ESPERANTA LIGILO
n-ro 5 majo 2009
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
SKIZO de AGADPLANO de LIBE por la PERIODO 2009-2013
Strategio por LIBE en la jaroj 2009-2013
Listo de aligxintoj al IKBE-75
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo IV.
Lingva forumo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Salminejo "Wieliczka"
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (III.)
Informo pri rezolucio
Brajla legilo de elektronikaj libroj
Humuro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
SKIZO de AGADPLANO de LIBE por la PERIODO 2009-2013
Enkonduko
Forta LIBE kun diligentaj estraro kaj membraro estas pli bona ol neforta.
Estas bezonata ke ni LIBE-anoj modernigu niajn organizajn labormetodojn
por ke ili estontece estu en la sama nivelo kiel en naciaj kaj internaciaj
unuigxoj kun kiuj ni kunlaboras.
Nuntempe naciaj kaj internaciaj organizoj planas sian laboron por kelkaj
jaroj antauxen. Ekzemple kvarjara periodo donas iom pli vastan
perspektivon ol unujara.
La estraro prezentas al la Gxenerala asembleo planon por kvarjara agado.
Tio signifas, kion la organizo deziras atingi dum la periodo, kiuj estas
la gravaj, atingendaj celoj.
La estraro prezentas ankaux planon de strategio. La strategio priskribas
metodojn pere de kiuj LIBE intencas kune kun elektitaj personoj atingi
la celon.
Akceptitaj celoj bezonas konvenajn personojn, kiuj faras al la estraro
aux al la Gxenerala Asembleo proponon kiel agi. Tiuj proponoj formas
strategion.
Taskaro/Gvidlinioj al funkciuloj kaj komisiitoj
Statuto de LIBE priskribas la taskojn de la estraro. Krom LIBE-delegiton en
cxiu lando la estraro nomumas bezonatajn funkciulojn, komisiitojn kaj
laborgrupojn kies taskojn kaj rajtigojn la estraro difinas.
Delegitaro
La plej grava asistanta teamo por la estraro kaj landa agado estas
LIBE-delegitaro. LIBE-delegitoj havas regulajn kontaktojn kun sialanda
blindul-organizo por peri sciojn inter LIBE kaj la blindul-organizo.
Delegitoj stimulas intereson pri la lingvo en blindullernejoj kaj aliaj
konvenaj lernejoj kaj junulargrupoj. Unu estrarano gvidas kaj respondecas
pri la agado de la delegitaro.
LIBE devas provizi la delegitojn per bezonataj scioj. En sia funkciado ili
devas esti kapablaj peri mesagxojn de LIBE kune kun aliaj spertuloj al la
vasta publiko. Gravas ke blindul-organizoj kaj junulargrupoj konsciu pri la
utilo de esperanto en internaciaj rilatoj. Pluraj gejunuloj deziras trovi
internaciajn kontaktojn, sed la sojlo ofte estas tro alta per lingvoj
lernataj en la lernejo. Esperanto ofertas facilan, tagan rimedon plenumi
la deziron kontakti diverslandajn kamaradojn samloke kaj samlingve.
Laborgrupoj
Mi esperas ke en la laboron de sekvantaj laborgrupoj rajtas partopreni
nunaj estraranoj, novaj kandidatoj kaj spertuloj ekster tiuj grupoj.
Kutime cxiu estrarano estas nomumata por gvidi unu laborgrupon.
1 Laborgrupo Edukado: Akireblaj lernomaterialoj, lernometodoj,
instruistoj, kontaktoj al blindul-lernejoj, proksimigxi al naciaj
junulargrupoj
2 Laborgrupo Agado: plifortigo de naciaj esperanto-unuigxoj de blinduloj,
kontakti pere de LIBE-delegitoj esperanto-unuigxon de blinduloj kaj
blindul-organizon por akiri membrecon en la landa organizo kaj ecx
malgrandan financan helpon por dauxrigi esperanto-kulturan kunlaboron kun
LIBE-kongresoj.
