ESPERANTA LIGILO
n-ro 2 februaro 2008
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
74. INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ - Dua komuniko
Raporto pri la 73-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
El Esperantio - CLAUDE PIRON NE PLU INTER NI
Otto Prytz pri Claude Piron
Forpasis Don Harlow
Stenografia pagxo - nur en la brajla versio
Nova jubileulo
Pri frua muzika eduko (II)
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
74. INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ
11-18 julio 2008
Premantura - Kroatio
Dua komuniko
Karaj geamikoj,
1. En la presita decembra Esperanta ligilo, en nia "unua komuniko"
aperis eraro koncerne la daton de la kongreso. La gxusta dato de la
kongreso: de la 11-a gxis la 18-a de julio 2008.
2. Kelkaj de vi havis problemon cxe via banko kaj ne povis tuj pagi
la kongreskotizon. Tial ni ripetas punkton 6 de la unua komuniko kun
kompletaj donitajxoj pri nia banko.
"Pagado:
La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:
Zagrebacxka banka d.d. Paromlinska 2 Zagreb,
la konto: SWIFT ZABA HR 2x IBAN HR6523600001101441184,
Udruzenje slijepih esperantista Hrvatske, Draskoviceva 80, Zagreb"
3. Provizora kongresa programo
Kongresa temo: Nevidantoj en la medio - vivo en grandaj urboj
Auxspicianto de la kongreso:
Ministerio pri protektado de medio, spacplanado kaj konstruado
Vendredo, 11-a de julio:
11.00 Gazetara konferenco de la Prepara kongreskomitato,
alveno de gekongresanoj
posttagmeze:
registrado, distribuo de la kongresmaterialoj kaj cxambrodisponigo,
19.00-20.00 vespermangxo
20.00 Interkona vespero
Sabato, 12-a de julio:
7.00-9.00: matenmangxo
10.00 Oficiala malfermo de la kongreso
11.00 kafopauxzo
11.30 Enkonduka prelego en la kongresa temo fare de reprezentanto
de la ministerio-auxspicianto
13.00-14.00 tagmangxo
posttagmeze aktivecoj lauxprefere
(aktivecoj lauxprefere je dispono de la kongresanoj: lacigxo en la cxambroj,
restado aux promenado en la korto de la Centro,
banado en la maro, vizito al apuda granda urbo Pula per auxtobuso kaj
trarigardo de urbaj rimarkindajxoj, promenado tra la loko Premantura,
vizito al kafejo aux dolcxajxejo ktp.)
19.00-20.00 vespermangxo
20.00 Nacia vespero
Dimancxo, 13-a de julio:
7.00-9.00 matenmangxo
9.00-10.00 esperantaj instrulecionoj (Natalia Kasymova)
10.00-13.00 prelegoj pri la kongresa temo
11.30-11.45 kafopauxzo
13.00-14.00 tagmangxo
aktivecoj lauxprefere gxis la vespermangxo
19.00-20.00 vespermangxo
20.00 Teatrajxo de Studenta Esperanta Klubo "Krucsxipo"
Lundo, 14-a de julio:
6.30-7.30 matenmangxo
8.00 ekiro al la tuttaga ekskurso tra Istrio per auxtobusoj,
reveno je la 19.00
19.30-20.30 vespermangxo
Mardo, 15-a de julio:
7.00-9.00 matenmangxo
9.00-10.00 Esperantaj instrulecionoj (Natalia Kasymova)
10.00-12.30 Gxenerala Asembleo de LIBE (unua parto),
samtempe: Junulara renkontigxo (la programo estas preparota kiam ni ekscios
la nombron kaj intereson de eblaj junaj partoprenantoj)
11.30-11.45 kafopauxzo
12.30-13.00 prelego kaj diskuto pri strukturo kaj agado de EBU,
(la preleganton ni definitivigos poste)
13.00-14.00 tagmangxo
posttagmezaj aktivecoj lauxprefere gxis la vespermangxo
19.00-20.00 vespermangxo
20.00 konkursoj (viajn proponojn kaj opiniojn pri temoj de konkursoj
ni tre volonte konsideras)
Merkredo, 16-a de julio:
7.00-9.00 matenmangxo
9.00-10.00 Esperantaj instrulecionoj (Natalia Kasymova)
10.00-13.00 prelegoj pri la kongresa temo
13.00-14.00 tagmangxo
posttagmezaj aktivecoj lauxprefere gxis la vespermangxo
19.00-20.00 vespermangxo
20.00 Internacia vespero
Jxauxdo, 17-a de julio:
7.00-9.00 matenmangxo
9.00-10.00 Esperantaj instrulecionoj (Natalia Kasymova)
10.00-13.00 Gxenerala Asembleo de LIBE (dua parto)
13.00-14.00 tagmangxo
17.00 Fermo de la kongreso
20.00 Adiauxa vespero
Vendredo, 18-a de julio:
7.00-9.00 matenmangxo
12.00-13.00 tagmangxo
13.00-14.00 forveturo
4. Adresoj kaj kontakttelefonoj de la Prepara komitato:
Antun Kovac, Bisacka 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio
telefonoj: +385 1 38-22-682 +385 1 37-17-151
retposxto: antun.kovac@mzopu.hr
Dragan Stokovic, Divkoviceva 5 HR-52100 Pula, Kroatio,
telefono: +385 52 503-627, posxtelefono: +385 98 645-976
retposxto: stokovic@globalnet.hr
Nin gxojigos viaj proponoj kaj ideoj por plibonigo de nia IKBE-74.
