ESPERANTA LIGILO

n-ro 3 marto 2008

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Post la "Dua komuniko" - tre grave!
Ni laboru!
Arvo Karvinen: Gxenerala asembleo de EBU kaj forumo pri egaleco kaj diverseco
El Esperantio - pri la 5-a Azia Kongreso - resume
Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco!
Stenografia angulo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Pri Pasko
Julio Baghy: Por Pasko
Forpaso
Frua muzika eduko (III)
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Post la "Dua komuniko" - tre grave!

Karaj legantoj,
Mi kiel redaktoro nun estas en pli embarasa situacio ol iam ajn antauxe.
En la Dua komuniko pri la 74-a IKBE oni devis fari korekton pro misbrajligo
en la Unua komuniko. Kaj jen, en la Dua komuniko restis ecx multe pli grava
misbrajlajxo. Transskribante la bankajn informojn, mi fusxe misklavis,
rezulte de kio la SWIFT-kodo kripligxis. La donitajxoj en la elektronika
versio estas tamen gxustaj.
Mi povas nur esperi, ke pro tiu erarego neniu el vi perdis monon.

(Gxustigo en la brajla versio.)

Pli ol iam, mi petegas vian pardonon.

Attila Varro
)))))

(((((
Ni laboru!

Proksimaj kontaktoj inter delegitoj de LIBE kaj naciaj EBU-delegitoj

La nova laborperiodo 2008-2011 de EBU komencigxis. La plej facila metodo
ricevi aktualajn, utilajn sciojn pri la EBU-laboro nacilingve estas, ke vi,
delegitoj de LIBE, kreu regulan kontakton kun vialanda EBU-delegito.

Nun haveblas gxisdatigita konstitucio de EBU (25 p.), parolo de
Lordo Colin Low, prez. de EBU (4 p.), kaj strategia plano 2008-2011 (10 p.,
kaj du aldonoj 7 p.). Estus konsiderinde, se unu el la LIBE-delegitaro
pretus koncize referi en EL interesajn faktojn el la laboro de EBU.
Tiel ni esperantistoj cxeestus en la forumo de internacia diskutado.

Konkretaj laborplanoj de EBU-komisionoj estas verkataj.

La estraro de LIBE nomumis nin du, Arvo Karvinen, kaj Otto Prytz, kiel
reprezentantojn de LIBE en la eduka kaj kultura komisiono de EBU.

------------------------------------------------------------------------

Pli da videbleco al LIBE kaj esperantistoj

Por servi la aferon de LIBE, la delegita reto de LIBE bezonas gvidliniojn pri
informado. Antun Kovac invitis nin al IKBE.

1 La unua tasko de delegitoj estas verki konvenan anoncon pri IKBE
nacilingve kaj oferti gxin al sialanda revuo de bll-organizo. Kompreneble,
estus dece skribi artikoleton pri la kongreso mem kaj pri la gastiganta lando.

2 Same grave por videbleco de LIBE estas verki raporton tuj post la okazinta
kongreso.

3 EL kaj la revuo Esperanto de UEA enhavas cxiam interesajn artikolojn, indajn
por refero en naciaj publikajxoj.

4 La delegitoj mem devus sin prezenti kiel reprezentantoj de LIBE. Ili devus
esti pretaj informi pri eblecoj de studado de esperanto, pri lernomaterialoj.

Kiu en la estraro de LIBE havas la taskon de informado?

La estraro bezonas laborgrupojn ne nur por instruado, sed ankau por aliaj
taskoj.

Malfermeco ofertas tauxgajn rimedojn.

Cerbumas
Arvo Karvinen
)))))

(((((
Arvo Karvinen:

Gxenerala asembleo de EBU kaj forumo pri egaleco kaj diverseco

La gxenerala asembleo de Euxropa blindula unio (EBU) okazis en Antalya,
Turkio en la fino de oktobro 2007. La Asembleon antauxis forumo pri egaleco
kaj diverseco. Komunaj kaj paralelaj laboraj sesioj/kunsidoj traktis
diversajn temojn koncerne virinojn, la junularon, maljunulojn. La diskutoj
celis priparoli rimedojn por levi al konscio kaj venki obstaklojn por
atingi justan socion. La kunsidoj inkludis laborgrupojn, rololudojn kaj
raportojn. Gastparolantoj donis utilajn praktikajn sciojn pri diversaj
aspektoj de diverseco.

