ESPERANTA LIGILO

n-ro 7 septembro 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (1)
Kongresa raporto (1)
Raporteto pri la 94-a UK kaj pri la rolo de LIBE en gxi
Vojagxo sen limoj
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio
Privata leterkesto
Forpaso
Tradicia kaj jubilea renkontigxo
Nia jubileulo
Gratulon!
Deziras korespondi
)))))

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
(Musxina, Pollando) - 18-25.07 2009

Mallongigoj de propraj nomoj:
AKa - Arvo Karvinen (Finnlando)
AKo - Antun Kovacx (Kroatio)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AVal - Alvydas Valenta (Litovio)
AVar - Attila Varro (Hungario)
DB - Daniela Bottegoni (Italio)
DSx - Dragan Sxtokovicx (Kroatio)
HE - Henriette Etzenberger (Auxstrio)
JB - Jan Bemelmans (Nederlando)
JP - Jan Priborsky (Cxehxio)
LC - Livi Ciobanu (Rumanio)
NK - Natalia Kasymova (Germanio)
OPo - Olena Posxivana (Ukrainio)
OPr - Otto Prytz (Norvegio)
PLDC - Pier Luigi Da Costa (Italio)
PW - Pawel Wilkniewski (Pollando)
RM - Robert Moerbeek (Nederlando)
TK - Tanabe Kunio (Japanio)
VZ - Vladislav Zbirnea (Moldavio)

Unua kunsido
lunde, la 20-an de julio 2009, 16.00 - 18.00
(cxeestas 43 anoj de LIBE)

1. malfermo

OPo anoncas cxeeston de kvar LIBE-geestraranoj: PLDC (kasisto),
OPo (gxenerala sekretario), AM (dua sekretario), kaj DSx (konsilanto).
Tiel, laux la Statuto, la nuna Asembleo estas decidrajta.

Laux propono de AM, la cxeestantoj per momenta levigxo rememoras tiujn,
kiuj por cxiam forlasis nin post IKBE74: A. Sxisxkalova, N. Pohxidnjov,
A. Sarap (Rusio), O. Honcxar, M. Muhxa (Ukrainio), B. Miljko (Bosnio-
Hercegovino), C. Da Costa (Italio), V. Karparova (Bulgario), S. Lindstroem
(Danlando).

La Asembleo unuanime vocxdonas por jena tagordo, proponita de OPo:
1. Malfermo (jam okazis); 2. Raporto pri agado en la jaro 2008;
3. Financa raporto; 4. Rezultoj de la estrarbalotado; 5. Landa agado;
6. "Esperanta Ligilo"; 7. Agadplano de LIBE por la jaroj 2009-2013.
8. LIBE kaj internaciaj blindulorganizoj; 9. LIBE kaj la gxenerala movado;
10. Junularo en nia movado; 11. Instruado de E-o; 12. Venontjara IKBE;
13. Diversajxoj.

2. Raporto pri agado en la jaro 2008

OPo informas, ke la raporto aperis en la aprila n-ro de EL. Aldone
menciindas, ke cxi-jare brajle aperis "Internacia adresaro de blindaj
E-istoj" kaj jxus okazis LIBE-balotado. Sxi pretas respondi eventualajn
demandojn. Ili mankas, kaj la raporto estas aprobita per unuanima vocxdono.

3. Financa raporto

Cxar la raporto ja aperis en la junia EL, ties surpapera versio tamen

ankoraux ne cxiujn legantojn atingis, la kasisto PLDC vocxlegas la tutan
tekston de la raporto.

OPR kaj RM demandas cxu la kasista laboro estas kontrolata de iu?

PLDC respondas, ke li ne uzis helpon de vidanta fakulo, kiu certe postulus
de LIBE iom da elspezoj.
Ankaux la financa raporto estas aprobita.

4. Rezultoj de la estrarbalotado

AM raportas, ke la pasintjara Asembleo en Premantura komisiis la teknikan
parton de la balotado al Harald Rader kaj AM. Anonco aperis jam en la
septembra EL 2008, kaj en la januara n-ro 2009 estis publikigitaj
biografioj de la 9 gekandidatoj. AM printis kaj dissendis 391 balotilojn
al 37 landoj. Kvankam la limdato estis la 15-a de junio, la nombranto
Harald Rader prokrastis fermi la nombradon gxis la 5-a de julio. Jen la
rezulto. Inter 280 ricevitaj balotiloj ses estis malvalidaj, entenantaj
pli ol sep vocxdonilojn. El la validaj 274 balotiloj la gekandidatoj
ricevis jenajn vocxnombrojn: 264 AM, 246 PLDC, 243 NK, 240 AKa,
209 Nedeljka Lojxajicx, 199 DSx, 189 Vladimir Jxelev, 167 PW, 114 OPo.
La novan estraron tial eniras AM, PLDC, NK, AKa, Nedeljka Lojxajicx, DSx
kaj Vladimir Jxelev. Harald Rader mesagxe gratulas la elektitojn,
deziras al ili sukcesojn en la venonta laboro. Dum unu jaro li pretas
prezenti la alvenintajn balotilojn por eventuala kontrolo.

