ESPERANTA LIGILO

n-ro 5 majo 2008

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Sekretaria raporto
Internacia Seminario: Enlaborigo de Blinduloj" en Japanio
Senafrankeco de brajlo minacata de EU-direktivo
NEKUTIME ABUNDA IKU EN ROTERDAMO
Lingva forumo - Kimroj logxas en Kimrujo, cxu cxilanoj en Cxilo?
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
BRAJLOJARO - Intervjuo de Vincent Michel, prezidanto de Cinal
Daisy kaj Louis
Ripetigxantaj fusxoj en la informado pri Esperanto
Adreso
Kio do mortigas?
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Sekretaria raporto

La pasinta laborperiodo estis markita de kelkaj memorindaj eventoj, pri
kiuj ni povas fieri. Antaux cxio, temas pri la IKBE.

Dum $IKBE en Albena sonis seriozaj kritikaj rimarkoj pri nia laboro, kiujn
ni klopodis konsideri. Specialajxo de tiu cxi kongreso estis dek junaj
partoprenantoj, por kiuj oni organizis specialajn programerojn.

La UK-n en Jokohamo partoprenis cx. 20 blindaaj esperantistoj.
Antaux la kongreso JABE organizis seminarion pri enlaborigo de nevidantoj.
Prelegis Pedro Zurita, Aldo Grassini, Arvo Karvinen kaj SASHIDA Chuji.

Se ni devus elekti la "blindan esperantiston de la jaro 2007", certe,
elektita estus Arvo Karvinen. Li kun sia fervora helpantino Ritva
Sabelli proponis multajn interesajn iniciatojn, kiuj estis diskutataj.
Lauxdindas ankaux valora laboro de Otto Prytz, Theodor Speckmann, Anatolij
Masenko k.a. La laboro tamen estas malfaciligita pro la fakto, ke kelkaj
estraranoj sxajne ignoras cxiujn alvokojn, ecx ne bonvolas respondi
leterojn. Versxajne, oni parolas pli bone, kiam oni kritikas.

En septembro la estraro de EBU en Barcelono decidis akcepti LIBE kiel
membron de Euxropa Blindul-Unio. Arvo Karvinen kaj Otto Prytz estas dauxraj
reprezentantoj de Libe en la kultura kaj eduka komisiono de EBU.

En oktobro dum la Gxenerala Asembleo de EBU, okazinta en Antalya (Turkio)
s-ano Karvinen reprezentis LIBE. Oni interkonsentis, ke LIBE skribe sin
prezentu 3e la landaj blindulorganizajxoj.

Ankaux la Unio de Internaciaj Organizajxoj en Bruselo agnoskas nin: informo
pri LIBE troveblas en la Jarlibro de cxi tiu organizajxo. Ni regule ricevas
gxian informilon kaj invitojn al gxiaj ekspozicioj.

Dauxras kontaktoj kun la Centra Oficejo de UEA: En la Jarlibro cxiujare
aperas informo pri LIBE. Estas planita la informkunveno de blinduloj dum
la UK en Roterdamo.

Do, la ekstera mondo tute ne estas malamika al ni. LIBE havas nun la sxancon
sin prezenti pli vaste, kaj nur de ni dependas, cxu kaj kiel ni uzos
tiun cxi sxancon.

Regule funkcias la "surbendiga servo": cxiuj dezirantoj povas ricevi
surkasede Esperantan Ligilon kaj aliajn E-revuojn kaj librojn.

Dauxras preparlaboro por IKBE en Kroatio, oni proponas kelkajn interesajn
temojn por diskuti.

Lastatempe cxiam pli ofte ni auxdas la vortojn: "LIBE devas". Simple
dirite, LIBE estas vi kaj ankaux mi. Kiu do "devas"? Interesigxu pri nia
komuna afero kaj partoprenu gxin, nur tiam ni povos atingi sukceson!

Olena Posxivana,
gxenerala sekretario de LIBE
)))))

(((((
Internacia Seminario: Enlaborigo de Blinduloj" en Japanio

Pri cxi tiu evento oni jam menciis kelkfoje en la pagxoj de Esperanta Ligilo,
sed nun ni ricevis oficialan raporton de KIKUSIMA Kazuko, Krizantemo.
(Red.)