Laborgrupo kontaktas landajn esperanto-asociojn kaj eksajn aktivulojn per
leteroj, skype-telefonkontaktoj persone.
Por financi niajn okupojn, studrondojn, kursojn, vojagxkostojn, ni
partoprenas en la organiza vivo de nia lando kaj tenas esperanton konata.
3 Laborgrupo Ekonomio: provas trovi rimedojn por ke cxiuj naciaj
esperanto-asocioj aux -unuigxoj de viddifektitoj povu per propraj rimedoj
funkcii kaj havigi almenaux iomete da subteno por lernomaterialoj,
sed antaux cxio por partopreno en la internacia agado kie
LIBE-kongresoj havas prioritaton.
4 Komisiito pri informado: La gxenerala sekretario de LIBE gvidas internan
kaj eksteran informadon laux gvidlinioj akceptitaj de la estraro.
5 Laborgrupo LIBE-kongresoj: prezidanto respondecas, necesas scii
la kongreslokon du jarojn antauxe. Kie en 2010, cxu junulartendaro en
2010, kie en 2011?
6 Partopreno en EBU-laboro
LIBE estas membro de EBU (Europa blindul-unuigxo) kaj rajtas nomumi
reprezentantojn en komisionojn. Laborkampoj de komisionoj estas:
1 komisiono pri movigxo kaj transporto por plibonigi la medion kaj certigi
egalajn vojagxeblecojn
2 komisiono pri aliro al informado
3 komisiono pri aliro al teknologio
4 komisiono por evolulanda laboro, kunlaboro kun blindul-organizoj kaj
blindaj kaj malfortevidantaj homoj en evolulandoj
5 kultura kaj eduka komisiono
6 komisiono pri rekapabligo, profesia trejnado kaj enlaborigo
7 komisiono pri rajtoj de blindaj kaj malfortevidantaj homoj
8 komisiono pri kunlaboro kun Euxropa Unio.
Plejparte EBU-kunsidoj okazos en Britio. Ni bezonas britajn esperantistojn.
Se ni trovus personojn, kiuj interesigxas pri nia lingvo kaj agado, tiu
povus rapide kun siaj spertoj surpreni ecx pli gravajn postenojn
en la internacia kampo.
Se LIBE povas montri sian intereson al kunlaboro internacie, ni povas
peti financan subtenon el la rimedoj de Euxropa Unio por komunikado kaj
perado de kulturo.
En la nacia nivelo novaj, nunaj estroj ne konas la grandiozan signifon de
esperanto kiel inicianto de internacia kunlaboro inter viddifektitoj.
Certe vi povas trovi tiujn amikojn, kiuj tiam estis junaj, intervjui ilin
kaj skribi pri iliaj spertoj.
Gejunulojn ni devas konvinki pri la neceso lerni lingvojn krom tiuj, kiujn
ili studas en sia lernejo. Esperanto estas rapida pordo al internacieco,
por trovi plurajn diverslingvajn kamaradojn.
Arvo Karvinen
arvo.karvinen@elisanet.fi
)))))
(((((
Strategio por LIBE en la jaroj 2009-2013
Progresigu kaj prizorgu haveblecon de esperantaj studmaterialoj en tauxga
formo al viddifektitoj
Kuragxigu naciajn blindul-organizojn finance subteni esperanto-unuigxojn,
lernadon de Esperanto, partoprenon en enlandaj kaj eksterlandaj
renkontigxoj kaj tiel vivteni dauxrigon de la tradicia esperantokulturo
inter vidhandikapitoj. Tiamaniere viddifektitoj ricevas aliron al
internacieco pere de la komuna lingvo Esperanto.
Partopreno en internacia kunlaboro plibonigas kvaliton de vivo kaj forigas
solecon, retirigxon de viddifektitoj. Tiel naciaj blindul-organizoj kaj
esperanto-unuigxoj kune plenumas la celojn de internaciaj blindul-organizoj
kaj de UN pri homaj rajtoj.