Post aprobo de la rezultoj OPo dankas ambaux komisiitojn por la farita
laboro.

5. Landa agado

Auxstrio: HE rAKontas, ke fine de junio ALBE sukcese okazigis trilandan
renkontigxon (Auxstrio, Cxehxio, Germanio).

Cxehxio: JP raportas pri 16 anoj de LIBE en la lando. Krom la jxus
menciita trilanda renkontigxo en Austrio, cxi-jare okazis jam du landaj
kunvenoj (en Prago kaj en Olomouc), kaj antauxvidata estas la jam kutima
somera semajna kurso kun partoprenontoj ankaux el eksterlando.

Finnlando: AKa kunportas saluton de Raimo Tanskanen. Cxi tien venis unu
instruistino kaj tri komencantoj. Cxiumonate okazas renkontigxoj unu- aux
dutagaj por praktiki E-on helpe de Raimo Tanskanen, kiu tiucele alvojagxadas
el sia neproksima logxloko. En marto "Steleto" festis sian 90-jarigxon kun
invititaj gastoj. OPr faris kelkajn referajxojn. Okazis ekspozicio pri
Braille, kaj vidantaj ges-anoj povis i.a. sperti skribadon en brajlo.

Germanio: NK salutas nome de EBLOGO kaj ties prezidanto Theo Speckmann.
Sxi aperigis artikolojn pri la pasinta kongreso en "La Blinda E-isto" kaj
en la germania nacia brajla revuo "Gegenwart".

Hungario: AVar transdonas la raportan stafeton al la sekvonta lando.

Italio: DB konstatas, ke nenio eksterordinara okazis dum la jaro. IABE
eldonas "Italan Ligilon", surbendigas la revuon de Itala E-Federacio kaj
partoprenas en gxia laboro.

Japanio: TK informas pri kongreso de JABE, dum kiu estis elektita prezidanto
Tanaka Tetsuji. Kune kun vidantoj JABE nun nombras cx. 30 membrojn. Estas
arangxataj E-kursoj 2-3-monataj.

Kroatio: AKo opinias plej grava la okazigon de IKBE74. Aperis jam 28 numeroj
de la songazeto "Tempo". Ankaux jarkunveno de KUNE okazis.

Litovio: AVal bedauxras pro nuna malforta movado en la lando,
sed li esperas je estonta plibonigxo. Kelkaj knabinoj komencis lerni E-on.

Moldavio (dum la dua kunsido): VZ substrekas malfacilajxon, cxar ses
aktivaj membroj de MEAN logxas en diversaj lokoj.

Nederlando: JB memorigas, ke pasintjare NOSOBE jubileis, kvar anoj
partoprenis en UK93. Bedauxrinde la membronombro malrapide falas, kaj
mankas junularo. Regule aperadas "La Kontakto" redaktata de Jaap Wieringa.

Norvegio: OPr havas nenion dirindan.

Pollando: PW estas nova LIBE-delegito. Li konstatas malviglecon de PANES:
kelkaj membroj kabeis, agas inter vidantoj, novaj ne emas asociigxi;
aktivas nur apartaj grupoj.

Rumanio: LC transdonas saluton de geedzoj Tuinder. Poste li esprimas dankon
pri Esperanta Ligilo, kiun li trovas tre informdona. La nombro de LIBE-anoj
en Rumanio dum tri jaroj restis la sama, do gxi almenaux ne malpligrandigxis.

Rusio: AM transdonas salutojn de la partoprenintoj de REAN-jxamboreo
okazinta cxi-monate la unuan fojon en Nalcxik. Apartan dankon meritas la
bonfara vizito al Kaliningrad de s-ro J. Tuinder kun du helpantoj-optikistoj.
G. Gluhxov nigre aperigis du E-libretojn kun siaj propraj versajxoj kaj
prozaj tradukoj. Koresponde li instruas E-on al kelkaj komencantoj.
A. Cxicxkan oficiale instruas E-on en elementaj klasoj de la blindul-
lernejo en Novocxerkassk, kaj V. Suslov (Samara) rete faras tion ankaux
por blinduloj. V. Hmelinskij delonge gvidas agadon de moskvaj
E-istoj-sciencistoj.

