ESPERANTA LIGILO
n-ro 7 septembro 2008
oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
De la redaktoro
El la estraro
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (I/II)
Kongresa raporto (I/II)
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Forpaso
Prototipo de monero kun punktomarkado, publikigita en Dallas
Blinduloj en UK, 2007 en Jokohamo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
(((((
De la redaktoro
Karaj Legantoj,
Cxi-jare la koncernaj komisiitoj laboris tre diligente, tiel jam la unuan
postferian numeron povis eniri parto de kongresa raporto kaj parto de la
protokolo pri la Gxenerala Asembleo de LIBE. Ne necesas do - ecx mankas loko
por - postkongresa babilado fare de la redaktoro pri tiu plej grava jara
evento.
Ankaux materialon pri la Universala Kongreso mi devis sxovi al la oktobra
numero, por ke cxi tiu kajero ne farigxu multe pli ampleksa ol kutime.
Aliparte, vi povas legi fine de cxi tiu numero oficialan raporton pri la
pasintjara, 92-a UK. Jes, raporto pri gxi aperis jam en la revuo (2007
oktobro), sed mi ricevis apartan peton publikigi ankaux raporton de JABE.
La raporto alvenis nur post la preso de la junia numero, tial gxi ne povis
esti publikigita pli frue. Ne estas ja malutile foje legi kiel organizintoj
mem jugxas pri sia propra organizitajxo. (Red.)
)))))
(((((
El la estraro
1. Venontjara balotado
Laux la statuto de LIBE (vd. paragrafon 11), la estraranoj estas nomumataj
por periodo de kvar jaroj. En 2009 finigxos la dejxorperiodo
por la nuna estraro, tial okazos balotado, kiun prizorgos Harald Rader
(Auxstrio) kaj Anatolij Masenko (Rusio).
Nia movado tre bezonas novajn, fresxajn fortojn, ni do alvokas tiujn,
kiuj bone konas la movadon kaj deziras agi por plivigligi gxin, ne hezitu!
Sendu vian nomon kun mallonga biografio al nia dua sekretario:
Anatolij Masenko, Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
retadreso: mai@narzan.com
Vi povas kandidatigi ankaux iun alian, kondicxe ke tiu konsentas.
S-ro Masenko akceptos nomojn de estrarkandidatoj gxis la fino
de decembro 2008.
2. Cxar la estraro decidis aktualigi kaj represi la "Internacian adresaron
de blindaj esperantistoj", ni petas la LIBE-delegitojn kaj individuajn
membrojn, kie delegitoj mankas: bv. plej baldaux sciigi la duan sekretarion
A. Masenko pri cxiuj sxangxoj, forstrekoj aux kompletigoj bezonataj
en la nova eldono.
Nedeljka Lojxajicx
prezidantino de LIBE
)))))
(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 74-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj
(Premantura, Kroatio) - 11-18.07 2008
(I/II)
Mallongigoj de propraj nomoj:
AKa - Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo - Antun Kovacx (Kroatio)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AV - Attila Varro (Hungario)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
HR - Harald Rader (Auxstrio)
JJ - Jiri Jelinek (Cxehxio)
KM - Keranka Milusxeva (Bulgario)
LC - Livi Ciobanu (Rumanio)
LP - Lars Pilegaard (Danlando)
NK - Natalia Kasymova (Germanio)
NL - Nedeljka Lojxajicx (Serbio)
OP - Olena Posxivana (Ukrainio)
PDC - Pier Luigi Da Costa (Italio)
PSx - Petro Sxnypir (Ukrainio)
RM - Rob Moerbeek (Nederlando)
Unua kunsido
lunde, la 14-an de julio 2008,
10.00 - 12.30
(gxin cxeestas 21 anoj de LIBE)
1. malfermo
cxi-foje cxeestas kvar geestraranoj de LIBE:
NL (prezidantino),
AM (dua sekretario),
PDC (kasisto) kaj
DSx (konsilanto).
AM proponas al la cxeestantoj per momenta levigxo rememori tiujn,
kiuj por cxiam forlasis nin de post IKBE-73:
Claude Piron (Svislando), Takasugi Icxiro (Japanio), Don Harlow (Usono)
el la gxenerala movado;
Jozsef Hohl (Hungario), Ljubovj Pancxenko (Ukrainio) kaj Andreo Tarasenko
(Rusio) el nia pli malvasta rondo.
NL proponas jenan tagordon:
1. Malfermo (jam okazis);
2. Envenintajxoj;
3. Sekretaria raporto;
4. Financa raporto;
5. Landaj raportoj;
6. Kunlaboro kun EBU;
7. Estrarbalotado;
8. Sekvontjaraj kongresoj;
9. Diversajxoj.
2. Envenintajxoj
NL nur informas pri oficiala propono de la svisa parlamento,
ke la lingvo E-o ricevu Nobel-premion.
