ESPERANTA LIGILO
n-ro 6 junio 2008
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
Financa raporto de LIBE por la jaro 2007
Tria komuniko - 74-a INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ - Premantura -
Kroatio
Alvoko
El Esperantio
Datoj (nur en la brajla versio)
Literaturo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Du anoncetoj
Kion via posxtelefono kapablas
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Financa raporto de LIBE por la jaro 2007
Konto LIBK-P cxe UEA
Enspezoj:
Komenca saldo ... euxroj 3.508,23
Kotizoj ... 1.046,78
Donacoj ... 109,59
BABE ... 5.995,56
________
Entute ... 10.660,16
Elspezoj:
Aligxo al UEA ... 171,00
Salonoj en Florenco ... 470,00
Fina saldo ... 10.019,16
___________
Entute ... 10.660,16
Banka konto de LIBE n-ro 42268
Enspezoj:
Komenca saldo ... euxroj 3.834,72
Kotizoj ... 24,00
Diskovendado ... 26,00
Librovendado ... 17,00
Interezoj ... 429,78
pruntita sumo ... 797,93
Malinvestajxo ... 2013,28
__________
Entute ... 7.142,71
Elspezoj:
Esperanta Ligilo ... 3.260,00
IKBE-73 en Albena ... 3.005,00
Enigmo-premioj ... 75,00
Esperanta stenografio ... 50,00
Bankaj kostoj ... 191,83
Fina saldo ... 560,88
__________
Entute ... 7.142,71
Mi aldonu, ke en nian konton venis 2.013 euxroj pro la malinvesto
de parto de nia kapitalo, kiu nun malkreskis je 2.000 euxroj;
krome ni devas redoni (al nia kasisto) 797,93 euxrojn. Grandan
sumon ni ricevis nome de la Brita Asocio de Blindaj Esperantistoj:
la plezuron ricevi 6.000 euxrojn preskaux nuligas la konscio, ke tio
signifas la malaperon de nia brita familio. La Zamenhofa
"senkorpa mistero" gardu nin de pliaj samkauxzaj enspezoj!
La kasisto Pier Luigi Da Costa
je via dispono por cxiaj
klarigoj.
)))))
(((((
74-a INTERNACIA KONGRESO DE BLINDAJ ESPERANTISTOJ - Premantura - Kroatio
Tria komuniko
Karaj Geamikoj!
La preparoj por nia kongreso sukcese finigxas. Gxis la limdato por aligxo
(la 30-a de aprilo) ni akceptis kaj registris 65 gekongresanojn el 14 landoj:
Auxstrio, Bulgario, Cxehxio, Danio, Finnlando, Germanio, Hungario, Italio,
Kroatio, Nederlando, Rumanio, Rusio, Serbio kaj Ukrainio.
Al la blindaj geesperantistoj aligxos ankaux 11-membra grupo de vidantaj
esperantistoj el Kroata esperanta ligo (inkluzive kvar lernantinoj), kiel
kongreshelpantoj.
Kiel oni jam scias, la kongreso dauxros de la 11-a gxis la 18-a de julio 2008.
KUNE petas cxiujn partoprenontojn kiuj gxis nun ne anoncis sian alvenon kaj
foriron, fari tion prefere rete al la retposxtadreso:
antun.kovac@mzopu.hr
Niaj helpantoj dejxoros en flughavenoj de Zagreb kaj Pula kaj en fervojaj
stacidomoj de Zagreb kaj Rijeka por lauxbezone helpi al gekongresanoj.
Proksime de ambaux stacidomoj estas ankaux la bus-stacioj (cxe la tria
tramhaltejo per linioj 2 aux 6 en Zagreb, kaj perpiede en Rijeka).
Oni povas vojagxi per vagonaro el Zagreb al Rijeka kaj poste per loka buso
kaj vagonaro al Pula, aux ankaux el Zagreb per buso rekte al Pula. En Pula
iu atendos vin kaj veturigos al Premantura.
Post cxi tiu komuniko sekvas formularo de aligxilo. Ni petas cxiujn kiuj
gxis nun ne faris tion, plenigi gxin, kaj la plenigitan aligxilon resendi
al la sama retadreso.
Viajn informpetojn sendu al la jam pli frue publikigitaj adresoj, kaj nepre
sciigu nin pri via aligxo.
Bonvenon al Kroatio! Partoprenu "nian 74-an"!
Gxis la revido en Premantura!
