ESPERANTA LIGILO

n-ro 9 novembro 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Steleto farigxis 90-jara
Helpopeto pri diverslingvaj uzoj de brajlo
NOVA ELPASXO DE UEA CXE UN PRI LINGVAJ RAJTOJ
Literaturo - Ni estis multaj (I.)
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Al dezirantoj de MP3-formataj revuoj
Parolantaj etikedoj povas helpi al blinduloj
)))))

(((((
Steleto farigxis 90-jara

Steleto gaje festis sian 90-jarigxon la 23-an de oktobro 2009 kune kun
amikoj, kunlaborantoj, blindulorganizoj. En la festo estis publikigita
la honora titolo "Aganto de Steleto", per kiu la estraro distingis s-inon
Irma Heikkilä, kiu dum 30 jaroj prizorgis informadon al viddifektitaj
esperantistoj.

Junecan atmosferon kreis Patrik Austin kaj Andrei Dumitrescu de la
rok-bando Dolchamar. Indas mencii, ke Patrik kaj Andrei instruas
Esperanton en la universitato de Helsinki. Akordionon ludis Tor Hanner,
kaj kantis Tri fisxkaptistoj, nia konata triopo Arvo Karvinen, Aatu
Moilanen kaj Raimo Tanskanen. Sakari Kauppinen, prezidanto de
Esperanto-Klubo de Helsinki traktis en sia parolo la signifon de lingvo
en perado de kulturo. Lastatempe tio estis aktuala temo en la plej granda
gazeto en Euxropo "Helsingin Sanomat".

Prezidantoj de Steleto, Raimo Tanskanen kaj Arvo Karvinen, skizis la pli
ol centjaran historion de Esperanto. En la komenco de la pasinta jarcento
Esperanto estis instruata en euxropaj blindulernejoj. Notinda estas la
granda signifo de Esperanto kiel rimedo por internacia kunlaboro inter
porblindulaj organizoj. Tiu kunlaboro progresigis celojn de naciaj
blindulorganizoj por krei servojn al viddifektitoj. Esperanto estis komuna
lingvo de estroj, kaj ili partoprenis Esperantokongresojn kaj kunvenis
por paroli pri temoj kiuj ankoraux trovigxas sur la aferlisto de Euxropa
Blindul-Unuigxo kaj Monda Blindul-Unuigxo: studado, profesia edukado,
enlaborigo, aliro al scioj, sociaj servoj, integrigxo al la socio.

Vivkondicxoj kaj informeblecoj plibonigxis, tamen Esperanto konservis sian
rolon speciale kiel peranto de kulturoj. Esperanto-asocioj cxiujare
ofertas centojn da okazajxoj al plurkulturaj kontaktoj.

Okaze de la jubileo Steleto ricevis afablajn salutmesagxojn kaj donacojn
por subteni la agadon. Koran dankon!

S-ro Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio en Rotterdam,
diris en sia saluto al ni esti fieraj pri nia historio kaj akcepti kun
granda kuragxo la defiojn de estontaj jaroj. Tion ni cxiuj kune faru por
dauxrigi la Esperanto-kulturon inter viddifektitoj!

Ritva Sabelli
)))))

(((((
Helpopeto pri diverslingvaj uzoj de brajlo

Karaj gelegantoj!

Mi turnas min al vi cxiuj por kolekti fidindajn informojn pri brajlo en
diversaj lingvoj. Unue iom da fono:

Mi farigxis membro de "World Braille Council" (Monda Brajlo-Konsilantaro,
MBK) kaj prezidanto de gxia "teknika subkomitato". MBK kunsidis en Madrido
la 5an kaj 6an de novembro cxi-jare, kaj gxi faris kelkajn esperigajn
decidojn. Unuavice gxi decidis provi tutmonde unuigi brajlon koncerne
ordinarajn ciferojn, interpunkciajn signojn, kaj multe uzatajn simbolojn
komputil-rilatajn kaj ikonajn. Plie oni decidis gxisdatigi la brajlan
fonetikan notacion konforme kun la revizioj de la platskriba Internacia
Fonetika Alfabeto. Ekzistas propono ellaborita de blinda usona profesoro
pri lingvistiko, kiun la subkomitato pristudos. Plie oni decidis studi la
eblon krei internacian brajlan notacion pri matematiko, natursciencoj kaj
informadiko, laboro, kiun ni taksas tre malfacila pro la ekzisto de pluraj
malsamaj firme establitaj brajlaj matematikaj kaj natursciencaj notacioj.
Plie oni decidis iniciati trian eldonon de "World Braille Usage" (monda
brajla uzo), kies dua eldono aperinta en 1990 enhavis plurajn jam tiamajn
erarojn, kaj kiu krome malaktualigxis pro postaj reformoj kaj kompletigoj
de la brajlo de multaj lingvoj.