3. Sekretaria raporto por 2007
NL informas, ke la raporto aperis en la maja EL, kaj eventualajn
demandojn povas respondi la dua sekretario.
AKa demandas, kion faris la estraro por OP, ke ankaux sxi havu teknikajn
ilojn por plenumi gravajn taskojn de la gxeneralsekretario?
AM respondas, ke la estraro kelkfoje pridiskutis, kiamaniere reaktivigi
nian gxeneralsekretarion, sed ne solvis la problemon, cxar OP ne esprimis
klare tion, kion sxi bezonas.
AV rememorigas sian mencion en EL 9/2007 pri la letero de OP, en kiu sxi
malkasxe kaj akre prezentis la situacion kaj kvazaux deklaris sian
demision el la estraro. Sed la komenco okazis en Albena, kie oni
akuzis sxin, kaj sxi tie ne cxeestis. Se ecx sxi ne agis brile, en la estraro
trovigxas ankaux aliaj, kaj AV ne havas la senton, ke la estraro estas
facile kaj libere kontaktebla kun la espero ricevi respondon.
NL promesas ankorauxfoje pripensi la aferon kaj trovi solvon.
AKo esprimas la impreson, ke la gxenerala sekretario ne partoprenas en la
laboro de la estraro. Se jes, tio ne estas normala.
DSx demandas al NL, cxu vere sxi kredas solvi la aferon? La gxenerala
sekretario ne funkcias. Ne kompreneblas, ke komence de la 21-a jarcento
en Ukrainio oni ne povas havi interreton.
AV ne komprenas la veran kialon cxe OP, cxu sxi ne havas financajn rimedojn
por aboni interreton aux sxi ne posedas tauxgan aparaton. LIBE ne estas
ricxa, sed ambaux problemoj estas ja solveblaj, ecx per monpetado.
NL konfirmas, ke LIBE povus pripagi retposxton de OP, se sxi tion petus.
Ankaux pri komputilo sxi neniam plendis. Siatempe LIBE ja acxetis por sxi
kasedaparaton por vocxlegi EL-n.
AV sugestas, ke oni almenaux publike ne promesu korekti la aferon.
Eble la situacio sxangxigxos post la baldauxa balotado.
La sekretaria raporto estas aprobita per vocxdonado: 13 jes, 1 kontraux.
4. Financa raporto por 2007
NL informas, ke la raporto aperis en la junia EL. Se necesas, oni povas
vocxlegi gxin cxi tie, kaj la kasisto PDC pretas respondi eventualajn demandojn.
RM interesigxas pri la finrezulto: cxu jes aux ne estas deficito?
PDC rememorigas, ke la mono de LIBE trovigxas cxe UEA-konto kaj
en itala banko. Dum la pasinta jaro la elspezoj estis iom pli multaj ol
kutime (plialtigita kosto por EL-presado, kongressubvencio, aligxo al EBU
ktp.), do en la banka konto restas nun cxirkaux 600 euxroj. Bedauxrinde,
Brita Asocio de Blindaj Esperantistoj (BABE) cxesis funkcii, kaj sian
tutan kapitalon (cx. 6000 euxrojn) gxi sendis al LIBE. Kompreneble, en la
raporto ne estas citita la cxefa investita LIBE-kapitalo, kiu ne movigxas.
AKa demandas, cxu la raporto koncernas la tempon inter la pasinta kaj
nuna kongresoj?
PDC klarigas, ke temas pri la tuta jaro 2007. I.a. li menciis cxi-jaran
pli malavaran subvencion de la sveda Thilander-fondajxo al EL.
Kun 19 jesaj vocxoj la financa raporto estas aprobita.
5. Landaj raportoj
Auxstrio: HR salutas la cxeestantojn nome de ALBE kaj ties prezidantino
Veronika Haupt. Pasintjare en Vieno ALBE arangxis tre sukcesan renkontigxon,
kiun partoprenis gesamideaanoj el Auxstrio, Cxehxio kaj Germanio. Cxi-jare
en marto HR ricevis "Oran ringon", la plej altan distingon de la auxstria
blindul-asocio pro sia longjara kunlaboro en la Asocio, kaj cxar dum 44
jaroj li estis prezidanto de ALBE.
Kun aplauxdoj la cxeestantoj gratulas s-anon HR okaze de tiom alta honorigo.
