ESPERANTA LIGILO

n-ro 6 junio 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
financa raporto de LIBE por la jaro 2008
Unuigo de brajlo: sukceso kaj malhelpoj
Rugvela sipo
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (IV.)
De la redaktoro
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
financa raporto de LIBE
por la jaro 2008

konto libk-p cxe Uea
komenca saldo euxroj 10.019,16
enspezoj:
kotizoj ................ 1.048,69
librovendado ........... 73,00
donacoj ................ 573,00
:::::::::
entute ................. 11.713,75

elspezoj:
presado Esp. Ligilo .... 5.250,00
E-a stenografio ........ 50,00
membrokotizo Uea ....... 174,00
bankaj kostoj .......... 14,00

fina saldo ............. 6.225,85
:::::::::
entute ................. 11.713,85

banka konto de LIBE n-ro 42268
komenca saldo . euxroj . 252,86
enspezoj:
interezoj:
el la konto ......... 20,20
el investita kap. ... 625,90
donacoj ................ 3.583,36
:::::::::
entute ................. 4.482,32

elspezoj:
por IKBE-74 ............ 2.000,00
repago sxuldo .......... 797,93
enigmo-premioj ......... 75,00
bankaj kostoj .......... 130,41

fina saldo ............. 1.478,98
:::::::::
entute ................. 4.482,32

Kiel vi povas vidi, Libe ne plu sxuldas al sia kasisto. La svedaj
samsortanoj estis cxijare ecx pli malavaraj ol kutime kaj plialtigis
sian subvencion je 10.000 kronoj, kaj grandan subtenon ni ricevis
ankaux de Dabe. Ni montru, ke ni meritas tian subtenon. Je la fino de
2008 estis en niaj kontoj cx. 16.200 euxroj, aldone al la 28.000 investitaj.
la kasisto P. L. Da Costa
)))))

(((((
Unuigo de brajlo: sukceso kaj malhelpoj

prelegeto prezentita de Otto Prytz, Norvegio,
cxe ronda tablo dum la Konferenco
memore al la ducenta datreveno de la naskigxo de Louis Braille,
Parizo, Francio, 4--8 januaro 2009

Multrilate brajlo devas havi lingvo-specifan notacion. Unu ekzemplo estas
literoj kun alsignoj, kiuj en la koncerna lingvo devus okupi nur unu
cxelon, kiel Louis Braille mem montris ekde la komenco, difinante apartajn
simbolojn por la francaj alsignitaj literoj. Alia ekzemplo estas brajla
mallongigaro en la lingvoj uzantaj tiajn sistemojn. Superfluas diri, ke
mallongigoj de oftaj vortoj kaj litergrupoj devas esti lingvo-specifaj.

Ankaux "normala skribo" (platskribo) multrilate estas lingvo-specifa, sed
estas du kampoj, sur kiuj skribo estas relative universala. Unu estas la
ciferoj, kiuj almenaux en "literatura brajlo" konservis sian internacian
unuecon. La escepto estas la franca, kiel mi eksciis dum la lastaj tagoj.
La alia estas la interpunkcioj, kiuj platskribe estas la samaj en tre
multaj lingvoj, ne nur tiuj, kiuj uzas la latinan alfabeton. Tamen la
brajla reprezento de interpunkcioj sxajnas divergxi cxiam pli de lingvo
al lingvo, evoluo, kiu minacas igi brajlon malpli universala ol gxi povus
kaj devus esti. Tial mi cxefe okupigxos pri tiu temo en mia prelegeto.

Kiam Louis Braille ellaboris sian genian sistemon, li donis al gxi kelkajn
trajtojn celantajn faciligi la legeblecon de brajlo. Cxar tiuj trajtoj
sxajne ne estas eksplicite menciataj en la instruado de brajlo, mi mencios
tri el ili cxi tie. 1. Cxe literoj nek la supra etagxo nek la maldekstra
kolono de la cxelo devus esti malplena. 2. Cxe interpunkcioj la supra
etagxo de la cxelo devus esti malplena. 3. Cxe helpsignoj uzataj kiel
prefiksoj por indiki, ke la sekvanta(j) simbolo(j) estu interpretataj
majuskle, emfaze, cifere ktp., la maldekstra kolono de la cxelo devus esti
malplena. Tiuj trajtoj ne estas ekspluatataj komplete: en la cifersigno,
ekz-e, la maldekstra kolono ne estas tute malplena. La principon, ke la
supra etagxo estu malplena cxe interpunkcioj, ne trafe respektas auxtoroj
de komputilaj brajlaj karaktraroj, nek EuroBraille nek usona komputila
brajlo.

