ESPERANTA LIGILO

n-ro 8 oktobro 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Unua oficiala komuniko
De la LIBE-prezidanto
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (2)
Kongresa raporto - dua parto
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Sxako (nur en la brajla versio)
"In memoriam" Sirkka Lehtivaara
Esperantokurso en universitato de Helsinki
Matematiko de vivo
)))))

(((((
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Unua oficiala komuniko

1. Kun granda plezuro Auxstria Ligo de Blindaj Esperantistoj (ALBE)
informas, ke la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos
inter la 10-a - 15-a de julio 2010 en Vieno, Auxstrio. Kongresejo estos
hotelo Hotel Kolpinghaus.

2. La kostoj por la partopreno estos €340,--. Ili inkludas logxadon,
po tri mangxojn tage, ekskursojn duontagan kaj tuttagan, kongreslibron.
Neinkluditaj en la kotizo estas eksterordinaraj elspezoj kiel ekz.
Trinkajxoj dum mangxoj kaj biletoj por la publikaj trafikiloj. Ni ankoraux
sercxas eventualajn subvenciantojn por nia kongreso. Se ni sukcesos trovi
tiajn, ni donus rabaton al niaj ges-anoj vivantaj en iamaj socialismaj
landoj. Sed garantion pri tio ni ne povas doni.
Bonvolu antauxpagi duonon de la partoprenkotizo; la duan duonon Vi povos
pagi post Via alveno.
Ricevinte Vian antauxpagon, ni validigos Vian aligxon. Kaze de eventuala
malsanigxo, Vi rericevos tiun antauxpagon.
Bonvolu gxiri Vian monon al:

HYPO ALPE - ADRIA - BANK AG
banka kodo: 52000
kontonummero: 55070512
IBAN: AT6352 000000 55070512
nome de Esperanto Congress Wien 2010.

Nepre necesas aldoni, ke tiuj personoj, kiuj deziras logxi en unulita
cxambro, devas krompagi po €25,-- tage.

3. Sendu Viajn aligxilojn retposxte aux posxte al
Harald Rader
Paracelsusstr. 13
AT-9560 Feldkirchen in Kaernten
Auxstrio
rp.: harald.rader@aon.at

Nia honora prezidanto deklaris sin preta transpreni Viajn aligxojn.
Bonvolu plenigi Viajn aligxilojn laux la sxablono cxe la fino de la komuniko.
Necesas havi aligxilon por cxiu unuopa partoprenanto.

4. Formigxis jena prepara komitato:

Pk-prezidantino:

s-ino Veronika Haupt
Hollgasse 1
AT-1050 Wien
Auxstrio
tel.: (0043/1)-545-28-79
mobiltel.: (0043/699)-11-23-96-33
R.P.: veronika.haupt@chello.at
Skajpo: haupt.veronika

Membroj:

S-ro Harald Rader
Paracelsusstr. 13
At-9560 Feldkirchen in Kaernten
Auxstrio
Tel.: (0043/42-76)-27-06
R.P.: harald.rader@aon.at

S-ino Gabriele Rader
(samadrese kiel Harald Rader)

S-ino Mag' Henriette Etzenberger
Rennbahnweg 56/2-27
AT-1220 Wien
Auxstrio
tel.: (0043/1)-257-32-47
R.P.: henriette@gmx.at

S-ro Christian Gierlinger
In der Schwaerz 2
AT-4553 Schlierbach
Auxstrio
tel.: (0043/7582)-813-08
R.P.: christian.gierlinger@gespag.at

S-ro D-ro Reinhard Schubert
Gartengasse 15
AT-9100 Voelkermarkt
Auxstrio
tel.: (0043/4232)-31-55
R.P.: reinhard.schubert@aon.at

S-ro Walter Wagner
Muehlheimer Str. 28
AT-4950 Altheim
Auxstrio
mobiltel.: (0043/664)-19-56-205
R.P.: wagner.walter@aon.at
skajpo: walwag55

5. La ongresa temo estos "Kiamaniere trovi tauxgajn rimedojn por allogi
studadon de Esperanto por plifortigi nian movadon kaj kiuj helpiloj - kaj
teknikaj kaj neteknikaj - povus efektivigi tiun cxi celon". Personoj, kiuj
pretas referi pri tiu cxi temo, estas ege bonvenaj.

6. Jen specimeno por aligxilo.
Signo "*" indikas, ke informo nepre estas bezonata,
signo "?" indikas, ke estas alternativaj elekteblecoj.


Akademia titolo
* Familia nomo:
* Antauxnomo:
* Adreso:
* Posxta kodo / urbo
* Lando
Tel.:
Retposxto:
Skajpo
* Pasporta numero

Mi aligxas al la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, okazonta de la 10-a - 15-a de julio 2010, en Vieno, Auxstrio.