Bulgario: KM substrekas, ke la pasintjara agado de ANEB okazis sub la signo
de tri jubileoj: 120 jaroj de E-o, centjarigxo de BEA kaj same centjarigxo
de E-o inter bulgaraj geblinduloj. Sukcese pasis IKBE-73 en Albena.
Dauxre estas eldonata en brajlo kaj surkasede "Esperanta fajrero";
ekde 2008 gxi aperas ankaux surkompaktdiske, kaj ekde aprilo oni povas legi
gxian retversion cxe: www.sotirof.dir.bg . Ankaux la revuo "Bulgara E-isto"
estas surdiskigata. En la retejo nlb.bg oni povas trovi la promesitan
katalogon de E-eldonajxoj el la Nacia Brajla Biblioteko. La sama biblioteko
aperigis brajle la fabelon "Ansereto vojagxanto" de E. Popova. Kaj gxojigas
la informo pri nova E-kurso laux zagreba metodo por komencantoj, precipe
por gejunuloj, inter ili ecx dekjara knabineto.
Cxehxio: JJ Gxojas, ke la rondo de cxehxaj blindaj E-istoj felicxe
ne mallargxigxas, kaj estas planataj pasxoj por plilargxigi gxin. Cxiujare
plibonigas E-sciojn tri unutagaj renkontigxoj kaj unu tutsemajna restado
en iu feriejo. Por cxi-somera renkontigxo estas proponita rabato al
komencantoj, kaj rezulte jam du novuloj aligxis. Regule aperas la revuo
"Auxroro" - brajle, sonkasede kaj sur MP3-disko. Fine li substrekas specialan
valoron de la interregionaj renkontigxoj, pri kio jam parolis HR.
Danlando: LP kun bedauxro konstatas, ke la landa asocio preskaux mortis.
Nur li kaj Soeren Willemoes legas EL kaj interesigxas pri la movado.
Finnlando: AKa rakontas, ke Raimo Tanskanen gvidas cxiumonate unu tuttagan
kurson. Komence de junio tre sukcese pasis du-taga kurso kun profesia
instruistino por dek lernantoj. La kursanoj preferas monatajn kursojn,
precipe pro vojagxaj kauxzoj. "Steleto" brajligis lernolibron de Lars Forsman
el Svedio kaj lernolibron laux zagreba metodo. La lernolibro "Esperanto
per rekta metodo" de Stano Marchek haveblas cxe "Steleto" en kompaktdisko
kun teksto kaj modela parolo. La kursanoj tre ekinteresigxis pri la disko,
kaj cxiu ricevis gxin por kvin euxroj. "Steleto" estas membro de la centra
blindula Ligo. La Ligo kreis strategian planon por dek estontaj jaroj,
kaj "Steleto" aldonis du jenajn proponojn:
1. ke la Ligo arangxu trejnajn kursojn al gejunuloj pri internacia kunlaboro;
2. ke la Ligo uzu brajlon en cxiu informado al vidhandikapitoj.
Germanio: NK mencias, ke en la viena renkontigxo, pri kiu parolis HR,
partoprenis ankaux kvar membroj de EBLOGO. La revuo "Esperanto aktuell",
organo de GEA, kiu estis disvastigata ankaux kasedforme, ne plu estas ricevata
pro sanstataj problemoj de la vocxleginto, tamen atingeblas gxia elektronika
versio. En brajlo regule estas eldonata "La blinda E-isto", presorgano
de EBLOGO. Kaj funebra novajxo: cxi-monate mortis Erika Runkel.
Hungario: AV diras, ke ne estas io raportinda.
Italio: PDC raportas pri renovigo de la IABE-estraro. Dum la paskaj ferioj
okazis eksperimenta renkontigxo kadre de la junulara E-festivalo. Vere ne
multaj IABE-anoj gxin partoprenis, kaj la programeroj ne tute estis konvenaj
por ili, sed regis tre bona etoso. "Itala ligilo" longe ne aperis, sed sxajne
nun oni trovis, kie akiri paperon, do la eldonado renovigxos. Kiel sciate,
en IL estas publikigitaj kelkaj interesaj verkoj aux almenaux cxapitroj
el ili. IABE decidis disponigi ilin elektronike kaj brajle al interesigxontoj,
samtempe sercxante manieron por malaltigi koston de brajligo. Estas
planate antaux venonta kongreso realigi surdiskan version de PIV
(Plena Ilustrita Vortaro). La arta muzeo "Omero" havas nun retan sekcion
ankaux en E-o.