Evoluigi efikan strategion pri komunikado por ke la membraro estu plene
informita kaj ligita en la agadon, kaj altigi profilon de LIBE
Esperanto-agado bezonas financan subtenon el enlandaj kaj internaciaj
fontoj, samkiel aliaj kulturaj fakoj. Trovu financajn fontojn kaj
kreu planon por subteni preferindajn agadkampojn de LIBE.
Komunikado
Verku regule raportojn pri la agado por informi decidfarantojn kaj la
publikon pri la laboro de LIBE kaj pri gxiaj atingoj.
Donu pli altan profilon al LIBE en revuoj de naciaj blindul-organizoj.
Vivtenu kaj evoluigu la TTT-pagxaron, tenu gxin aktuala.
Utiligu retposxtajn diskutlistojn .
Tenu proksimajn kontaktojn kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj
kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Arvo Karvinen
arvo.karvinen@elisanet.fi
)))))
Listo de aligxintoj al IKBE-75
(entute 92 personoj el 15 landoj; per asterisko * ni notas akompanant[in]on).
Auxstrio
1. S-ino Veronika Haupt
2. S-ino *Barbara Haupt
3. S-ino Henriette Etzenberger
Cxehxio
4. S-ro Jiri Jelinek
5. S-ino *Milena Jelinkova
6. S-ro Jaroslav Opletal
7. S-ino *Dana Opletalova
8. S-ro Jan Priborsky
9. S-ino *Marie Kebrdlova
10. S-ro Tadeusz Karas
11. S-ino *Ivana Karaszova
Finnlando
12. S-ro Arvo Karvinen
13. S-ino Ritva Sabelli
14. S-ino Riitta Ekola
15. S-ro Matti Ekola
16. S-ino *Sylvia Hamalainen
17. S-ino *Kerttu Rita
Germanio
18. S-ino Natalia Kasymova
19. S-ro Werner Brezinski
Hungario
20. S-ro Attila Varro
21. S-ino Andrea Varro
Italio
22. S-ino Laura Gentili
23. S-ino *Paola Giommoni
24. S-ro Aldo Grassini
25. S-ino Daniela Bottegoni
26. *Kristina
27. S-ro Pier Luigi Da Costa
28. S-ino *Elina Galytska
29. F-ino *Karina Galytska
30. S-ro Ottorino Carotta
Japanio
31. s-ro TANAKA Tetsuji
32. s-ino *TANAKA Miori
33. s-ro SHINJO Shigeyuki
34. s-ro KATAOKA Tadashi
35. s-ro *OKABE Akiumi
36. s-ro TANABE Kunio
Kroatio
37. s-ro Antun Kovacx
38. s-ino *Marija Kovacx
39. s-ro Dragan Sxtokovicx
40. s-ino *Danijela Sxtokovicx
41. s-ro Branko Repac
42. s-ino *Marija Repac
43-52. junulara vidanta grupo gvidata de s-ino S. Sxtimec
Litovio
53. s-ro Alvydas Valenta
54. s-ino *Audrone Maksimaitiene
Nederlando
55. s-ro Jan Bemelmans
56. s-ro Robert Moerbeek
Norvegio
57. s-ro Otto Prytz
58. s-ino *Pilar Menendez
Pollando
59. s-ino Zuzanna Jankowska
60. s-ro *Slawomir Jankowski
61. s-ino Urszula Lauferska
62. s-ro Wojciech Lauferski
63. s-ro Pawel Wilkniewski
64. s-ino Aleksandra Hofman
65. s-ino Barbara Hofman
66. s-ino Alina Ryt
67. s-ino Wieslawa Slawska
68. s-ro Robert Kaminski
Rumanio
69. s-ino Aneta Bartic
70. S-ro Mihai Bartic
71. s-ino *Mona-Lisa Veronika Bartic
72. s-ro Livi Ciobanu 1944 Rumanio 100,- PEA manko 5,5euro
73. s-ino *Elena Ciobanu
74. s-ro Silviu Valeriu Vanda
75. s-ino *Elena Vanda
Rusio
76. s-ino Zoja Avramenko
77. s-ino Galina Lukjanenko
78. s-ino Raisa Mamonova
79. s-ino *Ludmila Gordejeva
80. s-ro Anatolij Masenko
81. s-ro Ilja Miklasxevskij
82. s-ro Nikolaj Pencxukov
83. s-ino Galina Pencxukova kun fileto
84. S-ro Vladimir Rassohxin
85. s-ro Pavel Rjabov
86. s-ino *Rita Rjabova
Ukrainio
87. s-ino Tatjana Muhxamedsxina
88. S-ino Olena Poshivana
89. s-ino *Alla Dashko
90. S-ro Petro Sxnypir
91. S-ino Euxgenija Makuhxina
92. S-ro Nikolaj Znajdjuk
(La liston preparis:
