondolencon.

Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Frua muzika eduko

Jen la unua fragmento de nova serieto kompilita surbaze de elsendo de la cxefa
stacio de la hungara sxtata radio. (A. V.)
----------------------------------------

(I)

Kelkjara knabineto "kantas" konatan kanton de Franz Schubert. La "tilio"
sendube rekoneblas: la teksto estas gxusta - kvankam lispa -, tamen la ritmo estas malcerta kaj la melodio ecx pli
malproksima de la originalo.

La patrino: "Kantado estas tute aparta mondo. Laux mi gxi estas la muziko mem.
Kantado estas la aspekto de muziko, kiun en la vivo oni renkontas plej frue.
Konsciigxo pri la propra vocxo, pri tiu de la patrino estas simple mirakla,
komparebla kun nenio alia. Mi dekomence sxatas muzikon, kvankam specialan
edukon ricevis neniam, kion mi cxiam bedauxras. Tamen mi esperas, ke se sxi
montros intereson, tian edukon mi sukcesos havigi al sxi. Mi volas bazi en sxi
la amon al muziko. Sxi bezonu muzikon, kaj tiam poste eblos pli serioze okupigxi
pri gxi. Muziko, cxu kantata, cxu ludata per iu instrumento, estas nutrajxo por
la homa animo, mi sentas".

Interparolistino: "Cxu vi pensas, ke cxi tiu frua agxo estas oportuna por komenci?

Patrino: Laux mi, nepre. Jam kiel embrio, sxi regule auxskultadis Mozart-on
kun mi (vocxe ridetas.) Jes, nepre, kiel eble plej frue..."

Cerboesploristo: "Preskaux cxiu bebo disponas pri la kapablo je t.n. "absoluta
auxdo". Absoluta auxdo signifas, ke oni precize kaj senerare povas nomi kaj/aux
reprodukti iun ajn auxdatan muzikan noton kiel do aux c, la aux a ktp. Tamen
cxi tiu latenta kapablo, se ne jam konsciigita, perdigxas post la oka vivjaro,
kaj tio signifas gravan malavantagxon en eventuala posta muzika edukigxo.
Necesas do komenci tre frue. Alia tre grava periodo estas tiu de la oka gxis la
dekunua vivjaro. Cxi tiam muziko enkapigxas tre facile kaj restas longe en la
memoro. Ankaux cxi tiu kapablo malpliakrigxas poste, ecx se ne malaperas
komplete. Oni do sciu pri cxi tiuj karakterizaj vivperiodoj por plej bone
ekspluati ilin en la muzika edukado.
(dauxrigota)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))