Entute 116 delegitoj de la asembleo speciale aprezis cxi tiun novtipan
koncepton de diskutgrupaj kunsidetoj. La intenco de la forumo estis
priparoli profesiajn spertojn de la delegitoj kaj ebligi ilin kontribui
pli profunde al la diskutoj dum la Gxenerala asembleo kaj influi la
politikon kaj planojn de EBU. La unuan tagon la delegitoj traktis la
estraran raporton pri la pasinta kvarjara laborperiodo kaj skizon de
strategia plano por la sekva laborperiodo. La duan tagon laborgrupoj
diskutis la strategion por efektiva plenumo de UN-interkonsento pri rajtoj
de handikapitaj homoj, precipe vidhandikapitoj.

La rezultoj de paralelaj diskutgrupoj estis prezentitaj kaj priparolitaj
en plena kunsido. La delegitoj multege sxatis cxi tiun novan labormetodon
kaj taksis gxin ege efika.

La gxenerala asembleo faris kelkajn sxangxojn en la statuto.

Pri rezolucioj

La gxenerala asembleo aprobis rezoluciojn pri jenaj temoj:
rajto ricevi librojn en mallongigita formo,
progresigo de apliko kaj fortigo de la UN-traktato pri rajtoj de vidhandikapitoj,
plibonigo de reprezentado kaj diverseco en naciaj delegacioj,
rajto lerni brajlon,
inter-generacia, samspeca kunlaboro, vidhandikapitaj infanoj en fokuso.

La estraro de EBU 2008-2011

La nova estraro konsistas el 13 membroj. La unuan fojon en la historio de
EBU virino estigxis gxenerala sekretario. El du kandidatoj elektigxis
s-ino Birgitta Blokland el Nederlando.

La funkciuloj estas
prezidanto Lord Colin Low, Britio
unua vic-prez. s-ro Aleksander Neumyvakin, Rusio
dua vic-prez. s-ro Tommaso Daniele, Italio
kasisto s-ro Julien Aimi, Francio
gxenerala sekretario s-ino Birgitta Blokland, Nederlando.

Ordinaraj membroj
1 s-ino Unn Løner Hagen, Norvegio
2 s-ro Wolfgang Angermann, Germanio
3 s-ino Sigrun Bessadottir, Finnlando
4 s-ro Vaclav Polasek, Cxehio
5 s-ro Rafael González Millán, Hispanio
6 s-ro Yannis Vardakastanis, Grekio
7 s-ro Emin Demirci, Turkio
8 s-ro Sinan Tafaj, Albanio.
)))))

(((((
El Esperantio

pri la 5-a Azia Kongreso - resume

La 11-15-an de februaro okazis la 5-a Azia Kongreso en Bengaluro, Barato.
La nombro de la landoj (el Azio kaj el ekster Azio) estis rekorda.

S-ro LEE Jung-kee el Koreio elektigxis kiel la nova prezidanto de
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Hori el Japanio eksigxis.

La nombro de la aligxintoj estis 254 kaj tiu de la partoprenantoj
estis 160. La partoprenantoj venis el 29 landoj (13 Aziaj kaj 16 ekster-Aziaj).
En la antauxaj AK-oj, eble azianoj venis nur el Cxinio, Japanio, Koreio
kaj malmultaj aliaj landoj, sed nun ankaux el Banglades^o, Barato, Irano,
Israelo, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Srilanko, Tagxikio kaj Vjetnamio,
do preskaux el cxiuj landoj, kie ekzistas Esperanto-movado.

El ekster Azio venis 33 homoj.

La Inauxguron prezidis s-ro Hori Jasuo, kaj la Fermon s-ro LEE Jungk-kee,
la nova prezidanto.

En la Fermo mongola reprezentanto s-ro Enkhee
Chimedtseren invitis la kongresanojn al la 6a AK okazonta en junio 2010.

