ESPERANTA LIGILO
n-ro 10 decembro 2008
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
De la redaktoro
Origino de la Zamenhof-tago
Kion diris sinjoro Kabe?
Intervjuo al s-ino Kikusxima Kazuko
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Tri kantoj
En 2008 okazis Paralimpiaj ludoj
La (sin)mortigo
Subita forpaso
Nekrologo
Pet-anonco
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
De la redaktoro
Karaj Legantoj, Okazis - kaj tiom senespere okazis neniam antauxe ekde
kiam mi redaktas la oficialan organon de LIBE - ke nun, kelkajn horojn
antaux la fino de la tago kiam plej malfrue mi devas fermi la cxi-monatan
numeron, apenaux estas je mia dispono aktuala materialo, kiu proksime rilatas
nian societon.
Kion do fari en tia situacio? Cxu lasi miajn karajn legantojn tute sen
legajxo en decembro, la lasta monato de la jaro, la monato de Kristnasko?
Tio ja ne eblas. Mi do decidis trasercxi mian arkivon, kie kusxas
nemalinteresaj materialoj, kiuj tamen - pro iaj aux aliaj kialoj - restis
ne enredaktitaj siatempe.
Cxi-sube do vi trovas plejparte konservajxojn, do ne miru, se vi eventuale
renkontos tute malnovajn datojn, eventojn.
Cxar cxi tiu jaro estas jaro de olimpiaj ludoj, kaj cxar en la lastaj
jaroj tiujn ludojn sekvas t.n. paralimpiaj ludoj (sportkonkuroj por
handikapuloj), kaj cxar hazarde trafis al mi dulingva (cxina-angla)
brajla brosxuro pri tiuj cxi-jaraj paralimpiaj ludoj el Pekino, mi
selektis kelkajn erojn, kiujn mi jugxis indaj je Esperantigo.
Krome, cxar ni estas en la kristnaska monato (almenaux laux la romkatolika
religio kaj ties posteuloj), cxe la fino vi havas kelkajn infanajn
porokazajn kantojn.
Tamen bonvolu ne preteratenti niajn du rubrikojn tradiciajn
(Stenografia pagxo kaj Enigmoj kaj problemoj), kaj malgrandan pet-anoncon
de samideanino el Ukrainio.
Kiam cxi tiun numeron vi ricevas, la festoj jam certe pasis, pro tio
bondeziroj cxi-loke ne estus adekvataj. Mi do esperas, ke legante
cxi tiujn pagxojn vi estas travivintaj belan Kristnaskon kaj gxojplenan
jarsxangxon.
Kore,
via redaktoro
)))))
(((((
Origino de la Zamenhof-tago
En 1909 preskaux 1500 kluboj organizis kunvenon tutmonde la 15-an de
decembro por festi la 50jaran datrevenon de la naskigxo de la majstro de
lingvo Esperanto.
En la tiutaga festokunveno de la Hungaria Esperantista Societo, la tiama
landa asocio, s-ino Zipernovszky, la edzino de la fama elektrika ingxeniero
Karlo Zipernovszky, proponis la unuan fojon, ke la 15-a de decembro estu
la festotago de Esperanto dise en la mondo inter esperantistoj.
Entuziasma raporto pri la ideo aperis ankaux en la revuo Hungara
Esperantisto n-ro 9, januaro 1910 kun peto al aliaj gazetoj publikigi gxin
tutmonde.
En 1927 Universala Kongreso, UK okazis en la tiutempe memstara sxtato-urbo
Danzig (germane), Gdansk (pole). Dum tiu kongreso s-roj Balkanyi kaj Baghy
renovigis la ideon. Finfine la partoprenantaro de la kongreso deklaris la
tagon 15-a de decembro la tago de Esperanto kaj de Esperanto-libroj.
Esperantistoj ofte forgesas pri historio de la movado. Indas scii kaj
sciigi pri iamaj gravaj okazajxoj. Ankaux historio povas esti interesa kaj
efika varbilo de Esperanto.
)))))
(((((
Kion diris sinjoro Kabe?
Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto
Warszawa, 24. VI. 31.
"Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?"
- mi pregxe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia
kapo pendas minace nigra cxielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Sxajnas ke
la cxielo koleregas pro mia auxdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro
frapegas, kiam mi staras antaux la sxildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn
terurajxojn mi auxdis pri li, ke mi pensas, ke cxiumomente la pordo
malfermigxos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian
verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la sxtuparon kaj restos
mortkusxanta kun disfrakasitaj ostoj - sed ne, miaj karaj, ne, la
vizitkarto, sur kiu estas presita precize "korespondanto de Literatura
Mondo-Budapest", kauxzas, ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaux
sinjoro Kabe!
