ESPERANTA LIGILO
n-ro 1 januaro 2009
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
De la redaktoro
El la estraro - Balotado 2009
Ggratulon!
El Esperantio
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
eraro en enigmo (nur en la brajla versio)
Kontrauxdira decido pri estro de la hungara interpretistaro
Esperanto viva
Salutmesagxo de dankema gravulo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
De la redaktoro
Karaj legantoj, saluton en la nova jaro!
La jxus komencita 365-tago auxguras sin multpromesa, kaj gxi certe
konsiderigxos poste signifoplena multmaniere. Ni estu malfermitaj kaj
kontribuu lauxkapable.
Ni (t.e. anoj de nia societo) ne estas multaj, sed ni klopodu almenaux iom
malpli rapide plimalmultigxi. Akiri, varbi novajn samsortanojn por nia
ideo ne estas ja facile, tamen ankaux ne estas tute senespere. Kiel vi
povas legi en cxi tiu numero, iu(j) samideano(j) gxeneralmovade jxus faris
ecx mondsignifan lertajxon. Longe ja oni atendis je io tia!
Mi kiel redaktoro lastatempe ricevas iom malmulte da resignalo pri, pro
aux por Esperanta Ligilo. Gxentilaj, gxeneralaj lauxdoj estas ja
esprimataj de tempo al tempo, sed mankas instigaj (ne gravus ja ecx se
kritikaj) rimarkoj, eventualaj deziroj por plibonigo ktp. Sendepende de
cxio cxi, mi multe rezonas, demandas min, kio estas la vera senco, cxefa
tasko de nia "oficiala organo" nune. En pli glora periodo EL certe
estis pli informa, pli nemankipova por la blindaj esperantistoj. Sed ni
nun vivas ja en "socio de informado". Novajxoj fluegas al ni per tre
diversaj kanaloj, foje ecx tute nedeziritaj, verdire ecx sen Esperanto.
Per tio mi neniel volas diri, ke Esperanto ne plu estas necesa, kvankam
- dolore spertate - multaj eksteraj homoj facilanime pensas tiel.
La blindulan movadon, gxenerale, ege malfavoras la bedauxrinda fenomeno
de cxiam pli kreskanta senlaboreco, senlaborigxo de vidhandikapuloj.
Infanagxe mi lernis, ke cxefa trajto de la homo estas kapablo kaj emo je
laboro, trajto, kiu tra la jarmiloj levis nin el inter niaj proksimaj
parencoj, la bestoj. Lastatempe tamen iuj pensas - ecx sugestas - ke
laboro ne tiom gravas. Tio kio gravas, estas ajnmaniera gajno, profito,
bazo por pli kaj pli freneza konsumado. (Cxu la subite eksplodinta
tutmonda financa kaj ekonomia krizo rekonsciigos la homaron?)
Lastatempe oni konsideras homajn mallertecon, malkutimecon, organismajn
mankojn - do handikapon - tute specialmaniere. Antaux nelonge mi ekzemple
auxdis de scienculo en la radio - por li tute memkompreneble - ke oni ne
plu parolu (ecx ne plu parolas) pri mensa malsano, kiu ja ne ekzistas
kiel tia... Li versxajne volis diri, ke tia nocio estas tro gxeneraliga,
temas ja cxiam pri apartaj, specifaj fenomenoj, almenaux el scienca
vidpunkto. Simile rezonas ankaux tiuj, kiuj ne sxatas sin nomi
"blindulo", cxar tiu esprimo estas (se ne pejorativa) certe tro
malkonkreta. Rezulte, multaj junaj - mi diru tamen: - blinduloj havas tute
hxaosan koncepton pri si mem, pri sia stato, pri siaj kapabloj, sociaj
ebloj. Konvinki tiajn personojn pri avantagxoj de internacia,
nediskriminacia maniero je vasta, mondskala interhoma komunikado estas ja
pli ol malfacile.
Kara leganto, se vi malsamopinias, bonvolu kontrauxargumenti, diskuti en
Esperanta Ligilo. Gxi estas ja komunikilo por ni, vidhandikapuloj. Bonvolu
plivigligi nian revuon, kiun lastatempe legas ja ankaux kelkaj plenvidaj
Esperantokomprenuloj, dank' al tio, ke gxia vidulskriba versio estas
alirebla per la interreto.