Prezidanto de la Prepara komitato - Antun Kovacx
sekretario - Dragan Sxtokovicx
Zagrebo, la 5-an de februaro 2008.
)))))
(((((
Raporto pri la 73-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Albena, Bulgario)
de la 20-a gxis la 27-a de auxgusto 2007
Jen nuligo de granda sxuldo. En nia pasint-oktobra numero vi jam povis
legi pri la kultura/distra aspekto, nun bonvolu konatigxi kun la formala
parto. (red.)
Partoprenis 112 personoj el 12 landoj.
Marde, la 21-an de auxgusto je la 10-a horo en la Kulturinforma centro
de la belega ripozloko Albena okazis la oficiala malfermo de la 73-a
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. En la salono regis solena
etoso. Levigxintaj, la kongresanoj ekkantis je akompano de fortepiano nian
amatan himnon "La espero". Laux komisio de la Kongresa Komitato,
la kongreson malfermis Nedeljka Lojxajicx, prezidanto de LIBE. Sxi salutis
la cxeestantojn kaj proponis estraron de la kongreso:
Vladimir Jxelev - prezidanto,
Otto Prytz kaj Anatolij Masenko - vicprezidantoj,
Natalia Kasymova kaj Dimo Dimov - sekretarioj.
Per aplauxdo la kongresanoj esprimis sian konsenton.
Vladimir Jxelev dankis al cxiuj, sen kies financa helpo oni ne sukcesus
organizi nian kongreson. Poste li prezentis la oficialajn gastojn:
Vasil Dolapcxiev - prezidanto de la Asocio de blinduloj en Bulgario,
Mariana Evlogieva - sekretario de Bulgara Esperantoasocio,
Spas Karafezov - prezidanto de la Nacia biblioteko de blinduloj en Bulgario.
Pro sia kontribuo al la Esperantomovado inter la nevidantoj en Bulgario
Vasil Dolapcxiev laux decido de la Kongresa komitato kaj de la estraro de
ANEB, estis proklamita "honora membro" de IKBE-73.
La gastoj salutis la partoprenantojn, dezirante al ili agrablan
travivajxojn en Albena kaj fruktodonan laboron al la kongreso. Nome de la
estraro de Nacia Biblioteko de Blinduloj Spas Karafezov enmanigis
jubilean medalon al Otto Pritz.
Salutleterojn al la kongreso sendis Theodor Speckmann - Germanio kaj
Tanabe Kunio - Japanio.
Je la 11-a horo en la sama salono okazis gazetara konferenco.
Nedeljka Lojxajicx tusxis la plej gravajn momentojn en la historio de la
internacia Esperantomovado inter nevidantoj. Vladimir Jxelev parolis pri
la Esperantomovado inter la blinduloj en Bulgario. Membroj de la
LIBE-estraro kaj de la estraro de ANEB respondis demandojn de
reprezentantoj de amaskomunikiloj.
La kongresaj kunsidoj estis okazigataj antauxtagmeze.
Merkrede la 22-an de auxgusto la kongreso komencis sian laboron.