Homo forta, kvindekjara, gxentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto:
"cxu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?"
Lia respondo en pola lingvo:
"Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos pole, cxar mi jam longe
ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile por mi..."
Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aux
frazojn. Sinjoro Kabe ankoraux ne forgesis la lingvon...
"Intervjuo?" - li diras iom mirigite. "cxu estas ia senco en tio, skribi
pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaux tute forlasis la
movadon? cxu vi opinias ke tio estos bona legajxo por viaj legantoj?"
"Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo,
viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni cxiuj -
precipe la literaturistoj - bedauxras tion."
Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La terurajxoj estas
tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj
problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo
torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo,
eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraux la alia. Kaj jen, jen mi
sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la cxambro
blovas la spirito de la jaro 1910!
"Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903a1910) kaj kvar kongresojn
Boulogne s. M., Cambridge, Geneve, Dresden mi cxeestis kaj laboris dum 4-5
horoj cxiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo. La "Faraono"-n mi
tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca
traduko. Komence mi pripensis cxu traduki "Quo vadis", sed la "Faraono"
estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi tradukadis
seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aux
esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa
kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi
interesan restajxon el miaj Esperantistaj tempoj..."
Ni transiras en lian laborejon. Mi estas scivola kaj cxirkauxrigardas.
Li haltis antaux la skribtablo kaj diras:
"Jen mia eltrovajxo! Tiu cxi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita
laux mia deziro, meze la masxino, ambauxflanke specialaj klapoj
por vortaroj kaj tradukajxoj, la tutajxo estas kunmetebla.
Tre sprita kaj bela, cxu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu cxi mia
skribtablo - la Esperantisto Krukowski - kaj priskribis la cxagrenojn de la
lignajxisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio
finigxas en frenezulejo.. bedauxrinde mi perdis la manuskripton..."
Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li
perdigxas en detalojn, jen pri la stilo pri sia propra vidpunkto koncerne
la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivajxoj.
"Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn
lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom
da bonaj stilistoj? cxar ili cxiuj scias minimume du lingvojn! Mian simplan
stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn
frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi
facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj
verkoj lauxeble la kunmetitajn formojn "estas -inta", "estis -inta", kaj
uzis simplan "-is". La tradukado de bonstilaj literaturajxoj, precipe
polaj, formis la lingvon Esperantan."
"Kaj la originala verkado?"
"Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera
originala verkado. La originala verkisto cxiam iel povos "eltiri" sin, li
simple ne uzos malfacilajn esprimojn aux simple ellasos aux aliajn donos...
sed" - li interrompas sin, "kiel cxio cxi povus vin interesi? Mi ne estas
plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, ecx mi havas
ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuragxigi vin per
miaj paroloj: batalu por via afero!"
El mia busxo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu cxi afabla sinjoro, kiu
sencxese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de
la lingva sucxinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo,
li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable - fulmtondre - kial li
ne estas plu inter ni???
cxar - jes - tion precize li diris! - cxar laux lia opinio Esperanto ne
progresas!
Hoho! Tiu cxi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la
tacxmento 1903, malgraux sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la
"verdan blovon" de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian
skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj...
kaj... sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de
sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la vocxoj de la Esperantistoj
kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de
la Varsovia stacio! "Kvazaux mi estus denove en Esperantujo..." - li
rakontas. "Ili restis la samaj, kvazaux mi forlasus hieraux Esperanton,
nenio sxangxigxis, ili parolas, paroladas, paroladas cxiam la samon, cxiam
la samon... Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis
paroladi..."
Li mantusxas sian busxon kaj mentonon kvazaux enpense kaj diras:
"La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaux cxio ili ne scias
sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur sxipo sur ^Geneva
lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante.
Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. cxiu pledis
per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj,
oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp.
kaj poste mi diris: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la
Esperantistoj mem!... kion kvitancis la kongreso per granda aplauxdo."
Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiauxa stato
koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj "verduloj"! Kabe
komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia
movado. Sed poste li denove interrompas.
"Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuragxigajn aferojn? Mi ja estas ne plu
Esperantisto, ecx kontrauxulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas
malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!" - li diras kun gxentila
gesto.
Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la
lingvoproblemo. Esperanto ja ne estas tiu cxi solvo. Eble gxi - tiu mistera
plej logika kaj internacia lingvo - venos baldaux, eble post 100 jaroj,
cxu li scias? Sed Esperanto...
Tamen, ne malkuragxigxu, diras la kontrauxulo Kabe en la jaro 1931, batalu
por via afero, Esperantistoj! Kaj...
"Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!" - li diris
en la jaro 1906!
Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan
cxambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj. La Majstro...
"Jes, se oni prenas la unuan brosxureton de Zamenhof, kaj trafoliumas gxin,
oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj
stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris cxiujn
disputojn pri lingvaj demandoj... cetere laux mia opinio la tuta lingvo por
li estis nur rimedo. Por Zamenhof - kaj mi tre bone lin konis - cxiam estis
grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. cxion alian li toleris, cxar li
devis. Kiel stilisto li estis bonega, cxar li havis lingvon eksterordinare
simplan..."
"Kaj Grabowski?"
"Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke cxio kio estis skribita,
estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke gxi estis
malbona aux erara, li ne povis decidigxi sxangxi gxin..."
"Kaj vi jam ne gxisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?"
"Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj
havas gxin. Grabowski cxiam havis jam la ideon, traduki sian amatan
Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege
fajlis kaj tre precize tradukis, cxiun vorton pripensis..."
"Kion vi pensas gxenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedauxras ekzemple
ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn."
"La poetoj?" - ekparolas Kabe tre vigle. "La poetoj - mi nun parolas de via
Esperanta vidpunkto - tio estas dangxeraj homoj por la lingvo - tre
dangxeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte
gxustajn regulojn de la gramatiko. cxu oni ne povas verki senerare?"
"Mi ne konsentas" - mi diras, "mi ne trovis en la nuna poezio tiajn
erarojn, pri kiuj vi parolas."
"Sed tio cxi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si
diversajn liberecojn..."
Kaj post mallonga pauxzo de pripenso li aldonas: "cxu vi scias, sinjoro, se
mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!"
Mi ne scias, cxu li diras tion sxerce aux serioze. Mi rakontas al li pri la
hodiauxa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La
libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li
akceptos min denove, volonte li orientigxos en la lingvo de la nuntempo kaj
tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro...
"Ho, Kabe, Kabe, Kabe! Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la
stilretorto! Kaj nun vi miros gape, strabe pri nuna Esperanta vorto!" - mi
murmuras pasxante malsupren la sxtuparon. La duhora diskutado pri lingvaj
demandoj, kiujn mi bedauxrinde ne povas cxi tie citi, ankoraux zumas en
miaj oreloj!
Li - tion mi sentas en mia subkonscio - ne revenos plu al ni. Eble kiam
Esperanto eksonos en cxiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en
Esperanto, cxu mi scias?
Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min
gxishauxte en tiu cxi memorinda vespero, kiam mi havis la auxdace pekan
ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkusxanta sur
la verda batalkampo!
E. J. F.
Literatura Mondo. 1931. n-ro 7
elsxutita de la retpagxaro de La Ondo de Esperanto
)))))
(((((
Intervjuo al s-ino Kikusxima Kazuko
Studi privilegie per e-reto
- S-ino Kikusxima Kazuko aux Krizantemo, mi scias ke vi nun dauxrigas
studadon en universitato, forlasinte la redaktistan karieron. Kio motivis
vin denove studentigxi?
En la fino de 1991 mi memvole sendependigxis de la eldonejo, kie iom post
iom perdigxis bona atmosfero por bona laboro. Estis en la komenco de
descendado de la ekonomio de Japanio. Mi komprenis, ke mi devos atendi
kelkajn jarojn por trovi bonan laborlokon. Estas bone studi ion dum la
atendado. Tiel en la aprilo de 1993 mi ekstudis socisciencojn en fakultato
kiel jam-diplomito 51-jara.
- Kio estas "jam-diplomito?"
Temas pri persono, kiu jam estas bakalauxro. En Japanio fakultata studo
dauxras 4 jarojn. Laux la sistemo gxis antaux kelkaj jaroj la studo en la
lastaj du jaroj estis por faka profundigxo inkluzive de verkado de
bakalauxriga tezo. Tial jam-diplomito rajtas bakalauxrigxi en alia fako nur
per faka studo du-jara.