Dezirante iom pli da kuncerbumado, sed antaux cxio tamen agrablan legadon ankaux
en 2009, mi restas via
Attila Varro
)))))
(((((
El la estraro
Balotado 2009
Karaj membroj de LIBE,
Certe vi rememoras mian alvokon, ke sin anoncu kandidatoj por la cxi-jara
estrara balotado. Rezulte, krom la nunaj kvin geestraranoj, anoncigxis
ankoraux kvar novaj gekandidatoj. Do, inter naux gekandidatoj la balotado
por sep estraraj postenoj eblas.
Dum la venontaj semajnoj vi ricevos vocxdonilojn kun naux nomoj. Elektu el
ili _maksimume sep kaj sendu la vocxdonilon prefere tuj al la surpresita
adreso de la administranto de la balotado, s-ro Harald Rader (Auxstrio),
ke li ricevu la vocxdonilojn plej malfrue la 15-an de junio 2009.
Vocxdoniloj, kiuj entenos cxiujn naux nomojn, ne validas.
Uzu do vian rajton vocxdoni!
Nome de la estraro
Nedeljka Lojxajicx
prezidantino de LIBE.
Koncizaj Biografioj de la gekandidatoj
Pier Luigi da Costa (Italio), kasisto de LIBE:
"Mi naskigxis en la jaro 1941 kaj blindigxis pro eksplodo tuj post la
milito. Mi klerigxis kiel instruisto, kvankam efektive mi neniam
instruis. Sur E-a kampo mi arangxis kursojn por vidantoj, okupigxas pri
perkoresponda kurso por blinduloj, klopodas regule partopreni niajn
kongresojn kaj kunredaktas la organon de la itala blindulesperantista
asocio, Itala Ligilo."
Vladimir Jxelev (Bulgario):
"Mia Naskigxjaro estas 1936; Profesia tiflopedagogo, instruisto pri
orientigxo, nun pensiulo. Auxtodidakte mi lernis e-on en jaro 1959,
E-movadon eniris en jaro 1970. Nun Mi estas membro de ANEB, BEA, SAT;
Partoprenas kaj organizas multajn naciajn kaj internaciajn E-arangxojn.
Mi estis membro de lokaj kaj naciaj gvid-organoj de BEA, dum unu
dejxorperiodo mi estis LIBE-estrarano. Dum lastaj dek jaroj mi prezidas
en ANEB."
Arvo Karvinen, magistro pri filozofio, eksa gxeneralsekretario
de la finna blindulorganizo:
naskigxis en 1934, esperantistigxis en 1955, partoprenis plurajn UK- kaj
LIBE-kongresojn, estis estrarano de LIBE (1963-1967),
membro de preparkomitatoj por kongresoj de UK kaj LIBE en Finnlando,
membro de UEA-komitato (1994-2001). Momente li estas reprezentanto de LIBE
en kultura kaj eduka komisiono de Euxropa Blindul-Unuigxo.
Li Esperas, ke ni, E-istoj, LIBE kaj naciaj blindulunuigxoj ofertos
realajn eblecojn al viddifektitaj gejunuloj kaj plenkreskuloj
por partopreni internacian kulturlaboron, agi por cxiujaraj kongresoj
kaj krei amikecajn rilatojn pere de E-o.
Natalia Kasymova (Germanio):
"Mi naskigxis en la urbo Samara (Rusio). Tie mi finis la porblindulan
lernejon. Poste mi iris al Tagxikio, kie mi finis pedagogian universitaton
kaj dum 25 jaroj laboris kiel instruistino pri la germana lingvo
en la lernejo por blinduloj kaj malfortevidantoj. Dum 14 jaroj mi
instruis tie ankaux Esperanton. Kune kun miaj lernantoj mi partoprenis
diversajn E-arangxojn en Sovetunio. Post la disfalo de Sovetunio kaj
kruela milito en Tagxikio la E-grupo cxesis ekzisti, kaj mi mem ekde
la jaro 1999 logxas en Germanio. Mi instruas la germanan lingvon al
eksterlandanoj en la rekapabliga centro por blinduloj en la urbo Marburg.
