ESPERANTA LIGILO

n-ro 8 oktobro 2008

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (2)
Rezolucio de la 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Kongresa raporto (II/II)
75-a INTERNACIA KONGRESO de BLINDAJ ESPERANTISTOJ - Unua komuniko
"Nia rondo familia" - Du jubileulinoj
El E-io
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
Kompletigo al Enigmoj kaj problemoj (septembro 2008)
Rakonto pri punkto
Gravaj komunikoj de Rob Moerbeek
Forpaso
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 74-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj
(Premantura, Kroatio) - 11-18.07 2008

Mallongigoj de propraj nomoj:
AKa: Arvo Karvinen (Finnlando)
AM: Anatolij Masenko (Rusio)
AV: Attila Varro (Hungario)
DA: Dusxan Angxelkovicx (Serbio)
HR: Harald Rader (AUXstrio)
KM: Keranka Milusxeva (Bulgario)
NL: Nedeljka Lojxajicx (Serbio)
PDC: Pier Luigi Da Costa (Italio)
RM: Rob Moerbeek (Nederlando)

Dua kunsido, jxauxde, la 17-an de julio 2008, 10.00-11.30

Antaux ol dauxrigi la laboron laux la tagordo, NL direktas parolon al RM,
cxar li forveturas al la UK.

RM unue esprimas dankojn al la gastigantoj kaj partoprenantoj pro bona
etoso dum la IKBE. Poste li faras kelkajn rimarkojn kaj atentigojn.
Cxar LIBE membrigxis en EBU, li proponas mencii tion en oficialaj paperoj
de LIBE, ankaux sur la frontpagxo de EL.
Por tiuj, kiuj uzas brajle PAGE (Plena Analiza Gramatiko de E-o),
RM informas, ke nun aperis multe pli faciluza gramatiko, atingebla
ankaux en interreto, temas pri POMEGO (Plena Manlibro de E-Gramatiko).
Kasedoj farigxas malmodernaj, sed nur en parto de la mondo. Nur gxis la fino
de 2009 ni gxuos la kopiadon en Germanio, kaj oni sugestas jam transiri al
kompaktdiskoj legeblaj per Daisy-aparato. Estus dezirinde enketi tion en EL.
La librejo de LIBE baldaux transiros en alian lokon, do gxia adreso
sxangxigxos.

6. Kunlaboro kun EBU

NL konstatas, ke pri tiu temo AKa jam prelegis dum la IKBE, kaj nun li
preparis projekton de la rezolucio.

RM vocxlegas la tekston de la rezolucio, al kiu sekvas kelkaj korektoj
kaj aldonoj. Oni rekomendis post akcepto en la IKBE, aperigi la rezolucion
en la LIBE-retejo, en EL kaj disponigi al la delegitoj por eventuala
publikigo en naciaj blindulrevuoj.

7. Balotado

NL informas, ke en 2009 finigxos kvarjara dejxorado de la nuna LIBE-estraro,
do laux la Statuto sekvos balotado. AM kaj HR akceptis proponon de la
estraro denove prepari kaj respondeci pri la balotado. Nun estas atendataj
sinanoncoj por kandidatigxi.

AM gxis la fino de la kuranta jaro akceptos kandidatigxanoncojn,
ke la listo kun biografioj aperu en la januara EL 2009.

AV laux sperto konstatas, ke tiu balotado iom post iom perdas sian
signifon, cxar homoj ne plu estas aktivaj. AKa estas agrabla escepto.
AV ne kuragxas konsili ion sagxan, sed per simpla deklaro pri la balotado
la situacio ne sxangxigxos. Almenaux li alvokas, ke ni cxiuj instigu
verajn agemulojn partopreni en la balotado, cxar LIBE bezonas vere
funkciipovan estraron.

NL subtenas la ideon de AV kaj konsilas, ke naciaj E-organizajxoj
dum siaj kunsidoj pritraktu la aferon kaj rekomendu kandidatigxi al homoj,
kiuj konas la situacion kaj pretas labori.

8. Sekvontjaraj kongresoj

NL konstatas, ke LIBE jam ne la unuan fojon spertas la problemon pri
sekvontjara kongreso. En 2009 la UK okazos en Pollando, kaj NL skribis
al Zuzanna Jankowska, sed tiu ne respondis. I.a., dum la EBU-asembleo 2008
en Turkio AKa tusxis la temon kun iu pola gravulo, kiu favore akceptis
la ideon. La LIBE-estraro dum proksimaj monatoj ankorauxfoje provos
kontakti kun polaj ges-anoj por instigi ilin organizi se ne plenan IKBE,
almenaux ion enkadre de la UK. NL substrekas gravan rolon de E-renkontigxoj.
Tial, se ne eblos okazigi IKBE-on, estus dezirinda renkontigxo en Okcidento,
ekzemple en Auxstrio.