Cxu en japanaj universitatoj studas multaj "jam-diplomitoj", kiuj povas
esti pli agxaj ol ordinaraj studentoj?
Tre raraj. En nia fakultato de la Universitato Waseda mi tamen renkontis
pli ol du dekojn da mezagxuloj kun bona posteno en bona kompanio. Tio estis
la fenomeno spegulanta la descendadon de la lastatempa ekonomio de Japanio.
Cxe mezagxuloj okupateco draste mildigxis. Ili ekhavis liberan tempon sed
ankaux timon pri maldungigxo, aux ecx de bankrotigxo de sia laborloko. Pro
tio, iuj volas gajni bakalauxrecon de fama universitato kiel bonefikilon en
promociigxo aux en transiro al alia entrepreno. Iuj volas studi ecx plu en
postdiploma kurso kun espero farigxi universitata instruisto post
emeritigxo de la nuna laboro.
- Cxu estas ia oportuneco aux granda merito por ili studi precipe en via
universitato?
Jes. Unue la Universitato Waseda estas unu el plej grandaj kaj altetaksataj
inter cxirkaux 600 universitatoj en Japanio. Due gxi situas en la centro de
Tokio. Trie Fakulo de Socisciencoj havas lekciojn de tago gxis vespero
dauxre. Kvare la fakultato planis malfermi sian postdiploman kurson en
1994, kiel la nauxa de Waseda sed sola kun vesperaj lekcioj. Do estis
alloga por la mezagxuloj.
- Kion vi celis per via studo?
Mi ekstudis por mi mem, por certigi cxu mi faris ne malbone en mia
jxurnalista laboro, kaj ankaux nun, cxar mi duone laboras kiel sendependa
jxurnalisto. Sed la afero iris aliel ol mia antauxvido.
Iuj el la mezagxuloj celantaj postdiploman kurson invitis min: Prove
ekzamenigxu prepare al venontajara serioza ekzamenigxo. Pro scivolemo mi
provis. Ekzamenigxis 10 oblo de la varbo, rekorde multaj kiel en
enirekzameno de postdiploma kurso. Rezulto estis ecx pli neatendita,
kvankam mi provis rajtigite de la bakalauxreco pri belarto gajnita junagxe!
Tiel en la aprilo de 1994 mi saltis en la magistrigan kurson por serioze
studi du jarojn.
- Cxu en Japanio multaj studas ankaux en postdiploma kurso?
Jen, iom en statistiko. En Japanio devigaj estas 9 jaroj, sed preskaux la
tuto finas 12 jarojn da normala edukado kaj havas rajton eniri
universitaton. El ili cx. 40% studas en universitato, cx. 35% studas ion
por gxenerala intelektigxo por utiligi en profesia laboro. Nur cx. 25%
eklaboras. Tiel nun universitato estas iusence "cxies". En Japanio
universitato havas mallargxan enirpordon, sed tre, ecx tro, largxan
elirpordon.
Aliflanke nur cx.10% de bakalauxroj dauxrigas la studon en magistriga kurso,
el ili cx.75% magistrigxas. El magistroj nur cx.25% estas akceptitaj en
doktorigan kurson. Fine doktorigxas cx.45% de ili. Plejparto de japanaj
doktoroj estas de teknologio kaj naturscienco. De prihoma scienco estas
tiom malmultaj, ke ecx inter profesoroj malofte estas doktoroj.
- Kion vi studas en la postdiploma kurso?
Mi ekstudis pri socibonfartaj aferoj en la kurso de politikscienco. Mia
studplano estis pri politiko por fizikaj handikapoj, aparte pri akcelo
de socia integrigxo de blinduloj.
- Kial vi elektis la temon pri blinduloj?
Pro amikoj-blinduloj. Ili najbaradis min jam de la komenco de mia logxado
en Esperantio. Plie mi trovis eblecon gajni informojn el la tuta mondo tra
la reto de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
- Vi do utiligis Esperanton en via studo.
Jes. Mi vojagxis tra Euxropo du-foje en 1995, totale tri monatojn. Mi
vizitis kaj gastis cxe blindaj esperantistoj, intervjuis ilin, perite kaj
interpretite de ili intervjuis multajn komencantojn de mia temo. Tiam mi
vizitis cx.30 blindajn esperantistojn en 15 landoj (Nederlando, Belgio,
Germanio, Britio, Francio, Italio, Auxstrio, Kroatio, Hungario, Cxehxio,
Finnlando, Svedio, Norvegio, Danio, Estonio) kaj intervjuis pliajn dum la
61-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) en Finnlando.
