ESPERANTA LIGILO
n-ro 9 novembro 2008
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
El la estraro
Pripensu
Ni ne malfruigxu!
Novaj atingeblecoj de nia prezidantino
El E-io
Sten Johansson: Gxis revido, krokodilido!
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako
Ni helpu unu la alian
Grava anonco de Vladimir Jxelev
Forpaso
Nekrologo
Anonco (nur en la brajla versio)
Komuniko de Rob Moerbeek
Humuro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
El la estraro
IKBE-75
Aldone al la unua komuniko aperinta en la oktobra EL, ni kun gxojo sciigas,
ke _brajlajn aligxilojn kaj eventualajn demandojn de la partoprenontoj
bonvole konsentis peradi s-ano Pawel Wilkniewski:
os. Rusa, 2 m.64,
PL-61-245 Poznan (Pollando).
Dankon, kara Pawel, pro via volontula servo, kiu grave plirapidigos
kontaktojn kun la IKBE-organizantoj.
--------------------------------
Novaj delegitoj
Cxi-foje ni anoncas novajn delegitojn de LIBE kaj EL ecx en tri landoj.
S-ro Jan Priborsky:
Luzicka 14,
CZ-779 00 OLOMOUC (Cxehxio);
R.P.: priborsky@braillnet.cz
S-ro TANAKA Teiiti (Gxenerala sekretario de JABE):
Esperanto-Kaikan, Tokyo-to, Sinzyuku-ku,
Wasedamati 12 - 3, JP-162-0042 (Japanio);
R.P.: jabe@esperanto.ne.jp
S-ro Pawel Wilkniewski:
Os. Rusa, 2 m.64,
PL-61-245 Poznan (Pollando).
tel.: +48 61 8740275.
Samtempe la estraro kore dankas ges-anojn Jiri Vychodil (Cxehxio),
KATAOKA Tadashi (Japanio) kaj Zuzanna Jankowska (Pollando),
kiuj dum longaj jaroj diligente plenumis delegitajn taskojn en siaj landoj.
Anatolij Masenko
dua sekretario de LIBE
)))))
(((((
Pripensu
Jen kelkaj vortoj de la honora prezidanto:
En sia alvoko okaze de la venontjara balotado (EL n-ro 7/2008) nia
prezidanto emfazis, ke nia organizajxo bezonas novajn fresxajn fortojn.
Kiel honora prezidanto mi volas substreki tiun cxi eldiron. Tial mi petas
vin cxiujn cerbumi la demandon: Cxu eblas al mi disponigi iom da mia tempo
por kunlabori en la estraro? Mi firme kredas, ke en niaj vicoj trovigxas
suficxe da personoj kiuj kapablas kunlabori kaj kundecidi en la estraro.
Mi pensas pri s-anoj en Auxstrio, Cxehxio, Danlando, Francio, Japanio,
Nederlando, Pollando, Svislando, por mencii nur kelkajn landojn. Tial mi
apelacias al vi cxiuj pripensi la estontecon de nia movado kaj se eblas
envicigxi cxe amiko Anatolij Masenko en la liston de kandidatoj gxis fine de
decembro 2008.
Th. Speckmann
)))))
(((((
Ni ne malfruigxu!
Karaj legantoj,
Nombro de membroj de landaj E-asocioj aux unuigxoj estas malkreskanta,
ecx minacas malestigxo de asocioj. Tio estus tre malkvietiga tendenco.
Ni agu nun por vivteni asocion aux unuigxon permesante membrecon al tiuj,
kiuj subtenas la Esperantan ideon ecx se eble mem ne aktive uzas la
lingvon. Malapero de ecx unu asocio malfortigas la situacion de aliaj
asocioj inter nia rondo.
Kion fari? Multaj nevidantaj gejunuloj scipovas lingvojn post la lernejaj
jaroj. Ilin ni devas alproksimigi. Ili estas scivolemaj, ili volas
konatigxi kun diversaj kulturoj. Se ni kapablas paroli al ili pri
avantagxoj de Esperanto en konvena maniero, ne trudante, eble ni ecx
iomete vekos en ili intereson al Esperanto. Esperanton ili lernas facile,
kelkaj eble interesigxas partopreni kongreson, almenaux se ili scias ke
tie ili renkontos aliajn gejunulojn.
