ESPERANTA LIGILO
n-ro 3 marto 2009
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
De la redaktoro
Dauxras brajlo-jaro - Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo
El E-io
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Iom pri la loko de la cxi-jara IKBE
Funebra anonco
Carla Da Costa forlasis nin
Forpaso
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj
Mi diros al panjo
(((((
De la redaktoro
Karaj Legantoj,
bedauxrinde ankaux cxi tiu numero malfruas. Efektivan domagxon vi tamen ne
devas sperti pro tio, ja neniu ege urgxa informo maltrafas vin. Mi ecx
pensas nun, ke cxi tiu temposxovigxo restu gxis la somera pauxzo.
Tiamaniere nia sxanco je fresxaj informoj ekz. pri la preparata IKBE estas
pli granda.
)))))
(((((
Dauxras brajlo-jaro
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo
II.
Lundon matene, inauxgura sesio kun paroladoj de Gérard Colliot, prezidanto
de AVH; Pierre Naves, prezidanto de INJA; David Blunkett, brita eksministro
pri kulturo, blinda; Maryanne Diamond el Auxstralio, prezidantino de MBU;
reprezentantoj de UNESKO kaj de la urbo Parizo.
Plenkunsido pri la temo "Louis Braille kaj lia tempo": prelegoj de Euclid
Herie el Kanado, eksprezidanto de MBU; de Françoise Madray-Lesigne,
gxenerala sekretariino de AVH; kaj de la usona Braille-biografiisto Michael
Mellor. Precipe la prelego de Mellor, kies biografio pri Braille aperis en
la angla kaj franca, vekis mian fidon.
Lunde posttagmeze: "La brajla sistemo kaj gxiaj aplikoj", tri paralelaj
rondaj tabloj: 1. muziko, 2. matematiko, 3. informadiko. Mi partoprenis
tiun pri muziko, kiu suferis pro la supre menciita manko de profesia
samtempa interpretado.
Poste tri paralelaj metiejoj: A. kartografio, reliefaj desegnajxoj kaj
porinfanaj libroj, B. palpa traktado de linio, spaco, artverkoj, C. brajlo
kaj ludoj. Mi cxeestis tiun pri kartografio. La plej praktika prelego dum
tiu sesio, farita de Kim Charlson el Usono, temis pri tio, kiel oni povas
fari desegnajxojn per Perkins-skribmasxino por brajlo. La prelegantino
disdonis al ni desegnajxon de la Eiffel-turo, kiun sxi mem faris per tia
masxino.
Marde matene, plenkunsido: "Brajlo en la mondo kaj en diversaj lingvoj".
Estis kvin prelegoj kaj debato. Unue Pedro Zurita el Hispanio donis
gxeneralan superrigardon pri la stato de brajlo tra la mondo. Due Tetsuji
Tanaka el Japanio prezentis la historion de japana brajlo. Trie Nasir Ali
Abdullah Al Mosa el Sauda Arabio prezentis la historion de brajlo por la
araba lingvo kaj aliaj mez-orientaj lingvoj. Kvare Oleg Piljugin el Rusio
prezentis la historion de brajlo por slavaj lingvoj. Kvine Lex Grandia el
Danio lauxprograme devis paroli pri "brajlo kaj la surdmutuloj". Li komencis
dirante, ke ne plu ekzistas surdmutuloj: ecx tiuj surduloj, kiuj ne havas
parolan lingvon, ne estas mutaj en la senco "senlingvaj", cxar ili havas
gestan lingvon. Tamen _surdblinduloj_ jes ekzistas, kaj por ili brajlo estas
utilega, ne nur kiel legilo kaj skribilo, sed ankaux kiel rekta komunikilo,
ecx sen teknikaj helpiloj: Parolanto metas la fingrojn sur la fingrojn de la
alparolato, kaj premas per la fingroj, kvazaux premante klavojn de brajla
skribmasxino por skribi la deziratan literon; kaj la alparolato perceptas la
premojn. Tiu estis la prelego, kiu vekis la plej fortan kaj tondran
aplauxdon dum la tuta konferenco.