La 4-an de auxgusto, 2007, okazis kun cx. 80 partoprenantoj cxe la
Japana Brajla Biblioteko, en Tokio, la "Internacia Seminario: Enlaborigo
de Blinduloj" utiligante tri blindulojn partoprenontajn en la 92-a UK
(Universala Kongreso de Esperanto), 4-11 auxgusto en Jokohamo, apud Tokio.

La seminarion projektis TANAKA Tetsuji, la prezidanto de JABE
(Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj) kaj profesie la cxefdirektoro
de la Japana Brajla Biblioteko, kaj KIKUSIMA Kazuko, subtenanto de JABE,
kaj komune organizis tri japanaj gravaj blindulrilataj organizajxoj
per la financa subteno de La Fondajxo Sompo Japan k.a. kaj auxspicioj de
la Ministerio pri Sano kaj Laboro, fondajxoj pri socibonfarto kaj kulturo,
jxurnaloj Asahi, Mainichi, Yomiuri kaj elsendejo NHK k.a.

Prelegis en gxi kvar blinduloj: s-ro Pedro ZURITA - eksa gxenerala
sekretario de WBU (Tumonda Unuigxo de Blinduloj) pri la Mondo kaj pri
Hispanio skizante la historion de ONCE (Organizajxo Nacia de Blinduloj
Hispanaj) kaj gxiaj entreprenoj (i.a. loterivendado); s-ro Aldo
GRASSINI - eksa instruisto en ordinara supera mezlernejo, prilumante
blindajn instruistojn en Italio; s-ro Arvo KARVINEN - eksa gxenerala
sekretario de Finna Ligo de Vidhandikapuloj akcentante gravecon de
altnivela eduko al handikapuloj. Kaj pri Japanio prelegis s-ro SASHIDA Chuji,
ne-esperantisto, esploristo cxe instituto pri enlaborigo de handikapuloj,
kiu ankaux prezidis la posttagmezan sesion de demandoj kaj respondoj.

JABE, kiel kunlaboranto, plenumis diversajn praktikajn taskojn:
kontaktadi kun prelegontoj; traduki kaj kompili la prelegskizojn, kies
brajla versio estis anticipe sendita al blindaj partoprenontoj, organizi
interpretistojn inter Esperanto kaj la japana, traduki kaj kompili la
raporton en tri lingvoj (Japane, Esperante kaj angle). La interpretado
(de esperantaj alparoloj sinsekve kaj de japanaj alparoloj samtempe)
fare de s-roj YAMAKAWA Syuuiti kaj KITAGAWA Hisasi, estis tiom bonkvalita,
ke en la ferma saluto menciite estis: "Mi partoprenis en multaj
internaciaj konferencoj, sed neniam spertis tiom bonan interpretadon."

Japanlingva raporto vidulprese eldonigxis en novembro 2008. Gxia brajla
presajxo estis donacita al multaj brajlaj bibliotekoj en la tuta Japanio.

La raporto en la japana, Esperanto kaj la angla (elEsperantigita de
s-ro William HARMON, Usono) estas havebla en formoj PDF kaj teksto
aux kiel aldonajxo de retmesagxo aux en KD. Interesitoj kontaktu
JABE rete (jabe@esperanto.ne.jp) aux letere (JABE, cxe
Esperanto-Kaikan, Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Wasedamati-12-3, JP-162-0042 Japanio).

(raporto de JABE)
)))))

(((((
Senafrankeco de brajlo minacata de EU-direktivo

La 28an de februaro cxi-jare mi ricevis retmesagxon de Tore Ronning,
redaktoro de la organo de la Norvega Blindulasocio, Norges Blinde (NBL).
post enkonduko konsistanta proksimume el la dua alineo de la cxi-suba
traduko, li skribis:

"Mi scivolas pri tio, kion vi scias pri la Konvencio de Florenco. Kiom
"internacia" estis la arangxo, kaj kiom internacia gxi estas hodiaux?
Cxu vi havas iom da informoj pri la afero?"

La redaktoro demandis gxuste min eble pro tio, ke mi prezidas la norvegan
publikan komisionon pri brajlo. La postan tagon mi respondis al li i.a.:

"Hodiaux mi nenion konkretan scias pri la Konvencio de Florenco, kiom
internacia gxi estis kaj kiom internacia gxi estas. Sed mi memoras, ke la
arangxo estis diskutata dum kongresoj de blindaj esperantistoj, kaj mi ne
trovus neversxajne, ke iu en tiu medio povas alporti al mi informojn.
Mi provos elsercxi ion."