LIBE estas membro de EBU. Tio donas ecx pli da eblecoj influi internacie.
Cxu tio jam estus eta alloga vizio?
Amikoj, delegitoj, estas tempo por agi antaux ol ni malfruigxos.
Arvo Karvinen
steleto@pp.inet.fi
)))))
(((((
Novaj atingeblecoj de nia prezidantino
Nedeljka Lozajic havas la jenajn novajn retadreson kaj telefonnumeron:
Retadreso: nedeljka@ptt.rs
Telefonnumero: +381 11 299 18 83
)))))
(((((
El E-io
SIMO MILOJEVIC HONORA MEMBRO DE UEA
En la inauxguro de la 93-a UK en Roterdamo la publiko bonvenigis per
forta kaj longa aplauxdo la decidon de la Komitato de UEA elekti s-ron
Simo Milojevic kiel Honoran Membron de UEA.
Simo Milojevic naskigxis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica,
Trebinje (Hercegovino), Jugoslavio. Li esperantistigxis fine de 1956.
En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka
Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj
de Jugoslavia Esperanto-Instituto.
En 1963 li estis cxefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de
"La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli
ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.
Post sia translogxigxo al Nederlando Milojevic redaktis la revuon
"Kontakto" (1970-74). En 1974 li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA,
kiel vicdirektoro (1974-80) kaj redaktoro de "Esperanto" (1974-1984).
De 1983 gxis 1995 li estis gxenerala direktoro de UEA. Li estis membro
de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, li
decidis formeti cxiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto
kaj bibliotekisto en UEA, de 1996 gxis la fino de 2002, kiam li pensiigxis.
Ekde la fino de 2007 li vivas en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj
Hercegovino).
--------------------------------
PREMIO DEGUCxI AL RENATO CORSETTI
En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj
kaj distingoj. La plej prestigxan el ili, Premion Onisaburo Degucxi,
ricevis Renato Corsetti.
Premio Degucxi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de
Oomoto por cxiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antauxenigas
la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko
Zamenhof kaj Onisaburo Degucxi. Pri la ricevanto de la Premio decidas
la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de
2000 euxroj.
Aljugxante la Premion al Renato Corsetti, la Estraro de UEA skribis:
"Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala
Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis cxiam nedisigeble ligita al
agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco.
Antauxenigi tiujn idealojn signifas al li antauxenigi Esperanton, kaj
tute aparte, disvastigi gxin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la
Internacia Lingvo apenaux aux tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin
al pionira laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria
Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, cxiam celante, ke al la novaj
esperantistoj la posedo de la nova lingvo farigxu rimedo por plivastigo
de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko."
--------------------------------
LERNU.NET KAJ EDUKADO.NET DIPLOMITAJ
La Estraro de UEA rajtas rekoni eksterordinare meritplenan agadon por
la Internacia Lingvo per Diplomo pri Elstara Agado. La Diplomo estis
starigita pasintjare.
En 2008 ricevis gxin du interretaj projektoj: lernu.net kaj edukado.net.
lernu.net estas plurlingva pagxaro, kiu estis lancxita en 2002 kaj celas
helpi al ret-uzantoj informigxi kaj lerni Esperanton senpage kaj en
facila maniero. Versxajne ne estas troigo diri, ke nuntempe gxi estas la
plej granda lernejo de Esperanto en la mondo. Gxi estas vizitata averagxe
75.000 fojojn monate. Cxirkaux 7000 lernantoj jam kompletigis la unuan
parton de gxia baza kurso kaj 1500 lernantoj finis gxian lastan, okan parton.
edukado.net estas retejo por instruistoj, prizorgata de Katalin Kováts.