Al mia enketado pri kompreno pri handikapitoj respondis cx.70 esperantistoj
en Esperanto-eventoj, inkluzive de la Universala Kongreso en Tampereo,
Finnlando.
Tiuj informoj fresxaj, konkretaj kaj internaciaj, aparte pri la integra
edukado de blindaj infanoj, bonege ricxigis la enhavon de mia magistriga
tezo.
Tiel mi utiligis ne simple la lingvon Esperanto, sed pli gxian homan reton.
- Kio estas "integra edukado"?
Koncize dirite "komuna edukado por cxiu". Ecx kun fizika aux mensa
handikapito studi en ordinara lernejo kune kun najbaraj infanoj
samgeneraciaj. Por tion ebligi sxtato aux komunumo devas helpi materie kaj
homforte. Tio validas ankaux pri lingva aux kultura malsameco. Tio tamen
estas ankoraux tre malofta en nia lando.
- Kiel, vi opinias, cxu tio ne farigxas ordinara en nia lando?
Cxefa kialo kusxas en la insisto de la Ministerio pri Edukado pri "aparta
edukado", nome historia kialo.
En Japanio edukado kaj ekonomia sendependeco de blinduloj havas longan
historion, jam de la 14-a jarcento. En 1948 komencigxis 9-jara deviga
edukado por blindaj kaj surdaj infanoj en blindula kaj surdula lernejoj,
kiujn cxiu gubernio devis fondi minimume po unu. Poste komencigxis ankaux
deviga edukado de mense postrestantaj kaj alispece handikapitaj infanoj.
Ilia nombro estas tro granda por fondi suficxe da lernejoj. Oni do fondis
specialan klason en ordinaraj lernejoj. Tio ja estas iusence "integrigxo je
spaco".
La mondo nun celas al "integra edukado" de cxiuspecaj handikapitoj. Por tio
la 20-an de decembro en 1993 la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj
aprobis la rezolucion "La Normaj Reguloj pri la Egaligo de Oportunecoj por
Personoj kun Ne-povoj".
Spite de tio, en Japanio aparta edukado ankoraux estas ordinara por blindaj
kaj surdaj infanoj.
- Kia do estas diferenco de la socia vivado de nevidantoj en tiuj landoj,
kie la integra edukado estas ordinara, laux via vido?
Ankoraux ne trovigxas granda diferenco, cxar ecx en la landoj tion
realigantaj, oni ankoraux ne havas longan sperton. Por vidi la rezulton ni
devas atendi plurajn generaciojn. Sed nun estas grave, ke oni agnosku ilin
kiel parton de la ordinara socio. Ni diru ecx "socio sen handikapitoj estas
socio handikapita".
- Kion vi faras post magistrigxo?
Mi denove duonsxerce ekzamenigxis por doktoriga kurso de Waseda. Refoje
rekorde multaj ekzamenigxis. Kaj mi ankorauxfoje gajnis neatenditan
rezulton.
Nun mia intereso estas fokusita cxe profesioj de blinduloj kun
bakalauxreco, aparte pri instruisto en ordinara lernejo. En Japanio
trovigxas nur kvar instruistoj, kiuj estis blindaj de antaux ol
instruistigxi. Aliflanke jam cx.1,000 blinduloj studis en universitatoj.
Tiel mia intereso pri studado pli grandigxis, dum intertempe pli
malfaciligxis akiri bonan laboron. Ekonomio ecx pli descendis kaj mi mem
pli maljunigxis.
- Kiel vi nun kunlaboras kun JABE (Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj)?
Mi estas vidanta membro de JABE aligxinta al LIBE. JABE havas cx. 15
vidhandikapitajn membrojn kaj cx.15 vidantajn. Gxi estis fondita en 1928 de
tiamaj aktivaj blindaj esperantistoj, kiuj samtempe estis pioniroj de
sociaj laboroj de japana blindula mondo. Kune kun Esperanto ili eksciis
modernan ideon pri "homo" pere de Erosxenko, rusa blinda esperantisto.
Post la lasta mondmilito JABE ne multe aktivadis, sed lastatempe denove
klopodas aktivigxi.