Marde posttagmeze, ronda tablo: "Unuigo de brajlo: sukceso kaj malhelpoj",
kun kvar prelegetoj. Unue Jean-Marie Cierco el Francio parolis pri la unuigo
de brajlo en cxiuj franclingvaj landoj. Due Wiraman Niyomphol el Tajlando
parolis pri unuigo de brajlo por la lingvoj taja, laosa kaj kmera (parolata
en Kambogxo). Trie mi, Otto Prytz el Norvegio, parolis cxefe pri la
dezirindeco unuigi la interpunkciojn en la brajlo de diversaj lingvoj (E-an
version de la prelegeto mi sendis al la redaktoro). Kvare Joseph Sullivan el
Usono prezentis ecx pli malfavoran situacion ol prezentis mi: en la brajlo
de unu sama lingvo unu sama signo povas havi malsamajn formojn depende de
tio, en kiu lando la teksto estas produktita: kelkaj signoj diferencas en
brita kaj usona brajlo.
Poste ronda tablo: "Perspektivoj de uzantoj tra la mondo - brajlo en
triamondaj landoj". Ni auxdis atestajxojn el Togolando, Tunizio, Benino kaj
Kameruno pri tio, kian utilon individuoj povas havi de brajlo malgraux
malabundeco de brajla papero, manko de brajla materialo kaj primitiveco de
skribiloj por brajlo. La blindularo ankoraux bezonas pionirojn – kaj
pioniroj ankoraux ekzistas!
Marde vespere, ekster la konferenco: inauxguro de nova "mediateko" de AVH,
sekvata de koktelo. "Mediateko" estas ejo, kie eblas legi librojn kaj aliajn
tekstojn brajle, sone, komputile ktp.
Cxefa merkreda temo: "Kiaj estontaj perspektivoj por brajlo?" Matene
plenkunsido: "Brajlo en la kunteksto de novaj teknologioj, cxu aldono aux
konkurenco?" Estis tri prelegoj. Unue Joana Belarmino el Brazilo parolis
pri "brajlo kaj scienca esplorado". Due Philippe Chazal el Francio parolis
pri "brajlo kaj profesia integrigxo". Trie Marie-Renée Hector el Francio
parolis pri "brajlo kaj lerneja integrigxo". En cxi tiu kunsido ni auxdis
kelkajn pripensindajxojn. Mi menciu specimene: Ni havas "palpan memoron" pri
pagxoj kaj pagx-arangxoj; tial ni ne devus forlasi surpaperan legadon favore
al komputila kaj parola. Specialaj lernejoj ne nepre estas malintegrigaj:
ili male povas pli efike ol normalaj lernejoj prepari la lernantojn por
posta pli integrita profesia vivo. La nunaj gejunuloj legas brajlon malpli
rapide ol tiuj de la antauxa generacio - eble pro tio, ke la instruantoj de
brajlo en normalaj lernejoj ne estas tiom kapablaj pri brajlo, kiom la
instruistoj en specialaj lernejoj.
Merkrede posttagmeze, ronda tablo: "Brajlo en nia cxiutaga vivo". Unue la
kunvenprezidanto, John Heilbrunn el Danio, prezentis sep cxiutagajn
situaciojn, en kiuj brajlaj indikoj, ekz. en liftoj, sur varoj ktp., igus
blindulojn konsiderinde malpli dependaj de la helpo de aliaj. Sekvis kvar
prelegetoj, kiuj el diversaj anguloj ilustris la temon.