Tiun lastan promeson mi gxis nun ne plenumis, sed artikolo en la lasta
numero de NBL de la 24.04.2008, samtitola kiel cxi tiu artikolo mia,
memorigis min pri la promeso. Estus bele, se mi povus komuniki al la
redaktoro, ke mi per Esperanto sukcesis havigi konkretajn informojn pri
afero tiel grava por la brajlo-korespondantoj. Do bv. reagi, cxu per EL,
cxu rekte al mi: Otto Prytz, Arnstein Arnebergs vei 16, NO-0274 OSLO,
r.p. pilotto@online.no.

Dume, por ke vi bone sciu, pri kio temas, jen resuma traduko de la
norveglingva artikolo:

La arangxo, kiu garantias senafrankan sendadon de brajlo kaj de
sonregistrajxoj perataj al blinduloj, ekzistas dum pli ol 50 jaroj. Nun
gxi estas minacata de nova posxta direktivo de EU (Euxropa Unio).

La senafrankeco, fiksita en la t. n. Konvencio de Florenco el 1952, estas
internacia interkonsento. Pri tio, kiom da landoj aligxis al la Konvencio,
ni ne havas superrigardon.

Lige kun la liberaligo de servoj de posxto-perado en EU aperos aparta
posxt-direktivo. La Euxropa Blindul-Unio provis enigi en gxin punkton pri
senafrankeco por brajlo, sed ne sukcesis. Tiel estos afero de cxiu unuopa
EU-lando decidi, cxu konservi la servon. La samo validas por Norvegio
kiel lando de la Euxropa Ekonomia Spaco.

Dum la peradon de posxto en nia lando prizorgos nur unu sxtata entrepreno,
ne necese ekzistas tuja dangxero cxi-lande; sed la afero povos stati
alimaniere, se aperos pliaj perantoj sur la areno. Tiam povos pligrandigxi
la premo. Privataj agantoj apenaux libervole akceptos senafrankecon, kaj
tiam la decida afero estos, cxu EU akceptos, ke niaj auxtoritatoj devigos
cxiujn posxto-perantojn pri senafrankeco.

Kaj kial tiom gravas senafrankeco por brajlo? Cxu vidhandikapuloj kaj
porblindulaj institucioj ne povas pagi afrankon kiel aliaj?

Antaux cxio oni argumentis per la volumeno kaj pezo de brajlo. Sxargxi
brajlon per afranko laux grando kaj pezo konforme al la normalaj reguloj
estus senproporcie multekoste. Kiel ekzempleton ni esploris, kiom kostus
sendi kiel ordinarajn leterojn unu numeron platskriban kaj brajlan de
Norges Blinde. La afrankoj estus respektive 1,5 euxroj kaj preskaux 3 euxroj.

Laux artikolo de Tore Ronning elnorvegigis Otto Prytz
)))))

(((((
NEKUTIME ABUNDA IKU EN ROTERDAMO

D-ro Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto cxe la
Universitato de Amsterdamo, gvidos la Internacian Kongresan Universitaton
dum la Roterdama UK. La Estraro de UEA nomumis lin rektoro de IKU en sia
aprila kunsido, en kiu gxi ankaux elektis la prelegontojn. La Estraro
sekvis plene la proponon de la Komisiono pri IKU, al kiu cxi-jare anoncis
sin eksterordinare granda nombro da kandidatoj. Estis entute 22 proponoj,
el kiuj plejmulto tre altnivelaj, pro kio la tasko de la Komisiono
ne estis facila.
La Estraro akceptis gxian rekomendon, ke cxi-jare estu 11 prelegoj
anstataux la kutima nombro de 9. Malgraux pli granda nombro kelkaj valoraj
proponoj devis esti ellasitaj.