AKa proponas elekti Roterdamon por venontjara renkontigxo.

AM tuj replikas, ke NOSOBE ecx cxi-jare ne sukcesis ion organizi.

AV entuziasmigxis pro Auxstrio, cxar por cxiuj gxi estas bone
atingebla loko.

HR precizigas, ke venontjare la renkontigxon ALBE ne organizos;
eble gxi okazos post du jaroj.

9. Diversajxoj

AM klarigas, ke "Internacia adresaro de blindaj E-istoj" estis eldonita
brajle en 2003, kaj intertempe multo malaktualigxis en gxi. Felicxe
ekzistas cxiam renovigata komputila versio, ankaux en la reta LIBE-pagxaro.
Tial teknike ne estos granda problemo prepari la adresaron por represo.
Certe, necesas anonci en EL pri la kolektataj gxisdatigoj, poste la delegitoj
iom eklaboru kaj la aktualigitan materialon sendu al AM. Laux li,
la eldonkvanto ne superu 300, cxar el la antauxe presitaj 400 ekzempleroj
multaj gxis nun kusxas. Laux lasta kalkulo, brajlan version de EL nun ricevas
289 adresatoj. Oni konsideru ankaux plialtigxon de la preskostoj en Praha.

DA konstatas, ke la antauxa adresaro estis neoportune bindita, do la nova
eldonajxo estu bindita almenaux kiel EL.

NL memorigas, ke antaux kelkaj jaroj dum nia Asembleo ni priparolis neceson
de tiflologia terminaro, sed praktike nenio estis farita. Kaj nun dum iu
instruhoro, kiun gvidis RM, denove oni esprimis la saman bezonon. Do, NL
provos kontaktigxi kun E-akademiano Otto Prytz kaj Vladimir Jxelev, ke ili
okupigxu pri kompilado de la terminaro; ankaux AV konsentas kunlabori.

NL informas, ke omagxe al la 200-a naskigxdatreveno de Louis Braille
(04.01.1809), la LIBE-estraro proponas, ke en cxiuj landoj okazu ekspozicioj
de E-eldonajxoj kaj prelegoj aux artikoloj pri kontribuo de E-istoj
al evoluo de brajlo.

AV eldiras proponon, ke tiutema artikolo estu verkita en E-o por plua
traduko al naciaj lingvoj.

PDC konfirmas, ke gxuste tian artikolon li intencas prepari, kaj li
atendas materialojn pri iam aktivaj diverslandaj E-istoj, kiuj kontribuis
al unuecigo, evoluo kaj disvastigo de brajla skribo.

AM mencias pri projekto de pola junularo, kiu estas preta surdiskigi
la revuon "Pola Esperantisto", se aperos almenaux cent abonantoj.
La propono estas bona, sed gxia efektivigo ne sxajnas simpla. Dubindas
ne nur cent abonantoj, ankaux la kosto kaj neklara pagmaniero.

AM ripetas sian anoncon el junia EL, ke jam aperis la libro
"Blanko sur nigro" en du brajlaj volumoj, gxi kostas 11 euxrojn.
Cxiuj antauxmendintoj jam ricevis gxin, sed restas ankoraux liberaj
kvin ekzempleroj. Do, por mendi bv. turni vin al AM. Krome, s-ano Ivan Trufan
el Stavropol senpage sendos al unua petanto du E-lernolibrojn: bulgaran
en kvar brajlaj volumoj kaj polan en du brajlaj volumoj. Cxi-rilate
kontaktigxu ankaux kun AM.

AV sugestas, ke LIBE iel subvenciu la polan projekton, tamen la estraro
konsideras tion ne tauxga.

KM anoncas, ke cxe sxi eblas aboni "Esperantan fajreron", kiu nun estas
en brajla, surdiska kaj reta versioj. Jarabono kostas 10 euxrojn
por okcidentanoj kaj 5 euxrojn por alilandanoj.

Per tio la Gxenerala Asembleo de LIBE finas sian cxi-jaran laboron.

Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE.
)))))

(((((
Rezolucio de la 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
al
Euxropa Blindul-Unio (EBU)
naciaj blindul-organizoj
Esperanto-unuigxoj de viddifektitoj

Nevidantoj en medio

La partoprenantoj de la 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
en Premantura, Kroatio 11.-18.7.2008 kun 76 partoprenantoj el 14 landoj
traktis kiel cxeftemon la problemojn de blinduloj en grandaj urboj,
precipe de memstara movigxo. La kongreso kaj la Gxenerala Asembleo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) akceptas jenan rezolucion:

Alvoko 1

La Gxenerala Asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj alvokas
decidfarantojn de komunumoj, sxtatoj kaj institutucioj de Euxropa Unio
en siaj decidoj konsideri aliron de viddifektitoj al edukado, profesia
trejnado kaj enlaborigo, kaj tiamaniere preventi diskriminacion.