Gxi celas subteni kunlaboron inter instruistoj, sed gxi estas ankaux
helpilo por memlernantoj. Gxi estis lancxita en 2001 kaj renovigita en
2005. En la retejo trovigxas i.a. katalogo de lerniloj, "lerniloteko" por
intersxangxi ekzercojn kaj testojn, legejo de lernosubtenaj materialoj,
koresponda servo, ktp. La teamo de edukado.net liveris nemalhaveblan
helpon por realigi la Esperantan version de la Komuna Euxropa Referenckadro
por lingvo-ekzamenoj kaj de kelkaj jaroj prizorgas paroligajn lecionojn
en UK-oj.
--------------------------------
PREMIO GRABOWSKI AL DU INTERLINGVISTOJ
Fondajxo Antoni Grabowski de UEA subtenas elstarajn atingojn de la
Esperanta kulturo, precipe, sed ne nur, en la kampo de beletro. Cxi-jare
gxiaj premioj havis interlingvistikan fokuson. La komisionanoj de la
Fondajxo (Ulrich Lins, Istvan Ertl kaj Mine Yositaka) aljugxis du
egalrangajn premiojn, je la valoro de po mil usonaj dolaroj,
al Ilona Koutny kaj Andy Kuenzli.
Ilona Koutny, hungara lingvistino vivanta en Pollando, kreis kaj jam de
dek jaroj animas la popularajn kaj rekonatajn Interlingvistikajn Studojn
cxe Universitato Adam Mickiewicz en la pola urbo Poznan. Spirita
heredantino de prof. Istvan Szerdahelyi, sxi kvazaux transplantis la
Esperanto-fakon de la Budapesxta Universitato ELTE en polan grundon, kie
gxi disfloris internacie.
Andy Kuenzli, svisa politologo, pli ol 15 jarojn laboris super sia
monumenta enciklopedio "Universalaj lingvoj en Svislando", kiu donas
panoraman bildon pri 100-jara historio de la movado ne nur Esperanta,
sed gxenerale planlingva, en Svislando. La ricxa enhavo de tiu cxi
unika verko pri la planlingva movado de unu lando estas modela pro siaj
scienca kompetenteco kaj objektiveco.
--------------------------------
SUBVENCIO CIGNO FAVORE AL SRILANKO
Subvencio Cigno estas donata cxiujare por subteni agadon, kiu celas
disvastigi Esperanton en evoluantaj landoj de la Tria Mondo. Gxia valoro
estas 500.000 japanaj enoj, t.e. proksimume 2950 euxroj. La subvencion
financas la japana mecenato Miyoshi Etsuo kaj pri gxia celo decidas
cxiujare la Estraro de UEA.
Cxi-jare Subvencio Cigno estis asignita al la Komisiono pri Azia
Esperanto-Movado (KAEM) por gxia projekto Agado Srilanko. La projekto
temas pri presado de la jam preta vortaro sinhala-Esperanto-sinhala, kaj
sendado al Srilanko de esperantisto el Barato aux Nepalo por gvidi
konversacian kurson al la lokaj esperantistoj, kiuj gxis nun estas
izolitaj de la gxenerala movado, kaj por rektametoda kurso al
neesperantistoj.
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 296
2008-07-28
)))))
(((((
Sten Johansson:
Gxis revido, krokodilido!
Enkonduko en la krokodilologion
La krokodiloj, kiel vi sendube scias, estas pra-pra-nevoj de la dinosauxroj.
Sed cxu vi konas la originon de la krokodilado? Tiu grava demando estas
unu el la prioritataj fakoj cxe la Akademio de Verda Etnologio, fondita
antaux nelonge en la sveda urbeto Grönköping. La verdaj etnologoj
okupigxas pri cxiuj brancxoj de esperanta folkloro, ekde distingado
kaj mapado de la diversaj variajxoj de la kanto Cxiu cxiu cxiu cxiu - gxis
sercxado kaj arkivado de la plej antikvaj, auxtentaj kaj arkaikaj
inkunabloj, palimpsestoj kaj prototipoj de la internacia lingvo.
La plej grava esplorkampo de la Akademio de Verda Etnologio tamen
estas la historia kaj aplikata krokodilologio, kiun gvidas la estimata
docento pri amfibiologio doktoro Kajmán Fauxkonyi.