Mi nun intencas kolekti fidindajn informojn pri brajlaj signoj en diversaj
lingvoj, kvazaux aktualigante la grandan intermilitan E-istan atingajxon
"Naciaj literoj", kaj reprenante la laboron esplori la brajlan skribon en
diversaj lingvoj, iniciatitan de nia karmemora kaj multflanke klera s-ano
Raymond Gonin en la komenco de la 1970-aj jaroj. Tiuj informoj utilas kaj
por la pristudado de unuigo de la interpunkciaj signoj, kaj por la
kompilado de nova eldono de "monda brajla uzo". Por cxi tiu kolektado mi
turnas min gxuste al E-ista publiko de aktivaj uzantoj de brajlo, pensante,
ke tiel mi povos sukcesi pli ol se mi turnus min al mosxtoj, kiuj eble ecx
ne trovus la peton respondinda. Krom al EL mi sendas cxi tiun "enketon"
retposxte al reprezenta selektajxo de homoj, kiujn mi supozas speciale
bone informitaj, kaj kies adresojn mi cxerpas el la adresaro de LIBE. En
la retmesagxoj, malkiel en la artikolo por EL, mi povas doni kelkajn el la
pri-enketataj signoj ankaux platskribe.

Unuavice mi sxatus ricevi aux acxeti gxisdatajn manlibrojn pri la brajlo
de plej-eble multaj lingvoj. Tiuj libroj nepre estu en brajlo, aux en tia
elektronika formato, en kiu la gxustaj brajlaj simboloj estu
nemiskompreneble legeblaj per brajla "ekrano". Mi akceptus tiajn librojn
ankaux en lingvoj, kiujn mi mem ne regas, pensante, ke mi tamen povus ilin
decxifri, almenaux se la koncerna lingvo estas euxropa. Mi jam havas
gxisdatajn informojn pri la jenaj landoj: Britio, Danio, Finnlando, la
franclingvaj landoj, la germanlingvaj landoj, Hispanio, Islando, Norvegio,
Portugalio kaj Svedio.

Se vi ne povas indiki, kiel mi povas akiri manlibron pri la brajlo de via
lingvo, mi petas vin lauxeble respondi al la cxi-subaj demandoj. Mi neniel
atendas, ke vi scios respondi al _cxiuj_ demandoj. Tio ne detenu vin de
respondado: bonvolu respondi ankaux, se vi scias la respondon de nur unu
aux malmultaj demandoj. Ankaux ne detenu vin de respondo la pasiviga
penso: "Certe iu alia mialingvano ricevis la enketon retposxte, do mi ne
bezonas respondi!". Unue ne estas garantiite, ke cxiuj ricevintoj de la
retmesagxo respondos, kaj due ne estas certe, ke la respondantoj al la
retmesagxo scias cxiujn respondojn. Pli bone ricevi unu "troan" respondon
ol unu maltroan! Bonvolu respondi lauxeble baldaux - mi ne donas limdaton,
sed estus preferinde respondi cxi-jare. Se vi respondos brajle, sendu vian
leteron al:
Otto Prytz, Arnstein Arnebergs vei 16, NO-0274 OSLO (Norvegio).
Tiam teorie suficxus simple doni la pridemandatajn brajlajn simbolojn, sed
estus oportune doni ankaux la numerojn de la punktoj. Se vi respondos
rete, sendu la mesagxon al: <pilotto@online.no>. Tiam vi nepre donu la
numerojn de la punktoj de cxiu simbolo, cxar ne estas certe, ke la signoj
aperas samforme sur mia brajla ekrano, kiel sur la via.

