ESPERANTA LIGILO

n-ro 4 aprilo 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Sekretaria raporto
Dua komuniko
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo III.
Kien vi iras, LIBE?
Literaturo - Princino Cxapelino
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
Korekto
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (II.)
Anonco - nur en la brajla versio
Tusxekrano por blinduloj?
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Sekretaria raporto

Verdire, mi sentas min embarasita cxe bezono ripeti tion, kion cxiuj
certe jam scias, des pli ke mi ne estis senpera partoprenanto de
la eventoj. Fakte, cxi-jare ni faris malpli, ol ni deziris.

Kun granda sukceso okazis la 74-a IKBE en Premantura (Kroatio).
Gxia rezolucio estis disdonita al cxiuj partoprenantoj kaj publikigita
en nacilingvaj revuoj de kelkaj landoj.

La Universalan Kongreson en Rotterdam partoprenis
cx. 20 nevidantoj. Nosobe arangxis por ili specialan ekskurson kun
vizito de sxip-muzeo.

Kultura kaj eduka komisiono de Ebu kaj gxiaj laborgrupoj kunvenis en Londono
inter la 3-5-a de oktobro. Reprezentanto de Libe estis Arvo Karvinen.
La kunvenoj prilaboris skizon de laborplano verkitan surbaze de rezolucioj
akceptitaj en Antalya por la komencigxinta laborperiodo.

Certe, ni ne povis esti indiferentaj al la 200-a naskigxdatreveno
de Louis Braille. Otto Prytz aktive partoprenis la celebradon
de tiu dato en Francio kaj prelegis dum la konferenco dedicxita al la
inventinto de skribsistemo por blinduloj.

En la komenco de la pasinta jaro LIBE kaj Esperanto videblis en
blindul-organizoj: LIBE-delegitoj en pluraj landoj tradukis prezentadon de
LIBE kaj membreco en EBU por blindul-revuoj.
Bedauxrinde, ne cxiuj redakcioj de nacilingvaj blindul.-periodajxoj bonvolis
publikigi la proponitan materialon.

Laux konsento de William Rowland, prezidanto de la tutmonda blindul-unuigxo
okazis personaj kontaktoj kaj diskutoj kun dekoj da estroj de delegacioj de
la Gxenerala Asembleo en Gxenevo, i.a. kun la pola delegacio, speciale pri
E-kongresoj.
ACB Radio elsendis E-lingvan intervjuon.
Tuj post la kunveno en Gxenevo la oficejo de TBU distribuis prezentadon de
E-o al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj.

Kompakt-disko de Stano Marcxek "Esperanto per rekta metodo" estis
distribuata al cxiuj personoj kiuj interesigxis pri tiu materialo.

S-ino Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA kaj respondeculo pri edukado iniciatis klarigi aliron de nevidantoj al lernado pere de komputilo:
lernu.net. sxi kunlaboras kun Sonja Petrovic-Lundberg, Aldo Grassini,
Otto Prytz, Fabrice Morandeau.

Karaj geamikoj, Mi esperas, ke la venonta laborperiodo estos pli
fruktodona. Nun ni diskutas pri la nova agad-plano. Al la nova estraro
mi sincere deziras efektivigxon de cxiuj planoj, aktivecon kaj energion
por nia komuna afero. Antaux cxio, mi esperas ke ni sukcesos pliigi
intereson al Esperanto en niaj landoj. Unu el la kondicxoj estas ke
LIBE-anoj partoprenu en la agado de sialandaj organizoj kaj tiel aktive
kunlaboru ankaux en LIBE.

O. Posxivana
gxenerala sekretario de Libe
)))))

(((((
75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
18-25 de julio 2009
Muszyna, Pollando
Organizanto: Pola Esperanto-Asocio (PEA)
kunlabore kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Kongresa temo: integrigxo

Dua komuniko

1. Provizora Kongresa PROGRAMO

sabato, la 18-a de julio:
12.00 enbusigxo cxe Krakova stacidomo kaj vojagxo al Muszyna.
15.00 tagmangxo, enlogxigo de la partoprenantoj.
20.00 Interkona Vespero kune kun lokaj esperantistoj.

dimancxo, la 19-a de julio:
9.00-9.40 Esperantaj instrulecionoj.
10.00-12.00 Solena Malfermo de la kongreso.
Pri la Kongresa Temo parolos Kongresaj Patronoj:
Estroj de la distrikto kaj urbo,
ankaux reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio kaj LIBE.
16.00-18.00 Festivalo Lingva kaj Kultura en Amfiteatro en Muszyna.
folkloro de la regiono Sonca Tero.