Ukrainio: OPo bedauxras pri nuna gxenerala malaktiveco de UBEA, kvankam
Krimea grupo de s-ino E. Ruban cxiam montras varian agadon.
P. Sxnypir sukcesis en naciaj porblindulaj gazetoj aperigi la rezolucion de la
pasintjara IKBE. Pro teknikaj kauxzoj ne plu aperadas "Viburno".

per tio finigxas la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo de LIBE.

Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE
)))))

(((((
Kongresa raporto

unua parto

La 75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazis en
Musxina (Pollando) de la 18-a gxis la 24-a de julio 2009. Partoprenis
94 personoj el 16 landoj: Auxstrio, Cxehxio, Finnlando, Germanio, Hungario,
Italio, Japanio, Kroatio, Litovio, Moldavio, Nederlando, Norvegio,
Pollando, Rumanio, Rusio kaj Ukrainio.

La kongresa temo estis "Integrigxo: vi + mi = ni". La kongreso estis
organizita sub la auxspicio de Pola Asocio de Nevidantoj. Tre multe
laboris por la kongreso Halina Komar, prezidantino de Pola E-Asocio,
Robert Kaminski, gxenerala sekretario de PEA, Anatolij Masenko, dua
sekretario de LIBE.

Dum la solena malfermo de la kongreso, kiu okazis dimancxe, la 19-an de
julio, estis elektita kongresa estraro: prezidanto - Antun Kovacx
(Kroatio), vicprezidantoj - Natalia Kasymova (Germanio) kaj Jan Priborsky
(Cxehxio), sekretarioj - Olena Posxivana (Ukrainio) kaj Pawel Wilkniewski
(Pollando).

La kongreson salutis nome de Pola E-Asocio gxia prezidantino Halina Komar,
gxenerala sekretario de PEA Robert Kaminski, la vicprezidanto de Pola
Asocio de Nevidantoj, kiu ankaux transdonis saluton de la prezidantino de
PAN. Intencis cxeesti ankaux la urbestro de Musxina, sed li tragike pereis
en stratakcidento. La kongresanoj decidis sendi kondolencon al liaj
proksimuloj.
Elpasxis ankaux reprezentantoj de kelkaj partoprenantaj landoj.

Lunde, la 20-an de julio, estis prezentitaj tri prelegoj. Referajxon pri
la kongresa temo preparis Aneta Bartic (Rumanio), kiu pro grava malsano
bedauxrinde ne sukcesis veni. la referajxon vo3legis A. Masenko.
S-anino Bartic sugestis, ke blinduloj ne nur bezonas helpon, sed povas
helpi aliajn, nur tiam ni kunvivos harmonie. Sxi substrekis, ke blinduloj
devas esti pli toleremaj, anime malfermitaj kaj afablaj kun la
cxirkauxantoj, nur tiam ili povas ricevi helpon.

Tre enhavricxa kaj science argumentita estis la prelego de profesoro
Otto Prytz (Norvegio). La temo estis: "La invento de la jubileulo
Louis Braille - dauxrigebla kaj dauxriginda". Li pruvis, ke la brajla
skribo donis al la blinduloj en la tuta mondo aliron al klereco kaj
kulturo, kaj nun, kvankam la komputilaj teknologioj cxiam pli disvolvigxas,
gxi dauxre estas bezonata. Estis kreita tutmonda komisiono por gardi kaj
defendi la brajlan skribon. Tio estas nun tre aktuala, cxar en multaj
landoj oni cxesigas brajlajn eldonojn, precipe porinfanajn revuojn.
La prelego elvokis grandan interesigxon kaj multajn demandojn.

Sxatantoj de klasika muziko, kiuj estis nemalmultaj inter la kongresanoj,
kun grandega plezuro auxskultis prelegon de Aldo Grassini (Italio) pri la
vivo kaj verkado de Giacomo Puccini. Gxi nomigxis "De amo al kanto".
La prelego dauxris pli ol du horojn, sed tute ne estis teda. male, ni
eksciis multajn interesajn faktojn el la vivo de la granda itala
komponisto, auxskultis fragmentojn el liaj verkoj. Dezirantoj ecx ricevis
bonegan diskon kun muzikajxoj de Puccini.

Preskaux cxiutage okazis E-aj instru-lecionoj, kiujn lerte gvidis
Rob Moerbeek (Nederlando).

Okazis du kunsidoj de la Gxenerala Asembleo de LIBE, pri kiuj vi povas
legi aparte en la kutima protokolo.