Poste ronda tablo: "Socia integrigxo kaj enlaborigo". La kunvenprezidanto,
Fred Reid el Britio, provoke avertis kontraux la fanatikeco de eldiroj
auxditaj dum la konferenco, kiaj "tio estus neebla sen brajlo". Laux Reid,
neebla ne, sed eble pli malfacila. El la tri postaj prelegetoj mi volas
elstarigi du: tiun de Roger Cossandey el Svisio, kiu parolis pri sia utiligo
de brajlo en la funkciado kiel deputito de urbestraro, kaj tiun de Chuji
Sashida el Japanio, kiu informis, ke en lia lando blinduloj povas baloti per
brajle markitaj balotiloj ekde 1925! Unu cxeestanto demandis, cxu la
vocxdono de blindulo povas esti sekreta en balota distrikto, en kiu
vocxdonas nur unu blindulo. La respondo estis: "Mi neniam auxdis, ke tio
estas problemo: la balotaj funkciuloj ja havas silento-devon".
Paralele kun tiuj du rondaj tabloj okazis alia: "Brajlo kaj infanoj",
prezentita de ONCE, Hispanio (eble hispanlingve, mi ne cxeestis).
(dauxrigota)
)))))
(((((
El E-io
MEZE DE FEBRUARO 1275 ALIGXIS AL LA 94-A UK
1275 kongresanoj el 59 landoj aligxis al la 94-a Universala Kongreso de
Esperanto en Bia³ystok (25. julio - 1. auxgusto 2009) gxis la 15-a de
februaro. Je la sama dato la 93-a UK en Roterdamo, kies fina nombro de
kongresanoj estis 1845, havis 1195 aligxintojn. Cxe la pinto de la
provizora statistiko de Bjalistoko estis Pollando kun 219 aligxoj. Tre
proksime, kun 192 aligxoj, sekvis Francio, kiu jam en la statistikoj de la
Florenca kaj Roterdama UK-oj venkis la gastigantan landon kaj almenaux
teorie ankoraux povos ripeti la samon cxi-jare. Pli ol 100 aligxintojn
liveris ankaux Germanio (114) kaj Japanio (112). El aliaj landoj estis
registritaj signife malpli grandaj nombroj. Pli ol 30 aligxintoj venis el
Nederlando (53), Italio (46), Cxehxio (45), Belgio (42), Rusio (38),
Brazilo (37) kaj Litovio (31).
* * * * *
GRANDA INTERESIGXO PRI IKU EN BJALISTOKO
Nekutime granda nombro de kandidatoj proponis prelegon por la 62-a sesio
de la Internacia Kongresa Universitato kadre de la 94-a Universala Kongreso
de Esperanto en Bjalistoko. Cxi-foje UEA ricevis entute 30 proponojn, dum
kutime en la lastaj jaroj la nombro estis cx. 20. La rikolto estis ricxa
ankaux teme. Proponoj alvenis en la kampoj de astronomio, etnologio,
ekonomio, edukado, historio, interpretado, komunikado, lingvistiko,
literaturo, matematiko, muziko, religio, turismo, esperantologio kaj
Zamenhofologio.
La Komisiono pri IKU nun prijugxas la proponojn por prepari rekomendon al
la Estraro de UEA, kiu decidos pri la definitiva programo de IKU en sia
kunsido fine de marto. La resumoj de la elektitaj prelegoj aperos en la
IKU-pagxo de la UEA-retejo http://uea.org/dokumentoj/IKU, kie jam trovigxas
prelegtekstoj de pluraj antauxaj sesioj de IKU.
laux UEA
)))))
(((((
Iom pri la loko de la cxi-jara IKBE
Muszyna (Musxina) estis jam bone mastrumata kolonio en la 12-a jarcento,
etendita sur bastiona altajxo, cxe la enfluejo de riveroj Szczawnik
(Sxcxavnjik) kaj Muszynka (Musxinka) al Poprado. Danke al gxis nun
dauxrantaj arhxeologiaj esploroj kaj trovajxoj sur la tereno de Muszyna, ni
scias, ke logxis tie kolonianoj jam en la neolita periodo.
En tiu cxi loko estis cxiam grava kaj favora trairejo en la montara cxeno
de Karpatoj. Sur la monteto super la kolonio estis kasteleto, unue ligna,
poste masonita, gardanta en tiu strategia loko la komercan vojon, nomitan
poste "hungara vojo". La vojo ligis nian landon kun aliaj landoj de Euxropo.