Literoj:

Se via lingvo estas skribata per la latina alfabeto: cxu cxiuj "puraj"
literoj estas skribataj kiel en "internacia" brajlo? Se ne, indiku la
esceptojn!

Kiujn "ne-purajn" (alsignitajn aux alie modifitajn) literojn oni uzas en
via lingvo, kaj kiel tiuj literoj estas skribataj brajle?

Se via lingvo estas skribata ne per la latina alfabeto, bonvolu klarigi
la skribon (la rusan alfabeton mi konas, sed mi ne certas pri cirilaj
literoj uzataj en aliaj lingvoj ol la rusa; pri la greka kaj la hebrea
alfabeto mi havas librojn, sed mi ne certas pri ilia fidindeco/aktualeco).

Gxeneralaj interpunkciaj signoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj la jenaj signoj:
punkto frazfina, punkto mallongiga, tripunkto (interrompaj punktoj), komo,
punktokomo, dupunkto, demandsigno, krisigno?

"Enkadrigaj" signoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: rondaj (kutimaj) krampoj, rektaj
krampoj, buklaj krampoj (i.a. por matematikaj aroj), angulaj krampoj
(preskaux egalaj al "pli malgranda ol" kaj "pli granda ol"), citiloj,
internaj citiloj?

Pli specialaj signoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: apostrofo, asterisko, kaj-signo,
paragraf-signo, sekci-signo, kvadrato (numersigno, dieso)?

Strekoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: dividstreko, longa streko
(ekz. de--al), pensostreko, "parolstreko" (anstataux citiloj), substreko,
oblikva streko, vertikala streko?

Specialaj brajlaj "helpsignoj":

Kiel en vialingva brajlo estas markataj: latina minusklo, latina majusklo,
pluraj sinsekvaj latinaj majuskloj, same pri literoj grekaj, cirilaj,
gotikaj ktp., romiaj ciferoj (unusignaj, plursignaj), emfazo (cxu oni
distingas inter grasigo, kursivigo, substrekado kaj aliaj emfaz-manieroj?),
komenco/fino de verso, indikilo de teksto fremdlingva, indikiloj de
diversaj notacioj (matematika, komputila ktp.)?

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: cifersigno, disigilo (ekz. inter
du brajlaj signoj samformaj, sed malsamsignifaj, kiel en E-brajlo inter
"procento" kaj "ferma citilo", por ke oni ne legu "promilo")?

Nombroj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: disigilo inter entjero kaj
decimaloj, disigilo inter miloj kaj centoj (milionoj kaj centmiloj ktp.),
disigilo inter alispecaj cifergrupoj?

Kio en vialingva brajlo cxesigas la efikon de cifersigno?

Cxu en vialingva brajlo estas speciala brajla maniero skribi ordajn
nombrojn, numeratoron kaj/aux denominatoron de simplaj frakcioj, miksitajn
nombrojn, nombrojn en indicoj superaj kaj/aux subaj (potencoj, hxemiaj
formuloj ktp.)?

Simpla matematiko:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: plus-signo, minus-signo,
multiplika signo, divida signo, signo de egaleco, pli malgranda ol,
pli granda ol, frakci-streko, komenco/fino de (granda) frakcio, procento,
promilo, indicoj superaj kaj subaj (eventuale maldekstraj kaj dekstraj),
radik-signo, indiko de dauxrigo de matematika esprimo sur la posta linio?

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj sagoj unudirektaj kaj dudirektaj
en diversaj direktoj (maldekstren, dekstren, supren, malsupren ...)?

Mezuroj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: grado, minuto, futo, sekundo,
colo, kalibro?

Mon-unuoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: dolaro, eno, euxro, pundo, cendo,
penco ktp.? Cxu en vialingva brajlo estas signo por "gxenerala
valuto-signo"?

Komputil-rilataj signoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: cxe-signo (heliko),
inversa oblikvo, substreko, tildo, vertikala streko, "eskap-signo"
(normale kiel dolar-signo), "reg-signo" (ofte erare nomata
"kontrol-signo", normale kiel cirkumflekso), indiko de dauxrigo sur la
posta linio, kaj eventuale aliaj komputil-rilataj signoj?