Louis Braille ne povis antauxvidi la evoluon de tajpiloj kaj komputiloj.
Li ankaux ne povis imagi la eblecojn, kiujn proponas auxtomata brajligado.
Kelkaj el la elektoj de Louis Braille montrigxis iom neoportunaj.

Li elektis la saman simbolon por malfermaj kaj fermaj krampoj, sed
malsamajn signojn por malfermaj kaj fermaj citiloj. La produktantoj de
tajpiloj elektis reteni la diferencon inter malfermaj kaj fermaj krampoj,
sed unuigi la cifersignojn, kaj tion sekvis la brajlo de pluraj lingvoj,
precipe post kiam normaligxis auxtomata brajligado. En la plimulto de tiuj
lingvoj la simboloj origine difinitaj kiel citiloj ekhavis valoron de
krampoj; sed en diversaj lingvoj oni donis malsamajn brajlajn formojn al
la citilo (la brajlo de lingvoj tiel parencaj, kiel la dana, la norvega
kaj la sveda, havas malsamajn simbolojn por citilo).

En literaturo pri Louis Braille kaj lia invento oni referencas al
internacia kongreso pri brajlo okazinta en 1878. Mi ne havis rektan aliron
al la raporto pri tiu kongreso, sed sxajnas, ke gxi decidis, ke fraz-fina
punkto estu redonata per punktoj 256 prefere ol per punkto 3, kiu povus
esti mislegata kiel komo; sed kiel mallongiga punkto kaj en punktitaj
linioj punkto 3, origine difinita kiel apostrofo, estis konsiderata la pli
tauxga. Auxtomata brajligado igis tiun decidon malaktuala [en la angla
originalo mi uzis la vorton "obsolete"], kaj en unu lingvo post alia,
punkto 3 elektigxis por redoni punkton, senkonsidere pri gxia signifo.
Tio necesigis sxangxon de la brajla redono de apostrofo. Kaj denove: en
diversaj lingvoj adoptigxis malsamaj solvoj.

La plivastigxanta uzado de komputiloj igis dezirinda la kreon de brajlaj
redonoj de signoj antauxe ne difinitaj: "cxe-signo" (@),
"inversa oblikvo" (\), tildo (~) kaj aliaj. Tio estis farata sendepende,
sen ajna provo de kunordigo, en la unuopaj lingvoj.

Cxar eblis krei internacie uzatajn brajlajn notaciojn por muziko kaj
fonetiko, ankaux devus ebli unuigi la brajlan redonadon de interpunkcioj.
Inter la du mondmilitoj, precipe la blindaj Esperantistoj ludis gravan
rolon ne nur en la registrado de la uzado de brajlo en la plej multaj
euxropaj lingvoj, sed ankaux en la ellaborado de listo de brajlaj redonoj
de la plej gxenerale uzataj alsignoj, por ebligi gxustan skribadon de
eksterlandaj posxtaj adresoj sur kovertojn. Cxi tiun laboron faris homoj,
kiuj mem estis aktivaj brajlo-uzantoj kaj kiuj, kune, kompetentis pri
multaj lingvoj. Nuntempe la spertuloj pri brajlaj notacioj sxajne atentas
nur pri sia propra lingvo, kaj malmulte aux neniom pri konservado de tio,
kion oni konsideradis la universale akceptitaj trajtoj de brajlo.