H. Komar kaj A. Masenko).
)))))
(((((
Dauxras brajlo-jaro
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo
IV.
Kaj nun listo de la brajla materialo, kiun ni ricevis dum kaj "cxirkaux"
la konferenco.
Brajla materialo en la dokumentujo:
1: Programo de la konferenco
2: Informo pri partopreno en "rondaj tabloj" kaj "metiejoj"
3: Informo pri grupaj vizitoj al la tombejo de Braille
4: Mallonga superrigardo pri la vivo kaj verko de Braille
5: Prezento de la agado de AVH
6: Prezento de la historio kaj agado de INJA
7: Reliefa mapo montranta la situon de la UNESKO-konstruajxo, AVH, INJA
kaj du el la proksimaj hoteloj
8: Gvidlibro kun listoj de la Parizaj metroaj stacioj lauxlinie
9: Kalendaro por 2009
10: Menuoj por la luncxoj en la UNESKO-konstruajxo (brajle kaj platskribe
sur la sama papero)
11: Menuo por la bankedo en la Pariza Urbodomo la 7an de januaro (brajle
kaj platskribe sur la sama papero)
12: Diversaj invitoj kaj enirbiletoj brajle kaj platskribe sampapere: por
la meso la 4an de januaro; por la luncxoj; por la inauxguro de nova
"mediateko" de AVH kun sekva koktelo la 6an de januaro; por la bankedo en
la Pariza Urbodomo la 7an de januaro; por vizito en Panteono la 8an de
januaro; por la inauxguro de la historia ekspozicio la 8an de januaro
13: 4-linia brajla skribtabuleto kaj punktilo
14: Sxlosilringo kun brajlaj indikoj
Kroma brajla materialo:
En la hotelcxambro: informoj pri la hotelo
En la meso omagxe al Braille la 4an de januaro: programo de la meso kun
kantotekstoj kaj muziknotoj (muziknotoj ne enestis en la platskriba
programo!)
En la orgenkoncerto en la katedralo Notre-Dame de Paris la 4an de januaro:
programo de la koncerto kun biografiaj notoj pri la komponistoj
Dum la lasta konferenctago: listo de partoprenantoj kun ret-adresoj
Cxe la tombo de Braille en Panteono: fragmentoj el paroladoj okaze de la
transporto de la cindro de Louis Braille al Panteono 1952
En la inauxguro de la historia ekspozicio "Louis Braille 1809--2009, unu
homo, unu verko": 1: kajero kun jena enhavo: 1 prezento, 2 vivo de Louis
Braille - kronologiaj datoj, 3 katalogo de la ekspozicio, 4 brajlo
plenskriba, mallongiga, matematika kaj muzika
2: brosxuro: "Louis Braille 1809--2009: unu homo por unu verko"
Krome, la prelegantoj ricevis luksan libron pri Picasso, kun
platskribajxoj, brajlajxoj kaj reliefoj.
Ja devus esti memkomprenebla en konferenco omagxe al Braille, ke la
partoprenantoj uzantaj lian sistemon,ricevu la materialon en gxi. Tamen ni
lastatempe ne alkutimigxis al tia "egala traktado" - ecx ne flanke de
blindul-asocioj kaj aliaj, kiuj devus konscii pri tiu memkomprenebleco.