Kroatio: AKo rakontas, ke ekde la pasintjara septembro cxefa tasko de KUNE
estis preparado de IKBE-74. Okazis ankaux aliaj aktivecoj: jarkunveno de
KUNE, regula aperigo de la sonrevuo "Tempo", sukcesa renkontigxo okaze de
la monda Brajlo-tago, en kies kadro estis prezentita E-kroata kaj
kroata-E-a vortaro en brajlo. Kunlabore kun KEL (Kroata E-Ligo) KUNE
celebras centjarigxon de E-o en Kroatio. La membraro de KUNE pligrandigxis
je kvar novuloj, inter kiuj estas juna lernanto. Entute sep anoj de KUNE
partoprenas la kongreson.
Nederlando: RM sciigas, ke la plej aktiva en NOSOBE estas Jaap Wieringa,
longjara kasisto de la societo kaj redaktoro de "La kontakto". En aprilo
dudek NOSOBE-anoj denove kunvenis en blindulferiejo. Tie okazis kvizo,
kaj invititaj el Germanio geabelistoj prezentis por gustumi produktojn
de abeloj. NOSOBE provas fari ion por la mondo per sia kaseda servo.
Kolegoj de RM dauxre vocxlegas la revuon "Esperanto", kies abonoj tamen
falis de 52 gxis 24, cxar sendosaketoj ofte ne atingas gxustatempe la
kopiejon en Germanio. Ecx pli granda falo okazas pri "Monato", kies
abonantaro malkreskis de 45 gxis 17. Elise Lauwen vocxlegas kaj kopias
la junularan revuon "Kontakto", kaj RM mem legas "Heroldon de E-o",
ecx se ne cxiam plezure pro gxiaj akraj kritikoj kontraux UEA. Krome,
cxe RM eblas mendi "Internacian pedagogian revuon" kaj la revueton por
nefumantoj "Puraj pulmoj". La bonfara fonduso "Espero" en Ukrainio aperigis
posxtmarkon pri V. Erosxenko, kiu kostas 1,5 euxrojn.
AM rimarkas, ke tiu fonduso eldonis ne nur posxtmarkon, sed ankaux moneron
kaj kelkajn artikolojn pri Erosxenko, bedauxrinde, kun la sola malhonesta
celo konvinki la mondon, ke Erosxenko ne estis ruso sed ukraino.
NL aldonas, ke dum la cxi-jara UK NOSOBE dejxoros cxe la Movada foiro,
kaj LIBE havos tie kunsidon.
Rumanio: LC esprimas dankojn al Jacques Tuinder pro ties bonfara laboro
efektivigita dum la pasinta aprilo en Krimeo (Ukrainio) kaj poste en
Rumanio. LC dankas ankaux s-anon HR, kiu pripagis ecx kelkajn ekzemplerojn
de la libro "Blanko sur nigro". Post tralego li transdonos la ricevitan
ekzempleron al aliaj samlandanoj. Nova s-ino Aneta Bartic bonege progresas
en E-o. Kiel LIBE-delegito LC enrumanigis kaj sukcesis aperigi en la nacia
brajla revuo la artikolon prezentantan nian LIBE al EBU.
Rusio: AM transdonas salutojn de la nova REAN-prezidanto Pavel Rjabov
kaj de 30 partoprenintoj en REAN-jxamboreo, kiu fine de junio okazis
en Kislovodsk. Certe, tridek ne estas kontentiga nombro por la tuta Rusio,
sed gxojigis tri junaj mezlernejanoj, kiuj fervore lernis E-on. Kiel LC jam
menciis, post tutjara klopodado aperis en brajlo la libro "Blanko sur nigro"
de Ruben Gallego.
AM petas permeson saluti la cxeestantojn nome de litova s-ano Alvydas
Valenta, kiu dum la lastaj du jaroj preparis du interesajn librojn. La unua
- sub la titolo "Infanoj de feino", kiun li verkis kunlabore kun kolego
H. Stukas - ampleksas 600 nigrepresajn pagxojn kaj entenas 230 litovajn
popolajn fabelojn pri diversspecaj handikapuloj. La alian libron Alvydas
verkis mem, kaj titolis gxin "Blindeco en historio kaj nuntempe".
Ambaux verkoj jam aperis nigre.
Serbio: NL reprezentas 11-personan grupon, en kiu estas pluraj gejunuloj.
Partoprenon de la geknaboj helpis la blindulasocio kaj ministerio. Felicxe
en la blindullernejo dauxras kurso de E-o. Dum la jaro "Suda stelo" arangxis
du interesajn renkontigxojn: muzik-poezian programon por nevidantaj E-istoj
okaze de la Zamenhof-tago kaj similan kune kun vidantoj en la ejo de
Internacia kultura servo okaze de la jaro de lingvoj, en februaro.