Cxar ni nun estas en la sidejo de UNESKO, mi sxatus konkludi, menciante,
ke en pli jxusa tempo UNESKO aperigis plurajn eldonojn de publikajxo
titolita "World Braille Usage" (monda brajlo-uzo). Cxi-matene ni eksciis,
ke aperis nur du eldonoj, el kiuj la lasta datigxas jam de 1990. En cxiuj
lingvoj, kiujn mi konas, la brajlo estas reformita post 1990. Krome la
publikajxo havas almenaux du malavantagxojn. La unua kaj plej grava estas,
ke ne cxiuj informoj, kiujn gxi enhavas, estis gxustaj ecx kiam gxi
aperis. La alia estas, ke gxi ne estas alirebla al la aktivaj
brajlo-uzantoj: laux mia scio nur la unua eldono aperis brajle. Kio, se
la brajlo-uzantoj povus pli aktive partopreni en la certigado de pli
fidindaj estontaj eldonoj de Monda Brajlo-Uzo, kaj kio, se la naciaj
komisionoj pri brajlo - organoj rekomendataj de UNESKO - povus kunlabori
pri konservado de la universalaj trajtoj de brajlo? Tio versxajne
pligrandigus la prestigxon de brajlo, kaj sendube faciligus la aliron de
blinduloj al fremdaj lingvoj kaj, sekve, al pli largxa kulturo.
)))))

(((((
Literaturo

Pere de Ret-info atingis min la cxi-sekva informo:

Nova novelaro "Marvirinstrato" estas nun havebla por senpaga elsxutado
kaj libera dissendado kun la permesilo "Creative Commons".

La retejo, kie vi povas trovi la novelaron, estas
http://www/marvirinstrato/com

La novelaro estas havebla en pluraj formatoj - pdf, rtf, html, kaj
mobi (por Kindle kaj aliaj elektronikaj legiloj).

Tri noveloj en Marvirinstrato ricevis premiojn en la brancxo "prozo"
de la Belartaj $konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio,
2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj,
kaj kelkaj eldonigxis en Beletra Almanako, Fonto, la Ondo de Esperanto,
kaj Literatura Foiro.
Pri la novelaro: http://timwestover/com/marvirinstrato/?page_id=14

Elsxutu senpage: http://timwestover/com/marvirinstrato/?page_id=7

Pro la aperigo kun la permesilo "creative commons", oni rajtas
libere uzi kaj represi la novelojn el tiu cxi novelaro en klubo, kurso,
podkasto, radioelsendo, bulteno aux periodajxo.

Oni povas acxeti paperan ekzempleron de la novelaro per la libroservo
de UEA: http://katalogo/uea/org/index/php?inf=6789

Tim Westover - auxtoro, "Marvirinstrato"

--------------------------------

Jen specimeno por tiuj, kiuj ankoraux ne uzas la interreton. (red.)

--------------------------------

Rugxvela Sxipo

Fajfante kaj revante, Konrad fingrumis moneron en la posxo. Gxi estis glata kaj
placxa, semajna enspezo, kaj li elprenis gxin por pli bone gxui. Iu jam mordetis
la moneron por kontroli gxian verecon - kupra koloro estis videbla en la
dentospuroj. Konrad forgesis, cxu tio signifas veran aux falsan moneron. Sed
cxiuj scias kie oni povas elspezi ecx falsan moneron kaj ricevi placxan
mangxadon kaj allogan distradon. La havena vento estis refresxiga; la blankaj
veloj ludis flirte. Per risorta fingro Konrad saltigis la moneron, kaptis gxin
per rapida mano, kaj ripetis. Sed nun li fusxis kaj miskaptis, kaj la monero
falis. Dufoje, trifoje gxi resaltis de la kajo, kaj fine la rando malbonsxance
trovis spacon inter la lignaj tabuloj, kaj la monero malaperis en la maron per
auxdebla "plonk".

Anstataux placxan mangxadon Konrad acxetis pomon, kaj anstataux gxui allogan
distradon li sidis en la parko apud lageto. La parko estis trankvila, sed la
pensoj de Konrad estis sxtormaj. Li grumblis, kolerigxis, embarasigxis. Tiu cxi
mizera afero rezultigxis el la propra peko - malzorgo, senpensemo, fusxemo. Kiel
cxiam! Konrad mordis la pomon, sed gxi estis amara en la busxo. Pro subita
kolero li jxetis la pomon kontraux arbon, kie gxi frakasigxis en sukon.