Oni komercis per kupro, fero, vino kaj fruktoj, intersxangxe kontraux polaj
plumbo kaj salo.
Legendo pri trezoroj en kastelturo
En la tago de Sankta Triunuo dum mesoj malfermigxas la kastelaj keloj.
Oni vidas en ili multajn trezorojn. Kiu estas kuragxa, povas eniri tien
kaj preni tiom da oro, kiom volas. Necesas rapidi, cxar kiam auxdigxas
pregxejaj sonoriloj dum levo de hostio, la feraj pordoj fermigxas, kaj neniu
povas eliri. Iam eniris la kelon virino kun sia infano. Sxi kolektis,
prenadis la oron kaj ne volis cxesi. Por ke la infano ne malhelpu al sxi,
sxi metis gxin sur la teron. En tiu momento eksonis la sonoriloj. La virino
rapide elsaltis el la kelo. La pordo fermigxis. Tiam sxi komprenis, ke la
infano restis en la trezorejo. Malespera plorego kaj gxemado ne helpis.
Amasigxis homoj kaj konsilis al sxi peti helpon de la pastro. Tiu ordonis
pregxi kaj atendi unu jaron. Post unu jaro en la tago de Triunuo la virino
vidis la pordon malfermita kaj sur la trezoroj sian infanon kun rugxa pometo
en mano.
Jam en la 13-a jarcento la grandioza kastelo kun la tuta cxirkauxajxo
farigxis proprajxo de krakova episkopo Muskata. Probable de lia nomo
oni nomis la kolonion Muszyna, kaj la episkopaj insignoj farigxis
gxia blazono.
Muszyna farigxis "sxtato en sxtato", havanta grandan auxtonomion.
Gxia propra armeo, t.n. "piedaj batalantoj" timigis la tutan cxirkauxan
logxantaron. Ili uzis siajn rajtojn kruele, senkompate:
fortrancxadis manojn, orelojn, blindigis homojn. La kolonio havis propran
tribunalon. Regis en tiu cxi "sxtato" t.n. starostoj, elektitaj de episkopoj.
Ili logxis en granda sidejo, konstruita cxe la suba parto de la kastela
monto en valo de Poprado. Oficiale oni nomis gxin "Musxina Sxtato". Gxi
dauxris gxis la 1782-a jaro, gxis la unua dispartigo de Pollando, kaj poste
farigxis proprajxo de Auxstrujo. La posta periodo - tiel kiel en la tuta
lando - estis dekadenco kaj dependeco de la konkerinto.
Muszyna dauxre estis grava strategia loko kaj centro de la komerca vojo.
En la intermilita tempo sxangxigxis gxia signifo. En la lando reakirinta
sian sendependecon oni komencis interesigxi pri la ricxeco de la mineralaj
fontoj. En 1930 Muszyna estis akceptita al Pola Kuracloka Asocio.
Post du jaroj ekzistis jam du boritaj fontoj de mineralaj akvoj "Antoni" kaj
"Wanda". La kuracaj valoroj de tiuj cxi fontoj farigxis konkurenco por la
najbara kuracloko Krynica, konata jam en Euxropo. Oni konstruis cxi tie la
tiutempe plej modernajn kuracajn, banlokajn instalajxojn. Al Muszyna alvenis
pli kaj pli multe da kuracotoj. En 1934 Muszyna reakiris urbajn rajtojn.
Gxi farigxis pli kaj pli konata kaj valora kuracloko.
La eksplodo de la dua mondmilito okazigis grandan rabadon kaj detruon de la
urbo fare de la germana okupanto.
Denove la urbo reakiris la statuson de kuracloko en la 1958-a j.
kaj rapide disvolvigxis. Laux la valo de rivero Szczawnik (Sxcxavnjik)
en lokoj Szczawnik kaj Zlockie rapide oni konstruis modernajn resanigejojn.