Por la Prepara Komitato, amike:
Antun Kovacx
----------------------------------------
74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Premantura (Kroatio)
11-18. de julio 2008
ALIGXILO
1. Nomo
2. Familia nomo
3. blindulo
4. Akompanant(in)o
5. naskigxjaro
6. Vir(in)o
7. Sxtato
8. Logxloko (kun posxtkodo)
9. Strato kaj hejmnumero
10. Telefono
11. Fakso
12. Retposxto
13. Dulita, trilita cxambro
14. Kuncxambran(in)o
15. Pago
UDRUZENJE SLIJEPIH ESPERANTISTA HRVATSKE
DRASKOVICEVA 80, ZAGREB, KROATIO
tel.: +385 1 48-52-978
)))))
(((((
Alvoko
Venu al Svislando en auxgusto por partopreni asembleon de WBU!
Venu al Gxenevo por informi pri Esperanto kaj paroli pri la Esperanta
kulturo kun reprezentantoj el la tuta mondo.
Nuntempaj gejunuloj - same kiel ni siatempe - volas konatigxi kun aliaj
landoj kaj homoj. Esperanto estas por tio ege bona komunikilo. Ni devas
paroli pri nia internacia lingvo, pri LIBE kaj pri la esperanta kulturo
al decidfarantoj kaj aliaj.
La asembleo de la Tutmonda Blindula Unio (WBU [laux anglalingva mallongigo])
okazos en Gxenevo inter la 15-23. de auxgusto 2008. Gxi ofertas bonan
okazon por informi pri Esperanto. La limdato por aligxoj jam pasis, sed
d-ro William Roland, prezidanto de WBU bonvenigas esperantistojn kiel
observantojn. La programo estas plene fiksita, sed ni rajtas distribui
informojn pri Esperanto. La organizantoj estas preparantaj instrukciojn
al observantoj.
Partoprenkosto sen logxado por unu tago estas 50 svisaj frankoj kaj
19 frankoj por tagmangxo. Eble via nacia blindul-asocio povos subteni
finance vian partoprenon. Kuragxe provu, bonvolu! Studu la eblecojn
aparteni al vialanda blindul-asocio kaj bv. anonci vian intencon partopreni
en tiu asembleo.
Informoj pri la asembleo trovigxas sur la pagxoj
www.wbu2008.ch/
En Premantura ni povos paroli kaj interkonsenti pri nia agado en Gxenevo.
Arvo Karvinen
arvo.karvinen@elisanet.fi
)))))
(((((
El Esperantio
Esperantistaj jxurnalistoj rezoluciis parlamente
La lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Jxurnalistoj
vendrede la 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia
parlamento. Cxeestis la kunsidon kaj elpasxis ankaux Dainius Radzevicxius,
prezidanto de Litova Jxurnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de
Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio (TEJxA) fari la unuajn pasxojn
direkte al jura registrigxo de TEJxA en Litovio. La kongreso de
esperantistaj jxurnalistoj okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun
forta financa subteno de la litovia sxtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj.
Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, logxado en hotelo
estis senpaga por la kongresanoj, kaj ankaux mangxojn la kongresanoj ne
bezonis pagi.
fonto: http://www.liberafolio.org
----------------------------------------
La pola parlamento omagxis la 100-an datrevenon de la kreigxo de UEA.
"Esperanto ligas homojn en ricxa kaj valora kulturo, kies fundamenta
mesagxo estas internacia amikeco kaj universala paco" substrekis
deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.
En la datreveno de la kreigxo de Universala Esperanto-Asocio la Pola
Parlamento emfazis la "rekonvortojn al la dauxrigantoj de la verko de
d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu - kiel estas vortumite en la rezolucio -
"kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al cxiuj homoj la eblecon
de reciproka kompreno kaj interkomprenigxo sendepende de la nacieco,
raso, religio kaj propraj mondkonceptoj".
"La pola parlamento, dezirante omagxi la kontribuon de d-ro Ludoviko
Zamenhof al la monda civilizacia heredajxo subtenas la klopodojn de
internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco".
laux la interreta portalo Onet.pl
)))))
(((((
Literaturo
Nikolaus Lenau (1802-1850)
La tri ciganoj
Tri ciganojn iam mi vidis kusxantajn sub ombra saliko,
kiam mia cxaret' malrapidis lace tra sabla eriko.
Tenis sola por si violonon, en mez' de la rugxa vespero,
primaso kaj ludis fajran kanzonon,
sonantan tra l' vasta etero.
Tenis la dua la pipon en busx',
rigardis post sia fumo,
fiera pro la cxemiza fusx'
kaj pro la cigana kostumo.
La tria dormis en placxa kontent',
pendis cimbalo de l' arbo.
Super la kordoj kuris la vent',
tremis en songx' lia barbo.