lundo, la 20-a de julio:
9.00-13.00 Busa ekskurso al la plej fama pola kuracloko Krynica (Fonto).
Vizito al "Abelregxlando Kamianna": rakontoj pri abelbredado kaj
produktado de mielkuraciloj, muzeo pri abela vivo,
gustumado de abelproduktajxoj, inhalado el abelujoj kaj
aliaj surprizoj.
14.30 Aneta Bartic (Rumanio): referajxo laux la kongresa temo.
15.00-15.45 Otto Prytz (Norvegio): "La invento de la jubileulo Louis Braille -
dauxrigebla kaj dauxriginda".
16.00-18.45 Gxenerala asembleo de LIBE (unua parto).
20.00 Prelego de Aldo Grassini (Italio) pri Giacomo Puccini: "De amo al kanto".

mardo, la 21-a de julio:
9.00-10.00 E-aj instrulecionoj.
10.00-13.00 pieda ekskurso al la Tilia Arbaro,
protektata Nacia Parko.
14.00 busa ekskurso laux la Rivero Poprad al kuracloko Piwniczna,
flosado sur la rivero al vilagxo Rytro, vizito al Stary Sacz (Malnova Sonco),
klasikaj kantoj en pregxejo.
20.00 Internacia arta vespero.

merkredo, la 22-a de julio:
9.00 Busa ekskurso al Nowy Sacz (Nova Sonco),
vizito al t.n. "Galicia Urbeto", koncerto de Internacia Festivalo
de Infanoj el Montoj.
Vespere apud la ripozdomo okazos sxtipfajro kun muziko montarana,
viandajxoj kaj (por vegetaranoj) grilitaj legomoj;
Aldone glaso da vino aux biero.

jxauxdo, la 23-a de julio:
9.00 E-aj instrulecionoj.
10.00-10.45 Pier Luigi Da Costa (Italio): "strukturo kaj kvalitoj
(pozitivaj/negativaj) de PIV".
11.00-13.00 Gxenerala asembleo de LIBE (dua parto).
14.30 promeno tra la cxirkauxajxoj, vizito al la grekkatolika ligna pregxejeto,
gustumado de la mineralakvo rekte el fonteto.
20.00 Adiauxa Vespero

vendredo, la 24-a de julio:
9.30-11.30 Solena Fermo de la kongreso.
12.00 Tagmangxo.
a) Enbusigxo kaj ekskurso al Krakovo kaj salminejo Wieliczka.
Vespermangxo en Krakovo, nokta trajno al Bjalistoko por partopreni la
94-an UK-on.
b) La alia grupo ripozos en Muszyna nur gxis la sabata matenmangxo.

Atenton! Por prizorgi la transportilojn, anticipe ni devas scii pri viaj
decidoj: kiu vojagxos al Krakovo kaj poste al Bjalistoko,
kaj kiu decidos resti en Muszyna.

2. Karaj partoprenantoj,
bv. anticipe sciigi la organizantojn, kiam kaj kiamaniere vi alvenos
al Krakovo. Cxi-rilatan informon skribu al Halina Komar: korlando@interia.eu
aux al perantoj (rete) al Anatolij Masenko: mai@narzan.com
aux (brajle) al Pawel Wilkniewski: os. Rusa, 2 m.64, PL-61.245 Poznan
(Pollando).

3. Plenan liston de la partoprenantoj ni aperigos en la maja EL.

Halina Komar (prezidantino de PEA),
Anatolij Masenko (dua sekretario de LIBE).
)))))

(((((
Dauxras brajlo-jaro

Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo

III.

Ferma kunsido prezidata de Maryanne Diamond el Auxstralio, prezidantino de
MBU. Post enkonduko sxi donis la parolon al la prezentantoj de la rezultoj
de du literaturaj konkursoj. Unu, titolita "la magia punktilo", estis
arangxita de AVH kaj la Franclingva Unio de Blinduloj; la alia estis
novelkonkurso arangxita de la Franclingva Unio de Blinduloj kaj portanta la
nomon de Siaka Diarra, elstara afrika (ebur-borda?) blindulo, kiu tragike
mortis en aviadila akcidento. Poste Françoise Madray-Lesigne, la gxenerala
sekretariino de AVH, prezentis la rezoluciojn de la konferenco (vidu sube).
La ferman paroladon faris William Rowland el Sud-Afriko, prezidinto de MBU.
Bedauxrinde mia sonregistrajxo de gxi ne estas suficxe bona, por ke mi
resumu gxin, sed mi trovis gxin tre trafa kiel fermo de la konferenco. Kiam
aperos la "aktoj" de la konferenco, eble gxi enestos.