Ankaux tion li tuj bedauxris. Ecx amara pomo estas pli bona, ol malsato. Nun
estas nenio por fari krom spekti la infanojn. Frato kaj fratino flugigis kajton.
Knabo persekutis anasojn cxe ponteto. Alia knabo metis sxipeton en la lageton
kaj piedpusxis gxin. La masto sxanceligxis, sed subita venteto plenblovis la
velon. La sxipeto rektigxis kaj ekvojagxis.

En sia junagxo ankaux Konrad havis tian sxipeton, kiun li faris el dentopikiloj
kaj alumetoj. Tutan vintron li poluris la lignerojn, cxizis detalojn sur stirilo
kaj ferdeko, nodis sxnuretojn. La nomo sur la pruo estis "Katja", kiu estis
ankaux la nomo de lia fratino. Sxi ravite rigardis Konradon labori. "Kia bela
sxipeto!" sxi diris al li. Sxi volis tusxi gxin, sed Konrad kolerigxus. Kolerema
Konrad! Lia humoro estis malkonstanta, kaj li estis jen kontenta pri la orde
vicigxantaj alumetoj, jen preta detrui la tuton pro glumakulo aux eta fendo en
la ferdeko.

"Frato, ne faru! Kia bela sxipeto!" Multajn fojojn la krioj de Katja savis la
samnoman sxipeton.

Fine Konrad fasonis velon el rugxa silko, kiu restis de robo farita por Katja.
La velo ege placxis al sxi, kaj sxi brakumis la fraton. Kiam alvenis la unua
bela tago de printempo, Konrad volis surakvigi la sxipeton. Sed malfrumatene
Katja ankoraux portis la noktocxemizon.

"Sxi havas malvarmumon", diris la patrino.

"Do, sxi ne povas iri al la lageto?" diris Konrad.

"Mi ne povas?" ekploris Katja.

"Vi ekhavos pneuxmonion. Ni perdos vin samkiel vian patron - sed vi ne bedauxru
la patron! Li estis sentauxgulo."

"Frato, rapide mi resanigxos!" Katja fermis la okulojn kaj vibrigis la manojn,
kvazaux per mensa forto sxi povus sin resanigi.

Konrad pasigis unu aux du horojn ludante kartojn kun Katja, sed post nelonge li
ne plu povis elteni. Dum la patrino versxis medikamenton tra la gorgxo de la
ploranta Katja, Konrad sekrete eliris kun la sxipeto.

En la parko estis multaj homoj. Infanoj ludis, patrinoj flegis, fratinoj
ridetis. Oldulo sidis sur benko kaj rigardis cxion. Konrad genuigxis cxe la
bordo de la lageto por prepari eklancxon.

"Hej, bubo", diris la oldulo de sub siaj lipharoj. "Neniu bona sxipo havas
rugxajn velojn. Estas misauxgure, kiel virino inter maristoj." La oldulo portis
flavan mantelon, kaj liaj fingroj estis rugxaj kaj vunditaj pro sxipa sxnuro kaj
sala vento. "La Damo de Kartoj krozas sub rugxaj veloj, kaj maristo, kiu sxin
renkontas, cxiam estas pli malfelicxa poste."

Kiom longe Konrad laboris pri fusxa misauxgura sxipeto! Neniu vera maristo
alproksimigxus al gxi. Pli bone estus, ke tiaj sxipoj pereu, ol malbeni la tutan
havenon. La larmoj ekpluvis en flaketojn cxirkaux li. Ondoj en la lageto
kirligxis nigre kaj blanke, kaj la sxtormaj manoj de Konrad frakasis la sxipeton
kontraux la genuon. Krak!

"Hej, bubo! Tion vi ne devus fari! Cxu ne estas eble sxangxi la velon?" demandis
la oldulo.

"Ne, tute ne", diris Konrad al si inter plorsingultoj. "Neniam." La velo ja
estis tre kara al Katja.