Muszyna farigxis centra loko de kuracado en tiu cxi regiono, por malsanoj
de digesta kaj spira sistemoj.
En gxiaj fontoj trovigxas magnezio, kalcio, sodo, kalio, fero, seleno,
necesaj kaj valoraj por la organismo, kaj rare litio.
Interesaj antikvajxoj:
- ruinajxoj de la kastelo
- muzeo en iama taverno el 18-19 jarcentoj
- pregxejo el la 17-a jarcento kun valoraj gotikaj skulptajxoj
- antikvaj domoj el la 19-a jarcento cxe Koscielna strato
- valoraj du kapeletoj en la centra placo de la urbo
En la cxirkauxajxo estas ege interesaj, bone konservitaj ortodoksaj
pregxejoj, memorajxoj el la 16-a jarcento post iamaj setlintoj Lemkoj
(Uemkoj), precipe en Andrzejowka (Andjxejuvka), Milik, Jastrzebik
(Jastjembik), Szczawnik, Zlockie, Zegiestow (Jxegiestuf), kun la plej
malnova, havanta plenan originalan enan ornamajxon en Powroznik (Povroznjik)
el la 17-a jarcento.
Musxinon cxirkauxas abunda kaj unika kreskajxaro kaj arbarego Poprada,
pejzagxa Parko cxirkauxbrakanta Sandecian Beskidon kaj parton de Malgrandaj
Pieninoj, kun 12 protektataj arbaraj terenoj, kiel "Tilia Arbaro -
Obrojiska", proksime al Musxina.
(El artikolo de Anna Toton, tradukis en Esperanton Krystyna Stendera).
)))))
(((((
Funebra anonco
Fine de februaro Aldo Grassini al grupeto da geamikoj retposxte dissendis la
jenan, konsternan mesagxon:
"Karaj geamikoj,
bedauxrinde mi devas anonci al vi la forpason de Carla Da Costa, kiu
antaux malmultaj minutoj forlasis nian mondon.
Mi petas vin bonvole disvastigi la informon.
Kun kora saluto
Aldo"
Ne nur por plenumi la deziron de Aldo, Esperanta Ligilo nun disvastigas la
malgxojigan informon.
Carla estis preskaux nemankipova partoprenanto de niaj IKBE-oj kaj ankaux de
Universalaj Kongresoj. Per sia nedetruebla sereneco sxi estis cxarma
kontrauxpunkto de la (almenaux sxajne) cxiam seriozema edzo Pier Luigi. Sxi
estis neanstatauxebla "gajigilo", vere elkora amiko de cxiuj gesamideanoj,
kiujn sxi iam iel kontaktis. Sxi estis senagxa. Mi estas certa, ke multaj
surprizigxas legante ke sxi travivis pli ol 80 jarojn.
Cxi tiuj kelkaj vortoj ne pretendas esti "nekrologo" viciganta cxiujn
meritojn de Carla Da Costa. Tiujn meritojn sxi ja multe havis, sed pri ili
sxi neniam fanfaronis.
Sxiaj sxercaj rakontoj - kun la karakteriza, amoplena vocxeto - longe
restos en la oreloj de tiuj nemalmultaj, kiuj estis bonsxancaj ilin auxdi.
Kara Carla, cxiu forpaso estas tre malsxerca, sed la via aparte premas niajn
korojn. Ripozu pace kaj same serene, kiel vi vivis.
Ankaux nome de la legantoj de EL, kore via
Attila Varro
)))))
(((((
Carla Da Costa forlasis nin
.Kaj Carla, nia kara Carla ekpasxis al sia lasta vojagxo. Plia folio
defalis de la brancxo la 26-an de februaro, kaj lasis nin cxiujn senspire
kaj senlarme.
Jes, senlarme: kial ni povus prilarmi tian vivon, kiu cxiutage kaj
cxiumomente donacis rideton, spritan esprimon, gxojan alrigardon? Carla
estis tia: humuro kaj amikeco estis la du polusoj de sxia interrilata mondo.