? Mi pagis la duonan kongreskotizon al la IKBE-konto.
? Mi pagis la tutan kongreskotizon al la IKBE-konto.
? Al Vieno mi venos pere de trajno
? Al Vieno mi venos per aviadilo
*? La kongreson mi partoprenos kiel kongresan(in)o
? La kongreson mi partoprenos kiel akompanant(in)o
Por povi partopreni la kongreson mi bezonas oficialan inviton
Post mia alveno cxe la stacidomo / flughaveno mi deziras esti akceptata por atingi la kongresejon
? Dum la kongreso mi havos helpant(in)on.
? Dum la kongreso mi ne havos helpant(in)on.


Ni ege antauxgxojas pri Viaj aligxoj!!!

Nome de la prepara komitato

Veronika Haupt (prezidantino de ALBE)
Walter Wagner (vicprezidanto de ALBE)

----------------

Karaj delegitoj kaj aliaj naciaj respondeculoj,
estas tre dezirinde kaj utile, ke vi disvastigu informojn pri la kongreso
kaj gxia cxeftemo en blinrulrevuoj, naciaj blindulorganizoj kaj E-asocioj,
lernejoj ktp. Naciaj blindulorganizoj estas eventualaj sponsoroj de
partopreno, se ili estas aktive informataj pri nia agado.

(red.)
)))))

(((((
De la LIBE-prezidanto

Karaj LIBE-anoj, karaj delegitoj,

1. Kunlaboro de organizata internacia esperantomovado de viddifektitoj
vivas.

Nia tasko estas instigi lernadon de esperanto kaj dauxrigi kulturan
kunlaboron efektivigitan de niaj antauxuloj dum jardekoj.

Nia cxehxa amiko Jiri Jelinek komencis skani la brajlan presajxon de verko
de Joseph Kreitz "Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj",
kiun libron merite dauxrigis amiko Attila Varro. Tiu libro estas bona
fonto al ni cxiuj, kiuj bezonas faktojn pri la kultura esperanto-agado de
viddifektitoj. Gxia efiko estos ecx pli vasta, kiam ni tradukos gxin en
niajn naciajn lingvojn por vidantoj, ecx kun bildoj depende de rimedoj.
La intenco estas, ke la nova eldono estos kaj rehavebla brajle kaj havebla
en parolanta versio. Kiam ni ricevos pli da rezultoj de skanado, ni studos
la eblecojn de represo, ekzemple helpe de landa blindulorganizo, landa
E-asocio aux aliaj.

2. Kiel LIBE devas akomodigxi al nuntempo?

Sperta mastro riparas kaj farbas sian domon, lavas la vizagxon por montri,
ke la domo funkcias bone, kaj ke gxiaj membroj aktive laboras ankaux
tie, kie aktiveco eble malpliigxis.

Mi pensas, ke aprezo de esperanto pliigxos, se ni informos pri nia laboro
en gazetaro. Necesas aktiva alproksimigxo tien, kie novaj viddifektitaj
gejunuloj kaj plenkreskuloj ricevos eblecon studi kaj alveni al
internacieco. Naciaj unuigxoj de LIBE kaj delegitoj dauxre havas gravan
rolon por antauxenigi esperanton. Kuragxe petu helpon de vidantaj
esperantistoj kaj E-instruistoj.

Membro-unuigxoj de LIBE plej rare scipovas subteni finance siajn membrojn
en studado, partopreno en kunvenoj kaj kongresoj. Tial estus bone, ke
E-unuigxoj konservu proksimajn kontaktojn kun sialandaj blindulorganizoj
kaj partoprenu en gxia agado. Tiel eblas montri, ke esperanto vivas kaj
funkcias por pliigi kulturan hobion de viddifektitoj kaj progresigas
partoprenon en internacieco. Ankaux tiamaniere ni siaparte laboras por
preventi retirigxon.

3. Kiel respondi defiojn?

Por profunde pritrakti problemojn. la estraro starigas kvin laborgrupojn
laux agadplano:

a) Edukado, gvidanto instruistino Natalia Kasymova -
Studmetodoj kaj -materialoj, programo de E-edukado. ILEI atendas de ni
scion, kiel naciaj membroj de ILEI plej bone povus konsili nin. ILEI petis
de LIBE skribi artikolon por Internacia Pedagogia Revuo.

b) Delegitara reto, gvidanto gxenerala sekretario Dragan Sxtokovicx kune
kun Olena Posxivana -
Cxu necesas gxisdatigi taskaron kaj labormetodojn de delegitoj por ke LIBE
povu akcepti nuntempajn defiojn?

c) Ekonomio, gvidanto kasisto Pier Luigi Da Costa -
Kiujn fontojn kaj rimedojn ni povas uzi por financi la agadon?

d) Regiona kunlaboro, gvidanto Honora prezidanto Theodor Speckmann -
En mez- kaj sud-euxropaj landoj esperantistoj kunlaboras kun siaj najbaroj.
Kiel apliki spertojn pli vaste?

e) Junulara agado, gvidanto vicprezidanto Nedeljka Lojxajicx -
Strategio kaj programo. Cxu jam en Auxstrio aux nur en Danio 2011
kolektigxos junulara tendaro, kiu ekde jaroj estas la revo de LIBE?