(Laux raporto de Hori Jasuo, kiun al la reta dissendolisto de blinduloj
sendis Fumiko YANASE)
)))))

(((((
Esperanto kandidatigita al la Nobel-Premio pri Paco!

Apud Helmut Kohl kaj la nigxeria prezidanto ankaux la lingvo Esperanto
trovigxas inter la cxi-jaraj kandidatoj!

La eksa germana kanceliero Helmuth Kohl, la algxeria prezidanto Abdelaziz
Bouteflika kaj ankaux "Esperanto kiel lingvo de paco" trovigxas sur la dua
plej longa kandidatiga listo de la historio de la Pac-Premio - informis la
27-an de februaro s-ro Geir Lundestad, gvidanto de la Instituto Nobel.

Pli longa ol la cxi-jara listo de kandidatoj estis nur en 2005. En tiu cxi
jaro la listo enhavas nomon de 33 organizajxoj kaj de 164 personoj.
La konkretaj nomoj ne estas publikigitaj, sed la rajtigitoj pri kandidatigado
povas informi pri siaj favoritoj, tiel do kelkaj nomoj jam estas scieblaj.

Ministroj de la registaro kaj la algxeria parlamento kandidatigis sian
prezidanton. Premiito de la jaro 1990, la lasta sovetia gvidanto Mihail
Gorbacxov kandidatigis la eksan kancelieron Helmut Kohl, kiu laux li faris
tre multon por fini la malvarman militon, kaj agis tre multe por la
interpacigxo en Euxropo. Du svisaj parlamentanoj kandidatigis la lingvon
Esperanto, kiu estas laux ilia opinio la lingvo de paco kaj espero.

Je kandidatigo de Nobel-premioj estas rajtigitaj parlamentanoj, membroj de
registaroj kaj universitataj profesoroj en cxiuj landoj, la antauxaj
premiitoj, kaj membroj de pluraj internaciaj institucioj.

Anoncado de rezultoj kaj publikigo de nomoj de la gajnintoj okazos en
komenco de oktobro, la solena transdonado de la Premio: la 10-an de decembro.

laux: [http://news.dolphio.hu]

-----
fonto: Ret-info
)))))

(((((
Stenografia angulo (nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
)))))

(((((
Pri Pasko

La cxi-sekvan skribajxon mi kaptis (cxu surprize?) el la interreto. Eble
gxi enhavas novajxojn ecx por italoj, pri kies paskaj kutimoj cxefe temas.
Mi pensas, ke gxi estas leginda kaj tre interesa ne nur por mi. (red.)

***

Pasko

de Maria Lamkin

Aprilo 2000

Pasko estas gxoja tempo cxar la renaskigxo de fizika vivo surtera simboligas
la eternon de la vivo spirita. Pli komplika tamen estas la signifo de
cxi tiu festo: Kristo resurektos kaj venkos morton nur post sia turmento,
montrante ke per korpa morto oni povas havigi al si eternan vivon.

Pasko devenas de pagana festo dedicxita al la anglosaksa diino de printempo
kaj sunlevigxo. Cxi tiu diino nomigxis Eostre, el la vorto "east"
("oriento" - kie la suno levigxas). Cxiuprintempe nordeuxropaj popoloj
okazigis cxi tiun feston honore al la vekigxo de vivo en naturo, sed la dato
de la festo malsamis de loko al loko. Ekde la kristana epoko, oni ligis
la sunlevigxon kaj la renaskigxon de naturo al la Resurekto de Jesuo.
Por la fruaj kristanoj Pasko okazis samdate kiel la Pasko hebrea,
tradicia juda festeno. Poste, en 325 p.K. koncilio de ekleziuloj dekretis,
ke Paskon oni festu je la dimancxo post la unua plenluno post la 21-a
de marto. Kiel dimancxa festo kiu povas okazi iam ajn inter la 22-a
de marto kaj la 25-a de aprilo, pasko estas "movebla" festo. Sekve, en
iu jaro oni povas nomi gxin aux "alta" aux "malalta", laux la okazodato.