Bedauxrinde, ne cxiam venas eksterlandanoj en la centron, tial mi iom
laboras ankaux en Frankfurta muzeo "Dialogo en mallumo", kie mi gvidas
grupojn da vizitantoj tra diversaj ejoj por montri al vidantoj "la mondon
de blinduloj". En la jaro 2001 mi diplomigxis kiel Cseh-instruistino
cxe la Internacia Esperanto-instituto en Den Haag (Nederlando). Mi gvidis
E-kursojn por blinduloj kaj vidantoj en kelkaj landoj (Tagxikio, Auxstrio,
Moldavio k.a.). Krom E-o, mi interesigxas pri literaturo, muziko,
vojagxoj kaj aliaj bonaj aferoj."
Nedeljka Lojxajicx (Respubliko Serbio):
"Mi naskigxis en la jaro 1956, blindigxis estinte 13-jara kaj
esperantistigxis en la jaro 1973. Post la fino de gimnazio, mi studis
psikologion en la Universitato en Beograd. Mi gvidis plurajn E-kursojn,
tradukis artikolojn kaj poezion el kaj en E-on. Mi verkas poezion.
Nun mi laboras kiel bibliotekistino en la Sxtata biblioteko de Serbio.
Momente mi estas prezidantino de LIBE kaj de la landa Blindul-Esperantista
Unuigxo."
Anatolij Masenko (Rusio):
"naskigxinta en 1937, denaske blinda, nun Mi estas emeritita instruisto.
Mi E-igxis en 1957, partoprenis 18 IKBE-ojn kaj nuntempe estas vicprezidanto
de REAN kaj dua sekretario de LIBE."
Olena Poshivana (Ukrainio):
"Mi naskigxis en 1964, havas superan klerecon pri rusa filologio kaj
speciala pedagogio kaj laboras kiel instruistino en blindullernejo.
Mi estas redaktorino de nia brajla revuo "Viburno".
Ekde 2001 mi apartenas al la estraro de LIBE
dejxorante tie kiel gxenerala sekretario."
Dragan Sxtokovicx (Kroatio):
"Mi naskigxis en la jaro 1960. Post vizito de baza lernejo, kie mi lernis
ankaux E-on, mi estis edukita kiel telefonisto. Mi havas edzinon kaj
filinon. Ekde 25 jaroj mi estas membro de KUNE (Kroata Unuigxo de
Nevidantaj E-istoj), estante nun ties sekretario. Kelkfoje mi partoprenis
en IKBE-oj, estis inter organizantoj de la lasta IKBE en Premantura."
Pawel Wilkniewski (Pollando):
"Mi naskigxis en Krakovo la 1-an de februaro 1963.
Mi havas mezgradan instruitecon. Lauxprofesie mi estas masagxisto.
Mi havas rajtigilon instrui Esperanton kaj gvidis kursojn en la blindulmedio.
Mi laboris en prepara komitato por IKBE en Varsovio 1987. Mi estis membro
de Panes-estraro en la jaroj 1986 -1994 kaj ree elektita en la jaro 1998.
Mi interesigxas pri muziko, historio, vojagxoj, fervojo kun ties historio
kaj nuntempeco."
)))))
(((((
Ggratulon!
Kiu legis en cxi tiu numero pri la kandidatoj por la cxi-jara balotado
de LIBE, tiu povis malkovri jubileulon inter ili/ Jes, nia kara amiko
Arvo Karvinen cxi-jare plenumas sian 75-an vivjaron. Ne nur cxi-jare,
sed ja cxi-monate, precize la 7-an de januaro.
Arvo vere aktivas kiel tri dudekkvinjaruloj. Li estas nun nia viva
konscienco. Liaj ideoj estas vere instigaj, aktivigaj. Ni povas nur
deziri, ke almenaux kelkaj el ili plenumigxu.
Kara Arvo, ni cxiuj admiras vian energion, kaj kore deziras longan
dauxrigon. Ankoraux multajn sukcesplenajn jarojn al vi!