La kunsidon gvidis s-ano Otto Prytz. La unuan prelegon dedicxitan al la
kongresa temo "Esperanto - tauxga rimedo por kultura integrigxo de la
nevidantoj" prezentis Dancxo Dancxev, eksinstruisto pri rekapabligo de
blinduloj. Li substrekis, ke Esperanto kiel reale internacia lingvo donas
nelimigitajn eblecojn por kultura integrigxo de la apartaj homoj, de la
apartaj nacioj, de la apartaj etnaj grupoj. Tio validas ankaux pri la
nevidantoj en la tuta mondo. Tradukitaj al Esperanto, verkoj de malgrandaj
popoloj atingas homojn tra la tuta mondo. Ekzistas ricxa originala
literaturo en diversaj brancxoj. Tiuj ekzemploj montras, ke Esperanto
estas tauxga rimedo por kultura integrigxo. Dum la diskuto Vl. Jxelev
laux propra sperto esprimis la opinion, ke per Esperanto la nevidantoj
tre sukcese integrigxas inter vidantoj. Kiel ekzemplon de kultura
integrigxo de nevidantoj li menciis la konatan E-poeton, iaman redaktoron
de "Esperanta Fajrero" Todor Sxosxev, kiu en konkurso pri E-poezio en
Hispanio gajnis oran medalon.
"La bulgara nacia biblioteko de la blinduloj kaj Esperanto" estis la temo
de la prelego de Sp. Karafezov. La preleganto emfazis, ke ekde sia
fondigxo la biblioteko estas forte ligita kun Esperanto. Preskaux cxiuj
estraranoj estis perfektaj esperantistoj, kiel sekretario Stefan Nenkov
aux prezidantoj Dimo Kirev, Mihxail Karamihxajlov k.a. Ankaux nuntempe
la biblioteko grave kontribuas al la blindul-esperantista movado.
Gxi estas kuneldonanto de "Esperanta Fajrero", eldonas lernolibrojn,
organizas E-kursojn ktp.
Pri la temo "Kiel kroata literaturo prezentigxas al aziaj nacioj per
Esperanto" prelegis Antun Kovacx (kiu interkonsentis kun Nedeljka
Lojxajicx, ke li prezentu sian prelegon en cxi tiu kunsido, kaj sxi
prezentu la sian vendrede). Li emfazis la rolon de Esperanto kiel
pontolingvo, dank' al kiu verkoj de famaj kroataj auxtoroj atingis tiel
grandajn popolojn, kiaj estas la cxina, japana, bengala, persa, vjetnama.
Multaj verkoj estis tradukitaj al tiuj lingvoj tra Esperanto kiel
pontolingvo. Tiamaniere parto de la kroata literaturo igxis konata ekster
la limoj de sia lingvo.
Jxauxde, la 23-an de auxgusto la kunsidon gvidis Vl. Jxelev.
La cxeestantoj havis la eblecon auxskulti prelegon de Mariana Evlogieva
kun la titolo "Kion povas trovi la nevidantaj esperantistoj en la reto".
Sxi informis pri interesaj literaturaj kaj muzikaj pagxoj en la interreto.
Post la prelego s-ano Attila Varró prezentis la komputilan parolprogramon
por Esperanto, Espeak. Kvankam tiu softvara vocxsintezilo teknologie ne
estas la plej moderna, sonas iom masxinece, tamen gxi estas tre bone
komprenebla kaj tial efike uzebla. Li opinias, ke oni tre facile kutimigxas
al tiu vocxo.
Je la 10.30 h. okazis la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo de LIBE,
pri kiu aperis aparta protokolo.
Vendrede, la 24-an de auxgusto, la kunsidon gvidis s-ano Anatolij Masenko.
La unua prelego - titolita "Esperanto - ponto inter diversaj literaturoj" -
estis preparita de Nedeljka Lojxajicx kaj lauxtlegata de Otto Prytz.
La prelegantino emfazis, ke krom la grandaj literaturoj tradukataj al
pluraj lingvoj, al Esperanto oni ofte tradukas ankaux verkojn de
malgrandaj popoloj. Tiujn tradukojn faras entuziasmaj kaj talentaj
tradukistoj kun la deziro prezenti sian literaturon kaj kulturon pere de
Esperanto. Ekzemple dank' al la tradukoj de Baldur Ragnarsson, unu el la
plej grandaj E-poetoj, ni povas legi en Esperanto belegajn liniojn de la
islanda literaturo. Ekzistas pluraj similaj ekzemploj. Temas pri la korea,
japana, vjetnama kaj aliaj literaturoj. Ne malofte okazas, ke tiuj
esperantigitaj verkoj estas plutradukataj al aliaj naciaj lingvoj.
Tiamaniere Esperanto vere farigxas literatura ponto.
La prelego vekis viglan diskutadon.