Miaj kunlaboroj estas diversaj. Ekzemple, en 1995 JABE sukcesis kapti
sxancon elsendigi Esperanto-kurson en porblindula kablo-radio tutlanda por
tri monatoj. Mi volonte gvidis la kurson. Kiam JABE eldonis la flugfolion
"Kiel akompani blindulon", mi redaktis gxin. Nun oni disdonas gxin en
diversaj Esperanto-eventoj, en kiuj partoprenas blindaj esperantistoj, cxu
ne?
Pri miaj spertoj kun euxropaj blinduloj, inkluzive de tiuj en du-foja
partopreno en IKBE en 1995 en Finnlando kaj 1997 en Ukrainio, mi verkis 18
artikolojn serie en brajla monata gazeto, la dua populara inter japanaj
blinduloj. Tio ja efikis por informi la japanan blindularon pri la valoro de
Esperanto kaj gxia homa reto.
Lastatempe mia kunlaboro kun japana blindula mondo largxigxis ecx eksteren
de Esperantio.
laux Riveroj n-ro 25
)))))
(((((
Tri kantoj
Jen tri esperantigitaj kristnasktempaj kantetoj laux ideoj de Elisabetta
Formaggio. Ili tauxgas por infanoj, cxar la vortoj kaj la gramatikaj
strukturoj estas facile lerneblaj.
1) hungardevena teksto:
Jesueto, pomo ora,
lulas vin patrino gxoja,
sxiaj manoj vin karesas,
sxia busxo vin kisetas.
Dormu kara infaneto,
princo en la kabaneto,
songxu por la homoj pacon,
portu en la korojn amon.
Melodio:
mi mi mi mi ree mii doo ,laa
mi mi mi mi ree mii doo ,laa
re do ,ti ,la doo ree mii mii
so fa mi re doo ,tii ,laa ,laa
2) hungardevena teksto kun melodio de tre konata franca infankanto
Negxo falas en la strato,
venu Sankta Nikolao!
Varma estas nia cxambro,
venu Sankta Nikolao!
Portu al ni cxian bonon,
cxokoladon, rugxan pomon.
Varma estas nia cxambro,
venu kara Nikolao!
Melodio:
do do so so la la so so
fa fa mi mi re re do do
do do so so la la so so
fa fa mi mi re re do do
so so fa fa mi mi re re
so so fa fa mi mi re re
do do so so la la so so
fa fa mi mi re re do do
3) facila melodio el la itala tradicio kristnaska de montaraj pasxtistoj,
ludata plej ofte per sakfluto.
Tiu cxi teksto ne rilatas rekte Kristnaskon.
Kara bebo, dormu, ne ploru,
kara bebo, belega flor'!...
Dormu vi, dormu vi mia steleto,
dormu vi, dormu vi cxe mia kor'!...
Melodio:
soo mi soo mi fa mi re mii do
soo mi soo mi fa mi re dooo
do re mi re mi fa fa mi re mii do
do re mi re mi fa fa mi re doo
Belajn festotagojn kaj serenan novan jaron bondeziras al vi kaj al viaj
lernantoj,
Elisabetta el Italio.
)))))
(((((
En 2008 okazis Paralimpiaj ludoj
Jen fragmentoj el la brosxuro, kiun oni eldonis (certe ne nur en brajlo)
okaze de la Pekina Paralimpiko. Cxiu folio de la brosxuro enhavas
anglalingvan tekston sur unu flanko kaj cxinlingvan sur la alia.
Elangligante, mi klopodis konservi la manieron, kiel oni informis
la gxeneralan publikon per tiu eldonajxo. (red.)
--------------------------------
Brajla Sistemo
Konata ankaux kiel punktaj karaktroj, la universale uzata brajlo - elpensita
al la blinduloj por tusxi, legi kaj skribi - bazigxas je strukturo de
ses levitaj punktoj. En 1829, Louis Braille (1809-1852), franca blindulo,
inspirita de Nokta Teksto, kreis sistemon anstatauxigante latinajn literojn
per simplaj levitaj punktoj, kaj la sistemo poste igxis nomita je li.
En cxiu alfabetero (cxelo) estas du kolumnoj, kaj la pozicioj estas unuece
numeritaj de supre malsupren maldekstre 1 gxis 3, kaj de supre malsupren
dekstre 4 gxis 6.
--------------------------------
La ritualo de komunikado kun blinduloj
Ni tenu manon de blinduloj por tusxigi la sidilon kaj por helpi ilin trovi
sian sidlokon.
Cxar blinduloj ne povas vidi la mangxajxon kaj devas uzi ilojn por gxin
tusxi, tial ni devas doni al ili telerojn profundajn anstataux kutimajn,
por preventi, ke ili sternu la mangxajxon sur la tablo.