Merkrede vespere estis bankedo en la Urbodomo de Parizo. La mangxajxoj
prezentis elstarajn specimenojn de la franca kuirarto. Cxe-tablan muzikon
prizorgis du-tri membrinoj de orkestro el egiptaj blindulinoj, kiu turneis
tra pluraj landoj. Ili prezentis unue okcidentan klasikan muzikon kaj poste
araban muzik- kaj kant-arton.

La jxauxda temo estis "Sekvante la spurojn de la brila inventinto". Eblis
grupe viziti cxu la naskigxdomon de Louis Braille en Coupvray, cxu lian
tombejon en Panteono. Cxar ni jam antauxe estis en Coupvray, ni elektis
Panteonon.

Ekde la mateno ni povis viziti historian ekspozicion titolitan "Louis
Braille 1809--2009 - unu homo, unu verko". Gxi enhavis 80 objektojn
kompilitajn el tri muzeoj: tiu de Louis Braille, tiu de INJA kaj tiu de AVH.
Cxiuj objektoj estis provizitaj per klariga teksto en brajlo. La oficiala
inauxguro de la ekspozicio, kiun ni ankaux cxeestis, okazis jxauxde vespere.

Dum la konferenco funkciis redakta komisiono konsistanta el la du
eksgeprezidantoj de MBU Kicki Nordström el Svedio kaj William Rowland el
Sud-Afriko, kaj la eksa gxenerala sekretario de MBU Pedro Zurita el
Hispanio. La komisiono atentadis pri la diskutoj dum la konferenco, kaj
"distilis" el ili la punktojn indajn je rezolucioj. La proponoj estis
prezentitaj dum la ferma kunsido kaj aklame akceptitaj. Eble tia procedo ne
estas perfekte demokrata, sed la komisiono lerte kaptis kaj vortigis la
regantajn opiniojn dum la konferenco, kaj ilin neniel fusxis. Mi bazas mian
prezenton de la rezolucioj ne sur la skriba teksto, kiu sendube aperos en la
"aktoj", sed sur la jam aludita malbonkvalita sonregistrajxo. La rezoluciojn
enkondukas frazoj pri la tempo, loko kaj okazo de la konferenco, kaj
preskaux cxiu rezolucio komencigxas per "Ni insiste petas". Jen resume la
rezolucioj:

1. Al MBU kaj la Internacia Konsilio por Edukado de Vid-Handikapuloj pri
akcelo de instruado de brajlo al blindaj kaj malforte-vidantaj infanoj kaj
plenkreskuloj.

2. Al MBU pri realigo de decido pri starigo de Internacia Konsilio por
Brajlo, kiu lauxeble unuigu interpunkciojn kaj aliajn elementojn de brajlo.

3. Al MBU pri ellaboro de tria eldono de "World Braille Usage" (monda
brajlo-uzo).

4. Al UNESKO pri arangxo, kunlabore kun MBU, de internacia konferenco por
progresigi la unuecigon de brajlo.

5. Al MBU pri akcelo de la uzo de brajlo en la publika spaco, per markado de
konsumvaroj.

6. Ni esprimas profundan seniluziigxon pro tio, ke la franca sxtato ne estis
reprezentita en la konferenco omagxe al unu el gxiaj grandaj filoj, kaj
esperon, ke la franca registaro estos altnivele reprezentita cxe la
venonta konferenco en Coupvray en junio.

7. Ni dankas al AVH kaj INJA pro la arangxo, al MBU kaj CINAL pro la
kunlaboro, kaj al UNESKO pro senpaga disponigo de la ejo.

8. Ni dankas al Louis Braille pro invento, kiu ankoraux hodiaux estas
"universala sxlosilo" por cxiuj blinduloj.

Kaj nun listo de la brajla materialo, kiun ni ricevis dum kaj "cxirkaux" la
konferenco.