Venonttage la resanigxinta Katja prenis Konrad cxe la mano kaj provis treni lin
al la lageto. Li forskuis sxin. La sekvan vintron kiam li prilaboris novan
sxipeton, Katja lasis lin sola kun la kolero. Tiu sxipo ne travivis la
konstruadon. Neniu plia sxipeto travivis.

Jarojn poste Konrad sidis sur benko en la parko, bedauxris la faligitan moneron
kaj la jxetitan pomon, la rompitan sxipeton kaj la perditan fratinon kaj,
havante nenion pli por bedauxri en tiu cxi malfrua horo, ekiris al la laboro.

Malgraux la malsukcesoj kun "Katja", aux eble por spiti ilin, Konrad volis
farigxi maristo. Unue li enskribigxis por vojagxo al Afriko, sed jxus antaux la
ekvojagxo Konrad auxdis en trinkejo kelkajn misfamojn pri konata junulino kaj ne
bridis la pugnojn kontraux la kulpulo, kiu estis hazarde alia enskribito. La
sxipkapitano, auxdinte pri la afero, nuligis ambaux kontraktojn, cxar tiaj
vundoj nur profundigxus dum tri monatoj enmare.

Poste Konrad provis envicigxi en la mararmeon, kie batalemaj trajtoj estus
avantagxo. Sed la patrino rifuzis doni la necesajn naskigxdokumentojn el sia
kesto. "Se vi forirus, kiu kartludus kun mi dimancxe?" sxi diris. Pri tiaj
rezonadoj ne eblas disputi, kaj ecx la impulsemo de Konrad ne sukcesis trovi
cxirkauxiron.

Fine li estis dungita de veterana fisxisto. Sed prizorgante la provizojn sur la
kajo, Konrad enplektis sin en fisxreton, kaj anstataux zorge liberigi sin li
baraktante sxiris kaj detruis la valoran reton. Tiu lasta okazajxo - novico
kaptis sin anstataux fisxojn! - disvastigxis rapide en la havenaj trinkejoj, kaj
cxiuj kapitanoj, timante similan farson, rifuzis dungi Konradon.

Unu el la havenestroj tamen kompatis lin kaj ofertis postenon de nokta
dejxoranto cxe la haveno. En tia rolo la impulsemo estas havinda: "Pli bone
ekkuri kaj venigi, ol atendi kaj perdi tempon", diris la havenestro.

Matenaj dejxorantoj multege laboras. Ili helpas la fisxistojn enboatigxi,
kolektas impostojn de la kargosxipoj kaj respondas al la pugnobataloj, kiuj
ekestas inter la duonebriaj kaj duondormantaj maristoj. Sed dum la nokto, kutime
estas neniu alia en la haveno. Konrad pasxis laux la kajoj, auxskultis la
plauxdadon de ondoj kontraux ligno kaj rigardis en la unuigitan nigrecon de maro
kaj cxielo. En ambaux estis luno, en ambaux estis steloj.

Malofte rompigxis tiu spegulo. Fojfoje subita sxtormo pelis velboaton en la
havenon kaj Konrad donis kvitancon por la impostoj. Akcidento en kaldrono de
novmoda vaporsxipo devigis gxin albordigxi por riparoj. Sxipo enhavenigxis
montrante krizoflagojn - grava malsano, kaptita krimulo, mortinto - kaj Konrad
kuris al la policejo kaj kuracistoj, vekante cxiun laux la vojo per nebrideblaj
signokrioj.

Sed tiun nokton, en kiu li perdis la moneron, Konrad vidis je distanco lumojn de
sxipo, kaj, kvankam preta kuri kaj krii, li ne faris tion. Hezitigis lin la
suferoj de la tago. Lia vivhistorio estis jam tro plena je tujaj decidoj poste
pentitaj. Konrad staris soldate, bremsante siajn impulsojn.