Uzado de sono por atentigi blindulojn. Antaux ol alparoli blindulojn - kaj
cx. 1-2 metrojn for de ili - faru sonon por diri ke vi alproksimigxas,
poste vi povas havi agrablan interparolon. Zorgu, ke via vocxo estu amika
kaj gxentila.
--------------------------------
Blindaj Helpantoj
Kiel "olimpi-cxemizaj volontuloj", grupo da blindaj masagxistoj el la
Masagxcentro de Beijing Congshi helpadas kadre de speciala programo.
La plej maljuna inter la masagxistoj estas la 53-jara Wang Baolong.
"Kvankam mi ne vidas, laux priskriboj de miaj kolegoj mi sentas, kion
signifas la programo "olimpia cxemizo" - la pasion "subtenu la Olimpiajn
Ludojn, servu la Olimpiajn Ludojn" - diris Guo.
--------------------------------
Sporta Konkurado Portas al Mi Lumon
En cxiuj sportbrancxoj de Paralimpiaj Ludoj la viddifektitaj atletoj
klasigxas laux tri niveloj de la vidhandikapo: B1 (plene blinda),
B2 (vidoakreco de 2/60 kaj/aux vidkampo malpli vasta ol 5 gradoj) kaj
B3 (vidoakreco inter 2/60 kaj 6/60 kaj/aux vidkampo inter 5 kaj 20 gradoj).
El la 20 sportbrancxoj de Paralimpiaj Ludoj viddifektitaj atletoj povas
konkuri sur trakoj kaj kampoj, en nagxado, biciklado,
porblindulaj golbalo, gxudo, remado, velboatado ktp.
--------------------------------
La unua Pekina paralimpika oro
Veronika Vadovicova el Slovakio venkis la plej unua dum la Pekinaj
Paralimpiaj Ludoj 2008, kiel staranta aerpafilistino je dek metroj,
la 7an de septembro. La duan lokon atingis Manuela Schmermund el Germanio,
la trian Nilda Gomez Lopez el Puerto Riko.
)))))
(((((
La (sin)mortigo
Do, gesinjoroj, bonvenon. Mi estas la cxefa medicina kontrol-esploristo de
la urbo Trier. Mi estas cxi tie por raporti pri miaj eltrovoj kaj konkludoj
rilate al la publika demando pri la morto de Sinjoro Haraldo Hazardo.
Kiel vi scias, la 23-an de marto pasintjare mi ekzamenis la kadavron de S-
ro Hazardo, kaj konkludis, ke li mortis pro kugletar-fusila vundo cxe la kapo.
Tiu fakto estas nekontestebla. Mi havas cxi tie kopiojn de la jura kaj
nekropsia raportoj, kune kun la kadavraj fotoj, se iu el vi deziras ekzameni
ilin poste.
Tamen, la afero iom komplikigxis pro la fakto, ke tuj antaux sia morto,
S-ro Hazardo estis saltinta de la supro de deketagxa apartament-bloko
kun celo al sinmortigo. Ankaux la kopio de la fina noto (kiu elokvente
indikas lian senesperon) estas alkrocxita por via tralegado.
Kiam li falis preter la nauxa etagxo, lia vivo finigxis per trafenestra
kugletar-fusila pafaro, kiu tuj mortigis lin. Nek la pafinto, nek la
sinmortigonto konsciis, ke sekur-reto estis instalita cxe la nivelo de la
oka etagxo por protekti kelkajn fenestro-purigistojn, kaj ke pro tio S-ro
Hazardo ne estus povinta efektivigi sian sinmortigon.
La juro informas nin, ke persono, kiu mortas celante al sinmortigo, estas
konsiderata sukcesinto, ecx se la rimedo de forpaso eble ne kongruas
kun la unua intenco. Se S-ro Hazardo estis pafita survoje al la certa morto
naux etagxojn pli sube, tio probable ne estus sxangxanta la mort-modalon de
sinmortigo al murdo. Sed la fakto, ke lia celo de sinmortigo ne estus
sukcesa, pensigis min, ke prava verdikto tamen devus esti murdo.
La cxambro de la nauxa etagxo, el kiu venis la kugletar-fusila pafaro,
estas logxita de maljunaj geedzoj. Ili dauxre kvereladis, kaj li minacis
sxin per pafilo. Li estis tiom ekscitita, ke kiam li premis la cxanon, li
maltrafis sian edzinon kaj la kugletoj trairis la fenestron, frapante S-ron
Hazardo.