Brajla materialo en la dokumentujo:
1: Programo de la konferenco
2: Informo pri partopreno en "rondaj tabloj" kaj "metiejoj"
3: Informo pri grupaj vizitoj al la tombejo de Braille
4: Mallonga superrigardo pri la vivo kaj verko de Braille
5: Prezento de la agado de AVH
6: Prezento de la historio kaj agado de INJA
7: Reliefa mapo montranta la situon de la UNESKO-konstruajxo, AVH, INJA kaj du el la proksimaj hoteloj
8: Gvidlibro kun listoj de la Parizaj metroaj stacioj lauxlinie
9: Kalendaro por 2009
10: Menuoj por la luncxoj en la UNESKO-konstruajxo (brajle kaj platskribe sur la sama papero)
11: Menuo por la bankedo en la Pariza Urbodomo la 7an de januaro (brajle kaj platskribe sur la sama papero)
12: Diversaj invitoj kaj enirbiletoj brajle kaj platskribe sampapere: por la meso la 4an de januaro; por la luncxoj; por la inauxguro de nova "mediateko" de AVH kun sekva koktelo la 6an de januaro; por la bankedo en la Pariza Urbodomo la 7an de januaro; por vizito en Panteono la 8an de januaro; por la inauxguro de la historia ekspozicio la 8an de januaro
13: 4-linia brajla skribtabuleto kaj punktilo
14: Sxlosilringo kun brajlaj indikoj

Kroma brajla materialo:
En la hotelcxambro: informoj pri la hotelo
En la meso omagxe al Braille la 4an de januaro: programo de la meso kun
kantotekstoj kaj muziknotoj (muziknotoj ne enestis en la platskriba
programo!)
En la orgenkoncerto en la katedralo Notre-Dame de Paris la 4an de januaro:
programo de la koncerto kun biografiaj notoj pri la komponistoj
Dum la lasta konferenctago: listo de partoprenantoj kun iliaj ret-adresoj
Cxe la tombo de Braille en Panteono: fragmentoj el paroladoj okaze de la
transporto de la cindro de Louis Braille al Panteono 1952
En la inauxguro de la historia ekspozicio "Louis Braille 1809--2009, unu
homo, unu verko":
1: kajero kun jena enhavo: 1 prezento, 2 vivo de Louis Braille - kronologiaj
datoj, 3 katalogo de la ekspozicio, 4 brajlo plenskriba, mallongiga,
matematika kaj muzika
2: brosxuro: "Louis Braille 1809--2009: unu homo por unu verko"

Krome, la prelegantoj ricevis luksan libron pri Picasso, kun platskribajxoj,
brajlajxoj kaj reliefoj.

Ja devus esti memkomrenebla en konferenco omagxe al Braille, ke la
partoprenantoj uzantaj lian sistemon, ricevu la materialon en gxi. Tamen ni
lastatempe ne alkutimigxis al tia "egala traktado" - ecx ne flanke de
blindul-asocioj kaj aliaj, kiuj devus konscii pri tiu memkomprenebleco. Kiel
diris mia edzino kaj akompanantino Pilar Menéndez en raporteto pri la
konferenco al alia forumo: "tio ege gxojigis la blindajn partoprenantojn,
kaj ege faciligis la laboron al la akompanantoj."

La konferenco plenigis min per entuziasmo kaj per fido pri tio, ke la
sistemo de Braille povos defendi sian pravan pozicion flanke de la aliaj
teknikaj inventajxoj. Kiel mi plurfoje auxdis dum la konferenco: "Se
Braille vivus hodiaux, li certe estus fervora retumanto kaj uzanto de
vocxsintezilo, sed li ankaux uzus sian skribon surpapere!".

Raportis:
Otto Prytz
)))))

(((((
Kien vi iras, LIBE?

Kion vi, LIBE-ano povas, volas fari por LIBE, por plifortigi gxian kulturon,
fari gxin interesa ankaux por novaj generacioj por ke ili, same kiel vi,
lernu la lingvon, renkontu alilandajn geamikojn en kunvenoj, en kulturaj
eventoj?

En la sojlo de nova agadperiodo de LIBE ni parolos en Muszyna, kion atingi
dum la kvarjara periodo.

Periodo de LIBE atendas nin kun allogaj vizioj. Mi antauxvidas en 2010
kongreson en Auxstrio. Cxu tie kolektigxos plurlanda grupo de gejunuloj dum
dusemajna lingvobanado?

En 2011 LIBE-kulturo jubileas, 90 jaroj post la unua blindulkongreso. La
saman jaron okazos Gxenerala asembleo de EBU. Cxu tiam LIBE-ano kun Arvo aux
sen Arvo reprezentos LIBE?