Ukrainio: PSx konstatas stagnon de la movado en Ukrainio, cxar preskaux
cxiuj blindaj E-istoj logxas dise kaj ne renkontigxas. Pri "Viburno" Tatjana
Muhxamedsxina diris, ke denove rompigxis la presilo. OP cxiam estas preta
vocxlegi ion ajn en E-o laux mendoj, kaj cxe sxi estas kelkaj novaj komencantoj.
Plu aktivas "Verda ondo" en Krimeo sub la gvido de Ella Ruban, ankaux tie estas
kelkaj novaj lernantoj. Sed ili laboras por si mem, ecx ne informante
la delegiton.
NK antaux forveturo al la IKBE ricevis elektronikan version de "Viburno",
kie la redaktoro plendas pri mankanta papero, kaj versxajne gxi estos la lasta
numero en brajlo. Pri presilo oni nenion skribas.
Per tio finigxas la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo de LIBE.
Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE.
)))))
(((((
Kongresa raporto (I/II)
La 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazis de la 11-a
gxis la 18-a de julio 2008 en la eduk-rekapabliga porblindula centro
en Premantura, urbeto cxe la marbordo (regiono Istra) kaj cxe pli granda urbo
Pula en Kroatio.
La kongresa temo estis: Nevidantoj en la medio - vivo en grandaj urboj.
La kongreson organizis Kroata Unuigxo de Nevidantaj Esperantistoj.
La prepara komitato konsistis el:
Antun Kovacx prezidanto,
Dragan Sxtokovicx sekretario,
Vjekoslav Morankicx,
Sxtefica Mutak,
Marija Repac.
En la laboro de la Kongreso partoprenis 60 blindaj esperantistoj kun
akompanantoj el la jenaj 14 landoj: Auxstrio, Bulgario, Cxehxio, Danio,
Finnlando, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio, Nederlando, Rumanio, Rusio,
Serbio, Ukrainio.
Partoprenis ankaux vidantaj gastoj, i.a. Spomenka Sxtimec kun grupo da
junaj esperantistoj el Zagreb.
Laux nia kutimo, la unuan vesperon - cxi-foje vendrede - post la
vespermangxo okazis interkona vespero.
Sabate, la 12-an de julio je la deka horo okazis oficiala malfermo de la
kongreso:
Antun Kovacx salutis cxiujn partoprenantojn kaj cxiujn gastojn.
Unue la kongreson salutis Keranka Milusxeva je la nomo de bulgaraj blindaj
esperantistoj kiuj pasintjare organizis kongreson en Varna. Poste Spomenka
Sxtimec legis salutleteron de Jadranka Kosor, vicprezidantino de la Kroata
Registaro. Oficiale la kongreson malfermis la vicprezidanto de la Kroata
Esperanto-Ligo Vjekoslav Morankicx. Rob Moerbeek legis salutleteron de lordo
Colin Low, prezidanto de Euxropa Blindul-Unuigxo. Nome de la Kroata
Blindul-Asocio la kongreson salutis Zlatko Kufticx, el departamento
Istrio Sonja Zivolicx, el komunumo Medulin Ivica Rogulj kaj nome de la
esperantosocieto Rijeka Boris di Costanzo. Fine la kongreson salutis
doktoro Ivo Borovecxki, honora membro de UEA.
Post la salutvortoj laux propono de Antun Kovacx la kongresanoj elektis
La kongresan estraron:
Antun Kovacx prezidanto,
Nedeljka Lojxajicx kaj Pier Luigi Da Costa vicprezidantoj,
Natalia Kasymova kaj Dragan Sxtokovicx sekretarioj.
Post kafopauxzo okazis la enkonduka prelego pri la kongresa temo fare de
s-ro Lino Fucxicx, reprezentanto de Ministerio pri protekto de medio,
spacplanado kaj konstruado.
Fine de la tago okazis nacia vespero. Istriajn popolkantojn kantis la duopo
Magnolija.
Dimancxe, la 13-an de julio Natalia Kasymova komencis serion de
cxiumatenaj Esperantaj instrulecionoj.
Poste prelegis Mira Katalenicx: "Graveco de movebleco por plibonigo de
vivkvalito de blinduloj", Antun Kovacx: "Miaj cxiutagaj iradoj en la zagreba
medio" kaj Nedeljka Lojxajicx: "Avantagxoj kaj malavantagxoj de la vivo de
blindulo en granda urbo".
Vespere Antun Kovacx gvidis kvizon kaj samtempe okazis kunsido de la
LIBE-estraro.
Lunde, la 14-an de julio estis la unua kunsido de Gxenerala Asembleo de LIBE.