Nu, kiam oni celas mortigi personon 'A', sed celante al tio mortigas
personon 'B', oni kulpas pri murdo de persono 'B'. Konfrontitaj al tiu
imputo, kaj la maljunulo kaj lia edzino insistis, ke ili ne konstatis, ke
la pafilo estis sxargita.
La maljunulo diris, ke estis longdauxra kutimo minaci la edzinon per
nesxargita pafilo. Li fakte ne intencis murdi sxin; tial la mortigo de S-ro
Hazardo sxajnus akcidento. Tio estas, cxar la pafilo estis nur hazarde
sxargita.
La esploro poste malkovris atestinton, kiu vidis la filon de la maljuna
paro sxargantan la pafilon proksimume ses semajnojn antaux la morta
incidento. Riveligxis, ke la maljunulino cxesigis la financan subtenadon de
sia filo kaj ke li, dezirante vengxon, kaj sciante pri la inklino de sia
patro uzi la pafilon minace, sxargis la pafilon atendante, ke la patro
mortpafos la patrinon.
La afero nun temas pri la murdo de S-ro Hazardo fare de la filo. Estas fina
elstara surprizo. Plua esplorado malkovris, ke la filo, kiu fakte estis
Haroldo Hazardo, pli kaj pli senesperigxis pro la malsukceso de sia plano
okazigi morton de la patrino. Tial, la 23-an de marto li saltis de sur la
deketagxa konstruajxo kaj tuj mortis pro kugletar-fusila pafaro tra la
fenestro en la nauxa etagxo.
Konsiderante, ke li mem sxargis la pafilon, mia raporto montros la
verdikton 'sinmortigo'.
Cxu demandoj?
Do, dankon pro via atento.
Colin Simmonds, Britio
laux MEJ-Cirkulero 2/2001
Kanibaloj?
Jxurnalisto iris al fora insulo por raporti pri la moroj de la indigxenoj.
Li alparolis la tribestron:
- Mi auxdis onidirojn pri ekzisto de kanibaloj cxe vi.
- Ne zorgu pri tiu afero, oni mensogis, certe estis ankoraux malmultaj
antauxnelonge, sed...
- Sed?
- Ni mangxis la lastan kanibalon hieraux vespere!
laux retlisto anekdotoj-en-esperanto
)))))
(((((
Subita forpaso
Antaux kelkaj tagoj atingis min malgxojiga informo, ke en Sarajevo
pasintsemajne, subite forpasis Branko Miljko, longjara, aktiva kaj
fervora Esperantisto.
Li estis instruisto pri sociologio en gimnazio gxis la emeritigxo.
Cxiam li aktivis en la blindul-movado kaj ankaux en la E-movado.
Li partoprenis plurajn E-renkontigxojn kaj IKBE-ojn. Li estis
cxeforganizanto kaj la prezidanto de la IKBE okazinta en Sarajevo en 1990.
Dum certa periodo li estis ankaux prezidanto de la gxenerala E-movado
en Bosnio kaj Hercegovino. Regule li legis E-gazetojn.
Pasintsemajne li sendis al mi retmesagxon, trovinte mian novan retadreson.
Ripozu en paco, nia kara amiko!
Nedeljka Lojxajicx
)))))
(((((
Nekrologo
La 15an de novembro en urbo Kryvyj Rih (Ukrainio) forpasis
samideano-samsortano Myhxajlo Muhxa, kiu staris cxe fonto de la
blindulesperantista movado en Ukrainio. Li organizis blindul-sekcion de
UkrEA, sindoneme kaj senlace laboris por disvastigo de nia kara lingvo
inter ukrainaj nevidantoj. Li estis tre atentema pacienca kaj helpema
instruisto. Myhxajlo Petrovycx estis ankaux mia unua E-instruisto.
Por cxiam mi gardos bonan memoron pri tiu bonkora homo.
Ripozu en paco, kara instruisto.
Euxgenia Makuhxina
)))))
(((((
Pet-anonco
Juna esperanta jxurnalistino - por pliprofundigo de profesiaj spertoj -
deziras donace ricevi vortaron de Bokarev (aux alian grandampleksan
E-rusan vortaron) al la adreso:
Olga Cvigun
vul. Moskalenka 67 kv. 87 m.
Vinnica
UA-21011
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))