En la jaro 2012, cxu ni kunvenos samtempe kaj samloke kun UK, kiel en
Florenco 2006, sed rezervos du tagojn por LIBE-programeroj? La nova estraro
kaj laborgrupoj, kiujn ni starigos en Muszyna, laboros plenumante agadplanon
kune kun delegitoj de LIBE kaj EL.

Cxu en 2013 nian Gxeneralan asembleon partoprenos delegacio el Usono post
longa pauxzo kaj la EBU-prezidanto salutos persone nian kongreson?

Kia estus la laborplano kaj strategio, por ke ni gaje kaj fiere povu efikigi
nacian agadon kaj agadon de LIBE? Celoj estas klaraj: krei internaciajn
rilatojn, allogi gejunulojn al internacieco pere de Esperanto kaj gxia
kulturo. La arta vespero en niaj kongresoj estas unu el la plej atendataj
programeroj.

Kiel atingi tion dum unu kvarjara periodo?

Por atingi la celon necesas precizaj planoj: plano por instruado kaj
lernomaterialoj por blindullernejoj kaj junulargrupoj; najbarlanda kunlaboro
por kursoj, junulara renkontigxo dum LIBE-kongresoj, gvidlinioj por
delegitoj kaj funkciuloj, proksima kunlaboro kun la nacia blindulorganizo,
informado pere de EL kaj naciaj blindulrevuoj.

Kiel trovi monon por junularaj renkontigxoj? Mi provas sondi EU-eblecojn.

Arvo
)))))

(((((
Literaturo

Andrzej Pettyn - Princino Cxapelino

Antaux multaj, multaj jaroj, en malgranda, sed bonstata Mirlando vivis regxo,
kiu havis filon kaj filinon. La filo maturigxinte trovis por si edzinon en la
najbara regxlando, kie post la morto de la loka regxo li transprenis la
regopovon kaj regis sagxe kaj utile amata de la tuta popolo. Dume lia
fratino, princino Klara, laux la opinio de la korteganoj kaj de diversaj
princoj el la najbaraj regxlandoj, estis terure malbela kaj neniu princo aux
tronheredonto serioze interesigxis pri sxi, kvankam la regxo-patro organizis
en sia kastelo amason da baloj kaj kavaliraj diskotekaj turniroj, dum kiuj
abundis regxa rokmuziko, kelkfoje gastkoncertis. Persone, cxiuj estis
regalataj per bongustaj pladoj kaj multekostaj konjakoj ne parolante pri la
Esperanta Alzaca vino por altiri kiel eble plej multe da edzigeblaj
altranguloj. Sed cxio cxi estis vana. La princino ecx ne emis paroli kun iuj
el la edzigxpretaj kandidatoj. Interese, ke eble gxuste la malbeleco, kiun
sxi konsciis, kauxzis, ke sxi tre sxatis uzi belajn robojn kaj aliajn
luksajn vestajxojn, kiujn oni venigis al sxi. Sed tute aparte sxi sxatis
belajn cxapelojn, sxi povis ecx sxangxi cxapelon dek fojojn tage! Kaj gxuste
pro tio cxiuj korteganoj nomis sxin "princino-cxapelino".

Kiam princino Klara farigxis 20-jaragxa la kortegon vizitis aganto de
Veterana Klubo, 99-jara maljunulo, kiu - onidire - kapablis antauxvidi
estontecon. La regxo maltrankviligxinta pri sia amata filino ordonis venigi
la maljunulon en la kastelon por informigxi pri sxia estonteco.

- La princino - diris la maljunulo responde al la demandoj de la regxo -
estas alte taksata de la popolo pro la korfavoro, bonvolemo kaj
inteligenteco. Kaj cxio cxi tutcerte influos sxian estontan vivon. Cxiuj cxi
personaj trajtoj de la princino kauxzos, ke enamigxos al sxi junulo talenta,
ingxenia, sed terure malricxa, filo de simpla metiisto. Kaj gxuste tiu
junulo farigxos sxia edzo.

Cxi tiu auxguro ne tre placxis al la regxo, kiu preferis edzinigi sian
filinon al unu el la ricxaj regantoj de la naftoabundaj sxejkolandoj, en
kiuj la grandkvanta elterigado de nafto kauxzis, ke la regantoj sentis sin
trankvilaj pri la nuno kaj pri la estonteco.