La sxipo pli kaj pli proksimigxis. Finfine, tra la malluma nokto, Konrad vidis
gxiajn velojn. Ili estis rugxaj. Nun Konrad devus veki iun - la policestron aux
la pastron - sed tiuj starus same busxaperte, kiel Konrad. Pli tauxge estus
trovi tiun mariston, kiu avertis lin kontraux rugxaj veloj. Piratoj aux
malamikaj soldatoj estis pli versxajnaj, ol tiu Damo de Kartoj, sed tamen -
dangxero! La sxipo rapide alkajigxis, kaj de gxia flanko etendigxis ligna tabulo
al la kajo - enirilo. Konrad ne vidis kapojn aux manojn.

Rebrilajxo ruligxis laux la tabulo, kaj Konrad piedpremis por haltigi gxin.
Fusx! Kio, se la rebrilajxo estus rompebla? Levinte la piedon li ekkonsciis, ke
li ne devas timi. Gxi estis valora monero, kaj Konrad prenis gxin. Kupra koloro
videblis en la dentospuroj.


Pli pripensema homo ne surirus nekonatan fantoman sxipon sub misauxguraj veloj,
sed Konrad grimpis sur la tabulon. Sur la ferdeko la nura homa postsigno estis
pomo sur barelo. Konrad frotis gxin kontraux la maniko kaj mordis gxin - amara
gxi estis, sed Konrad voris gxin malsatege.

Apud la cxefmasto estis monteto da forjxetajxoj - sxnurpecoj, ligneroj,
rugxsilkajxoj. Ili ekmovigxis, kreskis, kaj farigxis homa formo. Kaj Konrad
rekonis la fratinon Katja - ne la virinon, kiu invitis lin al sia edzinigxa
ceremonio tamen ne al la posta festo, sed la knabinon, kiu largxokule rigardis
lin prilabori la sxipeton.

"Frato, ni finis 'Katjan'!" Sxi brakumis lin cxirkaux la talio. "Cxu ne bonege?
Kaj gxi tre bone velas."

"Sed kiel? Cxu forkaptistoj, piratoj, malamikaj soldatoj?"

Kajta skuis la kapon. "Ni devis reporti al vi kelkajn objektojn, kiujn vi perdis
lastatempe, kaj kutime la fantomoj faras tion, sed mi volis montri al vi la
sxipon, kiun mi helpis al vi konstrui. Kompreneble tion la fantomoj ne povis
porti al vi!"

"Vi helpis konstrui?" diris Konrad, kvazaux tio estus la plej mistera parto de
sxia frazo. La vortoj estis apenaux elbusxigitaj, kaj Konrad pripensis
pardonpeton.

"Mi helpis, cxar alie vi detruus gxin", murmuris Katja.

"Certe jes, jes", kaj Konrad denove rememoris la rompitan sxipeton - la
forjxetindajn lignajn fragmentojn.

"Tro seriozaj aferoj!" diris Katja, refelicxigxante. "Ni ludu!" Sxi elprenis
kartaron el la roboposxo kaj disdonis ilin krucforme. "Mi elpensis tiun cxi
ludeton", sxi diris. "Prenu kvar."

Katja kusxis sur la ferdeko kaj apogis la mentonon per manplato. La piedoj
svingigxis en la aero, kaj sxi sxajnis tiel komforta, kiel knabino en la propra
dormocxambro.

"Frato, prenu kvar!" Li obeis.

Kiel multaj ludoj elpensitaj de infanoj, cxi tiu havis komplikan regularon. Kiam
Konrad eraris, Katja malridetis, kaj cxiu malrideto frapis la koron de Konrad.
Li koncentrigxis, zorge lernis, kaj post kelka tempo suficxe kompetentis kaj
kuragxis por interrompi.

"Cxu via unua vojagxo cxi tien, fratino?"

"Ne, kelkfoje mi provis", diris Katja. "Jen du kartojn vi prenu! Bonege. Mi
volis viziti ankaux Panjon, sed sxi neniam venas al la haveno. Kaj vi cxiam
forkuras!"

"Mi tuj iros kaj venigos sxin", diris Konrad.