Nome de la legantoj:
Attila Varro
)))))
(((((
El Esperantio
Sojle al espero
Inter la 100-jarigxo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof
en 2009, sukcesis 60-jarigxi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Se gxuste nun cxe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj
2008, Internacia Jaro de Interpacigxo 2009, Internacia Jaro de Lernado
pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaux ili scius, ke Zamenhof aktivis por la
lingva justeco kaj por la paco -- cxu ni ne gxoju, ke la astroj mistere
agordas la mondon al niaj celadoj?
En aprilo ni simpoziis cxe UN en Gxenevo post dek jaroj. En julio niaj
kleruloj superrigardis en Amsterdamo la cxeeston de Esperanto en la
universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-
festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso
okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni pauxzas por kapti la spiron. Denove
UEA engagxas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan
revenon al cxi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?
La okupigxon pri homaj rajtoj, kiu esprimigxis jam cxe Zamenhof, la
postmilita UEA, konsciigxinta pri la graveco de la internacia juro,
instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia
komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj
Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaux profesoro
pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jarigxon ni festas en 2009 --
movis tiun vizion al nova sxtupo.
Lapenna konvinkigxis, ke por povi tusxi la kulturan konsciencon de la
publiko kaj kontrauxbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj
lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino
poste pligravigxinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula
mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo,
UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke
la socilingvistiko nesuficxe reliefigas la lingvo-planadon UEA lancxis
fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler - kiel
unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP),
farigxis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj
Dokumentado (CED). Gxuste gxi metis la lingvo-planadon sur la mondan
sciencan mapon.
Se oni lancxas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj
lerni de gxi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies
egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta
organizajxo de lingvo, kies tradukajxa korbo farigxis la plej ekvilibra
rilate fontolingvojn. Tradukajxoj donas al la legantoj okazon por lerni.
Ni fieras, ke en kaj cxirkaux LPLP ni multon lernis pri la lingvaj
problemoj.
Gravan sxtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago,
1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html.
Respondojn al la demando "kien UEA" oni sercxu cxefe en tiu ponta
dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la
komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?
Unuflanke la fakton, ke UEA cxiam donis prioritaton al la savtenado de
la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antauxe simbolis la serio
Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora
tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn
homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Gxuste por
maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu
bazigxas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni
agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj
de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro
emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupigxas pri la edukpolitiko por
malpotencaj edukatoj.
Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago
pledas por multlingvisma eduko al homaranigxo, kiu stiros nin pacen. Por
kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro
2008 kaj la interpacigxa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto,
je kies fino ni "! asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj
neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj
asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo."
Probal Dasgupta
laux [UEA]
-----
fonto: Ret-Info
--------------------------------
Kuragxiga atingo!
Esperanto ricevis pli ol 3.500 vocxojn en Change.org
Iom pli ol 3.500 vocxojn ricevis la propono enkonduki Esperanton kiel
studobjekton en la lernejoj de Usono, lancxita de Oleg Izyumenko
en la retejo Change.org.
La retejo apartenas al subtenantoj de la sekva usona prezidento Barack
Obama, kaj la dek plej popularaj ideoj ricevos grandan publikecon. En la
unua vocxdonado la propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia
kategorio, kaj per intensa reta kampanjo esperantistoj sukcesis doni al
gxi suficxe da vocxoj por ke gxi eniru la finalon. En la dua vocxdonado
la ideo tamen ne sukcesis suficxe bone por eniri la gajnintan dekon
- necesus pli ol duobla kvanto de vocxoj.
Laux Oleg Izyumenko la reta kampanjo tamen multmaniere estis sukceso. Ni
publikigas lian dankmesagxon al la subtenintoj sensxangxe.
Esperanto ricevis pli ol 3.500 vocxojn en Change.org
kiu subite - kaj 10 jarojn pli malfrue ol necesis, sed pli bone malfrue
ol ecx pli malfrue aux tute neniam - ekkonsciis pri neceso komuniki en
Interreto per kanaloj, kiuj kusxas ekster gxia posedo.
kiu simple ekkonsciis pri ebleco kaj neceso denove - post pauxzo kiu
dauxris jardekojn - komuniki rekte al individuoj ekster la movado.