Krom en profunda religieco, Pasko trovas sian originon en antaux-kristanaj
ritoj. Per tiuj oni festis fekundecon, printempon kaj la varmon de nova
vivo kiel delonge sopiritaj anstatauxigoj de la vintra senfrukteco kaj
dezerteco. La mitoj de reveno al taglumo post vojagxo al la subtera mondo
klarigas kial religia simboleco cxefrolas en cxi tiu festo. Cxiam gxin
karakterizas intensa gxojo kiu esprimigxas per la humura dirajxo
“felice come una Pasqua” ("tiel gxoja, trankvila aux gaja kiel Pasko").
Ni jam emfazis ke malgraux tio, ke pasko estas "movebla" festo, gxi cxiam
okazas printempe. Cxi tiu estas la periodo en kiu la vetero mildigxas,
la suno ekbrilas dum pli longaj horoj kaj naturo revekigxas. La paskan
sezonon tial karakterizas ekskursoj kaj vojagxetoj kiuj povas forporti la
vojagxanton al foraj lokoj (cxu vi ne memoras tiun ravan krozadon sur la
Nilo aux tiun ferion al la varmaj Karib-Insuloj?). Gxuste al cxi tiu kutimo
ni sxuldas la faman dirajxon: “Natale con i tuoi, Pasqua con chi vuoi”
("Kristnasko familie, Pasko ie ajn").

Simile al Kristnasko, ankaux Paskon karakterizas vasta gamo da kutimoj,
el kiuj - kiel jam menciite - iuj estas de religia aux spirita deveno,
dum aliaj havas pli materialisman naturon. La "renaskigxo" komencigxas
preskaux nerimarkite kun la tiel nomita printempaj aux paskaj "grandaj
purigoj" kiuj esprimas la deziron purigi ne nur la animon sed tion ajn
cxirkauxanta nin. Modernaj kutimoj ligitaj kun Pasko plejparte devenas de
popolaj tradicioj antaux-kristanaj. Ekzemple je Paskotago, laux preskaux
universala kutimo, oni surmetas novajn vestarojn, aux almenaux vestajxon aux
novan akcesorajxon . Cxi tiu tradicio reflektas ne nur paganajn kredojn sed
ankaux la frua-kristanan kutimon igi la novbaptitojn vesti sin per blankaj
paskaj roboj. Iuj promenas trankvile por gxui la revenon de pli milda
vetero kaj (kial ne?) por elmontri siajn novajn vestojn.

Sen ia dubo la ovoj estas cxefajxo de la festo. Pro tio, ke ili estas cxiama
simbolo de fekundeco, en antikvaj tempoj oni intersxangxis ilin donace dum
printempaj festoj. Je la alveno de Kristanismo, ovoj ricevis plian
signifon kaj farigxis la simbolo de la entombigejo el kiu Kristo levigxis.
Ankaux la paska kunikleto datigxas antaux la kristana epoko. La kuniklo cxiam
estis tre fekunda kaj niaj antauxuloj rigardis gxin kiel simbolon de nova
vivo. Hodiaux, italaj infanoj gxuas mangxi bombonajn aux cxokoladajn kuniklojn,
ofte ornamitajn per etaj sonoriloj.

Popola religieco atingas sian pinton dum Sankta Semajno, kiam diversaj
ritoj okazas memore al la finaj tagoj de Kristo kaj lia krucumo. En cxiuj
siaj diversaj elmontradoj, cxi tiujn formojn de popola folkloro ricxigas
profunda fido kaj spirito pentofarada, nome deziro de la partoprenantoj
por spirita emocieligo. Komence, cxiuj havigas al si iom da benita akvo.
Poste je Paska Dimancxo la familiestroj trempas olivan vergon en tiu akvo
kaj sxprucigas gxin sur la kapojn de sia familio kaj gastoj. Laux tradicio
kiu jam preskaux tute malaperis, pastroj benas la hejmojn de siaj parohxanoj.
Iom el tiu cxi simboleco dauxras ankoraux; la bienuloj de Abruzzo, ekzemple,
trempas sian mangxajxon en benita akvo. Similajn ritojn oni faras en
Versilia (kie la edzinoj de maristoj kisas la teron) kaj en la regiono
de Forli (kie bienuloj ekbruligas grandegajn gxojfajrojn kiuj simboligas
la purigan forton de cxi tiu natura elemento).