Jxauxde, la 23-an de julio, ni auxskultis prelegon de Pier Luigi Da Costa
(Italio) "Strukturo kaj kvalitoj (pozitivaj\negativaj) de PIV".
s-ro Da Costa faris grandegan, vere admirindan laboron. Iam li
brajligis (!) la tutan "Plenan Ilustritan Vortaron". Gxi konsistis el
74 brajlaj volumoj! Kompreneble, en tiu formo gxi ne povis esti amase
uzata de blinduloj. Kaj nun li surdiskigis la vortaron. Tio signifas, ke
li ne nur skanis la tutan tekston kaj adaptis gxin por laboro kun
vo3sintezilo, sed ankaux anstatauxigis bildojn per vortaj klarigoj. Li kun
Attila Varro montris, kiel uzi la vortaron. Cxiuj dezirantoj ricevis la
diskon donace.

Vespere okazis solena fermo de la kongreso. Ni cxiuj bedauxris, ke gxi
okazis tiom frue, sed vendrede tagmeze granda grupo de la kongresanoj
devis forveturi en Krakovon, kun survoja vizito al salminejon en Wieliczka.

Resume mi povas diri, ke "nia 75-a" estis sukcesa. Gxi donacis al ni cxiuj
novajn sciojn, neforgeseblajn impresojn, renkontigxojn kun malnovaj kaj
novaj geamikoj.

Olena Posxivana
)))))

(((((
Raporteto pri la 94-a UK kaj pri la rolo de LIBE en gxi

Enkonduko

La 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bjalistoko, Pollando,
de la 25-a de julio gxis la 1-a de auxgusto 2009. Kelkaj el tiuj, kiuj
la antauxan semajnon partoprenis en la IKBE en Muszyna, vojagxis per nokta
trajno de Krakovo al Varsovio, kaj de tie per auxtobuso rekte al la
kongresejo, Teknika Universitato de Bjalistoko, kiun ni atingis sabaton
la 25-an matene.

Cxi tie mi ne donos multajn el tiaj detaloj, kiujn oni diskonigos en la
E-a gazetaro kaj sur Interreto: nombro de partoprenantoj, kongresa temo,
rezolucio ktp., ne volante riski doni erarajn informojn. Mi koncentros la
atenton pri aferoj interesaj por blinduloj gxenerale kaj por LIBE speciale.

Movada foiro

Dum la UK en Florenco 2006 oni unuafoje arangxis "movadan foiron" en la
interkona vespero. Tian foiron oni arangxis ankaux cxi-jare, kaj en gxi
cento da E-organizajxoj ekspoziciis ajxojn, disdonis brosxurojn ktp. Po
unu tablo estis disponigita al cxiu organizajxo. LIBE decidis partopreni
en la foiro per ekspozicio, kies cxefa temo estis brajlo, okaze de la
jubileo de Braille.

Ni montris porteblan komputilon kun brajla ekrano. Sur la ordinara ekrano
aperis grandlitere la teksto "bonvolu demandi!", sed bedauxrinde la pilo
de la komputilo malsxargigxis antaux ol la foiro finigxis.

Ni montris diversajn brajlajn skribtabulojn. Ni planis montri ankaux brajlan
skribmasxinon, sed la pola samideano, kiu kunportis gxin al la kongresejo,
donis gxin al iu, kiu ne pludonis gxin al ni. Ne multe gravis, cxar sur la
tablo versxajne ne estus loko por la masxino apud la aliaj ekspoziciajxoj.

Ni montris brajlan libron verkitan en Esperanto de R. Gonin kaj presitan
cxe Thilander en 1938. Temas pri lernolibro pri la "marel-ludo". La kovrilo
havas reliefajn presliterojn, kaj en la libro estas kelkaj reliefaj figuroj.

Ni montris la "algebrajn kubojn" inventitajn de la itala blinda E-isto
Umberto Trani, kun tabulo, por komforte solvi (kaj verki) krucigramojn per
brajlo.

Ni montris brajlan kalendaron por 2009 en la formo de karteto.

Ni montris ludkartaron kun brajle markitaj kartoj, kaj sxaktabulon por
blinduloj.

Sur la tablo estis ankaux reliefa portreto de Louis Braille, presita en
Moskvo.

Apud la verda stelo kaj la kongresa insigno mi, kiel dejxoranto, portis
insignon kun portreto de la blinda E-verkisto Vasilij Erosxenko.

Krom mi dejxoris Rob Moerbeek, kiu tamen devis prizorgi ankaux la najbaran
tablon, tiun de TADEN, Tutmonda Asocio De Esperantistaj Nefumantoj. Kelkaj
japanaj blinduloj ankaux helpis min dejxori, kaj Olena Posxivana rolis
kiel "ekspozicia modelo", portante blankan bastonon.