Estroj de laborgrupoj kolektas informojn, materialojn kaj bonvenigas
asistantojn.

Karaj legantoj, spertuloj helpu la laborgrupojn disvastigante viajn
spertojn, proponojn kaj konsilojn al gvidantoj de laborgrupoj!

Cxu eblas kune kun instruistoj de ILEI krei allogan esperantokurson
kaj cxu eblas inviti partoprenantojn el najbaraj landoj al kursoj kaj
renkontigxoj.
Eblas ankaux vojagxi por instigi agadon. Eble LIBE povos iomete subteni
tiaspecan agadon. Samideanoj de ALBE invitas nin venontjare al Vieno.
Euxrolandoj estas multekostaj. ALBE sukcesis malaltigi la kotizon tolerebla.
Pro tio dankojn al auxstriaj amikoj.

La venontjara kunveno estos laborkunveno, kie laborgrupoj prezentos siajn
planojn. Krome ecx laborkunveno povus esti interesa kaj gaja.

Bonajn ideojn, efektivigojn kaj belan auxtunon deziras

Arvo
)))))

(((((
Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE
dum la 75-a internacia kongreso de blindaj esperantistoj
(Musxina, Pollando) - 18-25.07 2009

Mallongigoj de propraj nomoj aperantaj ripete:
AK - Arvo Karvinen (Finnlando)
AM - Anatolij Masenko (Rusio)
AV - Attila Varro (Hungario)
OP - Otto Prytz (Norvegio)
PLDC - Pier Luigi da Costa (Italio)
PSx - Petro Sxnypir (Ukrainio)
RM - Robert Moerbeek (Nederlando)

dua kunsido
jxauxde, la 23-an de julio 2009,
11.00 - 13.00
(cxeestas 38 anoj de LIBE)

Antaux ol sekvi la tagordon, AM informas pri lastaj decidoj de la nova
LIBE-estraro. Unue pri la estrarpostenoj:
AK - prezidanto, Nedeljka Lojxajicx - vicprezidanto, PLDC - kasisto,
Dragan Sxtokovicx - gxeneralsekretario, AM - dua sekretario,
Natalia Kasymova kaj Vladimir Jxelev - konsilantoj.

La estraro proponas iom sxangxi la tagordon, t. e. punktojn 8-11 (LIBE kaj
internaciaj blindulorganizoj, LIBE kaj la gxenerala movado, junularo en nia
movado, instruado de Esperanto) pritrakti en "Strategia agadplano de
LIBE por la jaroj 2009-2013". La propono estas akceptata aplauxde de la
Asembleo.

6. "Esperanta Ligilo"

AK lauxdas artikolojn de la redaktoro, kiuj aperis ekde komenco de la jaro
kaj estas aktualaj ankaux nun por plivigligi landajn E-asociojn.

AV distingas plej gravan sian barakton, cxar konstante mankas tauxga kaj
suficxa materialo, kvankam krom la regulaj rubrikestroj estas ankaux
kelkaj helpantoj-kontribuantoj, ekz. Th. Speckmann. Kelkaj eble
seniluziigxis, cxar la redaktoro tro severe rilatas al la lingvajxo de
proponataj literaturajxoj, precipe temas pri slavaj kontribuajxoj.
Bedauxrinde, li ne plu povas havi vidulan helpon, kiel siatempe tiun de
s-ino J. Gonin pri literatura fako. Pli frue la redaktoro esperis multon
cxerpi el la interreto, sed nun, kiam plimultigxis blindaj retuzantoj, ili
mem povas cxion akiri. Kaj gxenerale, se nia komunumo estus pli vigla,
ankaux EL igxus pli varia. Fine AV pardonpetas pro iuj tute senintencaj
teknikaj eraroj.

RM, kiu ricevas de Olena Posxivana surkasedigojn de EL, certigas, ke gxi
digne dauxrigas altan nivelon de tre bona internacia revuo.

7. Agadplano de LIBE por la jaroj 2009-2013

Laux propono de AK, la tekston de la Agadplano vocxlegas RM.