Kiel diris mia edzino kaj akompanantino Pilar Menéndez en raporteto pri
la konferenco al alia forumo: "tio ege gxojigis la blindajn
partoprenantojn, kaj ege faciligis la laboron al la akompanantoj."
La konferenco plenigis min per entuziasmo kaj per fido pri tio, ke la
sistemo de Braille povos defendi sian pravan pozicion flanke de la aliaj
teknikaj inventajxoj. Kiel mi plurfoje auxdis dum la konferenco: "Se
Braille vivus hodiaux, li certe estus fervora retumanto kaj uzanto de
vocxsintezilo, sed li ankaux uzus sian skribon surpapere!".
Raportis:
Otto Prytz
)))))
(((((
Lingva forumo
Kiel do esperantigi?
En la retlisto "Esp-En-Hung" pasis "ideointersxangxo" pri la gxusta
esprimo por nomi en esperanto instruiston kiu ne laboras en lernejo, sed
instruas alikadre. Cxu la gxusta epiteto por tia instruisto estas
privata, individua, persona, eble io alia? Mi mem ne intervenis tiam, sed
la ekeston de tia diskuto mi trovas interesa por pripensi.
Vortoj, nocioj en malsamaj lingvoj certe povas havi iom malsamajn
signifokampojn. Aliflanke, aferojn, agojn, fenomenojn diversaj lingvoj
povas priskribi per diversnombraj esprimoj. Restante cxe la supra
ekzemplo, mi pensas, ke en esperanto simile tauxgas uzi la formojn:
privata, individua, persona ktp. instruisto, depende de la kunteksto. En
naciaj lingvoj (ankaux en la hungara) oni certe same facile komprenus
cxiujn cxi formojn, tamen kutime ekzistas iu preferata vorto, kiun cxiu
samlingvano uzas auxtomate, sen rezoni aparte, kiu el la kelkaj plej
trafe karakterizas la konkretan kazon. Cxio cxi signifas, ke en esperanto
ni estas liberaj en la vortoelekto, gravas (preskaux sole), ke ni ne estu
miskompreneblaj.
Oni devas tamen esti atenta. En tiu diskuto iu (fakte la listestro)
rakontis la jenon:
"Estis iam retlisto, kie pluraj rekonataj tradukistoj, lingvistoj kaj
redaktoroj konsultadis inter si pri problemaj esprimoj, novaj nocioj
renkontitaj en la cxiutaga laboro. Foje mi petis konsilon por esperantigi
tiun aviadilan servon, kies koston oni anoncas pli malmultekosta ol estas
tiuj de tradiciaj flugkompanioj. Hungarlingve ni gxin nomas "lignobenka",
aludante al siatempaj trajnaj vagonoj kun lignaj benkoj, kiuj estis
malpli multekostaj ol tiuj kun luksaj plusxaj, kusenaj sidlokoj. Min
konsternis reago de japana kolego, ke cxe ili la afero estus ja inverse,
la esprimo "lignobenka" japanojn pensigus pri io tre luksa. En Japanio
cxio farita el ligno estas ja tre multekosta."
A. V.
)))))
(((((
Salminejo "Wieliczka"
(vizitloko dum IKBE-75)
Tiu mineja konstruajxo, unika en la mondo, estas malfermita ekde la mezepoko
kaj nun gardata de Unesko kiel valorega historia kulturmonumento. Gxi
prezentas ensemblon el pli ol 3000 subteraj artefaritaj keloj dislokitaj sur
9 niveloj en profundeco de 64 gxis 327 metroj, ligitaj de mingalerioj longaj
preskaux 300 kilometrojn.
La vizito de subterajxoj "Wieliczka" komencigxas en la historia Danilowicz-
sxakto el la 17-a jarcento kaj dauxras preskaux tri horojn.
En la sxakton ni malsupreniros per sxtuparo (380 sxtupoj!), sed poste la
supreniro okazos per lifto. Oni montros unikajn cxambrojn kun konservigxinta
iama minista ilaro, kapelojn kun neripeteblaj salskulptajxoj kaj salajn
lagojn.