Post kafopauxzo Arvo Karvinen prelegis pri agado kaj strukturo de EBU kaj
pri kunlaboro de EBU kaj LIBE.
Post la tagmangxo grupo da kongresanoj vizitis urbon Pula.
Post la vespermangxo okazis Literatura vespero: sian literaturan verkadon en
Esperanto prezentis Spomenka Sxtimec.
Marde, la 15-an de julio okazis tuttaga ekskurso. Ni vizitis Aleon de
glagolicanoj, la plej malgrandan urbon de la mondo Hum kaj ekskursejon Cukricxi.
Merkrede, la 16-an de julio prelegis Attila Varro: "Kiel reprezenti blindulajn
interesojn en la nuna, vidocentra socio".
Post la kafopauxzo ni vizitis Domon de naturo Kamenjak en Premantura.
Post la vespermangxo okazis prezentado kaj gustumado de mielproduktajxoj,
(organizanto: Mladen Sxtokovicx) kaj tuj poste la Internacia vespero.
Jxauxde, la 17-an de julio estis la dua kunsido de Gxenerala Asembleo de LIBE.
Posttagmeze ni fermis nian kongreson kaj vespere estis adiauxa vespero.
Dum la kongreso ni havis entute ses kongrestemajn prelegojn.
Krom la Esperantaj instrulecionoj de Natalia Kasymova trifoje posttagmangxe
Rob Moerbeek gvidis lingvajn ekzercojn.
Estas aparte menciinde, ke kun ni kongresis sinjorino Spomenka Sxtimec,
Kiu krom sia valora literatura vespero grave kontribuis per helpo en la
organizado kaj ofta interpretado dum la kongreso.
Ni kongresis en konstruajxo tute adaptita por blinduloj, en kies proksimeco
estas plagxo (ankaux tute adaptita por blinduloj), kie ni povis nagxi tage kaj
vespere.
Dum la fermo de la kongreso multaj gekongresanoj esprimis sian kontenton pri
tio, kiamaniere ni organizis la 74-an IKBE.
Fine de tiu cxi raporto, mi deziras kontente informi ke cxi-jare kongresis bona
nombro da junaj geesperantistoj. Estus bone, se ili cxiuj dauxrigus la
lernadon kaj uzadon de Esperanto.
Raportis Dragan Sxtokovicx
Kongresa sekretario
)))))
(((((
Forpaso
Tiuj gxojigaj kongresaj impresoj suficxus al mi porlonge, tamen malgxoja
sciigo atingis min. La 13-an de julio forpasis mia amiko, ukraina
esperantisto, Oleksandr Honcxar.
Post timiga evento - tertremo, okazinta en Altajo en la jaro 2004 - li
estis la ununura, kiu telefonis al mi por ekscii cxu cxio estas en ordo,
cxu ne suferis mi kaj mia hejmo. Poste ni kelkfoje longe gastigis unu
la alian, kaj iam li diris: "Tertremo donacis vin al mi".
Sasxa ne tre atentis pri siaj malsanoj. Li amis sian patrujon, muzikon kaj
nian karan lingvon.
Li partoprenis multajn tutsovetiajn kaj rusian E-renkontigxojn, korespondis
kun alilandanoj kaj samlandanoj, esperantigis ukrainajn verkojn kaj kantojn.
Ripozu en paco, kara amiko!
Galina Lukjanenko
)))))
(((((
Prototipo de monero kun punktomarkado, publikigita en Dallas
Mono, argxenta dolarmonero respektas la 200-jaran jubileon de Louis Braille.
Samtempe, kiam la monero estis eldonita, oni malfermis jarkunvenon de
la federacia blindulorganizo en Dallas. Kunvenis cx. 1000 homoj por vidi
la jubilean monon. Frontflanke de la monero trovigxas bildo de
Louis Braille kaj la vorto "Liberty" (libero). Dorsflanke de la monero staras
"Brl", kiu estas kodo de punktoskribo por la vorto Braille. Sub cxi tio
trovigxas bildo de lernejagxa knabo, kiu legas brajlan libron kaj havas
blankan bastonon sur la brako. Malantaux li trovigxas librobretaro,
sur kiu staras "independence" (sendependo).
Nevidantoj povas identigi cxiujn amerikajn monerojn laux grandeco kaj pezo,
sed Braille-dolaro estas la unua monero, kiu havas punktomarkadon.