Konstruata medio devas esti sekura al cxiuj.

La Gxenerala Asembleo kun plezuro konstatas, ke Euxropa Blindula Unio (EBU)
konscie agadas por efektivigi partoprenon en socio.

Alvoko 2

La Gxenerala Asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
konstatas, ke lingvosciaj gejunuloj, kiuj interesigxas pri internacieco,
ne havas kontentigajn taskojn en la okupoj de internaciaj organizoj.

Ekde 1921 komencigxinta tradicio de cxiujaraj internaciaj kongresoj de
blindaj esperantistoj ofertas eblecon ricevi interkulturajn rilatojn kaj al
partoprenantoj pretecon al internacia kunlaboro. Tial informado pri la
internacia lingvo Esperanto, kaj kontaktoj kun blindulorganizoj estas necesaj.

La Gxenerala Asembleo alvokas Esperanto-unuigxojn de viddifektitoj
kune kun naciaj blindulorganizoj subteni pere de Esperanto la dum jardekoj
kreitan kulturon.

Pere de la revuo Esperanta Ligilo, reto de delegitoj kaj kontaktopersonoj
en naciaj blindulorganizoj Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
dum periodo 2009-2012 distribuu informojn pri Esperanto-materialoj,
studeblecoj, internaciaj renkontigxoj kaj instigu al najbarlanda kunlaboro.
)))))

(((((
Kongresa raporto (II/II)

Arangxoj kulturaj en Premantura

Kiel dum cxiuj niaj kongresoj, ankaux cxi-foje ili havis tre gravan lokon.
Jam la unuan tagon post la vespermangxo ni kolektigxis sur teraso. Estis
tre agrable renkonti malnovajn amikojn kaj konatigxi kun novaj.
"Fresxan rojon" en la "Esperantoriveron" alportis cxi-foje kelkaj junaj
vidantaj esperantistoj. Ili havis sian propran programon, kie ili lernis
la lingvon ludante. Estis kelkaj novuloj, ekz. Aneta Bartic el Rumanio,
kiu post dumonata lingvolernado jam suficxe bone parolas esperante.

Cxiumatene post la matenmangxo okazis esperanto-lecionoj. Mi kiel
instruistino volas diri kelkajn vortojn pri tio. Mi kore dankas cxiujn,
kiuj vizitis ilin. Partoprenis cxirkaux 20 personoj, kiuj tre fervore
laboris. Kvankam ne cxiuj taskoj estis facilaj, ni ilin cxiujn solvis
per komunaj fortoj. Mia danko apartenas ankaux al la membroj de LKK,
kiuj printigis la lernomaterialojn antauxsenditajn de mi. Cxi-foje
mankis materialoj por vidantoj, do ili estis "diskriminaciataj", sed
helpe de blindaj amikoj ankaux ili povis partopreni la komunan laboron.

Dum la Nacia Vespero koncertis la grupo "Magnolio" el Kroatio. Du fratoj
prezentis popolan kaj modernan muzikon, ludante naciajn instrumentojn kaj
kantante belegajn kroatajn kantojn.

Okazis kvizo, kiun majstre gvidis Antun Kovac. Ni kore dankis la auxtoron
de interesaj kaj spritaj demandoj, kiuj fakte estis same sprite respondataj.

En Literatura Vespero la famkonata Esperanto- verkistino Spomenka Stimec
rakontis al ni pri sia laboro kaj lauxtlegis fragmentojn el siaj libroj.