OP unue atentigas, ke en la maja n-ro de EL aperis alia skizo de
"Agadplano". AK tuj konfirmas, ke nun temas pri iom prilaborita versio.
OP proponas redaktan korekton: kiam en la Enkonduko unue oni mencias la
mallongigon ICEVI, utilas tuj doni gxian plenan anglalingvan nomon. La
Agadplanon, laux li, oni povas akcepti principe, kvankam kun nunaj
homfortoj ne eblas realigi cxion, sed ni almenaux devas havi certajn
ambiciojn. Krome, same kiel en antauxaj jaroj, OP akceptas la fakton, sed
ne estas tute kontenta, ke LIBE estas membro ne de la monda unio de
Blinduloj, sed ja membro de EBU. LIBE intencas ricevi monon de EBU, kaj
eble tio estas plej bone irebla vojo, sed tiam EBU igos LIBE-n ne nur
euxropa sed euxropunia organizajxo, kia fakte gxi ja ne estas. Fine OP
substrekas, ke tute ne efikas teda altrudo de Esperanto. Tion ni devas
fari en taktike bona maniero, cxiam menciante la gravecon de Esperanto
kuntekste kun iu konkreta utilajxo.

ZJ demandas, kian membrokotizon LIBE pagas al EBU. Kaj cxu estas kromaj
alpagoj, ekz. por partopreno en konferenco ktp.?

PLDC respondas: cxirkaux 390 euxroj cxiujare.

AK aldonas, ke gxis nun kromaj elspezoj ne okazis.

Jan Bemelmans rememorigas, ke LIBE jam havas pli-malpli internan
retpagxaron, en kiu oni povas legi ankaux fresxajn numerojn de El. Tamen
se fari retpagxaron ankaux por la ekstera publiko, li tre rekomendas, ke
gxi havu propran domennomon, ekz. TTT.libe.org. Al la aserto de OP, ke ne
cxio planata realigeblas, li povas aldoni ankaux instruadon de Esperanto
en blindullernejoj, cxar en Nederlando tiuj apenaux ekzistas.
Viddifektitoj lernas kune kun vidantoj, kaj lernoprogramoj cxiam estas tre
strecxaj.

AK komentas, ke la estraro konas tiun situacion, sed estas ankoraux
landoj, kie blindullernejoj ekzistas.

AV certigas, ke la nuna LIBE-pagxaro ne estas tamen komplika:
libe.narzan.com
Kvankam "narzan" estas la cxefa domeno, ankaux "LIBE" estas parto de la
adreso. Certe, preferindus libe.org, sed tio kostus.

Aldo Grassini konfirmas, ke ankaux en Italio ne plu funkcias
blindullernejoj. Kaj gxenerale estas malfacilege konvinki blindulojn, ke
estus utile lerni iun fremdan lingvon, kiu ne estas la angla. Sed,
kompreneble, ni devas insisti cxe instruinstancoj, provante trovi
alirvojojn al la junularo. I.a. li konstatas, ke ekz. Euxropa Sociala
Fonduso cxe EU estas suficxe sentema pri starigo de kontaktoj inter
junuloj el diversaj landoj. Eble ankaux LIBE povus ellabori iun tauxgan
E-projekton kaj ricevi monsubtenon de la Fonduso. Gxuste nun okazas
internacia kunveno por blindaj gejunuloj en Vieno pri informadiko.
La partoprenado estas preskaux senpaga, oni pripagas nur trionon de la
vojagxkosto. Koncerne la sintenon de multaj blindulorganizajxoj rilate
al la lingvoproblemo, ni povas paroli pri vera "anglomanio"! Jen
paradoksa ekzemplo: ONCE, la nacia organizajxo de hispanaj blinduloj, dum
kelkaj jaroj organizas internacian junularan kunvenon en Hispanujo por
perfektigi la uzadon de la angla lingvo far la partoprenantoj. Strange, ke
oni iru al Hispanujo por pli bone lerni la anglan! Sed tio estas vera
diskriminacio, cxar junuloj, kiuj diligente kaj lerte lernis alian fremdan
lingvon, ne rajtas partopreni. Oni ja postulas nur bonan konon de la angla.

AK: "Jes, vi pravas, Aldo: EU-mono helpas al cxiuj euxropaj landoj kaj
multe ankaux ekster Euxropo". Laux peto de AK, RM vocxlegas specialan
dokumenton pri la sama temo.

RM: "Cxu estas iuj interligoj inter EBU kaj la monda blindulorganizo?
Cxu pere de EBU ni povus eniri La Mondan Blindul-Unuigxon aux cxu nur
rekte?"

AK respondas, ke EBU estas unu el ses regionaj organizajxoj de MBU,
ankaux rekte al gxi LIBE povus aligxi. Li rimarkigas, ke en la raporto
de la gxenerala sekretario estis nur tre koncize pri nia kunlaboro kun
EBU. Al dezirantoj li proponas pli detalan brajlan raporton pri la
kunlaboro.