Kelkaj homoj sekvis la alvokon demandi. Tamen mia impreso estas, ke multaj
pliaj limigis sin al rigardado, sed rigardado kun intereso. Konsiderante,
ke LIBE por la unua fojo partoprenis en la foiro, mi konkludas, ke ni
sukcesis kaj faris belan figuron.

La LIBE-kunveno

Dum la kongresa mardo okazis LIBE-kunveno 45-minuta. Gxin cxeestis dudeko
da homoj, kaj gxin prezidis Aldo Grassini kaj mi.

La estraro decidis, ke la brajlo-jaro estu la cxeftemo ankaux de tiu kunveno;
sed oni estis anoncinta al la konferenco de ILEI (Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj), okazinta la semajnon antaux la UK, ke gxiaj
membroj venu al la LIBE-kunveno. Tial ni parolis ankaux pri instruado de
E-o al blinduloj. Ni speciale emfazis, ke por ke blinduloj utiligu retan
lernomaterialon, ni havu aliron al retpagxoj tekstaj kiel alternativo al
la retpagxoj grafikaj, sen kiuj la vidantoj sxajne ne povas vivi.

Brajlo tamen grave rolis en la kunveno - ecx tiom, ke homoj faris
teknikajn demandojn pri brajlo.

Prelego pri brajlo

Mia prelego "La invento de la jubileulo Louis Braille - dauxrigebla kaj
dauxriginda", estis akceptita por la Internacia Kongresa Universitato
(IKU). Mi donis gxin la kongresan jxauxdon, do post la LIBE-kunveno, dum
kiu mi sekve povis reklami gxin. Kvankam mi legis la prelegon papere, mi
kunportis komputilon kun brajla ekrano por montri ankaux al tiu publiko.
La prelego vekis intereson kaj instigis al trafaj demandoj. Mi cetere
donis la saman prelegon ankaux dum la IKBE.

Informado al la blindaj kongresanoj

Cxi-jare la informado al la blindaj kongresanoj funkciis pli malbone ol en
antauxaj jaroj, cxefe pro malfrua pretigo de dokumentoj. La Kongresa Libro
pretigxis tro malfrue, por ke Rob Moerbeek havu tempon surkasedigi gxin.
Li povis surkasedigi nur la kongresan programon, kaj de tiu li povis fari
nur 3 kopiojn.

Jan Bemelmans, kiu kutime brajligas la kongresan programon, jam estis
forvojagxinta, kiam la programo estis preta. En senespera retmesagxo Rob
demandis, kion fari. Mi anoncis mian pretecon brajligi la programon,
kondicxe, ke mi ricevos gxin en teksta versio ne tro malfacile redaktebla.
La Centra Oficejo de UEA sendis tian version al mi, kaj mi sukcesis
produkti suficxan kvanton da brajlaj ekzempleroj la vesperon antaux mia
forvojagxo. En la raporto pri la LIBE-kunveno, kiun Rob verkis por la
Kongresa Kuriero, estas skribite, ke Anatolij Masenko portis brajlajn
ekzemplerojn de la kongresa prograo sur sia dorso. Nu, li portis sur sia
dorso ekzemplerojn de la Kongresa Libro de la IKBE; sed la dorso, sur kiu
estis portitaj la brajlaj ekzempleroj d la UK-programo, apartenas al mi!

Ni do havis la programon, sed ni ne havis priskribon de la programeroj.
Tiujn ni devis igi niajn akompanantojn vocxlegi individue, se ni volis
informigxi. La malfrua pretigo de la Kongresa Libro estis menciita en la
kunveno "Centra Oficejo respondas". La direktoro de UEA, Osmo Buller,
klarigis la aferon per tio, ke pro la rapideco de retposxto la homoj emas
prokrasti mendojn de kongresaj salonoj ktp. gxis la limdato. Li aligxis al
la konkludo: "Esperantistoj el cxiuj landoj: disciplinigxu!".

Iom da gxeneralajxoj

Bjalistoko ne estas tre granda urbo, kaj gxi ne havas kongresejon suficxe
grandan por gastigi cxiujn arangxojn. La plej granda "salono", kiu tradicie
ricevas la nomon Zamenhof, ekzemple, estis ne salono, sed granda tendo.
En gxi okazis la inauxguro, la fermo, la nacia vespero kaj kelkaj artaj
arangxoj. Aliaj artaj arangxoj, kiel teatrajxoj kaj koncertoj, okazis aux
en urbaj teatroj, aux subcxiele sur urba placo. Tio havis la avantagxon,
ke la E-istoj videbligis sin al la logxantaro de Bjalistoko.