Specialaj simboloj kaj kombinoj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj: kopirajto, registrita varomarko,
varomarko, aldonajxo (platskribe oblikva streko kun punkto maldekstre kaj
punkto dekstre), signo(j) de ripetado, ridanta vizagxo, malridanta (kolera)
vizagxo, indikilo de "parola veziko" kaj "pensa veziko" en bildstrioj?

Indikoj de alsignoj kaj modifoj de literoj en vortoj ne propralingvaj:

Cxu oni en vialingva brajlo indikas alsignon aux modifon de literoj en
alilingvaj propraj nomoj (aux aliaj vortoj)? Se jes, cxu oni havas nur
unu gxeneralan indikilon (kiel la angla), aux cxu oni distingas inter
diversaj alsignoj (kiel E-o)?

Se oni distingas, kiel estas markataj: la supersignoj akuto, gravo,
horizontala streko, tildo (ondlinio), tremao (dupunkto), punkto,
cirkumflekso (cxapelo), renversa cirkumflekso ("hacxek", hoketo), brevo
(arketo aux "trogo"), ringeto, la subsignoj cedilo, inversa cedilo
("ogonek"), vertikala streko, diversaj trasignoj, modifita litero?

Listigiloj:

Kiel en vialingva brajlo estas skribataj la jenaj listero-komencaj
markiloj: streko, globeto (angle "bullet"), kvadrateto, kaj eventuale aliaj?

Piednotoj:

Kiel oni traktas piednotojn kaj aliajn notojn en vialingva brajlo? Cxu
oni metas ilin malsupre sur la pagxo kun dividilo super ili, aux cxu oni
metas ilin kiel interrompajxon en la teksto mem proksime al la piednota
markilo? Kiel oni skribas la markilon en la teksto, kaj kiel oni skribas
gxin cxe la komenco de la piednoto?

Aliajxoj:

Kompreneble vi povas informi ankaux pri trajtoj de la vialingva brajlo,
pri kiuj mi ne demandis.

Esperante, ke vi donos al mi suficxe da materialo, por ke mi povu montri
al miaj kolegoj en MBK, kiom efike kaj utile E-o povas funkcii en
internacia agado, tre amike salutas vin cxiujn

Otto Prytz
)))))

(((((
El Esperantujo

NOVA ELPASXO DE UEA CXE UN PRI LINGVAJ RAJTOJ

Universala Esperanto-Asocio elpasxis denove en kunsido de la Homrajta
Konsilio de Unuigxintaj Nacioj en Gxenevo. Jen la teksto de la originale
franclingva interveno de la UEA-reprezentanto Mireille Grosejan:
"Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj,
Mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion, la asocion de la internacia
lingvo neuxtrala kaj demokrata, uzata en pli ol 100 landoj. Esperanto
ebligas egalrajtajn kontaktojn inter kulturoj kaj protektas la lingvojn de
minoritataj popoloj. Pro tio, kaj konforme al art. 19 de la Deklaro kaj
Agadprogramo de Vieno, kiu antauxvidas la instruadon por cxiuj en la loka
lingvo, ni defendas la lingvajn rajtojn kaj deziras konigi al vi jenajn
faktojn:
En la sxtato Mizoramo, Barato, la minoritata etnogrupo de cxakmaoj suferas
lingvan diskriminacion. La infanoj devas lerni per la mizoa lingvo, aux per
la angla, kiujn ili lernis neniam antauxe. Ili neniam povos kandidatigxi por
registaraj postenoj, cxe kiuj la scipovo de la mizoa lingvo estas deviga.
Tamen, en art. 16 de la Barata konstitucio staras: 'Devas esti sxanca
egaleco de kandidatoj por registaraj postenoj'. Ni rekomendas enkonduki por
la infanoj de tiu lingva minoritato la plurlingvan edukadon (inkluzive la
lingvojn cxakmaan kaj mizoan) surbaze de cxefa uzo de la gepatra lingvo. En
Slovakio, nova legxo estas promulgita, kiu antauxvidas monpunon pro uzo de
fremda lingvo. Ni komprenas la intencon de la legxdonanto, kiu volas
protekti kontraux tre forta entrudigxo de la angla en la cxiutaga uzado de
la nacia lingvo. Tia legxo, kiu estas lauxdinda rilate al protektado de la
nacia lingvo slovaka, povus esti misinterpretata rilate al la malplimultaj
lingvoj.
Ni gratulas la registaron de Malajzio, kiu re-enkondukos la instruadon de
sciencaj studobjektoj en la malaja lingvo, anstataux en la angla, same kiel
la registaron de Bolivio, kie la lingvoj ajmara, kecxua kaj gvarania kune
kun la tradiciaj konoj estas instruataj en universitatoj.
Mi dankas vin pro via atento."