En Roterdamo oni auxdos jenajn prelegojn:

- Probal Dasgupta
(Hinda Unio): "Popola kaj malpopola posedo de la lingva ricxo";
- Geoffrey Greatrex (Kanado):
"Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano";
- Maritza Gutiérrez (Kubo):
"Kuba metodo de alfabetigo";
- Mauro La Torre (Italio):
"Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?";
- Hans Michael Maitzen (Auxstrio):
"De la centro de la universo gxis la spacosxipo Tero:
kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?";
- Jukka Pietiläinen (Finnlando):
"Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Euxropo";
- Baldur Ragnarsson (Islando): "Verki poezion en Esperanto";
- Orlando E. Raola (Usono):
"Neuxtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj";
- Keyhan Sayadpour (Irano): "Denaskaj Kormalsanoj";
- John Wells (Britio): "La mirinda mondo de sonoj";
- Bengt-Arne Wickström (Germanio): "Ekonomiko kaj lingvo".

La prelegoj de Maitzen, Wells kaj Wickström samtempe enkondukos kurson de
Akademio Internacia de la Sciencoj. Cxiu AIS-kurso konsistos el la
koncerna IKU-prelego kaj du dauxrigaj lekcioj, kio ebligos al la
partoprenantoj pli profunde konatigxi kun la temo.

el
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 288
2007-05-03

Dek tri mil cxinoj cxe lingva festivalo

La unua Lingva Festivalo en Cxinio allogis pli ol 13.500 cxeestantojn,
kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj
prezentitaj kaj instruitaj cxe la festivalo. Laux la direktoro de la
festivalo, Dennis Keefe, kredeble estis atingita nova monda rekordo pri
kvanto de Esperanto-kursanoj dum unu arangxo. Al la sukceso de la arangxo
grave kontribuis la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko
de la Universitato de Nanjing, Cui Jian Hua. Laux sxia propono la
universitato nun volas dungi instruistojn, kiuj krom sia gepatra lingvo
povas aldone instrui Esperanton.

(el Libera Folio)
)))))

(((((
Lingva forumo

Kimroj logxas en Kimrujo, cxu cxilanoj en Cxilo?

(transprenajxo de amuza parto, diskuteto, el la interreta forumo Libera Folio)

En la verko "Rusoj logxas en Rusujo" dek sep auxtoroj esprimas sian
subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en
cxi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon,
por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la tauxga
sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto
José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaux venis al la konkludo,
ke lia propra lando nomigxu ne Cxilio, sed Cxilo.

prefere Cxilio

Mi malrekomendus transiron al *Cxilo, ecx se nur pro la tradicio.
Se cxiuj farus same! Cxu do Hispanujo > *Espanjo?

Mi tamen trovas preferinda la formon Cxilo

Fakte temas pri du tute malsimilaj situacioj. Cxe la duopo Cxilio/Cxilo
temas pri la sama, indigxena radiko, kiun oni pli trafe esperantigu.
Mi verkos studon pri la historio de la problemo, kiun la cxilaj
esperantistoj de diversaj generacioj pritraktis.

Espanjo?
Espanjo certe estus pli "egaliga" nomo el la vidpunkto de Galegoj, Euxskoj
kaj Katalunoj...kaj finfinfine, ecx por Hispanoj. (Samkiel anglalingvajoj
ankaux Profitus el E-o kiel IL.)
Sed cxu nun eblas sxangxi? Mi dubas.
(Samkiel nenia insisto je la kontrauxesperantfonologieco de la
litersinsekvo -nnl- povas igi la Suomi-anojn sxangxi la "esperantan"
nomon de ilia lando.)

memkorekteton kaj instigon al la Redaktisto

En la cxi-suprajxo, "anglalingvajoj" > "anglalingvanoj".

Estimata Redaktisto,

vi eble notis ke la komentantoj dauxre kaj ade mistajpas kaj devas aldoni
postkorektajxojn.
Se vi analizas la komentaron, vi versxajne trovos ke ne malgranda
procentajxo konsistas el tiaj.

Mi havas proponon al vi:
Aldonu (en la pagxar-programaro) butonon "korektu propran mesagxon" kiu
ebligu al oni postkorekti jamsenditan tekston. Tia butono trovigxas en
multaj retforumoj.
(Mi povas kolekti ekzemplojn por vi laux peto.)

Amike,

- Bjorn A. Bojesen

mi konsendas
mi plene komsentas.

mi falis eraron
pardonu!, mi flaris eraron sed ne bovas kolekti gxin.
)))))

(((((
BRAJLOJARO

Intervjuo de Vincent Michel, prezidanto de Cinal
(Internacia Komitato por la Festado de la 200-a datreveno de Louis Braille)
kun Mokrane Boussaid, direktoro de EBU

Demando: 2009 estos la jaro de la 200-a naskigxjubileo de Louis Braille.
Cinal kunigas diversspecajn eventojn okaze de tiu cxi jubileo. Kial tiu jaro
estas tiom grava kaj kiaj eventoj estas planataj gxis nun?