OP substrekas, ke por monpeti cxe EU, LIBE devas prezenti tre zorge
prilaboritan bugxeton. Ecx en universitatoj oni havas kursojn por fari
petskribojn al EU. Revenante al la pasintaj 60-aj jaroj, OP rememorigas,
ke tiam LIBE havis subvenciojn de multaj blindulorganizoj, kaj kelkaj
cxesigis la subvenciadon nur pro tio, ke LIBE ne havis bugxetojn, nur
prezentis financajn raportojn, do kalkulojn. Ankaux li denove revenas al
la demando pri revizoro, kies tasko estas ne legi la financan raporton,
sed fakte kontroli gxustecon de cxiuj gxiaj informoj. Do necesas havi
kvitancojn pri diversaj transakcioj, kaj la revizoro kelkfoje kalkulas
la monon en la kaso, kontrolas la monon en la banko, do ne estas facila
laboro plenumebla de ni cxiuj. Tial, se la estraro vere volas labori laux
agadplano, oni devas multe prizorgi la ekonomian planadon, faradon de
bugxetoj ktp.

Laux propono de OP, la kunveno aprobas (kun unu sindeteno) la Agadplanon.

8. Venontaj kongresoj

AK diras, ke la jxus
LIBE-estraro anticipe proponis al ALBE-aktivuloj esplori
kondicxojn por organizi la venontjaran IKBE en Vieno. Ni do auxskultu la
rezulton.

Veronika Haupt (prezidantino de ALBE) estas konvinkita, ke
blindulrenkontigxoj prefere okazu en unu konstruajxo. Tial por la IKBE
en 2010 ALBE elektis la saman hotelon en Vieno, kie ni kongresis en 1992.
La hotelo estas renovigita, havas komfortajn cxambrojn, sed grave kreskis
la kostoj: por unu persono 460 euxroj! Io pli malmultekosta ne estas
trovita. Kaj ALBE volas fari bonan kongreson aux nenion.

ZJ demandas, cxu EU povos subvencii nian IKBE-on?

AK certigas, ke tio ne eblas. EU povus subvencii iun konkretan projekton
kadre de la IKBE, tamen dum la jaro tiun ni ne kapablas prepari.

PSX mencias entuziasman vidantan E-iston Mihxail Lineckij en Kijevo, kiu
pretas organizi E-kongreson en Ukrainio. Do, se eblas prokrasti la
problemon, PSx promesas pli profunde pristudi gxin kaj raporti al la
estraro.

Tatjana Muhxamedsxina konfirmas bonan reputacion de s-ro Lineckij, kiu
kapablas organizi komforte kaj nemultekoste.

OP konkludas, ke por la venontjara IKBE estas du ofertoj - el Auxstrio kaj
el Ukrainio, ambaux ne tuj akcepteblaj. Nun ni ankoraux ne scias, kie
okazos UK en 2011. Kaj jxus ni akceptis agadplanon, laux kiu oni sciu
du jarojn antauxe pri la loko de venonta IKBE. Cxi tio pruvas la
malfacilan realigeblon de la agadplano.

AM konsente notas, ke gxuste tion oni pritraktis dum la estrarkunsido
kaj konstatis, ke malfacile tion plenumi. Sed per tio ni esprimis deziron,
ke tiel estu. Kiel okazos, la realo montros. I.a., dum la estrara kunsido
AM rekomendis okazigi la IKBE-on en Finnlando, cxar pasis jam suficxa
tempo post tiea brila IKBE en 1995. Sxajnas, en tiu lando estas pli multaj
ricxaj firmaoj kaj fondajxoj, kaj nia prezidanto havas sperton akiri
monon. Do, same kiel pasintjare, ni dum la proksima tempo esploru la
kondicxojn kaj decidu definitive.

9. Diversajxoj

RM informas, ke kelkaj LIBE-anoj abonas gazetojn en sonkaseda formo.
Tamen la distribuejo cxesas prepari ilin, kaj ni devas transiri al
DVD-formo. Do aperas la demando, cxu por homoj, kiuj ne disponas
DVD-aparatojn, oni povas dauxrigi la surkasedigojn (eble en Cxehxio)?
"Heroldo" kaj "Internacia Pedagogia revuo" ankoraux restos kasedformaj.

OP sugestas ekde 2010 simple rezigni la kasedojn kaj transiri al
MP3-diskoj, kiujn espereble jam povas auxskulti plej multaj abonantoj
cxu per Daisy-aparato, cxu per komputilo. Gravas, ke tiam oni ne bezonos
resendi la legitajn numerojn, kaj post iom da tempo eblas ilin relegi.
Cetere kelkaj surbendigoj estis tre malbonkvalitaj.

Kataoka Tadashi nome de JABE donace disdonas al cxiuj kongresanoj
kompaktdiskon kun komputila programo, auxtomate instaligxanta, pere de kiu
oni povas vocxlegigi esperantajn tekstojn (kun itala akcxento).
La softvaro nomigxas "Esptapi".