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
)))))

(((((
Literaturo

Ferenc Sánta (pron. Sxaanta):
Ni estis multaj

Jam la trian monaton ni malsatis, kaj de du semajnoj mangxis nur unu fojon
tage. La maizan farunajxon mia patrino porciigis laux manplenetoj. Unu
enmanajxeto, du enbusxajxoj, nenio pli gxis morgaux. Ni infanoj kusxis
en lito, kvar sub unu kovrilo. Tie ni estis en varmo kaj ni almenaux ne
malhelpis. La patro ne plu irádis taglabori por vivo. Li provis tion
suficxe. Multis malricxuloj, malmultis mastroj, li restis sen laboro.
Tutajn tagojn li sidadis sur malgranda ligna grenujo apud la forno. Li
- neofte - venadis al ni kaj komencis rakonton. Sed samkiel subite li
venis, tiel neatendite li cxesis. Tiam li diris: "Morgaux mi diros la
reston." - kaj reiris al siaj pensoj. Neniam li rakontis gxis la fino. Al
ni ja ne gravis. Li interrompadis la rakontojn per tiom longaj silentoj,
ke estis pli bone kiam li restis en sia loko.

Malsato estas granda afero. Kiu neniam estis en gxi, ecx imagi ne povas.
Kiam ni ricevis nian manpleneton da maiza farunajxo kaj formangxis gxin
rapide, tia varmega kia gxi estis, ni saltis de la lito, prenis la grandan
knedotabulon sur kiu la patrino antauxe trancxporciigis la farunajxon, kaj
- uzante fingrojn aux posxtrancxileton - ni deskrapis kaj mangxis la
restintajn erojn. Ja ni kaptis pli da ligneroj ol mangxeblaj restajxetoj.
En tia malsato cxiu busxo gravas. Ju pli da ili, des pli da zorgo. Kaj ni
ja estis suficxaj.

Unu vesperon mia avo, agxa pli ol sepdek aux ecx sepdek-kvin jarojn, ne
mangxis sian porcion, sed portis gxin al nia lito. Per siaj grandaj,
sulkaj manoj li dissemis gxin inter ni, kaj ni kaptadis kiel kokidoj. Ni
ne povis ecx imagi, nek vortigi, kio okazis al li, ke li fordonas sian.
Ni rigardis mire, kun grandaj okuloj; kaj mangxis. Nur mia patro ekparolis
kun enfalintaj okuloj rigardante al mia avo. Li turnis sin al la fajro de
la sxtonforno kaj diris: - Vi ja faras bone. - Ankaux mi pensis tion - kaj
nenion alian - cxar ecx se malmulta, la neatendita mangxajxo estis tre
bonvena. Mia avo dauxre skrapadis de sia mano la erojn, kaj - kvazaux li
parolus al si mem - li diris mallauxte:

- Cxu vi pensas, Fercxjo?

- Mi jes! - respondis mia patro.

Mia patrino faligis la grandan lavopelvon, kaj ni ekatentis. Sxi rigardis
kun timigita vizagxo al la interparolantoj, jen al mia patro, jen al mia
avo, kvazaux sxi mem ecx ne ekzistus. Tiam sxiaj okuloj renkontis tiujn de
mia patro, sxi malrapide deturnis sin, kiel se sxi intervenus en afero ne
porvirina. Mia avo purige frotis la manojn al sia pantalono. Poste li
komencis gxustigi la kusenon sub niaj kapoj. Li agis kun tiel zorgema
malrapido kiel vartistino, aux almenaux kiel virino. Liaj manoj ankoraux
estis sub niaj kapoj, sed li jam turnis sin ekironte al mia patro.
Atinginte la fornon li klinigxis kaj komencis rompadi brancxetojn. Li
vicigis la pecojn akurate, unu post la alia, kaj kiam li finis, li diris
al mia patro:

- Venontjare provu pri la tero de Andreo Kacxa, por kvarono. Alie li ja ne
ludonas. Gxi estas bona tero, kaj tiam vi povos jam uzi ankaux la etan
Fercxjon.