Cxar Pedro Zurita ne sukcesis partopreni nian kongreson, lia referajxo
"Blinduloj en Jokohamo" estis prezentita de Otto Prytz.
La IKBE-partoprenantoj sciigxis pri pluraj kaj variaj programeroj, kiujn
la nevidantoj havis kadre de la Universala Kongreso.
Ankaux en la programo de tiu kunsido okazis sxangxo. Stefan Paskulov
rezignis pri la prezento de sia prelego. Anstatauxe, Otto Prytz proponis
montri aparaton, kiu faciligas solvadon kaj kompiladon de krucigramoj en
brajlo. Montrigxis vigla intereso. Oni povis eksperimentante konvinkigxi pri
la efektiva utileco de la lerta aparato.
La 26-an de auxgusto la kunsidon prezidis Vl. Jxelev. La programo
konsistis el jenaj 3 prelegoj: "Miaj okupoj pri surbalkona legom- kaj
vitkulturado" - Angel Sotirov, "Socialaj servoj por homoj kun difektoj en
Bulgario" - Veselina Stoilova, "Sociala integrigxo de la homoj kun
mensdifektoj" - Nadja Valkova.
Angel Sotirov fakte ne prelegis, sed simple rakontis pri sia sxatata
hobio. Kvankam specifa kaj nekutima por niaj kongresoj, la temo montrigxis
interesa por la cxeestantoj, tiel ke s-ano Sotirov devis respondi plurajn
demandojn. Kelkaj el ni ecx havis la eblecon provi liajn brulgustajn kapsikojn.
En sia prelego Veselina Stoilova pritraktis la reformon en la sistemo de
la sociala helpado en Bulgario. Gxi bazigxas sur tri cxefaj principoj:
decentrigo, deinstituciigo, diferencigo inter liverantoj de socialaj
servoj, laux individua agmaniero al cxiu uzanto de la socialaj servoj.
Ankaux cxi tiu temo provokis viglan diskuton.
Auxdinte pri ellaboro de individua plano kaj pri privataj liverantoj de
socialaj servoj, Otto Prytz rekonis la situacion en Norvegio. Li opinias,
ke disponigo de socialaj servoj fare de privataj liverantoj povus doni
bonajn rezultojn, sed ekzistas unu tre grava dangxero. La diversaj
privataj entreprenoj konkurencas, kaj la sxtato - aux tiu kiu devas pagi
por la servoj - konsideras eble la prezon anstataux la kvaliton.
La tendenco estas komisii la liveradon de socialaj servoj al tiu, kiu
proponas la plej prezfavoran oferton.
Kiel indikas la titolo, en sia prelego Nadja Valkova konatigis la
cxeestantojn kun la cxefaj taskoj, kiujn la Societo por subteno de
personoj kun mensmalfaciligoj planis por atingi la starigitan celon:
integrigxo de tiuj homoj en la socion.
La saman tagon je la 16.30 h. okazis la oficiala fermo de la kongreso.
Tiun lastan kunsidon gvidis Vl. Jxelev. Li resumis la kongreson kaj lasis
al la partoprenantoj pritaksi gxian laboron, petante pardonon pro
eventualaj eraroj, mankoj, preterlasoj.
Reprezentantoj de la partoprenantaj landoj - Auxstrio, Cxehxio, Germanio,
Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Rumanio, Rusio, Serbio kaj Ukrainio -
salutis la dommastrojn kaj dankis pro la bona organizado de la kongreso,
pro la agrablaj travivajxoj en Albena. Je la nomo de la estraro de LIBE
ankaux la prezidanto Nedeljka Lojxajicx dankis la dommastrojn.
Raportis:
Dimo Dimov
)))))
(((((
El Esperantio
CLAUDE PIRON NE PLU INTER NI
Claude Piron, Honora Membro de UEA, populara Esperanta verkisto kaj pedagogo
kaj amata preleganto, forpasis la 22-an de januaro hejme en Gland, Svislando.
Li naskigxis en Namur, Belgio, en 1931.
Piron laboris kiel tradukisto-protokolisto por Unuigxintaj Nacioj en Novjorko
1956-1961 kaj poste por la Monda Organizajxo pri Sano i.a. en Gxenevo, Azio
kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis
praktiki psikoterapion en 1969. Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca
Fako de la Gxeneva Universitato de 1973 gxis emeritigxo en 1994. Poste lia
cxefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn
psikoterapiistojn.