Jam delonge la scienculoj dividigxas en du skolojn koncerne la originon
de la krokodilado. Ambaux skoloj tempe lokas la originon en la 1930-ajn
jarojn, tamen akre malkonsentas pri la loka origino.
La Pariza skolo atribuas al juna itala kelnero en Pariza kafejo la honoron
esti iniciatinto de la esprimo "krokodili". Vidante en la kafejo kelkajn
maljunulojn, kiuj sin nomis esperantistoj, kvankam ili babilis nur
france, li trovis tiun konduton malinda kaj malnobla, kaj volis insulti
ilin per la konata franca mokvorto "reptiles". La kelnero, portanta la
nomon Ferrari, tamen ne precize memoris cxu tiu vorto en esperanto
estas reptilo, reptilio aux eble rampulo, kaj tial li kaptis la pli
sekuran krokodilo, kaj jen estigxis nova esprimo. Oni povus atendi, ke la
humuro de tia sxerco rapide paligxus kaj post du semajnoj jam estus
forgesita, sed iel gxi sxajne sxtopis vakan lokon en la esperanta
kulturo, kaj do pluvivis kaj disrampis en la mondon; ne per flugiloj de
facila vento, sed eble per babiloj de stabila ventro.
Kontraux tiu historia analizo protestas la Cxea skolo. Laux tiu, la
krokodilado naskigxis en vere internacia, preskaux mita medio, nome la
esperantokursoj de Andreo Cseh. Lia metodo de lingvoinstruado staris
sur du piedoj - la ekskluziva uzado de esperanto, sen klarigoj aux
tradukoj en alia lingvo, kaj la aplikado de aro da pli-malpli amuzaj
objektoj kiujn la instruisto montradis por ke la kursanoj nomu ilin en
esperanto. Unu el la objektoj, kiujn Andreo Cseh trenadis
kun si tra la mondo, estis verda krokodilo. Kiam iuj kursanoj malrespektis
la regulon paroli nur esperante, Cseh levis la krokodilon, montris al
gxia malbela fauxko kaj al la movigxantaj makzeloj de la pekantoj, kaj
demandis: "Kio estas tio?" La hontantaj kursanoj do devis hxore reciti:
"Tio estas verda krokodilo" dum lauxta rikanado de la samkursanoj.
Per tiu pedagogia manio de Cseh, la nocio "verda krokodilo" estis
cementita al la homoj parolantaj nacilingve en esperantista medio.
Sed kial do gxuste krokodilo? Neniu el la skoloj donas kontentigan
motivon por tiu aparta elekto. Kial ne simio? Simioj ja estas konataj
(inter ne-simioj) pro sia sencxesa nekomprenebla (al ne-simioj) babilado.
Aux kial ne korniko? Aux meleagro? Aux, se necesas iu besto verda, cxar
tiu estas la koloro de esperantistoj, kial ne rano? La kvakantaj ranoj,
kiuj tiel konvene rimas kun gesamideanoj, jam estas konataj el la
Ran-kvarteto de Baghy.
Por respondi al tiu demandaro necesas turni sin al la sub-disciplino
psikokrokodilologio, kaj penetri la spiritan vivon de tiu cxi malestimata
besto.
Laux la popola sagxo, krokodilojn karakterizas du esprimmanieroj: Plej
konataj estas la krokodilaj larmoj, per kiuj la krokodilo logas al si
senkulpajn infanojn, kiujn gxi poste mangxas. Due temas pri la sxajnigita
rideto de gxia fermita busxo, kiu en malpli ol sekundo transformigxas al
la plej timiga dentricxa fauxkego. Pro tio oni atribuas al la krokodilo
antaux cxio la spiritajn kvalitojn hipokrito kaj falseco. Tial, kiam oni
pensis renkonti falsajn, hipokritajn pseuxdo-esperantistojn, sxajnis
nature nomi ilin laux tiu fia besto. Rano tute ne prezentis atentindan
alternativon; aux cxu vi iam auxdis pri hipokrita rano? La sola ebla
konkuranto estus la vulpo, kiu ja estas konata pro sia sagaco kaj
falseco. Sed kontraux la vulpo argumentas gxia koloro; la rugxa felo
povus eventuale doni al gxi lokon inter la SAT-anoj, sed cetere la verda
krokodilo sin trudis en la rolon.