Kvankam la vetero ne permesis cxiujn planitajn subcxielajn arangxojn, gxi
gxenerale estis bela. Tamen mia edzino kaj mi sentis nin devigitaj forlasi
unu subcxielan koncerton pro turmentado far de kuloj, kiuj ankaux kapablis
invadi la tendon. Mi ecx dirus, ke la kuloj estis pli agresemaj dum la UK
ol dum la IKBE.

Limeriko

Ni en Bjalistok' jubileis,
kaj bunta programo cxieis;
sed ne mankis plendoj:
sur placoj, en tendoj,
pro kuloj ni preskaux pereis.

Otto Prytz
)))))

(((((
Dauxras brajlojaro

Vojagxo sen limoj

"La libro, gxenerale, estas", laux vortoj de praa egipta poeto, "pli bela
ol palaco aux kastelo, la plej bela monumento _ monumento de la homa spirito."

Nur la homo disponas pri kapablo esprimigxi per vortoj kaj lasi skriban
spuron pri sia ekzisto. Dank' al evoluo de la homa socio, la libro
ekestas disponebla al cxiu malanalfabeta homo.

Gxi plibeligas la vivon; Gxin limigas nek la spaco, nek la tempo.
Kun gxi ni vojagxas per nekonjekteblaj rapidecoj. Superpluvegas nin foraj
pluvoj kaj varmigas nin iuj aliaj sunoj. En momento ekvivas kaj ekparolas
en ni iu nekonata urbo, arbaro, rivero, maro, kosmo... Ni ekkonas
nekonitan kaj netusxitan. Vorto ligas malproksimajn parolantojn, bildigas
realan vivon, homajn karakterojn, iliajn pensojn, sentojn, faciligas
ekhavi imagon pri la mondo cxirkauxanta nin. Idealoj, revoj kaj la spertoj
de la personecoj postlasas spuron, ricxigas la vivon kaj restas
nesekigebla fonto de forto por movigo de la homaj potencoj.

La konscio pri tio ke ecx sen vido la homo havas la eblecon memstare droni
en cxi tiun trezoron de la homa spirito, donas al ni memfidon, kredon je
grandeco de la homo kaj eblecojn je sinefektivigo, ektrovo de ni mem,
eblon esti granda, propraa. Fido je si mem kaj je la aliaj alportas
intelektan liberigxon, kaj "Libereco estas", kiel diris unu poeto "aero
kaj maro". Kaj kiam li trovas sian vojon, manko de la vido ne plu estas
cxefa problemo en la vivo. Li sin vidas libera kaj valora, kaj tio estas
kondicxo, ke ankaux aliaj vidu lin tia. Post tralego de la unua libro en
brajlo, blinda homo ne plu estas soleca kaj senhelpa. Miloj da homoj lante
eniras lian vivon kun siaj zorgoj, pensoj kaj gxojoj. Li cxirkauxiras
mondojn kaj ekkonas atingojn de diversaj civilizoj. Li alproksimigxas al
tio kio estas tro alta, tro profunda, tro fora por liaj sensoj.

Kun siaj ses punktoj Braille eligis alfabeton egalan al tiu kiun havas
vidantaj personoj kaj poste ankaux cxefajn matematikajn signojn kaj
simbolojn, muziknotan skribon, ecx stenografion brajlan kaj tiel, kompare
kun antauxaj provoj, kreis pli simplan skribon, kiu plifaciligis skribadon
kaj legadon ecx cxe foresto de tiel grava senso kiel estas la vidsenso.
Malgraux tio, ke por ekhavo de legorapideco de brajloteksto oni bezonas
pli da tempo, la kontenton havatan post ekrego de legolerteco, senpera
aliro al la libro, ne povas ansstatauxigi vocxleganto, vocxsoftvaro.

Ne ekzistas suficxe da libroj en brajlo, ili okupas tro da spaco, sed tio
neniel estas kauxzo, ke oni ne donacu al gxi atenton kiun gxi sendube meritas.
Tiu cxi simpla sed tiel unika eltrovajxo estas granda fenestro al la
mondo. Gxin konservis interna bezono, entuziasmo de la uzantoj de la
skribo kaj konsciintoj pri gxia valoro.

Per skribado ni esprimas pensojn kaj sentojn; per legado ni alproprigas
ilin en la tempo kaj la loko kiun ni elektas.

Skribante per pikilo oni povas atingi rapidon de pli ol sesdek literoj en
unu minuto, kaj iuj kun malpli da strecxo ecx duoble pli. Legorapideco,
tamen, estas tre diversa kaj dependas de la kapablo kaj lerteco de la
leganto. Por altigi la legorapidecon kaj malgrandigi la librograndecon,
Braille antauxvidis stenografian mallongigaron.