Claude Piron esperantistigxis en 1942. Li membrigxis en Tutmonda
Junular-Organizo TJO (la posta TEJO) en 1946 kaj en UEA en 1947. Ekde 1958
li estis dumviva membro de UEA. En 1958 li kunfondis Esperanto-klubon cxe
UN en Novjorko kaj farigxis ties unua prezidanto. De aprilo 1963 gxis majo
1966 li estis redaktoro de "Svisa Espero". Li prelegis pri sia scienca
fako i.a. en Someraj Universitataj Kursoj en Liegxo; la kursoteksto aperis
ankaux presite, "Kiel personeco sin strukturas?" (1978). Dum la 64-a UK
en Lucerno en 1979 Piron estis rektoro de Internacia Somera Universitato.
Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1979 gxis 1988.
Jam frue Piron ekverkis en Esperanto, gajnante premiojn en la poezia brancxo
de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaroj 1954-1956. Per la publikigo de
la furora verko "Cxu vi kuiras cxine?" (1976; 2-a eld. 1996) komencigxis
por Piron fekunda verkoperiodo kun la pseuxdonimo JohHn Valano, dum kiu aperis
la poemaro "Malmalice" (1977; 2-a eld. 2001), kvar pliaj krimromanoj en la
"Cxu"-serio, la krimrakontaro â??Cxu rakonti novele?â?? (1986) kaj la
sciencfikcia romano "Tien" (1997). Al la populareco de lia prozo kontribuis
la vigla rakontado kaj la facila sed esprimforta lingvajxo. Piron estis
granda porparolanto de lingvo, kiu evitas novismojn kaj klopodas efike
eluzi proprajn eblojn de la Esperanta vortprovizo. Siajn principojn li
klarigis profunde kaj polemike, interalie per psikologiaj eltrovoj, en la
libro "La bona lingvo" (1989; 2-a eld. 1997) kaj li aplikis ilin tute
precipe en facillingvaj rakontoj por "Kontakto" en la 90-aj jaroj kaj en
didaktike verkitaj romanetoj por komencantoj. Eksterordinare furora
farigxis la krimromaneto "Gerda malaperis" (1983), multfoje represita kaj
vendita en miloj da ekzempleroj. La kantokasedo "Frandu piron" (1982)
atestas pri lia spriteco kaj multflankeco.
Claude Piron famigxis ankaux kiel unu el la plej elstaraj kaj vervaj
pledantoj por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la internacia
komunikado. Krom en Esperanto-arangxoj, i.a. dufoje en la Malferma Tago de
la Centra Oficejo de UEA, li faris sennombrajn prelegojn antaux
ne-esperantista publiko, i.a. en seminario cxe Unesko (1986) kaj dum
studotago en la Euxropa Parlamento (1993), kie li traktis la psikologian
reziston al la pristudo de lingva komunikado. Li publikigis diverslingve
multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado. Por la
serio de Esperanto-dokumentoj li verkis plurajn kajerojn, i.a. "Esperanto:
cxu euxropa aux azia lingvo?" (1977) kaj "Psikologiaj reagoj al Esperanto"
(1988). Lia cxefverko cxi-kampe estas la franclingva libro "Le dIfi des
langues" (1994), psikanalizo de la internacia komunikado kaj priskribo de
Esperanto kiel reale funkcianta lingvo.
Universala Esperanto-Asocio aljugxis al Claude Piron du el siaj plej
gravaj distingoj. En 1994 li ricevis la Premion Onisaburo Degucxi pro sia
kontribuo al la antauenigo de internacia amikeco per Esperanto. En 1998
li farigxis Honora Membro de UEA.
el
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 280
2008-01-24
)))))
(((((
Otto Prytz pri Claude Piron
Pedro Zurita skribis (en interreta mesagxo):
> Karaj amikoj,
>
> Antaux kelkaj tagoj iu ne tro juna madrida vidanta esperantisto, Darío
> Rodríguez, skribis al mi kaj li donis ligilon al iu prelego,
> prononcita de Claude Piron en Oslo en 2007. Darío demandis: "cxu
> Otto Prytz estas tiu blinda esperantisto, pri kiu vi tiel lauxde
> parolis kelkfoje al mi"?