Sed la subtavolo de sxia vivsinteno estis miksajxo de homeco kaj kulturo.
Carla estis tre klera virino kaj tre sentema homo; sed sxia klereco
esprimigxis simple, preskaux senintence, kvazaux pardonpete. Sxia parolado
estis brila, vigla, gxoja kaj gxoiga, plena je spriteco kaj spritajxoj. Sed
tiuj, kiuj ne konis sxin, ne pensu pri suprajxa sinteno: sxiaj pensoj kaj
esprimoj estis ofte profunde enhavaj, ili cxiam havis kulturan esencon, kaj
sxia animo sincere emociigxis antaux la beleco de l' arto kaj la pintoj de
l' intelekto aux la suferoj de la homoj.
Amikeco por sxi signifis kunsentadon, komunajxon de pensoj, de sentoj, de
strebado al altaj idealoj. Amikeco por sxi estis sango, kiu cxiusekunde
alportas energion al la koro kaj vivon al la cerbo; amikeco estis sxia
spirita nutrajxo. Sur amikeco fondigxis sxiaj pens-stimuloj, el gxi fontis
sxiaj projektoj, al gxi celis sxia agado. Amikeco signifis kaj gajan
babiladon kaj seriozan diskutadon pri farendajxoj.
Sed sxia polusa stelo estis verda kaj kvinpinta! Esperanto sintezigis cxiujn
sxiajn idealojn kaj la koncepton de amikeco largxigita al la tuta homaro.
La krucvojo de sxia vivo renkontis esperanton en 1961, kaj tuj estis
fulmfrapa enamigxo. Sxia gxemelfratino Luisa komence rezistis skeptike, sed
baldaux ankaux sxi estis fascinata, kaj de tiam iliaj vivoj unu-esencigxis
kun la Ideo.
Per esperanto ambaux edzinigxis, Luisa en Germanujo kaj Carla al nia Pier
Luigi Da Costa. Carla kun Pier Luigi vizitis dekojn da kongresoj, kunvenoj,
renkontigxoj, seminarioj sub la signo de la verda stelo: blindulaj,
instruistaj, gxeneralmovadaj, kiujn sxi cxiam regalis per sia klereco dum la
laborkunsidoj kaj per sia humuro dum la interamikaj babiladoj. Sxi ankaux
ofte prelegis interese kaj familiarstile. Cxiun sxi konis kaj de cxiuj sxi
estis konata cxu en la blindula cxu en la itala gxeneralmovado. Sed de IABE
Carla estis kolono. Sxi ankaux laboris plurajn jarojn kiel estraranino, sed
sxi cxefe instruadis esperanton dum kelkaj jardekoj per la korespondlernejo,
krom en kongresoj kaj en kunvenoj eksterlande kaj en Italujo, al blinduloj
kaj al vidantoj. Granda nombro da esperantistoj sxuldas al sxia instruado
sian aliron al esperanta praktikado. Kaj en Lucca, sia adopturbo, Sxi ricxe
kontribuadis per sia cxeesto sur diversaj kampoj de kultura agado.
Nun Carla forlasis nin, kaj sxi plu restas nur en nia memoro: niaj kongresoj
estos malpli interesaj, niaj babilrondoj malpli amuzaj, nia movado malpli
forta, nia amikaro malpli ricxa je homa varmo.
Aldo Grassini
)))))
(((((
Forpaso
La 23-an de februaro post grava malsano rezulte de du apopleksioj
forpasis iam aktiva E-isto Nikolaj Pochidnjov (Rusio). Klera instruisto,
li verkadis artikolojn por ruslingvaj kaj E-revuoj, bele kantis
dum niaj E-arangxoj kaj kelkfoje gajnis premiojn de "Enigmoj kaj problemoj".
Eternan pacon al vi, kara samideano.