Certe gravan lokon en la kultura programo havis ekskursoj. Dum la tuttaga
ekskurso komfortaj busoj veturigis nin komence al la "Aleo de Glagolicanoj".
Gxi estis konstruita dum lastaj 30 jaroj kaj estas dedicxita al la famkonataj
monahxoj Cirilo kaj Metodo. En la nauxa jarcento ili iris al Moravio por
kristanigi tieajn homojn. Ili kreis la Glagolan alfabeton, kiu disvastigxis
ankaux en Kroatio. La aleo havas 11 "staciojn", el kiuj 7 ni vizitis.
La unua stacio estas litero S, simbolo de Slaveco. La tuta aleo estas
6 km-jn longa. Ni eliris el la busoj cxe la dua stacio kaj piediris
cxirkaux 3 km-jn de monumento al monumento. Unu el ili estas klascxambro
de Kliment Ohridski, posteulo de Cirilo kaj Metodo el la nauxa jarcento.
Sub la cxielo staras sxtona segxo por instruisto kaj kelkaj simplaj
sxtonoj por lernantoj. Kelkaj el ni prenis ties rolojn, sidante sur
la "segxoj" kaj auxskultante klarigojn de la cxicxerono Spomenka Sxtimec.
La sekva stacio estis cxe la pregxejo, apud kiu trovigxas kopio de la
unua skriba kroata dokumento el la 12-a jarcento. Sur sxtona tabulo estas
skribite: "Mi, pastro Drjxihxa, konfirmas, ke tiu terpeco n-ro ...
apartenas al ...". La originalo trovigxas en arkeologia muzeo en Zagrebo.
Kutime oni acxetas malgrandajn tabuletojn kun la teksto kiel memorajxon.
Tiaj kopioj pendas en multaj kroataj domoj.
Post kelkaj aliaj stacioj (ekz. "Istarski Lucidar" - la saman nomon havas
ankaux Istria enciklopedio el la 12-a jarcento "Istarski razvod", dedicxita
al juraj dokumentoj de la mezepoko k.a.) ni venis al la lasta stacio,
la pordo de la urbo Hum, la plej malgranda urbo de la momdo. Vintre cxi tie
logxas nur 14 homoj. Sed gxi estas urbo kun placo, remparo, tombejo,
pregxejo ktp. Fakte estas nur du stratetoj kun tri vicoj da domoj. En la
mezepoko logxis cxi tie pli multe da homoj. La urbo trovigxis sur la limo
inter Venecio kaj Auxstro-Hungario. En la loka vendejo ni povis acxeti
suvenirojn aux human specialajxon, brandon kun brancxeto de visko.

Post-tagmangxe ni iris al porblindula sportejo Sukricxi, kie nin atendis
membroj de la istria blindulasocio kaj gxia prezidanto Zlatko Kufticx.
okazis sportludoj: konkursoj en sxako kaj pendantaj (rusaj) kegloj.
En sxako venkis partoprenantoj de nia kongreso. Niaj sxakludistoj estis:
Lubov Antonova (Rusio), Anatolij Masenko (Rusio), Stefan Jancxicx (Serbio)
kaj Petro Sxnypir (Ukrainio). Ili venkis je 2,5 al 1,5. En la kegla
turniro la unuan lokon akiris Zlatko Kufticx (Kroatio), la duan Galina
Lukjanenko kaj la trian Raisa Mamonova (ambaux el Rusio). La renkontigxo
finigxis per festa pikniko.

Alian mallongan ekskurson ni faris al la domo de naturo Kamenjak, tute
proksime de nia kongresejo, kie ni auxskultis rakonton pri la flauxro kaj
fauxno de la regiono. Multajn specojn de kreskajxoj, diversajn mineralojn
kaj marajn estajxojn ni povis palpi.

Iomete pri la regiono: Premantura estas malgranda vilagxo, trovigxanta
proksime de la urbo Pula. Tiu duoninsulo jam preskaux tri mil jarojn
estas renkontejo de plej diversaj kulturoj kaj lingvoj. Diversaj sxtatoj
elprovadis cxi tie sian potencon: Romio, Bizanco, Venecio, Francio,
Auxstro-Hungario kaj Italio. Dank' al kontrauxfasxisma luktado de siaj
popoloj Istrio liberigxis kaj unuigxis kun Kroatio en la jaro 1943.
Dum pluraj jarcentoj kunvivis cxi tie tri kulturaj rondoj: la slava
(kroata kaj slovena), la romia kaj la germana. Gxuste Istrio estas la
lulilo de la plej malnova kroata lingvo kaj la cxefa trezorejo de la
glagola skribo, kiun oni uzis gxis la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento.
La nomo Istria duoninsulo devenas de tribo Histri, kiu alvenis cxi tien
en la dua jarcento antaux Kristo. Gxi estas la plej granda duoninsulo
en la orienta parto de Adriatiko. Logxas cxi tie 202 mil homoj. Pro siaj
belega naturo, ricxa kulturo kaj milda mediteranea klimato gxi allogas
multajn turistojn. Istrio estas la plej grava turista parto de Kroatio.
Longa marbordo donas neforgeseblajn momentojn de senstrecxa ripozo.
La plej granda urbo estas Pula. Gxi havas 60 mil logxantojn. La cxefurbo
de Istrio estas Pazin, havanta 9 mil logxantojn.

Al Pula estis organizita mallonga ekskurso. Ni povis viziti gxiajn
vidindajxojn: tri pordegojn kaj antikvan amfiteatron.

La konstruajxo, en kiu ni logxis, estas rekapabliga centro por blinduloj.
Gxi estas tre bone adaptita por homoj kun viddifekto: gvidlinioj sur la
planko, kontrastaj koloroj, reliefaj kaj brajlaj surskriboj plifaciligas
la orientigxon en la domo kaj en la korto. Ankaux la cxambroj estas
komfortaj kaj oportunaj. Tre afablaj kelneroj, bongustaj mangxajxoj -
cxio cxi faris nian restadon ege agrabla.