El la svedlingva revuo Finlands synskadade esperantigis
Raimo Tanskanen
)))))
(((((
Blinduloj en UK, 2007 en Jokohamo
En la 92-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), 4-11 auxgusto 2008
en Jokohamo, Japanio, partoprenis 24 vidhandikapuloj el 5 landoj:
17 el Japanio, 3 el Italio (Aldo GRASSINI, Daniela BOTTEGONI, Piero PALADINI),
2 el Finnlando (Arvo KARVINEN, Heikki KOSONEN),
1 el Francio (Philippe NEAU) kaj 1 el Hispanio (Pedro ZURITA).
El ili 14 (2 el eksterlando) venis sen akompananto. Venis ankaux 3 gvidhundoj.
En UK Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj (JABE) sukcesis realigi
neimageble multajn kaj enhavoricxajn projektojn, por ke ankaux blinduloj
povu gxui UK kiel ordinaraj kongresanoj, dank'al superhomaj kaj sindonemaj
helpegoj de subtenantoj de JABE (cxi-foje laboris 12 inkluzive de cxefaj 3,
nome s-inoj ISAKI Michiko, HONDA Terumi kaj KIKUSIMA Kazuko) kaj diversaj
helpetoj de samhotelaj kaj aliaj kongresanoj.
1. Brajligo de Dokumentoj
Je la apero en januaro sur la retpagxo de UEA de Dua Bulteno (DB), JABE tuj
pretigis gxin en 3 versioj: teksta, brajla kaj masxinvocxa (per ESPTAPI,
senpaga vocxiga programo por Esperanto farita de japano, s-ro YAMANO Tosio,
por helpi blindulojn). Sed aligxintaj vidhandikapuloj deziris unuavice
ricevi "tekstan" version. Tiu fakto ja estas konsiderinda por estontaj UK.
(Sciu, ke blinduloj mem povas kopii gxin el la retpagxo de UEA kaj tekstigi
per iom da manipulo.)
El Kongresa Libro, kies datenon UEA donis, JABE antauxkongrese brajligis
kaj presis nur la programon por surloka uzo. Kongresfine blinduloj ricevis
la KD kun datenoj tekstaj kaj brajlaj de la tuto de KL escepte de la
adresaro, DB kaj kongresa kuriero kune kun KD por instali ESPTAPI.
2. Brajla eldonado de kongresa kuriero
Nur la neprajn informojn kiel programsxangxojn k.a., tamen blinduloj
ricevis la kongresan kurieron cxiumatene samtempe kun aliaj kongresanoj.
Tio realigxis dank'al sindonemego de s-ino HONDA, kiu brajligis el la
dateno de la redakcio kaj presis malfruvespere. UEA permesis al JABE
instali brajlopresilon en la cxambron de LKK, sed pro gxia bruo sxi povis
presi nur post la foriro de LKK-anoj.
3. Logxejo estis "internacia kunvivejo"
En unu 500-lita hotelo komforta, malmultekosta kaj trafike oportuna logxis
cx. 50 vidhandikapuloj kun akompanantoj/kunlaborantoj kune kun pli ol 200
ordinaraj kongresanoj. JABE konstruis la bazan arangxon kun la hotelo kaj
la servon dividis kun LKK. Tial cxiujn informilojn hotelkoncernajn,
inkluzive de la gvidilo pri trafiko de la flughaveno, JABE produktis
vidulprese kaj brajle por la tuto de mendintoj. Estis diversaj
komplikajxoj kun UEA, sed fine 150 japanoj kaj 100 ne-japanoj naskis
internacian atmosferon idealan kiel tiun de logxejo por UK. Ankaux la
stato "24 vidhandikapuloj inter 250 kongresanoj" bonefikis, por ke
ordinaraj kogresanoj po iomete helpu blindulojn diversokaze.
La ekzemplo de tia logxado jam estis en UK en 1995, Tampereo, Finnlando.
Pro la bono de la logxejarangxo de JABE, ecx venis propono el logxinto:
Se blinduloj havos tian logxejon en estontaj UK, nia grupo volonte logxos
tie kaj helpetos blindulojn.
4. Bankedo de JABE kun vere japana gusto
Por ke blinduloj sciu, kiuj blindaj partoprenas, JABE organizis tuj post
la malfermo de UK tagmangxon (nome bankedon por blinduloj kaj
akompanantoj/kunlaborantoj), kiun partoprenis 60 el 13 landoj inkluzive
de 21 vidhandikapuloj. Dum la bankedo de UK estis bufeda kaj kun menuo
ne vere japana, JABE deziregis spertigi al eksterlandaj blinduloj vere
japanan tradician kuirajxon. Je la surtabligxo laux la tradicia mangx-ordo
de 9 po-personaj pladoj, organizanto klarigis pri materialoj, kuirmanieroj,
mangxmanieroj ktp. De cxiamuloj de UK venis opinio: Ankaux la bankedo de
UK devas esti tia je menuo, klarigo kaj prezo (malpli ol duono de tiu de UK).