Ne pensu ke mi kritikas UEA-n - tute male: mi simple vere festas tiun
vekigxon!!
kiu ekmalkovris por si novajn interretajn rimedojn - ekster la organizaj
hejmpagxoj, retposxto, dissendolistoj kaj retgrupoj - kaj ekparolis
lingvon alian ol Esperanto (cxar se gxi pluparolus nur Esperanton, neniu
krom jam ekzistantaj esperantistoj gxin auxdus - kaj ecx tiuj ne tiom
interesigxis auxskulti dum la lastaj 8 jaroj).
Tio cxi okazis nur - ni ne trompu nin - pro kuragxo de la plej supraj
UEA-oficuloj, instigataj de kelkaj novpensantaj kaj entuziasmaj
E-aktivuloj kaj malpli supraj movadanoj. Tiuj lastaj jam konas siajn
nomojn, kaj ili estis multaj, do mi ne mencios ilin rekte. Sed
UEA-gvidantojn, kiuj havis kuragxon gxuste ekgvidi, mi plezure mencias
cxi tie: la gxenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj la prezidanto de
UEA Probal Dasgupta, ankaux estrarano de UEA Ranieri Clerici kaj
oficisto Roy McCoy. Ilin, krom la individuaj aktivuloj kaj volontuloj,
pusxis desube estroj de la landaj sekcioj, naciaj movadoj (inkluzive
junularajn), lokaj E-kluboj...
kiu, se gxi kuragxos dauxrigi laux la sama vojo, baldaux malkovros
radikale novan - kaj parte novgeneracian, sed ne nepre kaj ne nur - specon
de aktivuloj por Esperanto. Antauxe gxi konis nur kelkdekon da E@I*1-anoj
kvazaux "de ekstere", nun gxi mem preparas grundon por forta influo de
amasoj da tiaj fresxe pensantaj kaj efike agantaj personoj en movadajn
vicojn. Tiuj personoj konas siajn nomojn, kaj ni cxiuj ekkonos ilin
baldaux. Kaj la nova movado ne similos malnovan. Gxi estos pli kiel reto
de agemaj volontuloj ol hierarkio de ambiciaj aktivuloj. Gxi rigardos
eksteren anstataux internen. Gxi parolos Esperanton, la anglan, la
hispanan, la francan, la cxinan, la rusan kaj aliajn lingvojn, anstataux
nur Esperanton. Cxu mem UEA restos grava parto de tiu movado, ankoraux
estas malferma demando. La respondo dependos de sinteno kaj agado de
UEA mem.
kiu subite denove eksentis sin kiel Esperanto-movado, kvankam ne simila
al la malnova,
kiu subite reinspirigxis kaj denove kuragxis esperi je siaj sukcesoj kaj
venkoj,
kiu ene de unu monato alvenis al dolcxa konkludo: Jes, ni povas!
el Libera Folio
*1
La organizo nomigxas E@I (oni prononcas [e cxe i]).
La litero "E" montras ke la organizo okupigxas pri Edukado. En pli vasta
konteksto gxi kovras ankaux la vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo,
Euxropo.
La litero "I" indikas ke la organizo okupigxas pri komunikiloj kiel
Interreto. En pli vasta konteksto gxi kovras ankaux vortojn: Interkulturo,
Informo, Ideo, Inspiro. La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj
cxi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian
komunikadon.
La mallongigon do eblas libere traduki kiel "Edukado@Interreto" - sed pro
la plursignifeco de la literoj E kaj I oni uzas nur la mallongigitan
formon de la nomo "E@I".
E@I registrigxis kiel politike neuxtrala, neregistara junulara organizo
en la jaro 2005. Gxi fondigxis surbaze de spertoj de la agado de internacia
laborgrupo, kiu okupigxis pri interretaj projektoj kaj kiu sub tiu cxi
nomo funkciis ekde la jaro 1999 kiel organizo sen jura personeco.
La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu cxiuj civitanoj
povas facile kaj rapide komuniki tutmonde.