Respondo: Celo de la jaro kompreneble estas omagxi tiun cxi elstaran
inventinton, kiu ebligis al blinduloj de la tuta mondo el almozpetado kaj
margxena situacio eniri edukadon, scion kaj inkludadon. Krome, ecx super
cxio, gxi estu jaro por montri al ni viddifektitoj, kio ebligxas por ni en
la nuntempa mondo.
Dum la tuta jaro okazos diversspecaj aktivajxoj. La komenco estos rememora tago
la 4-an de januaro, la tago, kiam Louis Braille naskigxis en 1809 en
Coupvray. La inauxguro de la jubilea jaro okazos en Pantheon de Paris,
kie ripozas la cindro de Louis Braille. Sekvos vespere orgenkoncerto en la
katedralo Notre-Dame fare de Jean-Pierre Legray, fama blinda orgenisto.
La programo entenos verkojn de blindaj komponistoj. La saman tagon matene
okazos kristana diservo en la kapelo de la Nacia Instituto por Junaj Blinduloj
(INJA), kie Louis Braille edukigxis kaj poste instruis.

d.: Do ceremonio religia?

R.: Multaj homoj demandis pri tio. Ni enprojektigis gxin, cxar granda nombro de
nevidantoj petis gxin arangxi. Fakto estas, ke en Francio tradicie
religiaj ordenoj okupigxis pri edukado de blinduloj: la ordenoj de Sankta
Gabriel kaj de Sankta Vincent de Paul. Vere estas ankaux, ke multaj
blinduloj ricevis integrigxon pere de muziko, precipe per orgenludado.
Multaj elstaraj blindaj orgenistoj ekzistis kaj ekzistas. Gaston Litaize, Jean Langlais, Helmut
Walcha, Louis Thiry kaj nuntempe Jean-Pierre Legray estas nomoj kiuj tuj
rememorigxas. Temas pri iuspeca tributo al tradicio. La ceremonio
estos iel ekumena, do cxiuj admirantoj de Louis Braille, cxu judoj,
cxu islamanoj aux ateistoj, estas varme invitataj.
Du gravaj pedagogiaj okazajxoj notindas: unue konferenco pri brajlo
kaj ties estonteco arangxota de Association Valentin Haüy (AVH) kaj INJA
inter la 5-a kaj 10--a de januaro. Specialistoj pritraktos la nunan
situacion kaj gravan rolon de brajlo samkiel aspektojn de gxia estonteco.
Internacian multfakan asembleon ("VI 2009") Cinal planas por la 18-a gxis
20-a de junio en Coupvray. Cxefe viddifektigxo estos tie pritraktata. Dum la
unua tago la asembleo difinos kion signifas viddifektigxo en la hodiauxa
mondo. Ni atendas por tio atestajxojn fare de vidhandikapitoj el diversaj landoj
kiuj rakontu pri siaj spertoj konsiderante sian kulturan fundamenton. La dua
tago estos dedicxita al socia integrigxo per edukado kaj laboro. Dum la
tria tago la temo estos aliro de viddifektitoj al kulturo, scio kaj
modernaj komunikiloj.
Alia grava afero estos ekspozicio pri brajlo, pri gxiaj antauxuloj kaj pri hodiauxaj
eblecoj aliri informojn kaj kulturon, ekde la unuaj provoj de Valentin Haüy
gxis la komputiloj de la 21-a jarcento. Tiu ekspozicio estas prezentota en la plej
grandaj urboj de Francio, sed ankaux en euxropaj cxefurboj kiaj Londono,
Bruselo, Varsovio, Romo, Madrido kaj eble aliaj, nordafrikaj landoj kaj eble
Israelo, dank' al projekto de franca asocio de vidhandikapitoj, subtenata de
Ebu. Ni esperas ke tiun cxi projekton subtenos ankaux la programo
Euromed Heritage IV de Euxropa Unio. La ekspozicio estos bona okazo por
atentigi pri viddifektitoj kaj ilia situacio.
Krome ni intencas arangxi gravan kulturan eventon en Parizo kaj estas en
kontakto kun du famaj blindaj kantistoj, Andrea Bocelli kaj Stevie Wonder,
esperante ke ili povos partopreni.
Fine ni deziras lancxi politikajn rekomendojn al la francaj parlamento kaj
registaro, al la euxropa parlamento kaj ecx al la gxenerala asembleo de la
Unuigxintaj Nacioj pere de la mondunuigxo de blinduloj.