Mia patro ne alrigardis, ion kaptis per la dentoj, kaj komencis macxi.

- Ankaux pripensu, kion diris Johacxjo Totosx. Vendu kune elteran acidan
akvon en la urbo. En tri jaroj vi povas akiri ecx cxevalon.

Mia patro nur silentis. Estas ja malnova ideo de la avo pri la mineralakvo
kaj tiu agro. Pli frue mia patro ecx ne lasus al li findiri tion, nun
tamen auxskultis, kaj ni miregis surprizitaj. Versxajne ankaux la avo
pensis ke li vane parolis, cxar starigxinte li metis manon sur sxultron
mia de patro.

- Nu, tiam ni ne malfruigxu, Fercxjo, cxu vi auxdas, mia filo?

Mia patro starigxis, skuis sin iomete, kaj kvazaux li parolus al mia
patrino, li alrigardis.

- Nu, pretigu vin. La reston mi arangxos.

Tiam mi vidis, ke mia patrino jam staras cxe la pordo, kaj ploras kiel
okaze de entombigo, kaj ke la patro starigxinta iras al la pendigilo,
prenas vintran mantelon kun dika cxapo, kaj donas ilin al li. Tamen
kvazaux li ne volus. Estis kvazaux li scius, ke li ricevos baton, se li
faras alie. Ankaux mia patro sursxultrigis sian pelton, kvankam tion li ne
kutimis, kaj sen retrorigardi, li eliris tra la pordo.

Mi, iom jam grandeta, nur rigardis, kio estas cxi tiu senvorteco. Mi
rigardadis longe, gxis mi eksentis mian avon esti apud mi.

- Do... auxdu... tiun neston, kiun mi montris al vi tie la alian tagon,
cxu vi deprenos?

Li rigardis al mi, kaj aspektis kiel se li plorus.

- Kaj tiun belan sambukan brancxeton, gxustan por sxtonjxetilo, cxu vi
detrancxos?

Mi rigardis kaj ne sciis kion pensi.

- Kaj tiam... tiun vulpon, kiun mi montris alvi, cxu printempe vi
forpelos per fumo, cxu... vi, eta Fercxjo?

Mi rigardis kaj ne sciis cxu li ne larmas.

Mi okulumis al mia patrino, sed ne trovis sxiajn okulojn.

Mi turnigxis al mia avo.

- Kio malbona cxe vi, aveto?

Sed li ne plu rigardis al mi.

Li tenis la fluton kiun li jxus eltiris de sub mia kapkuseno, li
palpetis, karesis la truetojn, kvazaux ne li mem estus la farinto. Li ecx
albusxigis, tamen, apenaux ekblovetinte, demetis gxin. Li iris al mia
patrino.

- Donu tiun sxangxon, vi, Anna.

Jam gxis nun cxio estis stranga, tiom malpli sciis mi post la jxusaj
okazintajxoj, kiel kompreni la gepatrojn kaj avon. Cxar la patrino
malfermis la vestokeston, kaj eldonis lauxvice purajxojn: subpantalonon,
cxemizon, sxtrumpojn. Kaj sxi donis ilin tiel bele, ne kiel lauxordone,
sed kiel al ni infanoj, vestonte nin por pregxejo. Mia avo surmetis ilin
cxiujn. Ecx la vizagxon li sxmiretis per iom da akvo, kaj eksidis cxe la
tablo. Estis tiel, kiel se li estus gasto. Li rigardis nek suben nek
supren, li nur sidis tie por si mem, faligante la manojn sur la femurojn,
nazosucxis unu-dufoje, sin ekmovetis nur por froti la nazon per la
mandorso. Li ne rigardis ecx al mia patrino, nek al mi. Kvankam ni estis
jam mangxintaj la maizan farunajxon, mia patrino surfornigis akvon en
granda poto, kaj nutris sube la fajron por kuirado. Mi nur ne povis scii,
kiucele. Mia patro ja certe elbatus de sxi la okulojn, se li vidus sxin
klopodi por ankoraux pli da maizajxo. Estis lia kutimo averti pri tio,
kiam panjo kompate volis al ni kasx-aldoni.