La ricevintoj per aplauxdo dankas la japanajn amikojn por la valora donaco.

Tadeusz Karas anoncas eblecon aboni cxe li "Auxroron" (brajle, en MP3-disko
aux surkasede), pagante 5 euxrojn por la jaro.

Jan Priborsky rimarkigas, ke antaux kelkaj jaroj li dissendadis al
interesigxantoj retan version de la revuo "Starto". Nun eblas elsxuti
gxin de http://mujweb.cz/kultura/malovec/starto.htm

Per tio la dua kunsido finigxas.

Protokolis: A. Masenko, dua sekretario de LIBE.
)))))

(((((
Kongresa raporto

dua parto

Turismaj arangxoj kaj koncertoj

La 75-a IKBE vere abundis je turismaj arangxoj kaj koncertoj. Oni spertis
tiuspecajn impresojn jam dimancxe la 19-an de julio, kiam okazis tre
vigla koncerto de lokaj montaranaj muzikistoj.

Lunde matene ni busveturis al la fama kuracloko Krynica. Jen trinkejo
de resanigaj mineralaj akvoj. Oni konsilas trinki la mineralan akvon el
acxetitaj specialaj krucxoj kun beketo. Gxi sxirmas la dentojn kontraux
agado de sedimentoj, kiujn la akvo enhavas. Pacientoj de
sanatorioj trinkas la akvon senpage laux kuracista preskribo, aliaj devas
pagi malgrandan monsumon, ricevas identigilon, kun kiu ili iras ricevi
glason da akvo. Trinkante ni promenas inter kreskajxoj en florpotoj. La
trinkejo mem estas travidebla konstruajxo, por ke la lumo povu atingi la
kreskajxojn. Krynica estas loko, kie cxiujare septembre okazas kanta
festivalo nome al Jan Kiepura - fama pola tenora opera kantisto.
Nia buso suprengrimpas laux kruta montara sxoseo al vilagxo kasxita inter
arbaroj. La vilagxo nomigxas Kamianna. Antaux cxirkaux 50 jaroj katolika
pastro Franciszek Ostach tre deziris iri al misiendaj landoj. Tiam lia
episkopo diris: "jen misienda loko en Pollando." Kaj sendis pastron Ostach
al tiu cxi vilagxo, kiu tiam ecx ne estis ligita per sxoseo al iu ajn
loko. Pastro Ostach komencis instrui abelbredadon al la logxantaro de la
vilagxo. Li mem estis abelbredisto. Iom post iom li konstruis centron de
abelbredado, kaj ankaux kuracado per abelproduktajxoj: mielo, vakso kaj
abelmastiko nomata "propolis". Iom post iom venadis kuracotoj kaj
evidentigxis ke sxoseo estas nepre bezonata. Nun cxe la romkatolika
parohxejo en Kamianna okazas avelbredado, trovigxas kuracejo per
abelproduktajxoj. Eblas ankaux acxeti medon. La gvidanto proksimigas
la produktadprocedon de medo. Medo estas cxi tie gustumebla kaj acxetebla.
Cxu vi iam enmetis la kapon en abelujon? Mi enmetis. Cxiu ekskursano havis
eblecon provi abelinhaladon. La gvidanto unue prisxprucis la abelujon kaj
poste mi povis enmeti tien mian kapon tra speciale por tiu celo destinita
truo. Oni rajtas enspiri tri aux kvarfoje. La aero estas plena de la aromo
de abelmastiko. Auxdinte la zumadon mi ektimis kaj malantauxenpusxis la
kapon. Tiam la gvidanto diris, ke estas nenio por timi, kaj mi povis
enspiri tiun abelaeron ankoraux dufoje. En alia loko mi povis tusxi
abelon. En unu abelujo trovigxis maniksimila ingo, kien mi metis la manon,
sur kiu mi kvazaux sentis abelojn promeni. Mi ne sciis, ke abelo estas
tiom granda. La gvidanto avertis: "Ne forgesu svingi la manon antaux
elpreni gxin el la abelujo, alie abeloj pikos vin".