Fine la turistoj ripozas en la sana mikroklimato, 125 metrojn subtere, en
cxambroj, kie trovigxas butikoj kun suveniroj, posxtoficejo, restoracio.
Eblas ankaux retumi senkable kaj telefoni per posxtelefono. Tamen en la
salminejo estas malpermesate fumi kaj uzi iun ajn lumfonton. Tie regas
konstanta temperaturo de 14 C-gradoj, tial dezirindas varma vesto.
(Prilaboris: A. Masenko)
)))))
(((((
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (III.)
Intervjuisto: Kaj cxu nun, en periodo de krizo, tamen pravigxas la
maljuna Markso?
Sciencisto: Iusence aktualigxas Markso la ekonomiisto, kun la analizado
de kapitalo. Intertempe ja multo sxangxigxis. En la sesdekaj jaroj oni
pensis, ke la prospero en la okcidentaj socioj estas seninterrompa,
nehaltonta. La sola problemo tiam sxajnis esti homa fremdigxo, montrigxis
nenia ekonomia malhelpo. Nun tamen reaperas ankaux ekonomiaj malfacilajxoj.
Intervjuisto: Kaj jen, la fruagxa liberemo de Markso nun malgravigxas,
libereco ne gravas tiom, kiom ja gravas sekureco. Oni denove komencas
rezonadi, kial kapitalismo de tempo al tempo renkontas krizojn?
Sciencisto: Jes, la libersopira kritikemo kontraux kapitalismo cxe la
juna Markso nuntempe malgravigxas, ne plu apartenas al la cxefa scenejo,
cxar el nia nuna kulturo mankas kredo.
I.: Cxu kredo je libereco?
S.: Jes. En la sesdekaj jaroj okazis la lastan fojon, ke multaj kredis pri la
eblo fari ion tre bonan, porhoman. Ni, kiuj vivas nuntempe, pensas rekone, ke
neniu socio povas ekzisti sen problemoj.
I.: Ecx eble iom pli malbone, ni - cxu ne - farigxis generacio nure
pretervivivola, cxio estas ja pasema. Nia plej ambicia celo estas lasi
almenaux ion por la sekvontaj generacioj. Ni vidas apenaux metrojn
antauxen. Cxu pli ne eblas?
S.: Mi pensas, ke ekde la unua mondmilito ripete aperas pesimisma
mondvido inter okcidentaj intelektuloj. Tio atestas pri manko de necesa
historia sentemo. Oni ja ne forgesu, ke dum la pasintaj jarcentoj la
homaro spertis multajn venkojn kontraux nescio, mizero kaj tiraneco.
I.: Cxu vi volas diri, ke plibonigxo tamen videblas?
S.: Evidente. Kiam homoj neas plibonigxon, ili forgesas pri multaj bonaj aferoj.
I.: Kelkaj ja diras, ke plibonigxon, evoluon oni povas konstati nur en tehxniko,
tehxnologio, nenie alie.
S.: Revante pri la bela pasinteco (ekz. la 19-a jarcento), oni ofte
rememoras, kiel bele estis, kiam kutima interkonatigxejo de gejunuloj ne
estis bruaj diskotekoj, sed ja salonoj kie cxarma junulino ludis bele la
pianon kaj poste alloga junulo donacis al sxi belajn rozojn. Nun,
kontrauxe, ili facile trovas sin reciproke en publikaj amuzejoj kaj
baldaux kunigxas sekse. Sed tiuj revemuloj facile forgesas pri la
multegaj prostituitoj, kiuj svarmis tiutempe. alia ekzemplo: se nuntempe
infaneto mortas, tio restas tragika memoro dum jardekoj, dum antaux la
unua mondmilito en Hungario - do ne ie en fora, postrestinta loko kaj ne
en la mezepoko - la kvinan vivjaron postvivis nur 40 infanoj el 100. Kaj
oni eble forgesas gxoji, ke en nia nuna mondo praktike malaperis
diskriminacio laux la deveno aux la hauxtkoloro. Antaux ne pli ol 50 jaroj
ankoraux en la Usona sudo nigruloj en publikaj lavejoj devis uzi kranojn
apartigitajn de tiuj uzeblaj por la blankhauxtuloj. Io tia hodiauxe ne
povus okazi.