(laux interreta sinprezento de E@I)
)))))
(((((
Kontrauxdira decido pri estro de la hungara interpretistaro
cxe Euxropa Parlamento
La estro de deputitoj de hungara partio en plenkunsido de Euxropa
Parlamento per antauxtagorda alparolo protestis kontraux diskriminacia
decido koncernanta novajn membrosxtatojn. Okazis, ke la konkurson por
nomumi estron de la hungara interpreta servo cxe la Euxropa Parlamento
gajnis - tute nekompreneble - anglo, kiu ecx ne parolas hungare. Por la
posteno kandidatis du personoj, hungaro kaj anglo, kun similaj instruiteco
kaj faka laborsperto.
La protestanto emfazis, ke estroj de naciaj interpretistaroj - krom
kunordigaj kaj administraj taskoj - grave partoprenas en prilaborado de
uniaj fakesprimoj, en plibonigado de la unueca interpreta kvalito,
Tiamaniere ili kontribuas al evoluo de la apartaj lingvoj, ricxigante
ilin. Tiu tasko havas specialan signifon precipe kaze de la oficiala
lingvo de sxtatoj aligxintaj en 2004 kaj 2007, kie la oficiala unia
fakterminaro estas ankoraux formigxanta.
Estas ja mirige, ke la komitata decido privilegiis nehungarlingvanon por
gvidi hungarajn interpretistojn. Kvankam neniu regulo preskribas preferon
de denaska lingvano de la koncerna sxtato, kutime oni tamen elektas
tauxgan parolanton de la koncerna lingvo.
Prezidanto Hans-Gert Pöttering, laux peto de la interveninto, promesis
post-esplori la okazintajxon.
(laux komuniko de la Euxropa-Parlamenta deputitaro
de Hungara Socialisma Partio)
)))))
(((((
Esperanto viva
Kinostelulo lernas Esperanton!
(fragmentoj el interreta diskuto)
Brad Pitt lernas esperanton!
Saturday December 27, 2008 at 11:54PM
brad pitt
Mi ne scias kiamaniere komenci!
Hodiaux tute hazarde mi acxetis la faman kaj prestigxan hispanan
tagjxurnalon "El País" (La Lando). Kaj kia surprizo! En la frontpagxo
aperis bildo de la fama holivuda artisto Brad Pitt kun titolo
"Brad Pitt lernas esperanton!".
Atente mi iris al la pagxo kaj legis cxion: jen eroj:
"Brad Pitt denove impresas cxiujn per lia lernado de esperanto,
artefarita lingvo kreita de pola okulisto Zamenhof (1859-1917).
Brad Pitt lernas gxin cxar tiu lingvo estos plurfoje uzata en nova filmo
pri intermondaj bataloj. Laux vortoj de Brad: "La lingvo esperanto estas
multe pli bela, simpla, vivanta kaj internacia ol tio kion mi antauxjugxe
pensis. Mi tiom entuziasmigxis ke mi decidas ellerni la lingvon por
profiti gxiajn avantagxojn por nia moderna epoko!"
Brad Pitt estas unu el la plej famaj holivudaj artistoj kaj seks-simbolo.
Li cxefrolas en multnombraj filmoj. Lia lernado de esperanto helpos al
la disvastigo de la lingvo kaj lauxeble ekonomia helpo lia!
Kelkaj alparoloj
Michel:
Laux mi, se la afero estas vera, jen la plej efika reklamo por esperanto
de post la zamenhofa epoko.
Ludoviko Klauxdio:
cxu vere? Mi kunsentas (konsentas), ke estos grandega propagandilo por
esperanto! Kvankam mi mem ne estas ema je tiu admirado/amegado de filmaj
"steluloj", multego da personoj videble estas. Kaj oni ne povas nei la
efikon de propagandiloj en nia tutmonda mondo. Precipe rilate al filmoj,
kiuj sxajne "edukas" kaj influas grandegan nombron da personoj.
Do, gratulon al tiu famulo! Lia vivo ne estos simpla sekvo da (de)
kunulsxangxado kaj drogumado, kiel devenas tiu de multaj famuloj! Lia
famo rezult(ig)os bonfaradon por la mondo! Gratulon al li!
Niko Kalivoda:
Nekredeble! cxu vi certas, ke li ja lernas gxin?
Bira Fehera:
Kiel aliaj ankaux, eble li lernas, sed neniam igxos esperantisto, aux
ecx lasos la lingvon.