"Bela estas soncxa tero." Tiu frazo trovigxas en nia kongreslibro.
Tion ni spertis dum flosado tra la rivero Poprad, kaj vizitante la urbon
Nowy Sacz (Nova Soncxo). En tiu tago estis bela vetero. La rivero Poprad
volvigxas en pitoreska pejzagxo kun arbustoj, herbejoj, vilagxoj kaj
urbetoj etendigxantaj laux gxiaj bordoj gxis montaj deklivoj. Sur la
rivero boatoj kun montaranaj flosistoj kaj ni sur la ferdekoj. Bela estas
la urbo Nova Soncxo. Ni promenis tra gxia urboplaco, admiris la urbodomon
rekonstruitan post incendio en la deknauxa jarcento. Cxe tiu cxi urboplaco
ni auxskultis koncerton en kadro de la festivalo "Infanoj el Montoj".
Cxiujare en tiu cxi festivalo prezentigxas infanaj kaj junularaj ensembloj
el montaj regionoj de Euxropo. Ni auxskultis prezentadon de ensembloj el
suda Pollando, kie trovigxas montaraj regionoj. Post la koncerto ni
veturis al tiel nomata "galicia urbeto". Gxi estas skanseno de urbaj
konstruajxoj el suda Pollando, tiel nomata Galicio. La konstruajxoj
devenas el la dua duono de la XIX-a jarcento kaj el la komenco de la XX-a
jarcento. Ili estas: malnova urbodomo, horlogxista laborejo, forgxistejo,
fajrobrigadejo. La komplekso kvazaux vivas: en la urbodomo funkcias kafejo,
kie oni povas sidi cxe taso da kafo kaj senti la etoson de la antauxaj
jaroj. Sidante cxe tablo oni vidas lignan sxtuparon kun ornamita
balustrado, kaj sxajnas, ke post momento malsupreniros la urbestro mem,
aux iu alia altrangulo. En la fajrobrigadejo estis interese. Iu mezuris
fajrobrigadistan kaskon, alia tusxis radon de cxevala veturilo uzata
antaux cent jaroj kiel transportilo dum laboro de la fajrobrigado. Oni
povis konvinkigxi, kiom da peno postulas movi la signalilon por averti
pri fajrodangxero.

Revene al Muszyna ni haltis en la antauxurbo de Nova Soncxo por vidi
subcxielan altaron. Cxe tiu altaro papo Johano Pauxlo II celebris sanktan
meson kiam li vizitis la lokon en 1999.

Ni ankorauxfoje vizitis al Nova Soncxo marde la 21-an de julio posttagmeze.
Tie en la baziliko je la 17-a horo okazis belega koncerto de la soprano
Joanna Albrzykowska-Clifford. Sxi naskigxis en Nowy Sacz, kaj devenas de
muzikema familio. En la baziliko sxi kantis belege.
Ni havis la eblecon auxskulti ankaux sxiajn patrinon kaj patron. Post la
koncerto mi sukcesis interparoli kun la artistino. Tiun interparolon mi
prezentos en sekvonta numero de EL.

Cxe la fino de tiu cxi raporto mi dedicxas kelkajn vortojn al la
internacia artvespero, kiu okazis en nia kongresejo la 22-an de julio.
Malfermis gxin monodramo kun la titolo "Adiauxo al la Timo" en plenumo de
pola amatora aktorino Urszula Lauferska. Tiu monodramo rakontas pri
virino, kiu en iu momemto de sia vivo perdis la vidpovon, kaj pri sxia
postea lukto kontraux la sorto kaj vivmalfacilajxoj.
"Gxardenoj floras foje nur" - tiun kanton - komponitan iam por Anna German
- plenumis Galina Lukjanjenko el Rusujo. Cxehxa grupeto plenumis
muzikajxojn per flutoj kaj gitaro. Multan viglecon alportis "hucula"
popola kanto plenumita de Petro Sxnypir (Ukrainio) kaj Natalia Kasymova
(Germanio).

La lastan tagon - la 24-an de julio - okazis ekskurso al salminejo en
Wieliczka (apud Krakovo). Mi ne partoprenis cxi tiun ekskurson, pro tio
mi havas nenion por raporti pri gxi. Mi povas tamen rememorigi, ke en la
maja numero de EL trovigxas artikolo pri tiu salminejo.

Pawel Wilkniewski
Kongresa sekretario
)))))

(((((
"In memoriam" Sirkka Lehtivaara

Pasintsomere ni finnaj esperantistoj devis akcepti malgxojan mesagxon:
Sirkka Lehtivaara, unu el niaj plej elstaraj kaj estimataj E-personecoj,
forpasis la dekan de julio en la agxo de 91 jaroj. Sxi mortis en Helsinkia
malsanulejo, kie sxi estis dum multaj jaroj flegata.

Sirkka Lehtivaara naskigxis la 15-an de decembro en 1917, perdis sian
Vidpovon unu kaj duonjara sekve de tiam furiozanta epidemio "hispana
malsano", trairis blindullernejon en Helsinki, kaj post tio studis en
Sibelius-Akademio kantadon kiel cxefan fakon. En la akademio sxia
kantinstruistino estis Sylvi Nikula, kaj poste private Lyyli Siukola
(blinda kantistino) kaj Lea Piltti (tre fama finna kantistino).

Sirkka edzigxis kun Oskari Lehtivaara, samideano-samsortano, kun kiu
ricevis tri infanojn, du filojn kaj unu filinon. La plej agxa el ili,
Jouni, studis - flanke de ingxenieraj studoj - esperanton.