Certe ne eblas esti en Istrio kaj ne viziti la maron. Plagxo en Premantura
estas bone adaptita por blinduloj: Cxe la akvo estas barilo, laux la sxtuparo
eblas eniri la maron, kaj por nagxemuloj en la maro ekzistas limsxnuro,
do oni ne perdigxas kaj cxiam povas trovi la bordon.

Premantura mem estas ege trankvila loko: ne tondras muziko gxis mateno,
ne svarmas amasegoj da turistoj en la stratoj - do vere konsilindas ferii
tie. Nur tiuj kuloj... Ili nin turmentis senkompate.

Por mi persone "la krono" de la kultura programo estas la Internacia arta
vespero. Sonis kantoj kaj versoj el diversaj landoj. Komencis la koncerton
filino de Dragan Sxtokovicx, la dekjara Maria. Sxi ne nur kantis pri la
"avino, kiu dancas rock'n'roll", sed ankaux mem dancis. Sxi estis tre
varme akceptita de cxiuj cxeestantoj.

Kongresaj tagoj pasas tre rapide. Dum la solena fermo sonis dankvortoj kaj
aplauxdoj. Nia kara Otto Prytz cxi-foje ne venis, tial lian "taskon"
libervole prenis Attila Varro, klopodante provizi ni per limeriko.
Rezultis la sekvaj versoj:

Manpleno da kuragxularo
kunvenis denove cxe l' maro.
Por ni, fervoruloj,
ne gravis ecx kuloj.
Ni fidas je dauxra refaro.
(Iom "postpolurita" de la auxtoro - red.)

Pri la sekva kongreso nenio ankoraux estas konata, sed ni esperas, ke ni
nepre renkontigxos.

Al niaj karaj gastigantoj - koran dankon pro tiom bone organizita kongreso.

Natalia Kasymova
)))))

(((((
75-a INTERNACIA KONGRESO de BLINDAJ ESPERANTISTOJ

Unua komuniko

Karaj Geamikoj!
Cxi-foje la LIBE-estraro akceptis afablan oferton de Pola E-Asocio (PEA),
kiu pretas organizi por ni valoran arangxon en cxarma intermontara
kuracloko de Pollando, kun ricxa programo E-a, kultura kaj turisma.
Prezentigxas bona okazo tuj post la IKBE partopreni ankaux en UK94
en Bjalistoko, la naskigxloko de Zamenhof.

Do, IKBE75 okazos

KIE: en Muszyna (Musxina), cx. 140 km. sudoriente de Krakovo (Pollando).

KIAM: de la 18-a (tagmangxo)
a) gxis la 24-a (vespermangxo) de julio 2009 por irontaj al UK94, aux
b) gxis la 25-a (matenmangxo) de julio por nepartoprenontoj en la UK.

RESTADO: en Centro de Regenerigxo "NESTOR"; cxambroj 2-3-litaj kun banejo.
Estas granda gxardeno. 3-foja mangxado cxiutaga, kaj krome viandajxoj
cxe sxtipfajro, ankaux loka minerala akvo cxiam.

Kongresa temo: Integrigxo - "Mi + vi = ni -
ni donu la manon cxiu al cxiu por ne maltrafi la vojon,
cxar pli kaj pli urgxa estos la reciproka bezono".

PROGRAMO: Gxi estos detale priskribita en la Dua komuniko kaj enhavos
kongrestemajn referajxojn, E-arangxojn, integrajn amikecajn renkontojn,
ekskursojn, spektaklojn.

TRANSPORTO: ni veturigos la partoprenantojn el kaj al Krakova Stacidomo
aux Flughaveno komence kaj fine de la arangxo kontraux aldona pago de
15 euxroj. Malfruigxintoj devos mem arangxi la vojagxon de Krakovo al Krynica
(oftaj busoj), de kie ili prenu lokan (urban) buson al Muszyna.

Por kuna vojagxo al la 94-a UK en Bjalistoko, ni rezervos kontraux aldona
pago la noktan vagonaron kun matenmangxo en skatoloj.
PROTEKTADO: krom flega protekto kaj turismaj gvidantoj, la IKBE-anoj havos
e-istan servadon dum la tuta arangxo kaj veturado.
ALIGxILOJ: Cxar la lokoj estas limigitaj, bonvolu sendi viajn plenigitajn
aligxilojn plej frue, kun jenaj donitajxoj:
1. antauxnomo kaj familia nomo;
2. nevidanto aux akompananto;
3. naskigxjaro;
4. viro aux virino;
5. lando, posxta kodo, urbo kaj eventuala distrikto, strato kaj domnumero;
6. telefonnumero;
7. retadreso;
8. nomo de la eventuala samcxambrano;
9. mi pagis per banko ... euxrojn;
10. mi bezonas oficialan invitilon por la vizo.
Nigreskribitajn aligxilojn vi povas rekte sendi laux la kontakta adreso
de PEA-filio (vd. pli sube), sed tiujn en brajlo aux rete bv. sendi al:
Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov 15-1,
RU-357739 Kislovodsk (Rusio);
retadreso: mai@narzan.com