Kutime okazas tro da sercxado da (de) esperantistoj al la famuloj (ne
forgesu tiom (tiujn) kiuj petas monon kaj aliajn plurhelpojn al personaj
projektetoj).
Sed pri tiu informo, mi nur kredos kiam scii pli pri la fonto.
Diomar Chavez Obregon:
Kara Andy, mi volis konstati (kontroli) en la tagjxurnalo pri tiu afero,
sed mi nenio(n) trovis, pro tio mi havas du demandojn; la unua Andy, en
kia sekcio oni povas trovi tiu(n) informo(n)?, due se la informo ne estas
aktualigita, tiam mi deziras scii pri la ekzakta dato, cxu vi povas doni
min (al mi) la gxusta(n) dato(n)?...
Mi esperas ne instigi vin tiom, mi nur estas ankaux kuriozema (scivola).
Amike via Diomar
Nguyen Xuan Thu:
Mi trovis rilaton inter Brad Pitt, Babel turo, kino kaj Esperanto. Tio
certe klarigas la intereson de la aktoro al Esperanto. (Sekvas rilata
retpagxadreso) Cxu ni skribu al Brad por gratuli lin kaj instigi lin
serioze lerni la lingvon?
Jose Mario Marques:
Pro tio, oni ne rajtas riprocxi al Andy la sxercon, tute natura en
cxiuj landoj kiuj havas tiun specialan tagon. Humuro estas vivo. Ni ridu.
Kaj finfine eble Andy nur sukcesis kapti ion kio povas esti almenaux
ekzamenita de Bradd Pitt laux la supra informo de Nguyen Xuan Thu, cxar
finfine la meksika kindirektoro intencis, pli bone, revi pri la uzo de
Esperanto en tiu filmo kaj se Bradd estis invitita aktori en gxi, li
tutcerte serioze almenaux ekzamenis la eblecon eklerni Esperanton, cxar
tio farigxus necesa se li volus aktori en la filmo. Aux, kio estus
bedauxrinda, li povus esti postulinta de la Direktoro forpusxi la ideon
pri uzo de tiu por li eble "stranga" lingvo, cxar eble ankaux por li
kiel usonano la angla suficxas por komunikigxo kun la tuta mondo,
fusxideo, mensoga ideo, kies malkonstruon gxuste celas la filmo
regxisorita de la meksika direktoro, kies scenoj okazas en pluraj landoj
en plurlingvaj situacioj kaj la angla tute fiaskas en la komunikaj
situacioj kie tie okazas, laux oni povas diveni de la komentario de la
filmo kiun mi ne vidis ankoraux. Kaj tion mi faros nur kiam gxi estos
portugaligita, cxar bedauxrinde malgraux pli ol 45 jaroj da peza studado
de la angla mi ankoraux ne sukcesas profite vidi filmon kun dialogoj en
la angla kaj kompreni ilin, escepte se helpe de subtitoloj.
Thierry Salomon:
Por mi aspektas kiel sxerco. Similas al la propono de hungara verkisto
(...) disvastigi la onidiron, ke Josephine Baker akceptas petojn de
auxtogramoj nur se ili estas en Esperanto. Tiam ankaux sxi devos iom post
iom lerni la lingvon pro la multaj homoj, kiuj alparolas kaj skribas al
sxi en tiu lingvo.
Sed tion dirinte, versxajne iam okazos io tute sendepende de la
"Ea Movado", kiu vekos la intereson de multaj homoj pri Esperanto. Povas
esti Brad Pitt aux unu kanto en Eo sur albumo de famega (vere fama, ne
mezfama aux misfama) muzikgrupo aux kantisto.
Ofte dum la historio okazis neversxajnaj aferoj kaj la antauxviditaj
aferoj ne okazis. Similas al la "papilia efekto". Pri tiu temo nepre
legu pri la "kompleksa pensado" ekzemple la senpage elsxuteblan libron
de Edgar MORIN (www.ipernity.com/blog/32070/112226).
Sed eble tamen tiu novajxo estas vera? cxu en Hispanujo oni faras sxercon
dum la 28a de decembro kiel por la unua de aprilo? Andy diru al ni rapide!