Kompreneble, cxiuj aktivajxoj efiku intersxangxon de scio. La rezultoj de la
konferenco en Coupvray ne devas resti en nur Francio, sed
- estu ni ambiciaj - devas esti disvastigxintaj tra cxiuj kvin kontinentoj.

Elangligis kaj mallongigis
Th. Speckmann
(fonto: EBU, novajxletero 60)
)))))

(((((
Daisy kaj Louis

D.: "Saluton, Louis. Tro malfrue, sed tamen korajn bondezirojn
pro via naskigxtago. Mi esperas, ke vi bone fartas. Pardonu ke mi
denove forgesis vian naskigxtagon. Sed vi mem devas konfesi, ke la
4-a de januaro ne estas favora tago por honorigoj, tiom mallonge post
Silvestro."

L.: "Tiaj malmultaj semajnoj ne ludas rolon. Pli grave estas, ke vi
ne tute forgesis min. Sed vere, cxi-foje la gratulantaro rimarkinde
reduktigxis."

D.: "Ili versxajne sxparas siajn bondezirojn gxis venontjare kaj jam
nun preparas vian 200-an."

L.: "Nun vi sxercas. Ankaux cxe vi ili ne atendas ja rondan daton."

D.: "Gxuste tio estas la diferenco. Mi mem estas ronda. Tio suficxas."

L.: "Suficxe fiere, frauxlino!"

D.: "Mi ja rajtas estis fiera. Mi ja ne volis diri tion al vi, sed pri
vi nuntempe parolas preskaux neniu."

L.: "Kion vi diras? Brajlon oni nuntempe trovas sur medikamentoj,
vinboteloj, diversaj pakajxoj, mian nomon portas stratoj, domoj ktp."

D.: "Jes, jes, vi pravas. Oni volonte sin ornamas per via belsona
nomo. Kontrauxe al la mia, gxi ecx staras en la enciklopedio; sed tion
blinduloj hodiaux jam ne legas. Estas ja pli komforte auxskulti."

L.: "Stultajxo. Cxu vi eble povas auxskulti kiel skribi Sanssoussi?
Almenaux ses punktojn mi povus prezenti por argumenti kial oni bezonas
skribsistemon, ecx se oni ne povas vidi."

D.: "Bone, bone, sed hodiaux ja neniu havas tiom da tempo por tralegi
cxion. Oni klakadas tra sia tuta vivo. Oni haltas kie ajn, se
estas ekscite kaj amuze."

L.: "Freneza modo."

D.: "Sed efika, se vi scias kion signifas tio. Ne plu dikaj libroj,
kiujn oni ne scias kien meti kaj kiuj estas tro multekostaj. Krome:
vian skribsistemon - tiom lauxdatan de vi mem - oni pene devas lerni.
Mi eniras la orelon."

L.: "mi bone komprenis kaj profunde pripensos, cxu entute festi mian
ducentan."

D.: "Kial tion nun? Mi kredas, ke vi suferas je maljunula obstineco.
Gxuste nun oni bezonas vin, eble pli ol iam ajn."

L.: "Cxesu, almenaux ne moku."

D.: "Ne, Louis, ni vere vin bezonas. Ecx se en niaj vicoj ni iam abolos
vian skribsistemon, cxiu rajtas postuli dokumentojn en brajlo."

L.: "Vi fantazias. Tio ja estas same komplika kaj multekosta."

D.: "Eble, sed ni rajtas havi tion kaj tial ni volas havi."

L.: "En mia agxo oni jam ne devas cxion kompreni, kaj cxar estas tiel,
mi bone fartas, respondante vian demandon komencan. Alikaze mi eble
devus turnigxi cxiutage en mia honora tombo."