"Frato, bonvolu ne fari", diris Katja. "Tio ne estas la gxusta maniero. Estas
tre komplike, kaj mi estas nur juna knabino, sed jen: se vi irus al Panjo, oni
nepre auxdus vin, kaj tiuj, kiuj devas, levigxus kaj venus al la haveno kaj
mirante ili vokus cxiujn. Ankaux la aliaj en la rugxvela sxipo vekigxus, kaj
Silez la bakisto manpremus la filon, kaj Frauxlino Marks karesus sian katidon
denove. Sed tiuj renkontigxoj ne estus tauxgaj, cxar ne cxiuj same pretas. Eble
la urbanoj prenus torcxojn kaj rabus la sxipon kiel piratoj, kaj tiam oni vidus
blondharan pupeton dronigitan de kuzo, kaj pentrajxon forjxetitan senpripense,
kaj amatan tason rompitan, kiam oni kolere frapis gxin kontraux tablon dum
disputo. Kaj oni retrovus antauxtempe la plej karajn trezorojn - la taglibron
bruligitan pro knabinaj sekretoj, la amleterojn dissxiritajn pro malgxojo aux
nekredemo, la manskribitan romanon jxetitan en la fornon. Oni pli ofte okupas
sin per objektoj perditaj, ol per la retenataj. Oni revas ne pri la edzo aux
edzino, kiu estas apude dum la tuta vivo, sed pri iu renkontita antaux jaroj kaj
neniam revidita. Tiu estos retrovita en la fino."

Konrad sxanceligxis. Kial ne kunvoki la urbon en la havenon? Tio estus kortusxa
scenejo, nepre interesa. Sed detenis lin la konscio, ke Katja malfelicxus. Do li
tusxis la fingrojn de la fratino kaj diris, "Sciante cxion cxi, cxu vi ankoraux
kredas, ke vi estas nur juna knabino?"

Katja ridetis - en tiu rideto mankis "jes" aux "ne". "La tekston mi lernis
parkere", sxi konfesis. "La fantomoj donis al mi tre bonan noton."

Kupra koloro de matena krepusko videblis cxe la horizonto. Konrad forgesis, cxu
tio signifis bonan aux malbonan veteron. Li volis demandi Katjan, sed sxi
oscedis kaj grimacis al la dismetitaj kartoj.

"Jam tro longe ni ludis. Oni prikolerus min pro la malrapidemo. Cxu vi permesus,
frato, gxisrevidon?"

"Sed kio nun, Katja? Cxu vi revenis por instrui min, aux por kulpigi? Kion mi
faru? Mi ne volas perdi vin denove."

"Vi neniam perdis min. Vi portas bedauxron kaj pekon, kaj tial vi neniam perdos
min. La fantomoj redonos cxion laux sia tempo. Cxio atendas vin."

Sxia korpo longigxis kaj mallargxigxis, kiel fadeno, kaj sxi glitis inter du
tabulojn en la ferdeko. Tiel rapide for. Konrad gratis cxe la ligno sed ne
trovis pordon aux truon, tra kiu li povus sekvi.

Cxu ion li malgxuste faris? Cxu li lasis ion nefaritan? De la rugxvela sxipo
venis neniu respondo al la senvorta demando, nur subita plenblovo de la veloj,
kiu kvazaux petis Konradon elsxipigxi. Li elposxigis la moneron - mordita kaj
malvarma gxi estis, semajna enspezo, senvalora - kaj premis gxin en la mano.
Neniam, neniam li lasos gxin fali.
)))))

(((((
Kulturaj valoroj sxangxigxemaj (IV.)

Intervjuisto: Eblas do diri, ke la pozicioj de novliberala ekonomipolitiko
estas malfortigxantaj. Cxu cxi tio havas influon al viaj belaj kaj
optimismaj vizioj pri fortigxo de disvastigxo de liberalaj kaj demokratiaj
rajtoj? Aux cxu temas pri tute apartaj aferoj?

Sciencisto: Ne, ili ne estas apartaj aferoj. Kvankam homaj rajtoj kaj libera
demokratio povas ja funkcii ankaux sen ortodoksa aplikado de liberala
ekonomifilozofio, tamen cxiuj tiuj kune rezultigis la disfalon de la
soveta imperio fine de la 80-aj jaroj. Finfine multaj kombinoj eblas.
Ecx surbaze de liberala ekonomifilozofio povas elformigxi prema diktaturo.