Kiam mia patro revenis, ili ambaux, kaj la patrino kaj la avo, dauxre
faris la samon. Unu sintenis kiel gasto, la alia preparis varmegan akvon
en la potego por kuiri al li. Ke mia patro ne iras rektan vojon, tion mi
tuj rimarkis. Subsxultre li havis kokinon grandan, belan, kaj en la mano
brandon. Li evidente akiris ilin kredite de iu, kiu estis suficxe freneza
por doni al li, alie ne povis okazi. La kokinon li metis en la manojn de
mia patrino, kaj la brandon antaux mian avon. Li elmanteligxis kaj eksidis
cxe la tablo kiel iu, kiu laboris denokte. Tamen dum la tuta tago li nur
varmigis sin.

Dum la kokino kuirigxis, ili silentis. Mia patro per posxtrancxilo
trancxetadis siajn ungojn, kaj la avo trinkis.

La agrabla odoro venanta el la poto provokis salivon en la angulo de mia
busxo. Sub la kovrilo ni pusxadis unu la alian, rearangxadis la piedojn
por fari lokon al la poto. Kaj fine ni ne ricevis ecx unu enbusxajxon. Mia
avo sola mangxis la tuton, gxis la lasta ero. Li rigardis al ni, kaj foje
volis iom doni. Sed tiam mia patro kaptegis lian manon, kiel se li
kolerus.

- Nur lasu ilin, finmangxu, cxar cxiom estas por vi.

Se cxio kion ili faris ne estus tiel freneza kaj sensenca kiel ankoraux
neniam, mi certe ekplorus. Sed la granda surprizo tion malhelpis. Mi gapis
al la avo mangxanta kaj perfingre tauxzanta la viandon, gxis mia patro
ekrigardis al mi. Liaj okuloj auxguris batojn, ecx fortegajn. En la
silentego, kiu plenigis la domon, auxdigxis nur spiregado kaj sxmacado de
mia avo. Li mangxis cxiom, cxiom, gxis la lasta ereto.

Mia patrino komencis repurigi la tablon, sed mia avo ne gxisatendis tion,
li starigxis, alprenis siajn jakon, surtuton kaj hakilon. Mia patro staris
malantaux li kun vizagxo tiel longigxinta, kiel oni staras antaux pastro.
Subite, kvazaux li timus sxlosigxon, mia avo iris al la pordo. Li
malfermis gxin, duone li jam estis ekstere, kiam li kvietigxis kaj
returnis sin. Honteme li komencis manumi siajn lipharojn. Nun jam tamen
sxajnis al mi, ke li ploretas. Lia rigardo iris al mia patrino, kaj
de tie al mi. La patrino venis al mi. Sxi vestis min, mia patro lasis,
kaj ankaux tio neniam estis antauxe.

Ni iris eksteren, en la mallumon. Estis steloplena, granda nokto. Kruele
malvarmegis, ecx la aero kvazaux frostigxis. Mia patro staris kun
nekovrita kapo, mi en pantofloj de mia frato, forgesante ecx senti la
froston. Mi rigardis la grandan miraklan aferon, en la gorgxo strecxigxis
speco de ploro, kiel okaze de granda malbono, incendio cxe la domo aux
timo pri batoj. Miaj okuloj fikse restis cxe la figuro de mia avo. Li
estis staranta en la sxtuparo de la domantauxo. Unu manon li lasis en
posxo, per la alia li tenis forte sian hakilon, kiel kiam oni timas aperon
de urso. Gxuste tiel. Li estis gxuste tia. Ankaux mia patro ne movis sin.
Li rigardis ien, kvankam multon vidi li ne povis. Estis la avo, kiu
- postege - ekparolis en la silento.

- Morgaux matene venu, cxar mi cxion lasos tie.

Mia patro nur direktis la kapon al la cxielo, kvazaux li nombrus la
stelojn. Mia avo pendigis la hakilon al sia brako, kaj li adiauxis.