Intertempe pro enuo, sed eble ankaux pro la bona varbado de TEJO la princino
komencis interesigxi pri E-o, sxi ellernis cxi tiun lingvon kaj ecx
partoprenis - je la malgxojo de la patro-regxo, kiu estis granda kontrauxulo
de E-o - kelkajn TEJO- seminariojn kaj skoltajn tendarojn organizatajn de
Skolta Esperanto-Ligo. Kaj nur la forta protesto de la patro-regxo
malhelpis, ke unu el la cxambroj de la regxa kastelo, farigxu disponebla
tutjare por la Pasporta Servo de TEJO.

Tiu entuziasmigxo pri Esperanto versxajne forgesigus al la princino aliajn
zorgojn, inkluzive de tiu, kiu plu regos la landon post la morto de la kara
pacxjo, se subite en sxia vivo ne estus aperinta komputilo. Varbita de
R. Eichholz, kies Bildvortaron tage kaj nokte sxi studis tenante gxin sub la
kapkuseno en la lito, sxi acxetis - laux la rekomendo de Eichholz -
IBM-kongruan komputilon aux pli gxuste donacis gxin al sxi la Komitato de la
Regxa Kortego. Sed tiam je sxia granda konsternigxo aperis io
neantauxvidebla. Princino Klara ege cxagrene konstatis, ke en la
tekstoprilaborilo de sxia IBM-komputilo tute mankas cxapeloj. Cxar sxi mem
ne povis solvi la problemon oni vokis la helpon de la loka kortega
ISAE-sekcio, la dupersonan grupegon de la treege vigla TEC-grupo (kiu havis
senperan faksan kaj ret-posxtan kontakton kun Vera Hele en Berlino!),
pertelefone oni konstante kontaktis sinjoron Nee en la Brita Regxlando kaj
cxefministron de la regxo de Esperantio, John la I-a el Londono kaj ankaux
internacie konatan fakulon Mimo Simojevic el Roterdamo. Tamen neniu el ili
helpis la kompatindan princinon. La sencxapelaj literoj de la komputila
tekstoprilaborilo plue restis sencxapelaj! La regxo proponis fondi specialan
penik-tacxmenton, konsistontan el cxinaj samideanoj, kiu povus cxiumomente
alpeniki la mankantajn cxapelojn sur la printajxoj de la princino, sed Klara
ne akceptis tiajn duonajn solvojn.

Dume de tago al tago Klara pli kaj pli velkis. Sxi ne plu emis legi la
afrikajn fabelojn de Gernard Bolden en la Maljuna Amiko, sxi cxesis
auxskulti siajn sxatatajn E- elsendojn de Mola Radio kaj la intervjuoj de
Pandreo Ettyn gxenis sxin, sxi pli kaj pli farigxis pala sur la vizagxo.
Eminentaj kuracistoj de la tuta Regxlando frontloke kun la heroldantoj de
naturkuracado kuracis sxin per plej diversaj nekonvenciaj kuracprocedoj kaj
tiucele oni ecx venigis specialistojn el Cxinio kaj Koreio, sed vane. Ne
helpis ecx la Diina Masagxo, kiun en malfruaj vesperoj kaj kelkfoje dum
tutaj noktoj klopodis apliki al sxi iu Joakimo Bluin konata specialisto pri
cxi tiu masagxo. Sxia vizagxhauxto farigxis pli kaj pli pergamenece
flavpala. Dume cxiuj kortegaj komputilistoj laboregis tage kaj nokte por
solvi la problemon de cxapelitaj E-literoj. Sed vane. Iu fine ellaboris
proponon, ke la postlitera loko havu postliteran cxapelon "cx" kaj oni
esperis, ke tio kontentigos la princinon. Sed ne! Tute ne! Iu anglo
utiligis la hispanan supersignon troveblan super "q" por E-celoj, sed la
signo ~ ne montrigxis tauxga. La princino abomenegis gxin! Iu admiranto de
la ret-posxto proponis postmeti "ikson", ekz. "cxu sagxe?" Iu proponis
postmeti igrekon, "cyu ne?" Sed Klara pli kaj pli kolerigxis.

Subite artikolon pri la problemoj de princino Klara aperigitan en "Heroldo
de Mirlando" kaj "Mirland Aktuell" tralegis malricxa, sed talenta 21-jara
junulo-komputilisto, Pimono Sejno. La junulo estis memlernanto de E-o, sed
li trastudis cxiujn verkojn de Sxikardo Rulco acxeteblajn cxe la Libro-servo
de UEA (Universa E-Asocio), li konstante auxskultis la E-elsendojn de Mola
Radio, kaj gxuste Mola Radio iutage prezentis pertelefonan intervjuon pri la
problemoj de princino Klara, kio definitive instigis lin ekagi; tiam cxe li
aperis la ideo, ke venis la tempo por enpraktikigi la proprajn komputilajn
spertojn kaj la akiritan teorion.