Kaj portis ili sur la vesto
flikojn pro multaj truoj.
Por ili estis la viv' nura festo,
ecx cxe forestoj de sxuoj.
Trifoje al mi la tri per parado,
se iam la sorto minacas,
montris per fum', per dorm' kaj ludado,
kiel pro l' viv' ili sxmacas.
Post la ciganoj devis mi
rigardi plu veturanta,
post la vizagxoj, en nostalgi'
min cxiam denove turnanta.
(el la germana tradukis Rikardo Sxulco)
(el Legolibro)
Rim. de la alsendinto: Mi uzis la originan nomon de la auxstra poeto
(cetere pseuxdonimo). La tradukinto kutimis esperantigi la nomojn de
auxtoroj, do skribis "Lenauxo Nikolao".
Th. Speckmann
----------------------------------------
Klabund (1890-1928):
Aventuro
Konrad estis tiom ebria, ke li postkuris cxiun inan figuron kiu montrigxis en
la noktaj stratoj, sxin preterpasis, li haltis sub lanterno por rigardi sxin
kaj resaltis sxokite. Nun li persekutis adoleskantinon, kiu venis de societo
kaj estis hejmenakompanata de la servistino. Sxi respondis al liaj ekrigardoj
malvarmete kaj scivoleme. Sed subite al li mankis la kuragxo alparoli sxin.
Mekanike li eniris flankan straton.
Post kelkaj pasxoj li vidis lumi rugxan kurtenon malantaux teretagxa fenestro.
Do devis esti lumo malantaux gxi. Nesciante kial, li per sia bastono frapetis
la fenestron, unufoje, dufoje.
Ho Dio, Esther pensis, cxu eble estas amiko de Kurt?
Sxi jxetis tukon cxirkaux siajn nudajn sxultrojn kaj trarigardetis
la fendon de la kurteno. Sxi vidis nur malklaran ombron, iomete sxi
malfermis la fenestron.
"Kiu estas?"
"Mi volas eniri" diris Konrad, "malfermu!"
Sxi repusxis la fenestron kaj iomete klinigxis eksteren. Sxi vidis lian
varmegan vizagxon, liajn avide strecxitajn okulojn kaj auxdis lian vibrantan
vocxon. Li faligis la bastonon kaj levis siajn brakojn kiel adoranto.
"Ci..."
Sxin ravis la krepuske lasciva strato, la sovagxa amanto, entute
la pikanta situacio. Cxiumomente Kurt povus eniri kaj kapti sxin.
Li ja estis sidanta en sia laborcxambro verkante eseon, eble li skribos
ankoraux dum horoj, fojfoje li sidis tie gxis frumatene kun siaj manuskriptoj.
Sed same li povus malfermi la pordon cxiuminute.
Sxi sxteliris al la pordo kaj auxskultis en la koridoron. Poste sxi zorge
riglis, reiris super la tapisxo al la fenestro kaj diris:
"Ci devas enveni tra la fenestro."
Per unu salto $konrad estis en la cxambro. kaj kiam li vidis la belan virinon
staranta antaux li en noktokitelo kun pinta frizuro, nigraj mallargxaj okuloj
kaj mola, pale flava frunto kiel bildo el japana lignogravurajxo, li farigxis
sobra de sia ebrieco kaj furioza pro amo. '''
Gxemegante li presis sian kapon kontraux sxia brusto.
"Silente, karulo!"
Sxi kisetis lian hararon, karese sin malligis de li kaj auxskultante
pasxetis al la pordo. Tie sxi palpis dekstren je la muro kaj elsxaltis
la elektran lumon.
* * *
Konrad reiris la saman vojon tra la fenestro kiel li estis veninta, en
sia pugno blua, silka rubando de sxia noktokitelo.
* * *
"Nu, kio estas tio?" Kurt diris, dum li demetis sian cxemizon.
"Ja mankas blua rubando el via kolumo."
"Jes, mankas" Esther diris indiferente, tusxante sian kolon, ke la
fingropintoj ludis kun la mamoj. "La lavistino estas tro neglektema.
Denove sxi forgesis la rubandon..."
el Erotikaj rakontoj
(el la germana tradukis Th' Speckmann)
Noto de la tradukinto:
Klabund (naskita Alfred Henschke) estis germana auxtoro de romanoj,
rakontoj kaj liriko.
)))))
(((((
Du anoncetoj
1. Finfine aperis en du brajlaj volumoj la libro "Blanko sur nigro" de
Ruben Gallego (Legu en EL n-ro 8/2007, pp.18-19).