- Dio benu vin cxiujn, mia filo!

Mia patro ekmovis sin, malsuprenrigardis al la tero, kaj diris, kvazaux
li parolus al gxi:

- Dio vin benu.

Kaj kiam la avo ekiris, tre kviete li aldonis:

- Tiam gardu vin.

Mi nur postrigardis la avon transirantan la straton cele al vojeto, kaj
volis krii al li, ke li ecx ne adiauxis, kaj Dio benu lin. Mi jam preskaux
ekkuris, kiam li haltis. Post kelkaj malcertaj movetoj per la piedoj li
tamen returnigxis. Lia vocxo estis apenaux auxdebla.

- La etan Fercxjon... ja lasu... iri kun mi iomete...

Kvazaux ekvidinta min nur tiumomente, mia patro rigardis min de la vintra
cxapo gxis la sxuegoj.

- Iru al via avo!

Li staris samloke, kaj kiam mi atingis lin, li kaptis mian manon. Li
kondukis min kiel siatempe, kiam ni iris kolekti frambojn, kaj survoje li
rakontis belajn fabelojn, instruadis min pri io aux aliio, preni ovojn,
trovi mielon, sercxi diversajn kuracherbojn. Tamen nun li ne parolis. Li
pasxetadis tre malrapide, de tempo al tempo premis mian manon, kiel tiam,
kiam rakontante li diris ion nekutiman. Mi stumbladis apud li, rigardante
lin, mi ne sciis cxu li frenezas aux iu traktis lin malbone, mi volis diri
ne faru tion, cxar mi devas tuj ekplori. Cxe la barilo li haltis. Li
mallevigxis al mi. Li rigardis min dum iom da tempo, poste trifoje li
faris krucon sur mi per busxsuko, kiel kutime oni faras al novnaskito aux
malsana etulo por protekti kontraux cxiu malbono. Li ecx kisis min, kion
li faris neniam antauxe, kaj diris per malbela, rauxka vocxo:

- Reiru kaj diru al via patrino, sxi zorgu pri vi, cxar vi min plu ne
vidos.

Li restarigxis rapide, kvazaux vokite.

Ne plu li rigardis al mi, kaj kiam mi rekonsciigxis, apenaux mi vidis lin
en la dika negxo intertempe aperinta, kiel li pasas kaj perdigxas inter la
arboj de la proksima arbaro.

(dauxrigota)
)))))

(((((
Al dezirantoj de MP3-formataj revuoj

Unu numero kostas 1,80 euxrojn; ekstraj 20 entute se la kopiejo kombinos
Esperanto-n kaj Monato-n.
Rob Moerbeek proponas akcepti la kombinon kaj ke oni pagu 21 euxrojn.
Kiu bezonas nur unu el la du, pagu 20. Se iuj ne disponas la bezonatan
aparaton, oni avertu lin: Se estos unu-du, li povos kopiadi mem.

(laux konciza retmesagxo de Rob Moerbeek)
)))))

(((((
Parolantaj etikedoj povas helpi al blinduloj

En Britio aperis metodo, per kiu eblas meti specialajn etikedojn sur
mangxajxojn, medikamentojn, vestajxojn, aux aliajn varojn. La skribitan
enhavon de tia etikedo oni povas vocxigi per "digxita plumo".

Tiun teknologion oni ellaboris cxe la brita instituto de blinduloj kune
kun la kompanio Mantra Lingua. Gxi ebligas facilan aliron al ecx detalaj
informoj legeblaj sur varoj ankaux por blinduloj - anoncis BBC.

La uzataj liniokodoj konsistas el etmezuraj punktetoj, kaj la "digxita
plumo" por vocxe decxifri ilin kostas 60 pundojn. La aparato sonigas la
mp3-igitan tekston per enmuntita lauxtparolileto. La enhavo povas ampleksi
ecx 70 horojn, do kompletaj brosxuroj, instrukcioj estas registreblaj.

Cetere tiun "parolantan plumon" origine oni inventis por infanaj
lernolibroj. Ankaux la ideo de vocxetikedo ne estas tute nova, sed la
pli fruaj solvoj estis multe pli kostaj.

(laux interreto)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))