Tamen, cxu nia moderna scienco devas kapitulaci al tia supersticxo kaj
ezopa malsagxo? Ni ja scias, ke la krokodilaj larmoj tute ne esprimas
hipokriton, sed estas la sola maniero de tiuj estimataj miskonatoj por
eligi superfluon de salo. Provu mem foje sxviti tra tia kiraso! (Tio eble
klarigas la fenomenon, ke ecx inter homoj la sxvitantoj neniam portas
krokodilan ledon!?) Kaj la sardona rideto tute ne estas kauxzata de
falseco, sed de la bedauxrinda fakto, ke la nombro de dentistoj kiuj
akceptas krokodilojn kiel klientojn ial dauxre malkreskas!
Do, en la Akademio de Verda Etnologio en Grönköping lancxigxis plano por
rehabiliti kaj rehonorigi la krokodilojn kaj redoni al ilia verda koloro
gxian meritan brilon. Ni memoru, ke antaux 1887 ni cxiuj estis krokodiloj,
kaj ecx hodiaux ni devus agnoski nian originon kiel fieraj krokodilidoj.
Do, vivu la krokodiloj, kaj gxis revido, krokodilido!
)))))
(((((
Sxako
Redaktoro: Anatolij Masenko,
Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
retadreso: mai@narzan.com
Dum 18-29 de oktobro en Iraklion (insulo Krit) okazis la 13-a olimpiado
de viddifektitaj sxakistoj. 34 teamoj ludis laux t. n. Svisa sistemo.
Gajnis kun 17 poentoj tre forta teamo el Rusio: ok venkoj kaj unu remiso.
Duan kaj trian lokojn kun egalaj 13 poentoj okupis teamoj
el Ukrainio kaj Hispanio.
)))))
(((((
Ni helpu unu la alian
Cxu iu scias, cxu kaj eventuale kie estas havebla en E-brajlo regularo
pri la damludo kaj brajla damnotacio?
Mi demandas, cxar jxus mi ekposedis "metodan brosxuron pri la marelludo",
kiun verkis Rajmundo Gonin, eldonis kaj presigis "universala asocio de
blindul-organizajxoj", Stocksund, Svedujo (do la presejo de Thilander), 1938.
La vorton "marelo" mi trovis en neniu E-vortaro alirebla al mi, sed en la
brosxuro estas klarigite, ke "en kelkaj landoj, ekzemple en Francujo, oni
ankaux nomas gxin kelkfoje "ludo de l'mueliloj"." Gonin sendube transprenis
la vorton el la franca "marelle", kiun mi trovis en malnova franca-germana
vortaro, tradukitan per "muelil-ludo". Sub simila nomo mi konas gxin
ankaux en mia propra lingvo.
En la antauxparolo Gonin skribas i.a.: "Tiel mi devis ankaux montri,
kiamaniere oni utiligu la brajlan damnotacion - tio estas tiu damnotacio,
kiun mi prilaboris, kiun aprobis samsortanoj el multaj landoj, kaj kiu
estas jam praktike uzata de kelkaj francoj almenaux - adaptante gxin
al la marelludo, kaj dank' al tiu notacio, oni povos ludi per korespondado
aux noti cxion notindan, same kiel oni faras pri damoj kaj sxakoj."
Aliloke en la brosxuro li skribas: "Jen ni donos la cxefajn klarigojn pri
tiu adapto: la kompletan teorion pri la damnotacio oni trovos en alia
speciala verko."
Tiu lasta citajxo instigis min demandi per EL, cxu tiu alia speciala
verko iam aperis, cxu gxi eventuale ankoraux estas havebla, kaj cxu
brajla damnotacio estas praktikata, ekz. en turniroj cxe-tabulaj aux
perkorespondaj.
Mi akceptus brajlan materialon pri damludo ne nur en Esperanto, sed
ankaux en aliaj lingvoj, kiujn mi scipovas legi: skandinavaj, hispana,
germana, angla, franca aux rusa.