Grava agadkampo al Sirkka farigxis la unuigxo Kultura Servo de Blinduloj,
Kiun prezidis de -56 gxis -72 Oskari Lehtivaara. Dum tiu periodo la
unuigxo arangxis popularklasikajn koncertojn direktitajn precipe al
vidanta "granda publiko". En tiuj koncertoj Sirkka ofte prezentis sin kaj
kiel solokantistino kaj kiel soprana membro de Sävelkolmoset (Tontriopo).
tiun ensemblon oni plurfoje auxdis ankaux en Finna Radio.

Proprajn koncertojn Sirkka Lehtivaara donis entute 14, el kiuj kvar en
Helsinki kaj dek aliloke en la lando.

Apud solista agado Sirkka kantis en blindulvirina koruso, kiu funkciis en
Helsinki de la kvardekaj gxis la sepdekaj jaroj, kaj post tio sxi kantis
plurajn jarojn ankaux en la miksita hxoro de vidhandikapitoj Kontrapunkto.

Sirkka Lehtivaara kun sia edzo Oskari partoprenis multajn IKBE-ojn, kaj
la kongresanoj povis ofte auxdi sxian kantadon en artaj vesperoj.

Post la forpaso de Sirkka Lehtivaara oni povas auxskulti sxian belsonoran
vocxon el du diskoj. Unu el ili estas esperantlingva kaj enhavas
tradukitajn finnajn popolkantojn, akompane de Marja Oja.

Pensante la tutan vivlaboron de Sirkka Lehtivaara, oni devas admiri, kiel
Sxia tempo kaj energio suficxis por cxi cxio: prizorgado de kvinmembra
familio kaj tre multflanka arta agado.

La bela memoro de Sirkka estu sekvinda ekzemplo ankaux al ni, sxiaj
posteuloj!

Raimo Tanskanen
)))))

(((((
Esperantokurso en universitato de Helsinki

En la universitato de Helsinki la 8-an de oktobro denove komencigxis
intensiva kurso de esperanto, kun dek sinsekvaj konsultigxoj jauxde
vespere. La kurson gvidas Patrik Austin kaj Andrei Dumitrescu, prezidanto
de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO). Partoprenas 16
gelernantoj, inter ili 4 viddifektitoj. La lernomaterialo konsistas el
tekstoj de manuskripto de lernolibro de Patrik Austin. La partoprenantoj
ricevas tekston de la sekvanta leciono rete kaj plenumas taskojn hejme.

Patrik Austin estas konata gitaristo kaj kantisto de la esperanta rokbando
Dolcxamar, kiun li fondis en Londono en 1999, sed nuntempe gxi funkcias
en Helsinki. Dolcxamar koncertis en pluraj Euxropaj landoj, precipe en
esperanto-okazajxoj.

Steleto

Ritva Sabelli, sekretario
)))))

(((((
Matematiko de vivo

Ama matematiko

Sagxa viro + sagxa virino = amo
Sagxa viro + malsagxa virino = interrilato
Malsagxa viro + sagxa virino = geedzigxo
Malsagxa viro + malsagxa virino = gravedigxo

Laboreja matematiko

Sagxa estro + sagxa dungito = profito
Sagxa estro + malsagxa dungito = produktado
Malsagxa estro + sagxa dungito = promociigxo
Malsagxa estro + malsagxa dungito = kromlaboro

Acxeta matematiko

Viro pagas ecx duoblan prezon por havi tion, kion li bezonas.
Virino pagas nur duonan prezon por havi tion, kion sxi ne bezonas.

Komunaj principoj kaj statistikoj

Virino havas skrupulojn pri la estonto nur gxis geedzigxo.
Viro ne havas kkrupulojn pri la estonto nur gxis geedzigxo.
Viro estas sukcesa dum li perlaboras pli da mono ol la edzino elspezas.
Virino estas sukcesa dum sxi trovas tian viron.
Se vi volas esti felicxa kun viro, vi devas lin kompreni multe kaj ami iomete.
Se vi volas esti felicxa kun virino, vi devas ami sxin multe kaj ne klopodi
Pri kompreno.
Edzigxintaj viroj vivas pli longe, sed atendas la morton pli forte.
Edzigxinta viro ne devas kapteni siajn erarojn, estas ja superflue konservi
samajn aferojn en du lokoj.
Vekigxinta viro aspektas same Kiel enlitigxinta.
Aspekto de virino malbonigxas nokte.
Komence de geedzeco la virino esperas sxangxigxon de la edzo, sed sxi eraras.
Komence de geedzeco la viro esperas nesxangxigxon de la edzino, sed li eraras.
En cxiu gedisputo la lastan vorton diras la virino.
Se poste la viro tamen ion aldonas, tio estas ja komenco de nova disputo.
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))