A. Masenko
)))))
(((((
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj
Antaux nelonge mi kaptis en la radio interparolon pri Karl Marx. Estis
ankoraux la jaro 2008, do la 125-a datreveno de lia morto. Liajn tezojn
siatempe oni kompreneble glorigis en tiuj landoj, kiujn tiam regis
komunistoj. Oni parolis pri marxismo-leninismo. Tiu marxismo-leninismo estis
nocio ne strikte ekonomia, tamen oni cxefargumentis per gxi kiel per
ekonomia aksiomaro nekontestinda, ecx nekontestebla. Kiam tiu politika
periodo finigxis pro kolapso de la ekonomia sistemo, oni "resagxigxis",
"resobrigxis", kaj nomis tiun idearon komplete erara. Tiom pli estis por mi
interese auxdi opinion de sciencisto, kiu estas tro juna por esti grave
influita de tiu antauxa politika atmosfero. Certaj frazoj en tiu interparolo
konsternis min tiome, ke mi decidis dividi kun vi la travivajxon.
Intervjuisto: Marx mortis antaux 125 jaroj, kaj tiulige sperteblas iusenca
"renesanco", en Germanio certe, kie aperis pri li aro da libroj, sed cxu nur
tie?
Sciencisto: Ne, ne temas pri fenomeno nur germania, gxi estas nun
universala. Ekzemple en Francio nun inter la junuloj tre popularas
politikisto, kiun oni konsideras marxano-trockijano. En Anglio - laux
esploroj pri gxenerala opiniado de la logxantaro - 25-30 procentojn kreskis la
nombro de simpatiantoj kun socialismakarakteraj registaraj decidoj kompare
al la komenco de la periodo de Margaret Thacher.
Intervjuisto: Kaj cxu vere Sarkozy estis videbla kun libro de Marx sub sia
sxultro?
Sciencisto: Pri tio mi ne scias, ne estas maleble, kvankam tia afero ne
havas grandan signifon. Ja onidire ecx Hitler legis Markson.
I.: Okazas interesa afero: oni remalkovras la vivoverkon de filozofo
ambicianta pasintigi kapitalismon, kaj deserteme oni pincxadas el la kuko,
t.e. emfazas pravajn aux duonpravajn asertojn de li, kiuj sxajngxustas nun,
dum ekonomia krizo.
S.: Laux mi tamen temas pri pli ol nura pincxetado el la kuko. Faru ni
analogion: imagu frenezan scienculon kiu asertas ke li eltrovis senperan
pensotransigon realigeblan pere de meditado. Poste li fervore eksplikas,
kiel mizera kaj misgvidipova estas telefono kompare kun lia eltrovajxo.
Evidente temas pri du apartigendaj aspektoj de la afero. Demando unu estas
cxu tiu telepatia procezo vere funkcias, demando du, kiom prave li jugxas
pri telefono. Marx pensis, ke en la moderna socio estas eble - ecx ende -
kunorganizi la komunan laboron de la socianoj, eliminante merkaton. Praveco
aux malpraveco de cxi tiu ideo ne rilatas al tio, cxu Marx gxuste
interpretis kapitalismon. Tio, kion oni nuntempe remalkovras estas ne la
solvopropono, sed la maniero, laux kiu li sisteme analizis kapitalismon.
(dauxrigota)
)))))
(((((
Mi diros al panjo
En idilia vilagxo Glumcxe - proksime de Pojxega - vivas Lazarevicx kun
edzino kaj du filoj. Kvankam li estas preskaux blinda, li kulturas bienon
kaj havas harmonian geedzecon. Mi nomos lin Gxorgxe, sed tiu ne estas lia
vera nomo. Gxin mi ne rajtas diri, cxar mi povus igi kverelojn en lia
domo. Malfideleco por virinoj estas kvazaux krimo, gxi neniam
malaktualigxas. Edzo prefere rompu ambaux gambojn ol faru adulton.
Du filojn li havas, du orajn pomojn, fortajn kaj grandajn kiel partoj de
monto. Mi konas ilin ekde ilia infanagxo. Mi estis instruisto al ili ambaux.