El la germana tradukis kaj prilaboris Th. Speckmann
(Fonto: "Die Gegenwart" 3-2008)
)))))

(((((
Ripetigxantaj fusxoj en la informado pri Esperanto

"Estu tre singarda kun viaj vortoj, cxar alie vi atingos gxuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442

En pluraj tekstoj la jxus forpasinta svisa psikologo Claude PIRON klarigis, ke ofte la kontrauxstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikigxas en subkonsciaj timoj.

Tial dum informado pri Esperanto, necesas eviti la riskon de malbonaj elvokajxoj kaj de miskomprenoj.

Ofta antauxjugxo
Unu el la plej oftaj antauxjugxoj rilate al Esperanto estas, ke gxi celas anstatauxi la aliajn lingvojn. Pro tio en la du unuaj frazoj de via informilo aux alparolo anstataux cxiam komenci per Zamenhof (kio certe povas aspekti kiel persona kulto kaj ecx iom sektece) nepre indas malebligi aux korekti tiun miskredon. Alikaze via tuta argumentado, kiu sekvos, ne utilos ecx se gxi bazigxas sur la plej raciaj pensoj, cxar la leganto/auxskultanto reagos emocie. Tuj cxe la komenco vi povas diri ekzemple, ke Esperanto estas lingvo por faciligi la komunikadon inter personoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon.

Pro la sama antauxjugxo evitendas miskompreneblaj esprimoj kiel „universala lingvo”, "unu lingvo por la tuta mondo", “tutmonda lingvo”, “komuna lingvo por la tuta mondo”... Anstatauxe vi povas uzi “interkultura”, "interpopola", "intergenta", "internacia". Vi povas eble ecx emfazi la „inter” (ekzemple INTERnacia). Same ne uzu la esprimon "problemo de la plurlingveco" anstataux "problemo de la lingva baro" alikaze la publiko pensos, ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco, tio estas forigi plurlingvecon mem...

Ofta baza argumento
La facileco de la lingvo estas la cxefa argumento en la plej multaj informiloj. Bedauxrinde por tio ofte estas uzata la vorto "simpla", kiu havas pejorativan signifon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimon ”facila lingvo” aux pli precize ”la malplej malfacila”. Alikaze oni riskas sugesti la ideon de malricxa lingvo. Cetere facileco ne estas kialo por lerni ion. Estas multaj aferoj, kiujn eblas facile lerni sed estas bonaj por nenio. Por la publiko estas pli interese scii, ke Esperanto estas lernebla amuzigxante.
Por eviti la miskredon pri malricxa lingvo, vi povas montri librojn (tradukojn de famaj literaturaj verkoj, aux originalajn verkojn). Anstataux facileco via cxefa argumento povas esti “interkultura dialogo”, “nediskriminacia interpopola komunikado”, “uzebla en multaj landoj”, “lerni Esperanton estas pli amuze ol ludi sudokuon”, ktp... depende de via celpubliko.

Sudamerika aux afrika landeto?
Pro la sciostrukturo en la cerbo, la publiko havas ankaux problemojn "digesti" la ideon de lingvo ne ligita al lando. Tial oni prefere ne malfaciligu tion per tipaj naciaj simboloj: flago, kiu aspektas tiel kiel tiuj de lando kaj himno. Ankaux esprimoj kiel "diasporo", "esperantio/ujo" estas evitendaj pro la sama kialo.

Pliaj diversaj evitindaj esprimoj:
? “artefarita lingvo”, “kreinto”, “havas nur 16 regulojn”, “apartenas al neniu”
? “La internacia lingvo” Se vi uzas la frazon kun “la”, la publiko kontrauxos, ke la angla estas la internacia lingvo.
? “Dua lingvo por cxiuj”: elvokas ideon de devigeco. Multaj homoj estas plurlingvaj do Esperanto simple ne povas esti ilia dua lingvo. Cxu cxiu homo devos lerni gxin?
? Vortoj, kiuj povas havi politikan aux totalitarisman elvokajxon: "movado", "samideano", "fina venko", "ligo", "-ista junularo", ”propagando” kaj en kelkaj lingvoj kaj kuntekstoj la sufikso “-ist”.
? Malverajxoj: “Albert Einstein apogis Esperanton”, “pola Zamenhof”, “ne havas esceptojn” ktp...