Jes. Mi memoras Darío Rodríguez el la Hispana Esperanto-kongreso en 1973,
dum kiu li faris bonan prelegon en Esperanto. Tradicie dum tiuj kongresoj
okazu unu prelego en Esperanto kaj unu en la hispana lingvo. Ángel Figuerola
insistis, ke mi faru la hispanlingvan prelegon. Mi kontrauxargumentis,
dirante, ke estas nature, ke eksterlandano faru la Esperantan prelegon, sed
Figuerola plu insistis, dirante, ke Darío Rodríguez nepre prelegu en
Esperanto, cxar li estas lerta Esperantisto. Kaj pri tio li pravis. Do mi
devis prelegi hispanlingve pri la lernfaciligaj ecoj de Esperanto.
Kaj jes, mi renkontis Claude Piron en Oslo. Leginte pri lia morto, mi
skribis la cxi-suban "artikolon", kiun mi sendis al kelkaj retlistoj. En
"Teknika antauxnoto" mi i.a. skribis: "Same mi donas al cxiu revu-redaktoro
mian permeson publikigi la cxi-subajxon." Mi ne scias, cxu gxi tauxgas por
Esperanta Ligilo. Vi mem jugxu, Attila. Jen la artikolo:
Jes, Otto, gxi tre tauxgas laux mia prijugxo. (red.)
Memore pri Claude Piron - el persona perspektivo
Leginte la malgxojigan novajxon pri la subita forpaso de Claude Piron, mi
eksentis bezonon eligi kelkajn pensojn kaj sentojn. Ne temas pri objektiva
nekrologo, sed pri tute personaj pensoj kaj sentoj. Personajn aferojn oni
prefere gardu por si mem, sed mi tamen sentas bezonon dividi ilin kun
aliaj - kun kiu ajn.
Kiam mi unuafoje renkontis la nomon Claude Piron, tion mi ne scias. Mi ie
legis pri la nekutima maniero, en kiu li lernis Esperanton, kaj pri lia
multflanka agado kiel psikologo, kiel tradukisto, kiel scianto de multaj
lingvoj, kaj kiel verkisto. Mi legis pri la krimromanoj de Johano Valano,
plumnomo de Piron, kiuj havas titolojn laux la modelo "Cxu vi kuiras
cxine?". Mi legis pri la verkoj, kiujn Piron publikigis sub sia propra nomo:
la lernolibra romaneto "Gerda malaperis", sennombraj eseoj kaj artikoloj,
kaj - kantoj! Mi acxetis diskojn kaj sonkasedojn, ekz. "Karnavaleto" kaj
"Frandu piron", por kiuj Piron kontribuis kaj per originalajxoj kaj per
tradukajxoj el la plej diversaj lingvoj.
Persone mi konatigxis kun Claude Piron en 1987. Norvega Esperantista Ligo
(NEL) invitis lin festparoli dum publika kunveno en la Auxlo de la
Universitato de Oslo okaze de la centjarigxo de Esperanto, kaj Piron
akceptis la taskon. Oni petis min norvegigi la festparoladon kaj prezenti
gxin kiel sinsekvan tradukajxon, alineon post alineo. Mi jesis. Piron sendis
sian tekston surpapere, iu registris gxin surkasede, kaj mi preparis brajle
la norvegan version. Laux mia memoro, Piron mem dividis sian tekston en
konvenajn "alineojn". Antaux la elpasxo Piron kaj mi interparolis pri la
praktika realigo de la prezento, kaj mi sentis, ke estas tre facile
kunlabori kun li.
La festkunveno okazis kadre de la Landa Kongreso de NEL, kaj Piron
partoprenis la tutan kongreson. Alia programero dum la kongreso estis vizito
al la Urba Muzeo de Oslo. Bedauxrinde la cxicxeronado okazis en la norvega,
kiun Piron ne komprenis. Li iom cxagrenigxis - almenaux tia estis mia
impreso - pri la norveglingva programo dum Esperanta kongreso. Mi proponis
traduki por li la cxicxeronajxon flustre kaj preskaux samtempe. Piron
akceptis, kaj poste li donis al mi komplimenton, kiun mi taksas kiel unu
el la plej bonaj, kiujn mi iam ricevis. Li dankis min pro la tradukado kaj
lauxde diris, ke mia flustrajxo estis suficxe lauxta, por ke li klare
komprenu, sed tamen ne tiom lauxta, ke gxi gxenis al la cxirkauxantoj la
auxskultadon de la parolado de la cxicxerono. Ne tre eksterordinara jugxo,
sed tio, ke la jugxon eldiris profesia tradukisto, impresis min. Kia agnosko!
Mi ne memoras, cxu post 1987 mi persone mansalutis al Claude Piron, sed mi
memoras, ke ni iam estis en la sama cxambro. Precipe mi memoras la
Nitobe-simpozion en Berlino 1999, kiam Piron estis unu el la prelegantoj.