Arno Lagrange:
Jes Andy, la ligilo kiun vi provizis malfermas erarpagxon. cxu estas nur
sxerco via aux cxu tion vi nur fantazie imagis? Laux informo de Nguyen
Xuan Thu, mi kontrolis ke fakte por la filmo Babel (en kiu partoprenis
Brad Pitt en 2005-2006) Inarritu revis realigi la filmon en Esperanto,
sed li tamen ne faris tiel kaj la filmo estas en ses aux sep lingvoj!
Arno Lagrange:
Kio ne estas sxerco estas ke Almodovar foje publike tre malestime parolis
pri Esperanto. Tiel kutime traktas Esperanton la kinosteluloj.
Jose Mario Marques:
Estimata Arno,
Mi ne sciis pri la negativa sinteno de Almodovar al Esperanto. Tamen alia
kinostelulo kaj klasikulo, Charles Chaplin havis tute alian tre pozitivan
sintenon al Esperanto kaj utiligis gxin en lia filmo "La Granda
Diktatoro", por uzi lingvon de paco, anstataux la germana, por prezenti
la sxildojn de la germana urbo reprezentita en la filmo kaj evitis la
germanan lingvon en tiu uzo, cxar tiutempe la germana estis la lingvo de
malamikoj de la paco, kun Hitlero cxekape.
Mi scias ke ankaux aliaj kinsteluloj hava(i)s tute pozitivan sintenon al
Esperanto.
La geedzoj Bradd Pitt kaj Josephine Baker avangardas pri multaj kampoj
rilataj al nova pli bona mondo. Kiu scias cxu informitaj pri Esperanto
ili ja povus alpreni tute pozitivan ideon pri Esperanto kaj konkrete
apogi gxin?
Fakto VERA kaj tre grava estas ke unu el la plej kleraj, famaj kaj
avangardaj senatanoj el Brazilo, (kaj sekvas la nomo), jxus prezentis
legxproponon por enkonduko de Esperanto en la lerneja sistemo de Brazilo,
kies tekston vi povas trovi en la portugala en la jena oficiala adreso
de la Brazila Senato: www.senado.gov.br/sf/atividade/materia/getPDF.,
kiun, bedauxrinde, nun (mi) ne povas traduki en Esperanton.
Gravas scii ke tiu senatano estas grava politikisto en Brazilo,
eks-rektoro de la Federacia Universitato en Brazilo, Eks-guberniestro de
la Federacia Distrikto Brazilio (cxefurbo de Brazilo), eks-Ministro de
la Federacia Registaro dum la unua periodo de la nuna Prezidento de la
Respubliko.
Krome indas aldoni ke tiu senatano estis demisi(ig)ita de lia posteno kiel
Ministro de la Edukado cxar li publike malkonsentis kun la Prezidento
cxar tiu ne volis destini la bezonatajn promesitajn financrimedojn por
evoluigi la eduksistemon en Brazilo kiu privilegias bedauxrinde nur la
ricxulojn, kaj (nomo) defendas revolucion en la eduksistemo por garantii
al cxiu brazilano sendepende de lia raso, klaso, religio, rajtu al
altnivela edukado al kiu nuntempe aliras nur la infanoj devenantaj de la
plej altaj klasoj, dum la aliaj malricxaj baraktas en kaduka eduksistemo
kiu ecx ne kapablas fakte alfabetigi la homojn, cxar la elito en Brazilo
deziras cxiam disponi pri malaltkostaj laboristoj por cxiam plivastigi
iliajn jam pleplenaj kontobankoj (plenplenajn bankokontojn), dum la
plejmulto el la logxantaro vivas en mizero.
ktp. ktp, preskaux senfine...
)))))
(((((
Salutmesagxo de dankema gravulo
Gratulon
la 28-an de januaro nia kara redaktoro Attila Varr"o povas festi sian
55-an naskigxtagon. Eble tio ne estas tiom grava datreveno, sed almenaux
okazo sendi al li korajn bondezirojn kaj danki pro lia entuziasma laboro
por EL. Ni ankaux povus donaci al li ion kiun li tre sxatus: Aktivan
kunlaboron per kontribuoj. Bona promeso por la jxus komencigxinta nova
jaro, cxu ne?
$th. $speckmann
--------------------------------
Kara Theo, tutkore dankas vin
la embarasito
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))