Prakauxzo de multaj informadaj fusxoj
Versxajne la plej granda problemo pri la Esperanto-informado estas, ke tiuj, kiuj verkas la tekstojn ne metas sin aux ne kapablas meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton.
Kelkaj ekzemploj:
Por iu, kiu jam konas Esperanton estas evidente, ke:
? Gxi ne volas forigi la aliajn lingvojn.
? Sur nigra-blanka informilo nigra stelo simbolas verdan stelon.
? En ekzemplofrazo en gazeto aux aliloke, kie ne eblis uzi la cxapelitajn literojn, la iksoj estas nur anstatauxiloj por supersignoj.
? ktp...
Por la gxenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj...


Pluraj miskompreneblajxoj fortigas unu la alian
Miskomprenebla esprimo aux ilustrajxo ne kauxzos misinterpreton cxe cxiu, sed RISKAS fari tion cxe KELKAJ personoj. Do tiu teksto ne asertas, ke ekzemple “universala lingvo” estos miskomprenita de cxiuj. Sed se por vi gxi tute ne estas miskomprenebla, tio ne signifas, ke la samo nepre estas vera por cxiuj. Gxenerale unu tia diversmaniere komprenebla vortumo aux desegno ne tro damagxas. Sed se estas pluraj tiaj, ilia efekto obligxas. Kaj bedauxrinde en tipa varbilo por Esperanto troveblas multaj tiaj aferoj...

Kontrolisto
Jen sube propono de kontrolisto por provi elkribli la kutimajn erarojn dum informado pri Esperanto. Bedauxrinde eblas sperti, ke la esperantistoj pli volonte pretas reformi la tutan lingvon ol sxangxeti iliajn cxi-temajn kutimojn. Kaj dume la fambildo de la lingvo ne bonigxas kaj la rebatservoj plejparte servas nur al estingo de fajroj, kiujn oni iel mem ekigis...
? Cxu vi difinis vian celogrupon kaj adaptigxis al gxi.
? Cxu vi legis bazajn tekstojn aux librojn pri Esperanto-informado? Se vi ne konsentas pri kelkaj iliaj konsiloj kaj decidas ne sekvi ilin, cxu vi faris opinienketon en via celgrupo, kiu montris, ke vi povas preterlasi tiujn konsilojn? Aux cxu tiu decido bazigxas sur antauxsupozo via?
? Cxu vi metis vin en la situacion de iu, kiu ne konas Esperanton?
? Cxu la varbilo ne estas miskomprenebla?
? Cxu vi racie pripensis kaj planis gxin, aux cxu gxi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn kaj simple reuzas la tradiciajn sloganojn kaj ilustrajxojn?
? Cxu gxi vere estas tauxga por informi pri Esperanto, aux cxu gxi nur estas fanfaronilo pri Esperanto aux Esperantismo.
? Cxu gxi ne estas tro longa?
? Cxu gxi estas bone legebla kaj cxu la koloroj harmonias?
? Cxu vi provis gxin kun kelkaj homoj antaux ol uzi/multobligi gxin?



2008.02.07
Aperis cxe Esencoj.info
Thierry Salomon
)))))

(((((
Adreso

Vladimir Jxelev sendis informon pri soleca juna esperantisto
logxanta en bulgaria vilagxo, kun jena indiko de la adreso:

Mehmed Nuri
s. Yastreb 6686 obl. Kardjali Bulgario

)))))

(((((
Kio do mortigas?

En Japanio, kie oni konsumas malmulte da graso, la nombro de la koratakoj
estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. Aliflanke en Framcio, kie oni
konsumas suficxe multe da graso, la nombro de la koratakoj estas same pli
malgranda ol en Anglio kaj en Usono.

En Barato, kie oni apenaux trinkas iom da rugxa vino, la nombro de la
koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. En Hispanio, kie
oni trinkas suficxe multe da rugxa vino kaj mangxas multe da paprikitaj
kolbasoj, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio
kaj en Usono.

En Algxerio, kie oni apenaux amoras, la nombro de la koratakoj estas pli
malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
En Brazilo, kie oni multe amoras, la nombro de la koratakoj estas same pli
malgranda ol en Anglio kaj en Usono.

KONKLUDO: Mangxu, drinku kaj amoru lauxplacxe, cxar sxajne tio, kio mortigas,
estas la angla lingvo mem.

(kaptita en hungaria interreta diskutlisto)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15e euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))