Intervjuisto: Mi demandas: Cxu la Marksaj kategorioj validas en nia nuna
epoko? Kelkaj diras ke jes, ecx multe. Marx - cxu ne - priskribas la
kruelan batalon inter la proletaro kaj kapitalismo. Cxu entute ekzistas
tiu "proletaro"? Kaj cxu la terminoj, nocioj, per kiuj Marx analizadas
pri produktado, ties iloj, rimedoj kaj sxangxigxoj estas hodiaux validaj?

Sciencisto: Jes, mi pensas tiel.

I.: Cxu vere, kiel ni lernis siatempe, fundamento, supra konstruajxo, sube
mastrumado, supre kulturo ktp., ankoraux sensxangxe?

S.: Sensxangxe, mi pensas, ja pli gravas inda vivnivelo ol ideologio,
kulturo, memidentigo aux io ajn. Interese - kaj paradokse - la soveta
sistemo ideologie estis jam falinta, kiam ekonomie ankoraux iel funkciis.

I.: Cxu do vi dauxre pensas, ke ekonomio estas primara antaux kulturo?
Cxu kiam ekonomio fiaskas, ankaux kulturo devas kolapsi? Cxu kulturo ne
povas ekzisti sen ekonomia subteno? Cxu sendependa kulturo aux ideologio
ne havas sencon?

S.: Marx diras ja ion pri cxi tio, nome, ke kulturaj aspektoj povas ja
longe sin montri vegete ecx sen ekonomia bazo, tamen kun cxiam malkreskanta
signifo. Pensu, ekzemple, pri cxasado. Oni ja cxasadas ankoraux, tamen oni
ne plu vivtenas sin per cxasado. Gxi nuntempe estas hobio de certaj homoj.

Grave malkreskis la signifo ankaux de humana kulturo. La lastaj kelkaj
generacioj sencxese plendas, ke nuntempaj gejunuloj vivas senkulturaj.
Kaj tio sxajnas esti vera. Fakte, tiu speco de kulturo - do tiu kun
Goethe, Schiller, t.n. mondliteraturo - heredigita ankoraux al jxusaj
generacioj, nun sxajnas esti perdigxanta. Versxajne tiuspeca kulturo ja
neniam estis fundamente necesa, gxi simple estis idendtigilo, legitimilo
por certa elito, kun feuxdalismaj radikoj. La burgxaro ja transprenis gxin
poste, sed ekzemple en Ameriko, kie kapitalismo pleje disvolvigxis, la
logxantaro neniam estis speciale fama pri sia euxropasenca kulturo.

I.: Almenaux, ilia kulturo estas alimaniera. Onidire euxropanoj scias
malmulte pri multaj aferoj, kaj amerikanoj scias multe pri certaj,
difinitaj aferoj. Ilia scio estas celracia.

S.: Jes, ekzistas tia rezonado...

I.: Ankorauxfoje revene: cxu laborista klaso nun ekzistas?

S.: En la marksa senco certe ekzistas, ja multaj homoj devas vendi sian laboron por la vivtenado.

I.: Do proletaro ekzistas, sed sub alia nomo?

S.: Jes, ecx se ili ne nepre faras fizikan laboron, kaj ne nepre laboras
en la industrio.

I.: Do, Marx estas sur la scenejo. Tamen politikaj partioj evitas apelacii
al li. Cxu iuj vere bezonas Markson?

S.: Nu, tiun apelacian bazon oni ja uzu selektive. De tempo al tempo sin
montras maldekstre maldekstraj grupigxoj, kiuj volonte kulpigas
kapitalismon pri kaj pro cxio, sen kapabli montri la solvon.

iom resume esperantigis: Attila Varro
)))))

(((((
De la redaktoro

Kara Leganto,

Per cxi tiu lasta antauxferia numero mi kaj miaj kunlaborantoj deziras
al vi agrablan kongresan sezonon. Gxuu Esperanton. Gxi vivas kaj helpas!

Attila Varro
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))