La brajla skribo ne estas tiel mistera kiel al iuj sxajnas. Kiam ni fermas
libron, senkondicxe per kiu skribo ni legis gxin, la tekston ni memoras,
travivas kaj alproprigas gxian enhavon. Braille ebligis, ke la blinduloj
legu pli rapide ol estis eble pere de aliaj reliefaj skriboj, skribi,
korespondi kaj intersxangxi spertojn, ekkoni homojn kaj trovi amikojn en
personoj fizike malproksimaj.

Ankaux hodiaux, kiam ni cxefe komunikas rete kaj per nekonjekteblaj
rapidoj ni kuras tra la spaco kaj la tempo, la brajla skribo restas
nekompareble pli efika en iuj formoj de esprimado kaj komunikado. Gxi
donas la eblecon ke ni sekvu propran ritmon, fluon de la pensoj kaj la
sentoj, alproprigi la tekston, pli klare esprimigxi.

Simpleco, senpereco kaj memstareco kiun ofertas la brajla skribo, estas
netaksebla donaco, movpotenco por vojagxo sen limoj.

Nedeljka Lojxajicx
)))))

(((((
Privata leterkesto

Korespondanto mia faris al mi kelkajn komentojn kaj demandojn, sed petis
min reagi "surpagxe de EL se vi preferas, [...] anstataux per privata
letero". Mi volonte plenumas lian peton, precipe por plu-doni la demandojn
al aliaj legantoj, kiuj povos respondi pli trafe ol mi.

1. "Pri PIV mi esperas ricevi ekzempleron sur kompakta disko se iafoje
disponeblas por akiri gxin. La vortaroj surpapere ne eblas kaj tre okupas."

Reago: Dum la cxi-jara IKBE oni komunikis grandan novajxon tiurilate. Mi
atendas, ke la respondeculoj informos pri gxi per EL.

2. "Cxu eblas ricevi la diversajn prelegojn kaj la brosxuron "L. Braille
1809--2009, unu homo por unu verko" okaze de la naskigxdatreveno de la
kreinto de la brajlosistemo en Parizo? [...] Mi acxetus cxi tiun materialon
cxu brajle cxu perdigitale [elektronike]."

Respondo: Mi ricevis tiun materialon kiel partoprenanto en la Pariza
konferenco. Mi scias, ke oni disdonis gxin france kaj angle, platskribe kaj
brajle. Respondon al la demando havas la arangxintoj de la konferenco, sed
eble ankaux unu leganto de EL, kiu estis en gxia redakta komisiono, nome
Pedro Zurita.

3. "Cxu la diversajn prelegojn en la IKBE-oj eblas sercxi en la reto?"

Respondo: Mi ne scias. Tiun demandon oni devus direkti al la estraro de
LIBE aux al la respondeculo(j) pri la retpagxoj de LIBE.

Otto Prytz
)))))

(((((
Forpaso

Dum unu auxgusta vespero telefonsonoro rompis miajn postkongresajn
impresojn. Sonorigis la rumania LIBE-delegito Livi Ciobanu, devigite sciigi
pri morto de lia 59-jara samlandanino Aneta Bartic. Kvankam multaj sciis
pri grava kancera malsano de nia kara samideanino, ni tamen ne pensis, ke
la fatala fino tiel proksimas.

Aneta estis neordinare talenta lingvistino, tial rapide sxi progresis en
E-o. Lerninte la lingvon nur en januaro 2008, sxi jam libere konversaciis
dum la IKBE en Premantura, kie sxi plezurigis nin ankaux per sia bela
mandolinludado. E-o kaj sxiaj amikaj kontaktoj kun ges-anoj tute sxangxis
sxian vivon: la vivo ekhavis por sxi novan valoron. Aneta entuziasme
perfektigis siajn lingvokonojn, multe legis, iom tradukis, sxi ecx
prezentis referajxon laux la kongresa temo en Musxina. Certe, Aneta restus
nia fidela kaj aktiva kunmovadanino. Sxia forpaso estas vera tragedio ne
nur por sxia familio, ankaux por ni cxiuj.

Ripozu en paco, nia kara samideanino.

A. Masenko



A. Masenko.
)))))

(((((
Tradicia kaj jubilea renkontigxo

La 14-16-an de auxgusto por la deka fojo en la lernejo de la viddifektitaj
infanoj en Varna kolektigxis 38 E-istoj kun akompanantoj el la tuta lando.
La renkontigxo estis de dicxita al la 150-jarigxo de d-ro L. L. Zamenhof
kaj la 200-jarigxo de Louis Braille.