5. Ekskurso de JABE kun komika parolarto "Rakugo"
En la ekskursa tago de UK ekskursis buse al Tokio 56 el 14 landoj inkluzive
de 19 vidhandikapuloj, je la duona prezo de ekskursoj al Tokio de UK.
En la promenado tra la pure japanstila gxardenego "Koisikawa Koorakuen",
protektata kiel sxtata kultura konservendajxo, devigite estis, ke
japanajn vidhandikapulojn akompanu ne-japanaj vidantoj. Tiu pareco nature
dauxris ankaux en muzeo kaj butikumado, kaj ecx gxis intersxangxo de
retadresoj.
Poste ni vizitis etnologian muzeon pri la vivo de la urbo Edo (la nuna Tokio)
en 17-18-aj jarcentoj, en kiu cxiuj povas tusxi cxion tute libere. En la
granda salono de la muzeo ni prenis japanecan luncxon en lakita tradicistila
luncx-ujo. Poste venis la kulmino de la ekskurso: gxui la japanan tradician
unikan kaj komikan parolarton "Rakugo" de profesia rakugo-isto, s-ro
YANAGIYA Sannosuke. Li rakontis du repertuarojn. Nur la klarigo pri Rakugo
estis interpretita en Esperanton, sed lia lerta aktorado ridigis ankaux
ne-japanajn blindulojn.
Fine ni vizitis Asakusa, kie antaux la fama templo estas vicoj da butiketoj
de japanecaj memorajxoj k.a.
6. Amikigxo inter blinduloj en hotelo
Por du vesperoj JABE luis etan konferencejon en la hotelo. Mardon vespere
japanaj blinduloj kaj kunlaborantoj kunsidis por diskuti internajn aferojn
de JABE, cxar neniam aliokaze povas kunsidi tiom da membroj, kiuj logxas
tute dise tra la longega lando. Jxauxdon vespere japanaj kaj ne-japanaj
blinduloj kunsidis, principe sen vidantoj, por reciproke amikigxi. Estis
bone, ke cxiuj povis sinprezenti per iom longa parolo. Ecx japanaj
blinduloj lingve komencantecaj tamen plene klopodis kapti ion el la paroloj.
7. Fakkunsido de UK: Blinduloj
Temas pri kutima programero de LIBE en UK. Gxi estu la okazo informi al la
ordinara kongresanaro pri diversajxoj de blinduloj, sed ne estu interna
de blinduloj. Samkiel en aliaj UK multaj ordinaraj kongresanoj vizitas
kun intereso. Ili ja estas homoj pretaj helpi blindulojn, se blinduloj
prezentus sian problemon tauxge. Sub la gvidado de s-ro Arvo KARVINEN
japanaj blinduloj prezentis la japanan posxkomputileton kun brajlo-legilo
kaj senpagan vocxigan programon por Esperanto "ESPTAPI".
8. Deziroj de JABE pri UK kaj IKBE
Japanajn blindajn esperantistojn pli interesas programplena UK ol ripozplena
IKBE. Ni esperas, ke estonte en eblaj okazoj UK kaj IKBE okazu paralele
kiel kombinajxo de la aferoj de 2006 kaj 2007, nome: (1) blinduloj logxu
en unu hotelo, sed nepre komune kun multaj ordinaraj kongresanoj; (2)
IKBE havu suficxon da siaj kunsidoj aux en UK-ejo aux en alia ejo
proksima, por ke IKBE-anoj povu gxui ankaux la UK-programon plene kaj
samtempe montri la ekziston de blindaj kongresanoj al la tuta kongresanaro.
Cxiuokaze nun la intereso pri eksterlandaj Esperanto-eventoj grandigxas
inter japanaj blindaj esperantistoj. Tio ja estas la plej granda frukto
de UK en Jokohamo.
(raporto de JABE)
Enn Japanio blindaj esperantistoj kutimas partopreni en kongresoj sen
akompananto, cxar iuj samurbaj aux samklubaj esperantistoj po iom helpas.
Tial ankaux por IKBE kaj UK japanoj, ecx edzino de blindulo kaj subtenantoj
de JABE, ne deziras esti akompananto ligita cxe certa blindulo, sed
proprakoste venas kiel plenrajta kongresano, kaj en necesaj okazoj
propravole helpas ajnan blindulon. Ankaux por gajni komprenemon de
ordinaraj kongresanoj pri blinduloj, estas necese, ke blinduloj agu en la
gxenerala Esperanto-movado kiel en UK.
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))