Mi supozas, ke respondoj al cxi tiuj demandoj havus suficxan gxeneralan
intereson, por ke ili aperu en EL. Tamen, se vi volas respondi private,
turnu vin al:
Otto Prytz,
Arnstein Arnebergs vei 16,
NO-0274 OSLO (Norvegio),
r.p.: pilotto@online.no
)))))
(((((
Grava anonco de Vladimir Jxelev
Cxiuj alilandaj esperantistoj, kiuj volas aboni la revuon "Esperanta
fajrero" en 2009, devas fari tion gxis la 28-a de februaro 2009.
Kiel gxis nun, la revuo aperos kvarfoje en la jaro. Gxi aperas en du
versioj: brajla kaj sur KD.
La abonkotizo por cxiuj alilandaj esperantistoj senescepte estas 5 /kvin/
euxroj. Tiuj, kiuj jam pagis 10 euxrojn, ricevos la revuon ankaux
en 2010 j.
Ni gxojos ricevi viajn proponojn kaj sugestojn pri la enhavo de la revuo.
)))))
(((((
Forpaso
La 21-an de oktobro post grava malsano forpasis E-veteranino Aleksandra
Sxisxkalova el urbo Novocxerkassk (Rusio). Profesia instruistino. Sxi
unue mem esperantistigxis en 1979, poste sxi esperantistigis sian edzon
Vasilij, kaj kune ili edukis tutan E-grupon en sia regiono. La movado
perdis ne nur bonan E-istinon, sed ankaux kapablan E-varbistinon kaj
edukanton.
Ripozu en paco, kara samideanino.
A. Masenko
)))))
(((((
Nekrologo
[Cxi-sube sekvas iom resuma traduko de danlingva nekrologo el "Dansk
Blindesamfunds medlemsblad", membrogazeto de la dana blindulasocio. O.P.]
Jxauxdon la 11-an de septembro mortis Svend Lindstrom, 93-jara. Svend
naskigxis sur la insulo Lolland kaj ricevis sian bazan instruadon en
lernejo de la hejma regiono. Tial li alvenis al la Regxa Blindul-instituto
de Kopenhago nur, kiam li estis ricevonta sian profesian edukon. Svend
edukigxis kiel korbfaristo kaj laboris kiel tia cxe diversaj majstroj kaj
en porblindula laborejo, gxis li - kiel tiom da aliaj - estis ali-edukita
por industria laboro. Kiam iom post iom, pro la teknika evoluo, malaperis
la labortaskoj, kiujn blinduloj povis plenumi, Svend ankorauxfoje estis
ali-edukita, cxi-foje kiel telefonisto.
Paralele kun la laboro, Svend estis tre aktiva en la Kopenhaga filio de
la dana blindulasocio. Dum pluraj periodoj li membris en la filia estraro,
li estis tre aktiva membro de amatora teatro kaj fervora Esperantisto.
Li ofte partoprenis en la socialaj kaj kulturaj arangxoj de la filio. Ni
memoros Svend kiel afablan kaj cxiam serveman kamaradon, kaj diras:
Gloron al la memoro de Svend Lindstrom.
Jorgen Eckmann
Personaj rememoroj: Dum pluraj Esperanto-kongresoj en Danlando mi
renkontis Svend Lindstrom. La aserton pri lia afableco kaj servemo mi povas
subskribi: la vidpovon, kiun li havis, li metis je la dispono de la blindaj
partoprenantoj, akompanante nin cxiam, kiam ni tion bezonis.
Otto Prytz
)))))
(((((
Komuniko de Rob Moerbeek
PROPONO por disketa livero de "Esperanto" kaj "Monato".
La direktoro de "Aktion Tonband-Zeitung fˇ Blinde e.V." (ATV) en la germana
Holzminden, s-ro Hermann Dremel, konstatas ke la tonkvalito de la
registrajxoj estas tre malbona pro fona bruado de la aparato uzata de mi.
Tio malebligas trovi spacon inter la artikoloj (4-sekundoj suficxus). Li
sugestas uzi komputilon: ja eblas transformo de MP3-KD aux "daisy"-KD al
kasedo. Sed kiel jam sciigite, tiu servo definitive cxesos fine de 2009.