Kompreneble, ne estas necese emfazi ke Pasko estas natura fino de spirita
pilgrimiro kiu komencigxas je Cindromerkredo (la tago post Karnavalo), tiel
nomita pro la fakto, ke tiutage pastroj faras la krucosignon per
pentofaraj cindroj sur la fruntojn de la popolo. Cindromerkedo signas la
komencigxon de Karesmo, periodo kiu servas kiel rememoro de la kvardek
tagoj kiujn Kristo pasigis en la dezerto, fastante kaj pregxante.

Palmodimancxo (la komencigxo de Sankta Semajno) rememorigas la tagon kiam
Kristo rajdis en Jerusalemon sur azeno salutate per palmobrancxoj sternitaj
sur la vojo antaux li. Tradicie, je cxi tiu dimancxo kredantoj igas esti
benitaj siajn olivovergojn (tipa vidajxo de la natura ekologio Mediteranea).
Nova afero lastatempe estas la ekuzo de brancxoj faritaj el interplektitaj
folioj de palmarboj ( tradicio pli proksima al la sceno portretita de la
Evangelioj).

Sankta Jxauxdo, la tago antaux la Krucumo, estis tradicia festo de la hebrea
Pasko. Kristanoj festas gxin memore al la Lasta Vespermangxo kiun Jesuo
dividis kun siaj discxiploj. Je tiu okazo li postlasis al ili kiel sian
cxefan mesagxon la Ordonon ke ili amu unu la alian. Cxiun jaron, rilate al
cxi tiu maksimo, ceremonio okazas en la Baziliko Sankta Petro (Romo) kiam
la Papo rite ripetas la Lastan Vespermangxon de Kristo; kiel signo de
humilo kaj amo, li lavas kaj kisas la piedojn de dek du pastroj kiuj
rolas kiel liaj "discxiploj".

Sankta Vendredo rememorigas la tagon de la Krucumo kaj estas dedicxita al
spirita meditado kaj pentofarado. La cxefa kutimo konsistas el la vizito -
kiu povas komencigxi vespere de Sankta Jxauxdo - al la "Tomboj", nome al la
altaroj en kiuj simbole restas la mortinta Kristo. Cxi tiuj altaroj estas
ornamitaj per abundo da floroj kaj precipe per bovloj da tritiko jam
sprungita, kiu signifas ke Kristo kaj la homaro tuj revenos al vivo.

Procesioj kaj prezentadoj abundas tra la tuta lando.

En la unuaj, kiuj okazadas ekde krepusko gxis malfrua nokto, centoj da
kredantoj sekvas la statuon de la mortinta Jesuo portata cxirkaux la cxefaj
stratoj de la urbo. Estas multaj centroj, precipe en suda Italio, kie cxi
tiuj procesioj estas senfinaj; la partoprenantoj movigxas tre malrapide
(kutime irantaj per du pasxoj antauxen kaj unu malantauxen), kvazaux ripeti
la tragedion de Kristo.

La lastaj, kiuj estas cxiam artece rimarkindaj, rememorigas la jugxproceson
de Kristo, lian angoron kaj morton. Ekzemplo fama tra la tuta Italio
estas tiu de Sezze, urbo proksima al Latina, kie centoj da aktoroj kaj
miloj da spektantoj partoprenas la intensan dramon kiun oni prezentas
cxiujare senkonsidere pri la vetero. En aliaj kazoj, prezentadoj temas
pli ofte pri popularaj elementoj; iuj el la plej interesaj ekzemploj estas
tiuj de Calabria (en kiuj grandegaj marionetoj reprezentas la Apostolojn
kaj la Madonon), kaj tiuj de la provinco de Messina en Sicilio (kie la
cxefroluloj de la paradoj sin kasxvestas kiel "judoj"). La plej fama
prezentado estas tiu en Romo cxirkaux la loko de la imperia Forumo: cxi tie
la Papo rolas kiel Kristo kaj trapasas ian "Via Dolorosa"; okazo
dissendata tutmonden. Festa atmosfero invadas urbojn cxu grandajn cxu
malgrandajn, kaj plenigas pregxejojn, kie la krucifikson kovras purpura tuko.