ANTAUxPAGO: egalas 100 euxrojn, kaj pagendas nepre kun la indiko:
"KONGRESO de LIBE"
al la banka konto de PEA: PL 71 1240 1558 1978 0010 1917 5794
SWIFT (kodo de la banko): PKOPPLPW
Adreso por KONTAKTOj kun PEA-Filio:
Polski Zwiazek Esperantystow O/Nowy Sacz (Prononcu: Novi Sonc),
Al. Wolnosci 37 F 7,
PL - 33-300 Nowy Sacz,
Pollando;
tel.: +48 18 4429827
mob.: 48 604 088 620
e-mail: esperantistoj@o2.pl
LIMDATOJ POR ALIGxOJ kaj ENPAGOJ:
gxis la 20-a de decembro 2008 validos jenaj prezoj:
por postsocialismaj landoj - 180 euxroj, por aliaj - 260 euxroj;
gxis la 28-a de februaro 2009 - 190 kaj 270 euxroj respektive;
gxis la 15-a de junio 2009 200 kaj 280 euxroj respektive.
poste ni ne garantias partoprenon laux la proponitaj kondicxoj -
ili povos esti sxangxitaj.
LA PREZO ENHAVAS: restadon kun mangxado, transporton laux supra priskribo
kaj la tutan programon.
ATENTON! La partoprenantoj devas esti en siaj landoj asekurigitaj,
kaj veni kun propraj medikamentoj, kiuj estas por ili necesaj.
BONVENON al POLLANDO!
LOKA ORGANIZA KOMITATO:
Halina Komar (prezidantino de PEA) - respondecas pri la tuto:
e-mail: korlando@interia.eu
Robert Kaminski (sekretario de Cxefa Estraro de PEA,
ano de Pola Asocio por Blinduloj) - por kontaktoj kun la Asocio:
lodzano@neostrada.pl
Jolanta Kieres (vicprezidantino de la PEA-Filio en Nowy Sacz) -
gvidos la kongresprogramon:
jola11k@interia.pl
)))))

(((((
"Nia rondo familia"

Du jubileulinoj

La 28-a de oktobro por geklubanoj en Kislovodsk (Rusio) estas elstara
okazo kunveni en kutima logxejo por kune festi la 80-an naskigxdatrevenon
de sia mastrino Nadja Jxukova/ Tiu modesta hejmo jam delonge farigxis
cxiusemajna kunvenejo de la urba E-klubo "Elbruso".

La Jubileulino siatempe akiris en Leningrad ecx du superajn klerecojn -
filologian kaj difektologian, kaj 42 el siaj jaroj sxi dedicxis
al sindona laboro en blindullernejo, kie sxi cxiam gxuis estimon de la
kolegoj kaj amon de la infanoj.

Instigita de la karmemora bulgara s-ino Tanja Mileva, Nadja en 1975
ekstudis E-on, kaj tre rapide sxi eniris nian movadon. Sxi vaste korespondas
kun ges-anoj en- kaj eksterlande, vekante cxirkaux si cxies sinceran
simpation; multe sxi kontribuis al cxiuj brajlaj E-revuoj, kaj kelkfoje
sxi gajnis konkursajn literaturajn premiojn pro siaj propraj originalaj
versajxoj. Cxiam vigle, sxi partoprenis dudek internaciajn kongresojn kaj
amason da enlandaj E-arangxoj. Dum 1977-1996 Nadja gvidis interesan,
tre varian laboron de la lerneja E-rondeto.

Fortikan sanon ankoraux por pluaj jaroj ni bondeziras al nia kara samideanino!

Anatolij Masenko

--------------------------------

La 29-an de oktobro nia s-anino Ursula Heiden povas festi sian 70-an
naskigxdatrevenon.
Jam en la tiama GDR sxi provis disvastigi Esperanton per korespondado kaj
fondo de kasedrondoj. Ekde 1989 sxi estis vicprezidanto de Eblogo kaj
plenumas la postenon de delegito por LIBE kaj EL.
Al Ursula ni deziras ankoraux multajn sanajn kaj aktivajn vivjarojn.

Theodor Speckmann
)))))

(((((
El E-io

REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2008

POEZIO:
Unua premio: Mikaelo Gishpling (Israelo) pro "Rekviemo";
Dua premio: Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Mortis la Dioj";
Tria premio: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro "Tiu vino" kaj "Lastaj pensoj de mortanta poeto".

Partoprenis 21 auxtoroj el 16 landoj.