I.: Kelkaj tamen asertas, ke gxenerala evoluo ne ekzistas, ke cxio povas
returnigxi, mondmilitoj povas reokazi ktp. Markso ja necesas. Tiu
pensmaniero eble estas iel tordita, sed kredu, ke gxi ekzistas.
S.: En la 20-a jarcento tri grandaj konfliktoj determinis la sorton de
la homaro: la unua mondmilito, la dua mondmilito, kaj la tria, kvankam
tiu lasta neniam "varmigxis", gxi restis "malvarma". Cxiuj tri estas
venkitaj helpe de Usono, kie libera demokratio kaj merkata mastrumado
neniam estis pridubataj. Ecx se ili sonas pli bele ol ili efektivigxas en
la praktiko, tamen eventuala malvenko de Usono povus facile rezultigi
malaperon de ili por longa tempo.
I.: Sed kiamaniere tio estas respondo al mia antauxa konstato?
S.: Tiel, ke en la dudeka jarcento civilizo bazita sur liberaj demokratio
kaj merkato finfine disvastigxis mondskale. Mi volas diri, ke institucioj
de libera demokratio kaj merkatbaza sxtatmastrumado - ecx se malrapide,
tamen certe - enradikigxas cxie, kaj en socioj, kie ili regas, ne ekzistas
rekta perforto, krudaj atakoj kontraux homaj rajtoj, sed ekzistas abundo
de materiaj bonoj.
I.: Bone, eble ne minacas reveno de tiranoj, tamen estas iom ironie ke
vi bonvenigas fortigxon de libera demokratio - kies ekonomia bazo estas
novliberala ekonomifilozofio - kiu gxuste nun sxajnas fiaski. Samtempe
rolo de la sxtato sxajnas revalorigxi. Ankaux tio aktualigas Markson,
cxu ne?
S.: Jes, tio evidente aktualigas Markson, sed almenaux tiugrade ankaux Cains-on.
I.: Cains en la 70-aj jaroj estis granda porparolanto de sxtataj
intervenoj, cxu ne?
S.: Jes, pli-malpli. Cains surscenejigxis per tio, ke li trovis klarigon
por la ekonomia krizo 1929-'32 dum multaj aliaj ne sukcesis.
(dauxrigota)
)))))
(((((
Informo pri rezolucio
)))))
(((((
Brajla legilo de elektronikaj libroj
Elektronikaj librolegiloj povos revolucie sxangxi la eblojn de legado
ankaux por blinduloj. Kvar esploristoj (Seon-Keun Park, Byung-Min Woo,
Sun-Hye Woo & Jin-Sun Park) projektis kaj prezentis la unuan brajlan
e-legilon (atentu, "e" cxi tie ne signifas esperanton), sur kies
elektroaktiva plasta surfaco helpe de elektromagnetaj signaloj eblas
dinamike generi palpeblajn simbolojn de brajlo. Kvankam tia aparato estas
iom pli dika ol la tradicia modelo porvidula (maldikigita preskaux gxis
paperfolia fajnecoinvent
), gxi tamen povas igxi nekredebla helpilo por homoj kun
vidmalfacilo.
Kutima brajla libro enhavas almenaux duoble pli da folioj ol platpresa,
kio kreskigas la produktokoston cxiele alta, kio sekve ankoraux evidente
limigas la eblojn por vidhandikapuloj atingi en sia "propra lingvo" plenan
gamon de ecx fundamentaj literaturaj verkoj.
La brajla elektrolegilo - prezentita ankoraux nur kiel invento - se
iam estonte acxetebla, povos havi gravan rolon ankaux en instruado,
plibonigante la sxancojn de lernejanoj suferantaj pro viddifekto.
(laux interreta informo)
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))