Cxiuj antauxmendintoj jam ricevis siajn ekzemplerojn, sed restas ankoraux
liberaj 7 ekzempleroj. Dezirantoj acxeti (la libro kostas 11 euxrojn) bv.
skribi al:
Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov, 15-1,
RU-357739 Kislovodsk,
Rusio.
2. Volonte mi transdonos al unua petonto du brajlajn vortarojn:
Franca-esperanta (du libroformataj volumoj) kaj
Esperanta-franca (tri volumoj kun molaj kovriloj).
Bv. vin turni laux la supra adreso.
)))))
(((((
Kion via posxtelefono kapablas
(ecx se vi pri tio ne scias)
1. La numero por alvoki helpon tutmonde estas la sama: 112. Gxi funkcias
ecx kiam via telefono estas blokita. Provu!
2. Cxu vi lasis viajn sxlosilojn sxlositaj en la auxto kaj vi estas
distance de via logxejo kie vi havas rezervajn sxlosilojn?
Jen la solvo:
Alvoku la logxejon;
iu trovu tie vian rezervan telesxaltan auxtosxlosilon kaj tenu gxin
proksime al la telefono;
vi mem proksimigu vian posxtelefonon je 20 centimetroj al la auxto;
nun via kunlaboranto en la logxejo premu la butonon sur la hejma sxlosilo,
kaj via auxto malfermigxas. (Funkcias ankaux kun la pordo de la pakajxujo).
Provu!
3. Cxu elcxerpigxis la baterio en via posxtelefono?
Cxiu posxtelefono havas iom da rezerva sxargo aktivigebla per *3370# kaj
certiganta aldonan 50%-an sxargon.
Kiam vi resxargos la telefonon, ankaux tiu rezervo replenigxos por tiamaniere
savi vin venontfoje.
4. Kion fari, se iu forsxtelis vian posxtelefonon?
(Cxi tiun eblecon la posxtelefonvendistoj intence ne disvastigas, por ke
la sxtelinto sengxene konsumu uzante la posxtelefonajn servojn, kaj la
prisxtelito acxetu novan aparaton por ankoraux plia konsumado.)
Eksciu la serian numeron de via posxtelefono pere de *#06#
(nenia aldona butonpremo necesas).
La aperanta kodo unike identigas vian telefonon tutmonde. Notu gxin kaj
tenu gxin en sekura loko.
Se via telefono igxus forsxtelita, informu la operatoron de la koncerna
kompanio, sciigante la serian numeron.
Pere de tiu kodo oni simple eltrafikigos la telefonon igante gxin neuzebla
ecx kun alia SIM-karto.
Kvankam la telefonon vi probable ne rehavos, vi povas esti certa, ke gxin
almenaux ne povos uzi la sxtelinto.
Se cxi tio estus konata de cxiuj, ne plu havus sencon sxteli posxtelefonon.
Tial dividu cxi tiun scion kun cxiuj viaj konatoj.
(Kaj ne forgesu ekkoni kaj sekurigi vian unikan serian numeron.)
----------------------------------------
La originalo de la cxi-suprajxo venis al mi per interreta hungarlingva
dissendolisto.
Mi tuj provis 112 per blokita posxtelefono. Mirakle komencigxis dialogo
en kiu la sistemo demandis cxu mi vere deziras alvoki la helposervon.
1 poento - mi pensis.
Poste mi provis la kodon por ekscii la unikan kodon de mia posxtelefono.
Gxi efektive aperis sur la ekraneto de la posxtelefono.
Jam 2 poentoj - mi konstatis surprizite.
La baterio en mia posxtelefono ankoraux havis iom da sxargo, do - mi
pensis - mi provos la trukon kiam ekestos la situacio.
Pri la panika malsxloso mi estis iom skeptika, sed se blokita klavaro povas
escepte funkcii, kial do ne...
Mi cxiuokaze esperantigis la interesan tekston kaj sendis gxin al
dissendolisto esperantista. Mi konfesu: la konkludan frazon mi iom revortumis.
En la origina teksto estis ne "dividu cxi tiun scion kun cxiuj viaj konatoj",
sed... "sendu cxi tiun mesagxon al cxiuj viaj konatoj".
Kaj kion mi ricevis de tiu listanaro? Pli mildaj reagoj rimarkigis, ke mi
farigxis kaptita per konata interreta maniero, kiun oni nomas "hoax".
(Cxi tiu angla vorto signifas trompon per sprita, amuza, sxerca maniero.)
Mi ja volis dividi cxi tiun sperton kun vi, karaj legantoj, sed do bonvolu
forgesi alineojn du kaj tri. Tamen, unu kaj kvar restas validaj.
A. V.
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15e euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))