Pimono telefonis al la kortego de la regxo kaj ne nur proponis siajn
servojn, sed ankaux diris tute konvinke, ke li solvos la problemojn de la
princino.

- Bone! - diris la regxo - venu kaj entreprenu vian taskon. Multaj
specialistoj de ISAE kaj de UEA jam provis pli frue, sed vane. Ankaux la
klopodoj de Mirlandaj Eventoj - kvankam siatempe tute tauxgaj - montrigxis
nur parte tauxgaj. Sed se vi - tre forte diris la regxo - ne sukcesos, mi
ordonos pendumi vin publike dum la inauxguro de la 100-a Universa Kongreso,
kiu okazos en la cxefurbo de Mirlando - Mirburgo! Anstatauxe de
festparolado! Sed se vi sukcesos, junulo, vi ricevos duonon de la regxlando
kaj mian filinon kiel la edzinon.

Pimono, kiu bone konis siajn kapablojn maltrankviligxis ecx ne por momento.
Li nur ekridetis, prenis siajn komputilajn disketojn kaj la pli frue
ellaboritajn komputilajn programojn, li enmetis en la vojagxsakon malgrandan
porteblan radioricevilon por auxskulti Molan Radion kaj post mallongedauxra
vojagxo li atingis Mirburgon kaj kuragxe eniris la regxan kastelon. Post la
kutimaj formalajxoj kaj kontrolo flanke de speciala Regxa CIA-servo li
ricevis la rajton manipuli la komputilon de la princino. Pasis apenaux dek
minutoj, kiam sur la ekrano de la komputilo de la princino aperis mirinde
belaj cxapelitaj literoj en Esperanto.

La regxo rigardis deproksime la tutan procedadon kaj vidante la tujan
sukcesan rezulton rugxigxis pro emocio kaj fiere gxojfrapis la sxultron de
la junulo estante preta fari kiun ajn decidon por felicxigi sian filinon kaj
por kontentigi la bravan kaj lertan komputiliston. La princino, kiu ankaux
trovigxis proksime, amokule rigardis la bravan komputiliston, kiu
modestamiene metis lauxvican disketon 3,5-colan en la diskostacion por
montri al la cxeestantoj kelkajn aliajn funkciojn de sia tekstoprilaborilo,
kiun honore al la "princino-cxapelino" li nomis "Cxapelilo".

La okuloj de la cxeestantoj direktigxis al la brava junulo Pimono. Oni
flustre demandis unu la alian: cxu la regxo realigos sian promeson kaj
geedzigos ilin? Sed la regxo estis honesta kaj li tuj anoncis la
geedzigxodaton de sia filino kun la brava komputilisto Pimono.

La geedzigxa ceremonio de la juna paro estis tre festa kaj tre loga, cxar
gxi dauxris pli ol du semajnojn, kaj kiam gxi finigxis tuj poste komencigxis
la cxiutaga komputilumado. La juna paro komencis "komputi" tage kaj nokte
"kun- aux sen-cxapele" kaj la tuta popolo de la regxlando estis felicxa, ke
la problemo definitive solvigxis. Kaj cxiuj ricxaj kaj malricxaj civitanoj
acxetis por si komputilojn kaj oni komputilumis longe kaj felicxe! Mi ankaux
estis tie bongustan alzacan vinon distribuatan de TAKE-Esperanto mi trinkis
kaj cxion, kion mi vidis mi priskribis al vi.

--------------------------------

Kaj se mi havus la necesan kapablon, mi aldonus cxi tie kvazauxglose:
Sed pri cxio cxi nun jam memoras nur tiuj plej maljunaj el la Universo, cxar
intertempe UTF-8 komplete forvisxis Cxapelilon. (red.)
)))))

(((((
Korekto

Otto Prytz atentigas pri tajp-erareto en lia pri-Pariza artikolo en la
februara numero. Sur p.6, l.1, (brajla versio) anstataux "iliaj kombinoj"
devus esti "aliaj kombinoj".

Pardonpetas
la redaktoro
)))))

(((((
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (II.)

Intervjuisto: La solvorekomendoj de Marx ja kunligigxis kun la bone konataj
elformigxoj de sxtatsocialismaj regximoj, kun ekesto de la soveta imperio.
Marx estis kutima referencfiguro de cxiuj tiuj. Cxu do tiuj solvosugestoj
apartigendas disde la Marksa vivoverko, tiel ke restu nur la analizado de
kapitalismo?