La 14-an okazis "amika vespero". La prezidanto de ANEB malfermis la
renkontigxon, kaj la vicprezidanto, Keranka Milusxeva, lauxtlegis parton
el la parolo de doktoro Zamenhof antaux la unua UK 1905. Veselina Stoilova
kaj Etien Todorov prezentis parton de la nova kompaktdisko kun sxatataj
bulgaraj kantoj en Esperanto plenumitaj de patrino kaj filino, Elena
Nikolajeva kaj Nadja Stojanova. (La promocio de la disko okazos en decembro
en la Zamenhof-tago.)

La 15-an okazis solena kunveno. Dimo Dimov lauxtlegis lekcion pri la stilo
de Esperanto, estis informo kaj poste okazis ricxa literatura kaj muzika
programo gvidita de Radka Stojanova.
Boris Bodicxev ludis la Esperantan
himnon. Multaj partoprenis la programon.
Dezirantoj havis la eblecon viziti
la novan, tre modernan presejon de la lernejo.

Varmega somera vetero ebligis banigxi kaj nagxi en la maro. Cxiuj esis kontentaj.

Vladimir Jxelev
)))))

(((((
Nia jubileulo

Karaj geamikoj, cxi-foje ni gratulu bone konatan al multaj rusan s-anon
Jurij Pisarev, kiu la 1-an de septembro farigxis 70-jara. Post longjara
laboro en blindullernejo de Jakutsk (Siberio) nun Jurij estas emerita
instruisto pri matematiko. Eble inklino al ekzaktaj sciencoj akcelis al li
rapide ekposedi E-on: gxin lerni li komencis en 1972, kaj post kvar jaroj
li jam partoprenis Siberian renkontigxon de vidantaj E-istoj. Ankaux
entuziasme li aligxis al tiamaj aktivuloj de la tutsovetia E-movado inter
blinduloj. Ecx laux grandaj distancoj de nia lando Siberio estas malproksima
loko, sed Jurij sukcesis viziti IKBE-ojn en Bulgario (1978) kaj Hungario
(1983), kaj ofte li partoprenis la enlandajn jxamboreojn, gvidis tie
lingvajn kursojn. Vigle li kunlaboris en niaj brajlaj E-periodajxoj. Per
vasta korespondado li distance helpadis al multaj komencantoj, provizante
ilin per kompetentaj konsultoj kaj brajlaj helpiloj.

Li eksentis la allogan guston de la internacia lingvo mem, kaj tre serioze
enprofundigxis en gxin. Ecx kelkfoje li mane brajligis E-rusan kaj inversan
vortarojn eldonitajn nigreprese, kaj poste liajn malnetajn kajerojn multaj
el ni dankeme utiligis por sia lingvoperfektigxo. Tiu vortara laboro igis
lin pli profunde penetri en E-on, kaj rezulte li kompilis "Vortaron de
E-sinonimoj" kaj kolekton de E-antonimoj. Lastatempe Zamenhofaj proverboj
ekinteresis lin, kaj por la 1200 proverboj li trafe trovis la ruslingvajn
ekvivalentojn.

Dum 1995-2006 Pisarev tandeme kun arda stenografiisto Harald Rader lerte
gvidis la "Stenografian pagxon" en EL. Estis publikigitaj interesaj tekstoj,
kies legado helpis plialtigi nian lingvonivelon.

Kore, kun granda estimo ni gratulas nian karan jubileulon, spertan
E-iston, aktivan kunlaboranton por disvastigi la lingvon de l' amikeco.
Sanon kaj felicxon al vi, karega amiko!

Nadja Jxukova (Rusio)
)))))

(((((
Gratulon!

Okaze de 75-jarigxo ni gratulas al Spas Karafezov, nia kara samideano kaj
amiko, la prezidanto de la sofia nacia blindulbiblioteko "L. Braille".
La naskigxtago okazis la sesan de julio, tial la bondeziro de EL povas
veni nur kun iom da malfruo, gxi tamen estas tiom pli varmkora.

Kune kun Keranka Milusheva, Anatolij Masenko kaj Vladimir Jxelev, kiuj
dividis kun ni la gxojigan informon, ankaux nome de cxiuj ceteraj amikoj
de Spas, lin salutas Esperanta Ligilo, dezirante al li firman sanon,
familian felicxon, multjaran pluan aktivan vivon.
)))))

(((((
Deziras korespondi

34-jara virino sole edukanta filinon deziras korespondi (braile aux kasede)
kun s-anoj por ekhavi amikojn en diversaj landoj kaj perfektigi sian
lihgvoscion. Sxia hobio: verkado de versoj.

Adreso: Ludmila Sxafrai, Lubicka 31, kv 25. Chernihiv UA-14021, Ukrainio
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))