Kontraste, Sankta Sabatopasas preskaux nerimarkite - kun la sola escepto
de la bone konata festo kiu okazas en Florenco. Tie, fajro kaj kolombo
estas la cxefroluloj de aparte arteca prezentado. Cxaro "eksplodas" kaj
lancxas la kolombon (cxi-okaze nomita "Colombina ") de la cxefa altaro sur
malgranda raketo. La kolombo flugas laux fadeneto kaj alvenas sur la
supron de la katedrala pordego, kie gxi bruligas la petardojn sur alegoria
cxaro. Cxio cxi evidente simboligas la animon kiu sopiras al purigxo. Ekde
la vespero de Sankta Jxauxdo sonoriloj restas mutaj; ili ne plu sonoros
feste gxis la alveno de Paska Dimancxo (aux, dank' al lastatempa iniciatajxo,
je proksimume 11:30 ptm je Sankta Sabato).

La tradicia mangxajxo paskeca estas sxafidajxo (kiun oni en iuj lokoj
anstatauxigas per kapridajxo). Ecx cxi-kaze antikvaj kutimoj transdonigxis al
nuntempuloj. Laux la Malnova Testamento, Abrahamo oferis virsxafon post kiam
Dio ordonis al li mortigi lian filon Isaako. Cxi tiun viandon oni mangxas iom
memore al la paska tagmangxo de la hebreoj, iom por simboligi la figuron de
Kristo kiu, kvankam senkulpa, oferis sin por elsavi cxiujn kristanojn.

Gxenerale, la cxeesto - aux pli gxuste la abundo - da ricxaj mangxajxoj konfirmas
ke cxiuj senigoj kaj oferoj de Karesmo estas finitaj. La limigxojn kaj
pentofaradon de la kvardek tagoj antaux Pasko tial anstatauxas la reveno
al gxojo (kiu replenigas ne nur la animon sed ankaux la stomakon). Ovoj
estas la absolutaj cxefrolantoj de la kuirarto cxi-taga; oni utiligas ilin
jen por ornami kamparecajn panbulojn aux kukojn, jen por prepari iajn
"pizzaojn". Kiel ni cxiuj scias, cxokoladajn ovojn precipe gxuas la infanoj
plej junaj (kaj plej mangxegemaj!), versxajne ankaux pro la surprizoj en ili.
Cetere, estas la paska kolombo ("Colomba") kiun oni mangxas cxie en la
lando. Cxi tia deserto, kiun iuj rigardas kiel tre similan al kristnaska
"Panettone", konsistas el mola kaj fermentita pasto; laux la propra gusto,
oni povas acxeti tipon kun aux sen kandizitaj fruktoj. En la tradicia tipo,
la ekstera tavolo konsistas el sukero kaj migdaloj. Kun la tempopaso
novaj receptoj aperas dank' al kiuj "colomba" nun estas vendataj en varioj
kovritaj aux plenaj de cxokolado, fruktoj (tropikaj aux beroj), aux
"limoncello-kremo" (citronhava alkoholajxo).

Anstataux "colomba" oni povas acxeti aliajn desertojn faritajn el la sama
pasto kaj kovritajn aux plenajn de la samaj ingrediencoj sed formitajn kiel
sonorilo (la "campana") aux sxafido ("agnello"). En centra kaj suda Italio
la kutima deserto estas "pastiera", bongusta kaj pleniga kuko kies cxefaj
ingrediencoj estas ricotta-fromagxo, kandizitaj fruktoj kaj precipe tritiko
trempita en lakto. Tio, kio faras gxin unika estas ankaux gxia aromo kiun
eligas la tiel nomata "esenco de orangxofloroj" ekstraktita el la floroj
de tiu citrusajxo.