Sciencisto: Apartigendas, sed ne pro tio.

Intervjuisto: Kvankam tia apartigo estus oportuna pro la jam konataj
sekvoj, cxu ne?

Sciencisto: Marx ja neniam diris, ke lia teorio tauxgas por nuligi la
postrestintecon de certaj landoj, tiel egalsxancigante ilin kun tiuj
evoluintaj. Kontrauxe, li viziis komunismon en bone evoluintaj regionoj kaj
mondskale, neniel alimaniere. Do la historio kaj fiasko de la ekzistinta
socialismo estas ne refuto, sed ja konfirmo al Marx.

I.: Kaj cxu lia propra diro, ke li ne estas Marksisto, igu nin fari distancon
inter li kaj liaj tezoj?

S.: Mi ne pensas tiel. Laux mi tiu estis simple sxerca eldiro de li fine de
lia vivo, kiam pri Marksismo oni multe diskutis, kio lin nervozigis. Tio
tamen ne signifas, ke li iam distingis sin de siaj propraj tezoj.

I.: Mi memoras pri iusenca levigxo de Marx en la sesdekaj jaroj - se mi
ne eraras. Tamen tiam oni aprezis ne la t.n. maturan Markson, sed la junan,
Hegelanan pensulon. Ekzemple liaj junagxaj skribajxoj - kiel "la Azia
modelo" trovis apostolojn ankaux en Hungario, almenaux inter tiuj, kiuj
entute kuragxis tiam paroli tiatone. Cxu tiu renesanco estas komprenebla,
almenaux tiom, kiom la nuna remodigxo?

S.: Jes, tiu renesanco estas komprenebla. Unuflanke, tiam sxajnis al multaj,
ke la ekzistanta socialismo elkreskos el la "infanmalsanoj" de Stalinismo,
gxi farigxos vivkapabla modelo, gxi alprenos pli homajn trajtojn. Aliparte,
la t.n. okcidentaj demokratioj suferis de legitimecaj problemoj, eksxajnis
antauxsignoj de krizo.

I.: Kion vi komprenas sub "legitimecaj problemoj"? Cxu kompromitigxis
ideoj, kies lokon povus okupi Marksismo?

S.: Parte tiel, krome - kaj antaux cxio - sxangxigxis la vivstilo. En la
jaroj 50-aj kaj 60-aj universitatoj igxis pli vaste vizitataj, cxar kun
universitata diplomo oni atendis pli bonajn sxancojn je laboro. La tiel
svarmigxinta junularo ne plu volis la vivmanieron de la gepatroj. Ruinigxis
ekzemple granda baro koncerne seksumadon. Oni ne plu pensis, ke seksa vivo
antaux geedzigxo estas io tre kondamninda. Kreigxis granda tensio inter
progresemaj gejunuloj kaj konservativaj universitataj estroj.

I.: Kaj kion oni trovis tiam cxe Marx?

S.: Forjxeton de cxia formo de fremdigxo kaj cxiuspeca regemo, analizon de
kapitalismo kiel socia sistemo.

I.: Cxu tiel do pravigxis la juna Marx?

S.: Jes, kaj samtempe malpravigxis la maljuna, kiu diris ke en kapitalismo
ekonomiaj krizoj ripete revenadas kun cxiam pli da signifo, kaj ke la
laboristaro havos cxiam pli mizeran sorton.

(dauxrigota)
)))))

(((((
Tusxekrano por blinduloj?

Finnaj sciencistoj ellaboris metodon, helpe de kiu brajlaj skribsimboloj
sur tusxekrano palpeblas kiel vibrajxoj. En la universitato de Tampere la
inventuloj por la eksperimento uzis la modelon Internet Tablet 770 de Nokia.
Blindaj testantoj - post iom da ekzercado - bezonis 1,5 sekundojn por rekoni
unu karaktron. Surbaze de cxi tiu komenca rezulto oni esperas poste sukcesan
aperigon de vortoj kaj plenaj frazoj sur la tusxekrano. Gxis efektiva ekuzo
en la praktiko atendeble necesos ankoraux iom da tempo, sed la evoluigantoj
esperas fari softvaron, kiu auxtomate brajligos cxiun tekstan informon sur
posxtelefonaj tusxekranoj.

(Laux hungarlingva informo el la interreto)

(Atentu, la dato de la apero estas la 1-a de aprilo - red.)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))