PROZO:
Unua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Ordinara vizagxo";
Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Kemio";
Tria premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Novaj tempoj".

Partoprenis 24 auxtoroj el 15 landoj.

ESEO:
Unua premio: ne aljugxita;
Dua premio: Luiza Carol (Israelo) pro "Esperantismo kaj vegetarismo:
similaj trajtoj";
Tria premio: ne aljugxita;
Honora mencio: Pieter Doumen (Belgio) pro "Lingvo: trezoro de la popolo".

Partoprenis 5 auxtoroj el 4 landoj.

TEATRAJxOJ:
Unua premio: ne aljugxita;
Dua premio: Geraldo Mattos (Brazilo) pro "Amo ne murdas";
Tria premio: ne aljugxita.

Partoprenis 6 auxtoroj el 6 landoj.

FILMO:

Partoprenis neniu valida konkursajxo.

laux
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA

--------------------------------

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo.
Tion anoncis la gxenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en la solena
fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo
faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

Osmo Buller, la gxenerala direktoro de UEA, jam en februaro vizitis Havanon
laux invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis
esplori la kondicxojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto
en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de sxtataj, urbaj kaj turismaj
auxtoritatoj KEA nun venigas la esperantistan mondrenkontigxon al Kubo
jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba cxefurbo en
julio 1990.

En majo la gxenerala direktoro vizitis Moskvon, kiu same invitis la
Universalan Kongreson por la jaro 2010, cxar la pli frua invito por la jaro
2009 ne estis sukcesa. Ankaux en Moskvo la lokaj auxtoritatoj promesis
subtenon por la kongreso, sed la estraro de UEA fine preferis la proponon
de la kubaj esperantistoj.

La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis klare pli versxajna ol ke
Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble iom influis favore al la elekto
de Kubo ankaux la leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj, kiuj
turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis kongresi en Moskvo
en la nunaj cirkonstancoj.

Kiel argumentoj malfavoraj al Moskvo oni ofte menciis la altajn prezojn
en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon de la vizaj proceduroj.
La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke dum la pli ol 120-jara
historio de Esperanto gxis nun neniam okazis Universala Kongreso en Rusio,
dum multaj jaroj unu el la plej gravaj landoj de la movado.

(El Libera Folio)
)))))

(((((
Kompletigo al Enigmoj kaj problemoj (septembro 2008)

En la titole menciita rubrikero ne aperis grava informo, bonvolu nun noti:

Limdato por solvi la krucigramon estas la 15-a de decembro.

Pardonpetas la redaktoro A. V., kaj la rubrikestro A. M.
)))))

(((((
Rakonto pri punkto

Diri ke la interreto revoluciigis la komunikadon estas jam klisxo, tamen
vero. Mi ekde la komenco estas fascinita de gxiaj cxienatingeco kaj
rapideco, sed ankaux konscia pri la perfida allogeco de tiu rapideco.
Estas tro facile lasi malgxustan vorton forflugi, per nura klako eblas
eldiri ion kion oni en la sekva sekundo pentas. La alia homo kun siaj
reagoj ja ne cxeestas - sxi aux li povas trovigxi kie ajn, cxu en apuda cxambro
aux en la alia fino de la mondo. Kaj kiel interpreti retmesagxon kiam ne
videblas vizagxo, ne auxdeblas vocxo, ne eblas interpreti tiujn
eksterlingvajn mesagxojn per kiuj neniam eblas mensogi?

Verdire jen temas pri konflikto cxe skribaj mesagxoj gxenerale. Sed kial
la leterskribantoj dum antauxaj jarcentoj ne uzadis humorsimbolojn, kaj
evidente ne sentis bezonon de tiaj? Nu bone, ankaux tiaj skribantoj kiaj
Shakespeare, Ibsen aux Lessing ne uzas aux uzis kromsimbolojn similajn
al la nunaj ridetuloj en siaj verkoj, sed dum beletraj verkoj celas doni
spacon por interpretado, kutimaj homoj per kutimaj mesagxoj ne volas esti
miskomprenataj. Do konfesu ke retmesagxoj havas specifan karakteron, kiu
inkluzivas specifajn riskojn.

Antaux mallonga tempo mi estis trafita de punkto, superflua tia, kiu
detruis mian noktan dormon. Mi pli frue dum la tago havis seriozan
diskuton kun unu el tiuj homoj, vi scias, kiujn oni ne mem elektas, homo
kiu apartenas al mia labora vivo. La etoso dum la diskuto estis subtile
tensia, tamen ne malferme malamika. Pri rilata temo mi poste sendis
grupan mesagxon al la kolegaro, al kiu cxi tiu homo respondis - kiel
permesas la reto - fulmrapide. Fulmrapide sxi citis frazon el mia mesagxo
kaj defendis sin kontraux gxia supozata kritiko. Sed sxi cxion miskomprenis,
cxar mi ne celis kritikon.