La lundo post pasko nomigxas "Pasquetta", nacia ferio kiam cxiuj oficejoj,
lernejoj, k.t.p. estas fermitaj. Tago de kompleta malstrecxigxo, gxin oni pasigas
jen per ekskursoj, jen per mallongaj vojagxoj kaj kamparaj piknikoj.
En iuj lokoj oni dedicxas gxin al pilgrimiroj. Ekzemplo estas la rito farita
de la kredantoj kiuj vizitas la sanktejon de Madono dell'Arco (apud
Vesuvius). Ili formas diversajn grupojn da "vattienti" kiuj pasxas nudpiede
kaj portas flagojn kun donacoj alpinglitaj. Alproksimigxinte la enirejon
de la sanktejo, ili transiras gxian sojlon kaj fine eniras por sciigi
siajn piajn pregxojn.

Estu Pasko gxuinda por vi, kaj belu printempo!

)laux elangligo de Mike Leon)
)))))

(((((
Julio Baghy:
Por Pasko al amikinetoj en Vásárhely (pron. vaasxaarhej (urbo en Hungario))

Vásárhely ja estas granda urbo;
kreskas tie bulbo kaj kukurbo,
tre abundas tie greno, lino
kaj en cxiu domo — belulino.

Cxarmulinoj, mi nun venis versi,
per karesaj vortoj vin — surversxi;
florakvumo estas mia tasko,
ke vi flore pompu dum la Pasko.

***
Noto

Laux popola kutimo, en Hungario Pask-lunde viroj/junuloj
priversxas/sxprucas virinojn/junulinojn tradicie per akvo, nuntempe
prefere per parfumajxo.
)))))

(((((
Forpaso

Tre malgxojan informon ni ricevis el Habarovsk (Rusio): la 15-an de februaro tie mortis nur 66-jara Andreo Tarasenko, fidela e-isto kaj tre bonkora homo. Ankaux li estis regula leganto de EL kaj fervora solvanto de "Enigmoj kaj problemoj".
Eternan pacon al vi, kara Andreo.

Anatolo.

Anatolij Masenko
)))))

(((((
Frua muzika eduko

(III)

Lerneja knabeto: "Pri kantado oni cxiam donas hejmtaskon, antaux cxiu leciono ni devas plenumi la hejmtaskon. Ni estas lernintaj "titi-ta", nun ni jam devas skribi "sol-mi", do notojn. Sed ni devas scipovi ankaux legi la notojn."

Interparolistino: "Cxu ankaux kanti?"

La knabeto: "Jes."

I.: "Kaj cxu vi scipovas ilin kanti? Kantu "sol-mi".

K.: (Strecxita, klopode kantas) "soo-mii-soo, mii-soso-mimi sooo-mii". - Tamen anstataux la atendataj tercoj auxdigxas iuj intervaloj inter kvarto kaj kvinto.

I.: "Kaj cxu dume vi tiamaniere devas vidigi la notojn per mano?"

K.: "Jes. Sol estas tie supre, kaj Mi - kiam oni montras rekte."

I.: "Kaj cxu vi jam lernis ankaux ludi la bekfluton?"

K.: "Jes, flutludadon ni jam lernas. Komence ni nur arangxis la fingrojn sur la fluto kaj ni ne rajtis gxin albusxigi. Ni ekzercis nin forlevi kaj precize remeti la fingrojn. En posta leciono ni jam ankaux ekblovis. Ni lernis, ke per la meza fingro - ne tiu per kiu vi skribas sed la apuda - vi kaptas la duan truon, kaj per tiu apuda vi sxangxadas kiam vi blovas. Ni lernis tion, kaj tio estis ankaux hejmtasko. Sed tio jam okazis, do nun ni havos kantan hejmtaskon."

I.: "Cxu vi dezirus lerni ankaux alian muzikilon?"

K.: "Mi deziras tubjon, kiam mi estos granda. Sed tio ne eblas jam post la deka jaro, en la nauxa jaro oni povas elekti instrumenton, tiam mi unue lernos trumpeton, kaj poste la tubjon. Finfine mi devas komenci per blovinstrumento por tamen alkutimigxi, sed tubjo estas ja tiel granda kiel mi mem nun."

(dauxrigota)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))