Pri la ekspedo de KD-oj de daisy-MP3-Kompaktdiskoj: la proprajn gazetojn ATZ
sendadas kiel "CD-RW" en resendendaj skatoloj, sampreze kiel kasedojn: po
1,40 por sendo. Tamen gxenas perdigxo de kasedoj. Tion eblas eviti, se oni
kopios kaj sendos simplajn KD-R en kartona koverto, do kompaktdisketojn
nur-legajn por komputilo: ne necesos resendo, sed la prezo altigxos gxis po
1,88 euxroj. Do por 21 euxroj jare.
Eblus kombini la revuojn "Esperanto" kaj "Monato" sur unu kd, kio kostus po
2,20, do 24,20 euxrojn jare. Persone mi dubas cxu cxiuj abonantoj tion
deziras, sed mi lasas la decidon al la abonantoj mem. Bv. informi la kasedan
servon de Nosobe kiel eble plej baldaux per brajla posxto al
Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando
aux interrete per
r.moerbeek@orange.nl.
Kaj mi pardonpetas pro la evidente malalta kvalito.
Rob
)))))
(((((
Humuro
Koncerne la profesion, mi estas masonisto
(aux klarigo de protokolo pri akcidento)
"Koncerne la profesion, mi estas masonisto. En la tago de la akcidento
mi laboris sola, supre de nova, 6-etagxa konstruajxo. Fininte la laboron,
mi rimarkis, ke restis kelkaj brikoj, kies suma pezo - laux posta pesado
- estis 110 kg-oj. Ne volante malsupren portegi ilin mane, mi decidis uzi
pulion alkrocxitan cxe la sesa etagxo, pere de kiu mi mallevos la brikojn
de tie en barelo. Fiksinte la sxnuregon cxe la grundo, supre mi alligis la
barelon kaj enmetis la brikojn.
Poste mi remalsupreniris, kaptis forte la malligitan sxnuregon, por bele,
malrapide descendigi la barelon kun la 110 kg-oj da brikoj. Kiel la
priakcidenta protokolo lasas scii, mi mem pezas nur 63 kg-ojn. Pro la
surprizo ke la sxargxo tiel rapidege suprentiregas min, mi forgesis
forlasi la sxnuregon, tiel flugante supren laux la muro.
Je alteco de la tria etagxo, mi renkontigxis kun la samrapide descendanta
barelo. Tio klarigas en la 3-a parto de la protokola formularo la rompigxon
de la kranio kaj sxlosilosto kaj malpli gravajn ceterajn kontuzojn. La
kuntrafigxo ne vere malrapidigis min, mi haltis nur kiam dekstramanaj
fingroj pusxegigxis en la pulion, kiel notite en la 2-a alineo de la
protokolo. Felicxe, tiam mi estis jam regajninta la memregadon, tial
- malgraux la ekstreme forta doloro - mi plu kapablis teni la sxnuregon.
Pli-malpli samtempe alterigxis la brikoplena barelo, kies fundo tuj
desxirigxis. La barelo mem - do sen brikoj - pezas nur 22 kg-ojn, kaj
cxi tie mi rememorigu pri mia propra korpopezo. Kiel vi certe konjektas,
mi rapide ekiris malsupren laux la muro. Mezvoje min trafis la
suprenigxanta barelo. Cxi tio klarigas la du rompitajn maleolojn, kelkajn
forigxintajn dentojn, samkiel la frotvundojn sur la gamboj kaj la
subkorpo. Cetere cxi tiu renkonto iom plibonigis mian situacion, ete
malrapidigante mian descendon, dank' al kio, surfalinte la brikojn mi
fakte ne ricevis tro gravajn pluajn vundojn, rompigxis nur 3 vertebroj.
Mi notas kun bedauxro, ke - kusxanta tie sur la brikoj, paralizita de la
dolorego, rimarkinte la barelon pendanta super mi je alteco de la
sesa etagxo - mi denove perdis la memregon kaj senpripense lasis forgliti
la sxnuregon el la mano..."
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))