Kiam la pli juna - Dobrivoje - estis kvarjara, mi renkontis kaj de tiam
memoras lin.
Kun sia patro li eniris plenplenan auxtobuson al Pojxega tra la antauxa
enirejo. La etulo firme kaptis vertikalan tenilon kaj Gxorgxe ekiris al la
konduktoro cxe la malantauxa parto de la auxtobuso. Li ne sendis monon pere
de vojagxantoj, cxar tiutempe tio ne funkciis bone. Ofte okazis, mi mem
spertis, ke sendinte monon tiamaniere vi ricevas nek monon nek
veturbileton. Ne mirige, la mono ja neniam atingis la konduktoron. Iru la
mono kaj la bileto al diablo, nur ke ne aperu kontrolisto. La patro iel
tamen sukcesis acxeti bileton.
Restinte sola, Dobrivoje sentis sin malsekure. Li kasxe rigardadis la
vojagxantojn apud si. Mi karesis lian vilan helan hararon similan al silko
kaj cxirkauxbrakis lin, ke li ne falu se la auxtobuso bremsas. Li
trankviligxis, sed nur por momento, kaj denove komencis rigarde sercxi la
patron. La dormetemaj vojagxantoj estis silentaj kaj oni povis klare auxdi
lian vocxeton kiam li kriis: "Pacxjo, venu, pacxjo!" "Tuj mi venos"
kvietigis lin la patro ecx ne provante reveni tra la tumulto.
La etulo vokis sian patron ankoraux kelkfoje. La patro kvietigadis lin sed
fine li minacis: "Estu kvieta aux mi eltiros viajn orelojn." La knabo
komprenis, ke la patro ne venos kaj li ekkoleris. Liaj dikaj vangoj flame
rugxigxis. Svingante sian pugneton li plengorgxe kriegis: "Venu tuj aux mi
diros al panjo, ke vi pincxis la laktistinon." En la silenta auxtobuso tiam
el la homoj subite eruptis vulkano de rido. La auxtobuso eklulis ritme de la
subita bonhumoro, kiam la sxoforo, klinigxante pro rido, mispremadis la
kuplopedalon.
La etulo ne plu sentis malsekuron. Li komprenis, ke li trafis la celon. La
atento de la vojagxantaro estas turnita al li kaj la patro tuj venos. Liaj
inteligentaj helaj okuloj ridetis dum li rigardis rekte la okulojn de la
vojagxantoj cxirkaux si. La hontigita patro rapidis inter la vojagxantoj
kiel leono. Ili amikece pusxadis kaj pincxadis lin kriante: "Tiel do, temas
pri la laktistino. Vidu kiam tion ekscios via edzino." Rugxa kiel papaveto
li silentis. Atinginte al la filo, li auxdeble frapis lian kapon kaj kriis:
"Eliru ni cxi tie!" Hontigxinte li ne povis resti inter la vojagxantoj
ankoraux tutan kilometron kaj auxskulti iliajn sxercojn. Tial li subite
decidis kun Dobrivoje piediri la reston de la vojo. La vojagxantoj starantaj
sur la platformo kriis tra la polvokovrita vitro: "Ne frapu la infanon,
fripono!" Ridante ili rimarkigis al tiuj, kiuj estis antaux ili, ke Gxorgxe
la etulon kondukas ne per ties mano, sed per orelo. Per la alia mano li
minacis lin.
Mi kaj aliaj demandadis Dobrivoje pri tiu okazajxo, ecx kiam li estis
jam plenkreska. Li ridetis per la okuloj, forsvingante per la mano. Li havas
pli profundajn kaj pli mildajn okulojn ol iu ajn el la homoj kiujn mi iam
vidis.
Dragan Popoviæ - Kuruzlija (Serbio):
Anekdotoj pri blinduloj
Publikigita en revuo por blinduloj
"Zvucxna revija" ("Sonrevuo")
Tradukis:
Dusxan Angxelkovicx
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))