El lia prelego mi memoras unu komparon, kiun mi mem adoptis kaj ofte uzas:
li komparis la komunikadon en Esperanto kun mangxado en gastronomia
restoracio, kaj la komunikadon en la angla inter homoj ne denaske
anglalingvaj kun mangxado en MacDonalds-restoracio. Oni ja
satigxas/komunikas ambauxmaniere, sed kun kiom pli da gxuo oni satigxas
en gastronomia restoracio / komunikas en Esperanto!
Post la apero de "La bona lingvo" en 1989, homoj cxirkaux mi esprimis
admiron kaj kontenton pri la libro, kaj konsenton pri gxia enhavo.
Mi aparte memoras, ke Margrete Landmark diradis: "Mi legis 'La bona
lingvo'". Mi mem deziris legi gxin, sed gxi ne estis senpere alirebla
por mi. Kiam mi legis, ke aperis dua eldono, mi jam estis enirinta en la
mondon de la komputilo. Retposxto estis ne nur konata al mi, sed ankaux
aktive uzata de mi. Mi estis leginta retmesagxojn de Claude Piron, kaj
sekve mi havis lian ret-adreson. Mi kuragxis skribi al li, demandante,
cxu, kaj se jes, kie, la dua eldono de "La bona lingvo" estas trovebla
en komputile legebla formo. Mi ne ricevis retan respondon al tiu demando.
Sed unu tagon alvenis neatendita pakajxo perposxte. Gxi enhavis kvar
sonkasedojn, sur kiuj estis - kaj plu estas - vocxlegita "La bona lingvo"
per la vocxo de la auxtoro mem! Tiu tre okupita homo prenis al si la
tempon propravocxe surkasedigi la libron, plenumante tiel la deziron de
unu persono!, cxar, kiel li diras post la lego, la libro ne estas havebla
en elektronika formo. Tiel mi povis denove "frandi piron" en du pliaj
manieroj: frandi la Pironan tekston kaj frandi la Pironan vocxon.
Tra-auxdinte la libron, mi rete dankis lin pro la laboro kaj la
komplezemo, kaj mi atentigis pri tio, ke se mi povus legi la paperan
version, mi ja ACXETUS la libron. Mi do proponis ne nur pagi la prezon de la
libro, sed ankaux rekompenci lian laboron, cxu ekonomie, cxu alimaniere.
Tiun proponon Piron komplete ignoris!
Estu menciite, ke pluraj citoj de normala lingvo-uzo, aperantaj en "La bona
linvo", havas la font-indikon "Oslo 1987". Do estas evidente, ke sian
viziton en Oslo Piron ekspluatis ankaux por science kolekti materialon por
la libro.
Mi sentas min spirite parenca al Claude Piron. Principe mi havas la saman
idearon kiel li pri la maniero, en kiu ni uzu Esperanton, kvankam pri kelkaj
detaletoj mi ne tute samopinias. Mi ankaux aligxas al liaj opinioj koncerne
aliajn lingvojn, kiujn mi konas. Mi profunde admiras lian klaran
esprimmanieron kaj lian logikan rezonadon. Kelkfoje liaj starpunktoj
sxajnas al mi iom ekstremaj, sed neniam rekte malpravaj. Samtempe li estas
tre tolerema, kaj ecx humila en tiu senco, ke li emfazas, ke liaj propraj
opinioj povas esti eraraj, kaj ke li - kiel bona psikologo - plene respektas
la opiniojn de aliaj. Kelkaj psikologiumajxoj liaj cetere estas al mi iom
malfacile digesteblaj, sed tio sxuldigxas ne al Piron, sed cxefe al mia
alergio kontraux psikologiumajxoj, alergio provokita de la MALbonaj
psikologoj, gildo, al kiu ne apartenis Claude Piron.
La parenceco, kiun mi sentis al Claude Piron, aux "Klauxdjo", kiel li ofte
subskribis siajn retmesagxojn, igis min deziri, ke mi iam pli proksime, pli
persone konatigxu kun li. Tiu deziro apenaux povis esti reciproka, cxar
Klauxdjo jam havis tre grandan, ecx mondvastan reton de amikoj kaj
kunparolantoj. Mi por li povus esti nur unu plia. Sed por mi pli proksima
rilato kun Klauxdjo sendube ne nur portus al mi gxuon similan al tiu de
mangxado en gastronomia restoracio, sed ankaux pliprofundigus miajn sentojn
pri la vere homaj valoroj. Kaj nun estas tro malfrue! Tamen restas kaj cxiam
restos en mia menso multaj influoj liaj. Pacon al lia memoro!