Mi devigis min spiri profunde, mi ecx devigis min iri hejmen kaj peti
konsilon de unu el la plej sagxaj homoj en la mondo antaux ol respondi.
Tiu cxi rekomendis ke mi ne traktu la aferon tro serioze, ne plu retmesagxu
sed vizitu la koncernaton en sxia oficejo kaj klarigu la aferon. Tiel mi
ja povus samtempe rideti, vere. Mi aliflanke pensis ke gxuste vizitoj
estas seriozaj, dum retmesagxoj estas malseriozaj, legxeraj kiel papilioj.

La tutan vesperon mi turnadis frazojn kaj vortojn en la kapo antaux ol
formuli perfektan, klarigan, aferecan, amikan retmesagxon. La problemo
estis nur, ke tralegante la mesagxon post sendo, mi malkovris troan
punkton. La lasta frazo, la plej grava, finigxis per du punktoj anstataux
unu. Diable. La problemo do estis ke eblas miskompreni ke ne temas pri
troa punkto, sed pri mankanta tria punkto, do ke el la grava, perfekte
formulita frazo mi forlasis ion kion la alsendato mem divenu. Kaj kio
tio povus esti...

Mi iritigxis kaj nervozigxis kaj meze de la nokto mi ekpripensis cxu sendi
novan mesagxon. Aux cxu plej bone viziti sxin la sekvan tagon, aux cxu telefoni
antaux ol sxi legos kaj miskomprenos aux...

Mi simple rezignis kaj decidis interpreti sxian vizagxon la sekvan tagon
cxe la unua hazarda renkontigxo. Kaj la konkludo? Nu, mi fakte kredas
ke sxi cxiel ajn komprenis mian bonan intencon, do tion kio finfine plej
multe gravas preter cxiaj malsamopinioj, malsamecoj aux troaj aux maltroaj
punktoj.

Maria
Auxgusto 30, 2008

--------------------------------

La cxi-supra rakonto estas specimeno de nova, ofte literaturpretenda
esprimformo, nuntempe furoranta en la interreto. La nomo de tiu "arto"
estas blogo. La vorto "blog" en la uson-angla elformigxis per kripligo
de la esprimo "weblog", kiu pli-malpli signifas: reta skribajxo, noto,
rimarko, rememoro ktp.

Al la altnivelaj skribajxoj de Maria Sandelin mi trafis laux samideana
rekomendo, je nia granda bonsxanco - mi pensas.

A. V.
)))))

(((((
Gravaj komunikoj de Rob Moerbeek
por abonantoj de kasedrevuoj

Prezadapto:
Fakte delonge ni pagas po 1,40 euxrojn por numero, do se vi ankoraux ne
pagis por cxi tiu kaj/aux la sekva(j) jaro(j), bv. sendi 15 euxrojn (kun
indiko por kiu(j) revuo(j) kaj jaro) al la konto noor cxe UEA
aux la konata posxtbankkonto 42539 en Beverwijk, Nederlando.

La kopiejo por "Esperanto" kaj "Monato" delonge transiris de kaseda
traktado al komputilaj disketoj, kiuj havas la avantagxon, ke eblas
enprogramigi signalojn por trovi la deziratajn legajxojn. Kaj almenaux
en Nederlando, ne plu necesos resendi la sendosaketojn. Kiel ajn,
ATZ cxesos trakti kasedojn fine de 2009, sed se la plimulto de la
abonantoj deziras, eblas peti transiron ekde la jarkomenco. Volonte mi
enketas pri cxies sxato. Nur unu kontrauxan kaj kelkajn aprobajn reagojn
mi notis gxis nun, sed por objektiva superrigardo tio ne suficxas. Krome
povas esti, ke la situacio cxe la jam reagintaj sxangxigxis, do mi petas
cxiujn abonantojn de la du revuoj (denove) skribi sian preferon al
"kaseda servo de Nosobe", Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk,
Nederlando,
aux per elektronika posxto al
r.moerbeek@online.nl

Alia problemo rilatas "Internacian Pedagogian Revuon", de kiu mi rericevis
la lastan numeron en saketo kies al-adreso iel forfrotigxis. Se vi ne
ricevis la duan numeron cxi-jaran, bv. informi la supre menciitan servon.
)))))

(((((
Forpaso

La 5-an de julio forpasis Erika Runkel. Sxi laboris kiel brajlokorektisto
en la brajla presejo de $marburg, post sxia emeritigxo gxis 2007 volontule.
Sxiaj sxatokupoj estis muziko kaj fremdaj lingvoj. Antaux du jaroj f-ino
$runkel aligxis al Eblogo kaj partoprenis E-semajnon en Auxstrio.

Sxi ripozu en paco!

Th. Speckmann
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))