Otto Prytz
)))))
(((((
Forpasis Don Harlow
La 27-an de januaro, post longdauxra malsano, en Kalifornia hospitalo
forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow.
Don Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de
Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de gxia gazeto
Esperanto USA. Li estis konata ankaux kiel verkisto, tradukisto,
recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis
grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.
Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljugxata
al gajnintoj de nova cxiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj
tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis
establita omagxe al la multjara laboro de Don Harlow por la
Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.
laux [www.liberafolio.org]
Esperantistaj retuzantoj multe aprezas interalie la rezulton de
multjara laboro de Don Harlow por interreta kolektajxo pri Esperanta
literaturo, beletro. Tiu "biblioteko" listigas plejparton de
Esperantlingva beletro (prozo, poemoj, teatrajxoj, ktp), kiuj estas
atingeblaj kaj legeblaj en la reto.
- Retejo de Don Harlow:
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Literaturo, en la reto, en Esperanto:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu
)))))
(((((
Stenografia pagxo - nur en la brajla versio
)))))
(((((
Nova jubileulo
La 10-an de januaro s-ano Jacques Tuinder farigxis 75-jara.
Jen kiel li skribis pri si mem koncize, antaux kvar jaroj.
Jacques Tuinder (Nederlando). "Mi naskigxis en 1933 en Hago en dekinfana
familio. Mi eklernis E-on kiel 14-jara knabo kaj aktive uzis la lingvon
dum mia tuta vivo. Kun la edzino Vera mi konatigxis dum la UK en Varsovio
1959. Ni havas du filojn kun familioj. Mi studis filozofion kaj teologion
kaj poste eniris socialan akademion por farigxi social-helpisto. Mi laboris
cxefe en prizonoj kaj hospitaloj. Ekde 1966 aktivas en la fondajxo
"Evidente" kontraux "nenecesa blindeco". Tion mi faras kun tre granda
plezuro gxis nun flanke de aliaj taskoj. Nun mi volontulas en monahxejo
kaj bonfara vendejo, kiuj ambaux subvencias miajn aktivajxojn. Nia lasta
projekto estas ebligi al du denaske blindaj marokaj infanoj frekventi
lernejon." - 1.10.2004.
Kara Jacques, tutkorajn bondezirojn al vi, kun dauxra fruktodona agado sur
via sxatata kampo.
Nome de la legantoj:
Attila Varró
)))))
(((((
Pri frua muzika eduko
(II)
Avinjo: "Mi estas la deka infano de miaj gepatroj. Mi naskigxis en 1910.
Lernejagxe mi devis fari multe da manlaboro. Oni ofte hejmtaskis al ni
puntadon, krocxtrikadon ktp. Oni skrupule atentis pri la kvanto, laux
centimetroj. Alifoje ni devis memstare triki sxtrumpetojn. Sed miaj
sxvitemaj infanaj manoj rustigis la trikilojn, precipe somere, tiom pli,
ke mi tute ne sxatis tian laboron."
Interparolistino: "Kaj kiu estis la okupo, pri kiu vi volonte pasigis
la tempon?"
La avino: "Fortepiano. Sed cxe ni ja cxiuj knabinoj lernis ludi tiun
instrumenton. Gxia kovrilo sencxese estis levita. Mi ne havis pli ol tri
jarojn, kiam mi, kun iom da klopodo, sukcesis memstare trovi per la klavoj
tiame faman kaj ne tre simplan melodion. Pri la piano min tiam instruis
pli granda fratino. Mi baldaux ludis facile, sen surpaperaj muziknotoj. Mi
sxategis ludi ecx gamojn, kaj mi diru kial: min tiam ne katenis partituro,
la fantazio povis flugi libere. Dum mi kurigis la du manojn sen rigardi
al la piano, mi povis agrable enpensigxi. Sur la muro pendis kolekto de
portretoj pri sep komponistoj: Haydn, Mozart, Beethoven, Liszt, Gounod,
Chopin. Tiujn vizagxojn mi havis antaux la okuloj, dum mi gamadis, do mi
nature konatigxis kun ili. Poste, kiam mi kapablis ludi iliajn
komponajxojn, mi sentis grandegan gxojon. "Mi ludas de vi, mi ludas al vi"
- mi pense diris."
(dauxrigota)
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15e euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))